Johán Valano [Claude Piron] (fb2) читать онлайн

- Johán Valano 1.59 Мб, 779с. скачать: (fb2)  читать: (полностью) - (постранично) - Claude Piron

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Ĉu vi kuiras ĉine?

Detektivromano originale verkita en esperanto

Verkis: Johán  Valano

Eldono: 3-a eldono

Eldonado: Internacia Esperanto-Muzeo Vieno 1996

Grandeco: 135 p.

Proksimuma verkojaro: 1976

Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron  sub la plumnomo Johán  Valano.

1

Polica detektivo Jano Karal  ridetis ravareve. Piediri oficejen en la printempa fruo jam estis plaĉa tagkomenco, sed kiam li eniris la ĉambron kaj konstatis, ke jen la suno ĝin oras, li sentis sin ŝvela je ĝojo infana. Kiel reviglige, post plena semajno da pluvo!

La vortoj de Lena  en li reeĥis: “Mi ne envias vin!” Tiu nova najbarino, ĵus enloĝiĝinta en la apuda domo estas tute ĉarma, kaj ŝia edzo vere simpatia homo – estus plaĉe ilin denove inviti – sed tiu kompata vizaĝo tute mistrafis. Eble li tro verve priskribis la malagrablaĵojn: longe atendi subpluve, pridemandadi malbonvolulojn, efektivigi tiun kaj tiun ĉi kaj alian rutinajn taskojn, ktp, sed ĉu ŝi ne estus povinta diveni la alian flankon? Ke mistero defias, kaj estas vera ĝuo ĝin aliri, palpi, penetri por fine elpremi triumfe ĝian solvon?

“Se solvon vi trovas!” ironiis interna voĉeto. Efektive, da sensolvaj misteroj kuŝas pli ol dezirate. Tamen tio ne grumbligu. Eĉ kun ili detektiva vivo spertindas.

Grandparte dank’al Ĝoja , verdire. Komence la kolegoj amike lin mokis, kiam li anoncis, ke li edziĝos al psikologino, sed baldaŭ montriĝis, kian bonegan apogon ŝi donas al li en la vivo, kaj la ironio ĉesis. Senti sin komprenata ja estas unu el la ĉefaj bezonoj de homo, kaj de Ĝoja  li ricevis komprenon sen ia manketo. Ke li ne devus ĉion rakonti al ŝi, kiel li faras, tion li scias perfekte. Sed ĉu malobservi regulon povus estis peko, dum ŝia konfidencula rolo fakte dekobligas lian efikecon? Kara Ĝoja ! Ŝi...

“Tintin tintin tintin” – telefono rompis la pensoĉenon.

“Saluton, Jano! Bonvolu veni al mi tuj. Urĝaĵo!”

Estis leŭtenanto Remon , kiu prezentis per si (plu pensis Jano, elirante el sia oficejo) plian faktoron en lia feliĉo: tia afabla, humana, kompetenta ĉefo estis ĉiela beno por la subuloj.

La ĉiela beno bonvenigis Janon per larĝa rideto.

“Sidiĝu!”

“Pri kio t...?”

“Kiel scii?” la leŭtenanto interrompis, akompanante la vortojn per levo de siaj larĝaj ŝultroj. “Eble sinmortigo, eble akcidento, eble murdo. Vi tuj iru. Fagostrato 25, ĉe s-ino Satej . Viro dudektrijara. La sinjorino lin trovis morta ĉi-matene. Ŝi vokis kuraciston, kiu suspektas ion nenormalan kaj rifuzis subskribi la permeson enterigi. Nekropsio necesos. Mi ne perdu tempon per detaloj. Vi konas la rutinon. La teknikistoj jam iris. Rapidu tien kaj tenu min informata.”

*

Uniforma policisto staris garde antaŭ kvinetaĝa domo. Li tuj rekonis Janon, salutis dirante: “Unua etaĝo.” Kiam la detektivo sonorigis ĉeporde, malfermis al li polica serĝento.

“S-ino Satej  sidas en la salono. Eble vi volas pridemandi ŝin unue?”

Li kapjesis kaj sekvis la serĝenton al la bela, relative vasta ĉambro, iom tro plena je mebloj kaj plantoj, el kiuj unu grimpis ĝis la plafono, de kie pendis dense grapoloj da etaj hele verdaj folioj. Apogseĝe sidis grizharulino, kies vizaĝo esprimis mikson de doloro kaj nekapablo kredi. Ŝi videble ĵus ploris, kaj tenis enmane malsekan poŝtukon.

“S-ino Satej ? Jano Karal , el la polico.” Li provis uzi tonon kompreneman kaj kuraĝigan.

Ŝi nur kapjesis, kvazaŭ sonĝe, kaj gestis al simila seĝo, ke li sidu apud ŝi.

“Mi bedaŭras, ke mi devas vin ĝeni, sed estas necese. Eble senpezigos rakonti al mi precize, kio okazis?”

El ŝia delikata eta korpo Jano atendis ĉu murmuron, ĉu ĉirpan birdovoĉon, sed per belsona, harmonriĉa tono ŝi respondis:

“Ne estas multo dirinda. Li kuŝis sur sia lito, kun okuloj malfermitaj. Li aspektis strange, mi ne sciis kial. Mi tuŝis mane lian frunton. Ĝi estis glacia. Nekutima odoro ŝvebis. Mi pensis: jen mi svenos, kaj tuj eliris sur la seĝeton telefonan, dum mi sentis, ke mia koro misbatas. Mi venigis d-ron Falmundon , kaj li ĉion prenis sur sin.”

Ŝiaj lipoj formis duonrideton plenan je malĝoja laco. Unuafoje ŝi rigardis Janon rekte okulparen. Ŝia kapo skizis “ne”-movon, kvankam al kiu sindemando ŝi tiel respondis, neniu povus taŭge klarigi.

La detektivo respektis ŝian silenton.

“Kiu li estis?” li demandis post mallonga tempo.

“Farbisto-murŝmiristo nomata Paŭlo Jorli . Li luis ĉambron ĉe mi jam kvin aŭ ses monatojn. Trankvila knabo, pagis akurate. Mi ne multe konis lin, sed lin tre ŝatis.”

“Ĉu vi havigis la manĝaĵon?”

“Ne. Nur la ĉambron. Sed li povis disponi pri l’ kuirejo, kaj ĝenerale vespermanĝis ĉi tie.”

“Kiam vi vidis lin lastfoje viva?”

“Hieraŭ posttagmeze, je la kvina proksimume. Mia filino invitis min. Li staris en la kuirejo, pecetigante viandon, kiun li metis en mi-ne-scias-kiun saŭcon. Mi diris: ‘Vi estos tute sola ĉi-vespere, mi iras al mia filino.’ Li respondis: ‘Bonan plezuron! Morgaŭ mi proponos al vi eksterordinaran manĝon.’ Li ridetis, tute gaja, tiel plena je vivo! Oj!”

Ŝi ne povis reteni la larmojn, kiuj fluis longan minuton, dum kiu ŝi ripete snufis. Kiam ŝi sukcesis regi sin denove, ŝi direktis al li paron da palbluaj okuloj.

“Kion pli?” la riĉa voĉo eksonis, refirmigita.

“Mi ne scias. Mi ĝenos vin refoje, pli poste, ĉar mi certe havos aliajn demandojn. Sed mi unue iru vidi lin. Li kuŝas en sia ĉambro, ĉu ne?”

Kun ektremo, ŝi silente kapjesis.

“Ĉu oni informis la parencojn?”

“Li havis neniun. Plurfoje li diris al mi: ‘mi estas tute sola en la vivo.’”

“Ĉu vizitojn li ricevis?”

“Preskaŭ neniam.”

“Leterojn?”

“Verŝajne iom. Mi ne scias, ĉar li iris mem preni la poŝtaĵojn malsupre, alportis miajn en la kuirejon.”

“Ĉu vi loĝas sola kun li?”

“Ne. Krom li estas du studentoj, iu afrikano, medicina studento, kaj studento pri fiziko, el Tjazo-Alta.”

“Ĉu ili enestis hieraŭ?”

“Ambaŭ estis for vespere, sed mi ne scias ekzakte, kiam ili foriris. Ili reiris universitaten ĉi-matene, antaŭ ol mi malkovris la kompatindan...”

Plorsingulto malhelpis finon de la frazo, sed ŝi baldaŭ aldonis, kvazaŭ al si mem:

“Ili sendube ne scias...”

*

Detektivo Karal  iris al la ĉambro. Ene troviĝis polica fotisto, kiu, fulmfarinte lastan foton diris:

“Mi faris la ĉefaĵojn. Vi diros al mi, ĉu mi revenu, ĉu ne?”

Jano jesis kaj rigardis ĉirkaŭ si. Ne tre granda, sed bela ĉambro, malmulte meblita: librobretaro, skribotablo, unu simpla seĝo, du apogseĝoj. Kaj sofo aranĝebla kiel lito, kia ĝi estis nun, kaj sur kiu kuŝis li .

La detektivo ekmiris, samtempe konsciante, ke li jam antaŭformis en si mensan bildon pri la forpasinto: li imagis lin ĉiurilate mezulo. La realo tute diferencis. La kuŝanto ja belis, eĉ belegis, eksterordinare. La brunaj okuloj portis la sigelon de l’ morto, sed la fajneco de l’ trajtoj, la densa nigra hararo, la rekta nazo, nek tro longa nek mallonga, la delikata buŝo, kiu lasis videti perfektan blankegan dentaron, la ankoraŭ perceptebla melankolia esprimo, ĉio disradiis neoftan belecon, kiun la morta rigido ne sukcesis venki.

‘Tro bela’, la detektivo aŭdis sin pensi, tuj konsciante, ke tia takso jam implicas antaŭjuĝon, kvazaŭ la tragika sorto iel ligiĝus al tiu trobeleco; tiun penson li nepre forpuŝu, se li volas ne fuŝi la objektivecon necesan al ĉia ĝusta rezonado.

La junulo kuŝis surdorse. Mezaj estis la vestoj: ordinara pantalono, banala torsotrikaĵo, kovrantaj bele – apenaŭ tro delikate? – proporcian korpon. Dum lia menso registris ĉiujn ĉi detalojn, Jano miris pri stranga odoro, preskaŭ neperceptebla, kiu ŝvebis ĉirkaŭe, sed kiun identigi al li ne prosperis.

Li turnis sin al la libroj. Markso, Lenin , Maŭ Zedong , du papaj enciklikoj, libroj pri Afriko, Azio, sociaj problemoj... malmultaj romanoj; sed relative larĝa vico da verkoj pri poluado, la venonta jarcento, la antaŭvidebla scienca evoluo...

Li traserĉis la skribotablon, kun malpreciza espero trovi klarigan leteron de sinmortigonto. Nenion tian li vidis. Li eliris.

S-ino Satej  ekstaris ĉe lia eniro en salonon. Ŝi lin rigardis kompatige.

“Mi ne povas resti ĉi tie. Ju pli... ju pli... des pli mi sentas, ke mi ne elportos. Ĉu mi...”

“Via filino sendube povas vin akcepti siahejme, ĉu ne?”

“Kompreneble.”

“Do iru al ŝi. Policisto restos ĉi tie. Li klarigos al la du studentoj, kiam ili revenos. Venos aliaj oficistoj por la rutinaĵoj, kaj poste ni forportigos la korpon kaj sigelfermos la pordon de la ĉambro.” (Ŝi ektremis, kiam li gestis tien.) “Ĉu helpos, se mi telefonos al via filino kaj vin kondukos en mia aŭto al ŝi?”

Ŝiaj okuloj plenis je danko, dum ŝi diris la nomon kaj telefonnumeron.

2

Leŭtenanto Remon  rigardis atende-atente. Jano prenis el poŝo paperon kaj komencis:

“Mi ĵus ricevis la nekropsian raporton. Stranga afero. La stomako enhavas diversajn legomojn ne tre rekoneblajn, se escepti pecojn de paprikofrukto, kiu digestiĝas pli malrapide, kaj kaĉon ankoraŭ ne tute digestitan, eble el salikokoj, porka viando kaj rizo. ‘Doktoro tranĉisto’ trovis spurojn de nekonata substanco, al kiu li emas alskribi la morton, sed li mem neniam renkontis ĝin antaŭe, malgraŭ sia longa sperto. Li konsultos ĉefurban toksologon. La stato de la korpo estas la sama, kiel ĉe... la ĝusta fakvorto estas ĉi-papere, se vi volas, ke mi serĉu... mi diru simple: korohalto, vi scias: kiam la koro malsanas, kaj oni tro streĉas la fortojn, kaj korbatado subite fiaskas mortige.”

“Kion pri lia koro? Ĉu vi havis tempon informiĝi?”

“Bona hazardo helpis. Mi trovis dokumentojn de la kontraŭmalsana asekuro, tie demandis. Nu, li antaŭ du semajnoj submetiĝis al perioda medicina kontrolo. Li estis perfekte sana. La asekurkompanio donis al mi la adreson de atleta klubo, kies ano li estas. Ili konfirmis: li gajnis plurfoje kurkonkursojn. Ankaŭ tie estas kuracista kontrolo. Neniu kardia malordo povus ekzisti.”

“Ni do atendu la toksologian raporton.”

“Jes, verŝajne kulpas tiu substanco.”

“Je kioma horo li mortis?”

“Provizore metite je noktomezo, kun unuhora erarmarĝeno ambaŭflanke.”

“Ĉu povas esti akcidento?”

“Estas tro frue por diri.”

“Sinmortigo?”

“Ne tre probable. Li elmetis neniun noton, kian lasas multaj sinmortigontoj. Aliflanke, ĉu persono, kiu intencas fini sian vivon, preparas por la morgaŭo delikatan manĝon kun viandopecoj lasataj dum horoj en iu spica saŭca miksaĵo?”

Ŝvebis silento, densa per pripensado, tiel koncentrita, verdire, ke impresis, kvazaŭ eblus ĝin palpe percepti. Ĝin rompis Jano.

“Ĉu vi volas vidi la fotojn?”

Ekrigarde, la leŭtenanto mire-admire fajfetis.

“Bela peco!” li komentis. “Ĉu amrilatoj?”

“Poŝtkarto ne lasas dubon pri tio. Ĝi estis sendita enkoverte kaj finiĝas per ‘Mi sopiras senti vian korpon ĉe l’ mia, karesi la vian ĝissate. Adore via, Lejla ’”

“Familia nomo? Adreso?”

“Ne. Sed ŝi facile troveblos pere de la aliaj konatoj, espereble.”

“Parencoj?”

“Ne, laŭ la loĝiga sinjorino. Gepatroj mortis, kaj ankaŭ la sola fratino. Laŭ ŝi, eĉ kuzon aŭ onklinon li ne havis.”

“Kion pri la aliaj konantoj?”

“Mi intencas viziti lian mastron, kaj la diversajn personojn listigitajn en lia adresaro. Ĉi-lasta estas enmetita en poŝa notlibro, kiun mi foliumis. Mi ne trovis en ĝi ion specialan, krom la fakto, ke regule troviĝas mencio de horo sekvata de triangulo. Tio povas esti banalaĵo, eble amrendevuo. Se jes, ĝi signifus almenaŭ du virinojn, ĉar unu el tiuj ‘horo-plus-trianguloj’ aperas je la dato, kiam ‘ Lejla ’ estis ducent kilometrojn for, elsendanta sian amon poŝtkarte.”

“Tion vi devas esplori. Lia beleco povas agi ĵaluzige. Kion alian?”

“La libroj. Plejparte maldekstra-revolucia literaturo. Tuta kolekto da ‘El Popola Ĉinio’, k.s.”

“Tion vi trovos ĉe multegaj junuloj niatempe!”

“Jes. Sed mi ne povas preterlasi tiun direkton. Ankaŭ ĉe tiaj grupoj povas naskiĝi terura ĵaluzo, politika, sed ne malpli danĝera...”

Elirinte, Jano Karal  iris rekte al sia oficejo. Ĉio okazinta ĝis nun estis kvazaŭ antaŭparolo. Nun komenciĝos la vera laboro.

Preterpasante, li donis kelkajn instrukciojn al Izabela , la policeja sekretariino-referencistino, tre kompetenta virino, ĉiam kapabla diri, kiun personon kontakti por ricevi tiun aŭ alian informon, kaj trovi post nuraj minutoj la gazeton, en kiu pritraktiĝis iu esplorinda evento.

Metodema, Jano faris liston de la pridemandotoj. Li aliros ilin sinsekve.

3

S-ino Valdunja  lin akceptis tre afable. Verdire, polica detektivo Karal  sentis sin favorata de la dioj ankaŭ rilate la regionon, kie li plenumis sian serĉistan funkcion. La sanktavala distrikto – laŭlonge de l’ rivero Tjazo, la ‘Sankta Valo de Tjazo’ – estas fama pro sia milda vivo kaj la natura ĝentileco de sia loĝantaro. Eĉ en relative granda urbo kiel Valĉefa, kie disvolviĝas ĉi tiuj okazaĵoj, regas ĝenerala afableco. Kia kontrasto kun la zono ĉirkaŭ Farobel , kie li antaŭe deĵoris! La farobelanoj estas agresemaj harditoj kaj ilia parolmaniero staras ĉelime de vulgareco, kion Jano tre malŝatis. En Sanktavalo, kontraŭe, oni sentas sin kvazaŭ ĉe elito, tiel dignaj, bonedukitaj, dolĉavortaj aperas la loĝantoj. Des pli plaĉa tio estas, ĉar ili havas neniun senton de supereco, neniun malestimon al la alilokanoj. Ne. Ili dignas nature, kaj se ilia sinteno enhavas ion subtile nobelan, eĉ en la plej humila manlaboristo, tio entenas nenion afektan; aristokrata, ilia konduto restas spontana kaj simpla.

Tion Karal  alte taksis. Li naskiĝis en la ĉefurbo, sed, eble pro sia kampara deveno, neniam kutimiĝis al la tiea snobeco. Spertinte la orgojlan ĉefurbon kaj la trivialon de Farobel , li trovis plaĉe valora la ekvilibron de l’ sanktavalanoj. Li ŝatis ĝin en Ĝoja , sia edzino; li ŝatis ĝin en Remon , la estro; kaj li tuj sentis, ke li ŝatos ĝin en la bonvenigema edzino de l’ mastro-farbisto.

Ne, la edzo ne estas hejme. Li ne finas la laboron fiksahore. Tute malgrandan entreprenon li havas. Entute estas nur du laboristoj, plus li. Unu el ili – eble malsana? – ne venis hodiaŭ. Espereble nenio serioza okazis, ĉar li ĉiam sciigas, se hazarde li ne povos veni labori, kion li ne faris ĉifoje. Ĉu eble ŝi povas helpi al la oficista moŝto?

Jano hezitis. Ĉu pli bone tuj diri aŭ ĉu lasi ŝin paroli? La unua ebleco estus pli honesta, kaj Karal  ne ŝatis trompi konfideman personon. La dua enhavus ion perfidan, ĉar normale, en similaj cirkonstancoj, homo tuj anoncus la kaŭzon de sia vizito. Aliflanke, li estas policano, kaj utilaj informoj eble riceviĝos, se li prokrastos la eldiron. Li do elektis la duan eblecon.

“Ĉu vi bone konis Paŭlon Jorli n?”

“Ke mi bone konas, mi ne rajtus diri,” ŝi respondis kun la plaĉa frazmuziko de la sanktavalanoj, “sed mi tamen relative ofte babilis kun li.”

“Tamen vi diras, ke vi ne konas lin.”

“Por koni homon, oni devas manĝi kun li kilogramon da salo. Paŭlo fojfoje manĝis ĉe ni, sed ne tiakvante! Des pli, ke ni ne multe salas.” Ŝia rido sonis gaje. “Cetere, li stas sekretema. Li rajtas, ĉu ne? Se li ne volas konfidi, mi respektu lian deziron. Diru al mi! Ĉu vi scias ion prie?”

Janon, kiu pase notis la dialektan formon “sti” anstataŭ “esti”, ĉiam amuzis la regiona vorto “prie”. Li ofte taŭzetis pri ĝi sian edzinon, certa pri ŝia indigna reago, t.e. rebato, ke ĝi estas tute regule formita kaj tre praktika vorteto, kiun ne uzi estas nur afekta ĉefurba snobaĵo.

“Mi tuj klarigos, sed bonvolu unue diri: kia homo li estas, krom sekretema?”

“Bela, sinjoro, bela! Fajne skulptita vizaĝo. Svelta rapidmova korpo. Kelkfoje mi timas, ke mi tro ametas lin, kio ne decas al edzohava mi, ĉu?”

“Sed la karaktero?” diris Jano, samtempe pensante, ke la lasta konfeso de s-ino Valdunja  ne faciligos lian taskon.

“Kiel diri? Retiriĝema, inklina silenti li estas. Kelkfoje tre gaja, kelkfoje, eble pli ofte, kvazaŭ perdita en malĝoja revo. Vi scias, okazis katastrofo en lia vivo. Li ne havas familion. Tio ne beligas la vivon. Por diri la veron, mi trovas lin iom mistera. Kiam li elmetas sian malĝojan rideton, onin trafas mikso de kompato kaj deziro koni, kaj samtempe oni sentas, ke neniam oni scios...”

“Ĉu vi konas liajn amikojn?”

“Tute ne. Mi foje vidis lin hazarde sur la ponto de Pontostrato, tenanta knabinon ĉebrake, sed li neniam parolus pri tiaj intimaĵoj kun mi. Sed kial vi faras al mi tiom da demandoj? Kio okazis? Ĉu li faris ion malbonan?”

Jano petis pardonon, ke li ne tuj diris, kaj nun rakontis kelkavorte pri la morto. S-ino Valdunja  iĝis tute pala. Videble ŝi ne atendis similan novaĵon.

Precize je tiu momento la pordo malfermiĝis. Eniris laborvestita kvindekjarulo, kiu ekhaltis vidante fremdulon, sed tuj prezentis la manon kun afabla rideto, dum la okuloj rigardis demande la detektivon. Nur poste li rimarkis la ŝokitan vizaĝon de sia edzino. Liaj brovoj kuntiriĝis.

“Kio...?”

“ Timoté ! Paŭlo...”

“Io okazis al Paŭlo,” li prononcis malrapide, duon-demande, duon-aserte.

“Jes, sinjoro,” Jano diris per voĉo mallaŭta, “kaj mi ŝatus pridemandi vin, ĉar...”

“Akcidento?” la murŝmiristo interrompis.

“La afero ne estas klara, s-ro Valdunja . Tial, se vi bonvolos doni al mi kelkajn precizigojn...”

La mastro sin turnis al la edzino.

“Lasu nin,” li diris, kaj ŝi pantoflis kuirejen.

Jano klarigis, ke li apartenas al la polico, kaj ripetinte la okazaĵon, demandis:

“Ĉu Paŭlo Jorli  venis labori hieraŭ?”

“Jes, tute normale. Ni finis laboron je la kvara, kaj mi diris, ke li povas reiri hejmen.”

“Kia li estis?”

“Kiel kutime. Li neniam kantas ŝmirante muron, kaj li ne kantis ĉifoje. Li ne estas tre komunikiĝema, sed ne malpli hieraŭ ol iam ajn.”

“Ĉu la alia laboristo estis kun vi?”

“Ne, li faras laboron aliloke.”

“Vi do rimarkis nenion specialan, ĉu?”

“Nenion.”

“Kia homo estas Paŭlo Jorli ?”

“Bona laboristo, kvankam li ne faras ion pli ol li strikte devas. Sed kion li faras, li faras bone. Mi supozas, ke kun tia vizaĝo, li havas ĉiujn knabinojn, kiujn li volas. Tamen prie mi scias nenion, nur supozo mia. Mi persone trovas lin tro belkapa por impresi vire, sed se kredi la kinon, tiaj uloj allogas.”

“Kion politike?”

“Kiel scii, kun tiuj knaboj? Ilia buŝo flamas pri revolucí ,” respondis la mastro, kun la tipa sanktavala kutimo elizii de tempo al tempo substantivon, “sed koncerne posedadon ili estas pli burĝaj ol maljunaj laboristoj. Ili ne suferis, kion suferis ni, jen ilia manko. Por ili, politika ago stas maniero montri sin, konvinki sin pri sia heroeco, kaj ne kio ĝi estas ĉe ni: malfacila rimedo igi la mondon pli justa...”

Jano mense notis la pronomon “ili”: la diroj de mastro Valdunja  verŝajne pli esprimas ideojn pri la junularo ĝenerale ol la veran eston de Paŭlo. Li revenigis al la temo sian kunparolanton:

“Ĉu vi opinias, ke li povis mortigi sin mem?”

“Ej, mi ne konis lian koron. Tamen mi dubas. Li tro ŝatis manĝi. Homo, kiu ŝatas bongustaĵojn, eĉ se lipe revolucia, ne inklinas ĉesigi sian vivon, ĉu? Jen mia opinio. Sed kial vi parolis pri akcidento? Ĉu li falis, aŭ io simila?”

“Mi ne rajtas diri ĉi-stadie de enketo. Vi scios pli poste. Ĉu lia koro estis sana?”

“La koro? Ne. Li foje aludis, ke lia koro misfunkcias. Mi vidis lin gluti kuracilon kun sia manĝo. Mi scivolis, sed demandis nenion, ĉar li ne volonte parolis pri si.”

“Ĉu vi konas lian kuraciston?”

“Ne. Sed la asekurkompanio verŝajne...”

Jano pensis, ke gravos certiĝi ĉi-rilate. Ĉu la raportoj pri la “perfekta sano” preterlasis ion?

La konversacio ne liveris plian interesaĵojn, kaj la detektivo adiaŭis siajn afablajn gastigantojn, kontenta konstati, ke la bildo pri Paŭlo Jorli  nun iĝas pli preciza. Al la skemo de korpo iom post iom aldoniĝis trajtaro psika, kaj la personeco, kvankam nur elemente konata, pli klare konturiĝis.

La suno kaŝis sin malantaŭ okcidenta monteto. Reaŭtante hejmen, Jano retrovis plezure la mil detalojn, kiuj prikantis printempon. Nun, kiam la labortago finiĝis, li tute flanklasis la pensojn pri la juna forpasinto. Li laŭiris la riveron, sorĉata de la belo de l’ pontoj kaj de la akvaflua muaro. Li pensis, ke Ĝoja  lin atendas, kaj dum li mense konsideris sian agrablan sorton, ombro da kulpeco lin trafis: ĉu vere decas al homo tiel kaj tiom feliĉi?

4

De la trotuaro Jano rimarkis, ke la apoteko estas senhoma. Li eniris. La porda sonorileto venigis grandan sveltan blondulinon, kun lipoj tro ruĝaj por plaĉi al Karal , kiu ĉe virino ne ŝatis maldiskretan artefaritecon.

“Mi volus paroli kun f-ino Karina Frisk .”

“Sinjaŭlino Frisk ,” ŝi respondis. “Estas mi.”

“Ano de la Virinliberiga Movado”, pensis Jano, kiu persone tute aprobis la uzon de unusola dirmaniero por “f-ino” kaj “s-ino”, sed kiu trovis ridinda la formon sinjaŭlino:  kial ne simple uzi ĉiam sinjorino , kiel oni faras pri sinjoro  sen distingi la edzojn disde la fraŭloj?

Li malfermis sian paperujon kaj montris la polican pruvilon murmurante:

“Polico.”

Ŝi atendis, ke li daŭrigu. Ĉu la defia esprimo estis reala, aŭ nur subjektive fantaziata de Jano?

“Ŝajnas, ke vi konis iun Paŭlon Jorli n.”

“Ha, lin? Efektive.” Naza muskoleto leviĝis malestime, kvazaŭ la nura ideo odoraĉus. Ŝi videble intencis daŭrigi, sed tuj sin regis, singarde.

“Kiam vi vidis lin lastfoje?” la detektivo demandis.

“Mi ne scias. Antaŭ tri, kvar monatoj. Kial vi volas scii? Ĉu li faris ion fuŝan? Malaperis?”

“Mi diros al vi poste. Kial vi pensas, ke li eble faris ion fuŝan kaj malaperis?”

“Se ne, la polico ne interesiĝus pri li, ĉu? Krome, tia ulo kapablas fari ion ajn. Se vi diros al mi, ke li prirabis bankon, mi ne miros. Sed konkretajn detalojn pri lia vivo mi ne povus doni. Li nun estas tute ekster mia sfero.”

“Antaŭe li do estis en ĝi! Kiarole?”

“Li estis en ĝi kaj tion vi scias; alie vi ne demandus min. Mi konatiĝis kun li pere de politika grupo, kiun mi ekkonis kiel studentino, kaj kies ĉefo li poste fariĝis. Ni amikiĝis. Li estis sprita. Komence mi trovis lin gaja, sed baldaŭ konstatis, ke li estas ne vere ĝoja, nur ekscitita. Malseriozulo, fakte. Mi kontentas, ke mi ne plu rilatas kun li.”

“Pri kio li ŝatis paroli?”

“Revolucio. Ŝanĝi la socion. Organizi la lukton kontraŭ la potenculoj. Ĉiam la samo.”

“Ĉu vi konsentis kun li?”

“Ĝis certa grado, jes. Mi volonte batalos por pli justa socio. Sed al li realismo komplete mankas. Mi ne tre miras vidi vin. Li verŝajne faris ion fuŝan. Se polico kuras post ulo, tio pruvas, ke la ulo misorganizis sian agadon. Li neniam kapablis ĝuste taksi la konsekvencojn de siaj agoj.”

“Ekzemple?”

“Ekzemple, foje li iris skandali dum publika parolado organizita de Ordo kaj Disciplin’ , la ekstremdekstra movado. Li sentis sin glorkovrita, ĉar li ilin insultis kaj kriaĉe perturbis la kunvenon. Nu, mi estas preskaŭ certa, ke tiuj faŝistoj havas informantojn. Ne estas dubo, ke ili facile malkovris, kiu li estas kaj kion li faras. Aliflanke, la trankvilaj burĝoj, kiuj sidis en la salono, evidente ne faris eĉ unu paŝeton maldekstren pro la paŭlaj kriaĉoj, sed iom pli konvinkiĝis, ke ‘ordo’ necesas. Rezulto: li endanĝerigis sian revolucieman grupon kaj perdigis al la Afero maldekstra kelkajn eblajn simpatiantojn. Ĉu inteligente?”

“Vi juĝas lin laŭ tre fakta maniero. Ĉu vi ne opinias, ke lia entuziasmo kaj aŭdaco ion valoras?”

“Vi, policano, tion sugestas? Nekredeble! Ne, tiakampe oni devas juĝi laŭ la konkretaj rezultoj. Entuziasmo! Se vi scius... Pro tiu lia ‘heroa’ skandalo, iu nana sencerba dikulineto amflamiĝis por li kaj tiel bone laŭdis kaj okulumis al li, ke li ekkonfidis al ŝi respondecojn, kiuj kondukos la grupon al katastrofo. Blinda li estas. Se eta nigraharulino komplete stulta tiel facile kun li manovras, imagu, kion la politikaj kleruloj faros! Eble vi estas ĉi tie, ĉar ili jam sukcesis kompromiti lin.”

“Ĉu vi konas la nomon de tiu virino, kiu lin...”

“Virino? Tiu karnobulo, vi volas diri! Jes, Lejla  Gorazdo ŝi nomiĝas. Ŝi verŝajne kunkulpas en lia fuŝaĵo.”

“Ĉu vi opinias, ke Paŭlo Jorli  estas sinmortiga tipo?”

Ŝi rigardis lin dum sekundo tre intense, kun malfermita buŝo. Evidente, ŝi ĵus komprenis, ke ŝi tute misinterpretis la kaŭzon de lia veno. Per obtuza voĉo ŝi diris mallaŭte, kvazaŭ ŝi timus la proprajn vortojn (kaj eble la eventualajn konsekvencojn de l’ ĵusa sin-esprimo):

“Ĉu li mortis?”

Malrapide, Jano kapjesis.

“Pro kio? Kiel?”

“Mi ne rajtas diri. Ni serĉas. Vi diris, ke vi amikiĝis al li? Kiagrade?”

“Mi ne timas la vortojn. Ni estis samlitaj. Pli bone, ke mi tion diru mem, vi certe ekscius finfine. Jes, mi estis lia amdonantino. Pri sinmortigo vi volas scii, ĉu? Ne estas facile respondi. Kiam li ne estis ekscitita, li emis deprimiĝi. Krome, li parolis, kvazaŭ morti por li signifus nenion. Tamen, por mortigi sin mem, oni bezonas kuraĝon, ĉu ne? Li estis kuraĝa, kiam tio povis veki admiron, kiun li videble ĝuadis. Sed la kuraĝo sin mortigi estas io alia: ne estas publiko por aplaŭdi, oni devas fronti la finon de ĉio, scii, ke oni ne plu gustumos la bonajn fruktojn de l’ tero... Mi ne povas imagi lin kapabla kunstreĉi la kuraĝon necesan por tia fina decido. Aliflanke, se li ne plu povus fronti siajn admirantojn, se io fia, kion li faris, neeviteble koniĝus, eble tiam li akceptus tiun lastan solvon. Vere, mi ne povas diri.”

Eniris kliento, kio interrompis la dialogon. Antaŭ ol foriri, Jano, kompletigis sian informiĝon per kelkaj personaj demandoj pri “sinjaŭlino” Frisk  – kiu, li eksciis, nur antaŭ tri jaroj finis la farmaciajn studojn – kaj havigis al si liston de personoj, kiuj formis kun Jorli  politikan grupeton. Kompreneble, tiu listo ne estis kompleta, kaj enhavis precipe individuajn nomojn (ĉar la familiajn ŝi multokaze ne sciis), sed ĝi tamen povis utili. Ŝajnis al Jano, ke ŝiaj okuloj alprenis venĝplezuran brilon, kiam ŝi skribis por li la koncernan nomaron.

Nur kiam li sidis denove en sia oficejo li ekpensis, ke la alveno de l’ kliento en la apotekon, rompante la interparolon, forgesigis al li informiĝi pri la sanstato de Paŭlo Jorli  kaj pri la medikamento menciita de s-ro Valdunja . Pri tio li devos demandi alifoje.

5

Trovinte la adreson de Lejla  Gorazdo, detektivo Karal  decidis tien piediri. Estis trans la parko, kaj en tia bluĉiela tago, speco de sento naturreligia forte invitis lin omaĝi printempon per parka promeno. Li sciis el longa sperto, ke trankvile paŝadi estas por li unu el la plej bonaj rimedoj meti ordon en la impresojn kaj lasi la ideojn interkonektiĝi.

Fakte, dum li promenis en la plaĉa tilia parfumo de parka vojeto, la sama penso ripetiĝis en li, nome, ke li ne povos utile mediti pri la afero antaŭ ol ricevi la toksologian raporton kaj diversajn detalojn pri la deveno kaj vivhistorio de la juna forpasinto. Sen scii la fizikan kaŭzon de l’ morto, li povas nenion konjekti pri la interpersona, se tia eĉ ekzistas. Se venenado okazis, la tempa faktoro tre gravos por difini, kiu – ĉu vole ĉu nevole – respondecas pri ĝi. Sed tio implicas, ke oni konu la daŭron, kiun la veneno bezonas por havi sian funebran efikon. Aliflanke, por kompreni la kazon, necesos kelkaj bazaj informoj pri la bela Paŭlo, kiujn la koncerna polica servo nun serĉas.

Tamen, ĉiu konversacio kun iu, kiu konis la junulon, alportas novajn elementojn, kaj la dialogo kun la “karnobulo” certe ne malhavos intereson, se juĝi laŭ la mieno de sinjaŭlino   Frisk . La vorto “karnobulo” igis Janon rideti. Pensante, ke, laŭ la apotekistino, Lejla  havas nigrajn harojn, la detektivo demandis sin, ĉu kontrasta impreso ludis rolon en la sukceso de f-ino Gorazdo kun Paŭlo Jorli . Post blonda sveltulino, dikulino nigrahara. Ĉu post la intelektulino, ŝi aperis konkretema? Kaj pasia, post la racia faktulino, verŝajne pli ol iom malvarma? Atentu, Jano, amiko! Tiaj diametraj kontrastoj pli ofte ekzistas en homa menso ol en vivo reala. Ne lasu kliŝojn trompi vin!

Ke ne temis pri subjektiva antaŭjuĝo, tion pruvis Lejla  Gorazdo en la kvin unuaj minutoj da babilo. Sed por tio, detektivo Karal  devis iom atendi. Montriĝis, ke la knabino laboras en “superbazaro” – en ties viandopaka sekcio, se paroli pli precize – kaj Jano ne vidis ŝin antaŭ ol la labortago finiĝis, je tagmezo, kiel ĉiusabate. Li ja ne volis perturbi ŝian deĵoron, kaj veki scivolon inter la gekolegoj.

Li alparolis ŝin, dum ŝi eliris el la laborloko. Demandito estis montrinta al li tre malaltan virinon “sferecan” (li diris al si), kun abundo da nigraj haroj kaj tre bruna haŭto, kiu parolis kun kolegino, farante tutan nervan koregrafion de rapidaj gestoj.

Kiom ajn la detektivo penis kontroli sian subjektivecon, li nur povis klini sin antaŭ la faktoj: la vivo liveris al li perfektan kontraston. Lejla  Gorazdo prezentis la stereotipon de sudulino tiel senmanke, kiel Karina Frisk  la nordulinan.

Tiel emociiĝa ŝi estis, ke kiam Jano diris sian funkcion, ŝi eksaltis, paliĝis, ruĝiĝis, metis la manon al la koro, poste al la buŝo, kaj ripetis, kvazaŭ estus la plej agonia novaĵo tutmonde:

“Polico?!”

Videble ŝi apenaŭ kapablis kredi, ke tia aŭtenta ŝtatfunkciulo ŝin alparolis.

“Vi konas, ĉu ne?, viron nomatan Paŭlo Jorli .”

“Pli ol iom!” ŝi preskaŭ kriis, “sed kion...”

Klare, ŝi ankoraŭ ne sciis pri lia morto. Male al tiuj de aliaj lokoj, la gazetoj de Sanktavalo ne ĵetas sin kiel rabbirdoj preden sur la sensacion, kiun mistera morto prezentas. La loĝantaro – almenaŭ la origina, pli kaj pli invadata nuntempe de alilokanoj – tro respektas la homajn sentojn por ŝati tian kutimon. Tiu sindeteno de la loka gazetaro ofte montriĝis valora helpo por tasko polica, kaj Jano Karal  ĝin ege aprobis.

Denove lin tiklis la demando: ĉu diri aŭ ne diri tuj? Ke tia skrupulo lin trafis montras, ke la sanktavala influo (kaj tiu de lia sanktavala edzino, kompreneble) ne preterpasis lin. Alie, efikeco estus la sola konsiderata faktoro. La skrupulo do venis, sed ne venkis:

“Mi tuj klarigos, sed mi unue devas peti vin respondi kelkajn demandojn.”

“Li estas arestita, ĉu ne? Pro kio? Pro ŝmire skribi sur la Granda Ponto?”

Jano apenaŭ notis la regionan uzon de “pro” kun infinitivo. Interesis lin la rivelo, ke Paŭlo Jorli  partoprenis en la “ŝmira milito”, kiun faris unuj al la aliaj la ekstremismaj grupoj de la urbo. Oni ne plu memoras, kiel ĝi komenciĝis. Estis batoj kaj rebatoj, plus la interveno de sprituloj, eble politike ne tre precizaj, sed inspirataj de la skribaĵoj. Ekzemple iun matenon sur granda muro aperis:

MARKSISMO = MURDO

La sekvan matenon estis korektite al:

MARKSISMO = MERDO

Dum la posta nokto, iu ŝmiris ĉion nelegebla, kaj grandlitere apude:

FAŜISTOJ = FUŜISTOJ

ktp., ktp.

La farba skribo grandponta iom malsimilis. Ĝi tekstis:

BOJKOTU Ĉ – T

“Ĉ-T” estas mallongigo de “ĉiotrovejo”, nomo plej ofte uzata de la popolo por signi la grandan magazenon “Alta Turo”. Kial tiu ĉiovendejo vekis la koleron de iu dekstra aŭ maldekstra grupeto, tute ne estis klare.

Estu kiel ajn, Karal  plezure konstatis, ke kun tia homo, kia Lejla  Gorazdo, li devos malmulte demandi. Ŝi mem elbabilos al li ĉion, kion ŝi scias, proprainiciate. Fuŝa revoluciulino, verdire! Se la politika agado de Jorli  estus pli ol ludo, neniam li uzus la servojn de tia emociiĝa parolŝprucigilo.

Ŝi daŭrigis antaŭ ol li malfermis la buŝon:

“Li estas kuraĝa. Tion mi ŝatas en li. Li ne konsideras la propran riskon. Li pretas arestiĝi, eĉ morti, pro sia idealo. Ne kiel aliaj, kiuj, pretekste de realismo, malkuraĝus fari ion ajn...”

(Ĉu tio aludis al Karina Frisk ?)

“Ankaŭ mi ne timas vin,” ŝi daŭrigis. “Ĉar vi estas policano, vi kredas, ke ĉio estas ebla al vi. Sed mi ne lasos vin agi. Ni liberigos Paŭlon, kaj kun lia helpo ni liberigos la tutan laboristan klason. La tempo agas kun ni.”

Ŝi marŝis antaŭen, farante grandajn gestojn, kvazaŭ perdita en revo, ne demandante, kien li iras, kion li volas. Tiel obsedata ŝi estis pri sia revoluciismo, ke ŝi ŝajne ne suspektis, kion implicas lia nuna demando:

“Kiam vi vidis lin lastfoje?”

“Ĉu vi imagas, ke mi respondos? Aŭ ke mi respondos la veron? Ne naivu, sinjor’ policano. Ni estas sekreta grupo. Eĉ per torturoj vi ne paroligos min!”

“Mi vetus,” pensis Jano, “ke eĉ per torturo oni vin ne silentigus.” Li decidis igi ŝin pripensi.

“Mi ankoraŭ nenion diris pri Paŭlo. Ke li estas arestita, estas konkludo via, ne informo de mi. Vi volas lin helpi, lin liberigi. Sed kiel vi scias, kiu respondo al li plej utilos? Mi donos al vi konsilon – sekvu ĝin aŭ ne, al mi estas egale, ne mi portos la konsekvencojn; se vi havas iom da sana prudento, vi scios, ke mi pravas – kun la polico plej saĝe estas tuj diri la veron, ĉar finfine ĝi ĉiam sukcesas informiĝi, kaj via pozicio estas pli bona, se vi ne mensogis. Mi do ripetas la demandon: kiam vi vidis lin lastfoje?”

“Se mi dirus: hieraŭ vespere, ĉu vi estus kontenta?”

“Tute ne, mensogo ne kontentigas min. Sed ni ludu la ludon. Kion vi faris kun li hieraŭ?”

“Nenion kompromitan. Ni babilis.”

Jano preskaŭ diris: “ĉu vi kutimas babili kun mortintoj?” Sed li regis sin ĝustatempe. Diri tiaĵojn povus eligi interesan reagon, eble riĉan je informo; krome, ŝia infaneca sinteno lin incitis. Tamen estus tro kruele, kaj li sendube povos ricevi la samajn sciojn per pli bonkora aliro, nerekta.

“Vi deiras de la supozo, ke ni lin arestis. Sed se mi enketas pri li, tio povas havi aliajn kaŭzojn, ĉu ne?”

Unuafoje ŝi restis senvorta, kaj en tiu silento li sentis ŝian timon. Per pli obtuza voĉo ŝi fine asertis, kvazaŭ por konvinki sin mem:

“Vi diras tion por min paroligi.”

“Ne. Mi diras tion, ĉar mi scias, ke vi ne povus babili kun li hieraŭ. Estus tempo forlasi vian infanan konduton por fronti al realo.”

“Ĉu io okazis?” ŝi diris paliĝante.

Li preferis ne respondi.

“Akcidento? Ĉu lin surveturis aŭto? Ĉu li estas vundita?”

Nun ŝi rigardis lin intense, esperante vidi sur lia vizaĝo esprimon, kiu ŝin trankviligus kaj evitus fronti veron pli kaj pli timatan. Sed lia mieno restis imprese serioza.

“Ne diru, ke li mortis!”

Silenta kapgesto konfirmis ŝian hipotezon, kaj li sentis ŝin ŝanceliĝanta. Jam kelkajn minutojn ili paŝis en la parko, kaj ili ĵus alvenis apud lageto. Tenante ŝin ĉeŝultre, li sidigis ŝin sur benkon, kaj mem eksidis apude. Antaŭ ili vico da anasoj pasis, kvazaŭ ludiloj, sekvata de majesta cigno.

Salikaj branĉoj desupris ĝis la akvo, lulataj de facila vento. Neniu bildo povus pli perfekte elvoki serenon. Sed al Lejla  sereni ne estis donite.

Jano antaŭe pensis, juĝante laŭ ŝia videble histerieca karaktero, ke la ekscio ŝin eksplodigos en kriojn, grandajn gestojn, koleron aŭ ian ajn alian bruan dramaĵon. Ne tiel ŝi faris. Ŝi nur ploris silente. Ĉio antaŭa – la revoluciaj ideoj, la stulta eldiro pri torturo, la defia sinteno – ĉio ĉi estis teatraĵo. Sed nun la supraĵa krusto estis tratranĉita, kaj montriĝis la korŝira vundo interna. Ke ŝi amis Paŭlon ne estis teatre.

Kun la tono amika de suferkomprenanto, li ŝin alparolis milde:

“Vi amis lin, ĉu ne?”

Ŝi ploris plu senbrue. Post longa minuto ŝi ekparolis, kvazaŭ al neniu, per voĉo apenaŭ aŭdebla:

“Li estis tiel bela...”

Kaj subite, laŭ unu el tiuj abruptaj ŝanĝoj de personeco, kiuj ŝajne karakterizis ŝin, ŝi turnis sin al li, ekkaptis ambaŭmane liajn ŝultrojn kaj, lin skuante, sendis al li rigardon de infera malamo. Raŭke ŝi diris:

“Ne estas eble. Ne estas normale. Li estis bela, kiel greka dio, li havis doneman, suferan, homan koron, li estis vigla kaj viva. Energion donis al li pli ol sate liaj altaj idealoj. Kion oni faris al li? Kiu? Ĉu vi? Ĉu la polico lin murdis? Kial vi turmentas min? Diru, parolu, konfesu, aĉa torturisto!”

“Vi pravas, ke ne estis normale,” li respondis per tiel kvieta voĉo, ke ŝi iom trankviliĝis. “Precize tial mi enketas. Mi bezonas kompreni, ekkoni la veron, por ke la kulpulo ne fuĝu senpuna. Nia ne estas diktatora lando, kie la polico agus kontraŭ la civitanoj. Nia rolo estas protekti vin, kaj certigi, ke justeco respektiĝu. Ne estas juste, ke juna homo plena je pulsa vivo, dediĉita al Afero, kiun li trovas bona, malaperu el ĉi-mondo pro ies ago, sen tio, ke la vera kulpulo trafus sian punon. Pro tio vi povas multe helpi min, donante ĉiujn klarigojn, por ke mi trovu la veron. Ĉu vi konsentos?”

Ŝi ne povis respondi. Li sciis, ke al ŝi ne estas facile. Unuparte, ŝi volus venĝi sian Paŭlon, sed dua parto de ŝi tiel kutimis malfidi la policon, ke ŝi timis fali en kaptilon. Des pli, eble, ĉar la voĉo de Jano Karal  scipovas esprimi tian homan kunsenton, ke rezisti lian konvinkemon al multaj malfacilas, kio estas unu el la kaŭzoj de lia detektiva sukceso: io samtempe varma, komprena kaj respektoplena en lia personeco nature invitas al konfido. La allogon de tiu personeco ŝi forte sentis, kaj post la suferita ŝoko, konfidi al amika koro agus liberige. Tamen ŝi hezitis pro la longa sinnutrado per sentoj kontraŭ-policaj.

Karal  bone komprenis la konflikton en ŝi. Li sciis, ke tiaokaze nenio efikas pli bone ol la vero. Tial li esprimis ĝin.

“Vi komprenu. Ni nenion scias. Li mortis pro koroĉeso. Tio signifas nenion, krom tio, ke li vivis kaj nun ne vivas plu. Ĉu estis akcidento? Povas esti. Sed ankaŭ povus esti murdo, povus esti sinmortigo.”

“Ne,” ŝi vigle reagis. “Paŭlo ne mortigis sin. Ne li.”

“Kial vi estas tiel certa?”

“Mi konas lin. Li estis plena je projektoj, je agado. Li ŝatis la vivon. Li ŝatis bone manĝi, ĝui sekse. Li luktis por justeco. Li vivis por idealo, sed ankaŭ por si, por la propra plezuro, kaj por aliula plezuro. Li volis, ke la suma kvanto da feliĉo en la homaro kresku. Tion li diris al mi multfoje. Li diris: ‘Mi ĝuigas vin, kaj ankaŭ min, kaj per tio la homaro, kiel tuto, pli feliĉas. Ni devas batali, por ke la plej granda nombro da homoj spertu la plej grandan kvanton da plej altkvalita plezuro. Tial ni devas detrui tiun ĉi feliĉkondamnan socion.’ Ĉu tia homo mortigus sin? Ne. Neeble.”

“Tamen, li fojfoje estis deprimita, ĉu ne?”

“Deprimita? Ne. Laca, jes, ankaŭ momente senkuraĝigita. Sed li rapide reardiĝis. Li havis celon, ĉu vi komprenas? Kiu celon havas, ne falas en sinmurdon. Aŭ li mortigus sin en heroa ago, por atentigi la publikon pri iu maljusteco, aŭ realigante ion, kion sen sinmurdo ne eblus atingi.”

“Kion pri la sano? Ĉu la koro iris bone?”

“Ĝi lin zorgigis. Li konsultis kuraciston pri tio. Li regule glutis medikamenton, ĉar la koro ne estis tute bonorda.”

“Mi devos kontroli pri tiu kuracilo. Ĉu vi konas la doktoron, kiu zorgis pri lia koro?”

“Ne. Li havas sian konsultejon ĉe Muzea Placo, sed kie ekzakte, mi ne scias.”

“Ĉu vi povas diri al mi, kion Paŭlo faris ekde, mi diru, lasta lundo?”

“Tage li laboris, mi ne scias kie, kun Timoté   Valdunja . Ĉi tiu diros al vi. Nun pri la vesperoj. Merkredon mi ne vidis lin, li verŝajne iris al la kurso de ĉina kuirarto, kiel ĉiumerkrede. Mardon ni havis kunvenon kun geamikoj, ni babilis, gitaris, kantis, diskutis. Lundon, ni kune iris al kinejo, post kio li venis al mia loĝejo. Mi havas ĉambron tute sendependan, subtegmente. Li kuŝis kun mi...”

Abrupta plorsingulto ŝin interrompis, brue. Ŝi krietis: “Paŭlo!”, kvazaŭ por voki: “revenu!”, nekonscia pri la homoj, kiuj promenis preter la benko, kaj la paron scivole rigardis. Post minuto, la singultoj cedis lokon al pli regula, senbrua, amara plorado, fojfoje interrompata de milda nomvoko: “Paŭlo!, Paŭlo!”, kiun ŝi prononcis kun kapnea gesto, kvazaŭ ŝi volus nei lian forpason.

Jano Karal  diskrete skribis la donitajn informojn sur notlibreto, dum ŝi poŝtukis al si la okulojn. Li ekdiris:

“Ni devas trovi, ĉu iu kulpas. Helpu min. Ĉu li havis malamikojn?”

“Paŭlo malamikojn? Ĉiaspecajn li havis! Sendube multaj burĝoj timis lian influon sur la junulojn. Kaj la faŝistoj de Ordo kaj Disciplin’  lin malamegis, ĉar li perturbis iliajn kunvenojn por lanĉi al la hezitantoj nerefuteblajn verojn. Krome li estis tiel bela, virinoj volis lin allogi. Kiam li diris “ne plu” al tiu farmacia ulino, ŝi ne facile akceptis, ke li elektis min. Li foje diris al mi: ‘Ŝi aspektas fiŝe malvarma, sed ŝi interne estas infero de malamo’... Estas ŝi. Estas ŝi! Kiel stulta mi estis, tion ne vidi tuj! Ŝi furiozis, ke li forlasis ŝin. Ho jes! Diru, kiamaniere li mortis? Ĉar ŝi ne kuraĝus frapi front-al-fronte. Mi mense vidas ŝin miksi siajn venenajn fungojn aŭ mi-ne-scias-kiun mortigan likvaĵon. Ne kuraĝa bato, nur venĝo laboratoria...”

Rigardante la vizaĝon de Lejla , tordatan de malamo, Karal  pensis: ‘Se mortigos vi , ne venenon vi prenos, vi komencos per parolo, poste uzos la ungojn, kaptos iun ajn taŭgan objekton kaj frapos ĝismorte.’

“Venu,” li diris. “Vi ankoraŭ ne tagmanĝis. Iru hejmen kaj ripozu.”

“Ripozi! Ĉu vi frenezas? Mi devis pasigi kun li la posttagmezon. Kion mi faru? Diru al mi! Kion mi faru?”

Dum ŝi ree plorsingultis, li metis sian brakon en la ŝian, kaj ŝin facilmove starigis. Ŝi iris apud li, elgrincante neaŭdeblajn vortojn. Li akompanis ŝin hejmen, nur duonsukcesa en sia provo kvietigi ŝian agresemon, kiun li trovis eventuale danĝera.

6

Pluraj kuracistoj havas oficejon ĉe Muzea Placo, sed nur unu estas korfakulo. D-ro Lazár Gutmanis  – grizharulo kun okulvitroj kaj fajnaj trajtoj de intelektulo – tuj rekonis la foton de Paŭlo Jorli , sed li komence rifuzis lin priparoli, citante la profesian sekreton. Nur kiam detektivo Karal  klarigis, ke la junulo mortis sen komprenebla kaŭzo, la kuracisto konsentis diskuti lian kazon. Li traserĉis sliparon, kaj trovis la necesajn detalojn, inkluzive de elektrokardiogramo.

“Li ne mortis pro kormalsano, tion mi povas garantii,” li diris.

D-ro Gutmanis  parolis kun kanta fraztono tiel tipe sanktavala, ke Jano tuj prepariĝis al kelkaj “ o ”-mankoj.

En la sanktavalaj lernejoj, oni instruas al la infanoj de tempo al tempo forigi la finan “ -o ” de substantivo, por eviti monotonecon, aŭ kiam la ritmo de la frazo tion pravigas. Neniu sanktavalano skribus leteron lasante ĉiujn o -finaĵojn. Sed anstataŭ uzi apostrofon, oni tie metas dekstrakornan supersignon sur la lastan vokalon de l’ vorto, skribante, ekzemple ‘ sinjór  direktoro’ aŭ ‘sinjoro direktór ’. Ofte pri tio amike bataletas geedzoj Karal . Kiam ŝi diras: “Vi el la urbego snobe uzas neklarajn longajn vortojn por impresi fakule”, li rebatas. “Kaj vi en Sanktavalo havas tiel delikatajn orelojn, ke diri simple, kiel ĉiu normalulo, ‘sinjoro doktoro’ al vi ŝiras la timpanon, vi devas prononci ‘sinjoro doktor’, sinjor’ doktoro’ kvazaŭ vi poemus tuttage, sed vi tiel hontas pri via vortofuŝo, ke vi eĉ ne kuraĝas meti apostrofon, kiu montrus al ĉiuj, ke vi ion forprenis. Ne. Vi metas supersignon, kun la naiva espero, ke la manko ne vidiĝos...” Tiam ŝi indignas: “Vi verfalsanto! Ni kaŝas nenion. Simple, la akcento translokiĝas sur la lastan silabon, kaj ni tion montras supersigne, kiel en la hispana...”

Jano prave divenis: jam ĉe la sekvanta frazo aperis eliziita vorto:

“Fakte lia kor’ estis tute sana, kiel normale ĉe tiaaĝa homo. Li havis nur kromsistolojn, sed tiujn oni povas alskribi al la ekscese emocia teren’. Vi sciu, pli ol la ordinara kardiologo, mi profunde studis apudfakojn – psikiatrion, endokrinologion... – ĉar... nu, mia profesio min interesegas, kaj la psikosomata unuo estas tia, ke... Sed mi ne komencu rajdi sur mia ĉevaleto, tio vin tedos senprofite. Mi diru, ke mi paroligis tiun junulon, kvankam li nevolonte malfermis sian koron, nu... mi ne eksciis multon... tamen sufiĉe por preskribi al li novan medikamenton, kiu reguligas la korritmon ĉe tiaj kazoj, kaj efikas milde trankvilige al la menso. Kompreneble, mi ne scias, ĉu li glutadis ĝin. Sed mi emus pensi, ke jes. Lia kardia misritmo lin timigis multe pli ol objektive necesus. Li petis min farigi sanganalizojn, kiuj vere ne postuliĝis. Temas pri viro psike nestabila, kun impresiĝema karakter’: minuskomplekso, duboj pri la propra vireco, sur fono hipokondria... Tia homo senmanke glutas preskribitan kuracilon, jes, tion oni povas fidi.”

Karal , zorge notinte la nomon de la kuraca kunmetaĵo, por ĝin komuniki al la polica medicinisto, demandis:

“Kiom ofte li devis gluti ĝin?”

“Prave, prave, jes. Dozologio ofte estas delikata, ĉu ne vere? Sed ne ĉifoje: unu norman ĉiuvespere mi preskribis, t.e. 100 mg, kaj unu pli, se la koro vere bategus maltrankvilige. Sed eĉ 300 mg ne havus danĝeran efikon, kaj eble mi diris al li: zorgu ne preni pli ol tri en unu tago.”

“Ĉu li akcidente povus enŝovi en sin tro fortan dozon?”

“Ne. Tia tipo tre zorgas pri sia sano, kaj li ne impresis min, kiel mortodezira. Ŝajnus nekredebla, ke li uzis tro multe.”

“Ĉu iu povus prepari la medikamenton por li kaj intence doni tro?”

“Ne. Temas pri longeta gelatena kapsulo, ne pri gutoj aŭ pulvor’, kiun oni metus en trinkaĵon. Se iu forprenus la pulvoron el la kapsul’ por ĝin miksi kun manĝo, malplaĉa naŭza gusto tuj perceptiĝus, kaj li preskaŭ certe ĉesus manĝi. Ne, tiun medikamenton oni glutigas al si mem, neniu povas interveni. Kredu min, sinjor’ detektivo, lia morto neniel rilatas kun iu kormalsan’, nek kun mia preskribaĵo.”

Dum la milda doktoro parolis, Jano sin demandis, de kiom da generacioj lia familio loĝas ĉi tie. Se laŭnome klare latva aŭ litova judo, d-ro Gutmanis  ne malpli evidente edukiĝis en Sanktavalo: ĉio en lia maniero paroli tion atestis.

“Se vi trovos la kaŭzon de l’ morto, sciigu min, tio min interesas,” la kardiologo diris adiaŭante.

Strange, al Jano tio impresis, kvazaŭ iom ironia. Sed tiajn pseŭdo-intuojn oni prefere ne tro fidu. Kiam enketo komenciĝis, ĉio ŝajnas suspekta. Sindemande, kion la toksologia raporto indikos, la policano repaŝis oficejen.

7

La koncerna raporto ankoraŭ mankis, sed la rezultoj de l’ rutina serĉado estis ricevitaj, kio estis bona novaĵo.

Jano Karal  tiel eksciis, ke Paŭlo Jorli  naskiĝis en la industria regiono de Kvarlamen : li do ne estis sanktavalano. Laŭ enketo de la tiea polico, li estis la filo de paro laborista. Tragedio okazis, kiam li aĝis ses jarojn. La domo, kie li loĝis, komplete brulis, kaj inter la viktimoj troviĝis liaj gepatroj kaj fratino iom pli juna ol li. La knabo estis akceptita de senedza onklino, kiu edukis lin, ĝis ŝi mortis; li tiam estis dekokjara. En la lernejo li estis meze bona, ne sufiĉe sukcesa por ricevi stipendion cele al plua studado, kvankam kelkaj liaj instruistoj opiniis, ke li estas pli inteligenta ol unuavide montriĝas, kaj ke nur psika nestabileco malhelpas lin plene uzi siajn mensajn kapablojn. Li faris murŝmiristan-farbistan metilernon en Kvarlamen , post kio li forlasis la regionon, kaj tie oni sciis nenion pli pri li.

Oni retrovis lian spuron en diversaj urbetoj de Sanktavalo, en kiuj li ne restis longe. Fine li alvenis ĉi tien, al Valĉefa, kaj trovis laboron ĉe Timoteo Valdunja , kun kiu li restis ĝis la forpaso. Li luis ĉambron en diversaj lokoj, laste ĉe s-ino Satej . Nek en Kvarlamen  nek en Sanktavalo la polico havis okazon interesiĝi pri li. Ke li kulpis pri sloganŝmiro, neniu oficialulo sciis, nek ke li estis la junulo, kiu krie interrompis aranĝon de Ordo kaj Disciplin’ . La ĵurnalistoj, kiuj raportis la incidenton, ne sukcesis trovi la identecon de la skandalinto.

“La bildo preciziĝas” pensis Jano, kiu firme kredis je la principo “por trovi murdinton, murditon plej konu”. Li decidis kompletigi la sciaron per aliro al la kolego de Jorli , t.e. al la alia laboristo de mastro Valdunja . Tiun li facile trovis, sed la pridemandado restis senfrukta. Montriĝis, ke tiu laboristo estas solec-ama, retiriĝema ulo, kiu petas la mastron lasi lin kiel eble plej multe labori sola, sen helpo. Ĉar li estas bonega metiisto, Timoteo Valdunja  tion volonte akceptas.

La kolego ne ŝatis Paŭlon, kiun li rigardis “laboristo kun intelektulaj pretendoj”, kaj nerealisma anarkiisto. Lin naŭzis Paŭlo foje, kiam ili kune ŝmiris la murojn de vilao, kaj li diris: “Kiom mi ĝojus, se tiuj luksaj loĝejoj foje forbrulus!” Post tio, li trovis Paŭlon danĝera frenezulo, kiun li plej ofte evitis. Rezulte, li preskaŭ ne rilatis kun Jorli , kaj povis diri pri tiu nenion nekonatan.

*

Sabaton vespere ofte vizitis ges-rojn Karal  la nevo de Ĝoja , Stefano. Ambaŭ geedzoj lin tre ŝatis, ĉar li estis verva spritulo, kies humurplena konversacio neniam riskis tedi. Li aĝis dudektri aŭ dudekkvar jarojn. Jam plurfoje li helpis Janon en liaj enketoj, kun grandega plaĉo. Leŭtenanto Remon , laŭ tipe sanktavala konduto, kiu en la ĉefurbo ne imageblus, ĝis nun ĉiam akceptis tiun neoficialan kunlaboron. Jano pensis, ke plian fojon li petos la helpon de Stefano, ne dubante, ke familiariĝinte kun la faktoj, la leŭtenanto ankaŭ ĉifoje konsentos.

Revidinte la junulon, Jano konsciiĝis, ke precize tian tipon li atendis vidi, kiam li unuafoje penetris la ĉambron de Paŭlo Jorli : Stefano ja estas tute ordinara homo, nek granda, nek malgranda; nek forta, nek malforta; nek bela, nek malbela; kun harkoloro meza inter blonda kaj bruna, la okuloj tiel pale brunaj kun iom da verdo, ke ili sub ia lumo aspektas preskaŭ grize. Se naturo foje volis krei specimenon de homo tute ne rimarkinda, ĝi sendube ĉi-kaze plej bone sukcesis. Tamen la vizaĝo estis plaĉa, la rigardo inteligenta kaj la buŝo ofte formata al gaja rideto.

Fizike do ŝajnis, kvazaŭ Stefano neniam sciis, kian tipon elekti. La samo validis profesie. Inteligenta kaj sufiĉe kulturita, Stefano estus povinta studi en universitato; stipendion por tio li certe ricevus. Sed li decidis alie: li lernis la plumbistan metion. Li praktikis ĝin iomete, post kio li malkovris, ke li finfine estas intelektulo: li do enskribiĝis en universitato por studi biologion. Post unu jaro, li trovis tion teda, kaj decidis iĝi meĥanikisto. Li lernis la metion, sed ankaŭ tiu ne kontentigis lin. Fine li atingis solvon taŭgan por tiaj disaj tendencoj: li trovis garaĝon, en kiu oni akceptis lin kiel nur duontempan laboriston; la alian duonon de la tempo li studas universitate.

“Kaj kion vi studas nun?” demandis Jano, neniam kapabla memori, kie Stefano nun staras en sia zigzaga kariero.

“Lingvistikon,” li respondis.

“Ĉu tio utilas al io?”

“Estas laŭmode nun. Sed tio ankaŭ utilas, kvankam la publiko tion ne imagus. Ekzemple, ĉu vi scias, ke en nia grandioza ĉefurbo ekzistas lingvistoj, kies tasko estas traduki oficiallingven la tekstojn de Sanktavalo?”

“Kion?”

“Vi bone aŭdis min. Kiam sanktavala parlamentano proponas leĝprojekton aŭ funkcias kiel komisiona raportanto, li kompreneble enmetas en sian redakton la tutan gamon de niaj karaj regionaĵoj. Tion por teksto valida tutlande oni ne povas allasi; estas do homoj, kiuj reverkas. Mi informiĝis. Estas bone pagata laboro, kaj verŝajne ne tro malfacila por iu inklina cerbumi, kiel mi. Tiuj postenoj kreiĝis post la raporto de Fortamán .”

“Kio estas tio?”

“Ĉu vi neniam aŭdis pri ĝi? Foje, nia brava reprezentanto Fortamán  tie prezidis enketan komisionon, kaj en lia projekto de raporto estis skribite: ‘ Tial ke, ĉar N. estis eksigita pro transdoni parton de la partia mono al la konsúl , la komisiono devis... ’ (mi ne memoras la finon). Nu, dum remeti “ o ”n al konsúl  ne kostis grandan penon, ne estis same kun pro . En la komisiono ja troviĝis personoj, kiuj ne akceptis la esprimon “ pro transdoni ”. Iu proponis “ transdoninte ”, sed la juristoj diris: “Ne; estas grave indiki, ke tio estis la kaŭzo de la eksigo. Alie, iu povus pensi, ke li leĝe transdonis la monon, kaj poste li estis eksigita pro alia kaŭzo. Por esprimi la ideon klare, oni devus diri: pro transdono de parto de la partia mono al la konsulo . Sed tio protestigis aliajn, por kiuj belsoneco plej gravas. “Tiel ripeti la o -finaĵon impresas tre malbele,” ili diris. Kiam membro sugestis diri: tial ke, ĉar N. estis eksigita pro tio, ke li transdonis parton...  la aliaj riproĉis, ke tro multaj “ ke ” ne pli belas ol tro multaj “ o ”. Dum horoj kaj horoj ili diskutis. Se iu proponis: “ tial ke, ĉar N. transdonis al la konsulo parton de la partia mono kaj sekve estis eksigita... ”, kritikanto diris. “Vi ŝanĝis la emfazon.” Se alia submetis: “ ĉar, pro la eksigo de N., ŝuldata al la fakto, ke li transdonis parton de la partio mon... ”, iu kriaĉis: “ Tro peze! Ni ne povas akcepti...

“Kion ili faris finfine?”

“Ili kreis redaktan komitaton, komisiitan verki tekston, kiu estu samtempe klara, bela kaj jure neatakebla.”

“Kaj kiel la komitato solvis la problemon?”

“Ĝi decidis, ke, ĉion konsiderinte, ĝi trovis ne absolute necesa mencii la fakton, ke N. transdonis la monon, ktp. Se mi ne eraras, la frazo fine iĝis... ‘Tial ke, pro diversaj cirkonstancoj, la komisiono devis...’”

“Nekredeble!”

“Tamen vere. Tiam iu ĵurnalisto kalkulis, kiom tiu frazo kostis al la parlamento. Diskuto sorbas multe da mono, pro l’ salajro de la deputitoj, protokolistoj, stenotajpistinoj, la presado de l’ protokoloj, la relego de la provaĵoj, kaj multaj aliaj kostoj, pri kiuj la impostpaganto ne havas ideon. La fina sumo estis tiel harstariga, ke la parlamento decidis ion fari, por eviti, ke simila afero rekomenciĝu. Ĝi komencis pridiskuti tiun temon, sed iom honte, timante, ke iu denove sumigos la kostojn. Fine, ĝi aprobis kelkajn pliajn ŝtatfunkciulajn postenojn por lingvistoj-reviziistoj, kies tasko estas transskribi la parlamentan ĵargonon en bonan, klaran, belan kaj ĝustan lingvon. Jen kial, post duontago en garaĝo, mi studas lingvistikon, beletron kaj stilon.”

“Tre interese, knabo,” Jano komentis, “sed mi havas alispecajn priokupojn. Diru al mi: ĉu en la universitato vi havas kontakton kun revoluciemuloj?”

“Kompreneble, ĉiu estas pli malpli revoluciema en la universitato. Kial?”

“Se vi povus informiĝi pri kelkaj delikataj punktoj...”

“He! Atentu! Mi ne estas perfidulo, nek polica informanto!” la junulo digne vortis.

“Ne temas pri perfido aŭ konstanta informado. Tamen junulo revoluciema mortis, verŝajne murdita. Ĉu vi trovus justa, ke la kulpulo promenu libere kaj eventuale rekomencu? Mi ne petas vin perfidi iun ajn, sed vi informiĝos multe pli facile ol mi. Ĉu vi hazarde konus iun el ĉi tiuj?” La detektivo enmanigis al li la liston ricevitan de Karina Frisk .

“Petro (blondulo), Georgo, Johana (kun tre longaj jupoj; gingivo tre videbla, kiam ŝi ridetas)...”, Stefano moke laŭtlegis. “Kiajn petojn vi havas! Mi konas tro da ili: dek blondajn Petrojn, kvin Georgojn kaj almenaŭ kvar gingivajn Johanajn. Ne, mi troigas. Ĉu la tuta listo estas simila? Ne strange, ke vi bezonas informantojn! Ha, jen unu pli interesa. Adalberto, nekutima nomo. Ĉu tio povus estis Adalberto Vojteĥ , kiu studis marksismon kun mi, kiam mi estis marksisto?”

“Ha, jes, vi estis marksisto siatempe. Kio vi estas nun?”

“Nun? Budhisto.”

Kiel profesie, tiel ideologie Stefano neniam sciis decidiĝi. Tamen, kontraŭe al multaj junuloj, kiuj supraĵe papilias de unu al alia viv- aŭ idekampo, li plurfoje ŝanĝis sian direkton, sed ĉiam aliris kun efektiva seriozo tion, kion li entreprenis. La plumbistan metion li lernis diligente, kaj ankaŭ la marksan ideologion. Se li nun diris, ke li estas budhisto, oni povis fidi, ke li sincere provos fariĝi bona budhisto. Liaj sinsekvaj turniĝoj ja ŝuldiĝis ne al supraĵeco, kiel ofte okazas, sed al speciale intensa entuziasmo por la bona flanko de tiu aŭ alia doktrino, de tiu aŭ alia okupo. “Iun tagon li stabiliĝos”, Ĝoja  emis diri al sia edzo, “kaj tiam li estos travivinta dekoble pli riĉan kaj spertodonan junecon ol vi kaj mi.”

La junulo plu legis: “Ha! Irena Delafónt ! La nomo sonas familiare, sed mi ne memoras la vizaĝon. Almenaŭ ĉi tie estas familia nomo, kiu helpos retrovi ŝin...”

Kion Jano proponis, tio estis, ke Stefano provu ekscii ĉe la membroj de tiu grupo, kion ili opinias pri la morto de Jorli , ĉu ili suspektas iun, ĉu ekzistas ĵaluzo al Paŭlo aŭ kialo lin transsendi mortlanden, ktp.

Stefano unue ŝajnigis sin ne tre inklina akcepti, sed la detektivo facile komprenis, ke la komisio lin tentas, fakte. Efektive, la junulo fine konsentis, konfesante, ke al li plaĉas enketi.

“Ĉu vi scias, kian karieron mi atingos post dekkvin jaroj, kiam mi estos praktikinta dek manajn profesiojn kaj dek cerbajn? Mi fariĝos polica detektivo. Mi tion abomenas nun, sed mi antaŭsentas...” li diris ironie.

Kaj post paŭzeto:

“Tio donas al mi ideon: unue mi lernu la seruristan metion, kaj due mi faru iom da profesia ŝtelo.”

“Hehe!” Karal  diris, amuzite, “vi povos utili al la polico. Tamen... Nun mi havas alian demandon, pri fizika ekzerco. Ĉu vi regule ŝanĝas vian direkton ankaŭ sur tiu kampo?”

“Neregule, eĉ ne tre ofte,” la junulo respondis. “Sed mi tamen apartenis sinsekve al kelkaj sportaj kluboj: futbalo, naĝado, kurado...”

“Bonege: ankaŭ tie vi povas helpi.” Kaj Jano petis Stefanon viziti atletan klubon, en kiu Paŭlo Jorli  ekzercis sin al kurado, por ankaŭ tie kolekti informojn. La junulo promesis fari, kion li povos.

8

Alian personon, kies nomon liveris la Paŭla adreslibro, Karal  nun decidis vidi. Temis pri iu Georgo Landarte , kiu, laŭ la telefonlibro, estis profesie etnografo. La nomo estis konata de la detektivo, kaj li petis Izabela n, la sekretariinon, serĉi en la polica arkivejo la koncernan dosieron. La raporto, kiun ŝi trovis, montriĝis tre interesa.

Ĝi rilatis al afero okazinta antaŭ kvin jaroj. Knabino mortis renversite de aŭtomobilo, kiu rapide forveturis. Kelkaj personoj priskribis la veturilon per detaloj, kiuj, kunigitaj, kondukis la enketistojn al Landarte . Tiu eskapis el la akuzfakta reto pruvante, ke li tiudate troviĝis en Afriko. Atestantoj asertis, ke ili vidis viron tute similan al li en la urbo, tiel ke la afrika alibio malfermiĝis al dubo, sed ĉar neniam io certa pruviĝis, la afero restis senrezulta. Kelkaj sugestis, ke la konfirmiĝintaj atestoj devenis de mensogkampanjo intence organizita por kompromiti la etnografon, kies maldekstraj opinioj ne plaĉis al ĉiu. Inter la du tezoj – tiu pri nepruvita kulpo, tiu pri nepruvebla kalumni-aranĝo – nek la polico, nek la tribunalo sukcesis elekti: ambaŭ ja formis logikan klarigon de la faktoj.

Legante la dosieron, Jano bone rememoris la pasiajn diskutojn, kiujn vekis tiu kazo. Kelkaj gazetoj tiutempe rigardis la policon nekapabla, ĉar ĝi ne trovis la  fakton, kiu ĉion solvus. Kvazaŭ ĉiam ekzistus pruva spuro, oportune metita de la sorto por senvualigi misterojn! Interesa forgesita detalo retroviĝis en la raportoj: la mortinta knabino havis ensake paperojn de iu politika grupeto, kaj iuj ĵurnalistoj hipotezis, ke temas ne pri akcidento, sed pri maniero forigi rivalon. Al tiuj, kiuj trovis absurda tian konjektadon, ili respondis dirante, ke la anoj de tiuj politikaj rondoj mense malsanas, kaj ke ilia psika misstato kaj konstanta sintoksado per ideoj revolucieskaj povus konduki krimen. Kio eklanĉis furiozan rebaton de aliaj gazetoj, kun la argumento, ke per tiaj akuzoj oni volas kaŝi la amplekson de l’ socia maljusto kaj misfamigi tiujn, kiuj batalas kontraŭ ĝi.

Plursemajne daŭris la gazeta milito kaj la varma diskutado ĉe tabloj kafejaj, ĝis alvenis la someraj ferioj kaj la tuta ekscitiĝo ĉesis same subite, kiel ĝi antaŭe naskiĝis. Al la homo, ĉirkaŭ kiu tiu gazeta polemiko turniĝis, Jano Karal  nun volis direkti sian atenton.

Li vizitis Landarte n en la universitato, kie tiu donis instruon pri la kulturoj aziaj kaj afrikaj. Estis altkreska viro, eble 35-jara, longakrura, kun mallarĝaj ŝultroj, senorda nigra hararo montranta jen kaj jen grizan fadenon, kaj pinta barbo, kiu metis sur lin ian mefistofelan sigelon. Io en la malsimetriaj trajtoj akcentis lian egan malbelecon. Sur unu muro, en lia oficejo, du sovaĝulaj lancoj estis fiksitaj; sur alia troviĝis bretaro plena je libroj kaj dokumentoj, kaj sur la tria, speco de primitiva pentraĵo. La tablon kaj apudan mebleton kovris libroj, stenciloj, paperoj, malpuraj tasoj kaj cindrujo, en nekredebla ĥaoso.

Jano komencis demandante pri Jorli , sen mencii la morton, sed la alia tuj interrompis:

“Ha jes! Vi enketas pri la mistera morto.”

“Kiel vi scias? Pro specialaj cirkonstancoj (krom la fakto, ke l’ forpasinto ne havas parencojn), ĝi ankoraŭ ne estis publike anoncita.”

“Plej simple. Iu policano anoncis ĝin al Lejla  Gorazdo, kiu kun koro ŝirita sciigis al kelkaj geamikoj. Mi renkontis unu, kiu min informis.”

“Kiaj estis viaj rilatoj kun Paŭlo Jorli ?”

“Amikaj. Li ĉeestis prelegon, kiun mi prezentis pri ekstremorienta kulturo. Tuj poste, li venis al mi por peti precizigojn. Mi trovis lin simpatia, invitis lin al kafo, kaj de tiam ni renkontiĝis de tempo al tempo.”

“Kia homo li estis?”

“Mi trovis en li reagojn, kiujn mi mem spertis kiel juna viro. Impreson, ke nia industria civilizo nin sufokas, deziron fuĝi el ĝi al pli libera tereno...”

“Tial vi fariĝis etnografo?”

“Certe. Mi havis la feliĉon povi studi. Al li tio ne estis donita, kvankam li estas pli inteligenta ol multaj.”

“Li estis.”

“Pardonu, jes, li estis pli inteligenta. Estas strange paroli is-tempe pri tiu juna viglulo.”

“Li do impresis vin kiel vigla?”

“Fluktuis. Ekscitiĝo kun ega vigleco, kaj poste senkuraĝiĝo, angoro.”

“Ĉu vi opinias, ke li povis mortigi sin?”

“Jes. Mi konstatis, ke vino aŭ brando igis lin fali en abismojn de malĝojo. Lia fundo estis senespera, tute certe. Dum ekscitiĝa periodo, li ne metus finon al sia vivo, li farus ion heroan, gloran, li organizus, riskus, batalus; tia li montris sin al la plej multaj. Sed kun mi li foje esprimis sian fundan deprimiĝon kaj tiam... ekskludi sindetruon ne estus prave.”

“Ĉu li havis malamikojn?”

“Verŝajne, sed ne de mi konatajn. Ni estu logikaj. Jen knabo pli bela, korpe kaj vizaĝe, ol la meza kinaktoro, en la aĝo plej alloga. Ĉu tio jam per si mem ne kaŭzos amajn rivalecojn? Aldonu al tio liajn kuraĝajn politikajn poziciojn. Malamikaro necese rezultos.”

“Tamen, ke li estis kuraĝa politike ne sufiĉas por instigi al murdo.”

“Tion diras vi, sinjoro policano, sed se vi estus travivinta, kion mi spertis, vi scius alion. Oni provis elimini min per sistema kalumniado, kaj kvankam mi estas ŝafide senkulpa, oni parte sukcesis. Multaj ne plu havas kun mi la sennuban rilaton, kiu antaŭe ekzistis. Ombro intermetiĝis: dubo, sinjoro... Dubigu homojn, kaj la amikoj disiĝas.”

“Ĝuste! Oni povus kalumnii aŭ uzi alian forigan rimedon. Murdo estas malsama afero.”

“Paŭlo eble sciis ion, kio ĝenis. Li scipovis informiĝi. Tiu knabo estis pli ruza ol multaj suspektis.”

“Kiam vi vidis lin lastafoje?”

“Antaŭ pli ol monato, se mi ne eraras. Mi ne memoras ekzakte. Ĉu mi devas retrovi?”

“Ne, tio ne necesos. Ĉu vi scias ion pri lia vivo en la lastaj semajnoj?”

“Nenion. Mi estis for dum kelke da tempo.”

“Bone, mi dankas. Mi nun foriros. Se vi pensos pri io utila, kion vi preterlasis hodiaŭ, rilatu kun mi: Jano Karal , ĉe polica ĉefoficejo.”

9

Ĝoja  refermis la bakujon.

“Post kvin minutoj ĝi estos preta,” ŝi diris, kaj tuj levis la kapon.

Ŝia edzo staris en la kuirejo kun plena glaso enmane, kaj rigardis ŝin ridetante.

“Vere vi min mirigas,” ŝi diris. “Mi kredus, ke la manko de tiu toksologia raporto vin ĉagrenus aŭ igus nervoza. Sed jen vi staras tute kvieta, kvazaŭ vi ĝuus la situacion.”

“Ĝi estas ĝuebla precize tial, ke la raporto ankoraŭ ne alvenis. Kiam mi scios, mia horizonto estos limigita. Sed nun mi povas fantazii ion ajn. Tio donas al mi senton de libero, kiun mi vere ŝatas.”

“Sed vi ne povas rezoni serioze, dum vi ne scias pri l’ veneno.”

“Mi do rezonasneserioze, kaj vi ne imagus, kiom tio helpas. Estas aperitivo, antaŭfrando. Kiam mi scios pri la veneno – se entute temas pri veneno – la ĉefmanĝaĵo komenciĝos. Ĉi tiu antaŭludo min ravas.”

“Ĉu vi jam suspektas iun?”

“Ĉiujn, escepte de la amatino. Ŝi aŭtente priploris lin, mi pri tio ĵurus. Sed mi suspektas mian emon ne suspekti ŝin. Finfine, ŝi havas teatran temperamenton. Eble ŝi nur rolis plorantinon.”

“Sed kial ŝi mortigus lin?”

“Mi ne scias. Povus esti, ke li intencis ŝin forlasi. Li jam faris tion antaŭe. Ŝi preferis perdi lin propramane ol senti sin pasive forĵetita.”

“Kaj kion pri la ceteraj?”

“La apotekistino povas pagigi al li la fakton, ke li metis ŝin flanken. Ŝi okupas strategian lokon por veneni, ĉu ne?, kun tia profesio.”

“Kaj la kuracisto?”

“Ankaŭ al li estus oportune. Ĉi-kaze mi ne vidas motivon, sed estas facile imagi. Eble lia edzino fojfoje samlitis kun la bela kliento...”

“Ankaŭ la etnografon vi suspektas?”

“Jes ja, devige. Li jam estis implikita en stranga afero kun knabino revoluciema. Povus kuŝi politika motivo ĉi tie. Sed se tio ne sufiĉas, mi trovos alian por vi: envion. Li estas terure malbela, kun nigraj kaj flavaj dentoj, sulkoj neplaĉe lokitaj, misforma nazo. Li ŝajnas ankaŭ ne tre sana mense, laŭ la maniero sin teni. Li estas fraŭlo. Eble lia neplaĉa vizaĝo faris, ke li neniam sukcesis allogi virinon. Ĉu tio ne vekus murdan malamon kontraŭ belulo kiel Paŭlo?”

“Valdunjan almenaŭ vi metas eksterlisten?”

“Tute ne! La edzino sekrete nutris amflamon al Paŭlo. Li vidis lin ĉiutage. Ili kune tagmanĝis laborloke. Plie, li ne simpatiis kun la politikaj ideoj de l’ belulo...”

“Via talento suspekti ĉiun min timigas. Espereble vi ne suspektas min.”

“Vin? Donu al mi unu minuton, kaj mi trovos. Ĝenas la fakto, ke vi ne konis lin. Sed eble vi lin konis...”

“Tamen, sen motivo...”

“Vi, sen motivo? Vi estas psikologino, ĉu ne? Eble vi dezirus science analizi tion, kion travivas murdanto. Kaj mi ne estas apolone bela. Eble vi renkontis Paŭlon, kaj lia beleco naskis en vi sentojn, kiuj vin timigas, ĉar vi deziras resti fidela. Por forigi la tenton, oni forigas la tentanton...”

“Jano! Kia sadisma imago! Kiel vi povas...?” Ŝi sciis, ke estas nur ludo, kaj tamen io preskaŭ timis en ŝi. Li tion sentis kaj tuj agis kurace: pasie li ŝin kisis.

“Mi vin amas. Pardonu min! Kian ideon vi havis, edziniĝi al aĉa policano!”

La rimedo estis ĝusta. Tian kison neniu suspektanto povus doni. Ŝi nun sciis, ke estis nur ŝerco. Ŝia koro malpeziĝis. “Kia infana reago!”, ŝi pensis, “Ĉu mi ne fidus mian Janon?” Sed estus tiel abomene, se li suspektus ŝin...

10

“Saluton, Izabela ,” Jano Karal  ridetante diris al la polica sekretariino. “Ankoraŭ nenio de la toksologaj moŝtoj?”

“Nenio. La trovita substanco estas afero tute nekonata ĉi tie. Neniu povis ĝin firme identigi nialande. Ili do sendis la specimenon al la Internacia Referenca Centro pri Vegetalaj Venenoj. Sed tiuj aranĝoj ne funkcias kun ega rapideco.”

“Bone.”

Tiu vorto ne estis pura aŭtomata eldiro: ĝi esprimis la animstaton de l’ detektivo, kiu ne malŝatis la pluan prokraston.

“Kaj ĉu vi trovis pri la ĉinkuira kurso?”

Ŝi donis al li folion.

“Jen mi tajpis ĉion: organizantojn, lokon, datojn, kursgvidanton, liston de gelernantoj kun koncizaj faktoj pri ĉiu.”

“Dankon, Izabela . Mi min demandas, kiel la polico povis funkcii, antaŭ ol dungi virinojn. Vi estas nemalhavebla.”

Li iris al sia oficejo kaj atente konsideris la tajpaĵon. La fakton, ke la (eble) mortiga substanco estis tiel stranga, povus klarigi importado el Ekstremoriento, kio instigis scii pli pri la koncerna kurso, des pli notinda, ke verŝajne la junulo mortis nelonge post partopreno en ĝi.

Gvidis la kurson iu s-ro Ljaŭ Fengguo , singapura ĉino alveninta kiel infaneto en Sanktavalon, kie lia patro malfermis la unuan ĉinan restoracion de la regiono. La listo enhavis du virojn (inkluzive de Jorli ) kaj kvar virinojn; inter ĉi-lastaj Jano mire rimarkis la mencion: Elsa Gutmanis , 43-jara, edzino de korkuracisto, 3 Muzea Placo.

Li decidis komenci de la komenco, kaj provis renkonti la kursgvidanton. Bedaŭrinde, tiu estis nek hejme, nek en sia restoracio. Jano do transiris al la sekvanta nomo.

Estis la alia viro: Sergjo Agister , 41-jara, gimnastika instruisto, respondeculo pri korpa edukado en Belfonta Mezlernejo.

Surprizite, ke gimnastika instruisto sekvas kurson pri kuirarto, Jano direktis sin al la donita adreso. Li tintigis la pordan sonorileton.

Malfermis la pordon atlete kunmetita viro, kiu, strange, donis al Jano impreson de jam-konato, kvankam la detektivo ne dubis, ke li neniam renkontis lin antaŭe. Sergjo Agister  havis kvadratan kapon kun forta makzelo kaj vizaĝo regultrajta, kies sunbruna haŭto impresis scivolige, kvazaŭ iel la koloro ne estus tute natura. Li surhavis baletan pantalonon kaj blankan torsoveston, kiuj tiel strikte gluiĝis al la korpo, ke ĉiuj detaloj de ties reliefo tute klare videblis.

La detektivo klarigis, ke li anas al la polico, kaj kadre de enketo ŝatus informojn pri la kurso de ĉina kuirarto.

La viro afable respondis, per iom naza voĉo, kaj la veninton gvidis salonen.

Enirante, Karal  preskaŭ ekkredis, ke li sonĝas, tiel malmulte li atendis la nun vidatan spektaĵon. La salono estis meblita kun delikata gusto per moderna meblaro sendube multekosta. Verdaj plantoj ĝin ornamis laŭ estetike tre plaĉa aranĝo. Inter ili japana eta pino, kun branĉoj admirige torditaj al belega konturo, tuj kaptis la okulon. Sed ne tio mirigis la detektivon, kiom la muroj. Sur unu, apudfenestra, li vidis longan-altan afiŝon: grandigitan foton de l’ Davido mikelanĝela; sur la dua vastegan spegulon; kaj sur la tria grandan foton de lia nuna gastiganto, 20 jarojn pli juna, vestita, se escepti etan kalsoneton, nur de impresa muskolaro.

Tio per si mem ne estis ordinara. Tamen la granda surprizo troviĝis sur la kvara muro. Ĝi igis klara la kialon de l’ jamkona impreso, kiu tiklis Janon tuj ĉesojle. Estis denove grandskala afiŝo, sed ĉifoje komerca: reklamo por konata bankalsono, ĝi konsistis el kolorfoto de atleta juna viro, sunbrunigita, ridete montranta vicon da belegaj dentoj, sur fono de blua ĉielo, blua blankŝaŭma onda maro, kaj kelkaj palmoj. Ĉielangule belliteris la nomo “ Palmarea ”, marko de l’ bankalsono. Tiun afiŝon siatempe oni vidis en la tuta mondo, kiam la fama firmao lanĉis la modon de tiuformaj kalsonoj. La juna fotito evidente estis Sergjo Agister .

“Bela, ĉu ne?” La naza voĉo efikis rekonsciige al Jano, kiu kvazaŭ perdiĝis en kontemplado dum kelkaj sekundoj. “Tiu afiŝo valoras oron. Ĝi signis la komencon de mondona kariero. Sidiĝu, mi petas.”

Karal  eksidis, sin demandante, kian efikon povas havi sur homon la fakto vivi inter granda spegulo kaj du grandaj fotoj de sia korpo. Li devos peti la fakan opinion de Ĝoja .

“Vi do vizitadas kurson pri ĉina kuirarto?” li demandis.

“Jes. Kion ekzakte vi volas scii pri ĝi?”

“Mi klarigos pli poste; verŝajne plej helpos min unue, ke ni simple babilu pri ĝi.”

“Je via dispono.”

“Ĉu de longe vi tien iradas?”

“Ekde la komenco, en oktobro pasintjara.”

“Kial vi aliĝis?”

“Nu, mi ŝatas bone manĝi, sed miaaĝe necesas tre atenti, kion oni enbuŝigas, se oni volas ne tro dikiĝi. Por mi tre gravas resti en bona fizika formo, konservi belan figuron. Mi aŭdis, ke la ĉina maniero kuiri tre taŭgas por mi. Mi volis provi mem.”

“Ĉu vi kontentas pri la kurso?”

“Tute, la kursgvidanto vere estas bona pedagogo, kaj li perfekte konas sian fakon.”

“Ĉino?”

“Laŭdevene, sed li parolas kiel vi kaj mi. Mi pensas, ke li naskiĝis ĉi tie.”

“Ĉu vi manĝas, kion vi preparas dumkurse?”

“Jes, sed ne ĉiuj ĉiufoje restas por la manĝo.”

“Ĉu ĉiuj ĉeestas regule?”

“Neregule, sed preskaŭ. Ne estas vere laŭgrada kurso. Ne gravas, se oni unu fojon forestis.”

“Kiuj estas viaj kunlernantoj?”

“Estas iu junulo, tre simpatia, iom pli ol dudekjara, kaj kelkaj virinoj, mi ne scias kiom, eble kvar aŭ kvin.”

“Kiaj ili estas?”

“Pri la virinoj mi ne povas diri multe. Malprecizan bildon mi havas. Inoj seninteresaj. Sed la knabo estas vere alloga: juna, bela, inteligenta.”

“Ĉu vi konas lin bone?”

“Ne malbone. Ni amikiĝis. Mi invitis lin plurfoje. Mi eĉ pagis al li ferian restadon en Kastelomara.”

“Kastelomara? Tio estas tre luksa, multekosta restadejo.”

“Efektive, sed mi perlaboras multe da mono, kaj...”

“Kiel korpa edukisto?”

“Ne, kiel moda modelo. Mi pozas por modaj katalogoj. Tio estas tre bone pagata. Kaj mi faris fruktodonajn investojn, per la sumego, kiun mi tiris de Palmarea.”

“Vi estas ege donema: pagi restadon ĉe-maran por junulo, kiun vi ne konis antaŭ kelkaj monatoj.”

“Ĉu mi estas donema? Eble jes. Mi sentis, kiel diri?, intereson por tiu junulo. Kompatinda knabo! Ĉiam havis malvastan horizonton, reduktitan vivon. Eĉ liaj ideoj estas mizeraj. Li estas kontraŭburĝa. Mi diris al li: ‘vi kritikas la burĝojn, sed ĉu vi konas ilin? Venu kun mi, vidu, kiel ili fakte vivas. Vi lernos multegon, kaj samtempe vi ripozos en plaĉa kadro.’ Li ŝajnis tre feliĉa, ke mi sugestis tiun ideon.”

Agister  okulumis signife.

“Ĉu komence li ne konsentis?”

“Mi tuj sentis, ke mia propono plaĉas al li, sed li ne povis ne rifuzi, pro siaj ideoj. Mi reproponis plurfoje. Finfine, kiam mi prezentis tiun argumenton, li sentis sin kvazaŭ morale rajtigita.”

“Li do estas maldekstrema?”

“Ho jes! Porrevolucia, vi scias. Sed kiam mi sentis la deziron fari el li mian... mian protektaton, mi decidis, ke mi helpos lin savi sin el tiu idearo, en kiu li estas kaptita, fakte. Mi ne atakas fronte. Nur iom post iom, jen unu frazo, jen alia... Mi sukcesos finfine, ĉar liaj konvinkoj ne havas veran profundon, kaj li neniam havis okazon diskuti kun tia persono, kia mi. Mian influon oni ne repuŝas tiel facile, kiel la argumentojn de la ekstrema dekstro, kies nivelo estas plorinde malalta. Lasu al mi sufiĉe da tempo, kaj mi tiros tiun junulon el lia medio kaj detruaj ideoj. Li havas estetikulan perceptivon, li estas inteligenta, interesiĝas pri multo. Lia konversacio min ege stimulas. Estus domaĝe, se li restus kaptita de tiuj pseŭdo-justuloj.”

“Kiam vi vidis lin lastfoje?”

Sergjo Agister  kuntiris la brovojn.

“Pro kio la demando? Ĉu pri li aŭ pri la kurso vi volis informiĝi?”

“Pri la kurso, certe, sed ankaŭ – ĉefe – pri li.”

“Ĉu li malaperis? Faris ion fuŝan?”

Oni sentis, ke li parolas pli singarde. Li aldonis, malrapide, kvazaŭ li bezonus tempon por samtempe pripensi kaj paroli:

“Se li bezonus advokaton, mi pretus pagi por li, ke li havu la plej bonan.”

“Vi vere emas elspezi multe por li.”

La atleto reagis kun neatendite kompleta sincereco. Jano sentis, ke post mallonga interna konsiliĝo, Agister  decidis rezigni je mensogo, kiel tro komplika, senefika solvo.

“Mi amas lin,” li diris simple.

Pasis momento da silento, post kiu li demandis:

“Ĉu vi kompleze klarigos, kial vi interesiĝas pri Paŭlo? Mi komprenas, ke polico devas observi diskretecon enketante, sed scivolemo tiel arde min tenas... Sendube, mi rajtas ricevi klarigon.”

“Estas malfacile diri,” Jano komencis serioztone.

La alia du-, trifoje kunstreĉis la makzelojn. Lia teniĝo ŝanĝiĝis: impresis, kvazaŭ lia korpo fariĝus pli densa, prepare al bato aŭ lukto. Verŝajne li jam intuis la veron. Li diris nur:

“Jes?”

“Paŭlo Jorli  mortis,” respondis la detektivo.

Esprimo de intensa sufero pasis tra la vizaĝo de l’ gimnasto. Lia spiro haltis momenton, post kiu lia tuta korpo subite malstreĉiĝis. Li mallevis la kapon.

“Paŭlo!” li voĉis obtuze.

Li rigardis Janon kun ombro da hezito, kaj poste ekstaris kun mieno decidoplena. Videble, tiu mistera io, en la personeco de Karal , kiu faciligis konfidencojn, refoje ĵus agis. Sergjo Agister  iris al apuda meblo, prenis el tirkesto foton, kaj ĝin pasigis al la policano dirante:

“Ĉu tian belon vi iam vidis?”

La detektivo jam havis kelkajn surprizojn en tiu ĉi apartamento: la murajn afiŝojn, la rivelon pri Kastelomara, la strangan personecon de Agister . Sed plia surprizo lin atendis: sur ĉi tiu foto, Paŭlo Jorli  estis tute nuda!

La foto estis rimarkinde bona. La knabo staris kun la piedoj en la maro, kun rava rideto, ne malsimila al tiu de la reklama afiŝo. La angulo, laŭ kiu lin trafis la suna lumo, estis perfekte kalkulita por akcenti lian korpan belecon kaj emfazi la ĝojradiadon de l’ vizaĝo, dum vento flirtigis liajn harojn kun efekto plej arta.

“Mi estas bela vire,” senpudore diris la atleto, “sed li belis anĝele. Ĉu vi komprenas?”

Jano bone komprenis. Eĉ dudekjara – se juĝi laŭ la surmura foto – Sergjo Agister  havis ion pezan, eble tro da muskoloj, aŭ tro harde ĉizitan vizaĝon, dum en la regulaj trajtoj de Paŭlo troviĝis io infane pura, kio povus vibrigi kordon eĉ en normala viro, kiel bela ĉevalido povas veki tenerecon tute sendepende de sento aŭ sekso.

Fakte la detektivo ne havis tempon halti ĉe tiaj estetikaj konsideroj. Lin ja trafulmadis deko da demandoj. Ke Agister  estas samseksema, tion li ne dubis de la unua vido. Sed kion ĉi tiu foto signifas koncerne Paŭlon? Ĝi ne povus ekzisti sen ties konsento, tute certe. Kiel do koherigi tiun ĉi sintenon kun ĉio alia sciata pri li? Ĉu tiu korpeduka riĉulo “konvertis” lin al samseksemula praktiko? Se jes, kiel Paŭlo repacigis tion kun sia ligiteco al Lejla ? Ĉu la disŝiro inter du eblaj vivoj – lukso, rafinita konversacio kaj samseksema plezuro unuflanke; politika lukto, virino ne tre klera, laborista vivo aliflanke – lin turmentis tiagrade, ke li ne sciis, kiel elturni sin, krom sinmurde? Aŭ ĉu Lejla  malkovris lian ŝanĝiĝon kaj mortigis lin pro perfido?

Li demandis:

“Ĉu li volonte lasis sin foti nuda?”

“Fakte, jes. Mi povas estis tre konvinka, sed ŝajnas al mi, ke li facile akceptis eĉ sen mia konvinkopovo. Mi sugestis al li, ke vestoj simbolas la premon de la socia vivo, kiu sufokas, ke nudeco esprimas liberecon, kaj tio tuj trafis lin. Li ja sciis, kiom li belas.”

“Ĉu vi kuŝis kun li?” Janon surprizis la propra voĉo. Li ne tute konscie intencis tion demandi, almenaŭ tiel rekte, sed multo dependis de tiu punkto, kaj, ial, li fidis la sinceron de l’ kunparolanto.

“Ne,” respondis ĉi-lasta. “Estis tro frue. Mi esperis, ke iom post iom...”

Karal  ne dubis, ke li respondis la veron. Li demandis, montrante la foton:

“Estis en Kastelomara, ĉu ne?”

“Estis tie, jes. Vi ne imagus la ĝojon de tiu junulo. Nova mondo malfermiĝis al li, kies ekziston li eĉ ne suspektis. Li iĝis pri tio kvazaŭ ebria. Mi ĝojis pro lia ĝojo. Via sciigo estis terura bato por mi, sinjoro. Ĉu mi rajtas demandi, kia morto lin trafis?”

“Ni ankoraŭ ne scias ekzakte. Eble akcidento, eble sinmortigo, eble murdo. Vi, kiu lin konis, elektus kion?”

“Mi unue pensis: nur akcidento eblas, sed evidente tio esprimas mian deziron, ne la veron faktan. Sinmortigo? Li amegis la vivon, sed kiu scias... tia delikata animo... Kaj ekskludi murdon mi ankaŭ ne povus. Ĉu vi ne kolektis faktojn determinajn?”

Jano kapneis, kaj revenis al nerespondita demando:

“Kiam vi vidis lin lastfoje?”

“Merkredon, ĉe la kuirarta kurso.”

“Je kioma horo vi disiĝis?”

“Je la oka kaj duono proksimume. La kurso daŭras de la sepa ĝis la oka, sed oni neniam respektas la horojn. Ĝi komenciĝis iom malfrue lastan fojon, kaj poste mi babilis kelktempe kun Paŭlo.”

“Kia li estis tiam?”

“Tute normala. Ne deprimita, se vi tion celas. Ne, li estis gaja, iom ekscitita. Mi invitis lin al glaseto, sed li volis tuj reiri hejmen, ĉar li sentis sin laca, ne sufiĉe dormis la antaŭan nokton. Tiuvespere li ne aspektis kiel memmortigonto.”

“Kion vi kurse lernis fari?”

“Ni preparis supon el kokida buljono kun spinacoj kaj ŝinko, buloj el salikokoj kaj porkaĵo kun askalono, kaj frititan rizon kun malforta paprikofrukto, vi scias, ne la eta pimenta, sed la verda sonorilforma.”

“Ĉu vi tion manĝis?”

“Jes, kiel kutime.”

“Ĉu vi scias, kial Paŭlo Jorli  aliĝis al tiu kurso?”

“Jes, li diris al mi. Li adoris ĉion ĉinan: la pensojn de Prezidento Maŭ , la neekziston de riĉuloj en Ĉinio, la Grandan Proletaran Revolucion, ktp, kaj de tie lia intereso vastiĝis al kulturo kaj manĝo. Kiam li mortis, se mi rajtas demandi?”

“Mi preferas ne diri, dum la enketo daŭras.”

“Jes, mi komprenas. Alibioj, kaj tiel plu... Nu, mi estas je via dispono.”

11

La pordo, sur kiu malnova flaviĝinta karto anoncis: “ Marta Bolomaj , kudristino” malfermiĝis ne pli ol dek centimetrojn: ĉeneto malhelpis pluan movon. Longa nazo, surrajdata de okulvitroj, sub disa tufaro da grizblankaj haroj, aperis en la interspaco, dum la malfermantino staris en tia klina pozicio, ke ŝajnis, kvazaŭ ŝi ne havus korpon: nur la kapo vidiĝis.

“Kion vi volas? Kiu vi estas?” diris akuta voĉo, malfide.

“Polico,” respondis detektivo Karal .

“Vian pruvilon, mi petas,” estis la reago.

Jano ĝin montris. Nur post longa suspektokula rigardado, ŝi malfiksis la ĉeneton kaj lasis lin eniri. La malriĉa loĝejo plenis je aĵetoj – ornamaj, memorigaj – kaj malnovaj familiaj fotoj.

Ŝi indikis al li seĝon apud la kuireja tablo, kaj proponis:

“Ĉu tason da kafo?”

“Volonte,” diris Jano, surprizita, ke ŝia suspektemo ŝanĝiĝis al sinteno gastama.

La maljunulino surhavis ne tre puran antaŭtukon, sur malnovmoda nigra robo. Iel, ŝia sulkoplena vizaĝo impresis komike, eble pro ŝia maniero rigardi super la okulvitroj, lokitaj malalte sur la nazo. Ŝi verŝis al Jano tason da kafo, kaj same al si, post kio ŝi rigardis lin fikse, senvorte, kun atenda mieno.

“Kadre de enketo, mi bezonas informojn pri kurso de ĉina kuirarto. Mi pensis, ke neniu ilin pli ĝuste donos ol persono viaaĝa, kiu bone konas la vivon kaj scias observi...”

“Flanklasu la flaton, amiketo, kaj la tutan ĉirkaŭan sukeraĵon,” ŝi interrompis. “Mi ĝojas, ke la polico fine okupiĝos pri seriozaj aferoj.”

“Kiuj seriozaj aferoj?”

Ŝi alprenis mallaŭtan voĉon, kvazaŭ iu riskus ilin aŭdi:

“La komploto, ĉu ne? Vi fine akceptis mian konkludon: komploto.”

“Kiu komploto?”

“Vi scias, ĉu ne? Mi jam sufiĉe rakontis al viaj kolegoj. Mi nun havas certecon: ili komplotas.”

“Kiuj?”

Ili , kompreneble. Ĉiuj kune. Ĉinoj, marksistoj, jezuitoj, framasonoj... Tial mi iras al la kurso. Krom pro la fakto, ke mi tre ŝatas bonmanĝi.”

Jano Karal  komencis amuziĝi. Laŭ la donitaĵoj de Izabela , f-ino Bolomaj  aĝis 79 jarojn. La simpla fakto, ke tiaaĝulino sekvas kurson de kuirarto jam estis neordinara. Nun montriĝis, ke ŝi suferas de persekutiĝa manio aŭ io simila. Tio per si mem ne estas speciale ĝojiga, sed ŝiaj vizaĝesprimoj kaj ŝanĝoj de voĉo vere komikis, tiagrade, ke kelkmomente Karal  sin demandis, ĉu ĉio ĉi ne estas humura moko al li.

“Kaj kiucele ili komplotas?” li demandis.

“Por renversi la socion, kapti la povon, ekspluati la simplulojn... kiel mi scius? Sed mi aŭdas ilin.”

“Kiujn precize?”

“La du virojn, ekzemple. Ili oftege parolas pri revoluci’. Unu stas malpli singarda ol la alia, kaj li tro laŭtas pro ekscitiĝo. La juna kun bela vizaĝo. Mi aŭdis lin plurfoje: ‘Ni devas fajrigi tiun putrintan socion’, li diras, ‘bruligi ĝin ĝisfunde, kaj rekomenci de nulo.’ La alia – tiu granda fortika specimeno – videble konsentas kun li, sed li ĉiam parolas flustre, kaj mi neniam sukcesis lin aŭdi. Li ĉiam troviĝas ĉeflanke de l’ junulo, kaj ĵetas ĉirkaŭ si singardajn okulojn, pro timi, ke oni kaptos lin ĉe l’ freŝa far’...”

“Pure sanktavala,” pensis Karal , kiu ĉiam konsideris, ke la parolmaniero rivelas pri persono multon utilan. Ĉi-kaze, li pretus ĵuri, ke Marta Bolomaj  pasigis sian tutan vivon en Valĉefa, almenaŭ sian infanecon: la vorto sti  anstataŭ esti , la frazmelodio, la neakademia uzo de prepozicia infinito kaj la eliziado, laŭ la fama regulo de l’ sanktavalaj lernejoj: “nek tro, nek maltro: por kleri kaj klari, ĝin uzi kaj ŝpari” * , ĉio ĉi signis apartenon al la valĉefa popolo. Krome, la fakto, ke ŝi tipe mallongigis la tabelvortojn (ŝi diris preskaŭ kju , kjo , ĉjam , tje ) kaj prononcis trene kelkajn vokalojn, perfidis vivon en Transtjaza kvartalo.

*  Kelkaj – ho horore! – eĉ pli akcentas la sanktavalecon de la formulo dirante: por kleri kaj klari, ĝin uzi kun ŝpari!

Post paŭzeto, ŝi daŭrigis:

“Kaj ne forgesu, ke la kurson gvidas ĉino, aŭtenta ĉino,” ŝi okulumis signife, “kiun mi ankaŭ vidis murmuradi kun ili, ĵetante al mi avertajn rigardojn, kvazaŭ ili dirus: ‘atentu la antikvulinon, ŝi suspektas nin, aŭ ŝi jam malkovris.’”

“Ĉu vi efektive malkovris ion?”

“Ili provis min veneni.”

“Kion?”

“Jes. Ni lernis prepari saŭcon per sojolikvaĵo, vino, fekulo ktp. Vi scias, oni pecetigas viandon kaj ĝin lasas en tiu kelkhore, se eblas. Nu, dum momento, kiam mi rigardis al la ĉin’, mi vidis tiun junulon ŝuti kuleron da mi-ne-scias-kia pulvoro en mian saŭcon, samtempe okulumante al la kamarado kaj direktante al li sian humuran rideton! Humuro! Nigra humuro de detruemul’ mi tion nomas. Ili mokas min, ĉar mi ne manĝas la komunan manĝon, nur tion, kion preparis mi mem. Ke mi vidas lin, li ne konsciis, pro miaj okulvitroj. La okulisto ĉiam diradas, ke mi havas nenormale larĝan vidkampon. ‘Utile, utile,’ mi diras al li; utile, kiam fuŝuloj volas vin atenci. Nebezone diri, ke serĉe al pruvo, mi... hehe... mi... hehehe... mi ‘mallerte’ renversis la saŭcon, samtempe rigardante tre atente la anĝelvizaĝon. Nu, ne povas estis dubo, ties mieno montris, ke diskrevis lia esper’. Mi eĉ pensas, kvankam mi ne estas tute certa, ke li kubutis al la kunulo, dum li kape montretis al mi.”

“Sed kial ili malbonvolus al vi?”

“Kial? Ne naivu, frateto. Ĉar mi scias. Ĉar mi suspektas. Kaj nun mi eĉ pli timos, tial ke eble ili kontrolas miajn vizitojn, kaj scios, ke policano ĉi tien venis. Ili pensos, ke mi rakontis, kaj mi fariĝos por ili danĝer’. Dio! Vi devos organizi gardadon por mi...”

“Kaj kion pri la aliaj lernantoj? Kiuj ili estas?”

“La aliaj? Unu eble 40-jara virino, kaj du pli junaj, kiuj venas kaj sidas ĉiam kune. Estus malfacile scii, ĉu ili partoprenas la komploton. La 40-printempa – edzin’ de kuracisto, mi aŭdis – neniam manĝas, kion ni preparis. Ŝi eĉ ne lekas al si la fingrojn. Strange, ĉu ne? Por kio do ŝi venas, se la bongustaĵoj ne interesas ŝin? Stas vere, ke la bela anĝel’ ŝin allogas. Kiam li alparolas ŝin, ŝiaj okuloj alprenas esprimon kiel... kiel cervin’ ĉe akvo freŝa.”

“Ĉu vi iris al la kurso pasintan merkredon?”

“Tute certe. Mi neniam forrestis.”

“Ĉu ĉiuj ĉeestis?”

“La du viroj, sen ia dubo. Ankaŭ la kuracistedzino. Nun pri la du amikinoj? Ne. Se unu stus sen la alia, mi tion rimarkus, kaj ankaŭ se ambaŭ ĉeestus. Do, tiuj du ne venis.”

“Ĉu vere neniam okazis, ke vi ne iris al la kurso? Je via aĝo, tamen devas esti problemo kelkfoje.”

“Kia stranga policano vi estas! Ĉu vi ne scias, ke la kurso okazas en la apuda dom’? Tiel ke mi nur devas desupri, kaj fari ne pli ol du paŝojn trotuare, puŝi pordon, kaj jen mi estas. Tre oportune por mi. Ĉiaokaze, mi ĝuas bonegan sanon.”

“Kaj la aliaj? Ĉu ankaŭ ili estas sanaj?”

“Fizike ili stas tute normalaj, kiom mi povas juĝi. Sed la knabo ofte ekscitiĝas. Ĉu tio stas saneco, vi decidu mem.”

“Tiuj du, ĉu ili aspektis malĝoje aŭ deprimite pasintan merkredon?”

“Absolute ne. Ili ridis kaj gajis kune, kvankam kiel ilia konscienco tion ebligas, mi diri ne povas, se konsideri iliajn fiajn intencojn rilate al mi...”

“Ĉu tiu afero pri la pulvoro en saŭcon okazis pasintfoje?”

“Jes, sinjor’ policano, ne pli frue ol merkredon. Ĉu vi imagas mian angoron?”

“Kial vi ne denuncis ilin al la polico?”

Ŝi rigardis lin nekomprene.

“Sed mi tion faris! Kial do vi estus tie ĉi, se ne pro tio? Mi tuj iris en la kvartalan policejon al serĝento Delaĉár .”

Jano ridetis embarase, serĉante, kion diri. Antaŭ ol li trovis respondon, ŝi jam reparolis:

“Ŝajnas al mi, bubeto, ke vi stas stranga policano. Montru al mi refoje vian pruvilon, aŭ mi tuj telefonas al la policejo.”

La detektivo montris ĝin, sed ŝia komika vizaĝo fermiĝis: evidente, ŝi suspektis plu. Ŝi zorge notis lian nomon sur papero kaj diris, ke ŝi nun havas laboron por fari. Se la sinjor’ policano bonvolos eliri...

Ŝin forlasinte, li rapidis al la najbara policejo, kiu troviĝis tute proksime. Kiam li eniris, li vidis, ke la serĝento telefonas. Ĉi-lasta bone konis la detektivon. Vidante Janon eniri, li tuj mangestis, ke tiu proksimiĝu. Aŭdiĝis la voĉo de l’ serĝento:

“Jano Karal ? Jes, mi certigas al vi, ke li estas ano de la polico. Detektivo ĉe la Centra Oficejo. Kion? Momenton, mi petas, mi devas respondi je la alia telefono. Restu ĉee, mi tuj reparolos.”

Li metis la manon sur la mikrofonan parton de la aparato, kaj mallaŭte diris al Jano:

“Estas tiu maljuna frenezulino Marta Bolomaj . Mi komprenas nenion el ŝia diro. Ĉu vi estis ĉe si?”

Karal  kapjesis.

“Bone, kion mi devas diri al ŝi? Ke ni komunikis ŝian plendon al la Centra kaj ili vin sendis por enketi?”

Ĉe kapjeso de Karal , la serĝento reparolis en la telefonon:

“Mi konfirmas, kara fraŭlino, detektivo Jano Karal  estis oficiale sendita al vi kadre de enketo, kiu rilatis al via plendo... Mi petas pardonon?... Ne!... Moŝta fraŭlino, bonvolu... La polico devas sekvi regulojn... Estas tuta organizo por... Ĝis alia fojo, fraŭlino!”

Li levis la kapon al Jano.

“Kia fenomeno!” li diris. “Ĉiun duan aŭ trian semajnon ŝi venas plendi, ke tiu aŭ alia ulo ŝin persekutas kaj volis ŝin mortigi. Aŭ estas plendo kontraŭ la junuloj, la politikaj partioj, kion ajn ili volas.”

“Mensmalsana?”

“Kiel multaj je ŝia aĝo. Krom tiuj ideoj de persekutiĝo, ŝi estas sana kaj normala. Tial ni jesas al ŝi kaj lasas ŝin trankvile vivi. Se vi volas mian opinion: ĉar ŝia vivo fakte estas tute malplena, zorgi pri fantaziaj komplotoj okupas ŝiajn tagojn, jen ŝia problemo. Kvankam verdire...”

Li subite haltis.

“Kion vi volis diri?” scivolis Jano.

“Ho, mi ĵus pensis, ke mia teorio ne taŭgas. Ŝi ja havas ion alian por okupi sian tempon: ŝi kartodivenas.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Kaj vi ne imagus, kiom da personoj iras ŝin konsulti! Eĉ tute inteligentaj civitanoj, bone konataj en la urbo. Vere, oni sin demandas, kien evoluas la mondo. Ekzemple Oljo, la aktoro, ŝin konsultas. Ankaŭ Ervin , vi scias, la riĉulo, kiu posedas la Gigant-magazenon! Prezentu tion al vi! Homo, kiu studis en universitato. Kaj oni eĉ diris al mi, ke ŝin vizitas ankaŭ profesoro Birnbaŭm , kvankam tion mi ne scias proprascie, kaj konfirmi ne povus.”

“Kiel la klientoj ekkonas ŝin?”

“Multo diriĝas de unu al alia, supozeble. Sed ŝi ankaŭ metis anoncojn en la gazetojn. Kiam ŝi ne plu vidis sufiĉe bone por kudri, ŝi lanĉis sin en tiu kartoaferon, kaj ŝi bone sukcesis, kun sia komika vizaĝo. De tempo al tempo, se ŝi bezonas monon, ŝi presigas anoncojn por multigi la konsultantojn. Unu tia aperis antaŭ kelkaj tagoj en Tribún . Mi vidis ĝin.”

“Nekohera personeco”, diris al si Jano, kiam, dankinte la serĝenton, li retroviĝis surstrate. “Ŝi suspektas la plej oficialan policanon, vidas komplotojn ĉie, sed akceptas klientojn, kiuj venas al ŝi tute nekonataj, nur post gazeta anonco.”

12

“Kiom malsame homoj aranĝas sian hejman etoson!’ diris al si la detektivo, sekvante s-inon Gutmanis  en ties salonon, kaj ĝin mense komparante kun la serio da lokoj, kien la enketo lin kondukis: ĉe la ge-Valdunjaj, simpla malnova malkara meblaro; ĉe s-ro Landarte , ĥaoso da paperoj; ĉe s-ro Agister , rafinita, iom japaneska moderna aranĝo kun gigantaj virfotoj; ĉe f-ino Bolomaj , eta-eta loĝejo plenŝtopita per senkarakteraj mebloj, ornamaj objektaĉoj kaj familiaj fotoj senorde flaviĝintaj; ĉi tie, belguste aranĝita salono, tre vasta, kun grandiozaj kurtenoj, du-tri valoraj pentraĵoj kaj videble multekosta aŭtente malnova meblaro.

“Mi atendis vian viziton,” ŝi diris, kiam ambaŭ sidis sur apogseĝoj pli belaj ol komfortaj. Tiu altkreska virino, kun flaveca haŭto kaj nigraj haroj kombitaj hartubere, sin tenis embarase, kvazaŭ ŝi neniam plene adaptiĝis al sia alta figuro kaj dezirus sin kaŝi sub pli diskreta formo. Ŝi kunigis la manojn sur la krucitaj genuoj, kaj ŝia pozo, kiu rivelis bele formitajn nilonŝtrumpajn krurojn, malhavis naturecon. Jano pensis: “Ŝi sentas sin rigardata, kaj tion deziras kaj malŝatas samtempe.”

“Ĉu vere?” li diris.

“Jes. Mia edzo rakontis al mi. Mi hazarde eksciis, ke mia kunlernanto fojfoje lin konsultas, kaj post vidi vin, li min informis pri la forpas’ de s-ro Jorli .”

Ŝia voĉo kantis laŭ la konata melodio de la Tjaza valo. Jano, kiu havis neordinaran kapablon mensregistri ĉiujn detalojn, kaj konsideri tri aŭ kvar aferojn samtempe, cerbe listigis la demanditojn sub tri titoloj laŭ la maniero prononci: kulturite sanktavala, senkulture sanktavala, ekstervala; dume lin trafis la penso, ke la voĉoj aŭ parolformoj tiom diferencas kiom la loĝejoj, kaj ankaŭ ili liveras pri iu individuo multe pli da informoj ol tiu mem konscias.

“Kion vi pensis pri ĝi?”

“Mi apenaŭ kapablas ĝin kredi. Li estis stranga viro, certe, sed pensi, ke li mortis...”

“Per kio li estis stranga?”

“Per sia ekscitiĝo, sia infaneca revoluciemo, sia obsedo ‘forbruligi la kapitalistan socion.’ Mi sentis ion detruan, sadisman en li. Ne gravis por li la konstruo de nova socio, sed li antaŭĝuis la plezuron vidi, ke l’ malnova mortas en sufero. Mi scias, ke multaj junuloj simile sentas (kvankam eble malpli ĉe ni, en Sanktavalo, ol aliloke) sed en li tiuj rimarkoj impresis min kiel pli seriozaj, kredataj pli sincere.”

“Kiel li rilatis kun vi?”

Ŝi ruĝiĝis.

“Moke, komence,” ŝi fine diris. “Ekzemple, li foje diris: ‘Jen fiaskis la granda burĝino’, kiam mi tro atendis por miksi la ovojn kun la fritiĝanta riz’. Poste, kiam li eksciis, ke mi estas la edzino de la koristo, li iĝis pli afabla, kvankam li ne kapablis subpremi komentojn pri tio, ke ‘kuracisto perlaboras nedece multe da mono’ aŭ similaĵoj.”

Ŝi hezitis, alprenis hontan esprimon dumsekunde. Jano konstatis, ke ŝi malfacile regas siajn emociojn: kion ajn ŝi sentas, tio tuj esprimiĝas vizaĝe.

“Se paroli honeste, sinjoro polican’, mi dirus, ke li agis sadisme al mi per tio, ke li jen kaj jen uzis vundajn dirojn, dum li certe rimarkis, ke lia ĉarmo ne lasas min indiferenta. Mi tro prudentas por ligiĝi al tia viro. Sed mastri sian animon ne ĉiam facilas, kaj ĉiufoje, kiam li lanĉis al mi unu el siaj anĝelaj ridetoj, io fandiĝis al mi en la kor’. Tio evidentis al li sen ia dubo, kaj mi fojfoje sentis, ke liaj esprimoj estas ĝuste kalkulataj por veki en mi perturbon. Mi opinias, ke mi estis por li ludilo, kiun li uzis por venĝa plezuro turmenti, kvankam mi neniam faris al li ion malbonan, neniam alparolis lin malestime, aŭ io simila.”

Ŝi haltis, sinĝene, kaj post ĝemspiro daŭrigis:

“Eble mi devus ne paroli tiel pri mortinto. Eble ĉio ĉi estas pura imago de virino, kiu...”

Malofte Jano renkontis personon tiel facile embarasatan. Aŭ ĉu la cirkonstancoj igis ŝin tute alia, ol ŝi kutime estas? Denove ŝi elvokis bildon de dronanto, kiu sensukcese serĉas tabulon por kroĉi sin. La silento estis ĝena. Jano alprenis sian plej amikan, kompreneman mienon, kaj diris kvietige:

“Jes, jes, mi komprenas.” Post paŭzo li aldonis:

“Vi pensas, ke vi eble imagas la sadismon de Jorli . Kio sugestas al vi tiun penson?”

“Mi ne havas infanon, sinjoro, neniam povos naski, kaj s-ro Jorli  nekredeble similis la filon, kiun mi fantaziis, kiam mi estis juna. Eble tio ne estas tute vera. Mi diru: kiam mi ekvidis lin la unuan fojon, mi estis skuata de profunda vibro, kvazaŭ fulmo min trafintus, pro tiu... kiel diri... tiu ekstertere bela vizaĝo. Li havis seriozan mienon. Post momento, li rigardis min kaj ridetis. Tio estis dua fulmobato. Lia vizaĝo estis lumigita... tiel... sorĉe aminda, tiel ĉarme amiga... Mi neniam resaniĝis el tiu unua trafiĝo. Mi provis kompreni, kio okazas al mi. Tiam mi pensis: ‘se mi havus filon, li povus esti tia.’”

“Pardonu, se mi maldiskretas,” murmuris Karal , “sed policano devas fari tiajn demandojn iufoje: ĉu vi parolis pri tiu impreso al via edzo?”

Pli ol iam ajn antaŭe, ŝi ŝajnis droni nesaveble. Ŝi paliĝis, dum la okuloj aspektis kiel vokantaj al kompata helpo, kaj la lipoj tremetis. Nekapabla paroli, ŝi simple kapneis. Finfine ŝi sukcesis retrovi sinregon:

“Mi neniam kuraĝis. Mi timis miskomprenon. Se Lazár  pensus, ke mi enamiĝis al alia viro, li povus...”

Ŝi haltis, terurita de la propraj vortoj, kun rigardo hororplena.

La detektivo opiniis saĝa forlasi la kampon de l’ sentoj por aliri faktojn konkretajn:

“Ni revenu al pasinta merkredo. Vi ĉeestis la kurson de ĉinaĵo, ĉu ne?”

“Jes.”

“Ĉu ankaŭ Paŭlo Jorli ?”

“Jes, s-ro Jorli  estis tie.”

“Kia li estis?”

“Ekscitita, gaja, sprita. Eble pli bonhumora ol ĝenerale. Sed li rapide pasadis de ekzaltiĝa stato al deprimiĝa. Do tio nenion signifas. Ŝajnas al mi, ke li multe ŝanĝiĝadis laŭ la ĉeestantaj personoj.”

“Je kioma horo la kurso finiĝis?”

“Mi ne scias ekzakte. Eble je kvarono post la oka?”

“Ĉu vi babilis kun li aŭ akompanis lin parton de la vojo?”

“Tute ne, mi iris al alia direkto. Tuj kiam la kurso finiĝis, mi ĝisrevidis, kaj for, hejmen.”

“Diru do, mi petas sinjorino: kial vi partoprenas tiun kurson?”

Ŝi refoje hezitis antaŭ ol respondi.

“Mi tre ŝatas la ĉinajn manĝaĵojn. Mi volis scii, kiel prepari ilin.”

“Ĉu en la kursejo la lernantoj manĝas, kion ili preparas?”

Denove ŝi aperis kaptita kaj senhelpa. Ŝi glutis salivon antaŭ ol respondi:

“Jes, kutime.”

“Ĉu ankaŭ vi?”

Malĝojmiene ŝi respondis, per laca voĉo:

“Ne. Mi estas judino. Mi ne estas vere religia, sed tamen malplaĉas al mi manĝi porkaĵon aŭ aliajn aferojn, pri kies koŝereco mi ne estas certa. Fakte, tio estas mia kialo por sekvi tiun kurson: adapti la ĉinan kuirarton al la judaj manĝprincipoj. Mi volas povi inviti miajn gepatrojn, tiujn de mia edzo, geamikojn, kiuj estas strikte religiaj judoj, kaj regali ilin per ĉina manĝo, kiu neniel kontraŭus al la leĝo mosea.”

“Kial vi ne diris tuj?”

“Mi supozas, ke iel mi hontas pri mia judeco. Kvankam en Sanktavalo ni neniam spertas rasismon... Kiel diri? Neeviteble oni sentas sin malsama, kaj ĉiam klarigadi tedas.”

Ŝia laceco estis tre perceptebla. Jano pensis, ke tiu konversacio prezentas por ŝi doloran psikan torturon. Li sekve adiaŭis kaj revenis siadomen. Estis tempo por tagmanĝi.

13

Posttagmanĝe, en la oficejo, pluraj interesaj dokumentoj lin atendis. Unu estis la fine alveninta raporto de la Internacia Referenca Centro pri Vegetalaj Venenoj, alia estis fasko da paperoj trovitaj ĉe Jorli  de policanoj, kiuj ree traserĉis lian ĉambron, kaj la tria estis skatolo kun farmacia specialaĵo: la medikamento, kiun d-ro Gutmanis  preskribis al la junulo.

Jano komence pritraktis la trian, zorgante ĝin kiel eble malplej tuŝi, por ne difekti eventualajn fingrospurojn. Estis kartona skatolo, kun verŝajne io plasta aŭ vitra interne, sed li ne volis malfermi ĝin. Ekstere, ĝi prezentis nenion specialan krom unu interesa punkto: etiketo de la apoteko, kie ĝi estis aĉetita: Popola Apoteko, 2 Konservatoristrato. Tio estis la adreso, kie Jano Karal  vizitis Karina n Frisk . Li tuj sendis la skatolon al la polica laboratorio por kompleta esploro.

La paperoj konsistis el malnetoj de leteroj, cirkuleroj, artikoloj kaj paroladoj redaktitaj de Paŭlo Jorli  koncerne, plejparte, politikajn problemojn. Ilia nematura romantika maldekstrismo okulfrapis ĉe la unuaj frazoj. Jano decidis legi ilin hejme, en pli trankvila atmosfero.

Fine li turnis sin, kun neracia, ne tre komprenebla mallogo, al la toksikologia raporto de la Centro internacia. Li rapide tralegis la kemian parton: la formulo kaj teknikaj specifaĵoj havis por li, pro manko de faka trejniĝo, minimuman signifon. Sed lian atenton la cetero tuj kaptis.

Resume, ĝi indikis, ke la trovita substanco – ĥalkomfalino – efektive estas veneno, kiu agas en la daŭro de tri, kvar horoj per malfortigo kaj fina paralizo de la kardia muskolo, kun grada endormigo. Tre malgranda dozo sufiĉas por ĉesigi vivon, se la ag-elemento estas sufiĉe koncentrita. Dum unu aŭ du tagoj karakteriza odoro eliĝas el kadavro de persono ĝin glutinta. La manieron ricevi puran, mortige koncentritan ĥalkomfalinon konas ekskluzive la Bamaganjongŭe , malgranda afrika popolo. La venenon oni tiras el arbeto – Chalcomphalia maculipennis  – kiu kreskas nur en kelkaj regionoj de Afriko, en Birmo, en Junnan -provinco de Ĉinio, en Indonezio, en deko da filipinaj insuloj kaj en Nov-Gvineo. Estas dube, ke la loĝantoj de tiuj regionoj iam ajn malkovris en tiu vegetala substanco la mortigan ag-elementon, kiu riceviĝas nur post relative kompleksa preparado. Laŭ la dokumentaro de la Internacia Referenca Centro, la menciitaj afrikanoj estas ĝiaj solaj uzantoj. Kvankam Smarteaj Laboratorioj siatempe interesiĝis pri la eventualaj medicinaj aplikoj de ĥalkomfalino, ili rezignis je tia esplorado pro la malfacileco kulturi la kreskaĵon, kiu igis ĝin ekonomie netaŭga.

La raporto fine citis bibliografiajn referencojn: artikolojn aperintajn en fakaj revuoj.

“Jen kial mi deziras plej malfrue ricevi ĉi tiun raporton!” diris al si Jano. “Mi nekonscie intuis, ke ĝi alportos nur komplikon.”

Tio estis lia unua reago, ŝuldita al la nekonateco de produkto tiel stranga. Sed duareage li pensis, ke eble la malofteco de l’ mortigilo reduktos la suspektokampon. Ju pli li pripensis, des pli tio ŝajnis prava. Li prenis paperon kaj listigis la personojn koncernatajn, jene:


Jam viditaj


Aliaj


s-ro Valdunja

s-ino Valdunja

Karina Frisk

Lejla  Gorazdo

d-ro Gutmanis

s-ino Gutmanis

Georgo Landarte

Sergjo Agister

Marta Bolomaj

Kolego-farbisto


kunloĝanto 1 (afrikano!)

kunloĝanto 2

Liaŭ Fengguo

ĉinkuira kursanino 1

ĉinkuira kursanino 2

membroj de politika grupo de Jorli

membroj de ekstremdekstra grupo

membroj de atletisma grupo

geamikoj ĉeestintaj la mardan vesperon


La afrika deveno de l’ mortigilo tuj direktis la suspekton al Landarte , kiu pasigis grandan parton de sia vivo meze de primitivaj triboj, kaj al la afrika studento. Jes, tuj oni pensas tion. Sed maltuj?

Ĉu eblas plene fidi la aserton de la Internacia Centro, ke la veneno ne estis malkovrita aliloke? Kion afrikanoj trovis, tion povus trovi ĉinoj aŭ birmanoj same bone. Tiaokaze, Liaŭ Fengguo  povus scii pri ĝi, kaj eble aliuloj: membroj de la maldekstra grupo, kiu tiom admiras Ĉinion kaj eble havas rilatojn kun tiu lando pere de la ambasadorejo aŭ alimaniere.

Krome, almenaŭ unu farmacia laboratorio interesiĝis pri la koncerna substanco. Tio signifas, ke personoj ekster Afriko kaj Azio pristudis ĝin, havis specimenojn, konas ĝian efikon. Ĉu Gutmanis , kiel korfakulo, ne partoprenis tiun esploradon? Aŭ Karina Frisk , kiel farmaciistino?

Pozitivan aspekton la raporto havis en tio, ke ĝi mallarĝigis la tempospacon, dum kiu Paŭlo Jorli  povis enkorpigi la venenon. Jano decidis serĉi pri tio konfirmon. Li telefonis al la ĉefurba toksologo, polica faka kunlaboranto, al kiu la valĉefa nekropsiinto antaŭe sendis la venenan restaĵon. La fakulo indikis, ke efektive, kunleginte la diversajn raportojn (li kompreneble ricevis kopion de ĉiu), li povas fiksi la gluton de l’ veneno je momento inter la tria kaj oka posttagmeze, se paroli nur fizio- kaj toksologie. Se oni almetas aliajn konatajn faktojn, la tempo-eblecoj malgrandiĝas.

La konversacio de Karal  kun la fakulo atingis jenajn konkludojn:

Se Jorli  estus glutinta la venenon je la tria, li ne estus povinta ĉeesti la komencon de la kurso. Aliflanke, la stomakenhavo respondas je la manĝo preparita dumkurse, kaj estis parte digestita. Se li enprenis la venenon je la sesa, malpli de la manĝaĵoj estus digestita, kaj li estus manifestinta fine de la kurso simptomojn, kiujn la aliaj ne estus pretervidintaj. Se je la naŭa, verŝajne multe pli, aŭ ĉio – ĉe tia juna homo sen stomakaj problemoj – estus digestita.

Kvankam ne eblas vera precizeco, ĉar mankas multaj detaloj – individua digestrapideco, ritmo laŭ kiu la veneno eniĝis en la sangocirkulon, kvanto da enprenita ĥalkomfalino, ktp. – tamen oni povas konjekti kun negranda erarmarĝeno, ke la veneno atingis la stomakon inter la sepa kaj la oka kaj duono. Praktike, tio signifas: aŭ tuj antaŭ la kurso, aŭ dum ĝi.

Karal  demandis, ĉu la fakaj donitaĵoj de l’ raporto ebligas scii, kian guston havas la mortiga substanco. La toksikologo respondis, ke ne, sed ke la menciitaj artikoloj eble informas pri tio. Li tuj serĉos en la biblioteko kaj sciigos la detektivon.

Jano decidis reiri al la apartamento de s-ino Satej  por paroli kun la du ankoraŭ neviditaj loĝantoj.

*

La fizikstudento forestis, sed ne la afrikano. Ĉi-lasta estis eleganta viro, iom pli aĝa, laŭvizaĝe, ol la policano atendis. La unuaj impresoj de Jano resumiĝis en la vorto “longa”, ĉar la afrikano havis longajn krurojn, longajn brakojn kaj la kombino de tre maldika talio kun relative mallarĝaj ŝultroj emfazis la impreson de longeco. Jano amuziĝe pensis, ke “ Lalonga ” estus bona afriksona nomo por tiu, sed la vera nomo estis Mulangonjumba . La vizaĝo impresis, se ne bele, almenaŭ plaĉe, sed kio imponis, tio estis la profunda basvoĉo.

Ve! La demandado dispremis plata la esperan atendon de Karal . La studento apenaŭ konis Paŭlon. Ili vivis en unu apartamento, sed en du apartaj mondoj. Paŭlo unufoje aliris la nigrulon por babili pri politiko, sed la alia nete rifuzis. Laŭ tiu, la interparolo okazis proksimume jene:

Mulangonjumba : Mi ne miksiĝas al politikaj aferoj.

Jorli : Sed via popolo estas maljuste traktata.

M.: Mi ricevas stipendion de via registaro. Kion ajn mi pensu, mi volas ĝin ricevi plu. Por mi, mia unua devo al mia lando estas fariĝi kuracisto kiel eble plej kompetenta.

J.: Nia lando estas demokrata. Ili ne rifuzos stipendion, se vi partoprenos en politika agado, des malpli en simpla diskuto.

M.: Mi multon ne scias pri via lando, kaj vi multon ne scias pri mia. Mi observadas; poste mi juĝos. Nun min interesas nur studi kaj plu ricevi stipendion.

J.: Multaj afrikanoj ne reagas kiel vi al invito politike pripensi.

M.: Ili estas ili, mi estas mi. Lasu min, mi petas...

De tiam, Paŭlo sisteme rifuzis eĉ pro nura etiketa ĝentileco saluti la afrikanon.

*

Dum Jano kaj Mulangonjumba  parolis, alvenis fiziko-studento Ivo Pares . Dankinte la alian, la detektivo iris al ĉi-lasta. Denove, la interparolo fruktis ne multe. Male al la afrikano, Pares  ne rifuzis la diskuton kun Jorli , sed li rigardis ĝin teda bonkoreca devo.

“Tiu junulo bezonas... bezonas paroli. Kial ne aŭskulti lin?”

“Sed ĉu vi konsentas pri liaj ideoj?”

“Ne. Aŭ nur parte.”

“Ĉu vi tion diris al li?”

“Ne. Min ĝenis, ke Mumu ” – li mangestis al la nigrula ĉambro – “rigardas lin kun alta nazo. Tiu knabo malfeliĉis. Li bezonis amikecon, trovis ĝin – espereble – ĉe siaj amikoj-ruĝuloj. Se ĉi tie ni ambaŭ lin forĵetus, tio ne estus agrabla, ĉu?”

“Ĉu li ne provis logi vin al sia grupo?”

“Iomete, sed li tuj vidis, ke li ne sukcesos. Mi diris, ke mi estas malsanema, kio estas relative vera, cetere, kaj tro absorbita en mia studado. Tion li volonte kredis.”

Tuj vidiĝis, ke Pares  ne tre sanas. Li estis maldika palulo kun maldensa blonda hararo, okulvitroj, kaj ĝenerala mira esprimo, kvazaŭ al li ne klarus, kie ĝuste la reala mondo troviĝas.

“Ĉu vi vidis lin multe?”

“Multe, nemulte, kion tio signifas? Laŭ la hazardoj de la tago, kiam ni renkontiĝis en la kuirejo ekzemple. Ni ne ofte matenmanĝis kune, ĉar li komencis labori multe pli frue ol mi, sed almenaŭ unu fojon semajne ni kune vespermanĝis. ‘Vi estas kompatinda malriĉa studento’, li diradis iom ironie, ‘permesu, ke mi regalu vin’. Li preparis ne malbonajn manĝojn, kelkfoje ĉinajn, ĉiam rifuzante, ke mi pagu la elspezojn. ‘Ĉine manĝi kostas nemulte, ĉar oni tiras la maksimumon el ĉio’, li klarigadis. Ŝajne, li fieris, ke lia murŝmira salajro lin ebligas grandsinjori al mi. Kaj mi efektive estas tre malriĉa.”

“Ĉu vi trovis lin moka, supereca?”

“Ne. Lia sinteno estis amika. Iom supereca, jes, kiel granda frato al malgranda. Li diris: ‘Vi estas poeto de teorio, mi konas la vivon pro ĝin sperti.’ Li amis pri mi la fakton, ke mi donis al li la okazon sin senti supera, mone, energie, politike, al intelektulo. Li amis min ankaŭ pro tio, ke mia familio estas laborista.”

“Ĉu vi konis liajn amikojn, amikinojn?”

“Tute ne. Li kelkfoje menciis ilin, parolis pri seksaj atingoj, ktp., sed neniam tre serioze. Pri politiko li parolis nur teorie, subdirante, ke lia agado estas sekreta. Mi neniam lasis lin vidi, ke tiun agadon mi rigardas ludo.”

“Kion vi scias pri via alia kunloĝanto?”

“ Mumu ? Nenion. Eĉ ne lian tutan nomon. Li estas bona knabo, sed ne deziras amikiĝi kun mi. Mi respektas lian deziron. Vi scias, medicinaj studoj postulas egan memorlaboron. Mi scias dank’al amiko, kiu studas kun li, ke li kondutas same en la univ’... diskreta, laborema, afabla, sed ema resti sola en sia anguleto. Li havas amatinon, kun kiu li pasigas preskaŭ la tuton de siaj liberaj horoj. Li ne okupiĝas pri politiko, rifuzas meti sian nomon sub studentaj petskriboj, sed oni ĝenerale komprenas lian sintenon kaj lin ŝatas. Li ankaŭ ne okupiĝas pri aliaj knabinoj ol la amatino. Al mi ne plaĉas konfliktoj, kaj pro tio mi ĉiam diras ‘jes’; al li ne plaĉas konfliktoj kaj pro tio li ĉiam diras ‘ne’. ‘Samen celas, dise velas’, oni diras ĉe ni, en Tjazo-Alta. Sed ĉar li tion faras kun granda afabla rideto kaj rigardo signifoplena, neniu riproĉas lin. Se li ne sukcesis kun Paŭlo, estas pro la speciala fakto, ke tiu nenion pli deziras ol bonan nigran proleton, kiu konfirmus ĉiujn liajn ideojn. Kiam Mumu  alvenis, li ĝojsaltis plafonen, sed baldaŭ la revo platiĝis.”

Koncerne praktikajn detalojn, utilajn por la enketo, Jano ne sukcesis ricevi multon, krom unu fakto, sed tiu gravegis: Paŭlo kutimis gluti sian kuracilon ĉiuvespere meze de la manĝo ‘por ke ĝi bone miksiĝu’, aŭ tuj poste, se li hazarde forgesis.

*

Reveninte oficejen, Jano Karal  komisiis la polican sekretariinon, helpserĉistinon, referencistinon – unuvorte Izabela n – kontakti la Smarteajn Laboratoriojn por ricevi la liston de ĉiuj personoj, kiuj laboris super ĥalkomfalino, kaj por ekscii, ĉu d-ro Gutmanis  aŭ f-ino Frisk  iam ajn tie dungiĝis.

Notinte liajn dezirojn, Izabela  anoncis, ke Prof. Ŝoleman , la toksologo, telefonis kaj petis lin revoki.

La forta voĉo de l’ ĉefurba fakulo vibrigis la telefonon:

“Mi havas vian informon. Tre amara, malagrabla gusto. Tial la indiĝenoj havas problemon por mortigi iun per tiu veneno. Oni uzas ĝin en tiuloka preparaĵo, kiu estas samtempe sukerita kaj tre spica, ‘ pilipili ’eca, se vi konas. Se estas nur la dolĉaĵo aŭ nur la pilipilio, oni tuj sentas repuŝan guston. Ambaŭ necesas kune.”

“Sed en nia moderna socio, ekzistas manieroj nepercepteble glutigi fortagustajn aĵojn, ĉu ne?”

“Ho jes, ekzemple la oblatajn aŭ gelatenajn kapsulojn la farmaciistoj uzas precipe tiucele. Oni sensas nur (kaj apenaŭ) la eksteran entenilon. La substanco mem troviĝas ene sen kontakto kun la gustumaj sensiloj.”

Ju pli Karal  pripensis la problemon, des pli li emis konkludi, ke Paŭlo glutis la venenon en medikamenta gelatena kapsulo. Li do feliĉis aŭdi, ke Prof. Ŝoleman  atingis la saman ideon.

Notoj:

univ’ – studentaslange: universitato

pilipilio – afrika nomo de tre forta pimentospico

14

Jano Karal  listigis demandojn, kiujn respondi necesos:

– ĉu la merkreda ĉinaĵo enhavis kombinon de forte spica kaj sukerita kunmanĝaĵo? (se jes, ĉu eblis al f-ino Bolomaj  interŝanĝi sian manĝaĵon kun tiu de P.J.?)

– ĉu iu vidis P.J. gluti sian medikamenton merkredon vespere? aliajn merkredojn?

– ĉu li havis simptomojn de kora malfacileco fine de la kurso?

– ĉu vere la du amikinoj-kursaninoj forestis merkrede?

– kie troviĝis la kuracilskatolo ĉiufoje, kiam P. eliris kaj vespermanĝis ekstere?

– ĉu Lejla  Gorazdo scias pri la samseksema amiko?

– kiuj, krom Lejla , partoprenis la mardan gitar- kaj babilvesperon?

– kial Karina Frisk  ne diris, ke P. aĉetas la kuracilon en ŝia apoteko?

– kiu profitas per la morto de P.?

*

Pri la unua punkto plej bone estis informiĝi tuj ĉe la supro, t. e. ĉe s-ro Ljaŭ Fengguo .

La ĉino, iom dika kvardekjarulo, kun tre afabla vizaĝo, troviĝis hejme.

“Vi gvidas kurson pri la ĉina kuirarto, ĉu ne?”

“Arto estas la ĝusta vorto, sinjoro polican’, jes efektive,” li respondis laŭ perfekte sanktavala prononco.

“Ĉu bone iras?”

“Jes, mi estas kontenta.”

“Kion vi instruis pasintan fojon?”

“Ni refaris jam-faritaĵojn, tiel ke mi metis tri: spinacoŝinkan supon, salikokajn bulojn kaj rizon frititan.”

“Ĉu tiuj estas tre forte spicitaj?”

“Ne, tute ne; multaj personoj imagas, ke ĉina manĝo flamas enbuŝe, kiel hinda aŭ afrika, sed tio ne estas vera. Kompreneble, laŭ la maniero de Sichuan  aŭ de...”

Karal  interrompis:

“Ĉu la manĝaĵoj de pasinta merkredo estas sukeritaj?”

“Ne, ili tute ne dolĉas. Oni metas iomete da sukero en la saŭcon, kompreneble, sed malmulte, kaj la manĝanto ĝin ne sentas. ‘Sukerita’ estus netaŭga vorto.”

“Sekve ne estis kombino de forta spicaĵo kun sukerita afero?”

“Tute ne. Ĉu vi eble aludas la dolĉacidan spicon? Mi ankoraŭ ne elmontris tiujn, sed eĉ tie la miksaĵo estas el sukerita kaj acida gustoj, ne el dolĉa kaj spica.”

“Dankon. Tio estis grava afero. Nun alian. Via grupo enhavas junan viron eble dudektrijaran. Ĉu al vi estas klare, kiun mi celas?”

“La knabo kun tre bela vizaĝo. Jes, sinjoro.”

“Ĉu vi iufoje vidis lin gluti kuracilon dum la manĝo?”

“Mi ne atentis.”

“Kion vi trinkas dummanĝe?”

“Teon, ofte jasmenan. Sed... atendu, mi koncentru mian penson... Jes, kompreneble mi vidis lin. Li ĉiam verŝas al si glason da akvo, kiun li metas apud la bovlon. Estas por gluti kuracilon. Vidu, se vi ne demandus pri la trinko, mi forgesus pri tiu detal’.”

“Ĉu li faris ĝin lastfoje?” Jano demandis streĉite.

“Mi ne ĵurus. Mi vidis, ne tiom la kuracilon, kiom la glason kun akvo. Ĉu mi eĉ vere vidis lin gluti? Nun mi memoras, ke foje mi aŭdis lin diri al la kunulo: ‘Mi prenos akvon, ĉar kun tiu varmega teo, mi ne sukcesas gluti mian medikamenton’.”

Jano tiris el sia teko kvin farmaciaĵojn, inter kiuj troviĝis unu skatolo identa kun tiu trovita en la ĉambro de Paŭlo, kaj unu relative simila.

“Ĉu vi rekonas ion?”

“Ho jes! Nun kiam mi vidas... Ĉi tiun. La juna sinjoro metis ĝin kelkfoje apud la bovlon.”

La ĉino senhezite montris la ĝustan. Ne restis dubo, ke Paŭlo enbuŝigis la kuracilon dum la kurso.

“Ĉu vi parolis kun li pri aliaj aferoj ol kuirado?”

“Ne. Mi aŭdis lin paroli entuziasme pri Ĉina Popola Respubliko. Mi estas el Singapur’. Neniam iris en la ĉinan praavan landon. Mi ne ŝatas politikajn diskutojn. Mi do ĉiam evitis paroli pri io alia ol ĉina kuiro aŭ ĉina kultur’ ĝenerale.”

“Ĉu li aspektis normale lastfoje?”

“Jes. Li ofte ekscitiĝas. Tia li estis.”

“Ankaŭ fine de la kurso?”

“Jes. Mi rimarkis nenion specialan.”

“Ĉu ĉiuj ĉeestis pasintan merkredon?”

“Ne. La du junaj fraŭlinoj ne venis.”

“Ĉu okazis io, kion vi rimarkis – ia incidento – inter s-ro Jorli  kaj la maljunulino?”

“Li ofte mokas ŝin. Li konsideras ŝin freneza, kio ŝokas min, ĉar al personoj maljunaj oni ŝuldas respekton, ĉu ne? Ni ĉiuj ja maljuniĝas. Estas stulte ne lernigi al junuloj honori geavojn, ĉar kiam venos ilia vico maljuni... Ŝi rezonas neĝuste, kiel ni faros ŝiaaĝe. Mi rimarkis lastfoje, ke ŝi ne manĝas, kvankam ĝenerale ŝi estas frandema. Kaj ŝi rigardadis lin ofendiĝe. Li eble mishumure verŝis tro da ostra saŭco, da aromaĵo, aŭ ion similan en ŝian manĝaĵon. Li havas tian karakteron.”

Nenion pli Jano eksciis el tiu simpatia ĉino, kies sanktavalaj manieraĵoj impresis tiel strange. Sed el la malmulto dirita, li ricevis konfirmon de antaŭa supozo: ke Jorli  enkorpigis al si la venenon per la kuracila kapsulo. Neniu alia hipotezo taŭgus kun la nun certaj faktoj.

15

Pensante, ke la laboratoria raporto koncerne la skatolon verŝajne ne estos jam preta, Jano decidis revidi Lejla n Gorazdon.

Li piediris tra la parko, direkte al ŝia laborejo, kiam ĝoja voĉo lin surprizsaltigis:

“Ej! Kara – Karal !”

Nur unu persono uzis tiun amikan vokmanieron. Jano turnis sin. Efektive, la multfaceta junulo alrapidis de flanka vojo kun larĝa rideto.

“Saluton, Stefano. Vidi vin min plezurigas, eĉ pli: ravas.”

“Tian efikon mi havas sur multajn personojn, kvankam mi ne komprenas ĝin. Ĉu vi pensas, ke mi devus iĝi klaŭno?”

“Hehe! Vi ne maltaŭgus. Sed ne pro tio mi ĝojas vin renkonti. Nur profesie.”

“Oj ve! Vi korkrevigulo! Tion mi devus atendi. Korpo de porko! Ne mi kiel persono metas sur vian detektive grizan mienon iom da suna gajo, nur mi kiel maŝino-por-informi-mallaboreman-policon.”

Li komike eligis afektitan ĝemspiron.

“Nu, nu, nu, ve kaj ve!” li ree ĝemspiris, “mia nuna filozofio devigas min respekti eĉ la plej malplaĉajn insektojn. Sendube policanoj estas tie inkluzivitaj. Plej respekte mi do nun demandas, kion mi povas fari serve al la detektiva moŝto.”

“Vi povas sidi surbenke kun mia moŝto, se tio ne estas postul’ tro ofenda por vigla junul’ kiel vi,” Karal  respondis, moke imitante la sanktavalan manieron paroli.

“Vi ŝatas benkojn ĉi-parke. Mi tion rimarkis,” ridvoĉe diris Stefano, kiu aldonis per tre mallaŭta konfidenca tono:

“Ne timu, mi ne diros al onklino Ĝoja , ke ĉiufoje, kiam mi trairis la parkon, ekde pasinta vendredo, mi vidis vin amindumi kun malgranda bulo da graso, cetere iom tro nerva por mia gusto ... mi lasas ŝin al vi. Fidu la lojalan nevon: mi ne perfidos vin.”

“Kial vi diras: ‘ĉiufoje’. Nur unu fojon mi parolis kun ŝi.”

“Efektive, nur unu fojon mi trairis la parkon ekde pasinta vendredo. Haha!”

“Ne tre sprite! Sed jen, eksidu kun mi, ĉi tiu benko perfekte taŭgas. Kaj lasu viajn klaŭnaĵojn dum momento por raporti pri via misio. Ĉu vi trovis ion?”

“Iun vi volas diri, ĉu ne? Iujn mi trovis. Preskaŭ ĉiujn, fakte. Unu konigis al mi alian, kiu rilatigis min kun alia, ktp ktp. Kaj jen mia fidela raporto: nenia ĵaluzo al Jorli  inter tiuj geknaboj; ili ĝenerale ŝatis lin kaj ne trovis lin sufiĉe forta personeco por lin envii. Li havis unu amatinon post la alia. Antaŭ kelkaj semajnoj, estis apotekistin’, laste laboristino el viandopakejo. Mi sukcesis paroligi kelkajn el tiuj knabinoj. Ilia vidpunkto tre similas: ‘bona knabo, iom tro ekscitita, tre bela por rigardi, sed ne vere alloga al normala ino’.”

“Kaj la viroj en la grupo?”

“Simile reagis, kun simila juĝo. Tio plej frapis min pri tiuj uloj. Ili ĉiuj reagas same, kion ajn vi diras. Verŝajne pro vivi tiom kune, sen eliri el sia sfero. Kredu min: por esti kompleta personeco, necesas havi multajn diversajn okupojn...”

“Ne faru la paroladon pri via vivkoncepto. Mi konas ĝin parkere,” rompis Jano. “Kion ili diras pri la morto?”

“La samon. Ili ĉiuj diras la samon ankaŭ prie,” Stefano dialektis. “Kaj ne stultan hipotezon. Por ili estas neniu dubo: la krimon kulpas la polico.”

“Kion?” Karal  eksaltis.

“Vi aŭdis ĝuste: ili estas tute certaj, ke la polico mortigis Paŭlon por seniĝi je hom’, kiu kuraĝis serioze endanĝerigi la burĝan socion.”

“Ili kredis tion pri Jorli , ĉu vere?”

“Tute firme. Ili trovis Paŭlon ekscitita, tro nerva kelkfoje, ne sufiĉe stabila por vere forti, sed ili admiris lian kuraĝon kaj lian manieron organizi. Ili pensis, ke lia bela vizaĝo utilas, ĉar oni ne facile suspektas iun, kiu aspektas anĝele. Sed ili konvinkiĝis, ke la polico eksciis pri liaj planoj, kaj decidis lin likvidi.

“Ĉiuj senescepte?”

“Ĉiuj, kun kiuj mi parolis aŭ pri kiuj mi sciis, pensas same. Kaj mi ne dubas pri la sincereco. Kelkaj memoras min de la tempo, kiam mi aliĝis al la rondo de marksismaj studoj. La plimulto en tiu grupo estas studentoj, kaj la fakto, ke mi estas parta laboristo multe kontribuis al mia prestiĝ’. Ili ne scias, ke mi estas via nevo, kaj mi pretus veti, ke ili diris la veron.”

“Kaj en la atleta klubo, ĉu vi eksciis ion?”

“Ili ne sciis pri la morto de Jorli . Ili konas lin ne tre bone, ĉar li ne estis vere regula partoprenanto. La ĉefa komento pri li estis: ‘li ne ŝatas perdi’. Li volonte sekvas la trejnon, kaj li montriĝas infane-naive memkontenta, kiam li en kuro alvenas unua. Pluraj diras al mi: ‘ne vera sportul’; tiu knabo bezonas sti admirata’.”

“Ĉu ion alian vi eksciis, kio helpus en mia enketo?”

“Ne. Ŝajnas al mi, ke jam estas multego. Ĉu vi ne samopinias?”

“Ho jes, Stefano, vi helpis min grandioze. Estu dankata. Permesu nun, ke mi rapidu ... al mia amatino.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Post duonhor’ (kiel diras vi el Sanktavalo) vi trovos min ĉi tie sidantan kun fajrosanga bruna vulkanino.”

“Kapro de parko! Vi scipovas virvivi!” Li okulumis. “Ne timu, mi ne diros al onklin’.”

Kaj li malaperis for.

*

En la superbazaro, kie Lejla  deĵoris, estis plene aktiva tempo. La policano do iris peti de ŝia estro, ke ŝi kelkan tempon interrompu la laboron.

Alvenante, ŝi impresis lin kiel laca, pli aĝa, pli maldika. Li kondukis ŝin al la apuda parko, kaj elektis benkon diskrete lokitan. Ŝia voĉo perdis multe el sia antaŭa firmeco, kiam ŝi respondis al li:

“Jes, mi sciis, ke Paŭlo iris Kastelomaran. Al mi tio ne plaĉis. Aliflanke mi pensis, ke tiu ulo povus esti fonto de mono por niaj agadoj, kio plej utilus. Sed mi opinias, ke mi diris tion al mi, por min trankviligi, ĉar mi vidis, ke la invito tro tentas Paŭlon, kaj li ne havas la forton rifuzi. Kontraŭ dusemajno da pagata nenifar’, apud blua maro, kun bonaj manĝoj kaj bona lito, kiu rezistus, vivinte tutan vivon da proleta penado?”

“Ĉu vi ne trovis tiun inviton ekstreme stranga?”

“Ho jes! Mi unue pensis: estas la politikaj kontraŭuloj de Paŭlo, kiuj volas lin logi malproksimen, eble por lin murdi, aŭ por lin kompromiti. Sed li iom pli rakontis pri la ulo, tiel intense, ke ... Mi ne rezistis. Mi foje atendis kaŝite la finon de l’ kurso ĉinkuira, tiom mi scivolis. Feliĉa hazardo faris, ke ĝuste tiuvespere ili longe babilis sur la trotuaro antaŭ ol disiĝi. Ili ne vidis min. Mi ne aŭdis ĉion, sed tamen sufiĉe. Precipe mi lin observis. Mi komprenis, finfine.”

“Kion ĝuste vi komprenis?”

“Ke tiu ulo estas virama, ke li enamiĝis al Paŭlo. Estis videble, aŭdeble. Li ĉiumomente provis lin tuŝi. Kaj Paŭlo ...”

Ŝi ekploris, kaj ŝia plua rakonto estis hakata de singultoj kaj snufoj.

“Paŭlo ne rezistis, ne alprenis firman rifuzan sintenon. Li rigardis tiun fiulon, kvazaŭ sorĉata, direktis al li sian ... sian ... (la plorsingultado intensiĝis) ... sian mirindan rideton. Mi pensis: li estas kvazaŭ senhelpa birdo fascinata de serpento. Tio min naŭzis, ŝiris mian animon. Mi volis fari ion, riveli min, krii skandale, sed mi estis tro malfeliĉa. Ŝajnis al mi, ke tro malfruas, ke Paŭlo jam amas lin.”

“Tamen vi vidis Paŭlon plu, ĉu ne?”

“Jes. Poste, mia kuraĝo revenis. Tiuvespere miaj revoj diskrevis, mi tion ne atendis, estis nur scivola. Sed poste mi decidis lukti, tamen neniam kuraĝante paroligi Paŭlon pri tiu afero. Mi ĉefe emfazis la neceson politike agi, pensante, ke nur tio lin deturnos de tiu dekadenca burĝo. Ve!”

Rea plortorento. Tiu sperto sendube estis superhome suferiga al la eta “karnobulo”. Jano komprenis, kaj sentis kompaton.

“Paŭlo!” ŝi ekkriis, tenere, kaj daŭrigis: “Li ne plu estis la sama. Mi ne mensogis la alian fojon, kiam mi diris, ke lundon antaŭ lia morto ni kune kuŝis. Kuŝis ni kune, estas vero, sed nur kuŝis. Ĉu vi komprenas? Ekde la tago, kiam tiu sukcesis lin trafi, mi ne scias kiel, Paŭlo lite kun mi malpli kaj malpli viris. Tiun lundon estis kompleta fiasko. Imagu. Viro dudektrijara! Tiu perversulo lin fuŝis komplete.”

“Oni ne sukcesas tiel facile ŝanĝi iun, se ne ekzistas en ĉi-lasta profundaj tendencoj samdirektaj”, pensis Karal  samtempe memorante, ke homo, kia Timoteo Valdunja , ekzemple, ĉiam taksis Paŭlon ne aŭtente vira. Li demandis:

“Mardon pasintsemajne, vi pasigis la vesperon kun amikoj. Mi bezonas scii, kiuj ili estas. Ĉu vi bonvolos?”

Ŝi hezitis, momenton alprenis sian defian mienon, kaj fine levis ŝultrojn, kvazaŭ por signifi “nenio plu gravas nun”. Ŝi donis iliajn nomojn, plus kelkajn personajn detalojn, kiujn li notis. La detektivo konstatis, ke ĉiuj jam troviĝis sur la listo, kiun li donis al Stefano: estis ĉiam la sama rondo. Fine li demandis:

“Koncerne la kuracilon, kiun Paŭlo glutis ĉiuvespere. Kie li konservis ĝin?”

“Estis du lokoj: en tirkesto liaĉambra, kaj en la maldekstra poŝ’ de la pluvjako, kiun li ĉiam surhavis ekstere.”

“Ĉu li kutimis konservi tiun jakon sur si, kiam li restis ie interne, ekzemple en restoracio, ĉe la laboro, ĉe amikoj?”

“Ne. Estas palto-jako, kiun li surmetas ĉi-sezone por eliri, kiam estas ne tre varme; sed kie oni ankoraŭ hejtas, li forprenas ĝin kaj ĝenerale pendigas ĝin sur hoko. Li ne ŝatas lasi ĝin ie ajn sur seĝo, pli malpli fuŝe faldita, kiel multaj faras.”

“La aferoj preciziĝas”, pensis Jano, forlasinte la dikulineton kaj, paŝante oficejen, li mense ordigis la nun farotajn taskojn.

16

La reston de la mateno la detektivo pasigis serĉante konfirmon de faktoj jam konataj. Ĉu telefone, ĉu vizite, li tiel eksciis, ke jenaj faktoj troviĝas ekster ĉia dubo: la ĉina manĝaĵo de l’ fatala merkredo ne enhavis kombinon de dolĉa kaj spicforta aĵoj; Paŭlo ĝenerale glutis la kuracilon meze de vespermanĝo, helpante sin per malvarma akvo; oni vidis lin tion fari ankaŭ la koncernan merkredon; la du junaj amikinoj ne ĉeestis la kurson tiutage; kiam li vizitis la kurson, Paŭlo ĉiufoje pendigis sian jakon sur hoko enireja, apud la necesejo, ĉar en la kurskuirejo estis varme. Koncerne eventualan malfacilecon spiri fine de la kurso, simptoman pri serioza kormalfortiĝo, la opinioj diferencis: la ĉino nenion rimarkis; laŭ f-ino Bolomaj , li parolis rapide, ekscitiĝe, tute kiel kutime; laŭ s-ino Gutmanis  kaj s-ro Agister , li efektive spiris iom kiel persono, kiu suprenkuris ŝtupare.

Nun, kiam ne restis dubo pri la tempo kaj maniero de l’ forpaso, oni povis ekskludi la sinmortigan hipotezon: estus psikologie neimageble, ke homo, kiu volas ĉesigi sian vivon, iras ekscitita al regula kunveno, kaj meze de ĉiuj, sen videbla emocio, englutas mortigan substancon, kiun li antaŭe enigis en gelatenan kapsulon.

La sola allasebla klarigo pri la morto de Jorli  do estis, ke iu metis en la poŝon de l’ jako (eventuale en la tirkeston hejme) mortiga(j)n kapsulo(j)n, aŭ en la skatolon de Paŭlo, aŭ en similan, antaŭe preparitan skatolon. Tiumerkrede, laŭ du atestantoj – Sergjo Agister  kaj Elsa Gutmanis  – Paŭlo eliris el la kursejo ĝuste antaŭ la manĝo por iri preni la medikamentan skatolon el sia jako, enireje.

Senkuraĝige por enketisto estis, ke, tiumetode, la momento, kiam la viktimo enbuŝigis sian mortigilon iĝis komplete hazarda. La tuta kutima rezonado per alibioj do fariĝis neaplikebla ĉi-kaze.

La raporto de l’ polica laboratorio alvenis tuj antaŭ tagmezo. Ĝi estis miriga.

La kartona skatolo, por produkto tiuspeca, estas la eksteraĵo. En ĝi troviĝas papero kun fakaj indikoj kaj plata ujo el vitreca plasta materialo, plena je gelatenaj kapsuloj enhavantaj la pulvoran medikamenton. Malmola plasta ŝtopilo fermas la ujon.

Kaj sur la ŝtopilo kaj diversloke sur la ujo la laboratorio trovis klarajn fingrospurojn lasitajn de du personoj: Jorli , kaj iu nekonata. Ĉi-ties estis pli multaj ol tiuj de l’ viktimo, kiuj estis kelkloke stampitaj super tiuj de la nekonato. Pligrandigitaj fotoj de l’ fingropremaĵoj estis aldonitaj al la raporto.

Ĉiuj kapsuloj restintaj en la ujo enhavis nur la normalan medikamenton, sed mikroskopa studo de la etaj polveroj troviĝantaj en la kartono rivelis kristalon de ĥalkomfalino.

La lasta detalo nur konfirmis pliafakte punkton jam certan, nome, ke iu uzis la medikamenton kiel rimedon por murdi Paŭlon. Janon ĝi do ne surprizis. Sed alia fakto mirigis lin, nome, ke tiom da fingropremoj stampiĝis sur la ujo.

“Nekredeble”, li pensis. “La krimo ĉiurilate signas ruzon kaj inteligenton. Kiel la krimulo, niaepoke, povis kulpi tiel stultan eraron, kiel manipuli nudamane plastan ujon, sur kiu la fingroj nepre lasas spurojn identigajn?”

Li decidis havigi al si fingrostampojn de ĉiu koncernato, komencante per Karina Frisk  kaj ges-roj Gutmanis , pro la kuracila metodo murdi, kaj transironte poste al Landarte , ĉar la mortigilo devenis de Afriko.

*

Li malfruis por la hejma tagmanĝo. Post kiam la infanoj foriris, dum li retroviĝis sola kun la edzino por trinki la tradician kafon, ŝi alparolis lin kun brilaj okuloj:

“Mi legis la paperojn de Jorli , kiujn vi alportis hejmen hieraŭ.”

“Ĉu interese?”

“Jes kaj ne. Teda makaroniaĵo de iu obsedata per infana deziro ĉion revolucii. Sed io frapis min, kio vin interesos.”

Ŝi haltis. Li rigardis ŝin, scivola. Tuj enirinte, li jam divenis, ke ŝin jukas la senpacienca deziro ion komuniki, sed la ĉeesto de infanoj ŝin malhelpis.

“Eble mia psikologia trejniĝo misgvidas min,” ŝi reparolis, “kaj ĉi tio estas nur hipoteza. Tamen mi min demandas ...”

Ŝi ree eksilentis; ĉu intence, por tikli lian scivolemon?

“Vi vin demandas ...”

“Mi min demandas, ĉu povus esti nur ŝanca afero. La ekzemploj, kiujn li uzas, la simboloj, per kiuj li esprimas bilde sian penson, la metaforoj, ĉio ĉi turniĝas ĉirkaŭ unu temo obsede: fajro.”

“Nu, tio estas normala. La koloro simbola pri revolucio estas ruĝa, kiel fajro, kaj tiuj junuloj volonte parolas pri fajrigo de la malnova socio, ktp.”

“Jes. Tamen gravas la ofteco: ĉe la aliaj, tio okazas normalkvante; ĉe Paŭlo estas kvazaŭ konstantaĵo.”

“Kaj kion vi konkludas?”

“Mi meditis pri tiu fakto. Mi pensis pri ĉio, kion vi diris pri Jorli . Ĝi formas koheran psikan bildon: nestabila junulo, kiu deziras venĝon, sopiras al heroa ago, kapablas sadisme ĝui detruon, dubas pri sia valoro kaj vireco, kaj provas korekti tiujn dubojn pruvante al si, ke li estas grandulo. Jen lia karakter’, ĉu ne? Krome, lia familio mortis dombrule, se mi ne eraras, kio povis profunde impresi la psikon de tia sentema infano, kaj veki en li nekonsciajn fantaziaĵojn donantajn al fajro valoron de sorĉa mistero, kiun solvi nur konkreta ago povus.”

“Efektive.”

“Nu, memoru, kion li ŝmiris sur la Granda Ponto: ‘ BOJKOTU Ĉ-T ’. Kaj memoru, ke kelkajn tagojn poste, la aludita ĉiovendejo – Alta Turo – komplete brulis, ke la polico konvinkiĝis, ke estas krima far’, kvankam ĝi neniam sukcesis trovi la junulon, kiu suspektinde eliris kaŝe el la magazeno, kaj kiun, malgraŭ lia singardo, pluraj atestantoj vidis ...”

Dum momento, Jano ŝin rigardis kun buŝo malfermita.

“Diable!” li diris, kaj plu silentis, kvazaŭ trafita de fulmo.

“Via elpensaĵo min stimulas,” li fine voĉis. “Ĉu Paŭlo estus la kulpinto de tiu fajrego? Estos facile kontroli.”

“Tion mi pensis. Kvankam mi ne imagas, kiamaniere tio povas rilati al lia morto ...”

“Mi kuras oficejen. Vi havis genian ideon.”

Ŝi penis lin haltigi:

“Ej! Ne flugu tiel, vi povus tamen minuton ripozi ...”

Tion ŝi diris kvazaŭ laŭrite. Ŝi ja scias, ke kiam lin tenas simila ideo, nenio allasus prokraston. Videble lia menso jam fulmis al nova direkto.

*

“ Izabela !” li kriis enirante. Feliĉe, ŝi jam alvenis.

“Je via dispono!” ŝi respondis, mokfarante soldatan saluton.

“La dosieron pri la brulego de Alta Turo, tuj! Kaj poste, traserĉu nian kolekton por trovi kvar aŭ kvin fotojn de viroj kiel eble plej similaj al Paŭlo Jorli .”

Post kelkaj minutoj ŝi alportis la dosieron. Ĝi enhavis la atestojn de tri personoj vidintaj la junulon, kiun fasko da faktoj aperigis kiel tute probablan respondeculon de l’ krima bruligo. Polica desegnisto estis farinta krajonan portreton de la knabo laŭ tio, kion la tri vidintoj indikis kaj sugestis korekti. La rezulto relative bone similis Paŭlon, kvankam ĝi tute ne reproduktis ties belecon.

Tuj post kiam Izabela  alvenis kun kvino da fotoj, Jano ilin prenis kaj reiris for. La ŝanco lin favoris: ĉiuj tri atestintoj troviĝis en la urbo. Kiam li montris la fotojn de kvin malsamaj viroj, petante indiki la fuĝinton el Alta Turo, ĉiuj tri, post atenta rigardo, elektis tiun de Jorli . Per stranga zigzagado, la enketo pri juna venenito jen solvis problemon, ĉe kiu jam plurajn semajnojn la polico stumblis sen espero progresi.

17

Aĉetantoj ĉi-foje svarmis en “Popola Apoteko”. Jano do decidis iom promeni antaŭ ol komenci sian demandadon. Blovis vento, kaj nuboj rapide sekvis unuj la aliajn, tiel ke, laŭ la orientiĝo rilate al la ventodirekto kaj laŭ tio, ĉu la suno nun brilis aŭ estis kaŝita, al promenanto ŝajnis, ke li pasas de vintro al somero aŭ inverse en nur kelkaj sekundoj.

La detektivo paŝis surkaje laŭ Tjazo, fakte ĝuante tiujn temperaturŝanĝojn, kiuj kolerigus iun ne naskitan kiel li kun plusoj da bonhumoro. Li ne pensis pri sia enketo. Du knaboj, dekunu-dekdujaraj, ludis sur la kajo. Aŭdiĝis plaŭd-bruo.

“Korpo de porko!” sakris unu, “mi faligis ĝin.”

“Bufido!” koleris la alia. “Ĉiam same kun vi! Hejme nin trafos bela ben’, vi vidos!”

Janon amuzis la muziko de l’ voĉoj, tipe sanktavala. Malvarma ekblovo lin tremigis, kio pensigis lin pri la varma apoteko. Li iris returne.

Kvankam pluraj personoj ankoraŭ staris interne, li decidis eniri. Li gestis al Karina Frisk :

“Ĉu vi povus liberiĝi minuteton?”

“Momenton! Mi petos permeson.”

Ŝi tuj revenis jesante. Manke de diskreta loko en la apoteko, li proponis al ŝi apudan kafejon.

“Mi min demandas, ĉu vi mensogis al mi,” li diris incite, kiam ambaŭ sidis sur la komfortaj seĝoj.

“Ne mi,” ŝi simple respondis, atendante klarigon.

“Ŝajnas, ke Paŭlo Jorli  aĉetadis ĉe vi medikamentojn, eĉ freŝdate,” li diris, elpoŝigante la kartonan skatolon kun la marko “Popola Apoteko”. “Tion oni trovis ĉe li.”

“Mi de antaŭ tre longe ne vidis lin en nia butiko,” ŝi diris same trankvile. “Sed tion ni facile kontrolos. Vian medikamenton oni ricevas nur kontraŭ kuracista preskribo, kaj ĉiujn preskribaĵojn ni registras.”

“Kio garantias, ke vi ne havigis tion al li, sen ĝin registri?”

“Mi ne estas freneza. La stoko devas egali la aĉetojn minus la vendoj. Nia librotenado estas strikta por produktoj postulantaj preskribon. Vi povos demandi la mastron.”

Post nelonge, Karal  reestis en la apoteko, foliumante dikan libron. La kontrolo montris, ke efektive Paŭlo Jorli  ne aĉetis tie kuracilojn submetitajn al la leĝo pri preskribo. Sed la koncerna libro entenis surprizon: du semajnojn antaŭ ol Paŭlo mortis, aĉetis la menciitan kuracilon f-ino Marta Bolomaj , laŭ preskribo de d-ro Gutmanis !

Detektivo Karal  petis f-inon Frisk  inki al si la fingrojn kaj ilin premi sur paperon. Ŝi akceptis senkomente, kvazaŭ la fakto stari inter la suspektatoj ŝin tute ne koncernus.

Ree en sia oficejo, li komparis la fingrostampojn kun tiuj en la raporto. Ne povis esti dubo: Karina Frisk  ne estis la persono, kiu manipulis la ujon. Pri tio Jano ne miris. Li sciis, ke ŝi estas inteligenta. Se ŝi farus krimon, ŝi tian eraron ne kulpus.

*

“Ĉiam malfidu la propran inklinon”, konsilis al si polica detektivo Karal  respondante la saluton de d-ro Gutmanis . Li sentis fortan simpation al la milda korfakulo, kies vizaĝo esprimis tiel bele miksaĵon el bonkoreco, anima simpleco kaj rafinita kulturo maloftan eĉ en la Sankta Valo de Tjazo, tamen neordinare riĉa je simpatiaj homtipoj.

“Sinjor’ doktoro,” Karal  komencis, nekonscie uzante la lokan elizion, “unu el viaj freŝdataj klientinoj estis iu maljuna fraŭlino, laŭnome Marta Bolomaj .”

“Preskaŭ okdekjara, ĉu ne vere?” respondis la kuracisto, samtempe traserĉante sian sliparon. “Jes, mi memoras ŝin. Fenomeno, mi taksas ŝin. Kion vi deziras pri ŝi, se la devo respekti profesian konfidencon ...”

“Mi pensas, ke vi ne bezonas perfidi sekreton. Ŝi prezentis preskribon de vi por la sama medikamento, kiel Paŭlo Jorli , kaj mi volus scii, ĉu tiu preskribo estas aŭtenta.”

“Ĉu vi suspektas ŝin? Jes, tion mi povas konfirmi. Preskribis mi la kuracilon.”

“Se mi demandos kial, vi respondos, ke vi juĝis tion plej bona ŝiakaze, aŭ ke precizigi viajn motivojn kontraŭus la regulon pri medicina sekreto. Mi do ne demandos.”

La kuracisto ridetis.

“Kaj tamen vi demandas, ĉu ne vere? Fakte, tiu persono fartas rimarkinde bone, se oni konsideras la aĝon. La koro tute sanas. Krom iom da reŭmatismo, peza digesto, malfacileco endormiĝi, ŝi suferas nenion. Almenaŭ fizike. Psike, kompreneble, estas alia afero.”

Li eksilentis, pripensante.

“Jes?” kuraĝige diris Jano.

“Ideoj de persekutiĝo. Vi tion certe rimarkis, ĉu ne vere? Tial mi ne komprenis, ke ŝi venas al mi, nekonata kuracisto, dum ŝi certe havas sian, kiun ŝi fidas. Tiaj personoj emas malfidi iun ajn krom kelkaj elektitoj.”

“Ĉu ŝi bezonis  la medikamenton?”

“Bezonis? Hm. Korpe, certe ne. Psike, mi dirus jes. Ŝi bezonis, ke iu okupiĝu pri ŝi, patru al ŝi, kaj donu al ŝi ian ‘magian nutraĵon’.”

“Kiel ŝi klarigis, ke ŝi unuafoje venas al vi?”

“Tre rekte. Ŝi diris: ‘Mi aŭdis junulon rakonti, ke li ricevis de vi medikamenton por tiuj kaj tiuj simptomoj. Mi havas ekzakte la samajn. Bonvolu doni ĝin ankaŭ al mi’. Ŝi parolis, kiel eta infano, kiu dirus: ‘Joĉjo ricevis karamelbombonon, ankaŭ mi rajtas ricevi unu’. Tial ŝajnis al mi saĝa preskribi al ŝi la samon. Kiel mi jam diris al vi, tio estas sendanĝera ...”

Ili ankoraŭ babilis kelkan tempon pri diversaj aferoj sen rilato kun la enketo, sed finfine Jano atingis la malagrablan parton de sia vizito: peti de la kuracisto fingrostampojn. D-ro Gutmanis  montris kompatigan malĝojon:

“Do ankaŭ min vi suspektas?”

“Ne kaj jes. Mi suspektas neniun. Mia tasko estas, ne suspekti, sed kolekti kiel eble plej multe da informoj, faktoj kaj donitaĵoj pri ĉiuj. Pro cirkonstancoj, kiujn mi ne rajtas eldiri, fingropremaĵoj fariĝis grava elemento en la faktaro. Senkulpigu min.”

*

Ricevinte la fingrostampojn de la kuracisto, kiu post tio tre rapide remontris gajan mienon, la detektivo turnis sin al la apartamento, por renkonti s-inon Gutmanis . Ŝi aperis malpli timema ol la antaŭan fojon, kvazaŭ ŝi iel retrovis sian emocian ekvilibron. Sed pli ol ia ajn ŝi montriĝis laca, kaj kun terure laceca esprimo, miksita kun malgajo, ŝi submetis sin al la fingrostampa tasko. Ankaŭ ŝi komentis pri sia suspekteco, kaj al ŝi Jano respondis preskaŭ samvorte, kiel al la edzo.

Reveninte oficejen, li komparis la fingropremojn kun tiuj trovitaj sur la plasta botelo. Evidentiĝis, ke nek Karina Frisk , nek Lazár Gutmanis , nek ties edzino manipulis la kuracilujon. Nun necesis viziti maljunan f-inon Bolomaj .

18

La dekcentimetra malfermo, la ĉeneto, la longa nazo sur la kapo senkorpa: ĉio laŭis tradicion.

“F-ino Bolomaj , kiel do vi fartas?” Jano diris kun plej amika mieno.

“Eniru,” ŝi flustris, ne respondante la demandon.

Ŝi zorge fermis la pordon kaj lin kondukis kuirejen.

“Tason da kafo?” ŝi proponis.

“Kun ega plezur’,” li sanktavalis, sciante per longa sperto, ke kun tia persono uzi la lokan manieron paroli faciligas konfidemon. Li tuj aldonis:

“Ĉu vi ne trinkas tro multe da ĝi? Kun via kor’...”

“Kion pri mia koro?”

“Nu, ĝi ne plu estas dudekjara. Aŭ eble tio ne estas ĝusta. Utilas distingi la ‘kardion’ disde la ‘koro’. Ĉar dudekjara kor’ povas bati en okdekjara misfunkcia kardi’.”

“Kial vi snobas fakvorte? Ĉu vi venis raporti pri la polica sukces’ kontraŭ la komploto, aŭ nur primoki mian sanon, kiu – Dio benatu! –” (ŝi kunigis la manojn preĝogeste) “’stas perfekte perfekta sen via priokupo.”

“Tamen mi devas peti vian pardonon kaj demandi pri via sano. Kiel okazis, ke vi vizitis d-ron Gutmanis ?”

Ŝi rigardis suspekte, hezitis, fine decidiĝis respondi.

“Foje mi pasigis teruran nokton. Mia koro kapriolis fuŝe-mise, jen haltis, jen galopis, kaj min trafis profunda maltrankvil’, kvazaŭ nun estus la fino. Tio okazis iun mardon. Nu, merkredon mi laŭkutime alkursas, kaj jen mi aŭdas Belkapulon paroli al s-ino Mi-ne-manĝas. Jene: ‘Mi ne scias, ĉu mi restis eĉ dudek minutojn ĉe via doktora edzo’, diris la knabo, ‘kaj jen li postulas de mi tiom, kiom mi ricevas por ok horoj da laboro. Vi burĝoj facile plenigas vian poŝon’. Ŝi respondis: ‘Estas laŭtarife, kaj la asekur’ pagas’. ‘Jes’, li diris, ‘sed kiu financas asekuron? La popolo, tute simple, ĉiam pagas la popolo’. Kaj li aldiris: ‘Pro eta kora misritmo, por paperaĉo, kiun li makulas per kuracilnomo, agnosku, ke tio ne stas donaco’. Ktp ktp. Nu, sume kaj resume, mi eksciis, ke li havas ĝuste la saman kormalĝuston kiel mi, kaj ke tiu kuracilo efikas tute bone al li. Mi demandis de la ĉina kursestro: ‘Kiu stas tiu sinjorino?’ Kaj li diris: ‘stas sinjorin’ Gutmanis , la edzino de l’ fama kordoktoro’. Mi do decidis viziti la specialiston, kaj mi rakontis, kion mi aŭdis, esperante, ke li ne pagigos al mi la saman sumon.”

“Kaj kion li faris?” Jano demandis amuziĝe.

“Li aŭskultumis atente, min paroligis, kaj petis de mi la samon.”

“Ĉu vi akceptis?”

“Mi diris: ‘Tamen, sinjoro doktor’, estas multekoste’. Li ĝemspiris kaj diris: ‘Estas laŭtarife, kaj la asekuro pagos’. Kion fari? Mi iris al la Popola Apoteko por la kuracil’, kaj jen la tuta afero.”

“Kaj ĉu la kuracilo bone efikis?”

“Efikis? Verdire, nek bone nek malbone. Mi ne uzis ĝin.”

“Kial do?”

“Mi timis. Finfine la edzino eble stas unu el la komplotantoj. Kaj tiu junulo ... ĉu estis vera konversacio, aŭ koda transdon’ de informo ... Ne, ne. Mi ne sentis min sufiĉe sekura. Tamen refoje mi havis malbonan nokton kun kapriola koro, kaj mi forte hezitis. Dumnokte, se la koro angorigas, oni pretas gluti ion ajn por sin savi ... Mi multe hezitis, sed fine decidis ne.”

“Vi do ankoraŭ havas la medikamenton. Ĉu vi bonvolus ĝin montri?”

Ŝi restis silenta kelkmomente, kun koncentriĝa esprimo. Finfine ŝi stariĝis, iris al meblo, kaj prenis el tirkesto skatolon similan al tiu trovita ĉe Jorli .

“Vi estas bonŝanca, ke mi ankoraŭ ĝin havas,” ŝi diris, mi intencis seniĝi je ĝi.”

“Ĉu vere? Pro kio do?”

“Komprenu min. Kiam mi eksciis, ke tiu junul’ mortis venenita, mi pensis: ‘jen tro riska afero’ kaj decidis ĝin forĵeti. Sed mi estis interrompita, kaj nur nun, kiam vi parolis prie, mi ekmemoris ...”

Nur pene Karal  tenis la vizaĝon senmova. Kun malrapido ŝuldata al la fortostreĉo, kiun li devis fari por regi sin, li diris:

“Mi devas peti, ke vi min akompanu al la policejo.”

“Kial?” ŝi demandis sen eĉ eta emocio.

“Rutinaĵoj,” li mensogis. “Vi baldaŭ vidos.”

“Ĉu la polico partoprenus en la komploto kontraŭ mi?” ŝi grumblavoĉe diris, tamen neniel rezistante lian peton. Ŝi surmetis mantelon. “Piedire?”

“Mia veturilo nin atendas ĉe la trotuaro,” li diris, surprizita ke ŝi ne kontraŭstaras.

Nur en la aŭto li demandis, milde:

“Kiel vi eksciis, ke Paŭlo Jorli  mortis venenita?”

“Nu, ĉiuj scias, ĉu ne ... la gazetoj ... aŭ la sinjor’ en la kurso ...”

Sed neniu gazeto menciis la aferon, kaj neniu kursano, eĉ neniu eksterpolica (krom Ĝoja  kaj Stefano), fakte, sciis ion ajn pri la maniero, laŭ kiu Jorli  mortis. Tio ĉiam restis severe observata polica sekreto.

Dum momento, kiam la veturado ne postulis grandan koncentriĝon, Karal  rigardis sian apudulinon. Mire li rimarkis, ke ŝia vizaĝo sin formas al triumfa esprimo.

“Mi nun memoras,” ŝi bonhumore voĉis. “Mi ĝin vidis el la kartoj.” Ŝi tiel aludis sian ludkartan divenadon.

“Mankis nur tio,” Jano diris al si ĉagrene.

*

La fingrospura fakulo tuj konfirmis, kio al Karal  ŝajnis jam preskaŭ certa: la fingrostampoj sur la medikamentujo estas tiuj de Marta Bolomaj .

Montriĝis, ke la medikamenton, kiun la maljuna virino donis al la polica detektivo, aĉetis Paŭlo Jorli  en apoteko sur Fontabelstrato, laŭ preskribo de d-ro Gutmanis . Sur la ena plasta ujo troviĝis fingropremaĵoj nur de la junulo. Sur la ekstera kartona skatolo, la spuroj, pro la naturo de la materialo, ne estis sufiĉe klaraj por ebligi identigon.

19

“Mi ne kontentas, mi ne kontentas,” grumblis la prokuroreja altoficisto. En lia oficejo kunvenis Karal  kaj leŭtenanto Remon . Jes ja, vi havas motivon: ŝi malamis la knabon, kiun ŝi persekutiĝe rigardis preta ŝin mortigi; vi havas manieron: interŝanĝi la du kuracilskatolojn; vi havas oportunan eblecon: dum la jako pendis enireje, ŝi facile povis interŝanĝi la skatolojn kaj lasi en lia jako la venenitan; vi havas pruvon pri ŝia manipulado: la fingrospurojn sur la ujo de l’ mortigaj kapsuloj.”

“Unue min surprizis trovi tiom da precizaj fingrospuroj,” komentis Jano Karal . “Sed kiam montriĝis, ke estas la ŝiaj, ĉio iĝis klara. Ŝi estas ruza, sed ŝia menso funkcias kiel en la antaŭa jarcento. Ŝi nenion scias pri polica tekniko. Ankaŭ samkaŭze ŝi lasis tiel facile troveblan spuron en la apoteko. Pli moderna menso tiujn erarojn ne kulpus.”

“Jes. Vi pentras koheran bildon. Alia pruvelemento estas neatakebla: ŝi sciis pri l’ veneno, dum por la ĝenerala publiko, eĉ la proksimaj amikoj, Jorli  same verŝajne povis trafi morton akcidentan, aŭ ponardan, aŭ alian. Ĉu estas ia ŝanco, ke ŝi sciis el aliulo pri la venena teori’?”

“Ne,” respondis Jano, “krom se la ĉino raportis miajn demandojn, aŭ la apotekistino. Sed eĉ tio estas vere neprobabla. Ne forgesu, ke ŝi malfidis ĉiun, eĉ la ĉinan kuiriston, pro lia nura ĉineco. Kaj la apotekistinon laŭnome ŝi ne konis. Mi eĉ dubas, ĉu tio sufiĉus por konkludi pri venenado.”

“Mi samopinias,” la altoficisto respondis. “Ŝi ne sciis tion el ekstere. Aŭ ŝi estus dirinta ĝin por sin defendi kontraŭ aresto. Do la kazo preskaŭ ĉiurilate estas kompleta. Kaj tamen io ĉagrenas min, kaj sendube ankaŭ vin, sinjoroj.”

“La elektitan venenon, ĉu ne?” diris la basa voĉo de leŭtenanto Remon .

“Jes. De kie do ŝi prenis ĝin? Kiel simpla kudristino povus havigi al si venenon tiel etkvante produktatan, tiel malfacile akireblan? Tio estas la mankanta er’ en la akuza ĉeno. Sen ĝi ni povas nenion fari. Estas via tasko respondi ĉi tiun demandon, sinjoroj.”

20

Vespere venis Stefano.

“Mi vere estas mirinda detektivo,” li diris.

“Kial?” Ĝoja  demandis, nekapabla subpremi ridon fronte al la komika vizaĝo de la nevo.

Ĉi-lasta okulumis:

“Kio signas bonan detektivon? Ĉu io alia ol nazo? Bona nazo, kapabla sekvi spure la krimulojn, kiel hundo la mastron? Nu, mi pasis sur la Granda Ponto, kaj jen odor’ de cepoj, fungoj, fritiĝanta kokido, saŭco ruĝavina tiklis mian flarilon. Mi sekvis ĝin, salivanta kiel pavlov a hundo, kaj jen mi estas, preta palati mian plej ŝatatan frandon ĉe mia kara onklino.”

Jano intervenis:

“Ĉiam ĝuema, ĉu ne? Nu, nu! Estas malbona preparo al la vivo havigi al junulo senpagan festenon. Mi onkle eduku vin. Vi pagos vian manĝon per informoj.”

Stefano sin turnis al Ĝoja :

“Ne estas viro, tiu ulo, nur informo-spongo. Dilema estas mia situaci’. Miaj vivprincipoj devigas min respekti spongojn, sed miaj edukprincipoj ne allasas kuraĝigon de perversa obsedo. Diru, Ĝoĝoj’, kiel min elturni?”

“Ŝajnas al mi,” ŝi ridetis, “ke al junulo pli konvenas sekvi viv- ol edukprincipojn, kaj ĉiaokaze, je sia aĝo, via onklo staras ekster edukeblo.”

“La spongo do sorbu ĉiun mian informon. Pri kio, Kara- Karal ?”

“Pri Landarte . Li instruas en via universitato. Ĉu vi konas lin?”

“Ho jes! Dadar’ ni lin nomas. Mi sekvas lian kurson pri ‘Enkonduko en la strukturon de la bantuaj lingvoj’.”

“Kion vi pensas pri li?”

“Strangulo. Kontraŭ nia civilizo, kvankam li neniam vojaĝas al Afriko sen magnetofon’, fotoaparato, amaso da skribiloj kaj paperfolioj, plus kredito de la Scienca Esplora Fonduso. Li ŝajnas al mi kompetenta, sed kiu povus lin kontroli?”

“Ĉu ne la afrikaj studentoj?”

“Kiam afrikano fariĝas studento ĉi tie, li scias malpli pri la primitivaj triboj ol eŭropa etnografo. Sed efektive, lingve, Landarte  estas neatakebla. Afrikanoj diris al mi, ke li tre bone parolas almenaŭ la ĉefajn bantuajn lingvojn. Pri la cetero, ili diras, ke li komprenas ĉion fuŝe, kiel ĉiuj blankuloj pri Afriko. Kiel povus esti alie? Ĉu vi imagus iun el Farobel  prelegi korekte pri la sanktavala menso?”

“Ĉu vi opinias lin kapabla murdi iun?”

“Dadar’, murdi iun? Ne. Por murdi oni devas esti ĉu sangobola kaj mortigi la alian dum nesuperebla koler’, ĉu organizita, kaj malvarme plani sian krimon paŝon post paŝo. Dadar’ ne estas sufiĉe varmsanga por iam ajn koleri, kaj li estas tiel ĥaosa en siaj aranĝoj, ke li trafus sin antaŭ ol la viktimon.”

“Tamen, por instrui en la universitato, oni devas kapabli ordigi sian penson!”

“Abstraktaĵojn, ideojn, jes, pli malpli. Kvankam videble vi miskonas la univon; alie, vi scius, ke multaj tie havas tre konfuzajn ideojn eĉ pri la propra fako. Dadar’, siaflanke, kapablas bone verki artikolon pri la amaj metaforoj de zairiaj pigmeoj aŭ simila temo, sed naturo ne dotis lin riĉe sur la praktika tereno.”

“Sed ĉu li povus kunplani la murdon kun iu alia?”

“Sincere, mi ne kapablas vidi en li krimulon. Des pli se temas pri murdi junan laboriston kun kuraĝaj politikaj pozicioj. Riĉulon, eble, aŭ sklav-ekspluatanton, aŭ industriiston, kies operacioj malbeligus afrikan pejzaĝon, aŭ afrikan ŝtatestron, kiu favorus iun afrikan lingvon super malgrandaj dialektoj, minacante tiujn perdigi ... jes, murdanta tiajn ulojn mi povas lin fantazii – kvankam nur kun granda imagostreĉo – sed ne kunlaboranta en krimo kontraŭ Paŭlo Jorli . Ne. Se mia flar’ ion valoras, mi konsilas sekvi alian spuraron ...”

21

La poŝto alportis du interesajn leterojn. La unua estis la respondo de Smarteaj Laboratorioj. Neniu el la koncernatoj en la enketo iam ajn deĵoris en la esploro super ĥalkomfalino. Tamen, necesas ĉion kontroli, kaj detektivo Karal , traleginte la liston, diris al la polica sekretariino:

“ Izabela , vidu, estas iu Elza  Jakubo sur ĉi tiu listo. Ĉu vi scias la fraŭlinan nomon de s-ino Gutmanis ? Ŝi ja nomiĝas Elza , ĉu ne?”

Sed la edzinon de l’ kardiologo oni nomis, en ŝia fraŭlina tempo, Elsa Ŝlojme . Tiu vojo do nenien kondukis.

La dua letero ...

*

“Oj! La dua letero,” Jano diris al sia edzino tiun vesperon, “...mi ne povas kvalifiki ĝin. Mi rompas al mi la kapon super ĝi ekde ĝia ricevo. Nun provu vi. Jen, legu!”

Ĝoja  ĝin prenis kun intensigita sciemo. Ĝi tekstis jene:

Koncernas:  morton de Paŭlo Jorli

Sinjór  Policano,

D-ro Lazár Gutmanis  ne fanfaronas pri la vojaĝo, kiun li faris antaŭ nelonge en Afrík . Eble interesos la polico scii, ke li tiuokaze vizitis tre primitivajn regionojn en Angolo, Centrafrika Respubliko, Kongo, Tanzanio kaj Zairí . Kaj se ĝi farus taŭge sian taskon, ĝi esplorus, kion d-ro Gutmanis  faris en la zairia konsulato ĉefurba pasintan merkredon.

Saluton ricevu de

Zorga Civitán .

“Efektive,” solvorte komentis la edzino.

“Estas pura frenezaĵo,” Jano plende diris. “Krom la krimulo, neniu eksterpolica scias, ke Paŭlo mortis pro afrika veneno. Sendi tian leteron signifas riveli, ke iu krom Marta Bolomaj  scias, ke okazis murdo, kaj kiamaniere. Plie la letero, kvankam strangaspekta, videble estis skribita mane. La policaj skribspecialistoj tiel havos indikaĵon por trovi la sendinton.”

“Kiam ĝi estis poŝtita?”

“Hieraŭ vespere, kio montras, ke ne povus esti sindefenda taktiko de f-ino Bolomaj . Ŝi estis enŝlosita en la polica flegejo tiutempe! Kvankam tia stultaĵo povus esti frukto de ŝia malsana cerbo. Diru, Ĝoja , kio estas via ĝenerala impreso pri la tuto?”

“Ĉio impresas mise. Ne estas facile diri kial. Multaj detaletoj kune, verŝajne.”

Iu sonorigis ĉe l’ pordo. Ĝoja  iris malfermi. Ĉe la unuaj elparolataj silaboj, Jano jam sciis, kiu venas.

“Estis nemanĝeble en la studenta restoraci’,” sonis la voĉo stefana, “mi do pensis: miaj karaj geonkloj, kiujn la ŝtato salajras malavare, kompatos malsatan studenton kaj lin regalos per eta sandviĉo.”

“Kial vi iras al la studenta restoracio? Ĉu juna garaĝisto ne povas vivteni sin?”

“Mi estas nur duona meĥanikisto. Ĉi-vespere estis la vico de la duona studento.”

“Bone, bone, ni manĝigos vin,” diris la detektivo. “Eble eĉ vi povas nin helpi. Kion vi opinias pri ĉi tiu skribaĵo?”

“Ho! Kia eksterordinara skribo! Mi opiniis, ke la sendantoj de sensubskriba leter’ niaepoke uzas vortojn kaj literojn eltonditajn el gazeto, sed ĉi tiu havas alian teknikon. Ĉu li estas paralizita?”

La letero estis skribita inke, kaj la maniero, laŭ kiu la literoj kaj vortoj estis formitaj, efektis tre strange, kvazaŭ la aŭtoro estus maljunulo, primitivulo aŭ infaneto apenaŭ scipovanta skribi.

“Treege interesa por lingvisto-studento, treege interesa!” Stefano daŭrigis streĉatone.

“Jes, ankaŭ la lingvaĵo min tiklis. Kion vi opinias?” Jano demandis.

Pensigas pri parlamenta teksto antaŭ paso tra la lingva sekci’. Rigardu: la uzo de Sinjór  kaj Zairí  kun supersigno estas pure sanktavala. Tamen neniu en la Valo uzus elizion en Afrík  ...”

“Ĉu vere?” demandis la onklo.

“Vi tion scias, oĉjo. Vi jam delonge loĝas ĉe ni. En Sanktavalo, la arto uzi elizion estas tre flegata, eĉ en la plej malaltaj tavoloj de la socio. Ĉe ‘eksplodaj’ konsonantoj – kiujn vi en la ĉefurbo nomas ‘plozivaj’, t. e. p, t, k, b, d, g  – ni neniam uzas ĝin; nur post fluantaj sonoj aŭ vokaloj ni forigas o -finaĵon. La vorto Afrík  kun supersigno estas neeblaĵo. Ĝi signas iun, kiu, ne konanta nin bone, volis imiti nian lingvokutimon.”

“Kial vi parolis pri ‘parlamenta teksto’?”

“Ĉar estas karakterizoj de malsamaj lokoj. La elizio montras al Sanktavalo, sed la forlaso de akuzativo en ‘interesos la polico’ estas tipa pri Farobel . Sanktavalanoj estas tre bone trejnitaj pri akuzativo, male al tiuj sovaĝuloj de Fa...”

“Kiujn vi nomas no-misuloj , ĉar ili misuzas la finan n ,” interrompis Jano.

“Aliflanke, la vorto konsulato  indikas al la ĉefurbo aŭ al ie norde. Kiel en Farobel , tiel ankaŭ en Sanktavalo kaj en la aliaj regionoj, escepte de kelkaj norde, oni dirus konsulejo .”

“Ĉu vi estas tute certa?”

“Onklo! Ankaŭ vi estas certa. Ĉi-parte, ni ne estas snoboj, kaj sekve ŝatas simplajn vortojn. Krome, ni estas inteligentaj, tiel ke kiam iu diras: ‘ La Sekretariejo anoncis ’ aŭ ‘ La Oficejo decidis ’, ni scias, ke agis ne la brikoj, ŝtonoj aŭ betono, sed la koncerna instituci’. Dum vi en la nordo devas diri Sekretariato  aŭ Buroo , time ke via popolo komprenos, ke jen konstruaĵoj ekkapablis paroli aŭ decidi. Ne, ne. Eĉ farobela snobo neniam dirus konsulato .”

“Vi pravas. Tiujn tri punktojn ankaŭ mi rimarkis.”

“Ili frapis ankaŭ min,” intervenis Ĝoja , kiu aldonis: “Sed kiel ilin interpreti?”

“Masko,” Stefano respondis. “La intenco estas maski la devenon de la skribinto. Li timis, ke, sen tiu ruzo, lia stilo lin perfidos.”

“Sed tamen, ĝi liveras informojn pri la verkinto,” Jano diris, “ĉar ni scias, ke ne povas esti persono el malalta socia tavolo.”

“Konsentite,” aprobis Stefano. “Simpla metiisto aŭ kamparan’ el Farobel , Kiŝota  aŭ ĉi tie uzus la propran dialekton senkonscie. La uzo de konsulato  signas iun el la nordo, kiu provas imiti nin, aŭ iun el ĉi tie, kiu havas sufiĉe vastajn kontaktojn aŭ vojaĝajn spertojn por koni la diversajn kutimojn.”

“Tiu letero rompis al mi la cerbon,” plendis la detektivo. “Se ni ne ricevus ĝin, la dosiero forfermiĝus por ĉiam post kelka tempo. Ni pensis, ke Marta Bolomaj  havis, eble antaŭ tre longe, konaton, kiu vivis en Afriko: misiiston, geologon, agronomon, iun ajn aventurulon, kiaj ekzistas en ĉiu familio. La venenon ŝi estus ricevinta de li kaj konservinta longatempe, dum la persekutiĝa strukturo enmense progresis, ĝis ŝi emis mortigi la junulon, kiu simbolis mondon timatan. Kompreneble ni estus serĉintaj, de kie la veneno venis, sed sen granda espero. Nun la kulpo de iu alia evidentiĝas.”

“La sola klarigo estas, ke sendis la leteron d-ro Gutmanis , pensante, ke li tiel fakte forturnos la suspekton,” opiniis Stefano.

“Sed tio estus ege riska!” Ĝoja  rebatis.

“Kaj senutila, ĉar kun aŭ sen ĉi tiu letero, ni intencis funde kontroli la agojn de d-ro Gutmanis  ...”

22

La polico efektive kontrolis, esploris, profundiĝis en detalojn, sed por akuzi d-ron Gutmanis  ne troviĝis sufiĉa bazo.

“Psikologie ne eblas,” Karal  diris al leŭtenanto Remon , resumante la lastajn esplorojn. “Ĉiuj konfirmas, ke d-ro Gutmanis  estas samtempe tre inteligenta kaj tre praktika homo. Li ne enmiksus sin en tian komplikan planon, se li volus murdi propran klienton. Sufiĉus ja, ke li donu al tiu venenan ‘kuracilon’ kaj mem subskribu la permeson entombigi.  Neniu suspektus ion ajn. Eĉ rapida enketo ĉe la konatoj de l’ viktimo pruvus, ke Jorli  fojfoje plendis pro momenteta korohalto kaj koran misritmon. Kaj Gutmanis  estas tro inteligenta por bazi sian planon sur tiel nefidinda persono kiel Marta Bolomaj . Ke li vojaĝis tra Afriko, estas fakto, kaj ankaŭ, ke li vizitis la zairian konsulejon. Sed li havas tre kompreneblan motivon por ambaŭ aferoj. La vojaĝon li faris kun grupo da kuracistoj, kiuj interesiĝas pri etno-tradiciaj manieroj kuraci, kaj li iris al la konsulejo por informiĝi pri bofrato lia, kiu praktikas medicinon en izola loko zairia, kaj pri kiu li ne havis novaĵojn jam longe. La konsulejo konfirmis la aferon sen ia problemo.”

“Ĉu povus esti lia edzino?”

“Kion ŝi profitus el tia akuzo? La edzo estas ŝia monprovizanto, kaj ili relative bone akordas. Krome, la letero atentigas pri li, do ankaŭ pri ŝi. Motivon nek la edzo, nek la edzino havas. Ke Paŭlo ŝin incitis kaj allogis samtempe tamen ne sufiĉus. Ŝi vidis lin nur unu fojon semajne apenaŭ kelkajn monatojn. Li ne estis ŝia amanto, kaj ŝi ne deziris intiman rilaton kun li, eĉ se ŝia tro sentema koro kelkfoje bategis pro lia beleco. Ne pro tio oni murdas.”

“La letero estis manskribita, sed kio pri la koverto?” demandis la leŭtenanto.

“Tajpita. Sur skribmaŝino de la Gigant-magazeno. Ili havas kelkajn elmontratajn skribmaŝinojn. Iu ajn iras tien kaj tajpas. Ni pridemandis la vendistinojn, sed ili diris, ke estus neeble rekoni iun. Estas tro da personoj, kiuj venas, pasas, provtajpas kaj foriras sen ia demando.”

“Kion konkludas la fakuloj pri la skribmaniero?”

“La leteron la verkinto skribis anserplume, kiel en malnova tempo. Ili pensas, ke li tenis la plumon per la dekstra mano, sed ĉi-lasta ne moviĝis mem, ĝin gvidis la maldekstra, tenante ĉu la dekstran manon, ĉu la dekstran brakon. Ĉar la dekstra mano ne premis la paperon, ĉiuj kutimaj personaj detaloj, kiujn vidigus mikroskopa studo, ĉi-kaze ne aperis.”

“Kion diras la maljunulino. Ĉu ŝi neas plu?”

“Jes. Kaj kun granda konvinko ŝi asertas, ke ŝi eksciis kartodivene pri la venenado de Jorli . Pri la fingrospuroj ŝi havas neniun klarigon, kvazaŭ tio ne povus esti serioza afero. Ŝia menso ne konformas al la ideoj de nia scienca jarcento.”

“Kion pri rilato kun Afriko?”

“Nenion, neniu parenco aŭ amiko iam ajn iris tien. Ŝi ne konis afrikajn studentojn, aŭ etnografojn, aŭ misiistojn. Se konsideri ŝian socian devenon, tio ne mirigas. Ni estas certaj. Ni ĉion kontrolis.”

“Kion do vi faras por solvi la enigmon, kiamaniere ŝi akiris la venenon?”

“Rutinon. Ni serĉis ĉe la parencoj, najbaroj, amikoj, k. s., kaj eliminis ĉiujn. Krom tio estas du eblecoj: la kurso de ĉina kuirado, kaj la kartodiveno. Ŝi havas rendevulibron por la kartodivenaj klientoj. Bedaŭrinde multajn nomojn ŝi skribis ne tute, ĝenerale estas nur la komencliteroj. Pri tio iom nin helpas la kvartalaj policistoj: ili bone konis ŝin, kaj havas kelkan scion pri la klientaro, ĉar la policejo troviĝas tre proksime. Tamen, estus interese havi kompletan liston.”

“Jes, eble vi havos ŝancon, se vi sukcesos koni ĉiujn konsultantojn.”

“Ni ne havas alian eblecon, krom, eble ... “ Jano abrupte interrompiĝis.

“Krom eble?” ripetis Remon .

“Ĉu vi permesus, ke mia edzino vizitu ŝin? Ŝi estas psikologino, eble sukcesos paroligi ŝin pli bone ol ni. Ŝi povus diri, ke ŝi venas por kartodivenado.”

“La maljunulino suspektos.”

“Vi ne konas Ĝojan!”

“Ho jes, mi konas ŝin. Se iu povas paroligi f-inon Bolomaj , tiu estas via sinjorino. Konsentite. Ĉiaokaze – li okulumis amike – mi supozas, ke Ĝoja  scias ĉion pri la kazo.”

“Ŝŝ!”

“Se ŝi aŭ ŝia nevo diris ion al iu, kaj tiel disvastiĝis la informo, ke Paŭlo estis venenita, nia kariero suferus teruran baton.”

“Mi tion perfekte konscias, sed ne havas eĉ timeton.”

“Bone! Ŝin gvidu fortuno!”

23

Laŭ decido juĝista, Marta Bolomaj  estis translokita al psikiatria hospitalo. Tie ŝin vizitis la edzino de Karal .

“Mi vidis vian anoncon en Tribún ,” ŝi komencis, “kaj provis vin renkonti, sed ... Dank’ al via pordistino mi fine vin trovis en ĉi tiu hospitalo.”

La loko belegis. Ili troviĝis en ĝardeno plena je ĉiuj printempaj parfumoj. Antaŭ ili etendiĝis herbejo kovrita de lekantetoj. La benko, sur kiu ili sidis, staris kaŝite de tre maljuna kverko, tra kies branĉoforko videblis, iom malproksime, sed tamen spirhaltige bela, la Blureva lago. En tia dibenata tago, ĉi-lasta pli ol iam pravigis sian nomon: revige blua ĝi estis senkonteste.

“Kiel vi nomiĝas?” demandis la maljuna virino.

“ Ĝoja  Farnadzo,” respondis la alia, uzante la fraŭlinan nomon.

“Farnadzo? Ĉu hazarde vi ne devenus de Altafago?”

“Efektive, tie profundas miaj familiaj radikoj.”

“En Altafago mi havis gekuzojn. Jes. Pluraj Farnadzoj vivis tiuregione. Unu estis forĝisto. Kia fortikulo! Li svenigus ĉevalon per bato de l’ nuda man’. Mi bone memoras lin. Sed vi estas tro juna por lin koni. Bela vilaĝo, Altafago. Mi ŝatus tien reiri foje.”

Dum silenta minuto, ŝiaj okuloj perdiĝis en memorojn.

“Ĉu vi povus kartodiveni por mi?” iom timeme demandis Ĝoja .

“Kartodiveni? Nu, nu, vi venis por tio, ĉu ne? Aŭskultu, kara, mi ne povas. Ial nuntempe mi ne povas. Oni bezonas specialan staton, vi sciu. Kaj ĉi tie, ĉio estas tro malsama ... Mi sentas min laca, ege laca. Ili metis min en hospitalon! Kvazaŭ mi estus malsana. Pli sana kaj prudenta ol multaj mi tamen estas.”

“Vi aspektas bonfarte, tio estas vera,” komentis Ĝoja .

“Bonfarta, kaj bonkapa! Sed estas komploto. Eĉ la polico kunkomplotis por min tiri el hejme. Mi ne plendas. Ĉi tie estas bonaj manĝoj, bela parko (ĉu vi vidis la lagon trae?). Tamen mi emas esti sendependa. Aliflanke, sola kontraŭ komplotantoj, kion mi povus fari?”

Ŝia rigardo pasis super la okulvitroj, metitaj malalte sur la nazo. La vizaĝo tiel ricevis komikan aspekton, kiu tute ne kongruis kun komplota atmosfero. La okuloj, nun fiksitaj al Ĝoja , plenis je inteligento.

“Strange,” ŝi diris, “vi iom similas al Hektór  Farnadzo. Tamen Farnadzo stas la nom’ de via edzo.”

Dum sekundo, Ĝoja  kulpmiene rigardis sian edzoringon, sed ŝi tuj sin regis kaj elturnis:

“Mi edziniĝis al iu samnoma, verŝajne tre malproksima kuzo. Sopire pri la hejma vilaĝo, sendube.”

“Ankaŭ Hektór  Farnadzo stis bela. Li ...”

“Estis mia avo,” Ĝoja  mallaŭte diris. “Vi do trovis lin bela, ĉu?”

“Jes, bela. Sed vire bela, ne kiel tiu alia ...”

“Kiu?”

“Beluleto, pro kiu mi stas ĉi tie. Mi ne klarigos al vi. Stus tro komplike.”

“Li estis vere bela, ĉu?”

La maljunulino rigardis antaŭ sin. Laŭŝajne, ŝi duonforgesis la ĉeeston de Ĝoja . Trankvile ŝi daŭrigis:

“Li havis la belecon de l’ diablo, kiel diradis mia kliento. Tio stis tute ĝusta. Diabla beleco. Mi kvazaŭamis lin, ĉar li stis bela, gaja, sprita, kaj alifoje malfeliĉa, senkuraĝigita, tiel laca, ke tio vekis kompaton. Patrinan kompaton. Mi kvazaŭamis lin. Sed mi lin malamis, ĉar li volis ĉion detrui, bruligi la domojn, la magazenojn, mortpafi la Di-kredantojn. Li komplotis kun tiu alia pseŭdo-fortulo. Ne kiel via praonklo André  Farnadzo, kiu fortis virbove. Ne. La alia stas teatra fortulo. Ĉio ŝajna. Sen vera energi’.”

Aŭskultante kun streĉita atento, Ĝoja  mense notis, ke iu kliento de Marta Bolomaj  konis Paŭlon Jorli n. Por la enketo gravus scii, kiu. Sed rekte demandi verŝajne vekus suspektojn, kiuj povus instigi al falsa diro aŭ eĉ al rifuzo paroli plu. Ŝi do decidis fari poste diskretan demandon.

La maljunulino eligis profundan ĝemspiron kaj daŭrigis:

“La beleco de l’ diablo. Estis tute prave. Li logis min per io anĝela survizaĝe. Ho, kiom li logis min! Sed lia parolo stis infera. Detrui, detrui, detrui. Fajro, fajro, fajro. Kaj malamo. Nur tiavorte li parolis. Kaj mi sentis, ke mia koro tremas, ke mi ... ke mi volus protekti lin, kiel ŝafidon oni emas defendi. Jes, mia koro tremis. Mi sciis, ke li komplotas. Mi aŭdis, ke li planas revolucion. Mi aŭdis per propra orelo. Kaj li igis min senti amon, teneron, kompaton al li. Diabla beleco. La diablo stis anĝelo, ĉu vi scias? Anĝelo, kiu rifuzis Dion. Tiu knabo stis nehoma. Anĝelo, kiu kraĉis al Di’. Ĉu tion vi elportus? Kiu sankora tion elportus? Tial mi likvidis lin. Laŭ lia principo: likvidi la aliulon, antaŭ ol tro malfruas. Stis facile interŝanĝi la skatolojn ...”

Ŝi haltis, ĉiam plu reve rigardante la pejzaĝon. Kaj subite ŝia esprimo ŝanĝiĝis kaj ŝi turnis al Ĝoja  samtempe serenan kaj humuran vizaĝon.

“La polico ĉion scias. Sed kiam ili demandas min, mi neas,” ŝi eligis etan ridon, kvazaŭ la ideo ŝin amuzus. “Mi neas, estas ludo. Mi scias, ke ili scias. Sed ili ne scias, ke mi scias, ke ili scias prave. Ili dubas. Tio stas mia forto, mia supereco: ili dubas, kaj mi havas certecon. Sed sufiĉe pri tio. Mi konfidis al vi, ĉar vi memorigas min pri Hektór  Farnadzo. Farnadzo el Altafago ne povus sti komplotanto, ĉu?”

“Kiel oni povus deziri al vi malbonon?” Ĝoja  diris kun aŭdebla sincereco.

“Tion vi ne povas imagi, ĉar via koro estas pura. Sed ve! Se vi nur scius ...”

Ŝvebis momento dense silenta.

“Ĉu multaj personoj vin konsultas?” Ĝoja  demandis, taksante favora la momenton.

“Ho jes,” Marta respondis kun videbla fiero. “Ili ĉiam miras pri mia kapablo tiom scii el la kartoj.”

“Kiaspecaj homoj?” diris Ĝoja , esperante, ke per tiuj du vortoj ŝi sukcesos ricevi kelkajn utilajn informojn.

“Ĉiaspecaj,” klarigis la alia. “Riĉaj kaj malriĉaj, inteligentaj kaj stultaj, multaj, pri kiuj vi neniam aŭdos, kaj kelkaj bone konataj en la urbo. Ĉu vi aŭdis pri Prof. Birnbaŭm ? Li min regule konsultas. Amuze, alia ulo, kiu min ankaŭ konsultadis, kvankam tute ne parenca al li, havas vere similan aspekton. Sen miaj okulvitroj mi ilin konfuzus! Fervojisto li estas, laŭnome Kiŝ . Li venigis al mi multajn klientojn: vitriston Rubor , butikistinon Petretan, kaj bravan dikan Karmone n, ankaŭ fervojiston. Iu f-ino Hari , sekretariino, parolis pri mi al sia mastro, riĉulo Agarjan , kaj ankaŭ tiu nun min vizitas regule. Vi konas la nomon, ĉu ne? Li estas bone konata, kiel aliaj el miaj konsultantoj: firmaestro Ervin , eksdeputito Durivér , aktoro O-...”

Dum Marta Bolomaj , kun la videbla ĝuo de iu sin gratulanta pri la propra sukceso, elbobenis liston ŝajne kompletan (eble eĉ pli riĉan, ol vero postulus!), okazis al Ĝoja  unu el tiuj travivaĵoj, kiujn teoriaj mensoj povus trovi eviteblaj, sed je kiuj fakte abundas la vivo reala: dum momento ŝia animo estis skuata de sovaĝa ŝtormo, en kiu fiero, memoroj, ĝojo, timo, pensoj, deziro kaj panika sento interkoliziis en vasta karambolado. Ĉio ĉi komenciĝis per la plaĉa konscio, ke la maljunulino efektive citis nomojn. Sed baldaŭ enŝteliĝis pensoj fiera: “estas grave por la enketo” kaj bedaŭra: “domaĝe, ke mi ne povas noti”. Ĉi-lasta naskis timon: “se mi ne sukcesos ĉion memori, kion diros Jano?”, sekvatan de pli kaj pli streĉa traserĉo de la iamaj psikologiaj studoj: “Kiam mi studis memoron, ni faris eksperimentojn pri la mensa konservo de listoj de sensencaj silaboj. Konkludo estis, ke el tia listo oni memoras plej bone la unuajn kaj la lastajn erojn. Mi do koncentru mian atenton sur la mezajn ...”. Tiam venis paniko: “Ej! Anstataŭ aŭskulti ŝin, mi pensas pri teoriaĵoj! Kion ŝi estis diranta?”

Efektive, dum la ĉi-supraj sentoj kaj pensoj ŝtormis perturbe, la ekskudristino disvolvis plu la nomaron, kiun Ĝoja  perceptis kvazaŭ malproksiman, periferian zumadon, el kiu reeĥis malesperige en la menso nur areto da sensencaj silaboj.

“Stulta mi estas,” Ĝoja  koleris kontraŭ si, “mi perdis unikan okazon”. Sed, kun la filozofeco de homo, kiu konas la propran malforton, kaj el ĝi dramon ne faras, ŝi tuj retrovis sian ekvilibron. “Ba! Pli poste venos alia okazo...” ŝi pensis trankviliĝe.

Marta Bolomaj  dume parolis plu:

“Mi trovas vin plej aminda, mia kara,” ŝi diris, “sed tamen al mi estus neeble. Mi sentas, ke mi ne povas nun kartodiveni. Tro da emocioj mi havis lastatempe. Eble alian fojon?”

*

Sed alia fojo ne estis. Veterŝanĝo alportis subitan malvarmon. F-inon Bolomaj  kaptis pneŭmonio. Ŝia maljuna korpo ne vivis “trae”, kiel ŝi estus dirinta. Laŭ la opinio de la flegistinoj, ŝi ne vere deziris vivi plu. Ŝi forpasis serena.

24

“Venontfoje, uzu magnetofonon,” Jano diris incitete.

“Ne, ne, ne kaj ne! Tio por mi estus krimo,” Ĝoja  indignis. “Sanktavalo eble estas la sola region’ en la mondo, kie oni respektas la Homan Personon” – la grandliteroj percepteblis en ŝia tono – “kaj tia ĝi devas resti. Surbendigi la parolojn de iu, kiu ne suspektas vian faron, estas ... estas ...” ŝi ne trovis la vorton, “nu, mi kontraŭas plej firme. Estas hontinda trompo.”

“Sed vi diris, ke vi edziniĝis al kuzo. Ĉu tio ne estis trompo?”

“Grrr!” ŝi respondis kolere.

Li amis ŝin koleran. La okuloj brilis, la nazo tremetis kaj en la bele formitaj lipoj desegniĝis streĉo tiel intensa, ke impresis, kvazaŭ trapasos fajro. Sed ĉefe la digna relevo de la brusto, la firma tonuso de la tuta korpo vekis lian aman admiron. Vidi ŝin kolera, li pensis, estas kvazaŭ konkrete percepti fabelan koncentriĝon de energio. Ĝi enhavas kosman dimension.

“Ne estas same,” ŝi provis sin defendi. “Mi diris, ke mi radikas en Altafago, kaj tio estas ver’. Mi diris, ke mi estas nepino de Hektór  Farnadzo, kaj tio estas ver’. Mi diris: ‘kiu povus deziri ion malbonan al vi?’, kaj tio estis vere miaj penso kaj sento, ĉar mi trovis ŝin tre kara. Mi devis iom ruzi, efektive, kaj preferus ne, ĉar mi abomenas trompon. Sed inter tia eta-eta mensogeto kaj la spiona uzo de magnetofon’ estas sojlo ne surpasenda. Se oni komencos tiel surbendigi senaverte, post kelka tempo oni aŭskultos privatajn konversaciojn ĉe telefono, aŭ malfermos leterojn en polica oficej’. Tiel naskiĝas policaj ŝtatoj diktatoraj.”

“Ne koleru, kara, ĉu vi ne vidis, ke mi incitas vin pro la plezuro rigardi la fajron de via animo?”

“Stultulo!” ŝi respondis, duonkolere-duonindulge.

“Vi radias kosman belecon, dum vi koleras, kaj mi amegas vin tiam; sed se daŭras tro longe, mi ne ŝatas.”

“Ĉu vi ne povus amegi min, eĉ kiam mi estas trankvila?”

“Jes, certe, sed, vi scias, iom da vario, tio spicas.”

“Nun, pro via incita ludo, mia pensoĉen’ estas des pli definitive rompita.”

“Nu, estus nehome postuli, ke vi memoru tian liston da nomoj. Ni eĉ ne scias, ĉu ŝi ne fanfaronis. Vi menciis Birnbaŭm , Kiŝ , Rubor , Durivér . Se aliaj revenos al via konscio, notu ilin. Se ne ... Nu, nu ... Mi provos ne bedaŭri la mankon de sonbendo.”

*

Jano malbone dormis. La sonĝo efikis turmente. Li sentis ion, serĉis, palpis, ne trovis. Voĉo virina ridaĉis ripetante: “Ĝin faris tiu, kiu per ĝi profitas ... ĝin faris tiu, kiu per ĝi profitas ... ĝin faris tiu, kiu per ĝi profitas ... hahahahaha!” Kaj li sentis sin bubeto mokata de rondo el knabinoj. Poste la knabinoj venis al li kun pleto, sur kiu prezentiĝis abundaj beraroj. “Vinberoj, vinbero, vinber’...” ili diris, kun la sama moka rido. Sed kiam li volis kapti la fruktojn, la knabinoj fuĝis for, dum reeĥis longe en li, kvazaŭ mistika melopeo, la konstante ripetata trivorto: “vinberoj-vinbero-vinber’, vinberoj-vinbero-vinber’...”

*

En preskaŭ ĉiu enketo de Jano Karal , okazis nokto, kiam li faris speciale vivajn sonĝojn, ĉirkaŭatajn de neordinara etoso, kun impreso, ke gravas memori kiel eble plej multe da detaloj.

Kutimo establiĝis ĉe la geedzoj tiurilate: tuj kiam estis oportune, Jano rakontis sian sonĝon, kaj Ĝoja  lin helpis pritrakti ĝin. Tiun pritrakton ili nomis “akuŝado”, kaj ĝi efektive ĝenerale kondukis al interesaj ideoj.

Laŭ Ĝoja , sonĝo havas plurajn signifo-nivelojn. Ekzemple en la ĵus farita de Jano, ŝi rekonus, kiel unuan nivelon, memorojn el infanaĝo: sentojn de eta bubo malsupera al pligranduloj aŭ malkontenton de knabo, kiu ne povas ĝui tuj, kion li deziras. Oni ankaŭ povus vidi, kiel alian nivelon, la malagrablan senton de l’ plenkreska detektivo provanta sensukcese solvi misteran problemon. Sed – kaj pro tio Ĝoja  volonte rolis kiel akuŝistino – oni ankaŭ povas distingi nivelon de problem-ellaboro.

“Ŝajnas, ke vi ne sufiĉe atentis la profitanton, en tiu ĉi enketo,” ŝi afable diris. “Via dorma konscienco tion riproĉas al via taga rolul’.”

“Efektive, nun, kiam vi diras tion, mi ekkonscias, ke en mia pensa serĉado pri l’ krimulo, mi zorgis praktike nur pri personoj ne kun materia, sed kun senta  motivo: amo, ĵaluzo, samseksemo, aŭ kun politika  . Tiaj motivoj ofte agas reale. Ĉi-kaze, Marta Bolomaj  mem konfesis al vi, ke ŝi mortigis Paŭlon pro duobla timo: timo al li pro komplotado, timo al la propraj sentoj, al la fakto senti sin logata al neakceptebla junulo. Sed mi efektive ne pensis, ke iu povus ricevi pure materian gajnon el la morto de Jorli . Unuavide, tio ŝajnas neebla. Sed povas esti, ke mi ne sufiĉe konsideris tiun eblon.”

“Alia eblo, kiun vi ĉifoje tute ne konsideris, estas ĉantaĝo. Ĉu ne povus esti, ke Paŭlo Jorli  ĉantaĝis iun, pri kiu li sciis ion kulpigan, kaj tiu decidis ĉesigi lian vivon?”

“Tion mi pripensis, sed mi forĵetis la ideon: se Paŭlo ĉantaĝus, li ricevus monon, kaj tiu mono estus ie. Materie li ne estis tre sukcesa homo.”

“Ĉu li ne donus la monon al sia revolucia grupo?”

“Eble, jes. Ni eksciis, ke tiu aŭ alia agado, verŝajne farita de lia grupo, postulis pli da mono ol ĝi normale havus. Ĉu vi pravus, finfine?”

“Kaj kion signifas por vi ‘ vinberoj ’? Estas ja vinberoj, kiujn vi provas kapti sensukcese en la sonĝo.”

“Vinberoj? Mi havas neniun ideon. Vinbero estas bero por vino. Sed tio elvokas nenion, kvankam ... Ideo trafulmis tra mia cerbo, sed mi tuj perdis ĝin. Incita afero. Nu, mi esperas, ke mi retrafos ĝin pli poste. Ĝi ŝajnis valora.”

25

“Leŭtenanto Remon  petas vin iri tuj al lia oficejo,” Izabela  diris, tuj kiam Karal  revenis en la ĉefpolicejon.

Remon  estis, kiel kutime, plej afabla.

“Mi ĝojas, ke vi jam revenis. Mi timis, ke mi devos sendi iun alian, kio ne tre taŭgus, ĉar vi ja okupiĝas pri ĉi tiu enketo.”

“Sendi kien?”

“Al interesa tasko. Ĉu via privata aŭto estas en la korto?”

“Jes.”

“Bone, vi uzos ĝin. Sur la voj’ al Kastelnova, post la fervoja ponto, troviĝas granda benzinejo. Estas sur la dekstra flanko, kiam oni eliras el Valĉefa. Ĉu vi konas?”

“Jes.”

“Laŭlonge de la vojo post la benzinej’ staras vico da platanoj. Je la 10.30 ĉe la tria platano, vi vidos junulon altan 172 centimetrojn, kun nigraj buklaj haroj. Li havos brunan pseŭdo-svedledan jakon, brunan pantalonon, nigrajn ŝuojn. El la jakpoŝo eliĝos ekzemplero de Tribún  . Li havos nigran dikan ledan sakon kaj gitaron, tenos mane kartonon, sur kiu grandlitere skribiĝis VALĈEFA kaj dikfingre veturpetos. Vi ne povas mistrafi lin, ĉar la indiko ‘Valĉefa’ estas absurda por iu, kiu forlasas la urbon. Li konas la priskribon kaj platonumeron de via aŭto, kaj de tiu de Izidoro, sed mi diris, ke plej probable venos vi, ne la kolego. Kiam li vidos vin proksimiĝi, li elmetos la kartonon. Vi haltigos la veturilon. Li venos al vi kaj diros: ‘Ĉu vi povas konduki min al Valĉefa?’ Vi respondos: ‘Al Valĉefa, sendube, ĉu tra Kastelnova aŭ tra Mirjago?’ Li respondos: ‘Stulta mi estas, ne al Valĉefa mi iras, sed al Kastelnova’.”

“Kun tia precizo, ne estas risko trafi iun malĝustan.”

“Efektive. Tion petis li. Li tre timas fuŝon.”

“Bone. Fuŝo ne okazos. Kiu li estas?”

“Trovaĵo de Izabela . Vi petis ŝin trovi manieron ekscii pri la ekstremdekstra grupo, kontraŭ kiu Jorli  fojfoje agis. Ne estis facile. Sed vi konas Izabela n. Ŝi konas ĉiun kaj ĉion ĉi-urbe. Se ŝi ne konas rekte, ŝi konas iun, kiu konas iun, kiu konas iun. Aŭ ŝi scias, kie oni trovos informon pri loko, kie oni trovos informon pri ... ktp. Tiu junulo estas membro de la komitato de Ordo kaj Disciplín .”

Telefono sonis. Antaŭ ol ĝin preni, Remon  rapide vortis:

“Mi ne havas tempon diri pli. Iru. Li klarigos mem.”

*

La vojo al Kastelnova, la fervoja ponto, la benzinejo, la tria platano: jen li estas. “Ĉu vi povas konduki min ... ?” Ĉio okazis laŭplane.

Kiam la junulo sidis en la aŭto apud Karal , ĉi-lasta demandis:

“Kien ni iru?”

“Egale,” diris bela basa voĉo. “Nur gravis, ke neniu sciu, ke okazas kontakto inter mi kaj la polico, kaj ke neniu aŭdu nin.”

“Bone, ni iru direkte al Kastelnova. Mi aŭskultas vin.”

“Ne estos longe. Ĉu vi scias, kiu kaj kio mi estas?”

“La ĉefo ne havis tempon klarigi.”

“Jen. Kiam fondiĝis la faŝisma movado Ordo kaj Disciplín , la ĉi-tiea judaro ektimis. La memoro pri Hitler  kaj liaj similuloj ankoraŭ tro freŝas. Juda organizo do decidis loki iun kiel eble plej alte en la hierarkion de la movado, por informi pri ĉia eventuala plano kontraŭjuda.”

“Ĉu Ordo kaj Disciplín  estas kontraŭjuda?”

“Fakte ne. Almenaŭ ĝis nun. Mi dubas, ke ĝi iĝos tia. Tiu faŝismo similas la nazian nur parte. Sed estas nature sin gardi kontraŭ tia evoluo, ĉiam ebla.”

“Kaj vi...”

“Mi estas la judo, kiun oni sukcesis sekrete elektigi al la komitato. Malagrabla pozicio, kredu min. Mi estas spiono, kun ĉiuj danĝeroj ligitaj al tiu rolo.”

“Jes, mi komprenas. Ĉu vi scias ion pri Jorli ?”

“Nia movado ne prenis lin serioze, ĝis la tago, kiam evidentiĝis, ke lia revolucia grupo havas monon, kiun ĝi kapablas uzi kontraŭ ni. Ordo kaj Disciplín  estas bone organizita, kun mensostrukturoj indaj je polica ŝtato. Ĝi decidis enketi pri tio. Mi resumos al vi la malkovrojn: 1) La grupo de Jorli  estas ligita al internacia organizo de samaj grupetoj; 2) ĝi ricevis monon de tiu organizo; 3) ili funkcias laŭ la sistemo: nur unu persono rilatas kun aliaj ĉeloj, time, ke la sekretoj diskoniĝos; 4) Jorli  estis la peranto kun la organizaĵo; 5) li regule renkontis viron, kiu transdonis al li monon, kaj verŝajne instrukciojn.

“Mi donos tuj al vi fotokopion: folion kun listo, bedaŭrinde nekompleta, de tiuj renkontoj, kaj foton de la koncerna viro kun Jorli ; ilin sukcesis foti unu el niaj enketantoj.”

“Diable! Vi estas pli bone organizitaj ol la polico!”

“Estas ekzakte tio, kion diras niaj membroj. Ili rigardas la policon aro da ripozemuloj, kaj decidis trejni sin por la tago, kiam sukcesos maldekstremuloj kaj demokratia polico disrompiĝos. Eble la polico devus pli okupi sin pri tia grupo, kia Ordo kaj Disciplín .”

“Ne ekzistas politika polico ĉe ni, kaj ni jam havas sufiĉe por fari sen tio. Sed la polica ludo de viaj kamaradoj tre utilas ĉi-kaze. Kvankam la ideo, ke nin helpas faŝista bando al mi ne plaĉas.”

“Ne faŝista bando vin helpas, sed kontraŭfaŝista judo, kiu spionas ĉe ĝi. Sen mi, vi scius nenion. Ĉar ili transdonus nenian informon al la polico, kredu min.”

“Kiel ili eksciis pri tio, ke la grupo de Jorli  estas ligita al pli vasta organizo?”

“Per la fanfaronado de kelkaj anoj de la ‘revolucia grupo’. Ili supozis, pro diversaj faktoj, ke la grupo disponas pli da mono ol tiuj junuloj povus kotizi, kaj iĝis verŝajne, ke Jorli  estas la haviganto. La knaboj, kiuj ŝatas ludi detektivojn, decidis sekvi lin ĉien. Ili asertas, ke ili propraokule vidis la fotitan longharulon transdoni monbiletojn al Jorli .”

“Interesege. Kie ili renkontiĝis?”

“Diversloke. Lokolisto estas sur tiu ĉi folio.”

“ Jorli  do aperis por via movado kiel danĝera. Ĉu eblus, ke Ordo kaj Disciplín  kaŭzis lian morton?”

“Absolute ne. Tion mi scius. Mi sidas en la komitato.”

“Sed aparta membro, proprainiciate?”

“Ne, Disciplin’ en tiu movado estas ne nur vorto, sed realaĵo. Mi ne ŝatas tiun movadon, sed mi povas garantii, ke neniu membro de ĝi iam ajn murdis.”

“Ĉu viaj enketantoj eksciis ion pri la longharulo, kun kiu Jorli  rendevuis?”

“Ne, ili ne sukcesis. Li estas nekredeble lerta por forvojigi sekvanton. Nur spurante Jorli n ili vidis lin kelkfoje.”

*

Karal  lasis la junulon en Kastelnova, ĉar tiu preferis reveni trajne ol riski esti vidata, dum li eliras el la aŭto. La detektivo tre ĝojis. Tiuj informoj malfermis al li novajn perspektivojn.

Reveninte oficejen, li longe kontemplis la foton. Kvankam ĝi ne estis bona, ĉar farita de tro malproksime, Jorli  tuj rekoneblis. Apud li staris viro eble kvardekjara, kun longaj haroj falantaj ĝisŝultre. La trajtoj ne estis facile distingeblaj. “Espereble,” pensis Jano, “la polica fotisto sukcesos fari el tio uzeblan portreton. Tiam ni dissendos ĝin al ĉiuj policejoj kaj ni iam kaptos la ulon, kaj per li multon pli scios”.

Komisiinte la polican fotiston fari sian plejon, Karal  ekstudis la liston de la renkontoj inter Paŭlo kaj la viro longhara. Li komparis ĝin kun la notlibro trovita ĉe Jorli : je ĉiu rendevua dato, la libreto enhavis la horon plus triangulon, pri kiu la detektivo miris komence de sia enketo.

Bedaŭrinde, la lokoj menciitaj sur la listo estis ĉiam tre izolitaj. Estos malfacile trovi vidintojn, kiuj povos doni indikaĵojn taŭgajn por identigi la serĉaton. Oni devos ree fidi al rutino: pacienca serĉado fare de tuta taĉmento da policanoj. Ĝenerale procedo finfine efika, sed longa, longa, longa ...

26

Longa ĝi ne estis, fakte.

Kiel ofte okazas ĉe vere harmoniaj paroj, la mensoj edza kaj edzina trafis sammomente la saman ideon. Tio okazis, dum la detektivo reveturis hejmen. Ĉe-sojle, lin akceptis Ĝoja  kun rimarkinde brila rigardo.

“Jano! Imagu! Mi ekkomprenis, kial mi tiom perturbiĝis, aŭskultante Marta n Bolomaj  ...!”

“ Ĝoja ! ‘Vinberoj-vinbero-vinber’...! Mi opinias, ke mi fine sukcesis kompreni!”

Ŝi rakontis al li, kaj ankaŭ li al ŝi klarigis. Longe ili pridiskutis la aferon tiuvespere, en la plaĉe varma etoso, kiun kuna pensado kreas, feliĉige.

*

La sekvantan matenon, Jano frue alvenis en la ĉefpolicejon. Izabela  sekvis post kelkaj minutoj, jarcente longegaj por la detektivo, kiu malfacile povus, sen ŝi, trovi la foton, kiun li bezonis ...

Ŝi rapide trovis ĝin. Karal  ĝin komparis kun tiu farita de la amatora detektivo ekstremdekstra. Ĉu estis li  , ĉu iu alia? Estis malfacile juĝi, ĉar al la amatora foto precizeco mankis. Tamen ...

Li petis la opinion de la polica fotisto. Ĉi tiu konfirmis:

“Oni ne povas esti certa ... Tamen, se ne estas la sama persono, ili multe similas unu la alian. Kompreneble, la longaj haroj estas nur peruko; se mi kaŝas ilin, rigardu! Ĉu ne estas la sama viro?”

“Probable jes. Eble de la perukvendistoj kaj haristoj ni ricevos certecon.”

*

Leŭtenanto Remon , aŭdinte Karal  raporti pri sia nuna suspekto, decidis organizi multvojan kontrolon.

“Estas relative kviete ĉi tie en la nuna tempo,” li diris. “Pli bone laborigi multajn super tiu kontrolado kaj rapide fini ĉi tiun aferon, ol lasi la tutan laboron al vi. Des pli, ke, se li fuĝus eksterlanden ... Ni ne perdu tempon.”

Li do dividis inter la membroj de la sekcio la diversajn taskojn: viziti la haristojn-perukistojn kaj en Valĉefa kaj en la ĉefurbo; studi la financan aspekton; esplori la pasintan historion de l’ suspektato; ekscii pri lia maniero akiri ĥalkomfalinon; pliprofundiĝi en liaj rilatoj kun Marta Bolomaj , ktp.

Estis grandioza diskomisiado. Oni pridemandis najbarojn, servistojn, dungitojn, amikojn, perukistojn. Oni traserĉis – laŭ juĝista ordono – la bankajn kontojn. Oni informiĝis ĉe vojaĝagentejoj kaj aviadkompanioj. Oni konsultis ĉe la armeo la koncernan dosieron. Oni serĉis gazetojn serĉe al konfirmo pri tiu aŭ alia punkto.

Finfine, oni arestis lin . Sed li indigne deklaris.

“Mi faris nenion neleĝan. Mi tuj konfidos la aferon al mia advokato, kaj tiu submetos al tribunalo mian plendon pri neleĝa aresto kun grava misfamigo.”

Kun supereca mieno li sekvis la policistojn.

27

“Klarigu do detale, sinjoroj,” la altoficisto el la prokurorejo petis kun afabla rideto. Leŭtenanto Remon  gestis al Karal :

“Vi enketis kaj trovis. Estas via rolo raporti.”

Karal  tusetis, prepare al longa raportado. Kvankam ĉio klaris liamense, li ne sciis, kiel komenci.

“Jure, povas esti tikla problemo,” li fine diris. “Sed ĝi ne koncernas min. Ĉiujn dirotajn faktojn ni povas pruvi, sed kiel niaj leĝoj pritraktas tian kazon, pri tio mi tute ne kleras. Jen kiel ni rekunmetis la tutan aferon.”

“Eble la plej gravan eraron kulpis la armeo, kiam ĝi decidis specialigi junan brilan oficiron pri psikologia milito. Ĉi-lasta fako estis vera modo tiutempe. Mi ne scias, ĉu ĝi ankoraŭ gravas nun. Estu kiel ajn, li multe legis kaj studis tiutempe pri la maniero influi la homojn, aŭ ekspluati iliajn latentaĵojn. Ni cetere trovis sur liaj librobretoj tutan kolekton da verkoj pri tiu temo.”

“Laŭ mia ...” (Jano Karal  sin interrompis sekundeton. Li unue intencis diri “edzino”, sed iĝis necerta, ĉu la prokurorejo aprobos ŝian enmiksiĝon) “... opinio, li tiel lernis, ke se oni volas bone farigi taskon, plej grave estas ĝin konfidi al persono kun taŭga psika motivo por ĝin plenumi. Ke, se la psika profunda motivo estas sufiĉe forta, eĉ ne necesas peti  la personon, sed ke eblas lin iom post iom gvidi al la deziro de la celata ago kaj al ties plenumo, tion bone komprenis la iama fakulo pri psikologia milito.”

“La Gigant-magazeno estas, kiel vi scias, la plej malnova ĉiovendejo de Valĉefa. Petro Ervin , post la morto de la familianoj, retroviĝis sola posedanto de tiu grandega magazeno, kies direktoro li ankaŭ fariĝis. Inteligenta, sed diletanta, kaj kun multaj deziroj, kiujn li ne sciis superi, li malbone mastrumis sian posedaĵon. Li ne distingis sian privatan monon de la kaso magazena, kaj kiam li bezonis ion, li simple ĉerpis el ĝi, tiagrade ke, iom post iom, bankroto proksimiĝis neeviteble. Bone konata en Valĉefa, preskaŭ elektita urbestro, li estis unu el tiuj ambiciaj personoj, kiuj ne tolerus malbonan famon. Kiam evidentiĝis, ke lia konto pli ol malplenas, kaj li ne povas repagi impresajn ŝuldojn, li sentis panikon.”

“Por elturni sin el ĝi, li repensis al sia militpsikologia trejno kaj al la posta homstudado, en kiun li siatempe profundiĝis. Kaj psikologie kaj ekonomike, lia kalkulo montriĝis ĝusta. Ekonomike, li notis, ke Gigánt  des pli malprosperas ju pli progresas la vendoj ĉe la sola vere konkura firmao: Alta Turo, pli nova magazeno, kiu, per modernaj metodoj, inteligenta prezpolitiko kaj direktado dinamika, laŭgrade logis al si klientaron antaŭe fidelan al la malnova valĉefa domo. Tiam li pensis: ‘en la nuna situacio ĉi-urbe, se Alta Turoforbrulus, dum du-tri monatoj, eble pli, – antaŭ ol ĝia direkcio povos restarigi la vendadon sur la antaŭa nivelo – ĝia klientaro por multaj aĉetoj sin turnos al Gigánt , kaj tio sufiĉos por replenigi nian kason’.”

“Ni studis la kontojn, kaj tio efektive okazis. Post la fajrego, kiu detruis Altan Turon, la vendado pli ol kvinobliĝis en Gigánt .”

“Sed kiel fari, por ke la flamoj voru konkurantan magazenon, sen riski kompromitiĝon? Ervin  trovis ne stultan solvon al tiu problemo: en tempo, kiam revoluciaj junuloj emas forĵeti la socion, trovi unu kun nestabila psiko, kiun li per lerta psika manipulado iom post iom kondukos al krima fajrigo.”

“Kiel li organizis sian serĉon, ni scios nur, se li foje konfesos. Verŝajne por tiu serĉo li aĉetis (ne ĉi tie, sed en la ĉefurbo: li estis singarda) la perukon longharan, kiu, kaŝante lian kalvecon, komplete ŝanĝis lian aspekton. Li fine trovis la grupon de Jorli  kaj la juna farbisto montriĝis por li perfekta krimperanto. Li aliris lin, sin prezentante kiel delegiton de ia internacia kaŝa organizo revolucia, kaj proponis aligi la jorli an grupon al ĝi, emfazante, ke pro sekurecaj kialoj, ne devus esti kontakto kun iu alia ol li. Post kelka tempo, li komencis doni monon al la grupo, kaj la naiva Paŭlo rigardis tion pruvo pri la aŭtenteco de la internacia organizo, rezonante, ke neniu donus monon por revolucia agado sen partopreni sur iu aŭ alia nivelo en la lukto kontraŭsocia.”

“Ni ankaŭ ne scias, kiel li persvadis la knabon bruligi Altan Turon. Eble li diris, ke tiu estas faŝisma magazeno, aŭ ke ĝi estas simbolo de abomeninda konsuma socio. Restas la fakto, ke post serio da renkontoj kun Paŭlo aperis la ŝmirskribo ‘Bojkotu ĉ-t’, t. e., por ĉiu valĉefano, Altan Turon, kaj iom poste okazis la fajrego, en kiu la magazeno pereis.”

“Paŭlo tiam prezentis per si danĝero. Unue, ĉar li povus al iu paroli pri la instiginto-kuraĝiginto. Kvankam Jorli  certe ne sciis la nomon de Ervin , tamen ekzistis ia risko, des pli ke la knabo, kiel multaj en tiu grupo, esti pli fanfarona ol diskreta. Due, kiu garantios, ke la revolucia flamo ne atingos ankaŭ la Gigant-magazenon? Krome, montriĝis, ke Paŭlon vidis tri atestantoj, kion la gazetoj menciis.”

“Sed kiel seniĝi je Paŭlo prenante sur sin nek riskon, nek respondecon? La sama metodo taŭgis, kaj Ervin  planis ĝin antaŭe. Sammomente kiam li komencis renkontadi Paŭlon, li ankaŭ komencis la vizitojn al Marta Bolomaj .”

“Pretekste, ke ŝi por li kartodivenu, li iradis al ŝi, kaj ni povas imagi, ke li bone pagis ŝin. Estas facile paroligi personon en tiaj kondiĉoj, kaj influi tian malsanan menson per diskretaj aludoj. Konvinki f-inon Bolomaj  pri la danĝero de la junaj revoluciemuloj ne necesis: ŝi tion jam kredis firme. Sed li iom post iom (ni supozas) persvadis ŝin pri ŝia misio bari ilian progreson. Ni emas pensi, ke li foje diris al ŝi, ke Jorli  havas grandegan respondecon en revolucia grupo, kaj ke tiu, kiu lin mortigos, agos liberige por la tuta socio.”

“Mi devas precizigi, ke kiam ni kolektis ĉiujn pruvojn pri Ervin , ni ilin prezentis al Lejla  Gorazdo, la amatino de Jorli . Ŝi furiozis pri la maniero, laŭ kiu okazis la psikoinfluado, kaj donis al ni pliajn informojn. Tiel ni eksciis, ke Ervin  sendis Paŭlon al la kurso pri ĉina kuirarto, pretekste ke li tie foje havos kontakton kun la ĉinaj aŭtoritatoj pere de iu, kies identeco riveliĝos nur post pluraj monatoj. Tiu kurso prezentis por Ervin  du avantaĝojn: la ĉineco allogis Paŭlon, kaj la ejo najbaris al la apartamento de Marta Bolomaj .”

“ Ervin  diris al Marta Bolomaj , ke Jorli  vizitadas tiun kurson. Eble li montris lin al ŝi. Li insistis pri lia ‘diabla beleco’, reliefigante la ‘diablan’ aspekton, kio estis psikologie tre trafa kun persono havanta la mensostrukturon de tiu maljuna fraŭlino. Verŝajne, ĉiufoje kiam li vizitis ŝin por kartodiveno, li pli kaj pli inside encerbigis al ŝi la ideon savi la socion per likvido de l’ defalinta anĝelo.”

“Nun pri la metodo. Dum traserĉo ĉe Ervin , ni trovis tutan dosieron pri diversaj venenoj. En ĝi troviĝis la artikoloj menciitaj de la Internacia Referenca Centro. Ke Ervin  konservis tiun dosieron montras, ke li sentis sin nesuspektebla.”

“Eble vi memoras, ke en septembro lastjara – nelonge antaŭ ol komenciĝis la ĉinkuira kurso – la Gigant-magazeno starigis kun granda reklamado ‘Afrikan Dusemajnon’, dum kiu oni povis aĉeti tie ĉiaspecajn raraĵojn el Afriko. Ervin  mem travojaĝis Afrikon por organizi la aĉetadon de la produktoj vendotaj dum tiu dusemajno. Ĉar li estas konata homo kun multaj kontaktoj, li verŝajne sukcesis viziti la koncernajn tribojn kaj akiri de ili – aŭ de iu blankulo vivanta tie – la uzotan venenon. Ni scias, ke dum tiu vojaĝo li hazarde renkontis d-ron Gutmanis . La du valĉefanoj konis unu la alian laŭvide, kaj ĝojante renkontiĝi tie fore, ili kune vespermanĝis. Tiam Gutmanis  rakontis pri la detaloj de sia veturado, dum Ervin  klarigis pri la baldaŭa ‘Afrika Dusemajno’.”

“Verŝajne Ervin  havis diversajn planojn por la venenado kaj projektis uzi tiun, kiun la cirkonstancoj plej favoros. Se ĥalkomfalino ne estus uzebla, li prenus ion alian. Kiam li eksciis pri la kardia medikamento, li pensis, ke gelatena kapsulo ideale solvus la problemon, kiun starigas la forte perceptebla gusto de ĥalkomfalino.”

“Li tiam komencis inviti Marta n Bolomaj  al sia hejmo, pretekste, ke ŝi kartodivenu. Ĉar la maljunulino multrilate estis komika gasto, en tiu grandburĝa medio, ŝi estis allogo por la geamikoj de familio Ervin . Ni scias, ateste de servistoj, invititoj aŭ familianoj, ke du- aŭ trifoje, Petro Ervin  montris al Marta Bolomaj , kiel oni povas malfermi gelatenan kapsulon por eltiri el ĝi la enan substancon. Li faris tion ŝerce, dirante ekzemple: ‘oni volas glutigi al mi tiun longan gelatenan tubon, sed mi preferas miksi la kuracilon kun mia manĝo’, kaj li aldonis: ‘kompreneble, se estus amara gusto, mi ĝin lasus en ĝi, ĉar kapsulo precize ebligas gluti malbongustan medikamenton sen percepti la guston’.”

“Alian fojon, kiam li invitis ŝin hejmen por kartodiveni al amikoj, li montris al ĉiuj fiere sian kolekton da ‘afrikaj mirindaĵoj’, inter kiuj troviĝis poteto da pulvoro ‘da kiu la enhavo de duona aspirin-premaĵo sufiĉus por sendi homon inferen sendolore per simpla korhaltigo’. Iu gasto tiam spontane kaj sensuspekte komentis: ‘vi devas ne diri tion, se mia edzino volus min murdi, ŝi ŝtelus iom da ĝi, kaj ek! diablen mi forsvenus’. Al kio li respondis: ‘Neeble, vi perceptus ĝin, ĉar la gusto estas treege forta kaj repuŝa. Vi tuj vomus la manĝon aŭ trinkon, en kiu ĝi estus. Tial verŝajne tiu veneno neniam disvastiĝis. Eĉ bestoj ĝin rifuzas’.”

“Tiel agis Petro Ervin . Per subtila penstrudado al malfortaj psikoj, li kondukis unu personon al bruligo de granda magazeno kaj alian al murdo de la unua ...”

Regis impresa silento, dum kiu la lastaj vortoj de Karal  reeĥis en ĉies menso. Fine la oficisto prokuroreja esprimis sian dubon:

“Ĉu vi estas tute certaj? Tiu maniero procedi ŝajnas al mi malfacile kredebla. Ĉu vere oni povas realigi krimon per persono, kiu, eble senscie, fundfunde deziras ĝin?”

“La realo ofte ŝajnas nekredebla,” Jano respondis mildavoĉe. “Pripensu minuton. Ĉu vi nepre forpuŝas la ideon, ke la usonan prezidenton John Kennedy  kaj lian fraton Bob  oni likvidis tiumetode?”

La alta oficisto restis momente silenta, kun rigardo fiksita al Karal . Liaj lipoj rondiĝis por fajfo, sed neniu sono venis. Kuntirante la brovojn, li diris:

“Tamen, Ervin  ne povis havi certecon, ke Jorli  kaj Bolomaj  agos laŭ lia plano ...”

“Ne,” respondis la detektivo. “Tial la tribunalo ne facile verdiktos. Li fidis je ŝanco. Povas esti, ke li antaŭvidis aliajn eblecojn, ekzemple, ke se ne agos Jorli , iu alia faros la saman laboron. Eble li eĉ kontaktis tiun alian personon.”

“Nu, kion, se Jorli  agus, sed ne Marta Bolomaj ?”

“Estis risko. Li preferis, ke li mortu. Sed se ŝi rezistus kaj li ne trovis alian malfortan menson, li igus sin senkulpa dirante – se supozi, ke la polico malkovris liajn kontaktojn kun Paŭlo – ‘Mi faris nenion. Estas tiu junulo. Li estas obsedata pri fajro, toksata de revolucia propagando’, kaj li verŝajne havis ian pretan klarigon pri la rendevuoj kun la junulo.

“Tial li diferencas de la ordinara krimulo. Ĝenerale, murdonto planas sian agon tre detale, por ke ĝi nepre sukcesu. Ervin  kalkulis je ŝanco. Estas murdo bazita sur psikologia probableco. Neordinara, ĉu?”

“Ion vi ne klarigis,” diris leŭtenanto Remon . “Kial li sendis tiun sennomulan leteron?”

“Tiu estas la mistero, al kiu respondon ni ne trovis. Ĉu eĉ li scias mem?”

28

Ĝoja  kaj Jano kuŝis surlite, revuante, antaŭ ol endormiĝi, la diversajn fazojn de la enketo.

“Danku la ĉielon,” ŝi diris, “ke tiu juna juda spiono donis tiujn valorajn informojn. Sen li, vi neniam estus trovinta la kulpulon.”

“Ho jes,” li trankvile respondis. “La konfirmo estus pli komplika, sed ne la enfokusigo de la suspektoj. Kiam mi faris tiun sonĝon, mi nekonscie (aŭ io nekonscia en mi, se vi preferas) jam sciis la solvon. Vi memoras, kion mi diris al vi poste, ĉu ne? Se la trivorto “vinberoj-vinbero-vinber’” estas ripetata, la silaboj er-vin  aperas en sinsekvo. Ne hazarde mi tion sonĝis.”

“Jes, verŝajne ankaŭ mi intuis tion, ĉar lia nomo revenis al mia memor’ tuj post kiam vi raportis la sonĝon. Kiam vi diris ‘bero por vino’ aŭ ion similan, tio frapis min ankaŭ subkonscie. Dum vi estis for, kaj mi preparis la manĝon, mi ripetis al mi tiun esprimon laŭ sanktavala maniero: bero por vin’, kaj tio asociiĝis mense kun la rima nomo Ervin . Mi pense reiris al mia konversacio kun Marta Bolomaj , min demandante, kial mi forgesis precize tiun nomon, dum ĝi estas unu el la plej konataj el ĉiuj, kiujn ŝi menciis. Tiam mi memoris la specialan vizaĝ-esprimon, kiun ŝi havis prononcante ‘ Ervin ’. La egan perturbon, kiun mi priskribis al vi, verŝajne kaŭzis tiu apenaŭ perceptebla ŝanĝeto en ŝiaj trajtoj, kiu eĉ ne daŭris sekundeton.

“Familio Ervin  ja estis tre admirata en mia familio. Mi mem sentis fortan tenton voĉdoni por li, kiam li kandidatiĝis al la parlamento, kvankam liaj politikaj ideoj ne kongruis kun la miaj, nur pro lia famo de bona, simpatia, iel familiara valĉefano. Kiam dumsekunde streĉiĝis la vizaĝaj trajtoj de Marta Bolomaj , io en mia cerbo eksciis, ke Ervin  ludis apartan rolon en ŝia vivo. Sed alia parto de mi rifuzis konsciiĝi pri la konsekvencoj de tiu malkovro, ĉar tio tuŝis la miksajn kaj konfuzajn sentojn, kiujn mi havis al li. Mi tute ne deziris vidi en li krimulon. Kiel lerte homa psiko nin eskapigas el la vido de io, kion vidi ni malvolas! Mi eĉ ne konsciis, ke la mencio de Ervin  faras ion al mi. Mi nur spertis fortan perturbon kun ĉiaspecaj raciecigoj por ĝin klarigi ... Feliĉe, ke dank’ al via revo, mi rememoris pri la timata nomo!”

“Tiu via indiko eble helpis min pli ol la juna judo,” Jano komentis. “Ĉar ĝi suspektigis, ke Marta Bolomaj  pensis pri Ervin  menciante la diron pri la diabla beleco. Kaj tiuj vortoj ja pruvis, ke iu ŝia kliento rilatis ambaŭe kun Jorli  kaj kun ŝi. Tial eĉ sen la konfidencoj de la juda spiono mi enketus pri Ervin , kaj finfine mi ekscius pri la vojaĝo al Afriko, la financaj malfacilaĵoj, la invitoj al Marta Bolomaj , ktp.”

“Kaj se mi ne rakontus pri la esprimŝanĝo de Marta Bolomaj ?”

“Mi tamen esplorus pri Ervin . Mi sonĝis pri “vinber’” kaj pri ‘kiu per ĝi profitas?’ antaŭ ol vi lin suspektis. Tuta nekonscia sintezo de multaj faktoj okazis en mi kaj montris tiun direkton. La fakto, ke oni murdis precize la bruliginton de magazeno, malfacile ŝuldiĝus al hazardo. Kaj la sennomula letero pruvis, ke iu krom Marta Bolomaj  sciis pri la afrikeco de la veneno uzita.”

“Kiel vi klarigas tiun tute nenecesan leteron?”

“Paniko, verŝajne. Subita fortega timo, ke oni ekscios, ke li invitadis Marta n Bolomaj .”

“Tamen ...”

“Eble li eksciis, ke la maljunulino konsultis d-ron Gutmanis , kaj subite memorante la renkonton kun tiu en Afriko, li opiniis, ke jen ŝanco regalas per ideala koincido por misdirekti la suspekton. Ne forgesu, ke li multe fidis ŝancon en la tuta afero.”

“Povas esti, jes,” dube diris edzino.

“Vi ŝajnas nekonvinkita.”

“Mi havas alian hipotezon. Petro Ervin  ne estas malvarma krimulo. Lia maniero procedi pere de aliuloj signas timeman, nememfidan karakteron. Tiaj homoj ofte suferas pro nekonscia profunda kulposento. Krome, li estis edukita en malnova valĉefa familio kun la tuta emfaz’ pri respekto al aliuloj, kiu karakterizas nian regionan kulturon. Tia edukiĝo ne preparas al vivo kun konstanta konsci’ pri krimoj nepagitaj. Eble li ne povis toleri la kulpoturmenton, kaj li – sen scii ĝin klare, kompreneble – deziris, ke la polico lin trovu kaj li pagu sian ŝuldon al la socio. Sed ĉar li ne kuraĝis fronti rekte sian respondecon, li agis kiel por la murdo: li lasis la elekton al ŝanc’...”

“Oj! Vi psikologoj!” diris Jano.

Kaj li estingis la lumon.

GLOSARO

La ĉi-sekvaj vortoj ne troviĝas en Plena Vortaro, aŭ ne troviĝas en ĝi kun la ĉi-sube indikita signifo. La plimulto estas registrita en Plena Ilustrita Vortaro.


kardio


koro, rigardata el medicina vidpunkto


koregrafio:


baletkomponaĵo


merdo:


fekaĵo, (f) aĉa afero (triviallingve)


mg:


mallongigo de miligramo


minuskomplekso:


komplekso de malplivaloro, komplekso de malsupereco (kombinaĵo el sentoj kaj ideoj, laŭ kiu homo neobjektive sentas sin multrilate malsupera al la aliaj aŭ malplivalora ol li devus esti)


pavlov a hundo


hundo de Pavlov . Pavlov  estas la rusa fiziologiisto (1848-1936), kiu eltrovis la kondiĉitajn refleksojn, i. a. studante la salivajn reagojn de hundoj


perceptivo:


kapablo percepti (el percept-  kaj sufikso -iv- , indikanta kapablon)


pilipilio


afrika tre forta pimenta saŭco


poluado


malpurigado de viv-esenca elemento, kiu fariĝas malsaniga por la uzantoj (PIV: polucio )


predo:


ĉio, kion oni kaptakiras perforte aŭ perruze


psikosomata


rilata al la unuo, kiun kunformas psiko kaj korpo


raciecigo


racie kohera, sed fakte malĝusta rezonaĵo, kiun homo senkonscie uzas por klarigi al si ion, kion li malinklinas vidi ekzakte, ĝenerale pri si mem (psikanaliza fakvorto)


spektaĵo


spektaklo


spontana


spontanea


ŝoko


fortega abrupta emocio, kiu lasas homon dummomente senreaga, kvazaŭ senigita je regebla nerva energio


tonuso


muskola tonio; stato de konstanta malforta streĉiteco de vivanta muskolo


univ´, univo


universitato (en la slango de la studentoj)


Rimarkigo

La aŭtoro uzas la vorton ŝati  en la senco, kiun ĝi havas en la parola lingvo, kiam ori diras mi ŝatas kafon , li ŝatas naĝi  (t.e. al mi plaĉas kafo, mi volonte trinkas kafon; li trovas plezuron en naĝado, li volonte naĝas). Laŭ PIV kaj malmultaj lernolibroj tiakaze oni devus diri: mi amas kafon , li amas naĝi . La aŭtoro, kiu multjare uzis esperanton en la kvin mondpartoj, neniam aŭdis  la verbon ami  uzata tiusence, sed oftege aŭdis  en similaj okazoj la verbon ŝati . Verŝajne do okazis drasta semantika evoluo de tiuj du vortoj. La verbon malŝati  li kompreneble uzas en la kontraŭa senco: forte malinklini al io , konforme al la ĝenerala uzado de la hodiaŭa parola lingvo.


Ĉu li bremsis sufiĉe?

Krim-romano originale verkita en esperanto

Verkis: Johán  Valano

Eldono: 2-a eldono

Eldonado: TK/Stafeto Antverpeno, La Laguna  1979

Grandeco: 128 p.

Proksimuma verkojaro: 1978

Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron  sub la plumnomo Johán  Valano.

GLOSARO

Jenaj vortoj ne troviĝas samforme aŭ samsence en Plena Ilustrita Vortaro :


ĉaledo :


montara lignodomo (PIV: ĉaleto; ĉar temas pri vorto originanta en franclingva Svislando, la aŭtoro preferis la formon uzatan de la svisaj franclingvaj esperantistoj)


damne :


malbene, malbeninde (esprimas fortan senton de malplezuro)


frustri :


ne havigi al iu kontentiĝon, kiun li aŭ ŝi atendas (PIV: frustracio)


intui :


instinkte, kvazaŭ senpere scii (PIV: intuicio)


porna :


koncernanta aŭ prezentanta malĉastaĵojn, obscenaĵojn (PIV: pornografio)


1

Stefano rigardis la tegmentojn, sorĉata de la beleco de l’ loko. “Simfonio el tegoloj”, li pensis admire. De tie supre, oni vidis la tutan urbeton, juvelon savitan el la tempo, kiam la homoj sciis harmonie konstrui.

Kvankam, verdire, la monto ne estis tre alta, ĝi ebligis plaĉan birdvidon al la tuta regiono. Stefano okule laŭiris la fluon de Mikva , de ties elmonta apero ĝis la kunfluejo kun Tjazo, kaj li sentis kvazaŭ dankan korvarmon al la prauloj kiuj sukcesis tiel arte ĝin ornami per juvelaj ŝtonpontoj.

Rigardante de supre, oni komprenis la obstinan reziston de la malnovaj loĝantoj al la projekto krei laŭ la rivero larĝan ŝoseon por la aŭta trafiko. Realigi ĝin estus blasfemi kontraŭ multjarcenta disvolviĝo, en kiun miloj da homoj metis nekalkuleblan kvanton da ama laboro, arda kaj arta.

Stefano turnis la rigardon dekstren. Trans Tjazo nun staris ampleksa nova kvartalo, al kies domkuboj personeco mankis. ‘Povus esti ie ajn’, li murmuris al si, kaj gratulis sian sorton ke li trovis ĉambron en la malnova parto de la urbo. Malpli luma, certe, iom malpli komforta, eble, sed tiom pli homa!

La modernan loĝkubaron disduigis larĝa vojo, kondukanta foren al la Minejo. Ekde kiam – antaŭ eble dekkvin jaroj – oni malkovris ercon, la vivo de la regiono ŝanĝiĝis. Por eltiri la minaĵon, oni venigis laboristojn el ekstere, ĉefe siciliajn kaj albanajn, kiuj nuancis la urbon per sia speciala, propra etoso. Neniu precize sciis de kie venas tiuj albanoj, sed Stefano duonkomprenis ke ili fuĝis el la komunista reĝimo Greklandon, de kie ili dungiĝis por la ĉi-tiea minejo.

La okuloj de la junulo revenis al la riverbordo, iom sekvis la arĝentan rubandon de Tjazo, haltis sekundeton ĉe la malnova preĝejo Sankta-Valtero, kaj laŭiris la vojon kiu kondukas al Monto Baruna . Li provis vidi la garaĝon kie li laboras, sed ne sukcesis, kvankam la fakto ke tiu konstruaĵo staras iom izolite, ekster la urbo mem, devus faciligi ĝian trovon. Tamen, je tia distanco, ne estis mirige ĝin maltrafi.

“Kia fabela vidaĵo!”, juna virina voĉo eksonis apude. Stefano turnis sin. Kvinopo da turistoj, spiregantaj pro la kruta vojo, alvenis kun videbla intenco ekstaziĝi. La junulo respondis ridete al ilia rideto, kaj cedis al ili la lokon. Bruaj voĉoj ĝenas ĝuan kontempladon, kaj li cetere jam satigis sian deziron admiri. Li ekpaŝis malsupren.

“Plaĉa urbeto, Valmu ”, li al si flustris desuprante laŭ malglata vojeto. Kaj la voĉo de Leŭtenanto Remon  resonis en lia memoro: “ Valmu  plaĉos al vi, estas urbo laŭ homa mezuro”. Tiklis lian memestimon la konfidenca komisio kiu lin venigis tien ĉi. Li jam kelkfoje helpis sian onklon, polican detektivon Janon Karal , en tiu aŭ alia enketo, sed neniam oficiale. Ĉi-foje la leŭtenanto mem lin petis kunlabori.

“Ni bezonas iun, kiun neniu suspektos pri polica kontakto”, Remon  tiun tagon diris, “kaj via onklo klarigis al mi ke vi ŝatus labori en garaĝo dum la ferioj. Mi povas havigi al vi meĥanikistan laboron en garaĝo kiu situas strategie por enketo, se vi konsentos diskrete kolekti por ni informojn. Temas pri anonimaj leteroj sendataj al fama loka arkitekto. La mastro de tiu garaĝo estas amiko de li...”

Fierige, ĉu ne? Sed se facile estas paroli, konkrete kolekti informojn montriĝas malpli glata afero. Ĝis nun Stefano eksciis eĉ ne unu menciindan fakton. Jes ja, li multon aŭdis pri la urbetaj konfliktoj, la politika rolo de la arkitekto, kelkaj liaj malamikoj. Sed ĉu ion tian deziras la leŭtenanto? La junulo antaŭtimis la tagon, kiam li devos raporti.

La suroj doloris dum li fine haltis por iom spiri piede de la monto. Refreŝiga trinko sentiĝis nepre havinda. Li iris al Granda Placo, kie pluraj trotuaraj kafejoj konkure invitis al plaĉa sensoifigo.

Svarmis turistoj, sed ne tiuj interesis Stefanon. Li plezure rimarkis tablon ĉirkaŭitan de rondo el malnovaj Valmuanoj fordonitaj al seriozkapa diskutado. Li eksidis apude.

Ju pli li rigardis, des pli lin frapis la streĉiteco de l’ vizaĝoj. Ne tiel aspektas kutime aro da urbetanoj dum suna dimanĉa posttagmezo. La Valmuanoj estas famaj pro sia gajeco, kaj similaj tragikaj esprimoj en grandplaca kafejo nepre signis ion nenormalan. Stefano streĉis la atenton.

“Mi konas plurajn kiuj ĝojos pri ĝi”, unu estis diranta.

“Tiuj el Vinstrato?” demandis alia.

“Tiuj kaj aliaj. La popolo ne ŝatas lian projekton. Ĝi tute fuŝus la urban etoson”, la unua respondis.

“Sed la projekto plu ekzistas, eĉ se li mortis”, intervenis tria.

“Mi dubas ĉu liaj partianoj kuraĝos daŭrigi. Necesis lia forta personeco por konvinki kaj por ĉion organizi”, diris la unue parolinta.

Stefano aŭskultis pli kaj pli streĉe. Ĉiu sinsekva komento alportis novajn detalojn. Fine, el tiu konversacio nur unu konkludo eblis: ke ĵus mortis Aleksandro Jendrik , la arkitekto respondeca pri la projekto konstrui larĝan aŭtoŝoseon laŭ Mikva . Ĝuste pri tiu sama gravulo Leŭtenanto Remon  petis Stefanon enketi...

Sed la sekvo tremigis la junulon. Li estis proksimiginta sian seĝon kaj nun ĉion bone aŭdis. La disaj frazoj trafis lin kiel puzleroj, kiujn lia menso klasis interrilatige. Tiel li eksciis ke Jendrik  mortis pro aŭtoakcidento montvoja la antaŭan nokton. Lia veturilo ial forlasis la vojon, falis de alte kaj komplete brulis.

Per si mem tio estis jam impresa. Sed por Stefano la afero des pli seriozis ke la fama arkitekto ĵus lasis la aŭton en lia garaĝo por ordinara prizorgado! Kaj ĉiuj konis lin kiel bonegan stiranton, perfekte konantan ĉiujn vojojn de la regiono. Kiel tia homo povis devojiĝi per aŭto ĵus kontrolita garaĝe? Ĉu okazis io fuŝa? Io rilata kun la anonimaj minacoj?

2

“Jen kiel mi rekunmetis la okazaĵojn”, polica detektivo Jano Karal  klarigis al Leŭtenanto Remon  – ili sidis en la Centra Policejo de la regiona ĉefurbo, Valĉefa , 37 kilometrojn for de Valmu  – “laŭ la detaloj havigitaj al mi de mia nevo Stefano kaj kompletigitaj de la loka polico. Parenteze, mi ne menciis al ĉi-lasta Stefanon kaj la anonimaĵojn. Jendrik  ja rekte venis al vi ĉar li ne ŝatis ke la valmua polico sciu pri tiuj, ĉu ne? Vi do...”

“Tion ni vidos poste”, interrompis Remon , “unue rakontu pri la akcidento”.

“Kiel vi volas. Nu, sabaton matene. Aleksandro Jendrik  kondukis sian aŭton al Ejga -Garaĝo por regulaj kontrolo kaj prizorgado. Estis aranĝite ke li venos vespere repreni ĝin. Li menciis ke li bezonos ĝin por nokta rendevuo en unu el la lignodometoj supre de Monto Baruna ”.

“Nokta rendevuo tie supre? Stranga afero”, ekmiris la leŭtenanto.

“Efektive”, Karal  respondis, “ĉiuj surpriziĝis pri lia senemocia diro tiurilate, sed neniu aŭdacis fari demandojn. La laboro do efektiviĝis, senprobleme”.

“Ĉu ili faris ian specialan riparon?”

“Tute ne. Ĉio estis en ordo. La laborejestro provis mem la aŭton kelkminute veturante, kiel li ĉiufoje faras en tia servado. Vespere je la naŭa proksimume Jendrik  venis kaj oni redonis al li la veturilon. Li estis kun la edzino. Ili ambaŭ foriris en ĝi. La garaĝo situas ekster Valmu , preskaŭ komence de la almonta vojo, kaj tiun vojon ili iris”.

“Kie okazis la akcidento?”

“Inter Eta kaj Granda Baruna j. Ĉu vi memoras kie okazis tiu ŝton- kaj terfalo antaŭ unu monato? Nu, post tio estas ankoraŭ eble ses aŭ sep harpinglaj ĝirejoj, kaj tiam la vojo plonĝas malsupren laŭ forta deklivo, formante komence relative longan rektan linion. Tio estas la parto kiam oni desupras de Eta Baruna  antaŭ ol komenci la grimpadon sur Granda Baruna . Nu, la ĝirejon fine de tiu rekta linio la veturilo misis kaj ĝi falis frakasiĝe”.

“Ĉu iu vidis la akcidenton?”

“Ne, malmultaj tie veturas nokte. Sed la spuroj ebligis kompreni kio okazis”.

“Kiam oni eksciis pri la katastrofo?”

“Dimanĉon matene. Grupo da junuloj, ekskursante supren laŭ la piedvojetoj, ekvidis renversitan aŭton, komplete karbigitan, kiu ankoraŭ odoraĉis je brulo. Ili alproksimiĝis kaj vidis ke ĝi enhavas mortintojn. Ili iris al la ŝoseo, aŭton haltigis kaj petis venigi policon. Komenca enketo rivelis ke la aŭto apartenas al Aleksandro Jendrik . Identigo jam estas farita dank’ al rapidega kunlaboro de lia dentisto, kiu konfirmis, komparante la dentaron kun siaj slipoj, ke nedubende temas pri la arkitekto kaj ties edzino”.

“Ĉu li estis drinkinta?”

“Preskaŭ certe ne. La nekropsio verŝajne konfirmos. La aŭtohorloĝo rompiĝis je la 9-a kaj 33 minutoj. Nu, oni bezonas proksimume duonhoron por iri de Ejga -Garaĝo al la akcidentloko. Krome, la garaĝo estas la lasta konstruaĵo tiudirekte: post la du kruciĝoj kun la vojoj al Gorna  kaj al Larĝamur , la vojo tuj komencas grimpi tra arbaro. La meĥanikisto kiu redonis la aŭton diras ke Jendrik  estis tute klarmensa. Li ne havis okazon trinki alkoholaĵon intertempe”.

“Kia aŭtisto li estis?”

“Bonega, longasperta. Kaj li parkere konis ĉiujn zigzagojn de la valmua montaro”.

“Kiom li aĝis?”

“Kvindek tri jarojn. Ĉu vi pensas pri sanproblemo?”

“Jes. Korkrizo, cerbovaskula rompo, komato diabeta... estas multaj eblecoj”.

“Efektive. Mi ne scias precize kiom nekropsio ebligas malkovri ĉe korpo tiel bruligita, sed ĉiuj tiuj kompreneble estos esplorataj, ankaŭ per rilato kun la kuracisto de s-ro Jendrik ”.

“Ĉu povus esti malzorgo de la garaĝa meĥanikisto? Ĉu eblus ke li ion fuŝis?”

“Mi ege dubas. Des pli ĉar la laborejestro mem kontrolis la veturilon stirante”.

“Se ne agis ia malsana stato, ni necese alvenos al konkludoj pli nigraĉaj”.

“Kongruaj kun la leteroj, ĉu ne?”

“Jes. Ĉu povas esti hazardo ke la ricevanto de anonimaj leteroj mortis en tiel strangaj cirkonstancoj, survoje al tiel stranga rendevuo?”

“Stefano pensas simile, kaj ankaŭ mi. Pro tiuj leteroj krimo aperas pli verŝajna. Sed kiumetoda?”

“Meĥanika intenca fuŝo estas plej probabla. Kion alian oni povus elekti? Ĉu toksadon per produkto kiu post difinita tempo kaŭzas senkonsciiĝon aŭ paralizon? Tio ŝajnas...”

Telefontintado interrompis la leŭtenanton. Kiam, post mallonga fraz-interŝanĝo, li remetis la aŭskultilon, lia vizaĝo plej severis.

“Krimo”, li basvoĉis. “Jen oni informas min ke la aŭtorestaĵo eksplodis dumnokte. Ne povis okazi nature. Iu intence dissplitis la jam fajrotorditan veturilon por malhelpi fakulajn konkludojn. La loka polico sentas sin iom kulpa ke ĝi ne gardis la aŭton, sed tion oni ne povus postuli de ĝi, ĉu? Ili estas malmultaj en Valmu , kaj la afero tamen ege similis al ordinara akcidento”.

“Des pli ĉar ili ne sciis pri la anonimaĵoj”, Karal  aldonis.

“Prave. Kiel dubi nun ke temas pri meĥanika sabotado? Vi iros tien, Jano. Kaj ankaŭ la aŭtofakulo, kiun oni ne povis kontakti hieraŭ ĉar estis dimanĉo kaj li ne troviĝis hejme”.

3

La loka policisto direktis al Karal  paron da tre bluaj okuloj. Li ŝajnis apenaŭ dekokjara, sed probable aĝis almenaŭ dek jarojn pli. Io tre freŝa en la roza haŭto, la mallongaj blondaj haroj, la rekta, memcerta sinteno de viro konscia pri siaj alta kresko kaj larĝaj ŝultroj kvazaŭ disradiis la mesaĝon: “jen mi estas: prava, ĉampiono, kaj kun aŭtoritato”.

“Aleksandro Jendrik  estis amata kaj malamata”, li diris enigme.

“De kiuj?” Jano Karal  demandis.

“Amata de unu duonurbo, malamata de la alia duono. Valmu  dividiĝas en du politikajn opiniojn. Duono de la loĝantaro estas konservativa, duono socialista. La rezultojn de l’ voĉdonoj fakte decidas kelkaj hezitemaj elektantoj”.

“Kaj kie situis Jendrik ?”

“Ne diru simple: Jendrik . Estas du fratoj. Aleksandro estas konservativa kaj volas nenion konservi. Jankarlo estas kontraŭkonservativulo kaj volas ĉion konservi. La sloganoj de Aleksandro estas: futuro, progreso, modernigi. Li estis elektita en la Urban Estraron. Jankarlo, male, estas socialisto kiu batalas por ke Valmu  konservu ĉiun el siaj malnovaj ŝtonoj, en kiuj, laŭ li, kuŝas ĝia ĉarmo. Ankaŭ li estas arkitekto. Li sidas en la Komunuma Konsilantaro, sed ne en la Estraro”.

“Ili do rivalas?”

“Akre. Aleksandron Jendrik  subtenas la homoj kaj firmaoj kun kapitalo, grandparte personoj venintaj de aliloke. Jankarlon favoras la neriĉuloj, homoj kiuj sentas sin “aŭtentaj valmuanoj”, tre korligitaj al la kadro ĉi-urba. Ĉu vi jam vidis jenan afiŝon?”

Li prenis el tirkesto paperon sur kiu legiĝis grandlitere: Vinstrato ne volas morti . Jano streĉiĝis. Li ekmemoris la anonimajn leterojn senditajn al Aleksandro Jendrik . Unu tekstis: “Vinstrato ne volas morti”, alia: “Vinstrato ne mortos”, tria: “Vi mortos pli frue ol ĝi”.

“Kio estas Vinstrato?” Karal  scivolis.

“Strato laŭlonge de Mikva . Laŭ projekto de Aleksandro Jendrik , oni detruus tutan flankon de la strato por fari larĝan ŝoseon. Tio indignigis la stratanojn, kaj ili organizis kampanjon kontraŭ la projekto, kun la helpo de Jankarlo. Ili sentas – pardonu, sentis – al Aleksandro teruran malamon, kvazaŭ tiu volus ruinigi ilian vivon, detrui ilian animon, atenci ion sanktan”.

“Ĉu la fratoj ege malamis sin reciproke?”

“Ne. Ili fakte bone rilatis. Mi pensas ke ili estimis unu la alian. La rivaleco estis politika kaj profesia, tute ne persona”.

“Kaj la virinoj?”

“La edzinoj estis longatempe bonegaj amikinoj. Oni tre ofte vidis ilin kune. Ekzemple, ili kune sekvis kurson pri meĥaniko organizitan de la Klubo Aŭtomobila. Ili eĉ provis aranĝi tian kurson speciale por virinoj, laŭ la principo: ‘virinoj multe uzas aŭtojn nun, ili devas scii pli pri meĥaniko’, sed ili ne sukcesis varbi sufiĉe da inaj amatoroj. Tamen, jam eble unu jaron la du edzinoj ne plu multe interrilatas, kvazaŭ iu streĉo intervenis inter ili. Mi ne scias kial”.

“Kaj ĉu vi havas ideon pri la ama vivo de tiuj du paroj?”

“Neniun. Laŭaspekte, ĉiu formas fidelan paron. Sed kompreneble tiaj homoj, se ili devojiĝas de la rekta edzeca linio, tion faras plej diskrete”.

“Nun pri la katastrofo mem, kion vi povas diri al mi?”

“Pri la eksplodo bedaŭrinde nenion. Ni enketis vane. Neniu spuro. Neniu vidinto. Plasta eksplodaĵo lokita en la regiono de la bremsa regsistemo, laŭ niaj deduktoj. Domaĝe ke ni ne venigis aŭtofakulon antaŭe, aŭ ne gardostaris. La fakulo nun ne plu trovos ion ajn gravan”.

“Kaj pri la akcidento?”

“Tiu akcidento estas tre stranga. Ne pro la loko. Ni policistoj jam plurfoje atentigis la aŭtoritatojn ke tiu loko estas danĝera. La kurbo tro akutas post tiel forta rekta deklivo. Tamen ĝis nun nenio serioza okazis, ĉar estas malmulte da trafiko. Okazis malgravaj devojiĝoj. Junulo foje vundiĝis kolizie kun arbo. Sed por fali abismen kiel Aleksandro Jendrik , necesis pli ol devojiĝo, necesis veturi kelkajn metrojn plu en la veprejo sen povi haltigi la aŭton”.

“Kio impresas vin kiel plej stranga en ĉi tiu afero?”

“Nu, estis bonega stiranto. Li ne drinkis. Li estis, kiom ni scias, sana. Li perfekte konis tiujn vojojn. Kaj la aŭto ĵus estis kontrolita en la garaĝo kiu servis lin dum jaroj kaj jaroj, kaj ĉiam kontentigis lin”.

“Kia estas la reputacio de tiu garaĝo?”

“Senmakula. Kompetentaj laboristoj, bona organizo, taŭga kontrolo de ĉio necesa”.

“Kio estas la opinio de viaj kolegoj kaj de vi pri la katastrofo?”

“Fakte, se oni konsideras ĉiujn elementojn, restas nur unu ebleco: iu sabotis la bremsojn. Ne eblas ĝuste ĝiri tie sen forte bremsi fine de l’ deklivo. Kun nefunkciantaj bremsoj li povis nur forflugi elvoje”.

“Sed ĉu li povis atingi tiun lokon ne bremsinte eĉ unu fojon?”

“Ne, antaŭ ol atingi la montovojon, li dufoje trairis pli gravajn vojojn, kaj ĉe ambaŭ interkruciĝoj estas ‘halt’-signalo, kie li nepre devis bremsi. Sed poste la vojo konstante serpentas supren sufiĉe deklive, kaj eĉ ĉe harpinglaj ĝirejoj sufiĉas malakceli”.

“Interese... Nu, mia enketo videble devas komenciĝi en la garaĝo. Mi tien iros. Dankon pro la multaj informoj”.

Kaj Karal  eliris el la policejo.

4

La polica detektivo ne deziris iri tuj al la garaĝo. Li bezonis promeni en la urbo, sorbi ties etoson, antaŭ ol transiri al punktoj pli konkretaj.

Trankvile paŝante, li ekmiris pri tio ke Valmu on li tiel malbone konas. Ĝi situas ne malproksime de Valĉefa , kie li loĝas kaj kutime deĵoras, kaj estas bela loko, piede de plaĉa arbokovrita montaro. Tamen, kvankam li kelkfoje ekskursis por tago en Valmu , aŭ tie iun vizitis, li neniam restadis en ĝi, kaj lokon oni vere konas nur se oni en ĝi vivas kelkan tempon.

La lumo estis belega. Plaĉa venteto forprenis la troon da varmo kiun sen ĝi sentigus tiu unua semajno de septembro. Estis agrable laŭiri la stratojn sencele.

Li alvenis Grandan Placon. Pulsis tie vigla vivo. La trotuaroj estis plenaj je homoj, jen starantaj, jen rapidantaj, jen irantaj de restoracio al alia zorge studante la menuojn afiŝitajn ekstere. Multaj homfluoj interkruciĝis ĉi tie: turista, dungitula, lernejana, kune kun tiu de la kamparanoj kiuj venis urben kaj atendas aŭtobuson por rehejmiĝi aŭ trinkas lastan aperitivon en trotuarkafejo antaŭ ol reaŭti vilaĝen.

La turistaj grupoj konscience ekzamenantaj la menuojn pensigis Janon pri la horo. Estis tempo tagmanĝi. Sed turista restoracio lin ne logis. Li decidis serĉi ejon vizitatan de lokanoj, malmultekostan establon, kie ĉiu babilas kun ĉiu, kaj la voĉon ne kontrolas.

La malnova kvartalo laŭlonge de Mikva  certe respondas al tiu deziro. Ĉu eble Vinstrato pravigos sian nomon per plaĉa vinlivero? Li tien iris.

Je la barél  da vino  anoncis ŝildo kun malnovstilaj literoj kaj dialekta supersigna skribo tipa pri la Sankta Valo de Tjazo. La loko plenis je bruo, homoj, kaj peza odoro, en kiu cigaredfumo miksiĝis kun frandaj naztiklaĵoj. Kiam Karal  eniris, la konversacioj dumsekunde haltis, dum ĉiu rigardis la alvenanton, sed tuj poste la langoj rekomencis funkcii.

Ĉe neniu tablo troviĝis libera sidloko. Kelnerino rapidanta kun akrobata strukturo el fumantaj teleroj kaj pladoj iel trovis sufiĉe da spiro por flustri: “Vi devos atendi, sidu bufede”. Karal  obeis kaj mendis aperitivon.

Sur la alta sendorsa seĝo apud li sidis maljunuleto, kiu videble jam trinkis pli ol unu glason. Li levis la nunan laŭ “je-via-sano”-gesto kaj ridetis al Karal  bonvenige.

“Vinstrato ne pretas morti”, ĉi-lasta diris kapmontrante la plenplenan ejon.

“Ne plu stas danĝero nun”, dialektis la maljunuleto kun signifoplena esprimo.

“Ĉiuj tion diras”, respondis Jano, “sed tamen estas dube. Ĉu vere la projekto povis tiagrade dependi de ununura persono?”

“Vi ne estas el Valmu , ĉu?” supozis la alia. “Tial vi ne povas kompreni la potencon de la granda Jendrik . Multaj sekvis lin, sed nur sekvis. Dum li estis tie, ili voĉdonis ĉion ajn por plaĉi al li kaj tiri la profitojn. Sed sen li mankos la energio kaj iniciatemo. Ili ne kuraĝos fronti la popolon. Ili estas hordo da lupoj, atakas morde-murde nur se la plej sovaĝa montras la viktimon. Sen ĉefo ili penos forgesigi sin”.

“Ĉu multaj ion perdos pro lia morto?”

“Multaj, nemultaj, kiel scii? Ĉiaspecaj entreprenistoj, havigistoj, industriistoj – la tuta ‘Respubliko de la gajaj sambanuloj’, kiel ni nomas ilin – ...”

Sambanuloj? ” mire interrompis Karal .

“Valmua esprimo, verŝajne. La popolo ilin tiel nomas, ĉar ili sin ban as en la sam a malpura akvo, t.e., profitas el la samaj dubhonestaj entreprenoj...”

“Kaj nun, Jendrik  forpasis. Ege maloportuna morto, por tiu ‘Respubliko’, ĉu ne?”

“Jes, stranga. Ĉiu stas ŝokfrapita ĉi-kvartale. Ĝi tiom similas krimon! Kaj oni tiom fanfaronis ke li morton meritas! Multaj timas ke oni ilin kulpigos”.

“Ĉu vere oni publike parolis pri lin murdi?” Jano demandis streĉe, nekonscie uzante la postprepozician infinitivon tipan pri sanktavala dialekto.

“Ho jes! Sed neniu prenis tion serioze, eĉ kiam elokventis la dika Julio Safir , la drogisto, la plej ekscitita el la kvartalo. Li kondutis kvazaŭ li dirus: ‘Tenu min, tenu min, aŭ mi faros katastrofon!’, sed ĉiuj sciis ke li ne kuraĝus fari ion pli ol malfermadi la faŭkegon fanfarone. Mi ne povas kredi ke iu el la ReVaanoj implikiĝis”.

“Revaanoj? Kio estas revaano?”

“Ĉu vi ne scias? Ano de la organizo Respekti Valmu on , aŭ, laŭ la komencsilaboj, ReVa . Bando de loĝantoj el Vinstrato formis tiun grupon por defendi la belecon de nia urbo. Estas ili kiuj presigis la afiŝojn Vinstrato ne volas morti . Ili kunvenas, paroladas, organizas, sed mi dubas ĉu ili estus povintaj atingi ion ajn, se ne okazus oportune la akcidento”.

“Kial ili ne kapablus sukcesi?”

“Vi konas la specon. Oni kunvenas por frandi kaj drinki, oni vortas kaj vortas, ekzaltiĝas, flame deklaras ke ‘ni ne toleros’..., sed havas neniun veran rimedon ion ŝanĝi, se la ‘Respubliko de la gajaj sambanuloj’ ricevas plimulton da voĉoj en la elektado. Mi konas ilian senefikecon. Rigardu min. Ĉu mi kapablus sukcesigi tian kampanjon? Kaj mi estis unu el la fondintoj de ReVa!”

Li ridis etan gorĝan ridon.

“Ĉu vi ne plu estas?” la detektivo demandis.

“Ne. Mi forlasis la ReVaanojn kiam ili decidis pri sekreto. Pro Cezaro Birman , la ulo de l’ ĉi-apuda librejo; li insistadis ke ĉiuj niaj diskutoj estu nepre sekretaj. Tiam mi ilin adiaŭis. Mi, sekretojn? Neeble. Mi tro ŝatas drinki kaj babili!”

“Domaĝe ke vi ne plu anas. Vi eble povus diri al mi la solvon de la enigmo. Kvankam mi ne estas valmuano, la mistero de l’ falinta aŭto min incitas”.

“Se mi scius la solvon, mi ĝin dirus, ĉar mi estas malkaŝa. Sed eĉ estante ReVaano mi certe ne scius ĝin. Mi konas tiujn homojn. Ili ne estas krimuloj. Kaj se okazis akcidento, ili ĝin ne ĉeestis. Kvankam...”

“Kvankam?”

“Kvankam mi demandas min, ĉu la granda Jendrik  ne iris ilin viziti kiam li plonĝis abismen”.

“Ilin viziti? Sed li alsupris!”

“Jes, precize. Rijoka , la spicisto, havas kabanon supre de Monto Baruna . Komence, ni kelkfoje iris tien por niaj kunvenoj, pasigis tie supre tutan plaĉan dimanĉon. Kial Jendrik  irus tiun vojon dum sabata nokto, se ne por preciza celo kiel tiu?”

Liberiĝis tablo, kaj ambaŭ viroj eksidis ĉe ĝi. Ili tagmanĝis kune, kaj Jano tre ŝatis la konversacion kun la maljuna spritulo, kies okuloj brilis dum li verve priskribis plej diversajn aspektojn de la vivo valmua. Sed – krom la fakto ke la sicilianoj kaj albanoj atribuis al Aleksandro Jendrik  superecan, malestiman sintenon rilate al la fremdaj laboristoj – li plu eksciis nenion interesan por la enketo.

Kiam li eliris el la restoracio, la polica detektivo havis zorgan esprimon. Ĉu la maljunulo ne divenis lian policanecon? Se jes, li eble intence misgvidis lin. Kaj eĉ se ne, ĉu oni fidu lian certecon ke “ili ne estas krimuloj”? Se la ReVaanoj kunkulpus pri la mortigo, la afero ne facile malplekteblus, ĉar kiam pluraj personoj kunkrimas, ili senpene povas aranĝi reton da mensogoj sub kiu ĉiu protektas ĉiun. Aliflanke, kolektiva fi-faro estas malpli facile decidebla ol unuopula krimo, kaj oni pli facile rompas ĉenon da kulpintoj ol malkovras unusolan izolulon. La afero, tamen, prezentiĝis komplika...

5

Ial, Karal  estis surprizita. Eble li atendis streĉan, febran etoson – liamense en garaĝo ĉio ĉiam urĝas – kaj sekve lin mirigis la paca atmosfero reganta ĉi tie. Iu nevidebla ekbruigis motoron akcelante ĝis preskaŭ neeltenebla laŭto. Veturilo staris super fosaĵo, el kiu eliĝis manoj ŝmiraĵnigraj kaj helbruna hararo. Apud la larĝe malfermita pordego troviĝis juna viro kun kapo klinita al motoro. La detektivo lin aliris.

“Ĉu vi deziras ion?” demandis la junulo per voĉo obtuza. Li estis ne tre granda, kun nigraj ondaj haroj, nealta frunto kaj brunaj migdalformaj okuloj kiuj konstante moviĝis. Li ĝentile ridetis.

“Ne ĉesu labori pro mi. Mi havas tempon”, respondis Karal  kun la tono de nenifara gapemulo.

“Min ne ĝenos se mi haltos minuteton”, rebatis la knabo, mane netigante harbuklon kaj tiel lasante ŝmiran nigran spuron sur la frunto. “Kiel mi povas helpi al vi?”

“Mi dezirus ion priparoli kun via ĉefo”, Karal  anoncis.

“La ĉefo? Ĉu la mastro aŭ la laborejestro?”

“Ĉu ili ne estas unu kaj sama?”

“Ne. La mastro estas s-ro Alsjo. Li ne ĉeestas hodiaŭ. La laborejon estras Jobo Fortaroko. Li venos post kelkaj minutoj. Li iris for por provi veturilon”.

“Bone. Mi parolos kun li. Ĉu vi havas multe da laboro?”

“Normale. Sufiĉe por okupi tri laboristojn kaj unu estron. Sed kion vi fakte deziras? Nenion pri aŭto, ĉu? Ĉu vi estas ĵurnalisto enketanta post la fama akcidento?”

“Ne. Polico”, Jano diris, montrante la pruvilon kaj akre rigardante la junulon.

Ĉi-lasta rigidiĝis kaj paliĝis dum ero de sekundo, sed li tuj retrovis sian kvieton.

“Diable!” li simple prononcis. Li komencis diri ion pluan, kiam sonora voĉo malantaŭ Karal  demandis:

“Kio estas, Petro? Ĉu vi povis helpi al tiu sinjoro?”

Jano turnis sin. Staris tie kvardekjarulo kun blua supertuto garaĝista. Mezgranda, li ne tenis sin tre rekte kaj io nesimetria en la vizaĝaj sulkoj impresis preskaŭ ĝene. Neracie, Jano ekinklinis dubi lian veremon.

“Sinjoro Fortaroko, sendube?” li demandis, kaj sin koniginte, li lasis sin konduki al eta fuŝorda kabineto.

Jes, la veturilo bonfartis tiun tragikan sabaton. Ne, neniu el la meĥanikistoj laboris super ĝi post kiam Fortaroko mem ĝin provis ekstere. La bremsoj kaj ĉio perfekte funkciis. Jes estas nur tri da ili. La junulo kun kiu la s-ro policano ĵus parolis – Petro Balgana  –, iu albano – Halim Uŝtari  – kaj juna studento el Valĉefa , kiu tamen metilernis meĥanikon – iu Stefano, Stefano... la familian nomon li ne memoras nun, nur portempe li ĉi tie laboras. Ĉiuj tri aperas honestaj, bravaj laboristoj, ankaŭ konsciencaj. La garaĝo havas bonan reputacion, kaj nekonscienculon s-ro Alsjo, la mastro, ne tolerus.

S-ro Aleksandro Jendrik  lasis la aŭton je la 8-a matene. Li reprenis ĝin nokte ĉirkaŭ la 9-a. Li estis kun la edzino. La garaĝo restas nefermita ĝis la oka kaj duono ĉiuvespere. La laboristoj alterne deĵoras de la 6-a ĝis la fermhoro. S-ro Jendrik  antaŭe telefonis por demandi ĉu eblus fermi nur je la naŭa tiun tagon, ĉar li ŝatus repreni la veturilon je tiu horo, kiam li revenos el trajna vojaĝo. Tute komence, li estis petinta la aŭton por dimanĉo, sed poste li akceptis rendevuon en ĉaledo sur Monto Baruna  sabaton nokte – stranga tempo, ĉu ne?, sed ne taŭgas ke garaĝisto, eĉ scivola, faru demandojn – kaj li petis ke oni gardu ĝin ĝis la 9-a. Ĉar li estas gravulo kaj bonega kliento, persona amiko de la garaĝposedanto, oni ĉiam konsentas tiajn esceptojn por li.

Tiutage estis la vico de Halim  vesperdeĵori, kaj tiu havigis al la arkitekto la veturilon. Kiu laboris super la veturilo? Ankaŭ Halim , kun la helpo de Stefano iumomente. Neniu riparo, nur regulaj kontrolo kaj prizorgado. Post la kontrolveturo, la aŭto staris tie kaj neniu ĝin tuŝis. Tion la tri meĥanikistoj atestas, kaj, kvankam la laborejestro mem tiam estis for ĝis lundo matene, laŭ antaŭa aranĝo kun la mastro, li ne dubas ilian diron.

Ne, Halim  ne konas speciale la arkitekton. Nek Petro, nek Stefano, cetere. Ili vivas en malsamaj mondoj.

La akcidento? Ab-so-lu-te ne-kom-pre-ne-bla. La sola kaŭzo estus ekparalizo de la dekstra kruro. Jes, nur tio komprenigus la nebremsadon. La tuta afero estas malagrabla por la garaĝo, kiu estas tute-tute senkulpa kaj riskas suferi nejustan misfamiĝon.

“Dankon”, Karal  diris fine, “ĉu ĝenos se mi nun parolos kun ĉiu el viaj tri meĥanikistoj sinsekve?”

Jobo Fortaroko plej afable respondis ke ne.

*

Halim Uŝtari  estis granda, larĝaŝultra, kun tre maldika talio. Se la makzelo, la larĝaj manoj dikfingraj, la forta nazo, la torso, kiun oni divenis muskola, kune disradiis fizikan potencon, la intenca rigardo avertis ke la psiko ne malpli fortikas, kaj densa liphararo iel sukcesis konfirmi la ĝeneralan impreson pri naturpura, pli malpli sovaĝa povego. Jano estis duonpensanta ke tian viron oni prefere kalkulu inter la amikoj ol inter la malamikoj, kiam la albano ekridetis. Tio metis sur lian vizaĝon tiom da ĉarmo kaj lumo, ke la detektivo sentis kvazaŭ sovaĝbesto ekcedis lokon al granda infano mildakora. Pli honestan rigardon li malofte renkontis.

“Kion vi opinias pri tiu akcidento?” li demandis.

“Sinjoro”, la albano respondis per malalta, preskaŭ solena voĉo, “tio estas la plej mistera okazaĵo en mia vivo. Mi scias ke tiu aŭto perfekte funkciis. La sinjoro ankaŭ perfekte stiris, klarmensis, konis la vojon. Kiel klarigi? Ĉu sinmortigo? Motivon vi eble trovus, sed kial uzi tian kruelan metodon?”

“Ĉu ne krimo estas pli probabla?” la policano ĉuis, kun akuta atento al la vizaĝesprimo de la alia.

“Mi pensis pri krimo. Sed kiel eblus? Post kiam la estro lasis la aŭton tie”, li gestis al difinita loko en la laborejo, “ĝi tie staris kaj neniu el ni ĝin tuŝis ĝis li reprenis ĝin vespere”.

“Ĉu vi restis ĉi tie la tutan tempon inter la 6-a kaj la fermohoro?”

La albano palpebrumis. Ĉu pli intense ol ĉe normala refleksa faro?

“Jes. Estas konstanta deĵorado”.

“Vi ne eliris, ni diru, eble, kvaronhoron por ion manĝi?”

“Ne. Mi manĝis sandviĉon en la garaĝo mem. La aŭto restis tie la tutan tempon, netuŝata. Mi iris kelkminute necesejen, sed se iu sukcesis enŝteliĝi en la garaĝon kaj ion fuŝaranĝi dum mi nenion aŭdis kaj estis for tiel mallonge, tiu nepre estas supernatura estaĵ’.”

Amuzis Janon la dialekta elizio ĉe tiu fremdulo, kies prononco, kvankam ne tute korekta, tamen imitis la sanktavalan melodion.

“Kioma horo estis kiam vi redonis la aŭton?”

“Mi ne rigardis horloĝon. Jam estis nokto. Mi dirus: la 9-a”.

“Ĉu la panela horloĝeto akuratis?”

“Ne mi kontrolis, sed preskaŭ certe jes, ĉar la estro ĉiam pedante rilatas al la horo, kaj se ĝi ne estis ekzakta antaŭe, li sendube ĝin ĝustigis dum la kontrolveturo. Laŭ la rakontoj kiujn mi aŭdis, la katastrofo okazis ĉirkaŭ la naŭa kaj duono. Kiel la sinjoro havus tempon halti sufiĉe longe por ke iu sabotu la aŭton? Kaj kie? Ne estas eĉ kabaneto inter ĉi tie kaj la loko de l’ katastrofo. La stirmeĥanismo kaj la bremsoj estis bonstataj kiam la estro ilin kontrolis survoje, kaj neniu poste tuŝis la veturilon. Tion mi pretus ĵuri, ĉar mi la tutan tempon restis tie ĉi kaj la aŭto ne estis facile atingebla. Se Petro aŭ Stefano ĝin estus fuŝpalpintaj – estas absurde tion imagi, se oni konas ilin – mi estus ilin vidinta. Ne. Tiu afero ironias al ni kiel karoseria bruo”.

“Ankaŭ al mi”, pensis Jano, kiu dankis la albanon kaj decidis pridemandi la junulon kiun li vidis unue post sia alveno.

6

Petro Balgana  direktis al Jano migdalokulojn ĉiam moviĝemajn. Dum la albano havis tujan, rektan, person-al-personan kontakton, lia kolego ne sentis sin tute hejme fronte al la policano. Li videble estis iomete embarasita.

La demandoj kaj respondoj sekvis unuj la aliajn ne malsimile ol kun la albano. La faktoj estis konfirmitaj ekzakte, escepte pri tio kio okazis post la 6-a vespere, ĉar tiuhore la juna viro finis la laboron kaj reiris hejmen.

“Ĉu sola?” Jano demandis, sen preciza kaŭzo.

“Fakte ne. Kun Stefano”, respondis Balgana . “Ni iris al drinkejo apud mia hejmo, ne malproksime de ĉi tie, kaj tie babilis eble tri kvaronhorojn. Poste ni disiĝis”.

“Kion vi opinias pri tiu Stefano?” La detektivo ne rezistis la plezuron scivoli kiel impresas lia nevo.

La junula vizaĝo alprenis esprimon de ega respekto.

“Li imponas”, Petro diris serioze. “Kiam ni havas feritempajn laborulojn, ili ĝenerale scias nenion pri l’ metio. Sed ne Stefano. Kvankam li studas en Valĉefa  Univ’, li estas vera meĥanikisto. Maloftaĵo!”

“Kaj Uŝtari ?”

“Ankaŭ li min impresas, sed alimaniere. Stefano estas kamarado por mi, plaĉa kunulo. Kun Halim  mi ofte sentas ke estas distanco inter ni, eble kultura aŭ religia”.

“Kiun religion li havas?”

“Islaman”.

“Jes, vi devas senti diferencon”.

“Fakte, eble tamen pli agas la aĝo. Li aĝas dek jarojn pli ol mi, havas edzinon, infanojn, tutan familion. Mi ne”.

“Ĉu vi kredas lin kapabla krimi?”

“Ne”. La respondo estis tuja kaj firma. Aŭdeblis ke ĉe Petro Balgana  pri tio ne ekzistas eĉ plej eta dubero.

“Kaj Stefanon?”

“Ankaŭ ne, kvankam mi ne konas lin de tiel longe. Ŝajnus nekredebla afero”.

“Kion vi pensas pri la akcidento?”

La junulo iom ekscitiĝis.

“Aŭskultu, sinjoro, por ni en ĉi tiu garaĝo, la enketado havas ion ofendan. Mi komprenas ke vi devas fari ĝin, sed ni tiel fidas nin reciproke, koncerne honestecon, senkulpecon, ktp, ke la ideo ke oni nin suspektas estas vere incita”.

“Tamen okazis io serioza!”

“Jes, sed ĉu povas esti io alia ol momenta cerb- aŭ kor-paneo? Laŭ la kondiĉoj en Ejga -Garaĝo, krimo tute simple ne eblas”.

“Ni tre ŝatus sekvi vin en tiu rezonado. Bedaŭrinde, iu eksplodigis la aŭton en la sekvanta nokto, kaj ni scias ke la bremsa sistemo plej speciale celiĝis. Kaj...”

Karal  haltis, ĉar la junulo paliĝis kaj rigidiĝis momenteton.

“Sed tamen...” tiu komencis, kaj subite interrompis sin, dum lia frunto sulkiĝis penskoncentre. Lia mieno ŝanĝiĝis al malĝoja rideto dum li daŭrigis:

“Pardonu, ĉio ĉi efikas skue. Mi ne scias kion pensi, kaj tio estas tre malagrabla por homo staranta meze de la tuta afero”.

“Mi komprenas. Sed ni tamen devas demandi kaj ĉion konsideri. Mi simpatias al via solidareca sento pri viaj kolegoj, sed kredu min: krimulo tre malofte aspektas krimule”.

*

Stefano aperis tiel severmiena ke Karal  malfacile subpremis inklinon ekridi.

“Vi vokis min, sinjoro policano?” sonis serioztone la neva voĉo.

“Nu, vi scias pri kio temas”, la detektivo diris, pensante ke estus riske ŝanĝi la sintenon kaj decidinte agi kvazaŭ la junulo ne estus kunlaboranta parenco.

Stefano konfirmis ĉiujn antaŭajn asertojn. Li pretis ĵuri ke neniu tuŝis la veturilon inter la reveno de la laborejestro kaj la tempo kiam li kaj Petro foriris. Oni sentis lin same konsternita kiel la aliaj, eĉ pli, ĉar li sciis pri la anonimaj minacoj, kiuj – laŭ li – tute ne kongruis kun la karaktero de liaj laborkunuloj.

Estis decidite, ĉar tiuvespere venis por Stefano la vico deĵori ĝis la oka kaj duono, ke Karal  revenos tiuhore kaj invitos la nevon al trankvila restoracio. Verŝajne neniu ilin vidos, kaj, se jes, la homoj pensos ke li trovis tiun manieron pridemandi homon kiu povos havigi al li informojn. Ili do disiĝis, sed fakte la detektivo ege malpaciencis koni la impresojn de Stefano. Ĉu ili alportos lumon?

7

Ili trovis diskretan angulon en diskreta restoracio. Karal  trovis la nevon malpli verva, malpli vigla ol kutime. Per zorgapatra voĉo li demandis:

“Kio estas al vi, Stefano, ĉu la garaĝa vivo al vi ne plu plaĉas?”

“Kara Karal !” diris la junulo, uzante sian familiaran vokmanieron. Li ĝemspiris. “La vero estas ke mi estas laca. Cerbe laca. Mi rompas al mi la kapon super tiu akcidento ekde kiam ĝi okazis”.

“Tamen ekzistas racia solvo, kaj ni fine trovos ĝin”, Jano provis konsoli.

“Ĉu vere vi kredas?”

“Aŭskultu, ni staras nur komence de la esplorado. Kiam ni scios pli pri la viktimo, ni scios pli pri la krimo”.

“Por vi ne estas dubo ke okazis krimo, ĉu?”

“Ne. Pro la eksplodo kaj la anonimaĵoj. Estus tro da koincidoj”.

“Sed diru, oĉjo, kiamaniere ĝi fariĝis?”

“Via albana kolego havis multe da tempo por fuŝi la bremsojn, ĉu ne?”

“Tempon li havis. Sed kial li tion farus? Kaj kial la bremsoj misfunkciis nur tie? Mi allasas ke je tiu hor’ estas neniu trafiko tialoke kaj do ke Jendrik  verŝajne ne devis bremsi pro iu limaka veturilo. Sed li devis bremsi dufoje ĉe ‘halt’-signaloj. Krome, tio ne kongruas kun la karaktero de Halim ”.

“Ĉu vere? Interesas min scii kion vi pensas tiurilate, ĉar vi estas bona karakterjuĝanto. Familia trajto”, li aldonis, aludante al sia edzino Ĝoja , psikologino ĝenerale ŝatata.

“Estas io tre honesta en Halim ”, Stefano klarigis. “Mi ne povus difini, sed ial mi ne povas rigardi lin kaŝema. Eble li kapablas murdi, sed li mortigus front-al-fronte: ponarde, pafe, lukte aŭ per io simila, ne per fuŝado de veturilo, kio signas ruzan menson makiavelan”.

“Ĉu estas iu makiavela en via garaĝo?”

“Eble jes. La laborejestro Fortaroko. Mi ne ŝatas lin. Nenio difinebla. Sed li impresas min kiel falsulo. Kvazaŭ li penus aperi alia ol li funde estas. Tiurilate estas vera malo de Halim ”.

“Ĉu Fortaroko havis eblecon fuŝi la aŭton kiam li ĝin provstiris?”

“Mi ne imagas kiel. Kompreneble li havus la tempon, sed kiam li revenis, la bremsoj kaj ĉio funkciis normale; alie, li ne sukcesus meti ĝin bonorde en la garaĝon. Kaj kiam Halim  ĝin eligis el ĝia loko, ankaŭ li devis bremsi. Krome, kian motivon Fortaroko havus?”

“Por koni eblajn motivojn, ni devos pli profunde esplori. Eble eĉ Halim  havas motivon, kiun vi ne suspektas. Kaj kion vi diras pri Petro Balgana ?”

“Mi taksas lin bona knabo. Ni ofte diskutis kune, ofte kune manĝis, aŭ trinkis en kafejo. Li estas brava junulo. Eble ne vast-imaga. Ne interesiĝas pri la mondo, politiko, kulturo. Neambicia, simpla juna viro. Iom malvarma, iom malfeliĉa, ema pensi ke la vivo ĉiam grizos, sed simpatia. Ne multo dirinda pri li”.

“Kiel li reagas al la akcidento?”

“Ĝi igas lin nerva, estas vere. Sed ĉu tio estus signo de kulpo? Laŭ mi, ne. Nur ke la reputacio de la garaĝo lin zorgigas, kaj ankaŭ ke mortis en impresa maniero paro kiun li tamen ofte vidis ĉi tie. Eĉ min, novulon ĉi-urbe, la katastrofo tuŝas. Estas tremige pensi ke tiun s-ron Jendrik  mi vidis tute viva kaj vigla antaŭ kelkaj tagoj, kaj nun li mortis, karbigita post tragika falo”.

Silento ŝvebis kelkminute. Ĝin rompis Karal :

“Ĉu vi scias kie estis la posedanto de la garaĝo – kiel do li nomiĝas?”

“Alsjo. Miĥaelo Alsjo”.

“Jes. Kie estis s-ro Alsjo tiun sabaton?”

“Mi ne scias, sed certe ne en la garaĝo. Fakte, li ofte estas for”.

“Kaj Fortaroko?”

“Post la kontrolveturado per la aŭto de s-ro Jendrik , li foriris. Mi ne scias kien. Restis nur la laborista triopo”.

“Iliajn alibiojn mi devos kontroli”, Karal  diris kun enpensiĝa mieno.

“Mi ne nomus tion alibioj...” Stefano lace respondis.

*

La “alibiojn” Jano Karal  kontrolis. S-ro Alsjo pasigis la tutajn sabaton kaj dimanĉon en Valĉefa , kie diversaj personoj vidis lin. S-ro Fortaroko iris dum la sama semajnfino al la devena vilaĝo, ĉar liaj gepatroj tie festis la kvindekan datrevenon de sia geedziĝo. Multnombra parencaro atestis pri lia ĉeesto tie. Nek unu nek la alia el la du “ĉefoj” do povis reveni al la garaĝo por iel saboti la aŭton. La misternebulo pli kaj pli densiĝis.

8

“ Ĝoja ...”

Apenaŭ prononcinte la nomon de sia edzino, la detektivo silentis. Ili sidis ĉetable, kun eta taso da kafo antaŭ si. Ĝoja  foliumis receptolibron kun koncentriĝa esprimo.

“Mi revenas Valĉefa n speciale por diskuti kun vi miajn enketproblemojn, kaj vi eĉ ne aŭskultas min”, li diris duongrumble duonŝerce.

Ĝoja  plu foliumis, legetis, foliumis.

La policano eligis pezan ĝemspiron.

“Ĉu vi parolis al mi?” demandis Ĝoja  ridete turnante la kapon al la edzo kaj fiksante sur lin okulojn de purkonscienca bebo.

“Jes”, li respondis iom pli dure ol li konscie deziris. “Mi revenis hejmen por konsulti psikologinon elstaran per sia sperto vasta – kvankam ne oficiala – pri krim-aferoj, kaj ŝi preferas perdiĝi en libraĉon kiu... kiu...”

“Ho, pardonu, kara”, ŝi petis. “Mi lasis min distri de dommastrinaj problemoj anstataŭ dediĉi mian tutan brilan cerbon al via ĉagreneto”. Ŝia voĉo petole patrinis.

“Fakte, Ĝoja , mi ne tre emas ŝerci nun. Stefano min maltrankviligas”.

“Stefano?” Ĝoja  abrupte serioziĝis. Ŝi havis fortan korinklinon al la nevo, kaj la tono de Jano efikis sobrige.

“Nenio grava, certe. Sed ni tiel kutimis vidi lin komiki, ke kompleta foresto de sprito en li aperas nenormala”.

“Al kio vi alskribas tiun ŝanĝon?”

“La morto de Jendrik  lin zorgigas. Li troviĝas en strategia loko en tiu garaĝo, kaj vundas lin la konstato ke li pri la krimo nenion komprenas. Plie, li estis tie por informiĝi precize pri Jendrik  kaj ties malamikoj, kaj pensis pri sia rolo tre serioze, kvazaŭ li havis antaŭscion pri krimprovo kaj devis ĝin malhelpi. Laŭ sia sento, li fiaskis en sia komisio”.

“Kompatinda li! Mi tamen ne dubas ke li faris ĉion eblan. Junuloj ĉiam volas pli ol estas eble. Nu, rerakontu al mi la aferon”.

Jano duafoje revuis la tutan faktaron. Ĝoja  aŭskultis atente, sen eĉ okulumo al la receptolibro kuŝanta antaŭ ŝi.

“Se oni rigore konsideras la faktojn”, li finis sian prezenton, “unu konkludo trudiĝas: povis kulpi nur la albano. Verŝajne li trovis sistemon por misfunkciigi la bremsojn post difinita tempospaco. Nur al li estis oportune. Li estis sola tutajn tri horojn en la garaĝo, kaj tre lertas pri meĥaniko”.

“Se nur li povis, nur li kulpas”, Ĝoja  eldiris sentence. “Kial nek vi nek Stefano akceptas la propran konkludon?”

“Be!” prononcis Jano, ŝultroleve esprimante sian nekontenton. Kaj post paŭzo li aldonis:

“Li ne impresas krimule. Mi scias ke estas stulte tion diri. Se krimuloj aspektus krimule, ni ne perdus tiom da tempo kurante post ili tra nebulo. Kaj tamen...”

“Tamen?”

“Tamen lia tuta sinteno tro disradias sincerecon kaj senpekecon. Mi ne kapablas kredi lin kulpa”.

“Sed ĉu oni povas juĝi anon de alia popolo laŭ niaj kriterioj? Eble lia konscienco estas pura, ĉar laŭ sia konceptado li devis  mortigi la arkitekton kaj devas  nun silenti pri ĝi. Se li opinias ke li agis juste, lia sen-ombra sinteno perfekte klariĝas”.

“Ĉu vere?” dubis Jano, sed la rezono de Ĝoja  tamen trafis lin pensige. Li devos pli scii pri la albana estmaniero.

9

La strato estis mallarĝa, la domoj elŝvitis odoron jen muskecan jen iom ŝiman, el kafejo aŭdiĝis fremdasona, melankolia muziko.

Karal  sonorigis ĉe pordo. Bruoj aŭdiĝis interne, sed neniu venis. Li ree sonorigis. Finfine la pordo malrapide malfermiĝis. Staris antaŭ li virino eble 30-jara, kun bela vizaĝo, sed vestita brune kaj nigre en tia maniero, ke la korpoformoj eĉ ne diveneblis.

“Polico”, li diris, kaj eniris tuj.

Du infanoj pasis de ĉambro al alia turnante al li scivolemajn okulojn. Rigardis ankaŭ alia virino, multe pli aĝa ol la unua, kiu fermis la pordon de la ĉambro kie ŝi staris. Jano havis tempon mire ekvidi modernan kuirejon. Ke li ekmiris montris ke li havis antaŭjuĝon, kaj tio lin incitis. Io en la doma etoso igis lin nerva. Ĉu la malfacile interpreteblaj bruoj? Ŝajnis al li ke la domo plenas je homoj. Pluraj familioj eble loĝis en ĝi.

La belvizaĝa virino tie staris sen diri ion ajn, sen inviti lin eniri, kaj li sentis embarason.

“Ĉu ni povus ie sidi kaj paroli?” li demandis.

“Mia edzo... for” ŝi mallerte prononcis.

“Mi atendos lin”, li diris, kaj metis en sian voĉon tiom da firmeco ke ŝi povis nur akcepti lin.

“Venu”, ŝi proponis, kaj kondukis lin al alia pordo. Kiam ŝi ĝin malfermis, Karal  estis refoje surprizita.

En la ĉambro ja estis nenio. Nur granda belega tapiŝo surplanke, du pufseĝoj, divano, eta malalta tableto kaj ligna kofro: malmultaj aĵoj, kiuj fakte pli akcentis ol nuligis la impreson pri vakuo.

Li sidiĝis sur la divanon.

“Ĉu...?” li komencis, sed ŝi jam estis for.

Aŭdiĝis flustraj voĉoj kaj fu-fu-ridoj kiuj impresis malplaĉe, kvazaŭ oni mokus lin.

Jano bedaŭris ke li diris: “Mi atendos” sen informiĝi pri la probabla daŭro. Li estis neracie certa ke lia “kliento” ne povas malproksimi, kaj tial li nenion demandis. Verŝajne li enirante pensis ke oni provos lin forruzi kaj pro tio decidis mem enpaŝi firme. Nun li sentis sin iom ridinda.

Post deko da minutoj, li decidis ke la atendo sufiĉas kaj ke li nun foriros, eventuale kun ordono al Halim Uŝtari  veni policejen. Sed precize tiumomente la pordo malfermiĝis.

La meĥanikisto elmetis sian brilan rideton.

“Pardonu la virinojn”, li basvoĉis. “Ili neniam sentas sin komforte kun fremduloj. Kiel mi povas helpi vin?”

“Se paroli sincere, mi ne scias”, malkaŝe diris Karal . “Eble babilante ni ekscios ion utilan. La akcidento misteras al mi ne malpli ol al aliuloj”.

“Mi estas je via dispono”.

“Fakte, de kiom da tempo vi laboras en Valmu ?”

“Dek du jaroj”.

“Ĉu multaj albanoj laboras kiel vi en negranda entrepreno?”

“Ne. Mi estas escepto. Preskaŭ ĉiuj laboras mine”.

“Kiel okazis ke vi trovis dungon en valmua garaĝo?”

“Pluraj el miaj parencoj kaj amikoj laboras en la minejo. Mi estas meĥanikisto. Kiam dungo vakiĝis, ili indikis al mi. Mi venis”.

“Ĉu plaĉas al vi?”

“Jes. Valmu  estas agrabla urbeto. Negranda, oni sentas sin hejme. La naturo estas bela. La salajro... nu, povus esti pli alta... sed kompare kun aliaj lokoj... En la garaĝo la etoso estas sufiĉe plaĉa”.

“Kial ne plene plaĉa?”

La albano ŝultrolevis, kvazaŭ por substreki la absurdecon de tia demando. “Ĉu dungitula vivo povus esti plene plaĉa?” lia movo videble signifis. Tamen li respondis:

“Pro Fortaroko, la estro. Inter la du aliaj laboristoj kaj mi regas granda konfido, kamaradeco. Sed la estro... eble li faras sian plejon... tamen li ne rilatas al ni kun rekta koro, se vi komprenas mian diron. Estas io oblikva en la rilatoj, mi ne povas dirialimaniere”.

“Kaj Alsjo, la mastro?”

“Ni malofte vidas lin. Ne per propra pena laboro li akiras sian riĉon”.

“Kiamaniere vi albanoj, kiel kolektivo, sentas vin ĉi-urbe?”

Halim  denove levis la larĝajn ŝultrojn.

“Fremdaj”, li simple diris. “La valmuanoj ne estas malbonaj kontraŭ ni, sed ni sentas... fremdecon, neegalecon, kiel diri? Fojfoje impresas kvazaŭ ili riproĉus nian ĉeeston. Ne ni tamen petis laboron ĉi tie, sed la minekspluatantoj serĉis laboristojn kaj petis nin veni”.

“Kion la albanoj ĝenerale pensis pri Jendrik ?”

“Ili havis al li intensan malamon”.

“Kial?”

“Ĉar li malpermesis ke ni havu propran tombejon, kaj la albanaro tion sentis kiel rifuzon al la propra identeco. Oni akuzis lin pri rasismo, ekspluata kaj supereca sinteno al malgranda fremda popolo, ktp”.

“Ĉu vi konscias ke tio, kion vi ĵus diris, ne faciligas vian pozicion rilate al la krimo?”

“Jes. Sed estas la vero. Ĉu mi diru la veron, aŭ tion kio povas helpi min el viaj suspektoj?”

“La veron, kompreneble”, Jano respondis, sin demandante ĉu temas pri ekstrema malkaŝeco aŭ pri ekstrema lerto en la arto montri sin senkulpa.

“La vero estas ke mi neniel kulpas pri la morto de s-ro Jendrik . Mi do diras la veron, ĉar ju pli la vero koniĝos, des pli pruviĝos mia senkulpeco. Mi trankvile asertas ke mi ege malŝatis s-ron Jendrik , sed ankaŭ ke mi ne kaŭzis lian akcidenton”.

“Ĉu vi konscias ke nur vi havis okazon fuŝi la bremsosistemon de la koncerna aŭto?”

“Jes. Laŭŝajne”.

“Kion vi diras pri tio?”

“Ke mi ne kapablas kompreni. Tamen mi scias ke mi ne prilaboris la aŭton post kiam la estro restiris ĝin garaĝen. Mi ĝin tuŝis nur kiam s-ro Jendrik  repetis ĝin: mi tiam translokis plurajn aŭtojn kiuj ŝtopis la vojon, kaj stiris lian eksteren al li. Mi dubas ĉu mi tiam manipulis ĝin pli ol tridek sekundojn”.

“Kiel vi komentos, se mi diras ke mi arestos vin, ĉar la cirkonstancoj kunformas akuzan faktaron kontraŭ vi, dum ili montras ĉiujn aliajn senkulpaj?”

“Mi diros ke estas maljusteco, misjuĝo, sed komprenebla misjuĝo. Mi diros ke mi estis malbonŝanca. Mi diros ke eĉ se ĉiuj homoj surtere deklarus min krimulo, Alaho estas ĉioaŭda, ĉiovida, Alaho estas ĉioscia kaj saĝa. Mi atendos en malliberejo ke la vero riveliĝu. Kaj mi diros ankaŭ ke ne estas bona justico, kiu kondamnas homon senpruve, nur ĉar cirkonstancoj ŝajne ariĝas kontraŭ li”.

“Vi estas ege kuraĝa”.

“S-ro policano, se vi estus vivinta vivon similan al la mia, aŭ vi ne plu ekzistus, aŭ vi estus lerninta tion, kion vi nomas kuraĝo. Elekton mi fakte ne havis”.

“Vi akceptas vian sorton fatalisme. Vi tamen povus ribeli”.

“Vi min ne komprenis! Mi luktos, mi batalos per ekstrema energio por pruvi mian senkulpecon, por konvinki la mis-akuzantojn. Sed diru al mi: kiel mi povas pruvi ke mi ne tuŝis la aŭton dum tiuj horoj, se neniu ĉeestis? La vero donas forton al mia animo, sed ĝi videblas nur al Alaho kaj mi. Se vi ne kredas min, mi ne povas vin persvadi perforte. Mi sidas en la manoj alahaj”.

10

Jano malkontentis. La personeco de Halim Uŝtari  lin incitis. Li sentis la albanon pli forta ol li, sed ne povis difini ĉu ties forto venas de supera ruzo aŭ de la simpla potenco de la vero en homo kun profunda kredo religia.

Li decidis konsulti la lokajn policistojn.

*

Lin akceptis la freŝvizaĝa blondulo kiun li jam vidis komence.

“Fermita ularo”, la juna policisto klarigis, post kiam Karal  vortigis siajn demandojn pri la albanaro. “Ni ne konas ilin. Pro siaj lingvo, kutimoj, pensmaniero, ili enŝlosas sin en mondo kiun ni ne kapablas penetri. Nur unu persono eble povos helpi vin: Patro Manganella , la pastro de la sicilianoj...”

*

Patro Manganella  estis tre malalta kaj maldika, preskaŭ nano, fakte. Sed liaj okuloj fajris, liaj brakoj gestis larĝe, kaj lia lango maŝinpafis elokventon je apenaŭ sekvebla kadenco. Impresis, kvazaŭ li dediĉis tiom da energio al nerva funkciado, ke nenio plu restis por kreski aŭ amasigi rezervojn. Paŝante tien kaj reen, tien kaj reen, en sia eta ĉambro, li respondis al Karal :

“Jes. Mi estas katolika pastro, kompreneble, kaj mi estas je la servo de l’ siciliaj laboristoj. Sed, kiel vi scias, ankaŭ turkoj, grekoj, albanoj laboras en la minejo aŭ en aliaj entreprenoj de la regiono, kaj neniu okupiĝas pri ili. Jes ja, estas socialaj asistantinoj, sed tiuj ne sufiĉas. Ili jam estas plene okupitaj per la juraj kaj materialaj problemoj. Kiam temas pri io pli intima, pli konscienca, pli profundkora, la turkoj, grekoj, albanoj havas neniun kun kiu paroli. Nur min”.

Li paŭzis, rigardis Karal  farante grandan geston iom teatran, kaj rekomencis paŝadi parolante:

“Foje okazis problemo pri greka laboristo, ortodokso. Sicilia kolego lia petis min helpi. Mi kompreneble faris laŭ mia povo. Tiel komenciĝis la afero. Nun mi havas bonajn rilatojn kun preskaŭ ĉiuj. Pri religio mi parolas nur kun miaj sicilianoj, krom se la aliaj faras al mi demandojn. Sed ne malofte mi helpis albanojn kaj ili akceptas min vere frate nun. Kio estas via problemo?”

Karal  rakontis.

“ Uŝtari ? Estas tuta tribo da Uŝtari oj. Jes, mi konas la meĥanikiston. Halim , ĉu ne? Ne estas li”.

“Ne estas li, ĉu?”

“Ne estas li kiu krimis, se krimo entute okazis”.

“Kial vi estas tiel certa?”

“Nu, kara policano, kiam vi estos aŭdinta konfesojn de kompleta gamo da homtipoj, vi instinkte scios distingi la honestajn disde la malhonestaj. Halim  sen ia dubo apartenas al la honestula kategorio”.

“Ankaŭ mi aŭdis multajn konfesojn, patro”.

“Do ankaŭ vi scias. Kion diras via instinkto?”

“Ke Halim  estas senkulpa”.

“Vi havas sanan instinkton. Trovu do alian klarigon al via mistero”.

“Mi ŝatus. Sed la faktoj...”

“Ej, faktoj!” La pastro faris larĝan simetrian geston per la du brakoj, ĉe kiu ambaŭ manoj sin turnis por fine resti momenton senmovaj kun la platoj supren. “La faktoj aranĝeblas. Se vi nur scius kiom da ruzaj faktaranĝoj miaj bravaj sicilianoj ĉe l’ konfesa sakramento jam rakontis al mi!”

“Ĉu Halim  havus motivon por kaŭzi la morton de Aleksandro Jendrik ?”

“Unuavide ne. La albanoj ne amis la arkitekton, nek la grekoj, turkoj aŭ sicilianoj, cetere. Sed de neamo aŭ eĉ malamo al mortigo la sojlo estas alta”.

“Ĉu vi scias ion pri la tombeja afero?”

“Jes. Stulta obstinaĵo de Jendrik . Ĝi vekas ankaŭ en mi specon de malamo. La islamaj albanoj petis de la aŭtoritatoj ĉu apartan tombejon, ĉu la rajton entombigi siajn mortintojn orientitaj al Mekko. Jendrik  sen komprenebla kaŭzo – por sadisme ofendi, aŭ pro stulta pedanteco pri bonorda laŭliniigo – ĉiam retorikis kaj voĉdonis kontraŭ tiu propono en la Komunuma Konsilantaro. Pro lia ega influo, la sampartianoj – lia klientaro, kiu ne aŭdacus kontraŭdiri lin – same voĉdonis. Ili havas minimuman plimulton, sed tamen plimulton. Sekve la albanoj ne rajtas enterigi siajn mortintojn laŭ la ĝusta rito. Ĉu ne hontinde?”

“Kiel ili reagis?”

“Kolerege. Kaj ili emfazas sian decidemon jene. Ili dumtage enterigas samgentanon laŭ la regularo de la tombeja aŭtoritato, t.e. paralele kun la aliaj tomboj; la administracio do estas kontenta. Sed la sekvantan matenon...”

La malgranda pastreto alprenis mienon de komplotanto. Li kurbigis la dorson kvazaŭ por ŝtele antaŭenpaŝi, dum liaj manoj faris alterne gestojn imitantajn silentan, kaŝan iron. Li estis perfekta komedianto, kiel parole, tiel ankaŭ mime, kaj Karal  ne povis ne ridi antaŭ tia komika ludado.

“... la sekvantan matenon oni konstatas ke la tombo ne plu estas bonorde laŭlinia, ĝi estas orientita Mekken! Ili venis dumnokte por ĝin ŝanĝi! Tio ankoraŭ okazis pasintan semajnon. Tiam la aŭtoritatoj reparaleligas la tombon, kaj la albanoj rekomencas, ĝis oni aranĝas gardadon. Ili malvenkas finfine, sed la tuta urbo indignas kaj mokas la aŭtoritatojn. Je la venonta elektado, la konservativuloj perdos sian plimulteton, mi pri tio ne dubas”.

“Ĉu tia ofendo al religia sento ne povus veki deziron kaŭzi la morton de l’ ĉefa respondeculo?”

“La vundo certe tre profundas. Kaj mi kredas kelkajn el ili kapablaj mortigi por afero kiun ili rigardas justa. Sed ili mortigus per tranĉilo aŭ revolvero. Ili estas treege fieraj kaj dignaj. Murdo maskita kiel akcidento aperus al ili ago malfortula, senkuraĝula, eĉ pli: ne vira. Forte kaj brave aspekti ili tiom bezonas! Konduti vire estas kvazaŭ moto ĉe ili. Ili uzus alian metodon. Eĉ se unu aŭ du el la tuta grupo tion farus, certe kulpus neniu el familio Uŝtari ”.

“Mi aŭdis ke la albanoj estas venĝemaj. Ĉu vere?”

“Kiom mi scias, jes. Mi ne volus esti tre asertema tiurilate. Tamen mi aŭdis ke jes, pli ol multaj aliaj”.

“Ĉu do povus esti venĝo, eble pri alia afero ol la tomba?”

“Laŭ mi ne, pro la metodo. Tio tute ne kongruas kun ilia honorkodo, kiu estas ege potenca”.

Jano faris grimacon. Tiu konstanta ripetado pri la albana honorkodo lin ĉagrenis. Finfine, ĉu temis pri karnaj homoj aŭ pri abstrakta ŝablono pri-albana?

“Patro, patro! Vi ne helpas min”, li grumblis. “Kaj ne helpi iun helpindan estas nekristane”.

“Male, filo”, la pastro kontraŭpafis. “Mi helpas vin trovi la veron rezignante tro facilan pseŭdosolvon. Tamen lasu min kristane grandanimi kaj donaci ideon al vi”.

“Ĉu vere? Ĉu bonan?”

“Bonan aŭ malbonan, kiel scii? Sed pensu. Se iu volus malutili al Halim ...”

“Jes?”

“Eble li kredigus murdo simplan akcidenton”.

“Kiel?”

“Kial vi estas tiel certaj ke okazis krimo?”

“Ĉar iu eksplodigis la aŭton”.

“Precize. Nu, imagu ke al Aleksandro Jendrik  okazis rompo de cerba vaskulo tiel ke li ne plu povis uzi la dekstran kruron. La edzino ne havis tempon kompreni kio okazas, jam ili faris la grandan salton. Ĉu vi sekvas mian rezonon?”

“Jes. Vi volas diri ke iu, eksciinte pri la katastrofo kaj pri la fakto ke Halim  estas la sola ebla suspektoto, eksplodigis la aŭtorestaĵon por direkti la serĉadon krimen. Jes, mi vidas vian...”

“Ĉu ne brila ideo?”

“Brila, sendube. Sed ne ĉio brila estas oro, ĉu? Kaj kia maniero paroli pri la propra brilado! Patro, kie estas via kristana modesto, ĉu ĝi ne akompanas la grandanimecon?”

“Mi estas nur parte kristano. Plene kristani estus superhome. Kaj oni diras ke mi estas multe pli... kiel diri?... pike ĉarma dank’ al tiu mia ne-tro-modesteco”. Li komike mienis.

“Patro! Malpli kaj malpli kristane!”

“Ŝŝ! Mi flustros al vi pripensigon: sian modestecon al ĉiuj elmontri, ĉu estus kristane? Ne, ĉu? Tial mi kaŝas mian... modeste!”

“Patro, vi efektive estas brila!”

La pastran vizaĝon lumigis radia rideto.

“Ĉu ne?” li diris, kun okulumo. Kaj li adiaŭe premis la manon de Karal .

11

La nekropsia raporto kaj la raporto de la kuracisto de Jendrik  sciigis nenion neatenditan. Tamen estis utile havi konfirmon pri tio ke, kiam okazis la akcidento, la arkitekto ne estis sub la influo de alkoholaĵo aŭ de ia drogo. Li estis, kiom eblis certiĝi, tute sana, kaj la morton kaŭzis la falo pere de ost-rompo krania kaj frakaso de la spino. La edzino verŝajne mortis, senkonsciigite de la ŝoko, kiam la veturilo brulis.

*

La kunfluejo de Tjazo kaj Mikva , nature tre bela loko, estas aranĝita kiel parketo kun benkoj kaj arbetoj. Tie promenis Stefano, serĉanta senlaciĝon. Li ekrimarkis malnovan ŝtonon, fiksitan en restaĵo de multjarcenta urbomuro. Io estis gravurita, sed bedaŭrinde grandparte forviŝita pro la antikveco.

La junulo komencis deĉifri:

Tjazo kaj Mikva

en paro likva,

Mikva  kaj Tjazo

en amekstazo

...

Plue estis pli kaj pli malfacile. Li penis legi, streĉante la okulojn, kiam lin frapis laŭta frazo elstaranta el murmuro kiu zumis al liaj oreloj jam kelkajn minutojn, sed kiun li ĝis tiam tute ne atentis. La voĉo estis konata. Li singarde turnis sin, kaj klinante la kapon, li vidis, sur benko al li kaŝita per kelkaj arbetoj, la kolegon Petron Balgana n kune kun ties amatino Ana . Li penis ilin aŭdi:

“... nur ke mi trovas vin nerva ekde tiu akcidento, kaj tio starigas al mi demandojn”, la knabino diris kvazaŭ sindefende.

Stefano aŭdis virvoĉan zumadon, sed ne sukcesis kapti ĝian sencon. La voĉo de Petro ĉiam estis aparte obtuza.

“Komprenu min”, ŝi revortis, “mi min demandas pri mia patro... mi estas zorga, zorgega pro la... nu, vi scias kion mi rakontis... ili estis vere minacaj kelkfoje, kiel scii? Kaj nun vi, via garaĝo, ĉio. Vi fumas duoble pli ol antaŭe. Ankaŭ mia patro. Mi ne plu scias sur kiu min apogi”.

Stefano senbrue iom pli proksimiĝis. Li volis ne perdi la respondon de l’ kolego.

“Apogu vin sur mi, kara, kiel antaŭe”, diris ĉi-lasta. “Nenio funde ŝanĝiĝis, nur supraĵe. Konsentite, mi ne sentas min perfekte komforte. Sed nur pripensu mian situacion. Eble troviĝas iu murdema en la garaĝo! ” La lastan frazon li prononcis tre emfaze, antaŭ ol aldoni:

“Provu imagi. Kolegon, estron, kiuj ĉiam rilatis kun mi normale, same kiel mi al ili, mi nun jen suspektas, jen forĵetas el suspekto, jen refoje suspektas. Estas lacige por la nervoj”.

“Petro!” ŝi moliĝis. “Jes, kompreneble. Tio devas esti malfacile elportebla. Pardonu min. Sed ankaŭ mi fojfoje angoras. Vi ja scias ke...”

Damne! Motorboato forlasis la kajon kaj ekiris sur Tjazo kun raketada-pafkrakada bruo kovranta la junulinan voĉon. Kiam aŭdeblo revenis, parolis Balgana :

“... de suspektoj. Se vi iam estus suspektata pri murdo – ĉu vi aŭdas min? murdo  – vi scius ke oni ne plene povas kontroli la nervojn. Eble ili ne suspektas min nun, sed mia vico venos, kaj ili certe ne forigis min el la listo”. Lia tono abrupte ŝanĝiĝis, dum li rigardadis la brakhorloĝon. “Ej!” li ekkriis, “ĉu vi vidis la horon? Ni rapidu, aŭ ni maltrafos la komencon”.

Kaj ili fulme paŝis for, dum Stefanon invadis aro da sindemandoj.

12

Karal  kaj uniforma policestro trapasis vastan ĉambron kun pluraj grandaj desegnotabuloj. Tie ĉi dumtage laboras la arkitektaj desegnistoj, sed ĉi-hore ili forestis. La kabineto de Aleksandro Jendrik  troviĝis transe.

Ĝi estis ekstreme bonorda. Vasta skribtablo kovrita per dika vitro, du remburitaj brakseĝoj, eleganta librobretaro plenplena je belaj bindaĵoj, aktoŝranko, ĉio aperis kalkulita por maksimuma efikeco. La ciferŝlosa ujo estis fiksita enmure je la alto de l’ ŝultroj de homo sidanta.

“Ni esperu ke li ne ŝanĝis la kodnombron”, Jano diris al la akompananta policisto, dum li foliumis poŝan notlibreton. Li fingris la ciferplaton. Sen eĉ brueto, la dika pordo malfermiĝis.

Troviĝis monbiletoj – nemulte. Multaj aferpaperoj, dosierujoj, unu porna fotlibro, kaj diversaj dokumentoj.

La detektivo sisteme ekzamenis la trovaĵojn. En kartona dosierujo estis klasita tuta tekstaro el gazet-devenaj vortoj kaj literoj: la anonimletera kolekto. Tuj Karal  rimarkis ke da ili estas pli ol kiom Jendrik  fotokopie transdonis al la valĉefa polico.

Fakte, la unua elstaris, ĉar ĝiaj literoj estis gluitaj sur alispeca, pli kruda papero. Ĝi tekstis:

Via frato estas bela viro, pli bela ol vi. Almenaŭ tion pensas via nefidela sed fi-bela edzino. Demandu ŝin. Ŝia respondo vin nepre interesos. Kial ŝi diris ke ŝi iras serĉi perditan familion dum ŝi pasigis la semajnfinon en Kastelomara kun la alloga bofrato?

“Ej, Ĝako, ĉu vi sciis pri...” Karal  komencis demandi kun la okuloj ankoraŭ al la anonimaĵo. Li sentis apud si surprizsalton. Lia kolego videble estis tro abrupte elskuita el koncentriĝo super la porna bildaro, kiun li foliumis. Li embarasiĝe balbutis:

“Pri... pri kio?”

“Onidiro ke la edzino de Aleksandro Jendrik  – Tereza , ĉu ne? – jes, ke Tereza Jendrik  kaj la bofrato Jankarlo gekuŝadis?”

“Ne, mi neniam aŭdis pri tio. Se la afero okazis, ili certe sin gardis, ke neniu en Valmu  ĝin divenu”.

Jano reprofundiĝis en la studon de la leteroj. Kaŝlevinte la okulojn, li amuziĝe konstatis ke la policisto hezitas repreni la pornaĵon.

“Tiu dokumento estas parto de la enketo, ĉu ne?” li diris okulumante, kun gesto al la fotlibro. “Trastudu ĝin se vi volas. Ĉiaokaze vi ne povas helpi min. La leĝo postulas ke estu atestanto dum mi traserĉas la oficejon, sed li povas fari ion ajn”. Ĝako hezitis, rigardis taks-prove la detektivon, kaj ridetante eksidis en unu el la apogseĝoj kun la ge-nudula libro.

Jano dume plu foliumis la leterojn. Subite li fajfis ekscitiĝe. Novan interesaĵon li trovis, jene:

Ne estas dubo ke la loĝantaro de Valmu , ties gazetaro kaj oficialaj instancoj ege interesiĝus pri la fiagoj kiujn vi faris en 1952 en Miramont  kaj pri iliaj tragikaj sekvoj. Se vi volas eviti la koncernan rivelon, venu sabaton la 3-an de septembro je la deka vespere al Monto Baruna . Mi atendos vin ĉe la t.n. Vojkruco de l’ Taksuso, antaŭ la vojeto kiu kondukas al la ĉaledo de s-ro Rijoka . Mi atendos vin ĝis la deka kaj duono.

Bonfarúl

“Jen kial li alsupris dum tiu sabata vespero”, diris la uniformulo.

“Jes”, Jano aprobis. “Oni volis ke li iru tiun vojon...”

“Ĉu vi opinias ke s-ro Rijoka  estas implikita?” Ĝako demandis.

“Mi dubas. Aŭ pli ĝuste, eble li estas, sed tion ni ne povas konkludi el tiu ĉi letero. Ŝajnas esti nur precizigo pri la loko rendevua. Tamen ni informiĝos pri Rijoka . Kiu li estas? Ĉu vi konas lin?”

“Li estas unu el la ekscititoj el Vinstrato. Spicisto. Li havas funkcion en la ReVa-grupo. Ĉu vi scias pri tiu?”

“Iomete. ‘Vinstrato ne volas morti’ ktp, ĉu ne?”

“Jes”.

“Mi ne scias tute certe kiuj estas liaj respondecoj en tiu grupo, sed mi aŭdis ke li ĝin prezidas. Li estas konata kiel bona homo. Prospera butiko, pli ĉar oni amas lin ol ĉar la vendado estas bone organizita. Li tre interesiĝas pri folkloro, malnova urbhistorio, lokaj popolkantoj, k.s.”

“Bone. Mi foje vizitos lin”.

Kaj Jano plu studis la paperojn de la arkitekto.

*

Fininte tiun laboron, li iris kun Ĝako al la banko kie s-ino Jendrik  konservis monŝrankon.

Ankaŭ ĉi tie la serĉo montriĝis frukta. Inter la malmultaj dokumentoj troviĝis anonima letero tute simila al la unua trovita ĉe la edzo, nome:

Vi estas bela. Ankaŭ via bofratino estas bela. Tion pensas almenaŭ via edzo, kiu vizitas ŝin iom pli ol pure frata intereso postulus. Des pli ĉar lia frato forestas dum tiuj vizitoj.

“Strange”, diris Karal . “Ĉu ĉiu el la paro malfidelis kun ĉiu el la alia paro? Aŭ ĉu iu skribis tiujn leterojn senbaze por inciti la Jendrik -familion?”

Li prenis la sekvantan dokumenton. Estis testamento. Ĝi enhavis ion mirigan: krom diversaj donacoj al tiu aŭ alia, nekredeble altega sumo iris al iu s-ino Vilma  Fortaroko, sen motivo esprimita.

“ Vilma  Fortaroko!” la detektivo ekkrietis. “Ĉu parenca al la laborejestro de Ejga -Garaĝo?”

“Mi ne scias”, respondis Ĝako. “Mi renkontis tiun Fortarokon komence de la enketo, antaŭ ol vi venis el Valĉefa , sed mi nenion scias pri lia familio”.

“Unu plia persono vidota”, konkludis Jano, kaj li tiris la trian kaj lastan dokumenton el la valoraĵujo. Ĝi klarigis la duan.

Temis ja pri letero de iu Eriko Malven , privata detektivo en Valĉefa , kiu raportis pri diversaj esploroj kaj serĉadoj, fine de kiuj li akiris certecon ke la filino kiun s-ino Jendrik  petis lin retrovi estas s-ino Vilma  Fortaroko, kelnerino en la restoracio Ĉe l’ Fiŝo Vostumanta  en Valmu , edzino de Jobo Fortaroko, kiu estras la riparejon en Ejga -Garaĝo, same en Valmu . Ŝi ŝanĝis la nomon al Vilma  kiam ŝi estis adoptita de familio en kiu jam troviĝis unu Johana . Akompanis la leteron foto resendita de la detektivo. Ĝi montris knabineton rave ridetantan antaŭ kuko kun kvar kandeloj. Dorse legiĝis: “ Johana , kvara naskiĝa festo, 2-an de marto 1951”.

“Tiun Vilma n Fortarokon vere benis la sorto”, la uniformulo diris. “Ĉu vi vidis kiom ŝi ricevas testamente de s-ino Jendrik ? Mi ne imagis ke tiu arkitektedzino havas tian personan riĉon!”

“Ĉiam surprizas la faktoj kiujn elfosas enketo”, sentencis Karal . “Sed ĉu tiu ĉi faciligos aŭ komplikos nian serĉadon, mi diri ne povus”.

13

La oficejo de Jankarlo Jendrik  prezentis frapan kontraston kun tiu de lia pliaĝa frato. Ĝi ne estis senorda, sed la etoso ne impresis tiel efikece, tiel moderne. Karal  trovis ĝin pli homa.

Jankarlo Jendrik  estis sveltulo preskaŭ du metrojn alta kun bronza haŭto, nigraj haroj kaj brunaj okuloj kies malhelecon emfazis tre densaj nigraj brovoj kaj nigraj okulharoj pli longaj ol normale ĉe viro. Lia maniero sin teni tuj elvokis sportulon.

Li montriĝis tre afabla.

“Mi atendis vian viziton pli frue”, li baritonis.

“Ĉu vere? Kial?” miris Jano.

“Mi ne scias. Eble ĉar mi estas la persono kiu plej bone konis Aleksandron, kaj mi ĉiam aŭdis ke por kompreni misteran morton oni devas plej funde scii pri la forpasinto”.

“Prave. La afero do ŝajnas al vi mistera?”

“Ho jes! Ĉu ne al ĉiuj?”

“Ĉu vi ne opinias ke meĥanika akcidento...”

“Ne tuj post garaĝa kontrolo”, la frato interrompis.

“Aŭ malsano? Cerba, kora? Krurparalizo?” Jano sugestis.

“Racie mi devus kredi je tiuj, eble, sed fakte mi ne kredas”.

“Kial?”

“Mi ĵus diris: estas neracie de mi. Nomu tion intuo se vi volas. Eble ĉar Aleks  estis mia granda frato kaj mi ne imagas lin venkebla de tiaj fizikaj kolapsoj”.

“Ĉu vi trovis lin entute venkebla? Venkinda, eventuale?”

“Jes. Venkinda. Mi neniam vortigis tion al mi, sed nun kiam vi ĝin diras, ĝi sonas tute trafa. Mi eble pasigis mian tutan vivon provante foje lin superi, sed neniam sukcesis. Kial mi elektis la saman profesion, se ne por brili pli ol li? Sed li estis pli bona. Kial mi ekĵetis min en politikon, se ne por lin renkonti sur sama batalkampo kaj lin faligi teren? Mi eble ŝajnos neakceptinde memcentra al vi, sed jena penso min traflugis: tiu stulta morto frustras min de mia unua ebla venko super li. Preskaŭ certe en la venonta voĉdonado mi venkus lin finfine. Mia partio venkos lian kaj mi nedubeble okupos lian lokon en la Urba Estraro. Sed se li ne plu ĉeestas, ne plu estas venko. La cirkonstancoj ĵus favoris min: lia projekto detrui Vinstraton estis eraro. Politike tia mispaŝo ne lasas homon stara”.

“Kion vi opinias pri lia akcidento, se malsano ne ŝajnas probabla al vi?”

“Ej, se mi scius kion pensi, mi pli feliĉus. Ĝi konsternas min. Mia frato tiom aŭtis tiumonte, kaj li estas rektapensulo, viro konanta siajn limojn. Li ne stirus se li sentus sin laca, dormema, kapdolora. Kaj ne estas – pardonu, estis – kiel tiuj junaj sencerbuloj kiuj eksperimentas je l’ kosto de l’ vivo. Li ne bremsus nur lastminute se estus ia risko”.

“Kion vi sugestus por klarigi la aferon?”

“Mi ne scias. Ĉu estus ŝanco ke li renkontis iun survoje kiu fuŝis la veturilon? Ne. Tio estus fantaziega. Sekve, se ne estis malbonhazarda akcidento – tre neprobabla post kontrolo ĉe Alsjo – povas esti nur krima fuŝado engaraĝa. Sed kiu tion faris, kaj kial? Neniu havas motivon tie, ĉu?”

“Ĉu vi uzas la saman garaĝon?”

“Ne. Alsjo estas bonega, sed dekstrulo. Mi iras al sampartiano, socialisto, la Fiat-garaĝo ĉe Fontabela Bulvardo”.

“Kaj via edzino?”

Ŝajnis al Jano ke Jankarlo Jendrik  iom ekskuiĝis.

“Ŝi efektive vizitadas Ejga -Garaĝon, sed ne nur tiun, ŝi ne estas tre stabila en siaj kutimoj, ŝi iras jen al unu jen al alia”.

“Kiel ŝi rilatis al la bofratino?”

“Al Tereza ? Normale. Ŝi...”

La viro iomete embarasiĝis. Aŭ ĉu estis mispercepto de Karal ?

“Ili estis tre bonaj amikinoj antaŭe. Nun malpli. Mi ne scias kial. Eble ili tro volis fari ĉion kune, kaj tediĝis unu de la alia”.

“Ĉu vi iam suspektis ke ŝi povus esti malfidela al vi?”

“Malfidela? Ĉu vere vi kredas je fideleco ĉe homoj jam dudek jarojn geedzaj? Mi ne postulus ke ŝi neniam konu alian viron. Estus nehome”.

“Kaj vi?”

“Mi? Kompreneble mi havas am-aferojn. Sed mi ne vidas kian rilaton tio havas...”

“Neniun. Nur tion, ke babilante oni ekscias detaletojn kiuj povas utili al enketo. Diru, ĉu vi konas la albanan meĥanikiston kiu prizorgis la aŭton de via frato?”

“Tute ne”.

“Kion vi scias pri la malamikoj de via frato?”

“Li certe havis multajn. Li kolerigis la islamajn albanojn per la rifuzo lasi orienti kelkajn tombojn al Mekko. Li kolerigis la amantojn de malnova Valmu  per la projekto pri larĝa aŭtoŝoseo laŭ Mikva . Kaj li certe havis ĉiaspecajn malamikojn pri kiuj ni scias nenion. Li estis diktatoreca, ambicia, mon- kaj povdezira. Li ne facile toleris kontraŭdiron. Kiam li sentis emon posedi ion, li ne multe hezitis pri la rimedoj”.

“Ĉu li faris agojn nelaŭleĝajn?”

“Mi dubas. Li estis inteligenta kaj singarda. Li ĝenerale trovis leĝajn manierojn atingi sian celon. Sed skrupulojn li ne multe havis”.

“Ĉu vi scias pri io speciala kion li faris en 1952?”

“1952? Kial tiu precizeco? Unuavide ne. Estas proksimume la epoko kiam li edziĝis. Mi povus scii nenion, ĉar mi estis en Kanado tiutempe”.

“Ĉu vi aŭdis pri minacoj kiujn li estus lastatempe ricevinta?”

“Ne. Li menciis nenion similan al mi. Sed ni ne estis sufiĉe proksimaj kore por ke li rakontu al mi pri tiaj konfidencaj aferoj”.

“Ĉu viaopinie iu malamikis sufiĉe al lia edzino por deziri ŝian morton?”

“Ne laŭ mia scio. Ĉu vi pensas ke ŝin oni celis?”

“Povus esti. Ankaŭ ŝi pereis. Ni ne scias kiu estis trafinda, ĉu li, ĉu ŝi, ĉu ambaŭ”.

La konversacio plu daŭris, aperanta al Jano pli kaj pli senutila. Li fine adiaŭis kaj foriris. El la interparolo elstaris liamense la diroj pri la ama vivo de la paro. Kiel konsideri ĝin laŭ la perspektivo de la anonimaĵoj? Ĉu Jankarlo diris la veron, aŭ ĉu li lerte alprenis senĵaluzan sintenon ĉar lin ĝenis la detektiva sondado? Ne estis facile konkludi.

14

Malfermis la pordon juna nigrahara servistino.

“Ĉu mi povus paroli kun s-ino Jendrik ?” demandis Karal . Post minuteto, la servistino revenis por inviti Janon sekvi ŝin. Li eniris vastan salonon plaĉe aranĝitan.

“Kiel mi povas utili al vi, kara?” demandis malalta, iom raŭka voĉo.

Refoje la detektivo konsciiĝis pri neĝusta antaŭbildo. Li iel atendis vidi elegantan burĝinon eble iom embarasitan de la ideo fronti al polica enketisto. Fakte li trovis kontraŭ si ne tre grandan virinon kun cigaredo ĉelipe, haroj malnature blondaj, kaj io vulgara en la maniero duonsidi sur brako de apogseĝo. La vorto “kara” direktita al nekonato kaj la skrapa voĉo, preskaŭ vireca, kronis la impreson pri neburĝeco.

Li restis stare, ĉar ŝi ne petis lin sidi, kaj polica regulo rekomendas tre atenti la etiketon. Sed li tion ne ŝatis.

“Mi dezirus babili kun vi kadre de la enketo...” li komencis, perceptante en si ĝenon ne tre kompreneblan, ĉar li kutime sentis sin komforte en plej strangaj situacioj.

“Jes, jes, klare”, ŝi kapjesis. “Ĉu vi volas viskion?”

“Ne, dankon”, li respondis. “Mi ne rajtas drinki dum mi plenumas oficialan funkcion”.

Ŝi ekridis.

“Hm! Rigida, serioza, severa! Bubeto, mi admiras vin. Mi ĉiam sentas egan respekton al iu kiu observas regulojn niaepoke”. Ŝi ridegis.

“Do, se vi permesos...” Karal  provis komenci.

“Permesi mi ĉiam ĝojas”, ŝi plu ridis. “Mi eĉ permesas al vi rompi la kontraŭdrinkan regulon. Similan regulon ne havas mi, sed mi starigas ĝin nun kaj tuj, por la plezuro ĝin malobservi”. Ŝi alprenis moke solenan tonon por deklari: “Estas malpermesite trinki alkoholaĵon ĉi tie”, kaj, leviĝante kun ironia esprimo ŝi aldonis: “Kaj nun, ek al la rompo! De la regulo, kara, de la regulo. Ne de la botelo!”

Ŝi prenis el ŝranketo botelon kaj provizis glason per impresa dozo da viskio, dum sonis ŝia gorĝa, ne vere natura rido. Ŝi tiam rigardis la detektivon de piede kapen kaj refoje eksplodis per rido.

“Hej, belulo! Ĉu vi restos stare la tutan tempon? Ĉu mian permeson vi atendas? Admirinde! Kara, kara! Vi vere estas aminda bubeto!”

Karal  decidis eksidi. Tiu virino impresis lin strange. Unuflanke, ŝi lin korpe allogis, aliflanke ŝia tro familiara sinteno kaj ŝia emo lin konstante moki al li tute ne plaĉis.

“Sinjorino...” li trian fojon komencis.

“ Dora , diru al mi ‘ Dora ’, bela brunharul’. ‘Sinjorino’ sonas tiel severa!” Ŝi ridis plu.

“Mi diros kiel al mi plaĉos. Kaj pli plaĉas ‘sinjorino’ nun”, li diris tute firme. Li daŭrigis:

“Sinjorino, vi eble trovas la aferon amuza, sed multaj parolas pri tragedio. Ĉu lasas vin indiferenta la fakto ke viaj gebofratoj brule mortis?”

“Ne, tute ne, tio tremigas min”, ŝi diris mallaŭte. Percepteblis ŝanĝiĝo en ŝi. “Devis esti terura vivofino!”

“Kion vi opiniis pri Aleksandro Jendrik ?”

“Mi lin admiris. Li estis viro. Pli ol Jankarlo. Jankarlo estas larĝkora idealisto, Aleks  ne”.

“Ĉu por vi larĝkoreco ne estas vira?”

“Efektive ne. Mi ĉiam trovas ke en Jankarlo estas io patrina. Li zorge patrinas pri siaj karaj malnovaj domoj, pri siaj karaj ekspluatatoj. Por mi vireco enhavas kruelecon. Kruela Aleksandro estis”.

Jano komprenis ŝian ĵusan ŝanĝiĝon. Dum li staris tie obeante etiketajn aŭ regularajn principojn, ŝi malestimis lin. Tuj kiam li asertis sian aŭtoritatecon, ŝi taksis lin vira.

Tiu penso lin tiklis flate, kaj li subite ĵetis al ŝi alispecan rigardon. La vulgara esprimo fakte ne forŝtelis la harmonian allogon de vizaĝo beltrajte ĉizita. Ŝi estis bela. La ne tre altkreska korpo estis perfekte proporcia. Li okule karesis la admirindajn krurojn kaj la plaĉajn kurbojn de ŝiaj kokso kaj brusto. Li eĉ komencis trovi ke la vulgara sinteno donas al ŝia ĉarmo pli pikan kvaliton, kiam voĉeto en li admonis: ‘Jano! Ne lasu vin deflankigi de via celo!’ Ĉu ŝi perceptis lian preskaŭ palpan rigardon? Li esperis ke ne, sed certis ke jes. Li provis uzi kiel eble plej neŭtralan voĉon por demandi:

“Kruela homo nepre vekas malamon. Ĉu li havis multajn malamikojn?”

“Ho jes, certe. Tial oni lin murdis, ĉu ne?”

“Vi ekskludas akcidentan morton?”

“Jes. Aleks  estas la tipo mem de homo kiu altiras murdon”.

“Kiu murdis lin?”

“Al tio mi serĉas respondon ekde la okazaĵo. Mi ne kapablas imagi”.

“Vi tamen konas la faktojn, havis tempon pripensi, rezoni...”

“Jes. Mi konkludis ke estas tiu albana meĥanikisto. Sed mi ne ŝatas mian dedukton. Li estas tiel bela, tiel vira”.

“Ĉu?”

“Ĉu vi ne samopinias? Mi provis delogi lin. Mi foje vidis lin en la naĝejo. Li estas la pratipo de viro. Larĝaj muskolaj ŝultroj, maldika talio, esprimo sovaĝa. Ha! Kia figuro! Tiuj albanoj estas multe pli allogaj ol niaj ĉitieaj moluloj. Aliaj albanoj impresis min same. Ne, ne same. La garaĝisto pli ol iu ajn”.

En Jano konstateble venkis la ĵusa admona voĉeto. Li rimarkis ke ju pli ŝi parolas, des malpli ŝi lin logas. Ŝia obsedo pri viroj, ŝiaj ŝablonaj diroj pri la vira sekso impresis malnature. Li sentis ŝin kaptita de falsa idearo, kvazaŭ ŝi estus sorbinta ĝin lude, ĉe l’ komenco, sed poste ne plu sciis kiel elludiĝi. Ĉio ĉi lin repuŝis per sia malvereco, kvankam verdire li samtempe iom sentis kompaton.

“Ĉu via delogprovo sukcesis?”

“Ne. La monstro...” Ŝi paŭzis, kaj dum sekundo ŝia alloga vizaĝo montris esprimon de besta malamo. “La monstro mokis min. Ĉu vi imagas tian pretendemon? Tiu mizera laboristo havas okazon samliti kun riĉa edzino de fama arkitekto, kulturita virino, eleganta belulino, kaj... kaj li kraĉas sur tian oferton! Kiel li povis?”

“Kruela, lia rifuzo! Tio des pli flamigis vin, ĉu ne?”

Ŝi direktis al li intensan rigardon plenan je miro, kvazaŭ ŝi pensus: “Ĉu jen fine viro kiu komprenas?”

“Jes”, ŝi diris malrapide. “Mi des pli deziras lin. Ofte mi revas pri lia figuro, pri lia nobla sinteno, kaj lia korpo vizitas min dumsonĝe. Sed mi scias ke neniam  mi havos lin”. La vorton “neniam” ŝi preskaŭ kraĉis, tiom da spitiĝa agresemo ŝi sentis, kaj dum kelkaj sekundoj ĝi vibrigis ion vitran en la ĉambro. Jano decidis ŝanĝi la temon:

“Kaj kion pri via bofratino?”

“ Tereza ? Kial vin interesus Tereza ?”

“Ŝi mortis. Se estis krimo, oni eble celis ŝin”.

“Ĉu vere? Mi ne pensis pri tio. Tereza !”

Ŝi restis silenta kelksekunde, post kio ŝi aldonis per alia tono:

“Kelkfoje oni estas komplete misjuĝita. Mi tuj montros, kion iu miskapulo skribaĉis al mi”.

Ŝi trinkis ampleksan gluton da viskio kaj iris al meblo, ĉe kiu ŝi serĉis tra paperoj relative longan tempon. Fine ŝi pasigis folion al Jano. Estis anonima letero.

“Oni bonintence avertas min ke Jankarlo estas la amanto de Tereza ! Kompatinda Jankarlo! Se Tereza  virigas lin, li ĝuu pace. Kial mi zorgus? Mi ne scias ĉu estas vere aŭ ne – plej verŝajne ne – sed la ulo kiu sendis tion al mi videble ne imagas ke por mi havi edzon ne signifas ĝin... pardonu, mi devas diri ‘lin’, kvankam verdire Jankarlo... ke por mi havi edzon ne signifas lin posedi”.

“Kiajn rilatojn vi havis kun via bofratino?”

“Antaŭ kelkaj jaroj, tre amikajn. Sed iutage, proksimume kiam mi ricevis tiun ĉi leteron, ŝi fariĝis pli malvarma. Ni nin reciproke vidis multe malpli, sed tamen ĉiam restis amikaj. Eble mi estis kontenta iagrade liberiĝi je ŝi”.

“Vi kunsekvis kurson pri meĥaniko, ĉu ne?”

Ŝi rideksplodis.

“Ha! Vi scias eĉ tion! Bona serĉema fureto vi estas. Je-e-es”, ŝi moke emfazis la vorton, “ni studis me-ĥa-ni-i-kon. Estis mia ideo. Mi volis aperi kompetenta liafake antaŭ mia albana sopirato. Mi estas inteligenta, fingre lerta. Mi fieras pri mia meĥanika kompetento. Kaj amuzis min skandali la tutan urbon. Imagu! Du elegantaj riĉulinoj ĉe aŭtodissekca kurso!”

“Ĉu Tereza  havis malamikojn?”

“Mi dirus ke ne. Ŝi estis tre fleksebla virino. Prezentu al vi: ŝi eĉ ade-ade amikis kun mi, tiel malsama ĉiurilate. Ŝi estis ege tolerema, eble tro. Kulposenta. Kontraŭe al mi! Mi ne havas skrupulojn, sed mi estas malkaŝa. Se io aŭ io alia ne plaĉas al mi, mi ĝin montras tuj. Ŝi estis iom kaŝema, pro ĝentileco aŭ malemo vundi... Ne, mi ne imagas ke iu povis deziri ŝian morton. Ŝi ŝtopis la vojon al neniu, male al la edzo”.

“Ĉu vi havas infanojn?”

“Ne”.

“Kaj ŝi? Ĉu ŝi havis?”

“Ne. Ŝi ne naskis idojn de Aleks , tion mi garantias. Ĉu antaŭe? Ne, mi tion scius. Sed strange, kvankam bonaj amikinoj, ni neniam parolis pri nia respektiva pasinteco”.

Ŝi paŭzis enpensiĝe, kaj returnis logeman vizaĝon al Karal , mielvoĉante:

“Belulo, ĉu la oficiala parto de via vizito baldaŭ finiĝos? Ĉu ni transiru al neoficiala?”

“Unu pluan demandon”, Karal  diris kun firma tono tamen enhavanta humuran nuancon, “kaj ni transiros al la neoficiala. Kion la nomo ‘ Vilma ’ sugestas al vi?”

“ Vilma ? Mi konas neniun tiunoman. Ĉu nun la neoficialan parton...?” Kaj ŝi paŝis tute proksimen al li kun vampirina ondomovo.

Sed Janon jam de kelktempe ŝia bela korpo ĉesis tenti. Li prononcis:

“Tute lasta demando unue: Vilma  Fortaroko?”

“Fortaroko? Ĉu ne estas tiu perfidvizaĝulo en Ejga -Garaĝo? Kiu estas Vilma ? Lia edzino? Fratino? Mi ne konas”.

Karal  levis sin. “Dankon pri via afabla respondemo”, li diris. “Nun ni transiras al la neoficiala parto. Ĝi konsistas el mia foriro. Ĝis revido, Dora !”, kaj, levinte manon al la buŝo, li sendis al ŝi distancan, mokan kison, post kio li paŝis al la pordo, ĝin malfermis, kaj rapidis for. Ŝi lin rigardis senvoĉe, kvazaŭ trafite de fulmo. Videble ne tion ŝi atendis.

15

Montriĝis ke Aleksandro Jendrik  neniam faris testamenton. Tial ke li ne havis infanojn kaj ke ankaŭ lia edzino mortis, la tuto de lia riĉaĵo destiniĝis al la frato Jankarlo, lia sola vivanta parenco. Tiu heredaĵo estis fabela. Aleks Jendrik  pli riĉis ol imagis la valmuanoj, kaj ili ne emis rigardi lin senhava. Li posedis akciojn aŭ aliajn valorpaperojn el tre prosperaj entreprenoj, kiel la proksima minejo, diversaj publiklaboraj firmaoj, medikamenta industrio, ktp. Krome, li proprietis imponan riĉon el nemoveblaĵoj.

Pri ĉio ĉi, kaj ties signifo rilate la krimon, Jano Karal  meditis dum li paŝis survoje al la restoracio Ĉe l’ Fiŝo Vostumanta . Estis la tria posttagmeze, kaj suno brilis varme en sennuba ĉielo. La promeno laŭlonge de Mikva  tre agrablis al la okuloj, sed la tro peza aero malhelpis ĝin plene ĝui. Tiu prema atmosfero sendube anoncis fulmotondron.

La Fiŝo Vostumanta  estis senklienta tiuhore, kiel atendis Jano. Kiam li envenis, virino tridekjara alpaŝis malrapide al li, kun videbla deziro labori nur minimume. Post kiam li klarigis la celon de sia veno, ŝi respondis kvazaŭ indiferente:

“ Vilma  Fortaroko estas mi. Kion vi deziras?”

“Kie ni povas babili trankvile?” li demandis.

“Ĉi tie. Neniu venos antaŭ longe. Mi estas tute sola”.

Ili sidiĝis ĉe tablo.

Estis agrabla restoracio, malhavanta ĉian lukson kaj pretendemon, sed tute komforta. Ĝi ellasis ĝeneralan impreson de simpla intimeco. Verŝajne familiaruloj tie ĉi regule frandis hejmecajn kuiraĵojn. Karal  rigardis Vilma n. Ŝia bruna hararo, pufatufa, havis ruĝkuprajn rebrilojn, kaj ŝia haŭto tre freŝan, rozecan aspekton. Relative altkreska, ŝi estis, se ne bela, almenaŭ plaĉa laŭ natura, kamparana maniero. Aŭ pli ĝuste ŝi estus plaĉa se ŝia tuta sinteno ne esprimus ĉioampleksan indiferenton, kvazaŭ la tuta vivo enhavus nenion interesan. Viglo al ŝi mankis, kaj tio iel fuŝis portreton sen tio nepre ŝatindan. Karal  sin demandis ĉu ŝi jam scias ke ŝi heredis riĉegon.

“Kion vi opinias pri la akcidento en kiu pereis ges-roj Jendrik ?” li komencis.

Ŝi dum momento rigardis kvazaŭ nekomprene.

“Kiel mi povus ion opinii?” ŝi rebatis.

“Nu, tamen, via edzo laboras en la garaĝo kie...” Jano ne finis la frazon, sed ŝi ne rapidis respondi.

“Ĝuste”, ŝi fine vortis. “Eĉ li kiu tie laboras komprenas nenion. Kiel do mi povus?”

“Kian impreson vi havis pri s-ro Jendrik ?”

“Neniun. Mi lin vidis kelkfoje, eĉ ĉi tie, sed ne vere konis lin”.

“Ĉu vi aprobis aŭ malaprobis liajn projektojn?”

“Politiko estas afero por viroj. Al mi estas egale”.

“Tiu lasta frazo”, pensis Jano, “povus esti via devizo”.

“Kaj pri lia edzino, kia estis via impreso?”

Brilo – ĉu ruza? – pasis tra ŝiaj okuloj, kaj ŝi ŝajne hezitetis antaŭ ol respondi.

“Mi ŝatis ŝin”, ŝi fine diris. “Ŝi estis eleganta, bela virino. Ŝi rilatis al mi tre amike. Mi ne komprenis ŝin. Ŝi kelkfoje venis sola al la restoracio, kiam estis preskaŭ neniu, kaj ŝi petis min sidi ĉe ŝia tablo por babili. Ŝi estis tre sola. Ŝi parolis pri mi. Ŝin interesis la fakto ke mi estas orfa, nenion scias pri la veraj gepatroj. Ŝi estis bonkora. Kelkfoje, lastatempe, ŝi alportis donacetojn”.

“Kiel vi reagis al tiu stranga konduto?”

“Komence mi ne ŝatis. Ĝi kvazaŭ humiligis min. Mi abomenas kompaton de pli riĉaj ol mi. Sed mi komprenis ke ŝi faras ĝin ne pro ia supereca sento, sed ĉar io ŝin turmentas”.

“Kio?” unuvortis Jano Karal .

“Ŝi havis infanojn. Ili – mi ne scias kiel aŭ kial – estis forprenitaj de ŝi. Ŝi diris plurfoje: ‘mi havas filinon viaaĝan sed mi ne konas ŝin’. Strange, ĉu ne? Ŝi havis turmentoplenan vizaĝon”.

“Ĉu vi scias ion pri via infaneco?” la detektivo demandis.

La nuanceto de ruzo iom pliiĝis.

“Mi estis forlasita kiam mi estis kvinjara”, ŝi diris trankvilavoĉe. “Pri miaj antaŭaj cirkonstancoj mi memoras nenion. Eble mi devenas de burĝa familio?”

La esprimo unue indiferenta, poste ruzeta, cedis lokon al ĝua rideto.

“Estus amuze, se laŭdevene mi estus burĝino. Mi, burĝino!” Ŝi ripetis plurfoje tiun vortoasocion kun la mieno de frandema knabineto ĝuanta bombonon.

“Kiu edukis vin? Kie?” la detektivo scivolis.

“Orfejo, unue, monaĥina. Poste farmista familio”.

“Kaj pli poste?”

“Pli poste mi venis urben kiel servistino, sed mi ne taŭgis en altklasaj familioj, kaj mi fariĝis kelnerino, unue en kafejoj, poste en restoracioj”.

“Ĉu vi ŝatas?”

Denove ŝi rigardis lin kvazaŭ la demando estus sensignifa. Karal  diris al si: “Oni povus pensi ke ŝi ne havas sentojn”, se escepti la momenton kiam ŝi fantaziis sin burĝino.

“Ne estas malagrable”, ŝi fine respondis.

“Kie vi renkontis vian edzon?”

“En restoracio kie li manĝadis”.

“Kie vi estis sabaton la 3-an de septembro?”

“Ni ambaŭ estis en Trilarika, mia bo-vilaĝo, t.e. la vilaĝo de mia edzo. Liaj gepatroj aranĝis grandan familian kunvenon okaze de la kvindeka datreveno de la geedziĝo”.

“Ĉu vi havas gefratojn?”

“Mi havas el la farmo, kie mi estis adoptita. Verajn gefratojn miascie ne”.

“Ĉu vi konas iun s-ron Erikon Malven ?” demandis Jano akre rigardante la kelnerinon. Se tiu demando trafis ŝin, tio apenaŭ videblis. Eble okazis minimuma streĉiĝo de la palpebroj, sed eĉ pri tio la detektivo ne ĵurus.

“Ne”, ŝi diris unusilabe.

La interparolo vere malviglis, kaj Karal  decidis ĝin fini. Elironte, li havis senton pri malsukceso, kvankam li ne povis klare diri kia espero ne realiĝis. Sed tuj antaŭ ol malfermi la pordon, li turnis sin kaj ekkriis:

“Pardonu, mi forgesis rutinaĵon”.

Ŝi rigardis lin atende.

“Bonvolu montri identigilon”, li petis. Ŝi pasigis al li la identigan karton. Li zorge notis la numeron, same kiel la naskiĝlokon kaj – daton. Kun granda intereso li rimarkis ke ŝi naskiĝis la 23-an de Julio. Ĉar, laŭ la knabinfoto, la filino de Tereza Jendrik  naskiĝis en marto, Vilma  evidente ne idis el la forpasinta riĉulino. Tiu malsameco ne surprizis Janon, ĉar Eriko Malven  ne havas favoran reputacion kiel privata detektivo. Sed ĝi donis nutraĵon al lia emo mediti.

Elirinte el la restoracio, li sin demandis kiel la hereda afero malplektiĝos. Se okazis trompo, ĉu Vilma  heredos? Verŝajne jes, ĉar la testamento menciis nur ŝian nomon, sen precizigo kiel “mia filino”, kiu pruvus eraron pri la intenco de ĝia verkintino. Se aliaj eblaj heredantoj grumblus, ili verŝajne havus ŝancojn sukcesi en proceso kontraŭ tiu ero testamenta. Sed ĉar s-ino Jendrik  ŝajne ne havis parencojn, neniu starigos la pridubadon. Aŭ ĉu eble la ŝtato intervenos kun la espero plenigi siajn kasojn? Stranga situacio!

16

“Jen perfekta loko”, Stefano diris. Karal  iris apud la nevon. La vidaĵo estis pentrinda. Tra arko el branĉoj riveliĝis okulkaresa porcio el la valo, de la transriveraj montetoj, verdaĵ-kovritaj, ĝis la piedo de Eta Baruna , kun intere simfonio el diverskoloraj kampoj, rivero kaj vilaĝeto, kies domoj aspektis kvazaŭ ili kuniĝis rifuĝe por serĉi protekton ĉe alta preĝeja sonorilturo. Ŝtonegoj troviĝis tute taŭge por sidado, kaj la du viroj tiris el dorsosako la piknikon.

Stefano, kompense por tutdimanĉa laboro super urĝaĵoj, ricevis libertagon, kaj la detektivo decidis uzi la okazon por diskuti kun li la disajn scierojn pri la stranga akcidento.

“Mi vin delonge ne vidis, kaj mi ne povis raporti la konversacion kiun mi hazarde aŭdas inter mia kamarado Petro kaj lia amatin’,” la junulo komencis, kun tipe sanktavalaj fraztono kaj elizimanio.

Krako aŭdiĝis ie en la arboj, kvazaŭ branĉeton besto tretis, aŭ defaligis sciuro.

“Kiu ŝi estas?”

“Ŝi nomiĝas Ana Rijoka , kaj...”

“ Rijoka ?” interrompis la policano. “Kie mi aŭdis tiun nomon?” Kaj preninte el poŝo notlibreton, li komencis ĝin foliumi.

“Li estas spicisto en Vinstrato”, klarigis Stefano.

“Spicisto el Vinstrato? Jes. Tio elvokas ion, sed... Diable! Mi aŭdis tiun nomon ie”.

“Nu”, la junulo daŭrigis, “la filino aludis sian patron, diris ke li iĝis nerva ekde la morto de Jendrik , ke ŝi faras al si demandojn pri li, kaj prononcis jenajn misterajn vortojn, kiujn miaopinie vi nepre devas koni: ‘ili estis vere minacaj kelkfoje’. Krome ŝi trovis ankaŭ Petron neklarigeble nerva. Ŝajnis ke ŝi pensas pri la ebla kulpeco de ambaŭ patro kaj amato, ne scias ĉu estas io prava en ŝiaj duboj, kaj troviĝas komplete kaj time konfuzita”.

“Ha jes! Mi memoras”, Karal  diris, trovinte la ĝustan paĝon. Ekscitite, li ekstaris kaj komencis paŝi tien kaj reen. “Estis en anonima letero al s-ro Jendrik . Iu petis lin veni apud la vojon kondukantan al la kabano de s-ro Rijoka , sur monto Baruna . Tiu letero tre gravas, ĉar precize ĝi ebligis la akcidenton. Temis pri ĉantaĝa afero, kaj al tiu rendevuo la arkitekto veturis surmonte en tiu tragika vespero”.

“Ĉu tiu spicisto estas implikita?” Stefano demandis.

“Tiun eblecon ni ne preterlasu. Kiam mi vidis lian nomon sur la letero, mi pensis ke estas nur precizigo pri la loko kie la renkontiĝo okazos. Sed nun se la filino mem de tiu vinstratano konsideras la eblecon ke ŝia patro kulpus, tio vekas demandojn. Des pli ĉar la loĝantaro de Vinstrato havis speciale fortan malamon al Jendrik ”.

“Kaj Petro Balgana ?”

“Ĉu eblus ke li estus la engaraĝa plenumanto de plano ellaborita de tuta grupo da vinstratanoj, de la fama ReVa-asocio?”

“Teorie oni povus imagi ion similan. Sed se oni pensas pri la konkretaj homoj, mi kredas ke ne. Unue ĉar Ana  montriĝis pli dubema ol certa: ŝi konstatis pli grandan nervecon en la du viroj kiuj al ŝi plej proksimas, ŝi pensis pri ebla kulpeco, sed ne de ambaŭ kune – mi ne bone esprimiĝis kiam mi ĵus rakontis. Videble ŝi demandis sin ĉu unu el ili kulpis, kaj, se jes, kiu. Sed pri kunplanado ŝi havis neniun ideon. Due, simple ĉar Rijoka  kaj Petro tute ne akordas. La spicisto malaprobas la amon de l’ filino al tiu ŝmirmana junul’ – kiel li diras. Spicisto havas purajn manojn, garaĝisto ne...”

“Kia stulta juĝo!”

“Stulta jes, sed efektiva”.

“Tamen, la ideo pri kunkulpeco...”

“... ne taŭgus ĉi-kaze”, Stefano frazfinis, “ĉar Petro ne tuŝis la aŭton. Estus neeble ke mi tion ne vidus. Mi ja estis tre atenta la tutan tagon, ĉar la veturilo de la arkitekto staris en mia garaĝ’, kaj mi laboras tie precize por informiĝi pri Jendrik , pro la anonimaj leteroj. Se iu sabotis la veturilon, povas esti nur Halim . Sed kunkulpeco de Halim , Petro kaj Rijoka  estas neimagebla. Ili apartenas al tute malsamaj mondoj”.

“Jes, vi sendube pravas. Kial Petro implikus sin en tian riskan aferon? Li ja ne havas motivon”.

“Kaj ĉu Halim  havus motivon?”

Karal  pripensis silente. Milda vento dancigis la branĉojn antaŭ ili. Boateto pasis sur la rivero malsupre, kaj en unu paŝtejo, piede de la monto, du homaj punktetoj antaŭenigis vastan senordan ŝafaron, ludil-aspekte.

Dum la silento daŭris, sciureto aŭdace venis ŝteli nukson falintan el sako piknika. Sed la du viroj ĝin ne vidis, tiel firme ilin katenis ilia rezonado.

“Eble tiu afero de la tomboj?” dube prononcis Karal . “Ŝajnas al mi nesufiĉa motivo por organizi mortigon per aŭtofuŝado. Eĉ pli riska ol simpla ponardofrapo foje dumnokte, eventuale kun noto diranta: ‘La albana komunumo kondamnas tiun kiu ne respektas la religiajn devojn de alia gento’, aŭ io simila. Se la tuta albana kolektivo solidarus, la polico neniam sukcesus trovi la kulpulon. Ili ĉiuj povus falsalibie kovri unu el si”.

“Vi scias, Kara-Karal , mi min demandas ĉu tiu afero pri la albana krimmetodo ne estas pure kaj nure antaŭjuĝo. Kliŝo. Ĉar Halim  havas turkaspektajn lipharojn, ni fantazias lin kiel sovaĝulon kun tranĉilo interdente, nokte luppaŝantan serĉe al viktimo. Sed tiu estas kina aŭ romana bildo, ne karna estul’. Halim  estas moderna homo, meĥanikisto, ne sovaĝulo el la albanaj montoj. Mi stas certa ke ne li krimis, sed ne pro tiu primetoda misrezono, nur ĉar mi konas lin persone kaj dubas ke li entute povus krimi. Tamen vi diras ion kio sonas ĝusta al miaj oreloj: se Halim  murdis, tio estas ne pro li mem sed nome de la tuta ĉitiea albanaro”.

“Ĉu vi, konante lin, pensas ke li eble lasis iun veni por fuŝi la aŭton inter la 6-a kaj la 9-a vespere tiun sabaton, ĉu por mono, ĉu por alia avantaĝo?”

“Ne. Vi povus proponi pagi al li milionon kondiĉe ke li faru facilan krimon, li ne faros ĝin. Kaj simile por alia avantaĝo”.

“Kaj ĉu iu povus devigi lin per ia premrimedo, ĉantaĝo aŭ io simila?”

“Laŭ mi, ne. Li preferus malliberi aŭ morti. Precize tion mi trovas ege simpatia en Halim : li ne estas subpremebla. Se Fortaroko minacus kalumnii lin al la mastro por trudi al li agon kiun li ne konsentas fari, li preferus maldungiĝi ol agi kontraŭ la konscienco. Io simila jam okazis al li en antaŭa dungiteco. Li preferis perdi la postenon ol lasi aliajn trudi al li ion kritikeblan”.

“Tiu ĉi afero vere estas incita. La sola persono kiu havis la okazon efektivigi la kriman faron havas nesufiĉan motivon kaj lia karaktero ne konformas kun la krimpostuloj. Kaj tiuj kiuj havus motivon ne povis ĝin plenumi”.

“Kiuj havas motivon?”

“La Fortaroko-paro havus tre fortan motivon. Vilma  Fortaroko, la edzino de via laborejestro, heredas riĉegon de s-ino Jendrik !”

“Kion? La edzino de Jobo? Nekredeble! Mi eĉ ne sciis ke ŝi konas ŝin”.

“Laŭ trompa raporto de iu fidetektivo el Valĉefa , Vilma  estus la filino de la bela Tereza ”.

“Diable! Sed tio memorigas ion al mi. Ĝin rakontis meĥanikisto kiu antaŭe laboris en Ejga -Garaĝo sed poste foriris. Li foje revenis saluti la ekskolegojn kaj rakontis ke hazarde li troviĝis en iu restoracio kie laboras la edzino de Jobo, kaj la Jendrik -paro sidis tie. Vilma  rakontis pri sia kompatinda infaneco, ŝi akcentis la kormizeron de iu forlasita de la patrino, kaj videble profunde kortuŝis Tereza n Jendrik . Al la ekskolego – kaj ankaŭ, ŝajne, al la arkitekto mem – la tuta afero aperis fuŝa-misa, kiel melodramo odoranta falsecon je cent paŝoj, sed la sinjorin’ ĝin sorbis kiel soifanto akvon”.

“Ŝajnas ke plano disvolviĝis por altiri s-inon Jendrik  en kaptilon kun la celo senpezigi ŝin je parto de ŝia mono”, Jano hipotezis.

“Do Fortaroko estas la kulpulo. Li estras la laborejon, li estas tre sperta meĥanikisto, li havis pli ol simplan intereson: la edzino partoprenis en tuta plano monkapta. Ĉio indikas lin, ĉu ne?”

“Jes. Sed li ne revenis garaĝen post kiam ĉiuj povis vidi ke la aŭto perfekte funkcias. Mi petis Remon  kontroligi la alibion. Mia kolego Izidoro vizitis tutan aron da personoj kiuj ĉeestis la edziĝdatrevenan feston. Ĉiuj pretas ĵuri ke la ge-Fortarokoj restis de antaŭ la kvara ĝis noktomezo sen foriri eĉ kvaronhoreton”.

Stefano komike grimacis.

“ Kara-Karal ! Via kontraŭstaro al ĉio kion mi sugestas estas deprima. Mi sentas ke ĉi tiu sperto vakcinos min kontraŭ plua kunlabor’ kun leŭtenanto Remon ”.

Tion dirinte li ekstaris, turnante la dorson al la vidaĵo. Jano, kiu lin rigardis, mire vidis lin paliĝi, dum lia buŝo restis malfermita kaj li faris mangeston ne tre kompreneblan. Ambaŭ viroj instinkte silentis. Aŭdiĝis krako: iu trete rompis sekan branĉon.

“Iu nin spionis”, flustris Stefano, kaj li kuris for.

*

Stefano kaj la onklo retroviĝis ĉe la kruciĝo inter du vojetoj. Ambaŭ kapneis al la alia.

“Estas normale”, la junulo diris. “En ĉi tiu arbaro tiom abundas vojetoj! Plie, nek vi nek mi estas el Valmu . Ni do konas la eblecojn multe malpli ol lokano”.

“Kia li estis?”

“Li – aŭ ŝi – estis ombro, silueto. Ne tre granda. Mi nenion vidis precize. Nur ke iu staras tie kaj silente forpaŝas. Kiam mi ekkuris, li estis jam malproksime. Estis diversaj vojetoj kaj multaj eblecoj sin kaŝi”.

“Mi esperas”, Karal  komentis kun peza, serioza mieno, “ke tio ne endanĝerigos iun. Se la spiono ricevis la impreson ke ni proksimas al la vero, ĉu li ne provos likvidi iun kiu povus komuniki al ni ion gravan?”

“Tamen estus pliigi la riskojn”, Stefano diris kvazaŭ por sin trankviligi.

“Fakte jes, tio pliigus niajn ŝancojn trovi la murdinton, sed mortigintoj ofte ne rezonas tiamaniere...”

17

Karal  reiris al Valĉefa . Li raportis pri ĉio nova al leŭtenanto Remon  kaj iris por viziti Erikon Malven , la detektivon kiu false indikis Vilma n kiel filinon de s-ino Jendrik . Se Malven  mensogis pri s-ino Fortaroko, tio certe ne estis pro pura humuro. Estis probable ke la fidetektivo kunplanis kun la ge-Fortarokoj por dividi inter si la profitojn de l’ falsaĵa investo. Ankaŭ li do havis seriozan motivon likvidi s-inon Jendrik  kaj ties edzon, kiu, vivanta, heredus de ŝi.

Malfeliĉe, la detektivo estis for, eĉ eksterlande, laŭ la sekretariino kiu respondis al Karal . Domaĝe! Estus interese prezenti la nekongruajn faktojn al tiu sinjoro. Verŝajne li tuj flaris danĝeron. Al multaj demandoj ekzistis sen li neniu rimedo trovi respondon. Necesos lin malkovri kaj submeti al pridemandado pere de la internacia polica organizo. Bedaŭrinde, tiu sistemo neniam liveras la samajn pens-instigajn elementojn kiel rekta kontakto, ĉar mankas aro da neraporteblaj detaletoj: vizaĝesprimo, voĉtono, okulmovoj kaj multaj aliaj – ekzemple odorŝanĝoj – kiujn la konscia menso ne rimarkas, sed kiuj registriĝas en la primitiva, besta tavolo de la psiko, kie ili plektiĝante fakte naskas intuon.

*

Reveninte Valmu on, Karal  iris al la loĝejo de Patro Manganella , kun kiu li rendevuis. La malgranda sicilia pastro antaŭe konsentis ke la detektivo akompanu lin al la minejo por tie babili kun kelkaj laboristoj.

Ili unue haltis ĉe ligna barakaro, je kelka distanco de la minaj instalaĵoj, kiujn oni, pro la terena situo, ankoraŭ ne povis vidi, sed kies bruon oni tamen jam bone aŭdis.

“Mi unue montros al vi kiel aspektas tiuj loĝejoj”, la pastro diris dum ili eliris el la aŭto.

Tiu loĝloko konsistis el serio da longaj barakoj starigitaj paralele. La pastro eniris la unuan.

Ili troviĝis antaŭ longa koridoro kun vico da pordoj ambaŭflanke.

“Vidu unu el iliaj ĉambroj”, diris Patro Manganella , frapante ĉe pordo kaj ĝin tuj malfermante.

“Ho, senkulpigu”, li petis retiriĝante. “Mi opiniis ke tiuhore enestus neniu kaj...”

“Ne gravas, patro, male, male, envenu”, el interne sonis juna voĉo. Ambaŭ eniris.

Tiu ĉambro estis unuavide ne malplaĉa, kun la lignaj bonodoraj muroj kaj fenestro kiu enlasis belan kvanton da sunlumo. Por pasigi unu aŭ du noktojn estus eĉ tute taŭge. Sed tie vivi semajnojn, monatojn, estus alia afero. Troviĝis nur du litoj, du enmuraj ŝrankoj, du bretoj, tablo ne tre granda, unu seĝo kaj du ne tre komfortaj brakseĝoj. La ejo plenis je aĵoj plej diversaj, kaj oni sentis ke la manko de spaco ĉi tie starigas ne etan problemon.

En unu el la apogseĝoj sidis tre juna viro kun piedo amplekse bandaĝita. Eble lin plej karakterizis la malgrandeco de la kapo, kun vizaĝo preskaŭ malaperanta sub nigra hararo densa kaj abunda.

“Mi ĝojas akcepti viziton”, la junulo diris kun fajna esprimriĉa mieno.

“Kio okazis al vi?” la pastro bon-onkle demandis.

“Ba! Akcidento”, la laboristo respondis, kaj li detale klarigis kiel fariĝis la afero, dum Patro Manganella  interpunkciis lian rakonton per serio da “Aj!”, “Uĉ!”, “C, c, c!”, “Dipatrino!”, “Nu!” aŭ “Ma!” kaj da grandaj gestoj en kiuj lia tuta korpo partoprenis.

La pastro prezentis Janon kiel konaton interesatan pri la labor- kaj vivkondiĉoj, silentante pri lia polica aparteno. La juna laboristo estis albana.

“Ĉu la trinkbutiko estas malfermita nun?” la siciliano demandis.

“Jes”, respondis la alia.

“Do mi iros aĉeti tri kafojn, se vi volas, estos pli agrable”, kaj antaŭ ol atendi respondon, li jam estis for.

“Mi dankas lin pri la ideo alporti kafon”, la junulo diris al Karal . “Rigardu ĉi tiun ĉambron, oni eĉ ne rajtas havi porteblan gasan aŭ elektran forneton, tiom ili timas ke la barako brulus. Oni do ne povas varmigi eĉ unu tason da akvo!”

“Ĉu longe vi loĝos ĉi tie?” Jano demandis.

“Oj, se mi scius! ‘Portempa loĝado’, ili diris, ‘atende ĝis domoj pretos por vi’. Portempa loĝado! Portempe definitiva, sen ia dubo”.

“Unuavide tia ligna barako ne ŝajnas malkomforta”.

“Unuavide ne. Ĉar mi estas sola nun. Sed se vi aŭdus la bruon! Nenia son-izolo! Se iu enbarakiĝas piedpinte je la dua matene, tenante la ŝuojn en la mano por ne brui, lia kata moviĝo resonigas la tutan konstruaĵon ĝis la lasta ĉambro. Kaj se vi aŭskultas transistoron aŭ volas kanti aŭ ludi muzikon dum pluvas ekstere, kion vi fakte bezonas por iom malstreĉi vin post plena tago da minaĵ-elfoso, ĉu ne?, vi partoprenigas la tutan loĝantaron en via koncerto!”

“Kelkfoje devas esti neelteneble”, Jano komentis kun tono komprenula.

“Kamarado foje ne eltenis. Li estis tre nerva, ege laca, havis gravajn zorgojn eksterlaborajn, nokton post nokto ekdormis nur malfrue. Iunokte, post kiam li finfine ĵus endormiĝis, jen alvenis alia laborulo kiu iom tro drinkis kaj kiu bruaĉis enirante. La dormanto vekiĝis, furioziĝis, kolere kriaĉis, ili disputis vekante ĉiun, eĉ la plej profundadorman, kaj fine la unua kaptis sekurbutonan tranĉilon, kaj la bruinton mortpikis”.

“Terure!”

“Jes. Pro tio la tuta urbeto komencis imagi ke albanoj estas sovaĝuloj kun ponardo ĉezona, pretaj frapi morten ĉe minimuma kontraŭdiro”.

“Efektive, tiu bildo pri la albanoj estas tre disvastigita en Valmu . Mi ne sciis de kie ĝi venas”.

“Krome okazis grava konflikto inter kristanaj kaj islamaj albanoj, ĉar la islamanoj ne trinkas alkoholaĵojn kaj diris ke la tuta afero rezultas el la drinkado. Ni kristanoj pro tio timis, ĉar ni estas malplimulto ĉi tie”.

“Estis tamen vere ke tiuokaze la drinkinto kaŭzis la pasi-ekfajron, kiu...” Karal  komencis, kiam eksonis bruego.

“Ĉu vi aŭdas?” krietis la juna albano. “Jen la pastro revenas kun la kafoj. La enirpordo malfermata vibrigas la tutan barakon”.

Efektive, ĉiu paŝo en la koridoro sonoris. Kiel tondre devas esti, se tuta grupo da laboristoj kune koridoras!

“Jen la kafoj”, anoncis la pastro kvazaŭ triumfe, enirante kun pleto tritasa. Sed li haltis abrupte, dirante: “Kiaj mienoj! Pri kio do vi parolis?”

“Pri la pikmortiginto kiu ne eltenis la bruon”, Karal  respondis per malgaja tono.

“Terura afero!” ĝemspiris Patro Manganella . “Jen al kia ekstremo kondukas ĉi tiuj vivkondiĉoj! Ĉu vi scias kiu fakte respondecas pri tiu mortigo? Nek la islamano kiu ponardis, nek la kristano kiu drinkis. Nur tiuj uloj kiel Aleks Jendrik  kiuj devus konstrui decajn domojn por ĉi tiuj homoj, sed anstataŭe ilin stakigas ĉi tie kaj dediĉas la komunuman monon al stultaj projektoj kiel konstrui aŭtoŝoseon”.

La pastro bolis kolere.

“La nervojn!” li kriis plu. “La nervojn ili preteratentas. Oni konstante bombastas pri la progresoj de la sano, de la higieno. Sed nervan higienon ĉu ili atentas? Mi ŝatus vidi la grandan Jendrik  pasigi eĉ nur monaton ĉi-barake! Li fariĝus murdisto pli rapide ol ĉiuj sicilianoj, albanoj, turkoj kaj portugaloj, kiujn li tiel facile akuzas pri tro fulma ekbolo...”

“Sed feliĉe li mortis”, diris la juna vundito.

“Jes, feliĉe li mortis”, eĥis la pastro, ne tre pastre.

“Kion oni pensas pri lia morto en la minejo?” Karal  demandis.

“La ĝenerala sento estas: uf! Oni kontentas ke li mortis. Neniu komprenas kiel. Kelkaj sin demandas ĉu povas respondeci Halim Uŝtari . La plimulto pensas ke ne”.

“Ĉu oni ne pensas ke Halim  sindediĉe agis por likvidi la arkitekton, ĉar estis en ĉies intereso ĉi tie ke Jendrik  ĉesu diktatori en la urbaj instancoj?”

“Ne. La plimulto tion ne opinias. Estis efektive ĉies intereso, sed oni ne bezonis lin murdi por tio”.

“Kiel do...?”

“Ĉiuj ja sciis ke ekde la venonta elektado – ne tre malproksima nun – li perdos sian postenon en la urba estraro, kaj en la konsilantaro sian konservativan plimulton”.

“Imprese, kiel bone vi, fremda laboristo, konas la lokan politikon!”

“Ĉiuj el ni interesiĝis pri Aleksandro Jendrik . Oni scias kiom li influis siajn kolegojn. Eĉ ĉe konservativa plimulto la tombeja afero aŭ tiu pri niaj barakoj verŝajne solviĝus facile se ne fuŝinfluus tiu aĉa arkitekto. Sekve, kiam ni havis informojn pri la politika sento de la voĉdonantoj (ni kompreneble ne voĉdonas eĉ pri niaj  aferoj, ĉar ni havas la honoron estis nur... gastoj!), tio nin tre interesis. Kaj ĉiu komprenis ke por liberigi Valmu on de lia fia influo, oni bezonas nur pacienci ĝis la venonta voĉdonado...”

Karal  estus plezure diskutinta plu kun tiu simpatia junulo, kies opinioj malfermis novajn perspektivojn pri la motiv-problemo. Bedaŭrinde, la pastron oni aliloke atendis, kaj la du viroj ne povis resti. Plu traktante la temon, ili elpaŝis al la aŭto.

Ili haltis antaŭ barako apud la minaĵ-eltirejo mem. Ĉi tie la sicilia grandagesta preskaŭ-nano rendevuis kun grupo da albanaj sindikataj aktivuloj. Super la barako, aranĝita kantine, pasis laŭkable ercoplenaj vagonetoj kun ritma, incita grinco.

En la kantino sidis kvinopo laborista. Al ili la pastro paŝis, sekvata de Karal . Frapis la okulojn la malalta kresko de tiuj viroj. Se juĝi laŭ la albanoj kiujn Jano vidis ĝis nun, Halim  estis neordinare altkreska. Sed eble la kuniĝo de tiuj malgranduloj estis pure hazarda. La detektivo ekkonsciis ke pri la albanoj, kiel gento, li finfine scias nenion.

La pastro prezentis Janon kiel al la vundito, sen mencii lian veran funkcion. Post nelonge, la konversacio turniĝis ĉirkaŭ la fama akcidento.

“Kelkajn el niaj samgentanoj trafis insultoj enurbe”, diris nerva ĵus-eksjuna malaltulo. “Homoj kriis: ‘albanoj – murdistoj’ al pluraj el ni. Ĉu vi imagas? Ĉiu malamis Aleksandron Jendrik , ni estas senkulpaj, sed oni tamen igas nin pekkaproj!”

“Ĉu vere?” Karal  indigne diris. “Sed kiabaze?”

“Ej, sinjoro, ili ne bezonas bazon. Ni estas fremduloj, kaj tio sufiĉas. Malbonŝanco por ni, ke Halim Uŝtari  laboris ĝuste en tiu garaĝo”.

“Sed, honeste, ĉu vi ne opinias ke li povis...”

Karal  ne havis eblecon daŭrigi. Ĉiuj sin turnis al li kun malamaj vizaĝoj. Videble lia nura suspekto ilin profunde ofendis. Kolere, ili kriaĉis indignajn protestojn.

“Mia amiko ne imagas Uŝtari n kulpa”, intervenis pacige la sicilia pastro. “Li tion plurfoje konfidis al mi. Li nur volis substreki ke se oni rigardas sole la faktojn, Halim  staras en malbona pozicio. Ĉu ne tiel, Jano?”

La detektivon surprizis la uzo de la persona nomo, sedĝi estis diplomatie efika. La albanoj retrankviliĝis. Juna laboristo kun trajtoj kvazaŭ hakile ĉizitaj kaj bluringoj sub okulparo profunde enŝovita ekparolis malgajvoĉe:

“Jes, pri tio vi pravas. Se ni ne konus lin, se ni vidus la aferojn de ekstere, se li estus simpla valmuano, ni konante la faktojn verŝajne konkludus kiel ili”.

“Sed por ni ne estas dubo”, prononcis sveltulo. “ Halim  ne estas tia homo. Kaj kial li farus ĝin? Ne estas viro kiu agas kontraŭkonscience”.

La konversacio daŭris, pri la arkitekto, la garaĝo, la vivkondiĉoj. Ĝi certe interesis Janon, sed fakte alportis nenion novan. La samaj opinioj kiel ĉe la ĵus vidita vundito ĉi tie esprimiĝis.

Kiam la pastro transiris al la sindikata aŭ alia temaro por kiu li rendevuis kun la grupo, Karal  ilin adiaŭis kaj iris vidi minan inĝenieron, kiun li deziris pridemandi pri la albanoj. Sed tiu konfesis ke li ilin ne konas. Nenion pli la detektivo eksciis.

Revenante urben, li lasis sin pli kaj pli stampi de unu obseda ideo: se – mensoge pri sia honesta mieno – tiuj albanoj kolektive aranĝis la murdon, estos absolute neeble rompi ilian defendon. La ĉefa sento kiun Jano tiris el sia vojaĝo minejen ja estis impreso pri senmanka solidareco de la albanaj laboristoj. Eventuale eblus uzi la latentan rivalecon inter la frakcioj islama kaj kristana... Sed eĉ pri tio la policano serioze dubis. Kaj li instinkte abomenis tian manipuladon.

Kaj jen lin trafis subite la penso ke ĉi-afere troviĝas du suspekteblaj ampleksaj kolektivoj: la albanoj unuflanke, la ReVa-grupo aliflanke.

“Nur ke ili ne estu farintaj aliancon inter si...” li preskaŭ preĝe murmuris.

18

Karal  malbonhumoris. Lia aŭto nur povis limaki post tiu bovinaro ŝajne pli inklina poete kontempladi la kamparon ol moderne rapidi al novaj horizontoj. Se almenaŭ tiuj brutoj bonorde vicus, eble – kvankam verdire la vojo estis tre mallarĝa – li povus ilin preterpasi. Sed ne! Tiuj pezaj estaĵoj ŝajnis havi ion komunan kun la plej malpezaj gasmolekuloj: tendencon okupi la tutan disponeblan spacon.

Nuboj kovris la ĉielon, neplaĉe, grize, humorfuŝe.

Por nutri sian paciencon, la detektivo provis pensi pri la krimmistero. Sed la sola ideo kiun li sukcesis naski per turmenta cerbostreĉo estis ke li enkete limakas ne malpli ol dum ĉi tiu partopreno, teda kaj malvola, en brutara procesio.

Lin incitis krome la fakto ke Izabela  sukcesis trovi nenion pri la okazaĵoj aluditaj en la letero kiu logis la arkitekton al Monto Baruna . La mencio pri “la fi-agoj kiujn vi faris en 1952 en Miramont ” antaŭe aspektis promesplena, kaj Izabela , la polica referencistino, ĝenerale trovas. Ŝi havas nekredeble ampleksajn sliparojn kaj notlibrojn, konas parkere ĉiujn esencajn faktojn pri ĉiu kaj ĉio grava, kaj la facileco kun kiu ŝi retrovas en gazeto aŭ arĥivo ĉiujn detalojn pri tio aŭ tio ĉi estas vere superhoma.

Ĉifoje, ŝi konscience legis ĉiujn lokajn kronikojn pri la Miramont -regiono en la gazetaro de 1952, ŝi traserĉis ĉiun dokumenton eĉ nur aludantan al tiu nomo en la koncerna jaro, ŝi eĉ telefonis al amiko de amikino, kies kuzo foje menciis kolegon kun frato en Miramont , sed eĉ tiu persono en 1952 ne loĝis tie. Fakte, ŝia plurtaga esplorado liveris ne unu eron de sugesto, ne unu ombron de fakto interesa.

La tuta miramonta vivo en 1952 – kaj, diveneble, en aliaj jaroj – ŝajne resumiĝis en tiajn imponajn altmomentojn kiel la fakto ke “la nova prezidanto de la muzika societo Dieso kaj Bemolo  surprizis ĉiujn prezentante sian inaŭguran paroladon sub kanta formo”, ke “junulo gimnastikanta ĉe nefermita fenestro unuaetaĝa mallerte ellasis trikilograman halteron, kiu krevigis la tegmenton de la veturilo de s-ro N. V., staranta – feliĉe senhome – ĉe la suba trotuaro”, aŭ ke “la konkurson por la plej bela virbovo gajnis s-ro Ladika , agrikulturisto en Belkampo-ĉe- Miramont ”, ktp ktp. Nenion valoran Izabela  elfingris.

Finfine la vojo, iom pli larĝa nun, fariĝis rektlinia, kaj Karal  povis preterpasi la bovinaron. Sed kiam, post ne tre longe, li alvenis en Miramont , liajn nervojn trafis plia turmento: okazis tiutage brutfoiro kaj nenie li trovis lokon por restigi sian veturilon. Post turniĝado kaj rondirado en tiu nekonata urbo, kie ĉio ŝajnis al bovoj permesita, sed malpermesita al aŭtoj, li fine malkovris duonloketon kie duono de la veturilo povis stari leĝe kaj duono eksterleĝe.

La urbo mem ne plaĉis al li. “Senkaraktera”, li verdiktis. La magazenoj estis banalaj, la domoj stereotipaj, la stratoj mallarĝaj, kaj ŝajne ne eblis eskapi el prema bruta odoro kaj el “Muuuu, muuuu”-muĝado, kiu konstante fonis.

Li alvenis al ronda placeto sur kies akso verdigre fieris “Norberto Klakavip , poeto de kamparaj beloj, Miramont  1801–1868”, kaj kiam li provis informiĝi pri la vojo policejen, la aknovizaĝa junulo al kiu li sin turnis aperis pli malvolonte senkonsila ol la centra statuo mem. Impresis, kvazaŭ li estus demandinta pri malicaj fantomoj.

Trovinte sian celon post longa klopodado, li ne brulis per fajra entuziasmo kiam li vortigis sian peton al la loka policisto. Ties rigardo, kiam li prononcis “1952”, igis la detektivon senti sin krimulo.

Tamen, la lokano konsentis traserĉi. La arĥivaj raportoj rivelis neniun interesan fakton, nenion rilatan al ebla fiago de s-ro Jendrik : nur etajn ŝtelojn, akcidentojn, perdojn sen unco da mistero. Male, el la malnovaj hotelslipoj montriĝis ke Aleksandro Jendrik  loĝis dum unu semajno en Hotelo Moderna en 1952. Sed pri tio, kion li faris tiuokaze, kompreneble troviĝis nenia informo. Malgraŭ la duba esprimo de l’ policisto, Jano decidis tien iri.

Se juĝi laŭ la nuna aspekto, Hotelo Moderna ĉesis moderni ĉirkaŭ 1915. Kontraste, la nuna posedanto kaj liaj dungitoj tute novis: ili ne laboris en ĝi pli ol kvin jarojn. La antaŭaj posedantoj jam mortis, kaj restis hodiaŭ neniu el ilia dungitaro. Pri 1952 kaj iu s-ro Jendrik  neniu sciis ion ajn.

Karal  pli kaj pli malespere promenis tra la urbo. Li alparoladis eksjunulojn kiuj povus memori ion el 1952. Li montradis la foton de la arkitekto kaj de ties edzino. Li eniradis butikojn kaj demandadis ĉiam same. Nenia rezulto. Evidentiĝis ke la fama valmua arkitekto – kies reputacio tamen atingis Valĉefa n – lasis en la miramontaj mensoj malpli da spuroj ol vento sur lageto, aŭ ol Norberto Klakavip , poeto de l’ kamparaj beloj, sur ĉefurba bretaro antologiplena.

Pro la brutfoiro, la restoracioj estis plenŝtopitaj kaj ties kelneraro nervostreĉa. Pridemandante, Karal  sukcesis nur inciti senfrukte.

Laca, li fine revenis al sia veturilo, sur kies antaŭvitro troviĝis informilo pri monpuno: la eksterleĝa duono venkis. Li certe sukcesos malvalidigi la punon – li ja venis kadre de oficiala enketo kaj povos klarigi la situacion – sed la afero tamen estis agaca: neniam bone impresas al la ĉefoj kiam oni ŝajne trouzas sian policanecon.

Stirante hejmen sub la plumba ĉielo, Karal  pensis pri la feliĉo de krimromanaj detektivoj. En tiaj rakontoj, homoj havas eksterordinaran memoron. Eventojn 25 jarojn malnovajn iu ĉiam sukcesas priskribi kun svarmo da detaloj. Aŭ se neniu memoras, oni almenaŭ trovas iun dokumenton, iun spuron, kiu malgraŭ la granda tempospaco kondukas al vojo mistersolva. Bedaŭrinde, ĉi tio estas vivo reala, ne verkista elcerbaĵo. Kaj la ekskurso al Miramont  montriĝis nevenkeble, neŝanĝeble senfrukta.

Tamen, interesa penso trafis Janon Karal  dum li veturis returne: se tiel malfacile estas al policano kaj al profesia referencistino elfosi ian informon pri la agoj de Jendrik  en Miramont  antaŭ 25 jarojn, kiel albanoj alvenintaj maksimume dek jarojn poste povus sufiĉe scii pri ili por logi ĉantaĝe la arkitekton al la akcidenta loko?

19

“Stefan’!”

La juna viro surprizsaltis. Li promenis tra senhoma kvartalo precize ĉar li volis esti sola kun siaj pensoj, kaj li tute ne imagis ke junulina voĉo povus lin voki tie. Li turnis sin. Mire, li vidis Ana n, la amatinon de l’ kolego Petro, rapidi preskaŭ kure al li.

Li faris kelkajn paŝojn ŝiadirekte.

“Stefano! Mi petegas vin!” Ŝi ĵus rapidis tiel vigle ke ŝi apenaŭ povis paroli, manke de spiro.

“Kion mi povas fari por vi?” la junulo demandis per voĉo plej kvietiga.

“Ĉu ni povus babili ie en trankvil’?” ŝi sanktavalis. “Mi nepre bezonas vian helpon”.

Stefano rigardis ŝin. Ŝi estis eta, nebela, kun malfajnaj trajtoj, tro granda sensama buŝo, kaj haroj laŭaspekte ne tre puraj. Tamen ŝi havis ĉarmon, kio pruvas ke inter estetika perfekto kaj efektiva seksa logo troviĝas diferenco neklarigebla. Ŝia nuna petega esprimo lin kortuŝis.

“Mi estas libera nun. Kien vi proponas iri?”

Ili trovis preskaŭ senhoman kafejon, kaj kiam la mendaĵoj estis antaŭ ili sur la tablo, Ana  neatendite ploris. Stefano ne sciis kiel reagi. Li rigardis la larmojn trankvile flui kaj sian kunulinon aspekti pli kaj pli senhelpa.

“Pardonu”, ŝi fine flustris, metante poŝtukon al la okuloj. “Estas nerva reago, mi supozas”.

“Kio okazis al vi?” Stefano demandis per voĉo pli mallaŭta ol kutime.

“Mi vivas en konstanta dubado ekde la morto de s-ro Jendrik , kaj mi ne eltenas plu”.

“Pri kio vi dubas?”

“Ne ŝajnigu vin nescia. Vi perfekte konas mian turmenton”, ŝi diris per milde riproĉa voĉo.

“Kiel mi povus?” demandis la juna viro.

“Nu, vi scias. Kiam vi rakontis al tiu polican’, en la Maldensejo de la Lama Hirundo...”

“Ĉu estis vi kiu nin spionis?” li interrompis ŝin.

“Mi ne spionis. Ankaŭ mi promenis tiuloke, ege malfeliĉa. Estis bela tago, ĉu ne? Mi paŝis laŭ la larĝa tervojo, kaj jen mi vidis vin kun tiu vir’. Mi tiam ne sciis ke estas policano. Vi ekiris vojeton serĉe al loko de kie oni vidus la riveron, kaj mi decidis vin sekvi. Mi suspektis vin. Vi ja laboras en la sama garaĝo kiel Petro, kaj mi fojfoje pensis ke pri la krimo respondecas eble vi. Mi volis scii. Vi min tute ne aŭdis, tiel absorbitaj vi estis en via diskuto. Sed mi aŭdis ĉion”.

“Kaj kion vi pensis?”

“Mi komprenis ke via akompananto estas policano kaj ke vi estas bonul’. Nur bonulo kaj nur honesta detektivo povis paroli kiel vi parolis. Mi pensis ke eble mi povus helpi vin trovi la veron. Mi timas ĝin. Mi terure timas la veron. Sed dubadi plu mi jam ne povas”.

El la mansaketo ŝi tiris ŝlosilon kaj paperfolion.

“Mia patro estas la prezidanto de la ReVa-grupo, pri kiu vi aŭdis: Marteno Rijoka , la spicisto sur Vinstrato. Vi konas, ĉu ne?”

“Jes, mi konas la butikon”.

“Nu, li havas lignodometon supre de la monto. La ReVa-grupo ofte kunvenis tie...”

“Kia stranga loko!” Stefano interrompis. “Kial ili ne preferas kunveni en la urbo?”

“Estas parto de la ludo. Ili formas bandon da buboj kiuj reludas ludojn el sia infaneco. Tie supre ili retrovas iom misteran, komplotan etoson taŭgan por ilin ravi”.

“Tamen! Plenkreskuloj...”

“Ĝuste plenkreskuloj bezonas retrovi junecan fantazion. Rejunige, ĉu vi komprenas? Estu kiel ajn, la grava punkto estas ke ili kunvenos en tiu kabano venontan sabaton. Jen ŝlosilo de ĝi, kaj plano de la areo. Ĉu ĝi estas legebla?”

“Ho jes, mi bone rekonas. Tre klara plano. Kaj la ŝlosilo?”

“Mi farigis ĝin. Mi konservas mian propran. Estas familia ĉaledo, kaj ĉiu en la familio havas ŝlosilon”.

“Sed kion ekzakte vi volas? Ke mi eniru?”

“Jes. Ili ne alvenos antaŭ la tria posttagmeze. Vi iros pli frue, malŝlosos kaj eniros. Eble vi havos okazon trovi dokumentojn por traserĉi, kvankam mi ne scias kie ili metas ilin. Sed iom antaŭ la tria vi enŝovos vin en la grandan ŝrankon salonan. De tie vi perfekte aŭdos la tutan kunvenon”.

“Ĉu vi opinias ke valoras la riskon?”

“Ne estas risko, ĉar tiu ŝranko estas preskaŭ malplena (nur kelkaj malnovaj tukoj, kusenoj, tiaj aferoj estas en ĝi, sed oni ilin neniam uzas) kaj neniu iam ajn malfermas ĝin. Krome vi povos ŝlosi ĝin de interne. Se mia patro provos preni ion el ĝi, li imagos ke mia patrino aŭ mi forprenis la ŝlosilon lastfoje ĉar ni kontraŭkutime tien lokis ion valoran”.

“Kaj pri kio temos la kunven’?” Stefano dialekte demandis.

“Mi ne scias, sed certe valoros la penon aŭskulti. Kiel vi scias, la ReVa-grupo sendis anonimajn leterojn al Jendrik  por lin forpremi el la projekto detrui Vinstraton. En unu el tiuj leteroj ili diris: ‘Vi mortos antaŭ ol Vinstrato’, aŭ ion similan. Mi scias. Mia patro ĝin faris gluante vortojn eltonditajn el gazeto. Mi vidis ĝin liaĉambre. Li estus furioza se li scius”.

“Kaj kiel mia ĉeesto helpos vin el via turmento?”

“Ne ŝajnigu vin pli stulta ol vi estas. Vi scias ke mi panikas je la ideo ke eble mia patro kunkomplotis por murdi Jendrik . Ĉu vi imagas kion tio signifas? Suspekti la propran patron pri mortigo? Havi kriman patron?”

“Sed ĉu vi ne sufiĉe fidas al via patro por opinii la suspekton neebla?”

“Ne. Tio estas mia tragedi’. Mi pensas, eĉ – pli terure – mi scias  ke li kapablas krimi”.

“Ĉu li estas malhonesta, jam iel malhonestis?”

“Ne. Ne pli ol aliaj similaj butikistoj. Sed pri Vinstrato li estas... kiel mi diru?... patologia. Obsedata. Li naskiĝis tie. Lia patro naskiĝis tie. Lia avo naskiĝis tie. Estas lia vivo. Vinstrato estas kvazaŭ patrino al li. Li ne konsiderus tion krimo. Nur rajta defendo: se oni atencas mortige vian patrinon, vi mortigos por ŝin defendi, ĉu ne? Tiel li iom freneze rezonas”.

“Mi komprenas. Kelkfoje homoj perdas la prudenton se ili tro fervoras pri iu Afero”.

“Ekzakte. Tial mi petegas vin akcepti. Ili certe diskutos la akcidenton, kaj vi ne malpli certe ekscios ĉu ili organizis ĝin aŭ ne. Ho Stefano! Mi petegas vin. Mi surgenue petegas vin. Iru, kaj eksciu la veron pri mia patro!”

Ŝi estis vere kortuŝa. Ŝi rigardis lin per grandaj brunaj okuloj kiel hundo al mastro, hundo sopiranta oston sed ne tute certa ĉu la amata mastro bonvolos.

“Bone”, Stefano diris simplavorte. “Mi iros”.

Kaj li enpoŝigis la ŝlosilon.

20

Tuj kiam oni unuafoje vidis s-ron Rijoka n, oni sciis ke li ŝatas ridi. La sulketaj okul-anguloj kaj la formo mem de la buŝo, se ne diri de la tuta vizaĝo, surhavis la stampon de konstanta ridado, kaj humuro ĉiam fajreris en la brilaj brunaj okuloj. Altkreska, grizhara, dikbrusta kaj dikventra, li reĝis malantaŭ la vendotablo kiel sukcesa aktoro estras la scenejon, sen ebla kontesto.

En la butiko staris nur unu alt-aĝa klientino, kun eta-eta korpo kaj eta-eta vizaĝo, tiel veste, hare, haŭte griza kaj tiel fordonita al etampleksa kapmovado, ke ŝi nepre elvokis muson mordetantan.

“Kaj kiel mi povas servi al la klienta moŝto?” la spicisto diris kiam la maljunulino eliris, kaj, sen ia kialo, li ekridis per tia senretena rido ke lia dika ventro skuiĝis vibrigante la blankan kitelon.

“Ĉu al tiu gajulo la filino atribuas turmentan kulposenton? Nekredeble!” pensis Jano, dum li ridete diris:

“Ĉu al s-ro Rijoka  mi havas la honoron paroli?”

“Ej, jes, moŝto, Marteno Rijoka , preta vin servi”. La voĉo estis tenora, kaj la melodio pure sanktavala.

“Mi dezirus babili kelkan tempon kun vi”, Karal  klarigis, dum ekgapis la alparolato.

“Polico”, la detektivo aldonis pro lia videbla nekompreno.

“Certe, certe”, la alia respondis kun mieno misstreĉa, kvazaŭ ia subita zorgemo ne trovis kapablon sin montri sur vizaĝo tro kutimanta ridi. Li kondukis Janon al postbutika ejo pli malpli aranĝita skribĉambre.

“Mi enketas pri la morto de s-ro Jendrik ”, Karal  komencis, kiam ambaŭ sidis en ledaj remburitaj brakseĝoj, kies stato perfidis jam longan uzadon.

“Certe, certe”, la spicisto kvazaŭ aŭtomate ripetis, dum lia vizaĝo provis doni funebran esprimon al muskoletoj delonge firmiĝintaj en tute mala direkto. “Terura morto, jes”.

“Nu, mi ŝatus scii kion vi opinias pri ĝi”.

“Certe, certe”.

Dum longa minuto, s-ro Rijoka  aperis senkonsila. Lia vizaĝo estis batalkampo de disaj emocioj. Venkis la tendenco plej profunde radikanta: li ridis.

“Estas malĝentile ridi pri morto”, li pardonpete voĉis, “sed estus malhoneste pretendi funebron dum tiu morto alportis al mi kaj al ĉiuj miaj amikoj plej grandan senpeziĝon”.

“Kial?”

“Vi certe konas, ĉu ne?, la tutan historion. Li volis stumpigi Vinstraton”.

En lia maniero elparoli “Vinstraton” estis nuanco adora, miksaĵo el tenereco kaj respekto tute religia.

“Kaj do vi agis por ke li tion ne faru”.

“Certe, certe”.

Li memkontente ridetis, ĝis subite li montris ektimon.

“Ej, polica moŝto, ne imagu ke ni faris pli ol reale. Ni ne aranĝis akcidenton. Ni nur kampanjis, pli kaj pli efike. La tuta urbo sendadis al ni mesaĝojn de subteno. Unuafoje de kiam Aleks Jendrik  ekdiktatoris en la urba estraro, unuafoje li stumblis: tiu projekto signis la finon de lia politika kariero”.

“Ĉu vi nur kampanjis?”

Liaj okuloj stelis petole.

“Vi scias, ĉu ne? Fakte ni devus danki la grandan Jendrik ”.

“Danki?”

“Jes. Ni ŝuldas al li rejuniĝon. Vi ne imagas kia etoso regis sur ĉi tiu strato antaŭ kvardek, kvindek jaroj! Nia strato estis unika en Valmu , eble eĉ en tuta Sanktavalo. Neniam en ia ajn urbo viglis tia bando da petoluloj, kian ni formis. La buboj el Vinstrato! Birman , Safir , Kalgera , Braŭna , Malgoli , Pribal ... Aj, kia bando! Sinjoro, ni spertis kamaradecon kiun la mondo ne fantazius hodiaŭ. Diabletoj ni estis. Vi devus paroli kun f-ino Elmonta . Okdekjara ŝi nun estas. Ŝi estis nia instruistino. Tian viglan klason kiel la nian ŝi neniam havis. Ni suferigis ŝin, sed ŝin regalis per tiom da kora varmo ke ŝi ĉiam konservis plaĉan kormemoron pri ni. Ŝi finfine praktike anis al la bando, kiel speco de morala kaj jura konsilisto, avertante ĝis kie ni povis iri sen transpasi la limojn...”

La tenora voĉo iom malaltiĝis, sed konservante belan, plaĉan sonorecon. Ĝi densis per emocio.

“Kaj kiam Vinstrato estis minacita, f-ino Elmonta  kunvokis nin al si. Ŝi entuziasmigis nin kiel antaŭe la klason, tiom ŝi indignis! Vinstrato! Estis ŝia kaj nia universo! Nia kosmo!”

“Kaj kio rezultis el tiu kunsidado?”

“La bando reformiĝis. Preskaŭ ĉiuj ĉeestis. Eksterordinare! Cezaro Birman , Julio Safir , Adamo Pribal , Mateo Sanktajana ... Ĉiuj venis kaj ĵuris lukti per la tutaj fortoj por savi Vinstraton”.

“Ĉu la vivo antaŭe ne disigis vin?”

“Ne. Kiam oni pasigis tian knabecon sur Vinstrato, oni ĝin ne forlasas. Promenu ĉi-strate, rigardu la nomon de ĉiu butiko, komparu kun la listo kiun f-ino Elmonta  donos al vi. Vi retrovos nian tutan klason”.

“Fakte do la bando neniam malfariĝis?”

“Ho jes, tamen. Ni restis ĉi tie, sed ni edziĝis, havis infanojn, profesiajn respondecojn. Ni ofte vidis unuj la aliajn, jes ja, certe, certe, sed ne ĉiujn kune. Kelkaj estis pli ligitaj al tiu, aliaj al tiu ĉi. Ni estis triopoj, kvinopoj. Ni kelkfoje rivalis. Eĉ sporade fajris veraj profundaj malamoj, teruraj ĵaluzoj. Tamen neniam daŭre. Sed estu kiel ajn, ne plu estis la bando kun bandestro kaj bandanoj, eĉ se grupo simpatie salutis alian en kafej’. Dank’ al Aleks Jendrik , la bando reformiĝis”.

“Kaj la anonimaj leteroj?”

“La ideo venis de Cezaro. Vi scias: Cezar’ Birman , la librovendisto. Li ĉiam legas krimromanojn. Li ĉerpis el ili tiun ideon, kiu ŝajnis al ni brilega. Estis nia humuro, ĉu ne?, humur’ de vinstrataj buboj. Ŝerca petolado. Ankaŭ destinita komprenigi al la granda Jendrik , certe, certe... Sed ne vere minaca”.

“Ĉu vi ne pensis ke estas terura sperto travivi persekutiĝon per anonimaj leteroj? La vivo de multaj fariĝis tre maldolĉa pro tiu kruela metodo”.

“Oj, sinjoro, vi ne konis la grandan Jendrik ! Alie vi komprenus. Li estis malvarma, aroganta, kruela. Tio stis nur muŝkareso sur lia dika elefanta haŭto de homo ne plu kapabla senti”.

“Kiel vi reagis kiam vi eksciis pri lia morto?”

“Konsterniĝe. Ĝi iel senigis nin je la ebleco lukti. La vigleco forfalis. Se lia projekto rekreis la bandon, lia morto ĝin preskaŭ disŝiris. Tiu suspektis tiun ĉi, kaj tiu ĉi tiun alian. Estis terura bato por ni kiam la famo disvastiĝis ke estis krima far’.”

“Ĉu vi mem suspektis sambandanojn?”

“Certe, certe, certe, certe. Eĉ mi suspektis...”

Li abrupte interrompis sin.

“Kiun?” Karal  streĉe demandis.

“Cezaron. Li tro entuziasmas pri krimromanoj. Ĉu tio ne tuŝis lian prudenton? Tio povus doni la ideon makiaveli”.

“Aliajn?”

“Pli malpli. Eĉ f-inon Elmonta n mi suspektis. Ŝi estas tre inteligenta. Ŝi scius kun kiu kunkulpi, kiun persvadi. Kaj siaaĝe ŝi riskas nenion, ĉu?”

“Kaj nun?”

“Nun mi suspektas plu neniun. Mi parolis kun ĉiu aparte. Ili estas bonaj buboj. Ne perfektaj. Kiu neniam friponis al la fisko, tro pagigis naivan turiston, aŭ malfidelis el la geedza sfer’? Sed ne murdantoj. Mi hontas ke mi ilin eĉ nur duone suspektis”.

Lia vizaĝo provis alpreni hontan esprimon, sen pli da sukceso ol antaŭe: lia ridemo tro stampiĝis, kaj la rezulto estis komika.

“Kiam ni sciis ke kulpas tiu albano, ni ĉiuj uf-is feliĉe”.

Jano streĉis sin.

“Vi scias  ke la albano...” li prononcis emfaze.

“Certe, certe. Estas konate de la tuta urbo ke nur tiu albano havis okazon fuŝmeĥaniki. Ĉu restas ia dubo?”

“Se ne estus dubo, mi ne pridemandus vin”, Karal  diris serioze.

“Sed kial vi dubas? Li havis fizikan eblon, kompetenton, motivon...”

“Motivon?”

“Jes, ĉu oni ne parolis al vi pri tiu tombeja konflikto? Aleks Jendrik  estis la ĉefa kontraŭstaranto, kun sia manio pri ordo – ‘Ĉiuj tomboj formu bellinian vicon’ li diradis – kaj ankaŭ kun sia plezuro suferigi malfortulojn. Ho jes, certe, certe, la albanoj deziris lin en inferon. Inferon islaman, eble, sed inferon”.

“Tamen, ĉu pro tio oni murdas?”

“Ni ne, sed albanoj!” senhonte rasismis Marteno Rijoka .

“Sed ĉu albanoj murdus tiametode ?”

Jen unuafoje la spicisto sukcesis fariĝi plene serioza. La ridaj linioj de la vizaĝo kvazaŭ mirakle forviŝiĝis. Li gapis. Iom da konsterno invadis lian mienon. Ŝajnis ke pafante tiun frazon Jano detruis tutan mensan defendostrukturon.

“Damne! Vi pravas. Albanoj ponardus”, li malrapide diris, fidela al la loka ŝablono. “Sed se ne kulpas albanoj, kiu do?”

“Tion ni serĉas! Vi, kiu bone konas la urbon, sendube povus nin helpi. Ĉu vi konsentos?”

“Certe, certe”.

“Ĉu viaopinie, Halim Uŝtari , la albana meĥanikisto, akceptus murde fuŝi la aŭton por mono?”

“Ne. Ekskludu tiun ideon. Tiuj albanoj estas sovaĝuloj, sed havas striktan honorkodon, kaj monon malestimas. Ni havis multajn ekzemplojn pri tio. Albanon – almenaŭ ĉe ni – oni ne subaĉetas”.

“Domaĝe. Tiu hipotezo estus simpla maniero solvi la problemon. Nu, kion fari? Mi devas foriri nun. Dankon pro via afableco. Se vi havos ideon, vi scias kie min trovi”.

“Certe, certe”, la spicisto duvortis, kaj li rigardis fikse antaŭ si, kvazaŭ li penus enfokusigi penson kiu konstante svenadis.

21

Reirante al la policejo, Karal  lasis la pensojn ĉeniĝi. Jene:

Strange, pri la filino de Rijoka . Ŝi bildigis la patron ŝanceliĝanta, nerva, kulposenta. Li tia ne estas. Aŭ ĉu la certeco ke Halim  maljuste kaptiĝos klarigus lian sintenon? Li tamen ne ŝajnas murdoplananto.

Aŭ ĉu krimis la filino? Pere de Petro ŝi eble havis eblecon iri al la garaĝo, eble uzis petegajn okulojn por delogi Halim . Estas io protektema en la albano. Eble ŝi logis lin, kuŝis kun li, kaj lin per tio ĉantaĝis? Motivon? Helpi al la patro kaj al liaj amikoj, tiom adoremaj pri Vinstrato...

Aŭ ĉu Aleksandro Jendrik  provis posedi ŝin, sukcesis, kaj ŝin abrupte forlasis, kruele? Tio kongruus kun lia karaktero. Tiam la krimo estus venĝa. Halim , la justo-defendema, fortika bravulo, kun la figuro de bela sovaĝbesto kaj la delikata animo, ne estas ĝuste tia tipo kiu ne tolerus la ekspluaton de eta malforta virino?

Des pli ĉar Jendrik  posedis akciojn en la minejo kie preskaŭ ĉiuj albanoj laboras, eble eĉ li sidas en ties administra konsilantaro. Kiu scias ĉu li ne alprenis tie iun aŭ alian decidon kiu kaŭzis ekstran malamon al li inter la albana ministaro? Kunfluo de motivoj ĉe Ana  kaj Halim  eble estus la solvo. Se ŝi estas la amdonantino de Halim , ŝi povis, kun siaj okuloj de fidela hundo, tiom konvinke petegi lin ke li konsentis meĥanikan mortigon. Se ne okazus la eksplodo, ĉio ja signus neintencitan akcidenton.

Jes. Sed kial la eksplodo? Ha jes! Supozu ke Petro Balgana , la oficiala amato de Ana Rijoka , konstatis ke ŝi malfidelas de li kun la multe pli bela, pli vira garaĝa kolego Halim . Se li iel eksciis pri la veturilfuŝo, li decidis venĝi sin per tiu eksplodo, atentigante la policon ke temas pri krimo?

Sed kial li ne irus simple informi la policon ke Halim  kaj Ana  kunkulpis? Eble ĉar li riskus morton, ponardan aŭ alian, tial ke la polico ja ne tuj arestus Halim , ĝi tamen enketus, kontrolus kaj tiel la albano ekscius... Aŭ ĉar li ne estas certa kaj la ideo rekte perfidi kolegon... Sed se li ne estas certa kaj mem eksplodigis la aŭtoruinon, tiam eble estas ne krimo, nur akcidento misinterpretita de Petro!

Se Ana  kunkulpas, tio povus klarigi la de ŝi menciitan nervecon de la patro. S-ro Rijoka  eble intuis ŝian implikiĝon kun Halim  kaj tial provis plene akuzi ĉi-lastan, pensante ke oni arestos la albanon, kiu, pro amo, neniam perfidos lian filinon.

Aŭ ĉu Ana  divenis la ligitecon de Stefano kun Karal , kaj rimarkis la junulon kiam li staris ĉe la kunfluejo, kaj ŝi menciis siajn dubojn pri Petro kaj la patro por intence misdirekti la suspektojn?

Se tiu supozaro iel pravas, kiel kontroli ĝin? Ĉu enketi pri la rilatoj inter Halim  kaj Ana ? Ĉu diskuti kun Petro por timigi lin, montri al li ke oni suspektas lin pri la eksplodo kaj provi ricevi konfeson pri tiu ago kontraŭleĝa?

Ankoraŭ pli kaj pli por fari!

22

“Onklino Ĝoja ?”

La edzino de Jano Karal  tuj ridetis rekonante la voĉon de sia amata nevo.

“Jes, Stefano, estas mi”, ŝi respondis en la telefonon.

“Aŭskultu, mi trovas eĉ ne spuron de Kara-Karal , kaj mi havas ion urĝan por sciigi al li”.

“Mi informos lin tuj kiam li min kontaktos. Li ne estas hejme”.

“Diru aŭ ne diru, al mi estas egale, sed agu. Jen. Ĉu li rakontis pri la enketo?”

“Jes, kiel kutime. Nur elbobenante ĉion al mi li metas ordon en la ideoj, vi ja konas lin”.

“Bone. Vi do konas ĉion necesan. Pri la ge-Fortarokoj vi scias, ĉu ne?”

“La mistera retrovo de perdita filin’, kiu heredas riĉegon? Jes, mi konas tiun felietonon”.

“Bonege. Aŭskultu, mi aŭdis Jobon Fortarokon aranĝi restoracian vespermanĝon kun la edzino. Li rezervis tablon... imagu kie... ĉe Karleto!”

“Ho! Mi jam fantazias al mi vian planon!”

“Estas unika okazo. Mi unue pensis ke mi petos Karleton kaŝi mikrofonon ĉe ilia tablo...”

“Stefano!” ŝi interrompis per ŝokita voĉo. “Ne hororigu min! Mi abomenas magnetofonan spionadon”.

“Sed se vi malamas spioni, mia informo valoras nenion! Mi ne havas viajn skrupulojn, sed la ge-Fortarokoj konas min. Ankaŭ onklon. Nek li nek mi povus iri tien sensuspekte. Sed se vi tuj telefonos al Karleto ke li rezervu al vi la tablon plej proksiman aŭ plej taŭgan el aŭdebleca vidpunkto, vi havos ĝin kaj povos mendi luksan manĝon je la kosto de l’ polico, ĉu ne? Samtempe frandante intrigan konversacion, eble eĉ mistersolvan! Vere, mi envias vin”.

“Ne tro optimismu, Stef . Mi faros kiel vi diris, aranĝos la aferon kun Karleto kaj malfermos faŭkege la orelojn por ne perdi eĉ elizion el ilia interparolo. Tio ne estas spioni, ĉar, nu, mi rajtas iri al iu ajn restoracio, kaj se homoj parolas en publika loko kaj mi aŭdas, ne estas mia kulpo, ĉu?”

“Korpo de porko! Vi scias juristi kun la propra konscienco!”

“Sed eble mi aŭdos nur makzelojn funkcii kaj paron diskuti pri la kolor’ de la ŝanĝotaj kurtenoj...”

“Tamen, valoras la penon iri. Vi iros, ĉu ne, onklineto?” Lia voĉo fariĝis komike karesa. “Ne elesperigu esperplenan neveton!”

“Jes, Stefano, mi iros. Kaj fidu min. Mi faros mian plejon por ke ĝi estu frukta”.

*

La rozvanga policisto kun la mallongaj blondaj haroj kaj la atleta sinteno rigardis la envenanton.

“Sinjoro?” li demandis, mensnotante la junan malfortan figuron, la vestojn de neriĉulo, la timetan aspekton de la okuloj kaj la kapon kovritan de senorda nigra buklaro.

“Mi nomiĝas Marko Markus”, la junulo diris. “Mi ŝatus paroli kun la persono respondeca je la enketo pri Aleksandro Jendrik ”.

“Detektivo Karal  ne ĉeestas nun. Sed la tuta polico ĉi tie partoprenas en la enketo kaj mi povas aŭskulti vin”.

“Bone. Mi volis informi la policon pri suspektado. Ĉu oni rajtas sendanĝere? Mi ne volus ke poste oni akuzu min pri malvera misfamigo. Ne stas certeco, nur supoz’.”

“Ne estas risko misfamigi. Famo ne eliras el policejo. Ĉio estos strikte konfidenca kaj ni bonvenigas iniciaton kiel la via”.

“Se tiel estas, konsentite. Jen. Mi estas amiko de Petro Balgana , kiu laboras en Ejga -Garaĝo”.

La intereso de la policisto akutiĝis.

“Jes?” li simple diris.

“Nu, mi babilis kun Petro kaj li dividis kun mi ian turmentan pripensaĵon, sed li ne volas ĝin komuniki al la polico, pretekste ke li tro dubas”.

“Li eraras. Ni ĉiam ĉion kontrolas. Se suspekto montriĝas neĝusta, ni ĝin diras al la suspektinto, tiel lia turmento finiĝas. Bedaŭrinde homoj ĝenerale ne komprenas tion. Kiun li suspektas?”

“Kolegon. Li vidis lin esplori la paperojn de la estro kiam la kolego kredis sin sola. Ĉi-lasta, laŭ Petro, havas traserĉemon tute ne normalan. Kiakaŭze li tiel agus, se ne por scii kiel eble plej multe kun la celo sin protekti kontraŭ eventuala akuzo? Krome, li laboras en tiu sama garaĝo kie okazis la motorfuŝo aŭ mi-ne-scias-kio. Li laboris en la garaĝo tiun faman sabaton. Plie, foje, Petro sekvis lin post la labor’ kaj tiu ulo rendevuis kun alia kaj parolis vigle sed nenature mallaŭte, kvazaŭ ili konspirus. Li ne estas valmuano, kaj, ĉu ne?, eksterulojn oni tamen ne povas fidi tiom kiom samurbanojn. Li ne apartenas al la sama laborista medio kiel la aliaj...”

“Kiel nomiĝas tiu suspektato?”

“Stefano Farnadzo”.

“Kaj kion pli?”

“Nu, ĉio estas intua, malfacile klarigebla. Sed mi sentis ke Petro suspektas, eĉ se li ne volis tion diri al vi. Ekzemple, tiu Stefano ne estas vera meĥanikisto. Li fakte studas en Valĉefa  Universitato. Li laboras bone, faris garaĝan metilernon, sed ne estas aŭtenta garaĝisto. Kial li venis labori ĉi tie precize en la garaĝo kie s-ro Jendrik  klientas? Kial li venis nur por limigita daŭro kaj precize en tiu tempo la akcidento okazis? Fine, Petro diris, kulpa povas esti nur Halim , Stefano kaj li, ĉar Fortaroko posttagmeze estis for. Tial ke ne eblas imagi la albanon murdinto, povas esti nur la alia, ĉu ne?”

Foriris la junulo. La policisto prenis slipon, rekopiis sur ĝin siajn notojn. Titole li bele skribis: Suspektato: STEFANO FARNADZO.

23

Stefano sin demandis ĉu li ne perdis la prudenton. Stari en fermita ŝranko ne prezentas la komforton de pufa brakseĝo, kaj la ideon ke ŝranko ŝlosiĝas ankaŭ de interne povis naski nur la mola cerbo de stulta spiceja servistino.

“Grrr”, li grumblis enmense. Voĉeto en li ja riproĉis moke: “Estas facile kritiki Ana n, sed neniu devigis vin akcepti ŝian ideon!”.

Li furiozis kontraŭ si. “Ŝi eĉ ne estas bela”, li pensis, kaj des pli bedaŭris ke li lasis sin logi de ŝiaj grandaj hundaj okuloj kaj de ŝia nekomprenebla ĉarmo. “Kiel mi povis tiagrade naivi?” li memkoleris. “Ĉu ŝi intence uzis sian seksan logon por faligi min en kaptilon?” Ŝia bildo des pli lin incitis ĉar li ankoraŭ sentis korpinĉon pri tiu eta korpo. Li bezonus paŝi, agi, movi sin, por venki tiun furiozecon. Sed li povis nur stari senmove en ŝranko, ĉar en la kabano nun estis iu.

Subite io ekklaris al li: “Stulte mi ŝin akuzas”, li diris al si. ‘Ne povas esti kaptilo, ĉar ŝi scias ke mi kunlaboras kun la polico’. Tamen, ial, tiu penso lin ne plene trankviligis.

Dume okazis nenio. La ulo endoma iradis kaj venadis, kaj li ĉiumomente povis deziri preni ion el tiu damna Stefanujo.

La junulo provis kaŭri. Feliĉe, la ŝranko estis sufiĉe vasta, kaj li sukcesis. Li atendis. Li atendadis. Okazis nenio.

Lin ekkaptis la penso ke se li estus saĝa, li estus preninta kusenon el la breta parto de la ŝranko. Kaj kiam tiu penso lin ekkaptis, ĝi lin tenis. Pli kaj pli obsede li sopiris al kuseno, malbenante sian cedemon al la stulta komplotantino kiu lin enŝrankigis.

Ĉesis la bruo, eĉ ŝajnis kvazaŭ la lastaj sonoj povus interpretiĝi kiel elirado. Ĉu li aŭdacos?

Li aŭdacis. Li puŝis la pordon de la ŝranko, ete-ete. Tra la fendo li rigardis. Neniu. Pli malferme, ankoraŭ pli, tute faŭke. Neniu. Stefano lertamove prenis tri kusenojn el la alia fako de la ŝranko, kaj apenaŭ havis tempon refermi ties pordon de interne kiam laŭtaj voĉoj akcelis lian koron.

La alvenantoj bruis kiel kongresanoj en akcepteja salono. Laŭ la bruo ili estis cent; fakte, verŝajne eĉ ne dudek.

La ĉaledo estis vasta, kvankam tre ŝpare meblita. Tio estis frapinta la junulon tuj kiam li malŝlosis la eksteran pordon. Nun en sia ŝranko li rememoris la grandan rektangulan tablon kun la multaj seĝoj ĉirkaŭ ĝi. Tie, laŭ la bruoj, eksidis unu post la alia la famaj ReVaanoj, bedaŭrinde nevideblaj por la scivola junulo, kiu ŝatus rigardi iliajn kapojn.

Klako, kiel de martelo sur tablon, igis ĉiun silenti. Poste aŭdiĝis tri similaj klakoj, kaj tuj post la lasta la ĉambro kvazaŭ eksplodis per kriado tiel neatendita, ke la koro de Stefano frapegis al li ripon. El dudeko da gorĝoj kvindekjarulaj ja sonis speco de knaba militkrio:

Vinstrato ja ja

Vinstrato ja ja

Vinstrato venkos

Huraaaaaaa!

Bruo de movataj seĝoj sekvis, kaj denove martelfrapo.

Belsona tenoro anoncis, kun tuj aŭdebla tipa sanktavala prononco:

“Mi deklaras malfermita la duan eksterordinaran kunvenon de la ReVa-grupo”.

Silenta paŭzo.

La sama voĉo ree eksonis, solene:

“Mi kunvokis vin, amikoj, ĉar okazas io grava. Ni ĉiuj pli malpli certiĝis ke la akcidenton, se ĝi estas krima, kulpis la albana meĥanikisto. Ni supozis ke la polico havas la saman certecon, kaj ke se ĝi ankoraŭ ne arestis Uŝtari n, tio estas nur ĉar ĝi serĉas definitivan pruvon. Nu, tiel ne estas. La polico havas aliajn suspektojn”.

Li haltis denove. Malforte aŭdiĝis bruo, kvazaŭ iu muso lignon mordetus. Escepte de tio, regis perfekta silento.

“Kiel vi scias?” iu demandis.

“Polica detektivo vizitis kaj paroligis min. Li videble pridubas la kulpecon de la albano, kvankam li ne diris kiun alian hipotezon li faras. Sed okazis io pli grava. Hieraŭ vespere, mi devis iri al la ĥora ekzercado, kiel regule. Mia edzin’ vizitis sian fraton. Ana , mia filino, do devis esti sola hejme. Nu, malsanis la ĥorestro, kaj la ekzercado ne okazis. Mi sekve revenis hejmen neanoncite, kaj enirante...”

Li abrupte interrompis sin. Aŭdiĝis la bruo de akvo verŝata en glason.

“Kaj enirante mi aŭdis ke mia filino telefonas. Rimarkeble, ŝi ne aŭdis min enveni. Io en ŝia tono min surprizis. Mi forprenis miajn ŝuojn por ne brui kaj iris dormoĉambren; tie estas alia, samlinea telefono, ebliganta aŭdi kion ŝi diras. Mi metis la aŭskultilon al mia orel’. Vi ne imagus kiom mi ekmiris!”

Refoja paŭzo. Tiu viro sciis rakonti. Iu movis seĝon, alia tusetis, kvazaŭ por malstreĉi la atmosferon.

“Ĉu vi scias al kiu ŝi telefonis?”

Silento. Peza, peza silento.

“Ĉu al la polico?” demandis voĉo timema.

“Ne. Danku Dion. Ne al la polico. Sed al De homo al homo . Vi scias: tiu numero kiun vi povas voki je iu ajn horo por esprimi viajn zorgojn anonime al anonimulo. Oni elpensis tion por helpi homojn kiuj projektas sinmortigon. Ke ili lastminute tamen diskutu kun iu speciale trejnita...”

“Ej, Marteno”, iu interrompis, “ne prelegu pri De homo al homo , kiun ĉiu el ni konas, dum nin streĉas senpacienco. Kion Ana  diris telefone?”

“Ŝi diris ke la stato de la patro ŝin timigas, ke ekde la morto de la granda Jendrik  li iĝis ege nerva, fumas trioble pli, havas zorgan mienon, ktp. Ŝi diris ke mi tre ekscitiĝis pri la projekto aŭtoŝosea, kaj ke mi minacis mortigi la respondeculon propramane. Ŝi aldonis ke ni sendis anonimajn leterojn”.

La aŭdantaro ekbruis obtuze.

“Kion respondis la alia?” vibra voĉo demandis.

“Li konsilis al ŝi ĉion diri al la polico, aŭ, se ŝi ne kuraĝos, almenaŭ al fidinda amiko kiu juĝos ĉu valoras aŭ ne informi la policon”.

Stefano siaŝranke provis senbrue ŝanĝi la pozicion, ĉar la piedo doloris al li. Ĉu li estis la fidinda amiko?

“Sed ion pli gravan mi aŭdis”, diris la prezidanto, kaj li paŭzis, dum ĉiu retenis la spiron.

“Ŝi diris ke ŝi aŭdis hazarde konversacion inter policano kaj polica informanto. El tiu ŝi komprenis ke la polico trovis tutan dosieron kun anonimaj mesaĝoj ĉe Jendrik . Tio estas normala. Sed inter ili estis letero invitanta la arkitekton suprenveturi ĉi tien por diskuti pri neleĝaĵo aŭ krimo kiun li faris antaŭ 30 jaroj. La mesaĝo menciis la ĉaledon de s-ro Rijoka , mian ĉaledon, ĉi tiun ĉaledon en kiu vi sidas. Estis ĉantaĝa letero, kaj la rendevuo estis fiksita je la sabato vespere. Pro tiu leter’ ges-roj Jendrik  ekiris la vojon al Monto Baruna ... kaj morto!”

Eksplodis laŭta sumo el multaj mallaŭtaj murmuroj, demandoj, komentado. La martelo frapis la tablon.

“Silenton, mi petas”, aŭtoritatis la tenoro. “Seriozas la situaci’. Ni ĉiuj estas kamaradoj, la famaj buboj el Vinstrato. Ni imagis la anonimajn leterojn kiel ŝercan premmanieron. Sed krimon ni neniam projektis, eĉ kiam nia bola sango igis nin eligi damnovortojn”.

“Ne, ne, ne”, pluraj voĉoj kriis.

“Se iu el ni estus uzinta nian anoniman ludon por murdon plani, mi... mi... mi... Nu, ne. Mi tion ne povas kredi. Ne unu el la buboj. Sed ni devas ion fari. Kion?”

Ensalone ŝvebis longa silento. Enŝranke ŝvebis eta polvero. Iel, ial, ĉi-lastan ŝajnis logi la nazo stefana. La junulo sentis emon terni, pli kaj pli pene rezisteblan. Li pensis terurite: ‘Se daŭros la silento, mi ternos’. Samtempe lin tiklis timiga inklino movi la krurojn, kion li ne povus fari senbrue.

Feliĉe voĉeto rompis la silenton. Ĝi mirigis Stefanon, ĉar la parolintoj ĝis nun ĉiam diris “buboj”, “kamaradoj”, ktp sen “ge”-prefikso, tiel ke la junulo deduktis ke nur viroj ĉi tie sidas. La voĉeto tamen estis ina; ĝi sonis maljune sed firme:

“Mi longe hezitis antaŭ ol paroli. Mi ne volus perfidi konfidencon. Sed ankaŭ ĉi tio estas grava”.

Ŝi paŭzis. Oni sentis ke la afero ne estos facile rakontebla.

“Inter ni ĉi-posttagmeze troviĝas eksbubo kun kiu mi antaŭ kelka tempo tagmanĝis en la Barél  da Vino . Tie li rakontis al mi planon per kiu eblus likvidi iun sendante lin al Monto Baruna  kaj uzante la lokon kie okazis la ŝton- kaj terfalo kaj la postan deklivon kun akuta angul’. Mi pensas ke tiu nia amiko devus iom rakonti pri siaj tiutempaj ideoj. Kion vi opinias?”

Post seĝbruo, regis denove silento, prema, preskaŭ percepteble horora. Ĝin rompis la tenora voĉo de la prezidanto:

“Vi aŭdis la... kiel diri? ĉu akuzon?... de nia kara f-ino Elmonta . Se la koncernato ne volas konfesi, ni nepre devos fari aranĝojn por trovi la veron. Inter ni tio devas esti ebla. Kaj poste ni decidos kion fari rilate al la polico”.

“Vi ne bezonos fari specialan aranĝon por trovi la veron pri tio”, parolis iom naza voĉo. “Mi volonte diros ĝin. Estis mi”.

Stefano interne furiozis ke li povas vidi neniun, do ne la konfesanton. Kaj rekoni unu voĉon inter dudeko da nelistigitaj personoj ne estos facile.

La naza voĉo daŭrigis:

“Mi rakontos al vi. Efektive mi havis la ideon foje kiam...”

Lin interrompis nekredeble brua terno pro kiu la ŝrankopordoj skuiĝis kvazaŭ ene eksplodus grenado. La polvero estis forfalinta, sed plumeto, iel eskapinta el unu el la kusenoj kiujn Stefano estis aranĝinta ĉe si, ĵus trovis la vojon, helpite de junula movo, al la gastama nazo, kiun ĝi sadisme ektiklis. Nur superhomo povus rezisti. Stefano estis nur homo.

Post hororplena silento, ŝajne miljara, kvankam ĝi fakte daŭris ne plenan sekundon, bruego aŭdiĝis, seĝoj falis, homoj ekstaris, oni aŭdis krion “Spiono! Spiono!”, kaj manoj malfermis la ŝrankon.

“A-a-a-a-ĉi’!” ripetis Stefano, sukcesante per tiu eksplodo retropuŝi kelkajn sieĝantojn. Sed sola kontraŭ dudek li ne havis esperon.

Kelkaj fortuloj baldaŭ lin tenis kaptita, iu prenis de ie ŝnurojn, kaj post malpli da tempo ol por rakonti la tuton, li troviĝis ligita al seĝo.

Tri frapoj aŭdiĝis. Kaj kun buba entuziasmo, la grupo da kvindekjaruloj skandis triumfe:

Vinstrato ja ja

Vinstrato ja ja

Vinstrato venkos

Huraaaaaa!

“A-a-a-a-ĉi’!” komentis Stefano, kies manoj estis ligitaj malantaŭ la seĝdorso. Kaj per lamenta tono, pri kiu li poste ne fieros, li almetis:

“Mi petas, ĉu vi bonvolus pasigi al mi poŝtukon?”

24

Karal  estis en Valĉefa , kie li devis prezenti ateston ĉe tribunalo. Kiam la dudek ReVaanoj desupris ĝis Valmu  kaj ties policejo por liveri sian kaptaĵon, sennecese kolbase ligitan, deĵoris la juna atleta policisto kun la haŭto freŝa kaj roza.

Li aŭdis la raporton de dudek ekscititoj, kaj kvankam ĉies atestoj akordis, kio estas maloftaĵo en policaj esploroj, ne estis facile ĉion bonorde noti, ĉar la dudek voĉoj prezentis samtempe ĉiaspecajn diversajn detalojn pri la skandalaĵo.

“Do, vi estos arestita pro neleĝe engliti senpermese en privatan loĝejon”, la policisto diris al Stefano, uzante la dialektan kutimon infinitivi post ia ajn prepozicio. Li daŭrigis:

“Vi pasigos unu karceran nokton ĉi tie, kaj morgaŭ la juĝisto decidos. Sinjoroj kaj estimata fraŭlino, bonvolu lasi nin solaj. Mi bone gardos lin”.

Ili eliris kun la brua komentado de homoj kiuj ĵus ĉeestis nekredeblan eventon.

“Kiel vi nomiĝas?” la policisto demandis kiam silento regis denove.

“Stefano Farnadzo”, diris la junulo, dum la policisto prenis formularon.

“Stefano Farnadzo? Ĉu vere? Nu, tio estas interesa”, li elparolis rigardante la knabon kun akra atento.

Kaj li ĉerpis el tirkesto beltitolan slipon samnoman.

*

Ĝoja Karal  ploris. Ili sidis sur la salona sofo.

La detektivo polmis ŝian ŝultron, premis ŝin al si, kaj faris lulan movetadon.

“Nu, nu”, li diris per plej tenera voĉo. “Kial mia Ĝoja  malĝojas?”

“Estis plena fiasko, plena stulta fiasko”, ŝi singultis.

Ŝi viŝis al si la okulojn. Iom post iom la ekvilibro revenis.

“Mi frenezas doni al malsukceso tiom da graveco”, ŝi diris mallaŭte, kaj ŝia voĉo refirmiĝis tute dum ŝi plue dialektis:

“Finfine, fiaski estas parto de la viv’, ĉu ne? Kial prie malsaĝi?”

“Jen. Bone. Jen mi retrovas mian veran Ĝoja n”, la policano diris. “Rakontu do”.

“Nenio speciala rakontindas. Mi iris al la restoraci’ de Karleto. Li havigis al ni tablon apud la Fortaroko-paro. Mi diras “ni” ĉar mi iris kun mia frato Rikardo; virino sola en tia restoracio ja tro altirus atenton”.

“Nu, kio fuŝiĝis?”

“Rikardo parolis tre laŭte. Mi antaŭe avertis lin, sed li forgesis. Delonge ni ne vidis unu la alian. Li havis tiom por rakonti! Li ĵus revenis el longa vojaĝo. Mi preskaŭ forgesis pri mia komisio. La restoracio estis agrabla, la manĝo bongusta, la vino fajna... Mi tamen re-kaj-re petis lin mallaŭti kaj ne tro paroli, ke ni povu aŭskulti la ge-Fortarokojn. Sed tiuj susuris inter si tiel diskrete ke eĉ unu “la” mi ne aŭdis”.

“Ba! Ne gravas. Prezentiĝos alia okazo. Eble eĉ ili diris nenion interesan por ni. Kian mienon ili havis?”

“Feliĉan, radian. Ambaŭ. Eĉ tiu malbela perfidaspekta estro perdis iom el sia falseco dank’ al la feliĉa esprimo”.

“Ĉu ili manĝis karajn delikataĵojn?”

“Jes, kaj ĉampanon ili trinkis! Ili certe festis ion”.

“Interese. Vidu, vi ne perdis la tempon, tiuj indikoj estas tre valoraj por mi. Nu, nun ni forgesu pri la devo. Ankaŭ mi ŝatus festeni. Kion vi proponas menue hodiaŭ?”

Kaj li akompanis ŝin kuirejen.

*

En la Valĉefa  ĉefpolicejo, kie Karal  volis raporti al leŭtenanto Remon  pri la lastaj okazaĵoj, du surprizoj lin atendis. Unu estis la informo ke Stefano estas arestita.

“Tre ĝene, treege ĝene por vi kaj por mi”, basvoĉis la leŭtenanto. “Konfidis mi  malsaĝe al Stefano komision, kaj vidu kien tio kondukas. Admonu lin, donu al li bonan lavon, ke li neniam plu plonĝu eksterleĝen, aŭ mi simple devos malpermesi vin uzadi liajn servojn. Li ĝenerale havas sanan prudenton. Kiel diable li ŝovis sin en tiun malplaĉaĵon?”

Karal  akceptis la baton stoike, sed estis konsternita. Li taksis la nevon pli fidinda.

La dua surprizo estis magnetofona bendo, akompanata de letereto kiu tekstis:

Kara Jano!

Mia kuzino Ĝoja  parolis al mi pri la graveco scii kio diriĝos ĉe la tablo Fortaroka. Mi rezervis al ili tablon, kiel ili petis, kaj la afero estis facile aranĝebla. Mia granda filo, kiu estas fervorulo, kiel pri elektroniko, tiel ankaŭ pri spionromanoj, aranĝis nevideblan mikrofonon, kaj ilia tuta babilado estas surbendigita. Mi ĝojas pri tio, ĉar mi dubas ĉu oni povis aŭdi ion el la apuda tablo.

Kisojn al la tuta familí ,

Karleto

*

Karal  kaj Remon  streĉis la atenton kiam la bendo komencis disvolviĝi. Bedaŭrinde, ofte aŭdiĝis pli da oreltordaj bruoj ol da konversacio. Ĉiufoje kiam iu movis pladon, la bruo, laŭtigata, dolorige sonis el la bendo. Tamen oni sufiĉe bone komprenis la interparolon.

Dum tri kvaronhoroj ĝi temis nur pri vojaĝplanoj, manĝoplezuro kaj la amaj aventuroj de la mastro de l’ Fiŝo Vostumanta .

Tamen, post komento pri la plaĉa etoso kreata de ĉampano, aŭdiĝis jena opini-interŝanĝo:

“Kiaj feliĉuloj ni estas, se ĉion konsideri!” diris la vira voĉo.

“Nekredeble!” la virina konsentis. “Mi apenaŭ sukcesas kredi ke ĝi estas vera”.

“Ĉu vi opinias ke iu kontraŭbatalos la testamenton?”

“Kiu? Ni ne havas rivalojn. La testamento estas leĝa. Ŝi ne diris ke ŝi heredigas la filinon. Ŝi diris ‘s-inon Vilma n Fortarokon’, ne donante motivon. Ŝi rajtas lasi sian riĉon al iu ajn, ĉu ne?”

“Sed se la polico malkovras pri via molventra detektivo...?”

“Nu, estis lia eraro, ne nia. Ni ne estas supozataj scii. Li informis nin kaj ni kunaranĝis la aferon, sed li ĉiam diris: ‘oficiale, vi scias nenion; se io ajn okazus, neu’. Se, kiam s-ino Jendrik  petis lin serĉi filinon, li indikis ion falsan, ne estas nia kulpo”.

Intervenis silenta paŭzo, dum kiu aŭdiĝis nur la bruo de la manĝiloj ĉe la murmura fono de alitablaj konversacioj.

“Tamen estas nekredeble ke okazis tiu akcidento”, la viro rekomencis.

“Jes. Mi ne povas ĝin kompreni. Se iu volus favori nin, li tiel agus. Kelkfoje mi min demandas ĉu ĉielaj estaĵoj ne enmiksiĝas en la homajn aferojn, tiel mirakla la afero ŝajnas”.

“Mi dubas ke ĉielaj estaĵoj agus tiasence. Kvankam eble estas erare atribui al ili pli da moralo ol al ni. Sed vera miraklo ĝi estas, efektive. Ni esperis profiti el la trompo de s-ino Jendrik , sed ne tamen per tia tuja heredaĵo. Ĝis tio mi neniam fantaziis. Ĉu vi?”

“Mi fantaziis, jes. Sed kutime pensis nur: dum deko da jaroj ni ricevos de ŝi monajn aŭ aliajn donacojn, kaj tiam ŝi testamentos sian havaĵon al mi kaj ŝi mortos, kaj mi estos riĉa”.

“Kaj ni estos riĉaj, vi volas diri”.

Ŝi eligis etan ridon.

“Kiu scias?” ŝi diris. “Se vi ne plu plaĉos al mi...” Kaj ŝi ridis plu.

“Ne faru tian vinagran mienon”, ŝi reparolis. “Mi nur ŝercis. Jen trinku! Je via sano!”

Glasoj tintis.

“Kaj ĉefe je la sano de la krimulo kiu faris tiel belan laboron por ni”, sonis la vira voĉo.

Poste venis parazita bruo kiu ĝenis la aŭdadon. El la malfacile aŭdebla parto kompreniĝis ke ili faras diversajn hipotezojn pri la krimo. Kiam la bendo refariĝis klara, Jobo Fortaroko estis diranta:

“... komplete mistera. Mi ne povas kredi ke estas Halim . Kaj mi ĵuras ke la aŭto funkciis perfekte kiam mi ĝin provis. Kaj la tri diras ke neniu tuŝis ĝin. Mi fine pli kaj pli kredas al mia unua hipotezo. Estas akcidento: lia kruro paraliziĝis aŭ io simila. Kiel nekropsio povus sciigi pri tia afero kiam korpo komplete brulis?”

“Kaj tiu Stefano? Li ne estas de longe ĉe vi. Eble li faris ion. Mi kelkfoje trovas lin strange scivola”.

“Sed kial li farus ĝin? La samo validas pri Petro. Ili havas neniun intereson en tiu murdo. Ne, certe estis pura hazarda ekmalsano...”

Poste ili transiris al alia temo, kaj la bendo haltis.

La du policanoj rigardis unu la alian, dum longa senbrua minuto.

“Kion vi opinias?” Remon  fine demandis.

“Valora dokumento. Ni nun havas kvazaŭpruvon, ĉu ne?, ke la plej-profitantoj ne planis la aferon. Mia enketo per tio ne faciliĝas. Sed estas almenaŭ agrable homojn definitive forigi el la suspekto”.

Remon  kapjesis silente, kun profundpensa aspekto.

25

“Ĉu vi estas vere certa?” Karal  demandis al la nevo.

Ili sidis en la apartamento de la detektivo, en Valĉefa , kaj Ĝoja  ĵus alportis fumantan pladon. Ŝi konis la frandemon de Stefano, kaj malgraŭ la admonoj de Jano, laŭ kiu tia sinteno forigus la efikon de la skoldo, ŝi volis ke la junulo havu bonmanĝan konsolon post sia aventuro. Fakte, Stefano estis ricevinta severan paroladon de la juĝisto, kaj monpuno estis decidita por li, sed la fakto ke lin petis iri la filino mem de la ĉaled-posedanto kompreneble mildigis la verdikton. Pri tio ankoraŭ revis la junulo.

Karal  revortigis la demandon:

“Ĉu certecon vi havas?”

“Jes”, respondis la nevo. “Estis en la policejo. Ili forgesis ke mi ne konas ilin kaj do antaŭe ne sciis pri kiu temas. Ĉiuj parolis samtempe, sed mi ne dubas pri mia aŭdado: iu tre nete diris ke mi ternis dum Cezaro Birman  komencis rakonti ion gravegan. Kiam li tion diris, mi repensis pri la naza voĉo, kaj ekmemoris: en lia librejo mi ĝin aŭdis iutage”.

“Cezaro Birman ”, Karal  ripetis enpensiĝe, kaj li foliumis sian notlibreton.

“Ha, jen!” li ekkriis, trovinte la ĝustan paĝon. “Estis s-ro Rijoka . Li menciis ke Cezaro Birman , la librovendisto, tre ŝatas krimromanojn. Havis li  la ideon pri anonimaj leteroj”.

“Laŭ vi”, Karal  daŭrigis direktante la vizaĝon al Stefano, “li do praktike konfesis la krimon?”

“Ne. Tute ne”, la knabo respondis. “Li ŝajne esprimis la planon al f-ino Elmonta . Li havis la ideon kiamaniere murdi per aŭta akcidento. Sed tio ne signifas ke li ion faris”.

“Kompreneble ne”, Jano diris, ne tre konvinkita, kvazaŭ li rifuzus vidi ke nova espero trompiĝas.

“Mi eĉ dirus”, Stefano emfazis, “ke lia tono estis tiu de senkulpulo kiu pretas forigi miskomprenon”.

“Hm, tamen...” la detektivo prononcis dube.

“Iom pli da legomoj?” Ĝoja  demandis al la nevo. Ŝi servis lin. Videble ankaŭ ŝia vizaĝo esprimis provon analizi la incitan misteron. Sed ŝiaj pensoj iris alivoje.

“Mi meditis pri Fortaroko”, ŝi diris. “Vi sciu, Jano, kiam vi parolas pri pruvo ke ili ne kulpas, vi troigas, miaopinie. Fakte ni ne scias ĉu ili diris la veron”.

Karal  rakontis al Stefano pri la restoracia bendo.

“Efektive”, la junulo komentis. “Se ŝi kulpus kune kun la privata detektivo, eble por forkuri ien kun li, dum la edzo suspektas nenion, ŝi povus uzi tiujn samajn vortojn. Ili staras ekstersuspekte nur se ambaŭ diras la veron. Se unu el ili trompas la alian, li aŭ ŝi ne povis paroli alimaniere sen malkaŝi sian krimon”.

“Vi pravas. Mi scias ke vi pravas”, Jano ĉagrene diris. “Sed mi ne ŝatas vian diron. Neniam eblas forstreki iun tute certe el la suspektolisto ...”

26

Karal  alvenis senbrue. La kvar viroj estis tiel absorbitaj de sia diskuto ke ili ne aŭdis lin. Ili sidis ĉe liberaera kafejo kun bela vidaĵo al Tjazo kaj la montoj. La lokaj policistoj antaŭe konigis al Jano la kutimon de tiu kvaropo unufoje semajne kuntrinki tie aperitivon, kaj li decidis profiti de la okazo. Li silente sidiĝis sur seĝon malantaŭ ili, kaj streĉe aŭskultis.

“Mi preferas tion”, tenoris Rijoka . “Kiam vi komencis konfesi en mia ĉaledo, mi vere ektimis. Mi ĉiam rigardis danĝera vian guston por krimromanoj. Kaj tamen mi ne kapablus vidi krimulon en vi”.

Ili momente silentis. Karal  rimarkis ke ili rondpasigas fotojn.

“Ĉi tiu stas bonega!” diris unu. “Rigardu, Cezaro, vi nepre devos meti ĝin”.

“Bonega, efektive”, respondis naza voĉo. “Jes. Mi metos ĝin en mian libron”.

“Kion vi opinias?” demandis etulo, kiu, kun tre nervaj gestoj, tiris el sia teko la fotojn kiuj rondiris. “Ĉu vi vendos pli da ekzempleroj se la afero estos solvita, aŭ se ĝi restos neklarigebla?”

“Mi min demandas”, respondis la nazvoĉulo. “Unuflanke, estas io frustra en sensolva mistero; aliflanke, mistero sensolva estas pli mistera. Mi min demandas ĉu mi ne preferas ĝin nesolvita”.

“Ĉiaokaze, ne dependos de vi, sed de la polica kapablo”, diris Rijoka . “Kaj ĉi-foje ĝi ne montras sin tre lerta. Ŝajnas al mi ke ĝi paraliziĝas en plekto el kontraŭdiroj kiel muŝo en araneaĵ’.” Kaj li ekridegis sian sonoran ridon.

Karal  opiniis la momenton oportuna. Li ekstaris senbrue kaj alproksimiĝis al la tablo.

“Sinjoroj, jen precize ano de la polico ĝojus diskuti kun vi. Ĉu vi permesas?” li diris amikiĝeme.

La kvaropon videble surprizis tiu subita alveno, sed ne longe. Jam la spicisto premis la manon de Karal , dirante:

“Ni jam renkontiĝis ĉe mi. S-ro... Pardonu, mi forgesis vian nomon”.

“ Karal . Jano Karal . Kiel vi fartas?”

“Bone, dankon. Permesu ke mi prezentu la plej petolajn bubojn el la grupo kiun mi tiufoje priskribis al vi. Cezaro Birman , libristo”.

La nazvoĉulo manpremis. Li estis mezgranda, kun ronda vizaĝo en kiu okulvitroj kvazaŭ okupis ĉefpozicion.

“Julio Safir , drogisto”.

Rea manpremo, ĉifoje al granda forta dikulo, ruĝvizaĝa, kiu ŝajnis sub konstanta premo de seneliraj fortoj.

“Mateo Sanktajana , fotisto”.

Ĉi tiu estis eta nervulo kun frunto tre sulka. Iel, li pensigis Janon pri koboldo.

“Mi ne volas esti maldiskreta”, mensogis Karal , kiam ĉiuj ree sidis, “sed vi prezentis s-ron Birman  kiel libriston. Ĉu librovendiston aŭ libroverkiston? Mi alvenante nevole aŭdis frazon kiu starigis dubon en mi”.

“Vi tute ne maldiskretas”, respondis Cezaro Birman . “Mi estas triobla, speco de Sankta Triunuo...” – Rijoka  ekridis – “profesie librovendisto, ŝatokupe librovoranto, fantazie libroverkisto”.

“Kaj kiajn librojn vi ŝatus verki?”

La ronda vizaĝo ridete montris parte oran dentaron.

“Librojn pri krimo. Tial min ĵus tiklis premi la manon de aŭtenta policano”.

“Krimlibrojn, vere? Ĉu romanojn?”

“Jes, romanojn. Sed ankaŭ historie verajn rakontojn. Mi trovas krimologion fako ege interesa”.

“Li planas verki serion”, diris la eta fotisto, “kiu nomiĝus: ‘Krima Kroniko de Sanktavalo’, pri la krimoj kiuj okazis kaj okazas niaregione”.

“Estas por fortimigi la turistojn”, Rijoka  klarigis, kaj lia ridego komunikiĝis al ĉiuj ĉeestantoj. “La Sankta Valo de Tjazo multe tro famas per sia dolĉa vivo kaj la plaĉa amika sinteno de la loĝantaro. Tial turistoj venas pli kaj pli, kaj ni ne plu sentas nin hejme. Se Cezar’ publikigos kronikon pri la krimoj, la turistoj timos kaj restos for. Ili komprenos ke nia famo stas tute simple mita”.

“La domaĝa afero pri Cezar’, se vi volas sinceran opinion”, diris Julio Safir , “estas ke se mankos krimoj, li mem intencas efektivigi kelkajn, por plenigi sian kronikon. Kaj kun sia tordita-plektita menso, li kapablus elpensi sistemojn tiel makiavelajn ke neniu ilin iam ajn malimplikos”.

Karal  sin demandis ĉu tiu diro ne kreos embarason, sed Rijoka  ne lasis al ĝeno la tempon enŝoviĝi: li eksplodis per rido komunikiĝema, kaj amike frapis al la drogisto sur la dorson, ride ripetante:

“Certe, certe. Hahahaha! Ej, Cezar’, pafe-trafe, ĉu ne? Hahahaha! Certe, certe, certe, certe”.

“Nu”, diris Karal , “se la nomo Cezaro Birman  okulumos al mi de sur libro montrofenestra, mi nepre aĉetos la verkon. Vi ne imagus”, li okulumis, “kiom la sanktavalaj krimoj min interesas!”

Rijoka  ree ridis. Ŝajnis ke kiam li atingis la finon de rid-ondo, nova ondo leviĝis el la profundoj, kiel ondoj sekvas unu la alian borden el la vasto oceana.

“Sed vi ne vidos mian nomon”, la libristo respondis kun petola brilo en la okulvitroj. “Mi uzas pseŭdonomon”.

“Ĉu vere, kial?”

“Modesteco, verŝajne”, diris Rijoka , kiu eligis novan ŝprucon de neestrebla gajeco.

“Li timas ke la klientoj ĉesos viziti lian librejon se ili scios ke tiuj fuŝaj mismoralaj rakontoj idas de li”, ŝerce klarigis la eta fotisto.

“Sed”, plu petolis Julio Safir , la ruĝvizaĝa drogisto, “lia ruzo ne efikos. Li ankoraŭ ne eldonis la unuan libron el sia fuŝkroniko, kaj jam la tuta urbo scias ke ‘ Johán Valano ’ estas li ”.

“Diskreton, sinjoroj, diskreton!” Cezaro Birman  amuziĝe petegis, “Ĉu eĉ amikoj ne kapablas teni sekreton? Se vi daŭrigos, mi publikigos La Kriman Kronikon de Sanktavalo  sub alia pseŭdonomo, kaj neniu rekonos min”.

Dum ili ŝerce rivalis, videble laŭ profundradika kutimo de la opo, la rigardo de Karal  trafis la fotojn.

“Ĉu ilustraĵoj por via venonta verko?” li demandis la libriston.

“Ĝuste, sinjoro. Rigardu. Ilin faris nia talenta Sanktajana . Ĉu ne mirinde? Ĉu vi iam ajn vidis tian belan portreton de Tereza Jendrik ?”

Jano kontemplis la foton. Ĝi efektive estis admirinda. Belega foto de belega virino kun nevasta, iom zorga frunto, vizaĝo kadrita de plej plaĉa hararo, bruna kaj onda.

“Mateo vere talentas”, diris Julio Safir . “Li sukcesas reliefigi la ĉefajn karakterizojn de tipa esprimo, tamen montrante la personon sub plej bela aspekto. Rigardu ĉi tie: tiun iom turmentan, kulposentan esprimon Tereza Jendrik  ofte havis. Sed li ankaŭ sukcesis kapti ŝian nekontraŭstaran, konfliktofuĝan sintenon. Oni sentas, ĉu ne?, ke ŝi ĉiam diras jes”.

Efektive, tiujn du tendencojn oni perceptis el la foto. Karal  ĝojis vidi la bildon. Li jam vidis foton de la forpasinta riĉulino – unu troviĝis en la dosiero kunmetita de la loka polico – sed ĝi ne akcentis ŝian personecon kiel tiu ĉi.

Li rigardis la tutan serion. Kelkaj fotoj montris la arkitekton, bone substrekantaj ties batalemon kaj harditecon, ties guston al potenco. Sur alia vidiĝis la du paroj Jendrik , kaj okulfrapis la kontrasto inter la du fratoj kaj la du edzinoj. Mildaj aperis Jankarlo kaj Tereza , duraj Dora  kaj Aleksandro.

“Nu, stas tempo foriri”, Julio Safir  diris rigardante la muran horloĝon, kaj li stariĝis.

“Mi iras kun vi”, eĥis Rijoka .

Karal  rigardis Cezaron Birman . Ĉi tiu iom hezitis. Ŝajnis ke li deziras babili kun la detektivo, sed tion samtempe timas.

“Ho jes, jam malfrue fariĝas”, rimarkis la nerva Sanktajana , remetante la fotojn en sian nigran tekon.

“Mi ŝatus iom paroli kun vi”, diris Karal  al la libristo, “ĉu ĝenas se ni restos iom pli ĉi tie? Tiu ĉi loko estas vere agrabla”.

“Konsentite”, jesis Birman , dum la aliaj adiaŭis kaj foriris. Li aspektis senpezigita.

“Parolu al mi pri tiu ebleco mortigi iun per aŭtoakcidento sur la vojo al Monto Baruna . Eble la reala murdisto havis la saman ideon”.

“Se mi planus murdi iun”, Cezaro Birman  diris serioze, “mi ne rakontus la aferon al grandaĝulino meze de plenplena restoraci’.”

“Mi ne diris ke vi planis iun murdi”, Karal  emfazis, “sed mi ŝatus koni la eblecojn pri kiuj vi pensis. Kiel vi havis la ideon?”

“Veturante al Monto Baruna . Estas tiu loko kie rubo el defalo nun kovras preskaŭ komplete tutan porcion el la vojo, ĝuste ĉe harpingla ĝirej’. Mi devis retroiri, reiri antaŭen, retroiri, reiri antaŭen, trifoje tiel manovri por povi preteriri tiun rubon. Poste estas tiu forta deklivo malsupren. Nu, mi pensis – mi intencis meti tion en krimromanon kiun mi volis verki, sed nun ĉiuj dirus ke mi kopiis la realon – ke se ĉe ĉiu retroiro io iom pli fuŝiĝus en la motoro, eble oni povus uzi poste la forton de tiu deklivo por kaŭzi akcidenton”.

“Iom malpreciza, via sistemo, ĉu ne?”

“Efektive. Ĝuste tio estas mia manko. Mi ne estas teknikisto. Estis nur ideo kiun mi eĉ ne havis tempon prilabori”.

“Ĉu vi parolis pri via ideo al iu krom la maljuna fraŭlino?”

“Ne. Al neniu. Mi eĉ dubas ĉu oni povas tiri ion praktikan el ĝi. Jen mia kompatiga sorto: ideoj svarmas miakape, sed mi ne havas praktikan rigardon al la aferoj, kaj ili ĉiam montriĝas fakte neuzeblaj”.

“Vi, kiu kutimas rezoni pri krim-aferoj, kion vi opinias pri la morto de la Jendrik -paro?”

“Ej, ĝi ofendas mian trovemon. Mi eĉ provis rezoni pri ĝi jenmetode: mi supozu ke tiuj estus la faktoj por krimromano kiun mi verkus, kiel mi solvus la problemon? Sed mi ne vidas. Pro malespero mi eĉ provis imagi ke estas mi la kulpulo. Komence ne iris malbone. Mi trovis motivon: senigi Valmu on je tiu urbokripliganto; mi trovis armilon: meĥanikan intencan difektadon; mi trovis manieron: subaĉeti la albanon por ke li elpensu solvon al la teknika problemo (tiu rimedo estas des pli sekura ĉar la loĝantoj pensas kliŝe pri la albanoj kaj ilia fama honorkodo: ju pli oni diros “tio ne kongruas kun la agmaniero de la albanoj”, des malpli oni min suspektos); mi trovis okazon: mia albana kunkulpulo havis tri horojn por apliki sian teknikan solvon...”

La libristo subite paŭzis.

“Mi vin admiras” diris Jano. “Via kazo estas preskaŭ perfekta. Kio mankas al ĝi?”

“Pruvo. Sen pruvo miaj teorioj disfalas en la ruinon de nereala cerbumaĵo”.

“Kial ne pruvi per konfeso?” Karal  akre demandis.

Li havis la impreson ke ili streĉe ludas ludon dunivelan, en kiu neniam scieblis ĉu oni komedias aŭ parolas pri veraĵoj, ludon des pli seriozan ĉar, por unu ludanto, ties vetaĵo estus dumviva mallibero.

“Konfeso? Jes. Mi eĉ pensis pri tio. Sed ĝi ne estus vere konvinka. Finfine, mia motivo ne estas sufiĉe serioza. Neniu iam ajn kredos ke bubo el Vinstrato iris ĝis murdo por savi malnovajn murojn, eĉ se varme amataj. La projekton de Jendrik  oni povas kontraŭstari per tiom da pacaj rimedoj! Ni ankoraŭ ne aranĝis manifestacion, ekzemple. Murdo neniam praviĝus, sed ĉefe ĉi-stadie ĝi ŝajnus nekredebla fantaziaĵo”.

“Nu,precize ĉar ĝi estas nekredebla ĝi povus sukcesi kaj resti nepunita, ĉu ne?”

“Ĉu vere? Sed estas aliaj malfacilaĵoj. Se Jendrik , repreninte la aŭton, decidus iri alidirekten, la tuta plano ruiniĝus. Ke la motoro misfunkciu post kelkaj retroiroj estas interesa ideo, sed praktike sengarantia, kaj sekve neuzebla. Kaj finfine la albano restus problemo. Neniu kredus ke mi sukcesis subaĉeti lin. Iun alian, eble, sed ne tiun bravan Halim ”.

“Kion do vi proponus?”

“Finfine mi min demandas ĉu romantika am-afero ne estus pli verŝajna. Ekzemple ke s-ino Jendrik , deprimita, decidis morti sed samtempe, venĝocele pro iu ama trompo, tiri ankaŭ la edzon almorte. Se ŝi pikis lin per venena pinglo dum...”

La ŝatanto de detektivromanoj aperis ekzaltita, kvazaŭ lin fascinus la propra hipotezo. Ĉu ĉi-lasta eris en la subtila ludo? Sed Karal  forviŝis la venensupozon preskaŭ kolere.

“Kial ŝi farus tion dumveture?” li diris senpacience. “Estus pli simple en la propra hejmo”.

“Sinjoro policano”, Birman  ŝerce riproĉis kun troiga, teatra esprimo, “vi ĉiun revon krevigas. Ĉu vi ne postulas pli da racio ol troviĝas en la karnaj homoj? Tamen sendube vi pravas. Estas malesperige. Neniam mi trafas kontentigan solvon”.

Li ekstaris subite.

“Tio naŭzas min”, li diris, kun videbla ironio sub kiu io pli serioza diveniĝis. “Mi foriras”. Kaj salutinte li malaperis, lasante Janon ŝancelita, kvazaŭ post neatendita pugnobato. La detektivo havis la saman impreson kiel post la konversacio kun Halim , ke ne eblas difini ĉu temas pri ekstreme lerta ruzulo-komedianto, aŭ pri simpla bubanimo, purkora kaj naiva.

“Strange”, li prononcis, rigardante fikse antaŭ sin. Sur la vakua ekrano de lia menso obsede stampiĝis la portreta vizaĝo de Tereza Jendrik .

27

La foto estis demandostariga. Necesis ĝin turni orienten. Tio estis la malfacilaĵo: ĝin taŭge orienti. Meze sidis s-ino Tereza Jendrik  kun ĉiuflanke unu infano. Unu estis knabino vestita kiel Vilma  Fortaroko, sed tute ne estis ŝi. La alia estis Stefano, vestita per elegantaj vestoj, kiajn li neniam surhavis. Li strange similis s-inon Jendrik . Sed kial estis tiel malfacile orienti la foton?

*

Tiu sonĝo ankoraŭ tre klaris en la menso de Jano kiam li vekiĝis. Li rapidis ĝin noti, ĉar li sciis ke sonĝoj disfibriĝas for post mallonga daŭro se oni ne fiksas ilin tuj surpapere.

Voĉo lin tiris el la revo.

“Ĉu vi iros al Valmu  hodiaŭ” Ĝoja  demandis.

“Jes, tuj post la matenmanĝo”. Kaj li ekscitiĝe aldonis: “ Ĝoja , mi sonĝis!”

Li neniam kuraĝis diri ĝin eĉ al Remon , al kiu li tamen sentas neordinaran konfidon. Sed fakto estas ke ĉe Jano funkcias stranga mensa procezo. Fine de enketo, li preskaŭ ĉiam faras sonĝon kiu lin impresas kaj el kiu notiĝas detaloj nesufiĉe atentataj ĝis tiam, kvazaŭ li nekonscie registrus aferojn kiuj, se neglektitaj maldorme, uzas la vojon de sonĝo por iĝi rimarkitaj.

“Kio estis en via sonĝo?” Ĝoja  demandis.

“Temis pri orientado. Tion verŝajne sugestis la konflikto pri la albanaj tomboj. Ankaŭ pri la foto de s-ino Jendrik . La sonĝo estis preciza, sed nun mia memoro nebulas”.

“Ĉiaokaze ĝi indikas ke vi devus scii pli pri la tombo-orientado”.

“Efektive, iu faris al mi mencion pri tio. Kiu? Ĉu la loka polico? La maljunulo ĉe la restoracia bufedo? Kiu alia? Ne, estis io pli preciza. Diable! Se mi nur rememorus...”

Dum li aŭtis al Valmu , la memoro revenis. La mencion faris la sicilia pastro dum ilia unua renkontiĝo.

Karal  subite paliĝis. Ŝajnis ke li duonvidas eblan solvon al la problemo. Almenaŭ ĝi taŭgus kun la respektivaj karakteroj, kio jam estus multo. Kelkajn punktojn neglektitajn nun necesos kontroli.

*

“Jen”, diris Ĝako, trovinte la petitan raporton. Karal  direktis scivolan vizaĝon al li. La loka policisto klarigis:

“Efektive, tombo estis reorientita Mekken dum la nokto de sabato la 3-a. La laboro estis frue farata kaj farita. Estas la sola kazo kiam ni ricevis indikon pri la tempo. Alifoje, ni matene konstatis ke la albanoj venis ŝanĝi la orientadon dumnokte, sed ni havis neniun ideon pri la horo. Ĉi-okaze, la tombeja gardisto estas certa ke ĉio estis en ordo je la sesa posttagmeze. Je la deka ebriulo telefonis al ni ke la tombo – provizoraĵo por ĵus enterigito – kuŝis ne laŭlinie. Li stas duonfreneza viro kiu pretendas poeti kaj kiu serĉis inspiron en la tombejo tiunokte. Nu, li estis ebria, sed Nestoro rapide iris kontroli, kaj konstatis ke li pravas”.

“Estas strange fari tian laboron tiel frue en la nokto”, Karal  komentis. “Ili multe pli riskas esti vidataj, ĉu ne?”

“Fakte, ne”, la uniformulo respondis. “Neniu vizitas la tombejon post noktiĝo. Neniu atentos bruon tie, kaj tia laboro fariĝas tre diskrete. Krome, la trafika bruo eĉ pli kovras la eventualan manipulon de laboriloj aŭ la parolojn tiuhore ol pli malfrue en la nokto, kiam ĉio ĉie silentas”.

“Efektive, jes, mi ne pensis pri tio. Nu, dankon. Kaj nun, mi ŝatus liston de la personoj kiuj klientas ĉe Ejga -Garaĝo, ĉar...”

28

Estis kvarono antaŭ la sesa vespere. Pluvis regula monotona pluvo jam plurajn horojn nun. Aŭtisto haltigis sian veturilon antaŭ la garaĝo kaj petis benzinon. Stefano iris ĝin doni.

“La polico plu suspektas ion pri via garaĝo, ŝajnas”, diris la kliento, dum Stefano plenigis la benzinan rezervujon.

“Ĉu vere?” la junulo demandis.

“Jes! Policisto ĵus telefonis al mi por demandi ĉu mi aĉetis benzinon ĉe vi la sabaton kiam tiu Jendrik  mortis. Mi respondis ke jes. Ili volis scii kiu min servis. Kion ili imagas? Kiel mi povus memori ĉu estis vi aŭ iu via kolego? De unu fojo al alia estas tamen ĉiam la samaj vizaĝoj, ĉu ne?”

“Efektive. Tiu polico! Bando da nekapabluloj, miaopinie!” diris Stefano, tuj bedaŭrante sian esprimon kaj esperante – post la freŝdataj juĝistaj admonoj – ke ĉi tiu kliento ne rilatas iamaniere kun la aŭtoritatoj.

La kliento pagis kaj forveturis. Stefano rigardis sian brakhorloĝon, ĉar estis lia vesperdeĵora tago. “Ankoraŭ iom pli ol du horojn kaj duonon”, li murmuris al si sin turnante. Surprizite li konstatis ke malantaŭ li staras Halim , iom pala, kun stranga nedeĉifrebla esprimo. Tiu rapidmove foriris kaj proksimiĝis al Petro.

*

Nemultaj klientoj venis ĉi-hore. Stefano trovis iom stulta la nepran insiston de la mastro ke la garaĝo restu malfermita ĝis la oka kaj duono. Ĉu ĝi ne kostas pli, salajre, ol ĝi enspezigas? Sed por s-ro Alsjo estis maniero reklami.

La junulo sidis interne aŭskultante sian transistoran radion. Li rigardis la horloĝon. Estis la horo fermi. Li mallumigis, kaj komencis malsuprenigi la pezan ferkurtenon, kiam li aŭdis kurajn paŝojn en la pluvo. Virina voĉo vokis: “Stefan’!”

Estis Ana , refoje senspira.

“Stefano, venu tuj, mi timas, mi iris al la loĝejo de Petro. Lia pordo estas ŝlosita, sed estas lumo interne. Neniu respondas. Mi devis viziti lin ĉi-vespere. Li estis tiel stranga la lastan tempon. Fumis, drinkis. Vi scias, ĉu ne? Mi timas, venu. La pordistino vidis lin eniri, sed ĵuras ke li restis ene. Se li elirintus, ŝi estus vidinta lin, ĉar ŝi restis la tutan tempon en la enirejo helpante la edzon ripari mi-ne-scias-kion”.

La juna viro estis impresita. Li ne povis forgesi la strangan esprimon de Halim , kaj ties rapida iro al Petro post kiam li provizis klienton per benzino. Li ŝlosis la garaĝon kaj ŝin akompanis. Ili tamburis sur la pordon, sonoris, vokis. Okazis nenio.

“Mi tuj informos la policon”, li diris. “Eble estas nenio, sed se li atendis vin ĉe si...”

Li kuris for.

Policisto baldaŭ alvenis kun seruristo. Ili malŝlosis la pordon. Estis unuĉambra loĝejo kun apartaj kuirejeto kaj minimuma banĉambro. Petro kuŝis surlite. La policisto tuj kaptis lian manradikon, kaj faris unue dubeman grimacon, poste uf-spiron. La pulso malfacile percepteblis, sed la junulo estis ankoraŭ viva.

Sur tableto apudlita troviĝis noto, skribita per strange deprimita mano:

Mi ne plu povas elporti la streĉon. Mi uzas la solan eliron: meti finon al mia vivo. Estas mi kiu aranĝis la akcidenton. Adiaŭ, ĉiuj. Mi havis fuŝitan vivon pro ŝi kaj pro li. Ili igis mian patron kaj fratinon sin mortigi, mian fraton vivaĉi en frenezulejo, kaj min sperti vivon senelire grizan. Dio min pardonu.

29

Dum Petron oni kondukis hospitalen, Jano Karal  alvenis. Li rapide trarigardis la etan loĝejon. Sur la tablo troviĝis familia fotoalbumo, kun multaj fotoj sur kiu bone rekoniĝis Tereza Jendrik , multe pli juna ol nun, kun maldika, fajnatrajta viro kaj unu, du aŭ tri infanoj.

Apud la albumo kuŝis dika kajero malnovstila, plena je belskriba verkaĵo. Karal  ĝin eklegis. Estis taglibro kiun verkis antaŭ multaj jaroj instruisto de elementa lernejo. La unuaj paĝoj banalis, kaj ili rapide tedis Janon, kiu ĉesis ĉion legi kaj nur foliumis. Sed subite la skribo fariĝis malregula, ateste pri fortega psika perturbo, kaj alia papero, kovrita de alia skribo, estis tie gluita. La detektivon tiuj ĉi paĝoj katenis per vigla intereso. Jen la koncerna teksto:

Mi promesis al mi skribi ĉiutage en tiu ĉi kajero kaj mi tenos la mempromeson, kvankam hodiaŭ mi ne povas. Mi ne plu ekzistas. Mian animon okupas nur kompleta vakuo. Mi ploras. Mi ne scias kion skribi. Ke ekzistas tiaj profundoj de homa doloro, mi antaŭe neniam imagis.

Mi revenis hejmen, laca, sed ne malkontenta. “ Tereza !” mi vokis. Sed la apartamento estis strange silenta. El ŝia iama ĉeesto restis nur unu spuro, jene:

Ĉi tie estis gluita la sekvanta noto:

Kara,

Vi trovos min fia, terura, senmorala, kaj vi pravos. Sed mi ne eltenas plu. Mi foriras. Vi estas ĉiam for, en via aĉa lernejo. Dume, mi okupiĝas pri la dommastrado kaj pri tiuj tri infanoj kiuj suĉas mian tutan energion, mian tutan forton.

Ĉu mi ne rajtus vivi? Ĉu ne estus normale ke mi vivu ankaŭ por mi?

Estas momentoj kiam tiuj infanoj tiom pumpas mian nervan energion ke mi sentas emon ilin mortigi.

Kion vi alportas al mi el via griza lernejo? Ĉu amon, ĝojon, aŭ eĉ salajron respondan al la rajtaj deziroj de moderna virino? Ne. Vi alportas lacon kaj zorgojn, kvazaŭ mi ne havus sufiĉe da ili ĉi tie, enkarcerigita en senluma vivo kun miaj tri idoj.

Mi ne elportos pli longe. Mi foriras. Eble mi estus restinta, sed prezentiĝis okazo. Kiam tia okazo alvenas, estus freneze ĝin ne kapti. Mi konatiĝis kun viro, bela, energia, riĉa, kun interesa profesio (arkitekto). Ni amas unu la alian. Ni foriras kune. Vi neniam scios kiu li estas, kien mi foriris. Li havas tiom da mono kaj da konatoj, kaj sekve posedas tiom da povo, ke li sukcesis aranĝi novajn nomon, identecon, eĉ falsan pasporton por mi. Serĉu kiom ajn, vi min ne retrovos.

Mi havis elekton inter du eblecoj: plu vivi kun vi grizan ekziston fortoraban, aŭ vivi kun li brilan vivon de riĉulino, romantikan amon, interesajn spertojn. Inter sklaveco kaj libereco, ĉu eblas elekti?

Mi konfidis la du etulojn al la vartejo ‘Gaja Suno’; ili urĝe akceptis ilin por unu semajno: mi diris ke mi devas enhospitaliĝi por tuja operacio; mia amanto jam pagis por la tuta semajno. Johana  estas ĉe sia onklino Katarina . Mi uzis la saman pretekston. Tiel vi havos tutan semajnon por organizi la vivon sen mi.

Fartu bone!

Tereza

Post ĉi tiu mesaĝo la taglibro plu lamentadis:

Ŝi ne povas elteni! Kaj mi? Ĉu mi povos? Kiel ŝi povis tion fari? Ĉu ŝi ne havas koron? Ĉu la propraj infanoj signifas por ŝi nenion? Johana , Luko, Petro, kiel oni povas vin forgesi tiel krude? Johana , Luko, Petro, miaj infanoj, kio okazos al ni?

Mi sonĝas. Ne estas eble alie. Estas peza premsonĝo, nenio pli. Baldaŭ mi vekiĝos kaj ŝi reestos apud mi.

Tiel daŭris dum paĝoj kaj paĝoj. Lamenta plendo de homo kies vivo perdis ĉian sencon. Komence li skribis ke ne estas por longe, ke ŝi havis specon de pasia ekfajro kiu baldaŭ estingiĝos, kaj ŝi revenos, humile pardonpeta. Tiam li pardonos al ŝi kaj ili denove feliĉos.

Sed la monatoj pasis kaj ŝi ne revenis, ne skribis. Li informis la policon ne menciante la noton, ĉar li tro hontis. La polico nenion trovis. Fine li sendis la infanojn al parencino, kaj plonĝis morten. Per la anonco pri tuja sinmortigo la taglibro finiĝis.

30

Petro sidis en apogseĝo, kun stranga, indiferenta esprimo kaj maniero sin teni kvazaŭ li volus envolvi sin en sin.

“Tiu reprovos sin mortigi je la unua okazo”, Karal  pensis. Laŭte li demandis:

“Sed kiel la ideo venis al vi?”

“Mi delonge pensis pri venĝo”, la juna meĥanikisto respondis. “Miaj infanaj revoj obsede temis pri tio ke mi mortigas mian patrinon kaj ŝian ulon, kaj ĉerpas triumfan ĝuon el la venĝo. Mi ĉiam pensis ke iutage mi retrovos ŝin kaj ŝin humiligos, ŝin devigos rampi surgenue antaŭ mi kaj peti pardonon, petadi pardonon. Kaj la pardonon mi rifuzos”.

“Per akcidento vi senigis vin je tiu ĝuo!” Jano rimarkigis.

Petro ĵetis al li akran rigardon.

“Mi ne plu estas infano. Mia revado evoluis. Fakte la ideo venis al mi de Cezaro Birman , la libristo. Li sidis en restoracio kun iu maljunulino, kaj mi sidis ĉe la apuda tablo. Li menciis planon de krimromano kiun li elpensis”.

“Ĉu vi tuj decidis ĝin apliki?”

“Tute ne. Sed ĝi registriĝis en mia menso. Li diris ke aŭtante al Monto Baruna , li rimarkis ke ĉe la ĝirejo, kie okazis la terfalo, la rubo kiu okupas la tutan ŝoseon devigas iri laŭ angulo tiel akuta, pli ol harpingla, fakte, ke oni devas multe manovri: necesas retrostiri, reiri antaŭen, retrostiri refoje ĉiam turnante la stirradon, reiri antaŭen kaj retro-stiri trian fojon por povi pasi preter tiu rubamaso en montvoja zigzagero kun tiel malmulte da spaco por ĝiri. Post tiu loko, la vojo iras supren ĝis la kulmino de Eta Baruna , kaj poste malsupren laŭ forta deklivo ĝis la ĝirejo kiu signas la re-alsupradon sur Granda Baruna ”.

“Kaj kie okazis la akcidento de ges-roj Jendrik ”, Jano diris kompletige.

“Ekzakte”, la juna viro jesis. “Ĝuste pro tio, kion Birman  diris. Li klarigis ke oni havus perfektan krimon se oni eltrovus sistemon malhelpantan ke la bremsoj funkciu, sed aranĝitan tiamaniere ke la bremso-inhibo okazu nur post tri retrostiroj”.

“Kaj tian sistemon vi imagis?”

“Jes. La ideo de Birman  impresis min. Mi fantaziis meĥanikismon per kiu la bremsosistemo funkcius nur depende de regilo fiksita per tri sekurpecoj tiamaniere ligitaj al la rapidumstango ke ĉiufoje kiam oni metas tiun sur retroiran pozicion, unu el la eroj malkroĉiĝas. Post tri retrostiroj, la tri sekurigiloj estas malkroĉitaj kaj la bremsoj ĉesas funkcii. La granda avantaĝo de tiu sistemo estas ke oni povas atesti ke la veturilo funkcias normale kiam la kliento ĝin reprenas el la garaĝo, kaj ke la bremsoj estas normalaj komence de la vojo; alie li ne povus halti ĉe la du interkruciĝoj antaŭ ol komenci la alsupradon sur Eta Baruna ”.

“Sed tia sistemo estas neuzebla, ĝi postulas tro multajn hazardojn”.

“Jes. Efektive, mi ne estus aranĝinta la aferon se ne okazus duobla hazardo. Unue, la estro sendis min por ripari aŭton paneintan sur tiu vojo. Kiam mi alvenis al la rubfalo kaj faris tiun trifojan manovron, la vortoj de la libristo kaj mia fantaziaĵo kvazaŭ reaktiviĝis miamense. Tre malofte prezentiĝas tia situacio”.

“Kaj la dua hazardo estis ke Jendrik  lasis la aŭton por garaĝa kontrolo tiuepoke, do antaŭ ol la rubo de la ŝton- kaj terfalo estis forbalaita, ĉu ne?”

“Ĝuste. Jendrik  telefonis komence de la semajno por demandi kiam li povus lasi la aŭton. Fortaroko estis for, kaj respondis mi. Estis malfacile trovi taŭgan tagon. Finfine li diris ke tiu sabato taŭgos se ni konsentos gardi la aŭton ĝis la vespero aŭ ĝis dimanĉo matene, ĉar li bezonos ĝin en la dimanĉa posttagmezo. Sabate, li ien trajnos kaj revenos nur malfrue. Fortaroko tiam reaperis kaj diris ke jes, ni faros tion”.

“Tiam necesis trovi sistemon por devigi lin uzi tiun vojon sabaton dumnokte”.

“Jes. Mi pensis pri tio kaj sendis ĉantaĝan leteron, certa – pro la nuna atmosfero en la urbo – ke li obeos ĝin. Mi sciis per Ana  ke la ReVaanoj jam sendis anonimaĵojn al li, kaj kelkfoje kunvenas en la ĉaledo de Rijoka  tie supre”.

“Sed vi ne estis certa ke ambaŭ  ges-roj Jendrik  iros?”

“Ne. Mi provis redakti la anoniman leteron tiel ke ŝi sentu emon akompani lin. Sed se nur li mortus, mi jam estus tre kontenta, kaj poste mi decidus pri ŝi”.

“Ĉu vi pensis ke li povus uzi la manbremson?”

“Jes, ankaŭ tiu estis malkonektita”.

“Ĉu vi ne havis dubojn pri via sistemo?”

“Ne. Mi estas bona meĥanikisto. Komence mi ne estis certa kaj provis ĝin, kiam mi deĵoris sola post la sesa posttagmeze, ĉe aŭtomobiloj kiujn oni petis nin vendi brokante. Mi provis, kaj perfektigis la sistemon”.

“Sed kiel vi planis ĝin aranĝi en la veturilo de Jendrik ?”

“Mi intencis peti al Halim  interŝanĝi kun mi la vesperan deĵoron. Ni ĝenerale estas tre trankvilaj por fari kion ni volas tiutempe. Mi pensis ke tiel mi mem redonos la veturilon al s-ro Jendrik  kaj demandos kiadirekte mi elirigu ĝin, ĉu urben, ĉu monten. Se li dirus ‘urben’, mi pretekstus lastminutan kontroleton kaj forprenus mian sistemon. Se li dirus ‘monten’ mi simple lasus ĝin”.

“Sed oni estus suspektinta vin tuj!”

“Jes kaj ne. Vi tuj suspektis kolegon Halim , ĉu ne? Sed ĉu vi arestis lin? Mia reputacio estas same bona kiel lia. Kian motivon vi imagus? Mi ne estus konservinta la taglibron hejme se estus ia rekta suspekto kontraŭ mi. Kiel vi povus scii pri mia rilato kun...” – li havis dum sekundero vizaĝtordan esprimon – “... kun mia patrino?”

“Sed mi antaŭvidis bonan planon”, li plu klarigis post paŭzeto. “Mi estus dirinta ke iu vokis min telefone, asertante ke li parolas nome de Ana Rijoka , ke ŝia aŭto paneis dum ŝi veturis al la familia lignodomo, kaj ke ŝi petas min urĝe veni ripari. Mi estus aldoninta ke mi foriris en la riparveturilo, kaj revenis tri kvaronhorojn poste ne trovinte ŝin. Tio lasus tempon dum kiu Fortaroko, Stefano, iu ajn povus veni kaj fuŝi la bremsojn. Ĉar Ana Rijoka  dirus ke ŝi ne iris tien nek paneis, ĉiuj konkludus ke iu vokis min for intence por saboti la aŭton. Kiel vi povus pruvi mian kulpon? Eĉ se vi akuzus min, bona advokato persvadus la ĵurion ke estas dubo pri mia kulpeco. Se, en raciaj limoj, dubo restas, la ĵurio ne rajtas deklari min kulpa pri murdo”.

“Efektive, ni havus fortajn suspektojn, sed ne sufiĉajn por konvinki ĵurion”.

“Mi sciis pri la anonimaj leteroj, mi povis forŝovi la kulpon sur la bubojn de Vinstrato, ĉar ili estas almenaŭ tridek kaj estus neeble ke tridek homoj, pri kiuj oni scias ke ili mortminacis Aleksandron Jendrik , havus taŭgajn alibiojn. Eble eĉ mi povus konvinki anonimletere la policon ke la libristo Birman  konceptis la planon, ke li menciis ĝin al maljuna sinjorino certe facile retrovebla, ĉar mi jam vidis ŝin plurfoje en tiu kvartalo. Tiam la polico serĉus kaj serĉus pensante ke estas tiu grupo, sed sen povi fiksi la kulpon sur iu preciza, nek sur la grupo kolektive. Ĉar Ana Rijoka  estas filino de ties prezidanto, ŝajnus des pli verŝajne ke ili uzis ŝian nomon por min forlogi”.

“Vi impresas min. Tiu plano eble estus pli bone sukcesinta ol la realigita, ĉar en ĝi pordo estis malfermita al dubo pro via pseŭdoforiro, dum ĉi-foje vi ne lasis tiun eblecon. Kial okazis la planŝanĝo?”

“Plej simple. Halim  mem petis min ŝanĝi. Ĵus mortis albano, kiun oni enterigis laŭ la ĝenerala tomblinio. Li volis iri ŝanĝi la orientadon, por meti ĝin al Mekko, inter la oka kaj naŭa, kiam estas nokto sed ankoraŭ trafikbruo. Gravis ke li havu alibion, do li petis min komplete silenti pri la interŝanĝo de niaj deĵorvesperoj. Estis decidite ke li restos ĝis la sepa, kaj ke mi foriros kun Stefano kaj restos ian tempon kun tiu, por ke ĉiuj havu la iluzion ke ni nenion ŝanĝis. Je la sepa mi iris anstataŭi lin”.

“Ĉu vi ne timis ke Halim  konfesos la anstataŭadon?”

“Ne. Li ne volis ke iu ajn sciu pri lia partopreno en la tomboŝanĝo. Kaj mi estis certa ke li neniam imagos min kulpa. Mi pensis ke li certe fidos ke la afero finfine solviĝos sen tio ke ni devus priparoli la deĵorproblemon. Ankaŭ li ne povus prezenti al si ke mi havas motivon”.

“Kaj se ni estus arestintaj lin?”

“Mi ne scias kion mi farus. Eble, se vi eligus formalan akuzon, mi konfesus...”

Dum tiu longa konversacio, Karal  miris pri la malvarmeco de Balgana . La junulo parolis tute trankvile, kvazaŭ la diskuto ne rilatus al li, kvazaŭ ne temus pri murdo, pri murdo al la propra patrino. Oni eĉ sentis sporade specon de fiero pri la brila elpensaĵo.

“Kiel vi eksciis pri via patrino?” la policano demandis.

“Per Luko, mia frato. Nia fratino menciis ion pri valmua arkitekto al li. Tial mi serĉis laboron en Valmu ”.

“Kie vi estis edukata?”

“En diversaj orfejoj. Sed kiam Luko aĝis dekses jarojn, li fariĝis skizofrenia, kaj oni metis lin en mensmalsanulejon. Li estis rigardata danĝera, ĉar li parolis nur pri mortigi nian patrinon kaj ŝian amanton. Kelkfoje li havis terurajn agresajn krizojn. Jam en la orfejoj ni babilis pri tiu mortigo. Vidu, eble ankaŭ mi estas danĝera skizofreniulo, sed neniu tion rimarkis ĝis nun”.

Kiel malvarme li parolis! Kvazaŭ temus pri nekonato.

“Estas mi”, li daŭrigis, “kiu retrovis mian patrinon en Valmu . Ŝi ne tiom ŝanĝiĝis kompare kun la fotoj kiujn Luko konservis. Kiam mi diris al mia frato kiel ŝi nomiĝas nun, kiu ŝi estas, li petis pli kaj pli da detaloj pri la familio Jendrik . Nur poste mi eksciis kial: li sendis al ili anonimajn leterojn esperante ke ili malamikos unuj al la aliaj. En tiuj leteroj li diris ke ĉiu malfidelas kun iu alia el la familio. Mi foje aŭdis s-inon Fortarokon diri al sia edzo ke Tereza Jendrik  konfidis al ŝi en la restoracio ke ŝi ne plu povas fidi Dora n, la bofratinon, pro tiu suspekto”.

“Ĉu via frato posedis dokumentojn?”

“Luko? Ne. Nur kelkajn malnovajn fotojn. Sed antaŭ ne tre longe, leĝista-notaria oficejo aŭstralia sendis al mi pakaĵon. Mia fratino, kiu, tre juna, elmigris Aŭstralion, ĵus mortis, kaj ŝi antaŭe petis ke oni retrovu min kaj havigu al mi la fotoalbumon, la taglibron de mia patro, diversajn familiajn dokumentojn, inkluzive de identiga karto de mia patrino, kiun ŝi estis lasinta post si”.

“Ĉu vi scias kiel ŝi faris por ke neniu iam ajn ataku ŝin justice pro forlaso de la geedza loĝloko kaj de la infanoj?”

“Ne. Mi diskutis pri tio kun Luko, mia frato, kiun mi regule vizitas (li ne estas tiel freneza kiel “ili” diras). Li pensas ke la arkitekto sukcesis havigi al ŝi falsajn pasporton, identigan karton, naskiĝ-atestilon, familian dokumentaron, ktp, kun alia familia nomo kaj sen mencio ke ŝi havas infanojn. Kiu povas pagi, falsantojn facile trovas. Li edziĝis al ŝi en Usono, kie oni nur ĵuras pri la ĝusteco de la identeco, nomo, naskiĝdato, ktp, sen devi prezenti pruvajn dokumentojn. En Usono falsĵuro estas gravega se malkovrita, sed ili ne intencis resti tie, do ŝi ne riskis multon. Kiam ŝi revenis kun aŭtenta atestilo pri usona edziniĝo, kiu aŭdacus suspekti la edzinon de s-ro Jendrik , filo de la fama Jendrik , frato de alia fama Jendrik ...?”

“Kiam vere formiĝis en vi la projekto ilin formortigi?”

“Kiam mi ricevis leteron el Aŭstralio laŭ kiu fakte mia fratino metis mem finon al sia vivo. Amikino ŝia skribis al mi ke ŝi ĉiam malfeliĉis, lasttempe eksedziĝis, i.a. ĉar la edzo volis havi infanojn kaj ŝi nepre ne, kaj fine elektis memmortigon. Tiam mi pensis: mia patro mortigis sin mem, mia fratino mortigis sin mem, Luko estas en frenezulejo kaj mi iris de orfejo al orfejo, de garaĝo al garaĝo, kaj nun mia amatino Ana  eĉ ne estas certa ke ŝi amas min kaj parolas pri disiĝo. Kaj kial ni ĉiuj tiel mizeras? Nur ĉar nia patrino nin abrupte forlasis. Mi mortigos ŝin kaj ŝian deloginton. Poste mi mortigos min”.

“Sed se vi intencis ĉesigi la propran vivon, kial vi ellaboris tiun komplikan planon?”

“Eble ĉar mi estas frenezulo kiel frato Luko. Sed eble ĉar ju pli mi pensis ke mi ilin mortigos, des malpli mi pensis ke valoras la penon ilin sekvi inferen”.

“Ĉu vi iam ajn pensis pri la heredaĵo?”

“Mi? Heredaĵo? De k...? De ili? Ĉu...? Sed vi pravas! Mi eble rajtas heredi! Oj, ne. Oni ne heredas de iu kiun oni mortigis. Ne, neniam tiu penso trafis min. Mi estus povinta... Mi pensis ke ne eblas pruvi mian filecon. Cetere, ĝi altirus la suspekton al mi, ĉu ne? Mono fakte ne multe interesas min”.

“Ĉu vi sciis ke via patrino komisiis privatan detektivon retrovi ŝiajn infanojn?”

“Kion? Ŝi volis retrovi nin? Ŝi do sentis ankoraŭ ion al ni? Amon? Kiel estus eble? Ne, ne amon, ian sentimentalan scivolemon... Ne, mi ne sciis. Ekde sia foriro, se ŝi volis, ŝi povis resti informata pri ni, ĉu ne? Sed ŝi preferis turni la paĝon definitive, vivi kvazaŭ ŝi neniam estus naskinta, rekomenci ĉion de nulo. Ŝi volis forgesi, kaj sukcesis nur perdi la kontakton...”

Jano sin demandis ĉu li rakontus la trompon pri Vilma , sed li decidis ne. Tio povus esti senutile suferiga por la knabo.

“Kaj ĉu la detektivo ion trovis?” demandis ĉi-lasta.

“Nenion, li estis trompulo, ne vere serĉis”, respondis Karal  pensante: ‘li verŝajne trovis vin, sed estante amiko de Jobo kaj Vilma  Fortarokoj, li preferis kombinaĵon kiu lasos al li pli da mono...’

“Ĉu mi povas demandi kial vi eksuspektis min?” scivolis Petro Balgana .

“Vin perfidis via vizaĝo”, la polica detektivo klarigis. “Vi havas la saman frunton kaj la samajn okulojn kiel via patrino. Ankaŭ en la haroj estas io simila. Kiam mi tion pensis vidinte belegan portreton de s-ino Jendrik , mi opiniis ke eble tie kuŝas motivo neglektita. Tiam evidentiĝis al mi ke mi neniam ricevis konfirmon pri la fakto ke Halim  deĵoris ĝis la naŭa. Ni ĉiam rigardis tion certa ĉar vi ne havis motivon. Sed se vi havas motivon, eble la deĵoroj interŝanĝiĝis. Tiukaze, kial la albano neniam diris ĝin? Eblis hipotezi ke li bezonis mem alibion. Tiam mi ekpensis pri la similtempa tomboŝanĝo. Halim  sciis ke ni fakte povas nenion pruvi kontraŭ li, ke ĉiam restus ĉe ĵurio normalmezura dubo, kaj estis saĝe por li nenion konfesi por eviti suspekton pri la tombo-afero. Sed kial vi tamen fine decidis pri sinmortigo?”

“Ĉar mi ne plu elportis la streĉon. Ĉu oni vere povas vivi kun la ideo ke la polico serĉadas onin kaj estas pli kapabla ol oni unuavide pensis? Kaj ankaŭ ĉar Halim  diris ke kliento ĵus menciis esploron fare de la polico por scii kiu deĵoris garaĝe la faman sabaton vespere. Tio kaŭzis al mi panikon”.

“Kaj kio pri la eksplodigo de la aŭto?”

“Same. Mi ektimis ke oni trovos la sistemon, aŭ spurojn de ĝi. Mi havis delonge dissaltigan plastaĵon kun la eksplodigilo. Luko ilin fabrikis aŭ akiris tuj antaŭ ol arestiĝi”.

“Ĉu vi bedaŭras vian agon?”

“Bedaŭri, tio signifas nenion. Faritaĵon ne eblas malfari, ĉu? El mia tuta ekzisto, estis la sola periodo dum kiu mi sentis min plenplene viva. Mi havis celon, justecan celon. Mi estis preta je ĉiuj sekvoj. Nun mi ne plu scias”.

Li haltis subite, kun fiksaj okuloj. Li demandis kun objektiveco preskaŭ kortuŝa, al kiu – unuafoje – humileco ne mankis:

“Ĉu mi estas frenezulo?”

“Mi ne povas respondi”, Karal  diris. “Nur psikiatria fakulo povos diri. Kvankam laŭ mi vi rezonas kun perfekta racio”.

La knabo rigardis antaŭ sin, ĉiam fikse.

“Espereble mi frenezas”, li diris.

“Kial?” demandis la policano.

Tiam – plej strange ĉe tia ŝajne senemocia knabo – Petro komencis plori silentajn, kvietajn, neviŝatajn larmojn, tra kiuj li prononcis:

“Mi ŝatus loĝi kun Luko”.

Kaj li turnis al Karal  vizaĝon tute novan, ege esprimplenan, sur kiu legiĝis tia profundo de homa kormizero, tia fundo de soleco, ke al la detektivo la okuloj malsekiĝis. ‘Li saniĝas el tutviva, neniam diagnozita psikozo’, tiu pensis.

Kaj li ektremis pensante pri la sekvo.

La fakuloj ja trovos Petron mense sana.

*


Ĉu li venis trakosme?

Romano verkita en esperanto

Verkis: Johán  Valano

Eldonado: TK/Stafeto Antverpeno, La Laguna  1980

Grandeco: 144 p.

Proksimuma verkojaro: 1980

Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron  sub la plumnomo Johán  Valano.

Ĉia simileco kun ekzistantaj personoj, institucioj, instancoj kaj organoj devas esti rigardata kiel pure hazarda koincido.

1

Roberto – aŭ ĉu ni, kiel ĉiuj liaj amikoj, familiare lin nomu Bob ? – gratis al si la nazon. Tiu gesto, aŭtomata ĉe li ekde l’ frua infaneco kiam problemo stariĝis, neniam mankis, dum li malkodis mesaĝon. La kodon li abomenis.

Li pene atingis la finon de l’ laboro, minuteton kontemplis la deĉifritan tekston, ekstaris kaj komencis paŝi tien kaj reen en la ĉambro, ĉar li bezonis pensi, kaj pensi side al li preskaŭ tute ne prosperis. Li ja estis viro agema.

Li prezentis per si belan specimenon de la homa speco, se oni limigas siajn kriteriojn al tiu modelo de sana besto, kiu ŝajnas esti la hom-idealo ĉe kuracistoj niatempe: simetria belhaŭta kunmetaĵo el sengrasaj muskoloj kaj sanaj organoj, kun bona koro kaj bonaj pulmoj, facila rideto blankdenta kaj frunto ne markita per troo da intelektaj turmentoj. Domaĝe nur ke la tro longa nazo iom fuŝis la cetere harmonian vizaĝon.

La bonfarta koro de Bob Sulavi  ne akcelis sian ritmon pro la ĵus deĉifritaj laŭdoj, sed dum li paŝadis enĉambre, fiero tamen ŝveligis lian bruston. Estas plaĉe senti sin ŝatata.

Lia nuna tasko estos pli malfacila. Jes ja, posteno kiel lia, ĉe vaste aŭskultata radiostacio, ege favoras orientadon de la publikopinio – ĝuste tial “ili” petis lin kunlabori – sed estas pli facile plifortigi jam ekzistantan tendencon ol helpi konfuzan opinion sin difini laŭ dezirata senco. Organizi la intervjuon, kiu multigis la vendadon de la koncerna numero de Legantula Plezuro , estis infanludo; sufiĉis iom akcenti la sadisman aspekton de la reĝimo atakata, por ke la homoj sin ĵetu sur la revuon kaj sorbu ties mesaĝon avide. Lukti kontraŭ la eksterteranoj estos malpli simple. Al la publiko, kiu rave voras ĉiun detalon pri suferiga diktatora reĝimo, la eksterteranoj ja simpatie aspektas.

La enhavo de la mesaĝo estis tute klara, kaj paŝante tien kaj reen Bob  encerbe kvazaŭ-aŭdis la voĉon de la kolonelo:

“Vi faris bonegan laboron vaste diskonigante la rivelojn de Legantula Plezuro . Konsiderinda parto de la publiko estis impresita kaj proksimiĝis al ni. Nun necesas eviti, ke ĝi voĉdonu por la fantaziuloj, kiuj pretendas rilati kun la kosmo: ties partio estas tro malserioza por havi veran ŝancon sukcesi, sed la plejparto de la voĉoj, kiujn ĝi ricevos, estos perdita de ni. Tio povus sufiĉi, por ke niaj kontraŭuloj ricevu plimulton kaj eniru en la registaron, kun bedaŭrindaj sekvoj el milita kaj internaci-politika vidpunkto...”

Tio estis tute prava. La homoj, kiuj voĉdonos por la nova kosmana partio, ne imagos, ke ili favoras la ruĝulojn. Ili voĉdonos por nova partio, nova homo, sen multe atenti la mankon de rigoro en ties ideoj, sed ili senscie malfortigos la solan grupon kapablan venke kontraŭstari la orientan malamikon. Provi ilin racie konvinki estus perdi sian tempon. La intereso al la eksterteranoj estas pure neracia. Necesos trovi rimedon por malgrandigi la prestiĝon de tiu nova homo, kiu sin lanĉis tiel strange en politikon, de tiu Rikardo Ospaci . Sed kiamaniere? Finfine, kiu estas tiu Rik Ospaci ?

*

Veronika  Munzo volvis harbuklon ĉirkaŭ la montra fingro, malvolvis ĝin, revolvis ĝin, kaj tiel plu senfine, dum ŝia frunto sulkiĝis. Tio estis ĉe ŝi nepra kaj nekonscia akompano de ĉia intensa pensado, ĉefe kiam la meditadon tiklis la incita pikilo de zorgo.

Zorga ŝi estis nun, efektive. La artikolo en Legantula Plezuro  havis multe pli da efiko, en ĉi tiu tempo elektada, ol ĝi normale devus, kaj ŝiaj ĉefoj en Komitato por Geopolitika Bonfarto – mallonge KGB  – pri tio tre malkontentis. Ŝi provis rebati disvastigante onidiron, ke Legantula Plezuro  estas redaktaĵo de Centra Informkolekta Agentejo – mallonge CIA  – kaj ke ties artikoloj estas aŭtomate stampitaj kiel politike senvaloraj, sed ŝi, manke de pruvo, ne povis tion publikigi, eĉ se persone ŝi ne havis dubon, time ke oni lanĉus kontraŭ ŝi la tutan justican aparaton en brua proceso pri misfamigo.

Ne mirige do, ke Veronika  volvadis kaj malvolvadis la buklon sen trovi en tiu kutima gesto ian ajn trankviliĝon. KGB  atribuis egan gravecon al la baldaŭa voĉdonado, ĉar unuafoje post longa periodo prezentiĝis okazo enscenigi registaron, kiu povus distancigi sin de la okcidenta mondo. Sen ia dubo, ĝi tute korekte analizis la situacion: la plej efika taktiko estis favori la fantaziulojn, kiuj kredas je kunlaboro kun eksterteraj vizitantoj. Ĉiu voĉo donita al Rikardo Ospaci  estos voĉo perdita de la fortoj porokcidentaj, eĉ se la voĉdonanto mem tion tute ne konscios...

Por taŭge plenumi siajn instrukciojn, ŝi devos pli rekte rilati kun la kosmana partio. Multo ja turniĝas ĉirkaŭ la demando, kiu estas tiu Rik Ospaci ?

*

“Frenezulo.” diagnozis Ĝoja .

“Ruzulo,” opiniis Jano.

“Kial ne homo sincera?” Stefano demandis.

Jano Karal , polica detektivo, ties edzino Ĝoja  kaj ilia nevo Stefano eliris kun impresa homamaso el la vastega kunvenejo, kie Rikardo Ospaci  ĵus prezentis sian politikan programon.

“Ĉu li ne aperas al vi purintenca?” Stefano insistis.

“Nuanco: purintenca li ŝajnas ,” respondis Karal .

“Li estas sincera,” Ĝoja  asertis. “Tiuj malsanuloj ĉiam sinceras. Li rakontas ion fantazian, sed li mem kredas ĝin. Tial lia voĉo enhavas tiun konvinkan povon.”

“Mi ne konsentas,” komentis la detektivo. “Li efektive havas ian ĉarmon, ian allogon, kiel bona teatra aktoro, kaj li ruze ekspluatas la propran talenton por konvinki naivulojn kiel Stefano. Ĉiu bona komedianto ŝajnas sincera, ĉu ne?”

“Tamen vi ne neos, ke lia argumentaro estas kohera!” la junulo diris.

“Kompreneble ĝi estas kohera, oni tion nomas sistema deliro precize, ĉar troviĝas io tre kohera en la rezona logiko,” iom sentence klarigis Ĝoja , la psikologino el la triopo. “Kiam li diras, ke li vidis vizitantojn el la spaco, li diras la veron, sian veron, ĉar li efektive vidis ilin, parolis kun ili, kaj ricevis de ili la taskon reformi la mondon. Nur necesas aldoni, ke tio okazis kvazaŭ sonĝe, kaj lia mensa malsano konsistas en tio, ke li ne distingas halucinojn, kiajn ni ĉiuj havas dumsonĝe, disde la realo.”

“Kion vi diras, tio estas imprese rigora...” ŝia edzo ekdiris.

“Ĉu ne?” ŝi interrompis, kontenta ke ŝi konvinkis lin.

“...sed kiel vi ĵus brile prelegis al ni, rezono povas esti tre kohera kaj tamen delira,” li frazfinis.

“Grrr!” ŝi gruntis, kun grimaco.

“Ne delira estas via rezono,” Stefano prononcis kun konsola voĉo, “nur erara. Vi lasas vin misgvidi de via psikologa trejniĝo. Vi ne kapablas vidi la realon tute simple: homo diras, ke li parolis kun eksterteranoj; eble li efektive parolis kun eksterteranoj. Vi juĝas antaŭ ol kontroli: puran antaŭjuĝon vi havas.”

“Almenaŭ mi,” Karal  emfazis, “juĝas ne antaŭe, sed poste. Mi rigardis lin, kaj vidis bonan aktoron ĉarmoplenan. Mi aŭskultis, kaj aŭdis nekredeblaĵojn lerte aranĝitajn por delogi naivan publikon. Min tuŝis lia nedubebla elokvento, kaj mi demandis al mi: kion li celas? Formiĝis en mi hipotezo: li celas povon, famon, riĉon. Kaj mi testis mian hipotezon ĉe ĉiu lia vorto. Ĝi neniam estis kontraŭdirita. Konkludu mem.”

“Tamen,” pledis Stefano, “ĉu vi ne trovis impresaj liajn argumentojn pri la Biblio, la anĝeloj, ktp? Estas interese vidi, kiel logike li klarigas multajn tekstojn bibliajn, miraklojn, aperojn kaj similaĵojn per la agado de vizitantoj el la kosmo, el planedo de alia stél *  ol nia suno. Min tio ege impresis.”

*  En Sanktavalo, kie okazas ĉi tiu rakonto, estas kutime de tempo al tempo elizii substantivon, kiel ni faras nur en kantoj kaj poezio. Oni tie signas la elizion ne per apostrofo, sed per supersigno sur la lasta vokalo, por montri la akcentoŝanĝon. Ĉar tiu sistemo estas tipografie pli oportuna en teksto kun diversspecaj citiloj, ni ĉi tie ĝin alprenos.

“Ba! Ne min,” respondis Jano. “Li prezentas tiujn klarigojn kvazaŭ li ilin ricevis freŝdate de eksterteranoj, sed ili aperis jam antaŭlonge en la soveta revuo Scienco kaj Religio , kaj en multaj aliaj eldonaĵoj. Ili preskaŭ fariĝis klasikaj.”

“Fakte Rikardo Ospaci  ekspluatas la religian bezonon,” Ĝoja  aldonis. “Ĉu vi rimarkis, kiom da junuloj tie lin aŭskultis religie? Nia generacio havis aŭ tradician religion, aŭ tiun alian religion, kiu estis kontraŭreligia sciencismo, aŭ laikismo. Sed la juna generacio grandparte havas nek unu nek la alian. Ospaci  parolas al ili pri eksterteraj estaĵoj, kiuj deziras interveni en la homajn aferojn, kiel la grekaj dioj aŭ la mezepokaj anĝeloj, kaj la junuloj fervore kredas lin. Tio estas normala, ĉar la emo eliri, eĉ se nur image, el nia eta tero profunde radikas en la homa kór , sed ilia sinteno estas zorgiga, ĉar la politika programo de Rik Ospaci  ne enhavas ion vere praktike utilan, kaj li riskas delogi al si multajn voĉojn, kiuj pli utilus aliloke.”

“Nu, nu, lia politika programo...” komencis Stefano, ne sciante kiel fini la frazon, ĉar li nur volis kontraŭstari la onklinon kaj ne havis ion precizan por rebati, “...ĝi estas tre fleksebla.”

“Ĝuste tio estas danĝera,” la policano diris. “La voĉdonantoj, kiuj sendos tiajn ulojn al la parlamento, tute ne scias, kion iliaj elektitoj tie faros. Ne ligitaj per preciza politika programo, ili povos fari ion ajn.”

La tri plu iris dum momento silente. Malvarmetis la nokto, sed ne tiagrade, ke ĝi malagrablus. Milionoj da steloj lumis en vasto sennuba. “Tie supre troviĝas pensantaj estaĵoj, tute certe,” Stefano pensis, “eĉ se ni neniam kontaktos ilin”. Li rigardis sian onklon. Ankaŭ Karal  paŝante jen kaj jen ĵetis rigardon al tiu admirinda ĉielo, kaj en lia sinteno, kiam li levis la okulojn stelaren, Stefano perceptis timetan esprimon, kvazaŭ la detektivo timus, ke la paroloj de Rik Ospaci  enhavus pli da vero ol li racie allasas.

La voĉo de Ĝoja  subite sonis, disrompante la silenton.

“Eĉ se li ne ricevos sidlokon en la parlamento,” ŝi diris kun la tono de persono pli pensanta laŭte ol vere deziranta ion komuniki, “almenaŭ ion li rikoltos: la eblecon vivteni sin dank’ al sia halucino, aŭ ruzo, aŭ sperto, kio ajn vi konsideru ĝin. Liaj libroj tiom disvendiĝis, ke li jam tiris el ili riĉegon, kaj la kotizoj al lia partio ankaŭ amasiĝas laŭ impresa kadenco. Ne mirige, kiam oni vidis la fervoron de l’ ĉi-vespera publiko. Ĉu vi rimarkis, kiajn malamikajn rigardojn tiuj junuloj ĵetis al la kelkaj, kiuj kuraĝis kontraŭdiri?”

Respondis nur la bruo de la ŝuoj ritme frapantaj la trotuaron, dum ŝvebis en ĉies menso la sama demando: finfine, kiu estas tiu Rik Ospaci ?

2

Jano Karal  troviĝis en la eta kvartala policejo de Tegolista strato, kiam envenis tri ekscititaj buboj, kies rapida spiro signis ĵusan kuradon.

“Rigardu, sinjoro, kion ni trovis,” diris la plej granda, kiu devis aĝi ne pli ol dek jarojn, kaj li triumfe transdonis al uniforma policisto rektangulan ujon el griza plasta materialo.

La policisto malfermis ĝin kaj ne povis reteni miran ekkrieton.

“Monbiletoj!” li diris, dum Jano faris kelkajn paŝojn por stari malantaŭ li kaj rigardi la kaptaĵon. Estis efektive faskoj da altvaloraj biletoj. La uniformulo rapide taksis, laŭ la dikeco, ke la tuto sume egalas kvar- aŭ kvinoble lian monatan salajron. Li grimacis, kaj demandis:

“Kie vi tion trovis?”

La tri knaboj komencis samtempe.

“Ej! Ne ĉiuj kune!” li interrompis. “Ni procedu bonorde. Unue diru al mi viajn nomon, aĝon, adreson, kaj poste kie kaj kiel vi tion trovis.”

El la konfuza raportado, kiu sekvis, kompreniĝis, ke la infanoj ludis ĉe la muro de la malnova kaserolfabriko, jam plurajn jarojn forlasita nun, kiam sunradio briligis ion en fendo inter du ŝtonoj. Scivolaj, ili iris rigardi tute proksime kaj malkovris la plastan saketon, kiun ili ĵus alportis.

“Mi ĝojas, ke vi troviĝas ĉi tie,” la policisto flustris al Karal , “ĉar mi bonvenigos konsilon de iu pli sperta ol mi. Kion ni faru per tiu mono? Ne estas ordinara perditaĵo, kiel estus paperujo trovita sur aŭtobusa seĝo aŭ eĉ surtrotuare. La monon oni tien lokis intence. Krome ekzistas neniu maniero identigi la posedanton.”

Karal  responde turnis sin ne al li, sed al la infanoj:

“Restu ĉi tie momenteton, almenaŭ unu el vi. Mi ŝatus, ke vi montru al mi la lokon, kie vi trovis vian trezoron. Post minuto ni iros.” Kaj tion dirinte, li kapsignis al la uniformulo iri kun li al la apuda ĉambro, kie ili povos paroli en plena privateco.

Tie okazis telefona konversacio kun la ĉefo de Karal , leŭtenanto Remon , fine de kiu decidiĝis, ke oni remetos la monon en la truon, kie ĝi estis trovita, kaj ke oni provos aranĝi sistemon por scii, kiu venas repreni ĝin. Esperante, ke la koncernato ne rimarkis ĝian portempan malaperon, leŭtenanto Remon  instrukciis Janon akompani la infanojn al la kaŝejo kaj tie diskrete atendi, ĝis alia policano venos anstataŭi lin. Intertempe li petos la helpon de la ĉefurba kontraŭspiona servo, por ke ĝi venu aranĝi sistemon ebligantan nevidate foti la personon, kiu tuŝos la plastan poŝeton. De similaj sistemoj, funkciantaj plej diskrete eĉ nokte, la kontraŭspionaj moŝtoj disponas diversajn specojn.

Tiel la afero organiziĝis. Antaŭ ol Karal  foriris kun la infanoj por remeti la plastan ujon, li zorge “kaptis” la fingropremojn de sur ĝi. La tri buboj tre fieris, kiam li petis ilin doni fingrostampan specimenon, kun la celo distingi la manipulajn spurojn de la nekonato disde iliaj. Karal  forte rekomendis al la knaboj ne paroli pri sia trovaĵo, sed li sciis, ke li petas ion superhoman. Oni povis nur esperi, ke la famo preskaŭ certe lanĉota de la triopo kaj de iliaj familianoj ne disvastiĝos ĝis la oreloj de tiu, al kiu la mono estas destinita.

“Tiuj uloj el la kontraŭspiona servo estas vere kompetentaj,” Stefano diris kelkajn tagojn poste, rigardante la foton. “Mi ne sciis, ke ilia aparato krome stampas la daton kaj horon.”

“Jes, ili estas kompetentaj, kaj ili havas modernan ekipon,” respondis Karal .

La foto estis farita je la dua post noktomezo. Ĝi montris virinon ne tre grandan, kun plaĉa vizaĝo kaj – gesto neatendita en simila cirkonstanco – fingro de la maldekstra mano ŝovita en la haroj, kun buklo volvita ĉirkaŭ ĝi, dum la dekstra kaptis la plastan saketon plenan je monbiletoj.

*

En la ĉiovendejo svarmis aĉetantoj. Oni multe parolis pri ekonomia krizo, sed se juĝi laŭ la sumoj, kiuj elspeziĝis en tia magazeno, el la krizo eskapis ampleksa tavolo da loĝantoj.

“Pardonu!” petis Stefano nevole surtretinte piedon de altulo, kiu, hezitante inter diverskoloraj ŝtrumpetoj, gratis al si la nazpinton. La alia turnis al Stefano vizaĝon lumigitan per rideto, en kiu legiĝis malavara disdono de pardonoj.

La junulo plu trabatis al si vojon en la densa homamaso, kies konstantaj haltoj kaj turniĝoj ne faciligis la iron. La altkreskulo, rezigninte la ŝtrumpetojn, paŝis post li, ne pli glate. Ili tiel alvenis je negranda distanco de l’ maŝino fotokopia, kiun virineto nutradis per paĝo post paĝo de dika dokumento. Ĉiufoje kiam paĝo estis kopiita, ŝi metis la originalan folion en tiun saman fakon, kiun trafis ĉiu preta kopio.

“Pardonu!” ekdiris la altkreska viro koliziante kun Stefano, kvankam pardonon devis peti ĉi-lasta, kiu kaŭzis la kunpuŝiĝon haltante tute subite.

Ke li tiel abrupte ĉesigis sian pluiron, tio ne estis senkaŭza: la ino fotokopianta ja ĵus metis maldekstran montran fingron al harbuklo laŭ tiel karakteriza gesto, ke Stefano tuj rekonis la virinon el la foto. Ĉu sentante, ke oni ŝin rigardas, ĉu pro la bruo de la plurhoma karambolo, kiun okazigis la senprepara halto de Stefano, ŝi levis la okulojn, surprizsaltis kvazaŭ rekone kaj, plej neatendite, svenis.

“Atentu”, “Iu malsanas!”, “Mi ja diris, ke mankas aero ĉi tie”, voĉoj diverskoloraj samtempe kriis, inter kiuj unu infana – “ĉu la sinjorino subite mortis?” – elstaris malkvietige. Dum du viroj genuis apud la falinta junulino, Stefano trovis sin puŝita ĉe la kopian maŝinon. Vidante la faskon da fotokopioj kaj aliaj folioj, li ĝin ekprenis sin demandante, ĉu estos pli saĝe ĝin redoni al la virino aŭ ĝin havigi al la polico, konsidere al la mistero pri la mono kaŝita. Sed fakto kvazaŭ devigis lin elekti la duan eblecon: antaŭ liaj surprizitaj okuloj, mano fulmrapide kaptis la reston de la dokumento, t. e. la nekopiitan parton, kiu kuŝis sur la maŝino mem, kaj ĝi malaperis. Stefano apenaŭ havis la tempon konstati, ke tiu mano apartenas al la ŝtrumpetulo, sur kies piedo li antaŭe paŝis, jam tiu estis for. La junulo vane serĉis. Malgraŭ sia alta kresko, la viro sukcesis dissolviĝi en la ĉirkaŭan homan oceanon.

“Kio okazis poste?” Jano demandis la nevon.

“Alvenis iu magazena gravúl ,” Stefano respondis, “kaj li portigis ŝin al la flegejo, kie ŝi tuj retrovis la konscion.”

“Vi do ne scias, kiu ŝi estas, ĉu?”

“Ho jes. Kiam mi konstatis, ke mi ne povus trovi la ulon, kiu ŝtelis ŝian dokumenton, mi tuj revenis al la loko, kie ŝi svenis. La gravulo ankoraŭ ne alvenis tiutempe. Iu provis ŝin veki vangofrape. Estis multaj personoj ĉirkaŭe. Mi diris: ‘kiu ŝi estas?’ kaj malfermis ŝian mansaketon. Neniu taksis tion stranga en la donitaj cirkonstancoj. En ŝia saketo troviĝis nenio aparte rivela, nur la kutimaj aĵetoj. Tamen mi havis la eblecon parkerigi al mi la indikojn de ŝia identiga karto.”

Jano prenis paperon kaj globkrajonon.

“Nomo: Veronika  Munzo,” la junulo diktis, “fraŭlino, naskiĝdato: 14-a de junio 1950; naskiĝloko: Sankta-Stefano. Tio estis amika favoro de la sorto por ke mi pli facile memoru. Adreso: Tribunalstrato 76, Valĉefa ; profesio: sekretariino.”

“Bonege. Mi transdonos tiujn informojn al la kontraŭspiona servo.”

“Kaj ĉu la dokumenton, kiun ŝi fotokopiis...?”

“Ankaŭ la dokumenton mi sendos al ili. Ĉio ĉi ilin certe interesos.”

“Ĉu vi havis tempon rigardi tiujn foliojn?”

“Nemulte. Ĉu vi?”

“Nur iomete, sed sufiĉe por konstati, ke estas listo de personoj el la tuta lando kun politikaj kaj psikologiaj komentoj: ĉu ili favoras tiun aŭ alian partion, kiaj estas iliaj ĉefaj malfortaj punktoj, kiamaniere ilin eventuale manipuli, ktp.”

“Jes. Ni ne povas scii, kiu kunmetis tiun liston, sed okulfrapas, ke ĝi estus treege utila al iu ajn fremda registaro, kiu volus enmiksiĝi en nian politikon. Mi rimarkis, ke inter multaj nekonatoj troviĝas jen kaj jen nomo de gravulo. Tial mi ne dubas, ke niaj amikoj kontraŭspionaj ĝojos pri tiu kaptaĵo.”

“Sed ĉu, leĝe, ni ne devas redoni la dokumenton al ŝi?”

“Sendube jes. Ni faros fotokopion kaj sendos nur tiun al la spionvoruloj. La paperojn, kiujn vi prenis, estos plej bone, plej nature, ke redonu vi. Se vi povus tiuokaze iom pli ekscii pri ŝi, vi faros grandan servon al ni ĉiuj.”

“Se ŝi estas sekretariino, kial do ŝi faris fotokopiojn en ĉiovendejo? Ŝi certe havas pli oportunan eblecon uzi oficejan maŝinon, ĉu ne?”

“Dependas... Tiuj ĉi paperoj certe ne rilatas al ŝia laboro. Se ŝi timas, ke oni surprizos ŝin fotokopianta ion, kion ŝi ne rajtus, eble estas pli sekure por ŝi uzi la anonimecon de granda magazeno.”

“Eble jes, mi ne pensis pri tio. Ĉu vi havas ideon pri tio, kion niaj spionspionoj faros pri ŝi?”

“Ho jes, mi scias, ili jam diskutis la aferon kun ni, kiam ili venis aranĝi la fotosistemon. Ili ne havas sufiĉe da disponeblaj homoj por sekvadi ŝin ĉien, sed tion ili dezirus. Ili petis nin tion aranĝi laŭeble, sed mi dubas, ĉu ni havas sufiĉe da homoj. Fakte mi pensis, ke... nu... nun estas la paskaj ferioj, ĉu ne? Kion vi faras? Ĉu vi laboras nuntempe?”

“Ne. Kun tiu ekonomia krizo oni ne facile dungas portempajn ulojn kiel via studenta nevo. Mi ne trovis laboron. Verdire mi ne multe serĉis. Mi decidis, ke foje ne malbonos al mia sano, se mi ripozos dum la libertempo.”

“Se vi do volas distron, kiu samtempe utilos al la komuna bono...”

“Ne faru paroladon, mi komprenis. Kaj vi konas mian malvirton: enketi ĉiam estis por mi volupto. Mia ekspluatinda moŝto do denove komplezos al la polico, kvankam mi kelkfoje min demandas, kion ĝi farus, se mi ne oportune ekzistus. Via mendo estas, ke mi simple eksciu pri tiu Veronika  ĉion, kion vi mem ne kapablus trovi, ĉu ne?, por ke vi havu la gloron triumfe savi la ŝtaton el kruela reto da spionoj. Mian rolon oni ne rajtos mencii, ĉar ĝi estas ne laŭregula. Bone, bone. Mi grandanimos plian fojon, kaj malkovros pri Veronika  aferojn, kiujn ŝi mem tute ne scias...”

Kaj kun unu el tiuj humuraj vizaĝesprimoj, kiujn tiom ŝatas lia onklino Ĝoja , li faris komikan riverencon, kaj foriris.

*

Estis unu el tiuj ŝtal- kaj betonkonstruaĵoj, kiuj, similaj al gigantaj alumetskatoloj, provizas loĝon al miloj kaj miloj en urbo moderna. Stefano liftis ĝis la tria etaĝo kaj tuj trovis la pordon. Li sonorigis.

Mikson el dubo kaj timo elmontris la vizaĝo de Veronika  Munzo, kiam ŝi malfermis la pordon. Ne tre granda, ŝi surhavis bluĝinson *  kaj malhele ruĝan trikaĵon, kies fortikecon du agresemaj mampintoj ŝajne penis kontroli ĝisekstreme.

*   bluĝinso : (labor)pantalono el kruda, tre fortika, blua kotonŝtofo (angle: blue jeans ).

“Sinjoro...?” ŝi diris kun demanda esprimo kaj voĉo profunda.

“Mi staris apude, kiam vi... ĉe la fotokopia maŝino...” Stefano ne facile trovis la vortojn.

“Ho jes, eniru, mi petas.” Ŝi aperis al Stefano tre dezira rapide fermi la pordon. Ŝi invitis lin sidi.

“Ĉu vi fartas tute bone nun?” la junulo demandis.

“Jes. Estis nenio grava. Verŝajne la manko de aero en tiu magazeno... Sed ĉu nur por scii pri mia sano vi venis? Estas tre ĝentile kaj mi sentas min danka; tamen, mi havas multon por fari, kaj...”

“Ne,” Stefano interrompis. “Fakte mi venis por redoni al vi la paperojn, kiujn vi fotokopiis.”

Ŝi videble sentis egan malpeziĝon.

“Mi troviĝis tie, kiam oni kondukis vin for,” li aldonis. “Mi konstatis, ke en la ĝenerala kriz-etoso neniu pensas pri viaj dokumentoj, kaj mi ilin savis.”

“Dankegon,” ŝi diris, kaj ŝia sincero sonis kortuŝe, “estas vere tre afable.”

Dum li transdonis la paperojn, ŝi proponis trinkaĵon, kion Stefano, ema elpumpi informojn, ĝoje akceptis. Ŝi forlasis la ĉambron kaj revenis kun pleto, sur kiu staris tera kruĉo, du glasoj kaj pladeto da biskvitoj.

“Mi esperas, ke plaĉos al vi,” ŝi diris kun falsmodesta esprimo. “Estas trinkaĵo, kiun mi faras mem”.

Stefano gustumis. Iom acida, sed tre parfuma sensaĵo tiklis liajn palaton kaj nazon.

“Bonege,” li diris. “Kio estas en ĝi?”

“Citrono kaj sambuko, plus kelkaj aliaj aferoj: mia sekreto!” ŝi respondis kun eta rido.

“Mia avino faris ion pli malpli similan, sed tamen ne tiel perfekte paradizan,” Stefano komentis kun flato, kiun ŝi videble ĝuis.

“Ĉu vi kolektis la tuton?” ŝi demandis foliumante la ĵus transdonitajn paperojn.

“Mi prenis ĉion, kio estis en la... kiel oni nomas tion?... en tiu ujo, kie la fotokopioj finas sian vojaĝon. Estis nenio alia.”

“Ho jes, estis io alia. Mi fotokopiis nur duonon de la dokumento, kiam tiu malfeliĉo okazis. La alia duono estis sur la maŝino mem.”

“Ne,” Stefano mensogis. “Kiam mi prenis ĉi tion, estis nenio sur la maŝino. Mi estas tute certa. Mi kompreneble tuj rigardis, ĉar la plimulto el la homoj tien metas la kopiotajn paperojn.”

“Oj” ŝi respondis ĉagrenite. “Tio estas tre malagrabla, ĉar estas grava dokumento. Iu verŝajne prenis ĝin kaj ne scias, al kiu ĝin redoni.”

“Presigu en gazeto anonceton,” tuj diris Stefano.

“Jes, eble mi tion faros,” ŝi diris dubeme.

Ŝvebis silento. Stefano rigardis ŝin. Li sin sentis embarasita. Li sciis, ke se li lasus siajn sentojn nature disvolviĝi, li enamiĝus. Veronika  ja havis ĉarmon, multege da ĉarmo. Ŝia relative eta korpo estis tre bele proporcia, sed precipe la vizaĝo allogis. La trajtoj estis fajne, delikate ĉizitaj, kun buŝo farita por ridi kaj kisi, kaj io mistera en la brunaj okuloj. Pli ol ĉio, lin tuŝis ŝia mildo. Nenio akra en ŝi, nenio iam ajn abrupta, nur tiu agrabla, glata harmonieco de la voĉo, de la movoj, de la tuta estmaniero. “Kiel bone oni sentus sin, vivante tutvive kun ŝi!”, li pensis, kaj tiu ideo efikis perturbe. Por kroni la tutan impreson – ankaŭ ĉi tio pikis la koron de Stefano – iom da malgajo sur la frunto legiĝis. La junulo perceptis ĝuste: Veronika  Munzo estis dolĉa knabino, kvazaŭ destinita de la naturo por simpla, tenerplena ekzisto, sed kaptita de la vivo en zorgojn, kiuj malebligis al ŝi iam ajn komplete sereni.

“Belan apartamenton vi havas,” la junulo diris, ne sciante kiel daŭrigi la konversacion, kaj tamen nepre decidinte tiri el ŝi maksimumon da informoj. La salono, kie ili sidis, estis vere vasta kaj nun plaĉe lumigata de la suno.

“Jes, belan” ŝi eĥis.

“Mi esperas,” diris Stefano, kiu trovis tiun vastan apartamenton ne kongrua kun sekretaria salajro, “ke foje mi perlaboros sufiĉe da mono por havigi al mi ion similan, eĉ se mi devas okupi ĝin kun kamaradoj.”

“Espereble via revo realiĝos,” ŝi respondis. “Tiu ĉi apartamento estas iom granda, sed ĝi tuj plaĉis al mi, kiam mi vidis ĝin unuafoje. Kaj ĝi estas tre proksima al mia laborloko.”

“Ha jes? Ĉu vi do laboras ĉi-apude?”

“Jes, mi sekretarias en la regiona administracio.”

“Devas esti interese,” Stefano diris per laŭda, gratula tono.

“Jes. Mi ekscias multon pri la tuta Sanktavalo, eĉ pri la tuta lando, fakte, kvankam nia oficejo estas regiona. Ĉio estas tiel multaspekte interligita niatempe.”

Stefano, traserĉante la menson por trovi manieron ĉerpi pri ŝi pliajn informojn, aŭdace ekdiris:

“Mi bedaŭras, ke mi ne trovis la tuton de via dokumento. Mi nevole vidis iom el ĉi tiuj folioj, kaj ili ŝajnas tre gravaj, ĉefe konsidere al la baldaŭa voĉdonado.”

“Ĉu vere?” ŝi diris kun kvazaŭ-naiva esprimo. “Mi faris tiujn fotokopiojn kiel servon al amiko. Mi mem ne rigardis la enhavon. Mi ne multe interesiĝas pri la voĉdonado. Mi ankoraŭ havas nelaŭmodajn ideojn: por mi politiko estas afero vira.”

Kun sincera mieno de ŝatanto, Stefano trinkis iom el la vere refreŝiga nektaro. Lia gesto estis des pli malrapida, ke li volis uzi la tempon por serĉi interesajn demandojn, kiuj tamen aspektu nature. Ĉar la inspiro ne venis, li provis ĉerpi ĝin el biskvitoj, sen pli da sukceso.

“Kaj vi?” ŝi demandis per sia belsona voĉo. “Kion vi faras en la vivo?”

“Nuntempe mi estas senlaborulo,” li respondis.

“Ĉu vere? Kia malfeliĉo!” ŝi ekkrietis. “Mi scias, ke por junuloj, kiuj devus eniri la profesian vivon, ne estas facile trovi dungiĝon hodiaŭ. Mi deziras al vi plej agrablan bonŝancon en via serĉado. Simpatia knabo kiel vi, kun inteligenta vizaĝo, tamen certe trovos ion taŭgan, laŭ mi.”

“Espereble,”li prononcis kun profunda ĝemspiro. Li sentis sin ne tre talenta ĉifoje en sia strebado informiĝi. Eble la lasta rimarko de f-ino Munzo malfermis pordon al posta pli bona konatiĝo. Li do indikis al ŝi siajn nomon, adreson kaj telefonnumeron por la kazo se, hazarde en sia grava oficejo, ŝi aŭdus pri ebla laboro. Kaj li adiaŭis ŝin.

“Mi treege dankas vin,” ŝi diris al li sursojle.

“Ne dankinde,” li aŭtomate respondis, kaj li peze paŝis al la lifto, nekontenta pri siaj detektivaj kapabloj: pri ŝi li sciis preskaŭ nenion pli ol enirinte.

3

“Joĉjo, filo de Karleto, eble min savos vi!” Stefano kriis tiel laŭte, ke du preterpasantoj turnis sin por lin akre rigardi.

Stefano, kiel scias ĉiu kulturita leganto – t.e. persono jam leginta la aliajn rakontojn el la krimkroniko sanktavala – estas homo neniel rimarkinda: mezgranda, mezpeza, mezbela, mezforta, ordinare vestita, lin karakterizas la manko de tipaj karakterizoj (pro tio jam en la lernejaj jaroj oni donis al li la kromnomon “ Mezetúl ”).

La junulo, al kiu li direktis la preskaŭ solenan formulon notitan ĉi-supre, male prezentas per si tipon tre difinitan, tiun de troulo: li estas tro maldika, tro altkreska, kun tro longaj membroj kaj ŝultroj tro mallarĝaj, liaj haroj estas tro senordaj, kvazaŭ neniam kombilo ilin tuŝus – aŭ ĉar neniam kombilo ilin tuŝas –, lia rigardo tro mirplena, kaj ĉefe lia maniero sin teni multe tro klina: ŝajnas, ke ekdorminte unu nokton kun kresko de 1,60 metro, li vekiĝis la morgaŭon du metrojn alta kaj neniam repaciĝis kun tiu fakto.

Se nur aldoni, ke li estas ido de Karleto, la restoraciisto, kiu estas bokuzo de Jano Karal , la edzo de Ĝoja , onklino de Stefano, vi tuj komprenos la parencan rilaton inter tiuj du knaboj, kaj se plu diri, ke Joĉjo (mallongigo de Jozefo, ne de Johano) aĝas 21 jarojn, kaj ke du pasioj plenigas lian vivon, spionromanoj kaj elektroniko, vi jam scios multon gravan pri nia nova simpatia rolulo. Kaj por ke vi sciu ĉion vere sciindan, ni krome precizigu, ke Joĉjo havas specialan talenton por enamiĝi al virinoj pli aĝaj ol li, kiuj superece traktas lin kiel amuzan sentoobjekton antaŭ ol lin forlasi ege malfeliĉa. Nunperiode, li “oftumas” (kiel oni diras en Sanktavalo) kun iu nerimarkinda sekretariino nomata Lizabeta , kies gusto por strangaĵoj eble klarigas ŝian akcepton, verŝajne portempan, al lia aminduma fervoro.

Kiam li aŭdis la saluton de Stefano, la okuloj de Joĉjo, kutime mirplenaj, iĝis miregplenegaj: li gapis.

“Ej! Stefano! Estas vi!” li krietis, montrante per tiuj kvar vortoj, ke mankas al li nek kapablo observi, nek povo sin esprimi koncize, du kvalitoj ege valoraj en polica enketado.

“Joĉjo, mi bezonegas vian helpon.” Stefano diris. “Ĉu vi havus momenton por aŭskulti min?”

“Dekojn da momentoj, centojn da momentoj,” respondis Joĉjo, kiu ĉiam estis malavara, per la tro naza voĉo, kiun Naturo donacis al li.

Pluvego abrupte ekfalis, kaj ambaŭ junuloj kure rifuĝis al oportuna kafejo.

Stefano rakontis pri la okazaĵoj ĵus raportitaj ĉi-supre, kaj esprimis sian elreviĝon ĉe la penso, ke f-ino Munzo nun konas lin, tiel ke fariĝis praktike neeble, ke li observu ŝin nerekonate. Li elokvente vortigis sian mallaŭdan opinion pri tiu polico, kiu samminute petas onin porti dokumenton al virino, kaj diskrete spioni ŝin, kvazaŭ la du ordonoj ne kontraŭdirus sin reciproke.

Kiam Stefano menciis la monbiletojn el la murfendo, la svenon kaj la misteran dokumenton, la okuloj de Joĉjo brilis per io pli ol miro. Li ĝuis. Stefano bezonis nek klarigi nek peti. Jam la troulo flaris partoprenon en viva spionromano, kaj liaj naztruoj moviĝetis, kiel ĉe hundo spurtrova.

Pro devoj en la familia restoracio, Joĉjo ne estis libera antaŭ la fino de la vespero, sed li senpacience deziris partopreni en la spionaventuro. Li promesis, ke ĉi-nokte jam li iros Tribunalstraten por observi kiel eble plej multe. “Ŝi nur eliru,” li anoncis, “kaj mi spionsekvos ŝin ĝis infero se necese.”

*

Estis la unua nokte, kaj Stefano jam dormis la profundan dormon de l’ junaĝo.

“Tintin tintin tintin” vokis la telefono.

La nevo de Ĝoja   Karal  havas ĉambron en apartamento, kiun li kunluas kun tri aliaj studentoj, sed dum la paskaj ferioj la tri estis for, ĉiu en sia familio, tiel ke Stefano, kies patrino mortis kaj patro, reedziĝinta, foriris eksterlanden, nun okupis la apartamenton sola.

“Tintin tintin tintin”

Stefano plu dormis.

“Tintin tintin tintin”

“Kio estas?” li fine oscedis en la telefonon.

“Kruĉo da krudo! Mizera mezetúl ! Vi krepuska korpusklo! Se vi ne respondas al la telefono, nia enketo komplete fuŝiĝos!” tondris, kiel vi jam divenis, sagaca leganto, la voĉo de Joĉjo kolera.

La vorto “enketo” efikis tute veke.

“Kie vi estas?” Stefano demandis.

“En telefonbudo. Aŭskultu. Mi sekvis vian belan buklulinon. Feliĉe, ke ŝi eliris, ĉar mi estis tuj forironta. Mankas io en nia organizo: anstataŭantoj, sed pri tio ni parolos...”

“Alifoje,” interrompis Stefano. “Tempon vi ne havas, ĉu?”

“Nu, ne. Mi do sekvis ŝin. Ŝi nun estas eksterurbe en domo kun du apartamentoj. Ŝi estas en la supra apartamento. Mi aŭdis ŝin kaj ŝian gastiganton supreniri ŝtupare, tiel mi scias. Estas negranda domo kun ĝardeno ĉirkaŭe; ĝi troviĝas ĉe t. n. Vojo Rozarba, tio estas ne malproksime de la ŝoseo al Farobel , en Punjano, do notu: Vojo Rozarba n-ro 12. Mi telefonas al vi, ĉar mi tute forgesis kunpreni mian elektronikan ekipon. Vi imagas, kiel bone estus surbendigi... Sed dum mi iros preni ĝin, iu alia devas observi la domon por vidi, ĉu ŝi eliras. Tial mi vokis vin. Ni esperu, ke ne estos tro malfrue, kaj ke ŝi ne jam eliris.”

“Nu, bone, mi tuj venos, reiru gardi. Ĉu vi rigardis la nomon de la loĝanto de tiu apartamento?”

“Jes. Fama nomo. Estas Rikardo Ospaci .”

*

“Ĉu ŝi ne foriris?” demande flustris Stefano.

“Sendube ne. Plu estas lumo, kaj oni aŭdas du voĉojn, unu viran, unu virinan. Mi esperas, ke estas la sama virino, kaj ke Veronika  ne eldomiĝis, dum mi provis vin skui el la ronkado.”

“Kion ekzakte vi volas fari?”

“Nu, mi havas hejme tre sensivan mikrofonon. Kun pila portebla magnetofono ni povus per ĝi surbendigi multon.”

“Sed ĉu via drato estas sufiĉe longa?”

“Jes. La malfacilaĵo estos trovi, kiel fiksi la mikrofonon al stango sufiĉe alta por atingi la fenestron. Pripensu la aferon dum mi forflugas por preni mian ekipaĵon.” Kaj apenaŭ li finis paroli, jam li ekrajdis sian motorciklon, kaj veturis for.

Stefano rigardis la domon. Ne estis multe da lumo, sed tio estis avantaĝo por iu, kiu kompreneble deziras resti nevidata. Feliĉe la domanoj ne havis hundon, aŭ ĝi estus jam bojinta. La junulo tre singarde paŝis ĉirkaŭ la domo sukcesante ne brui.

Ju pli li rigardis, des pli li opiniis nefarebla la intencon de Joĉjo. Se ties ekipo ne enhavas longan stangon por la mikrofono, neniam prosperos al ili solvi la problemon. Longa branĉo ne troviĝas purŝance en tia loko. Stefano serĉis, sed vidis nenion taŭgan.

“Necesos grimpi al la balkono” murmuris interna voĉeto. Al tiu sugesto la knabo respondis tremete. Altigi sin al la balkono signifus preni sur sin konsiderindan riskon. Se li faros bruon kaj oni malkovros lin, oni prave kulpigos lin pri provo enŝteliĝi aŭ almenaŭ atenci privatecon. Kaj ĉu estas eble tien grimpi tute senbrue?

Stefano estas bona gimnasto, kaj se li povus salte kapti la randon de l’ balkono, li senpene sukcesus levi la korpon al ĝi. Sed, unue, eble la balkono estas tro alta, kaj, due, fari tion kun plena silento estus superi la kapablon de ordinarulo.

Ĉu ŝtupetaro solvus la problemon? Parto de Stefano diris “jes”: tiu parto volis raporti al la onklo rezultojn indajn je gratulo. Alia parto diris “ne”: tiu ĉi timis eltroviĝon; ĝi akre memoris la fojon, kiam, en monta lignodomo ne malproksime de Valmu , oni malkovris lin en ŝranko, kie li sin kaŝis, kaj la multajn malagrablajn sekvojn de tiu aventuro.

Tamen vivi senriske ne estas vere vivi. La riskojn oni nur kalkulu. Ĉu iu povus vidi lin de la vojo? Ĉi-hore preterpasas neniu. Tamen iu povus reveni al unu el la apudaj domoj aŭtomobile. La risko fakte estas malgranda, kaj oni povas forigi ĝin uzante la parton de l’ balkono, kiun aŭtolumoj ne povas – aŭ apenaŭ povas – prilumi de la vojo.

Pli serioza estas la risko, ke oni aŭdus lin el interne. Vidi oni ne povus, ĉar la kurtenoj estas fermitaj, kaj estus vere ne tre probable, ke iu venus sur la balkonon ĝuste, kiam Stefano tien grimpos. La risko do dependas ĉefe de la aŭdebleco, kun kiu la junulo prenos kaj metos la ŝtupetaron.

La fina risko – fina en la mensa listigo de Stefano, sed logike komenca – estas... ne trovi ŝtupetaron. Tiun riskon oni povas alfronti tuj. Serĉu, amiko Stefano: estas la solarimedo scii, ĉu oni vere deziras trovi aŭ ne!

Stefano serĉis kaj trovis. Ŝtupetaro kuŝis laŭlonge de muro. La junulo komencis levi ĝin kun plej delikataj movoj. Kiam io metala renversiĝis, tuŝite de unu el la ekstremaĵoj de la ŝtupetaro, la knabo havis la impreson, ke la bruo vibrigas la tutan domon kaj longe longe resonas. Li haltis meze de sia movo kaj provis subpremi la bruon de sia spiro. Tion li sukcesis, sed ŝajnis al li, ke lia koro batas tiel laŭte, ke iu altirita de la falbruo nepre perceptos ĝin.

Fakte nenio okazis. Li apenaŭ rekomencis singarde levi la ŝtupetaron, kiam lia koro jam ree misbatis. Io glacia ĵus falis sur lian nukon, kaj, pro lia nerva stato, ĝi preskaŭ surprizsaltigis lin kun bruaj konsekvencoj. Li feliĉe regis sin. Estis nur guto el la posttagmeza pluvego, kiun vento forskuis de sur folio.

Tenante la ŝtupetaron, li paŝis al la balkono. Kato el ie ekaperis kaj frotis sin ĉe liaj kruroj kun amika ronrona zumzumo. Amika, sendube, sed ĝena, ĉar la besteto trovis nenion pli sprita ol salti kaj resalti tuj antaŭ la piedoj de Stefano. Por iu, kiu tenas senspire relative pezan ŝtupetaron, la akompano ne estis ideala.

Kiam finfine li staris sub la balkono kaj aranĝis ĉe ĝi la ŝtupetaron, la junulo firme decidis, ke ne li supreniros. Joĉjo estas maniulo pri spionromanoj, li do prenu la honoron. Stefano, pri la fakto, ke li sukcesis meti ĝuste la ŝtupetaron sen fari eĉ plej etan bruon, ne malmulte fieris. Li grimpis du, tri, kvar ŝtupetojn kaj aŭskultis. Sen ia dubo aŭdiĝis voĉoj vira kaj virina. Sed la sencon de ilia interparolo oni ne povis kompreni.

La balkono laŭiris la murojn ne nur ĉe la antaŭo de la domo, sed ankaŭ laŭ parto de la flankoj, kaj ĉe unu flanko Stefano fiksis la ŝtupetaron, por ke la virino ne vidu ĝin, se ŝi elirus.

Strange, kiel la tempo pasas malrapide, kiam oni atendas. Laca resti senage, la junulo pliafoje komencis supreniri, kiam veturilo pasis sur la vojo. Ties reflektoroj aperis tre potencaj, kaj li horore konstatis, ke ili bonege prilumas la ŝtupetaron. Li havis la tempon rifuĝi en la malsupran mallumon antaŭ ol la ŝtupetaro estis plene prilumata, sed tamen...

*

Stefanon skue surprizis flustro en la orelon:

“Ĉu vi frenezas? Mi parolis pri stango, ne pri ŝtupetaro!”

“Ej! Finfine vi! Mi tute ne aŭdis vin.”

“Mi lasis la motorciklon en la paralela vojo, por ne brui. Sed ni ne bezonas vian ŝtupetaron, rigardu!” Kaj Joĉjo fiere montris fiŝkanon.

“Mi havis la ideon survoje,” li klarigis. “Ĉu ŝi ankoraŭ enestas?”

“Mi opinias, ke jes.”

“Bone. Tamen via ŝtupetaro helpos, ŝajnas al mi,” li diris, kaj li fiksis la mikrofonon al la ekstremaĵo de la fiŝkapta stango per fortaj kaŭĉukaj ligiloj, kiujn li kunprenis. Li senbrue grimpis, ŝtupon post ŝtupo, kaj metis la mikrofonon ĉe la balkona fenestropordo. La magnetofonon li surhavis, fiksitan per rimeno.

Longtempe ili tiel restis: Stefano malsupre, rigardante kun zorga mieno, Joĉjo tute kviete sur la ŝtupetaro, kun la mikrofono tenata ĉefenestre.

Finfine la lumo estingiĝis en la apartamento. Joĉjo murmure demandis:

“Kion vi opinias? Ĉu ili nun gekuŝos?”

“Ŝajnas, ke jes.”

“Do ni foriru. Ĉu ni remetu la ŝtupetaron, aŭ lasu ĝin tiel?”

“Ni remetu ĝin. Helpos al neniu, se ili havos la impreson, ke iu provis enŝteliĝi aŭ spioni.”

Ili sukcesis remeti la ŝtupetaron tute senbrue, kaj revenis al siaj respektivaj hejmoj. Ili sin sentis tro lacaj por tuj aŭskulti la plurajn bobenojn da bendo.

*

“Ĉu vi aŭskultis?” Stefano telefone demandis al Joĉjo, tuj kiam li ellitiĝis.

“Jes,” respondis la alia.

“Nu, kaj kio? Ĉu interese?”

“Treege interese,” diris la magnetofonulo.

“Diru tuj, mi estas terure senpacienca,” petegis Stefano. Sed io en la voĉo joĉja ne plaĉis al li.

“Ni surbendigis teatran radioprogramon,” lamentis la kunspiono. “Ŝi certe eliris, dum mi telefonis al vi...”

4

“Aŭskultu, geamikoj, kial resti ĉi tie? Mi proponas al vi glason en la apuda trinkejo. Estas tre trankvile tie.”

Stefanon, kiu ĵus prononcis laŭte tiujn vortojn, ĉiuj rigardis des pli scivole, ĉar – krom Veronika  – neniu konis lin. Sed tuj poste la vizaĝoj sin turnis al la centra figuro, respekte atendante ties respondon.

“Kial ne?” diris ĉi tiu per vibra baritono, “estas bona ideo, ni iru.” Kaj li majeste ekiris.

Rik Ospaci  aspektis kiel profeto, kun siaj bela barbo kaj fajraj okuloj. Kiam li sidis, li ŝajnis altkreska, sed post kiam li stariĝis, oni konstatis, ke li apenaŭ superas la mezan korpoalton: li havis torson misproporcie grandan kompare kun la nelongaj kruroj. Al tri detaloj eble ŝuldiĝis lia ĉarmo: al la rigardo, kiu jen boris ĝiskerne, jen ameme karesis, al la moviĝemo de la vizaĝtrajtoj, kaj al io vibra, profunde resona en la voĉo.

La dekopo procesie sekvis la profeton el la kunvenejo, kie li ĵus paroladis. Kiam, antaŭ eble dudek minutoj, la homamasoj disiris, restis grupeto da admirantoj aŭ scivoluloj, preskaŭ ĉiuj junaj, kiuj proksimiĝis al la barbulo kaj religie aŭskultis, kiel li respondas tiun aŭ alian demandon. Rimarkinte, ke Veronika  Munzo restas kun tiu rondo, Stefano opiniis la okazon oportuna por scii pli pri la majstro kaj pri ŝi.

La trinkejo efektive estis tre kvieta, kaj ili komforte sidis ĉirkaŭ ronda tablo. Stefano observis. Ke tiuj junuloj volas  kredi, laŭ la teorio de Ĝoja , tio evidentis el la streĉaj, detal-avidaj vizaĝoj. Kaj Ospaci  sciis taŭge sensoifigi ilian avidon.

“Mi estas simpla homo kiel vi kaj vi, eta ordinarulo,” li diris kun modesteco des pli impresa, ĉar li videble neniel klasiĝis inter la ordinarajn homojn. “Ili elektis min ne pro iu speciala supereco. Ili bezonis iun, kaj hazarde mi tie troviĝis.”

“Sed kial vi iris tien? Ne hazarde, sed ĉar vi aŭdis internan voĉon, telepatian alvokon, ĉu ne?” diris ruĝharulino, en kies okuloj adoro legiĝis.

“Ne, ĝuste ne, mi iris tien por foti cervojn. Fotado estas unu el miaj pasioj. Bestojn mi ŝategas foti, ankaŭ birdojn. Sed tio postulas, ke oni restu longe en sovaĝa loko tute senbrue.” Li direktis al la parolinta virino tre mildan, dolĉan, karesan rigardon, kiu igis ŝin fandiĝi tenere.

Stefano komprenis ion pli pri lia sukceso. Rik  prezentis per si neordinaran miksaĵon el pur-infana bonkoreco, natura simpla amemo kaj potenco kvazaŭ ekstertera. Tenereco legiĝis ĉi-foje en la okuloj, sed samtempe la tuta sinteno kaj la reeĥa voĉo pensigis pri io superhome forta, pri ia multjarmila, vastaspaca energio. La larĝa alta busto sur la nelongaj kruroj eble esprimis fizike tiun duoblan eston, kiu cetere ŝajnis bone integrita, dubigante Stefanon pri la interpretado de Ĝoja , laŭ kio Ospaci  estus frenezulo.

“Kiun lingvon ili parolis? Neniun, verŝajne, nur telepatie,” diris virino iom malpli juna ol la aliaj, kiu impresis kelke vireska.

“Tute ne, tute ne, mia kara Lizabeta ,” li respondis riproĉete. “Estas eksterordinare, kiom da malĝustaj ideoj vi ĉiuj havas! Vi legis tro da t.n. sciencfikciaj verkoj. Ne. Ili parolis nian lingvon. Ili studas ĝin jam multajn jardekojn, eĉ se nur aŭskultante niajn radioprogramojn.”

“Mi pretus kredi multon el tio, kion vi diras,” anoncis junulo kun okulvitroj, “se ne estus tiu fantazia ideo starigi novan politikan partion. Mi povas imagi, ke nin vizitas estaĵoj el malproksima planedo, sed kial ili sin miksus en niajn lokajn politikajn kverelojn, tion mi ne povas prezenti al mi.”

“Ankaŭ al mi tio ŝajnis nekredebla,” Rik Ospaci  respondis, kaj lia voĉo, riĉa je harmonoj, ekhavis tonon de humileco. “Sed komprenu ilin. Ili nin observas jam longe. Ili ŝatus rilati kun ni. Tamen ili ne povas, ĉar ni senprofite investas nian tutan energion en stultajn kverelojn sociajn kaj ŝtatajn. Ili opinias, ke tio ne respondas al la vera deziro de la ter-loĝantoj. Ĉar ili rigardas nin de tiel alte, ili vidas pli klare niajn erarojn, kaj la manieron ilin korekti. Ili sekve decidis komisii teranon klarigi ilian vidpunkton al la tuta homaro.”

“Sed kial nova partio?”

“Ĉar ili pensas, ke la malnovaj perdiĝis en erarajn analizojn, kiel en marĉon, kaj staras trans korekteblo. Tial nur nova partio, bazita sur plenaj honesteco kaj aŭtenteco, sur nova maniero formuli la homajn problemojn, havas laŭ ili ŝancon okazigi la ŝanĝojn en la pensmaniero, kiujn ili bezonas por starigi kun ni daŭrajn harmoniajn rilatojn. Sed atentu! Se ni volas sekvi la saĝecon eksterteran, la evoluo estos treege longa. Ni estas nur ĝermo. Ili ne kalkulas laŭ nia temposkalo. Ili scias, ke la venko ne lumos morgaŭ. Tamen ĉu pro tio mi rajtis diri ‘ne’?”

“Ne,” respondis la grupo unuvoĉe. Kaj Stefano mire konstatis, ke ankaŭ li eligis tiun firman “ne”. “Li havas kvazaŭ-hipnotigan povon” li pensis. Kaj la konsciiĝo, ke tiu barbulo sukcesis igi lin diri ion ne pripensitan, per la pura forto de hipnotiga retoriko, komplete renversis la sentojn de l’ junulo. Kie antaŭe regis scivolo, admiro, mikso el dubo kaj preteco sekvi, tie nun nur unu emocio restis: timo.

“Egale ĉu li diras la veron, frenezas aŭ estas nur ruza avidulo, tiu viro estas danĝera”, li diris al si. Li ne plu aŭskultis. Li kvazaŭ perdis konscion pri la tempo. La aliaj pagis, adiaŭis, disiris, li premis manojn aŭtomate, kaj subite trovis sin sola en la trinkejo.

“Ĉu vi estas malsana?” la kelnerino patrine demandis.

“N-n-ne,” li balbutis, fuŝpalpante en sia monujo. Sed li ne estis tute certa.

Reveninte hejmen, li konstatis grandan ŝanĝon en si. Ĝis tiu vespero lia sento koncerne la loĝantojn de la kosmo enhavis ĉefe esperon, entuziasmon kaj deziron komuniki. Nun okulfrapis lin, kiel neracie tiuj sentoj naskiĝis. Antaŭe eksterteranoj signifis por li solvon. Nun, subite, problemon ili levis. “Ankaŭ ili povus esti imperiistoj”, li flustris al si. Kaj li ektremetis.

*

Joĉjo, Stefano, Ĝoja  kaj Jano kune sidis en la salono de Karal . Kiel planite, ili reciproke sin informis pri la respektivaj rezultoj. Ili ja antaŭe decidis ĉeesti aparte la paroladojn de Rik Ospaci  kaj provi poste partopreni en grupaj diskutoj, por kiel eble plej bone koni la (relative) junan “profeton” kaj liajn rilatojn kun Veronika  Munzo.

Pri ĉi-lasta neniu eksciis ion ajn. Sed pri la privata vivo de l’ barbulo pluraj interesaj detaloj kolektiĝis.

“Knabino en tiu grupo freneze amas lin, mi eksciis,” diris Joĉjo. “Ŝi laboras ĉe Vespera Folio , kie li antaŭe estis ĵurnalisto.”

“Ĉu vi scias ŝian nomon?” demandis la policano, kiu tenis notlibreton surgenue.

“ Elga  Misuro,” respondis Joĉjo, rigardante propran poŝlibreton. “Ŝi jam amis lin, aŭ ametis, kiam li laboris por la gazeto, sed ekde kiam li foriris, ĉar li havis kontaktojn kun eksterteranoj, ŝia pasio pli kaj pli fajre ardis, laŭ miaj informoj.”

“Ĉu li foriris mem, aŭ estis maldungita?” Ĝoja  demandis. “Oni aŭdas ambaŭ interpretojn.”

“Li foriris mem, sed fakte estis maldungita. Oni efektive devigis lin for. La direktoro furiozis, kiam la gazeto publigis  serioztonan artikolon pri lia sperto kun hometoj el la kosmo,” diris Karal  (kiu, kvankam mem ne sanktavalano, nerimarkante uzis la dialektan radikon publ - anstataŭ publik -).

“Prave,” aprobis Joĉjo, “sed ion mi eksciis, pri kio vi eble neniam aŭdis. Oskaro Kolombét , la direktoro de Vespera Folio , kiu tiom koleris pri tiu artikolo, estas la amanto de... divenu...”

“De tiu... kiel vi ĵus nomis ŝin... de tiu, kiu flamas por Ospaci ?” Stefano sugestis.

“Ĝuste, mezetúl , tute ĝuste,” respondis Joĉjo. “Oskaro Kolombét  kaj Elga  Misuro formas aman paron jam de jaroj, kaj oni diris al mi, ke al la bela Oskaro – ĉar laŭdire li estas bela kiel buldogo – tute ne plaĉis la subita fervoro de Elga  por la trakosmaj rilatoj.”

“Interese, ege interese,” Karal  murmuris, eble pli al si ol al la tuta kunularo.

“Kaj en via grupo, onklino, kion oni rakontis?” Stefano demandis al Ĝoja . Sed ĉi tiu nur levis la ŝultrojn.

“Mi ne havis bonŝancon,” ŝi diris. “Mi ne sukcesis eniĝi en grupon. Mi nur aŭdis du junulojn babili pri ia tekniko de etaj verdaj estaĵoj el la kosmo por mortigi telepatie, kontraŭ kio ekzistus neniu defendebleco, sed ili rimarkis, ke mi aŭskultas, kaj malaperis, ĵetinte al mi rigardon, kiu tute elvokis provon telepatie murdi min...”

5

En sia tuta vivo, Melania  Georgido stumblis ĉe la sama nesolvebla problemo. Ŝi ege ŝatis sian sendependecon, kaj pro tio neniam eltenus vivon en domo maljunula. Sed soleco al ŝi pezis: forte viglis en ŝi la deziro dividi kun iu alia la ĉefajn spertojn de la vivo.

Tial, se ŝi – laŭ fantazia hipotezo – foje forlasus la ortodoksan religion, en kiu ŝi estis edukita, por alpreni kredon paganan, ŝi certe kultus unuarange al tiu unuaranga beno de l’ soluloj: la dio Telefono.

Vidu nun, kiom telefonemo ŝin tiklas. Ŝi hazarde trafis sur la televida ekrano programon el malproksime, kiun oni neniam listigas en la gazetoj de Valĉefa , ĉar ĝi estas ĝenerale nericevebla, kaj la afero montriĝis tiel spirhaltiga, ke ŝi nepre devas komuniki siajn sentojn al iu alia.

Efektive, jen ŝi jam telefonas:

“ Adela ? Ĉu estas vi? Rigardu sur kanalo 7. Kion?... Televido, kompreneble! Jes, 7. Estas eksterordinara raportaĵo... Ne... Ne en la gazeta programo. Vi scias, ke kanalo 7 neniam listiĝas ĉe ni... Kial?... Hazarde. Mi serĉis alian, sed mislokis miajn okulvitrojn... La sono, la paroloj, kompreneble... Mi ne bezonis vidi por aŭdi, ke ĝi... Pli ol interesa, kiel oni povas diri? Terure interesega... Ne, mi trovis ilin en mia poŝo... Tiuj eksterteranoj refoje venis, sed ĉi-foje la televido ĉeestis kaj ili filmis ĉion... Kiel mi diras, kara, ekzakte tiel. Ili venis kaj oni ilin filmas. Mi adiaŭas tuj, ĉar mi ne volas perdi minuton. Sciencisto parolis, kiam mi decidis telefoni al vi. Lia klarigo ja estis tute nekomprenebla por mi... Ĝis!”

Adela Gregor  vidis. Nebone, ĉar la elsenda stacio malproksimis, kaj la meteologiaj kondiĉoj estis favoraj nur sporade. Sed ŝi vidis sufiĉe por scii, ke necesas averti la najbarinon Julian.

“Haloo! Jes, parolas Julia Blankavój ... Kion? Sed mia aparato neniam donas ion per kanalo 7... Ĉu vere?... Dankon, sinjorino Gregor , mi tuj rigardos.”

Kaj tiel, de vidvino al vidvino, de najbarino al najbár , de amiko al amikino, la famo disvastiĝis: ili  venis kaj estis filmataj.

La adiciiloj de l’ telefona kompanio laboris laŭ freneza ritmo. Ĉar dum parto de Valĉefa  telefonis al la konatoj la miraĵon pri programo 7, alia parto telefone disvastigis informon ne malpli gravan:

“Rikardo Ospaci  ĵus mortis!”, “Oni trovis Ospaci n mortan!”, “Mi ne scias, nur ke li estis tute sana, kaj jen mortis subite”, “Krimo! Rik  estis murdita!”. La vortigo variis, sed ne la signifo. “ Rik  mortis”, “ Rik  mortis”, “ Rik  mortis” ripetis la telefonaj lineoj kaj ties milvoĉa eĥo kafeja, drinkeja, restoracia, aŭtobusa aŭ privatloĝeja.

Ne necesis multe da tempo por ke kruciĝu ambaŭ informlinioj. Baldaŭ la famo prenis novan formon: “La verdaj hometoj alteriĝis kaj murdis Ospaci n, verŝajne ĉar li rifuzis labori por havigi al ili la povon...”

Sprituloj aldonis amuzajn detalojn, kiujn homoj kredemaj tuj prenis serioze. Mensmalfortuloj enmiksis siajn sonĝojn, prenitajn por realo. Vidiluzioj kombinitaj kun la forta kolektiva sugestio aldoniĝis al la tuto. Kaj post du horoj oftiĝis komentoj kiel jenaj: “Mi vidis ilin propraokule: du flugantajn telerformajn aferojn, tute lumajn en la nokto” aŭ “Ŝi rakontis mem al mi la aferon: ŝi pasis laŭ Hugostrato, kie la publaj  lumoj paneis, kaj eta homo estis tie kaŝita kaj kuris post ŝi, kaj li havis enmane armilon, specon de tubeto, kaj kiam li ekfunkciigis ĝin, venis fasko da lúm , kaj muso, kiu kuris tie, ekestis nevidebla, fulmrapide neniigita. Feliĉe ŝi sukcesis sin forsavi dank’ al ĵus alvenanta bús ...»

Post iom da tempo estis neeble atingi telefone oficejon polican, armean aŭ administran. En la ĉefurbo, la ministro pri defendo kaj tiu pri enlandaj aferoj devis forlasi, la unua komitatkunsidon, la dua varman liton virinhavan, por rapidi al televida studio kaj tie turni sin “ĉefe al la loĝantaro de Sanktavalo, sed ankaŭ de aliaj regionoj” kaj klarigi al ĝi, ke la eksterlanda programo sur kanalo 7 estas fikciaĵo, kaj ke oni ne konfuzu ĝin kun la efektiva morto de s-ro Rikardo Ospaci , juna ĵurnalisto el Valĉefa , fondinto de partio, kiu prezentas kandidatliston por la baldaŭa elektado.

Tio, kune kun la klarigo sur la morgaŭa gazetaro, kvietigis la spiritojn, se escepti aron da obstinuloj, laŭ kiuj la ministroj intervenis nur “por kaŝi al la popolo la amplekson de la katastróf ”.

*

Jano Karal  ĉirkaŭrigardis. Estis io prema en la loko mem. Jam la antaŭan tagon, kiam li venis tuj post la funebra malkovro, la loko lin impresis preme. Nun, la korpo estis for, la fotoj jam faritaj, restis sur la grundo nur la kreta silueto de homo kun granda larĝa torso, kruroj ne tre longaj, kaj la brakoj etenditaj preskaŭ kruce.

Rokoj, nur nudaj rokoj ĉirkaŭis la polican detektivon. Nuboj densis en la ĉielo, kaj Jano, tiom por fari ion helpan al pensado, kiom por konservi la formon de l’ falinto en la okazo, se komencus pluvi, kovris la kretan desegnon per ŝtonetoj.

Ne necesis nekropsia raporto por scii, ke Rik Ospaci  mortis pro rompo de ostoj kaj histoj. Sufiĉis rigardi supren: li falis de proksimume 150-metra alteco, kaj neniu arbo, neniu vepro, neniu herbejo povis moligi la baton, li falis sur grundon betone malmolan, nur de ŝtonoj kaj rokoj kovritan.

Rik Ospaci  ĉiam rifuzis diri, kie, laŭdire, li renkontas la elkosmanojn, sed li plurfoje menciis “tre sovaĝan kaj dezertan lokon en la montoj ne pli ol 60 kilometrojn for de Valĉefa ”. Li eble elektis ĉi tiun lokon kiel bazon por siaj elpensaĵoj.

Malsupre de la alta apikaĵo, de kie Ospaci  falis, etendiĝis relative vasta ebena spaco, en kiu iom da imago povus vidi alteriĝan terenon. La reliefo, malglata pro la rokoj piede de la natura ŝtonmurego, fariĝis plata kaj kovrita de malabunda herbaro je negranda distanco de la klifo. Ĉirkaŭrigardante, Karal  starigis al si du demandojn, kies respondon li eble trovos en turista gvidlibro, nome, pro kiu natura kaŭzo preskaŭ nenio kreskas ĉi-loke, dum tute proksime, je pli alta nivelo, videblas vastaj pinarbaroj, kaj de kie venas – do kion signifas – la nomo Rafunja  donita al ĉi tiu rokdezerto.

Nenio pli restis vidinda piede de la roka vertikalaĵo, kaj la detektivo reiris la krutan vojon supren. La loko, de kie Rik Ospaci  falis, povus liveri pri la evento indikojn, kiujn la rokoj malsupre obstine rifuzis doni.

La natura teraso, de sur kiu la mortiga plonĝo okazis, ne estis tre glata. Tie kreskis arboj kaj herbo. Vojeto paralelis la randon de la klifforma altaĵo tiel proksime al la abismo, ke multaj certe sentus kapturniĝon ĝin irante. De ĉi tie la malsupra ebenaĵo eĉ pli pensigis pri alteriĝa tereno, tiom ĝia glateco kontrastis kun la ĥaosa naturo ĉirkaŭa.

Jano Karal  tre atente ekzamenis la grundon, sed vane. Neniu indikaĵo, neniu spuro montriĝis. La vetero estis seka dum la tri aŭ kvar lastaj tagoj, kaj la ŝtonabunda tero ne povis konservi la stampon de plandumoj. Eĉ se homoj luktis ĉi tie, neniu spuro restus, ĉar la naturo estis per si mem ĥaoso, al kiu neniu baraktado povus aldoni malordon.

Al la randa vojeto, kiu sekvis la neregulan formon de la kvazaŭklifo, perpendikle kondukis, sur la alia flanko, vojeto alsupranta laŭ ne tre forta deklivo. Jano ekiris ĝin. Post cento da metroj ĝi atingis pli larĝan teran vojon, pli malpli kovritan de ŝtonoj, kiu unusence serpentis valen, kaj alisence kondukis al la kulmino. Ambaŭflanke staris koniferoj, kaj verŝajne pro ili la grundo ĉi tie ne estis same seka kiel rande de la krutaĵo: la pluvego de la antaŭa semajno ne lasis sin forgesi tiel rapide ĉi-loke. Sur kelkaj grundopecoj, arbe ŝirmitaj kontraŭ suno kaj vento, vera koto troviĝis, kaj en ĝi nete aperis spuroj pneŭmatikaj. La plej spurriĉa koto eĉ tenis stampaĵon de du bone distingeblaj kaŭĉukaĵoj. Ne povis esti dubo, ke du aŭtomobiloj tie pasis post la forta pluvo lastsemajna.

Kontenta fine renkonti materian sciigon, Jano faris gipsan muldaĵon de la spuroj. Tion farinte, li decidis sekvi la vojon supren. Estus utile scii, ĉu la veturanto lasis sian aŭton tie por piediri al la rafunja belvedero, aŭ ĉu li plu stiris direkte al la montkulmino. Bedaŭrinde, la lokoj sufiĉe malsekaj por konservi spurojn ne abundis, kaj ili ĝenerale troviĝis nur ĉe la vojrando, kie rado ne bezonis pasi. Jano do devis alsupri plurajn centojn da metroj antaŭ ol retrovi pneŭmatikajn premaĵojn. Tiuj estis videble la samaj kiel unuj el la pli malsupraj: almenaŭ unu el la du aŭtoj nekontesteble daŭrigis la veturadon.

Sekvante la vojon supren per la rigardo, Jano Karal  ekvidis ion, kio similis al ligna muro. Paŝante plu, li konstatis, ke estas kabano. Li proksimiĝis. La lignodomo estis ne malgranda, pli granda, eble, ol la plimulto el similaj montaj konstruaĵoj. Ĝi estis relative malnova, sed evidente bone prizorgata. Ĝi staris je cento da metroj distance de la ĉefa vojo, sed la terstrio, kiu kondukis al ĝi, estis sufiĉe larĝa por ke oni ĝin atingu aŭte. La fenestrokovriloj estis fermitaj, kaj nenio indikis la ĉeeston de iu ajn.La policano tamen iris frapi al la pordo. Kiel atendite, neniu respondis, kaj la pordo estis ŝlosita.

Promenante ĉirkaŭ la domo, Karal  rimarkis instalaĵojn, kies ĉeesto en tia sovaĝejo tuj elvokis riĉecon: elektra lampo ĉe la enirpordo, kaj elektra pumpilo, kiu, se Jano prave interpretis, kion li vidas, tiris akvon el puto al rezervujo lokita supre. Ĉar kompreneble elektra energio ne estis publike liverata ĉi-alte, tio signifis sufiĉe potencan generatoron. Estus interese scii, kiu originalulo vivas aŭ – pli probable – sporade vivas en tiu lignodomo. Estis strange, ke homo sufiĉe riĉa por provizi sian domon per tiaj instalaĵoj ne elektis pli taŭgan situon. Multaj lokoj pli pentrindaj troviĝis samregione.

Komencis pluveti, kaj Jano ĝojis, ke li havis la tempon fari la muldaĵojn, ĉar se la pluvo intensiĝos, baldaŭ restos nenio plu el la spuroj. Li rapidis returne.

*

“Kaj ĉu vi scias, kiu frenezulo konstruis al si loĝejon en tia neimagebla loko?” demandis leŭtenanto Remon .

“Jes, Izabela  trovis la informon,” Karal  respondis

En la ĉefpolicejo de Valĉefa   Izabela  ludas gravan rolon: ŝi respondecas pri la dokumenta parto de ĉia serĉado, kaj alianco inter ŝiaj sliparoj, notlibroj, referenclibroj kaj gazetkolektoj kun, unuflanke, reto de bone situantaj konatoj, kaj, aliflanke, fulmrapida cerbo konektita al memoro ŝajne senlima faras el ŝi unu el la plej utilaj kunlaborantoj de enketisto.

“Kompreneble,” basis la leŭtenanto. “Al kiu ĝi apartenas?”

“Al originalulo, kiel vi divenis: la fama pentristo Gido Verstrata”.

“Ĉu vi vidis lin?”

“Ne. Ni ne sukcesis scii, kie li troviĝas nun. Mi kompreneble kontaktos lin, sed mi dubas, ĉu li povos montriĝi utila atestanto. El lia kabano oni ne vidas la lokon, de kie falis Rik Ospaci , nek, cetere, la lokon, sur kiun li falis.”

“Surloke vi trovis neniun indikaĵon, neniun postsignon?”

“Neniun, krom la pneŭmatikaj spuroj, pri kiuj ni nun serĉas plu.”

“Kaj en la apartamento de Ospaci ? Vi diris, ke li havas apartamenton en eksterurba domo, ĉu ne?”

“Jes, en Punjano. Tie ni trovis plurajn aferojn, kiuj interesos vin. Rigardu.” Jano transdonis tajpaĵojn.

“Kio ili estas?” la leŭtenanto demandis.

“La unua estas projekto de artikolo, kiun verkis Ospaci  – li estas ĵurnalisto, ĉu ne? – kaj en kiu li asertas, mi devas diri, tre konvinke, ke la monata revuo Legantula Plezuro  estas fakte lerta kaj kaŝa propagandilo apartenanta al CIA ...”

“Diable!” interrompis la fortika, denskorpa leŭtenanto. “Sed tiu revuo havas grandegan eldonnombron! Ĝi estas ekstreme populara!”

“Ĝuste tial ĝi estas bonega armilo por CIA , tiel longe kiel la publiko ne scias pri ĝia vera esenco. Nia popolo ne ŝatas esti manipulata. Se oni povus pruvi la apartenon de tiu periodaĵo al CIA , ni ĉeestus furiozan reagon fare de la legantaro. Kaj tio klarigas la duan dokumenton.”

“Kio ĝi estas?”

“Trakopio de ĉantaĝa letero. La apostolo de la eksterteranoj eble ricevis kosman komision de la elspaculoj, sed li estas pruvebla ĉantaĝisto. Per ĉi tiu letero, adresita al iu Roberto Sulavi  (kiu laŭ li ŝajnas labori por CIA ), li minacas publike fari rivelon pri Legantula Plezuro , se oni ne plenumos difinotajn kondiĉojn.”

“Ĉarme, kaj interese. Jen bona motivo por murde faligi iun sur la rokaĉan ebenon de Rafunja !”

“Jes. Bedaŭrinde, ĉantaĝemulo ĝenerale ne limigas sin je unu kliento. Kaj do la motivhavantoj povus svarmi. Jen alia dokumento, kiun mi trovis ĉe la Profeto.” Li prenis paperon kaj ĝin transdonis al la ĉefo.

“Estas trakopio de letero al Oskaro Kolombét , la direktoro de Vespera Folio . En ĝi Ospaci  diras, ke se Kolombét  plu rifuzos pagi, li publikigos la dosieron. Tiu dosiero, plena je interesaj riveloj, estas kaŝita ĉe amiko de Rik , kiu povos ĝin komuniki al la polico aŭ al aliaj koncernatoj. Kiam la Profeto laboris ĉe Vespera Folio , li kunmetis tiun dosieron pri la nebelaĵoj, pri kiuj kulpas lia kara direktoro. Antaŭvidema ulo, ĉu ne? Kaj tiu gazetdirektoro ne aperas tre purmana, laŭ la tono de tiu letero.”

“Ĉio ĉi estas ege interesa. Nu, via laboro estas kvazaŭ jam planita per tiuj trovaĵoj. Vi devos viziti s-ron Kolombét , kaj tiun CIA -agenton. Pri ĉi-lasta, ni devos ekrilati kun la kontraŭspiona servo denove, ili volos havi la leteron pri Legantula Plezuro . Kaj vi devos informiĝi ankaŭ pri la pentristo. Eble li tamen vidis ion, aŭ scias, kion nia ĉantaĝisto faris en tiu sovaĝejo.”

“Jes, mi vidos ĉiun el ili.”

“Ĉu oni scias, kiu estas la lasta, kiu vidis Ospaci n, antaŭ ol oni trovis lin mortan?”

“Jes. Estas... Imagu, tio ne simpligas la aferon! Estas tiu f-ino Veronika  Munzo, pri kiu la kontraŭspiona servo ankaŭ interesiĝas ekde kiam infanoj trovis ŝian monkaŝejon. Post la lasta publika parolado de Rik Ospaci , ŝi akompanis lin hejmen. Neniu vidis la viktimon poste.”

6

“La solvo”, pensis Stefano, “estas ŝanĝi mian aspekton”. Joĉjo ja ne povis dediĉi sian tutan tempon por kontroli la movojn de Veronika , kaj nek la polico, nek la kontraŭspiona servo nun disponis sufiĉan personaron por povi plenumi taskon tiel gravan, se konsideri, ke ŝi, jam strange implikita en la afero, ankaŭ estis la lasta homo, kiu vidis Ospaci n vivantan.

Stefano sporade partoprenis la agadon de amatorteatra trupo, kaj li posedis kelkajn aspektoŝanĝajn akcesoraĵojn. El tiuj li prenis nur liphararon kaj okulvitrojn, plus paron da ŝuoj kun dikaj plandumoj kaj diskrete altaj kalkanumoj, kiuj igis lin aspekti pli altkreska ol li efektive estas. Li kombis sin alimaniere ol kutime, kaj metis harfiksan substancon por teni la harojn en neordinara pozicio, kontraŭ kiu ili nature ribelis. Kaj li kompletigis la ŝanĝon surmetante sian hongkongan kostumon.

Tiun hongkongan kostumon li foje aĉetis ĉe brokanta vestvendisto, kiu ricevis ĝin tute novan el la heredaĵo de viro mortinta akcidente la morgaŭon de sia reveno el Ekstremoriento. Tiu kostumo estis tajlita laŭ modo ege malsimila ol la nia, kaj ĝi komplete ŝanĝis la figuron de l’ junulo: kun ĝi Stefano aspektis pli maldika kaj mallarĝa ol reale.

La knabo kontente rigardis en la grandan ŝrankan spegulon. En tia varma kaj sennuba tago, kiam ĉiu eliras senmantele, la kunmeto de altigitaj ŝuoj kaj de vesto mallarĝiga mirinde aliigis lin. Pro la severaj okulvitroj kaj la haroj alikombitaj de poezio al prozo, la ĝenerale petola vizaĝo cedis lokon al serioza. Eĉ sen la lipharoj li taksis sin nerekonebla, almenaŭ por persono, kiu ne vidis lin pli ol dufoje, sed ili aldonis al la tuta transformado specon de arta fintuŝo, kiun estus domaĝe malhavi.

La strikta jako kaj la nekutimaj ŝuoj devigis la junulon ŝanĝi sian paŝmanieron, kaj li sentis sin aliulo, kiam li atingis la administran konstruaĵon, kie Veronika  laboris.

Oficistoj jam eliradis, kaj Stefano esperis, ke li ne miskalkulis la tempon. Fakte estis la malo: li intuis tiel ĝuste, ke li ne devis atendi pli ol kvin minutojn, antaŭ ol Veronika  aperis sur la sojlo. Ŝi paŝis en lia direkto kaj lia koro batis, sed ŝi eĉ ne ĵetis rigardon al li. Ŝi tenis tekon kaj havis esprimon de per sono profundiĝinta en severajn pensojn. Li vidis alian junulon atendi, kaj eĉ pli bone komprenis ŝian neintereson pri li. Ĉe tia bela vetero, juna viro atendanta antaŭ la pordego de fraŭlinriĉa konstruaĵo neniel impresis surprize.

Li lasis ŝin iom antaŭiri kaj eksekvis. Kiam ŝi eniris aŭtobuson, li devis kuri por trafi la saman, sed pri tio neniu miris, kaj ŝi sendube rimarkis nenion. Ŝi eliris, kiel multaj, ĉe la haltejo “Parka Restoracio” kaj li decidis, por ne tiri al si ŝian atenton, ke li eliros nur je la posta laŭpeta haltejo, fakte tute proksima. Ĉar li kapablas marŝi tre rapide, li tute certe facile retrovos ŝin.

Svarmis homoj, eble ĉar la tago imitis someron, dum en ĉies memoro vintro ankoraŭ freŝis, sed li senpene revidis ŝin. Ŝi staris, iom hezite, inter la liberaera kafejo, la lageto kaj la infanludejo, kie bunta kriado akompanis la toboganadon aŭ sablokonstruadon de multopa etularo.

Pasante preter la kafejo, Stefano kvazaŭ sensis fiksan rigardon al li de iu kaftrinkulo. Mire li rimarkis, ke tiu “admiranto” estas la altkreska atleto, kiu forportis la originalan dokumenton fotokopiatan de Veronika , kiam ŝi svenis! Tiu sidis apud dikventrulo kun roza, prospera vizaĝo kaj nete kombitaj, bele blankaj haroj. Kiam Stefano pasis, li gratis al si la nazon, sed lia gesto, same kiel lia fiksa rigardo al Stefano, aspektis pure aŭtomata. Cetere, kiel li povus rekoni la junulon? Ĉi-lasta turnis sian atenton al Veronika , kiu nun babilis kun trio da infanoj proksimume dekjaraj.

Benko prezentiĝis tute taŭga por observi la junan virinon, kaj li tie eksidis. Evidente, ŝi lin ne rekonis, kiam li preterpasis ŝin.

Stefano ĵus diris al si, ke li verŝajne devos ekzerci sin al pacienco, ĉar nenio okazos antaŭ longe, se entute tia sekvado havos utilan rezulton, kiam li vidis unu el la knaboj preni el la mano de Veronika  ties tekon. La du aliaj tiam ekkuris unu post la alia al la liberaera kafejo, dum la tria paŝis malantaŭe en la sama direkto. Subite la knabo, kiu postkuris, trafis sian persekutaton, kaj donis al li tian fortan puŝon, ke tiu renversis la tablon, sur kiun la bato lin ĵetis, kun brua frakaso de glasoj kaj tasoj. Ĉies okuloj turniĝis al la kolizia loko, sed ne la stefanaj: la junulo gape vidis la trian knabon profiti de la ĝenerala konfuzo por nerimarkite interŝanĝi la tekon de Veronika  kun tiu de la nazgratema sinjoro. Same nerimarkate li revenis alporti la kaptitan tekon al la sekretariino, kiu iris al la ludeja mureto por tie sidi kun li.

Stefano konstatis, ke la priŝtelito nenion perceptis. Por pli bone sekvi la postajn okazaĵojn, li ŝanĝis sian observlokon. Pasis iom da tempo, kaj la du tablorenversintoj venis al Veronika , kiu donis monon al la tri, post kio ŝi per malrapidaj, promenĝuaj paŝoj eliris el la parko tenante la rabitan tekon.

La nevo de Karal  decidis, ke estus riske sekvi ŝin plu: ŝi eble fine rimarkus la konstantan apudan ĉeeston de tiu liphara junulo. Dum li ekiris la vojon al la hejmo de la geonkloj, lin regis admiro al la simpla kaj efika tekniko, kiun Veronika  uzis. Li antaŭĝuis ĝin rakonti al Karal .

*

Veronika  Munzo eniris sian apartamenton dancapaŝe, fajfante al si gajan melodion. La plano sukcese plenumiĝis. Se ŝi estas bonŝanca, la teko enhavas la duondokumenton, kiun Sulavi  forŝtelis de ŝi. Ŝi neniam tre ŝatis KGB -ordonojn, sed ĉi-foje, kiam la ĉefoj komisiis ŝin iri al la parko kaj aranĝi la kapton de teko, kiun havos la longnazulo, espero ŝin plenigis.

Kun vigle batanta koro la tekon ŝi malfermis kaj eltiris la paperojn. Uf! Kia senpeziĝo! Estis efektive ĝi . Impulse, ŝi kisis la faskon da folioj. Jen ŝi rehavis finfine la tutan dokumenton. Baletistine ŝi aliris ŝranketon, el kiu ŝi prenis glason, kaj botelon da portovino, al kiu ŝi ĉiam havis specialan korinklinon.

Ŝi trinkis korvarmigan gluton kaj ridetis al si. Kia bonŝanco, ke KGB  antaŭ nelonge malkovris la CIA -anecon de tiu rozhaŭta blankhara dikulo, ke ĝi sekvis lin, spionis lin por eltrovi liajn kontaktojn, kaj – dank’ al mikrofono lerte instalita en la aliurba hotelĉambro, de kie li telefonis al Sulavi  – eksciis, malgraŭ la kodaj formuloj uzataj en la konversacio, la detalojn de l’ parka rendevuo, kiam grava dokumento transdoniĝos! Ŝi ameme rigardis paĝon post paĝo, plu zumante al si la kanzoneton. Fine ŝi leviĝis kaj iris preni la alian parton de la dokumento, tiun, kiun redonis Stefano, por rekunmeti la tuton, post kio ŝi iris al la tablo kaj komparis la paĝnumerojn. Ja necesis remeti la foliojn bonorde.

Sed kiam ŝi foliumis la redonitajn paĝojn, ŝia koro misbatis. La malforta c  de la originalo forestis: ĉiuj c  ĉi tie estis stampitaj kun la sama forto. Ŝi komparis kun la folioj, kiujn ŝi ĵus ruze rehavigis al si. Ne estis dubo: sur ĉi-lastaj ĉiu c  estis iom pli pala.

Eblis nur unu klarigo: la paĝoj, kiujn la junulo redonis al ŝi, estis retajpaĵo, sed kial oni retajpus, se ne por enŝovi erarojn? Necesis kontroli tuj. Ŝi memoris kelkajn partojn. Kaj jen la serĉata pruvo: en la indikoj pri iu Huberto Falĉiles , oni aldonis unu ne , kiu diametre ŝanĝis la sencon de la paragrafo.

“Hundoj, hundoj, hundoj, hundoj! Hundaĉoj!” ŝi ekkriis. Kaj furiozaj larmoj eksplode eksaltis el ŝiaj okuloj, dum malespero invadis nigranube la ĵus lazuran lumon en ŝia animo.

“Sed por kiu do laboras tiu muknazulo?” ŝi diris, nekomprene memorante la honestan vizaĝon de Stefano, kiu tiom plaĉis al ŝi.

Ke la ŝanĝoj rezultis el decido de la kontraŭspiona servo, konsidere al ŝtatsekureco, ŝi tute ne povis diveni.

7

La pri-inajn gustojn de Joĉjo Stefano neniam komprenis. Kaj ankaŭ vi, amiko leganto, observante nun la filon de Karleto alkineji kun Lizabeta , verŝajne starigus al vi demandojn. Kelkaj homoj, ekvidante ilin paŝi sur la trotuaro, ne povis subpremi rideton: tiu dumetra knabo, kun senorda hararo kaj maldika korpo betultrunka, aspektis groteske kun sia longega brako ĉirkaŭ la ŝultro de virino dik-osta kaj videble fortmuskola, kies kvadrata kapo kaj masiva figuro neniel sukcesis elvoki tiujn sveltajn stelulinojn, kiujn oni kutime asocias kun la seksaj revoj de dudekjara viro. Sed nin interesas ĉi tie ne tiom la ekstera aspekto de la du, kiom ilia ekstertera prizorgado.

“Kelkfoje mi ilin preskaŭ diigas, kelkfoje mi timegas ilin,” ŝi konfesis.

“Sed pri ilia ekzisto vi ne havas dubojn, ĉu?” Joĉjo demandis.

“Absolute ne. Kiel mi povus? Mi sonĝas pri ili – feliĉe ne tre ofte – tiel strangajn sonĝojn, el kiuj pluraj anoncis eventojn, kiuj poste realiĝis... Mi estas certa, ke iel tiuj eksterteranoj pense rilatas kun mi.”

“Hm!” diris ŝia akompananto.

“Tial mi emas ilin diigi. Se ili havas tiom da povo, ke ili distance influas la bildojn en la menso de negrava notaria sekretariino, tio signifas, ke ili estas ege potencaj, ĉu ne?, potencaj kiel dioj.”

“Efektive,” Joĉjo vortis ĝentile, ne sciante, kion pensi pri ŝiaj mirigaj konsideroj.

“...kaj se ili atingis tian gradon da potenco, tio implicas, ke ili estas alte civilizitaj, kaj do bonintencaj. Civilizita homo ne deziras malbonon al sia proksimulo, ĉu?”

“Nu...” li diris dubeme.

“Kaj ĝuste tio min teruras. Mi sentas, ke ankaŭ vi ne trovas mian rezonon senmanka. Se ili uzas tian potencon por subpremi aliajn, malpli fortajn estaĵojn, tiam estas plej angorige, ĉu ne?”

“Se ili rilatas al ni teranoj, kiel ni blankuloj rilatis kun la homoj, kiujn ni nomis primitivaj... Efektive... Estas kaŭzo por timi... La sklavvendistoj siatempe ne rigardis nigrajn afrikanojn membroj de la homa raso. Tial ili senhonte ilin kaptadis, kaj komercis per ili. Se vi pravus, kaj ni por loĝantoj de fora planedo estus nur speco de ekspluatebla besto...”

“Joĉjo, Joĉjo, mi petegas vin, ne parolu tiel. Diru al mi, ke tio ne povas esti vera, ke se ili estas pli inteligentaj ol ni, ili havas sufiĉe da saĝo por nin respekti...”

“Jes, fakte tion mi persone kredas,” li respondis per afabla, kvietiga voĉo, “mi ne kapablas vidi ilin aĉuloj, kiel vi ĵus diris. Estas vi, kiu metis al mi tiujn ideojn en la kapon. Nun ne plendu, se mi ilin nur disvolvas.”

“Mi ne plendas. Nur tion mi diras, ke kelkfoje min kaptas ĉegorĝe terura angoro. Ĉefe ekde kiam Ospaci  mortis. Mi ne povas liberiĝi de la penso, ke eble lin faligis tiuj ...”

8

“Devas esti Joĉjo,” Stefano pensis, kiam tintis la porda sonorilo.

Lin do ege surprizis stari naz-al-naze kun altkreska viro, sporteme vestita, kies vizaĝo belus harmonie kun la atleta korpo, se ĝin ne komplete fuŝus tro emfazita nazo: tiel, ambicia preĝejturo povas detrui la belon de pentrinda vilaĝo.

“Bonvolu eniri,” diris la junulo, dum senorde kirliĝis en li ondoj el scivolo, plezuro, miro kaj, se ĉion konfesi, timo. Li ja tuj rekonis la faman ŝtelinton kaj priŝteliton de l’ mistera dokumento.

“Knabo mia,” la grandulo komencis, “mi ne intencas perdigi al vi vian tempon. Redonu ĝin tuj, kaj mi estos kontenta.”

“Ĉu vi unue ne sidiĝu?” Stefano proponis, provante tiel havigi al si kelkajn sekundojn por pripensi, kaj ĝoje konstatante, ke la komenca timo jam transformiĝas en memfidan defiemon. Li eligis larĝan rideton aldonante:

“Kaj, due precizigu kiu vi estas, kial vi venas al mi, unuvorte pri kio vi parolas.” Ankaŭ la alia ridetis, kaj al Stefano ŝajnis, ke neniam antaŭe li vidis tiom da tiel blankaj dentoj. Samtempe li pensis: rideto tigra! Aŭ ĉu jaguara?

“Mi facile respondos. Kiu mi estas, tion vi scias perfekte. Kial mi venas al vi? Ĉar vi nun posedas la tutan dokumenton. Pri kio mi parolas? Pri la dokumento, el kiu vi enmanigis al vi duonon ĉe la fotokopia maŝino de Alta Túr , antaŭ ol ŝteli de mi la duonon antaŭhieraŭ en la parka kafejo.”

Stefano indignis.

“Ĉu mi? Kiel diable vi aŭdacas akuzi min pri ŝtelo?”

La longnazulo ridis.

“Mi uzas la vorton ŝteli  slange. En nia profesio,” li okulumis, “ŝtelado ne ekzistas, ĉu? Sed ne serĉu elturniĝon. Vi vidis min en Alta Turo, kaj mi ne malpli vidis vin.”

“Mi efektive prenis paperojn tie, kiam tiu kompatinda fraŭlino svenis, sed mi ilin redonis al ŝi.”

“Ne, knabo mia; fabelu al iu ajn, sed ne al sperta vulpo kiel mi. Konservu viajn fabelojn por la buboj, kiujn vi uzas por forlogi la atenton... Kaj permesu, ke mi gratulu vin. Eĉ ĉe spertulo kiel mi via artifiko sukcesis.”

“Mi ne scias pri kio vi parolas. Mi ne estis tie,” Stefano mensogis per bela sincera tono.

“Nu, nu, ĉu plia feinfabél ?” la alia komentis kun pantera rideto. “Se vi volas trompi min, serĉu ion alian. Ne uzu okulvitrojn kaj liphararon, kies falseco sentiĝas je cent paŝoj for, kaj lernu, ke vera maskito ne altiras ĉies atenton per kostumo tiel mistaŭga, tiel streĉita, ke ĉiuj rigardas, por ne maltrafi la momenton de l’ disŝiro.”

Al Stefano impresis, kvazaŭ ponardo pikus lian koron. Li pretis toleri multajn turmentojn, sed ne ke lia maskaranĝo montriĝis vana.

“Eĉ se mi estus tie, tio ne signifas, ke mi ŝtelis ion ajn de vi.”

“Ne ion ajn vi ŝtelis, sed ion tre precizan. Pardonu min, sed mi estas logika. Kiam mi vidas unu kaj pliafoje unu, mi deduktas: du. Kiam mi propraokule vidas vin ŝteli la unuan parton de dokumento rigardante min preni la duan, kaj poste mi vidas vin kaŝita (fuŝe, mi konsentas) sub neĝustaj vestoj kaj ŝanĝita hararo, precize en la loko kie mia  duono malaperas, mi ne bezonas, ke oni faru al mi diagramon. Mi komprenas tuj. Kaj mi postulas redonon.”

“Mi komprenas vian rezonon, sinjoro, sed sciu, ke mis-unu plus mis-unu egalas mis-du. Mi efektive prenis la unuan parton de tiu dokumento (nur nun mi ekscias, ke estis du partoj, parenteze), kaj mi ĝin redonis al la fraŭlino. Kaj pri la dua vi komplete mistrafas. Sed mi ne vidas, kial mi donus klarigojn al persono, kiu venas arogante kaj eligas postulojn eĉ antaŭ ol sin prezenti.”

“Amiketo, amiketo, ne koleru,” li okulumis, antaŭ ol daŭrigi kun larĝa rideto ne tre difinebla (ĉu eble leoparda?):

“Mi ne bezonas prezenti min, ĉar vi scias tute bone, kiu mi estas. Kaj mi bone komprenas, ke vi respondis, kion vi ĵus respondis, ĉar vi ne povus diri ion alian.” Li metis la manon al sia nazo, kaj ektiklis ĝin, post kio li denove okulumis ridetante – estis io vulpa en ĉi tiu rideto: “Nu, en nia profesio – aŭ kromprofesio, se vi preferas – ekzistas aliaj argumentoj, ĉu ne?, kaj tiuj pli forte interesas vin, kompreneble. Mi vin ne mallaŭdas...”

“Aliaj argumentoj?” interrompis Stefano provante ne tro montri siajn konfuzajn sentojn.

La alia frotis al si la dikan fingron sur la montra laŭ la gesto de iu nombranta monbiletojn, dum li plian fojon okulumis.

“Kiom vi postulas?” li fine demandis.

Stefano tutvizaĝe esprimis senreviĝon.

“Kiom ajn vi proponus, mi ne havus ŝancon ricevi eĉ centonon el ĝi, bedaŭrinde, ĉar vi eraras: mi ne havas vian dokumenton. Kaj mi cetere ne praktikas vian duban kromprofesion, kio ajn ĝi estas.”

La kunparolanto ĝemspiris, kiel laca patro antaŭ bubo tro obstina.

“Domaĝe, ke vi elektas tiun taktikon. Mi trovis vin simpa * . Sed mi ne povas perdi pli da tempo kun vi. Se dolĉaj rimedoj ne efikas, vi devigas min uzi pli premajn.” Kaj li ridetis duonŝakalan duonleonan rideton.

*   simpa : (slange) simpatia.

“Miaj dungantoj ne ŝercas pri tiaj aferoj,” li daŭrigis. “Ili volas tiun dokumenton, kaj ili ricevos ĝin. Jen kion vi faros. Mi donas al vi skatolon” – li eligis el sia teko plastan skatolon – “vi metos la dokumenton en ĝin kaj enŝovos la tiel plenigitan skatolon en la rubujon kun n-ro 6 de Palac-Hotelo postmorgaŭ vespere. Estas apud la malantaŭa enirejo, sur Koŝmastrato. Troviĝas malgranda pordo tie. Tuj kiam oni eniras, dekstre staras tuta aro da rubujoj; ĉiu surhavas numeron. Ne forgesu: n-ro 6.”

“Sed kiel mi povus ludi vian felietonaĵon? Mi ne havas la dokumenton,” la junulo diris per kompatiga voĉo.

“Se vi ne havas ĝin, vi scias, al kiu vi ĝin donis. Mi lasas al vi du tagojn por ĝin rekapti. Kaj bonvolu ne informi la policon aŭ viajn amikojn. Se iu observadas tiun rubujon, vi submetiĝos al treege seriozaj riskoj. Miaj dungantoj estas tre postulemaj kaj ne ridas pri tiaj aferoj. Ili havas rimedojn, pri kiuj via plej fantazia imago ne kapablus revi, rimedojn bazitajn sur superteraj scioj. Se vi ne plenumos ĉi tiun ordonon, vi suferos. Memoru pri Rik Ospaci !”.

Kaj prononcinte tiujn vortojn, li foriris.

*

Strange, kiel oni faras al si antaŭbildon pri persono, kiun oni ankoraŭ ne vidis. Kiam Stefano eksciis, ke la ĵus raportita konversacio estos la temo de renkontiĝo kun Jano Karal  kaj iu el la kontraŭspiona servo, li image atribuis al ĉi-lasta la fizikan aspekton de olimpia ĉampiono.

Kiam li eniris la ejon, li sekve bezonis kelkajn sekundojn por sin adapti al la realo: tiu maljuna, malaltkreska vireto, kies kapo formas renversitan triangulon, kaj al kiu eksmodaj okulvitroj donas vizaĝon de emerita profesoro, tiu facile rompebla korpeto efektive estas  la kontraŭspiona ulo.

“S-ro Karal  klarigis al mi la aferon, sed mi ŝatus aŭdi vin ĝin rakonti per viaj propraj vortoj,” li diris per metala voĉo kun neta, preskaŭ malnature neta artikado.

Stefano rerakontis.

“La aludoj al eksterteranoj kompreneble estas pura fantaziaĵo,” li diris, “sed laŭ mi ni devas preni tre serioze la minacojn. Tiuj homoj ne ŝercas.”

“Kion vi proponas?” Karal  demandis.

“Plej saĝe estos, ke ni sendu vian nevon al iu trankvila loko, kie li restos kaŝita ĝis ni juĝos revenon ĉi tien ree sekura por li. Tio estas unu punkto. Sed mi pensas, ke ni devas obei la ricevitan ordonon, jene: ni metos la falsan dokumenton en la plastan skatolon, kaj Stefano iros ŝovi ĝin en tiun rubujon kun n-ro 6. Unu aŭ du el niaj knaboj restos tie kaj provos fotografi kaj sekvi la personon, kiu venos preni ĝin.”

“Ĉu viaj kunlaborantoj ne riskos ion?”

“Ili kutimas je tiaj riskoj kaj scias kaŝi sin. Tiuj detaletoj estas nia ĉiutaga vivo.”

“Via plano plaĉas al mi,” Karal  diris, “sed ni bezonos esti informataj pri viaj eltrovoj. Ĉar ni ne scias, kiamaniere tiu afero estas ligita al la morto de Rik Ospaci , kaj dum ni ne scias pli pri ĉi-lasta, ni ne povas lasi la enketon nur al vi, kvazaŭ temus pri spiona murdo. Povus esti sinmortigo aŭ akcidento, aŭ murdo pro nepolitika kaŭzo, ĉu ne?”

“Kompreneble, ni plu laboros man-en-mane, kiel ni faris ĝis nun. Do, mi dankas pri via aprobo, kaj mi gratulas vin, knabo, pri la maniero, laŭ kiu vi agis.”

*

Tiel estis aranĝite. Stefano metis la dokumenton en la skatolon, kaj la skatolon en la difinitan rubujon. Li tiam kviete foriris, dum du viroj el la kontraŭspiona servo alvenis surloke, prepare al longa pacienca atendo.

La atendo efektive estis longa. Kaj senfrukta.

Ĉirkaŭ la 3-a nokte alvenis ses aŭ sep junuloj zumbicikle * . Ili ariĝis, kun kapo klinita, ĉirkaŭ la koncerna rubujo. Antaŭ ol iliaj observantoj povis kompreni, kio okazas, ĉiu havis en la mano identan skatolon, kiun li tenis tre videble, kaj ili brubrubrue forrajdis al plej diversaj direktoj.

*   zumbiciklo : motorcikleto, aŭ biciklo provizita per malforta motoro (ofte nomata mopedo , el mo toro kaj pe daloj).

Estis absolute neeble scii, kiu el ili havas la skatolon metitan de Stefano. Kaj sekvi du el ili elektitajn hazarde ne havus pli da senco. Tion tamen konscience faris la du agentoj, senrezulte.

Krome ili faris fotojn, kvankam ili sciis, ke tiuj estos neuzeblaj. La junuloj ja estis tute same vestitaj per bluĝinso kaj nigra pseŭdoleda jako, ili havis zumbiciklojn kaj ilia vizaĝo estis kaŝita per motorciklista kasko kaj koltuko metita ĝis la okuloj.

La observado estis kompleta fiasko.

9

Aŭto staris apud la lignodomo. Jano Karal  rigardis la pneŭmatikojn. Li ne bezonis ilin longe observi por scii, ke tiuj ne respondas al la spuroj, kiujn li vidis, kiam li esploris la regionon antaŭafoje.

El la du aŭtoj, kiuj lasis spurojn, unu jam estis identigita: estis la veturilo de Ospaci . Oni trovis ĝin apud Malpaz , kie ĝi estis forlasita; bedaŭrinde, plej zorga traserĉo ne liveris eĉ minimuman signifan postsignon. Pri la alia oni sciis nenion. Karal , kiu faris mem la muldaĵon, sufiĉe bone memoris ties ĝeneralajn karakterizojn por tuj rimarki, ke la koncernajn spurojn ne faris la pneŭmatikoj, kiujn li nun ekzamenis.

Li aliris la domon kaj frapis al la pordo. Aŭdiĝis iom da bruo interne, kaj la pordo malfermiĝis.

“Kio estas?” diris raŭka voĉo. Antaŭ la policano staris grandega, dikega viro, kun vastega grasa vizaĝo plurtage ne razita, hartufoj kreskantaj dis kaj mis, malpura ĉemizo nur duone butonita, senforma pantalono, kiu ŝajnis tuj falonta, ĉar ĝin surrajdis ampleksa elstaranta ventro, kaj nur mirakle la zono povis ĝin teni, kaj kun la ĝenerala fortimiga sinteno de sovaĝulo.

“Mi apartenas al la polico,” Jano Karal  sin prezentis, “kaj mi ŝatus ricevi respondon al kelkaj demandoj pri la viro, kiu mortis falante de sur la Rafunja -teraso.”

La alia rigardis Janon per malgrandaj dubemaj okuloj. Dum li intense rigardis, li balanciĝis, portigante la gigantan pezon de sia korpo jen al unu kruro, jen al la alia, tiel ke en la menso de Karal  priskribe formiĝis la vorto “urso”.

“Envenu,” la urso fine diris.

Ili eniris ĉambron, en kiu regis neordinara malordo. Estis iom da ĉio ĉie. La tablo estis kovrita de paperoj, gazetoj, manĝrestaĵoj kun multaj paneroj, tondilo, malpura tuko, kies destino tute ne klaris, kaj multaj aliaj aferoj. Sur unu el la brakseĝoj kuŝis malnova ĉifita bluĝinso. En angulo troviĝis stablo kun pentraĵo apenaŭ komencita.

“Sidu kie vi volas, se vi volas, kiam vi volas,” la raŭka baso prononcis. “Ĉi tie estas la domo de l’ libér .”

Jano forprenis de sur seĝo stakon da libroj, vane serĉis por ili lokon sur la tablo, kaj ilin fine lokis sur la plankon. Li tiel povis sidiĝi. Lia gastiganto jam sidis en brakseĝo.

“Via nomo estas Gido Verstrata, ĉu ne?” Karal  demandis. “Ĉu vi loĝas ĉi tie?”

“Al la unua demando mi respondas jes, al la dua jes kaj ne,” la pentristo raspvoĉis. “Mi venas ĉi tien por kelkaj semajnoj jare, kelkfoje monatoj. Nur ĉi tie mi povas pentri. Se mi sentas inspiron, mi restas. Se ne, mi foriras. Kiam inspiro revenas, mi revenas.”

“Estas stranga loko por konstrui domon,” komentis Karal .

“Ĉu stranga?” La urso rigardis la policanon kun ega malestimo. “Tiu vorto signifas nenion. La loko plaĉas al mi. Eĉ se nur ĉar neniu promenadas ĉirkaŭe.”

“Via domo estas ekipita per ĉio necesa por komforte vivi: flua akvo, elektro...”

“Kompreneble. Mi estas riĉa. Kiam mi konstruis ĝin, mi estis senhava. Dum jaroj mi pentradis laŭ la sama stilo, ĝi estis senvalora. Nun arabaj petrolreĝoj, japanaj industriistoj, usonaj aktorinoj konkuras kun ambasadorfiloj el la proleta ruĝa mondo por akiri miajn ĉefverkojn, kaj la sumojn, kiujn ili proponas, vi ne imagus. Mi do konservis la karan malnovan domon, sed ĝin igis pli komforta. Sed ĉu por paroli pri mia domo vi venis, aŭ pri la morta plonĝo?”

“Efektive, pardonu min. Ĉu vi scias ion pri tiu morto?”

“Ne. Kiel mi povus scii? Mi ne estis ĉi tie, kiam ĝi okazis. Kaj fakte, rigardu...” Li direktis la kapon al la fenestro. “Eĉ se mi estus hejme mi nenion scius. Oni ne vidas la lokon, de kie li falis, nek la lokon, kie li alteriĝis... aŭ verŝajne estus pli ĝuste diri: almortiĝis.”

“Kie vi estis, kiam okazis la afero?”

“Ĉu vi suspektas min?”

“Mi suspektas ĉiun kaj neniun. Mi kolektas informojn. Ĉu malplaĉas al vi respondi?”

“Jes, mi ne ŝatas, ĉar mi alte taksas liberecon, kaj al mi ne plaĉas diri al la polico, kie mi estis, kial, kun kiu, ktp. Mi sentas tion entrudiĝo en mian privatan vivon...”

“Sed vi estas sufiĉe prudenta,” Karal  interrompis, “por scii, ke kiam temas pri morto, kiu povas esti murdo, via intereso estas kiel eble plej bone kunlabori kun la polico, eĉ se nur por ke ĝi ne tro ofte invadu vian privatecon.”

“Verŝajne jes. Mi do respondos: dum tiu tuta monato mi estis en Hotelo Eden  en Akvoviva , preskaŭ 300 kilometrojn for de ĉi tie.”

“Ĉu vi konis la viron, kiu mortis? Li nomiĝis Rikardo Ospaci .”

“Persone ne. Sed mi vidis lin plurfoje ĉi tie.”

“Kie ekzakte? Ĉu li venis al ĉi tiu domo?”

“Ne. Mi volas diri: ĉi-regione, ĉi-proksime.”

“Kion li faris?”

“Mi ne scias. Foje mi promene alvenis al la Rafunja -belvedero – de kie li falis – kaj mi vidis lin krii kiel frenezulo, kun la brakoj etenditaj antaŭen: ‘Jen mi, jen mi alvenas, ne koleru, jen mi estas!’.”

“Ĉu vi vidis al kiu li parolas?”

“Ne. El la loko, kie mi staris, mi ne povus vidi, sed mi estas preskaŭ certa, ke estis neniu. Mia impreso estis nete, ke jen frenezulo havas halucinon. Kiam mi eksciis pri lia morto, mi memoris tiun scenon kaj mi pensis: se li estis sub la influo de iu drogo kiel LSD, li eble halucine vidis ponton neekzistantan kaj volante kuri sur ĝi, ekfalis.”

“Neeble”, Karal  respondis, “ĉar ni scias, ke li tre timis drogojn. Li ne fumis, ne drinkis, estis vegetarano... Drogan halucinon ni devas ekskludi, sed ne necese skizofrenian. Pri tio mi bezonos konsulti psikiatron. Via raporto pri tiu sperto tre interesas min. Vi scias, ĉu ne?, pri la partio, kiun li fondis, kaj kiu pretendas ricevi siajn instrukciojn de venantoj el alia stelsistemo.”

“Jes. Kompreneble, mi scias. Sed kiam mi vidis lin freneze agi ĉi-zone, mi ne konis lian nomon. Nur kiam mi vidis lian foton en la gazetoj, mi pensis: ‘jen mia frenezulo nun ĵetas sin en la politikan ĝangalon!’ Plia konfirmo, ke li frenezas, ĉu ne? Mi ankaŭ pensis, ke la loko, pri kiu li parolis, neniam konsentante riveli ĝian situon, fakte estas Rafunja .”

“Vi loĝas ĉi tie parton de la jaro, kion vi opinias pri tiu eksterterana afero?”

Verstrata hezitis antaŭ ol respondi. Li rigardis Janon takse. De sur la tablo li prenis pipon kaj ĝin plenigis per tabako, kiun li ekbruligis kun ega malrapido.

“Eble mi opinias nenion, eble mi ne scias, kion mi opinias, eble mi opinias aferojn, kiuj kontraŭdiras unu la alian,” li fine respondis.

Jano pensis, ke plej bone estas atendi, ĝis la pentristo mem disvolvos sian penson, kaj li ne faris demandon. Efektive, Verstrata, post longa minuto, dum kiu li brue suĉis sian pipon, parolis pli klare:

“Kelkfoje mi diras al mi, ke estas sensencaĵo. Alifoje mi pensas: kial ne? Ke ekzistas inteligentaj estaĵoj en alia planedsistemo, tio estas statistike probabla. Ke kelkaj el ili atingis sufiĉan gradon de civilizo por kapabli viziti nin, tio ne estus mallogika. Kaj krome estas fakto, ke mi vidis...” Li abrupte interrompis sin.

“Ĉu vi vidis neidentigitan flugantan objekton?” nekredeme demandis Karal .

“Ne. Neniam. Sed mi fojfoje vidis strangan intensan lumon tie malsupre.”

“Ĉu proksime al via domo?”

“Nu, mi dirus, ke la fonto de la lumo troviĝis malsupre, sur la rafunja ebenaĵo.”

“Ĉu vi ne scivolis kaj iris vidi?”

“Jes ja mi scivolis, sed mi ne iris vidi.”

“Kial?”

La pentristo rekomencis ludi per alumeto, ĉar la pipo estis estingita.

“Pro timo,” li diris malkaŝe.

Jano estis impresita. Silento kelkminute okupis la ĉambron. Kiam Jano reparolis, lia voĉo preskaŭ reduktiĝis al flustro.

“Ĝuste kion vi timis?”

La alia suĉis sian pipon.

“Eksterteranojn, kompreneble. Tia lumo estis nehoma, ne normala, ne natura. Mi estus izolita, povus voki nenies helpon. Se ili volus preni homan specimenon niaplanedan por siaj laboratorioj...” Li ekskuiĝis tremete, kaj tuj poste ekhavis humuran brilon en la okuloj. “Des pli,” li aldonis, “ke mi estas ampleksa specimeno, kiu povus liveri pecetojn de karno al tre multaj laboratorioj.”

Karal  ridetis, sed baldaŭ demandis, serioziĝe:

“Ĉu vi ne pensas, ke se ili estas sufiĉe civilizitaj por povi veturi tra miloj da lumjaroj, ili nepre devas esti ankaŭ bonkoraj?”

“Vi ne parolas sincere, ĉu? Vi ne povus esti tia naivulo. Ĉu vi iam ajn vidis, ke progreson sciencan aŭ teknikan akompanas progreso en la mildeco de la koroj, en homa toleremo? Eble  ili estas mildakoraj, sed eble ne. La risko estas tro granda.”

“Kaj alifoje vi dubas eĉ pri ilia ekzisto, ĉu ne?”

“Jes. Tiam mi pensas, ke la lumo estis nur sonĝo. Aŭ ke ĝi estas reala, sed havas ian racian klarigon, ekzemple ke nia armeo novan armilon tie eksperimentas...”

10

Laŭ interkonsento kun la kontraŭspiona servo kaj leŭtenanto Remon  estis decidite, ke Karal  je la unua vizito ne mencios al Veronika  Munzo la diversajn strangajn aferojn, kiujn oni notis pri ŝi: pri la monkaŝejo aŭ la tek-interŝanĝo nenio diriĝos ĉi-stadie. Pri tio Karal  pensis, dum li lifte supreniris al la apartamento de la juna virino.

“Ĉu vi scias, ke vi estas la lasta persono, kiu vidis Ospaci n vivan?” la policano demandis kelkajn minutojn poste, kiam ambaŭ sidis en ŝia vasta salono.

“Ne,” ŝi respondis, “mi tion eĉ ne imagis.”

“Kiaj estis viaj rilatoj kun Rikardo Ospaci ?”.

Ŝi ekprenis buklon el la haroj kaj komencis ĝin malrapide volvi ĉirkaŭ sia montra fingro. Ŝi rigardis Janon, kvazaŭ provante legi el lia vizaĝo, kiagrade li riskas esti danĝera por ŝi.

“Ĵusaj,” ŝi respondis post momento. “Mi volas diri, ke mi apenaŭ konatiĝis kun li, kiam li mortis.”

“Vi tamen havis kun li personajn rilatojn, ĉu ne?”

“Nomu ilin personaj, se vi volas, sed mi apenaŭ konas lin. Ni vidis unu la alian solaj tri fojojn maksimume.”

“Ĉu vi ŝatis lin?”

“Ŝatis? Li interesis min, sed mi ne dirus, ke mi lin ŝatis.”

“Kiel vi ekkonis lin?”

“Plej simple: mi iris aŭskulti unu el liaj paroladoj, kaj poste diskutis kun li.”

“Pri lia sperto kun la homoj el la kosmo. Jen homo, kiu publike asertas, ke li renkontis homojn el ekstertera mondo, kaj ili komisiis lin agi politike ĉi tie. Tio valoras, ke oni iru rigardi, ĉu ne?”

“Kaj kion vi opinias pri liaj asertoj?”

“Komence mi ne kredis. Mi pensis: kia stulta naivaĵo! Sed kiam mi parolis kun li, faris al li multajn demandojn, prezentis al li defiajn argumentojn, kaj aŭdis liajn respondojn, mia opinio ŝanĝiĝis. Nun mi ne plu dubas, ke li estis sincera.”

“Vi do kredas, ke li renkontis homojn el alia planedo?”

“Jes. Kaj mi opinias, ke tiuj renkontiĝoj okazis en Rafunja .”

“Ĉu li tion diris al vi?”

“Ne, sed mi igis lin doni multajn detalojn pri la loko, kaj ĉiuj liaj priskriboj perfekte taŭgas pri Rafunja .”

“Kiel vi klarigas lian morton?”

“Povus esti multaj klarigoj. Mi min demandis, ĉu povas esti akcidento. Sed li tre bone konis la lokon, se ĝi estas tiu de la kosmaj rendevuoj. Ĉu iu puŝis lin? Laŭ la gazetaj priskriboj, ŝajnas esti ideala loko tiurilate. Neniu tie promenas. Nek tage, nek nokte. Plej bona pruvo estas, ke, se la gazetoj ne mensogas, lia korpo kuŝis tie tri aŭ kvar tagojn antaŭ ol oni ĝin malkovris. La murdonto do sciis, ke oni ne vidos lin, ke estas neeble eskapi el morto ĉe tia falo sur rokojn. La nura problemo estis aliri lin senbrue. Se iu eksciis, ke li regule vizitas la Rafunja -terason, tiu povis lin sekvi kaj puŝi en la profundaĵon.”

“Ĉu li havis malamikojn?”

“Mi ne povus diri. Mi konis lin tro malmulte. Sed tamen, li estis ĵurnalisto antaŭ ol provi ĵeti sin en politikon, kaj kiam li estis ĵurnalisto, li estis konata pro sia emo publike nudigi malhonestaĵojn, misuzojn, ktp. El tiu tempo li certe konservis malamikojn. Krome...” Ŝi subite haltis.

“Krome?” eĥis Jano.

“Ĉu mi povas diri suspektojn eĉ plej fantaziajn, aŭ ĉu tio estus misfamigo?” ŝi demandis kvazaŭ singarde.

“Diru ĉion, kio pasas tra via kapo,” Karal  konsilis. “Ĉi tiu estas pure konfidenca interparolo. Ĉiu el ni faras strangajn supozojn, kaj estas utile al la polico disponi kiel eble plej multe da hipotezoj.”

“Bone. Do mi pensis, ke lia nova politika partio eble ne plaĉas al ĉiuj. Dank’ al lia ĉarmo kaj kapablo elokventi, li altiris al si multajn personojn. Eble anoj de iu partio opiniis, ke tio perdigos al ili voĉojn nepre necesajn por sukcesi...”

“Ĉu laŭ via sento oni murdus por tio?”

“Mi ne scias. Estis nur ideo, kiu trafis min. Sed la politika deziro sukcesi povas esti pasia, preskaŭ freneza ĉe kelkaj.”

“Mi ne pensis antaŭe pri tio: vidu, vi vere helpas nin, jen hipotezo, kiun ni devos kontroli. Kaj mi ŝatus aŭdi vian opinion pri alia fantazia hipotezo, kiun multaj personoj faras nun...”

“Ke lin murdis la eksterteranoj?” ŝi interrompis. “Tio estas la plej stulta supozo, kiun oni povas fari.”

“Kial?”

“Kial eksterteranoj senigus sin je komisiito, kiu agas tre sukcese laŭ iliaj deziroj? Ne devas esti tiel facile trovi homon, kiu konsentas agi por ili. Multaj fanfaronas, sed mi ne dubas, ke la granda plimulto el la homoj, kun kiuj ili provis ekrilati, tremegis time, kiam tiuj strangaj estaĵoj ilin alparolis, kaj ke ili volis neniam plu ilin renkonti. Rik Ospaci  ne timis. Li akceptis la kontakton. Li poste akceptis la laboron, kaj li faris ĝin kun bonega sukceso. Estus stulte lin likvidi.”

Por Karal , ĉi tio estis nur unua kontakto. Li ne volis esplori vere profunde la situacion de Veronika  Munzo.

Nur unu pluan demandon li bezonis fari:

“Kie vi estis dum la nokto de la 19-a ĝis la 20-a, tio estas la lundmarda nokto?”

Ŝi tute ne emociiĝis, sed la sulko sur ŝia frunto iom profundiĝis.

“Pasintan semajnon, ĉu ne? Lundon vespere... Atendu... Mi estis ĉe s-ino Bufa, en la apartamento tuj ĉi-sube. Ni rigardis la televidon kaj plu babilis...”

“Ĝis la kioma?”

“Proksimume noktomezo.”

“Kaj poste?”

“Nu,” ŝi respondis, elmetante sian dolĉan rideton, “mi revenis ĉi tien, kaj enlitiĝis kun libro. La lumon mi estingis ĉirkaŭ la unua matene.”

Karal  adiaŭis ŝin, kaj tuj vizitis s-inon Bufan, kiu konfirmis la dirojn de Veronika . Kompreneble. Sed, aŭtomobile, oni apenaŭ veturas pli ol unu horon por atingi Rafunja n de Valĉefa . Kaj plej probable estis, ke ankaŭ la vivon de Rik  iu “estingis ĉirkaŭ la unua matene.”

*

“Mi volas montri al vi foton,” Jano Karal  diris al sia nevo malfermante la pordon. “Eniru.”

Ĉar per la ruzo kun la zumbiciklaj junuloj la dokumentpreninto sukcesis ne esti sekvata, la kontraŭspiona servo opiniis, ke Stefano fakte riskas nenion, kaj la knabo plezure rekomencis partopreni en la enketo. De sur sia skribtablo Karal  prenis dosieron kaj tiris foton el ĝi.

“Jen,” li simple prononcis.

Stefano ne hezitis.

“Estas la ulo, kiu volis la liston, kiu rabis la fotokopiojn, kies tekon la virino ŝtelis!” li ekkriis. “Do vi finfine malkovris, kiu li estas?”

“Ĉu vi ne divenas, kiu?”

“Ne.”

“Estas la viro, al kiu Rik Ospaci  sendis sian ĉantaĝan leteron pri Legantula Plezuro .”

“La viro el CIA ?”

“Jes, supozeble, la viro, kiu laboras por CIA .”

“Kiel li nomiĝas?”

“Roberto Sulavi , kaj li laboras ĉe la radio. Li partoprenas i.a. en la programado de la elsendoj. Bonega posteno por iu, kiu volas influi la publikopinion.”

“Kaj pri la virino, kiu ŝtelis liajn dokumentojn kaj ricevas monon en murfendo, ĉu vi eksciis ion?”

“Via amikino Veronika , ĉu? Nenion valoran. Mi vizitis ŝin, sed la intervjuo ne liveris interesajn detalojn, ne pli ol via. La kontraŭspiona servo verŝajne baldaŭ scios pli. Ŝi metis mesaĝon en la kaŝejon, kaj la fotsistemo estas instalita. La persono, kiu prenos la mesaĝon, estos fotata. Ni esperu, ke ne estos tro malfacile identigi lin.”

Ne estis malfacile.

“Oni tre bone vidas lin sur la fotoj. Estas iu Igor Kaplev , KGB -aganto, komerca ataŝeo de la ambasadorejo,” metale sonis la voĉo de la vireto el la servo kontraŭspiona.

“Ŝi do laboras por KGB !” prononcis Karal .

“Ne estas ia dubo.”

“Interese. Nun almenaŭ ni progresas: ni scias la politikan koloron de du el la ĉefaj roluloj en nia komplika afero.”

11

Bob Sulavi  konsideris sin realisto. Eĉ troviĝis – almenaŭ ĝis tiu tago – cinika trajto en lia personeco, kaj la bildo, kiun li havis pri si, estis tiu de aŭtenta partoprenanto en danĝera politika ludo tutmonda. Hardita”, li ofte pensis pri si, “hardita mi estas”, kaj li memplaĉe ridetis pri la karaktero, kiun la propra fantazio atribuis al li: forta, silentema hardito.

Fakte, la vivo – almenaŭ ĝis tiu tago – ne metis sur lian vojon multon penigan. Li karieris ĉe la radio senprobleme, kaj lia kunlaborado kun CIA  neniam entenis veran danĝeron. Pli ol io alia, ĝi estis por li sporto.

Al ĉio – almenaŭ ĝis tiu tago – li rilatis sportiste. Kiam aperis problemo, li aliris ĝin kiel pilkon en matĉo, kun la fona certeco, ke li solvos ĝin, aŭ ke li sportiste, ridete agnoskos sian fiaskon, sen lasi tion vere fuŝi lian egan plezuron vivi. Zorgoj en li pezis pli plume ol plumbe. Almenaŭ ĝis tiu tago.

La tago estis belega. Sennuba ĉielo,komfortiga suno, varma, sed ne tro, birdetoj ĉie ĉirpantaj: estis unu el tiuj tagoj, kiam naturo lanĉas kun ĉiuj ŝancoj sukcesi sian “ĉarm”-ofensivon.

Bob Sulavi  promenis apud parka lageto, sin demandante, ĉu li luos boaton por la plezuro remi. La vojo, sur kiu li malrapide paŝis, estis kovrita per ŝtonplatoj, pli malpli triangulaj, aranĝitaj por plej plaĉa efekto. La aranĝo plaĉis al la okuloj, sed ĝi havis tiun malavantaĝon, ke inter tiuj platoj jen kaj jen troviĝis interspaco. Malavantaĝon, verdire, nur por la personoj, kiuj tie promenis kun maldikaj altaj kalkanumoj. Kiel la virineto nun paŝanta en la direkto renkonta al Bob .

“Ups!” ŝi ekkriis, kaj falis en liajn brakojn. Ŝia kalkanumo ĵus fiksiĝis en truon inter du ŝtonplatoj, kaj restis tie firme tenata, tiel ke ŝia piedo, reflekse daŭrigante la antaŭeniron, ŝiris la tro malfortikan ŝu-materialon, kaŭzante perdon de ekvilibro, kaj ŝin stumble faligante ĝuste kiam Bob Sulavi  troviĝis apud ŝi. Tiel trueto parkvoja ŝanĝis la vivon de CIA -kunlaboranto.

Se raporti postulas tempon, la okazoj mem fulme disvolviĝis. Dum malpli ol sekundo Bob  rigardis ŝian vizaĝon, dum malpli ol sekundo li perceptis ŝian voĉon, sed tiuj etaj sekunderoj sufiĉis: jen eksplodis en li mil samtempaj orkestroj, kiuj tondris, psalmis, himnis plej laŭde, dum gongoj sonis kaj respondis sonoriloj, tertremo skuis liajn pulmojn, vulkano erupciis ie ĉe la brusto, kaj lia koro subite decidis maratoni, ĝis ĉiuj internaj organaj forsvenis por cedi lokon al belega fontano, kiu ŝprucigis orajn lumerojn en pejzaĝo el senkompara tenero, kun fona akompano de citraj arpeĝoj kaj de ĥoro anĝela. Li amis.

Senti submane ŝian delikate varman korpon estis la sperto plej agrabla, kiun li travivis ekde sia naskiĝo, kaj li emis ĝin daŭrigi kiel eble plej longe. Sed virineta voĉo lin refaligis de paradizo teren.

“Sinjoro!” ŝi diris, kaj ŝia voĉo havis samtempe la klaran puron de hobojo kaj la harmonan riĉon de anĝela violonaro.

Li ellasis ŝin kaj direktis al ŝi okulojn de adora sklavo. Li konstatis, ke ŝi estas miloble pli bela ol li konsciis el la unua tro mallonga rigardo.

Ŝi ridis. Li pensis: “Ĉu tian melodian ridon homoj povus eligi? Ne. Nur anĝeloj.” Al tiu penso la interna koboldeto aldonis duan: “Du specoj de eksterteranoj ekzistas: tiuj, kiuj venas kosmoŝipe, kaj simplaj paradizaj anĝeloj kiel tiu ĉi”, kaj tiu penso igis lin ridi, tiel ke ambaŭ dum momento kunridis rigardante unu la alian kun kreskanta korkuniĝo.

“Mia ŝuo!” ŝi diris, montrante al la plantita kalkanumo kaj al la ruino de tio, kio iam estis eleganta piedornamo.

Li sentis samtempe deziron ion komuniki, emon eksplodi per rido, kaj specon de paralizo, eble ŝuldata al la fakto, ke lia koro plu maratonis, dum la sango tiklis lin laŭ la tuta arteria vojaĝo.

“Mm... fdl... blmps...” sonis lia voĉo, dum li provis ordigi la pensojn, kaj li ree ekridis. Ŝi tenis sin strange malekvilibre, tial ke nur la ŝu-hava piedo plene tuŝis la grundon, dum la alia tiun tanĝis sen sin apogi. Li rigardis ŝin adore. Nekapabla paroli, li decidis agi, kaj ekkaŭris por malplanti la ŝuon.

“Via ŝuo estas komplete difektita,” li rimarkigis retrovinte la kapablon sin esprimi vorte, “vi ne povas iri tiel.”

“La trinkejo estas ne tre malproksime,” ŝi diris. “Mi pensas, ke mi lamos tien kaj trinkos ieton. Tio helpos pripensi, kiel mi reiros hejmen.”

“Mi havas veturilon kaj estas tute libera: mi volonte kondukos vin, kien vi volas, sed via sugesto estas bonega. Ni iru unue trinki.” Kaj kelkajn minutojn poste, observanto povus vidi, ĉe simpatia tablo, paron kiu, iom embarasita, ne sciis, kiel komenci konversacion. La altkreska sportul-aspekta viro gratis al si la nazon, dum la virineto volvis unu el siaj bukloj ĉirkaŭ la montra fingro, laŭ gesto iom infaneca.

Ĉar la juna virino, kiu kaŭzis en la CIA -agento la amoŝtormon ĵus priskribitan, estis neniu alia ol Veronika  Munzo.

*

Ĉi-stadie en nia raporto, estus saĝe precizigi kelkajn punktojn, pri kiuj la leganto povus havi neĝustan komprenon.

Eble ni ne sufiĉe klare indikis, rakontante, kio okazis en la ĉiovendejo, ke pure hazarde Bob Sulavi  sekvis Stefanon, kaj ke li ne vidis Veronika n Munzon, dum ŝi fotokopiis. Oni memoru, ke troviĝis tiam en la supermagazeno ekstreme densa homamaso, kaj ke Veronika  svenis tuj, kiam ŝi ekvidis la altan figuron de la CIA -agento. Ne estis reciprokeco en ilia konado: ŝi lin konis, sed li ne ŝin, kaj kiam li alvenis apud la fotokopian maŝinon ŝi kuŝis kun la kapo turnita kaj kun tiom da homoj ĉirkaŭe, ke li ne vidis ŝian vizaĝon. Starante tie, li instinkte, laŭ tipa reflekso inform-agenta, rigardis la fotokopiatan dokumenton. Unu ekrigardo sufiĉis, por ke li komprenu ties gravecon, kaj li decidis kapti ĝin. Li samtempe rimarkis, ke Stefano prenas la jam faritajn kopiojn, kaj ties vizaĝo gravuriĝis liamense. Veronika n, kontraŭe, li ne sukcesis vidi klare. Kiam ĵus ekflamis en li amo, li do tute ne sciis, ke ŝi estas, mondpolitike, lia rivalo.

Kial, vi eble demandos, tiufoje svenis la juna virino? Pro kuniĝo de diversaj faktoroj. Unue, estis tre varme, kun tro malmulte da aero, kaj kun io prema en la maniero, laŭ kiu la homoj puŝis sin reciproke pasante preter la kopimaŝino. Due, Veronika  sentis sin kulpa: la dokumenton, kiun ŝi kopiis, ŝi mem ŝtelis antaŭe. Ŝi decidis fotokopii ĝin en la anonimeco de ĉiovendejo por eviti la eventualan enmiksiĝon de kolego, ĉiam eblan en la oficejo, sed la fakto manipuli ŝtelitan dokumenton en publika loko efikis streĉe kaj turmente.

Sekve, kiam ŝi levis la okulojn, pro tiu stranga, preskaŭ tuŝa sento, kiun ni havas, kiam iu nin rigardas fikse, kaj vidis nekonatan junulon – Stefanon – gapi al ŝi kvazaŭ rekone (Stefano ja ĵus identigis ŝin kiel la virinon kaŝfotitan dum ŝi prenis la monon el murfendo), la esprimo de l’ junulo kvazaŭ densigis la impreson, ke ŝi estas tuj kaptota ĉe la freŝa faro.

La kunan influon de l’ varmo, de la kulposento kaj de la stefana rigardo ŝi eble povus elteni, sed kiam ŝi vidis post la knabo Roberton Sulavi n, kiun ŝi konis kiel CIA -agenton, la streĉo fariĝis netolerebla, kaj ŝi perdis la konscion.

Kaj nun, tagojn post tiu incidento, ŝi ne plu sciis, kion pensi. Ŝia koro kaj instinkto diris, ke Bob  ne scias pri ŝia KGB -rolo, kaj ŝi sentis sin fizike allogata al tiu granda sportulo kun la rimarkinda nazo. Sed ŝia kapo rebatis, ke esti aŭtente amata de li supozigus tian hazardon, ke plej verŝajne temas pri ruzo kun ia politika intenco.

Unu parto de ŝi deziris esti tre singarda pri liaj eventualaj provoj uzi ŝin, dume konsciante, ke KGB  povus ege profiti de la utileco rekte rilati kun li en plej naturaj cirkonstancoj. Kaj alia parto diris: “Ne timu, ne necesas protekti vin kontraŭ neekzistanta ruzo: liaj ŝafidaj okuloj rakontas malkaŝe pri lia amsincér ”.

*

Ekde kiam ŝi stumblis en la parko, pensoj ne ĉesis turniĝi tumulte en ŝia kompatinda cerbo, kaj ŝi ne pli proksimis al trankvilo nun, en lia ĉambro subtegmenta, ol antaŭe ĉe la parka lageto.

La vivo ne estas facila. Ĉiam dubi, dubi! Kiel lacige por la nervoj! Ĉiam kontroli sin, observi sin, kaj ĉion atenti por ne kolerigi la KGB -monstrojn. Ĉu ŝi longe eltenos tian vivon? Ĉu la fakto, ke ŝi svenis ĉe la fotokopia maŝino ne estus averto de organismo tro streĉita? Ŝi ĝemspiris.

“Vi ĝemspiras, mia bela?” Bob  diris kare kun vizaĝo preta zorgi.

Ili sidis kune sur la sofo de lia loĝejo, kaj li jam longan tempon rakontadis seninterese pri la belecoj de radioprogramado. Ŝi decidis riski ion por devigi lin sin malkaŝi. Ŝi metis la manon al la koro kaj diris:

“Vi sciu, kelkfoje mi min demandas, ĉu mi ne devus konsulti kuraciston, mi sentas min iom streĉita. Antaŭ ne tre longe mi eĉ svenis en supermagazeno.”

“Ĉu vere? Kiel okazis?”

“Ho, mi estis fotokopianta dokumenton. Estis multaj homoj, kaj subite mi falis, perdinte la konscion. Tre malplaĉa sperto.”

Ŝi tre akre memoris la scenon. Ŝi sciis, ke li ne rigardis ŝiadirekte, dum ŝi fotokopiis. Ŝi rezonis jene: se lia amo estas sincera – kaj tio implicas, ke li nenion supozas pri ŝia aparteno al KGB : CIA -ano ne sincere ekamus KoGoBulinon – li nepre mencios sian ĉeeston en la ĉiovendejo; se lia amo ne estas sincera, li ĝin prisilentos.

“Kiam tio okazis?” li demandis.

“Eksterordinare,” li diris aŭdinte ŝian respondon. “Mi estis tie tute apude. Mi alvenis al la fotokopia maŝino tuj post kiam iu svenis. Se mi estus imaginta, ke estas vi! Sed mi ne vidis vin. Estis tiom da homoj. Oni tuj portis vin for.” Faris al Bob  strangan impreson, malkovri, ke la hazarde trovitan gravan dokumenton kopiis la virino, kiun li amas. “Ŝi okupiĝas pri politiko!? Eble ni povos kunlabori!” li diris al si.

“La domaĝa afero estas, ke mia dokumento malaperis,” ŝi diris plende.

Tiu frazo trafis Sulavi n kiel sago. Lia unua impulso estis ĉion klarigi al ŝi. Sed lia sana prudento revekiĝis, eble pro la granda risko, kiun enhavus tia konfido kaj pro la multfoja ripetado fare de liaj ĉefoj, kiam li akceptis fariĝi CIA -kunlaboranto, ke absoluta prisilento necesas. Unuafoje en lia vivo lin suferigis tiu devo kaŝi la veron.

“Estis junulo tie, kiu prenis la paperojn,” li diris, kun nebula sento, malagrabla, ke lia universo pretas komplete disfali. “Se ŝi iel divenus, ke ankaŭ mi kaptis parton...” li amare pensis.

“Ha!” ŝi respondis, ĝojante pri tio, ke li senĝene rakontis almenaŭ pri sia ĉeesto, sed samtempe observante, ke li mordetas al si la lipon, kaj la nazon ekgratas. Sopiro esti amata fariĝis pli kaj pli forta en ŝi, pli ol la prudenta malfidemo. “Eble lia amo estas sincera”, ŝi pensis, “sed li ne povas konfesi sian apartenon al CIA . Se li tion farus, mi ne povus estimi lin. Ĉu eblas estimi perfidanton? Kaj se la afero estus nur ruzo, li simple ne mencius sian ĉeeston en la magazeno. Mi do ne veku liajn suspektojn kaj ne fuŝu ĉion dirante, ke mi perfekte scias, ke li prenis la dokumenton, kaj ke per ruza tek-interŝanĝo mi ĝin rehavigis al mi.”

Silento ŝvebis, dum ŝiaj pensoj disvolviĝis tiuvoje. Dume, ankaŭ en li la psikaj fortoj mobiliziĝis por rekonkeri taŭgan ekvilibron kaj la plaĉan senton povi ami senprobleme. La silenton li fine rompis:

“Mi apenaŭ povas kredi,” li diris, “ke mi estis tie apude, kiam vi svenis, ke mi eĉ sciis, ke ĵus svenis virino, sed ke...” Li paŭzis.

“Ĉu tio ne pruvas, ke la destino jam volis, ke ni renkontiĝu?” li daŭrigis. “Se antaŭe mi ne stulte hezitus pri ŝtrumpetoj, mi estus starinta apud vi, kiam la malfeliĉo okazis. Mi estus forportinta vin en miaj brakoj, konsolinta vin... Kiel stulta mi estis perdante tempon pri ŝtrumpet-problemo, dum la destino puŝis min al vi!”

Tiuj vortoj kaŭzis en ambaŭ bonvenan malstreĉiĝon. Ŝi ridis.

“Vi vere estas lirika, kvankam iom ĝenas la emfazo pri ŝtrumpetaj problemoj en via lirikaĵo.”

Ili ridis kune.

“Mi volas respekti viajn sekretojn,” li diris abrupte per alia, preskaŭ solena tono, kaj ŝi sin demandis, al kio li celas, “sed mi estas scivola: ĉu estas maldiskrete demandi, kio estis tiu dokumento, kiun tiu junulo ŝtelis for?”

“Li jam konas la respondon”, ŝi pensis. “Ĉu li diras tion, ĉar estus strange ne demandi? Aŭ ĉu li testas min, kiel mi lin ĵus testis?” Ŝi decidis diri la veron, aŭ parton de la vero.

“Estas grava politika dokumento, kiun mi pruntis de mia frato. Se esti sincera, mi diru, ke mi pruntis ĝin sen lia scio.”

“De via frato?”

“Jes. Li estas grava ano de la faŝisma movado Ordo kaj Disciplín . Tiuj homoj preparas sin por la tago, kiam okazos ŝtatrenverso ĉi tie. Ili kolektas ĉiaspecajn informojn utilajn en tia cirkonstanco. Mi decidis fotokopii tiun dokumenton kaj ĝin havigi al la leĝaj aŭtoritatoj. Mia frato furiozus, se li tion scius, sed ne ĉar li estas mia frato mi povas aprobi tiun danĝeran faŝisman aktivecon. Tamen mi sentis min kulpa pri mia ŝtelo, kaj eble tial mi svenis, kiam ekŝajnis al mi, ke jen alvenas membro de ilia hontinda movado.”

“Kompatindulineto!” li tenere muzikvoĉis.

Ŝi rigardis la horloĝon kaj ĝemspiris.

“Mi devas iri oficejen. La ĉefo min atendas,” ŝi diris.

“Ĉu vere ni jam devas disiĝi,” li prononcis dube. Sed li ja sciis, ke aliel ne eblus, kaj ili ĝisrevidis.

Li refermis la pordon kun miksitaj sentoj. Lin deprimis la fakto, ke ŝi jam foriras, kaj ke li troviĝas en tiel stranga situacio pro la fotokopiita dokumento. Aliflanke, ili pasigis kune longan tempon ĉi-foje, ili fiksis baldaŭan rendevuon, kaj estis videble, ke ŝi pozitive respondas, kvankam pli rezerve, al lia ama sento. Ĉe tiaj favoraj cirkonstancoj, plendi estus insulti la sorton.

Li repensis pri ŝi. Kia fajna vizaĝo! Kiaj belaj kruroj! Kia admirinda talio! Kune kun rafinitaj pensoj kaj kulturita parolmaniero, tamen simpla, ne-snoba, aŭtenta! Kaj ŝiaj manoj! Ŝiaj etaj fotindaj, kisindaj manetoj, kiel tenerige ili iras al la haroj, kiel am-veke ili taŭzas la senkomparajn buklojn! Ami tian homan juvelon estas honoro, kaj li ricevis ĝin tute simple, senmerite, kiel donacon ĉielan! Li ne plendu: li estas la plej feliĉa el la homoj.

Ju pli li pensis pri ŝi, des pli li entuziasmiĝis, kaj li estis tute ekzaltita, kiam oni sonorigis ĉe la pordo.

“Sinjoro Sulavi , ĉu ne?” diris la viro, kiu staris tie. “Jano Karal , el la polico, ĉu mi povus babili momenton kun vi?”

*

Karal  eniris. Estis tipe fraŭleca loĝejo. Multaj revuoj kaj gazetoj kuŝis stake sur la tablo kaj sur du malgrandaj tabletoj. La vitroj ne estis tre puraj. Tamen tute ne estis kompleta ĥaoso kiel en la lignodomo de la pentristo ĉe Rafunja , nur sentebla manko de regula ordigado. Cetere la simple meblita loko havis ĉarman varman etoson, al kiu ne malmulte kontribuis la situo tuj subtegmenta, kun kliniĝanta plafono.

“Fizike simpatia”, diris al si Karal , dum li unurigarde mensnotis la malfermitan skotdesegnan ĉemizon kaj la grizan perfekte gladitan pantalonon, sub kiuj atleta korpo diveniĝis.

Estas vizaĝoj, kiuj prezentas sin kiel maskon de tragedio. Ne tiel ĉe Roberto Sulavi . Persono kelke sagaca vidanta lin unuafoje tuj divenis, ke li estis la amata ido de amantaj gepatroj, kaj, informite pri lia infaneco, ne miris pri la fakto, ke reklamagentejo siatempe vidis en li tian perfektan tipon de beba bonfarto, ke ĝi volis foti lin por afiŝo pri pulvora lakto, senkonsidere pri tio, ke lin malavare nutris natura lakto patrina. Bob  efektive travivis infanecon en etoso de varma familia harmonio, kio establis lian personecan disvolviĝon sur la fundamento de plena psika sekureco; ĉar la hejmo tamen spertis sufiĉe da baldaŭ solvitaj konfliktoj, li sciis ankaŭ, ke alfrontiĝoj prezentas per si normalan aspekton de la vivo, kaj li neniam hezitis lukti, se necese.

Tiel formiĝis sentima, eĉ maltima karaktero. Bob  ŝatis aventurojn, kaj la ideo, ke risko povus esti evitinda, neniam trafis lin. Kiel maltima, tiel malavara li estis. Liaj amikoj alte taksis lian senrezervan donemon. Fakte se io mankis al tiu cetere tre ŝatinda viro, tio verŝajne estis, ke vivo tro facila ankoraŭ ne havigis al li tiun animan profundecon, kiun nur sufero povas naski.

Li invitis la policanon sidi en brakseĝo, iom tiklis sian nazon, kaj, sulkante la frunton, prononcis:

“Vi igas min ege scivola. Per kio mi povas helpi al la polico?”

“Mi enketas pri la morto de Rik Ospaci ...”

“Mi lin tute ne konis,” interrompis Sulavi .

“Sed vi eble scias, kion oni diris pri la radio liarilate.”

“Ne. Kiel la radio povus rilati kun li? Ni intervjuis lin unufoje. Aranĝis mi la aferon. Sed krom tio...”

“Nu, oni plendis, ke la radio ne estas simpatia, kaj ne donas al lia politika kampanjo tiom da spaco, kiom al la tradiciaj partioj.”

“Ĉu vere tion oni diras? Pardonu, mi ne sciis. Mi konfesu, ke mi fariĝis iom cinika koncerne la komentojn pri radioprogramado. Kion ajn mi faru, homoj malkontentas. Mi delonge rezignis la ideon plaĉi al la tuta publiko. Mi provas plaĉi al la plimulto, kaj eĉ ne la tutan tempon. Mia devo ankaŭ estas eduki, ĉu ne? Kaj tiu afero pri eksterteranoj ne ŝajnis al mi sufiĉe serioza, por ke mi dediĉu pli da spaco al ĝi. Fortigi la neraciajn sopirojn de la amasoj ne respondas al mia maniero koncepti mian profesian devon.”

Diskutinda afero, taksis Karal , kiu demandis al Sulavi , kie li troviĝis, kiam Ospaci  mortis. Bob Sulavi  montris miran esprimon, kiu tuj transformiĝis al rideto.

“Ĉu vi min suspektas?” li demandis. “Estas mia unua kontakto kun polico sed ĝiaj metodoj min ege mirigas. Ĉu vi iras kiel fiŝkaptisto por fiŝi, prezentante la hokon ie hazarde kun la espero, ke foje unu fiŝo kaptiĝos? Kial vi min suspektus?”

“Kaj kial vi ne respondas al mia demando?” Jano rebatis.

“Pro surpriziĝo, sinjoro, pure-nure pro surpriziĝo. Atendu, ke mi nun memoru. En la nokto de la 19-a al la 20-a, vi diris. Nu, dum la tago mi estis en Valĉefa  kaj laboris kiel ĉiutage en la radio.”

“Kaj vespere?”

“Vespere? Mi revenis hejmen, faris al mi manĝon, iom rigardis la televidon. Sed mi ne ŝatas televidon. Ili neniam sukcesas fari tiel bonajn programojn kiel ni ĉe la radio. Poste mi legis.”

“Ĉu iu povus tion konfirmi?”

“Certe ne. Aŭ ĉu eble la loĝantoj de la ĉi-suba etaĝo? Eble ili aŭdis min aŭ vidis min reveni...”

“Dankon, mi kontrolos, se fariĝos necese.”

“Sed vi ne parolas serioze, ĉu? Permesu, ke mi redemandu. Kial vi suspektus min?”

“Pro ĉi tio,” la policano diris, tirante el la poŝo fotokopion de la ĉantaĝa letero trovita ĉe Ospaci , kaj streĉe rigardante sian kunparolanton. Sed ĉi ties vizaĝo nenion esprimis.

“Vi havus motivon, ĉu ne?” Karal  aldonis.

La alia ridis.

“Mi havus motivon, se tiu letero min koncernus. Sed tiel ne estas. Mi efektive ricevis ĝin, sed mi ĝin ne komprenis. Se iu volas publikigi, ke Legantula Plezuro  estas CIA -eldonaĵo, al mi estas egale, li faru laŭplaĉe. Kial tio rilatus kun mi? La tuta afero estas frenezaĵo, kio konfirmis al mi, ke Rik Ospaci  ne estas mense sana. Li verŝajne konfuzis min kun iu alia. Supozeble, li agis surbaze de iu onidiro sen rilato kun la vér .”

“Efektive, efektive,” Karal  prononcis kun trankviliga tono, “mi ne diras, ke la polico opinias vin kulpa. Ni nur informiĝas, kiel estas nia devo, ĉu ne? Sed unu plia demando min tiklas: kial vi ne plendis ĉe la polico?”

“Ĉar tiu letero estis senbaza,” li respondis. “Se oni devus plendi pri ĉia freneza letero, kiun oni ricevas... Ni, ĉe la radio...”

“Ne, ne pri tio mi parolas. Pri la ŝtelo.”

“Ŝtelo? Kiu ŝtelo?”

“Ĉu vere vi ne komprenas? La dokumenton...”

“Kiun dokumenton?”

“Estas nekonsilinde mensogi, sinjoro. Se vi diras la veron pri tiu punkto, kiun ni konas, nu, bone. Se ne, ni emos suspekti vin pri ĉio. Oni ŝtelis de vi dokumenton, kaj vi akuzis pri la ŝtelo junulon, kiun vi minacis...”

“...kaj kiu redonis, kio pruvas, ke li ŝtelis, ĉu ne? Jes, pardonu. Ial, kiam vi parolis pri ŝtelo, mi pensis pri mono, objekto, io simila. Mi tute forgesis pri tiu dokumento. Efektive, oni prenis de mi tiujn paperojn en la parka restoracio. Mi tie vidis junulon, kiu iom amatore estis provinta ŝanĝi sian aspekton, kaj kiu antaŭe kaptis alian parton de la sama dokumento. Mi provis scii, kiu li estas. Bona hazardo helpis: mi foje vidis lin surstrate, kaj lin sekvis al lia hejmo.”

“Vi ne diras, ke ankaŭ vi komence ŝtelis tiun foliaron ĉe la fotokopia maŝino de...”

“Ŝtelis? Tute ne estis ŝtelo. Ĝin fotokopiis mia amikino Veronika  Munzo. Ŝi tie svenis, kaj mi provis savi la paperojn por ŝi.”

“Ĉu f-ino Munzo estas amikino via?” Karal  demandis kun evidenta dubo.

“Ho jes, ŝi estis ĉi tie antaŭ nur kelkaj minutoj. Ĉu vi ne vidis ŝin alvenante? Belega knabino, kun delikata vizaĝeto, perfekta korpo, rideto anĝela, kaj harbukloj, bukloj, bukloj...” Li paŭzis. “Bukloj, kiuj defias vortan esprimon.”

Li aspektis tiel naiva, tiel infana en sia lirikeco, ke Karal  konfuziĝis. Estis malfacile dubi lian sinceron, aŭ oni devis atribui al li neoftan aktoran talenton. Sed se li sinceris, lia ĵusa diro kaŭzis perturbon en reto de rilatoj relative klaraj, laŭ kiuj Veronika  estis politika malamikino de Bob .

Ĉi-lasta, kiu atente observis Janon, sentis, ke estas oportune ekspluati sian nunan avantaĝon:

“Ŝi konfirmos tion al vi, se vi ĉiam bezonas konfirmojn,” li diris. “Hieraŭ mi vespermanĝis kun ŝi en la restoracio Ĉe Aldo . Hodiaŭ ni tagmanĝis kune ĉe La Kuko kun Suko .”

“Kio estis tiu dokumento?”

“Mi supozas, ke mi rajtus rifuzi respondi al tia nediskreta demando, kiu neniel rilatas kun enketo pri akcidenta morto, sed mi povas diri al vi, ke estas politika dokumento, kiun mi opinias tre grava, kaj kiun tiu junulo ne rajtis forpreni.”

“Sed ĉu estis prave direkti al li minacojn por ĝin reakiri?”

“Nu, nu, ni ne troigu. Mi provis persvadi lin per normalaj argumentoj, kaj tio ne sukcesis. Tiam mi pensis: nun mi agos per la junula ŝato al eksterteranoj kaj al spionromana atmosfér . Finfine ĝi efikis. Bedaŭrinde, mi neniam scios, kial tiu junulo interesiĝis pri tiuj paperoj. Ĉu komunisto, eble? Jes, povus esti komunisto. Sed mia timigo efikis!”

Li ridis belan blankdentan ridon.

“Vi ne respondis mian demandon: kial vi ne plendis al la polico?”

“Pro tre simpla kaŭzo: mi pensis, ke la polico ne kredos min.”

“Lertulo!” Jano pensis. Li aspektas naive, sed rapide trovas manieron elturniĝi el ĉiu tikla demando, kaj lia vizaĝo neniam montras esprimŝanĝon.

Nesciante, kion plu demandi, li adiaŭis la radioprogramiston, ne tre kontenta pri si. La rivelo pri amikeco inter Bob Sulavi  kaj Veronika  Munzo konfuzis la tutan ĝistiaman faktaron. Li sin demandis, kion la homoj el la kontraŭspiona servo pri tio opinios.

12

Jano havis la impreson troviĝi en abelujo atakata de bando da maŝinpafistoj. Abelujo, ĉar homoj rapidis ĉiudirekte, ne sencele – la tuta agitado aperis racia, sed laŭ movreguloj, kiujn penetri fremdulo ne povus. Maŝinpafe atakata, ĉar la taktaktak de skribmaŝinoj kreis konstantan fonon de takta klaka bruo. Tie produktiĝis la fama Vespera Folio .

La pompa grandulo, kiu staris antaŭ li, prenis la telefonon.

“Georgo?” li bojis, kaj post kelkaj sonoj nekompreneblaj al Karal , li aldonis: “Mi foriras por urĝa afero. Kluben. Se estas ia farenda decido, faru ĝin laŭ via plej bona juĝo.” Li turnis sin al la policano.

“Jen, la afero estas aranĝita. Mi veturigos vin, se vi konsentas. Ĉi tie oni konstante interrompus, kaj hejme...” Li signife levis la ŝultrojn, kvazaŭ Karal  nepre devus scii, kial ili ne estus trankvilaj liadome.

Li estis eĉ pli altkreska ol Sulavi , sed laŭ tute alia tipo. Lia grandeco staris ĉe la limo de normaleco, fakte. Impresis, kvazaŭ io patologia okazis en lia hormona sistemo, kaj li apenaŭ ne fariĝis giganto cirke montrinda. La korpo de Sulavi  sugestis efikecon: oni sentis ĝin fleksebla, rapidmova, kapabla fulmsendi pugnon al celata makzelo, dum la figuro de Oskaro Kolombét  elvokis al Jano monstran idon de buldozo kaj buldogino preta sen multaj skrupuloj surtreti vin plata. Sed en liaj etaj okuloj inteligento brilis.

Fakte, la plej rimarkinda kvalito de Kolombét  estis lia inteligenteco. Tiu restis viva kaj vigla, post kiam multaj el liaj plej ŝatindaj trajtoj iom post iom malakutiĝis. Li komencis en la kariero ĵurnalista kun la entuziasmo de juna idealisto; tiutempe li taksis plej alte ol ion ajn honestecon kaj sincerecon, kiuj ĉe li ofte manifestiĝis sub iom tro kruda formo. Sed li ne toleris malaltan lokon en hierarkio, nek mizeran salajron, kaj li baldaŭ komprenis, ke tiuj ambicioj ne kongruas kun akra verdiremo. Tiel venis unua kompromiso kun liaj principoj, poste dua, sekvata de tria, ĝis iutage li morale demisiis. Li pli malpli komplete rezignis siajn idealojn, kaj fariĝis cinika. Li emis limigi siajn strebojn al ĝuado, jen de la bonaj ofertaĵoj de l’ vivo – kaj same frandemo kiel seksaj plezuroj invadis pli kaj pli la terenon de liaj priokupoj – jen de la sento regi: estri sian dungitaron estis por li fonto de preskaŭ fizika ĝuo, kaj ankaŭ el la manipulado de la publikopinio li ĉerpis la volupton de bongusta potenco. Ne ofte li profundiĝis en si, sed kiam tio de tempo al tempo okazis, li trovis en tiu memrigardo nur motivojn naŭzi sin. Kio finfine pruvis, ke la funda idealismo ne tiel komplete forputris, kiel li mem inklinus pensi.

Ili veturis senvorte. La gazetestro stiris rapide kaj bone. Ili laŭiris Tjazon direkte al Valmu  tra kamparo okulkaresa, ĝis ili turnis al flanka mallarĝa vojo kaj atingis konstruaĵon impone starantan meze de arte aranĝita parko. Post kelkaj minutoj, ili sidis en plaĉa, ne tre granda, saloneto sendube ĝenerale uzata por kunsidoj de eta komitato.

“Pri Rik Ospaci  vi volas babili, ĉu ne?” Kolombét  demandis per voĉo, kiu pensigis Janon pri la mallaŭta ronko de leono. La detektivo nur kapjesis.

“Kion mi diru?” la alia prononcis preskaŭ grumble, kaj li faris geston kvazaŭ por forpeli neekzistantan muŝon. “Li metis min en neelteneblan pozicion, kaj tion mi ne ŝatis.” Li paŭzis kaj ĝemspiris, kvazaŭ la tuta afero lin ege ĝenus.

“Mi ne estas timema homo,” li diris plu, “sed mi preskaŭ timas, kion mi devas diri al vi. Ne estas en mia intereso kaŝi ĝin, tamen oni povus vidi en ĝi perfektan motivon por krimo.”

Jano streĉis la atenton, sed restis silenta.

“ Rik Ospaci  estis unu el miaj plej bonaj ĵurnalistoj, kiel vi certe scias. Li faris tre interesajn enketojn. Li aperis al la publiko kiel justulo, speco de heroo, kiu ne hezitas diri la veron pri potenculoj, riveli maljustaĵojn, agi sociame. Por li, ĵurnalismo estis grava socia respondeco, kiun li prenis tre serioze. Ĉu vi konsentas?”

“Jes. Mi memoras kelkajn el liaj artikolserioj, ekz-e pri la malliberejoj, aŭ pri psikiatrio. Ili estis tre interesaj, sed certe al multaj ne plaĉis.”

“Prave. Li estis valoro por la gazeto. Ni ŝuldas al li kreskon de la eldonnombro. Tial estas domaĝe...” Li eksilentis, kaj liaj grasaj vizaĝmuskoloj streĉiĝis kaj malstreĉiĝis buldoge.

“...ke vi devis lin maldungi,” Karal  frazfinis.

“Jes. Se vi memoras, la unua enketo pri eksterteranoj estis simpla sintezo de tio, kion multaj homoj asertis. Li prezentis la opinion de parto el la loĝantaro kun faktoj pensostimulaj. Oni sentis, ke li simpatias al tiuj ideoj, sed nenion pli. Poste, kiam li presigis la raporton pri sia propra sperto, la malfacilaĵoj komenciĝis.”

“Kiuj malfacilaĵoj?”

“Kun mia administra konsilantaro. Tiuj homoj furiozis. Ili diris, ke Ospaci  ekspluatas sian popularecon por igi sin eĉ pli fama kaj semi en la mensojn danĝerajn ideojn. Ili petis min ne plu allasi artikolojn pri la persona ‘sperto’ de s-ro Ospaci . Kiam ĉi-lasta verkis plian tekston pri ĝi, mi postulis redukton, forstrekon de multaj diraĵoj, kaj kompletan ellason de ĉio, kio odoris je ‘persona atesto’. Estis lia vico furiozi.”

“Kion vi faris?”

“Kion mi povis fari? Mi provis pledi ĉe la administra konsilantaro, sed ties membroj ekscitiĝis kaj incitiĝis, kaj ne volis cedi. Mi diris al ili, ke se ili insistas, nia eldonnombro falos, ke la publiko subtenos Ospaci n, ke se li volus fondi rivalan gazeton, ĝi prenus de ni grandan parton de nia legantaro. Neniu argumento trafis. Ili diris: ‘Aŭ s-ro Ospaci  ĉesos aperigi siajn artikolojn pri eksterteranoj, aŭ vi maldungos lin’. Ili volis, ke la gazeto restu prestiĝa kaj bone konsiderata ankaŭ en sciencaj, intelektaj medioj. Mi provis montri al ili, ke Ospaci  estis ĉiam tre rigora en sia argumentado, sed ili ne konsentis. Ili preskaŭ eksigis min, ĉar mi lin tro varme defendis.”

“Kial vi defendis lin tiel varme?” Karal  demandis, pensante pri la ĉantaĝdosiero, kiun Ospaci  kompilis pri sia estro.

“Mi jam diris al vi: li estis unu el niaj plej bonaj. Ne. Li estis la plej bona el nia tuta opo.”

“Kaj kiel li reagis, kiam vi klarigis al li la decidojn de via konsilantaro?”

Refoje Oskaro Kolombét  faris per la makzelo maĉajn movojn, kiuj kuntiris liajn trajtojn kun plej stranga efekto.

“Li estis treege malkontenta. Li min minacis. Li diris, ke kadre de liaj laboroj por nia gazeto, li havis la okazon kolekti multajn informojn pri multaj personoj, inkluzive de mi, informojn, kiujn li povus diskonigi, se mi montriĝus malagrabla.”

“Ĉu vi lin kredis?”

“Ho jes. Mi konis la ulon. Tio ne mirigis min. Mi komence diris al li, ke li blufas, nur por vidi, ĉu li parolas serioze. Sed li diris al mi kelkajn aferojn, kiuj efektive ege malutilus al mi, se ili iĝus konataj.”

“Mi komprenas.”

“Kion mi povis fari? La dilemo esti jena: se mi ne maldungos lin, mi perdos mian direktoran postenon, kaj mi ne povus riski trovi min senlabora ĝuste nun, miaaĝe; aliflanke, se mi eksigos lin, li rivelos pri mi aferojn, kiuj ĉiaokaze devigos min demisii... Mi konfesas, ke lia morto estis por mi nekredeble bonvena.”

“Mi dankas kaj gratulas pri via sincereco.”

“Estas laŭ mia intereso, kiel mi jam diris. Certe Rik  havis dosieron pri mi, kaj vi nepre trovos ĝin. Vi facile scios la faktojn pri lia maldungo pridemandante la gazetan personaron. Ni gajnas tempon, se mi jam ĉion rakontas al vi.”

“Tamen mi dankas. Vi faciligas mian laboron. Diru: kie vi estis en la nokto de la 19-a al la 20-a de aprilo?”

Oskaro Kolombét  faris grimacon.

“Ne estas agrable senti sin efektive suspektata, eĉ se racie oni komprenas la aferon, kaj antaŭvidis, ke tia demando necesos.” Li foliumis agendon.

“Mi faris nenion specialan,” li plu diris. “Mi laboris en la gazeta domo. La 19-an mi iris al teatro kun mia edzino – Peer Gynt . Je noktomezo mi estis hejme. Mi ludis iom violonĉelon, sed mi sentis min laca, kaj baldaŭ enlitiĝis. Mia edzino povos konfirmi, se vi nomas tion konfirmon. Mia kazo ne aperas tre brile favora al mi, ĉu?”

“Se vi faris nenion neleĝan, vi nenion riskas. Ni ne akuzas senpruve. Ĉi-stadie ni nur kolektas informojn, sen antaŭjuĝo.” Karal  diris tion per neŭtra voĉo ne-sinengaĝa, sed li interne pensis: “Kaj krome via amdonantino enamiĝis al Rik Ospaci , se la informo de Joĉjo estas korekta. Duoblan motivon vi do havas.” Sed tiun fakton li decidis ne mencii.

13

“ Ĝoja ! Vi! Dum jarcentoj mi ne vidis vin!”

“ Monika ! Kia surprizo! Kio fariĝas el vi?”

La edzino de Jano Karal  kaj ŝia kunstudintino obstrukcis la krucvojon meze de la superbazaro, kie multaj homoj – ĉefe virinoj – puŝadis sian ĉareton de sekcio al sekcio, haltante tie kaj ĉi tie, farante jen kaj jen hezitan dancon, kvazaŭ abeloj flugantaj de floro al floro por elekti la plej taŭgan nektaron.

“Venu flanken,” la amikino diris, “ni ĝenas la pason”, kaj ambaŭ stiris sian ĉareton al pli trankvila angulo.

“Kiel fartas la revuo?” Ĝoja  demandis.

“Bone, dankon, kvankam estus pli plaĉe, se vi kelkfoje sendus al ni artikolon.”

“Artikolon, artikolon... Jam de post la universitato mi neniam plu faris esploron. Pri kio mi povus verki?”

“Multbuŝa famo rakontis al mi, ke vi sekvas de proksime plej diversajn krim-aferojn, kun via edzo. Kial ne pri tio?”

“Ne, ne. Mi ne ŝatas verki, kaj mi ne sentas min kompetenta. Krome, via revuo malofte pritraktas krimologion.”

“Efektive. Sed renkonti vin donas al mi ideon: mi proponos tiun temon al la venonta redakta komitato.”

“Ĉu baldaŭ aperos unu el la unutemaj numeroj? Tiujn mi tre ŝatas. Mi trovas ilin tre stimulaj por la menso.”

“Jes, ni pretigas numeron pri la psikologio de arto. Arta kreado, ktp. Sed ni ankoraŭ ne sukcesis rikolti sufiĉe da materialo por plenigi tutan numeron. Ĉu vi ne havas kaŝitan artistan talenton, kiun mi povus analizi? Aŭ ĉu la arto solvi krimajn misterojn... Ne, tion ni konservu por la sekvanta unutema numero. Sed se vi konas iun, kiu povus kontribui, memoru min!”

“Mi ne forgesos, sed ne kalkulu je ĝi, ĉar kun artismaj medioj mi tute ne rilatas.”

“Aŭskultu, Ĝoja , mi bedaŭrinde ne havas tempon nun, sed ni nepre devas revidi unu la alian. Mi telefonos al vi. Ĉu vi promesas, ke vi vizitos min?” Kaj ŝi ekstiris la ĉareton for.

Nur post kiam ŝi malaperis Ĝoja  havis la ideon.

*

“ Izabela ?”

“Jes,” respondis la agrabla voĉo en la telefonon.

“Parolas Ĝoja   Karal . Ne diru al mia edzo.”

“Konsentite. Kial la mistero?”

“Nu, mi havas ideon, sed mi preferus, ke estu kompleta surprizo por li.”

“Kiel mi povas helpi?” demandis la referencistino/dokumentistino de la valĉefa ĉefpolicejo.

“Mi ĵus ricevis taŭgan pretekston por enketi pri tiu pentristo, kiu havas izolitan dometon ĉe Rafunja . Mi ne scias, ĉu li gravas por la enketo, sed nun, kiam mi havas pretekston, estus stulte ne uzi ĝin, ĉu ne? Sed mi ne scias, kiun aliri por informiĝi pri li. Eble mi vizitos lin mem, sed unue mi ŝatus kolekti sciojn pri li ĉe iu alia. Kiun vi sugestus?”

“Lasu min serĉi. Mi revokos vin post kelka tempo. Ĉu bone?”

“Kompreneble, dankon, Izabela . Kaj, mi petas vin, mutu pri tio al Jano!”

*

“ Ĝoja ? Izabela  ĉi tie. Ne estas ia ebleco heziti. Ŝi nomiĝas Laŭra Pergame . Pentra recenzistino. Estas ŝi, kiu konigis al la mondo la valoron de la verkoj de via pentristo Gido Verstrata. Ŝi verkis libron pri li. Videble ŝi estas unu el liaj malmultaj intimaj amikinoj. Ŝi...”

“Ne diru plu, sufiĉas, mi kuras intervjui ŝin. Dankegon, Izabela !”

“Ej! Ne forkuru sen scii la adreson. Ĉu vi havas ion por noti?”

*

“Kiam mi estis dudekjara, tia sinteno min impresus”, Ĝoja  pensis eksidante en la luksa salono de s-ino Pergame .

Tiu bela, altkreska virino kun la rigidaj nigraj haroj kaj la bluaj okuloj sin tenis reĝine. Ŝi rigardis, kvazaŭ ŝia kunparolantino estus mizera insekto, kaj al ŝia tono, kiam ŝi parolis, komplete mankis spontaneco. La okulojn Ĝoja  trovis kalkulemaj, inteligentaj, sed ponarde malvarmaj. Ŝi surhavis blu-grizan tajlorkostumon ekstreme, sed diskrete, elegantan, kies koston viro ne imagus, sed kiun Ĝoja  tuj klasis inter la plej altprezajn.

“Mi intencas viziti s-ron Verstratan,” Ĝoja  klarigis, “sed antaŭe mi tre ŝatus babili pri li kun vi. Vi ja konigis al la mondo lian arton, kaj...”

“Babili ne ŝajnas al mi tre taŭga vorto,” la alia diris malestime. “Granda artisto ne estas temo kiel la veterprognozo aŭ la lasta filmo multmiliondolara.”

“Nu, kiel vi volas. Helpu min lin koni, lin kompreni, se vi bonvolos. Mi estus tre danka,” Ĝoja  diris senemocie.

“Lin kompreni! Kaj vi verkas por psikologia revuo? Oni vere dungas iun ajn niaepoke, por ia ajn laboro. Lin kompreni! Artiston oni ne povas kompreni, sinjorino, nur ami aŭ malami, adori aŭ abomeni... Kiel oni povus pretendi kompreni personecon tiel kompleksan?”

“Vi tamen povas helpi min iom scii, kiel li vivas, kiel li konsideras la pentroarton, ĉu estas aŭ ne konstanteco en lia inspiro...”

“Hm! Eventuale.”

“Ĉu li ĉiam vivas en tiu stranga kabano surmonte?”

“Ne. Li pasigas tie nur kelkajn monatojn ĉiujare. Tio efektive estas, kiam li havas inspiron. Li povas pentri nur tie. Se li sentas inspiron, li iras al sia kabano kaj pentras. Tie li estas certa, ke neniu ĝenos lin, interrompos lian laboron.” Ŝi rigardis Ĝoja n serpente. “Aŭ venos lin intervjui.”

“Kaj kie li vivas la reston de la tempo?”

“Tie kaj tie ĉi. Li havas domon en Kastelomara, kie li ofte restadas. Sed ofte ankaŭ li iras al hotelo. Ekzemple, feliĉe por li, kiam okazis tiu tuta skandalo, ĉar iu havis la strangan ideon mortfali tie supre, li estis en Akvoviva . Mi scias, ĉar ankaŭ mi tie lin renkontis hazarde. Feliĉe, ke li ne havis inspiron tiutempe, ĉar se li estus en Rafunja , ĉu vi imagas? Ĵurnalistoj, policanoj, scivoluloj... Neniu lasus lin labori trankvile.”

“Li devas esti riĉa por havi domon en Kastelomara kaj restadi en Akvoviva  hotele, ĉu ne?”

“Jes, li estas riĉa. Kompreneble li estas riĉa. Lia arto alportas al li multe da mono. Oni ŝatas liajn pentraĵojn kaj proponas sumegojn por ili. Bedaŭrinde!”

“Kial bedaŭrinde?”

Ŝi refoje rigardis Ĝoja n kvazaŭ malbonodoran bestaĉon.

“Ĉar tiuj, kiuj aĉetas liajn ĉefverkojn, ilin ne ĝuas,” ŝi respondis, “ili ne komprenas ilin, ili aĉetas nur investe. Ne ĉiuj, feliĉe, sed mi timas, ke plimulto.”

“Ĉu vere?”

“Ho jes. Eble estas mia kulpo. Estas mi, kiu konigis lin al la publiko.”

“Efektive, vi estas tre fama, admirata kaj estimata artfakulino, kaj viaj artikoloj pri li signis por li komencon de nova epoko, ĉu ne?”

Ĝoja  amuziĝis konstatante, kiom videble la flataj vortoj plezurigis ŝian kunparolantinon. Kiel infanaj plenkreskuloj ofte estas!

“Jes, li estis tute nekonata. Mi antaŭlonge konigis lin al la artaj medioj, sed ĉi tie en Sanktavalo neniu interesiĝis pri li. Nur antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi verkis indignan artikolon, en kiu mi diris, ke neniu respektas tiun grandan artiston ĉi tie, kaj jen la emiro de Ajn-Muĥra  dediĉas duonmilionon al unu el liaj komponaĵoj, verŝajne por ĝin meti en sian kelon, ĉar lin interesas nur la investo, ne la arta aspekto, subite multaj sanktavalanoj malkovris, ke meritas atenton tiu loka pentristo, kiun ili ĝis tiam ignoris!”

“Tiuepoke li aranĝis ekspozicion, ĉu ne?”

“Jes, tiun iniciatis mi.”

“Kaj nun li famiĝis en Sanktavalo. Dank’ al vi.”

Ŝi ridetis memplaĉe.

“Jes, dank’ al mi. Li iĝis fama en Sanktavalo, kiel ankaŭ dank’ al mi li iĝis fama en la tuta mondo. Mi verkis multajn artikolojn pri li en multaj lingvoj por multaj fakaj revuoj. Sed bedaŭrinde tiu famiĝo kaŭzis altigon de la prezoj. Kiam li foje eksciis, ke pentraĵon, kiun li vendis je minimuma prezo, iu revendis eksterlande je prezo centobla – ĉu vi aŭdas min? centobla – tiam li furiozis kaj mem ekvendis je similaj prezoj.”

“Terure!”

“Jes. Komence, mi tre ĝojis. Mi pensis, ke finfine oni rekonas la valoron de lia talento. Kiom mi eraris! Kelkaj artkonantoj efektive komprenis tiun valoron, sed ili ne povis aĉeti. La aliaj vidis nur, ke de jaro al jaro la prezoj de liaj verkoj altiĝas, kaj ili aĉetis investe! Kia dekadenca epoko!”

“Naŭze!”

Ŝi kontemplis Ĝoja n minuteton kvazaŭ mirante, ke tia mizera insekto kapablas havi civilizitajn sentojn. “Naŭze,” ŝi eĥis, “naŭze estas, efektive.”

Ĝoja  sentis, ke ŝi ŝtupis iom supren sur la estimskalo de la eleganta snobulino. Necesis profiti de tiu taŭga pozicio, verŝajne ne daŭronta.

“Ĉu vi opinias, ke li konsentus akcepti min kaj respondi al kelkaj demandoj por nia revuo?” ŝi prononcis, kaj bum!, tuj evidentis al ŝi, ke ŝi refalis sub nulon.

“Mia kara,” la alia respondis kun ege afekta elparolo, “kiam li estas en sia kabano, li laboras. Li pentras. Li verkas. Ĉu decus interrompi artiston, dum la krea febro lin tenas? Ne, ne. Vi havas eĉ ne ŝanceton. Li forpelas kolere ĉian vizitanton.” Kaj ŝi aldonis post paŭzo, kvazaŭ lastan ŝtonon por forkurigi la hundaĉon pli rapide: “Eĉ psikoĵurnalistojn.”

Antaŭ momento Ĝoja  faris demandon, ĉar ŝi havis la impreson, ke la artfakulino ŝin iom pli akceptas; nun ŝi prezentis demandon pro mala kaŭzo: ŝi sentis sin tiel neniigita en la juĝo de la alia, ke ŝi povis diri plej strangajn aferojn, Laŭra Pergame  ne plu miros.

“Kion li opinias pri tiuj eksterteranoj?” ŝi demandis.

Kontraŭ ĉia probableco, la virino prenis la demandon tute serioze:

“Fakte, li firme kredas, ke ili alteriĝas sur la rafunja ebenaĵo. Mi scias, ĉar li pentris unu el iliaj kosmoŝipoj. Mi foje miris pri pentraĵo, kiun mi vidis ĉe li, kaj kiu tute malsimilis lian kutiman manieron. Li diris al mi: ‘En tia maŝino ili traflugas la spacon’, kaj mi tiam eksciis, ke li ilin vidis. Mia opinio ŝanĝiĝis tiutage. Antaŭe mi trovis tion freneza, sed kiam mi vidis, ke tia geniulo, kiu kun mi ĉiam sinceras (li konsideras, ke li havas grandan dankŝuldon al mi, ĉar pro mi li iĝis riĉa)... ke tia geniulo ne havas dubon pri ilia alveno, mi sciis, ke mi eraris antaŭe.”

“Sed ĉu artisto ne havas precize tian rigardon al la mondo, ke pli ol iu alia li kapablas kredi je fantaziaĵoj?”

Ŝi direktis al Ĝoja  la ponardon de siaj okuloj, sed videble ŝi kaŝe koleris pri tio, ke ŝiaj jupiteraj rigardoj Ĝoja n tute ne impresas.

“Ĉar por vi, kiu volas verki artikolojn pri la psikologio de arta kreado, artisto estas frenezulo, ĉu ne? Haluciniĝas, plej certe?” Ŝia voĉo sarkasme acidis. Ŝi aldonis, sible:

“Mi pensas, ke ne valoras daŭrigi ĉi tiun konversacion, sinjorino, mi ne havas tempon por perdi kun personoj, kiuj videble nenion komprenas pri arto.” Kaj ŝi stariĝis rigide, kun superula rigardo al Ĝoja .

Pro la nura plezuro montri, ke tia sinteno ne imponas al ŝi, Ĝoja  restis side dum minuteto, kvankam ŝia gastigantino – se oni povas uzi tian vorton – okule ordonis al ŝi levi sin. Kiam Ĝoja  fine ekstaris, ŝi turnis al Laŭra Pergame  radian rideton, kiu konstateble ne plaĉis.

“Havu bonan tagon,” ŝi diris. “Mi tre dankas pri via afabla kaj informa akcepto.” Kaj kun reĝina digno ŝi eliris.

14

“Al patrokuzidoj povas manki takto”, pensis Joĉjo, furioza, ke Stefano ne foriras, kaj sopiranta al plaĉa ge-soleco.

“Al patrokuzidoj povas manki gusto”, pensis Stefano, rigardante la kompaktan virinon, kiu vekas en la joĉja koro tiom da fervór  kaj favór .

“Al junuloj povas manki takto...”, pensis Lizabeta , kiu ne ŝatis la videblan deziron de Stefano elpumpi el ŝi ĉion eĉ plej privatan pri ŝia antaŭa rilato kun Rik .

“...kaj gusto”, ŝi plu pensis, sin demandante, kial afabla kaj kara junulo kiel Joĉjo asociiĝis kun tia sentaŭgulo kiel ĉi tiu knabo, kiu opinias sin pravigita ludi esplorjuĝiston.

“Kiel vi konatiĝis kun Ospaci ?” demandis Stefano, kiu decidis tiri el ŝi kiom eble plej multe da sciindaj detaloj (el homo, kiu persone konis la viktimon, oni elpremu la tutan informan sukon, ĉu ne?).

“Mi aŭdis lin ĉe la radio, foje,” ŝi respondis, “kaj ŝajnis al mi, ke la intervjuanto ne estas justa. Tiu parolis kun aŭdebla malestimo. Mi ne ŝatas homojn kun antaŭjuĝoj, kiel tiu radioparolanto. Kiel li povus scii, ĉu eksterteranoj venis aŭ ne? Kontraste, Rik  aperis al mi sincera.”

“Multaj homoj aperas sinceraj, kiam ili mensogas,” diris Stefano incite.

“Ne al mi,” ŝi emfaze prononcis. “Mia tuta sekretaria kariero...” Ŝi paŭzis, rimarkante la maljunigan efikon de tiu esprimo.“...kvankam vere ne tre longa, tamen komplete disvolviĝis en jurista medio. Antaŭ ol ĉe la nuna notario mi oficis ĉe advokato. En similaj oficejoj oni vidas multajn mensogantojn, kaj lernas ilin distingi. Sed ke Rik  estas sincera, mi ne konkludis tuj. Tiun unuan impreson mi volis kontroli. Mi do iris al unu el liaj prelegoj...” Ŝi haltis denove.

“Kaj tie vi vin demandis, ĉu li ne estas simple bonega aktoro, ĉu ne?, mia kara” Joĉjo intervenis.

“Tute ĝuste, karulo, tute ĝuste,” ŝi aprobis direktante al li mielajn okulojn. “Tiu penso min trafis, kaj mi decidis, ke por fari al mi fidindan opinion, mi devas paroli kun li vizaĝ-al-vizaĝe. Sekve, post unu el liaj paroladoj, mi iris diskuti kun li. Tiel ni konatiĝis.”

“Kaj ĉu via opinio ŝanĝiĝis?” scivolis Stefano.

“Ne. Ju pli mi konis lin, des pli sincera mi lin trovis.”

“Devis esti por vi ega ŝoko, kiam vi eksciis pri lia morto!”

“Kompreneble, kvankam, ial, ĝi ne tute surprizis min. Ekde kiam mi ekkonis Rik on, mi sentis ion neordinaran en li, ion, kio povus voki krimon. Estas malfacile precizigi. Eble li estis tro kuraĝa. Ĉu vi memoras, kiam li estis ĵurnalisto, kiom da veraĵoj li publikigis, kiuj ne plaĉis al la koncernatoj? Kaj ankaŭ rilate al la elkosmanoj li montris la saman kuraĝon, la saman kapablon riski la vivon, por ke la socio fartu pli bone.”

“Ĉu vi trovis lin aŭdaca en siaj rilatoj kun tiuj... kun tiuj estaĵoj?”

“Jes. Miaopinie li ne sufiĉe atentis la riskojn. Mi tion diris al li. Li rigardis tiujn estaĵojn nepre bonaj. Mi neniam sentis la saman konfidon. Kelkaj aferoj, kiujn li rakontis pri ili, al mi efikis terure.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Ekzemple, ilia povo penetri nian vivon estas multe pli granda ol ni imagas...”

“Kion vi volas diri?” Joĉjo demandis.

“Mi ne povus rakonti, ĉar kiam Rik  klarigis al mi, li uzis fakajn vortojn super mia klerecnivelo. Sed li klarigis al mi ilian sistemon informiĝi tre precize pri unu el ni. Li ricevis de ili tre interesajn informojn pri tiu s-ro Kolombét , kiu estris la gazeton, kie li laboris. Rik  trovis tion amuza, sed al mi ĝi aspektis horore.”

Joĉjo okulis al la horloĝo, kaj direktis al Stefano rigardon signifoplenan, sed ne komprenatan de la juna kvazaŭ-detektivo. Lizabeta  siaflanke komprenis.

“Ho, kiel malfrue jam estas!” ŝi ekkriis. “Pardonu min, mi nun devas foriri.” Ŝi stariĝis kaj okulumis al Joĉjo. Stefano sentis, ke estus senutile longigi la kunsidon. Ankaŭ li adiaŭis kaj foriris, sin demandante, kion onklo Karal  opinios pri tiuj novaj detaloj. Tamen, io igis lin sin senti nekomforte. Funde de la cerbo kaŝludis kun li la ideo, ke ial Lizabeta  moke, ruze, prifriponis lin.

*

“Jen. Mi rakontis al vi ĉion,” Jano diris al Ĝoja  kaj Stefano, dum ili finis la bongustan vespermanĝon.

“Mi iras fari kafon,” Ĝoja  anoncis, aldonante: “kaj poste mi faros mian  raporton.”

“Pri kio?” la nevo demandis.

“Pri la gepatroj,” sonis ŝia voĉo el la tuj-apuda kuirejo.

Multajn altrangulojn en la polico tia kunveno surprizus, sed ĝi estis preskaŭ rutinaĵo en la enketoj de Jano Karal . La viro, kiu staris tuj super Jano en la polica hierarkio – leŭtenanto Remon  – sciis, ke Karal  ĉiam raportas pri sia laboro al la edzino, kaj, kvankam tia familia interkonsiliĝo kontraŭas la regularon, li aprobis ĝin pro la simpla fakto, ke ĝi plej ofte montriĝis mirige efika. Ĝoja  ja, kun psikologia trejniĝo, kiu – maloftaĵo – ne detruis ŝian naturan pripsikan intuon, sed ĝin akrigis, sciis kvazaŭ facilanime paroligi la homojn kaj milde konduki ilin al senpeziga transdono de siaj sekretoj. Krome, oni povis fidi, ke ŝi neniam perfidos polican konfidencon. Iom post iom, ankaŭ Stefano aldoniĝis al la paro. Pri tio Remon  estis iom pli duba (kaj Karal  neniam konfesis, kiagrade la nevo lin helpis en tiu aŭ alia enketo), sed li trovis la junulon tiel ŝatinda, ke li tamen preferis ne starigi al si demandojn pri lia kunlaboro: tiel li ne riskis atingi malplaĉajn respondojn.

“Jen la kafo!” alvenante ekkriis la edzino/onklino per la ĝoja voĉo, kiu vere pravigis ŝian nomon.

“Pri la gepatroj de Rik  vi nun raportos, ĉu ne?” demandis Stefano.

“Jes. Eble tiuj informoj utilos al nenio,” ŝi respondis. “Tamen ĉiam estas bone scii kiel eble plej multe pri la viktimo, ĉu ne? Mi do vizitis la gepatrojn. Ili prezentas ne tre simpatian paron. La patro estas submastro en paperfabriko, viro preskaŭ 60-jara. Li aperas ĉiam grumbla. Ŝajnas, ke liaopinie lia filo estas monstro, kiun li neniam komprenis nek akceptis, kvazaŭ li dirus: ‘estas nekredeble, ke tian strangan idon produktis mi’. Li diris, ke ekde la naskiĝo lia filo aperis al li eksternormala, kio al li tute ne plaĉis.”

“Kaj kio pri la patrino?”

“La patrino montriĝis al mi obeema virino, inklina ĉiam submeti sin. Ŝi parolis pri la filo kun tremo en la voĉo. Ŝi rigardis lin plej inteligenta, brila, bona knabo. Mi pensas, ke tiu malsimila sinteno de la gepatroj koncerne la filon signas profundan malakordon inter ili. Sed ŝi vere amis kaj admiris sian filon. Por ŝi, li estis antaŭ ĉio la kuraĝa ĵurnalisto, kiu ne hezitis ataki komojn potencajn, se lia konscienco tion diktis.”

“Ĉu ili kredas je la eksterteranoj?”

“La patro ne, la patrino jes. Por li estas unu plua frenezaĵo, por ŝi pruvo pri tio, ke eĉ malproksime en la steloj oni agnoskis lian valoron.”

“Ĉu li havis gefratojn?”

“Ne. Li estis ilia sola infano.”

“Bone. Dankon, Ĝoja ,” Karal  diris kun la tono de prezidanto. “Nun mi ŝatus, ke ni revuu ĉiujn sciaĵojn, kiuj povas helpi nin meti ordon en ĉi tiun misteran enigmon.”

“Mistera enigmo! Kiajn belajn esprimojn vi trovas, Kara-Karal ! Kvankam iuj sendube preferus: enigma mistero,” amikmoke komentis la nevo. Sed tuj li serioziĝis. “Kiujn materiajn trovaĵojn ni havas?” li demandis.

Karal  ĝemspiris respondante:

“Bedaŭrinde preskaŭ neniun. Estas la aŭtospuroj, kiujn mi trovis tie supre. Sed ni havas neniun rimedon scii, kiam ili tie stampiĝis. La vetero estis seka dum tuta semajno. La veturiloj iris tien post la forta pluvo de la 17-a, ne tuj, ĉar se jes, la pneŭmatikaj spuroj estus iom malsamaj, videble la koto jam komencis sekiĝeti, sed mi ne povas diri kiam. Unu el la veturiloj estis la aŭto de Rik Ospaci , kiun ni retrovis malsupre, en Malpaz . Pri la alia ni scias nenion, krom ke ĝi iris tien post la 17-a de aprilo. Al kiu ĝi apartenas, ni ankoraŭ ne trovis. Ni komparis la muldaĵojn kun la pneŭmatikoj de la aŭtoj de ĉiuj personoj, kiujn ni konsideris ĝis nun, sed senrezulte.”

“Ĉu vi havas esperon trovi?” Ĝoja  demandis.

“Honeste, ne. Estas tute ordinara pneŭmatiko – unu el la Firestone -serioj – kaj miloj da similaj ekzistas. La muldaĵo kompreneble rivelas trajtojn, kiuj ebligus identigon, sed kie serĉi? Ni provis pridemandi la loĝantojn plej proksimajn al la loko, de kie la vojo supreniras al Rafunja , sed ili ne estis atentintaj. De tempo al tempo aŭtomobiloj pasas, sed se ne estas io speciala por altiri ilian atenton, kial ili zorgus?”

“Tamen la polico nun certe scias, kiam Rik  mortis, ĉu ne?” Stefano diris.

“Espereble jes, kvankam niaj ideoj ne estas tute firmaj. La polica kuracisto, kiu faris la nekropsion, taksas, ke la morto okazis la 19-an aŭ la 20-an de aprilo, plej verŝajne en la nokto lundmarda, sed pli precize li ne povas diri. La stomako de Rik  estis malplena, sed ĉar ni ne scias, kiam okazis lia lasta manĝo, tio eĉ ne helpas elimini iun tempospacon. Juĝi laŭ la stato de la korpo ne estas facile post kelkaj tagoj, des pli ĉar ni tute ne scias, kia estis la aera temperaturo tie supre dum la koncerna periodo. Mikroklimato tre varias tiuloke, kaj kvankam oni povas taksi laŭ la aliaj meteologiaj donitaĵoj, tamen restas divenado sen la vera certeco, kiun ni bezonus.”

“Ĉu vere vi ne havas pli precizajn metodojn?” miris la nevo.

“Ne,” la policano respondis. “Eble en Usono aŭ aliloke ili havas, sed ne ni. Feliĉe, komparante tiujn konkludojn kun la horloĝ-indikoj, ni atingas ion relative probablan. La brakhorloĝo de Rik  kompreneble frakasiĝis, kiam li fale battrafis la rokojn. Ĝi montris kiel daton la 20-an kaj kiel horon la 01:49. Ni esperu, ke ĝi estis sufiĉe akurata, kaj ke neniu intence fuŝis ĝin.”

“Mi supozas,” Ĝoja  intervenis, “ke en ĉi tia elektada periodo, la estro de nova partio havis tutan programon: li certe devis prelegi, rendevui, kunveni...”

“Ankaŭ ĉi-rilate ni estas malfeliĉaj,” Karal  plendis. “Post la kunveno de la 19-a, kiun ni ĉiuj ĉeestis, kaj post kiu vi, Stefano, iris al kafejo kun grupeto, kiu inkluzivis Ospaci n, li antaŭvidis tri tagojn da ripozo, ĉar li sentis sin treege laca pro la streĉa vivo de la antaŭaj semajnoj. Estis proksimume meze de la politika kampanjo, ĉu ne? Li diris al siaj kunlaborantoj, ke li havas rendevuon kun la kosmanoj, kaj ke dum tri tagoj oni ne ĝenu lin: li volas ripozi, kaj ankaŭ en plena trankvileco verki la tekston de nova broŝuro. Tio kaŭzis, ke oni trovis lin tiel malfrue. Neniu zorgis pri lia malapero.”

“Kiu lin trovis?” demandis la edzino.

“Arbargardisto, aŭ pli ĝuste lia hundo. Se ne okazus, ke li vizitis ĝuste tiun lokon, Rik Ospaci  povus kuŝi tie multe pli longe, kvankam ni sendube komencus lin serĉi jam en la sekvantaj tagoj.”

“Ĉu vi ricevis konfirmon de la alibioj?”.

“Jes, aŭ ne. Ni havas kelkajn konfirmojn pri la vespero. Sed ĉiu el la suspekteblaj povis veturi Rafunja n kaj reveni hejmen. Ĉiu el ili estis ĉi tie en Valĉefa  tiutempe kaj ĉiu dormis siadome dum la koncerna nokto.”

“Unu ne estis en Valĉefa ,” Ĝoja  rimarkigis. “La pentristo Gido Verstrata feriis en Akvoviva  tiuperiode.”

“Prave, sed tio eliminas nur unu personon.”

“Restas do kiuj?” Stefano demandis. “Ni listigu ilin.”

“Bedaŭrinde,” diris Karal , “ni povas listigi nur tiujn, kiujn ni konas.”

“Onklo, onklo,” la junulo ekkriis, “kia genia rimarko! Vi meritus katedron en universitato pro tiu profunda penso!”

“Ĉesu sarkasmi, idioto...”

“La idioto ne estas mi.”

“Sufiĉe, mi petas. Mi volas diri ion vere gravan. Ni scias, ke Rik Ospaci  ĉantaĝis, sed ni ne scias kiaamplekse. Ni trovis en lia apartamento fingrospurojn, kies posedantojn ni serĉas, sed ne trovis. Eble ili signifas nenion, ĉar tiajn fingropremojn oni ne povas dati. Sed eble la murdinto iris al la apartamento kaj forprenis akuzajn ĉantaĝ-uzeblajn paperojn. Krome, eble Rik  havis ie dokumentojn, kiujn ni ankoraŭ ne trovis, kiel li asertas en sia letero al Kolombét . Se li ĉantaĝis multajn personojn, li havas multajn malamikojn, kiuj certe dezirus lin sendi inferen. El tiuj nur du estas al ni konataj: Roberto Sulavi  kaj Oskaro Kolombét .”

“Ĉu estas verŝajne, ke li ĉantaĝis multajn?” prononcis la nevo.

“Kial ne? Ne forgesu, ke dum jaroj li estis ĵurnalisto, kiu indigne rivelis ĉiaspecajn nebelaĵojn el la vivo nialanda. Li havis apartan talenton kaj inklinon por eltrovi kaŝitajn krimojn.”

“Nu, ni esperas, ke ni fine trovos kompletan liston de viktimoj de lia ĉantaĝo. Aŭ eble ia cirkonstanco helpos. Sed ne faru al vi iluziojn. Ne ĉiujn krimulojn ni trovas. Kaj ĉi tiu morto havas multajn karakterizojn de la nesolveblaj.”

“Finfine, ni eĉ ne scias, ĉu entute estas krimo,” Ĝoja  diris trankvile.

“Prave. Povas esti akcidento, eble kaŭzita de halucino, aŭ io simila.”

“Ĉu sinmortigo?” Stefano hipotezis.

“Tion oni ne povas ekskludi, kvankam tiu metodo ŝajnas aparte kruela. La ĉefa argumento kontraŭ memmortigo estas, ke li ne bezonis iri tiel malproksimen por salti de alte morten. Tion li povis fari en la urbo mem aŭ en tuja proksimaĵo. Tamen eble estus eraro atribui al li tre racian konduton.”

“Mi ne konsentas,” sonis la voĉo de Ĝoja . “Li estas multrilate tre racia persono. Por ĉantaĝi, necesas agi racie, kaj ial ŝajnas al mi, ke ĉantaĝisto ne taŭgas en la rolo de sinmortiganto.”

“Fakte,” Jano opiniis, “mi sentas same. Mi diris tion nur por kompleteco. Ke ni frontas al krimo, ŝajnas al mi pli probable. Sed kiun ni rigardu plej verŝajna krimulo, se ni akceptas la ‘murd’-hipotezon?”

“Oskaron Kolombét ,” Stefano respondis. “Li havas duoblan motivon: Rik Ospaci  lin ĉantaĝis, kaj samtempe forprenis de li la amatinon.”

“Ekzakte,” Ĝoja  kapjesis, “kaj tiu ĉantaĝo estis speciale terura. Rik  povis frakasi la karieron de Kolombét , kaj nek la aĝo nek la epoko estas oportunaj por rekomenci novan vivon. La minacoj de Ospaci  certe povus kaŭzi panikon ĉe homo kiel tiu.”

“Ni do havas taŭgan motivon,” Karal  aprobis. “Kion pri fizika ebleco?”

“Ne stariĝas armila problemo ĉi-afere,” diris Stefano. “Puŝi iun de sur la rafunja teraso malsupren ne estas aparte malfacile.”

“Nur necesas rendevui kun li en tia stranga loko,” Ĝoja  komentis. “Sed tiu problemo prezentiĝas por iu ajn. Kiamaniere oni povis tien venigi Ospaci n?”

“Renversu vian frazon kaj la solvo iĝas facila,” Karal  diris. “Se Ospaci  diris al iu: ‘Venu, mi pruvos al vi, ke eksterteranoj nin vizitas. Mi rendevuas kun ili ĉe Rafunja ,’ certe diversaj personoj akceptus iri vidi.”

“Jes, sen ia dubo,” respondis lia edzino. “Ĉu vi havis konfirmon pri la alibio de Kolombét ?”

“La vorto alibio ne havas signifon en ĉi tiu enketo. Oskaro Kolombét  havis la eblecon veturi al Rafunja , se la morto okazis mardon en la fruaj horoj. Li iris spekti Peer Gynt , kaj tiu prezentado finiĝis je la 11-a kaj duono. Oni bezonas maksimume unu horon kaj duono por aŭti de Valĉefa  al Rafunja , kaj kolego Izidoro pridemandis s-inon Kolombét : ŝi ofte malbone dormas kaj kuracisto preskribis al ŝi dormigilon. Ŝi glutis ĝin tiun lundon, kaj tuj ekdormis. Krome, s-ro kaj s-ino Kolombét  kuŝas ĉiu en aparta ĉambro. Li do povis rekonduki la edzinon hejmen post la teatro kaj rapidi al rendevuo kun Ospaci .”

Stefano ĝojvoĉis:

“Ni havas do materian eblecon kaj fortan motivon. Kion ni nun bezonas?”

“Pruvon,” la detektivo diris serioze, “pruvon, ke li ĝin faris, kaj pruvon, ke alia kun taŭga motivo kaj similaj eblecoj ne povas kulpi pri la murdo.”

“Kaj tion ni tute ne havas, male,” daŭrigis lia edzino. “Roberto Sulavi  havis tiom da eblecoj: li ne povas pruvi, ke li estis hejme. Kaj li certe havas motivon.”

“Ĉu tiu motivo estas vere valida?” dube prononcis la junulo. “Se riveliĝus, ke Legantula Plezúr  estas CIA -eldonaĵo, tio eble ne plaĉus al Sulavi , sed ne atingus lin persone. Ne estus lia kulpo, se Rik  tion eksciis. Kaj ĉi-lasta ne ĉantaĝis pri io alia, ĉu?”

“Kiom ni scias, ne,” diris Karal . “Sed tiu rivelo atencus gravajn interesojn de CIA , ĉar Legantula Plezuro  havas eldonojn en pli ol 25 lingvoj, estas legata en la tuta mondo, kaj ofte montriĝis bonega maniero orienti aŭ manipuli la publikopinion. Ĉu la koncerna Agentejo vere hezitus antaŭ ol mortigi tiaokaze, mi ne scias. Krome, se Ospaci  eksciis tion, li eble malkovris ankaŭ aliajn sekretojn, kies publikigon CIA  abomenus.”

“Ni do ne povas ekskludi Sulavi n aŭ eĉ alian CIA -agenton,” Stefano emfazis kun io bedaŭra en la voĉo. “Ĉu ni povas ekskludi lian rivalinon, la virinon kun la murfenda mono?”

“Eblecon ŝi havis,” respondis Ĝoja ,” sed mi min demandas, ĉu ŝi estas fizike sufiĉe forta por puŝi Ospaci n.”

“Estas malfacile diri,” parolis Karal . “Fakte, Ospaci  estis malgranda. Kaj la misproporcio inter la brusto kaj la malfortikaj kruroj eble helpis ŝanceli lin.”

“Sed kiun motivon ŝi havus?” Stefano rimarkigis. “Laŭ la politikaj komentoj, kiuj aperas gazetare, la voĉoj favoraj al Rik  malfortigos nur la porokcidentan koalicion. Rik  do agas favore al KGB , eĉ se tio ne estas lia intenco.”

“Jes,” la policano diris. “Sed ni scias, ke ŝi plurfoje parolis kun Ospaci . Fantazia hipotezo fojfoje min logas: imagu, ke krei la kosmanan partion decidis KGB , ĝuste por malfortigi siajn politikajn malamikojn. Imagu, ke la traktado okazis pere de Veronika  Munzo. Se ŝi aŭ ŝiaj mastroj ne pensis, ke li estas ĉantaĝema, ili prenis sur sin egan riskon. Imagu, ke Ospaci  postulis monon, minacante ke, se oni ĝin ne donos, li rakontos ĉion pri sia partio kaj Veronika  al la kontraŭspiona servo...”

“Efektive,” Stefano diris post profunda spiro, “pro tiuj mondpolitikaj kaŝagadoj, ĉio estas fuŝita, ni ne plu povas rezoni kiel ĉe kutima enketo, ĉar ili disponas multe pli da materiaj rimedoj kaj eble havas malpli da skrupuloj ol ordinara individuo. Estas senesperige. Se al tio vi aldonus, ke Rik Ospaci  havis komplikan aman aŭ seksan vivon...”

“Sed feliĉe tiel ne estas,” respondis Ĝoja , “li verŝajne estis unu el tiuj abstinemuloj ĉiuflankaj: li ne trinkis alkoholaĵojn, ne fumis, ne manĝis viandon kaj ne havis seksan vivon.”

“Ĉu vere?” Al la junulo tio ŝajnis malfacile kredebla.

“Almenaŭ tion diris la gepatroj, kaj, konsentite, neniu pli blindas pri la seksa vivo de juna homo ol ties gepatroj,” Ĝoja  klarigis. “Tamen, laŭ ili li neniam havis amatinon, ne interesiĝas pri la virinoj, ktp. Lia patrino substrekis tion al mi fiere, kvazaŭ ŝi dirus: ‘Admiru, kiel virta mia eta Rik  estas’, kaj la patro diris la samon kun tute alia interpreto, kvazaŭ jene: ‘Vidu, kian nenormalan idon naskis mia edzino. Tridekjara, kaj kompleta ĉastulo!’ Tio lin evidente naŭzis.”

“Sed,” Stefano kritikis, “kiel vi ĵus diris, kion kredas la gepatroj, tio signifas nenion. Krome, li povus esti samseksemulo.”

“Ne,” Karal  intervenis. “La polico kompreneble enketis pri tiuj aspektoj de lia vivo. Kiam iu mortis en suspektaj cirkonstancoj, ni sisteme informiĝas pri la amaferoj. Ni ricevis multajn konfirmojn de tio, kion Ĝoja  ĵus diris. Li neniam havis amatinon, kaj preskaŭ tute certe ne estis samseksema, almenaŭ ne praktikanta. Se li havis sentimentalan aŭ seksan vivon, ĝi estis tute kaŝa, sed plej verŝajne estis nenio. Kamarado lia el la lernejaj jaroj eĉ diris, ke la tutan energion, kiun ordinarulo investas en tiun kampon, li dediĉis antaŭe al sia ĵurnalista agado, nun al la politika.”

“Dankon, dankon,” Stefano diris kun tono esprimanta senpeziĝon. “Tio almenaŭ simpligas la kazon. Sed kiu scias, ĉu li ne fariĝis la am-objekto de inoj el la kosmo, rivalaj inter si...”

“Mankis nur tio,” Karal  ŝajnigis koleron. “Se en nian komplikan suspektaron vi nun enŝovas etajn verdajn estaĵojn el alia mondo, mi perdos la malmulton da prudento, kiu restas al mi.”

“Kaj tamen ili estas faktoro, kiun multaj en la publiko prenas serioze,” Stefano rebatis. “Ekzemple, la barelforma homino, kiun via kuzido Joĉjo amkonkeris, kaj kiu rilatis persone kun Ospaci , rigardas ilin kapablaj je murdo. Se ni volas esti science objektivaj, ni ne rajtas preterlasi tiujn ulojn. Plie, ne forgesu, ke la sola persono, kiu loĝas en tiu malbenita Rafunja -regiono – la pentristo Gido Minesciaskiu – firme kredas je ilia ekzisto.”

“Kredas kaj ne kredas,” Jano respondis. “Li tute ne estas certa. Tion li diris al mi persone.”

“Sed s-ino Pergame , kiu, laŭŝajne, bone konas lin, parolis al mi pri tute firma konvinko,” asertis Ĝoja .

“Mi tre bedaŭrus, se kulpus eksterteranoj,” Stefano komentis. “ Mi havas antaŭjuĝon favoran al ili. Estas simpatie, ĉu ne?, komisii teranon organizi la pacon ĉi-monde. Estus domaĝe, se simpatiaj estaĵoj respondecus pri murda apika faligo.”

“Se malsimpatieco devas esti la kriterio por ricevi la krimulan rolon en ĉi tiu afero, mi scias, kiun mi esperas kulpa,” Ĝoja  sible vortis.

“Ĉu vere?”, “Kiun?” sonis samtempe du voĉoj.

“Tiun s-inon Pergame n, la artfakulinon. Mi provis resti egalanima kaj supraĵe sukcesis, sed fundfunde ŝi vekis miajn plej sovaĝajn venĝ-instinktojn: mi plezure kolektus pri ŝi akuzan faktaron, en kiu ŝi kaptiĝus kiel muŝo en araneáĵ .” Kaj Ĝoja  elmontris mienon tiel komike kruelan, ke ŝiaj edzo kaj nevo nur povis ridegi.

15

Bob Sulavi  gratis al si la nazon. Li ne ŝatis kodi. Tamen kun multaj ĝemspiroj kaj naztuŝado li finfine sukcesis enkodigi jenan mesaĝon:

“La listo, pri kiu mi parolis, venas rekte el Ordo kaj Disciplín . Mi konatiĝis kun la junulino, kiu havas ĝin kaj verŝajne sukcesos akiri la ankoraŭ mankantan parton. Ŝi estas...”

Li ekhaltis, gratis al si la nazon, rigardis trafenestre al la pasantaj nuboj kaj direktis al ili beatan rideton, kiun ili ne meritis. Sed priskribi anĝelon neniu kodo povas. Li forstrekis la vortojn “ŝi estas” kaj reverkis la tuton laŭ pli telegrafa stilo.

*

Kun harbuklo volvita ĉirkaŭ la maldekstra montrofingro, Veronika  Munzo kodis:

“La CIA -agento Roberto Sulavi  enamiĝis al mi. Mi estas certa, ke li estas perfekte sincera, kaj ke li ne imagas, ke mi laboras samkampe, sed malsamtendare. Li estas tiel naiva, ke sendube prezentiĝos okazoj ekspluati la situacion...”

Ŝi ne dubis, ke ŝi ricevos pozitivan reagon, sed la efektiva respondo de KGB  ŝin tamen surprizis, tiom ĝi similis la konsilojn de la “korrubriko” en sentimentala bildperiodaĵo: “Flegu la rilaton, sed ne cedu tro rapide, por taŭge pliflamigi lin.”

*

“Sidiĝu, aŭskultu, kaj ĝuu la novaĵon,” basis leŭtenanto Remon .

Karal , miranta, eksidis.

“Vi plendis,” Remon  daŭrigis,“ke via enketo pri Ospaci  ne progresas. Ĵus okazis io, kio povus helpi.”

Jano streĉis la atenton, dum la leŭtenanto klarigis:

“Iu amiko de Rik Ospaci  ĵus elmetis formalan plendon al la polico pri tio, ke oni ŝtelis ĉe li kofron, kiu apartenis al la viktimo, kaj kiu estis plena je dokumentoj.”

“Diable!” ekkriis Karal .

“Do plej saĝe estas, ke vi tuj iru tien. La amiko estas stranga ulo, nigrulo el la kariba insularo. Li ne loĝas ĝenerale en Valĉefa , sed ofte venas ĉi tien. Ĉambro estas daŭre rezervita por li en malnova domo eksterurbe. La kofro estis tie...”

*

La domo tuj plaĉis al Jano. Malnova domo, kun dikaj ŝtonmuroj, el la 17-a, parte eĉ eble el la 16-a jarcento. Ĝi staris meze de ĝardeno minimume prilaborata, kie naturo libervole sovaĝis.

La polica detektivo tiris la malnovstilan tirilon, kiu drate skuis, ie interne, etan sonorilon longe reeĥantan. Post ioma atendo la pordo malfermiĝis. Sur la sojlo aperis svelta virino eble tridekjara kun longaj haroj nepuraj, strikta eksblanka torstrikaĵo kaj bluĝinso lavita ĝis senkoloriĝo. La nebelan, sed iel simpatian, vizaĝon ornamis grandaj rondaj okulvitroj.

“Sinjoro...?” ŝi diris, kaj ŝia voĉo tintis agrable.

“Jano Karal , el la polico; mi venas rilate al la plendo de s-ro Pitizazo.”

“Ha jes! Maks  estas ene, li tuj venos. Se vi bonvolos sekvi min...”

Li ŝin postpaŝis al sidĉambro ne tre bonstata. Sur tableto kuŝis ludiletoj, sur sofo gitaro, kaj aspektis, kvazaŭ neniu el la seĝoj havus kvar vere stabilajn piedojn. Laŭ ŝia invita gesto li eksidis en apogseĝon, en kiu li tiom profundiĝis, ke li timis baldaŭ tuŝi la plankon. Ŝi lasis la pordon malfermita kaj kriegis, laŭ melodio ne malsimila al la fama krio de Johnny Weissmuller  en la Tarzan -filmserio: “ Ma-aa-aa-aaks !”

Aŭdiĝis paŝoj ŝtupare, kaj sursojle montriĝis bela nigrahaŭta viro kun rektangula kapo, rektangulaj ŝultroj, iom ruĝaj okuloj kaj larĝa rideto, en kiu riveliĝis esprimo plej petola. La malhelgrizan, preskaŭ nigran pantalonon superis multefekte luma ĉemizo riĉe oranĝkolora. Karal  gimnastikis stariĝe kun la malagrabla impreso, ke la brakseĝo disrompiĝos sub li.

“Polica detektivo Jano Karal ,” li sin prezentis, dum la alia premis lian manon.

“ Maks  Pitizazo. Vi venas pro la ŝtelo, ĉu? Sidiĝu, mi petas.”

La policano tre singarde eksidis. La apogseĝo, li konstatis senpeziĝe, restis kunmetita. La gastiganto iom puŝis la gitaron por fari sidlokon sur la sofo. Li tiris al si la virinon, kiu eksidis sur lia femuro, dum li tenis ŝin ĉe-talie.

“Rakontu al mi, kio okazis,” Karal  petis amikavoĉe.

“Nu, iu ŝtelis de mi kofron, kiu fakte apartenis al Rik .”

“Kia kofro estis?”

“Eble kofro ne estas la ĝusta vorto. Estas metala, sufiĉe fortika skatolo, ujo, afero...”

“Kiel granda?”

“Eble 35 × 30 × 30 centimetrojn, ĉu ne, Sonja ?”

Ŝi kapjesis.

“Ĉiaokaze, temas pri metala ruĝkolora kofreto plena je dokumentoj. Rik  lasis ĝin ĉi tie, ĉar li timis, ke iu foje enŝteliĝos en lian loĝejon kaj ĝin forprenos. Estis dokumentoj, kiujn li kolektis, dum li estis ĵurnalisto, konfidencaj aferoj pri multaj konataj personoj, li diris al mi. Li ne volis ilin detrui, sed ankaŭ ne volis riski, ke iu iam vidu ilin liahejme.”

“Ĉu la kofreto estis ŝlosita?”

“Jes, sed ankaŭ difektita, tiel ke ĝi facile malfermiĝis.” Ial, Jano havis la impreson, ke Maks  Pitizazo mem ĝin difektis malfermita.

“Kial li konfidis ĝin al vi?”

“Verŝajne ĉar li pensis, ke neniu scias, ke ni konas unu la alian. Krome, ne estus facile al rabisto enŝteliĝi en ĉi tiun domon.”

“Vi ne konstante loĝas en Valĉefa , ĉu? Ĉu vi ofte venas ĉi tien?”

“Dependas. Kelkfoje ofte, kelkfoje malofte. Ne sufiĉe ofte por vi, ĉu?, mia kara,” li diris al la kunulino ŝin kisante. Ambaŭ ridis.

“Kion vi faras profesie?”

“Mi estas muzikisto, ankaŭ kantisto.”

“Kaj vi loĝas kutime en...”

“Diversaj lokoj. Mi havas ses loĝlokojn: en Montekarlo, Londono, Los Angeles ...”

“Kaj ses feliĉajn edzinojn,” interrompis la sveltulino kun tenera kareso.

“Ses edzinojn!” Karal  ripetis mire. “Sed leĝe...”

“Ne leĝajn edzinojn,” la nigrulo klarigis. “Mi malkonsilas al vi leĝe edziĝi. Tio nur kaŭzas problemojn. Se vi volas foriri, vi devas pagi al eksedzino alimenton. Ne, Ne. Mi estas kiel maristo: unu virín  en ĉiu havén .”

“Li havas 10 infanojn,” la longharulino diris kun videbla, iom adora, fiero.

“Bela familio, ĉu ne?, mia kara,” li diris, kaj rekisis ŝin.

“Bonega familio, kiu bonege ĝuis la bonegan feston,” ŝi entuziasmis.

“Feston?” scivolis la policano.

“Mia naskiĝtaga festo, olda frato,” – kaj la anglaĵo, neniam uzata en Sanktavalo, impresis strange al Karal  – “la ses kunedzinoj ĉeestis (permesu, ke mi nomu ilin edzinoj, por mi tio ili estas), kaj la dek infanoj. Ni vere bone amuziĝis.”

“Pardonu, se mi estas nediskreta, aŭ parolas ekster mia enketo, sed vi tiklas mian scideziron. Ĉu viaj... e... virinoj ne ĵaluzas inter si?”

“Tute ne, olda frato, tute ne. Ili estas bonaj amikinoj, ĉu ne, kara?”

“Jes,” la karulino diris. “Eble, se ni vivus kune, ni disputus, sed tiel... Ni ĉiuj egale kaj ege amas nian etan birdon, sed nia amo ne estas poseda.”

“Eta birdo,” klarigis Pitizazo, al kiu tiu priskribo absolute ne taŭgis, ĉar lia densa, fortika figuro elvokis pli virbovon ol birdon, eĉ grandan, “estas la signifo de mia nomo en la gepatra dialekto.”

“Ha!” diris Jano, kiu penis bildigi al si, kiel tiu domo aspektis dum la naskiĝtaga festo, kun tiu bela nigrulo ĉirkaŭata de ses malsamaj blankulinoj, ĉiu pli adorema ol la alia, kaj kun svarmo da infanoj kurantaj ĉialoken.

“Kiam vi konstatis, ke la kofro estas for?” li demandis.

“Hodiaŭ, nur hodiaŭ,” la karibano respondis. “Mi neniam speciale atentas ĝin.”

“Kaj kiam vi vidis ĝin lastfoje?”

“La tagon, kiam mi alvenis, t.e. du tagojn antaŭ la festo.”

“Ĉu vi estas certa?”

“Jes, ĉar mi tiam rimarkis, ke la kofreto malfermiĝas facile, kaj mi forprenis kelkajn aferojn el ĝi. Nun, kiam Rik  estas morta, li ne plu povus pri tio furiozi, ĉu? Tial mi prenis faskon hazarde por vidi, el kio konsistas liaj laŭdire eksplodemaj arĥivoj.”

“Ĉu oni ŝtelis ankaŭ la dokumentojn, kiujn vi estis eltirinta?”

“Ne, la ŝtelinto certe ne rimarkis, ke mi forprenis ion. Mi ilin plu havas. Ĉu vi ilin deziras, olda frato mia?”

“Jes,” Karal  respondis, “ili povos helpi al nia enketo.”

La eta birdo ekflugis el la ĉambro. Estis io tiel korsimpla, korvarma en la sinteno de tiu multedzina viro, ke Karal  sentis, kvazaŭ ebrieco trafus lin. Li sidis eĉ ne dekdu kilometrojn for de Valĉefa , sed ŝajnis al li, ke li troviĝas sur alia planedo. La valoroj kutime akceptitaj aliloke ne validis ĉi tie, kaj la detektivo ekpensis, ke ankaŭ la kripla brakseĝo estas plia humura detalo en la ĝenerala gaja atmosfero.

La bonhumora nigrulo baldaŭ revenis kaj transdonis al Karal  dokumentujon plenan je paperoj kaj fotoj.

“Kiom da tempo viaj edzinoj kaj infanoj restis?”

“Mi pensas, ke ili restis meznombre tri tagojn, sed kelkaj eble restis kvar aŭ kvin.”

Mi bezonos liston de viaj edzinoj kun la adresoj kaj la datoj de alveno kaj foriro,” Karal  diris.

“Suspektaj, ĉiuj, ĉu ne, olda frato? Nu, nu, kia vivo! Sonja , mia kara, ĉu vi povas prepari tion por nia gasto?” la muzikisto demandis. Ŝi ekstaris, prenis paperon, kaj komencis skribi per krajono, kiun ŝi de tempo al tempo lekis, dum ŝi levis la kapon kaj ŝia rigardo perdiĝis en ian mensan vakuon.

“Ĉu vi ankaŭ deziras la profesion, aĝon, talimezuron, brustomezuron?’ Maks  aldonis ekridante. “Vi vidus, kian perfektan ĉielarkon da virinoj mi ĝuas,” kaj li ridegante frapis al si la femuron tiel forte, ke la sofo grince ekĝemis.

“Ne, dankon,” Karal  respondis, rezistante la ridkontaĝon, “sed diru: kiu povis preni la kofron? Ĉu vi havas ideon? Ĉu eksteraj gastoj venis por la festo?”

“Ne, venis nur la edzinoj kaj la infanoj.” Li dum momento forlasis la gajan esprimon kaj aspektis pli serioza. “Fakte povas esti nur unu el ili,” li diris post paŭzeto, “neniu ja envenis en la domon.”

“Se estas tiu el Los Angeles , la serĉado riskas esti iom komplika,” Jano murmuris kun nefeliĉa mieno.

“Ej, olda frato, ne lasu vian humoron griziĝi pro tiu eta perdo. Mia scivolemo tamen savis por vi belan dikon da dokumentoj, ĉu ne?”

“Ĉu vi havas suspekton pri la ŝtelintino?”

“Tute ne, ĉu vi havas, Sonja ?”

Ŝia respondo konsistis el simpla kapneo, post kiu ŝi transdonis la liston al Karal , dirante:

“Cetere, mi ne komprenas, kial unu el ni ĝin prenis for.”

“Ankaŭ por mi tio eble estas la plej mistera punkto,” diris Pitizazo, senpense elpinĉante kelkajn agordojn el la gitaro.

“En kiu loko precize troviĝis la kofro?” la policano demandis.

“Ĉu vi volas vidi?” prononcis la alia. Ambaŭ viroj ekstaris. Ili iris al dormĉambro tute senorda. Vestoj kuŝis disĵetitaj sur la lito, sur seĝo, sur tablo.

“Ĝi estis tie, apud la ŝranko,” la nigrulo diris montrante lokon inter alta ŝranko kaj la murangulo. “Iu ajn povis forŝteli ĝin kaj ĝin meti en aŭton.”

“Certe ne ĉiuj havis aŭton ĉi tie, ĉu? Ne tiu el Los Angeles .”

“Ho jes, ŝi venis Eŭropon unuafoje kaj decidis vaste vojaĝi. Ŝi ĵus ricevis refreŝigan heredaĵon, kaj ŝi aĉetis unu el tiuj dormveturiloj tuj kiam ŝi metis la piedon sur la grundon eŭropan. El la aliaj, tri havas po aŭtomobilon, inkluzive de Sonja . Sed dum la restado, ĉiu lasis la ŝlosilojn samloke, tiel ke ĉiu povu pruntepreni unu el la aŭtoj, se ŝi ĝin bezonis. Ĉiu ja scipovas stiri.”

“Sed ĉu vi ne opinias, ke la aliaj vidus tiun, kiu prenis la kofron?”

“Dependas de la horo. Sed estis tiom da iroj kaj foriroj, venoj kaj malvenoj ĉi-dome dum tiu periodo, ke neniu atentis, kion faras la aliaj. Mi eĉ vetus, ke se unu el ili petus la grandajn infanojn porti tiun kofreton al iu aŭto, neniu rimarkus ĝin. Infanoj konstante kuradis tien kaj ĉi tien kaj for. Sed pli simple sendube estis enaŭtigi la kofron nokte kaj tuj veturi al taŭga loko en Valĉefa .”

“Kial, viaopinie, oni ŝtelis la kofron?”

“Mi jam diris: tio ege mirigas min. Rik  diris, ke estas multe da eksploda dokumenta materialo en ĝi. Eble edzino sciis pri dosiero rilata al persono, kiun ŝi konas....”

“Sed kiel oni povus scii, ke tiu kofro apartenas al Rik Ospaci ? Unuavide estis bonega ideo ĝin lasi ĉe vi. Estus neeble suspekti, ke ĝi ne estas via.”

“Vi pravas,” la nigrulo diris, sidiĝante sur la liton. “ Rik  estis tre inteligenta. Tial li elektis min kiel kofrogardiston. Neniu sciis, ke ni konas unu la alian. Krome, mi ofte venas al Valĉefa , sed ne konstante loĝas ĉi tie. Rik  havis facilan, nesuspekteblan aliron al siaj dokumentoj. Li havis ŝlosilon de la domo, kaj Sonja , kiu sciis pri la afero, devis lasi lin eniri.”

“Ĉu Sonja  eble rakontis la aferon?”

“Eble jes. Sed kiam ni konstatis la malaperon de la kofro, ŝi asertis, ke mi iutage malkaŝis la sekreton, estante ebria, dum amika akcepto. Oj, olda frato, mi ne fieras pri tio. Eble estas mia kulpo, se la afero diskoniĝis.”

“Kiel vi amikiĝis kun Rik Ospaci ?”

“Ĉe kongreso de birdfotantoj. Mi pasiiĝis pri fotado iuepoke, kaj, kiel Rik , pasigis horojn kaŝita en veprejo por foti sovaĝajn bestojn, ĉefe birdojn. Poste mia entuziasmo por tiu nekomforta okupo senfajriĝis, dum Rik  restis – kiom mi scias – fanatike fotema.”

“Sinjoro Pitizazo, ŝajnas al mi, ke la ŝancoj retrovi la kofron estas formike malgrandaj. Feliĉe, mi almenaŭ havas la liston de viaj.. e... kunulinoj kaj...”

“Sed vi ne scias, kie ili troviĝas,” interrompis la alia. “ Irena , la edzino el Los Angeles , veturas tra la tuta Eŭropo kaj pro sia dormaŭto ŝi eĉ ne bezonas tranokti hotele. Estos des pli malfacile trovi ŝin. Kaj ŝi foriris kun unu el la boedzinoj.”

“Boedzino? Ha jes! Kun kiu?”

“Kun Doris , la londona.”

Ambaŭ viroj eliris el la ĉambro. Karal  reprenis la dokumentojn hazarde savitajn de la nigra muzikisto, kaj, akompanate de ĉi-lasta, paŝis eksteren, zorgmiena.

“Espereble tiuj helpos nin,” li diris, montrante la dokumentojn.

“Ĉu vi pensas, ke estis krimo?” Pitizazo demandis.

“Ni ankoraŭ ne scias. Kion opinias vi?”

“Povus esti io ajn. Mi ne ekskludus krimon, olda frato, mi ne ekskludus.”

“Kial?”

“Kiel ĵurnalisto, Rik  tro enmiksis sin en privatajn aferojn, li ŝategis elfosi sekretojn, danĝerajn sekretojn. Pripensu, kiom da sensaciaj riveloj li faris en Vespera Folio ! Kaj li publikigis nur centonon el tio, kion li malkovris. Homo, kiu agas tiel, alvokas murdon al si, ĉu ne, olda frato?”

Reveturante urben, Karal  meditis pri la malfacileco retrovi la kofron. Domaĝe! Apenaŭ leviĝis espero fine ricevi utilajn indikaĵojn, kaj jam ĝi dissolviĝis tuj. Dio benu la scivolemon de tiu muzikisto. Dank’ al ĝi ne ĉio perdiĝis!

*

En sia oficejo Karal  tuj studis la dokumentojn. La unua reago estis senreviĝa: li komencis per grandformata koverto, kiu entenis malnovajn fotojn. Kial tiuj enŝoviĝis kaŝloken estis ne tre kompreneble, se la kofro devis enteni la plej “eksplodajn” dokumentojn. Estis ja belaj fotoj pri bestoj, inter kiuj multaj cervoj kaj cervinoj. Alia serio montris du virojn, kiuj paŝis sur vojeto montara. Unu el ili havis strangajn vestojn kaj larĝrandan ĉapelon. Li drinkis rekte el botelo kaj aperis komplete ebria. Pluraj aliaj fotoj montris la samajn du virojn, ĉiam kun botelo enmane kaj festulaj esprimoj. Sekvis denove bestfotoj, ĉefe birdaj.

Troviĝis ankaŭ tuta dosiero pri bankoficisto. La koncernaj dokumentoj perfekte taŭgus por ĉantaĝo, ĉar ili pruvis la kulpecon de la ulo pri diversaj grandsumaj malhonestaĵoj.

Poste Karal  kontemplis pli strangan dokumenton. Temas pri foto montranta sovaĝan rokan lokon (“povus esti en la rafunja regiono”, li pensis), sur kiu kruco kaj tombo estis desegnitaj. Sur la foto estis gluita paperbendeto diranta: “Jen la loko. Tiu foto certe interesus la policon, ĉu ne?”

Finis la serion du fotoj, kiuj eĉ pli surprizis Janon. La unua montris, kvazaŭ ombre, la rafunjajn klifojn, rekoneblajn, sed apenaŭ videblajn, ĉeflanke. La resto de la foto estis komplete okupita de blankega lumo, kiu fuŝis ĉion. La dua estis la sola kolorfoto el la dokumentoj. Sur ĝi vidiĝis eta estaĵo staranta apud la aŭto de Ospaci . Laŭ la grandeco de la veturilo oni povis taksi la altecon de la estaĵo je 1,5 metro. Li, aŭ ŝi, aŭ ĝi, estis vestita per verda supertuto kaj la haŭto de lia (ŝia? ĝia?) vizaĝo estis verdeca. Ne estis klare, ĉu la afero sur la kapo estis speco de ĉapelo aŭ simple strangaj haroj. La esprimo estis rideta, sed... Karal  ne povis vortigi al si sian impreson... Ĉio aspektis plej embarase strange. La detektivo sentis, kvazaŭ io, en lia stomako, subite nodiĝis malagrable.

*

Certiĝinte, ke Pitizazo estas for, Karal  foje iris viziti Sonja n, kun kiu li longe babilis. Sed la konversacio estis malesperige senrezulta. Ŝi ripetis, kion jam diris ŝia edzo, kaj Jano ne vidis, kiamaniere li povus akiri per ŝi iom pli da informoj.

La enketo pri la kvin aliaj edzinoj, kiuj ne loĝis en Valĉefa , montriĝus same seniluziiga, se Karal  havus iluziojn. Fakte, li atendis nenion el tiu esploro farata grandparte de eksterlandaj policistoj pere de la internaciaj aranĝoj, kiujn uzi Jano neniam ŝatis.

Tri virinoj estis hejme, sed ilia pridemandado restis senfrukta.

La du aliajn oni plu serĉis.

*

“Malgaja, ĉu?” Ĝoja  diris al la edzo, kaj ŝi karesis lin per gesto tiel tenera, ke lia koro fandiĝis. Li ĝemspiris.

“Nu, vi scias, ĉu ne?” li respondis, kontenta povi dividi siajn zorgojn kun iu plej fidinda. “Espero ŝveligas, kaj kiam ĝi montriĝas trompo, oni malŝveliĝas. Mi sentas min kiel truita pneŭmatiko.”

“Ĉu la tuta revo krevis?”

“Komplete. Kiam Remon  parolis pri tiu ŝtelo, mi pensis: ‘Jen finfine situacio informgraveda’, sed ni troviĝas antaŭ kompleta manko de spuroj. Per kia miraklo ni povus retrovi tiun kofron, eĉ la diablo verŝajne ne scias.”

“Sed via multedzina ulo tamen lasis al vi kelkajn dokumentojn. Ĉu ili produktis nenion?”

“Nenion. La ĉantaĝa dosiero temas pri bankoficisto, kiu mortis kancere antaŭ tri jaroj. La fotoj pri bestoj kaj pri la drinkemaj gajuloj ne povas havi ĉantaĝan signifon kaj kondukas nin al neniu spuraro. Kaj la desegnita tombo...”

“Jes, ĉu almenaŭ tiu ne estas ŝlosila... mi diru... vojmontrilo?”

“Eble jes. Mi estas certa, ke ĝi utilis al ĉantaĝo, verŝajne pri murdo, kiu eble formas la bazon de nia tuta afero. Sed ĝi povis utili nur kun precizaj indikoj pri la loko. Povas esti ie ajn. Povus esti en Kolorado aŭ Ĉinio, kiom ni scias.”

“Sed vi diris al mi, ke multaj laboras super tiu serĉado!”

“Efektive. Kiam la polico serĉis kaj kvinfoje en kvin malsamaj landopartoj firme kredis, ke jen ĝi trovis la lokon, kaj fosis, fosis, fosis, sen malkovri ion ajn, ni petis helpon de la armeo. Tiu havas topografian servon kaj fakulojn pri la studo de fotoj, kiuj kunagis kun la ĉefurbaj policaj specialistoj. Soldatoj fosis, fosis, fosis refoje. Kaj refoje vane. Similan aranĝon de rokoj oni trovis almenaŭ 25-foje en la lando. Fakte tiu foto estas ege malpreciza. Ĝi povis impresi krimulon pro la timiga efiko sur homon kun kulpa sento, sed por eksterulo ĝi enhavas neniun informon. Kie serĉi tiun hazardan naturaranĝon de rokoj? Ne nur tio, sed oni ankaŭ devas rigardi ĝin ekzakte el la sama vidpunkto kiel tiu, kiu faris la foton; aliel, la perspektivo ŝanĝiĝas, kaj vi ne rekonos la lokon eĉ se vi staros apud ĝi. Eble tio okazis al ni, eble eĉ al mi, kiam mi komence partoprenis en la esploroj.”

“Mi komprenas vian senkuraĝiĝon. Kompatindulo! Vi tiom esperis!”

“Sed mi kondutas stulte. Mi edziĝis al la plej bela virino en la tuta Sanktavalo, kaj zorgas pri nesolvebla krimo – aŭ eĉ nekrimo – dum la policaj arĥivoj jam plenplenas per nesolvitaj misteroj. Kial mi tion prenas tiel serioze? Finfine, kiam ni klasos la dosieron kun la stampo “nesolvita”, ni plu vivos, kaj ne malfeliĉe, ĉu?”

“Janĉjo! Vi provas konsoli vin filozofie, kaj vi pravas, kaj mi admiras vin. Sed ne mensogu al vi mem. Vi ne kontentos tiel facile. Vi bezonas scii, ĉu ne? Vi ne toleras misteron, kaj vi ne ripozos vere ĝis la momento, kiam vi estos certa, ke vi faris ĉion eblan...”

“Prave. Krome, la publo , kiel vi diras en Sanktavalo, la publiko plendas. En voĉdona periodo, lasi nesolvita la misteran morton de viro, kiu ĵus fondis novan, strangan, kaj surprize sukcesan partion estas nepardoneble.”

“Efektive, la gazetaro ne disĵetas laŭdojn malavare al la polico.”

“Ba, la gazetoj...”

“Diru: kial Pitizazo venis al Valĉefa , ĉu nur por la naskiĝtaga festo?”

“Ne. Li havas unumonatan kontrakton kun la radio-orkestro, kaj poste li partoprenos en popolkanta spektaĵo, kiu rondiros tra la tuta lando. Tion mi eksciis per Sonja .”

“Interese, kion vi ĵus diris!”

“Interese? Kial? Kio?”

“Roberto Sulavi  laboras ĉe la radio, ĉu ne? Li eĉ havas respondecon pri parto de la programado. Ĉu ne estus ia ligilo inter Pitizazo kaj li?”

16

“Admiru!” diris Bob Sulavi .

“Mirinde!” Veronika  Munzo ekstaziĝis.

Ili sidis supre de la monteto, kiu superstaras ĉe Valmu , ĉarma urbeto je kvardeko da kilometroj for de Valĉefa . La kunfluejo de Tjazo kaj Mikva , la pontoj, la malnovstilaj domoj vere aspektis juvele, kaj la montfono emfazis ilian belecon.

“Imagu al vi! Mi loĝas de jaroj vere proksime, kaj neniam venis ĉi tien!” ŝi diris.

Li ne respondis. Li ne povus. Vidi tian unikan junulinon ĉe tia unika pejzaĝo havis kvazaŭ paralizan efikon. Li komencis kompreni, kion la vorto paradizo signifas.

Por scii ĝin pli komplete, li ŝin ekkisis. Longa Hollywood a kiso. Li premis ŝin al si tiel forte, ke ŝi preskaŭ sufokiĝis. “Strange”, ŝi pensis, kiel vora aperas amema viro al virino!”. Kaj ŝi aldonis al si: “Kaj eĉ pli strange, ke mi ŝatas esti vorata de li. Ju pli ŝi lin konis, des pli ŝi ŝatis lian... kiel difini? Estis io pura, naiva, tre juna, tre senkomplika en li. Kaj tion ŝi ege ŝatis. Ŝi sentis lin kiel fidelan hundon, kiel bonan sanan beston kun tre lojala koro. Estis apenaŭ penseble, ke tiu amema simplanimulo laboras por CIA !

“Ĉu vi permesus, ke mi spiru minuteton?” ŝi diris petole, liberigante sin. Ili ridis.

“La restoracio estas tute proksima,” li diris, montrante la vojon.

Dum ili paŝis tien silente, Bob  sin demandis, per kiom da centimetroj li grandiĝis, aŭ ĉu simple li ne kreskis, nur liaj piedoj forlasis la grundon kaj li nun flugas? Kvankam verdire, koncerne la bruston, ne povas esti dubo: ĝi ŝvelas. Strange, kiel amo efikas al homo!

“Jen!” ŝi diris eksidante en la restoracio. Sed ŝi tuj denove ekstaris.

“Mi devas iri al la tualetejo, vi komplete fuŝis mian hararanĝon,” ŝi ridetis anĝele. “Ĉu ne, fripono?”, ŝi aldonis, kaj ŝi pinĉis al li la longan pinĉotentan nazon.

Sur la seĝo apud li ŝi lasis sian mantelon. Kial, eble diros la leganto, noti tiun banalan detalon? Nu, ĉar el tiu banala gesto fontis gravaj konsekvencoj, pri kiuj, eble, neridemaj planantoj el la sekretaj servoj ankoraŭ nun babilas malantaŭ siaj kirasaj pordoj en Moskvo kaj Vaŝington .

Bob  amis. Amante ŝin, li amis ŝiajn aĵojn. Kaj ĉar li amis ŝian mantelon, li prenis ĝin respekte por ĝin aranĝi iom pli bonorde, ke ĝi ne, pro rapidĵeta gesto, akiru aĉan faldon. Tion farante, li ion sensis, kio tiklis lian scivolon. Scivola li ja estis, kiel ni jam rimarkigis pri la fotokopiado, kaj al lia natura jam potenca sci-avido aldoniĝis la “ĉiam-ĉion-atentu”-reflekso de la trejniĝo por CIA .

Li rigardis. Estis eta zipo lerte kaŝita sub la randaĵo de pseŭdo-subŝtofo. Li ĝin malfermis. Enestis papereto. Al Bob  ĝi efikis kiel ŝnureto horizontale streĉita inter du muroj ĉe la unua ŝtupo de malsupren kondukanta ŝtuparo, tiel ke oni ĉe ĝi stumblas kaj ostorompe falas kelen. El paradizo, la sorto lin falpuŝis en inferon da turmentaj duboj, kontraŭdiroj kaj senespero. Tiu folieto ja enhavis unuflanke la ciferojn 66.01.62 (241) kaj dorsflanke serion da indikoj kun, ŝajne, datoj kaj numeroj, kvazaŭ temus pri bibliografiaj referencoj, kune kun du aŭ tri aliaj cifer-aranĝoj, kiuj povus aperi kiel fakturnumeroj aŭ io simila.

Iu alia estus trovinta ĉion ĉi plej normala, sed Bob  estis sekreta agento. Kaj antaŭ nelonge, unu el liaj “kontaktoj”, kiel oni diras spionĵargone, parolis al li pri nova kodo de la ĉefa malamiko, laŭ kiu la persono, al kiu mesaĝo estas destinita, enkodiĝas kiel parenteza numero sekvanta la ciferojn 66.01.62 (tiel ke la tuta afero aspektu kiel telefonnumero), kaj la teksto mem de la mesaĝo maskiĝas en kodo, kiu prezentiĝas kiel serio da referencoj. Ne povis esti dubo. Veronika , en kaŝita mantelpoŝo, havis mesaĝon de aŭ al KGB .

*

“Rigardu tiujn du, ĉu ne komike?” prononcis Melania  Georgido, tiu kara grandaĝa sinjorino, kiu, antaŭ ne tre longe, kaŭzis ĥaosajn sentojn en la publikopinio, ĉar, en tiu sama tago, kiam riveliĝis la morto de Rik Ospaci , ŝi konfuzis kun la realo plej fikcian programon de iu fora televida elsendejo. Ŝi ĵus enŝovis en la buŝon dikan pecon de sia kremkuketo, kaj iom de la abunda kremo estis fiksiĝinta sur la lipoj, kio devigis ŝin turni la kapon fenestren por ĝin diskrete forlangi.

Adela Gregor  direktis la rigardon al la strato.

“Efektive,” ŝi diris ridetante. De la etaĝa tetrinkejo, kie la du maljunaj virinoj frandis siajn teon kaj kukojn, oni bone vidis la aŭtobushaltejon, kaj tie staris la komika duopo. Ĝi konsistis el longakrura longbrakulo, kiu tenis sin iom kline, kvazaŭ li sopirus esti pli eta ol naturo lin programis, kaj el plaĉvizaĝa mezkreskulo, kiu neniel altirus la atenton, se li ne reliefigus la troajn alton kaj maldikon de la alia junulo, apud kiu li staris. Dum la unua gestis plej nerve, la dua restis trankvile senmova. Apenaŭ percepteble li levis la ŝultrojn.

Ke Joĉjo gestis ekscitite, estis tute nature, se konsideri la faktojn. Kaj ke Stefano ne respondis aliel ol per ŝultrolevo, ne estis malpli nature, ĉar li ne sciis, kion respondi.

“Ŝi furiozas,” Joĉjo diris, “sed mi tamen ne rezignos pro ŝi!”

“Ho, via Lizabeta ...” Stefano iom lace komencis, kaj li dankis la ĉielon, ke ĝuste tiumomente alvenis la buso, tiel ke li ne devis trovi finon al la frazo tujtuj.

Ambaŭ knaboj enbusiĝis.

“Kio pri Lizabeta ?” Joĉjo demandis kun tono preskaŭ defia.

“Nu...” Stefano diris ŝanceliĝe. La sentimentaj problemoj de Joĉjo neniam estis simplaj, kaj lia kunulo ne sciis, kiamaniere elturniĝi. Li ŝatis Joĉjon kaj ne deziris ofendi lin, sed sentis sin devigata ion diri. Li aŭdis sin paroli iom pli krude kaj sincere ol li volis:

“Aŭ vi vere amas ŝin, ne povas vivi sen ŝi, kaj restos en Valĉefa , aŭ vi preferas vojaĝi, kaj foriros, sen zorgi pri ŝia grumblado, kiukaze vi verŝajne ne tiom amas ŝin.”

“Ho jes, mi amas ŝin!” Joĉjo respondis kun fervoro, kiu igis Stefanon pensi: “Jen li ree teatras al si”.

“Do ne estas problemo. Se vi ŝin amas, vi deziras plezurigi ŝin kaj esti apud ŝi. Ambaŭ aferoj signifas: rezigni la vojaĝon.”

“Sed, Stefano, imagu al vi: senpaga krozado sur la Kariba Már ! Vizito de insulo post insulo! Trinidado, Barbados , Martiniko, ĉu tiuj nomoj ne kantas al vi tra la tuta aním ?”

“Ho jes, ili min allogas. Tiagrade, ke mi emus proponi alian solvon: vi restas ĉi tie por ne suferigi vian karan kaj sportaman Lizabeta n, kaj donacas al mi vian vojaĝbileton.”

“Perfida mezetúl ! Vi profitema senkorulo! Vi ne hezitus forlasi enketon, en kiun vi vin engaĝis, por ekspluati la fruktojn de mia gajno! Kiu gajnis la konkurson, ĉu vi aŭ mi? Kiu estas tiel talenta elektronike, ke li trovis al la problemo la plej bonan solvon el la tuta kontinento, ĉu vi aŭ mi? Estus tro facile. Vi eĉ ne abonas la revuon, nek sciis pri la konkurso. Kaj nun, kiam mi faris la tutan laboron propraŝvite, jen vi alvenas, kaj grandsinjore pretas helpi min forrabante mian premion. Fi, vi min naŭzas, vi senmorala moruo!”

Stefano ĝemspiris.

“Mi volis nur helpi,” li preskaŭ balbutis, eksciinte, ke lia humuro ne estis ĉi-kaze el la plej delikata speco.

“Se mi rezignos, la krozadon ĝuos tiu, kiu alvenis dua sur la gajnolisto,” Joĉjo plende prononcis.

“Tiel ke jen ni staras ree antaŭ la sama dilemo.”

“Jes. Se ŝi nur konsentus forlasi sian oficejon, mi pagus por ŝi kunvojaĝon.”

“Ĉu tiom da mono vi havas?”

“Mi pruntus,” Joĉjo diris iom dube.

“Vi scias,” Stefano vortis kun tono filozofa, “kiam oni hezitas inter du decidoj, kaj sentas sin tirata samforte ambaŭflanken, la plej bona sistemo estas ŝanci je kapo aŭ dorso. Ĉu vi havas moneron?”

“Moneron?” la maldika junulo ripetis kvazaŭ sonĝe. “Ĉu vere vi...?”

“Jen!” Stefano tiris el la poŝo moneron. “Kapo: Valĉefa ; dorso: la insuloj. La moneron ĵetu vi.”

“Ĉu saĝe...?” Joĉjo mollipe diretis, kaj kvazaŭ en stato hipnota li supren ĵetis la moneron. Ĝi falis sub la seĝon.

“Kio estas?” Stefano demandis, dum lia kunulo kurbiĝis por ĝin serĉi.

“Kapo: mi foriros!” li diris triumfe.

“Kaj kio pri Lizabeta ?” la alia demandis.

“Ŝi grumblu!” Joĉjo respondis, kaj sentiĝis, ke lin plenigas tute freŝa kuraĝo.

Stefano taksis pli saĝa ne rimarkigi, ke la decido estis “kapo: li restos en Valĉefa ”. Joĉjo evidente preferis la krozadon. Sed io Stefanon tamen tiklis:

“Kaj la enketo?” li scivolis.

“Mi revenos,” Joĉjo profetis, kaj li eliris el la buso.

17

“Ho, Jano! Rigardu!”

“Jes,” distriĝe respondis la polica detektivo plu ĝuante la bildostrion Asteriks  kaj Kleopatra , “kio estas?”

“Vidu!” Ĝoja  leviĝis kaj venis apud lin.

Ŝi metis sub liajn okulojn malnovan numeron de revuo pentrarta. Ŝia fingro montris portreton.

“Diable!” li ekkriis. “Li multe similas la ulon sur la foto. Kiu li estas?”

“Gido Verstrata, la pentristo, kiu posedas la lignodomon ĉe Rafunja . Sur ĉi tiu portreto, li estas 25 jarojn pli juna.”

“Dudekkvin jaroj ŝanĝas figuron! Nun li havas ventron de ĉefkuiristo. Mi ne estus rekoninta lin. De kie vi ricevis tiun revuon?”

“Mi prunteprenis ĝin el la biblioteko. Mi plu konservis la ideon provi verki intervjuon kun tiu artisto malgraŭ la admono de s-ino Pergame .”

“Efektive estas la ulo de la foto pri la du drinkemuloj, kiun ni posedas dank’ al Pitizazo. Sed kiun signifon povus havi tiu foto? Ĝi ne povus esti ĉantaĝa: ili faras nenion kondamnindan, nur drinkis gaje kaj zigzagis sur arbara vojeto.”

“Ni ne komprenas nun la signifon, sed signifo certe estas. Almenaŭ nun ni scias, ke estis ia intereso de Ospaci  al li. Se ne, li ne konservus tiujn fotojn.”

“Ej! La tuta artikolo estas pri li!”

“Jes, mi prenis ĝin precize por prepari min al diskuto kun li, ke mi ne eraru pri gravaĵoj.”

“Ĉu la artikolo estas interesa?”

“Mi apenaŭ komencis legi. Oni rakontas, ke li naskiĝis en Sanktavalo, studis en la Valĉefa  Arta Lernejo, ktp ktp.”

“Ĉi tie en Valĉefa  li studis, ĉu? Tio donas al mi ideon. Morgaŭ mi iros al la Arta Lernejo kun la fotoj...”

*

“S-ro Kirilenko?”

“Estas mi. Kiel mi povas al vi servi?”

S-ro Kirilenko, 63-jara, havis flavan pergamenecan haŭton kun multegaj sulketoj, kio aperigis lin pli aĝa. Li estis tre malgrasa, kaj Karal  havis la malagrablan impreson paroli al skeleto, kiu, konsidere al deco, vestis siajn ostojn per haŭto. Li verŝajne estis ne tre sana. Izabela , la polica referencistino, rekomendis al Karal  sin turni al s-ro Kirilenko, ĉar li estis fama pro sia bona memoro kaj sekretariis en la belarta lernejo jam kvardekon da jaroj.

Karal  prezentis sin kaj montris la fotojn ricevitajn de Pitizazo.

“Mi bone rekonas ilin,” tuj diris s-ro Kirilenko. “Amuza foto, ĉi tiu, kie li enbuŝigas la botelon. Ho jes, li estis tia, kaj ĉiam vestis sin per simila stranga jako kaj larĝranda ĉapelo. Li probable volis aspekti artiste. Li estis gajulo. Kaj talenta homo. Mi min demandas, ĉu li konservis sian gajecon, nun kiam li iĝis fama kaj riĉa. Tiutempe neniu ŝatis lian stilon, kaj nun ĉiu juna sentalenta pentremulo volas lin imiti. Stranga mondo, ĉu ne?”

“Ĉu li kelkfoje revenas saluti vin?”

“Neniam, sinjoro, kaj mi tion bedaŭras. Ofte estas tiel. Kiam homo vivas en mizero, li estas bonulo. Gido tiutempe ne havis monon, sed estis ege helpema kaj malavara. Nun kiam li fariĝis fama, ni por li ne plu ekzistas.”

“Kaj ĉu ankaŭ la alian viron vi konas? Tiun kun la tute ordinaraj vestoj.”

“Ho jes, certe. Estas Ronaldo.”

“Ronaldo?”

“Ronaldo Verostrata, la kuzo de Gido.”

“Ĉu Verostrata?”

“Jes, laŭdire okazis misskribo de iu naskiĝakta oficisto, tiel ke unu parto de la familio fariĝis Verstrata kaj la alia Verostrata.”

“Kiel vi konas lin?”

“Ankaŭ li studis ĉi tie. Sed talenton li ne havis, kaj li forlasis pentradon.”

“Por kio?”

“Tion, sinjoro, mi tute ne scias. Li neniam revenis ĉi tien, kaj mi neniam aŭdis pri li, kiel fakte pri la plimulto el tiuj, kiuj pasas ĉi-lerneje. Malofte iu famiĝas kiel Gido Verstrata.”

*

La malvarmaj okuloj de Laŭra Pergame  fiksiĝis sur Jano.

“Kion vi deziras?” ŝi demandis, kaj estis io acida en ŝia voĉo.

Jano decidis ŝin flati. Li bombaste emfazis ŝian famon de pentrarta fakulino, speciale sperta pri moderna arto kaj pri talentuloj kiel Gido Verstrata. Li akcentis ŝian erudicion. Li substrekis, ke sendube nur ŝi povos helpi la policon kompreni la signifon de la misteraj fotoj. Ŝajnis al li, ke la flato efikas.

“Ho!” ŝi diris enmanigante la fotojn. “Ĉi tiujn ni neniam vidis.” Kaj ŝia frazo sonis kvazaŭ la sorto agis ofende al ŝi konservante dum jaroj similajn fotojn for de ŝia vido.

“De kie vi ricevis ĝin?” ŝi demandis kvazaŭ akuze.

“Ni trovis ĝin dum la esploroj, kiujn ni faras kadre de la enketo,” Karal  respondis neresponde. “Ĉu vi konas tiujn sinjorojn?”

“Tiu estas Majstro Verstrata, la fama pentristo, kiam li estis junulo,” ŝi diris. “La alia...” Ŝi hezitis. Jano rigardis ŝin per akraj okuloj.

“Ĉu vi povas diri al mi, kiun rolon tiu foto ludas en via enketo? Mi vere ne komprenas, kaj estas tre scivola. Ĉio, kio koncernas Majstron Verstratan, min ege  interesas.”

“Mi bedaŭras, sed mi ne rajtas diri. La postuloj de enketo... Ĉu vi rekonas lin?”

“Ne. Estas strange, mi havas la impreson, ke mi jam vidis lin ie, sed ne persone, nur sur foto. Ĉu li eble famiĝis sur kampo, kiun mi ne konas? Aŭ ĉu mi vidis foton de li ĉe iu, kiun mi vizitis? Ne, ne. Mi estas stulta. Verŝajne mi neniam vidis lin. Li estas finfine banalaspekta viro. Da tiaj homoj oni vidas milojn sur la familiaj fotoj el tiu epoko.”

Nenion pli Jano tiris el ŝi. “Tiuj artifikaj virinoj ne helpas enketiston”, li pensis elirante al la strato. Kaj kiel bubo aĉhumora, li piedfrapis plastan botelon, kiu estis falinta el rubujo, kaj kiu ruliĝis malproksime sur la trotuaro.

*

Alvenante ĉe la lignodomo, Karal  plian fojon miris pli la stranga ideo konstrui domon tiuloke. Sed – kiel diris Laŭra Pergame  – kompreni artiston simpla homo ne povas, kaj ne por trovi respondon al tiu demando la polica detektivo supreniris.

Gido Verstrata lin akceptis ne tre gastame. Li havis antaŭtukon kovritan de bunta makularo, kaj la nekombitaj hirtaj haroj, la kreskanta barbo kaj la truitaj sandaloj kvazaŭ proklamis postulon vivi ekster la socio. Tiel aspektante, li tuj memorigis Janon pri la sur-fota viro trinkanta elbotele.

“Kion vi volas?” li urse grumblis.

“Mi ne ĝenos vin longe,” respondis la policano enirante sen atendi lian inviton, kiu povus neniam veni. Li montris la fotojn.

La pentristo esprimis egan surprizon.

“De kie vi havas tiujn fotojn?”

“Tio estas polica sekreto,” Jano respondis.

“Estas strange vidi foton de si, kiun oni ne konas mem. Ĝenerale, se homo fotas en simila etoso, li havigas al la koncernato ekzempleron, sed ĉi tiun foton mi neniam vidis.”

“Ĉu estas vi?”

“Ho jes, ne estas dubo. Ĉu vi ne rekonas min?”

“Vi estis multe pli juna tiam, sed efektive estas simileco.”

Sur unu el la fotoj, la pentristo tenis en unu mano la larĝrandan ĉapelon. Tiel vidiĝis liaj haroj, kiuj estis tiam same senordaj kiel nun, sed la fotita junulo esprimis ĉiutrajte gajecon, kio ege kontrastis kun la grumblema urso de hodiaŭ.

“Kie estis farita tiu foto?”

“Kiel diable mi scius? Ĉu vi ne vidas, ke tiumomente mi estis komplete ebria? Mi neniel povus memori la okazaĵon.”

“Ĉu vi scias, kiu estas la viro, kiu akompanas vin?”

Li ne hezitis.

“Ho jes. Estas Ronaldo, mia kuzo. Li studis kun mi en la Arta Lernejo.”

“Ĉu vi povus doni al mi lian nunan adreson?”

“Mi povas doni al vi du malprecizajn adresojn, la detalan vi serĉu mem, li estas ĉe unu el la du, escepte se li troviĝas en tute alia loko, kio estas ĉiam ebla.”

“Mi ne postulas, ke vi estu perfekte preciza kaj ekzakta, sed ĉia informo helpos.”

“Bone. Unu adreso estas: Amazonio, Sudameriko, kaj la dua: infero.”

“Kion tio signifas?”

“Tio signifas, ke Ronaldo foriris antaŭ dudek jaroj al Sudameriko por vivi kun la sovaĝuloj de Amazonio. Li trovis la civilizitojn neelporteblaj. Estis unu el tiuj naivaj idealistoj, kiuj kredas, ke ju pli sovaĝa la homo, des pli bona li estas. Mi supozas, ke lin trafis sago mortige. Eble oni nun honoras lian reduktitan kapon. Aŭ ĉu li nun estas riĉa financisto en São Paulo  aŭ Asunción  kun dikventra edzino kaj svarmo da infanoj...?”

*

“Kiel scii?” sin demandis Jano forirante. Nu, la polico havas rimedojn. Helpos la konsulejoj en Sudameriko, la pasporta servo ĉi tie, la transportaj kompanioj, la fiska administracio, ktp. Izabela  kompleze entreprenos la necesajn esplorojn.

Efektive, kun sia kutima efikeco, Izabela  agis kaj ricevis la respondojn. En 1954 Ronaldo Verostrata petis vizon por Brazilo, tien ŝipiris, kontaktis pro iu malagrabla afero nian konsulejon en Rio de Janeiro , kaj foriris al amazona sovaĝejo, kie li senspure kaj definitive malaperis.

Jano registris tiujn faktojn sen granda surprizo. Li pri tio interesiĝis nur pro kompleteco, aŭ pro tio, ke police enketi estas funde esplori sinsekvon da sakstratoj. Kaj tamen, dum li hejmen revenis tiuvespere, lin invadis, kvazaŭ obsede, stranga fantazia bildo: jen Ronaldo el Amazonio flugtelere atingas Rafunja n.

18

“Pluen, pluen, pluen!” kriis la koro veronika, kaj speco de ebrio ŝin kaptis.

“Pluen, pluen, pluen!” kriis la koro roberta, kaj ankaŭ li sin sentis ebria.

“Mi ne plu pensu pri tiu aĉa KGB ,” ŝi decidis, “mi ĝuu pure la momenton.”

“For, fia CIA !” li pensis, “tempon benitan kial fuŝi?”

Kaj ambaŭ fordonis sin komplete al la ĝuo.

Ĝuinda la rajdo montriĝis trans ĉia atendeblo. Nuboj ĉiele vagadis, sed nur orname: forestis ĉia minaco. Frumatenis, kaj sporade ili trarajdis bulojn da nebulo. Malproksima hundo bojis. La kampoj ne povus pli sereni.

Ankaŭ la ĉevaloj ŝajnis kaptitaj de rapid-ebrieco. Ili nun galopis kun perceptebla plezuro, kaj ambaŭ rajdantoj sentis, kvazaŭ intima komunikiĝo ilin ligus al sia respektiva besto.

La vojo iris supren, kaj la ĉevaloj malakcelis la kadencon. Kiam ili atingis la supron, ambaŭ rajdantoj haltis admire, tiel delikate la arĝentaj apartigitaj nebulzonoj substrekis la reliefon de ĉiu sinsekva plano. Malrapide ili direktis la ĉevalojn al la apuda arbaro. La temperaturŝanĝo ilin surprizis: tie estis malvarmete. Sed la ĝenerala malheleco, la ne facile interpreteblaj bruoj, ĉiam pli malpli sufokataj, kaj la muska odoro kreis misteran etoson, kiun ĝui valoris iom da malvarmiĝo.

La senrapida iro kaj la neluma atmosfero instigis la rajdantojn pensadi, kaj ambaŭ mense ripetis al si, kiel ĝojige estas malkovri, ke ili sentas la saman amegon al ĉevaloj. Post kio ambaŭ, sen imagi, ke ankaŭ ĉe la alia la pensoj ĉeniĝas simile, meditis pri la eksterordinara sameco de iliaj gustoj: rajdado, naĝado, boato; popolmuziko; monta migrado; rozkolora vino kaj ĉampano; detektivromanoj; kaj multaj aliaj ne indaj je mencio ĉi tie, kiel ekzemple la sanktavala dialektologio.

Ĉu tiu paralela iro de la pensoĉenoj ŝuldiĝas al logika sinsekvo, al simila mensostrukturo aŭ al fenomeno telepatia, la leganto mem decidu. Por nia rakonto gravas nur, ke mense revuante la komunajn interesojn, ambaŭ rajdantoj alvenis laste – kvazaŭ malvole – al la kulminnoto: “plus sama implikiĝo en mondpolitikan lukton”. Tiupunkte, simetriaj zorgoj nigranubis en tiuj du cerboj ĝis tiam banataj en lazuro de feliĉigaj pensoj.

Veronika  ĵus diris al si, ke tiel servi fremdan grandpotencan sekretan organizon estas vere riska ludo, kiam el ia forgesa nebulo eliĝis iama parolo de Rik Ospaci : “Roberto Sulavi ? Mi havas eblecon sentigi al li premon nerezisteblan. Se mi rivelus... Mi povas fari el li tion, kion mi volas, same kiel el vi, etulino, ĉu ne? Vi pagos kompleze, por ke mi ne sciigu al interesatoj, ke vi laboras por KGB ...”

Kia horora viro li estis! Nun, memorante pri li, Veronika  sentis ondon de malamo tiel intensan, ke ŝiaj makzeloj premiĝis unu al la alia, ke ŝiaj okuloj malgrandiĝis malice, kaj ke ŝiajn manojn ektiklis kvazaŭa emo strangoli. Terurite ŝi konstatis, ke ju pli ŝi malamas la mortintan Ospaci n, des pli ŝi amas la vivan Sulavi n, la oficialan malamikon, tiun naivan, bonan, karan Bob . “Vivanta”, ŝi pensis pri ĉi-lasta, “jes, vivanta.” Kaj kvazaŭ impresata de la taŭgeco de tiu vorto por li, ŝi murmure ripetis al si, pastiĉante Ŝekspiron: “Vivanta en vivanta kór  vi sidas”.

Sammomente, Bob  estis kvazaŭ superplenigata per ondo de fortega tenero al tiu mirinda anĝelo Veronika . Sed baldaŭ la ŝvelige ama sento cedis lokon al fibruna-figriza angoro, kiu invadis lian animon, kiel kelkfoje en kelkaj minutoj nubaĉoj senigas la ĉielon je ties senmakula bluo. Ŝi laboras por KGB , kaj do estas al li, politike, malamika. Ne nur tio. Rik Ospaci  sendube konis tiun ŝian funkcion, kiel li konis lian en la CIA -organizo. Tiu aĉa turmentisto miloble meritis la morton, kiun li ricevis. Kaj dum Bob Sulavi  tion pensis, lia vizaĝo tordiĝis al esprimo de infera abomeno, en kiun tuj enŝoviĝis la satana plezuro pensi ĝue pri tiu morto, dank’ al kiu la fi-laboro de l’ ĉantaĝisto ĉesis.

Tiam okazis la incidento.

Veronika  ĉirkaŭkole havis koltukon, kiu pro la konstanta saltado surĉevala pli kaj pli malstreĉiĝis, ĝis ĝi fine teniĝis nur per eta angulo. Subita ventblovo ĝin levis for, kaj ĝi malbonŝance falis sur la okulojn de la sulavia ĉevalo. Blindigite, la besto ekpanikis, henis kaj per instinkta movo ekstreme energia sendis sian rajdanton alten en aero. Falante, Bob  trafis per la kapo branĉon, kaj sinkis, nekonscia.

Kiam ŝi aŭdis la henon, Veronika  tuj haltis kaj rigardis malantaŭen. Unu rigardo sufiĉis por ke ŝi komprenu. Unu kompreno sufiĉis por ke ŝi paliĝu al mort-aspekta blanko. La ĉevalo de Bob , seniĝinta je la tuko, haltis kaj rigardis la rajdinton kun stulta senpenso.

“ Bob , Bob , Bob !” ŝi kriis laŭ kreskanta skalo.

Li palpebrumis, ĝemis, malfermis la okulojn, fermis ilin, frotis al si la dorson prononcante profundgorĝan “Oj”, remalfermis la okulojn, gratis al si la nazon, kaj ridetis al Veronika . La kortuŝo, kiun li legis en ŝiaj okuloj, ne povis esti komedio.

“Kio okazis?” li demandis, ĉar la okazaĵoj disvolviĝis tiel rapide, ke li ne havis la tempon ekvidi. Ŝi rakontis.

Li palpis doloran lokon sur la kranio.

“Oj” li ripetis, kaj aldonis: “Mi havas belan ŝvelon. Sed serioza ĝi ne aspektas. Mi aperas vivanta.”

“Vivanta!” ŝi ekflustris, dum ŝia rigardo karesis lian tutan korpon. “Ho Bob !”

Li malrapide, zorge restariĝis. “Ŝajnas, ke mi estas kompleta, kaj ke ĉio funkcias,” li diris, palpante la dorson kaj ripojn, post kio li faris marionetan gimnastikon per la membroj. Kaj knaba fiereco lumis survizaĝe dum li diris:

“Ĉio en ordo; mi ne estas facile rompebla. Sed la kapo doloras, kaj mi ne ĵurus, ke mi ne perdis unu aŭ du vertebrojn, ĉar tamen io grumblas ĉe la lumbo.”

Lia humura rigardo igis ŝin ridi.

“ Bob ! Mi tiom timis!” ŝi kriis, kaj ĵetis sin sur lian bruston. Liaj brakoj tenere fermiĝis ĉirkaŭ ŝi, kvankam la gesto dolorigis ion en la spino.

19

Kiel multaj, Stefano emis trovi Lizabeta n kompatinda. Ŝia naiveco, io mallerta en ŝiaj movoj kaj sinteno, ŝia kortuŝa bezono admiri viron – egale ĉu Joĉjon aŭ Ospaci n – igis lin percepti en ŝi personecon, al kiu baza sekureco mankis. Li ne povis scii, ke tiu ĝusta intuo rilatis al vivo stampita per serio da malfeliĉoj, inter kiuj bankroto de la patro kaj frua forpaso de la patrino estis nur la plej profunde vundaj al la psiko. Konstanta impreso, forta sed erara, ke ŝi ne estas amebla, malfaciligis al Lizabeta  la homajn rilatojn, precipe se iom intimaj, tiel ke ŝi emis rifuĝi en solecon: kiel sekretariino, ŝi toleris nur postenojn, en kiuj ŝi disponis propran oficejon kaj povis grandparte organizi mem sian laboron; kiel sportemulino, ŝia prefero iris al longaj solecaj montekskursoj, al skiado kaj al naĝado en lokoj senhomaj. Ĉar ŝi tamen sopiris al homa komprenemo, ŝi vizitadis klubojn pli malpli strangulajn, kie ŝi neniam trovis la profundajn amikecojn, kiujn ŝi deziris havi, sed kiuj ŝin ankaŭ timigis. Ŝia bezono esti amata igis ŝin fari por la aliaj, kaj ankaŭ por la societoj, en kies vivo ŝi partoprenis, la plej malagrablajn taskojn, kiujn ŝi plenumis kun pedanta perfektemo. Sed tio altiris al ŝi pli da kompato ol da amo, kio malfeliĉigis ŝin. La neatenditan amon de Joĉjo ŝi ne komprenis. Ŝi akceptis ĝin kiel dian donacon, sen vere kredi – ĉar al ŝia naiveco kombiniĝis sufiĉe da sana prudento – ke ĝi havas seriozajn ŝancojn daŭri. Kaj tamen en Lizabeta  multo estis aminda.

Eble pro la ĉi-supre menciita sento de kompato Stefano akceptis pasigi vesperon kun la fortika specimeno, kiel li emis enmense nomi ŝin. Sed nun li furiozis. Li paŝis apud ŝi sur la trotuaro, kaj plenis, rilate al ŝia amato, je sento plej amara.

“Vian Joĉjon mi memoros!”, li prononcis acide. “‘Kulturu vian menson’, li diris; ‘Ekkonu personon, kiun vi devus koni’, li diris; ‘Plenigu per iom da substanco la vakuon de viaj pripentraj scioj’, li diris, ĉu ne? Tiajn vortojn li uzis en la mesaĝo, kiun vi transdonis al mi. Kaj nun...” Li ne sciis, kiel fini la frazon, kaj cetere tute ne zorgis pri tio, ĉu la frazo estos finita aŭ ne.

“Kaj nun li lacertas sub la kariba suno, dum vi furiozas pri la fiasko ĉi-vespera, kaj mi pro lia foriro,” Lizabeta  diris, ne aspektante pli kontenta.

“Mi jam imagas, kion li diros, kiam li ekscios: ‘La sorto ĉiam metas barilon inter vi kaj kulturo’ aŭ ion similan.”

“Mi nur transdonis la bileton, kiun li petis min peri,” Lizabeta  mildvoĉis, iom timante, ke la kolero de Stefano ekdirektiĝus al ŝi.

“Mi volis iri al Odeon . Ili prezentis Spioni en Hongkongo ,” li grumblis.

“Tion vi spektos morgaŭ,” ŝi provis konsoli.

“Hodiaŭ estis la lasta tago,” Stefano plendis. “Se li ne estus tiom insistinta... Kultura vespero! Prelego pri pentrarto! Oj! Mi memoros liajn sugestojn!”

“Ankaŭ mi malkontentas. Atendi, kaj plu atendi, kaj atendadi, tio igas min treege nerva...”

“Mi efektive rimarkis. Mi eĉ min demandis, ĉu vi ne havas febron...”

“Ne, ne. Estas nur tio, ke atendadi vane tiel longe forrabas mian nervan ekvilibron. Tamen...”

“Tamen, se Joĉjo ne estus havinta tiun stultan ideon, mi estus vidinta filmon plenan je streĉaj aventuroj.”

“Kaj mi estus restinta tute sola dum la tuta vespero, ĉu ne?”

“Vi estus povinta veni kun mi al la kinejo.”

“Ne. Mi ne ŝatas tiajn filmojn. Sed mi konfesas, ke ni estus povintaj fari ion pli agrablan ol atendi kune personon, kiu ne venas. Verdire, mi ne komprenas ŝin. Ŝi estas konata kiel tre akurata, ĝenerale. Ŝi estas tiel orgojla, ke ne facilanime ŝi submetiĝas al kritiko ne plenumante sindevontigon.”

“Parolante pri akurataj personoj, vi memorigas min pri mia onklino. Mi promesis viziti ŝin tuj post la prelego. Se vi permesas, mi iros tuj al ŝi. Estas pli saĝe, ke mia kolero trafu ŝin, ol vin, eĉ se nur pro tio, ke ŝi havas psikologan trejniĝon, kiu supozeble inkluzivas la arton elporti la furiozon de plej diversaj frustritoj, inkluzive de nevoj galhumoraj.”

Kaj kun tre abrupta ĝisrevido li forlasis Lizabeta n.

*

“Saluton, Stefano!” Karal  diris amike, malferminte la pordon. “Al kio mi ŝuldas la plezuron de tia surpriza vizito?”

“Al Joĉjo,” la nevo akravoĉe prononcis.

“Envenu kaj rakontu.”

“Mi volis iri al Odeon  por spekti Spioni en Hongkongo ...” komencis la junulo.

“...kaj videble vi ne iris,” daŭrigis la onklo. “Kial?”

“Ĉar jen la amatino de Joĉjo, unu el tiuj fortikaj specimenoj, kun kiuj ne estas fierige promeni – la amatino, ne Joĉjo; Joĉjo estas ĉio ajn, sed ne fortika – trenis min al prelego pri arto...”

“Kial do vi lasis tiun virinon submeti vin? Ĉu vi ŝin konas?”

“Apenaŭ. Ŝi transdonis bileton, kiun Joĉjo krajonaĉis la tagon antaŭ ol foriri. En ĝi li petis, ke mi invitu ŝin al prelego de Laŭra Pergame , kies subtitolo povus esti, liaopinie, ‘Ĉu eksterteranoj influis la arton de Gido Verstrata?’ ...Nu, mi bedaŭras la ‘Hongkongan Spionadon’...”

“Kio okazis?” demandis la polica detektivo, sed Stefano ne aŭdis kaj parolis plu pri sia temo:

“Mi diris al mi: ‘jen, mi vidos la virinon, kiu sukcesis veki malamon en mia onklino Ĝoja ’. Tion mi trovis vere vidinda. Iu, kiu sukcesis kolerigi – eĉ se malvarme – la personon plej tolereman el la tuta universo! Kaj kiu gravas kadre de la la enketo...”

“Kaj videble ŝi vin ne kontentigis,” la policano konstatis.

“Ŝi ne venis. La publiko komence atendis pacience, sed la pacienco pli kaj pli dissolviĝis, kaj fine transformiĝis al vera ribelo. La organizantoj repagis la biletojn. Ili diris, ke ili komprenas nenion. Laŭra Pergame  ĝenerale estas plej akurata, kaj, kiam ŝi ne povas veni, ŝi telefonas. Ĉar ŝi nenion diris, ili ne dubis, ke ŝi venos. Ili telefonis al ŝia apartamento, sed neniu respondis. Unuflanke mi furiozas, ĉar mi maltrafis la filmon de Odeon ...”

“...kaj ĉar tiu Joĉjo-hurio vin incitas, ĉu ne?” Jano interrompis kun rideto.

“Eble jes, sed aliflanke mi trovas interesa la fakton, ke tiu ĉiam akurata persono ne venis fari prelegon, por kiu la salono estis pli ol plenplena. Parenteze mi suspektas, ke tiu estas bonega komercistino, laboranta por Verstrata. En la anonco pri ŝia prelego estis dirite, ke ŝi parolos pri la eksterteranoj, kaj oni diskrete menciis, ke Gido Verstrata ĉiam iras al sia kabano apud Rafunja  por pentri. Rafunja  + Eksterteranoj = la Krimo al Ospaci , ĉu ne?”

“Vi pravas,” la policano diris. “Neniam, normale, priarta prelego altirus tiom da homoj. Sed ĉi-foje ĝi odoris je sango, kaj la amasoj eksentis urĝon altigi sian kulturan nivelon.”

“Ĉiaokaze, estis bonega reklamado, eĉ se ŝi ne venis. Eble la pentraĵoj de Verstrata vendiĝos pli altpreze. Interese, ĉu ne?”

Pli ol interesa ĝi estis.

Jam tiuvespere, petite de Karal , la kvartala polico iris viziti la apartamenton, dank’ al la ŝlosilo, kiun ĝi ricevis de la maljuna purigistino. La apartamento estis en ordo, kaj senhoma, kun neniu suspekta spuro.

La sekvantan matenon, Karal  veturis al Rafunja , pensante, ke eble la pentristo havos ideon pri tio, kio okazis al la persono prelegonta pri li.

Du aŭtoj staris apud la lignodomo. Sed kiom ajn Karal  tamburis sur la pordo, la muroj, la fenestroj, kiom ajn li kriis kaj vokis, la domo restis silenta. Li konstatis, ke la pordo eĉ ne estas ŝlosita. Li eniris. Endome estis neniu.

La kontraŭkutima neveno de Laŭra Pergame  ĉe promesita prelego kaj la ĉeesto de du aŭtoj apud malplena domo kondukis al malplaĉa antaŭsento. Perturbita, Karal  desupris al la loko nomata “ Rafunja  Teraso”. De la vojeto klif-randa, kiun li bone konis nun, li rigardis en la profundaĵon. Streĉante la okulojn, li kuntiris la brovojn, kaj decidis desupri rapidege.

*

La tuta gazetaro bolis per indigno. “Kion faras la polico?”, “La skandalo de l’ nesolvitaj krimoj”, “Al kiu nun la vico?” la titoloj kriaĉis, dum la artikoloj konsilis al ĉiu persono iomete fama eviti la riskan Rafunja n: fama ĵurnalisto/politikulo mortis tie, kaj nun fama pentristo kaj fama verkistino pri arto.

Ne estis dube, ke la du lastaj, kiel la unua, falis de la supra natura teraso. Sed same kiel pri la morto de Rik  komplete mankis spuroj aŭ indikaĵoj, kiuj povus helpi scii pli.

La horloĝeto de Gido Verstrata – luksa ora objekto – frakasiĝis kiam la montriloj indikis 11:03 kaj la datfenestreto la ciferon “6”. Tion Karal  ĝoje raportis al leŭtenanto Remon :

“Mi vizitis Verstratan la 6-an posttagmeze,” li klarigis. “Se lia horloĝeto estis ĝusta, li mortis samtage je la 23-a.”

Remon  grimacis:

“Murdantoj niaepoke ne forgesas aranĝi la horloĝajn atestojn laŭ sia intereso. Ni esperu, ke la nekropsio informos nin.”

“Tamen, ĉi-foje ne estas kiel en la kazo de Rik Ospaci ,” Karal  rimarkigis. “Mi vizitis Laŭra n Pergame n ĵaŭdon, t. e. la 6-an matene, kaj la pentriston la saman tagon posttagmeze. Ŝi ne faris sian prelegon vendrede vespere. Kaj mi malkovris la korpojn en la mateno de la 8-a, t. e. sabaton. Ili do mortis inter ĵaŭdo posttagmeze kaj sabato matene, kaj plej probable antaŭ la vendreda vespero.”

Fakte, kelnerino el restoracio en Malpaz , kie la vojo al Rafunja  forlasas la valan vojon, rekonis la portreton de s-ino Pergame  en la gazetoj kaj sciigis al la polico, ke la pripentra verkistino vespermanĝis en ŝia restoracio tiun ĵaŭdon kun pli juna virino.

La kelnerino priskribis la menuon, kiun Laŭra  mendis, kaj la nekropsio konfirmis ŝian ateston. Kalkulante laŭ la horo de la manĝo, oni deduktis nedubinde, ke Laŭra Pergame  mortis ĵaŭdon inter la 22-a kaj la 24-a.

Kaj jen Tribún  publikigis artikolon, kiu pravigis konsiderindan kreskon de la eldonnombro. “Kial akuzi la policon?”, ĝi titoliĝis. La bazan ideon ĝi esprimis jene: “Estas tute kompreneble, ke la polico povis fari nenion pri tiuj krimoj, ĉar ĝi frontas malamikon neatakeblan per normalaj rimedoj: estaĵojn el la kosmo”, kaj la gazeto menciis plurajn personojn loĝantajn pli malpli proksime al la rafunja regiono, kiuj asertis, ke en tiuj tagoj ili vidis “telerforman flugantan objekton” aŭ simple “tre luman aferon en la ĉielo”.

La artikolo faris plurajn hipotezojn por klarigi la morton de la pentristo Verstrata kaj de Laŭra Pergame . Unu estis, ke la eksterteranoj mortigis ilin – kiel, laŭ tiu teorio, Rikardon Ospaci n – pro ties tro granda scivolemo: la teranoj proksimiĝis, kiam okazis ia eksperimento, kiu nepre devis resti sekreta. Alia estis, ke ili mortigis Ospaci n, ĉar tiu ne akceptis unu (aŭ plurajn) el iliaj instrukcioj pri la politika kampanjo, kaj la du aliaj estis likviditaj, ĉar ili malkovris ion, kio povus helpi kompreni la forpason de la juna ĵurnalisto/politikulo.

Ideo, simila al ĉi-lasta, jam de kelka tempo turniĝis en la menso de Karal : ke tiuj, kiuj respondecas pri la duobla murdo – eĉ se ili ne estas eksterteranoj – povus esti agintaj pro la motivo, ke tiuj du ion eksciis pri la faligo de Rik .

Kiam li legis la artikolon en Tribún , Karal  malbonhumoris. Li ne kredis je tiu alimonda hipotezo. Kaj tamen, ĝi ĝenis lin, kvazaŭ iu parto de li, ne agnoskata “oficiale” en lia menso, timus kontraŭ ĉia prudento, ke troviĝus io vera en tiu fantazia supozo. Kaj finfine, ĉu vere estus kontraŭprudente tion pensi?

Li meditis pri tio, ĵus leginte la gazeton en sia oficejo, kiam oni telefonis el la akceptejo, ke juna virino deziras paroli kun li pri la Ospaci -afero. Tiu junulino, svelta, eleganta, kun ridemaj okuloj, ne restis longe, kaj ŝia informo alportis nenion vere novan. Tamen ĝi intensigis la malbonhumoron de Jano. Ŝi klarigis, ke ŝi laboras ĉe Vespera Folio , kaj ke, troviĝante en loko, kie ŝi devus ne esti, ŝi neintence aŭdis kverelon inter Oskaro Kolombét , la gazetdirektoro, kaj lia amdonantino Elga  Misuro: ĉi-lasta postulis altiĝon en la gazeta hierarkio; se Kolombét  ne konsentas, ŝi minacis riveli al persono, kiun amikino ŝia konas en la administra konsilantaro, ke Rik Ospaci  kolektis ĉantaĝan dosieron pri Kolombét , provis uzi ĝin por efektivigi premojn sur la direktoro, kaj tiel altiris sur sin murdon fare de ĉi-lasta...

“La amdonantino do kredas lin kulpa”, Jano ripetis al si, “sed tio ne signifas, ke ŝi pravas. Kaj eĉ se jes, kiel pruvi la aferon?” Li ekiris hejmen grumblante.

*

“Trezorejo! Vera trezorejo!” ekkriis la malgranda dikulo admirante la pentraĵojn. Karal , kiu esploris kun li la subtegmentejon de la pentrista domo, lin rigardis ridetante. La eta sfereca specialisto pri artaĵoj kaj antikvaĵoj, kiu laŭbezone helpis la policon, ĉiam amuzis lin, kun siaj luneca vizaĝo kaj krispaj mallongaj haroj, kiuj similigis lin al karikaturo.

La ejo plenis je pentraĵoj, ĉiuj kun la tiel karakteriza stilo de Gido Verstrata.

“Nekredeble! Estas simple nekredeble!” entuziasmis la pufa estuleto.

“Kio estas tiel malfacile kredebla?” Karal  demandis.

“Ke li havas tiom! Vi staras antaŭ riĉego, kara amiko mia, riĉego! Verstrata estas konata kiel pentristo, kiu faras maksimume du pentraĵojn jare, kaj ili nun atingis tian prezon, ke tio ebligas al li tute komforte vivi. Ĉiu el ĉi tiuj estas facile vendebla. Kun tia jam preparita stoko, li povus vivi ankoraŭ dudek jarojn... aŭ pli ĝuste liaj heredantoj povos...”

“Li estis ne nur bona pentristo, sed ankaŭ lerta negocisto, ŝajnas al mi,” respondis Jano. “Li sciis, ke se li vendos siajn verkojn tro rapide, ilia valoro malaltiĝos.”

“Rigardu!” admirvoĉis la arta spertulo. “Ĉi tiu estas belega!”

Pri pentrado la polica detektivo estis tute neklera, sed li ŝatis la verkojn de Verstrata, ĉar ili ne estis abstraktaj. Realismaj ili ankaŭ ne estis, sed almenaŭ la temo tuj kompreniĝis, kiom ajn simbole ĝi estis prezentita. Plaĉis al Karal  la elekto de la koloroj kaj io tre fajna en la konturoj, pro kio la pentraĵo iel similis al simpla desegno.

“Bela ĝi certe estas,” li diris, “sed ĉu la astronomiaj ciferoj, kiujn la milionuloj pagas por tiaĵoj, estas vere pravigeblaj?”

Kelkmomente, la fakulo taŭzis sian mentonon, dum liaj lipoj elstaris iom paŭte kaj lia tuta vizaĝo esprimis pripensadon.

“Nu,” li fine diris levante la ŝultrojn, “kion signifas prezo de pentraĵo? Kompare kun multaj aliaj, kiujn vi povos aĉeti malmultekoste, ĉi tiu ne estas eksterordinare pli bela.”

“Finfine decidas nur modo, ĉu ne?”

“Jes, sed la modon decidas la recenzistoj. Tiu, kiu sukcesis akceptigi sin kiel taŭgan juĝanton, havas grandegan povon.”

“Sed kio igas iun akceptita recenzisto?”

“Flarkapablo, mi opinias, speco de intuo. Estis tipe en la kazo de Verstrata. Li alvenis je la ĝusta momento, kiam la snoboj komencis laciĝi de la kutima stilo. La subtilan ŝanĝon de gusto Laŭra Pergame  sentis, kaj ŝi tuj agis. Ŝi verkis artikolojn per vigla, veka, vunda stilo, kiuj ŝokis multajn konservemulojn, sed kiuj altiris al Verstrata tiujn, kiuj sopiris al io nova. Ŝi sukcesis famigi sin kaj Verstratan samtempe.”

“Ĉu laŭ vi Verstrata ne meritas sian famon?”

“Jes kaj ne. Li certe estas tre bona pentristo, kaj lia farmaniero estas nekontesteble originala. Tiusence li do meritas sian famon. Sed aliflanke ekzistas multaj aliaj pentristoj, kiuj ankaŭ havas perfektan teknikon kaj originalan procedmanieron, plus aŭtentan inspiron, sed kiuj estas absolute nekonataj, kaj eble vivas en senespera mizér . Tiuj ne havis la bonan ŝancon disponi la servojn de iu Laŭra Pergame ...”

Li ĵetis rigardon al sia horloĝo.

“Hej, mi devas for!” li ekkriis. “Sinjoro detektivo, mi konsilas al vi ŝlosi kun plej granda zorgo ĉi tiun ejon. Ĝia enhavo valoras milionojn, multajn milionojn.”

Li faris malprecizan, iom ridindan geston ĝisrevidan, kaj ŝtuparis malsupren.

Karal  penseme rigardis lin foriri.

20

Estis unu el tiuj belaj tagoj, kiam la ĉielo lazuras sennube, la birdoj trilas tutgorĝe kaj ia malpezeco de la aero igas la homojn imagi, ke la zorgoj definitive migris for. En la tuta Sanktavalo la homoj ridetis al si reciproke, kaj la harmonia etoso estis tiel palpebla, ke al fremduloj atingantaj la stacidomon de Valĉefa  tuj evidentiĝis, ke ili ĵus trafis paradizon.

Tamen, kiel, ho ve!, ofte okazas sur ĉi tiu nia tero, la edena atmosfero estis pure supraĵa, kaj serioza esploranto ne devis longe serĉi antaŭ ol renkonti gravajn signojn de streĉiĝo. Fakte, specialan streĉiĝan punkton prezentis per si la nun fama Rafunja .

“Ĉu ili interbatalos?” ĝendarmo Garvala  demandis al kolego Polonez .

“Eble jes, eble ne,” respondis ĉi-lasta, kiu ne ŝatis erari.

“Kelkaj ŝajnas pli ol iom ekscititaj,” la unua taksis.

“Ĝis nun ili ĉefe vortas,” komentis la kolego, preferante faktojn al impresoj.

Efektive, “ili” vortis, vortadis, fojfoje eĉ vortaĉis. Kaj “ili” rigardis unuj la aliajn per nigraj rigardoj gravedaj je minaco.

“Ili” estis du grupoj. Ĉe unu flanko de la ebenaĵo staris la Raciula Societo, ĉe la alia la Klubo por Esploro pri Ne Identigitaj Flugantaj Objektoj.

“Senkonsidere al la postuloj de plej elementa racio, abomene ekspluatante ian mistikan bezonon, kiu kaŭras en la primitivaj tavoloj de la homa psiko ĉe individuoj ne evoluintaj...” sonis el unu flanko parolado.

“Nome de iu t.n. scienco, kiu uzurpas eksterajn kampojn kaj rifuzas humile agnoski la limojn de la homa scio, t.n. scienco, kiu pretendas juĝi eĉ tion, kion ĝi ne esploris...” eĥis el la alia flanko.

Tiun strangan ceremonion okazigis la fama artikolo en Tribún , kiu atribuis la morton de Verstrata kaj Pergame  al eksterteranoj. La Raciula Societo bombaste anoncis, ke ĝi organizos kunvenon surloke, por ke ĝiaj membroj kaj ĉiuj ceteraj interesatoj povu mem vidi, ke pri la ĉeesto de kosmoŝipanoj troviĝas eĉ ne unu minimuma spuro.

Tuj la Klubo por Esploro pri NIFOj deklaris, ke ĝi piknikos en Rafunja , eĉ se nur por certigi, ke la “Raciuloj” ne forprenos indikaĵojn, kiuj povus ilin ĝeni. Kaj nun...

“Jen ili komencas,” ekkriis Polonez , “iu ĵetis ŝtonon.”

“Ne ŝtonon,” Garvala  korektis, “ovon, ŝajnas al mi”. Ambaŭ ekkuris. La loko, kie naskiĝis la incidento, estis relative malproksima de la ĝendarmoj. Kiam ili alvenis, la batalo jam ŝtormis viglege. Ĉar ambaŭ partioj kunprenis piknikojn, ĵetaĵoj ne mankis. Legomoj, ovoj, fruktoj trafulmis la aeron de unu grupo al la alia. Verŝajne, la junuloj ambaŭgrupe kalkulis kun probabla alfrontiĝo kaj organizis sian piknikon konsekvence. Sed multaj aliaj aĵoj estis uzataj, ekzemple gazetfolioj buligitaj aŭ lignopecoj antaŭe kolektitaj por prepari fajron. Iuj boksis, kelkaj piedfrapis, multaj aĵĵetis, ĉiuj kriaĉis, jen insulte al la “malamiko”, jen ordone al la propraj trupoj, kiujn kvietigi la ĉefoj provis sensukcese. Ankaŭ al la ĝendarmoj ne prosperis aŭdigi sin.

Kaj jen subite tri aferoj okazis samtempe. Putra pomo trafis al ĝendarmo Garvala  rekte sur la frunton, botelo atingis la kranion de viro, kiu fotis la scenon, kio igis lin fali, kaj ĝendarmo Polonez  pafis ĉielen per sia pistolo.

La pafo agis mirige. Post unu sekundo, ĉiuj gapis mire al la ĝendarmo, silentaj, kvazaŭ paralizite. Polonez  profitis la silenton por krii per voĉo densa je aŭtoritato:

“Sufiĉe! Ĉesu! Kaj bonvolu konduti kiel civilizitoj!”

Post nova silenta sekundo, ĝenerala zumado leviĝis, kaj jen iu knabo piedfrapis al alia, kiu rebate pugnis la makzelon de la unua.

Sed la etoso ne plu estis sama. Fortulo altkreska kun gigantaj manoj kaptis la brakon de la ĵus boksinta kaj diris “Haltu!” per tia impona voĉo, ke ĉiuj resilentis. Kaj en tiu senbruo lia impresa estra voĉo sonis: “Ĉesu! Ni jam sufiĉe amuziĝis!”. Tiu rimarko estis tiel neatendita, ke la homamaso eksplodis per ekrido. Da streĉiĝo restis neniom.

“Sinjorino Karal !”

Ĝoja , kiu ĉeestis la kunvenon de la raciuloj kaj serĉis Stefanon, kiu sekvis la alian, abrupte turnis sin. Ŝin vokinta estis ĵurnalisto, kiun ŝi iom konis. Viro kuŝis apud li.

“Mia kolego ricevis botelon sur la kapon kaj svenis,” klarigis la ĵurnalisto, “li nun rekonsciiĝas, kaj verŝajne ne estas tre serioze, sed mi tamen ŝatus resti kun li. Ĉu vi baldaŭ malsupreniros?”

Ĝoja  hezitis; ŝi intencis resti ĝis la fino.

“Vi povus fari al mi servon,” la gazetisto daŭrigis. “Ne plu okazos io ajn, vidu,venas fulmotondro, kaj multaj jam foriras.”

Ŝi rigardis al la ĉielo, kie du etaj nuboj montriĝis senminacaj, kaj al la ebenaĵo, kie grupoj diskutis kaj ne ŝajnis speciale pretaj formigri.

“Kiun servon?” ŝi demandis.

“Se vi bonvolus iri al la gazeta oficejo, transdoni ĉi tiujn filmojn, por ke ili rivelu la fotojn kiel eble plej rapide, kaj anonci, ke mi plej baldaŭ telefonos mian raporton, mi vere estus ege danka.”

“Konsentite,” diris malantaŭ ŝi voĉo junula, “sed nur kondiĉe, ke ni ricevu kompense ekzempleron de ĉiu foto. Ni ne volus malhavi eĉ momenteton de l’ ĵus travivita epopé , kaj la gazetoj ne publikigos pli ol po unu foton.”

“Stefano!” admonis Ĝoja  riproĉe. “Ĉu vi ne kapablas plenumi servon senkompense? Mi hontas pri vi.”

La ĵurnalisto ridis.

“Ne severu, sinjorino Karal , li fakte tute pravas. Petro ĉi tie abunde fotis kaj malmulto el tio trafos la publikon. Estas promesite, knabo, vi ricevos la tuton.”

*

“Kio estas al vi, Kara-Karal ? Ĉu via koro haltis?”

La policano ne reagis, tiel absorbita li estis. Stefano, Ĝoja  kaj li jam kelkajn minutojn rigardis sinsekve la fotojn de la rafunja batalo, ilin transpasigante de unu al alia. La junulo stariĝis kaj iris malantaŭ la onklon.

“Ĉu ne estas ĝi?” ĉi-lasta demandis, perceptinte la movon de la nevo.

La junulo streĉis la okulojn. “Ĝi?” li ripetis kun demanda tono, sed li ne bezonis respondon. La foto, kiun Karal  kontemplis, estis farita ekzakte de la sama loko kaj sub la sama lumo kiel la “ĉantaĝa” foto trovita en la kolekto de Maks  Pitizazo, kiu foto devigis la policon kaj armeon al tiom da vana serĉa fosado.

*

La ĵurnala fotisto klarigis tre precize, kie li staris, kiam li faris la koncernan foton. Ĉe la loko indikita sur la ĉantaĝa foto, policistoj fosis. Ĉi-foje, ili trovis.

*

“Ne, ne. Mi ne povas paroli tiel precize, almenaŭ ne tuj,” la nekropsia doktoro diris en la telefonon. “Kion mi diru? Estas viro, kaj li mortis antaŭ 15 aŭ 20 jaroj, aŭ 25, aŭ 30.”

Konstantas la milito inter la policanoj, kiuj bezonas precizan daton, eĉ horon, kaj la medicinistoj, kiuj timas, ke advokato ilin ridindigos tribunale, montrante, ke ili pretendis al troa precizeco.

“Tamen vin interesos grava detalo,” la nekropsianto aldonis. “Mankas falangeto ĉe la ringa fingro maldekstra. Saluton!”

21

“La liston, la liston, la liston! Mi kraĉas sur ilian liston!” Veronika  kriis kolere, malkodante la mesaĝon. Laŭ temperamento, ŝi estis milda kaj kvieta, sed ŝiaj rilatoj kun la spionmastroj iom post iom incitis ŝin al nervaj eksplodoj, kiuj tute ne konformis kun ŝia profunda estmaniero.

“Plian monon en la kutima mura kaŝejo!” ŝi diris plu malkodante. Ŝi malŝatis tiun manieron komuniki. Ŝi sciis, ke KGB  uzas similajn “poŝtkestojn” tutmonde, sed, kvankam oni klarigis al ŝi, ke statistike ĝi estas la plej sekura sistemo, ĉar ege malofte okazas, ke iu trovas la kaŝejon kaj komprenas ĝian signifon, tamen ŝi neniam sentis sin senzorga, kiam ŝi aliris la fendon en la muro. La antaŭan fojon, kiam ŝi tie prenis la monon destinitan al Rik  kiel helpon al lia politika agado, ŝi havis malagrablan senton, ke iu observas ŝin.

Ŝi estis nun sola en sia apartamento, kaj de kelka tempo ŝi laŭgrade kutimiĝis laŭtvoĉi siajn zorgojn, ne tre konvene, eble, por spiono (kiu scias, ĉu ne troviĝas mikrofono?), sed, nu, home. Kiel elporti silente tian ŝarĝon?

“Mi kraĉas sur ilian liston,” ŝi ripetis. “Kaj propagandi favore al la partio de Rik ! Nur tion! Ne postulemaj, la kamaradoj! Estas vere simple! Agiti, kiel ili diras, agiti favore al la gastoj elkosmaj! Kiel mi povus fari? Kiel mi povus fari tute sola?”

Ŝi metis la kapon sur la manojn, kun la brakoj apogitaj sur la tablo, kaj amare plorsingultis. Sur la maldekstra flanko buklo izolite elstaris, kvazaŭ orfa.

*

“La liston, tiun damnindan liston refoje,” grumblis Bob Sulavi , gratante al si la longan pintan nazon. “Kaj aperigi artikolojn pri tio, ke Rik  estis abomena ĉantaĝisto, kaj ke rezulte lian partion oni ne povas preni serioze... Nu, tio estas pli komprenebla: ke voĉoj ne perdiĝu en tiun senfuturan partion. Tio estus por mi verŝajne eĉ facila. Kial do mi havas tian naŭzosenton?”

Kaj kun profunda ĝemspiro li stariĝis, prenis la ĵus malkoditan mesaĝon, kaj ĝin bruligis, laŭ la instrukcioj.

Dum la flamoj voris la paperon, kaj li rigardis ilin fikse, preskaŭ hipnote, nekutimaj sentoj lin invadis. Ĉu tiel vivi valoras la penon? Ĉu io valoras la penon vivi, entute? Al tiuj demandoj la respondo formiĝis pli kaj pli klare, dum li kontemplis senvide la folion cindrigatan: sen Veronika  ne valoras vivi. Kaj la pensoĉeno vole nevole kondukis al konkludo, kiun multaj trovus stulte romantika, sed kiu estis por li pura evidentaĵo: aŭ Veronika n, aŭ morti.

La entrudo de la mortkoncepto ne estis akademia. Ĉar vivi kun Veronika  implicis forlasi la laboron por CIA . Aliel, li devus mensogi la tutan vivon. Ke ekde la tago, kiam li konsentis al CIA -dungiĝo, li necese vivis en konstanta mensogado, tute ne frapis lin. Sin kaŝi, komedii, trompi por politikaj celoj, tio estis sporto. Sed trompi Veronika n, tiun senkulpan ŝafidinon, tiun puran lilion, tiun diafanan kajton, ne, kajto estas iom tro proza, tiun luman sunradion, ĉu trompi ŝin  vi postulus? Ne. Neeble. Ami Veronika n – kaj kion alian oni povas fari, kiam oni renkontis ŝin? – tio signifas lasi ŝin penetri en la tutan propran vivon, dividi ĉiujn sekretojn, partopreni en ĉio ajn...

Ke ŝi laboras por KGB  komplikas la problemon, jes ja, sed komplikaj problemoj estas kiel glavoj: longa vunda parto, eble, sed ankaŭ tenilo. Nur necesas trovi la tenilon.

Kaj kio se ili ne akceptos? Aŭ se ankaŭ ŝi, ĉion eksciinte, ne akceptos?

Tiukaze, li mortos. Finfine estas tute simple. Li mortigos sin, kaj ĉio estos finita. Per firma volo li decidis tion fari, kaj la ĝojo tuj revenis tute. Nura vireca decido, kaj ŝajne sensolva dilemo forvaporiĝas, jen la vera fundfunda simpleco de la vivo. Per unu ago de sia forta volo, Roberto Sulavi  sukcese eliminis ĉian solvon alian ol vivon kun Veronika , vivon plene kaj sincere dividatan, eĉ pri la plej hontindaj aspektoj de lia ĝisnuna kromokupo.

Kiam li ekstaris, lia nazo pintis pli firme, lia makzelo aperis pli kvadrata, liaj okuloj rigardis pli rekte antaŭen. Planite, decidite. Kun esprimo de potenca animforto, li paŝis al la fridujo kaj elprenis ŝinkon kaj fromaĝon. Ial lin plenigis nerezistebla emo vori dikegan sandviĉon. Lokita antaŭ la perspektivo vivi kun la amata aŭ morti, ĉiu sporta bravulo unue malsatas.

22

“Arnoldo Kastrita, ĉu vere?” demandis Ĝoja . “Kia amuza nomo!”

“Ho, vi scias, en sonĝoj...” la edzo komentis dubeme.

“Kio alia estis? Ĉu vi memoras?”

“Ne. Nur ke temis pri la armeo, pri la demando, ĉu viro nomata “Kastrita” povas soldatiĝi, se konsideri, ke la armeo akceptas nur virojn. Estis apenaŭ sonĝo, nur sonĝa demando, sed ĝin akompanis tiu sento, kiun mi fojfoje spertas, ke jen mi sonĝas ion gravan.”

“Ŝajnas, ke via subkonscio vortigis dubojn pri via vireco. Estas eksterordinare, kiel vi viroj ĉiam timas iutage malkovri, ke vi perdis la viran identecon.”

“Tio estas via interpreto. Miaopinie, temas pri mia enketo, kvankam mi tute ne vidas, kiel la armeo povus rilati al ĝi.”

“Estas neniu Arnoldo inter la roluloj, ĉu?”

“Ne. Sed, strange, la nomo tamen ŝajnas elvoki ion...”

“Kaj Kastrita, pri kio tio pensigas vin?”

“Atendu, mi ekhavis kvazaŭ-ideon, sed... ve!... ĝi forflugis tuj kaj mi ne plu memoras. Incita afero. Kastrita? Ĉu tio aludus al Rik Ospaci ? Ĉu subkonscie mi rigardus lin neviro, ĉar li estis ĉiurilate, ankaŭ sekse, abstinema?”

“Aŭ ĉu eble temas pri virino, kiu volus soldatiĝi? Simbole, tio signifus: virino, kiu volas agi vire.”

“La ino Pergame , ĉu? Laŭ la ekstera aspekto ŝi estas tre virina, sed mi imagas, ke en paro ŝi ludus superregan rolon. Estas io ordonema en ŝi. Ĉu eble tio povus esti simbolita per la nocio ‘armeo’?” Karal  sonis dubema. “Se tiel estas, la sonĝo tute ne helpas min.”

“Ni serĉu alian direkton. Kion farus la armeo rilate al kastrita viro?”

“La armeo? Ĝi registrus la fakton ĉe la unua prisana ekzameno...”

Karal  subite retenis la spiron.

“Jen mi havas ĝin,” li diris post kelksekunda silento. “En mia sonĝo la vorto ‘kastrita’ simbolas la perdon de fingroparteto.”

“La enterigiton de Rafunja  vi aludas, ĉu ne?”

“Jes, la homon, kiun iu enterigis antaŭ multaj jaroj en la rafunja ebenaĵo, kaj al kiu mankas parto de fingrosto.”

“La tombo de la ĉantaĝa foto! Ĉu vi opinias, ke Verstrata tiun murdis, kaj ke Rik  pro tio ĉantaĝis lin?”

“Kial ne?”

“Estus eble. Sed kiu estus la murdito?”

“Estas evidente, ĉu ne? Mi tuj kontrolos.”

*

Kiam li revenis hejmen tiuvespere, la respondo estis klara:

“Kiam la juna Gido Verstrata prezentiĝis al la unua kontrolo medicina de la rekrutekzameno, estis notite, ke falangeto de la maldekstra ringa fingro mankas al li.”

“Kaj kio pri la pentristo, kiu falis pasintan semajnon de la Rafunja -teraso, ĉu al li io mankis?” Ĝoja  demandis, kvankam ŝi jam ne dubis pri la respondo.

“Ne. La viro, kiun mi trovis mortintan sur la rafunja ebenaĵo apud la korpo de Laŭra Pergame , havis tute normalan manon. Sekve, ne estis la vera Gido Verstrata.”

“Alivorte, la ulo, kiu iĝis milionulo vendante pentraĵojn, tiujn fakte ne faris mem, ĉu?”

“Plej certe. La tre talenta Gido Verstrata, kies originala stilo jam montriĝis en la belarta lernejo, mortis antaŭ du jardekoj kaj estis neleĝe enterigita en Rafunja . Li havis famon de homo kun giganta laborforto. Li verŝajne pentris kaj pentradis grandkvante. Kaj iun tagon, iu lin eliminis, prenis lian lokon kaj profitis de tiu abundega produktado.”

“Kiu?”

“Se mia sonĝo pravas, devas esti la kuzo. Sonĝante mi intermiksis la literojn – Arnoldo anstataŭ Ronaldo – kaj ankaŭ la virojn, ĉar ne al Ronaldo mankis parteto de fingro.”

Ĝoja  lin rigardis kun aprobo, tamen ne senrezerva.

“Via teorio estas tute kohera,” ŝi diris. “Ronaldo ĵaluzis Gidon, kaj lin mortigis, li enterigis la korpon en la rafunja ebenaĵo, foriris al Sudameriko sub la propra nomo “Ronaldo”, tie aranĝis taŭgan malaperon, kaj reaperis ĉi tie sub la nomo “Gido”. Bedaŭrinde prezentiĝas serioza argumento kontraŭ tiu hipotezo: kial preni sur sin tiom da riskoj, se konsideri, ke tiuepoke, ja, Gido Verstrata estis nur eta pentristo tute nekonata?”

*

“Estas la kofro de Rik Ospaci !” ekkriis Jano Karal  al la policisto, kiu akompanis lin. Ili traserĉis la apartamenton de Laŭra Pergame  – rutina faro polica en simila kazo – kaj, kvankam ili esperis trovi interesajn lasaĵojn, ili ne antaŭvidis ion tiel gravan por la enketo.

“Mi tuj telefonos al Remon , ke li sendu iun por daŭrigi la serĉadon kun vi, kaj mi reiros al la oficejo por studi ĉi tiujn,” Karal  diris montrante la dokumentojn en la kofro.

Legi ilin postulos multajn horojn, sed rapida trarigardo jam montris, ke tio ne estos tempo perdita. El tiuj paperoj kaj fotoj Rik  aperis kiel majstra ĉantaĝisto. La tuta dosiero pri Kolombét  troviĝis ĉi tie, kaj ĝi estis reputacimurda por la gazetdirektoro, kiu laŭ tiuj dokumentoj neniam hezitis akcepti monon por manipuli la informadon favore al tiu aŭ alia industriisto, aferisto aŭ politikulo.

Ne restis dubo ankaŭ pri tio, ke Rik Ospaci  havigis al si belajn sumojn ĉantaĝante Gidon Verstratan. Kiel komenciĝis tiu profitdona afero, tion klarigis jena letero, skribita per mano imprese tremanta:

Estimata Sinjoro Ospaci ,

Vi ne konas min, eble ŝajnos strange al vi ricevi leteron de nekonato. Mi estas baldaŭ mortonta. La malsano, kiu trafis min, ne plus lasos al mi, post kelkaj horoj, sufiĉan forton por plu skribi. Kaj tamen mi ne volas forlasi ĉi tiun mondon sen konfesi mian hontindaĵon, kaj tiun de aliulo, kies kulpecon mi profite ekspluatis. Mi konfidas tion al vi, ĉar vi estas konata kiel honesta ĵurnalisto, kaj ankaŭ ĉar vi estas fama kiel fotoamatoro speciale ŝatanta foti bestojn.

Ankaŭ mi dum mia tuta vivo estis ege entuziasma fotemulo, kaj mia plej ŝatata temo estis, kiel ĉe vi, sovaĝaj bestoj. Tiucele mi, la 27-an de julio 1954, kaŭris kun mia fotoaparato inter la pinarboj, kiuj troviĝas apud la vojo kondukanta al la t.n. rafunja teraso (vidu la ĉi-kunan skizon, kiu indikas, kiel oni atingas tiun lokon deirante de Malpáz ), kiam alvenis du viroj al mi nekonataj, kiuj videble jam drinkis multege.

Unu, iom ridinde vestita, kun stranga malnovmoda ĉapelo kaj larĝega kravato pentrista, havis la manon sur la ŝultro de sia kunulo, kaj ambaŭ zigzagis sur la vojeto raŭke kantante obscenaĵojn. Ili formis tiel ridigan bildon, ke mi ne rezistis la plezuron fari pri ili kelkajn fotojn, kiujn mi sendas al vi ĉi-kune. Mi tiucele ilin sekvis, nevidate.

Ve! La komika marŝado finiĝis tragike: la ĉapelulo atingis la randon de la teraso, stumblis ĉe ŝtono kaj falis. Tiumomente li ne plu tenis la alian, kiu restis longe ĉe la apikaĵo, gapante. Mi estis tute proksima kaj povas certigi, ke li ne puŝis sian kunulon.

Mi pensis: “Ni devas rapide desupri, ĉar, kvankam estas multegaj ŝancoj, ke la falinto mortis, se pro mirakla hazardo li plu vivas, ni devas tuj aranĝi la flegadon”.

Ŝajnas, ke la tragika falo malebriigis la alian, kaj ke tiu sampensis kiel mi, ĉar li tuj ekiris malsuprenvojeton pri kies ekzisto mi antaŭe ne sciis. Li iris multe pli rapide ol mi, ĉar videble li perfekte konis la regionon, male al mi. Mi misvojis, perdis tempon, kaj kiam mi fine atingis la malsupran ebenaĵon, li jam kaŭris apud la korpo.

Mi intencis krii: “Jen mi alvenas helpi”, sed kion li faris, tio estis tiel neatendita, ke mi restis apude kaj kvazaŭ instinkte – mi nun ne bone komprenas kial – komencis fotadi lin, kvankam mi devis scii, ke tiam estis tro malhele por ricevi bonan rezulton. La pentriste vestito tute certe estis morta, kaj la alia komplete senvestigis lin, surmetis liajn vestojn, kaj vestis per siaj la forpasinton.

Tiumomente mi komprenis, ke tio estas unika okazo por ĉantaĝi. La viro foriris, sed ne laŭ la vojo malsupren. Tiam mi memoris, ke en la lignodomo supre de la Rafunja -teraso vivas kaj laboras pentristo. Dum la viro estis for, mi traserĉis la poŝojn de la falinto, aŭ pli ĝuste de la alia, ĉar nun la vestoj estis interŝanĝitaj, kaj prenis liajn paperujon kaj notlibreton. Tiel mi eksciis, ke mia baldaŭa ĉantaĝa viktimo nomiĝas Ronaldo Verostrata.

Mi atendis por kontroli, ĉu tiu sinjoro revenos. Kaj tio efektive okazis: li revenis kun pioĉo kaj ŝpato. Tute certe li ilin prenis el la menciita lignodomo. Li ekfosis.

Kiam la kavaĵo estis finita, la viro ŝovis en ĝin sian kunulon, reŝtopis la truon, kaj foriris. Eble mi devas mencii, ke ambaŭ viroj multe – preskaŭ frate – similis unu la alian. Ambaŭ estis kolosoj. Ne mi povus porti korpon tiel facile. Kiam mi esti certa, ke li estis for, mi faris fulmfotojn de la loko kaj notis retrovsignojn. Tiam, strange, mi konfesas, por homo decidinta ĉantaĝi, mi iris al la improvizita tombo, kiun li estis tre lerte maskinta per ŝtonoj kaj taŭge aranĝita tero, kaj mi preĝis. Ial, ŝajnis al mi nedece, ke tiu forlasu nian mondon sen ia ajn ceremonio.

Mi ne tuj entreprenis la ĉantaĝon. Mi unue faris enketeton por ekscii kiel eble plej multe da faktoj pri la falinta pentristo kaj pri la alia. Tiel mi estis informita, ke Gido Verstrata ĵus heredis astronomian sumon de riĉegulo, kiu jam aĉetis de li plurajn pentraĵojn kaj trovis lin ege talenta. La drinkado okazis por festi tiun tute neatenditan heredon. Mi eksciis krome, ke la alia estas lia kuzo, kiu ankaŭ havis pentristajn ambiciojn, sed al kiu talento (aŭ ĉu pli ĝuste laboremo?) grandparte mankis.

Kiam la falsa Gido Verstrata revenis el vojaĝo, kiun li tiuepoke faris, mi vizitis lin kaj prezentis al li miajn fotojn. Ekde tiam, mia financa situacio komplete aliiĝis...”

Tiu dokumento igis Janon revadi. “Kia ironio”, li pensis, “ke la unua ĉantaĝisto de la falsa Gido elektis por siaj riveloj homon faman pro sia honesteco kaj anima pureco, dum fakte tiu estis ne malpli aĉe profitema!”

Li ne plu dubis, ke la morton de Ospaci  kaŭzis ĉantaĝviktimo, sed el ĉiuj koncernatoj, kiu puŝis lin abismen?

23

“Notario Viljemín ,” anoncis la voĉo en la interna telefono, “deziras paroli kun vi senprokraste. Urĝa afero koncerne la akcidenton de Rafunja .”

Tiu notario estis plej bonfama en la tuta Valo de Tjazo, konata kiel ekstreme honesta, skrupula, fidinda rigorulo. Rigardante lin eniri, la detektivo rapide mensnotis la orrandajn okulvitrojn, oran horloĝeton, oran kravatpinglon kaj la insignon de Rotari -klubo. “ Oro kaj prospér ”, li diris al si, resumante la ĝeneralan impreson, kiun al li faris tiu sesdekkvinjarulo. La notario klinis sin iom ceremonie, kaj, ĉe invita gesto de Jano, eksidis trans la skribotablo.

“Mi estis for, tial ne venis pli frue,” li komencis. “Multmilionulo, kiu estas kliento mia, venigis min al sia vilao ĉe-oceana por redakti novan testamenton. Gravega afero. Mi ne povis ne iri.”

Ĉu li sentas sin kulpa? Karal  sin demandis. Kaj se jes, pri kio vere?

“Dum mi estis tie, li havis korkrizon, ne ege gravan, sed tamen... Mi ne sciis, kion fari. Li estas tre bona kliento, pli ol tre bona kliento... Mi do devis resti. La afero finiĝis kontentige.”

Ĉu li mortis kaj testamentis ĉion al vi? la detektivo preskaŭ demandis, sed li tamen regis sin.

“Li nun bone fartas, kaj feliĉe, la afero estas finfarita.”

“Sed ne por paroli pri tio vi petis renkonti min, ĉu?” Jano demandis.

“Ne. Pardonu. Mi venis pro tre konfidenca komisio.” La notario serĉis en sia teko, kaj fine eltiris sigelitan koverton. “S-ro Verstrata petis min doni ĉi tion propramane post lia morto, ĉu al la policestro, ĉu al la polica funkciulo, kiu okupiĝos pri lia morto, se iu devas okupiĝi pri ĝi. Li tiom insistis, ke mi persone iru kaj transdonu propramane, ke kiam mi eksciis pri la dramo, mi eĉ ne konsideris la eblecon telefoni al vi.”

“Dankon, mi komprenas,” Karal  afable respondis. “Kaj vi sendube deziras ricevateston, ĉu ne?”

“Se vi tiom komplezus... Jes, dankon”, li diris, dum Jano rapidskribis noteton. “Sed ne estas ĉio.”

“Kio alia?” Karal  demandis surprizite.

La notario denove palpis en la teko.

“Tute simila transdonaĵo de s-ino Pergame ,” li anoncis kun esprimo de magiisto, kiu ĵus eltiris vivantan kuniklon el ĉapelo, kaj li enmanigis al Karal  duan sigelitan koverton.

“Ĉu vi scias, pri kio temas?” la detektivo demandis.

“Tute ne. Mi estas nur fidela gardanto kaj peranto. Ili ne konfidencis al mi. Mi plenumis mian komision, kaj nun devas retiriĝi.” Li adiaŭis, kaj estis tuj for. Ŝajnis al Karal , ke li forkuras de tiuj leteroj, kvazaŭ ili entenus dinamiton.

*

“Kaj kion enhavas tiuj leteroj?” Ĝoja  demandis.

“Tiu de Gido Verstrata (ni plu nomu lin tiel, se vi konsentas, por ne konfuziĝi, kvankam verdire li estas Ronaldo) komenciĝas imprese, jene: ‘Polica Moŝto, se vi legas ĉi tiun leteron, tio signifas, ke mi mortis. Mi salutas vin el transtombe.’ Kiam mi legis tion, ŝajnis al mi, ke ia glacia sensaco laŭiras mian spinon.”

“Sed kial li skribas el transtombe? Ĉu por konfesi?” scivolis Stefano.

“Unue por peti nin fari plej zorgan nekropsian ekzamenon de lia korpo.”

“Ĉu li suspektis, ke oni lin mortigos?”

“Jes. Li estis certa, ke Laŭra Pergame  volas meti finon al lia vivo. Fakte, li kredis, ke ŝi intencas veneni lin.”

“Pro kio?”

“Estas iom komplike. Mi ne memoras, ĉu mi diris al vi, Stefano, ke ili estis geedzoj.”

La nevo gapis.

“Geedzoj? Gido Verstrata kaj Laŭra Pergame , ĉu? Ne, vi neniam diris.”

“Ni eksciis tion nur, post kiam ili mortis, pro la necesaj formalaĵoj.”

“Ĉu antaŭ longe ili geedziĝis?”

“Jes, verŝajne ŝi dekomence partoprenis en la trompo pri la pentraĵoj. En la letero li diras, ke, se juĝi laŭ diversaj signoj, ŝi ne plu elportas la vivon kun li. Lia teksto estas tre kruda. Li diras ekzemple: ‘Ŝi ne plu volas submetiĝi al kelkaj kapricoj de la malbela maljuna malpura malĉastulo kiu mi, ŝiaopinie, estas’ kaj tio estas tre milda loko, se kompari kun multaj aliaj. Nu, li pensas, ke ŝi deziras retrovi sian sendependecon, sed konservi la milionojn, kiujn li posedas, kio signifas: seniĝi je li.”

“Sed se ili jam longe vivas geedze, kial nur nun ŝi volus lin likvidi?” Stefano rezonis.

“Eble ŝi antaŭe lin ankoraŭ sufiĉe amis, aŭ ŝi atendis, ke la stoko de pentraĵoj sufiĉe malkresku. Lia reputacio pentri malmulte ne ebligus vendi la tutan antaŭan stokon,” supozis Ĝoja .

“Jes, tio estas verŝajna,” la nevo aprobis. “Kaj nun pri Laŭra Pergame . Kion ŝi diras en sia letero?”

“Plej strange, ĝi similas tiun de la edzo. La celo estas la sama: ke, se ŝi mortos kiel unua, la polico aranĝu nekropsion.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Ŝi asertas, ke Verstrata konvinkiĝis pri ŝia deziro lin murdi por ĝui lian riĉegon sen submetiĝi al la malplaĉaj aspektoj de kunvivado, kaj ke li minacis likvidi ŝin antaŭ ol ŝi sukcesos.”

“Ĉarme!” taksis Stefano. “Ĉarma paro, vere! Kiel harmoniaj rilatoj! Kiel agrable devas esti vivi kune en tiaj kondiĉoj!”

“Mi trovas tion terura,” Ĝoja  samopiniis, “du geedzoj, kiuj tiel malfidas sin reciproke, ke ambaŭ kredas la alian kapabla murdi lin aŭ ŝin!”

“Eble tio efektive okazis,” Stefano diris. “Eble Gido irigis Laŭra n al la Rafunja -teraso por ŝin falmortigi, kaj ŝi facile akceptis, ĉar ŝi opiniis, ke ŝi profitos la okazon por lin puŝi malsupren. Eble ambaŭ luktis provante puŝi la alian, kaj tiel ambaŭ falis mortiĝe.”

“Tio estas tute probabla,” la detektivo jesis. “Sed mi bedaŭras, ke en via diraĵo estas tiom da ‘eble’; mi ŝatus pruvi la aferon. Kvankam verdire tiom da policaj konkludoj fakte estas nepruveblaj...”

“Ĉu vi plu serĉos, nun kiam vi havas tiun duoblan reciprokan akuzon?” Ĝoja  demandis.

“Mi klarigos la aferon al la prokurorejo, kaj ni vidos. Mi konfesas – eble ĉar mi estas laca – ke mi nun ne scias, kie serĉi plu.”

“Kiu heredas tiun gigantan riĉon?” Ĝoja  demandis.

“Fakte, mi volis demandi pri tio la notarion – verŝajne li scias, se al li ili konfidis la leterojn – sed li foriris tiel urĝe, ke ne prosperis al mi. Mi dubas, ke estas io trovinda tiurilate. Oni diris al mi en la komenca enketo, ke ambaŭ estas senparencaj. Sed mi kompreneble devos kontroli... Ej! Telefono! Mi iras respondi.”

Dek minutojn daŭris la telefona konversacio.

“Kiu estis?” scivolis Ĝoja , kiam ŝia edzo revenis.

“Izidoro, mia kolego. Li nun deĵoras en la policejo, kaj Pitizazo ĵus iris tien.”

“La nigra muzikisto, ĉu vere? Kion li volis? Ĉu anonci sepan edzinon?” ironiis Stefano.

“Ne. Li petis, ke ni senvalidigu lian plendon pri kofroŝtelo. Lia ‘edzino’ Sonja  – la valĉefa – sin deklaris kulpa al li. Kiam ŝi eksciis pri la morto de Laŭra Pergame , la ideo esti implikita en murdoafero ŝin ektimigis. Ŝajnas, ke Laŭra  informiĝis pri Pitizazo pere de privata detektiva agentejo, tiel eksciis multon pri la ses edzinoj, kaj i.a. malkovris, ke Sonja  havas gravajn financajn zorgojn. Ŝi tiam aliris ĉi-lastan kaj promesis al ŝi altan sumon, se ŝi – Sonja  – havigos al ŝi – Laŭra  – la kofreton. Estis tre facile, kaj Sonja  ne hezitis. Se mi bone komprenas, Pitizazo tute ne prenas la aferon serioze, kaj pardonis tuj.”

“Kion tiu informo signifas por ni?” sonis la voĉo de Ĝoja .

“Ĝi instruas al ni ion gravan: ke Laŭra Pergame  sciis, ke la kofro estas ĉe Pitizazo. Kiel do ŝi povis ekscii tiel bone garditan sekreton?”

“Pere de unu el la edzinoj,” Stefano hipotezis.

“Neeble, ŝi ekkonis la ekziston de la edzinoj nur pro tio, ke ŝi esploris pri Pitizazo, alivorte nur post  kiam ŝi jam sciis, kie troviĝas la kofro, kaj jam komencis serĉi metodon por ĝin ŝteli. Kiamaniere ŝi akiris tiun informon? Trovi respondon al tio certe ege helpus.”

“Domaĝe, ke pro tiu damninda rafunja falo, vi ne plu povas demandi ŝin,” la junulo diris.

“Almenaŭ estos facile trovi la koncernan detektivan agentejon,” Jano konsoliĝis. “Ne estas multaj en Valĉefa . Ni demandos ĉiun, ĝis ni trafos la ĝustan. Eble tiel ni sukcesos...”

*

Karal  ne sukcesis. Li trovis la privatan detektivan oficejon, sed tiu nenion sciis pri la kazo. S-ino Pergame  eĉ ne menciis la kofron. Ŝi nur petis kiel eble plej multe da informoj pri Pitizazo kaj pri la domo, kie li loĝas en Valĉefa . Kiam ŝi eksciis pri la “edzinoj”, ŝi petis kiel eble plej multe da informoj pri ili. Ŝi proponis tiel altan pagon, ke la detektiva agentejo treege diligentis, sen demandi pri ŝiaj motivoj.

“Plia espero trompita!” konkludis Ĝoja .

“Jes, plia sakstrato. Enketo ĉiam konsistas el la sama procezo: oni malkovras vojon, ĝin eniras espere, kaj subite troviĝas antaŭ muro. Ne strato estis, nur sako, kaj eĉ sentrua.”

“Kion vi nun faros?”

“Mi komencos per la heredo-afero, kvankam mi ne multe kredas je ĝi. Tamen, ili estis riĉegaj, ili mortis. Kiu profitos? Tion ni ne povas neglekti.”

*

“Se vi bonvolos eniri,” susuris la forta, ne tre virina, ino, kiu oficis kiel sekretariino. Ĉio tie ĉi elvokis komforton kaj silenton. La pordo de la notaria kabineto estis duobla, kun lede tegita remburo destinita sufoki la transpason de la sonoj. Karal  sidiĝis en profundan, komfortan brakseĝon.

Li neniam diris al Viljemín , ke la riĉego de l’ falsa pentristo kaj de ties edzino ne transpasos al iliaj eventualaj parencoj, sed al la heredantoj de la vera Gido, se tiaj heredantoj ekzistas. Ne de ŝtelinto oni ja heredas, sed de la laŭleĝa posedinto. Tamen la afero estis esplorinda, ĉar la murdinto de la paro – se li murdis por heredi – probable ne konis la devenon de ties riĉego.

“Mi serĉas, sed ankoraŭ nenion trovis,” flustravoĉe diris notario Viljemín  kun eta gesto senkulpiĝa. “Mi tamen povas diri al vi tute certe, ke s-ro Verstrata ne plu havas vivantajn parencojn. Ke ekzistas testamento nek de li, nek de ŝi, ankaŭ tion ni povas tute certe diri nun, des pli, ĉar la polico tre zorge traserĉis iliajn havaĵojn, ĉu ne?” Karal  silente kapjesis. “Pri s-ino (Verstrata-) Pergame  mi metis anoncon en la notaria serĉa bulteno. Ŝi havis fratinon, sed ni ne scias, kien tiu malaperis. Ŝi forlasis la landon kaj establiĝis en Brita Kolombio antaŭ longe. Ĵurista firmao tie serĉas por ni. Tamen estas tre tikla problemo...” Li subite haltis.

Karal  elmontris mienon senvorte demandan. La notario reparolis:

“Eĉ se hipotezi, ke tiu fratino aŭ infanoj ŝiaj nun vivas, ili heredos nur, se heredis s-ino Pergame , aŭ, se vi preferas, s-ino Verstrata, sed por pruvi, ke ŝi heredis, necesus pruvi, ke ŝi mortis post  sia edzo. Kaj laŭ tio, kion al mi diris la nekropsiinto, tio estas nepruvebla. Juĝisto devos findecidi tiun punkton, sed kiamaniere li faros, mi vere demandas min.”

“Ĉu vi ne pridiskutis la testamentan aferon, kiam ili donis al vi la leterojn destinitajn al la polico?”

“Tute ne. Cetere, nur s-ro Verstrata venis. Li klarigis al mi, ke mi devos propramane doni la koverton al la polico, se li mortos antaŭ sia edzino. Li tre insistis, por ke mi agu persone.”

“Kaj kio pri Laŭra Pergame ?”

“S-ino Pergame  ne venis persone. Ŝi sendis sian koverton en pli granda koverto per registrita poŝto. Fakte, ŝi ne postulis, ke mi ĝin donu al vi propramane.”

“Ambaŭ kontaktis vin tiurilate en la sama periodo, ĉu ne?”

“Jes. Apenaŭ unu semajnon antaŭ ol ili mortis. La letero de s-ino Verstrata- Pergame  alvenis kelkajn tagojn post tiu de la pentristo.”

“Bone. Mi tre dankas vin, sinjoro notario. Espereble vi baldaŭ ekscios ion pri tiu fratino!”

“Mi forte esperas, ke jes,” la notario diris kun rideto samtempe duba kaj larĝa.

Nur tiam Karal  rimarkis, ke oron s-ro Viljemín  havas abunde ankaŭ en la dentaro.

24

La sekvantan tagon, je la kvina posttagmeze, dum Karal , ĵus reveninta al la policejo, eklegis leteron ricevitan de la notario – ĝi skribe konfirmis la informojn donitajn en la notaria kabineto: s-ro Viljemín  estis tre ordema persono, kiu ĉiam konfirmis letere la enhavon de konversacioj, se ne estis speciala kaŭzo tion eviti – en tiu preciza momento, en alia parto de la urbo, virino preskaŭ ŝtelmove eniris preĝejon.

Ŝi ne estis speciale fervora piulino, multe mankis ĝis tio, sed ŝi nepre bezonis paroli kun iu, kaj tiu sopiro al vera konfidenculo revekis memorojn el ŝia katolika infaneco: kio estas dirita ĉe la konfesa sakramento, oni al ŝi tiam diris, tion la pastro ne perfidos, eĉ sub torturo aŭ sub minaco de morto. Ŝi do unue telefonis al la paroĥo Sankta Monika  por certiĝi, ĉu pastro Varga  povos aŭskulti ŝian konfeson, kaj tiu jesis. Pastro Varga  estis fama en la tuta Valĉefa  kiel samtempe bonkora, indulgema kaj ĝisfunde fidinda homo.

“Patro,” ŝi murmuris, volvante buklon ĉirkaŭ fingro de la maldekstra mano, “mi faris..., mi..., estas terure..., mi ne plu povas elporti...” Kaj ŝi kompatige ekploris.

*

Ekstreme malofte Karal  havis okazon rilati kun la eklezia hierarkio, kaj kiam la telefono anoncis, ke la sekretario de la episkopo urĝe deziras vidi lin, li sentis sin pikita de forta scivolemo.

La sekretario estis altkreska homo kun sulkita vizaĝo kaj okuloj rivelaj pri profunda laceco. “Jen homo, kiu ne sufiĉe dormas”, Karal  pensis rigardante lin eniri.

“Sinjoro Karal ,” la viro komencis per resona voĉo, “mi venas komisie de lia episkopa moŝto.”

Jano nur silente kapjesis.

“Temas pri la morto de s-ro Verstrata kaj de s-ino Pergame ...”

“Ĉu?” Karal  diris supriziĝe. “Kiel do nia episkopa moŝto rilatas al ĉi tiu afero?” li demandis.

“Temas pri la konfessakramento. Vi scias, ke la konfesa sekreto estas absoluta, ĉu ne?”

Karal  denove kapjesis senvorte.

“Nu, kion mi estas petita diri al vi, tion ni eksciis per konfeso. La persono, pri kiu temas, longe diskutis kun la konfesprenanta pastro. Li aŭ ŝi volas, ke vi sciu ion, sed ne kiu li aŭ ŝi estas. Laŭ la konfespreninto, tio estas pravigebla ĉi-kaze.”

“Mankis nur tio”, pensis Jano, “ni scios ĉiujn detalojn pri la krimo, escepte de la ĉefa: kiu kulpas?”.

“La pastro estis tre embarasita kaj konsultis la episkopon, kompreneble sen malkaŝi la nomon de la koncerna persono. Monsinjoro Gabriel  decidis, ke vi ricevos la aluditan informon, sed nenion alian. Cetere, nek li nek mi scias, pri kiu temas, kaj ankaŭ la konfespreninta pastro ne konas la personon, kiu konfesis al li.”

“Pli kaj pli helpe”, la policano pensis, kaj li ĝemspiris, kio vekis rideton sur la aliula vizaĝo.

“Mi komprenas, ke ne estas agrable aŭdi tian antaŭparolon,” la episkopa sekretario diris bonhumore, “sed jen la fakto, kies signifon mi cetere tute ne komprenas. Mi estis instrukciita diri al vi nur tion, ke... Mi legos al vi la ekzaktan frazon, kia mi ĝin notis,” kaj li tiris el sia poŝo notlibreton, kiun li rapide foliumis. “Jen. La konfesanta persono diris: Mi solene atestas, ke okazis daŭro, dum kiu nur s-ro Verstrata kuŝis morta funde de Rafunja .  La mesaĝo, kiu estas tre grava por vi do estas: dum iu periodo, s-ro Verstrata estis sola – mortinta – piede de la klifeca rokmuro. Kaj nun, sinjoro Karal , mi petas vian pardonon, sed mi devas foriri. Mi mem scias nenion pli, kaj la mesaĝo surprizas min ne malpli ol vin, bonvolu min kredi.”

*

“Stranga historio, ĉu ne, Ĝoja ?”

“Efektive,” ŝi murmuris, “uzi religiaĵon por defendi ĉe la polico siajn hered-interesojn ne estas ofta procedo.”

Ili estis preskaŭ solaj en la naĝeja trinkejo, kie ili sidis babilante, ĝuante la plaĉan fizikan lacon, kiun kaŭzas ĵusa korpa ekzercado.

“Mi devos pripensi, kion ĝi implicas. Sed vin certe interesos alia afero, kiun mi ekkonis dank’ al policaj raportoj el Kastelomara kaj Akvoviva , kaj ankaŭ al esploroj faritaj de Izidoro en Malpaz .”

“Ĉu fine klariĝas la aŭtospuroj, kiujn vi trovis proksime al la Rafunja -teraso?” ŝi demandis, prenlevante bantukon, kiu estis glite falinta sub la seĝon de la edzo.

“Ne. Tiuj spuroj kondukas nin nenien. Unu speco atribuiĝas sen ebla eraro al la aŭto de Rik , kiun ni retrovis en Malpaz , kaj la alia rilatas al neniu suspektato.”

“Eĉ ne Laŭra Pergame , ĉu vere?” Ĝoja  prononcis kun preskaŭ malica esprimo.

“Ne. Eĉ ne ŝi. Verŝajne tiuj spuroj neniel koncernas la Ospaci -aferon.”

“Se ne pri la spuroj, pri kio do temas viaj policaj raportoj?”

“Pri Verstrata. Aŭ, pli ĝuste, pli lia duobleco. Li organizis sian vivon laŭ du personecoj. Kiam li estis en sia lignodomo, en Valĉefa , en Malpaz , li aranĝis sin al la fama aspekto de la fama pentristo: malpuraj vestoj, haroj senordaj, kreskanta barbo, pantalono ĉiam preta fali de sub la dika ventro, ktp. Vera originalulo, kiun neniu povus pretervidi. Sed kiam li estis en Kastelomara, en Akvoviva  aŭ en alia loko, kie li ĝuis sian riĉon kaj ne bezonis komedii je pentristo, li aspektis tute aliel. Li surhavis kompleton da vestoj fasonitan por aperigi lin pli maldika, li estis freŝe razita, kaj kombita kiel civilizulo, li ornamis sin per bela ĉemizo kaj sobra kravato, li havis okulvitrojn... La alivestado tiagrade ŝanĝis lin, ke neniu povis diveni, ke tiu distingita elitulo kaj la sovaĝaspekta urso estas unu kaj sama persono!”

“Interese. Kion tio ŝanĝas en la enketo?”

“Estas tro frue por diri. Mi provos mediti pri la implicaĵoj. Sed ni ne havu iluziojn. Eble tiu novaĵo montriĝos senutila.”

“Tamen, ĝi estas interesa...”

Ĝoja  sin interrompis, dum juna kvaropo bankostuma pasis preter ili. Ŝi ĝin rigardis, kun ia envio al la beleco de tiuj junaj korpoj – la du knabinoj eĉ ne havis unu uncon da graso – kaj ŝi ne rimarkis la amuziĝan rigardon, kiun Jano ĵetis al ŝi.

“Dum ni parolas pri policaj raportoj,” ŝi rekomencis post tiu estetike taksa paŭzo, “ĉu vi havas tiun de la fotografo pri la foto kun eksterterán ?”

“Ha jes! Mi forgesis ĝin mencii al vi. Estis du fotoj, ĉu ne? Unu simple estas fuŝita kliŝo, kiu hazarde povus elvoki tre intensan blue blankan lumon meze de Rafunja . La alia, kiu montris strangan estaĵeton, estis farita verŝajne kun la helpo de infano aŭ de nano, plus ia optika truko. Ni supozas, ke Rik  foje konsideris uzi ilin en sia propagando, kaj poste rezignis, ĉar ne sufiĉe konvinkaj. Li estis bonega fotisto, kaj sendube lin amuzis provi krei specialajn efektojn per sia fotoaparato.”

“Jes, tio ne mirigas min, mi atendis similan konkludon.”

Kelkajn metrojn for, la naĝemula kvaropo ial eksplodis per bruega rido. Ĝoja  al ĝi ridetis, kvankam neniu el la grupo ŝin atentis.

“Kaj kion vi opinias pri la strangaj lumoj, kiujn multaj vidis, laŭdire?” demandis ŝia edzo.

“Mi ne prenas ilin serioze. Miskomprenataj naturaj fenomenoj, tute certe. Multaj eksperimentoj pruvis, ke oni perceptas grandparte laŭ tio, kion oni atendas, aŭ esperas, aŭ timas. Krome, personoj rakontas tiajn aferojn por senti sin interesaj, gravaj. Kelkaj sukcesas sin trompi mem, aliaj konscias pri la mensogo.”

Refoje la kvar junaj homoj ekridis. El la konfuza bruo aŭdiĝis la esprimo “etaj verdaj estaĵoj”, sekvata de nova ridego. Nur Ĝoja  turnis la okulojn al ili dum Karal  komentis serioze:

“Vi pravas. Stefano probable min trovos neallaseble skeptika, sed mi kredos je eksterteranoj nur, kiam mi frontos unu vizaĝ-al-vizaĝe...”

25

La kajojn laŭlonge de Tjazo, kie Stefano nun paŝis kun la manoj enpoŝe, pentris rozaj la okcidenta suno, kaj la beleco de la Granda Ponto antaŭ li estis reliefigata de tiu milda lumo sunsubira kvazaŭ fare de magia artisto.

La junulo fajfis. Li estis plene feliĉa. La vespero belegis, li rapidis al unu el tiuj bonegaj manĝoj, kiujn nur onklino Ĝoja  kapablas kuiri, kaj li havis kun si dokumenton, kiun Kara-Karal  nur povos ĝui avide.

“Hm! Kia aromo!” li diris enirante. Kaj li tuj iris kuirejen.

“Estu bonkora,” onklino Ĝoja  flustris, “ne torturu lin! Vi sukcesis voĉi tiel mistere ĉe la telefono, ke via onklo fariĝis neelporteble nerva. Kaj li...”

“Ha, Stefano!” Jano interrompis envenante. “Ĉu vi refoje blufis por aspekti impona?”

“Via detektiva moŝto, mi ne permesus al mi,” ironiis la junulo.

“Ĉio estas preta,” Ĝoja  intervenis. “Ni tuj ĉetabliĝu kaj vi rakontos al ni dum la manĝo, ĉu konsentite?”

“Bone, bone, mi ne torture senpaciencigos vian karulon,” Stefano diris kun tono de favordonanto. “Mi opiniis, ke por fariĝi policano, necesas havi ŝtalajn nervojn kaj neelĉerpeblan stokon da pacienco, sed mi videble eraris.”

“Grrr!” moke sovaĝis la onklo.

“Ne nur senpaciencajn, eĉ agresemajn oni elektas! Nu, nu, nu. Kia dekadenco! Kiam mi estis juna, policanoj sciis regi sin. ‘Eĉ ne unu muskoleto sur lia vizaĝo moviĝis’ oni diris pri ili epopeante iliajn heroaĵojn. Nu, nu, nu, nu. La socio ne plu estas, kia ĝi iam estis. La gardantoj de l’ publa bonordo – pardonu, detektiva moŝto, mian sanktavalaĵon, mi volis diri ‘publika bonordo’ – perdis la animan forton, kiu igis ilin famaj tra la mónd .”

La triopo sidiĝis ĉetable.

“Ĉu vi aŭdis tiun muknazulon blufi pri sia aĝo?” Karal  demandis la edzinon. “Ĉu vi aŭdis lin diri: ‘kiam mi estis juna’? Tute certe li simile blufas pri la gravega informo, kiun li anoncis al ni.”

“Tute ne, Kara-Karal ,” la junulo rebatis, “kaj mi havas ĉi tie la dokumenton.” Li tiris paperon el poŝo.

“Kio estas?” Karal  demandis serioziĝe.

“Letero de Joĉjo.”

“Ha! Kiel li fartas?” Ĝoja  diris. “Ĉu plu sur la kariba maro?”

“Jes, li ŝipas riĉule de insulo al insúl , kun ĝusta ĝua ĝój .”

“Kion li faras en la Antiloj?” Karal  scivolis.

“Onklo! Vi polico ĉiam mirigos min. Kian procedon vi uzas por ĉiam sukcesi esti tiel perfekte neinformitaj? Vi vere havas specialan talenton por eviti, ke la plej famaj famoj trafu vin!”

Jano ridis, sed ne tute ride.

“La tuta urbo scias, ke Joĉjo gajnis la unuan premion ĉe internacia konkurso pri elektroniko. Necesis solvi delikatan teknikan problemon, kaj prosperis al li.”

“Kaj la premio estis antila krozado,” klarigis Ĝoja .

“Ni policanoj estas eĉ pli stultaj ol vi imagas,” Jano diris, kaj ŝajnis, kvazaŭ vera humilo trasorbigus lian frazon, “ĉar mi tute ne komprenas, kiamaniere kariba Joĉjo povas sendi informojn utilajn al ni ĉi tie.”

“Sendube vi tro laboris lastatempe,” lia nevo respondis. “Mi ne rekonas vian kutiman viglan menson kun ties fama fulma komprenemo. Fakte, estas tute simple, li rakontas aferon, kiu okazis antaŭ lia foriro.”

“Kion?” streĉe unuvortis la onklo.

“Jen,” Stefano diris, kaj la unuan fojon lia voĉo plene seriozis. “Joĉjo aŭtomobilis per la veturilo de sia patro en Malpaz  la 6-an de majo ĉirkaŭ la 8-a vespere...”

“Tio estas la tago, kiam mortis Verstrata kaj Pergame !” ekkriis la detektivo.

Stefano paŭzis kun la evidenta deziro intensigi la scisoifon.

“Feliĉe,” li fine daŭrigis, “la placo estas tre bone prilumata. Mi parolas pri la Platana Placo, kie li pasis. Kaj jen li vidis nenion alian ol...”

Li denove sin interrompis, pli kaj pli incite.

“Diru rekte, korpo de porko!” Karal  preskaŭ koleris.

“...la aŭton de Bob Sulavi .”

“Ĉu li estas certa?”

“Jes, vi tuj vidos. Cetere, ĉu vi ne memoras, ke la kontraŭspiona ulo donis al ni precizan priskribon pri la aŭto kune kun ties platnumero?”

“Efektive. Kaj poste?”

“La veturilo estis haltigita, sed Sulavi  sidis ĉe la stirrado. Joĉjo trovis tion stranga kaj decidis observi, kio okazos. Bedaŭrinde, li ne povis trovi lokon por restigi sian aŭton. Li rondiris la placon, serĉe al libera loko, kaj kiam li revenis tien, kie antaŭe staris la veturilo de Sulavi , ĉi-lasta estis for. Joĉjo akcelis kaj tuj vidis la aŭtomobilon. Li decidis sekvi ĝin.”

“Kien li iris?”

“Al Rafunja .”

Ŝvebis momenta silento.

“Kien?” Jano ripetis, kvazaŭ li estus aŭdinta malbone.

“Al Rafunja . Bedaŭrinde estis nokto. Tie Sulavi  perdiĝis en la naturo, t.e. Joĉjo ne sukcesis lin sekvi.”

“Domaĝe, sed tamen tio estas tre grava. Kioma horo estis?”

“Li skribis, ke estis la 20:47, kiam li eliris el la aŭto tie supre. La precizan horon li notis, kiel detektivo/spiono tute konscienca.”

“Ĉu li scias, kiom da tempo Sulavi  tie restis?”

“Ne, ĉar Joĉjo devis reiri hejmen. Li devis prepari siajn pakaĵojn, ĉar jam la sekvantan matenon li forflugis al Trinidado, kaj li timis, ke liaj gepatroj maltrankviliĝos pro lia foresto. Li ne havis tempon telefoni, ke li sekvas Sulavi , kaj tie supre kompreneble ne troviĝas telefonbudoj. Li do decidis reveni Valĉefa n. Sed tio ne estas ĉio.”

“Kio pli?”

“Li estis veturanta senlume por ne tiri al si la atenton de Sulavi . Estis sufiĉe luma nokto. Alvenante supre, li vidis de malproksime, ke Sulavi  haltas kaj mem lasas la aŭton ĉe la enirejo de vojeto iranta en la pinarbaron. Nu, post kiam li vane serĉis Sulavi n, revenante al sia aŭto, li ekvidis iun alian.”

“Kiun? Ĉu iun konatan?”

“Jes, Veronika n.”

“Diable! Sed ĉu li estas certa?”

“Jes, li bone rekonis ŝin. Li siatempe funde studis la foton ĉe la enmura monkaŝejo, kaj Veronika  Munzo tie sub la brila luno faris ekzakte la saman geston volvante buklon ĉirkaŭfingre.”

“Ankaŭ ŝi do tie estis! Ĉu kun Sulavi ?”

“Ne. Ili ne estis kune, kiam li ŝin vidis. Cetere, estas ŝia malamiko ĉu ne?”

“Ĉu ili vidis Joĉjon?”

“Li estas certa, ke ne. Li zorgis, ke ili ne konsciu pri lia ĉeesto, kaj Joĉjo tiom legis da spionromanoj, tiom ludis indianojn, ke li kapablas sekvi iun laŭspure kaj tute ne perfidi sin. Eble pro troa singardo li ne sukcesis sekvi Sulavi n. Domaĝe, ke li devis forveturi, ĉu ne?”

“Kaj kion Joĉjo opinias pri la morto de la pentristo kaj de ties edzino?” la onklino demandis streĉe.

“Joĉjo? Nenion. Li ne scias, ke ili mortis.”

“Kiel...?” ŝi komencis demandi, sed ŝi tuj komprenis.

“Efektive,” ŝi plu diris, “ se li foriris la morgaŭon, li ne povus scii. La karibaj gazetoj certe ne raportis tiun afereton. Aŭ ĉu Verstrata estis tiel universale konata?”

“Mi ne scias, sed mi konas Joĉjon sufiĉe por diri al vi, ke li verŝajne tute ne legas gazetojn tie. Krome, mi ne skribis al li, ankaŭ ne liaj gepatroj, ĉar ni ne scias lian adreson. Li ŝanĝas la lokon ĉiutage, kaj li forveturis tiel kurege, ke li forgesis lasi al ili eĉ sian vojaĝplanon.”

“Feliĉe, ke li jam rakontis al vi ĉion letere.”

“Jes, li opiniis la aferon grava, ĉar Rik  falis de la Rafunja -teraso, kaj estis ia rilato inter li, Sulavi  kaj Veronika  Munzo. Tial li nepre volis enmeti en la leteron kiel eble plej multe da akurataj detaloj.”

“Interesege, interesege!” Jano varmvoĉis. “Ni do nun scias, ke proksimume je la tempo, kiam Gido Verstrata kaj Laŭra Pergame  mortis en Rafunja , surloke troviĝis niaj du spionoj! Tiu informo estas ekstreme valora, sed bedaŭrinde ne helpas! Al kiu nova vojo ĝi kondukos nin?”

“Al la solvo, eble,” optimismis Stefano.

“Eble jes,” Karal  diris penseme

*

Bob Sulavi  gratis al si la nazon, gratis al si la harojn ĉe la nuko, rigardis siajn ungojn kun dubema esprimo, kaj fine levis la okulojn al Karal .

“Mi sekvis iun,” li simple diris.

“Kiun?” la detektivo demandis, kun tiu sia amik-ama tono, kiu stimulas konfidencojn.

“Eksterordinaran virinon.”

“...kies nomo estas...”

Li regratis sin ĉe-nuke.

“ Veronika  Munzo,” li fine diris levante la ŝultrojn.

“Kial vi ŝin sekvis?”

“Ĉar mi amas ŝin. Mi pasis tra Malpaz  kaj vidis ŝian aŭton restigitan ĉe Platanplaco. Feliĉe troviĝis libera loko, kie mi povis meti mian, kaj observi. Mi hezitis, ĉu mi alparolos ŝin, kiam ŝi revenos al ĝi, aŭ simple ŝin sekvos... Mi decidis sekvi ŝin, ĉar... tio... Kiel bela ŝi estas!” li abrupte diris anstataŭ daŭrigi la frazon, kaj li profunde ĝemspiris.

“Ĉu longe vi atendis?”

“Mi ne scias. Ĉu jarcentojn? Ĉu sekundojn? Mi revis pri ŝi. Mi estis senpacienca, kaj mi estis ege pacienca. Mi farus ion ajn... Nu, jen ŝi elvenis el flanka strato kaj eniĝis en la aŭton. Mi veturis post ŝi.”

“Kaj kien vi iris?”

“Al Rafunja .”

“Kion vi faris tie?’

“Mi provis sekvi ŝin, sed ŝi elektis vojeton ne tre videblan... Estis hela nokto kun bela luno, sed ankaŭ multaj nuboj. Kiam nubeto pasis antaŭ la luno, subite fariĝis mallume. Tio okazis ĝuste, kiam ŝi ekiris la vojeton kaj mi ŝin perdis.”

“Kaj kio poste?”

“Poste mi vagadis serĉe al ŝi, sed ŝin ne trovis. Mi do revenis hejmen.”

“Post kiom da tempo?”

“Mi ne scias. Mi ne rigardis mian horloĝon. Mi travivis tion kvazaŭ sonĝe. Mi enlitiĝis kvazaŭ sonĝe. Kelkfoje mi preskaŭ min demandas, ĉu ne estis entute sonĝo. Ĉio estis tiel nereala! Mi estis en stranga stato, revema, kvazaŭ hipnota...”

“Kial vi ne informis nin, kiam vi eksciis, ke du personoj mortis teruran morton tie je proksimume la sama tempo?”.

“Mi ne scias. Mi ne rigardis mian horloĝon. Mi travivis tion kvazaŭ sonĝe. Mi enlitiĝis kvazaŭ sonĝe. Kelkfoje mi preskaŭ min demandas, ĉu ne estis entute sonĝo. Ĉio estis tiel nereala! Mi estis en stranga stato, revema, kvazaŭ hipnota...”

“Kial vi ne informis nin, kiam vi eksciis, ke du personoj mortis teruran morton tie je proksimume la sama tempo?”

“Kiel mi povus scii pri la tempo? La gazetoj neniam diris, je kiu horo nek je kiu tago ili mortis: tio estas polica sekreto, aŭ polica nescio. Ĉu vere ili mortis tiunokte? Brrr... tio igas min frosttremi!”

“Kaj vi ne volus suspekti vian Veronika n, ĉu?”

“Prave, prave, sinjoro. Mi havis pri ŝia ĉeesto tie plej terurajn ideojn...”

“Kion vi suspektis?”

“Jes,” la alia respondis penseme kaj sensence, dum Karal  miris pri la stranga lumo, kiu tiumomente briligis al li la okulojn. Kaj pli mallaŭte, kvazaŭ timante aŭdi la propran frazon, Bob  aldonis:

“Rendevuon kun kosmoŝipanoj”.

*

Veronika  Munzo montriĝis singarda.

“Verŝajne policanoj estas t.n. realismuloj. Vi do ne komprenos min,” ŝi diris.

“Ni havas menson eble pli malfermitan ol vi imagas,” rebatis Jano. “Klarigu do.”

“Fakte, estas simple,” ŝi ridetis. “Anino el la NIFO-Klubo anoncis, ke elkosma veturilo alteriĝos en Rafunja , mi volis iri kaj vidi mem.”

“Kiel ŝi sciis?”

“Ŝi ricevas mesaĝojn el la kosmo. Ŝi estis bona amikino de Rik .”

“Kiamaniere ŝi ricevas la mesaĝojn?”

“Telepatie.”

“Kiel ŝi nomiĝas?”

“La familian nomon mi ne konas. Ni nomas ŝin Lizabeta .”

“Ĉu vi vidis ion en Rafunja  tiunokte, la 6-an de majo?”

“Ne. Mi vidis strangan lumon, sed kosmoŝipon ne vidis.”

“Kian lumon?”

“Mi estis en la pinarbaro, ŝajnis, ke ie tre proksime estas nekutima lumo, sed eble mi misperceptis.”

“Je kioma horo vi estis tie?”

“Mi alvenis inter la oka kaj duono kaj la naŭa.”

“Kaj kiom longe vi restis?”

“Tri kvaronhorojn. Mi intencis resti pli longe, sed mi stulte ne antaŭvidis, kiom malvarmos tie supre. Mi frostis kaj revenis hejmen. Eble la kosmoŝipo tamen venis pli poste. Mi ne scias.”

“Kie precize vi estis?”

“Mi momente perdiĝis inter la pinarboj, kaj tiam mi vere timis, ĉar misorientiĝi nokte en arbaro estas sperto tre angora. Sed bonŝance mi retrovis la vojon. Mi ĉefe estis sur la vojo de la t.n. teraso. Mi konsideris la ideon desupri al la ebenaĵo, kie laŭdire la kosmoŝipoj alteriĝas, sed mi ne kuraĝis iri tiun vojon dumnokte, ĉar estis al mi tre malvarme, mi do reveturis hejmen.”

“Ĉu vi vidis aŭ aŭdis ion, kio povus helpi al nia enketo pri la duobla morto?”

“Ne. Se jes, mi estus informinta vin. Okazis nenio speciala, dum mi estis tie supre.”

“Kial vi ne opiniis saĝa tamen sciigi al la polico, ke vi esti tie proksimume kiam tiuj du mortoj okazis?”

“Mi ne scias, kiam la mortoj okazis. Ĉu vi konas la ĝustan tempon?”

Karal  ne respondis.

“Mi vidis nenion, aŭdis nenion, mi ne povus kontribui ion ajn al via esploro. Mi bedaŭras...”

Li forlasis ŝin.

“Eksterordinare”, li pensis survoje al la centra policejo, fermitaj kiel ostroj ili estas. Eble ili diris la veron. Sed ankaŭ eblas ke...”

26

Eĉ kun la montoŝuoj ŝi sukcesas beli, Bob  pensis, dum li paŝis malantaŭ Veronika  laŭ kruta arbara vojeto. Alia persono, rigardanta de malantaŭe la junan virinon kun ŝiaj dorsosako, kruda pantalono kaj dikaj ŝuoj iom altakolaj, preskaŭ certe ne konsentus, kaj vidus en tia opinio plian pruvon, ke pasio blindigas. Sed amo estas amo, kaj ĝi ofte vidigas realan belon, kiu al neamantoj restas plene kaŝita.

“Via vico!” ŝi diris, direktinte okulon al sia horloĝeto, kaj ŝi deprenis la sakon. Bob  surdorsigis ĝin.

“Ĉu ne laca?” li demandis.

“Tute ne. Sed la nuboj min zorgigas.”

Li turnis la kapon ĉielen. La tago, kiu komenciĝis senmakula, ŝajnis rapidi al fulmotondro.

“Damne!” li sakris. “Ĉu estas saĝe plu alsupri?”

“Mi dubas,” ŝi respondis, “sed alvali ne estus pli prudente. Ĉu vi konas la rifuĝkabanon de Grizalúp ? Devas esti pli malpli je ĉi tiu alteco, sed kiel ĝin atingi mi ne scias.”

“Mi tuj rigardos, ni haltu momenton,” li diris prenante el sakpoŝo mapon kaj kompason.

Post unu horo ili ekvidis la lignan primitivan ŝirmejon. Komencis pluveti.

“Ni estas relative bonŝancaj, ke ne pluvis ĝis nun, sed ni tamen ne atingos la rifuĝejon antaŭ dek minutoj,” Bob  komentis, dum li elsakigis la faldeblajn pluvbluzojn.

“Ĉu ni kuru?” ŝi proponis, sin kapuĉante.

Ili kuris. La pluvo fariĝis densa kaj peza, kaj apenaŭ ili puŝis la pordon de l’ kabano, jam tondro vibrigis la tutan montaron.

“Ĝustatempe!” ŝi vortis, kun tiu dolĉa rideto, kiu ĉiufoje fandis al li la koron.

Dum ili forprenis la pluvbluzojn, Bob  pensis: Jen venis la momento. Li estis sugestinta tiun montan ekskurson kun la intenco krei favorajn kondiĉojn por konfesi al ŝi sian apartenon al CIA , demandi pri ŝia KGB -aneco, kaj decidi pri ilia estonteco. La decido estis firma en li, sed nun, kiam la tempo ĝin plenumi alvenis, speco de ŝtopa bulo formiĝis engorĝe, kaj li sentis sin senhelpa.

“Kial vi gapas al mi kiel vendota fiŝo?” ŝi demandis, kaj la humuraj okuloj pardonigis la ofendan frazon.

“Mi... flms... blk... e... e...” li balbutis.

“Ha jes! Mi komprenas, vi volas diri, ke vi amas min, ĉu ne?” ŝi interpretis, ĉerpante scion el precedencoj. Sed li energie kapneis.

“Kion? Ĉu vi ne amas min?” ŝi demandis duonpetole duonzorge.

“Jes, sed... gblks... umf...” La gorĝo ne malstreĉiĝis.

“Vi amas min, sed ne tion vi volas diri?”

Li ĵetis al ŝi rigardon de bonvola, sed senkonsila hundo. Fulmo sekunde lumigis la ejon, kaj ektondris.

“Se vi estas kvazaŭ paralizita laringe, tio signifas, ke vi volas komuniki al mi ion gravan, ĉu ne?” ŝi sugestis.

“Grv...” li respondis danke kaj kapjese. Li volis diri “grava”, sed nur “grv” eliĝis, kvazaŭ li parolus per hebrea aŭ araba skribo, senvokale.

“La grava afero pri vi kaj mi estas ke vi min amas kaj mi vin, sed ne tion vi klopodas pritrakti.” Ŝi paŭzis, dum rebruegis tondro.

“Do,” ŝi daŭrigis, “temas pri la dua grava afero rilata al ni, nome, ke vi estas kunlaboranto de CIA .” Ŝi diris tion, kvazaŭ temus pri la plej banala natura fenomeno, kvazaŭ ŝi dirus “strange, fulmotondro ĉi-sezone”, sed al li efikis tiel ŝoke, ke li ne sciis, ĉu li aŭdis ĝuste, aŭ ĉu fulmo ĵus trafis la kabanon. Tamen la ŝoko iom sanigis lian voĉparalizon.

“Ki... ki... kiel vi...?” li balbutis.

“Kian mienon vi faras! Ĉu la ĉielo falis al vi sur la kapon?” Ŝi ridis plengorĝe mirindan, arĝentan ridon.

“Kogobokogobo,” li elgargaris, sed li sentis, ke la povo paroli revenas. “Ĉu kadre de viaj KGB -funkcioj vi eksciis?”

Li atendis miron, eksalton, akran surpriziĝan komenton, eble eĉ furiozan aŭ humiliĝan reagon, sed ŝi nur ĵetis al li karesan, teneran rigardon, dum ŝi ameme murmuris: “ Bob !”

Fulmo falis tiel proksime, ke skuiĝis la pordo, kaj ambaŭ retenis dum sekundo la spiron. Kiam ili reparolis, du voĉoj sonis samtempe.

“Vi do sciis!” la ina krietis.

“Ĉu mi faru kafon?” la vira proponis, kaj Sulavi  komencis aranĝi lignon en la kameno.

Post nelonge ili ĝuis varmegan kafon kaj dikajn sandviĉojn. Similaj cirkonstancoj ĉiam akrigis la apetiton de Bob , kaj vidi lin manĝi efikis al ŝi imite.

La enkamena fajro, la pluvego ekstere, la plaĉa konsumo de l’ resto de l’ pikniko tagmeza kunformis etoson aparte taŭgan por konfidencoj, kaj tute nature, sen plua ĝeno, ili komencis rakonti unu al la alia sian spionan vivon. Al la sento de kor-ĉe-kora intimeco laŭgrade miksiĝis komforta senpeziĝo, kiu por ambaŭ valoris pli ol la plej riĉa diamantejo.

“Ĉu vi scias de longe, ke mi laboras por CIA ?” li demandis.

“Jes. Unu el miaj ‘kontaktoj’ tion sciigis al mi. Kaj vi, de kiam vi konas mian kromlaboron?”

“Ekde tiu tago en Valmu . Mi vidis mesaĝon en via mantelo. Mi tuj rekonis la kodon.”

Maĉ, maĉ, maĉ, sonis la makzeloj, dum ambaŭ pripensis.

“Kion ni faru, viaopinie?” diris Veronika .

“Ni devas eliĝi, aŭ la vivo estos por ni nevivebla. Kial ne ĉion konfesi al la kontraŭspiona servo? Niaj scioj valoras, se ne monon, almenaŭ senpunecon. Mi estas certa, ke ili ĝin havigos al ni.”

“Sed ĉu niaj dungintoj ne volos nin likvidi?”

“Tion mi antaŭe opiniis, sed pripensu, kial ili farus tion?”

“Por instigi aliajn kunlaborantojn gardi sin kontraŭ simila perfido.”

“Ne estus tiel facile. Se ni konfesos, la kontraŭspiona servo tuj atentos pri eventuala akcidento aŭ malapero de unu el ni. Ĝi faros taŭgan enketon, kiu povus esti nur ĝena por la grandaj potencoj, kiuj varbis nin. Tiuj preferos akcepti, ke ili perdis du agentojn, kaj ili rapidos reorganizi siajn retojn por korekti niajn maldiskretaĵojn. Ne estus laŭ ilia intereso malaperigi nin. Se ni estus gravuloj, eble, sed fakte ni ambaŭ estis tre subaj kunlaborantoj. Ni ne scias ion vere danĝeran.” Kaj kvazaŭ por emfazi lian frazon, tondro longeĥe tamburis.

Veronika  metis manon sur lian genuon kaj turnis al li vizaĝon kvazaŭ lumigitan per senfino da dolĉeco.

“ Bob ,” ŝi diris mildavoĉe, “kiel agrable estas vin aŭskulti! De jaroj kaj jaroj mi sopiras aŭdi ion similan.”

“Ne plaĉis al vi via laboro por KGB , ĉu?”

“Ne, absolute ne.”

“Kial vi ĝin faris?”

“Mi ne havis elekton. Foje, mi stulte kuŝis kun bela oficiro el ilia lando. Lia intereso al mi min flatis, fierigis. Mi sentis min supera al miaj kamaradinoj pro tiu am-aventuro kun gravulo el iom ekzotika potencego. Fakte, ĉio – inkluzive de lia “amo” al mi – estis antaŭplanita, pro la simpla fakto, ke mia patro estas staboficiro kaj mia frato altrangulo en Ordo kaj Disciplín , la movado plej bone informata pri ĉio ĉi-landa, ĉu ne? Fotisto troviĝis kaŝita en apuda ĉambro kaj ĉion fotis tra iu truo. Ne daŭris longe antaŭ ol iu vizitis min, montris la fotojn, kaj minacis vidigi ilin al mia patro, se mi rifuzos kunlabori. La unua tasko estis tiel simpla, ke mi tuj akceptis. Ne estis proporcio inter la facila komisio kaj la risko, ke mia patro vidus... Rigardi min sur tiuj fotoj estis terura sperto por mi. La oficiro intence prenis kaj prenigis al mi pozojn plej obscenajn. Mi sentis min reduktita al la nivelo de besto. Mi aspektis putine. Neniam mi tiom hontis en mia vivo. La ideo, ke mia patro povus vidi... La fotoj fizike naŭzis min... Mi pretis fari ion ajn por tion eviti.”

“Kompatinda!” Bob  diris tenere, plu metante kelkajn pecojn da ligno en la fajron.

“Post tiu unua tasko venis dua, kaj tria, kaj kvara, ktp, ĉiam pli kaj pli neleĝaj. Mi sentis min kaptita. Mi akceptus, ke ili montru la fotojn al miaj patro kaj frato, se tio povus liberigi min, sed tiam ili minacus denunci miajn neleĝajn agojn...”

“Kaj nun, ĉu vi ne plu timas?”

“Ne plu. Pro vi, verŝajne. Estas tute neracia reago, mi konscias. Sed ial mi fidas vin. Mia instinkto diras, ke vi estas fidinda, eĉ se mia racio konsilas singardon.”

Pli ol iam ajn antaŭe Bob  sentis sin portita al kulmino de feliĉo. Neniam li estus imaginta, ke homa voĉo povus regali lin per tiom da profunda anima plenkontento. Li ne vidis la fulmojn, li ne aŭdis la tondron, la pluvo ne plu ekzistis; post longa naĝado en ŝtorma oceano, jen li trafis florplenan insulon; post longa vagado en dezerto, multfontana oazo lin akceptis. Kara, kara, kara ŝi estas. Li ŝin kisis.

“Kion vi faros, se ili rakontos al via patro?” li demandis, dum ŝi provis reakiri spiron.

“Mi klarigos la veron. Mia patro eble ne komprenos, ĉar li estas maljuna oficiro, iom patrujame rigida, sed tio estos lia problemo, ne mia. Kaj eble li tamen komprenos. Eble mi imagas lin malpli homa ol li efektive estas. Sed eĉ se li furiozos, kiel kompari tiun malagrablaĵon kun tuta vivo sen vi, kun tuta vivo krome direktata de fremda lando al riskaj entreprenoj?”

“Jes. Vi pravas. Tial ankaŭ mi decidis konfesi.”

“Ĉu ankaŭ vin ili varbis ĉantaĝe?”

“Ne. Mi... Estas malfacile diri. Mi estis speco de naiva idealisto, kiam mi komencis. Tiuepoke, por mi, la mondo estis dividita en du homspecoj, la bonaj kaj la aĉaj. Mi volis helpi la bonajn. Fakte, miamense, tiu agado estis pli sporto ol io ajn. Mankis spico en mia vivo. Labori por CIA  enmetis en ĝin elementon de risko, de intereso, de aventuro....”

“Kiuj estis viaj taskoj?”

“Ĉefe manipuli la informadon, sed ankaŭ aliajn mi havis: serĉi dokumentojn – cetere, ofte laŭleĝe haveblajn; ili uzis min, ĉar estis pli facile pere de mi ol alimetode – aŭ elpumpi informojn de tiu aŭ alia ulo. Eble pli laŭleĝaj agoj ol viaj, sed etike ne pli bonodoraj. Strange, la moralan flankon mi neniam atentis, antaŭ ol renkonti vin, kvankam mi ne povas klarigi al mi kial...”

Same subite, kiel ĝi estis alveninta, la fulmotondro malaperis. La nigraj nuboj fuĝis for, la komence timema peceto da bluo ĉiela kreskis kaj kreskis, kaj la du ekskursantoj eliris el la rifuĝkabano.

“Ho! Via sulko!” Sulavi  ekkriis, mire rigardante la amatan.

“Kion? Pri kio vi parolas?” ŝi demandis nekomprene.

“Sur via frunto, la sulko, la eterna sulko malaperis!”

“Ĉu vere?”

“Tion ni devas festi!” li diris. Kaj, kiel granda frato, li kisis ŝian frunton.

27

Izabela , la polica referencistino, slipkolektantino, ĉiotrovistino, ĉi-foje ne sukcesis. Ŝi telefonis, telefonis, telefonis al ĉiuj eblaj informantoj. Ŝi traserĉis dokumentojn, leterojn, slipojn, dosierojn. Vane. Neniu povis doni tiel minimuman informon, kiel la familian nomon de la junulino, kiu anoncis al Veronika  Munzo la alteriĝon de la kosmoŝipo. Lizabeta  estis Lizabeta , kaj nenio pli.

La sorto fojfoje ironias. Se Izabela  – aŭ Karal  – demandus Stefanon, ili tuj ricevus la tiel malfacile troveblan respondon. Sed kiel ili povus scii, ke li scias? Stefano ja plurfoje menciis la serĉatan virinon, sed neniam laŭnome – li uzis esprimojn kiel “la amatino de Joĉjo”, “la barelforma ino, al kiu Joĉjo enamiĝis” aŭ “la fortika specimeno, kiu...” – kaj li neniam parolis pri ŝiaj sonĝaj mesaĝoj. Krome, ĉar la ferioj nun jam finiĝis, la juna studento disponis multe malpli da tempo, tiel ke li ne havis okazon paroli kun sia onklo post kiam ĉi tiu pridemandis Veronika n kaj decidis informiĝi pri Lizabeta . Ankaŭ li do ne imagis, ke la onklo ne scias, kaj ke vane serĉas Izabela ...

“Oj! Tiuj junuloj!” Izabela  grumblis. Sed eĉ en ŝia propra familio estas geknaboj, kiuj tre amike rilatas al tiu aŭ tiu ĉi, sed scias pri li nenion alian ol la individuan nomon. Ili retroviĝas en kafejoj aŭ klubejoj, aŭ eĉ ĉe manifestacioj, aŭ ankaŭ sur tereno sporta; ili diskutas, kunludas aŭ amindumas, sed neniam scias pli ol tion, ke la alia nomiĝas Paŭlo aŭ Berta , Ivano aŭ Johán , kaj ke li aŭ ŝi estas simpa , kiel ili diras, ĉar diri “simpatia” plenvorte estus tro lacige por tiu mallaborema generacio.

“Oj! Junuloj!” ŝi ripetis. Tiu vivmaniero ege komplikas la laboron de polica referencistino. Se ili almenaŭ scius la adreson, aŭ laborlokon, aŭ profesion! Estus tro bele. Berto, Paŭla , Johana , Iván , ili estas simpaj , necesas nenio pli.

Veronika  Munzo konis nur la individuajn nomojn de la membroj el la tuta grupo, kiujn ŝi tamen pli malpli ofte renkontis. Feliĉe, dank’ al diversaj paciencaj esploroj, Izabela  sukcesis trovi kelkajn identigajn detalojn pri du anoj el la rondo, en kies babilado Lizabeta  abunde partoprenis. Karal  iris ilin viziti.

La unua estis skelete maldika junulo alta eble 1,75 metron. Li aspektis kvazaŭ li neniam manĝus, kaj liaj buklaj haroj ŝajne ne ofte perceptis la kontakton kun ŝampuo. Kun malalta frunto, profunde lokitaj okuloj, nemulte da retiriĝanta mentono, torso preskaŭ diafana, li impresis, kvazaŭ li facile rompiĝus.

Tamen, en la rigardo brilis lumo tre arda, kies intenseco preskaŭ ĝenis. “Se mi havus filon kiel li, ni travivus teruran konflikton generacian”, Karal  pensis. Kaj li aldonis enmense: “kaj mi certe estus maljusta”. Ĉiam malplaĉis al li, kiam li frontis al propra antaŭjuĝo.

“ Lizabeta ?”, la junulo ripetis per kaverneca voĉo surprize basa. “Ho jes, mi bone konas ŝin.” En Karal  ekvibris espero.

“Bone, vi do povos diri al mi, kiel ŝi nomiĝas, kie ŝi laboras aŭ studas, kaj kie estas ŝia loĝejo,” li diris optimisme.

Lia atendo estis tuj trompita.

“Ho ne, mi vidas ŝin ofte, sed tiujn aferojn mi ne scias. Tamen mi povas priskribi ŝin al vi, kaj mi opinias, ke ŝi estas stenotajpistino ie. Ŝi estas sportema, iom tro bicepsa por mi. Ĉevalrajda tipo. Ĉu vi komprenas?”

“Ĉu ŝi efektive rajdas?”

“Ne. Aŭ jes. Mi ne scias. Sed ŝi estas tia tipo. Ŝi verŝajne faras longajn ekskursojn en la naturo, sur la montoj. Ŝipovus esti flegistino,” li aldonis, ne tre kompreneble. Ial Jano ekpensis, ke tiu junulo fumadas haŝiŝon.

“Ĉu vi ofte renkontas ŝin?”

“Ho, ofte, neofte. Eble ĉiusemajne? Ni renkontiĝas en kafejo Garagán , sur Urbodoma Placo. La malnovaj amikoj de Rik .”

“Mi aŭdis, ke ŝi ricevas mesaĝojn de eksterteranoj? Ĉu estas vere?”

“Ĉu vi kredus tian fabelon?” La junulo rigardis Janon ironie. “Ne. Ŝi estas kara estaĵo. Melankolia. Sed ŝi estas iom tro revema por mia gusto.”

“Vi do ne kredas je ŝiaj mesaĝoj, ĉu?”

“Ne. Mi firme kredas je eksterteranoj. Mi estas certa, ke nia planedo estis ofte vizitata. Mi kredas je tio, kion la publiko nomas flugantaj teleroj. Se oni studas la dosieron, ne estas eble eviti tion kredi. Fakte, tio ĉiam frapis min, ke la kontraŭuloj ne konsideras la faktojn, ili eliminas ilin, pretervaporigas.”

Karal  sentis, ke lia komenca antaŭjuĝo pli kaj pli forfalas. Li pensis, ke tiu diro pri faktoj validus ankaŭ pri multaj policaj enketoj.

“Do, laŭ vi, la faktoj estas nedubeblaj, ĉu?” li prononcis, por instigi la alian paroli plu.

“Jes. Kaj la plej impresa fakto estas la rifuzo konsideri la faktojn fare de la t.n. scienculoj aŭ realistoj. Mi do kredas je la ekzisto de tiuj aliplanedanoj, kaj eble estas vere, ke Rik  havis kontakton kun ili. Kial ne? Pluraj personoj vidis strangajn flugaĵojn aŭ lumojn en la najbareco de Rafunja . Kaj tio estus ideala loko por eksterteraj estaĵoj, ĉu ne? Tute izolita, krom la dometo de l’ pentristo, tiel ke ili povas tute trankvile alteriĝi.”

“Kiel Lizabeta  ricevas la mesaĝojn?”

“Sonĝe. Kaj pro tio mi ne kredas ilin. Ŝi asertas, ke temas pri telepatia transsendo. Sed tion mi ne povas akcepti. Se eksterteranoj volus komuniki kun ni, ili ne elektus personon tiel stultan.”

“Ĉu vi trovas ŝin stulta?”

“Eble estas iom troige uzi tian vorton, sed ŝi estas malsaĝa, ne tre inteligenta knabino. Ne matura, malgraŭ siaj tridek aŭ kvardek jaroj da vivo. Ŝi asertis, ke Rik  vizitis ŝin dumsonĝe, diris, ke ekzistas vivo transmorta, ke li troviĝas en eksterordinara loko, ke la ‘eksterteranoj’ estas tute alia afero ol ni imagas, ke ili venas ne de ie en la spaco sed de ie en la tempo, kaj ke kelkaj el ili venos al Rafunja  tiun difinitan nokton.”

“Ĉu ŝi diris tion al la grupo?”

“Jes, ĉe Garagán . Mi pretas kredi, ke ŝi tion sonĝis, ŝi estas tute kapabla sonĝigi al si ion similan. Sed mi rifuzas konfuzi tion kun aŭtenta mesaĝo. Tial mi ne iris.”

“Ĉu iuj diris, ke ili vizitos Rafunja n tiunokte?”

“Ho jes, estas kelkaj fanatikuloj kiel ŝi. Tri aŭ kvar diris, ke ili iros, sed mi dubas, ĉu ili havis la kuraĝon. Fari tiun longan vojon nokte...”

“Kiuj ili estis?”

“Mi ne memoras ekzakte. Verŝajne Ksandro, Lina  kaj Samuel . Eble ankaŭ Veronika  kaj Delja . Mi ne memoras.”

“Ĉu vi konas iliajn familiajn nomojn kaj adresojn?”

“Tute ne, sed mi scias, ke Ksandro laboras en la vojaĝagentejo Transvetúr .”

“Do estas Aleksandro Gavin ,” Jano diris konsultante la notojn preparitajn de Izabela .

“Povas esti,” la nur-ostulo respondis.

“Kion vi opiniis, kiam vi eksciis, ke en tiu sama nokto okazis la falo de Gido Verstrata kaj Laŭra Pergame ?”

“Ĉu ĝi okazis en tiu nokto? Mi ne sciis. Des pli kontenta mi estas, ke mi ne iris, kaj mi kompatas la amikojn, kiuj eble iris tien! Vi ilin suspektos!”

“Ĉu vi scias, ĉu iu efektive iris?”

“Ne. Neniu menciis tion antaŭ mi, kaj mi ne demandis.”

“Ĉu vi ne trovas stranga, ke Lizabeta  dufoje anoncis aferojn, kiuj montriĝis veraj?”

“Ĉu veraj? Mi ne komprenas vin.”

“Mi min malbone esprimis. Mi volas diri nur, ke dufoje ŝi atentigis pri Rafunja . Unuafoje okazis la morto de Rik , duafoje tiu de la artista paro. Ĉu ne strange?”

“Mi ne scias, kiu informis vin,” la knabo respondis kun ia perceptebla malestimo, “sed tiu ne respektis la faktojn. Lizabeta  foje diris tute malprecize, ke iam eksterteranoj faligos iun en Rafunja . Iom poste Rik  falmortis. Jes. Sed ne estas iu pruvero, ke kulpas eksterteranoj, kaj ŝi neniam donis veran precizigon, kiel daton, ekzemple. Antaŭvidi, ke iu tie falos, ne estas malfacile. Ĉiu, kiu vidis tiun vojeton laŭrande de la klifo scias, ke de tempo al tempo iu tie falas. Ne povus esti aliel, ĉu? Estas skandalo, ke la aŭtoritatoj faris nenion por protekti la vizitantojn!”

“La kaŭzo simple estas, ke ne estas vizitantoj,” Karal  respondis, sed la junulo ne aŭskultis lin.

“La duan fojon ŝi ne anoncis morton, nur viziton de uloj el alia mondo. Pri tia vizito neniu scias ion ajn. La faktoj do ne kongruas. Sed plej grave estas, ke ŝi anoncis tiom da aferoj, ke kelkfoje necese io realiĝas. Ŝi anoncis ankaŭ, ke okazos ŝtormoj, militoj, granda politika manifestacio, altiĝo de la dolaro kaj similaj aferoj, kiuj tute ne okazis. Fakte ŝi eĉ anoncis, ke Rik  faros brilan politikan karieron! Homoj kiel Lina  aŭ Samuel  forgesas ĉiujn ŝiajn malĝustajn prognozojn, reliefigas la du malprecizajn, kiuj pli malpli ekrilatis kun io vera, kaj admire konkludas: ‘Tamen, Lizabeta  ricevas mesaĝojn el alia mondo, kiuj realiĝas’. Sensenculoj! Ili tute ne havas prudentan aliron al la faktoj!”

Karal  adiaŭis la malgrasan junulon, promesante al si, ke li petos Stefanon venontsemajne viziti tiun rondon ĉe Garagán , kaj ke dume li kontaktos (Ale)Ksandron.

Tiun li trovis ĉe la turisma agentejo.

Ksandro altis preskaŭ same, kiel la ĵus vidita, sed li aspektis tute aliel. Li havis larĝajn ŝultrojn, larĝan kapon. Li donis entute impreson de denseco, kvazaŭ multe da energio, efike uzebla, ekloĝis koncentrite en lia korpo. Ankaŭ ĉe ĉi tiu la okuloj rigardis intense, kun nuanco de verdo malofte vidata.

Bedaŭrinde, la pridemandado ne estis pli frukta ol ĉe lia antaŭulo. Ksandro komence intencis iri al Rafunja , sed ju pli li pripensis, des malpli li fidis la seriozecon de Lizabeta . Finfine, li decidis ne iri, kaj tion ne bedaŭris. Li ne sciis, ĉu iu alia el la grupo tien alsupris.

Pri Lizabeta , li povis nenion diri, nur ke ŝi venas regule al la rondo ĉe Garagan , kaj regule vizitis la kunvenojn, kiam Rik  ankoraŭ vivis. Li konsideras ŝin iom malsaĝa: ŝia intereso pri eksterteranoj estas pli superstiĉa ol ĉe la plimulto, kvankam ŝi tute ne estas sola tiurilate. Delja  kaj Samuel , ekzemple, vidis misterajn signojn en tre prozaj okazaĵoj. Li ne sciis, kie ŝi laboras, nek kio estas ŝia familia nomo aŭ ŝia adreso. Same pri Delja , Samuel , Lina  kaj la aliaj. Nur kafejaj renkontatoj ili estas. Ke tiuj junuloj ne intencas kaŝi ion ajn al la polico povis konkludiĝi el la fakto, ke Ksandro proponis al Karal  veni mem al la venonta kunveno ĉe Garagán ...

28

Jano Karal  longe diskutis la lastajn malkovrojn kun leŭtenanto Remon , kaj poste kun sia edzino Ĝoja . El tio rezultis, la sekvantan tagon, telefonalvoko al la episkopejo.

Okazis pluraj telefonaj komunikoj inter la policejo kaj la episkopa sekretario, kaj inter ĉi-lasta kaj pastro Varga  el Sankta Monika .

La morgaŭon aperis en ĉiuj gazetoj de Valĉefa  kaj eĉ en kelkaj tutlandaj jena stranga anonco: “Se la nomo de la persono, kiu parolis kun pastro Varga , en la preĝejo Sankta Monika  la 15-an de majo je la 17-a, komenciĝas per la literoj RS aŭ VM, tiu persono estas urĝe kaj insiste petata rekontakti la saman pastron.”

*

“Ĉi tie parolas pastro Varga , el Sankta Monika ,” diris varma voĉo en la telefonon, “via rezono estis ĝusta, kaj ŝi konsentas vidi vin.”

Remetante la telefonan aŭdparolilon, Karal  ridetis plezure. Nun li vere ekscios ion klarigan.

*

“Mi estis viktima al ĉantaĝprovo,” diris Veronika  Munzo. “Mi konsideris la ideon paroli al policano, al vi fakte, ĉar mi trovas vin simpa , sed mi timis, ke vi ne kredos min, ial la sento pri ĉantaĝo teruris min, kaj mi pensis, ke plej bona sistemo estas konfesi al pastro.”

“Kiu provis ĉantaĝi?” Jano prononcis kun sia konfidinspira mieno.

“Mi ne scias,” ŝi respondis, “la afero okazis telefone. Voĉo diris al mi... Sed verŝajne pli plaĉos al vi aŭdi la bendon.”

Ŝi rigardis al Karal  kun ega fiero, kvazaŭ ŝi atendus gratulon, sed la policano nur okulumis kun amuziĝa rideto:

“Jes, por spionino, estas saĝe surbendigi ĉiun telefonan interparolon.”

Se fulmo trafus ŝin, Veronika  ne aspektus pli idiotigita. Ŝi gapis kun la esprimo de iu, kiu sin demandas, ĉu li sonĝas aŭ ne.

“Mi, spiono? De kie vi prenis tiun fantazian akuzon?” ŝi fine akre demandis.

Karal  plu ridetis.

“Ni scias,” li diris simple.

“Mi spiono!” ŝi ripetis kun strange miksitaj sentoj. Kiam ŝi rekomencis paroli, ŝia voĉo estis pli paca. “Unuflanke min humiligas, ke vi malkovris, mi kredis min pli lerta, sed aliflanke mi ĝojas tion scii. Mi intencis eliĝi el tiu aktiveco, kaj via scio eĉ pli stimulos min konfesi la veron. Sed al kiu mi turnu min tiurilate? Ĉu nun tuj al vi?”

“Ne. Tio koncernas ne la valĉefan policon, nur la landan servon de kontraŭspionado.” Li skribis nomon kaj telefonnumeron sur slipo, kiun li pasigis al ŝi. “Kontaktu tiun sinjoron sed nun ni revenu al nia temo kaj aŭdu vian bendon.”

“Dankon,” ŝi diris, kaj ŝi transdonis kasedon, kiun la policano tuj metis sur la magnetofonon.

“F-ino Munzo,” sonis la registrita voĉo, kiu aŭdeble penis fariĝi nerekonebla (eble la parolant(in)o pinĉis al si la nazon), “mi scias, ke vi estis en Rafunja  la 6-an de majo nokte. Mi ĝis nun ne informis la policon, sed mi tion nepre faros, kaj ĝin tre interesos aŭdi pri via agado tiuloke, se vi ne obeos je miaj instrukcioj. Elektu mem la rimedon, sed, kio ajn ĝi estos, necesas, ke la polico eksciu kaj firme kredu, ke Laŭra Pergame  mortis post Gido Verstrata. Rakontu kion vi volas, sed estas nepre necese, ke la juĝistoj sciu, ke Gido Verstrata jam mortis, kiam falis Laŭra Pergame . Ĉi vi bone komprenis? Mi ripetas...” La mesaĝo estis ripetita, kaj poste abrupte finiĝis.

“Kion tio signifas?” ŝi demandis.

“Ne policon oni demandas, sed polico onin,” sentencis Karal , kiu tuj aldonis: “Kion vi fakte faris tie supre? Ĉu vi deziras ŝanĝi la deklaron, kiun vi faris al mi kiam mi vin vizitis por pridemandi vin tiurilate?”

Veronika  lin rigardis plorepete, kaj subite eklarmis.

Karal  stariĝis, rondiris ĉirkaŭ sia skribtablo, iris al ŝi, kaj metis konsolan manon sur ŝian ŝultron.

“Ĉu viaj KGB -mastroj instrukciis vin fari ion tie?”

Ŝi kapjesis, kaj tuj poste kapneis.

“Ne. Ne precize. Ili petis, ke mi agu kiel eble plej lerte por igi la publikon favora al la Afero de la eksterteranoj. Kiam Lizabeta  parolis pri la alteriĝo de kosma vojaĝilo, kiel mi rakontis al vi lastfoje, mi pensis, ke tio estos bona preteksto por iri esplori la terenon kaj eble eĉ elpensi renkontiĝon kun eksterteranoj aŭ ion similan, kion mi povus publikigi, plaĉe por miaj mastroj. Mia ideo estis profiti la ‘mesaĝon’ de Lizabeta  por serĉi, kiamaniere aranĝi aferojn en Rafunja  tiel, ke oni vere kredu mian elpensaĵon. Ju pli da homoj vidos min veturi tien, mi pensis, des pli konfirmiĝos mia atestado. Konkrete mi ne sukcesis trovi eĉ etan helpan ideon, nek aranĝi ‘pruvan’ spureton. Kiel mi diris al vi, mi tiel malvarmis, ke mi eĉ ne kuraĝis resti tutan horon.”

“Dankon, fraŭlino, mi pli facile kredas tion ol vian unuan klarigon. Sed ĉu vere vi scias nenion pri la du mortoj? Ĉu vi ne aŭdis disputajn voĉojn aŭ iajn rivelajn bruojn, dum vi restis en Rafunja ?”

“Ne. Tute ne,” ŝi respondis, kaj ĉi-foje ŝi aperis tute sincera. “Mi ĵuras al vi. Dum mi estis tie, nenio nenormala okazis.”

Kaj ŝi aldonis kun iom malĝoja rideto:

“Eĉ ne alteriĝis fluganta telero.”

*

“Tiu klopodo ĉantaĝe premi Veronika n Munzon estas ago de iu, kiu senesperiĝas, ĉu ne?” Karal  prononcis.

“Sen ia dubo,” respondis Ĝoja , dum tintis ŝiaj trikiloj.

Karal  plu paŝis en la ĉambro tien kaj reen, tien kaj reen, lerte funkciigante ludbobenon. Kvazaŭ fascinate, Ĝoja  rigardis la bobenon ritme malsupren malbobeniĝi, ĝis la ŝnureto estis komplete streĉita kaj ĝi rebobeniĝis ĝis la mano de Jano, por tuj rekomenci sian seneraran dancon.

“Vi estas infano,” ŝi diris tenere.

“Ĉu ne ni ĉiuj?” li respondis. “Estu kiel ajn, ludbobeno ege helpas min pensi.” Kaj li plu marŝis bobenludante, videble streĉe pensanta.

“Jes,” li ripetis, “estis senespera ago de persono, kiu riskas ĉion, por ĉion ne perdi. Ĉiaokaze, tio signifas, ke iu volas nepre ne forlasi la heredaĵon. Do estas parenco de Laŭra . Sed, ke tiu persono provas ricevi la heredaĵon, ne signifas, ke li aŭ ŝi mortigis. Nur ke li aŭ ŝi eksciis pri la morto, kaj la riĉegon ne volas perdi.”

“Prave. Kaj tamen...” Ĝoja  interrompis sin, enpensiĝante.

“Tamen...” la edzo milde eĥis.

“Tamen, tiu persono sciis, ke Veronika  Munzo troviĝis sur Rafunja . Kiel li povis scii, se li ne ĉeestis mem? Kaj kion li faris tie, se ne murdon, kun tia ekstrema intereso en la morto de tiuj du...”

“Vi pravas, vi tute pravas. Ĉu povus esti Bob Sulavi ?”

“Ĉu li povus ŝanĝi sian voĉon al tiu de la bendo?”

“Kial ne? La voĉo estis naza, nenatura, pli ina ol vira, laŭŝajne, sed viro kun iom da aktora talento certe povus produkti tian voĉon, des pli, ĉar ne daŭris longe la mesaĝo.”

“Vi do devos kontroli, ĉu Bob Sulavi  iel povus parenci al Laŭra .”

“Jes, mi tion kontrolos,” Jano diris koncentriĝe, dum la ludbobeno daŭrigis sian regulan dancon.

Kaj jen subite li haltis kaj turnis al Ĝoja  zorgoplenan vizaĝon. Ankaŭ la trikiloj haltis. Ĝoja  direktis al li scivolajn okulojn.

“Ĉu vi scias, kial ĉiu enketo min suferigas?” li demandis.

“Ĉar vi tro deziras solvi. Sed ĝuste tial vi estas bonega enketisto.”

“Mi estas bonega enketisto, ĉar mi facile elpensas multajn hipotezojn rilate al serio da faktoj...”

“Efektive,” intervenis la edzino. “Tion Remon  ofte diris. Ofte kaj prave.”

“Sed tio estas la kaŭzo de mia senfina turmento. Jen mi estis certa, ke tiu ĉantaĝo al Veronika  Munzo malŝtopis nian vojon, kaj ĵus mia tortura koboldo inspiris al mi du hipotezojn, kiuj forrabas la tutan ĝojon fine troviĝi en iom da klareco.”

Ĝoja  sentis simpation.

“Jano! Ĉu vere? Kiujn?” ŝi demandis kun sufer-partoprena voĉo.

“Hipotezo n-ro unu: imagu, ke la krimo havas politikan, spionan aŭ alian kaŭzon, ĉu ne estus bonega ideo, por ke la suspektoj misdirektiĝu for, elpensi sistemon, kiu tuj pensigos, ke la krimmotivo estas heredi? La ĉantaĝo al Veronika  povus servi tiun celon kaj havi neniun seriozan bazon.”

“Interesa ideo, efektive.”

“Hipotezo n-ro du: Veronika  Munzo elpensis mem la tutan ĉantaĝan aferon, kaj mem surbendigis pseŭdan telefonalvokon, ĉar ŝi imagas, ke la suspektoj iom tro proksimiĝas al ŝi, kaj aperi kiel viktimo igos la policon serĉi alivoje.”

“Sed kial ŝi prenus sur sin la riskon konigi al la polico, pere de pastro, ke ŝi estis en Rafunja ?”

“Eble ŝi vidis Joĉjon aŭ iun alian en Rafunja , kaj pensis, ke ni jam scias, ke ŝi troviĝis tie supre. Kiam mi iris pridemandi ŝin post la letero de Joĉjo, tio fariĝis certeco por ŝi; ŝi ektimis, kaj eĉ multe pli kiam la gazetoj aperigis anoncon kun la komencliteroj de ŝia nomo, kio pruvis al ŝi – laŭ tiu maniero interpreti nian agon – ke la polico vere suspektas ŝin. Eble nur tiam ŝi elpensis la ĉantaĝan telefon-alvokon...”

“Grrr!” reagis Ĝoja , preskaŭ kolere. “Ankaŭ mi havas murdajn ideojn. Mi ŝatus murdi la aĉan koboldon, kiu inspiras al vi tiel ĝenajn hipotezojn. Ni estis tute kontentaj, ke la enketo progresas, kaj jen ĉio refariĝas komplika! Ĉu vere ni neniam trankvilos?” Kaj per la dekstra trikilo ŝi agrese pikis senkulpan kusenon.

29

“Jen ĝi denove okazis,” Jano diris kun mieno iom kulpa, buterante al si pantranĉon.

“Kio?” la edzino mire demandis, sed, tiuhore, ŝi tuj intuis la aferon: “Ha! Vi sonĝis!” kaj ŝi replenigis lian kaftason.

“Tute mallonga sonĝo,” li diris. “Mi memoras nur leteron, tajpitan leteron pure sanktavalan. Ne. Pli ol sanktavalan. Vi loĝantoj de la Sankta Valo de Tjazo nepre metas kelkajn eliziojn en ĉiun leteron, ĉar tio plaĉas al via estetika gusto, sed ne multajn, kelkfoje eĉ nur unu. En mia sonĝo, ĉiu substantivo estis eliziita: Sinjór Notarí , Estas plezúr  vidi el via letér  ke nia interparól  de lasta juní ...  aŭ io simila. Ej! Mi scias! Mi ne bezonas vian helpon! Mi iros tuj kontroli!” Kaj li subite leviĝis.

“Ho ne,” ŝi plendis, “ne foriru tuj, ĝi povas atendi kvin minutojn, vi matenmanĝu trankvile, vi malbone digestos! Kaj estas neĝentile lasi min en nescio...”

Sed tia plendo, rita en ilia para vivo, ne povis venki lian labor-avidon, kaj longa kutimo tion jam instruis al ŝi.

“Mi telefonos,” li diris. “Promesite”.

*

Efektive, post duonhoro, li telefonis. Lia voĉo sonis tre feliĉa.

“ Ĝoja ! Mi pravis!”

“Diru, Jano, mi febras pro scivolo.”

“Estas la sama skribmaŝino! La sama!”

“Kio? Kiu skribmaŝino?”

“La letero, kiun la notario sendis por resumi sian konversacion pri la heredo kaj la letero de Laŭra Pergame  estis tajpitaj per la sama skribmaŝino. Estas io nenormala en la kliniĝo kaj pozicio de la supersignoj. Tion mi duonkonscie mense registris, kiam mi legis la leteron de la notario, sed nur ĉi-nokte la pripensado igis min per sonĝo serioze atenti la aferon.”

“Kaj kion vi konkludas? Ĉu tio signifas ke...?”

“Mi kuras al la skribfakulo. Mil kisojn, kara. La enketo proksimiĝas al la fino.”

*

Jano unue petis la polican skribfakulon kompari la subskribon “ Laŭra Pergame ” sur diversaj dokumentoj, kiujn li prenis el la dosiero. Inter tiuj troviĝis la letero akuzanta ŝian edzon pri murdointencoj.

“Mi rigardos unue per lupeo, poste mikroskope,” la fakulo diris, “sed eĉ per nudaj okuloj mi jam estas preskaŭ konvinkita. Ĉi tiu,” kaj li tuŝis la akuzan leteron adresitan al la polico pere de la notario, “ne estis skribita de la sama persono. Ĝi aperas al mi falsa.”

Li rigardis atente per lupeo.

“Jes, ĉi tiun ne subskribis la sama persono. Tion mi povas garantii. Mi kontrolos mikroskope antaŭ ol doni definitivan juĝon, sed kredu min, ĉi tiu estas falsaĵo, kaj eĉ ne tre bona.”

La detektivo nun transdonis al li faskon da paperoj skribitaj de la pseŭda Gido Verstrata, inter kiuj troviĝis la letero siatempe konfidita al notario Viljemín . Ankaŭ ĉi-kaze la fakulo ne longe hezitis.

“Ĉi tiu estas falsa,” li diris, elektante la koncernan leteron, kaj li ekprenis sian lupeon por ĝin pli bone ekzameni.

“Ŝajnas al mi...” li komencis, sed anstataŭ fini la frazon, li prononcis: “Pli bone tuj uzi mikroskopon.”

Post kelka tempo, Karal  sciis la respondon: la sama persono subskribis “ Laŭra Pergame ” sur unu el la leteroj transdonitaj de la notario al Jano, kaj manskribis mem tute la alian leteron, subskribitan – laŭŝajne – de la “pentristo”.

Kun koro vigle batanta, Karal  rapidis al la notario.

“Kiu tajpis ĉi tiun leteron?” li demandis tuj, kiam li troviĝis sola kun Viljemín , montrante la resumon senditan de ĉi-lasta pri la heredproblemo.

La alia lin rigardis nekomprene.

“Kia stranga demando!” li fine diris mildvoĉe. “Mia sekretariino, kompreneble.”

El la apuda ĉambro perceptiĝis brueto apenaŭ aŭdebla pro la remburita pordo. Karal  fulmrapide ekstaris antaŭ la mirplenaj okuloj de la notario, ŝokata per tia nenormala, neĝentila konduto; li malfermis la pordon kaj kriis:

“Restu ĉi tie! Kien vi iras?”

La sekretariino, ĵus komencinta malfermi la alian pordon, kiu kondukis al la koridoro kaj de tie eksteren, haltis heziteme. Mastro Viljemín , sekvinta Janon, parolis kun ega surprizo:

“Elizabeta! Ĉu io estas ne en ordo? Kien vi iras?” Kaj li direktis al Karal  milde riproĉan rigardon, kvazaŭ tiu respondecus pri la perturbo, maloftaĵo ofenda por la digno de ĉi tiu konstante paca oficejo.

“Mi... mi...,” la sekretariino balbutis kun la esprimo de besto trafinta en kaptilon, “mi havas fortan kapdoloron kaj iris al la apoteko por...”

“Sed,” la notario interrompis per sia malrapida, trankvila tono, kies mildecon, ŝajne, eĉ la plej perturbaj cirkonstancoj ne povis modifi, “estis aranĝite, ke vi ne rajtas forlasi la oficejon sen informi min... Se okazus telefonalvoko aŭ vizito, mi devas povi kalkuli je vi!”

“Efektive, sinjoro, efektive, vi... vi... vi tute pravas,” ŝi panikvoĉis, “nur estas tiel dolore, ke mi iom perdas la kapon.”

“Se vi permesas...,” Karal  diris rigardante la notarion, kiu eĉ antaŭ ol scii, pri kio temos, jam kapgestis jese, “mi ŝatus peti ion de f-ino aŭ s-ino Elizabeta.”

“F-ino,” ŝi diris glacitone, kaj ŝi rigardis lin kun videbla peno kaŝi sian angoron.

“Prenu pecon da papero kaj vian kutiman skribilon,” la detektivo instrukciis. Ŝi sidiĝis ĉe sia tablo kaj atendis kun globkrajono enmane, kvazaŭ bildo de perfekta sekretariino.

“Bonvolu skribi la nomon Laŭra Pergame .”

Ŝia korpo faris etan kvazaŭsaltan ekmovon, tuj regitan, sed ŝi skribis diligente, tro diligente.

“Trifoje, mi petas,” ordonis la policano. Ŝi obeis kaj transdonis al li la paperon.

“Nun,” plu parolis Karal , “mi bezonus tekston, kiun vi skribis antaŭe. Ne gravas la temo.”

“Mi ne havas,” ŝi diris. “Aŭ mi tajpas, aŭ mi skribas stenografie. Fakte mi eĉ uzas tre malmulte stenografion, ekde kiam ni havas diktokasedan maŝinon.”

La notario ŝin rigardis kvazaŭ lia universo disrompiĝus. Post embarase longa silento, li diris:

“Ho jes vi havas, vi havas liston de adresoj el la tuta mondo, kiun ni kompilis hieraŭ. Vi ne stenografiis ĝin, ĉar estis ĉialingvaj nomoj, kaj vi estis en mia kabineto, kie vi ne povus tajpi. Vi diris, ke vi ne havos tempon tajpi ĝin antaŭ hodiaŭ posttagmeze. Nu, rigardu, jen ĝi estas sur via skribtablo.” Kaj li transdonis la folion al Karal .

“Min okulfrapas,” ĉi-lasta diris, “ke vi orientis vian skribon maldekstren, kiam mi diktis “ Laŭra Pergame ”, sed sur ĉi listo, via skribo estas iom klinita dekstren, strange, ĉu ne? Ĉu vi volis kaŝi vian normalan skribmanieron?”

Ŝi rigardis lin kun tre laca esprimo.

“Vi scias, ke tio tute ne estas stranga. Bonvolu ne turmenti min plu. Jes, la subskribo sur la letero de Laŭra Pergame  al la polico estas mia, ne ŝia.” Ŝi ekploris amare. “Mi estas venkita, kaj mi ne plu havas la forton lukti. Mi estis stulta. Krimi postulas pli da nerva energio ol mi imagis. Mi preferas konfesi ĉion. Konduku min, kien vi volas.”

“Elizabeta!” la notario diris kun perceptebla sufero. “Ĉu vere vi faris delikton? Mi ne povas kredi.” Kaj li aldonis per voĉo emociplena: “Ĉu vi ne estis feliĉa ĉi tie?”

Tio plorigis ŝin eĉ pli.

“Ho jes, mi estis feliĉa. Estis bona, agrabla ofico. Mi agis nepardoneble stulte.” Ŝia voĉo iom firmiĝis, kaj ŝi ĉesis larmi. “Min tentis la milionoj. Tio estis mia stulteco. Mi havis bonan vivon kiel sekretariino, neniam revis pri io alia. Sed kiam mi eksciis pri la milionoj...”

Ŝi prenis poŝtukon el la mansaketo, kaj sekigis al si la okulojn, dum la du viroj rigardis nekomprene. Ŝi reparolis:

“Homo vivas simplan, normalan, dungitulan vivon kaj havas psikan ekvilibron. Ĉiuj opinias lin stabila. Sed jen alvenas eksterordinara informo kaj la tuta fortikaĵo ŝanceliĝas. Mi estis ege malsaĝa. Mi konscias klare nun, ke eĉ se mi estus sukcesinta, mi ne povus elporti ĝin, mi malfeliĉus dum la tuta vivo.”

“Sed kio estis tiu novaĵo? Mi nenion komprenas,” la notario diris.

“La edziniĝo de onklino Laŭra  al milionulo” ŝi respondis. “Mi estas la nevino de Laŭra Pergame .” Kaj, ekstarinte, ŝi iris preni sian mantelon.

30

Jano Karal  kaj la notaria sekretariino sidis en la policejo.

“Min devojigis mia scivolemo,” ŝi diris amare.

La policano miris pri ŝia kompleta psika ŝanĝo. En la notariejo, ŝi montris la reagojn de besto persekutata. Sed tuj kiam ŝi decidis diri la veron, ŝia sinteno tute aliiĝis. Ŝajnis, kvazaŭ venus en ŝin granda paco, granda psika trankvilo, kvankam miksita kun profunda malĝojo.

“Mi agis saĝe dum mia tuta vivo,” ŝi daŭrigis. “Mi tute ne havas brilan intelekton. Mia inteligenteco eble eĉ situas iom sub la meza nivelo. Sed mi ĉiam havis sanan prudenton, kaj mi estas ĝenerale fidinda, serioza en mia laboro. Tion la notario ŝatis en mi. Mi akiris la postenon dank’ al mia ofica fidindeco.

“Vi sciu, ke labori ĉiutage en la plej fama notariejo de la regiono estas stranga sperto. Vizitadas la oficejon ĉiaspecaj homoj, kelkaj videble tre riĉaj, kaj ili enfermiĝas en la notaria kabineto por babili, babili... Kio okazas trans tiu remburita duobla pordo? Mi estis konfidenca sekretariino kaj jam sciis aŭ divenis multon pro mia ofico, sed mi ege scivolis pri ĉio, kio restis al mi kaŝita.

“Kiam mi instalis mikrofoneton, kiu ebligis al mi ĉion aŭdi, mi tute ne havis krimajn intencojn.”

“Kiam vi ĝin aranĝis?” demandis Karal .

“Foje, kiam la notario devis enhospitaliĝi. Li havas plenan konfidon al mi, kaj mi daŭre venis al la oficejo por tajpi, klasi, ktp. Ĉiam estas laboro farenda. Mi havis la ŝlosilon kaj povis facile resti, post kiam la aliaj oficistoj estis for. Mia amiko Joĉjo, knabo tre kompetenta pri elektroniko, donis al mi ĉiujn necesajn indikojn, por ke mi taŭge aranĝu la aferon.”

“Joĉjo, ĉu tiu knabo, kiu gajnis premion, kaj nun krozadas sur la kariba maro?”

“Jes, ĉu vi konas lin?”

Jano ŝin rigardis: la kompakta korpo, la sportema aspekto, la sinĝena mieno, jes, ĉio ĉi jam estis menciita de Stefano. Kia strangaĵo! Kaj kiel stulte, ke la nevo neniam menciis ŝian nomon!

“Estis bone organizite,” ŝi plu diris. “Mi eĉ ne devis kaŝi min, ĉar mi tajpas el diktokasedoj kaj ofte havas aŭdilojn sur la oreloj por transskribi, kion li diktis. Mi povas konekti la aŭdilojn al la drato de la kabineta mikrofono kaj faras ĝin ofte, kiam iu tie troviĝas kun la notario.

“Estis por mi tre agrabla kaj senkulpa ludo. Neniam estis mia intenco tiri el tiu ludo profiton, sed estis ege kontentige scii, kio estas tie dirata.

“Kiam la pentristo venis, mi aŭskultis des pli ekscitiĝe, ĉar li estas intima amiko de mia onklino, kaj ĉar li epizode loĝas ne malproksime de la loko, kie Rik Ospaci  falis. Vi scias, ĉu ne?, ke mi apartenis al la grupo de Rik ?”

“Ne. Aŭ pli ĝuste, mi komence ne sciis, sed antaŭ ne tre longe mi suspektis. Vi estas Elizabeta por la notario, sed Lizabeta  por la NIFO-grupo, kaj estas vi, kiu ricevas sonĝe mesaĝojn, ĉu ne?”

“Jes, estas mi. Kiel mi diris, mi trovis la sintenon de s-ro Verstrata ege stranga... kaj mi ege scivolis. La gardoŝranko de kara Viljemín  estas malnova afero, tute bonorda kaj fortika, sed brua. Mi sciis, kiunumere malŝlosi ĝin, ĉar mi rimarkis, ke ĉiu cifero el la ŝlosa ciferplato faras definitan nombron da tiktik-bruetoj, simile al telefonaj ciferoj, kaj mi aŭdis tiujn multfoje tra la mikrofono.

“Ju pli la notario maljuniĝas, des pli ofte li forlasas la oficejon, kaj mi restas sola en ĝi, kiom mi deziras. Mi sekve profitis de unu el tiuj okazoj por serĉi en la gardoŝranko. Mi tuj trovis la leteron de s-ro Verstrata. Ĝi surhavis vaksan sigelon, kaj adreson tajpitan per tipoj tute identaj al tiuj de unu el niaj skribmaŝinoj. Mi pensis, ke mi povos malfermi ĝin senriske. Remeti la leteron en similan koverton, tajpi la adreson simile, kaj refari ne-netan vaksan sigelon ja ne estos malfacile. Mi estis certa, ke la notario ne kontrolos tre atente la sigelon, ĉar neniam li imagus, ke oni povus malŝlosi la monŝrankon. Mia rezono poste montriĝis tute prava.

“Tiumomente, mi deziris nur legi la leteron, ne anstataŭigi ĝin per alia, falsa. Sed kiam mi ĝin legis...” Ŝi ĉesis paroli, kaj ŝia gorĝo videble streĉiĝis.

“Kio estis skribita? Ĉu vi konservis la leteron?” Karal  diris, kaj tiu konkreta demando efikis malstreĉe.

“Ne. Mi ĝin bruligis,” ŝi respondis pli trankvile. “Ĝi estis tro danĝera por mi. Ĝi enhavis kompletan konfeson fare de l’ falsa pentristo. Sed ĉar mi havas la manion – tipe notariecan – konservi arĥivojn, antaŭ ol cindrigi la leteron, mi kopiis ĝin stenografie. Mia stenografio estas absolute nelegebla por iu alia, ĝi estas tiom sekreta skribo, kiom stenografio, tiel ke mi riskis nenion tion farante.”

“Ĉu vi bonvolos tajpi por mi la tekston, kiun vi tiel transskribis? Ankaŭ ni ĉe la polico ŝatas kompletajn arĥivojn.”

“Jes, se vi volas, mi tion faros,” ŝi promesis iom reve. “Sed kion mi rakontis? Ha jes! Kiam mi legis la leteron... Miaj sentoj pli kaj pli flamis. Mi indignis. Mi bolis per indigno. Jen Verstrata profitis dum multaj jaroj de alies laboro kaj talento. Mi ne kapablus priskribi, kion mi travivis legante. Mia indigno min frenezigis, transformiĝis al kolero. Ke li vivis tiel lukse, ĝuis famon kaj vojaĝojn, kiujn mi, eta honesta sekretariino, neniam povos ĝui, estis neelporteble. Krome, li detruis mian naivan estimon al Rik , montrante lin ĉantaĝisto.

“En tiuj tagoj, mi eĉ pli kaj pli sentis ĝeneralan ĵaluzon, ĉar mia juneta amiko Joĉjo nur pro bona ŝanco faris tian vojaĝon, al kia mi sopiras de jaroj sen povi ĝin pagi por mi.

“Mi unue konsideris informi la policon, sed kiel mi klarigus mian scion? Aliflanke, min impresis la sekreta edziĝo kun onklino Laŭra . Eĉ al mi la nevino – cetere neniam de ŝi tre ŝatata – ili ĝin prisilentis, mi eksciis ĝin nur per tiu letero.

“Tiam mi memoris konversacion, kiun mi foje aŭdis, inter kelkaj notarioj, kiuj kunvenis en la kabineto de Viljemín . Mi streĉe aŭskultis tiufoje, ĉar estis strange interese, kaj mi speciale dankis mian inspiron instali mikrofonon. Prezentiĝis momento, kiam ilia diskuto deflankiĝis al la grandaj riĉoj de Sanktavalo, kaj iu menciis s-ron Verstratan, akcentante, ke li ne havas heredontojn, kaj ke li foje diris, ke li neniam faros testamenton, tiel ke lia tuta havaĵo iros al la ŝtato.

“Memorante tiun interparolon, mi pensis: nun la edzeco tion ŝanĝis, nun heredos mia onklino, kaj kiam ŝi mortos... Kiam ŝi mortos, heredos mia kanada fratino kaj mi. Kiel kontraŭbatali la penson, ke, se ambaŭ mortus, mi tuj fariĝus riĉega? En kelkaj sekundoj, dum mi legis tiun leteron, komplete renversiĝis mia mensa universo. Komprenu min...”

Ŝi ekploris, singulte, dum en Jano kirliĝis, kiel ofte similkaze, diversaj emocioj. Al konfesantaj krimuloj li ofte sentis komprenon, kaj li ilin rigardis kortuŝite, pri kio li kelkfoje sin demandis, ĉu estas vere sana, vere normala reago. Li konsciis la hororan karakteron de la ago de Lizabeta , li abomenis murdon kiel manieron solvi la problemojn, sed la sento de kompato, kontraŭ kiu li provis sin defendi, estis pli forta ol lia volo.

“Rakontu,” li simple diris, kun tia perceptebla foresto de morala juĝo, ke Lizabeta  lin rigardis akre, kaj sammomente ĉesis plori. Ŝiaj okuloj kelksekunde montris miron, kaj tuj poste refariĝis malĝojaj.

“Mi subite vidis antaŭ mi mian tutan estontan vivon: mi estas pli ol tridekjara, inter krozado kaj mi Joĉjo elektis la krozadon, kaj li estas la sola homo, kiu iam iom amis min. Mi neniam estos bela. Mi neniam estos riĉa. Sekve, mi ĉiam estos sola, kaptita inter la kvar muroj de oficejo, frapante la klavojn de skribmaŝino ĝis, ankoraŭ pli sola, mi pensiiĝos. Neniu amos min. Ĉu vi scias, kion mi vidas en la okuloj de la notario, en la okuloj de la NIFO-grupo, en la viaj? Ĉu vi scias?”

Jano sentis embarason.

“Kompaton. Oni kompatas min. Povrulino, jen kio mi estas, jen kio mi estos, ĝismorte kompatinda povrulino. La homoj dividiĝas en du grupojn, la neaĉulojn, kiel vi, kiuj sentas kompaton, kaj la aĉulojn, kiel onklino Laŭra , kiuj rigardas min de alte, kun klara malestím .

“Ĉu vi ne komprenas, ke homo bezonas dignon? Eĉ ne tre inteligenta tajpistino bezonas dignon! Se vi nur scius, kiom mi donus, por ke foje oni respektu  min!

“Kiel mi eskapus el la penso, ke se mi estos milionriĉa, oni respektos min? S-ro Verstrata estis aĉulo, kaj ĉiuj lin respektis. Rik  es..., Rik ... Rik ...”

Larmkrizo ŝin denove skuis. Evidente, ŝi antaŭe idealigis Ospaci n, kaj la rivelo de lia fia konduto efikis disrompe al ŝi.

“Ankaŭ Rik  estis aĉulo,” milde prononcis Karal .

“Jes. Mi kredis je la eksterteranoj. Ili por mi prezentis la eblecon fidi al alia mondo, kie pli da justeco regus, kie neniu malestimus min... Sed ili estis nur fantazia elpensaĵo de Rik , favora al la propraj interesoj. Efektive, ankaŭ Rik  estis aĉulo, sed li estis respektata, kaj – mi tion bone vidis en la grupo – pluraj lin reale amis. Mi estis morala, honesta, bona, komplezema, servema, kaj neniu respektis min, kaj neniu iam ajn serioze amis min... Mi valoras malpli ol kariba krozado! Sed se mi havus milionojn, mi irus al la plej kostaj hoteloj, kaj oni klinus sin antaŭ mi, mi invitus konatojn al la plej karaj restoracioj, kaj ĉiu ekŝatus min. Ne simplan leteron mi tenis enmane, sed Eldoradon...”

Ŝi paŭzis, kaj Karal , kiu, male al ŝia opinio, ŝin respektis, respektis ŝian silenton.

“Mi estis stulta,” ŝi reparolis pli sobre, “sed esprimante al vi miajn tiutempajn sentojn, ŝajnas, ke eĉ kun la konscio, ke ĝi verŝajne fiaskos, la tento estus tro forta, kaj mi refarus ĝin. Se ili estus bonuloj, tiu riĉo ne allogus min. Sed likvidi du komplotintajn ŝtelistojn, kiuj agis trompe al la tuta mondo, por doni tiun riĉon al iu honesta, tio ŝajnas logika, ĉu ne? Mi komprenas, racie, ke tiu rezono ne estas ĝusta: se mi mem murdas, mi fariĝas aĉa kiel ili, kaj perdas la meriton al riĉeco. Sed tamen, tamen, nur puŝeto, kaj respekton akiri...”

“Kiel vi faris por ilin altiri al la Rafunja -teraso?” la policano demandis post paŭzo emociplena.

“Mi kontaktis s-ron Verstratan, diris al li, ke mi havas lian leteron, ke mi redonos ĝin al li kontraŭ mono. Mi sciis, ke li ne povus fari ion alian ol obei min, se li volis ne iĝi arestita. En tia situacio, mi povis dikti miajn kondiĉojn. Mi fiksis rendevuon al li ĉe Rafunja , klarigante, ke tio montras mian bonvolemon, ĉar mi faciligas al li la aferon proponante lokon proksiman al lia surmonta domo. Mi diris – kaj tio estis vera, kaj mi poste sciis, ke li kontrolis – ke mi devos iri tien supren pro promeso farita al la grupo de Rik  iri serĉi spuron, kiun la eksterteranoj tie lasis.

“Kiam li venis, mi stumbligis lin kaj li falis. Ne estis vere malfacile. Mi estas tre forta. Li komence estis suspektema, sed kiam mi diris, ke mi havas la originalon de lia letero, li sekundeton rigardis la paperon tre atente, kaj mi profitis tiun okazon por lin puŝi.”

“Kaj pri via onklino?” Karal  demandis.

“Estis eĉ pli simple. Mi iris al la lignodomo, klarigis, ke mi estis tie pro laboro koncerne la eksterteranojn, kaj ke mi vidis viron stumbli kaj fali. Ŝi tuj venis. Ŝi jam maltrankviliĝis pri lia longa foresto – li estis for jam unu horon – kaj estis facile puŝi ŝin.”

“Ĉu ŝi kutimas loĝi kun li tie supre?”

“Mi opinias, ke ne, sed mi sciis, ke tiunokte ŝi iros al Rafunja . Iu diris al ŝi, ke li vidis Gidon eniri la notariejon, kaj ŝi scivolis kial. Ĉar ŝi sciis, ke mi laboras en tiu oficejo, ŝi proponis al mi vespermanĝi kun ŝi. Estas mi, kiu sugestis restoracion en Malpaz , ĉar mi devis iri tien pli frue la saman vesperon. Kiam ŝi proponis al mi kunmanĝi ie, ŝi menciis, ke Malpaz  tre taŭgos por ŝi, ĉar poste ŝi iros al la domo de Gido en Rafunja . Tiam mi decidis agi tiun nokton, kaj mi aranĝis la rendevuon kun s-ro Verstrata.

“Kiel vi divenis, mi estas tiu, kiu ricevas mesaĝojn sonĝe de la eksterteranoj. Mian lastan sonĝmesaĝon mi rakontis abunde, kiam la renkontiĝo kun mia onklino en Malpaz  kaj kun la pentristo en Rafunja  estis fiksita. Mi pensis, ke ju pli da homoj iros tien, des malpli oni suspektos min, ĉar espereble iu el la aliaj estos vidita kaj la aferon oni raportos al la polico.”

“Sed ĉu vi ne timis, ke ili vidos ankaŭ vin?”

“Ili vidos min, sed tio estis favora al mi. Mi ja anoncis, ke mi nepre ne volas maltrafi tiun alteriĝon de kosmoŝipo, kaj ĉiuj en la grupo sciis, ke mi iros. Krimulo ĝenerale ne anoncas antaŭe, ke li troviĝos sur la loko de l’ krimo, ĉu? Do verŝajne tio estos argumento favora al mia senkulpeco.”

“Sed oni povus vidi vin efektivigi la murdon!”

“Ne, ĉar mi indikis al la aliaj horon konsiderinde pli fruan ol tiu de la rendevuo kun s-ro Verstrata. Atendi plurajn horojn en la malvarmo tie supre, dum nenio okazas... tion ili ne faros. Plie, ĉar mi sciis, ke estas grave ne montriĝi je la mortohoro, mi intencis esti tre singarda, dum la aliaj havis neniun kaŭzon kaŝi sin. Mi ankaŭ pensis, ke kelkaj havos neniun eblecon pruvi, je kiu horo precize ili forlasis Rafunja n, tiel ke la diferenco inter la horoj ne starigis seriozan problemon. Tamen mi prenis sur min stulte gravan riskon provante altiri plurajn NIFO-ŝatantojn al mia krimejo. Kiel mi diris, mi ne estas tre inteligenta. Kaj mi tiom avidis la monon! Fakte venis nur Veronika , aŭ almenaŭ nur ŝin mi vidis.”

“Kaj vi pensis pri ŝi, kiam vi konsciis, ke la polico ne konas la ĝustan horon de la morto de Laŭra , ĉu ne?”

“Estis por mi terura bato, kiam la notario klarigis tion. Mi aŭskultis per miaj aŭdiloj, kiel kutime, kiam vi estis kun li. Mi antaŭe pensis, ke polico ĉiam povas akurate difini la tempon de morto per nekropsio. Mi ne sciis, ke kelkfoje oni ne havas certecon.

“Tiam mi samtempe furiozis kaj panikis: jen mi akceptis egan riskon, mi fariĝis murdinto, kaj nun eble la tuta riĉego, por kiu mi agis, ekfuĝos for! Mi ne povis toleri tiun penson, sed mi ne sciis, kiel elturni min. Tiam mi pensis al Veronika , sed mi jam dubis pri miaj ŝancoj sukcesi, kaj mi jam duonkomprenis, ke mi neniam povos vere ĝui tiujn milionojn. Mia kulposento malebligos.”

“Ĉu vi pensis, ke Veronika  povos negative respondi al via ĉantaĝprovo? Ĉu vi ne konsideris la eblecon, ke ŝi diros: ‘Kial mi komuniku tion al la polico? Rakontu al ĝi, kion vi volas, al mi estas egale’?”

“Mi suspektis, ke Veronika  havas ian sekreton, kaj ke eble ŝia ĉeesto en Rafunja  estas ligita al tiu sekreto. Sed mi riskis fiaski. Mi faris tion nur, ĉar mi ne havis alian elekton. Absolute necesis, ke oni sciu , ke Laŭra  mortis poste”.

“Ĉu ne venis al vi la ideo, ke oni tuj suspektos vin, kiam vi devos diri, ke vi estas la nevino de Laŭra Pergame , por ricevi la heredaĵon? Ke la polico tiam informiĝos pri tio, kion vi faris dum la koncerna nokto, ktp.?”

“Jes, mi pensis pri tio. Mia plano estis iri al Kanado al mia fratino kaj tie instaliĝi por kelkaj monatoj. Mi tiam aranĝus hazardon, kiu konigus al ni la morton de onklino Laŭra , kaj mi agus pere de jurista firmao kanada. Mi proponus al tiu rilati kun notario en Valĉefa , kiu estas vera malamiko de s-ro Viljemín , tiel ke ĉi tiu nenion scius. Se iu devus persone veni, mi sendus mian fratinon kun plenpovo subskribita de mi. Ŝi tute ne similas min. Estus tre neprobable, ke la polico rilatigus tiun personon el Kanado kun sekretariino de notario niaurba.”

“Nestulte. Eble tio estus povinta sukcesi...” Jano diris penseme, kaj li aldonis: “Kial vi skribis al la polico falsan leteron, kiun ĝi atribuu al Laŭra Pergame ? Tio ne estis necesa.”

“Mi opiniis, ke tio forturnos de mi la suspekton. Mi havis la ideon pro la alia letero. Kiel vi vidos, kiam mi estos tajpinta la veran leteron de s-ro Verstrata, li efektive petis la policon fari nekropsion, se li mortos antaŭ ol onklino Laŭra . Fakte, la falsa letero, kiun mi verkis imitante la skribon de s-ro Verstrata, plejparte nur rekopiis lian aŭtentan tekston. Sed ĝi estis multe malpli longa, ĉar mi forprenis la tutan konfeson, nur lasis la partojn pri tio, ke li suspektas ĉe Laŭra  intencon lin likvidi. Tio donis al mi la ideon verki similan leteron atribuotan al Laŭra Pergame . Por la polico, mi rezonis, tio estos kvazaŭ pruvo, ke ambaŭ mortis provante faligi unu la alian. Verŝajne ne estis tre saĝe tion fari, ĉar pro tiu falsa letero mi iĝis perdita.”

Karal  ne faris komenton, sed lastan demandon submetis al ŝi:

“Ĉu ne venis al vi la ideo, ke, ĉiaokaze, vi ne heredos, ĉar ne al Ronaldo Verostrata vere – kaj do leĝe – apartenis la riĉego, sed al la aŭtenta pentristo, al tiu Gido Verstrata, kiu mortis antaŭ dudeko da jaroj?”

“Mi imagis, ke vi neniam scios pri la interŝanĝo. Ĝi estis konfesita en la letero, kiun mi ŝtelis el la gardoŝranko notaria, sed mi opiniis, ke sen tiu konfeso, vi havas neniun rimedon koni la koncernajn faktojn. Ĉar mia falsa letero ne inkluzivis tiun tutan rakonton, mi kredis min senriska tiurilate.”

“Mi komprenas,” simple diris la detektivo, pensante, ke jen refoje krimulo subtaksis la ŝancojn de la polico iĝi plene informita.

“Kio okazos al mi?” ŝi demandis humile.

“Tion decidos la tribunalo, ne la polico. Kie estas la stenografia kopio de la ŝtelita letero?”

“Sur notbloko en mia oficejo, kune kun diversaj aliaj stenografitaj tekstoj.”

“Akompanu min, mi iros ĝin preni, kaj vi ĝin tajpos por mi. Ĉu vi ankaŭ konsentos tajpi mem vian depozicion?”

“Se vi deziras,” diris la ĉiam komplezema virino. “Mi maŝinskribas tre nete.” Kaj ŝi ridetis sian mallertan, timeman rideton, kiun ĉeestunto malfacile povus akordigi kun la ideo, ke tiu tajpistino antaŭ nelonge malvarme mortigis du personojn.

31

“Kaj ĉu vi eksciis ion gravan el la vera letero?” Ĝoja  demandis.

“Ho jes,” la edzo rakontis. “Verstrata klarigas en ĝi, kiel Rik  estis murdita.”

“Ĉu vere? Ĉu kulpas li? Kiel ili povis fari?” la nevo scivolis, kun streĉiĝa intenseco en la voĉo. “Mi estis certa, ke la falsa Gido Verstrata kaj lia kara Laŭra  troviĝis en hotelo je 270 kilometroj for de Rafunja  en tiu fama nokto.”

“Neniu povas aserti, ke ili efektive pasigis la tutan nokton en Akvoviva . Fakte, dank’ al la aŭtovojoj, tiuj 270 kilometroj forglutiĝas en tri horoj, aŭ tri horoj kaj duono. Nur la lasta peco, la zigzaga monta supreniro de Malpaz  al Rafunja  estas malrapide farebla.”

“Sed kiel diable ili faris?” demandis la ekscitita nevo. “Ĉu ili rendevuis kun Ospaci  en loko tiel inspira por murdi ĉantaĝiston, kaj tiu akceptis? Mi tion ne povas kredi. Li ne estis tiagrade naiva!”

“Eble estos pli bone,” Goja  admonis, “se vi lasos vian onklon ĉion rakonti de la komenco, sen konstante interrompi lin.”

Ne atentante la grimacon, kiun la knabo direktis al Ĝoja , Jano komencis:

“Kiam Rik  decidis lanĉi sin en politikon, li postulis de Verstrata multe pli da mono ol antaŭe. Laŭ la letero, li estis tre ambicia kaj pensis, ke per multe da mono, li povos fine atingi plej altan pozicion en la lando. Tiu postulo ne plaĉis al la falsa pentristo, kaj Rik  verŝajne ektimis, ke tiu provos lin likvidi. Por tion malebligi, li diris al Verstrata, ke parto de la dokumentoj pruvantaj ties kulpon troviĝas ĉe amiko, kiu daŭrigos la ĉantaĝon post la morto de Rik .”

“Ĉu ankaŭ Pitizazo sin fordonas al ĉantaĝo?” Ĝoja  demandis, ŝajne sen skrupuli pri interrompado.

“Mi opinias, ke ne,” la edzo respondis. “Tio estis blufo, kaj Verstrata ĝin perceptis, kvankam li tamen estis certa, ke efektive Rik  kaŝis dokumentojn aliloke ol hejme. Aŭ almenaŭ li opiniis, ke la eventuale nova ĉantaĝisto ne estos tiel finance avida, kiel la alia ĵus fariĝis. Li do decidis ĉesigi la vivon de Ospaci .”

“Kiamaniere?”

“Tre simple, fakte. Rik  postulis tre altan sumon sub formo de monbiletoj. Verstrata ŝajnigis, ke li konsentas pagi, sed petis tempospacon por kolekti la monon nesuspektate. Ospaci  akceptis. La falsa pentristo tiam diris, ke pluraj personoj jam scias, ke li intencas ferii tuj en Akvoviva  kun Laŭra Pergame , kaj ke la plej diskreta maniero transdoni tiun grandan kvanton da biletoj estus, ke Rik  tien venu nokte. La ĉantaĝisto aprobis kaj ili fiksis rendevuon.”

“La murdo tamen ne okazis tie, ĉu?” diris Stefano.

“Ne. Tie nur komenciĝis la scenaro. La hotelo, kie ili loĝis, konsistas el konstru-unuoj apartigitaj unuj de la aliaj. Je la fiksita horo, Rik  frapis al la pordo de ilia loĝunuo, kaj eniris. Gido kaj Laŭra  staris kaŝitaj ambaŭflanke de la pordo, ĉiu kun revolvero enmane. Per la konstanta minaco de ambaŭ revolveroj, ili devigis lin reveturi kun ili tiun nokton la tutan vojon de Akvoviva  ĝis la Rafunja -teraso, kie ili ordonis al li stari sur la ekstrema rando de l’ klifo. Laŭra  promesis, ke ili ne mortigos lin, se li malkaŝos la nomon kaj adreson de la amiko, kiu havas la dokumentojn...”

“Kaj li kompreneble rifuzis,” la junulo asertis.

“Tute ne. Kiel diras la letero: ‘Li estis terurita, kaj kroĉis sin iom stulte al tiu lasta ŝanco plu vivi’. Li fakte nomis Pitizazon, kaj klarigis, kie staras la kofro.”

“Mi trovas tion eksterordinara,” Stefano komentis. “En la sama situacio mi dirus ian ajn mensogon.”

“Ne estas tiel strange el psikologia vidpunkto,” diris la psikologino el la triopo. “Lia forto kuŝis en la saĝula ĉarmo, kiun li disradiis, en lia ĵurnalista trovkapablo, en lia talento organizi kaj intelekte koncepti. Sed li estis sekse, viande, alkohole abstinema. Tiajn homojn ofte teruras minaco de perforto, aŭ la vido de revolvér , tiel ke ilia cerbo preskaŭ paraliziĝas. Ili ne estas nerve ekipitaj por batali kaj barakti. Ili estras situaciojn nur per intelekto aŭ ordona dokumento, inkluzive ĉantaĝan, t.e. per io, kio dekomence certigas, ke ne povos okazi alfrontiĝo, ĉar la viktimo dekomence ne povas sin defendi.”

“Ĉiaokaze, li donis la necesajn indikojn al Verstrata, sed tiu ne intencis lasi lin vivi. Li simple puŝis, kaj Rik  falis morten.”

“Kial,” Stefano demandis, “ili revenis al Rafunja , proksime al la domo de l’ pentristo? Ĉu tio ne estis neracia maniero altiri al si la atenton?”

“Li mencias tion en la letero. Li diras, ke li decidis mortigi Ospaci n en Rafunja , ĉar la afero pri eksterteranoj povos provizi klarigon pri lia tiea ĉeesto, kaj krome ĉar oni malpli suspektos, se li mortos proksime al Valĉefa , kie multaj eblaj suspektatoj certe vivas, ol se oni trovos lin ie fore – ekzemple en Akvoviva  – kie oni riskus pli facile rimarki la samtempan ĉeeston de Verstrata.”

“Tio estas la racia klarigo,” Ĝoja  diris, “sed mi min demandas, ĉu ne ekzistas alia kaŭzo, kuŝanta en la nekonsciaj profundoj de lia psiko, nome, ke li volis, ke Ospaci  trafu la saman morton kiel la vera Gido. Iel, la morto de ĉi-lasta estis kvazaŭ modelo de facila maniero likvidi homon. Kaj en tute neracia tavolo de la psiko povis vivi la ideo, ke la korpo de tiu, kiu provis malhelpi plenan ĝuon de la riĉo, iru retrovi la korpon de tiu, el kiu tiu riĉo fontis.”

“Ŝajnas al mi, ke vi aranĝas tre komplekse tute simplan aferon,” la policano diris. “Fakte, ni ne suspektis Verstratan antaŭ ol li mortis, kio pruvas, ke li rezonis ĝuste.”

Vi  ne konsideris lin, sed mi tuj suspektis Laŭra n,” diris Ĝoja , kun io infane triumfa en la voĉo.

“Vi ne suspektis,” kontraŭdiris la edzo, “vi deziris, ke ŝi estu kulpa. Tio estas tute alia afero.”

“Kion ili faris post la krimo, ĉu vi scias? Ĉu vi komprenis, kial la aŭto de Rik  retroviĝis en Malpaz ?” Ĝoja  deziris scii.

“Ili bezonis aŭton por reveturi malsupren, kaj ili havis nur tiun de Rik . Verŝajne ili tranoktis en la lignodomo, kaj revenis valen la sekvantan matenon, por iri trajne de Malpaz  al Akvoviva .”

“Kial ne la tutan vojon aŭte?” voĉis Stefano, sed parolante li jam divenis la respondon: “Ha jes! Kompreneble. Por ne lasi spuron pri Rik  tro malproksime de Rafunja .”

“Sendube,” aprobis Karal , kiu aldonis: “Izidoro enketis pri tio surloke. Ili certe troviĝis en Malpaz  la tagon post la krimo, kiam ili supozeble estis en Akvoviva . Biletdeĵoranto en la malpaz a stacidomo rekonis foton de la “civilizita” Verstrata, kaj – parenteze – apenaŭ kredis Izidoron, kiam tiu diris, ke la fotito estas la fama pentristo.”

“Kio pruvas,” Stefano diris, “ke la aspektoŝanĝo de Verstrata estis vere efika.”

La triopo silentis, pripensante, ĝis la junulo eligis profundan ĝemspiron.

“Kio estas al vi?” la onklino demandis. “Ĉu io malplaĉas?”

“Mi nur bedaŭras,” la knabo respondis, “ke ĉiuj ĉi raciaj klarigoj ne plu lasas rolon al la eksterteranoj. Mi ŝatis ilian ĉeeston fone de ĉi tiu afero. Estis io poezie fantazia en ĝi, ĉu vi ne trovas?”

“Eble jes,” la onklo respondis, “sed, se diri la veron, mi preferas rilati kun teranoj. Mi sentas min pli hejme.”

Kaj, strange – ĉar ne estis tre varme en la ĉambro – li poŝtuke viŝis al si la frunton.

32

“ Bob !”

“ Veronika !”

Ili interkisis pasie.

“ Veronika !”

“ Bob !”

Flamoj fluis en liaj vejnoj, sed tio estis tre agrabla sensaco, eble ĉar samtempe anĝela ĥoro milde muzikis, kaj ili flugis tra la spaco akompanate de miloj da birdoj, kiuj proklamis al la kosmo lian paradizan feliĉon.

“Ili kondamnus nin,” ŝi diris tiel proze, ke li abrupte retroviĝis surtere, “je tre grava puno, se ni ne estus sukcesintaj negoci niajn sciojn kun la kontraŭspiona servo kontraŭ promeso de senpuneco. Ni neniam plu agos kontraŭleĝe, ĉu?”

“Neniam plu,” li diris, kaj li denove regalis ŝin per longa, longa, Hollywood a kiso.

Ili promenis sur la Rafunja -ebenaĵo. Post la streĉaj tagoj travivitaj jen dise jen kune, tiu sovaĝa naturo ŝajnis pli taŭga ol iu ajn kadro por repacigi la korojn kaj ilin provizi per anima trankvilo sopire bezonata. Ŝi rompis la silenton.

“Li estis nekredeble afabla, ĉu vi ne trovis?”

“Jes,” ŝia amato diris, sed lia menso rigardis tro malproksimen por povi vere memori pri la gravulo el la kontraŭspiona servo, kun kiu ili ĵus havis longan konfesan kunsidon.

“Li eĉ ne montris malestimon,” ŝi prononcis, “li komprenis, ke mi estis viktimo, simpla viktimo.”

Li ne respondis, nur plu kontemplis reve la rokan oceanon.

Ŝi haltis por forpreni ŝtoneton el la ŝuo. Sub la vesperiĝa suno, la rokoj de Rafunja  aspektis pli kaj pli sonĝeskaj. Ilin – sed ankaŭ ŝin – Bob  rigardis admire. Ŝi remetis la ŝuon kaj rekomencis paŝi. Tenere, li metis la manon sur ŝian ŝultron. Kvankam li havis longajn krurojn, kaj ŝi relative etajn, ambaŭ iris sampaŝe, kaj tiu komuna kadenco estis por li pace feliĉiga simbolo.

“Nu,” ŝi diris, “la ĉefa afero estas, ke ni kuraĝis fronti unu la alian, kaj diri al ni reciproke la veron pri ni mem. Tio estas mirakla, ĉu ne?”

“Ĉu mirakla? Mi opinias, ke tute simple ambaŭ sentis, ke li aŭ ŝi amas la alian, kaj ke vivi mensoge ne koheras kun la postuloj de feliĉa amo. Ni agis nur pro propra intereso.”

“Eble jes, sed feliĉe niaj personaj interesoj koincidas.”

Li rigardis ŝin oblikve.

“Multo en ni emas koincidi, ĉu ne?” li susuris.

Kaj duafoje en tiu sama tago la ĥaosa naturo de Rafunja  liveris kadron al unu el la plej pasiaj kisoj en la homa historio. Sed io lin ĝenetis.

“Kial vi ĉiam kvazaŭ subpremas ridon, kiam mi vin kisas?” li demandis kun nuanco kelke ĉagrena en la voĉo.

Ŝi eligis etan feliĉan ridon.

“Karulo! Mi trovas vin tiom aminda! Nur...”

“Nur kio?”

“Nur tio, ke via nazo min tiklas ĉiufoje.”

Ambaŭ ridis.

“Ne kalumniu mian nazon. Bonan flaron mi havas, ege utilan en la vivo!”

“Ĉu vere? Kaj kion vi flaras nun? Ĉu plej amindan spioninon?”

“Eksspioninon,” li diris per karesa voĉo, “kaj ankaŭ...”

“Ankaŭ kion?”

Li komike flaris plurdirekte, kaj lia mieno fariĝis amuze mistera.

“Eksterteranojn!” li prononcis per drame trema voĉo. Kaj ridante ili salte-dance brak-en-brake paŝis for.

De malantaŭ apuda roko eta homaspekta estaĵo, alta eble 1,40 metron, vestita per strangmateriala supertuto kun rebriloj grize verdaj, rigardis ilin foriri. Li ridetis. Lia tasko estis finita. Post unu (tera) horo, la spacveturilo revenos senbrue por lin forkonduki. La du forirantojn li kontemplis kun simpatia, iom nostalgia esprimo, kaj li direktis al ili amikan geston, kiu signifis “adiaŭ”. Sed pri tiu saluto, kaj pri la emocio, kiu ĝin akompanis, ili neniam scios. Kaj, sendube, tiel estas pli bone.


Ĉu ni kunvenis vane?

Romano verkita en esperanto

Verkis: Johán  Valano

Eldonado: TK/Stafeto Antverpeno, La Laguna  1982

Grandeco: 180 p.

Proksimuma verkojaro: 1982

Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron  sub la plumnomo Johán  Valano.

En la teksto estas unuloke uzata fikcia dialekto de Esperanto, en kiu interalie oni abunde forlasas O-finaĵojn, sed ne uzas apostrofojn por tion montri skribe. Anstataŭe oni uzas supersignon ĉe la akcentata vokalo, ekz. kór  = kor’ Tiu dialektaĵo estas ĉi tie markitaj kiel ne-Esperanta.

La personoj, kiuj rolas en ĉi tiu romano, estas pure fikciaj. Ĉia eventuala simileco kun reale ekzistanta persono estas hazarda koincido. Same, la internacia konferenco, ĉe kiu la eventoj disvolviĝas, estas pure fikcia. Kontraste, la urbo, kie ili okazas, kompreneble ekzistas kaj estas priskribita tia, kia la aŭtoro ĝin perceptis, dum li tie portempe laboris en septembro 1978.

1

Per tre malrapida gesto, kiun neniu povis rimarki, Miŝa Viktoroviĉ Kaganov  tuŝis la maldekstran flankon de sia jako, je la nivelo de l’ koro, kaj la minimumaj palpa kaj aŭda perceptoj sufiĉis por forigi momente lian dubon: la gazeto plu troviĝis en la interna poŝo. Lin torturis intensa deziro ĝin rigardi, sed tiun li subpremis: povus ja esti danĝere.

Li provis igi sian vizaĝon kiel eble plej senesprima, dum li kontrolis, per mildamova turno de la kapo, ĉu iu lin observas. Laŭŝajne, neniu el la personoj, kiuj eniris kun li ĉi tiun aviadilon en Vladivostoko, interesiĝis pri li, sed ĉu ŝajnon oni povas fidi? Lia racio diris, ke li estis perfekte singarda, kaj ke la aŭtoritatoj povus suspekti nenion, sed malofte racio povas pacigi koron turmentoplenan, kaj ĉi-okaze ĝi pliafoje fiaskis.

Nekapabla rezisti plu, li malbutonis la jakon, ĝin iom malfermis, kaj ĵetis rigardon al la faldita gazeto, kiu parte elstaris el la interna poŝo. La vido al la familiaraj hebreaj literoj igis lin samtempe trankvila kaj malsekura: trankvila, ĉar estis pruvo, ke li plu kunportas la valoran dokumenton; sed malsekura, ĉar konkrete ekvidi la kaŭzon de la zorgoj substrekis ties realecon, kaj sekve la realecon de l’ danĝero.

Kun kulpa mieno li ree rondrigardis la kunveturantojn. Neniu havis la vizaĝon turnita liadirekte. Li eltiris poŝtukon kaj viŝis al si la frunton. Li ŝvitis. Li sin demandis, ĉu liaj nervoj eltenos ĝis Alma-Ato.

*

“Finfine!” pensis la delegito el Luksemburgo, dum la Iljuŝin -aviadilo forlasis la delhian flughavenon. La restado en la hinda ĉefurbo ĉe pluvo senhalta, la 24-hore malfrua forflugo kaj la manko de ĉarmo de la stevardino igis lin malbonhumora.

Li ne komprenis sin mem. Kutime serena, li surprizis sin trifoje kontrolante, ĉu la enhavo de la saketo, en kiun li metis ĉiujn gravaĵojn, ankoraŭ estas kompleta. Kiel antaŭvideble, estis neniu kialo por zorgi: la flugbiletoj, la diplomata pasporto, la fasko da dolaroj, la vojaĝĉekoj, eĉ la kreditkarto – verŝajne senutila en Sovetio – ĉio troviĝis ĝustaloke.

Li hezitis ĉerpi el la teko konferencan dokumenton, sed decidis nee. Li estis tro laca, kaj estis pli plezure lasi la pensojn vagadi laŭplaĉe. La ideo organizi tian gigantan konferencon estis vere stranga. Ke UN tion elpensis, ne estis mirige – la funkciuloj de Unuiĝinta Naciaro ofte havas tiajn utopiecajn revojn – kaj ke UNESKO akceptis kunpatroni ne tro surprizis, ĉar de tiuj babiluloj kion alian oni atendu? Sed kiel kompreni, ke tiaj relative seriozaj organizoj kiel Monda Organizo pri Sano kaj Internacia Labor-Organizo konsentis aŭspicii tiun grandiozan farson? Internacia konferenco pri la spirita kaj socia bonfarto de la homo! Kiamaniere realisto kiel li kapablos ludi tiun ludon de knaboj nubopensaj? Feliĉe, ke la alia, hm, diskreta komisio metos iom da spico en tiun fantazian kunvenegon ...

Li scivolis, kiel ĉio disvolviĝos, ĝoje fierante, ke li rifuzis monkompenson por tiu ridinde sendanĝera tasketo. Vere malegoisma li estas, ĉar se li estus jesinta, li ricevus ŝatindan riĉon. Tamen, povas utili en la vivo disponi pri alies dankemo. Eble foje...

Se nur bieron li havus... Sed la stevardino diris, ke biero en la aviadilo ne troviĝas. Kiel gustos la sovetia biero? Espereble ili tie havos ĉeĥan. Lia edzino plendas, ke li drinkas tro multe, kaj ke tio lin dikigas, sed kial li hontus pri sia konveksa ventro? Ĉu dika figuro ne estas impona en la internaciaj rondoj, kie li oficas?

La delegito el Luksemburgo oscedis, fermis la okulojn, kaj plektis la manojn sur la grasa ventro diplomata. Li revis pri Alma-Ato. Li sonĝis pri Alma-Ato. Kaj pri Diekirch -biero. Dume, la aviadilo sagis super Hindukuŝo.

*

Zajd Azzuz  malbukis la sekureczonon, etendis siajn longajn krurojn, fermis la okulojn kaj ridetis al si. La atena flughaveno jam kuŝis malproksime nun, kaj la aviadilo rapidis Moskven. La artifiko de Ali  estis perfekte efikinta, kaj por ĝui pli konkrete sian sukceson, la libiano malfermis la vojaĝsakon, kiu staris sub la antaŭa seĝo: la vido de la “papertranĉilo”, kiun li ruze ĵus pasigis tra ĉiuj kontroloj, plenigis lin je ĝojo junknaba.

Li remetis la sakon sub la seĝon, reetendis la krurojn, plektis la manojn subnuke kaj lasis sian vizaĝon malstreĉiĝi al rideto. Kiel ĉiam, kiam li havis kun si sian ŝatatan armilon, li sentis ĝuan senton de potenco. Li sentis sin forta, li sentis sin bela, li sentis sin kapabla konkeri ion kaj iun ajn.

La stevardino, kiu pasis koridore, malrapidigis sian iron por admiri, kiom diskreteco ebligis, tiun rimarkindan viron kun la belege egalaj dentoj. Ŝi rapide mensnotis la longe etenditajn krurojn, la figuron samtempe sveltan kaj fortan, kiun havigas konstanta fizika trejnado, kaj la plaĉan simetrion de la vizaĝaj trajtoj. “32- aŭ 33-jara, sendube, la perfekta aĝo”, ŝi diris al si. Sentante ŝian rigardon, li turnis la kapon kaj okulumis. Ruĝiĝante ŝi antaŭen paŝis plu.

“Kisinda”, li verdiktis. Sed tuj lia menso revenis al pli gravaj priokupoj. “Kazaĥstano estis tradicie islama”, li pensis. “Kio rezultas el reĝimo soveta, kaj islama kulturo?” Nu, li vidos. Post kelkaj horoj li ja alteriĝos en Alma-Ato.

*

En la Iljuŝin -aviadilo, kiun la sovetiaj aŭtoritatoj metis je la dispono de MOS *  kaj ILO *  por transporti de Ĝenevo Alma-Aten ties personaron deĵorontan en IKSSBH * , Marta Martin  kliniĝis por pli bone aranĝi siajn aferojn. Ŝi ameme karesis la pluvombrelon, kiun ŝi ĉiam prenis kun si, kaj milde ĝemspiris: Ektremo skuetis ŝian korpon. Ŝi timis. Flugmaŝinon ŝi neniam trovis fidinda.

*   MOS : Monda Organizo pri Sano

*   ILO : Internacia Labor-Oficejo, Sekretariejo de Internacia Labor-Organizo.

*   IKSSBH : Internacia Konferenco pri Spirita kaj Socia Bonfarto de la Homo

Ŝi prezentis kvazaŭ perfektan kontraston kun Zajd Azzuz . Li estis longakrura, ŝi malaltkreska; lia alloga vizaĝo esprimis plenan memfidon, ŝian – ne aparte plaĉan – stampis esprimo tragika; li disradiis tiun imponon el koncentrita energio, kiu signas la aĝon, kiam juneco nuanciĝas per iom-post-ioma maturiĝo, ŝi aĝis reale 52 jarojn, sed ŝajne pli ol 60; li estis konkerema pantero, ŝi muso panike serĉanta truon por sin kaŝi. El sia vojaĝsako ŝi ekprenis libreton pri soveta Azio. Ŝi ĝin malfermis kaj ellasis profundan elspiron. Antaŭ ŝiaj okuloj, vorto dancis kaj dancis: Alma-Ato...

*

“Ni baldaŭ alteriĝos en Taŝkent , ĉefurbo de Soveta Socialista Respubliko Uzbeka,” sonis ina voĉo laŭtparolile. Tiujn vortojn sekvis teda prelego statistikplena pri produktado, industrio, terkulturo, komerco, kiun neniu aŭskultis.

Ilja Romanoviĉ Aŝkenazi  lasis sian menson vagi, dum la voĉo unutone elbobenis la lekcion. “Lasta halto antaŭ Alma-Ato”, li diris al si, kaj tiu penso efikis streĉe al lia gorĝo. Li ektravivis strangan disduiĝon de la personeco: unu parto de li sentis angoron, kaj samtempe alia restis tute kvieta kaj observis la unuan, kvazaŭ dirante al ĝi: “Estas normale, ke vi sentas angoron, en ĉi tiuj cirkonstancoj...”.

Li ne komprenis sian geston. Li perfekte sciis, ke ĝi estas senutila, ĉar ne povis esti dubo, ke ĉio troviĝas bonorde en la vojaĝsako. Sed kvazaŭ volo ne plu estrus la korpon, li observis sian manon tiri malferme la zipon de la sako, palpi en ĝi, tuŝi la preĝoŝalon, kaj sub ĝi preĝlibron kaj “ tefilojn ” (kiel li ĉiam nomis al si la filakteriojn * ), ilin karesi, kaj refermi la sakon konstatante en si, iom humiliĝe, tute neracian senpeziĝon.

*   Filakterioj : du kvadrataj ledaj skatoletoj enhavantaj pergamenaĵon kun, hebree, tekstoj el la Biblio (Readmono 6, 4-9, kaj 11, 13-21; Eliro, 13, 1-10, kaj 11-16), kiujn ortodoksaj judoj ligas al la maldekstra brako kaj al la frunto por matenpreĝi, memore pri la devo observi la Di-leĝon.

Por devigi sin pensi pri io alia, li eltiris el poŝo leteron de sia perkoresponda kunludanto kaj profundiĝis en la strategion de ŝako. Kaj tamen, nevole, liaj lipoj neaŭdeble murmuris: “Nu, ni vidos en Alma-Ato.”

*

Fundfunde de la homa psiko, kiel subteraj lagoj en profundo kaverna, kuŝas vastaj tavoloj da angoro, timo aŭ almenaŭ malsekureco. Kiam ili minacas perturbi, bebo trovas sekuriĝon en la tuŝo, flaro aŭ mordo jen al pluŝa urseto, jen al tuko unik-odora, jen al alia objekto. Ĉu plenkreskuloj vere malsamas? Gazeto, dolaroj kaj pasporto, tranĉilo, pluvombrelo, religiaĵoj... Kiam oniflugas aventuren, oni ĉerpas trankviliĝon el tio, kio tuj apude disponeblas.

2

“Pensu, ke trans tiuj montoj etendiĝas Ĉinio!” Stefano proklamis, montrante la imponan montaron, kiu staris antaŭ ili.

Polica detektivo Jano Karal , lia edzino Ĝoja , konata psikologino, kaj ilia nevo Stefano ĵus eliris el la pendvagono, kiu ilin kondukis al la supro de Kok-Tjube , la monteto elstaranta tute apude de la Kazaĥia ĉefurbo. La ĉielo estis perfekte blua, kaj ideala la temperaturo.

“Ŝajnas al mi, ke vi eraras,” rebatis Jano Karal . “Inter Ĉinio kaj ni devas troviĝi io... ĉu Kirgizio?”

Neniu respondis. Ilia scio pri centrazia geografio estis pli ol nebula. Ili paŝis plu.

“Egale ĉu sterniĝas Kirgizio aŭ Ĉinio tie transe,” Ĝoja  diris, “mi ankoraŭ ne sukcesas konvinki min, ke ni reale troviĝas centre de Azio, kaj eĉ en Sovet-Unio. Ŝajnas al mi, ke baldaŭ la nerazita vizaĝo de Jano min pikos kise, kaj mi vekiĝos en nia apartamento, en Valĉefa .”

“Se vi sonĝas, onklino Ĝoja , ankaŭ mi faras la saman sonĝon,” la junulo respondis. “Mi sonĝas, ke mi estis portempe dungita kiel pedelo por internacia konferenco en Alma-Ato, Kazaĥstano (aŭ ĉu oni diras Kazaĥio?), Azia Sovetio, ke mia onklo Jano troviĝas ĉi tie kiel ano de la internacia sekureca servo organizita speciale por tiu konferenco, ĉar lia avino estis slovaka, kaj ke...”

“Kion mia avino faras en tiu afero?” la policano interrompis.

“Nu, se via avino ne estus tiel slovake patrujama, ke ŝi nepre devis instrui al vi sian lingvon, ĉu la armeo estus havinta la ideon lernigi al vi la rusan, kiam vi soldatservis dum la malvarma milito? Kaj kiam la Organizoj petis nian landon havigi unu el la sekurec-agentoj, kial oni elektis vin, se ne simple pro tio, ke vi estas la sola policano nialanda, kiu scipovas la rusan?”

“Eble jes, sed...”

“Sed nenio. Mi nur rakontas mian sonĝon. Mi sonĝas, ke multaj gravuloj, i.a. pluraj ministroj, venis ĉi tien, kaj ke Interpol  – la internacia polica organizo – eksciis pri plano ostaĝkapta...”

“En mia sonĝo temis pri translivero de granda kvanto da drogo pere de diplomataj sakoj,” Ĝoja  korektis.

“Kaj en la mia,” daŭrigis Jano, “temis pri ambaŭ aferoj. Tial la patronantaj organizoj petis la helpon de Interpol .”

“Diable, onklo, ĉu ankaŭ vi sonĝas, ke vi estas en Alma-Ato?”

“Jes, ĝi estas parte bela sonĝo, parte angore prema. Bela, ĉar mi sonĝas, ke la policaj aŭtoritatoj petis Ĝoja n veni kun mi kaj sukcesis akceptigi ŝin en la delegitaron de nia lando, kiel psikologinon (en mia sonĝo, unu el la komisionoj de la konferenco pritraktos psikan bonfarton); sed ankaŭ premsonĝo, ĉar, pretekste, ke neniam estas tro da helpo, prosperis ankaŭ al mia nevo Stefano ricevi portempan postenon ĉi tie, kaj mi ne kuraĝas sonĝi pluen kaj bildigi al mi, al kiu katastrofo lia ĉeesto nin kondukos.”

“Miaopinie, ne eblas, ke tri personoj sonĝus la saman sonĝon. Do estas realo,” Stefano diris. “Kaj reale, do, vi min ĵus insultis. Kion mi faru? Ĉu mi frakasu vian makzelon?”

“Mi petas, ne,” respondis la onklo. “La konferenco ankoraŭ ne malfermiĝis, kaj jam komenciĝus katastrofo. Imagu, kian akcepton ni ricevos, se ni ambaŭ revenos al niaj respektivaj oficejoj, unu kun frakasita makzelo, kaj la alia kun ŝvelaj lipoj kaj okulo bluverde flava!”

La triopo ekridis.

“Eble ni ne sonĝas,” Stefano reparolis, “sed ĉu vi ne trovas tre stranga la ideon aranĝi konferencon pri bonfarto spirita  en komunista lando? Ĉu la sovetiaj aŭtoritatoj povas kredi je spirito?”

“La diablo scias, kion ili komprenas sub tiu vorto,” prononcis Ĝoja . “Se mi bone memoras, la ideo pri ‘spirita disvolviĝo’ jam troviĝis ĉe du ĝeneralaj sekretarioj de UN, Dag Hammarskjöld  kaj U Thant . Ili opiniis, ke UN kaj la aliaj organizoj ligitaj al ĝi aliras la mondajn problemojn laŭ vojo tro materiisma, kvazaŭ homo estus nur besto, aŭ nur intelekto, sen io pli kerne homa, pli alta, pli anima en si. Poste kelkaj gravuloj – jen hinduoj, jen kristanoj, jen islamanoj – reemfazis tiun ideon, ke ĉiuj internaciaj problemoj, egale ĉu la nova ekonomia ordo, aŭ la teritoriaj aŭ aliaj latentaj konfliktoj finfine havas ian spiritan dimension, kiun oni ne rajtas neglekti...”

“Sed tamen, ke Sovetio...”

“Ĉu vi scias, kiu lando invitis kiel unua ĉi tiun konferencon? Neoficiale, kompreneble,” Jano interrompis.

La junulo kapneis.

“Egiptio.”

“Ĉu vere?”

“Jes, eble ĉar Sadat  estis funde mistikulo. Sed ĉar subskribiĝis la packontrakto inter Israelo kaj ĝi, la aliaj arabaj ŝtatoj rifuzis kunveni en Egiptio. Tiam USSR, kiu opiniis, ke malutilas al ĝia prestiĝo la ideo, tre disvastigita en la mondo, ke ĝi estas ‘kontraŭspirita’, taksis la okazon taŭga por tion korekti. Ĝi deklaris sin preta akcepti la konferencon, sed proponis, ke tiu konsideru ankaŭ la socian  bonfarton. Ĉiuj konsentis.”

“Sed kial ili elektis Alma-Aton?”

“Mi ne scias. Ŝajnas, ke Alma-Ato pli kaj pli fariĝas kongresurbo. Ĝi havas multajn hotelojn, la klimato estas tre stabila kaj agrabla, abundas arboj kaj ĝardenoj. Krome, eble estis okazo montri al homoj el la tuta mondo – kaj al multaj el evolulandoj – ke en iama dezerto moderna urbo viglas, plene disvolvita...”

“Estu kiel ajn, la dezerton oni bone vidas de ĉi tie,” krietis Ĝoja . “Rigardu ĉi-flanken!”

Efektive, de la supro, kien ili alvenis, la urbo aperis kiel oazo grandparte sieĝata de dezerta sablo. Kelkloke vidiĝis verda kamparo kaj ie, en malproksimeco, lago diveniĝis, sed la dezerta vasteco tamen sentiĝis impona.

Karal  rigardis fascinite la urbon. Kiom da vivoj tie interplektiĝas! Kion pensas, kion sentas, al kio strebas tiuj homoj? De kie ili venas? Li jam antaŭe rimarkis sur la stratoj, ke la kazaĥoj, kun sia nete azia tipo, konsistigas malplimulton en la loĝantaro. Cetere, en la urbo, oni aŭdas pli ofte la rusan ol la kazaĥan. Kaj kio disvolviĝos okaze de la internacia konferenco? Ĉu la idealistoj el UN, UNESKO kaj aliaj institucioj – inkluzive de multegaj neregistaraj organizaĵoj, kiuj uzis sian rajton reprezentiĝi – havas ideon pri tio, kion Interpol  eksciis pri la intencoj de Mafio *  kaj de aliaj agemaj grupoj, jen politikaj, jen religiaj, uzi propracele la konferencon kaj la diplomatiajn faciligojn aranĝitajn de la soveta registaro?

*  Sicilidevena, en Usono bazita, vasta sekreta organizaĵo dediĉita al profit-akiro per neleĝaj rimedoj.

“Ĉu ni iru al tiu restoracio, kiu havas la formon de vasta kazaĥa tendo?” Ĝoja  demandis, tirante Janon el la revo.

“Kompreneble!” ekkriis Stefano ĝojsaltante. “Estas porturista ejo. Ni estas turistoj. Ni turistu!”

La policano sarkasmis:

“Dungita por labori ĉe internacia konferenco, venigita ĉi tien je la kosto de impostpagantoj, li rigardas sin turisto! Ĝoja , ĉu vi aŭdis? Kion vi opinias pri tiu senkonscienculo?”

“Nu, mi malsatas,” ŝi diris, kaj ilin gvidis restoracien.

3

Marta Martin  zorge metis sian pluvombrelon en la angulon de la oficejo, apud sian saketon, kaj rigardis la paperojn, kiuj kuŝis sur ŝia tablo. Ŝi prenis unu, ĝin legis rapide, sulkigis la frunton, kaj ekpaŝis direkte al la apuda ĉambro, la kabineto de s-ro Kertsch * , kies sekretariino ŝi estis.

*  Prononcu: Kerĉ .

Ŝi aŭtomate frapis al la pordo, per kiu ŝia oficejo rekte komunikiĝis kun tiu de s-ro Kertsch , kaj, antaŭ ol atendi respondon – ŝi ja ne dubis, ke li ankoraŭ ne alvenis je ĉi tiu frua horo – eniris tuj. Sed apenaŭ ŝi faris paŝon en la oficejo, jam ŝi haltis, ekkriante. Post dusekunda hezito, ŝi rapidis al la figuro sinkinta en la apogseĝo. Ŝi tuŝis manon. Ĝi estis glacie malvarma. Kure ŝi eliris, vokante:

“Tujtujtuj! Al s-ro Kertsch ! Urĝe, venu!”

Jam la juna hinda gardisto, kiu deĵoris ĉe la enirejo de la gravula koridoro , rapidis renkonte al ŝi.

“Kio okazis?” li demandis streĉe.

“S-ro Kertsch !” ŝi respondis, kaj ŝia paleco estis impresa. “Ŝajnas, ke li mortis.”

Post kelkaj sekundoj la juna hindo staris apud la korpo, kiu prezentis la karakterizan aspekton de kadavra rigideco. Eĉ ne necesis tuŝi ties manradikon.

“Ne estas dubo,” li flustris. “Mi devas voki la ĉefon.” Kaj li kuris eksteren.

“Estas telefono ĉi tie,” la sekretariino rimarkigis.

“Ne tuŝu! Fingrospuroj...” li kriis averte, kaj ŝi grimacis.

Post nelonge alvenis altkreska larĝaŝultra nigrulo, viro impona, kun firma oficira sinteno, tuj sentiganta ĉirkaŭ si efikan aŭtoritatecon: Henry Adams , jamaikano, estro de la sekureca opo en la inter-organiza sekretariejo.

“Neniu tuŝu ion ajn, neniu eniru ĉi tien!” li ordonis, kaj tuj poste turnis sin al la hinda gardisto:

“Telefonu al Karal  kaj Tuurken , ke ili venu tuj. Mi bezonas iun, kiu scipovas la rusan. Mi restas ĉi tie.” Kaj li reeniris la kabineton de Kertsch .

Li refermis la pordon kaj restis ĉe ĝi stare, kun la kruroj apartigitaj kaj la manoj malantaŭ la dorso. Li ne moviĝis. Lia rigardo tre malrapide rondiris la ĉambron. Se iu lin observus, tiu ne dubus, ke neniu detaleto povas eskapi el tia koncentrita atentado. Post kelkaj minutoj li forlasis sian statuan pozon kaj rondpaŝis, okul-esplorante. Fine li aliris la korpon. Ne tuŝante ion ajn, li ĝin rigardadis, tre sisteme, kvazaŭ studante centimetron post centimetro.

Pri Henry Adams  oni kelkfoje diris, ke lia ĉefa profesia atuto estas liaj okuloj, kaj efektive, lia maniero vide inspekti sen iu manko, restante tute senmova, ankaŭ ĉi-foje nepre impresus ĉeestunton.

Iu frapis al la pordo kaj eniris, maldika kaj longa blondulo – la finno Olavi Tuurken  – kaj Jano Karal  alvenis tuj post li. Ambaŭ proksimiĝis al la korpo. Laŭ la direkto de la okuloj de Adams , ili sciis, kien rigardi: sur la malhelblua ĉemizo, maldekstraflanke, je la nivelo de l’ koro, komenciĝis bruna makulo, kiu etendiĝis al la pantalono kaj al la seĝo, signifoplene.

“Murdo!” murmuris Karal .

Adams  tiris el sia pantalono grandan poŝtukon kaj, tre delikate, evitante kiel eble plej multe difekti fingrospurojn, li parte malmuntis la telefonon per siaj tukkovritaj manoj. Li signis al la du kolegoj, kiuj interesate rigardis: la telefona parolilo estis aranĝita al ĉiokapta mikrofono – mikrofono kaptanta ĉiun bruon en la ĉambro, ne nur telefonajn konversaciojn – konektita al ekstreme malgranda radiosendilo. Iu, ie, povis aŭskulti ĉion okazantan ĉi-oficeje. La ĉefo sin turnis al la blondulo:

“ Olavi , iru voki la sovetianojn, bonvolu.” La malgrasa finno senvorte eliris. La nigrulo tiam direktis la vizaĝon al Jano:

“Mi petas, venigu la juran konsiliston,” li diris. “Mi timas, ke niaj rilatoj kun la sovetia polico ne estos simplaj. Necesas ankaŭ informi la ĝeneralajn sekretarion kaj direktorojn de la kvar organizaĵoj, la prezidanton de la konferenco, kaj ili decidos, kiun plue informi jam nun. Ĉu vi prenu tion sur vin?”

Karal  kapjesis.

“Ĉu vi hazarde scias, ĉu s-ino Kertsch  troviĝas en Alma-Ato?” li demandis la ĉefon.

“Ne,” tiu respondis, “bonvolu ankaŭ tion kontroli, kaj revenu tuj.”

Ankaŭ Karal  eliris silente.

Olavi Tuurken  ne restis longe for, kaj post li rapide sekvis du sovetiaj funkciuloj. La kvar homoj rapide prezentis sin reciproke, kun firmaj manpremoj kaj intensa, pritaksa rigardado.

Boris K. Zajcev , la sledovatel’ * , estis iom malpli alta ol Adams , sed same larĝa kaj multe pli dika. Dum Adams  aspektis kiel perfekte trejnita boksisto, Zajcev  elvokis eksboksiston, kiu neniam ĉesis manĝi kaj drinki, ekde kiam li forlasis la arenon: lia impona muskola strukturo estis trasorbigita de graso, sed pro tio ne malpli impresa, ĉar videble, kiom da fleksebleco li perdis, tiom li gajnis kiel batforton. La mallonge tonditaj haroj, kaŝtankoloraj, akrigis la vizaĝtrajtojn kaj iel pliigis la impreson de nevenkebleco.

*  Tiel oni nomas, en Sovet-Unio, la ĉefa persono respondeca pri enketo, kaj ĝin direktanta. La rusa-esperanta vortaro de Bokarev  tradukas tiun vorton per “juĝesploristo”. La plej ĝusta esperantigo eble estus “enketestro”.

Ankaŭ Ivan I. Maĥmetali , lia ĉefhelpanto, estis dika, sed nur ĉe la ventro, kontraste kun ĉefo Zajcev , ĉe kiu graso amasiĝis egale ĉie, kie troviĝis muskoloj. Maĥmetali  havis malpli altan kreskon, kaj se li ŝajnis nek speciale forta, nek aparte rapidmova, tion ĉe li sendube kompensis ruzo. Ĉapitan de admirinda nigra hararo, lian rondan vizaĝon, kun la elstarantaj vang-ostoj kaj la mongolaj okuloj, inteligento stampis.

Reenirante, Karal  trovis streĉitan etoson. La du sovetianoj videble konsideris, ke, ĉar la krimo okazis sur sovetia teritorio, ĉiuj aliaj devas forlasi la lokon kaj lasi al la soveta povo la taskon enketi, kaj, espereble, aresti la kulpulon. Sed tion Adams  ne akceptis: la murdo estis farita sur internacia teritorio, kaj la viktimo estis internacia funkciulo. Plej verŝajne la granda plimulto el la atestantoj kaj pridemandotoj apartenas al la konferenca dungitaro kaj eĉ ne scias la rusan. Li postulis, ke la anoj de la internacia sekureca opo kunlaboru kun la polico sovetia. La tono certe restis tre trankvila ambaŭflanke, sed la frazoj pli kaj pli elvokis la alternajn pugnobatojn de boksmatĉo. Sub la homa civiliziteco sentiĝis praa kvazaŭbesta konkuro pri tio, kiu el ambaŭ bandoj posedos la teritorion.

Meze de la diskuto alvenis la jura konsilisto, kun fasko da dokumentoj. Lia svelta eleganteco akcentis la ordinarecon de ĉiuj aliaj. Estis io aristokrata en lia estmaniero, kaj, eble ĉar ili tute ne kutimis renkonti viron simile belvestan, la du sovetianoj aperis impresitaj.

Fakte, impresitaj aŭ ne, ili nur povis cedi. Kiam estis proponite, ke la konferenco okazos en Sovetio, la aŭspiciantaj organizoj kaj la soveta registaro subskribis konvencion pri parta eksterteritorieco, tiel ke la ejoj uzataj de la internaciularo ricevis statuson pli malpli kompareblan al tiu de ambasadorejo. Kriminalaj aferoj estis antaŭviditaj en la konvencio, kiu nete difinis la devigon de partopreno ambaŭflanka. La koncernajn punktojn oni siatempe enŝovis, ĉar pluraj ŝtatoj malfidis la pretecon de Sovetio plene lasi esprimliberon en la konferenco, kaj ili vidis en tiuj artikoloj garantion kontraŭ ĉia arbitra pseŭdo-kriminala agado.

Tamen, tiu aranĝo tiom kontraŭis la normalajn refleksojn de policano, ke la du sovetiaj funkciuloj ege rezistis kontraŭ la devo ĝin obei. Ilin Karal  bone komprenis. Se li estus hejme kaj murdo okazus, kaj li devus dum la tuta enketo labori kun bando da eksterlandaj funkciuloj, pri kies metodoj, principoj kaj pensmanieroj li scias nenion, li sentus ilian konstantan ĉeeston ekstreme malagrabla.

Dum la diskuto daŭris, alvenis diversaj personoj. Unue eta eta virino blankakitela, kun severa mieno, kies severeco malaperis komplete, kiam ŝi ekridetis – ŝi estis la medicina fakulino, kiu prizorgos la nekropsion – kaj poste kelkaj policaj teknikistoj, pretaj ĉion foti, “levi” fingropremaĵojn, kaj serĉi tiajn etajn, sed ofte valorajn indikaĵojn, kiel estas haroj, polvo aŭ ŝu-spuro al nuda okulo nevidebla. Sed nek Adams , nek Maĥmetali  permesis al ili komenci sian laboron.

Dume, Zajcev  telefonis kaj telefonadis al homoj, kies respondoj ŝajne kontraŭdiris unu la alian, tiel ke ekfebris la tuta hierarkio de la kazaĥia ministrejo pri enlandaj aferoj kaj poste tiu de la tutsovetia ministrejo pri eksterlandaj aferoj. Siaflanke, la jura konsilisto sukcesis atingi telefone du el la ĝeneralaj direktoroj kaj unu el la vicprezidantoj de la konferenco. Ankaŭ tiuj telefonis al la sovetiaj instancoj, ĝis fine iu tre alte situanta sur la skalo de povo konfirmis la interpreton de la jura konsilisto, kaj donis striktajn ordonojn pri kunlaboro kun la internacia sekureca opo. Nur tiam la medicina kaj aliaj fakuloj ekrajtis eniri, sed antaŭ ol lasi al ili la lokon, Adams  rimarkigis al la ĉeestantaro, ke la telefono de Kertsch  inkluzivas ĉiokaptan mikrofonon konektitan al elsendilo. La sovetianoj aspektis embarasite.

4

En apuda ĉambro aranĝita kiel enketa stabejo, posttagmeze kunsidis Zajcev , Maĥmetali , Adams , Tuurken  kaj Karal . La du sovetianoj sufiĉe bone scipovis la anglan, por ke la diskutoj okazu tiulingve.

“Nu, tute certe interesos vin la provizora raporto jurmedicina, ĉu ne?” deklaris Zajcev , rondrigardante siajn kolegojn.

“Jes,” respondis Adams . “Kompreneble ni vidis, ke la morton kaŭzis enpenetro de iu klingo en la bruston, sed ĉiun plian detalon ni bonvenigos. Kia klingo tio estis?”

“Tre pinta, maldika, mallarĝa kaj plata, jen kiel la raporto ĝin priskribas.”

“Ĉu ĝi trafis rekte en la koron?” Tuurken  demandis.

“Jes. La klingo pasis tra la spaco interripa en la maldekstran kor-atrion. La fakuloj ekzamenis la imunecan reagon ĉe la vundorando kaj el tio deduktas, ke la morto okazis 10 aŭ 15 minutojn post la vundiĝo, sed la atakito certe restis nekonscia dum tiu tuta daŭro. Fakte, la ĝusta mortokaŭzo estas, ke sango elverŝiĝis el la koro en la pleŭran kavon.”

“Ĉu ili povas precizigi ion pri la murda gesto?” scivolis Karal .

“Pli malpli. La klingo penetris de antaŭe. Forestas sur la torako la tipaj spuroj, kiujn lasas la tenilo, se oni puŝas la armilon vigle. Tion oni povas klarigi per du hipotezoj. Povas esti, ke la armilo penetris relative malrapide, do ne per forta, energia ekfrapo. Ankaŭ povas esti, ke la murdinto ne uzis tranĉilon aŭ stileton kun mallonga klingo, sed pikilon sufiĉe pli longan.”

“Ĉu la viktimo baraktis?”

“Ne. Eĉ estas tute certe, ke antaŭ ol la pika vundo okazis, la viktimo jam estis nekonscia pro frapo sur la nukon, probable farita per la rando de mano plate tenata.”

“Okulfrapis min,” diris Adams , “la esprimo sur la vizaĝo, kiam mi rigardis ĝin. Pli ol ion alian, ĝi indikis miron.”

“Prave,” aprobis Zajcev . “La raporto mencias, ke li prezentis la sulkitan frunton de persono ne komprenanta, kio okazas al li.”

“Kiam la morto okazis? Ĉu la tempo jam estas preciza?” Karal  informpetis.

“Ankoraŭ ne tre. Estas sciate nun, ke la morto estiĝis vendredon la 6-an de septembro inter la 17:15 kaj la 18:30. Pli postaj esploroj verŝajne helpos malvastigi tiun tempospacon.”

Ankaŭ la provizoraj raportoj de la teknikistaro estis haveblaj, sed ili ne lasis multe da espero tuj solvi la diversajn problemojn. Fingropremoj de kelkaj personoj estis trovitaj, sed ne la uzita armilo. Griza kapharo ne devenanta de la viktimo estis kaptita de sur la skribotablo. La aliaj postlasaĵoj konsistis el ŝu-spuroj, kiujn rivelis fotado de la planko ĉe diversaj lumanguloj kaj -specoj. Rilate al ĉiuj tiuj indikaĵoj, identigo de la spurlasinto estis nun serĉata kaj certe sukcesos, sed tio postulos tempon. La polveroj kolektitaj sur la planko ne alportis ian informon: ili estis tipaj pri la polvo trovebla en tiu parto de Alma-Ato, ekzemple sur la vojo inter la oficejoj kaj hoteloj Kazaĥstan , kie loĝas Kertsch , kaj Ala-Tau , kie loĝas lia sekretariino kaj multaj aliaj funkciuloj laborantaj ĉe la internacia konferenco.

“La sekvanta punkto,” diris Zajcev  per voĉo, kiu ŝajnis origini en la malsupra abdomeno, “estas ekscii, kiu vizitis la viktimon hieraŭ posttagmeze, kaj kiu lasta vidis lin vivantan.”

“Tio estos facila,” Adams  respondis. “Kiel vi scias, Kertsch  estis unu el la subĝeneralaj direktoroj, respondeca pri la sfero financa kaj administra, kun statuso de vicministro. Kiel por la aliaj tre gravaj personoj, oni instalis oficejon por li sur tiu ĉi etaĝo; la koridoron, kiu kondukas al ĝi, la personaro jam nomis koridoro de la gravuloj . Ĉe la koridora enirejo troviĝas speco de vestiblo, kiun ni aranĝis kiel gardejo. Tie troviĝas konstante gardisto, kaj tablo kun registrolibro; ĉiu persono, kiu envenas, devas skribi sian nomon, laborfakon (aŭ adreson, se ne temas pri funkciulo de niaj organizaĵoj), horon de enveno kaj oficejon vizitotan; kiam li foriras, li devas noti la elirhoron. Ĉar la morto okazis post la 17-a, ni tuj scios, konsultante la skribaĵojn de la koncerna horo, kiu aŭ kiuj iris al Kertsch  tiutempe. Bonvolu atendi minuteton.”

Li prononcis frazon telefone, kaj tuj poste gardisto alvenis kun dika registrolibro. Antaŭ ol li malfermis ĝin, Zajcev  ekparolis:

“Ankaŭ ni havas gardistojn ekstere, kiel vi scias. Ili atentas, ke neniu ne allasita penetru en la konstruaĵon. Ĉiam estas du samtempe. Eble ili povos sciigi ion al ni.”

“Ĉu vi ne trovas stranga,” demandis Maĥmetali , “ke la koridora gardisto ne miris pri tio, ke Kertsch  dum la tuta nokto ne eliris?”

“Tio ne estas vere miriga,” Tuurken  respondis, “se konsideri, ke tiun gardiston alia anstataŭis je la 21-a. La unua gardisto pensis, ke Kertsch  forlasos la oficejon post li, kaj la dua verŝajne opiniis, ke li jam estas for. Ne estas ilia tasko kontroli la registron por scii, kiu, se iu, ankoraŭ enestas.”

“Ne tre serioza gardado!” Zajcev  murmuris, sed tiel mallaŭte, ke nur Karal  klare aŭdis lin.

“Jen la koncernaj personoj,” diris Adams  malferminte la dikan libron. “Eble utilus, ke vi notu.”

Kiel diligentaj lernantoj en klaso, ĉiu sin preparis al skribado.

“Ĉiuj personoj, kiuj tiam envenis, vizitis s-ron Kertsch . Tio estas normala, ĉar tiuhore li estis la sola, kiu plu laboris ĉe la gravula koridoro . Ĉiuj aliaj, inkluzive de la ĝeneralaj direktoroj, ĉeestis la akcepton organizitan de la sovetia ministrejo pri sanoprotekto. Je la 17:02 envenis iu... estas skribite ruslitere, mi ne povas legi. Olavi , ĉu vi bonvolos...”

La finno rigardis la registraĵon, kaj laŭtlegis:

“ Peter Graf , alvenis je la 17:02, foriris je la 17:30; celo de la vizito: rendevuo kun s-ro Kertsch ; adreso: Alma-Ato, ul. Ostrorogova  115/3, kv . 27”.

“Ŝajnas esti sovetia civitano,” rimarkigis Adams . “Estas por mi iom strange, ke sovetia civitano, loĝanta en Alma-Ato, vizitis ĉe ni subĝeneralan direktoron.”

“Ni esploros la aferon,” senemocie komentis Zajcev , kaj li flustris kelkajn vortojn en la orelon de Maĥmetali , kiu foriris. “Kiuj aliaj venis?”

“La aliaj skribis per niaj literoj,” Adams  respondis, videble trankviligita, ke li ne plu devas senti sin analfabeto. “Je la 17:35 alvenis iu Lolita Fuentes , el la fako “laborhigieno” de ILO . Ŝi foriris je la 17:45. Poste...”

“Permesu, ke mi interrompu,” diris Karal , “sed se vi rigardas la registron nur ekde la 17-a, vi ne vidos la nomojn de tiuj, kiuj envenis pli frue, eble eĉ matene, kaj foriris nur post la 17-a. Necesas...”

“Prave, tute prave,” Adams  siavice interrompis. “Mi rigardos ekde la mateno, sed diros al vi nur la nomojn de tiuj, kiuj eliris post la 17-a, ĉu konsentite?”

Ĉiuj aprobis.

“Jen unu: Marta Martin ; celo: ĉambro 150 (estas ŝia oficejo); alvenis je la 8:50, foriris je la 17:40; fako: oficejo de la subĝenerala direktoro pri financaj kaj administraj aferoj. Tiu estas lia persona sekretariino, tiu, kiu malkovris la korpon ĉi-matene. Laŭ tiu registraĵo, ŝi foriris, kiam Lolita Fuentes  ankoraŭ estis kun Kertsch . Ŝi estas la sola, kiu alvenis antaŭ la 17-a kaj foriris post tiu horo. Ŝajnas, ke ŝi eĉ ne eliris por tagmanĝi.”

“Tio estas normala,” intervenis Tuurken , “multaj ege laboris hieraŭ; ŝi verŝajne manĝis sandviĉojn en la oficejo.”

“Post tiu Lolita Fuentes ,” rekomencis Adams , “venis iu Jakobo Plum , tradukfako, 17:50-18:05, kaj poste nur unu: A. Romian , servo de subvenciado al internaciaj kunordigitaj esploroj, alvenis je la 18:30 kaj foriris je la 18:35.”

“Verŝajne,” basis Zajcev , “li estas la lasta, kiu vidis Kertsch -on vivantan.”

“Ni kontrolos,” Adams  respondis.

“Ĉu estas ebleco, ke iu envenis la ĉambron de Kertsch  kaj la gardisto ne vidis lin, kaj ne igis lin registri sian nomon?” demandis Maĥmetali , kiu antaŭ minuteto revenis.

“Ne,” firmvoĉis Adams . “Eĉ dum la labortago, tio ne povus okazi, ĉar nur malmultaj personoj venas en la koridoron de la gravuloj , sed tiuhore eĉ pli certe ne. Kiel vi vidas, nur malmultaj homoj – kvar entute – alvenis. Li ne povus preterlasi iun. La gardistoj, kiuj venis al Alma-Ato, apartenas al niaj organizoj jam delonge, kaj ni estis tre striktaj, kiam ni ilin selektis. Mi havas al ĉiu el ili plenan konfidon.” Estis io definitiva en lia tono, sed ĝi videble ne konvinkis la du sovetianojn.

“Kiu estis gardisto tiuhore ĉi tie?” Tuurken  demandis.

Adams  konsultis dokumenton. “ Arne Kristiansen ,” li diris. “Ho jes, mi konas lin persone. Norvego, plej kompetenta. Antaŭe en la propralanda polico. Li havas sufiĉe altan gradon en la sekureca servo de UN, en la ĉefsidejo novjorka. Mi ĝojas, ke deĵoris homo, kiun mi persone konas kaj ŝatas. Ĉu vi volas, ke ni pridemandu lin tuj?”

Ĉe unuanima kapjesado, li prenis la telefonon: “ Adams . Ĉu Arne Kristiansen  estas disponebla? Venigu lin tuj. Al ĉambro 154.”

Invadis la ejon silento, kvazaŭ neniu scius, kion fari, dum ili atendis la gardiston. Ĝin rompis Adams :

“Atendante, mi ŝatus, ke ni pritraktu du demandojn. La unua rilatas al la armilo. Kiel ni organizos la serĉadon?”

“Miaj subuloj,” respondis Zajcev , “traserĉos tiucele la konstruaĵon kaj la ĉirkaŭan grundon. Ĉu ni ankaŭ traserĉu la aferojn de la suspektatoj? Mi povas doni la ordonon tuj.”

“Estas tro frue por serioze suspekti,” la nigrulo diris. “Pri tio ni decidos post kiam ni estos pridemandintaj ĉiujn personojn, kiuj venis hieraŭ post la 17-a. Ĉu konsentite?”

Neniu kontraŭstaris.

“Nun, al mia dua punkto, kiu tre gravas por nia enketo. Ĉu niaj sovetiaj kolegoj povus klarigi al ni, kial troviĝis mikrofono en la kabineto de s-ro Kertsch ? Kiu aŭskultis, kio tie diriĝis? Kial? Ĉu la konversacioj estis surbendigataj?”

“Ne estas vere mistero, kolego,” respondis per sia profunda voĉo la dika Boris Zajcev , “kvankam temas pri ŝtatsekretoj, kaj mi ne rajtas diri al vi ĉion sen plua permeso. Ni havis motivojn por suspekti, ke al Kertsch  iuj spionoj transdonos dokumentojn, pri kiuj scii ege gravas al nia registaro. Ni opiniis, ke la plej bona maniero informiĝi estas surbendigi ĉiujn konversaciojn, eĉ ĉiujn bruojn, kiuj aŭdeblas en lia kabineto...”

“Sed tiam,” Tuurken  interrompis, “vi verŝajne surbendigis la krimon!”

“Preskaŭ certe jes,” Zajcev  konfirmis.

“Mi do petas, ke vi aŭdigu al ni tiun bendon,” Adams  diris.

“Mi volonte aranĝos tion, tuj kiam la koncerna servo de la Komitato pri ŝtata sekureco tion permesos al mi. Vi ja komprenos, ke se sur la bendo aŭdeblas ŝtatsekretoj, mi ne povus ilin komuniki al vi... kion ajn la Konvencio rakontas pri kriminala proceduro,” li sarkasme finis. Kaj tuj poste li parolis en la telefonon.

“Ili nun aŭskultas la bendon,” li anoncis. “Post unu horo kaj duono, iu ĝin alportos ĉi tien kun magnetofono.”

“Mi tutkore dankas,” prononcis Adams , kaj oni sentis lin sincera. Verŝajne li opiniis, ke dank’ al tiu bendo la afero estos rapide likvidita, eĉ se malplaĉis al li, ke alia polica servo antaŭe plantis mikrofonon ien sur lia  teritorio.

5

Kio impresis, en la uniformulo, kiu eniris, estis la profunde bluaj okuloj. Li estis bele altakreska, jes ja, fortike ĉarpentita, sendube, liaj rozkolora vizaĝo, bonorde kombitaj helkaŝtanaj haroj, kaj frunto sindemande sulkita, tuj elvokis simpation, konsentite, sed tiuj karakterizoj iel perdis ĉian ekziston kompare kun la profunde bluaj okuloj. Oni sentis, ke tiuj povus bori vin ĝis la kerno de la koro, sed ke tion ili ne faris, eble pro respekto. Tial ili tiagrade imponis: ili esprimis forton neuzatan, ili signis plej superan potencon: la povon de ĉampiono, kiu rifuzas lukti, ne pro timo, ne pro manko de memestimo, sed pure-nure por ne kaŭzi doloron, aŭ ĉar perforto ne decas ĉe homoj civilizitaj. La forto de Arne Kristiansen  estis antaŭ ĉio morala. Tial, verŝajne, la okuloj pli impresis ol la herkula konstruo.

“Diru, Kristiansen , ĉu vi havas bonan memoron?” Adams  demandis, post la prezentadoj.

“Jes, laŭdire,” la rozvangulo trankvile respondis.

“Ĉu vi memoras, kiuj pasis en la koridoron, dum vi garde deĵoris hieraŭ, post la 5-a?”

“Nu... Sendube, se vi rigardos la registrolibron...”

“Jes, jes, ni scias, sed mi ŝatus, ke vi montru al niaj sovetiaj kolegoj, ke ankaŭ ni havas observemajn homojn kun fidinda memoro, kapablaj montriĝi precizaj atestantoj.”

La gardisto sentis, ke delikata rivaleca ludo disvolviĝas ĉi tie. Li ŝatis sian ĉefon kaj nepre deziris plaĉi al li. Li sulkigis eĉ pli la frunton.

“Nu,” li diris, “permesu, ke mi koncentru min... Estis unu sudamerika virino, tre ekscitita. Ŝi volis pasi sen skribi sian nomon kaj mi devis vere insisti. Estis ankaŭ iu sovetiano, kiu parolis al mi germane, iom balbute, tre timema homo... Kiu plu? Atendu... Ha jes! Estis tiu persono kun la haroj senordaj, unu ŝultro pli alta ol la alia, kiu faras grandajn gestojn kaj konstante stumblas aŭ faligas objektojn, li aspektas kiel artisto, mi ofte rimarkis lin en la restoracio, des pli ĉar li parolas tre laŭte, kun lispo...”

“Vi havas belan priskriban talenton,” Karal  diris. “Vi perfekte bildigis al ni s-ron Plum , la estron de la tradukfako.”

“Eble. Mi ne scias, kion li faras ĉi tie. Li revenis laŭ la koridoro kurante, kun la longa kravato flirtanta super la ŝultro, tiel ke mi ne povis ne ridi.”

“Li kuris, ĉu?” Maĥmetali  diris suspektoplene.

“Jes. Mi memoras preskaŭ laŭvorte liajn frazojn, ĉar ili ne estis kutimaj. Li diris: ‘Tiu Kertsch  certe ricevis la plej altan diplomon en la skoldista lernejo. Kian lavon mi ricevis!” aŭ io simila. Ankaŭ al li mi devis memorigi skribi la elirhoron. Krom tio... atendu... ha jes, estis iu alia, viro tute normala, kun blua jako, blanka ĉemizo kaj ruĝa kravato, aŭ pli ĝuste malhelruĝa, kun strioj, plus tre nigraj, tre densaj brovoj.”

“Dankon,” Adams  diris. “Ĉu vi memoras iun alian?”

“Ĉu estis iu alia? Ŝajnas al mi, ke ne. Ha, tamen, jes, la sekretariino, kompreneble, la maljuneta virino, kiu sekretarias por s-ro Kertsch .”

“Bonege, Kristiansen ,” aprobis la nigrulo. “Vi efektive havas observemajn okulojn kaj precizan memoron. Ni tre dankas vin. Bonvolu pripensi plu la aferon, kaj se vi memoras ian detalon, tuj informu nin.”

“Ĉu povus okazi, ke iu pasis ne registrinte sian nomon?” Zajcev  demandis kun neŭtrala tono.

Se Arne  estis ofendita, tio ne montriĝis vizaĝe.

“Ne, sinjoro. Tio ne povus okazis,” li prononcis senemocie, laŭ la maniero de persono simple priskribanta facile kontroleblan fakton, kiun kontesti ne eblus. “Des malpli, ĉar necesus esti nevidata kaj enire kaj elire.”

“Ĉu vi aŭdis aŭ iel perceptis ion nenormalan hieraŭ inter la 17-a kaj la 18:30?” Tuurken  demandis.

“Nenion, sinjoro,” la gardisto respondis.

“Eĉ ne krieton, aŭ pordon fermatan?”

“Ne estus eble, sinjoro. La koridoro formas rektan angulon eble dekkvin metrojn post la gardloko, kaj la oficejoj de la gravuloj troviĝas post la angulo, kio verŝajne malhelpas aŭdi klare, kio tie okazas. Kaj krome...”

Li hezitis kaj rigardis la du sovetianojn kun iom kulpa esprimo. En la bluaj okuloj legiĝis eĉ pli da sinreteno ol kutime.

“Krome?” Adams  ripetis.

“Krome en la unua ĉambro post nia gardloko, komence de la oficeja koridoro, estas laŭtparolilo, kiu konstante funkcias. Ĝi parolas ruse, kazaĥe, germane, muzikas, kantas. Ĉiam iom tro laŭte laŭ la gusto de la gardistoj. Ni petis, ke oni silentigu ĝin, kaj estis promesite, ke venos elektristo, sed li ankoraŭ ne venis. Kaj la butono, kiu regas la laŭtecon, ne funkcias; kiom ajn oni turnu, restas same laŭte. La sola maniero silentigi ĝin estus tranĉi la dratojn, sed tion ni ne permesus al ni.”

Karal  amuziĝe rigardis la du sovetiajn kolegojn. Iliaj vizaĝoj restis perfekte senesprimaj.

“Dankon, Kristiansen , vi povas iri,” Adams  senkomente diris. La bluaj okuloj rondiris la kunularon, kvazaŭ salute la norvego klinis la kapon, kaj paŝis for.

*

“Ĉu vi opinias, ke li rigardis la registraĵojn, kiam li eksciis pri la krimo?” Maĥmetali  demandis.

“Preskaŭ certe ne,” respondis Tuurken . “Kiam li finis sian deĵoron, li ne sciis pri la krimo, kaj havis neniun motivon enkapigi al si tiujn nomojn – cetere, ne la nomojn li memoras, sed la aspektojn – kaj li ankoraŭ ne rekomencis deĵori, kiam ni vokis lin. Li do ne havis okazon tion fari. Sed se vi volas, mi kontrolos.”

“Se li ne studis parkere la registrolibron, lia atesto konfirmas la skribaĵojn,” serioztonis Zajcev . “Kaj ĉiaokaze, ni kontrolos ĉe niaj  gardistoj, kiuj deĵoras ekstere. Kompreneble, ne ĉiu homo, kiu elvenas kaj eniras la konstruaĵon, celas tiun ĉi koridoron, sed ni tuj scios, ĉu tiu atesto konfirmiĝas aŭ ne.”

“Bone. Intertempe, kiun vi preferas vidi tuj, ĉu tiun s-ron Romian , kiu venis lasta kaj devus povi diri interesajn aferojn al ni, aŭ ĉu la sekretariinon, kiu certe povos multe helpi nin?”

Ne ili decidis, sed la situacio: Marta Martin  estis tuj apude disponebla, dum Romian  ne troviĝis en sia oficejo.

*

Enirante, Marta Martin  faris strangan movon per la dekstra mano: ŝi premis unu- aŭ dusekunde la pugnitan manon, malstreĉis la premon samdaŭre, tamen konservante la manon fermita, kaj rekomencis premi. Iu, kiu bone konus ŝin, tuj komprenus la signifon de la gesto: ŝi nekonscie serĉis sekuriĝon en kontakto kun sia amata pluvombrelo. Fakte, neniu el la enketistoj konis ŝin sufiĉe por tion diveni, kaj Adams  estis la sola, kiu vere registris enmense tiun geston, cetere sensignifan.

La kutime angora esprimo de Marta Martin  estis eĉ pli tragedia ĉi-foje. Karal  sin demandis, ĉu ŝi ploros, kaj konkludis, ke ne. Bone rigardante ŝin, li sentis, ke ŝi estas persono, kiu konstante ŝatus plori, sed neniam tion allasas al si. Ia rigideco en la trajtoj elvokis daŭran lukton kontraŭ emo esprimi teruran fundan malgajecon.

Ŝi eksidis timeme, kvazaŭ la seĝo estus la elektra mortiga sidmeblo uzata en kelkaj usonaj ŝtatoj kiel definitiva puno.

“Kie vi estis hieraŭ inter la 17-a kaj la 18:30?” Zajcev  abrupte diris per sia basa voĉo kaj kun eĉ pli rusa prononco de la angla ol ordinare, antaŭ ol iu alia havis la tempon artiki demandon.

La sekretariino aspektis kiel muso, kiun sovaĝa kato alpremis en angulon sen ebla fuĝ-espero. Adams  ĵetis al la dika ruso furiozan rigardon. Timigi tian atestanton estis, en liaj principoj, serioza psikologia fuŝo.

“Eble ni povus komenci per alia demando...” Tuurken  intervenis, dezirante savi ŝin el apenaŭ elportebla embaraso.

“Ne necese,” ŝi fine diris, pli kviete, sed kun la ĉiama tragedia vizaĝo. “Mi ne estas kulpa, kaj mi komprenas, ke mi devas respondi la demandon. Mi nur petas iom da pacienco, dum mi kunstreĉas miajn intelektajn fortojn. Hieraŭ je la kvina posttagmeze? Mi estis ĉi tie. Mi enkondukis iun sovetian sinjoron al s-ro Kertsch , restis ĉi tie tajpante tiun faman raporton, vi scias, la sintezon de la respondoj registaraj pri la financindaj agadoj rilataj al la socia, psika kaj spirita bonfarto de la loĝantaroj. Mi haltis je dudek minutoj antaŭ la sesa...”

“Kiel vi povas memori tiel precize?” Adams  demandis.

“Ĉar la spektaĵo komenciĝis je la sesa kaj mi ne volis tro malfrui; krome, ni skribas la horon sur la registrolibron, ĉu ne?, kio helpas memori.”

“Kiu spektaĵo?” scivolis Karal .

“La cirko. Mi iris tuj al la cirko; veturilo atendis min ĉe-trotuare. Estis antaŭe jam aranĝite kun kolegoj.”

“Efektive, honore al la konferenco, oni aranĝis ekstrajn prezentadojn de la cirka programo dum pluraj tagoj. Tio estis organizita favore al la laborantaj personoj, kiuj havas noktajn aŭ alihorajn deĵorojn kaj ne facile povus ĉeesti la spektaĵon laŭ la normala vespera programo,” Maĥmetali  iom fiere klarigis, senutile, ĉar ĉiuj anoj de la interorganiza sekretariejo jam estis cirkulere informitaj.

“Post la cirko,” reparolis f-ino Martin , “mi iris manĝi en tiu granda restoracio apud la Lenin -Palaco, mi ne memoras la nomon, kaj mi reiris piede al mia hotelo.” Ŝi paŭzis. “ Ala-Tau ,” ŝi aldonis. Estis io kortuŝa en la miksaĵo el timo kaj el bezono montriĝi bona, fidinda sekretariino, kiu videble fonis sub ŝia precizeco.

“Ĉu vi memoras, kiuj personoj vizitis s-ron Kertsch  hieraŭ fine de la labortago?” Adams  demandis kun tre afabla tono.

“Fine de la posttagmezo estis preskaŭ neniu. Mi longe tajpis la raporton. Ĉirkaŭ la kvara s-ro Kertsch  diktis al mi plurajn korektojn kaj aldonaĵojn, kio multe ĝenis min, ĉar tio devigis min retajpi jam bele finpretajn paĝojn. Poste venis tiu sinjoro...”

“Ĉu vi scias, pri kio ili parolis?” Tuurken  demandis.

“Ne. S-ro Kertsch  ne konfidis al mi.”

“Kiel aspektis tiu sinjoro?”

“Nekutima. Mi volas diri, li estas tute ordinara, sed tia tipo de ordinara homo, eble laboristo aŭ eta oficisto, kian oni ne kutimas vidi inter la vizitantoj de s-ro Kertsch . Li havis zorgan mienon.”

“Ĉu vi aŭdis ion el la konversacio?” basis Zajcev .

Ŝi silentis momente kaj ŝia frunto sulkiĝis. Videblis, ke la gras-forta ruso ne plaĉas al ŝi.

“Ne,” ŝi fine respondis.

“Kial vi paŭzis antaŭ ol respondi?” la dika sovetiano demandis, kun io malamika en la voĉo. Ĉu ŝia tro preciza, sed ankaŭ tro malrapida maniero paroli lin incitis?

Adams  kaj Karal  ĵetis al li malkontentan rigardon. Ili evidente ne havis la samajn principojn pri pridemandado.

Refoje ŝia vizaĝo rivelis teruran lukton inter deziro eksplodi per larmoj kaj kirasa volo ĉiakoste malhelpi tian liberlason. Ambaŭ fortoj aperis tiel potencaj, ke Jano kvazaŭtimis, ke ŝia vizaĝo ŝiriĝos, aŭ ke ŝi freneziĝos, aŭ havos korkrizon.

“Mi ne sentas min bone,” ŝi palvoĉis.

Ĝuste tiumomente sovetia oficisto envenis, kaj transdonis dokumenton al Zajcev . Tiu ekrigardis ĝin kaj ĝin montris al Maĥmetali . Karal  profitis de la distrado por flustri kelkajn vortojn al Adams , kiu kapjesis.

“Se miaj kolegoj permesos,” li diris al Marta Martin  kun la tre milda, amika esprimo, kiu ebligis al li ricevi multajn konfidencojn de homoj decidintaj ne paroli, “mi akompanos vin eksteren. La vetero estas tre bela, iom da aero efikos sanige. Kaj se vi bezonas aspirinon, aŭ ion alian...”

“Mi unue iros necesejen,” ŝi respondis, kaj ŝi leviĝis sen peti permeson. Karal  eliris post ŝi.

Li revenis sola post kvaronhoro.

“Ĉu ŝi diris, ke ŝi aŭdis ion?” Zajcev  demandis kun la brutala tono, kiun li kelkfoje havis rilate al la sekretariino.

Karal  ne respondis tuj.

“Ŝi kuŝas sur sofo en unu el la apudaj ĉambroj,” li diris. “Ŝi abunde vomis en la necesejo. Mi proponis, ke ŝi reiru al sia hotelo kaj dormu. Nia pridemandado povas ja atendi. Sed ŝi ne volis, kvazaŭ ŝi timus, ke tio igos nin rigardi ŝin kulpa. Ŝi revenos post kvaronhoro kaj respondos al niaj demandoj.”

Li turnis sin al la granda peza ruso:

“Ne, s-ro Zajcev , ŝi ne parolis pri io aŭdita. Mi havas la impreson, ke la morto de ŝia ĉefo ŝin profunde perturbis. Kio estas tute normala, ĉu ne?”

“Kaj eĉ se ŝi aŭdis ion, kial turmenti ŝin?” demandis Tuurken . “Ni ja havos la bendon kaj aŭskultos la tutan konversacion...”

Sed Zajcev  kontraŭdiris:

“Eble vi ne havos la bendon.”

“Kaj ĉiaokaze estas utile kontroli la veremon de atestanto, ĉu ne?” aldonis Maĥmetali .

Ili tiel diskutis dum kelkaj minutoj, kun multe da kaŝita atakemo, ĝis timplena, apenaŭ perceptebla frapeto aŭdiĝis ĉeporde. Enirante, f-ino Martin  surhavis doloran, kompatigan rideton.

“Mi estas je via dispono,” ŝi diris kun mieno, kiu signifis: “Mi suferas, vi estas turmentistoj, sed mi estos kuraĝa martiro”.

“Ni do revenu al tiu sovetia civitano, kiu vizitis vian estron,” Adams  proponis. “Ĉu vi akompanis lin for?”

“Ne. Li eliris sola, kaj mi restis en mia oficejo, tajpanta.”

“Ĉu la posta vizitanto ne petis, ke vi enkonduku ŝin?”

“Ne. Mi eĉ ne vidis ŝian vizaĝon. Ŝi iris mem. Mi dubas, ĉu ŝi frapis al la pordo.”

“Ĉu vi sciis, kiu estas?”

“Ne. Ŝi ne havis rendevuon, kaj mi preskaŭ nenion aŭdis. Nur dum pli laŭtaj momentoj, ŝajnis al mi, ke mi rekonas la voĉon de... Nu... Se mi pravas, estis s-ino Fuentes , la amdonantino de s-ro Kertsch . En tiuj momentoj, ŝi vere kriis. Mi havis la impreson, ke ŝi estas furioza, kaj skoldas lin. Sed mi aŭdis malmulte, kaj mi neniam ĵurus pri tio tribunale.”

“Kion alian vi povas diri al ni?”

“Pri kio?”

“Pri s-ro Kertsch .”

“Kion mi diru? Li kutimis paroli laŭte, kiam li estis sola, sed ne sufiĉe forte por ke mi aŭdu lin ĉi tie. Ĉu tiajn aferojn vi volas scii? Kion plu? Li diris, ke mi povas iri trankvile al la cirko, kvankam li ankoraŭ havis du rendevuojn, ke mi ne zorgu pri ili, ke la vizitantojn li enirigos mem...”

“Ĉu li havis malamikojn?”

“Malamikojn, mi ne scias, sed mi povas garantii, ke oni ĝenerale ne amis lin. Li estis kruda kaj kruela kun la subuloj. Mi estis unu el la solaj personoj, kiuj povis elteni lin.”

“Ĉu vi ŝatis lin?”

“Ne. Sed la laboro min interesas, mi ricevas tre bonan salajron, mi scias, ke mi estas nemalhavebla, ĉar neniu volas resti kun li, kio donas al mi senton de profesia sekureco, kaj mi sciis, kiamaniere trakti lin miaavantaĝe. Do, entute, tiu situacio ne estis tro malagrabla por mi.”

Denove aŭdiĝis frapo ĉe la pordo. Estis sovetia sekureca oficisto, kiu alportis la bendon. Transdonante ĝin, li flustris kelkajn vortojn al Zajcev , kies vizaĝo alprenis dum sekundo furiozan esprimon. Post malbonhumora diro, tro mallaŭta, por ke Jano komprenu, la ruso levis la ŝultrojn kaj signis al la oficisto foriri. La polica kvinopo dankis f-inon Martin  kaj petis ŝin, se ŝi sentas sin sufiĉe bonfarta nun, resti apude en sia oficejo je dispono, ĉar ili eble plu bezonos ŝin.

Ŝi deklaris sin tute sana nun, kaj diris, ke ŝi atendos iliajn ordonojn. Nur ili bonvolu diri al ŝi, kiam ŝi povos forlasi la konstruaĵon.

6

Simile al tiu de Nixon , pri kiu oni tiom parolis okaze de la fama Watergate -afero, la surbendiga sistemo estis aranĝita tiamaniere, ke la magnetofono ekfunkciis ĉiufoje, kiam io bruis en la ĉambro. Tial, parto de la bendo konsistis el nekompreneblaj grumblaĵoj de Kertsch , kiu, efektive, kiel diris lia sekretariino, laŭtvoĉis siajn priokupojn dum li estis sola. Inter tiuj malfacile interpreteblaj diroj, pluraj enhavis la nomon “ Romian ”, akompanatan de tiaj kvalifikoj kiel “fripono”, “rabisto” kaj multaj aliaj ne decaj por preso.

Pro tiuj ripetataj mencioj, kaj pro la fakto, ke Romian  estis la lasta vizitinto registrita, la kvinopo decidis revenigi la sekretariinon, por peti de ŝi detalojn pri tiu funkciulo.

Ŝi klarigis, ke s-ro Kertsch  iom post iom akiris la certecon, ke tiu Romian  deturnis al si altajn sumojn destinitajn al diversaj agadoj financataj de la organizo, al kiu li apartenas, kaj ke Kertsch  firme decidis lin denunci. Li diktis al f-ino Martin  tri memorandojn pri tio, kaj vokis lin al si por fina alfrontiĝo en la koncerna posttagmezo. Li nepre volis likvidi la kazon “ Romian ” tuj, ĉar tiu malhonestulo havas apogojn en pluraj delegitaroj, kaj oni jam citis lian nomon rilate al grava financa posteno kreota de la nuna konferenco. Interorganiza posteno. Ke li akiru tian pozicion, Kertsch  absolute ne volis.

“Vi certe havas kopion de tiuj memorandoj, ĉu ne?” Maĥmetali  demandis.

“Jes,” ŝi respondis. “Ili estas en la kabineto de s-ro Kertsch , same kiel ties personaj notoj pri la afero. Estis tuta dosiero pri Romian .”

“Estus saĝe, ke ni legu tiujn antaŭ ol pridemandi Romian ,” diris Adams . “Jano, ĉu vi bonvolos akompani f-inon Martin  ĉi-apuden kaj kolekti tiujn dokumentojn?”

Post kelkaj minutoj, Jano Karal  kaj Marta Martin  revenis. Ŝi aspektis konsternite.

“La dosiero malaperis!” ŝi anoncis.

“Ĉu vi estas certa?” demandis la ĉiam skeptika Zajcev .

“Absolute certa. Mi mem remetis ĝin hieraŭ en la aktoŝrankon de s-ro Kertsch . Post kiam mi tajpis la lastan memorandon kaj sendis ĝin al s-ro Romian , la trakopion mi endosierigis, kaj la dosieron mi remetis ĝialoken.”

“Ĉu vi memoras la enhavon de tiuj dokumentoj?” Tuurken  demandis.

“Ne tiun de la personaj notoj de s-ro Kertsch , sed pri la memorandoj, mi ne nur memoras, mi havas la tekston en mia stenografia notlibro. Ĉiujn tekstojn, kiujn s-ro Kertsch  diktas al mi, mi konservas, ili troviĝas en miaj stenokajeroj en la sama ordo, en kiu li ilin diktis, kun la dato kaj horo. S-ro Kertsch  tute ne ŝatas diktomaŝinojn ankaŭ pro tio: estas pli facile retrovi perditan tekston en stenokajero, ol ĉerpi la ĝustan parton el bendo. Se vi deziras, mi povos retajpi por vi tiujn tri memorandojn.”

“Jes, faru tion, vi tre helpos al nia enketo,” Adams  diris, kaj ŝi eliris. Sur ŝia vizaĝo, la tragedia masko iom lumiĝis per esprimo fiera. Ŝi videble ŝatis ludi rolon de perfekta sekretariino.

*

Adams  etendis la manon al la magnetofono por aŭdigi la reston de la bendo, sed Zajcev  lin haltigis.

“Momenton,” li diris. “Ni ne procedas bonorde. Mi ŝatus scii pri la viktimo. Ĉu vi havas dosieron pri li?”

“Ne. Sed vi pravas. Ni bezonas scii. Olavi ,” la nigrulo sin turnis al Tuurken , “ĉu vi bonvolos prizorgi la aferon? Telefonu al la personara sekcio de lia organizaĵo, por ke ili telekse sendu al ni resumon de lia vivhistorio kaj aliajn necesajn detalojn pri li.”

“Ne necesas,” Karal  intervenis. “Kiam mi avertis la internaciajn aŭtoritatojn, mi ekrilatis pri tio kun la Ĉefsidejo. Ni estas bonŝancaj, ĉar funkciulo, kiu ne povis ĉeesti la komencon de la konferenco devis tuj veni de Parizo ĉi tien, pasante tra Ĝenevo, kaj li estis petita kunpreni tiun dosieron, aŭ almenaŭ fotokopiojn de ĝi. Se mi ne eraras, li alvenos morgaŭ.”

“Mi levis tiun demandon,” Zajcev  klarigis, “ĉar antaŭ ol veni ĉi tien, mi iris konsulti la vizoslipojn de la eksterlanda konferenca personaro. Ni havas kopiojn ĉi tie. Kaj kun intereso mi rimarkis, ke tiu s-ro Kertsch  naskiĝis antaŭ sesdek jaroj en Moldavio, kiu ekde la fino de la dua mondmilito fariĝis sovetia. Li havas nun usonan civitanecon, sed... Nu... Estas interese scii tion, ĉu ne?”

“Ĉu ni nun aŭskultu?” Tuurken  demandis, kaj Adams  premis la klavon.

Post iom da Kertsch -a grumblado tute nekomprenebla, oni aŭdis la telefonsonorilon kaj la respondon de la subdirektoro: “Jes, venigu lin, mi lin atendas.” Aŭdiĝis pord- kaj paŝbruoj, kelkaj murmuraj neinterpreteblaj vortoj, kaj subite:

Thomas , ich hoffe ...

La enketistoj konsterniĝe rigardis unu la alian. La konversacio estis en la germana. Zajcev  eligis ruslingvan sakraĵon.

“Stultuloj! Kial ili ne avertis min?” li diris malkontente, mense insultante tiujn, kiuj ĵus kontrolis la bendon.

La rigardo de Adams  rondiris al la grupo. “Ĉu unu el ni komprenas la germanan?” li demandis kun la paca, senekscita tono, kiun li konservis ĉiacirkonstance.

Karal  kapjesis:

“Se la interparolo fariĝos faka, mi havos malfacilaĵojn, sed se estos nur ordinara konversacio, mi verŝajne povos traduki por vi.”

“Eble ni povus peti unu el niaj oficistoj transskribi la konversacion, kaj ĝin traduki por ni anglen,” Maĥmetali  sugestis.

“Mi preferus ne,” diris Tuurken . “Estos relative longe, se Jano tradukos parton post parto, sed ni aŭdos la bruojn, la tonon de la voĉoj, la emociojn...”

“Kaj mi estas scivola,” aldonis Adams , “mi ŝatus aŭdi tion tuj. Mi ne komprenas la germanan, sed kiel certe ankaŭ vi, mi rimarkis la unuan vorton prononcitan de tiu Peter Graf : ‘ Thomas ’. Tio estas la individua nomo de Kertsch . Ĉu vi ne trovas stranga, ke alma-atano vokas subĝeneralan direktoron de monda organizo tiel familiare? Ne forgesu, ke Kertsch , laŭ protokolaj reguloj, havis la rangon de vicministro!”

“Antaŭ ol ni daŭrigos,” sonis la voĉo de Tuurken , “mi ŝatus demandi al niaj sovetiaj kolegoj, ĉu ili scias aŭ duonscias, kiam ili ricevos informojn pri tiu Peter Graf ?”

“Ni jam havas,” respondis Zajcev , kun la esprimo de iu diranta “Vidu, kiel ni estas efikaj en Sovet-Unio”, “oni alportis al mi tiun raporton, dum ni pridemandis f-inon Martin .” Li tiris paperon el sia poŝo. “Tiu Peter Graf  naskiĝis en Saratov  en 1932. Lia nacieco estas notita kiel germana...”

“Li do ne estas sovetia civitano?” Adams  interrompis.

“Ho jes. Videble vi ne konas nian sistemon. Ni distingas inter civitaneco kaj nacieco. Ekzemple, mia civitaneco estas sovetia, kaj mia nacieco rusa. Kamarado Maĥmetali , ĉi tie, kompreneble ankaŭ havas sovetian civitanecon, sed lia nacieco estas... ĉu kazaĥa, kamarado?”

“Ne,” la alia respondis. “Uzbeka. Mia familio devenas de Samarkando. Tiu Graf  verŝajne estas tio, kion oni nomas ‘Volga germano’, ĉu ne?”

“Certe.”

“Ili estis transportitaj en Centran Azion dum la dua mondmilito, ĉu ne?” diris Tuurken , “ĉar vi timis, ke ili alianciĝos kun la proksimiĝantaj naziaj trupoj. Mi rimarkis, ke oni relative ofte aŭdas la germanan en Alma-Ato. Kaj eĉ estas programo en la germana ĉe la loka radio.”

“Estu kiel ajn,” pludiris Zajcev , “li estas sovetia civitano. Li havis sinsekve tre diversajn okupojn, kaj nun laboras kiel oficisto ĉe Kazmedsnabsbyt .”

“Tio estas la kazaĥa entrepreno, kiu prizorgas la liveradon de medicinaj varoj, ekipaĵoj, ktp,” precizigis Maĥmetali .

La rusa koloso reparolis:

“Li neniam estis arestita aŭ spertis ion similan, sed li estas notita kiel nefidinda civitano, politike, t.e. verŝajne nelojala al la soveta ŝtato. Li plurfoje petis elirvizon, sed ĉiam estis rifuzite. Li havas edzinon kaj du filinojn. Ankaŭ la edzino estas, laŭ nacieco – ne civitaneco – germana. Ŝi laboras en Ĥimfarmtorg ...”

“Komerca entrepreno pri produktoj ĥemiaj kaj farmaciaj,” glosis la sfereca uzbeko.

“Tiuj estas la esencaj punktoj,” Zajcev  konkludis. “Ĉu ni nun aŭskultu?”

La teda procezo komenciĝis: ili aŭdigis kelkajn frazojn, Jano Karal  faris notojn, kaj poste resumis al ili la substancon de tio, kion li ĵus sekvis.

Kertsch  ne aperis tre simpatia el tiu interparolo. Riveliĝis, ke Graf  estas lia kuzo, ke ili jam dum jaroj korespondis (aŭ almenaŭ Graf  skribis al Kertsch , kiu ŝajne ne ofte respondis), kaj ke Kertsch  jam renkontis la familion de Graf  en Alma-Ato. La subĝenerala direktoro, laŭ tiu bendo, havis amikojn en tre altaj registaraj kaj partiaj sferoj de USSR, kaj pro tio ne dubis, ke li povus havigi al sia sovetia kuzo pasporton kaj elirvizon por tiu, ties edzino kaj iliaj infanoj. Sed li ne volis tion fari sen pagigi al Graf  la prezon, kiun li imagis.

En la tono, kiun li uzis trudante siajn kondiĉojn, percepteblis akra plezuro sadisma: la volupto senti, ke jen homo estas komplete sub onia povo, kaj oni povas suferigi lin laŭplaĉe, la ĝua ludo de kato kun muso terurata. Ni rekopias ĉi-sube, el la poste farita transskribo de la bendo, tiun parton de la dialogo, jene:

... “Jes, sub unu kondiĉo.”

“Bone, se ĝi estas ebla por mi, mi volonte ĝin plenumos. Pri kio temas?”

“Nu, kiel diri? Mi estis tre kontenta konatiĝi kun via familio. Simpatia familio. Via filino Katarina  estas tre bela.”

[Paŭzo]

“Ŝi vere... ŝi vere plaĉas al mi. Ĉu vi povus disponigi ŝin dum la daŭro de ĉi tiu konferenco?”

“Pardonu... Permesu... mi ne estas certa, ĉu mi bone aŭdis vin. Kion vi deziras pri Katarina ?”

“Nenion tre teruran. Ke vi disponigu ŝin al mi. Nur por tiuj vesperoj kaj noktoj, kiam mi estas libera, kio ne estas multe dum ĉi tiu konferenco.”

“Disponigu por... por kio? Mi ne scias, kion vi celas, ekzakte.”

“Por ludi kun mi. Ludi je amantoj, je patro kaj patrino, je karesata hundo, je mastro kaj sklavino, aŭ inverse, mi ŝategas ludi ludojn de plenkreskuloj kun junaj fraŭlinoj.”

“Sed... sed... sed Katarina  estas nur dekkvarjara!”

“Ĝuste tial ŝi obsedas min, ekde kiam mi vidis ŝin ĉe vi. Mi ne havas virinon ĉi tie, taŭgan virinon. Kaj viro ne povas vivi sen virino, ĉu? Ĉefe dum periodoj tre streĉaj por la nervoj, kiel ĉi tiu. Viro bezonas karesojn kaj fizikan amon, ĉu ne? Kaj por mi... tio estas mia naturo... nenio alportas pli da kontento ol ĉiaspecaj korpaj ludoj kun juna knabino, kiu eĉ ne scias, kiel viro aspektas dum...”

“ Thomas ! Sed... sed... vi... mi ne kredas la proprajn orelojn... Ĉu vi estas monstro? Ĉu vi trovas plezuron en definitiva fuŝo de sentemo knabina? Ĉu vi ne havas konsciencon?”

“ Peter , ne bigotu! Mi ne estas monstro. Mi estas pedagogo. Mi ŝatas inici tre junajn knabinojn al la realaĵoj de la vivo. Unu, kiu plej plezurigis min, estis nur okjara. Katarina  estas iom pli aĝa, sed ŝi perfekte taŭgos. Ĝuste mi min demandis, kiel trovi iun ĉi tie, ĉe tiu tute pruda sovetia atmosfero... Kaj dank’ al vi mia sopiro povos realiĝi.”

“ Thomas ! Mi ne povas kredi tion. Estas ŝerco, ĉu ne? Iom dub-gusta, sed tamen ŝerco. Ŝi eĉ estas parencino via!”

Aŭdiĝis bato, kiel de mano sur tablon, kaj la voĉo de Kertsch  fariĝis ekstreme malvarma, seka, senkompata.

“Mi ne ŝercas. Vi deziras eliri el Sovet-Unio, ĉu ne? Mi povas elirigi vin. Vi deziras laboron en Usono, ĉu ne? Mi povas garantii ĝin. Sed kial mi donacu mian influon senpage? Mi faras al vi servon, vi faru servon al mi! Mi havas ĉion dezireblan: monon, artaĵojn, potencon, interesan laboron, rilatojn kun plej agrablaj homoj. Sed mankas al mi io grava ĉi tie: la tipo de plezuro, kiun mi ŝatas. Kaj vi povas ĝin havigi al mi. Vi diris al mi, ke vi pretus doni al mi altan sumon en rubloj, eventuale eĉ dolarojn vi trovus, se tio necesus, por ke vi povu elmigri. Mi estas bonkora: mi ne volas malriĉigi vin, kvankam mi povus. Mi petas nur unu aferon, kiu estas tute facila al vi...”

“ Thomas , Thomas ! Vi ne povas paroli serioze. Estas nur infano!”

“Ĝuste tial, kuzo, ĝuste tial! Kaj nun mi kons–––”

La bendo abrupte silentis.

“Kio okazas?” Adams  demandis.

Zajcev  rigardis la magnetofonon rezignacie.

“Oni informis min, transdonante la bendon, ke io teknike fuŝiĝis,” li diris senesprime. Dume, Adams  irigis la bendon retroire dum kelkaj sekundoj kaj repremis la klavon por aŭdigo. La konversacio estis klare aŭdebla.

“Ne. Ne estas difekto de la aparato,” klarigis Zajcev , “la surbendigado haltis.” Li turnis sin al Maĥmetali :

“ Ivan Ibrogimoviĉ , iru telefoni por peti konfirmon, vi scias, kie ili kontrolis la bendon rilate al eventualaj ŝtatsekretoj...”

Post kelkaj minutoj, dum kiuj Adams  faris diversajn provojn per la aparato, la uzbeko revenis.

“La surbendigo haltis tiuloke, meze de vorto de Kertsch , ili konfirmas. Ili unue ekzamenis la magnetizitan tavolon sur la bendo, ĝi estas tute en ordo. Poste ili venis ĉi tien, al la ĉambreto apud tiu de Kertsch , kie troviĝas la magnetofono, por kontroli. Kaj ili trovis: estiĝis difekto en la ‘registra kapo’. La tuta resto de la bendo estas sensona.”

Tuurken  ridetis kaj flustris al Karal , kiu sidis apud li:

“Tipa sovetia tekniko!”

Zajcev  reparolis:

“Mi tre bedaŭras, kolegoj. Mi esperis, ke ni povos aŭdi la plimulton el la konversacioj, sed tiel ne estos. Nu, ni tamen ricevis bildon sufiĉe interesan pri la viktimo. Mi devas diri, ke la afero ŝokis min. Ni ne tre kutimas, ĉi-lande, je tia malsaneca malvirto.”

“Ne nur ĉi-lande tio ŝokas,” Karal  mildavoĉis. “Tia konduto preskaŭ igas min simpatii kun la murdinto...”

7

“La tempo pasas rapide,” Zajcev  diris. “Ĉu ni vidu ankoraŭ unu personon hodiaŭ?”

“Jes, sed ne pli ol unu,” proponis Adams . “Ĉu vi konsentas, ke ni sekvu la ordon de la vizitoj al Kertsch , kaj vidu nun tiun Lolita n Fuentes ?”

Post kelkaj minutoj, bela mezgranda virino, eble 30-jara, eniris la enketan stabejon. Estis io tre fiera en ŝia maniero sin teni. La nigraj haroj, la iom bruna haŭto kaj la eleganta kremkolora robo ornamita de diskreta, sed rafinita, broĉo foliforma kunteksis ĉarman silueton. Natura gracio ŝajnis karakterizi ŝin, sed oni tuj sentis, ke tiu harmonia ekstero ne signifas mankon de forto: rigardi en la malhele brunajn okulojn estis kvazaŭ rigardi la internon de vulkano. Eksplodema energio tie videble amasiĝis.

Ŝi ne atendis, ke oni petu ŝin sidi, aŭ prezentu al ŝi demandojn.

“Oni lin murdis, ĉu ne?, sinjoroj” ŝi ofensivis. “Ne mi. Sed mi tion preskaŭ bedaŭras. Iu forrabis de mi la ĝuon kaŭzi kaj ĉeesti la agonion de tiu perversa serpento.”

“Rakontu al ni, kiel...” Zajcev  komencis, sed ŝi ne aŭskultis lin kaj jam voĉis plu, pli kaj pli krie:

“Aĉa trompulo! Perfida vipuro li estis. Li amas min, li diris. Mi estas por li samtempe edzino kaj amdonantino kaj kunulino kaj amikino, li diris. La plenumo de ĉiuj viraj deziroj, li diris. Oj, oj, oj! Surkraĉinda monstro li estis nur.”

“Sinjorino...” provis interveni Tuurken , sensukcese.

“Li ĵuris al mi, ke ŝi ne venos al Alma-Ato. Ĵuris. Mi diris: ‘Se ŝi venos al Alma-Ato, mi unge senhaŭtigos vian vizaĝon, mi mordos vian ŝultron ĝissange, mi ponardos vian koron’. Jes. Mi promesis al li. Mi ne toleras, ke oni moku min, miajn sentojn. Mi ja amis lin...” Kaj ŝi ekploris. Antaŭ kelkaj sekundoj, ŝi estis furio; nun ŝi larmis amare kiel bubo perdinta la amatan ludilon.

Tre milde, singarde, Karal  faris demandon:

“Kiu, laŭ lia promeso, devis ne veni ĉi tien?”

Ŝi prenis el la mansaketo paperan naztukon, kaj viŝis al si la okulojn. Senteblis, ke malĝojo denove cedas lokon al kolero.

“Tiu stulta knabineto,” ŝi siblis, “ Anne-Marie Fayol * , tute juna tajpistino el la franclingva komuna tajpejo. Mi dubas, ĉu ŝi jam estas dudekjara. Ŝi certe ŝajnas ne pli ol 17-. Ho jes! Estas la tipo, kiu plaĉas al li. Jam de pluraj monatoj mi vidis, ke li turniĝas ĉirkaŭ ŝi, ke li flaras ŝian parfumon adore, kvazaŭ hundo hundinon. Kaj ŝi tion ŝatas. Imagu, subĝenerala direktoro! Ŝi planis la aferojn tiel, ke ŝi havu okazon paŝi antaŭ li, provoke balancante la koksojn. Mi igis lin ĵuri, ke ŝi ne poluos mian oksigenon en Alma-Ato, ke en Kazaĥio li estos tute mia. Kaj li ĵuris, li rubujo, rubUJO, RUBUJO!” Ŝi kriis pli kaj pli laŭte.

*  Prononcu: Anmari’ Fajol’

Kaj refoje ŝia esprimo en unu sekundo komplete ŝanĝiĝis. Ŝi ekridetis kruele.

“Kiu faris al la homaro tiun belegan servon, lin likvidi? Diru al mi, mi petas. Sinjoroj, diru al mi, por ke mi povu iri kure kisi tiun heroon kaj esprimi mian dankegon al li. Kiu li estas? Ĉu vi kompleze diros?”

Iom post iom ŝi trankviliĝis, tiel ke fariĝis eble starigi al ŝi demandojn.

“Vi kutime loĝas en Ĝenevo, ĉu ne?” Adams  diris.

“Jes. Mi laboras ĉe Internacia Labor-Oficejo. Mi fakte loĝis kun tiu kanajlo. Mi...”

“Ĉu li havis edzinon?”

“Jes, ie, eksedzinon. Sed ĉar estis ‘meksika eksedziĝo’, ĝi ne estis rigardata valida en Eŭropo; tial li ne edziĝis kun mi. Tamen la administracio konsideras tiun eksedziĝon taŭga, kaj ŝi ne ricevos vidvinpension.”

“Kiel subĝenerala direktoro li certe ricevadis pli ol komfortan salajron.”

“Kompreneble.”

“Ĉu viaj buĝetoj estis apartaj?”

“Ne. Ni vivis kiel geedzoj, kaj ni havis komunan kason.”

“Okazos do granda diferenco en via vivnivelo, nun kiam tiu mono ne plu venos al vi.”

“Ne. Li estis hundaĉo, sed almenaŭ finance mi sukcesis protekti min. Mi atingis, ke li kontraktu vivasekuron favore al mi. Ĝi havigos al mi tri mil svisajn frankojn monate. Sen familia ŝarĝo kaj kun mia propra salajro, tio ebligos al mi vivi tute agrable. Li ankaŭ promesis testamenti al mi vastan domon kaj terenon, kiujn li posedas ĉe la Lazura Marbordo, kaj bieneton en Kalifornio. Li estis tre riĉa. Sed mi ne scias, ĉu li efektive verkis tiun testamenton. Kiel scii, ĉe tia perfidemo?”

“Kial vi vizitis lin hieraŭ dum la ofichoroj?” Zajcev  demandis.

“Ĉar mi ĵus vidis ŝin! Mi ne povis atendi. Mi volis vidi lin tuj kaj lin persvadi devigi ŝin for! Mia sango bolis. Mi...”

“Kaj ĉu vi sukcesis?”

“Ne. Li pale provis klarigi. Li diris, ke li efektive estis ĉion aranĝinta, por ke ŝi ne venu, sed ke lastminute unu el la franclingvaj tajpistinoj havis aŭtoakcidenton, kaj oni petis tiun Anne-Marie  veni, sen lia scio. Li certe mensogis. Tial mi estis furioza. Mi diris, ke li mensogas, ke li mem venigis ŝin sen ia ajn konsidero al miaj sentoj. Li estas besto. Kiam li vidis tiun allogan junulineton, li ne plu povis estri sin mem. Mi ne toleras tion. Mi ne toleras. Li enamiĝis al mi, kiam mi aĝis 21 jarojn, kaj mi aspektis pli juna. Nun, kiam mi atingis tridekon da jaroj, mi ne plu interesas lin. Mi ne toleras. Ne, ne. Mi ne toleras plu...”

“Kia estis lia sinteno, lia animstato, dum vi parolis kun li?” Karal  scivolis.

Ŝi pripensis momente.

“Sadisma,” ŝi fine prononcis. “Li havis en la okuloj tiun volupteman kaj kruelan rebrilon, kiu igas min freneza. Mi amis lin sincere, almenaŭ... aŭ... mi ne scias...tamen... Nu, jes, tamen mi amis lin, sed ne la tuton de li. Li estis psikopato. Kaj lian psikopatecon mi ne elportis. Dum mi parolis kun li, li ne hontis, li ne provis vere pravigi sin, li nur ridetis. Li havis sian diboĉulan esprimon, kaj mi ĵurus, ke li ĝuis mian furiozon. Li sentis sian povon super mi, kaj tio lin ĝuigis. Jes ja, kiel mi ĵus klarigis al vi, li diris kelkajn frazojn por montri sin senkulpa rilate al mi, sed tio estis parto de la ludo, por ke mi ne havu eĉ tiun minimuman superecon, ke mi estus prava pri lia ĵuro, kaj li ne.”

“Ĉu li havis malamikojn?” demandis Zajcev .

“Kompreneble. Ĉiujn knabinetojn, kiujn li kaptis, premis kiel citronon, kaj forĵetis. Ĉiujn subulojn, kiujn li traktis kiel ekspluatindan sklavaron. Ĉiujn virojn, kies virinojn li ĉasis. Kaj krome...” Ŝi subite paŭzis.

Ŝia rigardo rondiris de unu policano al alia, kvazaŭ ŝi petus helpon por solvi malfacilan enigmon. Kiam ŝi parolis, ŝia voĉo, koler-bola antaŭ momento, refariĝis tute trankvila:

“Li estis stranga personeco. Konsiderante vian demandon, mi subite pensis, ke alia kategorio de malamikoj ekzistas: tiuj, kiujn li malamikigis al si pro sia profesia skrupuleco. Li estis sekse psikopato, sed ege honesta profesie. Sian riĉon li akiris, parte de la gepatroj, sed ĉefe per la propra laboro, kaj en tiu li estis plej pur-anima. Li vere sin dediĉis multenergie al sia alta ofico, kaj neniam li akceptis koruptan monon aŭ donacon de subaĉetantoj, kvankam li havis konstante okazojn por tio, el kiuj egan profiton li tirus. Sed eble tiuj, al kiuj li rifuzis servon aŭ avantaĝon, por kiuj ili pretis pagi, eble tiuj lin malamis, kaj timis, ke li rivelos iliajn dub-etikajn proponojn...”

Densa silento plenigis la ĉambron, dum ĉiu meditis pri tiu nova ebleco.

“Kiam vi eliris,” Zajcev  demandis, “ĉu vi renkontis iun?”

“Kiam mi eliris el la konstruaĵo, vi celas?”

“Ne. El ĉi tiu parto, en la koridoron.”

“Ne. Neniun. Nur tiun gardiston kun la eksterordinare bluaj okuloj, kiu nepre volis, ke mi skribu mian nomon kaj ĉiaspecajn sensencaĵojn sur paĝon de lia libro.”

“Efektive. Kiam vi notis la horon, forirante, de kie vi sciis ĝin?”

“Nu, mi rigardis la horloĝon. Murhorloĝo pendas tie. Mi havas brakhorloĝon, sed ĝi ne estas akurata.”

“Kaj ĉu gravis por vi esti akurata?”

“Tute ne. Nur estas reflekso: mi neniam rigardas mian horloĝon, se troviĝas alia.”

“Ni devos kontroli,” ekdiris la finnlandano, “ĉu tiu horloĝo bone funkcias.”

Zajcev  direktis al li malestiman rigardon.

“Ĉu vi volas demandi ion pluan, kolegoj?” Adams  demandis. “Se ne, vi povas foriri nun, s-ino Fuentes ,” li diris. “Sed eble ni denove devos pridemandi vin, laŭ la progresoj de la enketo.”

“Estos plezuro,” ŝi respondis. “Kaj tuj kiam vi scios, kiu respondecas pri tiu murdo, kompleze informu min. Mi nepre volas danki tiun personon. Fakte, mi ne plu amis lin, kaj tiel estas pli bone,” kion dirinte, ŝi faris etan kapsaluton, kaj eliris.

8

“Nu, nu, kia fuŝo!” diris Ĝoja . “Mi tiom antaŭĝojis tiun ekskurson kun vi. Kial vi devas labori dimanĉe?” Ŝia humoro defalis de alte.

“Kion fari?” respondis ŝia edzo. “Krimo okazis, kaj ni devas esplori plu. Ni ne povas ĉion interrompi dum tuta tago, dum kiu eble interesatoj forprenos spurojn aŭ havos tempon aranĝi siajn estontajn depoziciojn. Ni decidis ne daŭrigi hieraŭ dumnokte, kaj jam tio eble estis malsaĝa.”

“Tamen, Janĉjo, tiel grandioza mateno! Rigardu tiujn montojn, tiun bluan ĉielon! Kiel mi repaciĝos kun la penso, ke vi sidas la tutan tempon en ĉambreto, eĉ ne rigardante eksteren?”

“Kompatinda! Ne insistu tro, aŭ mi elpensos pretekston kaj iros kun vi, kaj iu denuncos min, kaj mi morgaŭ devos honte adiaŭi ĉi tiun urbon, la internaciulojn, kaj eble mian polican karieron...”

Plej neatendite, ŝi prenis pomon kaj donis ĝin al li. Eve.

“Ĉi tion almenaŭ prenu. Ili tiom bonodoras. Ĝi havigos iom da naturo al vi. Ĉu vi scias, kion signifas ‘Alma-Ato’?”

Li ne komprenis, kaj rigardis ŝin iom stulte. Ŝi ekridis.

“Ne, ne. Mi ne freneziĝis, kvankam eble tio liverus al vi la sopiratan pretekston; mi nur volis diri, ke la nomo de ĉi tiu urbo kazaĥe signifas ‘patro de la pomoj’, aŭ eble ‘pomo de la patroj’, mi ne plu memoras. Ĝi ricevis tiun nomon, ĉar la pomoj ĉi tie paradize bongustas...”

*

Jakobo Plum  staris antaŭ la kvinopo, iom lame, kvazaŭ li ne scius, kiamaniere la korpopezo ekvilibriĝas. Li direktis al la enketistoj, stakate, strangajn, tuj estingatajn ridetojn, kiuj disvolviĝis ĉe preskaŭ nur unu flanko de la vizaĝo. Unu el la okuloj de tempo al tempo palpebrumis, sed ne eblis scii, ĉu vole aŭ nevole. En la mano li tenis okulvitrojn, kiujn li sidigis ridinde sur la ekstremaĵon de la nazo.

Liaj haroj konsistis el brungrizaj tufoj disigitaj, li surhavis faldoplenan jakon brunverdan, tute ne adaptitan al la klimato, kaj pantalonon tro larĝan por li. Bunta kravato, mislokita tiamaniere, ke la nodo troviĝis duone kaŝita sub pinto de la kolumo, kompletigis la klaŭnan aspekton. Rigardante lin, Karal  sin demandis, ĉu li estas frenezulo, aŭ homo dotita per fortega humursento, kiu ebligas al li moki la sociajn konvenciojn kaj ĝui la plezuron ŝajnigi sin pli nenormala ol li efektive estas.

“Bonvolu sidiĝi, s-ro Plum ,” afablis Adams , kaj la alia misgeste faligis seĝon.

“Li troigas”, Jano pensis, “tio estas komedio”.

“Oj, uj! Sinjoroj, ho, sinjoroj! Pardonu min, pardonu min,” Plum  lispe prononcis. “Mallerta, mi estas tiel mallerta. Kaj polico – ĉu vi divenus tion? – polico min impresas. Jam unu policano min impresas en la propra lando. Do prezentu al vi... kvin policanoj, rozaj, nigraj, flavaj, ho, pardonu, sinjoroj, mi ne volas ofendi, tute ne deziras ofendi. Sed kvin policanoj... La juĝantaro, ĉu ne? Kvazaŭ mi trapasus ekzamenon. Vivekzamenon. Aŭ ĉu mi diru ‘mortekzamenon’? Kvin policanoj, inkluzive de du aŭtente USoSoRaj,” kaj lispante tiun lastan vorton, li grandigis la okulojn kvazaŭ pro teruro, embarasante la polican grupon, kiu ne sciis, ĉu ridi malkaŝe, aŭ ŝajnigi, kvazaŭ nenio speciala okazus.

“Li jam regas nin”, Jano pensis. “Ni ne plu povas esti naturaj, kaj li faras el ni, kion li volas. Ĉi tiu ne  estas freneza”.

“Tamen mi ne estas kulpa,” plu parolis la klaŭna voĉo. “Sed mi timas, sinjoroj, aŭ ĉu ĉi-lande oni devas diri ‘kamaradoj’? Ne. Neniam mi aŭdacus diri ‘kamaradoj’ al vi. Kion mi diris? Jes, mi timas, ĉar mi estas tiel mallerta, ke mi ne kapablos konvinki vin... Kaj oni min mortpafos... aŭ eble sendos al la orminejoj de Kolyma .”

Zajcev  ekrigardis lin tre akre ĉe tiuj lastaj vortoj. Li parolis seke:

“Bonvolu ne paroli, se ni ne faras demandojn. Kaj unue diru al ni, mi petas, pro kio vi rendevuis kun direktoro Kertsch .”

Plum  gapis kiel akvaria fiŝo sekvanta muŝeton.

“Vi ne amas min, ĉu?” li diris post longa silento, kaj estis aludo al singulto liavoĉe. “Videble vi ne amas min; kiel mi saviĝos, se jam ĉe la unua demando, montriĝas, ke vi ne amas min?”

La ruso faris senpaciencan geston.

“Respondu,” li ordonis.

“Kio...? Ha jes! Nu, mi estras la tradukfakon ĉi tie...” La du sovetianoj interŝanĝis rigardojn, kiuj ne enhavis multe da estimo por la dungosistemo de internaciaj organizoj.

“... kaj okazis tuta skandalo, du skandaloj, fakte, pro tiu s-ro Kertsch , kiun ni ĉiuj egale abomenas. Sed estas tre longa historio. Ĉu vi havos la paciencon?”

“Ni estas tre paciencaj,” Adams  diris trankvile.

“Jen la longa historio. Du historioj, unu longa, unu mallonga. Mi komencu per la mallonga, ĉu ne? Temas pri la arabaj tradukistoj. Kertsch  venis al nia oficejo. Ĝi situas en la Puŝkina Biblioteko, ĉe Prospekt Abaja , t.e. Abaj -avenuo. Oni transformis tutan parton de la biblioteko al oficejoj por la daŭro de la konferenco. S-ro Kertsch  do venis al nia etaĝo kaj volis vidi la ĉefon de la arabaj tradukistoj, por paroli pri la dokumento, pri kiu plendis la iraka delegitaro. Kaj la ĉefo ne estis tie. Kompreneble, la subĝenerala direktoro malkontentis. Tiam li volis paroli al la vicĉefo. Ankaŭ li ne ĉeestis. Finfine montriĝis, ke la tuta araba tradukistaro decidis iri promeni, informante neniun. S-ro Kertsch  furioziĝis. Li paŝis tien kaj reen, tien kaj reen, en la vasta salono (ĉiuj tradukistoj estas en unusola salonego, tre malagrable, oni ne povas taŭge labori tiakondiĉe), li paŝis kaj paŝis kaj kriaĉis. Poste li volis insulti min, sed ankaŭ mi ne ĉeestis. Sekve, la tutan koler-ofensivon ricevis mia helpanto kaj la sekretariinoj. Eĉ hodiaŭ ili ankoraŭ estas palaj, tiom la Kertsch -a ŝtormo ilin skuis.”

“Tio estas unu el la du skandaloj, ĉu ne?” Tuurken  diris. “Kio pri la alia?”

“Ha, sinjoro kamarado, la alia koncernas la diplomatian incidenton. Vi scias, en la komisiono pri socia bonfarto, kiam la delegito de Bisaŭ-Gvineo parolaĉis dum tri kvaronhoroj plej ofende al Senegalio, tute ekster la tagordo, kaj la sudjemena prezidanto nenion faris por lin silentigi, kaj pluraj delegitaroj proteste eliris... Nu, la gravuloj finfine decidis, ke nenio el tio aperos en la protokolo. Sed ni ricevas la protokolojn paĝon post paĝo, dum la kunsidoj disvolviĝas, kaj ni tradukas ilin tuj, por ke ili estu pretaj kiel eble plej frue. Ne estas facile ĉion kontroli. La insulta parolado de la bisaŭ-gvinea delegito estis ĝustatempe forprenita de la protokoloj en la angla, rusa kaj hispana, sed ĝi restis inkluzivita en la araba kaj en la franca versioj. Senegalio tion kompreneble tuj rimarkis, kaj faris skandalon, kaj la skandalo iris ĝis Kertsch , ĉar li estas la subĝenerala direktoro respondeca pri la protokoloj... kaj... mi estas la ĉefo de la tradukistoj, kaj sekve mi... Oj!... Kia lavo, Dio mia, kia lavo!”

Li tremis tutkorpe, ruĝiĝis, paliĝis, tiris siajn kapharojn, viŝis al si la frunton, kaj lispis plu:

“Li minacis min pri maldungo. Diris, ke mi kaŭzas honton al la tuta interorganiza sekretariejo, ke mi ne prenas mian laboron serioze, ke mi estas neglektema... Mi ne estas neglektema! Nur, mi ne povas labori en tiu biblioteko. Mi ŝatas bibliotekojn por biblioteki, ne por fari laboron, kiu postulas egan, egan, jes, kamarado sinjoro, egan streĉon de la menso. Mi...”

Li forprenis la okulvitrojn, metis ilin rajde sur la kranio, viŝis al si refoje la frunton, elprenis el poŝo naztukon, kiu odoris kolonjakve, kaj tiun spiris, kvazaŭ savilo ĝi estus.

“Vi ne restis tre longe, ĉu?” rimarkigis Maĥmetali .

“Ne, kamarada moŝto, nelonge. Mi forkuris.”

“Forkuris?”

“Jes. Mi ne atendis la finon. Li skoldis kaj skoldis. Mi havas delikatajn nervojn. Mi ne elportis. Mi lasis lin plu skoldi. Meze de frazo, mi leviĝis, kaj forkuris... Mi supozis, ke li kuras malpli rapide ol mi, kaj efektive, li ne sukcesis atingi min.”

La enketistoj nevole ridetis.

“Ĉu vi opinias, ke li intencis postkuri vin?” Jano Karal  demandis amuziĝe.

“Kompreneble ne,” la alia respondis kun okulumo, “sed tamen mi estas certa, ke li kuras malpli rapide ol mi.” Kaj lia buŝo refaris la stakatan ridetan tikon, kiu jam tiel strange impresis post lia enveno.

“Kion vi scias pri s-ro Kertsch , kio povus helpi al la enketo?” Tuurken  kviete demandis.

“Nu, nu, nu.” Li kuntiris la brovojn, prenis poŝtukon, bruege, trumpete nazblovis, kaj zorge remetis la okulvitrojn sur la pinton de la nazo. “Mi ne scias, kion diri. En la tradukfako, ĉiuj abomenas lin. Li neniam komprenis, ke cerbo ne estas maŝino, kaj ne povas produkti ian ajn kvanton laŭplaĉe. Se murdorevoj ponarde pikus, Kertsch  jam delonge povus konkuri kun kribrilo pri la nombro de truoj. Sed nur revoj, ĉar tradukistoj estas artista, pacama speco, kiu suferigus nek muŝon nek muson, eĉ se nur pro manko de kuraĝo batali. Verŝajne en la tuta organizaĵo oni malamis lin, eĉ en la tuta interorganiza sekretariejo, sed pli mi ne povus diri. Mi ne konis lin, ĉar mi havis kun li minimumajn rilatojn. Ju malpli mi vidis lin kaj aŭdis pri li, des pli bone mi fartis. Tial mi ne povas riveli al vi pri liaj litsekretoj aŭ spionaferoj. Pri tio serĉu aliloke.”

“Kial vi menciis spionaferojn?” Zajcev  demandis.

“Mi ne scias, kamarado sinjoro, hazarde, eble ĉar li havas vizaĝon de spiono, se entute spionoj havas vizaĝon. Ne. Mi diras stultaĵojn. Pro la streĉo, sendube, kamarada moŝto, la streĉo. Eble mi pensis tion, ĉar li multe vojaĝas, povas eniri en multajn ministrejojn, sed mia diro havas neniun bazon. Estus amuze, se mi estus efektive trafinta ion veran... Amuze,” li ripetis tre forte, fikse rigardante Zajcev  rekte en la okulojn, kaj gapante al li tiel komike, ke lia esprimo ŝajnis intence destinita veki ridon. Sed en la vizaĝo de l’ ruso, eĉ la plej eta el la esprimmuskoloj ne moviĝis. Diveni, kion Zajcev  pensas, estis absolute neeble.

“Ĉu, dum vi estis ĉi tie vendredon vespere, vi aŭdis aŭ vidis ion, kio povus helpi kompreni la murdon de s-ro Kertsch ? Ĉu vi renkontis iun?” Adams  demandis.

“Ne. Nenion. Neniun. Eĉ ne la teruran ombrelulinon, la hom-manĝantan inon, kiu sekretarias por li.”

“Kion signifas tiuj esprimoj?” Zajcev  basis, kun la ĉiam same senesprima voĉo.

“Fakte, mi ne konas ŝin, sed mi imagas ŝin tia. Dumnokte ŝi kraĉas fajron, trapikas senhelpajn hometojn kaj ilin rostas uzante sian pluvombrelon rostostange. Se ne, kiel klarigi, ke ŝi neniam ridas, kaj restis tiel longe vivanta apud tia monstro, kiel Kertsch ? Estas tragedio en la vivo de tiu ino, tio legiĝas el ŝia vizaĝo, kaj en mia fantazio, ŝia tragedio estas jena. Ŝia ombrelo estas glavo sangon soifanta, al kiu ŝi tiras la homan familion... Sed fakte mi verŝajne kalumnias ŝin, kaj ŝi estas la plej ŝafida el ĉiuj ŝafidoj de l’ mondo... Pardonu min, miaj pensoj vagas, la streĉo, kamarado sinjoro, la streĉo sub la rigardo de polica gamo multkolora...”

“Je la kioma vi forlasis la kabineton de s-ro Kertsch ?” Karal  afable demandis.

“Ho, kamarada moŝto, kiel diri? Kiel scii? Kiel ne konfuziĝi? Mi...” Li haltis subite. “Ha jes,” li reparolis, “mi memoras! Eksterordinare, mi memoras: devis esti iom pli ol la sesa, ĉar mi iris al la cirko, kaj volis maltrafi kiom eble plej malmulte de la programo. Mi grumblis, kiam Kertsch  decidis, ke mi vizitos lin je kvarono antaŭ la sesa, ĉar mi havis biletojn por la spektaĵo, kiu komenciĝis ĝuste je la sesa...” Li profunde ĝemspiris, antaŭ ol aldoni: “Ĉu mi povas alhoteli nun? Mi bezonas ripozon post la streĉo.” Kaj ĉe la jesa gesto de Adams  kaj Zajcev , li abrupte leviĝis, faligis la seĝon, senkulpigis sin, salutis, kaj estis for.

“Mi proponas kvaronhoron da paŭzo,” la nigrulo diris. “Tiu superstreĉita homo elĉerpis min.”

9

“Vi nomiĝas Araksi Romian  kaj laboras en la sekcio pri financado de internaciaj kunordigitaj esploroj, ĉu ĝuste?” afable diris Adams , prezentinte siajn kolegojn.

“Tute ĝuste,” la alia respondis per belsona baritono. Post Jakobo Plum , li aspektis ripozige normala, kun klasika kompleto da vesto, tre nigra hararo apartigita per meza tradivido, kaj rimarkinde densaj brovoj, kiuj kuniĝis super la nazo. Laŭkreske li estis iom pli ol mezgranda, kaj videblis, ke lia ventro komencis grase rondiĝi. Li ridetis, sed ege palis lia vizaĝo.

“Ĉu vi petis rendevuon kun s-ro Kertsch , aŭ li kun vi?” demandis Zajcev .

“Li venigis min, sinjoro,” Romian  ĝentile respondis.

“Pri kio li volis paroli kun vi?”

“Pri diversaj financaj aferoj, kiujn klarigi estus vere komplike. Ne estas ĉiam facile kompreni niajn financajn dokumentojn, kaj s-ro Kertsch  estas tre sagaca kaj postulema homo, kiu volas havi certecon pri ĉio ajn.”

“Ĉu vi pritraktis, ekzemple, la komparan esploron pri la manĝ-, dorm- kaj edukkutimojn kaj ties rilatoj kun psika bonfarto, esploron laŭdire plenumatan en sep evolulandoj kaj du industriaj, kaj kunordigitan de la universitato de B..., en Afriko, projekton IR762G?” Zajcev  vortis unutone.

Ĉe Romian  okazis apenaŭ perceptebla skueto de la busto. Li tuj regis sin, sed Karal  ne dubis, ke tiu bato estis neatendita.

“Efektive,” li diris, kaj senemocie aldonis: “kaj ankaŭ projektojn IR1248T kaj IR003A. Mi supozas, ke vi ŝuldas tiujn informojn al la eksterordinara memoro de la perfekta sekretariino, f-ino Martin ?”

“Oni devas fidi je ŝia memoro, kiam ŝiaj dosieroj forvaporiĝas,” Tuurken  malrapide artikis.

“Mi ne komprenas vin,” Romian  respondis, trankvile, sed kun videbla rigidiĝo.

“Vi tuj komprenos,” Zajcev  diris, kaj turnante sin al Adams : “Vi estas la sola anglalingvano ĉi tie kaj la memorandoj estas en la angla, ĉu vi eble legos ilin por nia ĉitiea amiko?”

Adams  eklegis.

“El ĉi tiuj dokumentoj, kaj aliaj, vidiĝas, ke, en la okuloj de s-ro Kertsch , vi nedubinde kulpis pri gravegaj malhonestaĵoj, defraŭdoj, ĉu ne?” li daŭrigis. “Vi ŝtelis la kopiojn el la kabineto de Kertsch , sed vi ne sciis, ke ili ekzistas ankaŭ aliloke. Vi ĵus diris, ke vi diskutis tiujn kaj aliajn projektojn kun li. Li do vivis, kiam vi envenis en lian oficejon. Sed post vi, neniu plu vidis lin vivantan, kaj ni scias, ke neniu povis enveni post vi. Kion ni konkludu?”

La viro sinkis en sia seĝo. Silento ekregis, kaj daŭris. Li fine rektigis la kapon, kaj ekparolis per tute alia, multe pli obtuza voĉo:

“Mi ne mortigis lin. Kaj mi ne kulpas pri tiuj defraŭdoj. Sed mi studis juron siatempe, kaj mi scias, ke estos tre malfacile pruvi mian honestecon. La dosiero, kiun Kertsch  kunmetis pri mi, estas ege konvinka. Tial mi forrabis ĝin. Sed mi lin ne murdis. Ĉe mia alveno, li sidis tiel strange... Mi alproksimiĝis, por vidi, ĉu li malsanas. Fakte li estis morta. Mia unua penso estis: ‘Mi devas voki la gardiston’, sed mi konstatis, ke antaŭ li sur la tablo jen kuŝas la dosiero pri mi. Mi ĝin prenis, foliumis, vidis, kiel senkompata la akuza faktaro ŝajnas, prezentita tiamaniere. La tento estis tro forta. Mi opiniis, ke estos multe pli facile akceptigi la veron pri mi sen tiuj notoj liaj. Ŝajnas, ke mi momente perdis la prudenton, malofta afero ĉe mi. Mi pensis: ‘Jen unika okazo malaperigi tiun kondamnan dokumentaron’. Mi kontrolis, ĉu estas kopioj, sed tiajn mi trovis nek ĉe li, nek ĉe lia sekretariino, kies oficejon mi traserĉis. Mi do konkludis, ke ekzistas nur tiu sola ekzemplero. Mi ne dubis, ke f-ino Martin , kiu videble malamas min – kiel cetere ĉiun viron – min implikos, sed ŝi ne povos organizi la faktojn kiel li. Estos ŝia parolo kontraŭ la mia. Tial mi foriris dirante nenion.”

“Rilate al la sovetaj aŭtoritatoj,” seke prokuroris Zajcev , “vi estas kulpa pri obstrukco al justico; viaj malhonestaĵoj, aliflanke, estas afero, kiu koncernas vian organizon, kaj kiu interesas nin nur tiagrade, kiom ĝi povas klarigi la kialon de via konduto. Niaflanke, ni devos plu esplori pri la murdo. Estas ja klare, ke se vi murdis Kertsch -on, vi nur povas diri, kion vi ĵus asertis. Estas la plej logika defendsistemo. Sed tio ne signifas, ke ni kredas vin murdinto. Ni plu esploros, krom se vi deziras konfesi la mortigon.”

“Ne, ne. Tute sincere, mi ne mortigis.”

“Priskribu refoje, kion vi vidis, enirante,” Tuurken  petis.

“La ĉambro estis normale prilumata. Estis paperoj sur la tablo, inkluzive de mia dosiero. Kertsch  sidis en sia apogseĝo, kun la brakoj sur la seĝbrakoj, kaj la kapo klinita antaŭen. Mi tuj vidis, ke io ne estas normala. La sango... Mi tuŝis lin, li ne estis malvarma. Pro la korpa temperaturo, mi pensis, ke li mortis antaŭ nelonge, do ke oni povos suspekti min, des pli ĉar mi havas vere seriozan motivon. Tial mi tuj prenis la dosieron de sur la tablo, serĉis, ĉu estas aliaj dokumentoj pri mi, ankaŭ ĉe la sekretariino. Antaŭ ol foriri, mi kontrolis, ĉu li estas vere morta. Sentiĝis pulso nek ĉe la manradiko, nek ĉe la kol-arterio. Mi trovis speguleton en tirkesto de Marta Martin , ĝin tenis antaŭ lia buŝo: li ne plu spiris. Mi ĝenerale bone kapablas regi miajn emociojn, kaj mi opinias, ke mi aspektis sufiĉe natura antaŭ la gardisto, kiam mi registris mian elirhoron.”

“Ĉu vi forprenis ion alian krom la dosiero?”

“Ne. Estis nenio. Eĉ ne la armilo, kiu lin pikis ĉe-kore, kio aperis al mi stranga. Kompreneble, mi volis resti tie kiel eble plej mallonge.”

“Ĉu pluaj demandoj?” Adams  diris, rigardante la kvar kolegojn unu post la alia. La respondo estis nea.

“Kio okazos al mi nun?” Romian  angore demandis.

Zajcev  kaj Maĥmetali  interŝanĝis rigardon.

“Nenio tuj,” respondis la ruso. “Restu ĉi-urbe. Cetere, kien vi povus iri? Alma-Ato estas oazo en dezerto. Kiel mi diris antaŭe, ni devas plu esplori. Ni poste sciigos al vi, kiamaniere vi estos juĝata pro obstrukco al justico.”

Kiam Romian  leviĝis, lia vizaĝo aspektis griza kaj rigida. La tre serioza mieno de la kvin enketistoj ne invitis lin al optimismo. Malbonaŭguro leviĝis sur ĉiuj liaj trajtoj. Silente, li kape salutis, kaj forlasis la ĉambron.

*

“Do, se Romian  diris la veron, nur Plum  povas esti la murdinto, ĉu ne?” Stefano diris, kaj li trinkis iom de la por li tro sukerita turka kafo.“Mi emas pensi, ke, efektive, ne Romian  murdis,” komentis Ĝoja . “Laŭ via priskribo, Jano, li perfekte taŭgas en la rolo de financa fripono, sed ne de homo, kiu malvarme mortigas.”

“Kial ‘malvarme’? Eble la krimulo agis kolere,” la junulo rimarkigis.

“Tio malfacile kredeblus,” Jano Karal  respondis. “Nukbato ĝuste lokita, kaj poste trafa piko al la koro ne aperas signoj de kolero: la gestoj devas esti tro precizaj. Kvankam kompreneble, ĉe persono perfekte trejnita...”

“Kaj kio pri tiu klingo, kiun tiuj precizaj gestoj enigis en la koron? Ĉu vi trovis ĝin?” Stefano demandis.

“Ne. La sovetiaj policanoj traserĉis la lokojn, kaj nenion trovis. Olavi Tuurken  kaj iu sovetiano traserĉis ankaŭ la aferojn de la du plej suspektataj personoj – Plum  kaj Romian  – same sensukcese.”

Sekvis senvorta, medita momento.

“Ĉu vere estas neniu ebleco atingi la kabineton de Kertsch  alimaniere ol pasante preter tiu gardisto?” Ĝoja  demandis la edzon.

“Absolute ne estas,” li respondis. “Ĝuste tial, pro sekurecaj konsideroj, tiu koridoro estis elektita por la konferenca elito.”

“Sed ĉu ne eblus pasi foje, dum li ne atentas? Ĉu vi ne tro fidas la perfektecon de la gardisto?”

“Ne temas pri perfekteco. Sed atenti la envenantojn estas lia laboro, ĉu ne? Li havas nenion alian por fari dum sia deĵorperiodo tie. Ke Arne Kristiansen  tion faris bone, pruvas lia rememoro. Ni eĉ havas la ateston de Lolita Fuentes  pri tio, ke li nepre devigis ŝin registri sian nomon. Miaopinie, ni povas esti tute certaj: neniu alia ol la registritoj tie pasis.”

“Feliĉe, ke ĉiu agnoskis sian ĉeeston en la oficejo de Kertsch ,” diris Stefano. “Imagu, ke unu el ili povus pruvi, ke li estis aliloke. Tio signifus, ke iu metis falsan nomon sur la registrolibron, kaj tiam, povus esti iu ajn. Via enketo devus prikonsideri ĉiun personon iel rilatan kun la konferenco, kaj eĉ personojn eksterajn al ĝi...”

“Vi pravas, ni estas tre bonŝancaj tiurilate.”

“Ĉu tio signifas, ke la persono ne intencis murdi? Estas tamen strange ne uzi tiel simplan rimedon por deturni la suspektojn for de si,” Ĝoja  diris.

“Ne estas tiel simple. La murdonto nepre devis pasi preter la gardisto, kaj estas ĝenerale sciate, ke tiuj homoj havas bonan, t.n. fotografian, memoron. Se la persono ne havus rajtigilon, la sovetiaj gardistoj eksteraj ne permesus lin eniri. Nur en okazo de difinita rendevuo, kiel prezentiĝis pri Peter Graf , simpla alma-atano povas ricevi rajtigilon por eniri, kaj tiu estas valida nur por la koncernaj dato kaj horo. Ĉiuj aliaj personoj enirantaj estas aŭ delegitoj, aŭ anoj de la interorganiza sekretariejo, aŭ de ties sovetia helpantaro. Tiu nombro estas limigita, kaj ni havas foton de ĉiu, pro la vizo, kiom koncernas eksterlandanojn, kaj pro la sekureca regularo, kiom koncernas sovetianojn. Se registrita nomo ne kongruus, ni petus la gardiston trastudi tiujn fotojn, kaj tiel certe identiĝus la falsnomulo.”

“Kaj ĉu eblus,” scivolis Stefano, “ke iu restis en la ĉambro tie dum la tuta nokto kaj foriris nur la sekvantan matenon, kiam alvenis la tuta personaro?”

La polica detektivo kapneis.

“Tio ne povis okazi pro du kialoj: unu estas, ke tre malmultaj personoj laboras en la oficejoj ĉe tiu koridoro, nur la gravuloj mem, iliaj sekretariinoj kaj rektaj helpantoj; ne estas kiel ĉe la komuna tajpejo, kie eble kvindeko da tajpistinoj diverslingvaj alvenas samtempe. Kaj due, la murdo malkovriĝis tre frue. La gardistoj do tuj estis instrukciitaj ne ellasi iun ajn sen tre atente kontroli la identecon. Fakte, la morto estis malkovrita eĉ antaŭ ol alvenis la purigistinoj.”

“Ĝuste pri tio mi volis demandi,” sonis la voĉo de Ĝoja . “Mi miris, ĉu oni ne purigas tiujn oficejojn.”

“La purigistinoj,” klarigis ŝia edzo, “tie pasas inter la 7:30 kaj la 9-a, kiam la ofictago komenciĝas. Sed Marta Martin  volis iri frue por fintajpi sian raporton, kiu necesis por iu tiutaga kunsido; tial ŝi alvenis jam je la 7:15 kaj tuj malkovris la krimon.”

“Restas unu ebleco, kiun vi ne rajtas preteratenti,” Ĝoja  diris, “nome, ke iu povis subaĉeti la gardiston.”

“Vi pravas,” Jano konsentis. “Tio estas la sola ebleco, sed sincere, mi ne kredas je ĝi. Ne iun ajn gardiston oni venigis al Alma-Ato, sed virojn, kiuj servas jam multjare sian organizon, kaj estas bone konataj de la ĉefoj. Tuj kiam oni vidas ilin, via supozo fariĝas nekredebla. Nur rigardi Arne n Kristiansen  sufiĉas por konvinkiĝi, ke li ne estas aĉetebla, kaj tio validas por ĉiuj aliaj. Krome, la risko por ili estus tre granda. Kiam la polico trovos la murdinton, la eventuala subaĉetado iĝus malkovrita. Tiuj homoj plejparte servis en sia nacia polico, antaŭ ol fariĝi anoj de la sekureca servo de UN, MOS , ILO  aŭ UNESKO. Ili pli malpli konas la policajn metodojn kaj scias, ke ni havas bonajn ŝancojn trovi, kiu kulpas. Estas dubinde, ke ili prenus sur sin tian riskon.”

“Kaj se murdis la gardisto mem...?” hipotezis Stefano.

“Diable!” Jano sakris. “Mi ne pensis pri tio! Atendu...” Li tiris notlibron elpoŝe kaj ĝin foliumis. “Jes. Plum  foriris je la 18:05 kaj Romian  alvenis nur je la 18: 30. La gardisto disponis 25 minutojn por... Sed ne. Ne estas eble, denove pro la risko. Kiel li scius, ke iu subĝenerala direktoro ne subite alvenos? Kaj se tia gravulo konstatus, ke mankas la gardisto, li farus skandalon, el kiu la koncernato ne saviĝus facile.”

“Vi pravas,” Ĝoja  aprobis, sed ŝi tuj aldonis: “Kaj vi malpravas. Vi diris, ke li prenus sur sin grandegan riskon. Jes ja, sed tiuj gardistoj estas eks-policistoj. Kaj policisto estas trejnita akcepti riskojn, ĉu ne?, mi eĉ dirus, ke oni ne deziras eniĝi en tiun profesion sen iu ŝato al riskoj. Aliflanke, ĉu la risko estas tiel granda, kiel vi diras? Okazis la akcepto de la sovetia ministrejo pri sanprotekto por la gravuloj de la konferenco kaj la alma-ataj aŭtoritatoj tiuvespere: anoj de la sekretariejo ekde la kategorio D-1 estis invititaj, kaj el tiuj, ĉe tiu ĉi parto de la konstruaĵo, nur Kertsch  ne iris. Estis minimuma ŝanco, ke iu revenos ĉi tien, al sia oficejo, ĝuste dum la kvin minutoj necesaj por likvidi Kertsch -on.”

“Al tiu brila rezonado mi aldonos mian brilan kontribuon,” Stefano amuzvoĉis. “La metodo murdi ŝajnas al mi iom policeska, ĝusta bato sur nukon kaj preciza trafo al la kór ...”

“Vi ŝancelas min,” Karal  konfesis, post pripensa paŭzo, “mi havas instinkte plenan fidon al Arne Kristiansen , sed mi agnoskas, ke tiu baziĝas sur nenio firma, nur sur mia intuo kaj lia honesta aspekto... Mi priparolos la aferon kun Adams  kaj Tuurken . Necesos vidi, ĉu li eventuale povus havi motivon.”

Grupo da kelnerinoj laŭte diskutis ĉe apuda tablo. Jano signis al ili sian deziron pagi. Stefano subite, per tre abrupta gesto, levis la manon al la buŝo, kiu malfermiĝis. Li mordetis al si la lipon.

“Kio okazas?” lia onklo surpriziĝe demandis.

“Nur tio, ke mi preskaŭ forgesis diri al vi ion gravan.”

“Pri kio?”

“Pri la bela Lolita . Oni ripetadas en la oficistaro, ke tiu ĉarmulino vulkane erupciis, kiam ŝi ekvidis la junan francinon, kiu laŭdire delogis la ĉiam ameman Kertsch -on. Oni raportis al mi, ke ŝi tiuokaze diris, ne, pardonu, kriis: ‘Mi strangolos tiun vipurinon! Ne! Pli bone, ke mi mortigu lin ’. Poste sekvis serio da kvalifikoj, kiuj varias laŭ la rakontantoj. Laŭ kelkaj estis ‘kojoto’, ‘porko’ kaj ‘hundaĉo’, laŭ aliaj ‘hieno’, laŭ pluaj ‘rubujo’.”

“Verŝajne ŝi uzis ĉiujn, kaj kelkajn kromajn, laŭ tio, kion mi vidis,” Karal  diris. La stefana informo ne mirigis la policanon. Kiam Lolita Fuentes  estis pridemandita, ŝi fakte ne kaŝis siajn murdodezirojn. Sed inter paroloj kaj agoj tamen kuŝas granda distanco.

*

La triopo apenaŭ eliris el la restoracio, kiam mezgranda viro, eble 50-jara, videble sovetiano, se juĝi laŭ la vestoj, ilin alparolis germane, per tre mallaŭta voĉo, ŝtele rigardante ĉirkaŭ si kun mieno esprimanta nesekurecon.

“Kion vi deziras?” Karal  demandis, same flustre, kaj en la sama lingvo.

“Mi scias, ke vi partoprenas en la enketo pri la morto de Kertsch . Mia nomo estas Graf , Peter Graf .”

La policano pro miro skuiĝis.

“Sinjoro Policano, mi petegas vin, estu bonkora al mi. Ekde kiam mi petis la permeson forlasi ĉi tiun landon, ili  min sekvadas kaj observadas, kvazaŭ ili  volus trovi pretekston por min aresti. Mi ne elportas. Iamaniere mi sukcesos elmigri. Sed ili  scias, kiel vi, ke mi vizitis mian kuzon, Thomas Kertsch . Kaj poste li mortis. Mi ĵuras, ke mi ne mortigis lin. Kredu min, mi vin petegas, sinjoro, kredu min, ĉar mi estas sincera. Mi fariĝos freneza, se oni plu akuzos min. Kiam mi foriris el lia kabineto, li estis sana kaj viva. Eble ni diskutis iom laŭte, eble ni iom kverelis, jes ja, mi tion pretas konfesi, sed li estis tute bonfarta, mi ĵuras al vi. Bonvolu min kredi, sinjoro...”

“Kion vi deziras, ke mi faru?”

“Konvinku viajn kolegojn pri la vero, sinjoro. Vi havas vizaĝon de bonkorulo, tial mi kuraĝis aliri vin. Esploru ĉiujn eblecojn por eviti, ke oni kredu min kulpa. Mi ne estas kulpa. Kvankam laŭ ili mi estas kulpa, kulpa esti germankultura. Estas vere, ke mi preferas la germanan lingvon al la rusa; ĝi estas mia gepatra lingvo. Estas vere, ke mi ŝatas la germanojn pli ol la rusojn. Sed ĉu estas mia kulpo, ke mi naskiĝis germano? Tamen ili ne pardonas al mi. Ili volas min kapti. Tion mi scias.”

“Mi helpos trovi la veron, laŭ mia konscienco,” Karal  diris tute trankvile. “Mi kompreneble faros ĉion eblan por ke oni ne rigardu kulpa homon, kies kulpeco ne estas pruvita. Vi do ne timu, se...”

La alia interrompis:

“Ne timi! Vi ne konas ilin. Ili ne bezonas pruvi. Sed almenaŭ, mi petegas vin, konvinku viajn kolegojn, ke mi ne krimis. Mi estas certa, ke tiuj sovetiaj enketistoj ne dubas pri tio, ke la murdon faris mi. Ili provos vin konvinki. Ne lasu ilin, sinjoro, mi petegas humile, ne lasu ilin vin influi.”

“Sed...” Jano subite haltis, rimarkante, ke lia kunparolanto fikse rigardas lokon malantaŭ li.

“Estus danĝere plu resti kun vi,” Graf  flustris. “Adiaŭ, ne forgesu min!”

La policano turnis sin al la direkto, al kiu la alia ĵus rigardis trans lin. Tie proksimiĝis, strange balanciĝante de unu piedo al la alia, la senharmonia figuro de Jakobo Plum . Kun silenta kapsaluto, tiu preterpasis lin.

Dum tiu interparolado, Ĝoja  kaj Stefano restis je kelka distanco, atente observante kaj mense registrante la esprimojn de teruro, kiujn montris la vizaĝo de Peter Graf .

“Kion li volis?” “Kiu li estas?” ili diris tuj post lia foriro.

Karal  resumis.

“Strange,” murmuris Stefano. “Kial li tion faris? Ĉu vi efektive lin suspektas?”

“Ne estus eble,” la onklo respondis. “ Lolita Fuentes  kaj Jakobo Plum  vidis vivantan Kertsch -on, post kiam Graf  foriris. Kaj li ne povus reveni en la konstruaĵon nevidate. Kiel ne-ano de la sekretariejo, li estis eĉ pli rimarkebla ol iu ajn alia. Li sukcesis penetri nur pro la speciala permeso de Kertsch , sed la permeson tiu donis nur unufoje. Ne. Mi ne vidas, kiel ni povus rigardi lin kulpa.”

“Ne serĉu klarigon en eksteraj cirkonstancoj,” konsilis Ĝoja , “sed en lia psikologio. Li videble suferas per sentoj de persekutiĝo. Tio estas komprenebla, se li loĝis ie ĉe Volgo sub la stalina teruro, kaj ĝuste kiam liaj samgentanoj alvenis kun potenca armeo, oni ekzilis lin al Centra Azio, bone sentigante al tiu parto de la sovetia civitanaro, ke oni taksas ĝin latentaj perfiduloj. Nun li eksciis pri la morto de Kertsch , sed ne pri la aliaj faktoj. Neniu eksterulo konas eĉ unu detaleton pri Lolita , Plum  aŭ Romian . Tio intensigis liajn sentojn de persekutiĝo. Ne prenu la aferon pli serioze. Vi mistrafus.”

“Eble, jes,” Jano murmuris. Sed li aperis pensema.

10

La nokto estis tre bela, kun milionoj da okulumantaj steloj prezidataj de ege luma, ronda luno, kaj Stefano decidis iri promeni. Alma-Ato estas plaĉa urbo, agrabligita per dekoble pli da arboj kaj verdaĵoj ol troviĝas en ordinara okcidenteŭropa urbo, kaj per grandaj avenuoj, kie estas plezure promeni. Aliflanke, dumnokte, ĉio aperas muta. Kompare kun Sanktavalo, kie oni trovas trinkejon je ĉiu stratangulo, Alma-Ato ne prezentas multajn eblecojn sensoifiĝi aliloke ol hejme.

Sencele vagante, la junulo atingis grandan parkon, kien li eniris. Iu ebriulo lin raŭke alparolis en nekomprenebla lingvo – ĉu kazaĥa, ĉu rusa? Stefano ne distingis.

Ĉe la renkontiĝo de du parkaj vojoj, Stefano dum sekundo retenis la spiron: la homo, kiu proksimiĝis liadirekte el la dekstra flanko, estis neniu alia ol Jakobo Plum . Malgraŭ la mallumo, la junulo tuj rekonis tiun plej karakterizan silueton, kaj, kun ĉiuj detektivaj instinktoj vekitaj, li decidis lin sekvi.

La estro de la tradukfako eliris el la parko kaj paŝis laŭ senhomaj stratoj. De tempo al tempo, ĉe vojkruciĝoj, li tiris el la poŝo paperon kaj ĝin atente rigardis, post kio li videble serĉis platon kun stratnomo.

La junulo komencis timi. Ili pli kaj pli distancis de la centro, kaj li ne plu estis certa, ĉu li kapablos orienti sin. Nek taksio, nek aŭtobuso, nek iu ajn signo de vivo aperis ĉi-kvartale. Kiel li retrovos la vojon hotelen?

Dum li tiel ne tre optimisme pensadis, ili alvenis apud vastan konstruejon. Granda uzino videble estis tie starigata. Tiun Stefano rigardis, kiam subite el la ombro eksaltis samsekunde du viroj, unu antaŭ, la alia post Plum . Kompare kun ĉi-lasta, ambaŭ montriĝis kolosoj. Unu flustris ordonon al la tradukisto, kiu levis la brakojn kaj tiujn metis al la malantaŭa parto de la kranio. Granda zono de ombro, kie ĝuste unu el la du viroj estis antaŭe kaŝita, ebligis al Stefano proksimiĝi sufiĉe. Unu el la du viroj tenis enmane pistolon kaj per ties minaco devigis Plum  eniri sur la konstruterenon. Post nelonga hezito, la knabo decidis sekvi.

La triopo ne eniris tre profunde: ĝi staris en speco de korto, kiun ĉirkaŭis unuflanke betona muro nefinita, kaj aliflanke palisaro kaj rubaĵoj. Apud stako da traboj troviĝis betonmiksilo. Stefano iris senbrue kaŝiĝi malantaŭ ĉi-lasta. Oni povis vidi lin de la strato, sed neniu preterpasis tiuhore, kaj multe pli gravis esti nevidebla por la aliaj, kaj bone situi por ĉion detale observi, kiujn avantaĝojn havigis lia nuna pozicio. Estis klare, ke neniu perceptis lian alvenon.

“Angle! Ili parolas angle!” li diris al si kun senpeziĝo. Li estis pretiĝinta al nekomprenota rusa dialogo, kaj la surprizo pri la lingvo uzata tuj levis lian spiriton al alta ekĝojo. Li streĉis la orelojn.

“Ĉu vi vidas ĉi tion?” unu el la viroj diris kun raŭka prononco, gestante al la longa ekstremaĵo de la pistolo. “Estas silentigilo. Dank’al ĝi, se mi pafos, neniu aŭdos nin. Nu, sidiĝu!”

Plum , tremante, eksidis sur la grundo, dum la du viroj plu staris. Inter tiuj du fortikaj banditoj, li aspektis groteske senpova.

“Kaj ĉiaokaze,” plu diris la voĉo, “eĉ se ne estus silentigilo, neniu aŭdus nin pro la simpla fakto, ke tiu ĉi loko estas tute izolita. Neniam iu preterpasas.”

Post tiu aserto la viro paŭzis refoje, kvazaŭ por lasi la impresan silenton krei etoson de angoro. Alte, en la stelplena ĉielo, melankolia luno brilis. La speco de lumo, kiu de tie supre radiis, estis ege pala, kaj donis al tiu banala konstruejo atmosferon de sonĝo, prema sonĝo, aŭgura pri teruraj eventoj.

“Vi komprenas, ĉu ne?, ke vi havas neniun ŝancon eskapi, se vi ne kontentigos nin. Estus senutile ludi obstinan infanon. Konfesu! Kie vi kaŝis la dokumenton?”

“Pri kio vi parolas?” lispis la tremanta voĉo de Plum .

“Ne ŝajnigu vin naiva. La dokumenton, kiun vi ŝtelis de Kertsch .”

“Vi eraras, s-ro... s-ro... Pardonu min, ni ne estis prezentitaj...”

“Sufiĉe kun la spritaĵoj! Ni ne ludas. Ni interesiĝas pri la dokumento, la sama, pri kiu ankaŭ vi...”

“Kiel mi...? Mi eĉ ne havas ideon pri la tipo de afero, pri kiu vi interesiĝas. Miaj interesoj ĉi-nokte koncentriĝis ekskluzive al poŝtmarkoj. Mi estas kolektanto...”

“Sufiĉe!” bojis la raŭkulo, kies humoro percepteble rapide evoluis al furiozo. Li ekparolis kun streĉita intenseco, kvazaŭ li krius mallaŭte, silabojn, kiujn Stefano ne sukcesis kompreni.

Ĉi-punkte, la dua viro blekis al la ĵus parolinto kelkajn silabojn en lingvo al Stefano ne identigebla. Sekvis akra diskuto inter la du en tiu sama lingvo, dum la pistolo restis direktita al la tremanta Plum . La knabo provis streĉi la atenton, kun la espero povi transdoni al la onklo almenaŭ minimuman informeton, sed, escepte de vorto kiel “ ŝtam ”; kiu dufoje elstaris el la pli obtuza, gorĝa sonfono, li sukcesis kapti nenion. La unua viro reparolis angle:

“Ni traserĉis viajn aferojn, kaj en la oficejo, kaj en la hotelĉambro, kaj ni ne trovis, kvankam la referaĵo devas esti plurpaĝa. Ni scias, ke Berenŝtam  ne havis eblecon uzi mikropunkton, aŭ similan altevoluan teknikon, kiujn uzas spionoj, ĉar li laboris, kiel vi scias, en specialaj cirkonstancoj. Nur vi povis forpreni la dokumenton, kiun Graf  certe donis al Kertsch  iom antaŭe. Nun ni volas scii, kie vi ĝin kaŝis. Estu prudenta, ne devigu nin uzi malagrablajn metodojn...”

“Vi estas komplete frenezaj,” Plum  lispis. “Certe vi konfuzas min kun iu alia. Lasu min foriri. Mi ĵuras, ke mi rakontos al neniu. Mi ne plendos ĉe la polico. Mi ne...”

“Sufiĉe!” tondris la raŭkulo per aŭtoritata voĉo. Plum  elmontris senesperan vizaĝon. “Lastan fojon, ĉu vi bonvolas diri al ni, kie troviĝas la raporto pri la eltrovo de Berenŝtam ?”

Plum  preskaŭ ploris:

“Kiel mi povus? Mi eĉ ne scias, pri kio vi parolas.”

“Nu, se vi estas obstina, ne estas nia kulpo. Sed ni nepre devas scii. Nia ĉefo postulas rezultojn, kaj rezultojn li ricevos.”

Sekvis ree longa konversacio fremdlingva inter la du agresintoj. Fine, tiu, kiu neniam parolis angle, ekbruligis cigaredon.

“Demetu vian pantalonon,” la alia diris al la tradukisto.

“Ki... ki... kio? Mian pa... pantalonon?” Plum  balbutis. “Ne... ne estas dece... ĉi tio estas publika loko.”

“Rapidu. Aŭ, se ne plaĉas al vi, konfesu tuj la kaŝejon.”

Stefanon tiu sceno pli kaj pli incitis, sed li ne sciis, kiamaniere helpi Jakobon Plum  sin elturni. Elpaŝi sinmontre estus inviti al si mortpafon. Li ja ne povis fidi je taŭgaj refleksoj de tia strangulo, kia Plum . Iri serĉi helpon estis neeble, li eĉ ne sciis, kie li estas, kaj manke de lingvo li ne povus ricevi la necesan kunlaboron. Tamen li ne povis lasi torturi tiun kompatindan viron sen interveni. Kun ega mensa turmento, sed feliĉe fida al la propra manlerteco, li kaptis ŝtoneton. Li momente havis la ideon ĝin ĵeti al la pistoltena mano, por faligi la armilon, sed li konsideris tion tro danĝera. La viro povus reflekse pafi al Plum . Li do decidis celi la vangon de la nearmita viro, esperante, ke la konfuzo tiel kreata ebligos al Plum  forkuri. Li sciis, ke li prenos sur sin grandan riskon, sed kiel fari alimaniere?

Li levis la ŝtonhavan manon, celis kiel eble plej akurate, kaj...

Nu, skaĵite, graĵdanin, ŝto zdes’ proisĥodit ... *

*  “Nu, diru, civitano, kio ĉi tie okazas...?”

La forta resona voĉo, kiu ĵus aŭdiĝis, apartenis al mezaĝa milicano (kiel oni nomas en Sovet-Unio la anojn de la administracio respondeca pri publika ordo kaj sekureco de la civitanoj), kiu, revenante hejmen post sia deĵoro, preterpasis sur la alia flanko de la vojo, kiam li rimarkis Stefanon kaŝitan malantaŭ la betonmiksilo. Li haltis por observi, kio okazas, iom tro malproksime por aŭdi la flustrajn voĉojn de la aliaj, kaj mire vidis la junulon elekti ŝtoneton. Tiam li senbrue trairis la vojon kaj intervenis.

Ke lia voĉo haltis ĉe tiu frazo, tio ŝuldiĝas al ekkrio kaj al tuja, lepore rapida forkuro de la du inkvizitoroj; tiuj bruoj igis la milicanon kuri al la loko de la pridemandado, kie li koliziis kun Jakobo Plum , kiu ĝuste tiam releviĝis, kaj, konstateble, eĉ en tiaj cirkonstancoj ne perdis sian kutimon ion fuŝi per mallerto. Tiel la du turmentistoj amplekse disponis tempon por malaperi, antaŭ ol la milicano ekvidis eĉ unu el ili.

“Kiu vi estas? Kio okazas? Kio estis tiu bruo?” li demandis.

Jakobo Plum  rigardis lin, kvazaŭ paralizite. Poste li ekrampis serĉe al la okulvitroj, tiujn retrovis, metis la manon al la disigitaj haroj, kaj estis skuata de longa, intensa, impresa tremado. La milicano alparolas lin tre seke:

“Ej! Al vi mi parolas. Kio okazas ĉi tie?”

“Ili volis, ke mi mallevu la pantalonon,” Plum  prononcis angle, kvazaŭ reve.

“Ĉu vi ne komprenas la rusan?” la uniformulo demandis suspekteme.

“Ho jes,” Plum  samlingve respondis. “Mi ĵus estis atakita de du frenezuloj.”

“Du frenezuloj? Kie ili estas? Kien ili iris? Kial vi ne diris, ke mi postkuru?”

“Kiel mi scius, kien ili forkuris? Mi ne vidis. Sendube ili fuĝis, ien, tien,” la tradukisto diris vastageste, montrante la disajn konstruaĵojn, pli malpli finitajn, de la starigata uzino.

“Venu rakonti tion al la milicejo, kaj ankaŭ vi, knabo,” la sovetiano diris. Plum  tradukis por Stefano, kiu silente kapjesis. Kaj li kaj Plum  sentis fortan emon danki brakume la milicanon, kiom ajn malmilde tiu parolis, sed ili – certe saĝe – sin kompreneble retenis.

*

“Kaj ili tuj liberigis vin, ĉu? Mi timus, laŭ la famo de tiu burokrataro, ke la afero estus multe pli longa. Ĝi ja certe aperis plej suspektinda, ĉu ne?”

Tiel parolis Jano Karal . Elirinte el la milicejo, Stefano konvinkis la estron de l’ tradukfako tuj iri rakonti la aventuron al Karal , kaj Plum  volonte akceptis. Ili nun sidis en la ĉambro de la policano, ĝuante bonvenan glason da brando.

“Nu, al ili mi ne rakontis la veron,” Plum  lispis. “Mi diris, ke tiu junulo kaj mi laboras por la konferenco, ke tiu belega, hela nokto decidigis nin promeni en la urbo, ke ni perdis la vojon, kaj ke dum ni apartiĝis, ĉar la knabo iris kontroli ĉu strata nomplato troviĝas en la dekstraflanka vojo, du viroj, rekonante min kiel internacian funkciulon, min atakis pistole kaj postulis de mi dolarojn. La milicanoj petis min priskribi la du agresintojn, igis min subskribi la plendon, kaj lasis nin for.”

“Stranga aventuro!” komentis Karal . “Kial li ne vokis helpon, por ke la polico ĉirkaŭstaru la konstrulokon kaj provu kapti la aĉulojn, kiuj vin atakis? Kial li eĉ ne provis postkuri?”

“Nu,” Plum  respondis, “li momente estis iom... kiel mi diru?... mense blindigita de la kolizio kun mi. Eble, se li estus vidinta, kien ili forkuras... Cetere, Alma-Ato ne estas Ĉikago. Milicanoj ne promenas kun radiosendiloj. Kaj tiu tereno estas tiel vasta, kun tiom da palisaroj, tia labirinto el duonfinitaj konstruaĵoj havantaj verŝajne tutan reton de keloj, ke oni havus eĉ ne unu ŝancon trovi ilin post la unuaj minutoj. Eĉ se ili sendus veturilon por patroli tiukvartale, mi vetus, ke la milico ne kapablus trovi ilin.”

“Kaj nun,” diris Karal , “estas plej dubinde, eĉ se via priskribo estis vere preciza, ke ekzistas ia ŝanco ekkoni viajn iom tro scivolajn amikojn.”

La tradukisto ekgapis, surprizite, kvazaŭ patro al filo senkaŭze komplikanta tre simplan aferon.

“Ho, tio ne estas problemo,” li mirige anoncis. “Mi facile diros al vi, kiuj ili estas.”

Nun gapis Stefano.

“Ĉu vi ilin konas?” li demandis nekredeme.

“Ne. Sed se vi havas fotojn de la libia delegitaro, mi probable povos tuj diri iliajn nomojn al vi.”

“Kiel vi scias...?”

“Mi pretus veti, ke tiu, kiu nomiĝas Zajd , estas el Tripolo, kaj ke la alia, kies individuan nomon mi ne aŭdis – aŭ ĉu eble estis Ali ? – devenas de la regiono ĉirkaŭ Tobruk .”

“Nekredeble! Ĉu vi estas magiisto? Aŭ ĉu vi simple mokas nin?”

“Nek unu, nek la alia, mi juĝas laŭ la prononco.”

“Kiun lingvon ili uzis? En Libio, oni parolas la araban, ĉu ne?”

“Jes. Sed ilia prononco estis nekontesteble libia.”

“Ĉu vi povas rekoni tiel facile?”

“Multaj internaciaj tradukistoj estas tre kompetentaj pri lingvoj. Estas ja nia fako, ĉu ne? Sed fakte mi eĉ pli scias pri la araba. Mia doktoriĝa disertacio temis pri la kompara dialektologio de la araba en Norda Afriko.”

“Sed, tiukaze, vi komprenis, kion ili diris inter si!” ekkriis Stefano, ekscitite.

“Jes, kaj mi estis bonŝanca pri la dialekto: marokan aŭ jemenan mi malpli bone komprenus.”

“Ili multe parolis arabe unu al la alia,” plu diris la junulo, “kvazaŭ ili ne konsentus pri tio, kion ili demandu de vi. Devis esti interesege.”

“Pli ol interesa ĝi certe estis. Mi ĉerpis el tio esperon transvivi, sed vi parolas pri ĝi, kvazaŭ temus pri kafeja konversacio. Ke la interparolo estis instrua ne igis mian pozicion pli komforta.”

“Kion ili diris?” scivolis Karal .

“Ili diskutis pri la maniero perforte paroligi min, kaj aludis al aliaj aferoj, pri kiuj mi nenion komprenis, manke de la bazaj scioj.”

“Pri kio temis?”

“Ŝajnas ke iu sovetiano, iu Berenŝtam , transdonis pere de mi-ne-scias-kiu peranto al Kertsch  priskribon de teknike kaj politike tre grava eltrovo, kaj ili ial encerbigis al si la ideon, ke mi mortigis Kertsch -on por havigi la dokumenton al mi. Prezentu al vi! Mi, la plej pacama specimeno el la tradukista subspeco, kiu estas la plej pacama subspeco el la homa speco. Supozi, ke mi murdis!”

“Devis esti malplaĉe por vi!”

“Malplaĉe! Kiajn vortojn vi uzas! Estis mortige angoriga sperto. Mi timis, ke mia koro kolapsos, aŭ ke mi falos en frenezon. Ili diskutis apud mi, ĉu uzi tiun... argumenton, aŭ tiun alian, por min konvinki. Kaj mi dum la tuta tempo pensis, ke kiom ajn ili min turmentos, mi neniam povos diri al ili, kie kuŝas tiu referaĵo, ĉar mi eĉ ne sciis pri ĝia ekzisto, antaŭ ol aŭdi ilin.”

“Kiam ili minacis brulvundi vin per tiu cigaredo, ankaŭ mi ne plu povis toleri,” Stefano diris kompate.

“Mi preskaŭ svenis,” daŭrigis Plum . “Ili diris, ke ili traserĉis mian oficejon kaj mian hotelĉambron, kaj ne trovis, tiel ke necesos uzi torturon. Ili ŝajnas ne havi sufiĉe vastan imagon por pensi, ke ilia malsukceso ŝuldiĝas al tre simpla kaŭzo, nome, ke ne mi havas la serĉatan aferon!”

“Kial, viaopinie, ili estis tiel certaj, ke vi ĝin havas?”

“Eble, ĉar Kertsch  mortis, kaj ili ial eliminis la aliajn vizitintojn. Aŭ eble ili intencas torturi ĉiujn, kiuj estas suspekteblaj pri la murdo de Kertsch . Kiel scii? Fakte, ili estas stultaj. Unu el ili aludis al la fakto, ke li jam fuŝis plurajn spionajn aŭ aliajn komisiojn, kaj ke se li fuŝos ankaŭ ĉi tiun, la konsekvencoj estos gravegaj por li. Ili iom panikis, ĉar oni nepre postulas de ili rezultojn, sed ili ne kapablas tiujn akiri. Miaopinie, tio ne estas miriga. Ili ne estas sufiĉe inteligentaj. Ili tro fidas je bruta forto kaj krudaj teknikoj, kaj mi dubas, ĉu tiaj metodoj efikas sur la spiona kampo.”

Aŭskultante lin, Karal  faris al si multajn demandojn. Kial, ekzemple, Plum  montriĝis ĉi-foje tiom pli normala, ol kiam la kvin enketistoj lin pridemandis? Ĉi-vespere, malgraŭ la ĵus spertita aventuro, kiu devus logike ŝanceli eĉ tre ekvilibran personon, Jakobo Plum  havis neniun el la tikoj, kiuj igis lin tiel klaŭneska dum la komenca intervjuo.

“Kiel ili povis scii, ke vi pasos sur tiu strato?” li demandis.

“Ili altiris min.”

“Kiamaniere?”

“Mi estas pasia poŝtmark-kolektanto, kaj dank’al komunaj konatoj same freneze filatelaj mi renkontis ĉi tie estonon, kiu havas kelkajn raraĵojn. Mi preskaŭ aĉetis unu de li, ĉar devizoj lin interesas, sed la afero ne fintraktiĝis. Nu, la sekvantan tagon en la memserva kafejo de Puŝkina biblioteko – vi scias, ĉu ne?, ke tie oni instalis niajn oficejojn – mi menciis la aferon entuziasme al kolegoj, verŝajne parolante tro laŭte, laŭ nesuperebla kutimo mia. Almenaŭ mi supozas, ke tiel originis la afero. La morgaŭon, mi ricevis anglalingvan leteron de iu, kiu asertis, ke li estas amiko de tiu estono, kaj ke li havas raraĵojn, kiujn li pretus vendi. Li proponis al mi viziti lin ĉi-vespere, iom malfrue, ĉar li havas komplikajn laborhorojn, kaj detale klarigis, kiel atingi lian kelke ekstercentran loĝejon...”

“Viaj informkolektantoj havis ne malbonan ideon.”

“Ĝi efikis. Krome, ili sciis, ke al tia rendevuo mi nepre iros sola. Iu ajn, kiu aŭdis min paroli pri tiuj poŝtmarkoj, certe tuj sentis, ke mi estas tiel fervora filatelisto, ke mi faros ion ajn por nekutima specimeno tiukampe.”

“Ĉu vi konservis la koncernan leteron?”

“Jes. Jen ĝi estas. Konservu ĝin, se vi bezonas ĝin por viaj arĥivoj.” Li transdonis la bileton al Karal . “Sed kion vi opinias pri mia sekureco? Ĉu estas risko, ke ili reprovos kapti min?”

Karal  kelktempe pripensis.

“Mi parolos pri tio al miaj sovetiaj kolegoj,” li fine diris. “Ili aranĝos protekton. Cetere, evitu promeni sola.”

Plum  profunde ĝemspiris.

“Via konjako vere estas bonega,” li diris neatendite post momenta silento. “Ĉu aŭtenta franca ĝi estas?”

“Ne,” konfesis Karal . “Sovetia. Mi aĉetis ĝin antaŭhieraŭ. Vi ne imagus, kiom ofte brando montriĝas necesa dum polica enketo.”

“Nu, nu, nu,” Plum  prononcis, skuante la kapon, kaj pene starigante sin. “Tiuj emocioj lasis min tute senforta. Ŝajnas, ke mia korpo pezas pli ol la terglobo. Nu, sinjoro policano, dankon, kaj adiaŭ. Mi esperas, ke mi sukcesos dormi.”

11

Jano Karal  frapis al la pordo.

“Ĉu mi vekis vin?” li flustris al la japankimona blondulo, kiu malfermis. Olavi Tuurken  ridete diris, ke ne.

“Mi ne volis telefoni, ĉar...”

La finno kapjesis. “Mi estos preta post du minutoj, eniru, kaj ni matenmanĝos kune. Tiam vi diros al mi.”

“Bone. Dum vi vestas vin, mi iros proponi la samon al Adams . Ni retroviĝu malsupre.”

Kiam Karal  atingis la manĝosalonon, Tuurken  jam sidis ĉe tablo.

“Mi ekzamenis la lokon detale. Mi garantias ĉe ĉi tiu tablo kompletan foreston de mikrofono.”

“Ĉu ni ĉiuj komencas suferi de persekutiĝa manio?” Jano demandis, dum Adams  ĉetabliĝis kun ili.

“Nu,” diris ĉi-lasta, “vi vidis ĉe Kertsch , ĉu ne?”

Okaze de la konferenco, la restoracio organizis usonajn/britajn matenmanĝojn, nekutimajn en Kazaĥio, kaj tian la tri policanoj mendis. Dum ili atendis la ovojn-kun-lardo, Jano rakontis la aventuron de Plum .

“Ni staras antaŭ du demandoj, kiujn oni povas respondi per jes aŭ ne, kio estigas kvar eblecojn,” Adams  diris meditece, metante panon en la teleron, kaj frititan ovon sur ĝin.

“Kion vi celas?”

“Jenon: aŭ li murdis, aŭ li ne murdis; aŭ li diris la veron al Jano hieraŭ, aŭ li ne diris la veron. Unua ebleco: li ne murdis, kaj li diris la veron. Ni do povas kredi la tutan aferon pri libiaj atakantoj...”

“Ej! Tio estas nedubebla,” korektis Karal . “Ne forgesu, ke Stefano ĉion ĉeestis!”

“Jes. Mi parolis ne pri la faktoj, sed pri tio, kion, laŭ Plum , la atakintoj diris inter si arabe. Ĉu tiu hipotezo estas verŝajna? Se ĝi estas prava, preskaŭ certe krimis Romian .”

“Dua hipotezo,” kontribuis Olavi Tuurken , “li ne murdis, sed li ankaŭ ne diris la veron. Kial?”

“Eble simple ĉar li estas frenezulo, aŭ duonfrenezulo, homo, kiu ne kapablas ne fanfaroni. Tio metas nin antaŭ tuj fareblan taskon: kontroli, ĉu li efektive scias la araban, kaj kiagrade. Estas neprobable, ke li mensogus pri tiel facile kontrolebla punkto. Se li ne diris la veron ĉi-rilate, tio konfirmus, ke li ne estas tre normala mense. Jano, ĉu vi bonvolos informiĝi pri tio? Eble pere de la arabaj tradukistoj aŭ interpretistoj estos plej facile. Se li efektive komprenis siajn atakintojn, tio per si mem ne signifas, ke li ne elpensis belan fabelon por ni. Kiamaniere scii?”

“Kiam vi atentigis la sovetianojn pri la mikrofono en la telefono de Kertsch ,” Karal  diris, “ili agnoskis, ke tiu estas suspektata pri implikiĝo en afero rilata al ŝtatsekretoj. Tion Plum  ne povis scii. La fakto, ke li rakontas, ke Kertsch  ricevis sekretan gravegan dokumenton malfacile povus esti koincido aŭ pura elpensaĵo, ĉu?”

“Tio,” prononcis Tuurken , “donas al mi ideon por kontroli, ĉu li parolis sincere: sondi niajn du kolegojn. Cetere, ĉu ni rakontos al ili la tutan aferon? Ni eble ne havas elekton. Kiel internacia polica forto en la konferenco, ni ne rajtas lasi senpuna atakon al funkciulo de internacia sekretariejo fare de du membroj de ŝtatdelegitaro, ĉu?”

“Ne konkludu tro rapide,” Adams  konsilis. “Ni ankoraŭ ne scias, ĉu ili estas ŝtatdelegitoj. Ili povus esti ĵurnalistoj, aŭ reprezentantoj de iu neregistara asocio. Ekzemple, la Ligo de Arabaj Juristoj, la Internacia Islama Asocio por Mensa Higieno, kaj multaj aliaj sendis reprezentantojn ĉi tien. Ankaŭ tio estos facile kontrolebla. Fakte, se la sovetianoj konsentos nin helpi per la vizfotoj, ni senpene trovos, sed por tio ni devos rakonti la aferon al ili kaj havigi al ni la helpon de Plum , kaj ankaŭ de Stefano, por konfirmi. Aliflanke, ĉar tiu afero estas evidente ligita al la morto de Kertsch , mi ne vidas, kiel ni povus eviti ĝin mencii al niaj kolegoj.”

“Miaopinie,” Karal  intervenis, “plej saĝe estus rakonti la faktojn al ili, sed ne la kompletan raporton de Plum  pri la interparolo de la libianoj, tiel ke la sovetianoj povu doni al ni konfirmon pri la ekzisto de tiu Berenŝtam -dokumento kaj ties enhavo. Iliaj precizigoj ebligos nin pli bone taksi la veremon de Plum . Kvankam mi eble estas tro optimisma, kaj eble ne estas unu ŝanco, ke ili akceptos precizigi ion ajn al ni.”

“Tamen,” diris Adams , “mi konsentas pri via sugesto minimume rakonti pri la diroj de la libianoj. Ni nun alvenas al la tria hipotezo: Plum  murdis, sed diris la veron pri ĉio alia ol la murdo. Ĉu tiu hipotezo estas defendebla? Se li murdis por tiu dokumento, kial li ĝin menciis? Ĉu ne estus direkti al si la suspektojn?”

“Ne necese,” la finno respondis. “Eble li havas motivojn por suspekti, ke la sovetianoj scias pri la rolo de Kertsch  en la berenŝtam a afero. Ĉar ni kunlaboras kun la sovetia polico, li povis pensi, ke diri la veron estos la plej bona maniero protekti sin.”

“Kaj,” demandis la nigrulo, “kion vi opinias pri la kvara hipotezo: li murdis, kaj ne diris la veron?”

“Ankaŭ tio estas efektive ebla,” Karal  opiniis. “Li tiam estus rakontinta tutan fantaziaĵon por deturni nin de la vera krimmotivo. Sed ju pli mi pripensas, des pli mi konvinkiĝas, ke li diris la veron pri sia aventuro, egale ĉu li murdis aŭ ne. Rigardante lin hieraŭ, mi havis la senton, ke tiu homo ne mensogas.”

“Ĉu ni devas pritrakti alian aspekton de tiu afero, antaŭ ol renkonti niajn sovetiajn kolegojn?” la ĉefo demandis.

“Nu,” Jano respondis, “antaŭ momento, mi sugestis, ke ni ne rakontu ĉion al ili, sed ĵus min trafis nova penso: se Plum  laborus por Sovet-Unio...”

“Ne estas probable,” diris Tuurken . “Se jes, kial li murdus?”

“Povis okazi ia fuŝo,” Jano hipotezis. “Aliflanke, la fakto, ke la kunvenaj kaj oficaj konstruaĵoj ricevis eksterteritorian statuson povis kompliki la aferojn. Se iu efektive transdonis la referaĵon al Kertsch , ĉu estus tiel facile por la sovetianoj ĝin reakiri, dum tiu plu vivis? Eble la tuta afero estis antaŭaranĝita. Eble, se la enketo fine pruvos la kulpecon de Plum , la sovetianoj lin ŝajne malliberigos, ĝis ĉiu el ni estos for, kaj ili poste trankvile malfermos al li la pordojn, kun bela krompago pro la servo farita...”

“Mi dubas pri tio. Ili disponas pli simplajn rimedojn ol tiu romaneskaĵo,” Adams  respondis. “Sed eĉ se tiel estus, ni ne ŝanĝu nian planon: ni diru la faktojn. Kaj kiom koncernas la Berenŝtam -dokumenton, kiam ili pridemandos la ĉeftradukiston, tiu rakontos ĉion aŭ ne laŭ sia plaĉo, ne laŭ nia.”

“Kaj kion ni diru pri la ĉeesto de la juna Stefano Farnadzo?” sonis la voĉo de Tuurken . Respondis Karal :

“Vi scias, ĉu ne?, ke li estas ĉi tie kiel neoficiala helpanto mia. Estas du eblecoj. Ni povas tion diri, sed al niaj kolegoj tio ne plaĉos. Ili ne facilanime akceptos la ideon, ke krompolicano venis ĉi tien sen ilia scio. Ni ankaŭ povas elpensi historion, ekzemple ke Stefano perdis la vojon, kaj ĵus rekonis Jakobon Plum  kaj decidis demandi lin, kiamaniere sin orienti, kiam la atako okazis.”

“Mi dubas, ĉu ili kredos tion. Tamen, ni povas diri, ke tio estas la sola klarigo, kiun ni ricevis de li, sed ke ni opinias, ke li ial suspektis ion pri Plum  kaj tiun sekvis. La afero aperos pli verŝajna. Ĉu konsentite?” la ĉefo demandis.

La du aliaj kapjesis.

*

Plum  kaj Stefano estis petitaj fari sian depozicion antaŭ la polica kvinopo. La raporto de la tradukisto komplete similis tiun faritan al Karal .

Oni prezentis al li ĉiujn fotojn de la libiaj civitanoj venintaj al Alma-Ato por la konferenco. Li senhezite elektis du fotojn, tiujn de Zajd Azzuz  kaj de Ali Al-Qader , ambaŭ anoj de la libia delegitaro. Stefano, konsultata aparte, iom pli hezitis (ĉar, la antaŭan nokton, li malpli bone vidis la agresintojn), sed ankaŭ li fine montris tiujn samajn du.

La polica kvinopo decidis informi pri la afero la Prezidanton de la Konferenco kaj la Ĝeneralajn Direktorojn. Fakte, ĉar ambaŭ libianoj havis diplomatan pasporton, kaj simple neis la faktojn, la sovetiaj aŭtoritatoj preferis fari nenion pri ili. Kiun valoron ja havas, kontraŭ du diplomatoj, la vortoj de unu tradukisto, eĉ se ĉefa, kaj de juna, portempe dungita pedelo? Ĉu tiuj du ne povis malice aranĝi kalumnion pro propraj motivoj?

12

Kiam la edzino de Jano Karal  vidis la altan figuron eniri la muzeon, ŝi ekĝojis. Ŝi sekvis la viron jam tutan horon nun, kaj, kvankam ŝi opiniis, ke li rimarkis ŝin, ŝi tamen sin demandis, ĉu ŝi trovos manieron taŭge iniciati kontakton kun li. Eble la muzeo havigos la serĉatan okazon. Ŝi eniris.

Ŝi vidis la viron aliĝi al grupo da vizitantoj, al kiuj gvidistino ĉion klarigis angle, kaj ankaŭ Ĝoja  kuniĝis al ĝi. Ili iris de montrejo al montrejo, ŝafare. Nur post kelkaj minutoj, la longamembrulo rimarkis Ĝoja n. Li klinis la kapon kaj ridetis salute al ŝi. Same senvorte ŝi resalutis.

Kiam li faris al la gvidistino demandon, kiu implicis kritikon de la oficiala sinteno pri religio, ŝi sciis, kiamaniere ŝi komencos la konversacion, des pli ĉar per sia naiveco, la gvidistino helpis starigi tutan diskuton, dank’al kiu Ĝoja  eksciis multon pri la religiemo de la viro, kies koron ŝi intencis diskrete sondi.

Ŝi aranĝis sian iradon tiamaniere, ke ŝi retroviĝu tuj apud li dum la fina parto de la vizito. Kiam ŝi faris komentojn pri unu el la rigardataj aĵoj, kaj li respondis rekte al ŝi, ne plu estis dubo, ke ŝia taktiko efikas: estante sola, ne sciante, kion fari dum sia sendeĵora duontago, li klare bonvenigis tiun okazon babili kun plaĉa, amikiĝema virino, laŭvide konata, kies sintenon li sentis profunde flata al li.

Ĝoja  eĉ ne devis komedii. Kvankam li ne estis aparte bela vizaĝe, li havis ĉarmon, kaj ŝi sentis sin logata de ĝi. Al tiu ĉarmo kontribuis la fizika potenco, kiun disradiis la altkreska korpo kun larĝa busto kaj longaj membroj, sed eble ĉefe ĝin estigis la okuloj, intense bluaj, kaj kvazaŭ vivigataj de interna lumo, okuloj ŝajne kapablaj lasere *  detrui la rigardaton, tiom plenaj je energio ili estis, sed kiujn ial li decidis uzi kun ega retenemo, tiel ke oni sentis sin tute sekura apud li. Neniu, al kiu Arne Kristiansen  direktis la rigardon, restis netuŝita de ĝi. Ĝoja  ne estis escepto.

*   Lasero:  Aparato produktanta tre intensan lumondon kun granda potenco.

Fakte pri tio ŝi kontentis. Ŝi ja perceptis ne nur, ke li plezure rimarkas la impreson, kiun li faras al ŝi, sed ke ankaŭ ŝia personeco lin impresas favore. Tiu reciproka estimo kaj allogo nur povos faciligi la plenumon de ŝia tasko.

“Kiel netolerema tiu knabino estas pri religio!” ŝi diris al li, elirante el la muzeo.

“Nu, ili estas submetitaj al tia kondiĉado ekde la plej frua infaneco,” li respondis kun ia pardonema nuanco en la voĉo.

Babilante plu pri tiu temo, ili atingis la Gorki -parkon. Kiam, elvokante la lacon kaŭzitan de la muzevizitado, ŝi eksidis sur benkon, kaj li sidiĝis apud ŝi, ŝi sciis, ke ŝi sukcesis.

La demando, kiel aranĝi renkontiĝon inter ŝtata delegitino kaj simpla gardisto tiamaniere, ke ĉio aperu perfekte natura, estis multe pli tikla ol ŝi unuavide pensis. En tia konferenco, neniam troviĝas okazo, kiam la nobela kasto de la ŝtataj delegitoj interrilatas egalece kun la malalta kasto de pedeloj, gardistoj kaj aliaj malsuperaj ŝtupoj de la hierarkio. Nur kiam la alta kastulo estas viro kaj la malalta virino, tia rilato povas naskiĝi sen aspekti strange: kiom ajn ili ludas je progresemo kaj vorte sin proklamas avangardaj, la internaciuloj en sia konduto konservas la diskriminaciajn reagojn de multjarcenta tradicio.

“Kiel vi povas scii, ke ili ne estas el la konferenco?” ŝi demandis, aludante la grupon, al kiu ili aliĝis en la muzeo.

“Laŭ la vizaĝoj. Estis turista grupo usona. Internacia turismo komencas disvolviĝi ĉi-regione.”

“Kial vi diris: laŭ la vizaĝoj? Ĉu vi konas ĉiujn vizaĝojn de la konferencanoj?”

“Eble ne ĉiujn, sed la plimulton. Mi kompreneble ne scias, kion faras tiu aŭ alia persono. Ekzemple, mi scias, ke vi estas delegitino, sed el kiu lando mi ne povus diri.”

“Estas eksterordinare! Pli ol cent landoj estas reprezentataj ĉi tie, kaj ĉiu delegitaro havas minimume kvin membrojn, multaj havas ĝis dek aŭ dekdu. Devas esti 700 delegitoj, plus la interorganiza sekretariejo, plus la sovetiaj helpantoj! Kiel vi povus koni tiom da vizaĝoj?”

“Estas nia profesio, ĉu ne? Ni lernas havi specon de fotografia memoro. Fakte ni studis la fotojn de la ĉeestantaro dum pluraj semajnoj antaŭ ol veni Alma-Aton.”

“Ĉu vere oni povas lerni memori vizaĝon?”

“Ho jes! Ne nur vizaĝon, sed la tutan korpon. Ni lernas analizi la trajtojn dum rigardado. Tio fakte fariĝas reflekso, kaj oni trejnas nin ilin memori. Finfine, ne estas pli malfacile ol lerni parkere frazon de poezio, aŭ de kanto.”

“Mirinde! Mi ne sciis pri tio,” mensogis Ĝoja , kiu perfekte konis tiujn teknikojn, plurfoje menciitajn de la edzo. Kaj ŝi aldonis: “Via laboro estas plena je respondecoj. Fakte devas esti nefacile.”

“Vi pravas. Multaj ne suspektas la amplekson de niaj respondecoj.”

“Kaj kiam okazas krimo, kiel ĉi-foje...”

“Des pli strange impresas, efektive. Tion bone scias mi. Kiam tio okazis, estis mia vico deĵori ĉe la enirejo de la koridoro, ĉe kiu troviĝas la ĉambro, kie s-ro Kertsch  estis murdita.”

“Ĉu vere? Terure! Ĉu tio ne malhelpas vin dormi?”

“Feliĉe ne. Mi havas tre bonan dormon. Eble ĉar mi scias, ke mi povis nenion fari por malebligi la krimon.”

“Tamen...”

“Jes, kompreneble, mi pensas pri tiuj posttagmezo kaj vespero pli ofte ol pri aliaj. Sed...”

Dum li lasis ŝvebi la frazon nefinita, Ĝoja  ekhavis ideon.

“Mi admiras vian egalanimecon,” ŝi diris. “Por mi estus ege maltrankvilige, sciante pri la sovetia kontrolmanio...”

“Tiun oni ne troigu,” la norvega gardisto konsilis, kun rideto memfida.

“Tamen, la ideo, ke televida kamerao rigardas ĉiun vian movon...” Ĝoja  mensoge prononcis.

Ŝi vidis lin paliĝi.

“Kion vi celas?” li demandis, unuafoje perdante iom el sia aplombo.

“Nu, vi scias, ĉu ne?, ke en la muro, kiu rigardas al la enirejo de la gravula koridoro troviĝas kamerao, kiu ebligas al la sovetiaj aŭtoritatoj kontroli, kio tie okazas. Tiel ke se la gardisto forlasus sian postenon...”

Ĉi-foje, li iĝis kadavre pala, tiagrade, ke Ĝoja  sentis glacian sensacon laŭ la spino: ŝi ne imagis, ke ŝia ruzo donos tian rezulton.

“Se gardisto forlasas la lokon...” li murmuris kun tremanta voĉo. Lia perturbiĝo des pli impresis, ĉar oni sentis lin nefacile ŝancelebla homo. Li estis la tipo mem de forta personeco en forta figuro, de menso sana en sana korpo, kiel diris la latinoj. La nuna emocia sinteno, ĉe simila homo, certe estis plej malofta.

Ĝoja  ne respondis. Ŝi rigardis lin. Li fiksis la rigardon rekte antaŭ sin, al nenio, nur al la propraj mensaj bildoj. Li ekbalbutis ion apenaŭ kompreneblan, kaj ŝi ne dubis, ke li ne vere konscias, ke li parolas kun iu.

“Dankon,” ŝi aŭdis lin flustri kvazaŭ sonĝe.

Kiel fakulino, ŝi bone konis la signojn de psika ena lukto, kaj tiujn ŝi legis el lia vizaĝo. Sed la lukto ne daŭris longe, la tuta incidento, fakte, ne superis dekkvin sekundojn. Homo kiel Arne Kristiansen , se ŝancelita, tuj retrovas sian ekvilibron; lia memregado rapide venkis la momentan skuon. Roza koloro revenis al liaj vangoj, li ridetis belan rideton, kaj rigardis al sia horloĝo.

“Estas tempo, ke mi reiru,” li diris. “Mi iros piede. Ĉu vi venos kun mi?”

*

“Mi estas certa,” Ĝoja  asertis al la edzo. “Ne povus esti aliel.”

Li turnis sin al ŝi, kaj la somiero grincis. Li ŝatis tiujn momentojn, en la mallumo, kiam ili lite-kuŝe babilis pri la okazaĵoj de l’ tago. Eĉ se tiu estis streĉa, la nokta kuneco alportis grandan pacon.

“Ĉu vere?” li dube prononcis.

“Jes. Vi konas min, ĉu ne? Vi scias, ke mi hontas pri la propra faro. Tio estas diametre kontraŭa al miaj principoj.”

Li ridetis. Li sciis, kiom malfacile estas harmoniigi la etikajn principojn kun la bezonoj de la realo. Komence de ilia interkoniĝo, la tromoraleco de Ĝoja  lin incitis, sed nun ĝi efikis al li jen impone, jen amuze. Tre trankvile li parolis:

“Efektive, vi malobeis viajn karajn principojn mensogante. Sed nun la afero estas farita. Nia problemo ne estas diskuti, ĉu vi pravis aŭ ne, sed kiajn konkludojn tiri el la sinteno de Kristiansen .”

“Miaopinie, ne povas esti dubo: li forlasis la gardejon. Eble nur dum unu minuto, eble pli longe. Povas esti, ke ni neniam scios, kiom longe. Sed pri tio, ke li forlasis ĝin almenaŭ momenton, mi absolute ne dubas. Nur tio povas klarigi lian reagon.”

“Kiel vi povas esti tiel certa?”

“Ej! Mi tamen kapablas distingi, kiam homon regas emocio, kaj kiam ne! La emocio estis tiel forta en li, ke li dum kelkaj sekundoj nenion plu konsciis. Li murmuris dankon al mi sonĝavoĉe, kvazaŭ mi estus dirinta tion por lin helpi, kvazaŭ ni estus kunkulpuloj. Tio estis infaneca reago. Mi estas certa, ke se vi nun dirus al li, ke li prononcis tiujn dankovortojn, li ege mirus. Li ne diris tion konscie. Li estis tiel skuita, ke dum momento li ne plu regis sin mem.”

Jano nenion respondis, nur milde karesis ŝian flankon. Antaŭ multaj jaroj, kiam li ankoraŭ ne edziĝis, li eble demandus, ĉu tia kelksekunda perdo de konscio ne signus nenormalan personecon. Nun, vivante kun psikologino kaj ofte diskutante kun ŝi, li sciis, ke similaj emociaj reagoj povas trafi iun ajn, eĉ homojn plej normalajn. Li murmuris pripensante:

“Do, viaopinie, li forlasis la gardejon.”

“Jes. La sola alia hipotezo estus, ke li faris alian nepravigeblan agon, sed laŭ la maniero, laŭ kiu la konversacio disvolviĝis, mi ne opinias tion tre probabla. Laŭ mi, li momente foriris dum sia garda deĵoro, kaj teruras lin la penso, ke oni tion povus pruvi.”

“Ĉu vi demandis lin pri Kertsch ?”

“Mi hezitis, time ke li malkovros, ke mi fakte enketas. Tamen, promenante revene hotelen mi menciis la nomon.”

“Kaj kiel li reagis?”

“Li diris, ke li havas neniun opinion pri Kertsch , ke li laboras en Novjorko kaj havas neniun rilaton kun la homoj el Ĝenevo, Vieno kaj Parizo, sed ke laŭ liaj kolegoj el la aliaj organizoj, Kertsch  ne estis ŝatata.”

“Kompreneble li tion respondis. Kion alian li povus diri?” Jano komentis. Kaj li sin demandis, kiamaniere oni povos esplori pri eventualaj rilatoj, alikadraj, inter Kristiansen  kaj la murdito. El Kazaĥstano ne estos facile.

13

“Kion signifas tiu skribo?” Ĝoja  montris la larĝan ruĝan tolbendon kiu, kovrita de flavaj cirilaj literoj, superpasis la straton de unu flanko al la alia.

“Bonvenon al la partoprenantoj de la Internacia Konferenco pri... ktp,” la edzo tradukis.

Ili paŝis silente.

“Kaj tiu ĉi?” Temis ĉi-foje pri giganta afiŝo.

“Plenumi la decidojn de la kongreso de la komunista partio de Sovet-Unio,” diligente legis Karal .

“Tiun vi ne tradukis al mi, ĉu?” la edzino diris, montrante alian, malproksiman.

“Mi ne povas legi de ĉi tie, ni iru vidi.” Ili daŭrigis la vojon, man-en-mane, kiel junaj gefianĉoj.

“Tiu estas en la kazaĥa, mi ne komprenas ĝin,” Jano diris, kiam ili staris apud ĝi.

Ili forlasis Komunistan Avenuon, preterpasis la monumenton al V. I. Lenin  kaj atingis Karl-Marks -straton.

“Kiel belaj estas tiuj rusaj preĝejoj,” Karal  ekstaziĝis, admirante la orkovritajn bulbojn. “Ĉu oni povas eniri? Mi ŝatas la etoson de tiuj, kaj la kantoj de ortodoksa ĥoro ĉiam trafas min en la plejprofundon de la animo.”

“Ne ĉi tie vi aŭdos similan ĥoron,” ŝi respondis, rekonante la konstruaĵon. Ŝi ne bezonis klarigi plu: jam Jano eklegis la rusan surskribon:

“Muzeo!” li diris elreviĝe. “Tio estas nun la Centra Muzeo de la Kazaĥa Soveta Socialista Respubliko, kaj ĝi estas fermita ĉi-hore. Mi memoras nun, ke mi legis pri tiu; ĝi estis antaŭe la loka katedralo.”

“Fakte mi nun sopiras je pli materiaj realaĵoj: mi malsatas. Kie estas la plej proksima restoracio?”

“Devas esti la Turkestan , ĉe Pasteur strato; ni iru tra la Gorki -Parko, tiel ni pasos preter la “Eterna Flamo” kaj la “Glorkomplekso”, kiel diras la alma-atanoj. Kvankam al miaj oreloj tio sonas iom psikologie, fakte estas monumento.”

Ege agrablis la vespero, kun milda, plaĉa temperaturo. Ili sentis sin kvazaŭ novgeedzoj.

“Estas eksterordinare, kiel rapide vi parkerigas al vi la planon de nova urbo. Kaj vi eĉ scias la nomojn de la stratoj. Kiel vi tion atingas?” Ĝoja  demandis.

“Speco de polica reflekso, verŝajne. Aŭ komplekso de malsekureco: se mi devas postkuri krimulon, necesas havi ĝustan mensbildon pri la respektivaj situoj de stratoj, parkoj, publikaj lokoj, ktp.”

“Kio estas tre agrabla en Alma-Ato,” ŝi diris, “krom la klimato, kompreneble, estas la abundo de arboj kaj la malrapida ritmo de la vivo. Ĉu vi rimarkas, kiel la homoj iras multe malpli kure ol en Okcidento? Plie, la fakto, ke multe malpli da aŭtoj veturas, akcentas tiun impreson de... kiel diri... ne-tro-urĝeco.”

“Jes. Ankaŭ mi tre ĝuas tiun malrapidan vivritmon. Aliflanke, unu el la malavantaĝoj estas la malfacileco trovi lokon por manĝi. Vidu. Jen la Turkestan -restoracio estas fermita. Nun la plej proksima estas sur Kalinin strato. Ni ne sidos ĉe manĝotablo antaŭ duonhoro, kaj tiam ni devos atendi, ke unu el la moŝtaj “ oficantoj ”, kiel ili diras ĉi tie, komplezu tiri sin el la pasia konversacio kun la kolegoj por interesiĝi pri nia malsato. Mi min demandas, ĉu post unu horo, vi ankoraŭ admiros la malrapidecon de la vivo alma-ata!”

*

“Tiu viandsupo malpli bongustis ol tiu de Kok-Tjube , sed la ŝaŝliko vere estas frandinda.”

Li verŝis al ŝi glason da bulgara Kaberné -vino. Ŝi trinketis, reveme.

“Pri kio vi pensas?” li demandis.

“Pri Graf . Mi pensis pri la ideo de la libiano, raportita de Plum , ke eble Graf  venis al Kertsch  por porti la sekretan referaĵon. Ĉu eblus, ke la tuta diskutado pri la filino Katarina  estus nur kamuflilo por la mikrofono, aŭ kodo, per kiu ili babilis pri siaj spion-aferoj?”

“Mi estas preskaŭ certa, ke ne. La tono de ambaŭ montriĝis tute sincera.”

“Tamen estas io kontentige logika en la supozo, ke Graf  alportis la dokumenton, ke Plum  aŭ Romian  antaŭsciis tion, kaj vizitis Kertsch -on por lin mortigi kaj forrabi la paperojn.”

“Sed la paperojn povis alporti iu ajn, en iu ajn tago. La resto de la supozo validas, eĉ se iu alia ol Graf  ilin transdonis, nur kondiĉe ke Kertsch  konservis ilin en sia oficejo, kio estus verŝajne la plej saĝa sistemo.”

“Kaj kion, se Graf  estus la murdinto...?”

“Kion?”

“Ĉu eblus, ke Graf ...? Ĉu vi jam konsideris lin kiel suspektaton?”

“Motivon li certe havus.”

“Jes. Lia filino. Kertsch  estis tiel cinika. Se li opiniis, ke neniam Kertsch  helpos lin eliri el Sovetio, eble li estis tiel senrevigita, tiel defalis de alta espero, ke li perdis la prudenton kaj esprimis sian malesperiĝon perforte. Krome, li povis pensi: tiel mi senigas la mondon je monstro, kiu sen tio malfeliĉigos multajn aliajn knabinetojn. Vi memoras, kiel persekutata li sin sentas. Eble li pensis: nun mia lasta espero forlasi ĉi tiun landon malaperis, nun mi ne plu eskapos el la koncentrejo, mi do riskas nenion...”

“Ne troigu. Ne ĉar li petis elirvizon oni sendos lin al koncentrejo!”

“Tamen, vi diris, ke li estas rigardata kiel nefidinda civitano...”

“Jes, sed tio signifas simple, ke oni ne konfidos al li seriozajn respondecojn. Sed ni deflankiĝas de nia temo. Ĉu vi, kiel psikologo, akceptas verŝajna la ideon, ke li kulpus pri la krimo?”

“Jes, mi opinias, ke en similaj cirkonstancoj, simila homo povus tiel reagi. Kiom koncernas la motivon, mi trovas ĝin sufiĉa, sed ĉu tiu hipotezo kongruas kun la faktoj, pri tio la fakulo estas vi.”

Li trinkis penseme iom da ruĝa vino.

“Tio supozigus,” li diris post momento, “ke kiam Lolita Fuentes  alvenis, Kertsch  estis jam morta. Kiel klarigi, ke tri personoj sinsekve troviĝis en tiu ĉambro, konstatis la morton, kaj ne sciigis ĝin al la gardisto? Krome, f-ino Martin  diris, ke ŝi aŭdis diskuton inter Lolita Fuentes  kaj Kertsch . Graf  do ne povis...”

“Kial vi subite haltas?”

“Ĉar mi nepre devas demandi al f-ino Martin , ĉu ŝi aŭdis Kertsch -on. Ŝajnas al mi, laŭ ŝia maniero rakonti, ke ŝi ĉefe aŭdis Lolita n. Se ĉi tiu alvenis kaj trovis Kertsch -on morta, eble ŝi ŝajnigis koleron precize por trompi Marta n Martin , pri kies ĉeesto en la apuda ĉambro ŝi certe sciis.”

“Ĉu tiu hipotezo akordus kun tio, kion vi scias pri la mortotempo?”

“Ĝis nun, ni ne ricevis tre precizan nekropsian raporton. Laŭ tio, kion ni havas, jes, estus eble.”

“Sed kial ŝi ludus tian komedion? Kial ne simple diri la veron, ke ŝi trovis Kertsch -on morta?”

“Ekzemple ĉar ŝi pensis: mi havas tro da kialoj por murdi lin, oni neniam kredos min senkulpa. Ne forgesu, ke ŝi laŭtvoĉe diris foje, ke ŝi ŝatus lin mortigi!”

“Vi diras: tro da kialoj por lin murdi. Kiuj, krom la ĵaluzo?”

“Nu, ekzemple, akiri viv-asekuron, kiu vere estas invito al murdo, por tiaspeca virino.”

“Jes, tio estus ebla. Tamen la afero estas apenaŭ verŝajna, ĉar se Graf  estas la kulpulo, ne nur Lolita , sed ankaŭ Plum  kaj Romian  devus havi kaŭzon por prisilenti la funebran trovon.”

“Pri Romian , ni jam akceptas lian tiurilatan motivon tute kredebla. Pri Plum ..., nu, ni imagu, ke li vizitis Kertsch -on por havigi al si la faman dokumenton, kiel li intencis procedi?”

“Eble li intencis minaci pistole.”

“Jes. Li povus havi ankaŭ aliajn armilojn, ekzemple ĉantaĝajn. Se li iel disponus obscenan foton de Kertsch  kun neplenaĝa knabino... Kertsch  certe interŝanĝus la spiondokumenton kontraŭ tiaj pruvoj de lia konduto. Do, imagu, ke Plum  venas al li kun la intenco fari tian negocon, kaj troviĝas antaŭ kadavro. Se li tuj trovus la dokumenton, li povus eliri kriante: “Murdo!”, sed se li devis serĉi longe, kiel klarigi al la gardisto sian longan ĉeeston tie? Li restis kvaronhoron. Eble li bezonis tiun tempon por trovi la referaĵon de Berenŝtam .”

“Kia komplikaĵo! Jen ni nun devas aldoni plian suspektaton! Estis pli simple, kiam la dilemo estis inter Plum  kaj Romian .”

Jano rigardis fikse sian edzinon.

“Vi havis alian ideon, ĉu ne?” ŝi diris kun la esprimo de patrino konstatanta, ke la bubo refoje havas krizon de sia malsano.

“Jes. Se ni povas ŝovi la respondecon de la murdo al Graf , ni aŭtomate devas akcepti la saman eblecon pri Lolita . Fakte mi duonpensis tion listigante ŝiajn eblajn motivojn antaŭ minuto, sed tiam mi ankoraŭ kredis, ke ŝin protektis la ĉeesto de la voĉo de Kertsch , aŭdata de Marta Martin , aŭ la posta alveno de Plum . Mi malsaĝis. Ĉu eble tiu bulgara vino malhelpas min pensi tute klare?”

“Kompatinda Jano! Vi estis tiel kontenta, ke vi havis nur du suspektatojn. Aŭ eĉ preskaŭ nur unu, ĉar vi ne tre inklinas pensi, ke Romian  estas murdokulpa. Vi ĉefe deziris trovi pruvon pri la kulpeco de Plum , ĉu ne? Kaj nun via tuta sistemo disfalas!”

“Nu, almenaŭ, ĉi-enkete, mi ne estas sola kun mia rezonado.”

“Tre afabla por mi, tiu rimarko!”

“Pardonu, kara, mi scias, ke vi ĉiam partoprenas kun mi. Mi nur volis diri...”

“... ke ĉi-foje vi povas disĵeti niajn brilajn hipotezojn sur kvar aliajn policanojn, kiuj respondecas samgrade kiel vi pri la enketo. Efektive, tio estas konsolo.”

*

Kiam Jano Karal  proponis tiujn ideojn al siaj kolegoj, li aŭdis, ke preskaŭ ĉiuj jam rezonis laŭ la sama vojo. Sed unu punkto estis tuj kontrolebla, kaj la kvinopo venigis Marta n Martin .

“Fraŭlino Martin , kiam ni pridemandis vin unuafoje, vi diris, ke vi aŭdis disputon inter Lolita Fuentes  kaj s-ro Kertsch , ĉu ne vere?” Adams  diris.

“Tute ĝuste, sinjoro, mi bone memoras, kiel furioze ŝi kriis.”

“Sed ĉu vi aŭdis ankaŭ lin? Pripensu momenton, traserĉu vian memoron, antaŭ ol respondi.”

“Nu, nun, kiam vi tion diras, mi ekkonscias, ke mi ne aŭdis lian voĉon. Li parolas... pardonu, parolis... ĉiam obtuze. Kial gravas, ĉu mi aŭdis lin aŭ ne? Ŝi tamen ne disputis sola, ĉu?”

Dankite, ŝi foriris.

“Tiuj hipotezoj estas tre interesaj,” Maĥmetali  diris, “sed ĉu ili estas akordigeblaj kun tio, kion ni scias pri la armilo?”

“Mi jam pripensis tiun punkton,” respondis Olavi Tuurken . “Estas domaĝe, ke ni ne scias pli pri la nekropsio...” Li intense rigardis la du sovetianojn, kiuj restis senemociaj. “Sed se ni akceptas la fakton, ke iu ajn longeta kaj plata klingo kaŭzis la morton, t.e. iu ajn stileto aŭ ponardeto, mi ne vidas, kiamaniere tiu faktoro povas ŝanĝi la situacion. Karal  kaj mi demandis tion al Arne Kristiansen : laŭ lia memoro, Graf , Romian  kaj Plum  havis po unu tekon, kaj Lolita  havis mansaketon, eĉ relative ampleksan. Ŝajnas al mi, ke ĉiu povis enporti la armilon en tiu, ĉu ne? Fakte, por la viroj, estus facile eĉ en poŝo.”

“Ĉu utilus traserĉi la aferojn de Lolita Fuentes  kaj Peter Graf ?” Adams  demandis.

“Kompreneble,” Zajcev  respondis, “ni devas tion fari. Oni ja devas retrovi la armilon. Sed mi dubas, ke ĝi retroviĝos ĉe tiuj. Plej verŝajne, la krimulo tuj seniĝis je ĝi, kiam li foriris el la konstruaĵo. Ni refoje traserĉis la domegon kaj la ĉirkaŭaĵojn tiurilate, sed ne pli rezulte ol la antaŭan fojon.”

“Dum vi parolas pri tio,” Maĥmetali  interdiris, “eble vi devus komuniki la enhavon de la raporto de l’ teknikistoj.”

“Jes,” aprobis la grasmuskola rulo, “kvankam ne estas io speciale interesa. En la kabineto de Kertsch  troviĝis kelkaj fingrospuroj, el kiuj la plimulto ne estas sufiĉe klaraj por ke ni povu konkludi ion. Ŝajnas, ke troviĝis tiuj de unu pedelo, de purigistino, ktp, kiuj venis dumtage, sed krome nenio aparte notinda: nur tiuj de Kertsch , Marta Martin  kaj Romian  estas tute nete distingeblaj. Tiujn de Romian  ni trovis sur la aktoŝranko en la kabineto de Kertsch , kaj ankaŭ sur la tirkestoj en la oficejo de Marta Martin .

“La teknikistoj trovis ankaŭ kelkajn postlasaĵojn, ekzemple unu haron apud Kertsch , kaj mikroskopan frotaĵon de ŝu-ciro. La unua estas haro nature falinta de la kapo de Marta Martin , la dua devenas de ŝuo apartenanta al Lolita Fuentes . Plie, ili uzis diversajn lumprocedojn por foti la plankon kaj eventuale riveli spurojn tie. Inter la pordo kaj la apogseĝo, kiu staras tuj ĉe la skribmeblo, vid-al-vide de Kertsch , aperis multaj ŝu-spuroj, tro miksitaj, por ke oni povu identigi ilin. Je unu metro maldekstre de tie, kie Kertsch  sidis, riveliĝis bela, identigebla ŝu-spuro. Tiun produktis la dekstra ŝuo de Jakobo Plum . Tiuj materiaj indikaĵoj do alportas nenion novan al nia enketo, nur konfirmon pri la ĉeesto de tiu aŭ alia persono, pri kies troviĝo tie ni konfirmon ne bezonis.”

“Nur pri io alia,” la uzbeko prononcis, turnante sin al Adams . “Ĉu vi povis kontroli, kiagrade Plum  scias la araban?”

“Certe,” la nigrulo respondis. “Li regas tiun lingvon perfekte. Pri tio riceviĝis pluraj konfirmaj atestoj.”

*

Kiel atendite, la sovetiaj policanoj serĉis kaj traserĉis, sed neniam trovis la mortigilon.

14

“Saluton, Michael !”

“Saluton, Stefano!”

Michael Wise * , la juna usonano, kiu laboris en la servo de dokument-reproduktado, ekde la unua minuto plaĉis al la nevo de Ĝoja   Karal , eble ĉar lia mieno estis ĉiam malfermita, rideta, kaj kvazaŭ anoncanta al la kunparolanto, ke tiu estas amiko aparte ŝatata.

*  Prononcu: Majk’l Ŭajz .

Li altis eble 1,70 metrojn, kaj lia korpo, kvankam belproporcia, apartenis al la kategorio de la ŝpare ĉarpentitaj. Estis tia korpo, kiu transformas la nutraĵon nek al graso, nek al muskoloj, sed al nerva energio. La onda bruna hararo, kun jamaj signoj de frua kalviĝo, la vizaĝo multesprima kaj la senrigida maniero sin teni kunformis plej simpatian figuron.

Ĉi-foje, al la kutima rideto iom mistere aldoniĝis esprimo de dubo, de sinĝena hezitemo. Michael Wise  gratis al si la kranion, lekis siajn dikajn lipojn per iom kata movo de la lango, kaj turnis al Stefano malhelbluajn okulojn plenajn je demandsignoj.

“Nu, mi konfidos al vi,” li fine diris. Kaj la ŝanceliĝa esprimo tiusekunde forlasis lin.

“Ĉu vi deziras paroli al mi pri io aparta?” Stefano demandis surprizite.

“Ĉu vi estas okupata nun?”

“Ne. Mi nur avertos la ĉefon, ke mi kafpaŭzos. Mi rajtas je 20 minutoj. Kaj vi?”

“Same. Ni renkontiĝu tuj malsupre en la korto, ĉu taŭgas?”

Kiam Stefano alvenis en la korton, Michael  jam staris en la atendovico. En tiu rektangula interna korto oni starigis por la daŭro de la konferenco grandajn bufedojn, kie eblis ricevi, por kelkaj kopekoj, teon, kafon, bulkojn kaj aliajn varojn, inter kiuj kefiro estis unu el la plej popularaj ĉe la konferencanoj.

“Ĉu sunan lokon aŭ ombran?” Stefano demandis.

“Ombran,” respondis Wise . “Mi volas raporti tre konfidencajn eventojn, kaj ombro pli konvenos.”

Stefano mire sin demandis, pri kio temos. Li petis la kunulon aĉeti kefiron por li.

“Mi ne estas aparte religia homo,” la usonano komencis, tre mallaŭte, kiam ambaŭ fine sidis ĉe ombra tablo, “sed – mi estas judo, tion vi scias, ĉu ne? – sed mi decidis, ke ĉi-lande valoras la penon iri al sinagogo. Interesis min vidi la etoson, pro la sinteno de Sovetio rilate religion unuflanke, pro la multaj problemoj pri la judoj kiel etno, aliflanke. Mi do tien iris pasintan vendredon.” Li paŭzis, kaj trinkis iom da kafo. Stefano restis silenta.

“Mi decidis rakonti al vi, ĉar mi opinias vin fidinda, kaj ankaŭ ĉar mi plurfoje vidis vin kun la plej simpatia el la policanoj... Aperis, ke vi havas kun tiu personajn rilatojn.” Refoja paŭzo, dum kiu li demande rigardis Stefanon. Ĉi-lasta kapjesis.

“Mi ĝojus, se vi bonvolus rakonti mian aferon al tiu ano de la sekureca grupo internacia, ĉar, kiel vi tuj vidos, mi ne scias, kion fari. Nu, kiel komenci?”

“Vi diris, ke vi estis en la sinagogo pasintan vendredon.”

“Jes. Venis apud min viro, videble sovetia, kiun mi kompreneble tute ne konis. Mi cetere konis neniun el la ĉeestantoj. Kaj jen, meze de la Diservo, li al mi flustris en la angla, min ne rigardante: ‘Vi verŝajne estas eksterlandano, venis pro la internacia konferenco, ĉu ne? Bonvolu respondi flustre, sen rigardi min’. Mi respondis: ‘Jes, mi estas usonano’. Dum dek minutoj, li ne plu parolis al mi, kaj kondutis tute normale, kiel ĉiuj aliaj. Kaj jen post tia daŭro, mi reaŭdis lin: ‘Mi preskaŭ certe estos arestita de la politika polico tuj post la Diservo’. Li diris nenion plu tiutempe, kaj mi ne reagis, mi ŝajnigis, kvazaŭ mi aŭdus nenion. Iel mi sentis, ke temas pri tre serioza afero, eĉ danĝera.”

“Imprese,” unuvortis Stefano, tuŝita de la tono de Michael .

“Poste li denove lasis iom longan daŭron pasi, kaj diris: ‘Estas absolute necese, ke miaj tfillin  atingu s-ron Kjerŝ ’. Mi...”

“Kio signifas tfillin ?”

“Ho, pardonu. La oficiala nomo estas filakterioj . Estas speco de eta ujo en kiu troviĝas papereto kun citaĵoj el la Biblio. Religiaj judoj surmetas ilin ĉe la brako kaj frunto por preĝi matene.”

“Ha jes! Mi aŭdis pri tio. Kaj poste?”

“Mi petis lin ripeti la nomon, ĉar pro lia ruseca prononco, ĝi ne estis facile rekonebla. Li ripetis: ‘ Kjerŝ ’, aŭ pli ĝuste... preskaŭ estis “ Kjeirŝ ”, kun tre “mola” k . Kaj li aldonis: ‘Ankaŭ li estas ĉe la monda konferenco’. Refoje li atendis kelkajn minutojn antaŭ ol daŭrigi. Ĉi-foje la frazo estis: ‘La numero ... e... la speciala numero de Birobiĝaner Ŝtern  pasas laŭ alia vojo’.”

“Kio estas tiu Bibi ... Kiel vi diris?”

Birobiĝaner Ŝtern . Mi ne scias. Devas esti publikigaĵo.”

“Ĉu li diris ion pluan?”

“Jes. Sed tio estis apenaŭ murmuro, kaj mi min demandas, ĉu li parolis al mi, aŭ al si mem, kvankam plej verŝajne estis vere al mi. Li diris: ‘Tre grave por la bonfarto de la ŝtato israela’. Li certe scias, ke la granda plimulto el la usonaj judoj estas tre forte korligita al Israelo kaj li sendube pensis, ke tio instigos min esti des pli diligenta.”

“Ĉu li transdonis al vi la filakteriojn?”

“Jes. Li sukcesis tre lerte aranĝi la aferon, tiel ke mi estas absolute konvinkita, ke neniu rimarkis la transdonon. Mi do intencis trovi manieron diskrete havigi tiujn al Kertsch , sed ĝuste tiam li mortis, kaj mi sentis min ege embarasita. Eble tio povus helpi al la enketo, ĉu ne? Tuj kiam ni revenos internen, mi ilin donos al vi. Plej diskrete. Ĉu vi konsentas?”

“Certe. Mi pasigos ilin al Kara-Karal .”

“ Kara-Karal ?”

“La sekureculo, pri kiu vi parolis. Tiu afero tre interesos lin. Ĉu estas io plia por raporti al li?”

“Eble. Kiam mi eliris el la sinagogo, mi ŝtele observis tiun sinjoron. Kaj mi vidis, ke du viroj lin atendas ekstere, kaj tuj rapidas al li. Ili diris: ‘Hej! Ilja Romanoviĉ !’ kaj plu parolis ruse. Kaj unu premis al li la manon, dum la alia metis sian manon al lia ŝultro. La afero aspektis tute nature, kvazaŭ amikoj post longa foresto lin retrovus, sed mi estas certa, ke ili tiel lin forkondukis kontraŭ lia volo. Neniu suspektis ion ajn.”

Stefano intencis peti pluajn klarigojn, i.a. pri tiu stranga publikigaĵo, kies nomon li ne kapablis encerbigi al si, sed iu staranta ĉe la pordo kriis: “ Michael ! Telefono por vi, rapidu!” Ambaŭ junuloj reiris en la konstruaĵon. Feliĉe estis neniu en la koridoro, kaj la juna usonano sukcesis nevideble enmanigi la filakteriojn al Stefano.

*

“Ni rigardu,” Jano diris, aŭskultinte sian nevon kun streĉa intereso. Ili malfermis la ujeton kaj tiris el ĝi etan rulaĵon de papero kovritan per hebreaj literoj.

“Kia ĝeno ne esti hejme!” Karal  krietis. “Hejme, ni tuj tradukigus. Sed ĉi tie... Ĉu mi konfidu ĝin al la sovetia polico por ke ili prizorgu...”

“Ho ne! Onklo!” indignis Stefano. “Tio estus perfidi du konfidojn. La konfidon de tiu nomita Ilja  al Michael , kaj la konfidon de Michael  al mi. Li neniam estus transdoninta tiun objekton, se li pensus, ke ni tuj havigos ĝin al la polico ĉi-landa.”

“Vi estas romantika, Stefano, sed se temas pri krima aktiveco...”

“Ne. Tio certe estas ligita al la afero kun la libianoj, kaj tiuj ne montriĝis tre mildakoraj en sia maniero konduti.”

“Nu, unue, ni tute ne scias, ĉu estas io komuna inter ĉi tiu afero kaj la aventuroj de Plum  kun la libianoj. Nur via ekscitita imago tion kredigas al vi. Due, eĉ se vi pravus, miaj personaj ŝatoj ne intervenas. Mi estas dungita de internacia organizaĵo. Mi ne havas rajton speciale servi la interesojn de Israelo.”

“Sed, onklo, temas pri la lasta volo de homo tuj arestota. Ĉu vi ne kompatus iun sendotan al GULag * ?”

*   GULag :  mallongigo de Glavnoe Upravlenie ispravitel’no-trudovyĥ lagerej , “Ĉefa Direkcio de laborbazitaj reedukejoj”.

“Necesas, ke mi parolu pri tio al Adams  kaj Tuurken . Mi ne vidas, kiel mi povos kaŝi al la sovetiaj kolegoj elementon de la enketo. Ekzemple, eble estas sur tiuj filakterioj aŭ sur la rulaĵo fingrospuroj, kaj oni povus trovi similajn sur la murdilo, se oni ĝin malkovros...”

“Tio ne estus ebla. La krimo okazis dum la sinagoga renkontiĝo. Aliflanke, ĉu vi vere kredas, ke la sovetianoj siaflanke rakontas ĉion al vi? Ili sciis, ke Kertsch  ricevos dokumenton, ĉu ne?, pro tio ili metis la mikrofonon. Tamen ili ne diris tion al vi proprainiciate.”

“Nu, mi decidos. Vi tamen scias, ke mi ne estas fiulo. Konfidu al mi, kaj demandu vian usonan amikon, ĉu li povus informiĝi pli pri tiu Bibi -publikaĵo, kiun li menciis.”

*

“Ne. Mi ne komprenas la hebrean,” diris Adams .

“Nek mi,” bedaŭris Tuurken .

Kiel atendite.

“Malagrabla afero, labori en alia lando ol la propra,” ĝemspiris la finno. “Kion ni faru? Ĉu ni donu tiun paperon al la sovetianoj, kiam homo tiom zorgis, ke ili ne ricevu ĝin? Mi ne kapablus tion fari, kvankam verŝajne estas kontraŭ mia devo de policano je la servo de internacia interorganiza sekretariejo.”

“Mi konsentas kun vi,” Jano murmuris.

Adams  silentis, profundiĝinte en la pensoj.

“La organizaĵoj, kiuj patronas la konferencon,” li fine diris malrapide, “insistis por ricevi la statuson de eksterteritorieco. Vi scias, ke pro tiu insisto, estis preskaŭ decidite organizi la konferencon aliloke ol en Sovetio, ĉar la sovetia registaro ne ŝatis tiun ideon. Ĝi fine cedis, tiom ĝi deziris, ke la konferenco okazu ĉi tie. Nun, temas pri murdo de altranga internacia funkciulo, farita sur internacia teritorio, jure agnoskita kiel tia de la lokaj kaj landaj aŭtoritatoj, la murdinto preskaŭ tute certe ankaŭ estas internacia funkciulo. La viro, kiu transdonis la filakteriojn, ilin donis al internacia funkciulo, precize pro tio, ke li sciis, ke tiu ne estas sovetiano, sed havas internacian statuson, ili estis destinitaj al internacia funkciulo... Oj, diable! Je kiu ludo mi ludas? Mi serĉas, kiel pravigi ĉiakoste mian profundan decidon, kiu estas same nelaŭregula, sed same morale pravigebla kiel la via: ni ne donos tiun tekston al la sovetiaj kolegoj. Sed ni tamen ne sidos senage. Ni fotokopiu plej diskrete tiun paperrulaĵon, kaj sendu la fotokopion per la diplomata sakego, petante tujan respondon samvojan... Kien ni sendu? Ni havas plurajn eblecojn: al Ĝenevo, Vieno, Parizo, Novjorko?...”

15

“Mi tre dankas vin, sed tio nun fariĝis absolute neebla,” prononcis la bela baritona voĉo de Araksi Romian .

Ĝoja  rigardis sian kunparolanton. La flavpala vizaĝo esprimis lacecon, kaj seniluziiĝon la brunaj okuloj. Kaj tamen, la firma mentono, la trajtoj profunde gravuritaj, la teniĝo de la ŝultroj kaj mil aliaj detaloj, kiujn ŝi senkonscie, sed kun prava intuo interpretis, rivelis homon ĝenerale efikan en sia agado, ne bremsatan de psikaj turmentoj, kaj kapablan lukti, se lukti necesas, kun potenca energio. “Inteligenta, kuraĝa, realisma”, Ĝoja  verdiktis. Sed nun ia melankolio lin tenis, penetrita de amareco.

“Neebla,” li ripetis, kaj diveniĝis, ke tia vorto ne ofte aplikiĝas al liaj situacioj.

Ĝoja , prezentante sin kiel delegitinon al la konferenco, estis proponinta al li kunan tagmanĝon, pretekstante, ke ŝi estis komisiita fari al li proponon nome de pluraj delegitaroj. Lia unua impulso videble estis rifuzi, sed io en la personeco de Ĝoja , ia tuj perceptebla komprenemo igis lin ŝanĝi sian inklinon. Li sentis sin malespere sola, kaj la perspektivo konversacii kun simpatia virino eble lin iom senpezigis, kvankam la ideo devi surhavi maskon de normaleco promesis streĉon ne aparte agrablan.

Kaj nun, pli kaj pli evidentiĝis al li, ke masko tute ne necesas.

“Kial?” ŝi demandis.

Li apenaŭ hezitis.

“Mi povas diri al vi, tamen petante vin ne disfamigi la aferon. Post kelkaj semajnoj ĝi estos publika, sed...”

“Mi promesas ne disvastigi viajn konfidencojn,” ŝi deklaris per tono tiel firma, ke li nepre sentis fidon.

“Tiu posteno estis por mi tre ŝatata revo, al kies realiĝo mi longe kredis. Multaj delegitaroj estas favoraj al mi, kaj mi scias, ke mi estas kompetenta, kaj farus tian laboron bone...”

“Kio okazis?” ŝi murmuris, dum li momente silentis, perdita en malgajaj pensoj.

Li turnis al ŝi vizaĝon stampitan per speco de senĝoja, sed realisma firmeco.

“Mi studis juron, antaŭ ol interesiĝi pri financoj, kaj mi kelkatempe praktikis la advokatan profesion. Mi do scias, kiam kazo estas senespera. Tia estas mia kazo.”

“Kazo pri kio?”

Li skuis la kapon, amare.

“Du kazoj estas. Unu el ili temas pri la murdo de s-ro Kertsch . Oni suspektas min, kaj multaj argumentoj povas konfirmi la suspekton. El tiu mi esperas savi min. Verŝajne tamen la polico, aŭ pli ĝuste la du policoj kunlaborantaj, la sovetia kaj la internacia, trovos spurojn, indikaĵojn, mi ne scias..., elementojn, kiuj kondukos ilin al la vero, nome, ke ne mi kulpas.”

“Kaj kio estas la dua kazo?”

“Laŭtempe ĝi estas la unua. El tiu mi ne eltiros min.”

“Ĉu vi estas kulpa?” ŝi flustris, apenaŭ aŭdeble.

“Ne. Aŭ pli ĝuste, jes. Mi diru, ke mi estas kulpa pri io, sed ne pri tio, kion oni riproĉas al mi. Mi kulpas pri neglektemo, sed oni akuzas min pri defraŭdo, pri malhonesta alproprigo de grandaj sumoj buĝetitaj de pluraj internaciaj organizoj, kaj la dokumentoj pruvas mian kulpecon. Kiel juristo, mi ne havas iluziojn. Estos tre malfacile demonstri, ke mi faris nenion ŝtelan. Li estis makiavela.”

“Li? Kiu?”

“Mia kunlaboranto. Se vi apartenas al ŝtata delegitaro, vi nepre scias, ĉu ne?, kiagrade homo povas malami homon, lin ĵaluzi, kaj plezure frakasi lian karieron.”

“Tion mi efektive scias, sed ial ĝi ŝajnas ne taŭgi kun via personeco. Vi estas tro inteligenta, tro kompetenta, tro realisma, sed ankaŭ certe tro kapabla vin defendi, por lasi iun venki vin per simila nejusta strebado.”

“Vi pravas, kaj tio estas terura, el la vidpunkto de mia estonteco. Ĉar tion, kion vi ĵus diris, ankaŭ la juĝistoj diros. Eĉ mia karaktero argumentos kontraŭ mi. Kiam mi diros, ke mi estis nur neglektema, oni ne kredos min, oni facile pruvos, ke neniam dum mia profesia vivo mi montris plej etan tendencon al neglekto.”

“Sed, se, kiel vi diras, vi kulpas pri nenio alia, kio okazis?”

“Stulta afero! Mi enamiĝis. Mi renkontis virinon, kiu ŝanĝis mian tutan percepton pri la vivo. Mi refariĝis junulo. Mi pensis nur pri ŝi. Mi iĝis romantika. Tiu amo plenigis mian ekziston, nenio plu gravis ekster ĝi, ĝi igis min trovi la mondon bela, la homojn simpatiaj. Ĝi agis sur min blindige, eble ankaŭ ĉar blinde fidi tiom faciligis mian amvivon!”

Li paŭzis, kun okuloj esprimantaj profundan animan defalon.

“Kiam oni havas bonan, perfekte kompetentan kunlaboranton, homon kun giganta laborforto kaj senmanka kono de ĉiuj dosieroj, kiujn oni traktas, homon kun tiel gravaj kvalitoj kiel firmeco kaj diplomateco, kaj li proponas preni sur sin pli kaj pli da respondecoj, kiujn oni devus konservi... En ordinaraj cirkonstancoj, mi ne lasus kunlaboranton fari ĉion anstataŭ mi, ne pro malfido, sed nur pro tio, ke la laboro min interesas, kaj mi ŝatas trakti la aferojn mem, kaj do ĉion kontroli, kio estas mia respondeco. Sed mi estis amfreneza.”

Ĝoja  komprenplene kapjesis.

“Mi estis respondeca. Mi, kaj nur mi, havis la rajton subskribi la kontraktojn, la pag-ordonojn, ktp. Estis tiom pli simple, se mi povis fidi lin. Mi subskribis sen kontroli. Kaj nun mia subskribo troviĝas sur tiuj dokumentoj, kaj atestas, ke mi defraŭdis nekredeblajn sumojn.”

“Diable!”

“Tio estas la ĝusta vorto. Li agis diable, satane. Kaj li kaptis min per alia rimedo: li estas turko.”

“Mi ne komprenas.”

“Mi malamas la turkojn, mi abomenas la turkojn. Estas nejuste ĝeneraligi al tuta popolo senton eble klarigeblan pri kelkaj eroj el ĝi, sed malamo ne estas racia afero. Mi estas armeno, kaj mi aŭdis terurajn rakontojn pri tio, kiel parto de mia familio, en la generacio de miaj avo kaj patro, estis ekstermitaj de la turkoj. Sed vi scias, ke internaciaj organizoj tre insistas pri tio, ke nenia etna diskriminacio aŭ netoleremo aperu en ties personaro. Se oni povus riproĉi al mi malaman sintenon al turko, estus tre grava makulo en la raportoj pri mi, kaj ĝi endanĝerigus mian karieron. Mi estas ambicia, ne volis riski fuŝon tiurilate, kaj do des pli montris fidemon kaj konfidemon al mia turka kunlaboranto.

“Verŝajne li jam planis provi iel frakasi mian karieron, ĉar li estas same ambicia kiel mi, kaj ege ĵaluza. Sed kiam mi enamiĝis kaj komencis malpli rigore kontroli, li trovis la okazon beninda. Li makiavele aranĝis la aferojn ekstreme inteligente...”

“Sed se li riĉigis sin, kaj ne vin, tio certe estas pruvebla per la bankaj etatoj!”

“Li ne celis esti riĉa, nur frakasi mian karieron, kaj ĉefe malhelpi, ke mi ricevu la postenon, pri kiu vi ĵus antaŭe parolis nome de kelkaj viaj kolegoj kaj vi. Kaj pri tio li sukcesis, ĉar la afero estos decidita dum la nuna konferenco, kaj estas absolute certe nun, ke mia nomo ne povos esti konsiderata, eĉ se mi poste facile povus pruvi mian senkulpecon.”

“Jes. Pri tio vi tute pravas, se la enketo jam atingis tiun stadion.”

“Ĝi atingis ĝin, kaj mi estas amara. Ial, eble ĉar mia amafero intertempe perdis multe el sia ekzalta etoso, mi ege ambiciis tiun postenon. La defalo estas por mi tre kruela.”

“Kiam vi eksciis, ke oni kontrolas viajn financajn manipuladojn?”

“Mi sciis pri ia kontrolo jam de kelka tempo, sed pri la rezultoj de tiu kontrolado mi eksciis nur ĉi tie, en Alma-Ato.”

“Nu, estas terura bato por vi, ke vi ne havos tiun postenon, tion mi komprenas, sed post la konferenco vi tamen povos pruvi, ke, dum vi kulpas pri neglekto, la sumoj defraŭditaj iris al iu alia ol vi.”

“Se nur estus tiel, la bato al mia kariero jam estus nesuperebla, almenaŭ por ambicia homo kiel mi. Sed vi ne imagas la makiavelan spiriton de mia kolego...” Li interrompis sin kaj ŝin rigardis takse.

“Ĉu vi permesas, ke mi fumu?” li diris, kaj, ĉe ŝia jesa respondo, li proponis al ŝi cigaredon, kiun ŝi ne akceptis.

“Vi parolis pri la makiavela cerbo de via kolego,” ŝi memorigis.

“Jes. Tion mi eksciis nur pasintan vendredon” – ‘verŝajne el la dosiero ŝtelita ĉe Kertsch ’ Ĝoja  pensis – “kaj tio pruvas, ke lia celo estas min faligi, ne havigi al si monon, kvankam li verŝajne ekspluatis kelkajn bonajn okazojn tiucele. La defraŭdataj sumoj estis ĝirataj al speciala bankokonto mianoma, pri kiu mi sciis nenion...”

“Sed,” Ĝoja  interrompis, “oni ne povas havi bankkonton sen doni specimenon de sia subskribo, kaj sen indiki adreson!”

“La adreso, kiun li donis, estis ĉe iu t.n. respondservo, kiu, tute certe aŭtomate plusendis la korespondaĵojn al li aŭ al amiko lia. Sekve, mi neniam ricevis ian paperon de la banko koncerne tiun konton kaj mi suspektis nenion. Kaj koncerne mian subskribon, ĉi tiu troviĝas sur la dokumentoj pri malfermo de konto. Tiujn ne mi subskribis, kompreneble, estas simple falsaĵo.”

“Vi do povos pruvi la falson, kaj estos savita!”

“Tion mi unue opiniis, kiam mi eksciis pri tiu konto. Kaj poste mi pripensis. Se mi reale volus defraŭdi, ĉu ne plej simpla ruzo estus, por defendi min kontraŭ eventuala suspekto, iel falsi la propran specimenan subskribon, ekzemple petante senskrupulan personon tion fari por mi, kontraŭ pago? La risko estus minimuma. Kaj ĝi estis nula por mia turka kolego. Oni eble povos pruvi, ke la subskribo ne estas mia, sed estas alia afero trovi, kiu imitis ĝin. Mia kolego necese havas kunkulpulojn, li koruptis homojn en la evolulandoj por defraŭdi tiujn sumojn. Ekzemple, ni financis projekton, kiu laŭdire plenumiĝis dum tri jaroj, kun aĉeto de materialo kaj ĉiaspecaj elspezoj, ĉiu raporto laŭregulare estis komunikita, sed ĉio estis falsa, nenio estis reale efektivigita, kaj la respondeculo en la evolulando enpoŝigis al si multe da mono, dum la aliaj ŝparitaj sumoj estis ĝiritaj al mia sekreta konto. Pri tiu projekto respondecis mi, sed mi lasis mian turkan helpanton ĝin prizorgi.

“En multaj aliaj okazoj, temas nur pri procentoj dedirektataj de la ĝusta funkcio al privataj kontoj, sed kiel ajn estis, li bezonis kunfriponojn, kaj verŝajne unu el ili akceptis imiti mian subskribon. La polico neniam trovos lin. Povas esti ie ajn en la mondo!”

“Sed vi neniam uzis tiun konton. Tio estos suspekta, ĉu ne?”

“Ĉu vere? Kiu tribunalo kredos, ke mi ne intencis uzi ĝin? Cetere, mia vera subskribo sufiĉe similas la imitan, por ke la banko agu laŭ miaj ordonoj, se mi sendus ordonon al ĝi. Tiu mono do fakte estas je mia dispono. Kiel pruvi, ke ne mi aranĝis la tutan aferon?”

“Vi efektive bezonos unuarangan advokaton,” Ĝoja  diris kun simpatio, ekkonsciante, dum ŝi prononcis la vortojn, ke tiu frazo validas egale ĉu li rakontis la veron aŭ ne.

“Eĉ pli ol vi imagas. Aŭskultu. Mi raportos al vi plian kaŭzon min suspekti. Siatempe, kiam mi estis juna, mi laboris en firmao, kie gravulo, mia ĉefo, foje faris konsiderindan eraron, sufiĉe seriozkonsekvencan por ke la afero venu antaŭ tribunalon. La kulpinto estis malkuraĝa homo, kaj por ne preni la respondecon sur sin, li maljuste akuzis junan oficiston. Aliaj helpis lin en la falsa akuzado, kaj li petis ankaŭ min atesti samsence, minacante, ke se mi ne konsentos, ili maldungos min, kion mi tute ne deziris. Se mi estus jesinta, la tribunalo estus kondamninta la knabon. Mi rifuzis, kaj dank’al mia atesto, ĉi-lasta estis savita. Tamen, la aliaj sufiĉe bone konspiris inter si por konfuzi la aferojn, tiel ke ili evitis kondamniĝon kaj konservis siajn postenojn en la firmao. Mi kompreneble perdis mian, kaj foriris. Ankaŭ mia juna savito estis eksigita, sed li sentis al mi kortuŝan dankemon. Antaŭ mia foriro, li vizitis min kaj deklaris solene, ke li estas mia ŝuldanto, kaj ke se iam li sukcesos iĝi sufiĉe riĉa, li trovos min, kie ajn mi estos, kaj nepre repagos al mi (mi ankaŭ estis helpinta lin multe per miaj juraj konsiloj). Tiuj okazaĵoj disvolviĝis en Aleksandrio en 1952.

“Mi tute forgesis tiun aferon, ĝis antaŭ kelkaj monatoj iu ĝiris 2000 dolarojn al mia ordinara konto, kun neniu alia klarigo ol “Memore pri Aleksandrio, A.T.” A.T., tio estas liaj komencliteroj. Nu, bone, mi trovis la aferon neatendita kaj ĉarma. Post du monatoj denove venis 2000 dolaroj kun la sama mencio. Kaj kiam mi eksciis pri la makiavelaĵo aranĝita por perdigi mian reputacion, mi subite ektimis. Kion, se mia turka kunlaboranto eltrovis pri tiu epizodo, kaj decidis tiel sendi al mi monon kun mencio, kiu ne igos min reagi tuj? En la tuta kunteksto de la aferoj riproĉataj al mi, tiu mencio odoras kiel aludo al koruptaĵo, ĉu ne? Kiel mi povus konvinki tribunalon, mi demandas vin? Ne estas ia ebleco. Tiu homo profitis momenton de anima malforteco miaflanka, kiam mi enamiĝis, por ruinigi mian vivon...”

“Mi estas impresita, sinjoro. Kiam mi venis al vi kun mia kolektiva propono, mi ne imagis, ke mi aŭdos pri tia angoriga situacio.”

“Mi petas vian pardonon, se vian afablecon mi trouzis, sed mi vere bezonis paroli al iu, kaj vi montriĝis tiel komprenema! Vi ne imagus, kiel sola mi sentas min en tiu tuta travivaĵo.”

“Mi devas pardoni al vi nenion, sinjoro. Mi komprenas vian turmenton. Bedaŭrinde...”

“Nun estas tempo, ke mi reiru oficejen. Ĉu mi revidos vin, sinjorino?”

“Espereble,” ŝi respondis, kun miksitaj sentoj. Kaj rigardante lin foriri, ŝi sentis pinĉeton en la koro.

*

“Kaj kiel vi taksas la tutan aferon?” Jano demandis.

Dum longa senvorta minuto, Ĝoja  mense konsideris la diversajn elementojn.

“Mia unua impreso estis, ke li parolas sincere.”

“Sed vi havis duan impreson, ĉu?”

“Jes. Mi ŝanceliĝas de unu al la alia. Mi diras al mi: Se li estas sincera, kia terura situacio! Kaj tiaj situacioj ekzistas  en la vivo, ĉu ne? Aliflanke, mi rebatas: Se li estas kulpa pri la defraŭdoj, kaj eble ankaŭ pri la murdo, kia bona maniero prezenti sian defendon! Li estis advokato siatempe, kaj lia pledo estis perfekta, kun la ĝustaj momentoj de emocio, la esprimo de amareco, kaj la racia konstruo de la tuto... Kiel scii la veron?”

“Ĉu tiu turko troviĝas ĉi tie? Estus interese aŭdi lian version de la faktoj.”

“Li absolute ne aludis al ties ebla ĉeesto. Li eĉ ne diris la nomon, kaj kompreneble mi ne povis demandi.”

“Enketante surloke, necese ni solvos la dilemon. Ekzemple, ni certe trovos bankoficiston, kiu atestos, ĉu Romian  mem aŭ iu alia prezentiĝis por malfermi la konton...”

“Jano!”

Li rigardis akre. En ŝia esprimo hororo legiĝis. Ŝi prononcis rapide:

“Jano! Mi ĵus pensis! Ĉu eblus, ke dezirante definitive ruinigi lian karieron, iu murdis Kertsch -on, certa, ke la kulpo falos sur Romian ?”

“Vi scias same bone kiel mi, kiom tordita la homa menso kelkfoje montriĝas. Vi pravas. Tio estas hipotezo, kiun ni ne rajtas neglekti.” Kaj Karal  zorge notis en sia notlibreto: esplori pri la turka kunlaboranto de Romian .

16

Stefano rendevuis kun Michael Wise  ĉe la akceptejo de hotelo Ala-Tau . Tie troviĝis gazetvendejo, kiu disponis gazetojn en ĉiaspecaj lingvoj, sed, almenaŭ koncerne la okcidenteŭropajn, nur komunistajn: L’Humanité , L’Unità , The Daily Worker , Le Drapeau Rouge , ktp. Por sin amuzi, Stefano demandis al la vendistino, ĉu ŝi havas L’Osservatore Romano , sed ŝi sciis nur la rusan.

“Stefano! Ĉu ankaŭ vi sopiras al okcidenta...” Ĵus alvenis Michael Wise , sed nur post nekomprenebla paŭzo, dum kiu li fikse rigardis la vendatajn gazetojn kaj revuojn, li finis sian frazon, tre malrapide: “... al okcidenta gazeto ne komunista?”

“Kio okazis al vi?” demandis Stefano, sed jam Michael  fingrumis en sia monujo.

“Ĉu vi havas du kopekojn?” li petis Stefanon, kiu tuj transdonis la monerojn.

“Jen,” li diris al la vendistino, prenante gazeton. Ŝi rigardis lin ekstreme intense. Stefano rimarkis, ke la gazeto estas hebreskriba.

“Mi neniam kredus, ke ni trovos ĝin ĉi tie,” la usonano diris al sia kunulo, dum ambaŭ paŝis for. Estis ja decidite, ke ili piediros urbocentren.

“Kio ĝi estas?” la nevo de Karal  scivolis.

“Ekzemplero de la gazeto, kiun menciis mia mistera apudulo en la sinagogo: Birobiĝaner Ŝtern .”

“Ĉu vi kapablas legi?”

“Estas en la jida lingvo. Mi ne legas ĝin tute flue, sed mi povas preskaŭ ĉion kompreni. Miaj kvar geavoj parolis nur jide, kaj ili vivis longe, ĉu kun ni, ĉu tuj apude, en Brooklyn . Tial, kvankam mi ne vere parolas la lingvon, mi ĝin komprenas, eĉ se – se paroli sincere – mi preferus, ke ĝi estu skribata per latinaj literoj.”

“Ĉu la jida estas nur speciala maniero skribi la germanan?”

“Ne. La gramatiko estas relative malsama, ankaŭ la prononco, kaj multaj vortoj estas tute aliaj, kiuj devenas de la hebrea, aramea, latina kaj ĉefe el la rusa, pola aŭ aliaj slavaj lingvoj.”

“Kiel tio klariĝas?”

“Mi ne estas spertulo pri la afero, kvankam unu el miaj avoj estis iom fanatika pri ĝi. Se mi bone memoras liajn tedajn prelegojn, la jida komence estis la lingvo de judoj, kiuj, venante el romanidaj landoj, establiĝis ĉe la Rejnvalo ĉirkaŭ la 11-a aŭ la 12-a jarcento. Tial eĉ la germana enhavo de la lingvo estas arkaika kaj dialekta. Oni ĉiam skribis ĝin per hebreaj literoj, ĉar la judoj plejparte, almenaŭ tiuepoke, ne sciis skribi alimaniere. Cetere, tiam, en la tuta Eŭropo, nur la judaj viroj kaj la kristanaj religiuloj entute sciis skribi, krom kelkaj maloftaj esceptoj.”

“Kaj kion signifas Bibiroĝa ... kiel vi diris?”

Birobiĝaner Ŝtern ?

“Jes. Kion tio signifas?”

“Birobiĝana stelo.”

“Ne multe pli kompreneble!”

“Ĉu vi neniam aŭdis pri Birobiĝano?”

“Neniam.”

“Estas regiono en sovetia Ekstrema Oriento. Terura regiono, laŭ tio, kion mi aŭdis. Se mi ne eraras, estis ideo de Stalin  por kontraŭbatali cionismon. Li pensis: la judoj volas propran landon, nu, bone, mi donos landon al ili. Li elektis tiun negastaman teron, kaj ege propagandis, por ke la judoj de Sovet-Unio iru tien establi judan komunisman paradizon. Multaj iris, el kiuj, laŭdire, multaj ne pro propra decido. Mi tute ne scias, kiom da ili ankoraŭ restas tie. Fakte, mi eĉ ne imagis, ke ekzistas sufiĉa jidlingva komunumo, por ke oni presu ĉi tian gazeton. Kiam mia apudulo sinagoga menciis la nomon, mi apenaŭ kredis miajn orelojn. Sed la plej granda surprizo estis trovi ĝin ĉi tie.”

“Eble ili ne havas ĝin konstante.”

“Efektive. Mi ne mirus, se tio estus organizita pro la internacia konferenco, por ke okcidentanoj ne povu plendi, ke ĉiu signo pri juda kaj jida kulturo malaperis.”

“Pri kio parolas tiu gazeto? Ĉu vi povas diri?”

“Mi legu al vi la titolojn, tio donos ideon. Jen: Pli rapide prizorgi la transporton de la terpomoj, Averto de la Nadeĵdina soveto de l’ Birobiĝana ‘ rajon , t.e. distrikto, aŭ io simila; Estu salutata, lernejo , tio ŝajnas esti pri la fino de la ferioj; Kunsido de la Prezidantaro de la Supera Soveto de USSR; Survoje al teknika progreso; Progresa brigado de traktorprizorgantoj...  Ne tre interese. Ŝajnas, ke eĉ ne estas unu internacia novaĵo, nur lokaj aferoj. Kompreneble, ĉiu leganto de ĉi tiu legas pri aliaj eventoj en la grandaj sovetaj taggazetoj, kiel Pravda  kaj Izvestija .”

“Ĉu vi komprenas, kial via kunulo en la sinagogo menciis tiun gazeton?”

“Mi opinias, ke jes. Li ja menciis ‘specialan numeron’. Sed ĉefe mi komprenas pro la enhavo de la filakterioj.”

Stefano haltis subite, mirigita.

“Ĉu vi rigardis, kio estas en ili? Ĉu vi scias?”

“Kompreneble, mi estis scivolema, kaj tuj rigardis...”

“Kial vi ne diris antaŭe?” Stefano preskaŭ koleris.

“Ĉar ni estis interrompitaj, kaj en tiu publika loko...”

“Kia senpeziĝo! La internaciaj policanoj estis tre ĝenataj de la fakto, ke ili nenion komprenas, kaj ili tamen ne volis transdoni al la sovetiaj kolegoj. Pri kio temas?”

“Estas kodo. Estas la klarigoj por deĉifri tekstojn en kodo bazita sur la hebrea Biblio.”

“Efektive, ĉio fariĝas klara nun. Iu grava teksto troviĝas en speciala numero de Bibiĝana Stelo , kodita, kaj la maniero kompreni la kodon alvenis laŭ alia vojo en la filakterioj. Sendube unu el la anoj de la konspiro, kio ajn ĝi estas, havas eblecon uzi presejon kun hebreaj tipoj kaj li presis la hebrekodan mesaĝon tiamaniere, ke ĝi aspektas kiel ordinara gazeto jidlingva. Se oni enmetis tian koditan paĝon en ĉi tian gazeton, estas vere preskaŭ neniu ŝanco, ke iu suspektu ion ajn!”

“Vi pravas. Mi supozas, ke malmultaj sovetaj civitanoj kapablas legi tiujn literojn... Almenaŭ inter la nejudaj, kaj judoj trafante tion – kio ankaŭ estas tre malprobabla, se ekzistas nur unu ekzemplero – verŝajne ne perfidus. Estas ne malbona ideo.”

“Kaj por eviti, ke iu komprenu pri la afero, ili sendis la du erojn aparte: iu, pri kiu ni scias nenion, alportis Bibi..ĝaĝa...  nu, la gazeton enhavantan la mesaĝon al la celita instanco aŭ persono, kaj la kodon transportis iu alia, via flustrema kunpreĝanto.”

“Sed kio okazos nun, kiam Kertsch  formortis?” sin demandis Michael .

Al tiu demando neniu povis respondi. Pensemaj, ambaŭ junuloj plu marŝis senvorte laŭ strato Furmanova .

*

Adams , Tuurken  kaj Karal  sidis surbenke en la Gorki -Parko. Jam de kelkaj minutoj Karal  seninterrompe flustris al siaj du kunuloj.

“Do,” li finis sian raporton, “la mesaĝo troviĝas en tiu jidlingva gazeto. Kion ni faru?”

Adams  kaj Tuurken  momente pripensis.

“Necesas traserĉi la ĉambrojn kaj oficejojn de ĉiu suspektato, kaj vidi, ĉu unu el ili havas tiun jidlingvan gazeton,” sugestis la blondulo. “Tiam ni pridemandos lin, kaj eble sukcesos akiri konfeson, ke li ĝin ricevis per la murdo de Kertsch .”

“Jes,” aprobis la ĉefo. “La fakto ke la libianoj trovis nenion ĉe Plum  ne havas ian signifon por ni, ĉar, unue, ni ne scias, ĉu Plum  ne elpensis la tutan aferon, kaj, due, verŝajne ili ne konjektis, ke ili devas serĉi gazeton presitan per hebreaj literoj.”

“Prave”, “Jes,” kunparolis la du aliaj.

“Sed nun,” Adams  daŭrigis, “ni stumblas refoje ĉe la sama demando, kiu konstante ĝenas ĉi-enkete: kion, se ion, ni rakontu al niaj sovetiaj kolegoj?”

Voĉo, kies obtuza prononco de la angla estis tuj rekonebla, ekskuis la tri virojn:

“Al kamarado Zajcev , nenion, mi konsilas; kaj al mi ne estas necese, mi ĉion aŭdis.”

De malantaŭ la bosketo, ĉe kiu la benko staris, aperis Maĥmetali . Li paŝis al la parka vojo, antaŭ la benkon, kaj tie kurbiĝis por prenlevi skarabon kaŝitan en la herbo.

“La usonanoj vere estas ege kompetentaj teknike, ĉu ne? Neniam en Sovet-Unio oni sukcesus produkti tiel belan kompakton de tre sensiva mikrofono kaj radio-elsendilo. Ni ĉiam devas akiri el fremdlando tiajn ludiletojn.”

“Ĉu la diablo vin helpas?” Adams  demandis, nekapabla kaŝi sian defalon. “Kiel vi povis scii, ke ni sidos ĉi-benke?”

Maĥmetali  ridetis:

“Sendube estus pli saĝe lasi vin pensi, ke min helpas la diablo. Sed mi havas korinklinon al via triopo, kaj sekve klarigos. Estas simple. Kunlaboranto mia, kiu, cetere, tute ne scias, pri kio temas, faligis ĉi tiun aŭdeman skarabon delikate en la herbon, kiam ni vidis, ke ĉi tiun benkon vi elektas.”

“Dankon pro la klarigo, kolego. Sed ĉu vi bonvolos ripeti, kion vi komence diris, kiam vi kobolde materiiĝis antaŭ ni? Mi ne estas certa, ĉu mi bone komprenis,” prononcis la nigrulo, kuntirante la brovojn.

“Eble ĉar mia diro efikis surprize. Mi proponas interkonsenton kun vi. Vi diros nenion al mia ĉefo Boris Zajcev  pri tiu ĉi afero. Tiuj rusoj ne bezonas scii ĉion gravan, ĉu? Sed, ĉar mi scias, vi dividos kun mi la fruktojn de via esplorado. Se vi trovos la gazeton, vi diskrete informos min, kaj ni kune decidos, kion fari. Ĉu konsentite?”

“Kompreneble ni konsentas. Kion alian ni povus fari?” Adams  malĝoje voĉis. La uzbeko, kapsalutante kun kelka ironio, foriris.

Kun sufokita ĝojo Karal  dankis la ĉielon ke Maĥmetali  ne povis havi ideon pri tio, kion ili diskutis antaŭ ol eksidi sur la benkon. La sovetiano scias pri la gazeto, jes ja, sed ne pri la kodo, kaj la loko, kie ĝi nun situas. Tiun parton de sia raporto Jano prezentis al la du kolegoj promenante antaŭe.

Kaj tiel konscii sian ĝojon igis lin dubeme konsideri la strangan situacion de internaciaj funkciuloj, al kies speco li portempe apartenis: kiom ajn sincere ĉe la dungiĝo oni ĵuris lojalecon al la internacia komunumo, aliaj faktoroj intervenis, kaj li tute ne sentis sin kulpa kaŝi parton de la vero al Zajcev . La malkovro, ke Adams  kaj Tuurken  samopinias estis por li plaĉa okazaĵo. Kaj nun, eĉ Maĥmetali ... “Kiel sola tiu Zajcev  estas!” li pensis.

17

Ĝoja  ĉiam tre ŝatis piediri. Ĉi-matene, ŝi decidis marŝi al sia komisiona kunsido. Laŭlonge de la vasta avenuo, kondukanta al Lenin -Palaco, troviĝis larĝa trotuaro; ĝi ne estis pavimita aŭ asfaltita, sed plaĉe estis al la piedoj paŝi trankvile sur la tero: ŝi ne estis tia pedanta elegantulino, kiu ne tolerus iom da polvo sur la ŝuoj.

Elirante tiun matenon, ŝi preskaŭ koliziis kun Marta Martin . Ankaŭ ĉi tiu iris piede, firme tenante la malnovan pluvombrelon, kiu neniam forlasis ŝin.

Ĝoja  iam profitis de la fakto, ke la restoracio apud Lenin -Palaco estis plenplena, por sidi ĉe la tablo, ĉe kiu manĝis Marta Martin , pensante, ke ĉiam estas utile pli bone konatiĝi kun personoj ligitaj al enketo. Ili tiel interkonatiĝis.

“Ĉu ankaŭ vi marŝos al la laboro?” Ĝoja  demandis kun larĝa rideto.

“Kompreneble. Estas tiom pli agrable. Mi ne kuraĝas uzi la lokajn aŭtobusojn, tiel plenaj je homoj ili ĉiam estas, kaj mi ne ŝatas iri per tiuj veturiloj, kiujn la aŭtoritatoj metis je nia dispono. Ili neniam estas pretaj je la ĝusta horo, kiam oni ilin bezonas. Sed al mi tre plaĉas tiu vojo oficejen, des pli ĉar la vetero ĝis nun konstante estis perfekta.”

“Efektive. Hodiaŭ estas la unua tago, kiam ni ellitiĝis ĉe griza ĉielo.”

Tiel babilante pri plej diversaj temoj, pri Alma-Ato kaj ĝiaj pomoj, pri la fakto, ke pluraj restoracioj dum la konferenco estas malpermesitaj al la urbanoj, tiel ke kelkfoje oni vidas de ekstere malplenan manĝosalonon, ĉe kies pordo sovetia Cerbero forpelas la frandemulojn ne apartenantajn al la konferenca elito, pri la etaj afiŝetoj invitantaj al interŝanĝo de apartamento, kaj pri multaj aliaj aspektoj de vivo tiom malsama ol tiu, al kiu ili kutimas, tiel babilante ili iris.

Ĉe la vojkruco de Lenina kaj Abaj a avenuoj, milicano direktis la trafikon. Al tiu punkto laŭ Abaja avenuo rapide alvenis nigra solenaspekta “Volgo”-aŭto, dum la milicano donis la paspermeson al la trafiko de Lenina avenuo. La nigra “Volgo”, ne haltante, kornis, sed la milicano ne aŭdis pro la bruo de pasanta ŝarĝveturilo.

Ĝoja  kaj Marta  haltis por rigardi scenon ne imageblan en okcidenta lando. La “Volgo”, al kiu la pasrajto ne estis allasita, tamen plu antaŭeniris, malrapide, ĝis ĝi preskaŭ karambolis kun eta “ Ĵiguli ”-veturilo, kies ŝoforo feliĉe havis bonegajn refleksojn. La bremsa bruo surprizsaltigis la milicanon, kiu, sin turnante, kun falanta makzelo kaj larĝigitaj okuloj unuafoje ekvidis la nigran “Volgon”. El tiu eliris dikventrulo, videble furioza. El la eta “ Ĵiguli ” elsaltis viro en armea oficira uniformo. Kaj, sub la nekredemaj rigardoj de Ĝoja  kaj de la sekretariino, fajra kverelo eksplodis, dum aŭtoj kornis kaj pasis ĉiudirekte, singarde kaj malrapide, direktataj de ridantaj aŭtistoj, kiuj amuziĝe pasis preter la krianta triopo, staranta meze de l’ vojkruco.

“Kiaj strangaj moroj!” diris Marta Martin . “Tiu viro en la nigra aŭto ne volis obei la signon de la trafikĝendarmo, kaj li haltigas sian aŭton sub ties nazo por iri lin skoldi! Kiaj strangaj moroj! Rigardu, kiel li kaptis la zonon de la milicano kaj lin skuas!”

Eble la kverelo estus daŭrinta multe pli longe, sed subite, kiel okazas en tropikaj regionoj, fortega pluvtorento ekbatis la grundon. Rapidege, sed plu kriaĉante, ambaŭ veturantoj kuris en sian respektivan aŭton kaj foriris, dum la milicano esprime levis la ŝultrojn.

La pluvombrelo de Marta Martin  montriĝis plej bonvena, kaj efikis plaĉe ŝirme kontraŭ la lavanga diluvo, kiu ilin ĉirkaŭis.

“Ĉiuj mokas mian pluvombrelon,” ŝi diris – kaj estis vere, ke ŝia manio ĉien kunporti tian arkaikaĵon estis la celo de multaj ridoj en la monda konferenco – “sed mi nun pruvos, ke ĝi estas pli bona ol multaj modernaj. Ni iros tute komforte triope, ĉu ne?, kara sinjoro, venu kun ni.”

Tiujn lastajn vortojn ŝi direktis al grasa, barelforma sinjoro, kiu staris ĉe pordo provante protekti sin kontraŭ la torenta pluvo. “Eble la pluvombrelo taŭgas por tri, sed nur normaldimensiaj”, Ĝoja  pensis, dum diluvo lavangis sur ŝian dekstran ŝultron, sed io, kion diris f-ino Martin  ŝin subite sendis al fulmrapida ĉeniĝo de neatenditaj pensoj, kvankam la koncerna frazo estis unu el la plej banalaj, kiujn oni povas imagi:

“Kaj kiel fartas via kara edzino? Ĉu ŝi ne venis kun vi el Luksemburgo, s-ro Kirsch * ?”

*  Prononcu: Kirŝ

*

“Ĉu estas la sama?” Olavi Tuurken  demandis al Jano Karal .

Ĉi tiu eligis falditan gazeton el sia poŝo. Pene, li komparis la literojn de la titolo kun tiu, kiun la finno ĵus prenis el la amaso da revuoj kaj dokumentoj en la araba, rusa kaj multaj aliaj lingvoj, kiujn la policanoj ne kapablis identigi.

“Rigardu. Kion vi opinias?” Jano respondis. Kaj ambaŭ viroj kliniĝis super tiuj literoj, el kiuj, por ili, ĉiu tute similis la sekvantan.

“Jes, estas la sama,” ili diris samtempe. Kaj zorgante, ke ĉio estu en la sama ordo, kiel ĉe ilia eniro, la du policanoj eliris el la ĉambro de Jakobo Plum . Estis la lasta el la esplorendaj lokoj. Li, kaj nur li, posedis ĉe si numeron de Birobiĝaner Ŝtern .

*

Plum  aspektis pli kompatige ridinda ol iam ajn antaŭe. Li balbutis, li havis tikojn, li faris nekoherajn gestojn, kiuj ĉiam minacis faligi iun objekton, kaj lia voĉo iĝis pli kaj pli alta, kvazaŭ ju pli li teruriĝis, des pli li penis imiti la sonojn de sopranulo.

“Kion mi diru, sinjoroj, kion mi diru?” li kriis kvazaŭ deklame. “Via demando estas tiel absurda, ke mi... oj, oj, oj... kontraŭ absurdeco senkulpa ŝafido estas pli senhelpa ol hardita bandito.”

“Kio estas tiu ĵurnalo?”

“Ĉu vere vi ne scias? Sufiĉas legi la titolon. Estas Birobiĝaner Ŝtern .”

“Kaj kio estas Birobiĝaner Ŝtern ?”

“Publikigaĵo, periodaĵo, ĵurnalo, tagaperaĵo, taggazeto, sinjoroj. Kiel oni povas respondi tiel absurdajn demandojn? Tamen, mi ne povas diri, ke estas la Korano aŭ la Biblio. Oj! Eble mi ofendis vin. Mi diru, videble ne estas la Kapitalo  de olda Karlo! Oj, oj! Refoje mi ofendas, eble. Dio mia! Mi perdas la prudenton. Kaj da ĝi mi neniam havis...”

Dum li parolis, li pasigis la manon ree kaj ree tra la hararo, tiel ke post kelka tempo li iĝis tute diskombita, kun plej komika efekto.

“Aŭskultu, gesinjoroj, ne, pardonu, sinjoroj, e... kion mi volis diri? Ha jes! Kial vi venas fari al mi demandojn pri tiu kompatinda birobiĝana gazeto, dum vi vidis en tiu sama ĉambro mian kolekton da gazetoj pers-, arab-, hindi-, rus-, moldav- kaj alilingvaj, pri kiuj vi sentas neniun bezonon pridemandi min. Mi ne komprenas.”

“Kial vi havas tiun gazeton ĉe vi? Kiel vi ĝin akiris?”

“Kiel pri ĉiuj aliaj, sinjoroj. Pro la lingvo. Mi aĉetas ĉialingvajn tekstojn. Mi estas estro de ĉi tiu tradukfako. Mi estas konata poligloto. Post Georgo S*** kaj Georgo K***, verŝajne mi estas la homo, kiu komprenas plej multe da lingvoj en la mondo, kvankam mia antaŭnomo ne estas Georgo. Mi eĉ opinias, ke mi staras antaŭ Teodoro G***. Kaj mi eĉ havas avantaĝon super ili: mi komprenas la lingvojn aŭde, dum tiuj estas ĉefe legaj  lingvofenomenoj.”

“Interese,” simple diris Karal , sin demandante, ĉu tiuj nomoj respondas al ia realeco, aŭ ĉu temas nur pri misvojiga elpensaĵo. Plum  probable ne aŭdis.

“Sed vi ne imagus,” li plu lispis, “kion tiu gazeto signifas por mi...”

“Ho jes, mi imagas.”

“Ne, sinjoro, vi ne povas imagi. Birobiĝan! La sovetia Ciono... Kaj estas tiel interese vidi la influon de la rusa sur la jidan! Rigardu!” Li kaptis la gazeton el la manoj de Tuurken  tiel rapide kaj forte, ke ĝi preskaŭ ŝiriĝis. “Sur paĝo 3, se mi bone memoras, jes ĉi tie sur paĝo 3. Ĉu vi vidas? Ĉu ne estas eksterordinare?”

“Ho, vi scias, por mi,” Karal  diris ridetante, “hebreaĵo estas hebreaĵo, nekomprenebla.”

Sed la alia ne aŭskultis lin.

“Rigardu, sentjaber , por “septembro”, pura rusaĵo. En Novjorko, en Jerusalemo, en Antverpeno, se iu ankoraŭ parolas la jidan en Antverpeno, oni diras september . Kiel stulta mi estas! Kial mi serĉis sur la tria paĝo? Kompreneble la dato troviĝas sur la frontpaĝo. Jen: sentjaber , el la rusa sentjabr’ . Ĉu vi scias, kial tja  anstataŭ tem ? Tre interesa demando. En la malnovslava ekzistis nazaj vokaloj...”

“Sendube estas tre interese, sinjoro” interrompis la finno, “sed...”

“Sed kio? Kial mi ne rajtus havi jidlingvan gazeton apud la kazaĥaj, uzbekaj, taĝikaj kaj aliaj, kiujn mi kolektis ĉi-lande? Ĉu vi iom lernis la kazaĥan? Tre interesa lingvo. Turkeca. Bedaŭrinde, mi ne restos sufiĉe longe por ĝin vere studi. Tamen, Abaj, la granda kazaĥa poeto...”

“Alian fojon pri kazaĥa poezio, s-ro Plum ,” Karal  intervenis. “Ni ne volas diskuti pli longe hodiaŭ. Sed ni devas konservi ĉi tiun gazeton.”

“Ne, ne, sinjoro, mi petas vin, mi petegas vin” – li genuiĝis – “ne mian Stelon Birobiĝanan. Mi donos al vi alian, se vi nepre deziras jidlingvan publikaĵon. Mi havas ankaŭ Sovetiŝ Hejmland , ĉu tiu ne plaĉos al vi? Multe pli literature. Sed mian Birobiĝanan Stelon ” – li kisis ĝin – “mine donos al vi.” Li parolis kun la tono de infano, kiu rifuzas pruntedoni ludilon al kamaradeto.

“Tamen, s-ro Plum , ni devas...”

“Vi devas! Sed ĉu vi rajtas? Montru al mi la paperon, kiu rajtigas vin traserĉi mian ĉambron, dum mi forestas, kaj preni aferon el ĝi.”

“Li ludas frenezulon, sed estas fakte inteligenta, eble eĉ siamaniere tre efika ulo”, Karal  pensis, kaj li dankis Dion, ke la inkluzivo, kvankam ne tre klarmotiva, de Maĥmetali  en la konfidencon ebligis agi, se ne leĝe, almenaŭ kun ĉiuj ŝajnoj de leĝeco.

Li tamen iom timis transdonante al Plum  la ruslingvan oficialaspektan paperon pretigitan de la sfereca uzbeka enketisto. Videble Plum  estis tia homo, kiu scias multon pri regularoj kaj dokumentoj el iu ajn lando. La estro de la tradukistoj prenis la paperon per la pinto de fingro, kvazaŭ estus malbonodora ŝmiraĵo. Li metis la okulvitrojn al la pinto de la nazo kaj legis laŭtvoĉe en la rusa. “Li havas tre bonan prononcon”, Karal  konstatis.

“Estas ankaŭ ĉi tiu,” Tuurken  diris, enmanigante al Plum  la duan rajtigilon, subskribitan de Adams . Por impresi la tradukiston, Adams  decidis uzi anglalingvan dokumenton, esprimantan la rajtigon pri traserĉo kaj eventuala forpreno de gazeto Birobiĝaner Ŝtern . Tiu fakte ne validis ĉi-kaze, ĉar la individuaj hotelĉambroj ne ĝuis la eksterteritorian statuson atribuitan al la konstruaĵoj kunside kaj ofice uzataj por la konferenco, sed estis dube, ĉu Plum  sciis pri tiuj subtilaj juraj nuancoj.

“Nu, nu, ŝajnas en ordo, sed kiam vi redonos ĝin al mi?”

“Tion ni ankoraŭ ne povas diri,” Tuurken  respondis. “Kiel eble plej baldaŭ, ĉu ne, Jano?”

“Tute certe,” ĉi-lasta aprobis, trankvilige.

Kiam ili forlasis la oficejon, Plum  skuis malĝoje la kapon. Du larmoj ruliĝis ambaŭflanke de lia nazo, dum ili aŭdis lin murmuri, kvazaŭ nostalgie: “ Birobiĝan ”.

*

“Sed eĉ se tiu ĉi numero enhavas la mesaĝon, kio ne estas pruvita, tio efektive sciigas al ni nenion pri la krimo,” Adams  diris.

“Nenion,” eĥis la finno. “Eble Kertsch  ankoraŭ vivis kaj donis la gazeton, kiam Plum  iris lin viziti, se ambaŭ partoprenis en la konspiro. Ĉu Plum  estas judo?”

“Ni ne scias,” Adams  diris. “Tiu nomo estas stranga. Povus esti aliigo de Blum . Sed ĉiaokaze nomo signifas nenion tiurilate.”

“Ĉu eblus, ke ni misinterpretis niajn faktojn pri la eltrovaĵo de Berenŝtam ?” Karal  demandis.

“Miaopinie ne,” respondis la ĉefo. “Laŭ mia kompreno, Berenŝtam  faris iun teknike tre gravan eltrovon. Estante judo, verŝajne laboranta en Birobiĝano, eble eĉ tie ekzilita, li preferis komuniki sian eltrovaĵon al Israelo ol al la reĝimo sovetia. La libianoj eksciis, probable per israelano laboranta por ili, aŭ per duobla agento * , pri la plano profiti de la alma-ata konferenco por transmanigi la referaĵon de Berenŝtam  kaj ĝin elporti el Sovetio. La sovetianoj tion eksciis, ĉu per la libianoj, ĉu per agento sia en Israelo aŭ sur la propra teritorio. Kiom da ŝtatoj nun scias pri la afero, ni ne povas diveni. Mia impreso estas, ke kiel agento de ŝtato ekstera, Berenŝtam  estis nur amatoro, fakte improvizis tiun rolon por si, kaj loĝis forperdite, se eblas tiel diri, en izolita malproksima regiono, ne disponante la sperton kaj rimedon de vera inform-agento, tiel ke eble aliaj likoj okazis ie sur la transsenda linio. Tion ni ne scias. Kion ni scias, tio estas, ke la transdono de la mesaĝo kaj de la kodo devis fariĝi pere de Kertsch .”

*  Duobla agento: ano de spionservo, kiu laboras samtempe por du malamikaj ŝtatoj, el kiuj nek unu nek la alia scias pri lia aparteno al la rivala sekreta servo.

“Se Plum  estas judo, estus tute kompreneble, ke li akceptis parton en plano destinita helpi al Israelo,” Tuurken  diris.

“Eble, sed tio ne estas decida faktoro,” Karal  rimarkigis. “Eĉ estante judo, li povus labori por alia ŝtato, kaj murdi Kertsch -on por kapti la gazeton kun la sekreta mesaĝo.”

“Tiel ke, eĉ se la gazeto, kiun ni trovis ĉe li, estas la ĝusta, ni ne antaŭeniris unu colon direkte al pruvo de kulpeco,” la finno murmuris, kaj Adams  malĝoje konkludis:

“Prave, ni tute ne progresis.”

18

Ĝoja  sentis sin aparte bonhumora. La vetero, kiel preskaŭ konstante en Alma-Ato, estis belega, la kunsido, kiun ŝi ĵus ĉeestis, speciale kaptis ŝian intereson, kaj la malrapide paŝantaj sovetianoj, kiuj svarmis surtrotuare, montris nur ridetantajn vizaĝojn. Ŝi intencis reveni hotelen piede, sed kiam ŝi proksimiĝis al la bushaltejo, ŝi vidis, ke el la grupo de atendantoj elstaras neordinare eleganta belulino: Lolita Fuentes . Tian okazon pli bone konatiĝi kun ŝi estus nedece forperdi.

“Pardonu min, sinjorino,” ŝi alparolis ŝin, elmetante sian plej ĉarman rideton, “eble vi scias, ĉu ĉi tiu buso iras al Ala-Tau -hotelo?”

“Jes, ĝi tien iras,” belsonis la respondo. “La venonta veturilo de la konferenco foriros nur post duonhoro, sed publika buso venos tre baldaŭ.”

“Ankaŭ mi do iros buse. Sed verdire, mi ĝojas, ke mi estas kun vi. Mi neniam kuraĝis eniri tiujn. Ili estas tiel homplenaj ĉiufoje! Kaj ne sciante la lingvon, mi timis ne scii kiamaniere pagi, kaj kiom...”

“Estas tute simple, vi vidos. Ha, jen ĝi venas.”

La aŭtobuso estis efektive plenplena. Ambaŭ virinoj grimpis en ĝin.

“Ĉu oni pagas al la ŝoforo?” Ĝoja  scivolis.

“Jes.”

“Sed ni eniris tra la malantaŭa pordo!”

“Ne grave. Estas tre amuza sistemo,” ŝi prenis monon el sia saketo kaj, prononcante dva * , ŝi ĝin transdonis al viro, kiu staris en la buskoridoro. Tiu viro transpagis la monon al alia pli antaŭa ripetanta dva , kaj tiu al plua, kaj tiel, de pasaĝero al alia, la mono atingis la ŝoforon. Post kelkaj momentoj, la sistemo funkciis en la alia direkto, ĝis iu finfine redonis al Lolita  du busbiletojn kaj la restmonon.

*  “du”, ruse.

“Mirinde!” Ĝoja  gaje krietis.

“Tia sistemo ne estus imagebla en Okcidento, ĉu?” Lolita  demandis.

“Certe ne. Estas vere granda plezuro konferenci en tia loko, kiun ni normale neniam vizitus.”

“Efektive, la loko estas tre interesa. Hieraŭ mi ĉeestis la kazaĥan operon. Ege interese.”

“Ĉu vere?”

“Grandioza spektaĵo. Kompreneble, mi nenion komprenis, ĉar estis en la kazaĥa. Sed la voĉoj estis belegaj. Kaj la kostumoj! Ĉu ankaŭ vi spektis ion interesan ĉi tie?”

“Nur la cirkon, sed ĝi estis rimarkinda.”

“La ejo estas tre malvasta, kompare kun la cirkoj, al kiuj ni kutimas, sed la prezentado estas efektive belega. La klaŭno sur la ĉevalo... Mirinde! Tiuj kazaĥoj vere formas unuon kun siaj ĉevaloj. Kompreneble dum generacioj ili nomadis tra la stepoj kaj dezertoj, rajde.”

“Jes. Ŝajnas, ke la registaro provas igi ilin fikshejmaj. Mi min demandas, ĉu ili povas adaptiĝi...”

“La registaro faras tiom por ili. Nomadismo ne plu estas adaptita al la kondiĉoj de vivo moderna. Sed la socia vivo ĉi tie... Ne estas mizero, absolute ne...”

“Tamen mi vidis domaĉan kvartalon, piede revenante de sur Kok-Tjube . Ni iom misvojis kaj ...”

“Domaĉoj, ĉu vere? Mi neniam vidis. Devas esti postrestaĵo de la malfacilaj tempoj. Nun videble estas plena prospero ĉi tie.”

“Ĉu vi vizitis la magazenojn?”

“Apenaŭ, ni havas tiom da laboro.”

“Nu, la GUM ne havas multajn varojn. Se kompari kun okc–”

“Sed kial ĉiam kompari, sinjorino? Kaj, se entute kompari, kial kun Okcidenta Eŭropo kaj ne kun Hindio aŭ Sudameriko? Tio estas la eraro. Vi troviĝas meze de Centra Azio. Kvarcent kilometrojn for – ĉu vi imagas? tio estas tute proksima – nur 400 kilometrojn for komenciĝas Ĉinio, la plej sovaĝa parto de Ĉinio. Se vi esperas trovi ĉi tie magazenojn kiel en Parizo aŭ Londono, kompreneble vi defalos de alte. Prefere rigardu la homojn, kiel feliĉaj ili estas.”

Ĝoja  rigardis ĉirkaŭ si en la buso. Kelkaj homoj babilis tre vigle kaj ridetis. Aliaj havis neŭtralajn, senesprimajn vizaĝojn. Kaj la trajtoj de tria kategorio elvokis zorgojn kaj la streĉitecon de tiu, kies vivo malfacilas. Tuj apud Ĝoja , junulo duondormis sur sia seĝo, kun lipoj formitaj al feliĉa rideto, kvazaŭ li sonĝus plej plaĉan amaventuron. Certe ne estis ĉi tie pli da malfeliĉo ol aliloke, se juĝi laŭ la vizaĝoj, sed videble ankaŭ ne malpli.

“Okcidentanoj havas terurajn antaŭjuĝojn,” Lolita  daŭrigis pli kaj pli entuziasme. “Ili emas ĉion kritiki. Ĉar oni iom atendas en restoracio, ili laŭte grumblegas, ne pensante pri la bono de tia sistemo por la gekelneroj. Egoismaj ili estas, nekredeble egoismaj.”

Ŝi parolis tre laŭte, kaj pluraj veturantoj jen scivole, jen ironie rigardis al ŝi.

“Ĉu vi scias, kiun rangon okupas Alma-Ato koncerne la proporcion de verdejoj rilate al la nombro de loĝantoj?”

“Ne. Mi tute ne scias,” respondis Ĝoja .

“La trian. Estas la tria urbo en la mondo: 80 kvadrataj metroj da verdaĵo por unu urbloĝanto, ĉu ne mirinde?”

“Tio certe igas la urbon tre plaĉa. Vi ŝajnas bonege informita pri ĝi. Ĉu vi povus diri al mi, kial ne estas pli varme? Mi opiniis, ke meze de Azio, ĉirkaŭite de dezerto, en tia urbo oni devus boli.”

“Estas pro la alteco. Ni troviĝas 900 metrojn alte super la marnivelo, kaj tio sufiĉas, des pli ke la klimato estas seka.”

La entuziasmo de Lolita Fuentes  pri Alma-Ato ŝajnis neelĉerpebla. Ŝi konis multajn detalojn pri la urbo, la respubliko, la tuta sovetia federacio. Kaj ŝi kvazaŭ prelegis al Ĝoja  tiel absorbite, ke ŝi ne atentis la vojon.

“Oj, kie ni estas?” ŝi subite ekkriis.

“Mi tute ne scias,” Ĝoja  respondis. “Vi aperas tiel hejme en alma-ata buso, ke mi blinde sekvis vin.”

“Ĉi tiu buso ne iris laŭ la kutima vojo; ŝajnas al mi, ke ĝi turniĝis dekstren.”

“Ĉu ni provu demandi iun?”

Ambaŭ provis informiĝi ĉe la kunveturantoj, sed neniu povis respondi en lingvo scipovata de la du virinoj.

“Ni eliru,” Lolita Fuentes  decidis, kun io tre aŭtoritata en la voĉo. Ĝoja  sekvis ŝin.

“Neniam ni trovos so––––” la sudamerikanino komencis, sed ŝi tuj interrompis sin vidante taksion, kiun ŝi vigle alvokis.

Post kiam la taksio ilin lasis ĉe la hotelo, Ĝoja  sugestis:

“Ĉu vi estas libera nun? Mi invitas vin al trinkaĵo. Pro mi vi maltrafis la hotelon en la buso.”

Kelkajn minutojn poste ili sidis kune en la trinksalono, kaj daŭrigis la konversacion.

“Ĉu vi trovas la konferencon interesa?” demandis Lolita .

“Iurilate jes,” ŝia kunulino respondis, “sed... kiel diri? Mi min demandas, ĉu la etoso ne estis grandparte fuŝita de la krimo.”

“Ĉu vere?”

“Estas malfacile diri. Ĉio laŭŝajne plu disvolviĝas kiel antaŭe, sed oni sentas ian... ian malkomforton, ĉu ne?”

“Eble jes. En kiu organizo vi laboras?”

“Mi ne apartenas al la sekretariejo. Mi estas ano de ŝtata delegitaro,” Ĝoja  respondis, amuzate de la konsterna esprimo de la kunbabilantino. La rilatoj inter delegitoj kaj membroj de la sekretariejoj ne ĉiam estas glataj.

“Pardonu, mi tute ne sciis...” Lolita  diris, kaj ŝi subite ekridegis. Nun estis la vico de Ĝoja  konsterniĝi nekomprene.

“Nun ni estas kvitaj,” ridvoĉis la elegantulino. “Eble mi estis sentakta traktante delegiton kiel membron de la sekretariejo, sed vi estis sentakta parolante al mi pri la morto de kompatinda Tomaso.”

“Pardonu, sinjorino, mi vere ne komprenas,” Ĝoja  mensogis. “Cetere, ne estas sentakte konfuzi delegiton kun ano de sekretariejo. Tiuj hierarkioj devus ne ekzisti. Se mi agis maldelikate al vi, bonvolu min pardoni, estis tute nevole.”

“Nu, en la sekretariejoj, ĉiuj scias, ke mi estis la... e... edzino, ni diru, neoficiala edzino de Tomaso Kertsch , kiu tiel neatendite mortis.”

La okuloj de Ĝoja  malfermiĝis tute larĝe, ŝi elspiris brue kaj mordetis al si la lipon, esperante, ke ŝi sukcesas taŭge ŝajnigi ekmiron. Ŝia mieno samtempe montris embarason, kio estis tute konvena, ĉar kiel kondolenci personon, kiu ridas tiel varme pri la forpaso de la amato?

“Mi... mi...,” ŝi balbutis. “Pardonu, mi ne sciis. Bonvolu akcepti mian plej koran kondolencon...”

“Ne necesas, sinjorino, tute ne necesas. Kiel vi vidas, lia forpaso min ne suferigas. Aŭ almenaŭ nun ne plu. Mi amis lin, estas vere, sed li kondutis tiel abomene al mi lastatempe, ke mi fakte ĝojas pri lia morto.”

Ĝoja n surprizis la esprimo de profunda malamo, kiu pentriĝis sur la vizaĝo de Lolita . Kaj iom post iom, ties trajtoj evoluis al malestimo.

“Li estis hontinda estaĵo. Li perfidis min. Li provis igi min ridinda. Nun mi estas bone venĝita, ĉu ne? Li ricevis tion, kion li meritis. Kaj mi ne verŝos unu pluan larmon pri li. La ĝojo komence estis amara, pro la memoroj, ĉu vi komprenas?, ankaŭ pro ĉio, kio estus devinta okazi, ho estus povinta feliĉigi min liaflanke, kaj kion li kripligis kiel vermo, vermo, putra vermo, kiu fuŝas la tutan guston de l’ vivo. Mi amis lin, siatempe, kaj li asertis, ke li min amas. Senkorulaĉo! Li komediis al mi. Mi estis lia servistino, la prizorgantino, kiu aranĝas la bonan funkciadon de lia hejmo. Sed lia koro vibris aliloke. Ne. Kial diable mi diras ‘koro’. Tian organon li ne havis. Nur... Nu, vi komprenas.”

Ŝi grincigis la dentojn, farante bruon, kiun Ĝoja  trovis tre malagrabla.

“Rubaĉo! Profesie altnivela, ho jes. Profesie honesta, certe. Sed kun sentoj de hundaĉo, kiu postkuras hundinojn laŭflare, sen eĉ groŝo da lojaleco aŭ da digneco en si...”

Ŝi paŭzis dum kelkaj sekundoj, kaj subite rigardis sian brakhorloĝon. Antaŭ ol Ĝoja  havis la tempon ekkonscii, ho okazas, ŝi jam staris.

“Mi devas rapidi!” ŝi krietis. “Ĝis revido, sinjorino.”

Ĝoja  sekvis ŝin rigarde, nekonscie skuante la kapon.

“Kiel abrupta estas tiu Lolita !” ŝi pensis. “Abrupta en siaj agoj, abrupta en sia parolo, abrupta en siaj humorŝanĝoj. Ĉu ŝi ĉiam agas tiel impulse?” Kaj ŝi ekdediĉis sin al la malfacila tasko altiri la okulojn de la kelnerino.

*

“Kian impreson ŝi faris al vi?” Jano Karal  demandis al la edzino.

Ĝoja  momente pripensis. Ŝi staris ĉe la malfermita pordo de la banĉambro, se oni rajtas nomi tiavorte la mizeraspektan ejeton, kiu, kun siaj betonaj, ne tegitaj muroj, sia neapartigita duŝo, kapabla malsekigi la tutan lokon en du sekundoj, kaj sia konstante gutanta tubaro, pli elvokis postrestaĵon de domaĉo bombita ol la freŝdate konstruitan, altarangan hotelon, en kiu ĝi situis.

“Mi bezonus iom pli da lavpulvoro,” li prononcis.

Ĝoja  ĝin transdonis al li.

“Vi vere devus lasi min tion fari,” ŝi diris. “Ĉu vi imagas, kion oni opinius pri vi, se oni vidus vin? Viro dungita de interorganiza sekretariejo, kiel ano de tutmonda polica opo, viro rekomendita de Interpol  por tiu tute elita posteno, kun gravaj respondecoj inkluzivantaj ege diplomatiajn traktadojn kun rivala sovetia administracio, jen viro tiel grav-ofica... mem purigas la ĉemizojn!”

“Tio estas la avantaĝo de parte poliesteraj vestaĵoj.”

“Kaj eĉ ŝtrumpetojn li mem lavas!”

“Ĉiaokaze, necesas esti profesia detektivo por trovi la solvon al la demando nuntempe plej tikla, nome: kie kaj kiel, en la lokoj al ni disponigitaj, oni povas pendigi tri ĉemizojn kaj sep parojn da ŝtrumpetoj, por ke ili sekiĝu?”

“Kaj tion li faras,” Ĝoja  retorikis, kvazaŭ deklamante al la muroj, “dum la propra amema edzineto apude staras farante nenion.”

Li turnis sin al ŝi, preskaŭ bataleme.

“Mi devus vin denunci al la virinliberiga movado,” li diraĉis.

“Tamen...”

“Tamen mi estas nur deĵoranto de sekretariejo, dum vi apartenas al la plej respektindaj personoj ĉi-konference: vi estas ŝtatdelegito. Ĉu decus, ke aĉa policano lasu psikologi-fakulinon el ŝtata delegitaro purigi liajn aferojn?”

“Mi memoros tiujn vortojn, kiam ni ree estos hejme,” ŝi diris, kaj la duopa ekrido vibrigis la ekipon de la duŝgroto, tiel ke la tubaro eĉ pli vigle gutis.

“Ni revenu al pli gravaj temoj,” Jano diris serioziĝe. “Kion vi pensas pri Lolita  nun?”

Ŝia buŝo formiĝis al paŭteto.

“Ŝi surprizis min. Mi atendis la reagojn de riĉa sudamerika bienposedantino, kiu plendus pri la hoteloj, la manĝoj, la manko de varoj magazene aŭ la nombro de ebriuloj, sed tute ne. Ŝi havas nekredeble rozkoloran percepton pri la sovetia realaĵo.”

“Dum vi havas malan antaŭjuĝon.”

“Mi esperas, ke ne. Mi provas esti objektiva. Sed ŝi estas partia, subjektiva. Ŝi simple neas tiujn aspektojn, kiuj ĝenus ŝian idealigon. Estas videble, ke ŝian vivon regas sentoj, kaj tute ne racio.”

“Tion mi rimarkis ĉe la unua renkonto.”

“Estas malfacile kompreni ŝiajn sentojn al Kertsch . Ŝi malamis lin, verŝajne ĉar ŝi lin tre fervore amis antaŭe, kaj defalis de alte, kiam li perfidis ŝin. Ŝi ne kaŝis sian ĝojon pri lia morto.”

“Ĉu vi trovis ŝin simpatia?”

“Fakte jes. Estas io naiva, natura, spontana, senafekta, refreŝiga en ŝia admiremo, en ŝia entuziasmo. Mi timis, ke ŝi estus snobo. Ŝi tute ne estas. Sed estas tre malfacile adaptiĝi al ŝia abrupteco.”

“Ĉu, laŭ vi, ŝi kapablas murdi?”

“Ŝin regas pasio, ŝi havas profundajn, intensajn sentojn, kiuj estras ŝian konduton, tute certe. Mi ne ŝatas respondi tian demandon, kvankam... Finfine, ĉu ne ĉiu el ni kapablus murdi, se la cirkonstancoj nin puŝus? Sed efektive, mi povas bildigi al mi ŝian furiozon, ŝian subitan decidon pagigi al la perfidinto la definitivan prezon, enmeti ponardon en la mansaketon, iri al li, kaj lin trapiki morta.”

“Ne ponardo estis, sed tre akrapinta klingo, verŝajne speco de stileto.”

“Nu, bone, eĉ tute bone, stileto estus laŭ ŝia stilo, laŭ ŝia stil-eto, se vi allasas tian vortludon.”

“Psikologie, vi do opinias ŝin ebla kulpinto, ĉu?”

“Jes, sen ia dubo, kvankam nur en cirkonstancoj, kiuj ege tuŝas ŝiajn plej profundajn sentojn. Kaj se ŝi krimis, ŝi restos sen kulposento, sen memriproĉo. Tamen, mi tute ne diras, ke ŝi tion faris. Ŝia sinteno antaŭ vi – kiam ŝi esprimis dankemon al la murdinto – estas tute kohera kun ŝia personeca strukturo, miaopinie.”

“Kiel vi taksas ŝin el intelekta vidpunkto?”

“Ŝi estas tre inteligenta. Mi ne dubas pri tio. Sed ne ŝia intelekto regas ŝin. Ŝia alta inteligenteco certe troviĝas je la servo de ŝiaj sentoj. Ŝi povas fari bonegan intelektan laboron, se ĝi plaĉas al ŝi kaj tuŝas ŝian entuziasmon. Sen ia dubo ŝi tiam laboras multe kaj efike.”

“Interese...”

“Mi ne mirus, se ŝi perfekte taŭgus en sia posteno pri laborhigieno en ILO . Eble multaj laboristoj, kies laborkondiĉoj pliboniĝis, tion parte ŝuldas senscie al ŝi. Sed...”

“Kial vi haltas? Pri kio vi ĵus pensis?”

“Pri io tute alia ol la intelekta aspekto. Io, kio ŝajnis neĝusta al mi, kiam ni parolis pri ŝi kiel eventuala krimulino. Mi ĵus rekaptis la penson, kiu fulmis tra mia menso antaŭ kelkaj minutoj...”

“Jes?”

“Ŝi certe kapablas murdi. Sed miaopinie, se ŝi krimus, ŝi poste ne kaŝus la veron. Ŝi dirus: jen, mi ne elportis lian konduton, havigis al li la ĝustan punon, faru el mi, kion vi volas. Ŝi prenus sur sin la konsekvencojn, kuraĝe.”

“Interesa vidpunkto. Sed ĉu ĝi estas prava? Eĉ ĉe normale tre sincera persono, la perspektivo esti kondamnita pro murdo povas mobilizi defendfortojn, ĉu ne? Ĉi-kaze preskaŭ temas pri la vivinstinkto. Kaj laŭ tio, kion vi diris, ŝi havas tre potencajn instinktojn.”

“Vi pravas. Subite konsciiĝi pri la estonteco de kondamnito povas ŝanĝi la kutiman manieron konduti. Jes, eble vi tamen pravas.”

Ŝi rondrigardis. Je plej neatenditaj lokoj en la duŝkaverno pendis jen ŝtrumpeto, jen ĉemizo.

“Vi vere estas genia,” ŝi diris admire. “Vi trovis lokon por ĉio.”

Sur la bele lavitan blankan ĉemizon, pendantan de vestarko hokita al alta tubo, guto post guto falis, rustaruĝe.

19

Ne facilas la tasko de kronikisto, kiu volas fideli al la vero. La vero ja ofte ŝajnas neverŝajna. Tiu rimarko aparte validas pri spionado kaj sekretaj servoj. La publiko ĝenerale akiris pri tiuj tute neĝustajn ideojn, simple pro tio, ke ĝi havas tiukampe neniun kontakton kun io aŭtenta. Se ĝia sola informfonto estas romanoj kaj filmoj – do puraj fikciaĵoj – kiel ĝi povus ricevi bildon eĉ iom konforman al realo?

Por la ĝenerala publiko, viro, kiu partoprenas en sekreta ŝtatinforma agado, nepre estas fizike plej forta kaj fleksebla, psike bonekvilibra, mense inteligenta, kaj naturdotita same per supera sana prudento kiel per neordinara kapablo regi sin kaj solvi ĉiajn problemojn. Unuvorte, superhomo. Al la ŝtatoj tiu bildo tre plaĉas, ĉar ĝi elvokas efikecon, kaj sekve faciligas la aprobon de la buĝetoj necesaj por financi kaŝajn politikajn aktivecojn. Sed ĝi estas trompa. La uloj, kiuj faras la koncernan laboron, ne estas superhomoj. Ili jen kaj jen misrezonas, ili cedas al siaj deziroj neoportune, iliaj gestoj povas misprecizi, al ili ofte mankas realismo, timo ilin multokaze inhibas, kaj, reage al ĝi, ili spertas epizodojn de maltimo, kiu blindigas ilian juĝon, tiel ke vanta tromemfido igas ilin agi fuŝe. Homaj, ete homaj ili estas, kun la propra mikso de bonaj kaj malbonaj kvalitoj, en kiuj preskaŭ ĉiam troviĝas elemento de malsaĝeco, sen kiu ili neniam eniĝus en tiun strangan, en-ombran karieron.

La okazaĵoj, kiujn ĉi-ĉapitre necesas kroniki, probable montriĝos neverŝajnaj al parto de la estimata legantaro, sed kion fari? Ĉu estus permeseble falsi la veron por igi la raporton pli akceptebla? Ne. Konscienca historiisto tion ne povas allasi. La faktoj prezentiĝu tiaj, kiaj ili envere disvolviĝis. Jene.

*

La salono, ĉe la unua etaĝo de Hotelo Alma-Ata , estis vastega, kaj plenplena je homoj. Laŭ la sovetia kutimo, tosto sekvis toston, kaj la tiulandaj ĉeestantoj, ĉefe la plej junaj, atentis pri tio, ke la gastoj eltrinku unuglute la tuton el sia glaso. Vodko, konjako, blanka vino, ruĝa vino, sovetia ĉampano, alkoholaĵoj diversaj prezentiĝis ĉe ĉiu el la longegaj tabloj, kiuj dividis la gigantan salonon en kvar aŭ kvin koridorojn. Apud la trinkaĵo, ĉiaspecaj delikataĵoj igis la gastojn salivi, inter kiuj kaviaro ŝajne plej forte allogis. Disvolviĝis la akcepto aranĝita de la Soveta Socialista Respubliko Kazaĥa honore al la delegitoj kaj laboruloj de la konferenco. Se la konferenca tagordo havis kiel temon la spiritan bonfarton de la homaro, la anoj de la konferenco per sia konduto okulfrape montris, ke ties materia bazo ne estas neglektinda: pri manĝo kaj drinko ili ĝue konkuris.

Karal , Stefano kaj Ĝoja  promenis de unu flanko al alia, laŭ la longaj blanktuke kovritaj tabloj, ornamitaj de floroj kaj verdaĵoj, provante aŭskulti kiel eble plej multe da konversacieroj. Aŭdiĝis iom da ĉio – gajaj bonhumoraj ridoj, snoba pedanteco, politikaj kvereloj, trankvila amika babilado – sed multo restis al ili nekomprenebla. La araba, rusa, franca, angla, hispana, japana, kaj multaj aliaj lingvoj sonis ĉi-salone, kiel en giganta babela forumo.

“Ankaŭ en hitlera Germanio, se vi promenis sur la stratoj, vi vidis nur belvestajn, bone nutritajn homojn kun kontentaj vizaĝoj. Tamen sub tiu supraĵo...”

“... Sed laborsekureco! Ĉu vi imagas? Neniam riski senlaborecon! Ĉu tio ne valoras perdi iom de la t.n. libereco, kiu fakte ekzistas nur por burĝoj?”

“Ne. Vi eraras. Ne li sukcesis ricevi ormedalon ĉe la olimpiaj ludoj tiujare. Estis en... ĉu 1976?”

“Ĉiam tiel jun-aspekta. Kaj ĉu vi ne trovas, ke lia ĉarmo ĉefe ŝuldiĝas al liaj lipharoj?”

“Sed la ĝeneraligo de pensioj maljunulaj en Sovet-Unio datiĝas nur de la jaro 1964, kiom koncernas kolĥozanojn. Mi legis tion en via propra revuo Ekonomika Sel’skogo Ĥozjajstvo , atendu, mi eĉ konservis la referencon en mia poŝlibreto, jen, jen, n-ro 12 de 1964. Tio estis multe pli malfrue ol en multaj laŭdire kapitalismaj landoj!...”

“La problemo ĉefe fontis en la fanatikeco de tiuj ajatullah oj...”

“Kaj oni donis kaviaron ĉiutage al tiuj britaj soldatoj, jes, ĉe la Nigra Maro... Kaj oni demandis al la serĝento: “Ĉu la trupo havas ion por plendi?” Kaj li respondis: “Ne, sinjoro, nenion, krom unu punkto: ili plendas, ke la... ke la... ke la konfitaĵo... haha!... ke la konfitaĵo odoras je fiŝo!” Hahahahahaha!”

“Ne. Mi simple forprenis la manikojn, kaj poste mi kudris... kiel oni diras vialingve?... ĉu rubandon?”

“Ŝi estis furioza kaj ponardis lin. Mi estas tute certa, ke estas ŝi. Ŝi ne elportis la alvenon de tiu juna francino.”

“Ne trinku plu, kara, morgaŭ vi malsanos. Ili nomas tion ĉampano! Estas skandalo! La ĉampanproduktistoj devus plendi ĉe la internacia kortumo. Nu, aŭstralia ĉampano estas io tute alia...”

Kaj tiel, de grupo al grupo, de zumo al zumo, Jano Karal , lia edzino kaj ilia nevo, jen aparte, jen kune, promenis laŭ la longaj tabloj.

Kiam proksimiĝis la fino de la akcepto, voĉo rimarkinde pli ebria ol la aliaj igis Janon turni la rigardon. Interesate, li konstatis, ke ĝi originas en la juna libiano nomita Zajd Azzuz . Li direktis siajn paŝojn al li.

Survoje li aŭdis la komentojn de du blankharaj sinjoroj:

“Kaj jen la afero rekomenciĝas. Estas ĉiam la sama problemo kun tiuj islamanoj. Ili ne kutimas drinki. Kaj jen iufoje ili troviĝas alilande sub terura premo provi la malpermesitan frukton, kaj ili ne kapablas deteni sin. Sed jam post du glasoj ilia korpo ne plu toleras kaj ili ebriiĝas plej hontinde. Ĉu ne, sinjoro ambasadoro?”

La raŭka voĉo de la sekreta agento, kies ebrieco feliĉe ne estis el la tragika aŭ agresa tipo, sed el la gaja, altiris nemalmultajn gastojn liadirekte. Li parolis angle. Fakte, kiam Karal  estis tute proksime, li apenaŭ povis kredi siajn orelojn. Azzuz  ja estis diranta:

“... ezdaz zoveta  judo, giu  elpensis ĝin... glb... gaj  li metis zian zegredan rabordon  en hebrean gazeton, tre bona ideo, neniu pensus, eĉ mi ne pensis, nur andaŭ gelgaj  horoj mi eksciis pri dio ... glb... gaj  li devis transdoni dion  al Girĉ , la zubĝenerala diregtoro , kaj nun diu Girĉ  mortis, gaj ...”

Iu alvenis tiel rapide, ke li preskaŭ kuris, almenaŭ tiom, kiom eblis en tia homamasa salono. Li diris kelkajn vortojn en la araba, tre akre.

Poste li turnis sin al la bunta ĉirkaŭularo kaj kun iom sinĝena rideto diris angle:

“Tiu kompatinda Zajd ... pardonu lin. Li estas verkisto dum siaj kromhoroj, verkas spionromanojn kaj volas ĉiam tedi ĉiujn per siaj historioj. Li trovas ilin tiel interesaj! Kaj ĝenerale li konfuzas sin kun la heroo.”

Azzuz  rigardis lin per larĝe malfermitaj okuloj.

Gion vi ragondas? Ĝu vi ezdaz vreneza? Glp glp...  Vi ja scias...”

La alia reparolis arabe al la ebriulo, ne tre ĝentile, ŝajnis. Li provis lin konduki for, sed Azzuz  rezistis.

Gial  vi volas trudi? Mi vartas dude  bone... glup ...” post kio li transiris al la araba.

Alia sinjoro venis apud Azzuz  kaj flustris ion al li en la orelon. Tiu ridetis, ridis, ridegis, kaj diris: “Prave brave, ni iru tuj.” Ambaŭ foriris brak-en-brake.

La viro, kiu parolis pri spionromanoj, eligis tre profundan spiron. Videble, la forkonduko de Zajd Azzuz  kaŭzis en li bonvenan senpeziĝon.

Turnante la okulojn ĉirkaŭen, Karal  havis la impreson, ke en la rigardoj, kiujn la ĉeestantoj de tiu sceno sendas al si reciproke, pasas pli da altatensia kurento dum dek sekundoj ol kutime okazas dum dek tagoj. Ĉiu ja provis kapti el la esprimo de la aliaj kiom eble plej multe da riveloj pri ties sentoj kaj intencoj, kaj la proprajn maksimume kaŝi.

*

La sekvantan matenon, granda paco regis en la salono, kie kunsidis Komisiono A. Parolis la mozambika delegito. S-ro Kirsch , la delegito el Luksemburgo, ne speciale amis sian mozambikan kolegon, sed li ankaŭ tute ne malamis lin. Eĉ, komence, kiam la prezidanto donis la parolon al la mozambikano, s-ro Kirsch  antaŭĝojis. Li sciis, ke nun okazos tre tre longa parolado, laŭ tre tre monotona eldiro, pri tre tre seninteresaj ideoj, kaj do kreiĝos la perfekta etoso por plaĉe dormi sur sia remburita seĝo. Kaj la delegito el Luksemburgo tre tre bezonis ripozi, ĉar li tre tre malbone dormis dumnokte.

Sed nun, barelforma Filiberto (la kompleta nomo ja estis Philibert Kirsch ) estis malkontenta. La hipnota lulo el Mozambiko ne efikis, kaj ĝi ne efikis, ĉar doloris la ventro. La luksemburga delegito portis la dekstran manon al la konveksa ventro, preskaŭ pli remburita ol la apogseĝoj, kaj ĝin karesis ame kaj zorge.

“Mi devus pli atenti, dum tiuj akceptoj”, li pensis. “Mi manĝas tro, mi trinkas tro, kaj la postan tagon mi repagas per doloro”. Li rigardis ĉirkaŭen. Videble, la plimulto el liaj kolegoj troviĝis en tiu benata stato, kiu ne estas kompleta dormo, sed en kiu oni plaĉe drivas de unu revo al alia, kun la plezura duobla sento, ke oni laboras por progresigi la mondon, kaj ke la impostpaganto havigas al oni tute komfortan salajron por ĉiu horo da duondormo. Lule, lule, lule, la mozambikano plu parolis. Malantaŭ Filiberto Kirsch , iu ekronkis. “Novulo,” pensis la moŝto: ĉiu persono iom sperta pri internaciaj kunvenoj kapablas teni sin en la agrabla stato, kiam la cerbo elsendas nur alfa-ondojn, tamen la dignon neniam perdante. Kaj ĉu ronki ne estas grava peko kontraŭ digno?

La ventro pli kaj pli doloris, kaj Kirsch  konsideris eliron el la kunsidejo. Li tuj forpuŝis tiun ideon pro diplomata solidareco: se li stariĝos kaj ekpaŝos, li ne sukcesos eviti veki kelkajn el la diligenta kolegaro en laboro paca laciĝinta, kaj estus nedece.

Sed al la stomaka malamiko, kiu atakis lin jam plurajn horojn nun, jen alianciĝis la intesta. Kontraŭ du samtempaj ofensivoj, el kiu unu trudis urĝan priatenton, eĉ plej sperta diplomato ne povas venki. Filiberto ekstaris.

La ĉagrenajn reagojn, la frotatajn okulojn, la vizaĝojn klare montrantajn, ke tia atenco al dormo kaj tradicioj riproĉindas eĉ al kutime ŝatata kolego, li absolute ne vidis. Apenaŭ murmurante “senkulpigu min” al la kolegoj, preter kiuj li pasis, li rapidis for.

“Devas esti tiu veneno nomata sovetia ĉampano ”, li diris al si kelkajn minutojn poste, kiam, iom pli trankvila ĉe la intesto, li sidis en aŭto, kiu lin kondukis hotelen. Kun iom malĝoja antaŭplezuro li bildigis al si la liton, sur kiu li baldaŭ kuŝos, sorbinte el tiu ĝenerale efika kuracilo, kiun li havis la prudenton kunpreni al Ama-Ato.

Ĝis la tria etaĝo li decidis ŝtupari, ĉar kolego restis kaptita dum horo enlifte la antaŭan tagon, kaj la penso pri tiu risko, en lia nuna stato, lin tremigis. Nur kiam, spirblovante kiel malnova vaporlokomotivo, li ricevis de la etaĝa prizorgantino la ŝlosilon de n-ro 342, nur tiam li komencis vere trankviliĝi.

Kompatindulo, se li nur scius...

“Strange, la pordo estas malŝlosita”, li pensis, sed memorante, kiel malbone li dormis kaj kiel naŭze li sin sentis matene, li atribuis al propra neglekto tiun neŝloson. Tamen, nur dum ero da sekundo. Ĉar kiam li faris unu ekpaŝon en la ĉambron, eĉ antaŭ ol fermi la pordon post si, kaj trovis sin frunt-al-frunte kun viro – videble centraziano – kiu eltiris el stako da paperoj la jidan gazeton, li sciis, ke almenaŭ pri tio la sovetia ĉampano ne kulpas.

“Kion vi faras ĉi tie?” li diris france, provante aspekti kiel eble plej impona, sed kun terura timo, tremiga ĉe la genuoj.

La alia respondis ion ruse. S-ro Kirsch  ne komprenis, kio estis bedaŭrinda, ĉar la liphara, kurbanaza centraziano ja diris:

“Kion ĉi tie faras vi ? Vi devus sidi en la kunvenejo.”

Kaj lia tono montris, ke delegitoj al hodiaŭaj internaciaj konferencoj ne plu estas fidinde konsciencaj.

Dume, s-ro Kirsch , sentante, ke tiu nova emocio tuj agas kuraĝige al la intesta malamiko, kaj terurita pri la eblaj sekvoj de ties ofensivo ĉi-kondiĉe, decidis paroli tre laŭte, pensante, ke tio eble venigos ian najbaron. Trafulmis lian menson dum sekundo la ideo krii “Help!”, sed ial tio ne aperis akorda kun lia sento pri digneco. La viro, kiu estis ŝtelanta la gazeton, ja estis maldika kaj neforta, kaj estus iom ridinde montri sin fizike malsupera al li.

“Do vi venas ŝteli en mia ĉambro, ĉu? Kiu vi estas?” tondris Filiberto, feliĉa, ke la pordo restis nefermita. “Redonu al mi tion, vi havas neniun rajton...”

Sed li ne havis la tempon fini, jam voĉo malantaŭe lin interrompis.

“Ĉu okazas io? Ĉu mi povus helpi?”

Estis viro proksimume 35-jara, alta preskaŭ du metrojn, kun pezaj ŝultroj, bruna bukla hararo, mallonga nazo iom suprencela kaj verdaj okuloj ŝajne tre penetremaj. Li surhavis bonkvalitan kremkoloran kompleton da vesto kaj bruna ĉemizo senkravata. Li staris tiamaniere en la porda malfermaĵo, ke neniam la eta ŝtelisto kapablus eliri. Li tuj prezentis sin:

“ James McKinzie * , el la usona delegitaro, vi ne vidis min ofte, ĉar mi kunsidas ĉe la subkomitato pri laborkondiĉoj. Ĉu tiu ulo venis prirabi vin?”

*  Prononcu: Ĝejmz Mak-Kinzij .

“Jes. Mi envenis en la ĉambron, kaj jen li estis traserĉanta, kvazaŭ hejme...” Kirsch  respondis, sed ĉu li intencis diri ion pluan ni ne povas scii, ĉar denove prezentiĝis interrompo.

“Kio okazas ĉi tie? Mi aŭdis, ke oni krias, kaj nun iu parolas pri ŝtelo! Ĉu mi povas helpi?”

Tiel parolis enirante malgrasa viro, nigrahara kaj nigrokula, kun inteligenta vizaĝo kaj vestoj malbone adaptitaj al lia figuro.

La aliaj tri rigardis, surprizite.

“Ĉu vi...? Albana delegito, ĉu ne?” Filiberto prononcis.

“Ĝuste. Reis Budo estas mia nomo. Mi pasis koridore, kiam mi aŭdis la kriojn...”

Lasante lin enveni, McKinzie  eniris iom pli profunde en la ĉambron, forlasante sian pozicion ĉe-porde. Kaj tuj... ŝir glit bat bum! Jen subite estiĝis karambolo, kiu sternis la tri delegitojn unujn sur la aliajn. En apenaŭ unu sekundo ĝi okazis, sed ĝin detale rakonti postulos multe pli longan tempon, jene. Komence, la ŝtelinto, videble serĉanta sensukcese manieron tiri sin el la ĝena situacio, plu tenis la jidan gazeton. Fulme, la albano etendis la manon, kaptis ĝin kaj provis foriri, sed la usonano intermetis sian longan kruron kaj faligis lin. Kirsch , iom stumble, sin klinis por repreni la ĵurnalon, sed la centraziano profitis de la momenta malekvilibro de l’ luksemburgano por puŝi ĉi-lastan ĉe la dorso kaj lin ŝanceli, tiel ke la kompatinda Kirsch , jam ne tre sana, falis kun sia tuta biernutrita pezo sur Budon, samtempe faligante ankaŭ McKinzie , kies kruro estis kaptita sub la albano.

“Haaaa!”, kriis la usonano, sentante akutan doloron ĉe la maleolo.

Dum la triopo tiel interplektiĝis; la aglonaza ŝtelinto rekaptis la gazeton, aŭ la plejparton de ĝi, ĉar ĝi estis ŝirita kaj eta parto restis en la mano de Budo. Kirsch  spiris tre forte, kaj ŝajne ne sukcesis releviĝi, kion studinto pri fiziko tuj komprenos konsiderante, ke lia pezocentro situas ĉe la ventro, tiel ke nur superante la fortan reziston de la tera altiro per siaj ne trejnitaj muskoloj li povus retrovi vertikalan pozicion. Kaj de lia restariĝo dependis tiuj de Budo kaj McKinzie , kiuj konsistigis, se tiel diri, la du sinsekvajn geologiajn tavolojn nun kovritajn de Kirsch . Homo interesiĝanta pri politika kaj historia filozofio eble trovus pensigan terenon por meditado en tiu situacio, en kiu la usona tavolo estis submetita al du aliaj, reprezentantaj du el la plej malgrandaj landoj de la mondo, sed la liphara aziano – la sola, kiu plu staris – ne apartenis al la rondo de tiuj sciencaj studantoj. Lia menso estis pli praktika.

Kiam finfine McKinzie  sukcesis sin malimpliki, li konstatis, ke la aziano troviĝas en la banĉambro, ĉe la neceseja kuvo, kiun li nutras per la gazeto ŝirata rubandforme.

“Ĉu vi estas freneza?” li kriis. “Ĉesu!”

Dolorĝemante, li kiel eble plej rapide lamis al la gazetŝiranto, sed li alvenis tro malfrue kaj sukcesis savi nur malgrandan pecon da rubando, plurpaĝan, sed certe senutilan. Kun triumfa esprimo, la liphara kurbnazulo funkciigis la akvoŝprucon.

“Kio okazas ĉi tie?” sonis ina voĉo ruse, kaj post ekrigardo al Kirsch  kaj Budo, ĵus sukcesintaj releviĝi, la ampleksa matrono, kiu gardis la ŝlosilojn ĉe la enirejo etaĝa, rapidis al la banĉambro, farante siblajn bruojn.

“Ne. Vi ne forkuros,” kriis Kirsch , kaptante ĉe l’ maniko la albanon, kiu provis ŝtele eliri. La aziano rigardis ridete, kaj McKinzie  karesis al si la kruron, forte kunpremante la makzelojn kun esprimo sufera.

“Ne moviĝu, iu ajn el vi,” la rusino diris sialingve per tiel aŭtoritata voĉo, ke, eĉ ne komprenante la frazon, ĉiu sentis sin najlita surloke.

“Frenezuloj, danĝeraj frenezuloj,” ŝi grumblis kaj iris al la telefono, en kiun ŝi baldaŭ skandaltone raportis.

Tuj alvenis dua matrono, eĉ pli ampleksa ol la unua, kiu ankaŭ diris kelkajn vortojn. Ial, neniu el la viroj moviĝis aŭ parolis. Post du aŭ tri pluaj minutoj, milicano alvenis kaj gestis al ĉiuj lin sekvi. La kvinvira kaj duvirina procesio eliris el la ĉambro.

“Ĉu mi ne povas resti? Mi estas malsana,” plendis dika Filiberto.

Sed neniu povis rusigi lian frazon kaj li mobilizis siajn rezervojn de stoikeco. Diplomata vivo ne ĉiam facilas.

*

“Jen, kolegoj, mi rakontis al vi la faktojn,” basis Zajcev . “Nun pri iliaj kaŭzoj. Ni scias ĉion, ĉar Mansur Buzurganin , la taĝiko, ĉion konfesis.”

“Taĝiko?” miris Adams . “Kio estas tio?”

“Unu el la sovetiaj naciecoj. Etno el sovetia Azio. Tiu viro, kiu ŝiris la ĵurnalon kaj ĝin perdigis neceseje, nomiĝas Mansur Buzurganin  kaj estas taĝiko. Antaŭ nelonge li dungiĝis en la hotelon. Li konfesis, ke li apartenas al sekreta grupo, kiu rilatas kun Irano (la taĝikoj estas kulture tre proksimaj al la irananoj, ili parolas lingvon similan al la persa). Iel, irana klano eksciis, ke iu sovetiano, nomata Berenŝtam , enmetis, presitan sub koda formo, en ekzempleron de jida gazeto, referaĵon pri materialo ebliganta senlime kaj senperde konservi energion en ĝi materiigitan. Kiu ajn ĝia origino – egale ĉu ĝi devenas de vento, suno, akvofalo aŭ pedalado de sklavoj – energio povas stokiĝi sen perdo en la materialo eltrovita de Berenŝtam , tiel ke post dek jaroj oni povas uzi ĝin sen manketo sub formo de elektro. Ekzemple oni povus per tiu materialo akumuli varmenergion de niaj dezertoj kaj ĝin sendi senperde al la plej norda Siberio.”

Dum Zajcev  paŭzis, reveme, liaj kolegoj lin akre rigardis.

“ Berenŝtam  estis perfidulo al la soveta patrio,” la ruso reparolis. “Li volis, ke lia eltrovo profitigu ne nin, sed Israelon. Laŭ lia plano, la referaĵo devis tien eliri el Sovet-Unio, pasante la limon en la pakaĵoj de iu nesuspektinda diplomato, Filiberto Kirsch , delegito el Luksemburgo. Montriĝas, ke la irananoj tre timis pri tiu eltrovaĵo, ĉar ili opiniis, ke se ĝi disvastiĝos, petrolon povos anstataŭi la uzo de tiu materialo, tiel ke la lando perdos grandparte sian riĉon. Buzurganin  estis komisiita forŝteli, aŭ, se ne eble, almenaŭ detrui la tekston. Tion li sukcesis fari. Li ŝajne ne timas la punon, kaj fieras pri sia ago.”

“Ĉu ekzistis pluraj ekzempleroj?” Tuurken  demandis.

“Certe ne, kaj nun Berenŝtam  mortis. Jen kiel stulta naciismo de kelkaj homoj perdigas al la homaro ekstreme valoran eltrovaĵon. Antaŭ ol morti, Berenŝtam  detruis ĉiujn siajn paperojn. Li nepre volis, ke la soveta ŝtato ne profitu de lia malkovro...”

“Kiuj estis la aliaj, kiuj ĉeestis kaj batalis?” Karal  scivolis.

“Agentoj de la respektivaj sekretaj servoj sialandaj. Ni ne havas absolutan certecon, sed preskaŭ. Ili troviĝis tie por kapti la gazeton.”

“Kiel ili sciis pri ĝi?”

“Ni sciis pri tio dank’al agento, kiu laboras en Israelo kaj informis Libion pri la afero. Sovetia agento en Libio nin avertis, sed la libianoj, kaj sekve ankaŭ ni, konfuzis la nomojn Kertsch  kaj Kirsch . La araba skribo ne favoras taŭgan transsendon de tiaj fajnaj sonnuancoj.”

“Verŝajne iu israelano informis Usonon,” Maĥmetali  diris. “Krome, la libiaj sekretaj servoj ne estas aparte lik-imunaj, se la afero eksciiĝis ankaŭ en Irano kaj Albanio.”

“Sed la diversaj ŝtatoj ne sciis la samajn aferojn,” Zajcev  emfazis. “Multaj mankoj estis riparitaj hieraŭ dum la akcepto de la Soveta Socialista Respubliko Kazaĥa, kiam iu libiano ebriiĝis kaj stulte dismesaĝis kelkajn informojn.”

“Ĉu vi estas certa, ke Berenŝtam  mortis?” Jano Karal  demandis. Zajcev  aspektis malĝoja respondante:

“Ne estas dubo. Li havis kanceron kaj sciis, ke li ne plu havas ŝancon foriri el Sovetio. Tial li nepre volis, ke lia mirindaĵo atingu senprokraste Israelon. Lia frato laboras en la presejo de Birobiĝaner Ŝtern .”

“Mi supozas, ke vi povas fari nenion rilate al Kirsch , McKinzie  kaj Budo, ĉu?” Tuurken  diris.

“Ne,” respondis la grasmuskola ruso. “Ili ĉiuj havas diplomatan pasporton. Ni nur povas ilin forpeli el la lando. Sed pri tio decidos aŭtoritatoj pli altaj ol mi.”

“Ĉu vi ilin pridemandis?”

“Jes, sed ili kompreneble neas. Kirsch  asertas, ke li ne komprenas; ke oni probable misprenis lin por iu alia; ke li ne sciis ke tiu gazeto troviĝas inter liaj posedaĵoj; ke li eĉ ne kapablus distingi la lingvon, en kiu ĝi estas presita. Nu, tiu lasta punkto estas probabla, sed pri la cetero, mi dubas. Li ne estas judo, kaj por tiaj komisioj Israelo povas preferi nejudon. Li apartenas al eta lando, pri kiuj la grandaj potencoj malmulte pensas...”

“Sed kion ĉio ĉi signifas rilate nian enketon pri la murdo de Kertsch ?” Adams  demandis. “Ĉu tio ŝanĝas ion?”

“Absolute ne,” Zajcev  amarvoĉis. “Ni staras ekzakte kiel antaŭe, nur kun tiu plua hipotezo, ke eble Kertsch  mortis anstataŭ Kirsch , murdite de iu, kiu serĉis tiun dokumenton...”

*

“S-ro McKinzie ? Kiel mi povas servi vin?” la granda nigrulo diris.

“Nu, s-ro Adams , eble tiuj fragmentoj iel interesos vin. Mi ilin fotokopiis, kvankam sen espero, ke tio povos helpi.”

“Pri kio temas?”

“Estas pecoj de la gazeto, kiujn mi sukcesis savi el la detruo. Vi rajtas havi ilin same kiel mi, ĉu ne?”

“Hm, mi dubas, ĉu vi havas iun ajn rajton...”

“Ne leĝan, kompreneble, sed moralan jes. Dank’ al mi ne ĉio estis perdita.”

“Nu, ni vidos.”

La fragmentoj certe estis tro malampleksaj por helpi retrovi la ideojn de Berenŝtam , sed ili tamen havis iun utilon: Tuurken  kaj Karal  komparis la koncernajn pecojn kun la ekzemplero de Birobiĝaner Ŝtern  trovita ĉe Plum . Montriĝis, ke ĉi ties ekzemplero havas alian daton. Temis do pri alia gazeto ol tiu, en kiu kaŝe presiĝis la revolucia scienca referaĵo. Tiel evidentiĝis, ke se Plum  murdis Kertsch -on, lia motivo ne estis sciencospiona.

20

“Ĉu vi venos al ekskurso morgaŭ?” Stefano demandis la onklon.

“Vi feliĉuloj, kiuj laboras por la konferenco mem! Ne konfuzu ĉies situacion kun la propra,” Jano respondis. “Mi havas laboron por la enketo. Sed Ĝoja  intencas iri al ekskurso n-ro 2. Ŝi diris al mi la nomon, sed mi forgesis. Tiuj kazaĥaj nomoj ne estas facile memoreblaj.”

“Mi iros al ekskurso n-ro 3. Estas tiu por la personoj, kiuj interesiĝas pri sovetia publiksaneca organizado. Ni vizitos diversajn instituciojn kaj tagmanĝos en unu el la t.n. sovĥozoj.”

“Nu, mi deziras al vi agrablan tagon.”

“Mi ĝojos eliri el la urbo kaj vidi iom de tiu kazaĥa kamparo, se kamparo estas. Eble estos ĉefe dezerto, se juĝi laŭ tio, kion ni vidis de sur la monto.”

“Ne troigu. Ne estis dezerto ĉiuflanke. Mi memoras tre verdajn partojn...”

“Diru, Kara-Karal . Onklino Ĝoja  rakontis al mi pri Romian  kaj lia turka kunlaboranto, aŭ kontraŭlaboranto, se vi preferas; ĉu vi havis informojn pri tiu? Ĉu vi sukcesis scii lian nomon? Ĉu li estas en Alma-Ato?”

“Ni kompreneble ricevis informojn, sed li ne venis. Li anstataŭis Romian  dum ĉi-lasta estas en Alma-Ato.”

“Li do ne povis murdi Kertsch -on por akuzigi Romian  kaj tiel seniĝi je li, ĉu?”

“Ne. Rekte li ne povis, sed ĉu ni povas elimini la hipotezon, ke eble li havis kunkulpulon ĉi tie, kiu agis por li?”

Alproksimiĝis Ĝoja .

“Kio okazas, Stefano? Ĉu mi fortimigas vin?” ŝi demandis melodie, konstatante, ke Stefano pretiĝas foriri.

“Kulpas mia natura delikateco. Mi ne volas trudi min al geamantoj, kiuj videble deziras kune soli.”

“Kaj krome nun estas via horo deĵori, ĉu ne?” Jano rebatis.

La junulo kun grimaco malaperis.

“Ĉu vi estas libera nun?” la psikologino demandis la edzon.

“Jes. Ni relaboros morgaŭ, dum multaj ekskursos, sed nun mi havas iom da libertempo. Ĉu vi?”

“Ankaŭ mi, jes. Tiuj kunsidoj estas vere lacigaj, mi bezonas aerumi min. Ĉu vi konsentus reiri al Kok-Tjube  kaj iom promeni en la montaro? Ni povus veturi supren per la pendvagono, kaj reveni piede.”

“Bonega ideo. Ankaŭ mi ŝatus iom da spirado en senlima etoso natura.”

Tiuhore en la pendvagono troviĝis preskaŭ neniu: nur juna paro kaj kompakta virino en uniformo tre simila al la armea, plus kvindekjarulo surhavanta malnovajn ĉifitajn vestojn, kun la led-aspekta haŭto de tiu, kiu laboras la tutan tagon ekstere. Malrapide suprenŝvebante ili rigardis la neĝkovritajn montojn.

“Kolego diris al mi, ke tiu monto atingas 7000 metrojn,” Ĝoja  diris, “ĉu vi kredus tion?”

“Nu, la pinto nomata ‘Venko’ ( Pobedy )  altas pli ol 7000 metrojn, sed mi dubas, ĉu ĝi videblas de ĉi tie.”

Ili fine alvenis, eliris el la suprenkajuto, kaj kontemplis la mirindan montoĉenon.

“Demandu al iu, kiel nomiĝas tiu plej alta pinto,” ŝi petis.

Karal  sin turnis al la uniforma virino, kaj ruse alparolis ŝin.

“Ŝi ne scias; ŝi diris, ke ŝi ne estas el ĉi tie kaj havas neniun ideon. Eĉ ŝajnas al mi, ke mia demando aperis al ŝi stranga,” li iom poste klarigis al la edzino. “Mi demandos tiun junan paron.”

Sama demando, sama nea respondo.

“Strange! Neniam eblas ricevi respondon pri tiel simplaj punktoj. Nialande, se oni informiĝas ĉe lokanoj, ili konas la nomojn de ĉiuj suproj, ĉu ne?”

“Eble tiuj suproj ne havas nomon, kaj ĉiaokaze, ĉiu lando diferencas de la alia. La kutimoj malsamas.”

“Jes, sed ĉi tie tiom da aferoj mirigas! Mi antaŭ nelonge parolis kun kolegino el la kanada delegitaro. Ŝi estas ukrajndevena kaj legas la rusan. Nu, ŝi serĉis libron pri psikologio en la tuta urbo. Absolute ne estis eble trovi unu. Tamen, Alma-Ato estas universitata urbo, kun pli ol 600 000 loĝantoj! En okcidento, eĉ en urbo kun 10 000 loĝantoj vi nepre trovos plurajn librejojn kun almenaŭ kelkaj verkoj pri tiu fako, kaj eĉ en pli malgranda urbeto vi povus mendi unu. Ĉi tie, ŝi provis, kaj oni respondis al ŝi, ke estas neeble. Mi tute ne komprenas, kiel la vivo organiziĝas ĉi-lande.”

Ili ekmarŝis direkte al la montoĉeno.

“Ĉu vi sukcesis vidi lin?” Jano demandis la edzinon, kiu ĵus devis renkontiĝi kun Plum .

“Jes. Ni pasigis kune longan horon. Li eĉ invitis min al kafo.”

“Kaj kio estas via diagnozo?”

“Se mi nur scius!”

“Ne diru, ke vi ne povas distingi mensogulon disde frenezulo!”

“Kiajn vortojn vi uzas! La realo neniam estas tiel simpla. Kaj Jakobo Plum  certe ne estas simpla homo. Li impresis min kiel tre sentema kaj inteligenta viro...”

“Tio konfirmas mian intuon,” la policano interrompis. “Li estas ruzulo, kiu kaŝas siajn ruzojn sub masko de kvazaŭ-frenezeco.”

“Mi ne konsentas. Li estas pli kompleksa ol tio. Laŭ mia impreso, lia personeco disvolviĝis en perturbaj cirkonstancoj, kiuj devigis lin alpreni neordinaran estmanieron por protekti sin.”

“Ĉu vi ne opinias, ke li komedias laŭvole?”

“Li komedias tute certe, sed ne laŭvole, kiom mi rajtas juĝi post tiel malprofunda ekkono. Komedii fariĝis por li kvazaŭ dua naturo. Mia interpreto estas, ke dum la infaneco li rimarkis, ke li sukcesas ridigi la aliulojn kaj iamaniere regi la situaciojn dank’al tiu konstanta komediado. Homo, kiu ridas, malpli emas ataki, kaj ŝajnis al mi, ke Plum  sentas sin ege vundebla.”

“Vi ĵus diris ‘regi la situaciojn’ kaj tio koincidas kun mia propra takso, nome, ke la ridinda personeco, kiun li alprenas, ebligas al li estri la ĉirkaŭularon. Li devigas la homojn agi aliel ol nature, kaj ilin devigas adaptiĝi al li, ĉu ne?”

“Jes. Pli malpli tia mi sentas lin.”

“Ĉu kun liaj tikoj, lia mallerteco, liaj emociaj reagoj, li povus esti agento por iu ŝtatsekreta servo?”

“Kiel diri? Mi ne konas lin sufiĉe. Li certe aspektas kiel fuŝulo, kun malbone kunordigitaj movoj. Sed tio povas esti masko. Ĉiam ŝajnas al mi, ke malantaŭ la masko, li profunde amuziĝas. Miaopinie, se la tasko estas adaptita al lia personeco, li tre bone povus plenumi ĝin. Sed oni ne postulu de li ion fizike danĝeran.”

“Kaj kion vi opinias pri murdkapablo? Ĉu li estas homo, kiu mortigus se necese?”

Ĝoja  profundiĝis en la pensojn. Ŝi provis mense revidi Jakobon Plum , liajn strangajn gestojn, liajn klaŭnajn, sed fojfoje kortuŝajn, esprimojn, liajn dirojn tiel malsimilajn ol tio, kion oni ĝenerale aŭdas.

“Li certe havas multege da energio. Oni parolis al mi pri lia giganta laborpovo, kaj pri tio mi ne miras. Rigardante lin, oni sentas, ke lia nerva sistemo bolas konstante. Kaj tamen, laŭ liaj kolegoj, kiujn mi pridemandis, li neniam estas elĉerpita, kio signas neordinarajn rezervojn da nerva energio. Nu, kial mi tion diris? Tio ne rilatas al via demando.”

“Jes. Vi scias, Ĝoja , kiom mi fidas vian juĝon pri homoj. Ĉiam via opinio pri suspektato min ege helpas. Ĉu Plum  laŭ vi kapablas murdi?”

“Li havas la necesan inteligentecon por plani, li povus havi motivojn, kun sia torturita, tre kompleksa psiko, eble li ne havas multajn inhibojn, almenaŭ normalajn inhibojn: aspekti ridinde amuzas lin pli ol lin ĝenas, kio karakterizas homon ne atribuantan egan gravecon al la sociaj juĝoj kaj sekve eble ankaŭ al sociaj konceptoj pri moraleco. Li verŝajne havas propran moralecon, tute malsaman ol la komuna.”

“Tio staras sur la pormurda flanko de la bilanco; ĉu io sur la kontraŭmurda?”

“Jes, lia sentemo. Li efektive impresas min kiel homo, kiu tre malfacile povas suferigi.”

“Sed Kertsch  ne suferis. Li estis tuj senkonsciigita, anestezita. Li mortis post kelkaj minutoj da dormo.”

“Vi pravas. Kiel scii? Vi ne imagus, kian strangan ideon mi ĵus havis. Bildiĝis miamense Jakobo Plum  en la kabineto de Kertsch . Ili diskutas. Ili amikiĝas (kiu diris al ni, ke ili estis malamikoj, se ne Plum  mem?) kaj Plum  montras al Kertsch  glaveton, kiun li ĵus trovis en iu azia bazaro, kaj grandageste teatrante apud li, kun ridegoj ambaŭflanke, per mallerta movo senvole trafas Kertsch -on rekte en la koron. Tiam, li ekscitiĝas, teruriĝas, panikas, kaj kure foriras mensogante al la gardisto...”

“Se tiel estis, vi solvas la problemon de la motivo – se problemon ni havus koncerne lin – laŭ tre bela maniero. Kara, ĉi-foje vi ne helpas. Vi komplikas la serĉon de la vero. Ĉar estas io tre ĝusta en tio, kion vi ĵus diris. Plum  estas tia homo, kiu neniam atingus la koron de iu ajn, se li ĝin celus, sed kiu tre bone povus, fuŝe, mallertamove, trafi nete en la centron...”

21

La buso forlasis sian restejon inter Kazaĥstan -hotelo kaj Lenin -Palaco, trairis la urbon, pasis sub speco de provizora triumfarko portanta gigantan sloganon, aŭ bonvenalvokon – Stefano bedaŭris, ke lia onklo ne ĉeestas, por traduki al li – kaj en la kamparon ekveturis.

Al la junulo plaĉis eliri el la urbo. Tiu kamparo estis bela, verda, kaj, repensante pri la vido de sur Kok-Tjube , Stefano rememoris, ke ne sur ĉiuj flankoj la dezerto ĉirkaŭas la urbon. Ĉi tiu estis unu el la flankoj ĉu ŝparitaj de la dezertformiĝo, ĉu ege provizitaj per irigacio.

La junulo avide rigardis la pejzaĝon, kies bildoj sekvis unu la alian antaŭ liaj okuloj. Pasante preter iu vilaĝo, li mire rimarkis, ke la grandliteraj sloganoj, kiel kutime pentritaj flave sur larĝa ruĝa tolbendo, ĉi tie estas germanlingvaj. “Ne malstreĉi la fortojn dum la kolektado de fruktoj!” vokis unu. “Plenumi la decidojn de la kongreso de la komunista partio de USSR” proklamis alia. “Germana kolĥozo en sovetia centra Azio! Mi neniam estus imaginta tion!” li diris al si, penseme.

Ilia unua halto estis en la vilaĝo Tonkeris , en la distrikto de Talgar , kie ili vizitis t.n. feldŝer an  kaj akuŝistan prizorgejon, etan domon kun kalkitaj blankaj muroj, meze de la vilaĝo, kie unu akuŝistino sekvas la evoluon de gravedecoj kaj kie la feldŝer  – virino, kiu ricevis specialan trejniĝon kvarjaran pri medicina praktiko – zorgas pri diversaj malsanpreventaj aktivecoj kaj prenas sur sin la traktadon de kutimaj malsanoj, kiuj ne postulas la intervenon de plentrejnita kuracisto.

La triĉambra dometo estis pura kaj plaĉa, kvankam tre sobre aranĝita, kaj Stefano trovis interesa tiun konceptadon pri vilaĝa sanprizorgado. Bedaŭrinde, la parkera maniero, laŭ kiu la du vizitataj virinoj klarigis sian agadon, estis ege ĝena, kaj ne malpli la fakto, ke elirante, ĉiu ekskursanto ricevis presitan faldfolion trilingvan (la angla inkluziviĝis!) pri la ĵus vizitita ejo. Li estus preferinta rigardi vere ordinaran vilaĝan konsultejon, malpli modelan, malpli specialigitan en akcepto al eksterlandaj gastoj.

Tagmeze ili haltis en sovĥozo “ Kazaĥstan ”. Kontraste kun kolĥozo, kiu estas kooperativo de vilaĝanoj posedanta la grundon kaj la ekipaĵon, sovĥozo apartenas al la ŝtato. La ekskursantoj vizitis diversajn instalaĵojn kaj estis superŝutataj per lavango da statistikaj informoj, post kio oni kondukis ilin al vasta manĝosalono, kie pantagruela tagmanĝo ilin atendis. Ree kaj ree la manĝo estis interrompata de tostoj, jen per vodko, jen per vino, jen per brando, al la interpopola amikeco, al la paco kaj al la multaj noblaj celoj de la konferenco tutmonda.

Stefano troviĝis apud f-ino Martin  kaj, dum vodka tosto, ĉi-lasta flustre petis lin diskrete transpreni la enhavon de ŝia glaso kaj ĝin anstataŭigi per akvo. Dank’ al la lerta maniero, laŭ kiu Stefano plenumis tiun taskon, ŝia sovetia najbaro, kiu ŝian glason konstante replenigis, ne rimarkis la interŝanĝon. F-ino Martin  direktis al Stefano rigardon kun eterna dankemo.

La konversacio papiliis de unu temo al alia.

“Ĉu vi vizitis la cirkon?” demandis unu el la sovĥozaj gastigantoj.

“Kompreneble,” unuvoĉe diris Marta Martin  kaj Stefano.

La delegito de Komoroj konfesis preskaŭ honte, ke li ne iris. Tion li sentis des pli embarasa, ĉar, estante islamano, li rifuzis trinki alkoholaĵon. Ne estas agrable percepti sin malbona gasto.

“Vi nepre devas iri.” “Estas tre interese,” ĉiuj ĉirkaŭuloj entuziasme konsilis.

“Ĉu estas io, ho ne plaĉis al vi?” demandis unu el la sovĥozanoj.

“Nenio,” diris Stefano, sed Marta Martin , kun kunstreĉitaj lipoj prononcis:

“Mi tute ne ŝatis tiujn longajn versdeklamojn, per infaneca tono, kiuj prezentiĝis de tempo al tempo.”

“Mi forgesis pri tiuj,” la junulo sin korektis. “Efektive, ankaŭ al mi tio ne plaĉis, sed mi pensis, ke nur pro tio, ke mi ne komprenas la lingvon.”

“Eĉ komprenante la lingvon mi ilin malŝatis,” intervenis angla interpretistino, kiu sidis apud la komora delegito. “Estis nur fanfaronaj naivrimaj retorikaĵoj pri la beleco kaj boneco de Kazaĥstano kaj de Sovet-Unio. Mi estus preferinta muzikon.”

Stefano opiniis, ke ŝi ne estas tre ĝentila.

“Nu, nu, estas tradicio de niaj spektaĵoj,” la sovĥozano klarigis. “Ni eble havas alian komprenon pri poezio ol vi okcidentanoj, kaj ankaŭ pri deklamado. Sed diru, kio al vi plej plaĉis?”

“Mi hezitas inter la klaŭnoj kaj la ĉevalrajdado,” Stefano respondis. “La maniero, laŭ kiu tiuj kazaĥoj sentas sin hejme sur galopantaj ĉevaloj, kaj faras ion ajn, vere ion ajn sur ili, estas eksterordinara.”

“Prave,” la sovetiano diris. “Ili estas tre impresaj. Sed ankaŭ la klaŭnoj plaĉis al vi, ĉu ne?”

“Ege,” Stefano jesis.

Marta Martin  interdiris:

“Kio plej plaĉis al mi estis tiu ero, kun unu el la klaŭnoj klaŭnanta sur galopanta ĉevalo. Li havis la lertecon de la kazaĥoj, kiun vi ĵus menciis, sed ankaŭ la humuron de klaŭno.”

“Tiun programeron mi bedaŭrinde ne vidis,” diris Stefano. “La klaŭno estis malsana, kiam mi spektis la cirkon, kaj neniu kapablis anstataŭi lin. Sed mi efektive aŭdis, ke ĝi estis perfekta.”

“Ankaŭ mi bedaŭrinde ĉeestis la cirkon, kiam tiu junulo malsanis,” muzikvoĉis la angla interpretistino. “Tre domaĝe, ĉar ĉiuj ege laŭdis tiun programeron.”

“Jes, vere estis domaĝe, li estas mirinda,” la sovetiano diris. “Mi tion des pli bone scias, ĉar li naskiĝis ĉi tie, sur la teritorio de ĉi tiu sovĥozo. Li vizitadis la lernejon en ĉi tiu preciza loko. Kaj mi fieras aŭdi, ke spontane vi elektis ties eron la plej bona. Sed kial vi ne manĝas iom da vinberoj, provu ilin, ili ne havas kernetojn.”

“Ege bongustaj,” komplimentis la delegito el la Komoraj Insuloj, feliĉa fine trovi ion por laŭdi.

“Viaj pomoj estas paradizaj,” Marta Martin  diris. “Oni ne povas rezisti la tenton.”

“Ĉi tiu estas la lando de la pomoj,” fieris la kazaĥo.

“Belega lando!” entuziasmis la sekretariino.

“Sed kial oni ne povas ĝin viziti?” la angla interpretistino demandis. Ŝajnis, ke plaĉas al ŝi agresi la gastigantojn. “Antaŭ kelkaj tagoj, mi estis kun kolegoj kaj kamaradoj, kaj ni petis taksion nin konduki al iu vilaĝo, por iom vidi, kiel homoj vivas, kaj eventuale vespermanĝi tie. Li komence rifuzis, dirante, ke estus multe pli interese veturi al tiu turista loko, kie oni glitŝuas. Sed turistaj aranĝoj tute ne interesas nin. Ni insistis kaj insistis. Finfine li akceptis, ke ni eniru la taksion, kaj diris, ke li kondukos nin al vilaĝo. Sed ĉu vi scias, kien ni fine trafis?”

“Ne,” unuvoĉis la aliaj, dum Stefano rigardis la videble embarasitan vizaĝon de la sovĥozano.

“Al tiu sama glitkurejo, kien ni diris, ke ni ne volas iri. Tiam ni furiozis, diris, ke ni plendos al la aŭtoritatoj pri lia trompo, ke ni volas iri al iu ajn vilaĝo ekster la urbo – ni ja sciis, ke estas ne nur dezerto ĉi tie – sed li simple plu ridis kaj diris: ‘Nu, bone, plendu al la aŭtoritatoj!’ Tiam ni petis lin reveturigi nin urben. Alvenante, ni rifuzis pagi. Ni furiozis. Kia disputo! Ĉu vi konas tiun Lolita n Fuentes ? Ŝi estis kun ni. Dio mia! Kian skandalon ŝi faris! Kiam tiu estas malkontenta, oni aŭdas ŝin, mi garantias al vi. Ŝi kriis angle, kaj la taksiisto ne komprenis, kaj mi provis interpreti por li, kaj personoj komencis ariĝi. Tiam la taksiisto petis nin subskribi paperon klarigantan, ke ni petis lin iri al vilaĝo, ke li malkonsentis, kondukis nin sur la monton, kie estas tiu glitŝuejo, kaj ke ni ne akceptis pagi lin. Kiam tiu atesto estis subskribita, li foriris tute kontenta, dum Lolita  plu piedbatis la grundon kriante: ‘Li ne eskapos el la puno. Mi havas protektojn en la plej altaj sferoj sovetiaj. Oni neniam iras kontraŭ mia volo sen esti punata...’ kaj similajn sensencaĵojn, kiuj vere hontigis nin rilate al la personoj pasantaj preter ni kun moka rigardado.”

“Kaj ĉu vi plendis al la aŭtoritatoj?” scivolis Stefano.

“Ne. Ni promesis al ni, ke ni diskutos la aferon la morgaŭan tagon, sed... nu, vi scias, kiel tiuj aferoj disvolviĝas praktike, ni devis labori, kaj la tuta afero forfalis. Diru al mi, sinjoro, kiu tiom fieras pri via bela lando, kial ni ne rajtis viziti vilaĝon? En niaj landoj...”

“Nu, mi ne scias pri viaj landoj,” ridetis la sovĥozano, “sed vi malpravas dirante, ke vi ne rajtas viziti vilaĝon. Ĉu vi ne pasigas la tutan hodiaŭan tagon vizitante la kazaĥan kamparon?”

La anglino volis rebati, sed la gruporganizanto ekstaris, proponis lastan toston, kaj petis ĉiujn reiri al la aŭtobuso.

Stefano troviĝis apud la interpretistino, dum ili transiris al la buso.

“Ĉu vi bone konas tiun Lolita n?” li demandis.

“Tute ne intime, multe mankas ĝis tio,” ŝi respondis. “Ŝi fakte estas amikino de amikino mia, kaj pro tio okazis plurfoje dum ĉi tiu konferenco, ke ni renkontiĝis. Ekzemple, ni vizitis kune la teatron. Ŝi estas maloftaĵo, emocie. Tiun vendredon, kiam mi iris al la cirko, pri kio ni dummanĝe parolis, ŝi venis kun ni, sed tuj poste, kiam ni eksidis, dum ni atendis la komencon de l’ spektaĵo, ŝi subite ekscitiĝis pri iu eta francino, kiun ŝi ekvidis trans-arene, ŝi ekkverelis kun sia amikino kaj nin forlasis sen plua klarigo. Ŝi estas tia, agas tute ne racie, tuj laŭ la impulsoj. Mi estas preskaŭ certa, ke ŝi entute forlasis la cirkon.”

Side en la buso, dum la kamparaj pejzaĝoj sinsekve pasis preter lia fenestro, Stefano subite eksaltetis.

“Ej! Mi nepre devos kontroli!” li murmuris al si.

Ie, malantaŭe, sudamerika delegito spontane komencis kanti, nostalgie.

*

Por tiuj, kiuj elektis ekskurson n-ro 2, la pejzaĝo tre monotonis, tial Ĝoja  benis la ĉielon, ke ŝia kunulo estis ege simpatia. Li estis el Jordanio, kaj ĉiujn vortojn, kiujn li prononcis, stampis profunda saĝeco.

“Estus grava eraro juĝi libianojn laŭ tiuj viroj,” li diris al ŝi. “Mi laboris en Libio kelktempe, kaj mi tie renkontis multajn agrablajn, afablajn, modestajn, inteligentajn homojn. Mi ne komprenas, kial la libiaj registoj akceptis tiun Azzuz  en sian delegitaron. Kvankam verdire...” li aldonis post paŭzeto, lasante la frazon ŝvebi nefinita.

“Kion vi volis diri?” Ĝoja  scivolis.

“Ba! Ĉi tiu konferenco estas tiel stranga! Ĝi kostas milionojn, kaj utilos al kio? Pliajn vanajn tunojn da papero, kiujn pagos la laboruloj de la tuta mondo, feliĉe sen konscii, ke parto de iliaj impostoj perdiĝas en tian frenezaĵon.”

Viro, eble 30-jara, kiu sidis trans la aŭtobusa koridoro, turnis sin al li:

“Ĉu vi ne kredas je la spirita kaj socia bonfarto de la homoj, s-ro Lutfi ?” li demandis kun rideto. Kun la tre nete kombitaj haroj, la plaĉa, zorge razita vizaĝo, kaj la bonkvalitaj vestoj, li aspektis kiel juna kunlaboranto en jura oficejo usona.

“Ho jes, mi kredas je ĝi,” diris la milda arabo, “sed mi ne kredas, ke tia konferenco povas akceli ĝin. Ĉu vere tion kredas vi?”

“Honeste, ne,” la juna viro respondis, “kaj – kvankam mi petas vin tion ne ripeti kiel mian opinion – ankaŭ mi taksas, ke okazas ĉi tie nur paroladoj kaj paroladoj, je kosto astronomia, por neniom da utilo.”

“Tio kelkfoje estas senesperiga, ĉu ne?” komentis Ĝoja , kun sulkita frunto.

“Ofte jes,” diris lajordaniano, “kvankam eble nia konferenco tamen havas utilon: okazigi personajn kontaktojn inter homoj plej diversaj, kiuj tiel lernas estimi unu la alian. Jen ni estas tri malsamaj personoj, arabo, ruso, okcidentanino, kaj la reciproka simpatio inter ni tuj percepteblas, ĉu ne? Mi ne dubas, ke pri multaj punktoj ni interkonsentas, kaj ke pri la ceteraj ni almenaŭ respektos unu la alian.”

“Ĉu vi estas ruso, sinjoro?” Ĝoja  demandis la junan viron.

“Ho! Ĉu vi ne interkonatiĝis?” Lutfi  diris kun la tono de pardonpetanto. “Permesu, ke mi prezentu vin. Sergej Karaulov , el Radio Moskva, S-ino Ĝoja   Karal .”

“Kiam mi repensas pri la cirkonstancoj, en kiuj ni ambaŭ interkonatiĝis, mi kelkfoje sentas timon,” la ruso diris, iom enigme. “Ĉu ne, s-ro Lutfi ?”

“Efektive. Imagu, s-ino Karal , ke ni renkontiĝis la vesperon de la krimo, ĉe la loko de la krimo...”

“Ĉu vere?” Ĝoja  interrompis, surprizskuiĝe.

“Ne tute vere,” Karaulov  korektis. “Sed ni ambaŭ unu post la alia iris tien por viziti unu el la gravuloj, kiu estis for ĉe mi-ne-memoras-kiu akcepto. Ni estis bonŝancaj, ke la gardisto informiĝis pri la celo de nia vizito kaj ne enlasis nin. Aliel, ni certe troviĝus inter la suspektatoj, ĉu ne?”

“Nu, tio sendube dependas de la horo,” diris Ĝoja .

“Prave, kaj mi tute ne scias, kiam tiu Kertsch  mortis. Ni sekvis unu la alian tie pli malpli je la 18:15, ĉu ne, s-ro Lutfi ?”

“Jes. Kaj mi vere sentas dankemon al tiu gardisto. Se li nin enlasus, ni devus skribi nian nomon en la registrolibron, kaj aŭtomate la polico interesiĝus pri ni. Mi malŝategus submetiĝi al polica pridemandado. Sed ni revenu al nia antaŭa temo. Diru al mi, kara s-ro Karaulov , ĉu vi legis la tekston de tiu González  pri la valoro de nuancoj kaj la fakto, ke, laŭ li, marksista dialektiko instruas tiujn ignori kaj sekve kondukas la homaron al manko de intelekta matureco? Min interesus scii, kiel vi, sovetiano, reagas al similaj asertoj...”

La buso plu iris en la monotona pejzaĝo. Ĝoja  diris al si, ke se la pejzaĝo estus pli interesa, ili rigardus ĝin, anstataŭ diskuti, kaj tio, por ilia triopo, certe estus spirite malpli riĉiga.

*

La vizaĝo de Arne Kristiansen  ne montris eĉ plej etan emocion.

“Ne,” li trankvile respondis. “Dum mi deĵoris ĉe la koridora gardejo tiutage, neniu venis por viziti unu el tiuj gravuloj, kiuj estis for ĉe la akcepto; neniu venis, kiun mi devis forsendi.”

Ĉu lia rigardo estis malpli akra ol kutime, aŭ ĉu tion Jano nur imagis?

22

La ĉeestantaro aplaŭdis plu kaj plu, tondre. Jano staris sur galopanta ĉevalo, meze de la areno; du suspektatoj – la armeno kaj la gardisto – rajdis same kure apud li. Kaj jen subite pluvo da ponardoj, ĵetataj de Lolita Fuentes , kiu sidis sur trapezo super li kaj trovis la ludon tre amuza, ekfalis liadirekte. Liaj refleksoj estas bonegaj, kaj tuj li havis la ideon malfermi la pluvombrelon de Marta Martin , kiun objekton li transdonis al Romian . Ŝajnis al li strange, ke neniu gardisto ĉeestas. La ponardoj trapikis la ombrelon, kaj li vekiĝis, morte terurita. Estis la kvara matene, kaj li aŭdis apud si la regulan, pacan spiradon de Ĝoja .

Matenmanĝe, li diskutis pri sia sonĝo kun ŝi, laŭ jam longa para tradicio. De la sonĝo ili transiris al diversaj detaloj gravaj por la enketo. Stefano tiam alvenis, kaj aŭskultis kun intereso.

“Ha jes, onklino Ĝoja , mi vidas, ke vi rakontas al Kara-Karal , kion mi pripensis en la buso.”

Ambaŭ geonkloj kapjesis.

“Sed hieraŭ nokte revenis al mia menso alia detalo, kiun mi ne menciis al vi, kaj kiu eble gravas. Temas pri tiu atleta blondulo kun la bluaj okuloj. Li diris, ke li ĉeestis la saman cirkan spektaĵon kiel mi, sen la klaŭna galopado. Tio do okazis la faman tagon!”

“Sed ĉu ne la morgaŭan?” Karal  demandis.

“Ne povas esti. La sekvantan tagon la programo komplete ŝanĝiĝis.”

“Povis esti dum la dua spektado,” Ĝoja  diris. “Ne forgesu, ke pro la mondkonferenco ili duobligis la prezentojn...”

“Sed eĉ se estis vespere! Se li estis en la cirko, tio signifas, ke ne li gardis la enirejon al la koridoro! Li ja deĵoris ĝis la 21-a.”

“Hm!” medite sonis la voĉo de Karal . “Tion ni devas analizi pli profunde...”

Tiel la triopo plu babilis, dum Karal  notis diversajn punktojn, indajn je plua faktoesplorado.

Ĉe la matena kunsido kun la kvar kolegoj, li klarigis sian hipotezon, kaj la kvinopo organizis la kontrolon de tuta serio da punktoj. Dum du tagoj, oni informiĝis ĉe taksiistoj, ĉe la cirko, pridemandis la sovetiajn kaj internaciajn gardistojn, esploris atente aron da dokumentoj, kun la difinita celo trovi konfirmon al hipotezo, kiu fakte pli kaj pli praviĝis.

23

La kvin enketistoj alvenis en la koncernan oficejon jam sufiĉe frue. Ili sidis kaj atendis.

Post dudek minutoj malfermiĝis la pordo; ili rigardis la atendatan personon enpaŝi kaj ekhalti kun mira esprimo.

“Kio okazas?” tiu diris. “Kion vi faras kiel konspirantoj ĉi tie?”

“Ni volas unue fari al vi kelkajn demandojn,” Adams  diris. Estis decidite, ke la dialogon komencos li.

“Je via dispono.”

“Ĉu la vendredon, kiam mortis s-ro Kertsch , vi ĉeestis la cirkan prezenton?”

“Jes.”

“Je la kioma?”

Al Karal  ŝajnis, sed ne tute certe, ke eta hezito manifestiĝas.

“Je la 18-a.”

“Ĉu vi vizitis la cirkon alifoje en Alma-Ato?”

“Ne.”

“Dankon.”

“Nun alia demando: elirinte el ĉi tiu konstruaĵo tiuvendrede, ĉu vi poste revenis? Mi volas diri: post la 17-a.”

Denove, ĉu estis hezita paŭzo aŭ nur la normala tempospaco inter demando kaj respondo?

“Ne.”

“Dankon. Merkredon, la 4-an, ĉu vi ricevis liberan tagon?”

“Atendu. Mi foje estis malsana. Mi ne plu memoras ekzakte, kiun tagon. Ĉu mi eraras? Eble tiun merkredon mi ne venis labori.”

“Dankon.”

La nigrulo turnis sin al Zajcev :

“Via vico!”

“Antaŭhieraŭ, lundon la 16-an, ĉu vi venis al via laboro, kiel kutime?”

“Kompreneble, jes.”

“Ĉu vi estis la tutan tagon en via oficejo?”

“Ne. Mi estis vokita al la kunvenejo. Oni petis min porti tien gravegan raporton, kiun la prezidanto devis tuj konsideri dum la kafpaŭzo. Mi kompreneble tuj iris. La afero ŝajnis urĝa.”

“Je la kioma?”

“Matene je 10 minutoj post la 10-a proksimume.”

“Tute ĝuste. Ĉu vi rimarkis ion specialan, kiam vi reenvenis ĉi tiun ĉambron?”

Hezito, rigardo al la policanoj, unu post la alia, videbla travivo de interna konflikto, febra kaj riskoplena, kaj finfine:

“Ne.”

“Kaj kiam vi forlasis vespere ĉi tiun lokon, ĉu ne trafis vin la konstato, ke iu objekto mankas? Ke oni ŝtelis ion de vi?”

Refoja hezito.

“Nu...,” sekvata de medita paŭzo, kaj de firma, iom tro defia: “Jes.”

“Kial vi ne plendis pri tiu ŝtelo al la polico aŭ al la intersekretarieja sekureca opo?”

“Kial mi plendus? Ne estis ŝtelo, nur pruntepreno.”

“Ĉu la pruntepreninto petis vin?”

“Ne.”

“Kiu prunteprenis?”

“Mi ne diros, pro via akuza sinteno. Mi simple konjektis, kaj ne povus pruvi.”

Zajcev  ĝemspiris. Post refoja silenta paŭzo, dum kiu la vizaĝo de la pridemandata persono pli kaj pli malmoliĝis, kaj alprenis esprimon de sarkasma ironio tute ne adaptitan al la situacio, la ruso kapsignis al Karal . Ekparolis ĉi tiu:

“Via defendsistemo kondukas nenien, kaj mi konsilas al vi konfesi. Nun ni havas sufiĉe da detaloj por pruvi vian kulpecon sen ia ajn dubo...”

Jano Karal  plu babilis, laŭ maniero, kiu tute ne konformis al liaj kutimaj sintenoj. Ŝajnis, ke li parolas, ne por esprimi ion, sed nur por la plezuro ĉeni vorton al vorto, frazon al alia frazo. Dum li parolis, lia voĉo fariĝis pli kaj pli mallaŭta, sed tiel laŭgrade, ke la ŝanĝo apenaŭ percepteblis. Tamen post momento ĝi reduktiĝis al flustreto.

“... kaj mi devas peti vin, tute konfidence rediri, post minuta pripenso, se vi volas, kiun tagon ekzakte vi estis malsana kaj ne venis al via oficejo...”

Post pripensa minuteto venis la respondo, same flustra, sed tamen tute klara:

“Merkredon la 4-an.”

“Ĉu vi tute bone aŭdis min?” Jano rediris.

“Perfekte, kial?”

“Vi do ne estas surda, aŭ iom pen-aŭda, ĉu?”

“Ne.”

“Dankon,” kaj Karal  cedis la parolvicon al Tuurken .

“Mi venis al ĉi tiu oficĉambro lundon la 16-an je 15 minutoj post la 10-a, kaj forŝtelis de ĉi tie objekton, kiu apartenas al vi. Kial vi ne plendis pri ties malapero?”

“Mi jam respondis. Mi ne imagis, ke policanoj povas ŝteli, aŭ internaciaj gardistoj. Sendube mi estas naiva. Mi konstatis la malaperon, kaj opiniis, ke kolego prunteprenis.”

Kiel Zajcev  antaŭe, la finno ĉe tiu respondo profunde ĝemspiris. Kun la tono de plenkreskulo al obstina infano li daŭrigis:

“Tiun rabaĵon mian mi longe manipulis, laŭ la konsiloj kaj hipotezoj de kolego Karal . Ne estis facile tuj kompreni la funkciadon, sed mi baldaŭ sukcesis. Mi tiam montris ĝin al kolego Maĥmetali . Ni ambaŭ ekzamenis ĝin tre atente. Eble li informos vin, kion li faris per ĝi.”

La konveksa uzbeko ridetis.

“Mi portis ĝin al la polica laboratorio,” li diris. “La pinton de la klingo, kvankam forte, kaj verŝajne pene, lavitan, ankoraŭ markis brunaj spuroj, kiujn la laboratorio, laŭ mia peto, analizis. Montriĝis, ke ili konsistas el homa sango. La laboratorio esploris la aglutinogenojn tie entenatajn, kaj konkludis sen ebla eraro, ke tiu sangospecimeno apartenas al la grupo B. Ĉu vi scias, ke ne pli ol 6,4 procentoj de la okcidentaj blankaj homoj, al kies kategorio s-ro Kertsch  anis, havas B-tipan sangon? Nu, tiu malofta tipo estis tiu de s-ro Kertsch . Se troviĝus nur tiu indikaĵo, estus do jam forta probableco, ke la klingo ekzamenita uziĝis por mortigi tiun sinjoron. Sed due la dimensioj de la klingo – ties larĝeco, pinteco, plateco – respondas ekzakte al la tre neta vundo, kiun la murdoarmilo faris penetrante la torakon. Kaj trie, sur la ĉemizo de la viktimo la laboratorio trovis mineralan... e... kiel oni diras vialingve?... e... materialeron... etan-etan polveron, se vi volas, kiu estas el ekzakte la sama speco kiel tiu, kiun ĝi kolektis el interne de la ingo. Tio sufiĉas kiel formala pruvo. Kiel multaj krimuloj, vi mistaksis la eblecojn de polica laboratorio.”

“Mi ne scias, pri kio vi parolas,” estis la sola komento.

“Ĉu vere, f-ino Martin ?” prononcis Adams  leviĝante. Li iris preni el la ŝranko pluvombrelon. “Jen,” li daŭrigis, “la objekto, kiun Olavi Tuurken  ‘ŝtelis’, kiam ni irigis vin al la kunvenejo lundon matene.” Li premis du apenaŭ videblajn butonojn troviĝantajn sur la tenilo, diametre kontraŭstarantajn, kaj tiris la tenilon. La korpo de la ombrelo montriĝis esti glavingo, el kiu malrapide eliĝis, dum li progrese tiris la tenilon al si, akuta, plata, mallarĝa glaveto.

“Eksterordinare!” ŝi diris. “Ĉu vere mia pluvombrelo entenis tiun pikilon? Mi tion neniam suspektis.”

“Ne perdu vian energion mensogante, fraŭlino,” la nigrulo rebatis kun sia trankvila, serena tono. “Mi montros al vi, ke vi havas neniun esperon eskapi el aresto.

“Vi diris, ke vi ĉeestis la cirkan programon vendredon la 6-an je la 18-a, kaj neniun alian programon. Sed dum vi tagmanĝis en sovĥozo “Kazaĥstano”, vi diris, ke la de vi plej ŝatata programero estis tiu kun la klaŭno Griŝa  kapriolanta sur galopanta ĉevalo. Nu, tiu estis forprenita de la tiutaga programo, ĉar Griŝa  estis malsana. Aliflanke, tiu ero estis prezentita la antaŭan vesperon, kaj du personoj el via organizaĵo, s-ro Mbale  kaj f-ino Vanderstraet , tie vidis vin, kaj pretas ĵuri tion antaŭ tribunalo.”

Se Adams  imagis, ke tiu bato ŝin venkos, li serioze miskalkulis. Pli defia ol iam ŝi aspektis respondante:

“Se oni rajtas havi advokaton por defendi la veron en ĉi tiu lando, li facile pruvos, ke ili konfuzis min kun iu alia. Cetere, la kasistino kaj la biletkontrolanto povos atesti, ke mi ĉeestis en la cirko vendredon la 6-an je la 18-a horo.”

“Ho jes, vi estis tie,” la nigrulo agnoskis. “Vi preparis bonan alibion. Vi forgesis vian bileton, kaj ĉar vi ne kapablis klarigi vian kazon ruse, vi serĉis iun por traduki, kaj trovis interpretiston, kiu vin helpis aranĝi la aferon. La kasistino petis vin montri la karton de konferenca laboranto, kaj diris, ke ŝi rajtas enlasi vin senbilete. La interpretisto, la kasistino, la biletkontrolanto bone memoras la aferon kaj atestos, ke vi troviĝis tie tiun vendredon je la 18-a...”

“Do, vi vidas! Kial vi rifuzas kredi min?”

“Ĉar ni ankaŭ trovis du taksiistojn, kiuj donis interesajn informojn. La unua kondukis vin de la cirko ĉi tien je la 18:05, kaj vi eniris la taksion de la dua ĉirkaŭ la 18:25 por reveturi al la cirko. Ambaŭ tre bone rekonis vian foton el inter deko da vizaĝoj similaj al la via. Ili rimarkis vin ankaŭ pro tio, ke vi konstante tenis, firme-preme, antikvaspektan pluvombrelon. En bone elpensita plano, tio eble estis via ĉefa eraro.”

“Ŝajnas, ke iu decidis transŝovi la kulpon sur min, kaj imitis min ĝis la plej etaj detaloj,” Marta Martin  diris kun obstina esprimo.

“Neniu povus imiti vin tiel perfekte,” Adams  reparolis. “Krome, la gardistoj eksteraj vidis vin reeniri kaj reeliri, kaj ankaŭ Arne Kristiansen , la koridora gardisto. Kiam ni lin pridemandis, li menciis vin, kaj ni ne havis la ideon peti lin precizigi, ĉu vi pasis plurfoje, kaj fakte li estis duone forgesinta la aferon, ĉar li tiom kutimas vidi vin en- kaj elpasi preter li, ke li ne plu sciis kun plena certeco. Krome, li opiniis, ke ni konas el la registro la diversajn en- kaj elvenojn.”

“Vi do konfesas, ke viaj suspektoj baziĝas sur la diraĵoj de viro kun malpreciza memoro pri miaj iroj kaj venoj! Mi ne estas policano, sed se mi farus vian laboron, mi pli fidus registrolibron ol la memoron de dubema ulo.”

“Dankon. Ni efektive alvenas al via ĉefverko. Ni nun scias, kiel vi faris por registri vian nomon nur unufoje. Vi rimarkis, ke la gardisto praktike neniam rigardas de proksime, kion oni skribas sur la registrolibron. Verŝajne la gardisto estis iom malproksima de la registra tablo, kaj vi klinis la libron tiamaniere, ke li ne vidu vian geston, kaj vi simple ŝajnigis, ke vi skribas. Ĉar por li vi estas persono perfekte rajtigita iri kaj veni tiuloke, kaj li vidas vin fari tiun geston plurfoje tage, la afero ŝajnis al li tute natura.”

“Ĉu vere vi opinias, ke mi estus preninta sur min tian riskon?”

“Ho jes. Vi eĉ faris provon por certiĝi, ke ne estas vera kontrolo pri tio, kion la envenantoj kaj elirantoj skribas sur la registrolibron. Tio okazis merkredon la 4-an. Vi estis ĉi tie: tion atestas f-ino Weralska , kiu diskutis kun vi pri la raporto de la Internacia Asocio de Entreprenoj el la Farmacia Industrio.”

“Vi eraras pri la dato.”

“Kaj krome ni trovis memorandojn aŭ leterojn, kiujn vi tajpis tiutage por s-ro Kertsch , kaj kiuj surhavas la signon TK/mm, kio signifas ‘diktita de Kertsch , tajpita de Martin ’, kaj ankaŭ tiun daton.”

“S-ro Kertsch  ofte petis min antaŭdati aŭ postdati la tajpaĵojn. Li organizis sian laboron tiamaniere.”

“Almenaŭ oni povas diri pri vi, ke vi estas persistema. Malofte ni vidas personon, kiu rebatas al ĉiu argumento, ĉe kazo tiel akuza, kiel tiu, kiun ni prezentas al vi.”

“Estas simple ĉar mi diras la veron.”

“Kiel vi volas. Nu, mi daŭrigu. Tiun tagon, kiam laŭ tiuj atestoj vi ĉeestis, la registro ne surhavas vian nomon. Sed, strange, ĝi havas la nomon de persono, kiu ne apartenas al la konferenco, la nomon de iu Lily Smith .”

“Eble persono ne rilatanta al la konferenco venis. Vi ne dubas pri la veno de s-ro Peter Graf , kiu ankaŭ havis neniun rilaton kun la konferenco, sed tamen havis rendevuon kun s-ro Kertsch .”

“Jes, sed la gardisto sciis pri li kaj kontrolis lian rajtigilon. Neniu rajtigilo estis donita al iu Lily Smith , kaj neniu ekster la konferenca delegitaro aŭ personaro pasis preter la gardopunkto tiun tagon.”

“Kio permesas al vi diri, ke tiun nomon skribis mi?” Iu ajn povis ludi tiun komedieton kun la gardisto. Neniam la gardistoj kontrolas la veran nomon, ili nur petas, ke oni ion skribu...”

“Bedaŭrinde por vi, ankaŭ la sovetia polico havas fakulojn pri skribado. Ili studis mikroskope tiujn vortojn Lily Smith  kaj ni donis al ili skribspecimenojn de kvin personoj, petante ilin diri, kiu el la specimenoj prezentas la saman skribon, kiel tiu nomo. Ili konkludis, ke la via. Tio ne klarigeblas per koincido.”

“Tamen...”

“Atendu, ne estas finite. Ni faris ankaŭ akustikajn eksperimentojn. Ni disponas bendon, sur kiu magnetofono fiksis la konversacion de Graf  kaj Kertsch , kaj ni povas scii – mi ne faros al vi teknikan prelegon pri tio, estus senutile – kiamaniere aŭdigi ĝin por ricevi la saman son-intensecon. Kiam detektivo Karal  parolis al vi antaŭ kelkaj minutoj, li intence parolis pli kaj pli mallaŭte, kaj ni kontrolis la nombron de decibeloj. Eĉ kiam ĝi fariĝis multe pli malalta ol dum la konversacio inter Graf  kaj Kertsch , vi perfekte komprenis, kiel pruvas viaj respondoj.”

“Mi ne komprenas, kian rilaton tio havas al viaj falsaj akuzoj.”

“Nur tion, ke vi certe aŭdis la interparolon inter Graf  kaj Kertsch . Ni faris eksperimentojn dumnokte, kiam vi ne ĉeestis, kaj foje tage, ankaŭ kiam vi estis for. Tiuj ĉi muroj estas ege maldikaj, kaj oni aŭdas ĉion de unu oficejo al alia, tuj kiam la persono parolas iom laŭte. Kial vi asertis al ni, ke vi ne aŭdis ĝin?”

“Mi aŭdis, sed mi ne komprenis. Ili parolis germane.”

“Ĉu vere vi ne komprenas la germanan? Kie vi faris viajn flegistinajn studojn?”

“Mi ne estas flegistino, mi estas sekretariino.”

“Se tiel estas, kial vi mensogis al la dunga oficejo, kiam vi fariĝis la sekretariino de s-ro Kertsch ? Via persona dosiero enhavas demandaron responditan de vi mem, propramane, en kiu vi rakontas vian tutan antaŭan karieron. Estas dirite en ĝi, ke vi faris komercan lernejon kaj akiris sekretarian diplomon, ĉar vi volis fariĝi flegistino en lernejo, kie oni akceptis kandidatojn nur pli ol 20-jarajn. Poste vi studis en tiu flegistina lernejo, en Germanio, kie vi tiam loĝis. Vi laboris kiel flegistino i.a. en kirurgiaj servoj. Poste vi estis dungita kiel flegistino de Monda Organizo pri Sano, kaj tiel komencis vian internacian karieron, kiu kondukis vin fine al sekretaria posteno ĉe unu el la plej potencaj subĝeneralaj direktoroj...”

“Vi blufas, sinjoro, vi ne povas disponi mian dosieron ĉi tie en Alma-Ato.”

“Ne la originalon, sed taŭgan kopion faritan de la personara fako de via organizo. Oni alportis ĝin al ni, same kiel la dosieron de Kertsch  kaj de ĉiuj aliaj personoj listigitaj en la registrolibro kiel elirintaj inter la 17-a kaj la 19-a. Parenteze, tiu flegistina trejniĝo eble klarigas, ke vi tiel trafe atingis la koron, kaj mortigis Kertsch -on unuapike, sen granda damaĝo al la histoj...”

“Sed kial mi estus mortiginta mian ĉefon?”

“Tion, fraŭlino, nur vi povas diri al ni.”

“Eĉ ne estos necese,” basis iom solene Zajcev . “Ĝi tie ni havas sufiĉe da konvinkaj pruvoj por vin aresti kaj submeti al la justico. Se vi ne volos diri, vi ne diros, kaj ni ne perdos nian tempon por scii. Vi povas plu obstini en via neado. Ĝi estos pure senutila, kaj ne ŝanĝos la punon.”

Sekvis kelkminuta silento, dum kiu li ŝajnis lasi Marta n Martin  digesti, kion ŝi ĵus aŭdis. La silenton rompis Karal , per sia milda voĉo, kiu jam tiel ofte moligis la korojn:

“Sed verŝajne via advokato havos malpli da argumentoj, kiam venos la momento decidi pri la puno... Kiu scias? Eble en via motivo kuŝas la solaj mildigaj cirkonstancoj.”

Ree la senbruo regis. Neniu rigardis al Marta . Ŝi, kaj sole ŝi, povis alfronti sian problemon. Post iom pli ol dek minutoj da kompleta silento – kaj dek minutoj estas longegaj tiasituacie – Karal  tre malrapide rigardis ĉirkaŭen. Ĉiu el liaj kolegoj havis la okulojn direktitaj al la tablo, al siaj manoj aŭ al la fenestro, neniu al Marta . Kun ega malrapideco li turnis la vizaĝon al ŝi. Ŝi rigardis lin, kvazaŭ vokante por helpo. Kun la okuloj preskaŭ teneraj – eble ĉar pli ol iu ajn samfake li komprenis la krimulojn de interne, per profunda intuo – li jesis per la palpebroj, apenaŭ percepteble, kun survizaĝe io kelke malĝoja, sed ankaŭ plena je respekto por persono travivanta teruran momenton.

Kiam ŝi malfermis la buŝon, estis videble, ke ŝi parolos al li, kaj nur al li.

24

“Estas la malĝoja historio de juna infano,” ŝi diris enpensiĝante. “Mi iĝis orfa, kiam mi aĝis ses jarojn. Min akceptis ĉe si kamparanoj, bonaj homoj, kiuj amis min kaj provis redoni al mi hejmon. Sed la rompo estis tro granda disde la antaŭa vivo, kaj mi malfacile adaptiĝis.”

“Tamen, iom post iom, mi refaris al mi hejmon el tiu farmbieno, kaj mi laŭgrade pli kaj pli ŝatis mian vivon, sanan, simplan vivon ĉe homoj komprenemaj, kvankam, eble, ili igis min tro labori.”

“Iam, kiam mi estis dekjara, junulo dekokjara venis al la farmo. Mi ne estas tute certa kial, sed mi duonkomprenis, ke li faris delikton, kaj ke estis decidite, ke li laboros dum du jaroj kampare, prefere ol malliberiĝi. La farmistoj estis bonaj homoj, kiuj akceptis lin, kiel ili antaŭe min akceptis.”

“Iutage, ili estis for, kaj la junulo venis al mi kaj provis min konvinki kuŝi kun li. Mi ne bone komprenis, kion li volas. Mi timis, kaj diris: ne. Mi sciis malmulte pri la homa aspekto de tiuj aferoj, mi sciis pri la farmbestoj, sed neniam antaŭe vidis viron ekscititan. Estis terura sperto. Li estis tre granda kaj forta, kaj mi aparte eta. Li provis kapti min, komence sukcesis, sed mi mordis lin, piedbatis lin, kaj prosperis al mi liberiĝi. Terurita, sciante, ke la farmistoj ne revenos antaŭ longe, kaj ke neniu helpo venos, ĉar la bieno estis tro izolita, mi kuris en la arbaron. Sed li estis dudekoble pli forta kaj sporte kapabla ol mi, kaj li min baldaŭ reatingis. Li estis furioza, ĉar mi lin mordis, eble ankaŭ ĉar mi sukcesis eskapi, kio certe estis por li neelportebla humiligo.”

“Kiam li ĉi-foje kaptis min, li estis tre zorga. Mi denove baraktis, kun la energio de malesperanto, sed miaj fortoj rapide forsvenis kaj mi komprenis, ke mi ne plu havas unu ŝancon.”

“Tie en la arbaro, tiu dekokjara fortikulo sekse ekposedis la dekjaran knabinon, kiu estis mi. Li agis brute kaj sovaĝe, kaj estis por mi ege dolora kaj timiga travivaĵo, tiom fizike kiom morale. Kiam, satigita, li malgluiĝis de mi, li minacis: ‘Se vi rakontos, eĉ aludos, pri ĉio ĉi al la farmistoj aŭ al iu ajn, mi vin mortigos’. Liaj okuloj estis tiel kruelaj, lia fizika forto tiel granda, ke mi ne dubis pri lia sincereco. Mi estis certa, ĉu ne?, ke li kapablus min murdi.”

“Ekde tiu tago mia vivo iĝis morale plej mizera. La farmistoj venigis kuraciston, ĉar ili trovis min pala kaj iom stranga. Eble se mi estus konfidinta al li... Sed mi tro timis la venĝon de la juna koloso. Mi ankaŭ konsideris konfidi al pastro, sed mi timis, ĉar mi aŭdis, ke kuŝi kun viro estas grava peko por ne-geedzoj, kaj mi estis tro juna por distingi, ĉu la fakto, ke oni perfortis min, ŝanĝas la aferon aŭ ne. Iel, en la kondiĉoj de tiu kamparo, mi sentis min malpura, definitive, nelaveble kotigita.”

“Sed la afero ne haltis tiel. Li sentis sian povon. Li konstatis, ke mi efektive ne kuraĝas lin denunci, ke mi neniam kuraĝos. Certiĝinte, ke ne plu estas risko por li, li igis min lia amdonantino. La farmistoj blindis pri la tuta afero, ĉar ili estis tro bonkoraj: bonuloj, kiuj ne vidas la malbonon, ne suspektas ĝin, el la pureco de sia koro.”

“Li havis fortajn bezonojn, sekse. Dum tiuj du jaroj, li submetis min al siaj kapricoj. Neniam mi havis plezuron, eĉ bestan. Estis ia sadisma trajto en li, kaj li ĝuis ne nur la volupton, sed ankaŭ, eble ĉefe, sian povon super mi. Tial li igis min agi plej malnoblige. Li sciis, ke li tenas min per sia minaco kaj sia fizika forto kombinita kun kompleta foresto de skrupuloj. Kion mi povis fari? Se mi rifuzus, kiam li ordonis, li min strangolus. Se mi provus denunci lin al iu, li min murdus. Se mi klopodus fuĝi, li reatingus min. Estis terure... Mia vivo estis alpremita al angulo, el kiu eskapi ne eblis. Tiu sadisma junulo nomiĝis Thomas Kertsch .”

“Kiam li foriris, post du jaroj, mi ne plu ekzistis kiel persono. Li sukcesis redukti min al objektino. Neniam mi povis ĝui la vivon poste.”

“Eble tial mi decidis fariĝi flegistino. Prizorgi tiujn, kiuj suferas en sia korpo, mildigi la dolorojn, paroli dolĉe al mortanto, tenante ties manon... Mi faris tion al aliaj, ĉar neniu iam ajn faris ion similan por mi.”

“En hospitalo, kie mi laboris, mi enamiĝis al medicina studento, kiu diris, ke li amas min. Li estis milda, bonkora, almenaŭ komence. Sed, kiam li volis konduki min al sia lito, mi tremis, mi havis tiel teruran reagon de rifuzo, eble ankaŭ, samtempe, de deziro, mi ne scias, mi estis konfuzita. Li ne komprenis min, li kredis, ke mi ne amas lin vere, kaj li forlasis min. Eble, se mi estus povinta rakonti... Sed mi ne povis. Hodiaŭ unuafoje mi parolas pri tio. Kiel ajn estu, la sola persono, kiu iomete amis min kiel vivantan personon, seniĝis je mi. Mi defalis de alte.”

“Tiam mi havis la ideon min mortigi. Mi pensis ja, ke la vivo por mi neniam prezentos ian intereson, ke mi povos esti nur malfeliĉa, ke neniam iu amos min, eĉ se nur pro tio, ke mi tro timos ami kaj esti amata, ĉar tio tuj elvokos... Jes mi decidis min mortigi. Kaj subite mi ekkonsciis, ke tiu, kiu rezignas pri la vivo, povas fari ion ajn  sen riski timi punon. Mi pensis: antaŭ ol mi mortos, mi pagigos al li lian krimon, ĉar estis vera krimo tiamaniere fuŝi mian tutan vivon, pro la propra plezuro, ĉu ne?”

“Mi estis sola. Mi havis neniun financan devigon. Mi vivis tre modeste. Mian tutan monon mi dediĉis al la esploroj, por retrovi lin. Mi ne povis pagi detektivojn, sed mem enketis. Mi vojaĝis nur por sekvi lian spuron. Mi pridemandadis multegajn homojn. Kaj fine mi trovis lin. Foje, ĉe pulbazaro, mi trovis tiun pluvombrelon, malnovan aferon, kiu entenis specon de glaveto. Mi aĉetis ĝin.”

“Li komencis karieron en UN. Nu, bone. Mi eksciis, ke estas multaj rilatoj inter ĉiuj organizaĵoj ligitaj al UN. Mi trovis postenon kiel flegistino, kadre de la MOS -buĝeto, unue en Afriko, poste en Azio. Mi sukcesis transiĝi al la burokrata aparato, al la ĉefsidejo. Poste al alia kaj al tria internaciaj organizoj. Mi ja estis ne nur flegistino, sed ankaŭ sekretariino, kaj mia strebado estis tiel intensa, ke mi bonege laboris. Mi plu planis.”

“Mi havis la tutan vivon por celtrafi. Finfine, antaŭ kelka tempo, mi sukcesis fariĝi lia sekretariino. Post kvar jardekoj, en alia lando, aliaj cirkonstancoj, li kompreneble ne rekonis min. Tiam Ia sola afero estis trovi bonan okazon. Mi estus murdinta lin ie ajn, en Ĝenevo, Parizo, Romo aŭ Novjorko. Aŭ dum unu el la konferencoj ie ajn en la mondo, kien mi sekvis lin. Ĉien mia pluvombrelo min akompanis.”

“Mi decidis agi ĉi tie pro du kialoj. Nelonge antaŭ la foriro, iu relative juna, kaj tre bela, libiano konatiĝis kun mi. Estis tuj videble, ke li ne interesiĝis pri mi kiel persono, sed ial bezonis min por propra celo. Kial oni povus interesiĝi pri mi, se ne por trafi Kertsch -on? Estis do mia intereso scii kiel eble plej multe pri tiu stranga afero. Mi do invitis lin al mia apartamento. Mi proponis al li aperitivon. Tuj mi konstatis, ke li ne kutimas drinki, sed ke li akceptas por ne kontraŭstari min, ĉar li volas agi kiel eble plej konforme al miaj deziroj, por povi atingi sian celon. Sekve, mi replenigadis sufiĉe lian glason, por ke lia lango malligiĝu. Mi ne eksciis la substancon de la afero, tial ke li tamen estis sufiĉe konscia por sin gardi tiurilate. Sed mi eksciis, ke, laŭ informoj atingintaj la libiajn sekretajn servojn de agento laboranta en Israelo por ili, iu dokumento destinita al Israelo devos esti transportita el Sovetio pere de Kertsch , kaj ke la transdono okazos en Alma-Ato.”

“Mi tiam pensis, ke se li estas ligita al iu afero pri ŝtelo de ŝtata dokumento, kiu implikas Libion, Sovetion, Israelon, plus homon – Kertsch  – kiu estas germandevena usonano konservinta kontaktojn kun parto de sia familio konsistanta el Volgo-germanoj, oni verŝajne pli multe serĉos en la direkto de politiko kaj spionado ol suspektos min.”

“Mi do planis ĉion por povi lin murdi ĉi tie. Kiam li petis min aranĝi rendevuon de Romian  ĉe li, mi fiksis al Romian  la horon tiamaniere, ke li venu tuj post la murdo. Mi konas tiun, mi sciis, ke lia unua reflekso estos serĉi la dokumentojn, kiuj pruvas liajn trompoŝtelojn. Tio eĉ pli konfuzos la serĉadon al la murdulo. Mi do diris al Romian , ke li venu tiun tagon je la 18:30, kaj al Kertsch , ke Romian  estos libera nur tiuhore. Mi sciis, ke al li estas egale, li akceptos.”

“Mi sentis specon de ekzalto, ĉe la ideo, ke mia plano sukcesos. Mi sentis, kvazaŭ post lia morto mi estos purigita de liaj abomenaĵoj. kaj komencos povi ĝui la vivon. Kaj tamen, eble mi estus retropaŝinta, ĉar murdi, eĉ aĉulon, estas io terura...”

“Sed la konversacio kun Graf  estis por mi neelportebla. Ne nur Kertsch  faris tion al mi, kiam li estis juna, sed nun, 60-jara, li plu ludis siajn kapricajn seksludojn kun infanoj! Tiam mi pensis, ke estas mia devo senigi la homaron je tiu monstro.”

“Vi divenis ĝuste. Mi foriris, dum s-ino Fuentes  kriaĉis, kaj mi iris al la cirko, bone vidigis min tie, taksie revenis, pasis preter la gardisto, kiu tiom kutimas vidi min pasi, ke li nenion suspektis, mi ŝajnigis, ke mi skribas, sed tenis la registrolibron tiamaniere, ke li ne vidu min, mi konstatis el tiu libro, ke Plum  jam eliris, kaj Romian  ankoraŭ ne alvenis, mi iris al mia oficejo, eniris tiun de Kertsch  ne tra la koridora pordo, sed tra tiu, kiu komunikiĝas kun mia ejo, mi havis en la mano dokumenton kaj diris, ke mi volas ĝin montri al li, mi alproksimiĝis, iris malantaŭ li, lin senkonsciigis, aŭ eble mortigis, per alnuka bato de mia mano...”

“Parenteze, tion mi siatempe lernis de mia medicinstudenta amato. Li sciis ĉion pri metodoj de memdefendo, kaj trejnis min pri kelkaj lertaĵoj tiukampe. Pri tio mi tre ĝojis, ĉar mi pensis, ke se, estante infano, mi estus koninta tiujn teknikojn, eĉ sen fizika forto mi estus povinta min defendi kontraŭ Thomas ...”

“Mi forgesis diri, ke kiam mi eniris la kabineton de Kertsch , mi tenis la pluvombrelon en unu mano, la dokumenton en la alia. Mi ne scias, ĉu s-ro Kertsch  miris pri la ombrelo aŭ ne, eble li pensis, ke mi tuj foriros, aŭ simple li tiom kutimis vidi min kun ĝi... Nu, kiam li estis senkonscia, mi iris antaŭ lin, ĉar estas anatomie pli facile trafi la koron tiuflanke, kaj lin mortpikis. Mi tuj atingis la koron kaj li certe ne suferis pro mi. Mi do povas diri, ke mi estis pli bonkora ol li, ĉar li estus meritinta sadisman torturon, longadaŭran, por kompensi tutan vivon fuŝitan. Tiam mi viŝis la klingon, remetis ĝin en la ombrelan parton, reportis la dokumenton al mia oficejo, refaris la saman komedion ĉe la gardista registrolibro, skribante fakte nenion, nur ŝajne, kaj rerapidis cirken. Min interesis scii, la sekvantan tagon, ke Romian  nenion diris...”

“Jen, sinjoro,” – ŝi plu parolis nur al Karal  – “vi scias ĉion pri mi. Mi estas je via dispono. Al mi estas egale, ĉu vi kondamnos min, kaj al kio. Mi ne bedaŭras mian agon. Dank’ al mia planado, mia vivo ekhavis ian intereson, kiu savis min de memmortigo, kaj dank’ al mia agado, mi savis de malnobligo kaj sufero certe dekojn da inaj infanoj.”

Tiel ŝi finis. Longe, longe la ĉambro restis senbrua, kvazaŭ plenŝtopita per densa pripensado. Ne estas ĉiam facile psike digesti la veron pri unu homa vivo, kiam ĝi montriĝas, nuda, al la mensaj okuloj...

25

“Jes, jes, mi komprenas,” Stefano diris al la onklo. “Nur kelkaj punktoj restas al mi neklaraj. Unue, kion pri la gardisto, kiu ĉeestis la cirkon, kiam la krimo okazis, dum teorie li gardis la ‘koridoron de la gravuloj’? Ĉu iu alia anstataŭis lin? Kial? Ĉu tio misdirektis la enketon?”

“Tute ne estas problemo,” Jano respondis amuziĝe. “La gardisto de la koridoro estas Kristiansen , kaj li efektive gardis la koridoron. Tiu, kiu ĉeestis la cirkon – cetere dum la posta, vespera prezentado – estas lia kolego Andersen , sendeĵora tiuhore. Nur okazis, ke mia nevo Stefano miksis la nomojn!”

“Sed la priskriboj tute kongruis!” Stefano provis sin defendi.

“Priskriboj, se vi volas. Preskaŭ ĉiuj gardistoj havas similan iom atletan figuron, ĉu vi ne rimarkis? Kaj mi koncedas, ke ankaŭ Andersen  estas blonda kun bluaj okuloj. Krom tio, ili tute ne similas unu la alian. Andersen  fakte estas kanadano.”

Stefano ne aspektis tre fiera, sed lia scivolemo tuj pensigis lin pri io alia. Li demandis:

“Kaj kiu estis la rolo de Maĥmetali  en tiu afero?”

Ĝoja  parolis antaŭ ol la edzo:

“Multaj el tiuj, se ne religie, almenaŭ kulture islamaj sovetianoj ne tre ŝatas la superecon de la rusa etno super ĉiuj aliaj ĉi-lande. Mi supozas, ke kiam li povas agi kontraŭ ruso kun minimuma risko por si, tia homo kia Maĥmetali  ne hezitas.”

“Jes,” Karal  aldonis, “li kunlaboris kun la libianoj. Li deziris, ke ili, ne la rusoj, ricevu la dokumenton. Fakte li rezonis kiel Berenŝtam , sed por la kontraŭa partio. Eble la libianoj ankaŭ proponis monon, mi ne scias, tion ni neniam scios, sed miaopinie tio ne estis necesa. Laŭ lia esprimo, kiam li parolis pri Zajcev , ŝajnis al mi, ke li ege malamas lin. Kaj tio sufiĉus, ĉu ne?”

“Ĉu li informis la libianojn pri Birobiĝaner Ŝtern ?” la junulo demandis.

“Precize,” respondis la polica detektivo, “kiam ni sidis sur benko parka kaj mi klarigis al miaj du nesovetiaj kolegoj la aferon pri la gazeto, laŭ tio, kion ni eksciis pere de la sinagoga nekonato kaj de Michael Wise , Maĥmetali  aŭdis ĉion per sia kaŝita mikrofono-plus-radiosendilo. Li do tiam sciis, sub kia formo la referaĵo de Berenŝtam  devis atingi Alma-Aton. Li kompreneble komunikis tiun gravegan informon al la libianoj.”

“Estas amuze pensi,” iom reve komentis Ĝoja , “ke se ili estus sciintaj antaŭe, ili estus forŝtelintaj la gazeton, kiam ili serĉadis la ĉambron de Plum . Ili do ne bezonus lin, kaj ni nenion scius pri Berenŝtam !”

“Tute prave. La libianoj komence sciis nur, ke la dokumento devas atingi iun s-ron ‘ Kerŝ ’ en Alma-Ato okaze de la konferenco, sed ne kiaforme. Aŭdinte nin, Maĥmetali  ilin informis, kaj pro tio la libiano ebriiĝinta dum la akcepto de la kazaĥaj aŭtoritatoj, laŭtvoĉis tiun informon, kiun, siaflanke, serĉis diversaj homoj eksciintaj pri la dokumento ekde kiam duobla, eble eĉ triobla agento israela transdonis la novaĵon al Libio.”

Jano fikse rigardis sian nevon.

“Vi ne aspektas kontenta,” li diris.

Stefano grimacis.

“Ne. Mi ne komprenas. La israela sekretservo estas konata kiel unu el la plej efikaj en la mondo. Mi ne povas kredi, ke ĝi fuŝis tiun Berenŝtam -aferon. Ne devas esti tiel malfacile eligi tekston el Sovet-Unio.”

“Nu, la fuŝaĵo venas ĝuste de tio, ke ne la israela sekretservo organizis la agadon. La tuta afero estis aranĝita plej amatore de kelkaj sovetaj judoj, kiuj eklaboris proprainiciate. Ili ne sciis, kiel komuniki sendanĝere kun la israelaj servoj diplomata aŭ sekreta. Nur lastminute estis decidite, ke la transdono okazos al Kirsch  en Alma-Ato kadre de la monda konferenco, kaj Mossad  – la israela sekreta servo – ne havis tempon organizi plu. Estis tro malfrue por taŭge plani ion, ĉar la diversaj kunlaborantoj jam estis for. Ili ne povis iri rekte de Birobiĝano Alma-Aton sen veki suspektojn; ne estas tiel facile por ili vojaĝi. Ili devis trovi taŭgajn pretekstojn kaj komplikajn vojaĝplanojn. Tial unu jam estis en Moskvo, la alia en Vladivostoko, kiam la israelanoj provis interveni, kaj ĉi-lastaj eĉ ne sciis, kie ilin kontakti: por eviti riskojn, la koncernatoj informis neniun pri siaj restadplanoj. Fakte, la israelanoj tute ne sciis, ke la kodo venos laŭ unu vojo kaj la dokumento laŭ la alia. La sola detalo, kiun ili havis la tempon pritrakti, estis la elekto de Kirsch  kiel peranto.”

“Kiel vi scias ĉion ĉi?”

“Mi babilis kun membro de la israela delegitaro, kiu sciis, se ne ĉion, almenaŭ multon. Nun kiam ĉio estas finita kaj fuŝita, li povis senriske rakonti al mi.”

“Ĉu Romian , Plum , Lolita Fuentes  kaj la konferencanoj ĝenerale ion eksciis pri tiu spiona afero?”

“Ne. Kvankam eksterlandaj ĵurnalistoj troviĝis ĉi tie, ni sukcesis ĉion plej taŭge kaŝi. Neniu ŝtato ŝatus, ke la afero disvastiĝu. Kaj en ĉi tiu lando protekti sekreton estas pli facile, ol aliloke.”

Rapide li finis sian kafon dirante:

“Jen oni ree vokas nin, ni iru, la aviadilo ne atendos nin eterne.”

*

“Mi ŝatus paroli kun vi. Ĉu vi havus minuteton?” Ĝoja  demandis al la longakrura norvego.

Arne Kristiansen  direktis al ŝi siajn laserajn okulojn.

“Kompreneble,” li diris kun rideto kaj perceptebla plezuro. Inter Ĝoja  kaj li ia nedifinebla kurento pasis. Se la cirkonstancoj estus aliaj – li reiris al Novjorko, ŝi al Valĉefa  – ne multo necesus, por ke tiuj du koroj flamiĝu, kaj ke komplikiĝu du harmoniaj vivoj familiaj.

Ili troviĝis en la aviadilo, kaj Ĝoja  antaŭnelonge rimarkis, ke la persono sidanta apud Kristiansen  forlasas sian seĝon kaj aliĝas al la longa atendovico staranta ĉe la tualetejo. Ŝi eksidis, kaj sentis sian koron bati pli forte ol ŝi dezirus.

“Ĉu vi memoras la konversacion, kiun ni havis, post kiam ni ambaŭ vizitis la muzeon?”

“Certe. Kiel mi povus forgesi? Ne ofte simpla gardisto havas la honoron babili sur parka benko kun bela sinjorino apartenanta al delegitaro...”

Ŝi ruĝiĝis.

“Mi hontas pri tio, kion mi faris tiufoje,” ŝi diris humile.

Lia intensa, sed samtempe dolĉa, rigardo kirlis ŝian animon. Ŝi esperis, ke li ion diros por faciligi ŝian konfeson, sed li restis plu silenta.

“Kiam mi diris, ke estas kamerao por interna-cirkvita televido aranĝita kun la celo kontroli la movojn de la gardistoj, mi mensogis,” ŝi prononcis tre rapide, kvazaŭ ŝi volus atingi kiel eble plej frue la finon de malagrabla diro.

“Tion mi poste komprenis,” li respondis kun sia kutima egalanima tono. “Kun miaj kolegoj mi esploris tiun muron, kaj vidis, ke neniam io simila estis tie aranĝita.”

“Kion vi opiniis pri mi?” Ŝi rigardis lin kun miksitaj sentoj. Ŝi ne ŝatus malplaĉi al li.

“Ba!” li ridetis. “Kiam mi eksciis, ne longe poste, ke vi estas la edzino de Jano Karal , mi komprenis: estis via persona enketo, ĉu ne?”

“Ĝuste! Senpezigas min konstati, ke vi ne aperas ofendita. Mi tamen angorigis vin momente, kaj...”

“‘Angorigis’ eble estas tro forta vorto, sed estas vere, ke via bato trafis min. Dum kelkaj sekundoj mi sentis min kaptita.”

“Kial? Vi ja ne estis implikita en la murdo!”

“Oni povas kulpi pri aliaj aferoj, ĉu ne?”

Ree li rigardis ŝin tiel penetre, ke ŝi sentis sin ŝirita. Tiu viro ŝin ege allogis, kaj samtempe liaj okuloj fojfoje igis ŝin deziri forkuri al plej malproksima rifuĝejo. Ŝi ne fieris pri si, kaj lia rigardo trafis rekte en ŝiajn kulposentojn. Pro tio, kvankam ŝi estis ege scivola, ŝi ne kuraĝis demandi.

“Vi certe ŝatus scii kial, kaj ne volas konduti maldiskrete, ĉu?” li diris ridetante.

Ŝi kapjesis. Ŝi sentis, kvazaŭ ŝi estas infano, kiu ne sukcesas kaŝi la veron al la patro pri iu ĵus farita fuŝaĵo.

“Mi povas klarigi al vi nun. Ni ja forlasis la sovetian teritorion.”

“Estas vere, ke mi ŝatus scii, sed se vi preferas ne diri, mi respektos vian deziron,” ŝi flustris kaj ŝi tuj aldonis espere: “Sed se vi elektas klarigi, vi povas kalkuli je mia plej plena diskreteco. Aŭ pli ĝuste, ne. Bonvolu diri al mi nur, se vi konsentas, ke mi miavice rakontos la aferon al mia edzo kaj al mia nevo Stefano, kiu helpis nin ĉi-enkete.”

“La afero devas efektive resti konfidenca,” li diris tre mallaŭte, “sed mi fidas je via triopo. Mi petas nur, ke vi ne rakontu plu la aferon, ĉar mi faris ion kontraŭan al mia profesia ĵuro.”

“Kion?”

“Estas malfacile rakonti.” Li paŭzis, kun sulkita frunto, sin demandante, de kie komenci. Post momento li reparolis kun pli obtuza voĉo:

“Kiam mi servis en la norvega polico, mi foje deĵoris tute norde, ne malproksime de la sovetia landlimo. Grupo da sovetianoj iutage ŝtele transpasis la limon kaj petis la statuson de politikaj rifuĝintoj. Ili laboris sur la sovetia flanko kun ia scienca brigado, kaj decidis fuĝi al Norvegio. Mi estis unu el la policanoj, kiuj intervenis tiuokaze. Inter la rifuĝintoj troviĝis tre bela virino, litova. Ni enamiĝis; ŝi estas nun mia edzino. Jen,” li tiris paperujon el interna jakpoŝo kaj el ĝi foton, de sur kiu bela rondvizaĝa virino kun ridemaj okuloj kaj altaj vangostoj ridetis al Ĝoja .

“Tre simpatia,” ĉi-lasta diris, kaj la penso fulme zigzagis ŝiacerbe, ke se la cirkonstancoj estus malsamaj, tiu povus esti ŝia rivalo.

“Kiel tio rilatas al nia afero?” ŝi demandis.

Li eligis profundan elspiron.

“Simple. Mia edzino estas tre religiema. Ŝi havas rilatojn, kaŝajn kompreneble, kun religiaj grupoj litovaj sur sovetia teritorio. Kiam estis sciate, ke mi iros al Alma-Ato, ŝi petis min kunporti bibliojn kaj aliajn religiajn dokumentojn al tiea grupo. Eble vi scias, ke multaj estonoj, latvoj, litovoj vivas tiu-regione, kiel, cetere, germanoj kaj poloj.”

“Jes, tiu fakto min surprizis.”

“Estas postrestaĵo el la stalina epoko, miaopinie. Kiam mia edzino tion petis, mi kompreneble komence rifuzis. Mi ja ĵuris ne engaĝi min en politikajn aferojn, kiam mi akceptis labori por UN. Sovetio estas unu el mia centtrideko da mastroj, kaj mi ne rajtas agi kontraŭ ĝiaj leĝoj. Se oni scius, ke mi faris ion similan, mi riskus perdi la postenon, kio mian vivon ege komplikus. Aliflanke, mia edzino tiom deziris, ke mi helpu! Mi amas ŝin, ŝi estas bona, kaj mi komprenas ŝian vidpunkton. Estis por ŝi unika okazo, ĉar ni sciis, ke niajn pakaĵojn oni ne kontrolos landlime.” Li ĝemspiris.

“Mi povas imagi vian turmenton,” Ĝoja  diris kunsente. “Se vi rifuzis, vi endanĝerigis vian hejman, paran vivon. Sed se vi konsentis, vi prenis sur vin teruran riskon rilate al via vivo profesia!”

“Ekzakte. Nu, fine mi jesis. Ŝajnas, ke mia edzino pli gravas ol mia profesio, kaj ol miaj ĵuroj al UN... Nu, mi devis transdoni tiujn librojn kaj dokumentojn al iu kŝjondzo , kiel ili diras tie, pastro tio estas, sed la afero ne estis tiel facila.”

“Kiel vi faris?”

“Estus komplike priskribi. Mi nur diru, ke la tagon, kiam Kertsch  mortis, mi devis liveri la librojn kaj broŝurojn al la kŝjondzo . Ili estis kaŝitaj en nia komuna oficejo, teretaĝe. Mi havis ‘kunkulpulon’, kolegon Andersen , kanadanon, je kiu mi plene fidas.”

“Nu, ĉirkaŭ la 17:30, Andersen  alvenis kure kaj ekscitite flustris al mi, ke li ĵus konstatis, ke miaj ‘kaŝvaroj’ malaperis! Estis katastrofo! Mi ne hezitis. Mi petis lin gardi dum unu minuto la koridoran enirejon, dum mi iras kontroli. Li tuj konsentis.”

“Nun mi komprenas. Vi menciis tiun interŝanĝon al neniu!”

“Kiel mi povus? Temis pri ago absolute neleĝa en soveta respubliko. Kiel internacia deĵoristo, mi ne rajtas enmiksiĝi en agojn kun politikaj implicaĵoj, kaj, diru kion vi volu, en Sovetio religio estas politika.”

“Ĉu vi retrovis viajn varojn?”

“Jes. Andersen  vane ekscitiĝis. Li estis tiel emociita pri la tuta afero, ke li rigardis malĝustaloke. Mi ne bezonis pli ol ses aŭ sep minutojn por iri tien, kontroli kaj reveni. Fakte, la transdono al la pastro tute bone fariĝis. Sed imagu, kion mi travivis la morgaŭon, kiam oni min informis, ke ĝuste tiuperiode Kertsch  estis murdata!”

“Ĉu vi suspektis vian kolegon?”

“Mi pensis, ke logike eblus, ke li krimis, eĉ ke lia ekscitiĝa enveno povus esti parto de plano tiucela. Sed tiujn pensojn mi forpuŝis. Mi konas lin bone, mi scias, ke li ne estas kapabla murdi. La postaj okazaĵoj konfirmis mian juĝon. Sed vi  momente timigis min kun via rakonto pri kontrola kamerao!”

“Ĉu vi pardonos min?”

“Mi neniam sukcesis abomeni vin, kiel vi meritus,” li diris kun amuziĝa esprimo. “Komence, kiam vi diris tiun historion, mi sentis min dankema al vi. Mi opiniis, ke vi ĵus helpis min kaj miajn kolegojn per bonvena averto. Poste, kiam mi sciis, kiu vi estas, mi komprenis, ke oni nepre devis suspekti min, kaj ke vi provis ion scii pri mi tiataktike. Kiel mi povus ne pardoni? Mi estis policano sufiĉe longe.”

La persono, kies seĝon Ĝoja  okupis, tiumomente revenis, kaj ŝi adiaŭis la norvegon. En la laŭtparolilo la aviadila komandanto klarigis, ke ili nun flugas 7000 metrojn alte super Germanio...

26

Zajd Azzuz  malbukis la sekurzonon kaj etendis siajn longajn krurojn. La regulaj trajtoj vizaĝaj ĉi-foje esprimis malkontenton, kaj eble eĉ specon de antaŭtimo. Oni jam multe plendis pri liaj fuŝaĵoj en la sekreta servo, kaj kvankam li havas altajn protektojn, tiuj eble ĉi-foje ne sufiĉos. Li provos prezenti la aferojn tiamaniere, ke oni danku lin pri tio, ke Israelo ne ricevos la Berenŝtam -tekston, kaj li emfazos la fakton, ke, kun siaj petrolrezervoj, Libio ne bezonas ĝin, sed ĉu ili akceptos?

Li pripensis pri si. Li provis kompreni, en kio konsistas lia eraro. Dum sekundero li preskaŭ trafis la ĝustan respondon, sed tuj liaj pensoj fuĝis de ĝi, al bildoj de maldungiĝo. Io amara pentriĝis sur lia estetike perfekta vizaĝo. Li sentis, ke se oni fortiros lin el la landa sekreta servo, tio estos ega maljusteco, ŝuldata ne al ia manko en li, sed al la internaj malamikoj, viroj eble ĵaluzaj pri lia beleco, pri lia sukceso ĉe virinoj. Kio alia povus esti? Malofte homo akceptas la ideon, ke povus manki al li iom da inteligenteco.

Li malfermis sian vojaĝsakon, kaj ameme karesis la tranĉilon, kiun, dank’ al taŭga artifiko, li ĉiam sukcesis kunpreni, kaj kiu neniam praktike utilis.

*

S-ro Kirsch , delegito el Luksemburgo, kontrolis ĉu lia kreditkarto, liaj dolaroj, liaj vojaĝĉekoj kaj lia diplomata pasporto plu troviĝas en la negranda leda saketo, kiun lia edzino donacis al li okaze de lia 50-a naskiĝtaga datreveno. Ĉio estis en ordo. Almenaŭ tiuflanke.

Ĉe la medicina flanko... Li metis la manon al la koro, kaj ĝemspiris. Ekde tiu batalo liaĉambra, li sentis strangajn sensacojn en la brusto, fojfoje ankaŭ ĉe la maldekstra ŝultro. Li bedaŭris, ke ne prosperis al li sukcese plenumi la servon, kiun li akceptis por sia israela amiko. Io refoje pinĉis ĉe la koro. Nepre, kiam li retroviĝos hejme, li konsultos d-ron Dupong . Li esperas, ke tamen ne estas io serioza. Li akuzos tiun abomenindan sovetian t.n. ĉampanon, kaj eble eĉ la sorbon, samvespere, de vodko kaj brando, al kiu li estis, kiel diplomato, devigita. Ĉu li rakontos pri la batalo? Ĉu lia rolo en ĝi ne estis iom ridinda? Kompreneble, ne estas risko, ke iu alia sciu, la profesian sekreton D-ro Dupong  senmanke obeos. Sed, tamen, kiel ŝtata reprezentanto, ĉu li ne havas la devon, eĉ rilate al unu sola persono, gardi sian dignecon? Al s-ro Kirsch  la aviadilo aperis pli kaj pli ne tute komforta.

*

Post kelktaga restado ĉe amikoj en Moskvo, kaj diversaj aktivecoj pravigantaj, laŭplane, tiun lian vojaĝon, Miŝa Viktoroviĉ Kaganov  reaviadis al Birobiĝano. Li estis kontenta, ke lia tasko plenumiĝis tiel facile. Konfesinde, transdoni gazeton al difinita persono estas simpla afero, kaj li ne multe herois. Tamen, kiam la elpensaĵo de Berenŝtam  alportos al Israelo tiajn mirindajn sekurecon kaj riĉecon, kiuj helpos ĝin pluvivi, li estos agnoskita kiel unu el la gravaj kontribuintoj. Tiu ideo plaĉis al li. Sed dum longa tempo necesos, ke neniam lia nomo estu prononcata tiakuntekste. Pasporto kaj elirvizo ja estas tro gravaj aferoj, por ke oni endanĝerigu siajn ŝancojn.

Li rigardis al la interna poŝo de la jako, kie, dum la irvojaĝo, troviĝis la Birobiĝaner Ŝtern . Nun tie troviĝis nenio plu. Li ridetis. Marko Lazaroviĉ Berenŝtam , la presisto, ege feliĉos, kiam li rakontos al li. Tiu ĉiam havis profundan amon al sia frato, kies nomo nun eniros la homan historion...

*

Ilja Romanoviĉ Aŝkenazi  troviĝis en trajno. Li iris al iu malliberejo, ne sciante kien. Li ne komprenis sin. Antaŭe li pensis, ke se tio okazus, li estus panikfebra. Kaj jen nun ĝi okazis. Ili  arestis lin, li scias, nek kien li iras nun, nek kien li iros poste, kaj tamen li sentas en si strangan serenecon. Ĉu ĉar li sukcesis transdoni la kodhavajn tefilojn ? Ĉu ĉar li estas, fundfunde, pli fatalisma ol li imagis sin? Li ne dubis, ke tiu juna usonano finfine enmanigis la kodon al la koncerna persono. Kaj nun ĉio estis nenormala. Li staris malkomforte en ĉi tiu trajno, li estis gardata kiel krimulo, lia tuta vivo nun orientiĝos al radikala ŝanĝo, al nekonataj sortodezertoj, kaj anstataŭ angori, tremi, suferi, li plenas per nekomprenebla sereneco.

Estas eksterordinare, kiel cirkonstancoj povas ŝanĝi la karakteron de homo. Li neniam estis tre religia. En Alma-Ato li vizitis la sinagogon, ne pro aparta pieco, sed nur ĉar li konstatis sin sekvata de homoj apartenantaj al KGB kaj esperis iel renkonti fidindan eksterlandan konferencanon. Kaj jen nun, ne komprenante, kio okazas al li, li rimarkas, ke li ekbalanciĝas surloke kaj aŭdas internan voĉon kvazaŭ propravole murmuri en la hebrea: “Benata estu, Eternulo, nia Dio, Reĝo de la Universo, kiu...”

*

Ankaŭ Marta Martin  sin ne komprenis. Ŝi sidis en sia karcero, kaj ploris. Jam tutan horon ŝi ne ĉesis plori. En sia vivo, ekde kiam ŝi estis tute eta kaj ŝiaj gepatroj mortis, neniam plu ŝi ploris. Ŝi havis nur tragikan rigidan maskon, anstataŭ normala moviĝema vizaĝo. Kaj nun la masko ial estis forŝirita. Estis tre dolora sperto, sed samtempe kvazaŭ liberiga. Ŝi komprenis nenion pri si. Ŝi estis ĵurinta al si, ke neniam ŝi konfesos la veron, kaj tamen ŝi tion faris. Ŝia rigida obstineco venkiĝis, kaj, anstataŭ senti pri tio humiliĝon, ŝi perceptis ian konfuzan, primitivan senton de plenumiĝo, kvazaŭ naturo finfine triumfis.

Sed jen el la konfuzaj, sinkontraŭdiraj sentoj subite elmergiĝis alia, kiu preskaŭ ŝin sufokis: angoro. Ŝi pensis pri sia estonteco. Kio okazos al ŝi? Kiel ŝi travivos la proceduron en rusa lingvo laŭ normoj kaj kutimoj, pri kiuj ŝi konas nenion, en lando, kie ŝi havas eĉ ne unu amikon por ŝin viziti?

Kaj ĉi-foje sento humiliĝa, aperanta kvazaŭ fulma ofensivo, ŝin batis kruele. Ŝi ekkonsciis, ke tutavive ŝi planis la murdon de Kertsch , kun tia koncentriĝo, tia atento al la detaloj, ke neniam ŝi starigis al si la demandon: kaj kio, se mi estos kaptita? Ŝi neniam pensis pri la posta vivo. Nur tre konfuze ŝi atendis de ĝi specon de libereco, sed neniam klare ŝi frontis la eblecon, ke eble ŝi riskas kaptiĝi.

Ŝi mordis al si la lipon. Ŝi menciis tiun cirkan programeron ĝuste tial, ĉar tiu klaŭna galopado okazis, la antaŭan tagon, kiam ŝi ĉeestis la tuton, precize en tiuj minutoj, kiujn ŝi fiksis al si por la realigo de la murdoplano. Kaj ĉu estis eraro konstante preni kun si la pluvombrelon? Fakte, ŝi tiom timis, ke, se ŝi lasas ĝin en la hotelĉambro, iu tie ĝin pristudos. Kaj la kontroloj pri la taksioj, la skribo... La polico estas pli forta ol ŝi imagis. Ŝi estis certa, ke oni ne povos suspekti ŝin, kaj pro tio ŝi neglektis tiujn punktojn.

Ondo de malĝojo ŝin denove kaptis, kaj la larmoj, momente haltintaj, rekomencis flui. Kio nun okazos al ŝi? Kio nun? Nur unu penso ŝin konsolis: ke kiom ajn ŝi misplanis, prosperis al ŝi unu afero, la plej grava: Kertsch  nun ne plu vivas. Kaj kun la sala gusto de l’ larmoj miksiĝis la plaĉa gusto de plenumita venĝo, nepre, nepre frandinda.

27

Ester Plum  rigardis sian edzon malkontente.

“Jakobo, vi drinkas tro multe. Viaj okuloj jam aperas vualitaj. Memoru, kion diris d-ro Lasal . Viaj arterioj...” Sonorado ŝin interrompis. “Kaj nun tiu malbena telefono!” ŝi grumblis. “Ĉu do ne eblas vivi pace?”

Ŝi marŝis telefonen kiel kolonelo ofensive.

“Haloo, Ester Plum ...” ŝi preskaŭ bojis, sed iom post iom ŝiaj trajtoj moliĝis. Per tute amika voĉo ŝi reparolis post momento: “Kia agrabla surprizo! Jes. Atendu minuteton, mi tuj demandos, ĉu li ne havas alian projekton.”

Li estis en la banĉambro kun – kia homo! – glaso da viskio enmane.

“Jakobo, ĵus telefonis Eriko Frajdele . Li alvenis ĉi-urben. Lia aviadilo malfruis, kaj alia ne povis ĝuste alteriĝi pro la nebulo aŭ io simila, mi ne tre klare komprenis, sed ĉiaokaze liaj planoj ŝanĝiĝis kaj li foriros nur morgaŭ posttagmeze. Vi konsentas, ke ni invitu lin vespermanĝi ĉe ni kaj lin loĝigu, ĉu ne?” Ŝi paŭzis. “Kvankam en via drinkostato...” Ŝi lasis la frazon ŝvebi senfine, kun malgaja esprimo.

Li ŝin rigardis tra nebulaj okuloj.

“ Frajdele , ĉu vere? Ĝuste al li mi volis skribi. Kompreneble li venu.”

Kaj kvazaŭ por festi tiun plaĉan novaĵon, li unuglute eltrinkis.

Post nelonge eta barbulo kun nigra ĉapelo estis bonvenigita en la domon. Jakobo Plum  penis venki la pezon, kiu igis lian langon strange mallerta, kaj preskaŭ komplete sukcesis.

“Eriko!” li pezlangis. “Estas eksterordinare, ke vi venis ĝuste kiam mi intencis skribi al vi. Pri interesa lingva problemo. Kia ĝojo akcepti hejmen la plej faman konanton de ĉiuj lingvoj uzataj aŭ uzitaj de la judoj, aŭtoritaton pri la aramea, spanjola, tata, judpersa...”

“Nu, nu, ne troigu!” diris la vireto, demetante la mantelon.

Intervenis ina voĉo:

“Jakobo, eble Eriko ŝatus iom ripozi, bani sin, aŭ ĝui duŝon, post tiel longa, transoceana flugado. Ĉu vi ne povus lasi lin spiri kelkminute antaŭ ol sufoki lin per viaj lingvaj enigmoj?”

“Nu, nu,” respondis la eta barbulo, “vi estas tre afabla, kara amikino, sed vi ne komprenas nin virojn. Ankaŭ mi pasiiĝas pri tiuj lingvaj demandoj, kaj estos por mi pli refreŝige pritrakti kun Jakobo la ŝatatan temon ol malstreĉiĝi en via banujo.”

“Ne pro ĝentileco vi tiel parolas, espereble,” ŝi diris, “sed verŝajne ne. Mi suspektas, ke vi diras la veron. Intelektulojn mi neniam komprenos,” kaj, skuante la kapon, ŝi foriris al iu hejma tasko, lasante la du virojn solaj.

“Kion vi ŝatus trinki?” Plum  demandis, verŝante al si plenglason da viskio. “Ĉu ĉi-saman?”

La alia hezitis, senutile. Jam lin servis lia amiko. Levante la ŝultrojn, li akceptis la viskion.

“ Sansán !”

“ Sansán !”

Ili trinkis, Plum  vere, Frajdele  nur ŝajne. Viskion li abomenis.

“Mi menciis viajn lingvajn kapablojn,” la tradukisto lispis, “ĉar...”

“Vi defalos, se vi atendas de mi pli ol mi povas doni,” la barbuleto interrompis.

“Ne, ne. Ne ŝajnigu vin modesta. Mi konas vin. Aŭskultu. Mi montros al vi dokumenton, pri kiu mi ŝatus vian opinion. Mi alportis ĝin el Alma-Ato.”

Li rapidis al sia studĉambro, ne stabilkrure, kaj, brue koliziinte kun koridora kesto, revenis kun gazeto kovrita per hebreaj literoj.

“Ho!” Frajdele  krietis mire, legante la titolon. “ Birobiĝaner Ŝtern !  Ĉu ankoraŭ ekzistas judoj en tiu forperdita lando? Mi opiniis ke tiu malnova projekto fiaskis.”

“Ili estas ne pli ol 15 procentoj el la loĝantaro tie, eble 20 procentoj,” la alia dikvoĉis. “Sed rigardu la gazeton.”

“Ĝi devas esti interesa. Jida gazeto el tiel izolita komunumo...”

“Fakte ĝi tute ne estas interesa. Se vi legos Pravda , vi legos la samajn frazojn, nur kun iom pli kampara etoso ĉi tie.”

“Kial do vi tiom senpaciencas ĝin montri al mi?”

“Ne pro la jida parto,” Plum  respondis reverŝante al si iom pli da alkohola veneno, ĉe kio Frajdele  direktis al li riproĉan rigardon, tute vane.

“Ĉu estas parto en alia lingvo?”

“Atendu kaj atentu. Jen. Tiu ĉi titolo legiĝas Progresoj de sovetia scienco kaj tekniko , ĉu ne?”

“Vi tro drinkas, Jakobo,” lia kunulo diris, skuante la kapon iom malĝoje. Li rigardis la gazeton. “Nu, estas pure jida lingvo. Sed tiu aŭtoro, tiu I. L. Ŝtamenber  verkas vere longe, vidu, multajn paĝojn tiu artikolo okupas.”

Plum  absorbis gluton da viskio, gratis al si la nukon, dum spasma tiko manifestiĝis ĉe lia lipangulo.

“Strange”, li pensis en sia duonebria, konfuza stato. “Kial mi nun pensas pri tiuj libianoj?” Sed li ne sukcesis klare regi sian menson. Li faris kapgeston, kvazaŭ por muŝon forpeli, kaj sin turnis al Frajdele :

“Nun rigardu,” li grasvortis. “La komenco de la teksto estas en la jida. Sed poste, diru al mi: kiu lingvo estas?”

“Permesu...” la barbuleto atente legis, kuntirante la brovojn. Jakobo Plum  lin rigardis, tenante sin ŝanceliĝe stare, kun unu ŝultro pli alta ol la alia, kaj farante strangajn grimacojn per la buŝo. Fine la alia ekridis:

“Hahahaha! Tio ne estas lingvo! Mi povas identigi ĉiujn lingvojn iam ajn skribitajn aŭ skribatajn per hebreaj literoj. Tio ĉi ne estas unu el ili.”

“Ankaŭ al mi ĝi aperis stranga, sed... Mi min demandis, ĉu ne estas ia maloftaĵo, ia jud-azerbajĝa aŭ io simila. La fakto, ke en pluraj lingvoj skribitaj hebre-litere, oni ne markas vokalojn, igas iun ajn litermiksaĵon aperi kiel vera lingvo, ĉu ne? Sed se ĝi ne estas lingvo, kio ĝi estas?”

“Hahaha! Kara lingvisto! Vi videble ne pensis pri la evidenta solvo! Hehe! Estas fuŝaĵo, tute simple. Mi suspektas, ke ili aĉetis unu el tiuj modernaj elektronaj maŝinoj, kiuj kompostas mem rekte el tajpaĵo, kaj ili tiom malfruis en la aperigo de la ĵurnalo, ke ili ne havis la tempon relegi la presitan tekston, kaj la maŝino havis ian difekton, kapricon, tusis, singultis, kaj miksis la literojn. Tia sovetia tekniko!”

Jakobo Plum  ebriete ekridis, kaj frapis al si la frunton per la mano.

“Kompreneble! Tamen ne. Mi havas pli probablan respondon: la Plano. Ĉu vi scias, kiom supersankta la produktoPlano estas por sovetianoj? Sekureco kaj mona enspezo dependas ĉefe de ĝi. Certe la Plano difinis, ke devos aperi tiom da paĝoj, kaj ĉar ili ne havas sufiĉe da materialo kaj atingis la Planan limdaton, ili tajpis ion ajn sur sia klavaro, sciante ke okazos neniu kontrolo fare de nejudo, eĉ ekster Birobiĝano, kaj ke tie, ĉiuj komprenos kaj pardonos la fuŝon! Hahaha! Kaj mi rompis al mi la kapon provante trovi, kia lingvo tio estas!”

“Vi certe pravas. Via hipotezo estas pli probabla ol la mia. Plenumi la Planon ĉiakoste! Kaj plej humure estis titoli tion Progresoj de sovetia tekniko!

“Prave, brave!”

“Aŭskultu, kara mia, ĉu vi bonvolus lasi al mi tiun specimenon? Tamen, birobiĝana gazeto valoras, ke oni konservu ĝin.”

“Eriko, Eriko, mi ŝatas vin, sed ankaŭ mi havas la saman penson: mi ŝatus konservi ĝin. Domaĝe, ke mi havas nur unu ekzempleron.”

“Kial vi ne aĉetis du?”

“Mi ne aĉetis. Iu gravulo tie, iu Kertsch , donis ĝin al mi. Li diris, ke iu freneza sovetiano, kun kaŝa mistera sinteno, ĝin liveris al li, kvazaŭ li devus per ĝi fari ion gravan. Kertsch  ne sciis, kion fari el ĝi, kaj ĉar mi interesiĝas pri lingvoj... Sed fakto estas, ke mi havas nur unu ekzempleron, kaj intencas ĝin konservi. Nu, kio okazas al vi, Eriko, vi aspektas tute malĝoja.”

Plum  refoje malplenigis sian glason, brue glute.

“Nu, kiam mi vidis tion,” Frajdele  diris, “mi pensis: por miaj arĥivoj... Birobiĝana gazeto...”

“Mi komprenas. Mi scias, ke tia estas absolute nehavebla en Okcidento, sed...”

“Aŭskultu, Jakobo,” la eta barbulo solene prononcis. “Vi deziras ĉi tiun gazeton, kaj mi deziras ĉi tiun gazeton, ĉu ne?”

“Jes,” respondis Plum , nebulokule.

“Permesu do, ke mi agu salomone. Ni aranĝu dividon.”

“Eriko, vi estas genia. Prenu la frontpaĝon, aŭ pli ĝuste la tutan unuan folion, kaj mi prenu la duan.”

Kaj la internon?”

“Tio estas nur la fuŝaĵo, kiun mi misprenis por vera lingvo, ĝi valoras nenion. Tiun parton ni povas forĵeti.” Li genuis apud la kameno. “Cetere, mi intencis tuj fari fajron. Ne estas tre varme, kaj kamenfajro ĉiam kreas tiel plaĉan etoson.”

Li prenis la internon de la gazeto, ĝin ĉifis, aranĝis sur ĝi maldikan lignon, kaj sur tiu iom pli dikan, kaj sur tiu pli dikan, faligis la tutan aranĝon per mallerta, ebriula gesto, rekomencis, refaligis parte, kaj post kiam li fine tamen sukcesis pli malpli taŭge pretigi la ŝtiparon, metis flamantan alumeton al ĝi.

La fajro brile lumis.

Ambaŭ viroj rigardis ĝin kvazaŭ hipnote – fajro ja facile fascinas – kaj dum longa momento aŭdiĝis nur la ritma tiktako de malnova pendhorloĝo kaj la plaĉe kraka bruo de ligno flamvorata. Jakobo Plum  plu drinkis.

“Okazis io stranga pri tiu gazeto,” li lispis, pli kaj pli pene artikante la silabojn. “Policano ĝin ŝtelis de mi, kaj konservis ĝin unu aŭ du tagojn, antaŭ ol ĝin redoni.”

“Eble cenzura afero, ĉu?”

“Eble,” sonis la vakumensa respondo.

Ĉe ambaŭ viroj tre nebula ero da penso flirtis tracerbe, sed Frajdele  estis vojaĝe tro laca, Plum  tro konfuza viskie, por kapabli vere kapti ĝin.

“Rakontu al mi pri Alma-Ato ĝenerale,” la eta barbulo sugestis.

“Nu...” komencis la alia, dum tiko vibrigis kadence la maldekstran angulon de lia buŝo, “estis tiel. Kiam ni alvenis...”

Li stariĝis el la seĝo kaj per la fajrostango fuŝgeste, duonebrie, iom skuis la cindrojn. Ŝtipo falis sur la plankon, sed feliĉe ĝi apenaŭ komencis bruli kaj ĝia sola efiko estis lasi sendanĝeran nigran makulon.

De fuŝuloj ekzistas du specoj, lertaj kaj mallertaj. Al la unua kategorio apartenis Zajd Azzuz , al la dua Jakobo Plum . Sed dum ĉi-lasta skuis la cindrojn de la dua kopio de l’ Berenŝtam a verko – dua kopio presita sur alia numero, kun aliaj dato kaj enpaĝigo, kaj sendita al Alma-Ato laŭ alia vojo “garantie, se okazus io fuŝa al la unua” – Jakobo Plum  eĉ ne imagis, ke li ĵus faris la plej grandiozan fuŝon el sia tuta vivo.

En la kameno, la fajro plu malhelruĝis: laŭ alia procedo ol la Berenŝtam a, materio transformiĝis en energion, hejmecige.


Ĉu ŝi mortu tra-fike?

Priseksa kaj prikrima fantaziaĵo

Verkis: Johán  Balano

Eldonado: IEM Vieno 2000

Grandeco: 74 p.

Proksimuma verkojaro: 1982

Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron  sub la plumnomo Johán  Balano

Ĉia simileco kun ekzistantaj personoj, landoj, institucioj kaj instancoj devas esti rigardata kiel pure hazarda koincido.

Ĉia simileco kun fikciaj personoj, elpensitaj de similnoma verkisto, estas plene intenca. Tiun ŝtelon (aŭ ĉu prunton?) li juĝu laŭ sia bontrovo.

Averto

Opinioj kaj sentoj pri sekseco kaj pri la demando, kion oni nomu obscena, ege diferencas de unu popolo al alia. Personoj, kiujn ŝokas krudaj priskriboj pri seksaĵoj, kaj al kiuj ne plaĉas esti tiel ŝokataj, bonvolu ne legi ĉi tiun verkon. Se, malgraŭ la averto, ili tamen fordonas sin al la legado, ili plendu al si mem, ne al la eldonisto, al la aŭtoro aŭ al oficialaj instancoj.

1

“Ĉu vi permesas, ke mi montru al vi mian penison?” li demandis kun afabla rideto.

Ĝoja Karal  atendis ion ajn, sed ne tion. Ili troviĝis en ŝia kabineto en la Psikosociala Centro, kaj se estas vere, ke multajn neordinarajn personojn ŝi tie renkontis, neniam antaŭe ŝi alfrontis kazon similan.

Ŝi hezitis. Kelkaj homoj aspektas tiel strange, aŭ havas en la okuloj brilon tiel diboĉan, ke oni pretigas sin al ia pli malpli obscena konduto. Sed ne tiu ĉi. Li aperis tute normala, se oni povas atribui normalecon al viro eksternorme ĉarma.

Tuj kiam, antaŭ kelkaj minutoj, la pordo malfermiĝis, la unua rigardo al li jam akcelis ŝian koron. Ĉu li estis bela? Laŭ la kutimaj kriterioj verŝajne ne, kvankam liaj trajtoj certe estis regulaj. Li estis alta, sed ne impona. Li havis belajn ŝultrojn, sed ne speciale larĝajn. Eble lia ĉarmo fontis el la kuna ĉeesto de vizaĝo rafinita kaj de io tre seksa en la fizionomio, eĉ en la sinteno.

Kaj ĝuste tiu ĉarmo baris la profesian reagon.

“Ĉu vi permesas, ke mi montru al vi mian penison?”

Kiam li prononcis tiujn vortojn, ŝi devus lin haltigi tuj, dirante ekzemple: “Unue diru al mi, kiu vi estas, kiu sendis vin al mi, kaj kial vi deziras, ke mi vidu ĝin.” Sed ŝi eĉ ne pensis pri tio, ŝi tute ne povis pensi. Li estis tro alloga, lia frazo venis tro neatendite; kaj senpense, sed kun koro forte batanta, ŝi rigardis lin nun.

Apenaŭ pasis kelkaj sekundoj, jam ŝi rigardis lin eĉ pli ravite. Pantalono kaj kalsono estis for, kaj al la okuloj de Ĝoja  prezentiĝis la plej admirinda peniso el la tuta universo. Nu, estimata leganto, vidiros, ke peniso estas peniso, kaj ke kiel ajn tiu povas diferenci de tiu ĉi, ne ekzistas difinitaj normoj pri beleco ĉi-rilate. Eble Ĝoja  estus parolinta simile, antaŭe. Sed de ĉi-momente ne plu.

Denove ŝin tiklis la demando: kio, finfine, estas allogo? Kial ĉi tiu peniso estas tiel kortuŝa? Ĝi havas normalajn proporciojn, kaj formon tute kutiman. Ĝi ne estas aparte granda, aŭ dika, aŭ specialkolora. Sed ĝi havas... ĉarmon.

“Vi havas belegajn femurojn!” ŝi aŭdis sin diri, iom mire.

“Nu, kiam oni ludas futbalon...” li modeste respondis.

Efektive, eble ne la peniso per si mem kaŭzis la impreson de ĉarmo, sed la fono, ĉe kiu ĝi pendis. La sengrasa ventro estis kvazaŭ invita, la muskolaj femuroj estetike harmoniaj, kaj la nigra bukla harzono kronis plej ŝike la elegantan viraĵon.

“Ĉu vi bonvolus karesi ĝin?” li petis.

Ŝia mano iom moviĝis, kvankam ne percepteble. “Mi devas rezisti, mi nepre devas rezisti,” ŝi ekdiris al si. Kaj frazo el ŝia trejniĝo revenis: “Neniam allasu, ke konsultanto psike manovru vin. Vi devas konservi la regadon super la interrilato.”

Subite ŝi konstatis, ke ŝi staras proksime al li. Antaŭe ŝi sidis trans la skribotablo, kaj dum ŝi penis regi sian manon, ŝia korpo kvazaŭ memvole leviĝis kaj paŝis al li.

Ree ŝia mano moviĝis, sed ŝi tuj ordonis al ĝi halti. La lukto estis ege malfacila. Ĝi  estis tro bela. Ŝi sentis emon ĝin karesi, ĝin kisi, teneri al ĝi.

Ŝi retropaŝis unu paŝon kaj finfine sukcesis forŝiri la rigardon disde lia mirinda trezoreto. Li estis nun tute nuda. Ŝi apenaŭ rimarkis, kelkajn minutojn antaŭe, ke li forprenas la ĉemizon. Ŝi trovis lin eĉ pli alloga. Li ne estis atleto, nek dio greka, sed lia korpo tamen estis skulptita de talenta artisto, kiu sciis harmoniigi la partojn, fajne desegni la muskolojn, sen ilin tro emfazi, kaj kovri la tuton per haŭto glata, senfalda, plaĉe sunbruna, kiu nenie elmontris eĉ etan malperfekton.

“Kial vi ne klarigas al mi vian problemon?” ŝi demandis, retrovante iom da trankvilo.

“Se vi ne karesos ĝin, vi ne komprenos,” li enigme rebatis.

Refoje ŝiaj sentoj kirliĝis. Unuflanke, ŝi subite emis eksplodi per rido, tiel komika la situacio ekaperis al ŝi. Sed samtempe ŝin invadis ondo de indigno. “Ĉu li prenas min por ĉiesulino?” ŝi pensis. Kaj dume ŝi fone perceptis kvazaŭ honte sian deziron kisi tiun senkomparan pendaĵon, masaĝi tiun ventron, senti ĉe la vangoj, nazo, lipoj la firmecon de tiuj futbalistaj kruroj.

Kaj jen, strange, la psika ŝtormo subite paciĝis, kiam ŝi levis la rigardon elde lia subventro vizaĝen. Ŝiaj okuloj kroĉiĝis al liaj, kaj ambaŭ samsekunde ridetis.

“Klarigu do, kial mi ne povos kompreni,” ŝi petis amike.

Li levis la ŝultrojn.

“Ĉar vi ne kredos min.”

“Pro kio?”

Lia rideto estis for. Pentriĝis sur lia vizaĝo nur profunda malĝojo.

“Ĉu vi estas ligita per profesia sekreto?” li demandis.

“Kompreneble. Tiel estas nialande por psikologoj.”

Post momenta silento ŝi konsilis:

“Revestu vin, kaj ni procedu bonorde. Mi devas noti viajn nomon, adreson, aĝon, ktp. Kaj vi trankvile rakontos al mi, kio estas via psikologia turmento.”

“Ne. Mi jam provis rakonti. Al kuracistoj, al kuracistino.” Li paŭzis. “Ne funkciis, ĉar ŝi estis malbela,” li aldonis mistere. Li ĵetis al Ĝoja  sentoplenan rigardon kaj daŭrigis: “Kun vi povus funkcii, ĉar vi estas tre plaĉa. Sed tiu kuracistino havis severan mienon. Kiam ŝi palpis mian penison, ĝi ŝrumpis, fariĝis eta-eta, sulkita kiel maljunula frunto. Ĝi timis ŝin. Vin ĝi certe ne timos.” Lia voĉo alprenis plorepetan tonon. “Tuŝu ĝin, aŭ almenaŭ ĝin tanĝu, mi vin petegas.”

“Kial vi ne simple rakontu? Eble mi estas pli komprenema ol tiuj personoj, kiujn vi antaŭe konsultis.”

“Ne eble , sed certe . Mi fakte elektis vin, ĉar oni diris al mi, ke vi estas sincera kaj honesta kun vi mem. Tial vi jam konas la respondon: se mi estus nur rakontinta, ĉu vi estus sentinta...?”

“Sentinta kion.”

“La deziron min palpi, manpremi mian viraĵon, ĝin enlasi en vin...”

Ĝoja n reinvadis la animŝtormo. Li pravis. La magnetan efikon de lia sekseco eĉ nun ŝi nur pene sukcesis superi. Ŝi alproksimiĝis al li.

“Mi petegas vin,” li reparolis, “aŭskultu, kion mi volas diri. Ne forĵetu min kiel ĉiuj aliaj. Mi ne deziras kuŝi kun vi. Mi ne deziras, ke vi ĝuigu min. Mi nur deziras montri. Oni diris al mi, ke vi havas fortan volon. Tial mi pensis: certe ŝi kapablos rezisti la deziron, kaj min helpi. Eble vi eĉ ne bezonas tuŝi min. Nur metu la manon tute proksime kaj faru karesajn gestojn ĉirkaŭ ĝi. Eble tio sufiĉos.”

Sed Ĝoja  sciis, ke tio postulus superhoman forton. Jam ŝiaj manoj sterniĝis sur liaj genuoj, kaj malrapide, malrapide supreniris sur la fortikaj femuroj, cele al la trezoreto.

Ŝi sentis, ke ŝi ne povos eviti ĝin atingi; ĝi ja estis tro alloga. Ke ŝia karesado longe, longe rondiris ĉirkaŭe, anstataŭ ĝin kapti tuj, tion kaŭzis, ne la forta volo ĵus priparolita, sed nur instinkta emo eksciti plej intense per aliro nerekta.

Eksciti lin ŝi sukcesis, evidente. Kaj tiam ŝi komprenis. Ŝi retropaŝis, hororplena. Eĉ dum tiu malrapida retroiro, lia ekscitiĝo kreskis, kreskis.

“Jen,” li simple diris.

Ŝi nur rigardis senvorte, kvazaŭ idiotigita.

“Kio venkos, ĉu la deziro, ĉu la timo?” li demandis kun malĝoja esprimo.

Ŝi enspiris malrapide, por ke la pulmoj ĝisfunde pleniĝu, kaj longe elspiris. Unufoje, dufoje, trifoje. Nur tiel ŝi komencis akiri regadon super si.

“Ĉu timo? Ĉu deziro?” ŝi fine eĥis. “Jes, ambaŭ luktas en mi. Sed feliĉe mi sentas, ke mi iom post iom eliĝas el la sorĉo. Mi refariĝas mi mem. Jes, ni bezonas priparoli vian problemon. Kvankam mi ankoraŭ ne povas forpreni miajn okulojn disde...”

La vorto mankis al ŝi. Por 48-centimetra erektaĵo neniu neologismo jam estis proponita.

2

“Vi estas tute pala!” policano Jano Karal  diris al sia edzino, psikologino Ĝoja . “Ĉu vi ne sentas vin bone? Mi devus ne priskribi tiujn terurajn detalojn. Sed ĝenerale vi ne tiom identiĝas kun la viktimo.”

Ĝoja  ne povis respondi.

“Tiuj seksaj atencoj,” li daŭrigis, “troviĝas inter la krimoj, kiuj plej naŭzas min, ĉefe kiam temas pri ripeta farado, kiel ĉi-kaze. Ĉiumonate je nokto plenluna! Verŝajne tiu krimulo estas viro sekse ne plene kapabla, kiu ne nur strangolas sian viktimon, sed krome trovas ian kompensan, sadisman plezuron en la fakto enŝovi en ties korpon tubon tiel longan kaj dikan, ke ĝi nepre vundos ŝin.”

Ĝoja n tiu novaĵo teruris. Ŝi memoris la konversacion kun tiu stranga kliento, Ĝim Juga , kiu senvestigis sin en ŝia kabineto de la Centro Psikosociala. Ŝi memoris, kiel li rakontis pri sia plurfoja sonĝo: “Mi seksumas kun virino, mi enŝovas min tute en ŝin, ĉar mi tiom deziras iri ĝisfunde, sed mia organo estas tro dika, tro longa, ĝi dolorigas, kaj ŝi komencas krii. Tiam, por silentigi ŝin, kvazaŭ reflekse, miaj manoj kaptas ŝian gorĝon, kaj premas, premas, premas ĝis fine mi vekiĝas, ŝvitkovrita. Ĉu estas vere, ke iu psikoterapio povus min resanigi el tia prem-, jes, tute laŭvorte premsonĝo?”

Ĉu eblus ke...? Tri hipotezoj prezentiĝis al ŝia menso: (1) Tio estas tute simple sonĝo esprimanta deziron perfekte kompreneblan ĉe juna viro sekse normale potenca kaj kun tiel ĝena falusa trograndeco; (2) li havas tute disigitan personecon, kaj nekonscie, nokte, iras de tempo al tempo kontentigi sian ĝu-bezonon ĉe virinoj, kiujn li poste strangolas, sed lia normala personeco pri tio tute ne memoras; similaj kazoj, kvankam maloftaj, ja estas konataj al la faka literaturo; (3) li efektive tiel murdis virinojn, tute konscie, pro la kaŭzo, kiun la sonĝo priskribas: silentigi; nesciante, kiel liberigi sin de tiu katastrofa emo, li venis al psikologino, sed ĉar li ne kuraĝis sincere konfesi sian faron, li prezentis ĝin subforme de sonĝo.

Kaj nun, Jano mencias la detalojn, kiuj perfekte kongruas kun la tria. Ĉu Ĝim Juga  estas la plenluna krimulo? Kiel terure, ke pro tiu diabla profesia sekreto, ŝi ne rajtas diskuti la aferon kun la edzo!

“Mi petas vin, ĉesu,” ŝi diras, kun vizaĝo ĉifonita, “mi ne elportas ĉi tiun konversacion.”

Jano rigardas ŝin sindemande. Delonge li kutimas rakonti al ŝi detalojn pri siaj enketoj, kaj neniam ŝi montriĝis tiel sentema. Ĉu io speciala okazis?

3

Da viraj iloj Aminda Glor  vidis tiel abunde en sia vivo profesie dediĉita al la seksa ĝuo de amordezirantoj, ke ŝi delonge ĉesis kredi je la ebleco ricevi surprizojn tiurilate. Ĉiaspecaj venis al ŝi: longaj malgrasaj kiel piptuboj, dikaj aferoj pendantaj oblikve, etaj butonetoj provantaj sin kaŝi en la apuda veprejo, belaĵoj kun inteligenta kapo, kiuj en unu sekundo ekstaras firmastange, pezaj glanoj kroĉitaj al molaj kolbasetoj, kiujn duonhoro da pritrakto ankoraŭ ne sukcesas veki, jes, la listo povus daŭri longe kaj vi povus nomi iun ajn eron el ĝi: ŝi posedis ĝin en sia memoro. Tamen, tiutage...

La tago estis varia, kiel kutime. Plaĉa estis la unua kliento, unu el tiuj embarasitaj junuloj, al kiu ŝi povis tutkore patrini.

Aminda Glor  ne konis la precizan sencon de la vorto “psikoterapiisto”, sed, eĉ se ŝi ne povus tion vortigi al si, ŝi inkluzivis sin en tiun noblan profesion. Viroj ja travivas ĉiajn moralajn, psikajn aŭ mensajn turmentojn, kiujn ili bezonas rakonti al persono kapabla amike aŭskulti, post aŭ dum kio ili bezonas fizikan malŝarĝon de la nerva streĉiĝo, ĉu ne? Ŝi havigis al ili kaj la atentan orelon kaj sian tutan sperton de seksa malŝarĝistino. Kaj ŝi ne dubis pri tio, ke kaŭzante tiom da malstreĉiĝoj, ŝi alportas al la socia vivo meritplenan kontribuon.

Ekzemple tiu junulo, kiu estis hodiaŭ ŝia unua kliento, verŝajne kondutos de nun kun freŝa kaj valora memfido. Kiel timema li estis, kiam ŝi malfermis la pordon! Kiel sinĝene li nudigis sin! Kiel mizere lia kaceto ŝrumpis, kvazaŭ rifuzante montri sin! Sed ŝi sciis trovi la trafajn vortojn, fari la ĝustajn gestojn, helpi lin konfesi sian kompletan mankon de sperto... Kiam lia ŝprucigilo funkciis tuj, pro troa ekscitiĝo, eĉ antaŭ ol penetri, kaj li ekploris kiel frustrita bebo, ŝi sciis redoni al li kuraĝon, kaj akceptigi al li, ke nur fanfaronoj pretendas sukcesi unuaprove, kvazaŭ eblus lerti sen lerni, kaj lerni sen mistrafi. La duan provon ŝi ŝatis: helpante lin sukcesi, ŝi faris el li viron.

La sekvanta kliento prezentis kun tiu plej malplaĉan kontraston. Maljuna, malbela, malpura, li odoris aĉe kaj riproĉis ŝin , ke li ne kapablas erekti. Vane ŝi aplikis ĉiujn rimedojn de la profesio. Li daŭre tro molis por povi penetri. Kaj kiam li fine devigis ŝin mane kaj buŝe konduki lin al klimakso, li eĉ aŭdacis grumbli pri la prezo.

“Sankta Maria Magdalena !” kriis Aminda Glor  – kiu kutimis dividi siajn zorgojn kun tiu ekskolegino – post kiam la fi-kaculo kaj fik-aĉulo foriris. “Havigu de Dio, ke venu al mi nur viroj kun bona firma stango!”

La humuron de Sankta Maria Magdalena  ŝi tute ne antaŭvidis.

*

“Permesu, ke mi fotu vin,” ŝi diris admire al la nuda viro, kiu staris antaŭ ŝi.

Ĉe lia jesa rideto, iom malĝoja, ŝi prenis sian Polaroid -aparaton. Neniam antaŭe ŝi vidis amilon tiel allogan, tiel harmonie skulptitan ĉe fono de malgrasa, muskola ventro, kaj de fortikaj femuroj.

“Mi ĝojas, ke vi venis al mi, sed mi ne komprenas,” ŝi diris. “Kun tia aspekto, vi povas havi senpage ĉiujn knabinojn, kiujn vi deziras. Mi ĝenerale utilas por tiuj, kiuj ne trovas mem.”

“Mi havas problemon,” li respondis, sidiĝante sur la randon de l’ lito.

“Kiel vi nomiĝas, karulo? Diru al mi. Mi ŝatas rilati persone kun miaj klientoj. Kaj poste ni pritraktos vian problemon, tute trankvile.”

Ŝi parolis per sekuriga voĉo, senvestigante sin, kaj ekkaŭrante sur la plankon inter liaj kruroj. “Espereble li ne estas impotenta,” ŝi diris al si; “estus domaĝe ĉe tia bela besto.”

“Mia nomo estas Ĝim , Ĝim Juga , se vi volas ĉion scii, kaj mia problemo estas ke... nu... Mi neniam seksumis kontentige.”

“Do vi venis al la ĝusta adreso. Mi...” La frazon ŝi ne daŭrigis, ĉar ŝi komencis mordeti al li la internan flankon de femuro, proksimiĝante pli kaj pli al la ingveno. Ŝia vango tuŝis lian viraĵon, kio plaĉe ekscitis lin. Li metis la manojn al ŝiaj ŝultroj kaj poste sur ŝiajn mamojn, iom tro pendantajn laŭ lia gusto, sed tamen agrable palpindajn.

“Kun mi vi certe sukcesos,” ŝi diris, kaj, observante lian ekŝveliĝon, ŝi aldonis, senpeziĝe: “Vi ja ne estas impotenta.”

“Mi ne sukcesos kun vi, kiel vi tuj vidos,” li respondis. “Mi ne venis por havi plenan kontentiĝon, neeblan miakaze, sed por submeti fakan problemon al fakulino.”

“Aŭ fikan problemon al fikulino?”

Ili kune ridis, ŝi ĝoje, li iom pezkore.

“Kio estas via fikfaka problemo?” ŝi demandis kun tono de persono kompetenta, tuj kapabla trovi solvon.

“Vi tuj vidos,” li rebatis. Estis unu el tiuj maloftaj tagoj, kiam li erektis malrapide. Lia ilo impresis plena, sed ĝi ankoraŭ celis pli planken ol plafonen. Ŝi kisis ĝin, kaj per la lango laŭiris la balanan kronon. Li sentis fortan emon meti la manojn al ŝia nuko kaj trudi al ŝi enbuŝan penetron, sed per grandega mobilizo de sia volpovo li repuŝis ŝin, kriante plengorĝe: “Ne!”

La puŝo estis tiel forta, ke ŝi falis malantaŭen.

“Ej! Kion vi...?” ŝi komencis, kolerete, sed, dum ŝi realprenis pli komfortan sidan pozicion, ŝia rigardo revenis al lia interfemuro.

“Diable!” ŝi ekkriis, fascinite de tiu elstaraĵo, kiu preskaŭ atingis la nivelon de liaj ŝultroj. “Ĉu... ĉu vere...?”

“Nun vi vidas mian problemon,” li diris.

“Ĉu ĝi estas reala?” ŝi demandis, pli al si ol al sia kunulo, kaj ŝi ekkaptis ĝin mane, por kontroli, kaj tiu ekscita tuŝo gajnigis al la staraĵo unu aŭ du centimetrojn.

“Vi ne imagas, kiel terure estas por mi,” li konfesis. “Mi treege forte deziras vin, nun, sed...”

“Sed mi simple rifuzos enigi tion en min, ĝi min ŝirus.”

“Kompreneble. Tamen mi sopiras al orgasmo envirina. Mi deziras ĝui, kaj ne nur masturbe. Eniri nur parte ne estas kontentiga solvo. Temas pri reflekso, ĉu ne? Almenaŭ ĉe mi. Je la lasta minuto, tuj antaŭ ol mi kulminos, mi volas premi la virinon al mi, senti miajn ventron kaj bruston ĉe ŝiaj ventro kaj brusto, penetri ŝin ĝisfunde, ke la bazo de mia... afero... tuŝu ŝian pordeton, sed tio ne eblas sen difekti.”

Ŝi ne parolis. Ŝi nur povis fikse kontempli tiun mirindaĵon. Ŝiaj sentoj estis miksitaj. Ŝi, kiu preskaŭ neniam sentis deziron al viro – ŝia profesio ŝin ja saturis – perceptis en si inklinon longe seksludi kun ĉi tiu junulo, sed samtempe ŝi terure timis, ke li dolorigus ŝin.

“Kaj krome vi estas tre alloga!” ŝi flustris.

“Ĝuste,” li respondis tute nature. Li estis videble viro tre spontana, nekomplika, realisma, ĉe kiu forestis ĉia falsa modesteco. “Jes, mi estas alloga, kaj tio eĉ pli komplikas la problemon. Junulino kroĉiĝas al mi, invitas min, komprenigas al mi sian deziron kunkuŝi... Se almenaŭ ĝi estus same longa ripoze, ili ektimus tuj, kiam mi senkalsoniĝas.”

“Tio estas la tikla fenomeno,” ŝi konsentis. Ŝi rigardis la foton, kiun ŝi faris komence per la Polaroid . “En la trankvila stato, ĝi estas tre bela, sed ne speciale longa aŭ dika, dum nun...”

Li ekkuŝis sur la liton, kaj ŝi apude. Lia paliso diagonalis direkte al la loko, kie, malantaŭ lia kapo, la muro trafis la plafonon.

“Kion mi faru?” li demandis.

“Ĉu eble kirurgio?”

“Ne. Mi konsultis plurajn kuracistojn. Neniu kredis min. Mi ne sukcesis erekti antaŭ ili. Ial blanka kitelo efikas imprese al mia bubeto. Krome, temas pri erektopovo, ne pri misformo organa. Kirurgio neniel helpus.”

Ŝi pripensis momente.

“Mi submetos la kazon al nia seminario,” ŝi fine diris.

“Seminario?”

“Jes. Kun kelkaj koleginoj, ni renkontiĝas regule por pritrakti diversajn aspektojn de la profesio, i.a. teknikajn problemojn. Tial ni ĉiuj aĉetis kaj uzas de tempo al tempo Polaroid on. Malofte mi faras foton por la simpla plezuro, kiel mi faris, kiam mi unue vidis vin nudan. Mi devos foti vin nun, alie ili min ne kredos. Ni faru ĝin tuj. Ne taŭgus, se falus la falus’.”

“Sed ankoraŭ ne penis la penis’!”

Ili ridis.

“Ekstaru,” ŝi instrukciis. “Mi fotos vin profile. Atendu, mi iomete restimulu ĝin mane, ĝi jam refaletas.”

Ŝi fotis lin plurfoje, laŭ diversaj anguloj. Kolorfotoj ili estis, kaj tre belaj. Ŝi metis ilin sur la komodon.

“Vi venis viziti fakulinon por diskuti pri problemo, sed tamen mi ne ŝatus, ke vi forlasu min sen ricevi vian plezuron. Kion vi volas, ke mi faru?”

Lia voĉo fariĝis kvazaŭ nokta-kaverna.

“Mi timas.”

Ili staris front-al-fronte kaj lia rigardo laŭiris esplore ĉiujn partojn de ŝia korpo. Eĉ se tro lacaj, la mamoj efikis ekscite, kaj la maldika talio, la plata ventro, la riĉaj koksoj, la perfekteco de la kruroj igis lin pli kaj pli avida. Lia vireco streĉiĝis maksimume, kaj la dikeco, duobla ol ĉe normalulo, ĉi-foje eĉ pli impresis Amindan ol la nekredebla longeco.

“Mi deziras vin,” li diris obtuze, kaj ŝi ektimis.

Unu el la karakterizoj de Aminda Glor  estis ŝia sana prudento. Ŝi fulme pensis: “Se mi staros antaŭ li, kaj li ne kapablos subpremi sian deziron, mi suferos. Mi do ĝuigu lin de malantaŭe.” Pensite, farite: jen ŝi staris malantaŭ li, premante siajn mamojn al lia dorso, dum ŝia manoj komencis karese palpi lian bruston, lian ventron, lian pilksakon, kaj la longan, varman teleskopon rigide direktitan al la rando de l’ plafono.

Ĝue, li kurbigis la dorson, kaj ŝi adaptiĝe kurbigis sin. Li rerektiĝis, kaj ankaŭ ŝi. Ŝi gluiĝis al li, kaj dum ŝiaj manoj lerte kaj sperte esploris lian antaŭon, ŝiaj lipoj kisis liajn nukon, ŝultrojn, dorson kaj ŝiaj dentoj lin mordetis.

“Dankon!” li diris kun volupta nuanco en la voĉo.

“Kial vi danku min?”

“Ĉar vi havis la brilan ideon veni malantaŭen. Se ne...” Li lasis la frazon ŝvebi, preskaŭ minace.

“Ĉu vi ne estas tro frustrita, ke vi ne eniĝas en inon?”

Li metis siajn manojn malantaŭen, por koks- kaj glute-karesado.

“Jes ja, mi estas frustrita. Sed via masaĝo estas tre plaĉa, la tuŝo de via varma korpo estas tre plaĉa, kaj la penso, ke mi ne vundos vin, estas ankoraŭ pli plaĉa. Kie estas la banĉambro?” li abrupte demandis.

Ŝi kaptis lian faluson kaj ĝin iom turnis, direkte al pordo.

“Sekvu la vojmontrilon,” ŝi ride sentencis. “Kia delikateco! Vi ne volas malpurigi miajn tukojn, ĉu?”

“Se vi nur scius!” li respondis enigme.

Kiam li ekpaŝis antaŭen, ŝi saltis sur lian dorson, sed eĉ en tiu pozicio ŝia profesia konscienco ne forlasis ŝin: ŝi stimulis la mirindaĵon per siaj kalkanoj kaj piedfingroj.

“Hot’, hot’, virĉevalo!” ŝi ekkriis kun infana amuziĝo.

Sed tuj en la banĉambro ŝi reprenis la antaŭan pozicion, t.e., ĉi-kaze, la malantaŭan. Dum unu mano karespremis lin laŭ la tuta longeco, la alia sperte koncentriĝis ĉe la ilkapo.

Multegajn virajn orgasmojn Aminda perceptis en sia kariero, kaj en si, kaj ekstere, sed tian ĉi ŝi neniam spertis. Li fleksis la genuojn, kurbigis la spinon, enŝovis en sin la ventrajn muskolojn tiel forte, ke ŝajnis, kvazaŭ la abdomena haŭto baldaŭ tuŝos la lumban, kaj samtempe antaŭenpuŝis sian gigantan rostron tiel triumfe, ke kredeblus, ke ĝi ĉi-foje tuŝos la plafonon. Spasme ĝi ekpafis, repafis, pafadis, dum Aminda sin demandis, ĉu iam ĝi finpafos. La fonto aperis neelĉerpebla.

Kia grandioza ŝpruco! La amsuko eliĝis kiel vaporo el malnova lokomotivo, ŝmirante la plafonon kaj la kahelajn murojn ĉirkaŭ la banujo. Kiel ĉe la fina bukedo de fajraĵo, en kiu ĉiu pafo lanĉas en aeron, laŭ rapida sinsekvo, perlojn elegante refalantajn, Ĝim Juga  disspermis kun potenco defianta la imagon. Jes, nekontesteble, tiu malavaro estis grandioza.

“Mi petas vian pardonon,” li diris, “tiu muro estas tute malpura nun.”

“Ho, Ĝim !” ŝi respondis, kaj ŝi kisis lian flankon.

Li ekprenis la duŝtubon por akvoŝpruce purigi.

“Lasu,” ŝi diris. “Mi lavos tion, kiam vi estos for. Estas mia tasko, ne via. Estis fenomena spektaĵo. Kaj mi dankas pri via ideo veni ĉi tien, purigi la litĉambron estus pli komplike.”

“Vi estas bonkora,” li komentis. “Mi dankas, ke vi gluiĝis al mi malantaŭe. Tiel mi ne riskis trabori vin.”

“Mi ne forgesos vian problemon. Kompatinda, neniam plenĝua belulo!”

Kiam li forlasis la loĝejon, ŝi profunde ĝemspiris, skuante kompate la kapon.

4

Ankaŭ Jano Karal  skuis al si la kapon, dum li endosierigis la raporton. Murdita troviĝis la juna virino, same sadisme prilaborita per iu stangforma objekto tro dika kaj tro longa por virina ingo, kiel en la antaŭaj kazoj. La analizo de la etaj restaĵoj de spermo konfirmis, ke la sama viro antaŭe (aŭ ĉu poste?) uzis tiun virinon por seksa ĝuo kiel en la antaŭaj kazoj. Aŭ almenaŭ viro el la sama sangogrupo. La spermlasaĵoj, kune kun etaj viraj pubharoj, espereble foje helpos identigon, sed necesus unue ke spurvojo malfermiĝu.

Jano pasigis sian tutan vivon meze de la plej malbelaj aspektoj de la homa naturo. Tamen ĉi tiu lin speciale naŭzis. Nu, kion fari? Li nur povis daŭrigi la enketon.

5

“Naŭmil usonaj dolaroj aŭ dek kvin mil svisaj frankoj monate!” ekkriis al si Ĝim Juga .

Tio estis nekredebla. Sed ĉu oni faras tiajn ŝercojn? La leterpapero ŝajnis aŭtenta. Li relegis la leteron.

Ne estis dubo. Tiu araba emirlando proponas al li 9000 usonajn dolarojn monate por trejni ties futbalan teamon. Sed li ne estas fama! De kie ili ricevis liajn nomon kaj adreson? Kial ili sin turnas al li?

Li ne sciis, ĉu akcepti la proponon aŭ ne. Kompreneble tiu sumo estis giganta, kompare kun lia nuna salajro de simpla elektristo, sed kion tio kaŝas? Kaj ĉu li elportus la klimaton, la etoson, la malproksimecon for de ĉio ŝatata?

Tremamane li prenis la telefonon. Almenaŭ li akceptos la menciitan rendevuon, eĉ se nur por informiĝi pli.

Kiam, du tagojn poste, laŭ la ricevitaj instrukcioj, li sonorigis ĉe la pordo de la privata vilao, kie loĝas la ambasadoro, li ne sentis sin tre komforte.

Li ne kutimis rilati kun tia medio, kaj ĝi impresis lin. Krome, la tago estis varmega, kaj li, kiu preskaŭ neniam surmetis kravaton, trovis malagrabla la fermitan kolumon.

Ĉefservisto bonvenigis lin kun granda ĝentileco. Li kondukis lin al atendoĉambro, klarigante, ke bedaŭrinde la ambasadora moŝto pro oficialaj devoj iom malfruos, sed ke dume la estimata gasto ne hezitu drinki el la bufedo, kiom ajn li deziros, kaj rigardi la televidon aŭ eĉ vidkasedon, se tio al li plaĉos. La ĉefservisto montris, kiel simple estas funkciigi la aparaton, kaj kie la bendoj troviĝas.

Ĝim  verŝis al si glason da biero kaj foliumis magazinon, kiu tie troviĝis. Post minuto, li ŝaltis la televidon, sed je tiu horo neniu programo kaptis lian atenton. Li malofte uzis vidregistran aparaton, kaj, sentante sin nerva, pensis, ke eble la relativa noveco de tia maŝino agos trankvilige. Li enmetis kasedon, hazarde elektitan, ŝaltis la aparaton, kaj turnis la rigardon al la ekrano.

Estis treege varme en tiu malvasta ejo, kaj li senjakigis sin. La kasedo ne estis tre interesa: ne estis sono (aŭ li ne sukcesis funkciigi ĝin) kaj vidiĝis nur du viroj manĝantaj kun virino en luksa restoracio. Li forprenis la kravaton. Sur la ekrano nun la triopo troviĝis en dormĉambro kaj la du viroj ride komencis senvestigi la knabinon.

“Erotikaĵo!” li pensis, “Aŭ pli ĝuste pornaĵo.” Oni diris al li antaŭe, ke riĉaj araboj tre ŝatas tiajn spektaĵojn, sed li neniam imagis, ke li foje havos okazon partopreni en ilia plezuro.

Ŝvito komencis perli sur lia frunto. La varmo estis neeltenebla. Li malfermis tri butonojn de sia ĉemizo kaj plu rigardis la ekranon. Estetike ne bela, nek valora kulture, la filmo tamen estis ekscite atentokapta. Li sentis ian rigidiĝon inter la femuroj.

Li konis sin, kaj saĝeco volus, ke li haltigu la programon. Sed... nu... li diris al si: “Fino baldaŭ venos.” Fakte, la programo estis longa, kaj planita por redoni viglon eĉ al plej laca maljunulo. Dume, la rigidiĝo kreskis tiagrade, ke li devis ŝovi la manon en la kalsonon por reorienti la klabon supren, kien ĝi povu senbare altiĝi; alie, la streĉo fariĝus dolora, kaj danĝera por la pantalono.

En la apuda ĉambro, la ambasadoro kaj lia sekretario rigardis tra spegulo sen-stantega.

“Ĉu vi vidis?” la moŝto diris al sia helpanto.

“Jes. Li devis meti ĝin tiel, ke ĝi povu kreski sen renkonti ĝenon. Via sistemo belege efikas. Vi havis tre bonan ideon ankaŭ antaŭvidi hejton.”

“Rigardu!” libidplene susuris la ambasadoro. “La serpento rapide stariĝas sub lia ĉemizo. Pro la zono ĝi ne povas oblikvi. Baldaŭ ĝia kapo montriĝos, kie li malbutonis la ĉemizon. Jen! Rigardu, kiel dika ĝi estas!”

“Miaopinie, nun estas la ĝusta momento, se via ambasadora moŝto plu deziras...”

“Vi pravas. Ek! Mi iru!” Kaj la moŝto ekstaris.

Li paŝis senbrue al la tuj apuda ĉambreto, kie Ĝim  kontemplis la erotikan programon. La pordo, bonege oleita, malfermiĝis silente. Ĉiaokaze, bruon Ĝim  eble ne aŭdus, tiel absorbita li estis. La pornaĵo komplete forgesigis al li, kie li estas, kaj kial.

“Sinjoro Juga!” ekparolis malantaŭ li treniĝa voĉo.

Ĝim  surpriziĝe skuiĝis. Li ne havis la tempon turni sin, nek rebutoni la ĉemizon, jam la ambasadoro staris antaŭ li.

“Ne timu, ne embarasiĝu,” admonis milde la moŝto, indikante la elĉemizan balanon per grasa montrofingro. “Mi venigis vin pro ĝi. Venu al mia kabineto. Mi estas la ambasadoro de Zob el-Ĝemal .”

Rebutoninte la ĉemizon, Ĝim , tro perturbita por pensi, reprenis sian jakon kaj aŭtomate sekvis la ambasadoron. La ĉambro estis vasta, kun moderna meblaro. Sur larĝa skribotablo troviĝis dika libro, dosieroj kaj ĉiaj dokumentoj. La temperaturo estis agrable malvarmeta. Invitite de sia gastiganto, Ĝim  eksidis en profundan ledan apogseĝon. Li honte konsciis pri la nekaŝebla faluso, kiu, ŝajne, rifuzis nun moliĝi.

“Espereble vi pardonos mian etan ruzon,” voĉis la moŝto. “Mi intence lasis vin atendi en varmega ĉambro, kie la sola distraĵo estas erotikaj vidkasedoj. La spegulo en tiu ĉambro ne havas stantavolon, tiel ke mi povis observi vin de ĉi tie, nevidate. Vi agis ekzakte laŭ mia espero, kaj...”

“Sed kion vi deziras? Kiel vi eksciis pri mi?”

“Belfalusuloj ege plaĉas al mi. Mi eksciis pri vi pere de mia sekretario, homo plej kapabla kaj fidela. Li vizitis por la propra plezuro unu el tiuj sinjorinoj, kiuj konsentas vendi siajn ĉarmojn altapreze por longeta horo. Li vidis ĉe ŝi foton de viro, tute nuda, kun erekta fenomenaĵo. Li demandis, ĉu ŝi scias ties nomon. Ŝajnas, ke vi diris ĝin al ŝi. Ne estis malfacile trovi vin. Mia sekretario bone konas miajn gustojn. Kiam mi eksciis pri vi, mi iĝis tre ekscitita.”

Li paŝis al Ĝim , komencis malbutoni la ĉemizon kaj tuŝis la vivpulsan amilon.

“Mirinda, mirinda!” li krietis, kaj liaj okuloj pleniĝis je volupta admiro.

Li plu malbutonis la ĉemizon, kaj forprenis ĝin.

“Staru!” li diris, kaj Ĝim  obeis, kun menso ne tre klara. Li duonkredis, ke li sonĝas.

“Vi havas belegan torson. Neniam mi vidis tiel elnorman ĝuilon sur fono de tiel bela brusto ĉe tiel ĉarma vizaĝo. Mia sekretario ne mensogis. Mi timas, sinjoro, ke mi enamiĝas al vi.”

Li malbukis la zonon.

“Ni liberigu tiun karan kaptiton,” li flustris kun rideto. “Ĝi reprenu sian naturan pozicion. Jen.”

Faliginte la pantalonon kaj la kalsonon, li kunigis la manojn kvazaŭ preĝe kaj admire himnis:

“Kiaj femuroj! Kia kisinda pilkoparo! Kara amiko, vi estas donaco de Dio al mi. Perfekta respondo al miaj sopiroj.”

Ĝim  ne sciis, kion fari. Jam kiam la ambasadoro tuŝis lian zonon, li preskaŭ repuŝis lin, sed lia volo estis kvazaŭ paralizita pro la strangeco de la situacio, la nekredebla monpropono kaj funda, nepreciza sento, ke al ambasadoro oni ne agas kiel al iu ordinara. Nun li eksentis sin stulta, antaŭ tiu grasulo, starante nuda ĝis la maleoloj, kien la pantalono glitis.

“Kiom mi proponis al vi? Naŭmil dolarojn monate, ĉu ne? Tio estis nur por allogi. Mi nun konstatas, ke vi valoras almenaŭ 12000.”

“Por fari kion?”

“Revenu kun mi al la emirlando. Mia posteno ĉi tie estos baldaŭ finita. Mi reiros mialanden. Kaj viroj bele dotitaj de la naturo estas mia sola plezuro. Vi estas pli ol bele dotita: grandioze, gigante. Mi havas tiom da mono, ke mi ne scias, kion fari per ĝi. Fluas nafto, kaj mi monon enpoŝigas. Trejni la futbalteamon estas kompreneble nur preteksto, se vi bezonos ĝin. Se vi preferas alian laboron, aŭ neniun laboron, al mi estas egale.”

“Sed vi ne pagos min nur por min rigardi, ĉu?”

“Ne naivu, karulo, tio ne estus ebla. Tamen, mi ne estos tro postulema. Mi deziras ludi per via korpo, per via dieca ĝudonilo. Mia plej granda sopiro estas fiki vin de malantaŭe kaj samtempe masaĝi ĉi tiun ĉefverkon de la naturo. Se mi povus atingi, ke ni ambaŭ kulminu samsekunde, mi estus la plej feliĉa homo sur la tero.”

Ĝim  provis kvietigi sian menson, por almenaŭ ĉenigi kelkajn koherajn pensojn, sed ne prosperis al li.

“Ne timu, mi uzos vazelinon, aŭ ion similan,” la ambasadoro diris, ne tre klare.

“Pardonu, pri kio vi parolas?”

“Vazelino. Ne. Mia sekretario trovis... Mi ne memoras la nomon... specon de produkto, per kiu mi ŝmiros mian aĵeton por penetri vin sendolore. Kaj se vi deziros, mi metos iom da ĝi ankaŭ sur miajn manojn, por ne suferigi vin frote. Ĉu vi eltenas longe, antaŭ ol ŝpruco?”

Lia triviala maniero paroli malhelpis la junulon mensfunkcii taŭge. Se li sin esprimus alude, aŭ kun okulumoj, eble estus malpli facile kompreni, sed iel ĉio estus pli tolerebla.

Serĉante vortojn por respondi, aŭ eble iom da ekstera apogo en ĉi tiu strangega aventuro, Ĝim  turnis la okulojn al la fenestro. Nur malprecize li divenis movon, tuj antaŭ ol percepti ege agrablan sensacon ĉe la plej sentoriĉa parto de la vira ornamaĵo. La eta grasa arabo ĵus komencis leki langapinte la rimeneton de lia glano. La membro, kiu estis moliĝinta jam de kelkaj minutoj, tuj rekreskis al potenca staro. Kiel konstante tiutage, la junulo estis kaptita inter du disaj inklinoj. Unuflanke, tiu riĉulo, kiu kondutis, kvazaŭ li posedus la knabon, naŭzis lin, kaj Ĝim  sentis impulson lin bati planken kaj piedfrapi. Aliflanke, la pure fizika plezuro esti tie lekata montriĝis ĝuinde intensa, kaj krome la juna viro ankoraŭ ne decidis, kion fari pri la “labor”-propono. La anoncita sumo ja signifus post nur unu jaro da nenifaro kapitalon, kiun li ne povus ŝpari eĉ dum jaroj per sia nuna salajro.

Ĝis nun, liaj ĉarmo kaj longa peniso alportis al li nur komplikaĵojn en la vivo. Kial ne kelktempe profiti de ili por akiri la monon, kiu signos la komencon de libera vivo?

El tiuj batalantaj fortoj, ne venkis la impulso bati. Jam la plezuro fariĝis tro granda, kaj Ĝim  ĉesis reagi kiel homo, por kiu la naturo de la kunulo gravas; li fariĝis kvazaŭ nur besto, nur korpo ĝusopira, al kiu estas egale, ĉu la plezuron donos viro aŭ virino. La eta arabo ne plu ekzistis. Nur vibrigis la knabon senpersona tiklo kondukanta pli kaj pli rapide al kulmino.

Kial la ambasadoro subite ŝanĝis sian faron, Ĝim  tute ne povis diveni. Eble li sentis, ke la junulo baldaŭ orgasmos, kaj li volis, ke la ludo daŭru pli longe. Post kelkaj sekundoj sen io ajn, li komencis malrapide masaĝi la pulsantan palison ambaŭmane. Tio estis multe malpli ekscita komence, sed post kelka tempo la konstanteco de la longaj iroj kaj venoj tamen pli kaj pli ĝu-incitis la nervojn, ĉefe kiam la graseta mankavo atingis la elstaran bazon de la glano.

Kiam la faluso ekpafis, la moŝto forprenis siajn manojn, surprizite percepti skuon tiel fortan. Ĝim  fleksis la genuojn, la spinon rondigis, kaj ne povis ne eligi ĝemeton de volupto.

Ĝenerale, dum orgasmo, li forgesis ĉion, ŝanĝite al pura ĝuado. En similaj okazoj, li kutime ne pensis, ne perceptis sian ĉirkaŭaĵon, ne memoris kun kiu li estas, nur sensis specon de giganta tertremo, en kiu lia tuta vivo transformiĝis al ondo post ondo de ĝuo intensega. Mense, spirite, li ne plu ekzistis, lia individueco forsvenis kaj ankaŭ preskaŭ lia tuta korpo, li iel fandiĝis kun la tuta kosmo, sed, kunfanditaj, la tuta kosmo kaj li sumiĝis nur al la konscio esti vibra kolono plezurkraĉa. Li estis la Vivo.

Sed ne ĉi-foje. Verŝajne ĉar lin pli kaj pli tentis la propono ĵus farita, li konfuze duonpensis, ke estus preferinde ne tro tegi per sia erupciaĵo la altvalorajn objektojn en ĉi tiu ĉambro. La unua ŝpruco fakte faris nur makulon sur la riĉa orienta tapiŝo, sed la dua, pli vigla, trafis rekte en murfiksitan abstraktan pentraĵon, kiu eble multe valoris. Iom movante sin, li atingis kurtenon el belega ŝtofo, reflekse turniĝis al la alia flanko, tiel ke liaj gutegoj peze pluvis sur la skribotablon, malsekigante ĉiujn dokumentojn. Elĝemante raŭkan “pardonon!”, li direktis sin al sia gastiganto, kiun li malavare inundis. Kiam li provis forturni sin de li, li surŝprucis antikvan tapeton, kiu ornamis unu el la muroj, kaj nur tiam ekhavis la ideon orienti la pafon al la larĝa fenestro, kiel al celo malpli danĝera.

“Admirinde, admirinde!” aplaŭdis la arabo, dum la ĝima fekundsuko igis la fenestron malpli kaj malpli travidebla.

“Kaj ĝi daŭras plu kaj plu,” la diplomato aldonis post kelkaj minutoj, viŝante per papertuko sian senharan kranion, sur kiun ĵus blanke pluvis de la plafono.

Li rondrigardis la ĉambron. Sur ĉiu meblo, sur du muroj, sur la plej larĝa fenestro videblis egaj ŝmiraĵoj, kiuj sen rapideco fluis malsupren. De kelkaj lokoj plafonaj, de la lustro kaj de la altaj folioj de ornama filodendro densaj gutoj iom post iom falis.

“Ho, amiko!” la grasulo ekkriis, kaj Ĝim , turnante sin al li, nevole elsendis sian lastan ŝprucon sur lian dekstran okulon. La arabo viŝis sin.

“Ho, amiko!” li reeĥis entuziasme. “Kia potenco! Mi gratulas vin. Sed diru, ĉu vi detenis vin dum monatoj, por stoki tiajn rezervojn?”

Ĝim  laŭgrade revenis al la reala situacio, kvazaŭ el alia mondo. Li konfuze divenis, ke lia kunulo ĵus diris ion.

“Pardonu!” li balbutis. “Ĉu vi parolis al mi?”

“Jes. Mi demandis, kiam okazis via lasta... e... elŝpruco.”

“Antaŭ du tagoj, se mi ne eraras.”

“Kaj vi elsendas tiom ĉiufoje?”

“Bedaŭrinde jes.”

“Kial bedaŭrinde? Ĉu vi ne fieras?”

“Fieras? Se vi nur imagus, sinjoro, sinjoro... ambasadora moŝto, se vi nur imagus, kiom da praktikaj problemoj la seksa vivo kaŭzas al mi!”

“Aŭskultu, kara amiko. Mi ŝatus, ke ni plu diskutu mian proponon, sed mi unue iros surmeti aliajn vestojn, ĉiuj ĉi estas makulitaj, kaj mi venigos iun por purigi. Ni ne povus ĉi tie babili komforte, ĉar ĉiuj seĝoj estas sigelitaj per via mirinda lafo, kaj cetere la odoro efikas ebriige al mi. Bonvolu atendi min iomete en la apuda ĉambro. Ha! Sed mi konstatas, ke ankaŭ viaj ĉemizo kaj jako estas malsekaj. Mi petos mian sekretarion trovi por vi aliajn.” Kaj li parolis arabe en la interkomunikilon.

“Sinjoro ambasadoro, mi dankas, sed unue mi ŝatus peti de vi favoron.”

“Ion ajn, amiko, ion ajn, mi pretas donaci ion ajn al vi.”

“Ne temas pri donaco. Sed ĉu estus eble foti ĉi tiun lokon?”

“Kial? Kion vi deziras foti?”

“Mi deziras fotojn, kiuj montras, en kia stato troviĝas ĉambro, post kiam mi... e... post kiam mia fekundeco eksplodis.”

“Jes, jes, kompreneble. Tamen fiera, ĉu ne? Mia sekretario tuj venos, kaj li estas bonega fotisto. Li scias ĉion fari, cetere. Mi ne dubas, ke li trovos la plej taŭgajn lum-aranĝojn, por reliefigi la amplekson de ĉi tiu bapto, al kiu vi tiel brile vin fordonis.”

6

Helena  estis furioza. Kio plej kolerigas ol konstati la propran naivecon? Je la amesprimoj de Bernardo ŝi fidis, sed nun ŝi vidis lin, propraokule. Li kisis iun inon, eĉ ne belan. Li kisis ŝin pasie. Kompreneble, li imagis, ke Helena  laboras en la oficejo. Ŝi devis labori vespere hodiaŭ; li ne povis scii, ke la aranĝo lastminute ŝanĝiĝis. Kaj malbeninda hazardo faris, ke ĝuste...

Nun Helena  vagis sur la trotuaro, ne sciante, kion fari. Jam de kelkaj minutoj la komenca malĝojo cedis lokon al kolero. Pli kaj pli ŝi sentis emon venĝi sin.

La lumaj reklamoj de kinejo haltigis ŝin: “La forlasita sin venĝas,” titoliĝis la filmo. Ĉu ne signo de l’ destino? Ŝi enpaŝis en la atendovicon.

Juna viro staris, ne en la vico, sed tuj apude, studante la filmfotojn. Ekvibris liaj nazmuskoletoj: li flaris. Apenaŭ movante la kapon, per okuloj streĉitaj ĝis la ekstrema rando orbita, li rigardis ŝin. Ŝi odoris je virino deziranta viron, eble eĉ nescie.

Li inventaris: iom tro granda frunto, sed varmaj brunaj okuloj plenaj je fajro, kis-invitaj lipoj, brusto palpinda, malavaraj koksoj, belaj kruroj. Ĉiuj havindaj kurboj ĉeestis kaj harmoniis inter si. Li faris unu paŝon kaj troviĝis en la vico. Nur unu kliento apartigis lin de ŝi.

Kiam li eksidis en la apudan seĝon, kvankam la kinejo estis preskaŭ malplena, kaj li povus elekti iun ajn lokon, ŝi ridetis al li. Li tiel sciis, ke jam sukcesis la entrepreno. Por ricevi konfirmon, li larĝe apartigis la genuojn, tiel ke la dekstra troviĝis en ŝia teritorio, sed ne tuŝis ŝin. Ŝi  movis nepercepteble sian maldekstran kruron, ĝis ŝia genuo tuŝis lian. La lumoj estingiĝis ĝuste tiumomente.

Kiam li prenis ŝian manon kaj portis ĝin al siaj lipoj, ŝi lasis lin fari. Kiam li metis sian manon sur ŝian ŝultron, ŝi metis sian vangon ĉe lian. Kiam li delikate manis unu mamon, ŝi donis al li kiseton, malpezan kiel papilio. Kaj kiam li kaptis ŝian manon kaj metis ĝin sur la plej viran korperon, ŝi premetis ĝin kelkfoje, kvazaŭ por diri al ĝi: “Ne timu, besteto, mi certe amos vin.”

Domaĝe, ke tiunokte Helena  decidis sin venĝi.

La nokto estis tre bela, kun luma plenluno. “Ĉu vi ŝatas la kamparon?” li demandis. Ŝi diris: “Jes.” “Mi konas aparte agrablan lokon ĉe lageto, en arbaro,” li anoncis. “Kun ĉi tiu brila luno certe estos tre romantike,” ŝi komentis.

Tiu arbarnokta etoso inspiris ŝin, kaj, kiel li antaŭvidis, ŝi montriĝis pasia ekde la komenco.

Ankaŭ li.

Kial do li ne povis ne sufoki ŝin?

7

Ĝoja  rigardis la fotojn. Kio plej impresis ŝin, tio estis la tre natura sinteno de Ĝim Juga .

“Se mi nur klarigus vorte, vi ne kredus min,” li diris, “kaj se mi elmontrus, mi malpurigus vian kabineton, kio embarasus vin, kaj min. Prispermi oficialan institucion verŝajne estas puninda faro, ĉu ne?

Ŝi ridetis.

“Mi staris, nuda, ĉe tiu arabo, kaj dum mia afero revenis al normalaj proporcioj, mi kontemplis la rezulton de ties fuŝfaro kaj pensis: estus saĝe peti la opinion de s-ino Karal . Tiu arabo estis tiel freneza pri mi, ke mi provis peti lin fotigi la ĉambron. Kion mi riskis? Nur ke li diru: ne.”

“Vi pravas dirante, ke mi ne kredus vin, se vi simple rakontus,” Ĝoja  respondis. “Eĉ nun, mi malfacile kredas, kvankam mi jam unufoje spertis elmontron vian pri io nekredebla.” Parolante, ŝi paŝis al librobreto kaj prenis libron, kiun ŝi komencis foliumi. “Jen,” ŝi diris. “Homa ejakulo elĵetas meznombre inter 2 kaj 5 kubaj centimetroj. Laŭ ĉi tiuj fotoj, vi elpumpas el vi centoblon aŭ miloblon, aŭ eĉ pli.”

“Jes. Tiun parton de mia problemo mi ne kuraĝis mencii al vi la unuan fojon. Sed kion vi opinias pri la propono de tiu arabo?”

“Nenion. La decido estas via. Ĉu vi ne sentus, ke vi prostituas vin?”

“Jes, iomete, jes, kompreneble, jes ja,” li diris ĝemspire. “Se la salajro ne estus tiel alta, mi eĉ ne konsiderus tion dum minuto. Sed mi povos ŝpari preskaŭ ĉion, ĉar mi estos senpage provizita per loĝo kaj nutro, kaj mi apenaŭ havos okazojn elspezi. Tio signifas, ke post unu jaro, mi havos kapitalon de 144000 dolarojn, post du jaroj 288000. Ĉu tio ne estas unika okazo? Mi poste povus reveni ĉi tien, konstruigi al mi domon aŭ investi mian monon en ion profitdonan. Mi neniam vivis eĉ burĝe, vi sciu. Por mi tio estas fabelaĵo.”

“Tamen, ĉu vendi sian korpon por mono...”

“Vi ne komprenas, ke mi estas malavantaĝulo, handikapito. Mi ne povas ĝui normalan seksan vivon. Mi estas monstro, fakte. Eĉ vi retropaŝis, kiam vi vidis. Antaŭ nelonge mi vizitis ĉiesulinon, kiu estis plena je kompreno kaj kompato, sed kiu tamen tuj rifuzis, ke mi eniĝu en ŝin. Finfine, ekde kiam mi adoleskis, mi renkontis nur unu personon, kiu vere elmontris sinceran amon al mia ilo kaj al mia inundo sema. Ĉu vi aŭdis? Nur unu personon: tiun araban diplomaton.”

“Sed li ne povas solvi vian problemon!”

“Eble ne, sed almenaŭ la mono kompensos la psikan kaj seksan malfeliĉon, dum ĉi tie... Se vi opinias, ke elektrista salajro povus ĝin solvi... Diru al mi, sinjorino psikologo, kiel oni faras por filozofe agnoski al si, ke oni estas monstro? Kion ajn mi faru, mi ja devos vivi tutan vivon kun ĉi tiu fenomeno” (li gestis al sia pantalona zipo) “kaj kun ties monstraj bezonoj, ties monstra facileco ekscitiĝi, ties monstra produktokvanto.”

Ĝoja  silente kapjesis, dum li parolis plu:

“Kelkfoje, ofte, mi malamas mian organon. Ĝi kaŭzas al mi tiom da turmento! Ne estas facile vivi sciante, ke oni ne estas laŭnorma. Oni starigas al si demandojn: kial mi? kial mi, kaj ne la aliaj? Estas viroj, kiuj plendas al si, ĉar ili havas minimuman kaceton, sed ĉiu el ili povas seksumi trankvile. Al mi tio estas malpermesita. Kial? Ĉu ne estas justeco en la mondo?”

Li esprimiĝis pli kaj pli intense. Dum li subite paŭzis, Ĝoja  sin demandis, ĉu tiuj vortigoj ne signas la komencon de la savo. Ĉu li ne komencus akcepti sin mem tia, kia li estas: nenormala? Li nun ekparolis pli obtuze:

“Jes, mi malamas ĝin de tempo al tempo. Foje mi eĉ konsideris la ideon viziti kirurgon kaj peti, ke li fortranĉu ĝin. Sed mi ne dubas, ke mi estus ege deprimita. Estus eĉ pli malfacile repaciĝi kun ago tiel definitiva, ol kun mia nuna problemo, ĉu ne? Mi ja bezonas seksan ĝuon, eĉ neperfektan.”

Li ĝemspiris.

“Kiam mi adoleskis,” li daŭrigis, “mia patrino kondukis min al kuracisto, ĉar mi havis tro da noktaj polucioj kaj mi difektis la matracojn pro tro forte malsekigi ilin. Li preskribis hormonan kuracadon. Estis terure. Mi ne plu povis erekti. Mi sentis min malvirigita. Tio min ege deprimis.”

“Kion vi faris?”

“Mi ĉesis sorbi tiujn damnajn hormonojn. Mi loĝis en la kamparo tiutempe. Relative proksime al nia domo troviĝis arbareto. Tien mi iris manflegi mian monstraĵon. Mi povis elpumpi el mi tunojn da suko sen ĝeni iun ajn. Sed kamarado foje menciis, ke seksumi, eĉ kun si mem, en publika loko estas ‘atenci al publika ordo kaj bonaj moroj’, kaj mi ĉiam timis, ke iu vidos min, des pli, ke kiam ĝi funkcias, mia bananeto fariĝas pilastro, ne facile kaŝebla.”

Ĝoja  sentis kompaton.

“Jes, mi komprenas,” ŝi diris mallaŭte. “Vi preferis tiun riskon ol kompletan seniĝon je seksa kontenteco. Krome, la fakto, ke vi rifuzis la hormonan traktadon, kaj ke vi forĵetis la radikalan solvon fortranĉigi vian elstaran...” ŝi ridetis, “vian ĉiusence elstaran aĵon, pruvas, ke eĉ se vi malamas ĝin, vi tamen ĝin amas sufiĉe por deziri ĝin konservi bone funkcianta.”

“Jes, sed ĝi konstante estigas suferon, ekzemple pro la devo rezigni je tre bela knabino, kiu trovas min alloga kaj provas konvinki min eniri ŝian liton. Tial min tre tentas la propono de tiu arabo. En la bilanco, mia paliso transirus de la pasiva flanko al la aktiva: ĝi alportus al mi monon, kaj per tiu kompenso ĝi pardonigus sin.”

“Sed kiel vi reagas al la ideo devi submetiĝi al postuloj samseksemulaj? Ĉu viroj vin altiras?”

“Ne. Neniam viroj min allogis. Mi ne trovas bela la korpon de viro, eĉ laŭdire plaĉa, dum korpo de virino facile kortuŝas min. Kaj mi ŝatas tikli la etan butonon ene de la virina pordo, flari ties malsekan odoron, lasi miajn manojn vagi laŭlonge de karesindaj kurboj, senti la varmecon de inaj lipoj sur miaj lipoj... Se mi nur povus kontentige engliti... Sed mi ne parolu pri tio, kiel virinoj al mi efikas, jam... nu, post kelkaj sekundoj iĝos ege malkomforte. Nu, nun mi perdis la konversacian fadenon. Kial mi subite komencis liriki pri virinoj?

“Ĉar mi menciis la postulojn de la proponita kontrakto rilate al sekse ludi kun viro.”

“Ha jes! Kiel mi diris, viroj tute ne allogas min sekse. Sed kial tio ĝenus min? Kiam la ambasadoro lekis mian glanon, tio ekscitis min. Mi estas tiel frustrita, ke plej simpla manipulado, eĉ fare de viro, tuj nepre kaŭzas erekton kaj, se daŭrigata, min kondukas al ĝua eksplodo. Ne estis same, kiel se virino agus, ĉar tiam la ekscito estus duobla, ĝi okazus kaj mense kaj geste. Kun tiu ulo, la efiko estis nur meĥanika, sed ĝi efikis, kaj ĝi ne naŭzis min. Ĝi ne tiom diferencis de propra man-uzado. Kiam mi min manpiŝtas, la ekscito ne venas de enamiĝo, ĉu?, nur de meĥanika faro, kiun mi helpas fantaziade.”

“Sed li diris, ke li penetros vin. Ĉu tio ne ŝanĝas vian vidpunkton?”

“Mi tion neniam spertis. Sed li diris al mi, ke li havas tre malgrandan organon, kiun mi apenaŭ sentos. Precize tie fontas lia deziro: li ŝatas enŝovi ĝin en viron kun plej longa stango, ĉar tiam li havas la impreson, ke tiu fariĝas lia. Mi dubas, ĉu ĝi estos vere malagrabla. Eble mi povus peti lin fari provon antaŭ ol akcepti la kontrakton.”

“Sed se li enamiĝis al vi, ĉu li toleros, ke vi foriru, eĉ post du jaroj? Vi troviĝos en malgranda emirlando, kie neniu povos helpi vin for, se li decidos perforte vin konservi.”

“Diable! Mi ne pensis pri tio.”

“Eble eĉ, se li sentus, ke vi deziras lin forlasi, li mortigus vin, kaj neniu tion scius en Eŭropo.”

“Diable, diable! Mi ne ŝatas viajn ideojn.”

“Tamen vi devas alfronti la realon realisme. Tiuj estas parto de la riskoj.”

“Vi pravas. Mi ne konsideris tiujn punktojn. Sed mi nepre devos. Realisti necesas. Tamen, tiu grasulo aperas tiel milda...”

8

Karal  sin demandis, ĉu mencii la novaĵon al Ĝoja . Li preferus ne, sed li tuj pensis, ke la gazetoj ĝin nepre raportos, kun pliaj skandalkrioj pri polica nekapablo. Li do alparolis ŝin.

“Oni trovis plian viktimon.”

“De la seksa perversulo?”

Li rimarkis, ke ŝi reagas intense, kiel ĉiufoje, kiam tiu menciiĝis.

“Jes. Bela knabino. Naŭzas min tiu sadisto. Ankaŭ ŝi estis ŝirita per klabo pli ol 40-centimetrojn longa. Kaj strangolita, kiel la aliaj. Oni trovis ŝin en la arbaro de Verduga , apud lageto. Ĝoja , kio estas al vi? Ŝajnas, ke tiu perversulo emocias vin pli ol iu ajn krimulo!”

“Pardonu, Jano, mi ne povas klarigi al vi. Mi esperas, ke iutage mi povos.”

Kaj, sentante la bezonon promeni sola, strebe al reekvilibro, ŝi lasis lin tie kaj foriris el la domo.

*

“S-ro Karal ? La persono ĉe la akceptejo direktis min al vi. Vi okupiĝas pri tiu enketo, ĉu ne, pri la strangolitaj junulinoj de plenluno?”

“Jes. Kial vi deziras min renkonti?”

“La gazetoj raportis pri la lasta krimo. Nu, mi vidis la viron, kiu foriris kun Helena Besar .”

“Ĉu vere? Kie?”

“Mi rendevuis kun mia amikino antaŭ kinejo Odeon . Mi rimarkis junan viron, kiu rigardis la filmfotojn, en la ekstera halo. Estis io en lia sinteno, kio ne plaĉis al mi. Lia maniero rigardi la preterpasantinojn. ‘Ĉasisto serĉanta predon,’ mi diris al mi. Tre ĉarma junulo, kun plaĉa vizaĝo, sed io perversa en la okuloj. Kaj jen alvenis junulino, kiun mi iom konas, Helena Besar . Ŝi aspektis furioza. Ŝi rigardis la titolon de la filmo kaj metis sin en la atendovicon. Min okulfrapis, kiel tiu alia ulo ŝin rigardas, oblikve, preskaŭ palpe, kun speco de ironia, aventurema rideto.”

“Kio okazis poste?”

“Li aĉetis bileton kaj eniris. Li iris sidi tuj apud ŝi. Mi vidis ilin, ĉar mia amikino kaj mi sidis malantaŭe. Ili karesis kaj kisis unu la alian, nu, la kutima afero. Kaj ili foriris kune.”

“Treege grava informo! Mi dankas vin. Ĉu vi povus priskribi tiun knabon?”

Kun plej granda atento Karal  notis la detalojn.

9

“Bonan, Ĝim ! Mi estas kontenta revidi vin.”

“Bonan, Aminda, ankaŭ mi ĝojas. Kiel vi?”

“Ne malbone, dankon. Kaj vi, mia fenomeno, kiel vi fartas?”

Ĝim  rakontis pri la propono de la araba diplomato. Aminda Glor  fajfis admire.

“Filo de puto! Kia propono! Ĉu vi akceptos ĝin?”

“Mi hezitas. La salajro estas menskirle tenta, ĉefe rilate al la postulata laboro!”

Ŝi ekridis. Ili eksidis sur la liton, kaj li metis manon sur ŝian genuon.

“ Ĝim , karulo, estas amuze! Se vi konsentus, ni fariĝus kolegoj!”

“Prave! Mi luus al li, kontraŭ mono, mian am-uz-ilon!”

Ŝi eksplodis per rido.

“Karuleto! Kiel sprite! Jam de jaroj mi ĉiutage enigas tiujn amuzilojn en ĉiujn truojn de mia korpo, sed neniam mi pensis pri tiu signifo. Cetere, kiel fartas via persona amuzilo?”

“Peze!”

Ambaŭ reridis.

Ŝi malzipis lian pantalonon kaj mane kovris lian problemon, tenere.

“Vi pravas,” ŝi diris, “erekta ĝi devas pezi tri aŭ kvar kilogramojn.”

“Ĝi pezigas mian koron, kaŭzas al mi pezajn zorgojn. Eĉ se mi akceptus la proponon de tiu arabo, mia handikapo ne ŝanĝiĝus. Ĉu vere mia deziro priĝui per ĝi virinon kaj per ĝi ĝuigi ŝin neniam realiĝos? Ĉu mi estas kondamnita al diversaj formoj de masturbado?”

“Kompatinda! La mondo estas malbone farita. La viroj, kiuj vizitas min, neniam zorgas pri tio, ĉu ili ĝuigu virinon aŭ ne, ili pensas nur pri la propra plezuro; la kunludantino estas por ili nur rubujo, kien ili ĵetas sian virkraĉon. Kaj vi, kiu konsideras la personon de virino kaj ŝatus doni ĝuon al ŝi, jen vi ne povas donaci tion, kion vi dezirus.”

Ambaŭ ĝemspiris.

“Ĉu vi prezentis mian kazon al via seminario?” li demandis espere.

“Kompreneble,” ŝi respondis, komencante senvestigi sin. Li faris same. Nur rigardi ŝin sufiĉis por ke lia mirindaĵo komencu bombasti.

“Ĉu rezultis io?”

“Estis pluraj ideoj, preskaŭ neniu vere realisma.”

“Kiuj ili estis?”

“Mi ne memoras ĉion. Unu estis, ke kvar aŭ kvin virinoj okupiĝu pri vi samtempe. Ni kalkulis, ke ili povus kovri vian tutan longon per la manoj. Se ili ritme masaĝos, aŭ lasos vin iri kaj veni tra tiu varma mantunelo, ne estus perfekte kiel normala ĝisfunda penetro, sed tamen eble pli bone ol nenio, ĉu ne?”

Ĝim  ne respondis. Lia imago bildigis al li grupon da belulinoj, kun malsamaj vizaĝoj kaj korpoj, sed same nudaj, prizorgante lin palpe, karese, leke. La ideo ne estis malplaĉa. Li fermis la okulojn kaj lasis sian menson vagi laŭ plezuraj revvojoj.

Nuda, li staris sur herbejo, ne malproksime de maro. Floroj abundis, kaj ne mankis arboj, palmoj kaj aliaj. Lia giganta erektaĵo, anstataŭ lin ĝeni, estis ĉi-foje kaŭzo de fiero. Ĉirkaŭ li baletis sep aŭ ok knabinoj, diverse sed egale amindaj. Li dancis surloke, centre de la rondo.

Ĉiuj ridis kaj ĵetis florojn unu al la alia. Unu eĉ ornamis per lekanteta krono lian orgojlan amilon. Kaj jen la belulina rondo pli kaj pli proksimiĝis al li, ĝis ĉiu knabino, sin reciproke tenante ĉe la talio, premis sin al li. Ilia varmo, iliaj junaj haŭtoj estis ege plaĉaj al lia epidermo.

Nun li kuŝis kaj ĉiuj knabinoj genuis ĉirkaŭ li. Ili karesadis la krurojn, la bruston, la nukon, la brakojn, ĉiuj samtempe laŭ ritmo de anĝeleca muziko. Ili kisadis lin laŭ la tuta korpo. Per siaj manoj, ili formis tunelon, en kiu ĝi  povis daŭrigi la dancon pli kaj pli ĝue. Aŭ, okope, ili lekis ĝin, de la dikega balano ĝis la firma bazo pilastra. Jes, jes, ĝuon tia opo scius doni, al viro sekse elnorma.

Li malfermis la okulojn.

“Pri kio do vi pensis?” demandis Aminda. “Via stango dikiĝis kaj emis vibri, dum vi kuŝis kun okuloj malfermitaj.”

“Mi pensis pri la plezuro ludi sekse kun grupo da belaj inoj. La ideo de via seminario ne estas malbona.”

“Bedaŭrinde ĝi ne estas realigebla.”

“Kial?”

“Pro plej proza kaŭzo: kostus tro multe.”

Li alprenis malĝojan esprimon.

“Kompreneble,” li diris.

“Jam mi kostas tro, por ke vi povu veni regule, kun via salajro, kvankam mi tre ŝatas vin kaj mi kapablus akcepti vin senpage, nur pro malsaĝa korinklino. Sed miaj koleginoj ne estas simile filantropaj, kaj ili postulus la normalan prezon. Do imagu, kiom kostus, eĉ se estus nur kvar el ili dum unu horo!”

“Kompreneble,” li ripetis, kun falantaj vizaĝtrajtoj. “Estis nur bongusta revo. Nu, ĉu nenio alia rezultis el viaj diskutoj?”

“Tamen jes. Estas io, sed ĉu akceptebla, mi ne scias.”

Ŝi kisis lian ventron, amike taŭzetis liajn virajn partojn, kaj diris:

“Atendu momenton, mi tuj revenos.”

Kiam ŝi revenis el la banĉambro, ŝi portis strangan objekton, el sufiĉe rigida plasta materialo, kiu prezentiĝis kiel tubo, iom pli ol 30-centimetra, ĉe kies ekstremaĵo troviĝis, unuflanke, iom kurba plato, kelke firma, sed tamen ne rigida, kaj aliflanke ronda rando iom pli dika ol la tubo mem.

“Kio estas tio?” li demandis, kaj la sola vido de tiu aĵo jam igis lian pafilon eksinki.

“Oni ĝin nomas haltigilo. Ĝi estas uzata por kazoj similaj al la via, kvankam neniu el miaj koleginoj iam ajn aŭdis pri iu komparebla laŭdimensie al vi. Ĝi konservas dum sufiĉe longa tempo la varmecon de la akvo, en kiun oni metis ĝin antaŭ la uzo, kaj oni ŝmiras la internon per speciala pomado por ĝin lubriki. La virino fiksas ĝin al si per ĉi tiuj rimenoj. Tiel, ŝia amkoridoro ricevas longiĝon, la viro do povas penetri ŝin, kaj lia puba parto estas haltigita de la plato, kiu estas varmeta, firma, tamen iom fleksebla, tiel ke ĝi elvokas korpon. Ĉu vi volas provi? Laŭdire, la sensaco, por viro kun longa fluto, estas preskaŭ la sama, kiel se li enirus la virinon normale.”

Ĝim  ne aspektis entuziasma.

“Ŝajnas al mi, ke tio forprenas multon el la poezio de la ago.”

“Ĉar por vi ĝi estas poezia?”

Aminda pensis pri sia laboro. Kiom maltrafis la vorto! Kaj tamen ĝi pinĉis ŝian koron. Tiun viron ŝi estus ŝatinta renkonti, antaŭe.

Ŝi karesis lian bruston, lian ventron, atingis la nun molan viraĵon, kaj ĝin milde palpadis.

“Mi estas kriplulo, kaj jen mia protezo,” li diris amare.

Aminda miris. Ŝi fojfoje aŭdis, ke ekzistas viroj, por kiuj seksa kuniĝo estas io alia ol pure besta, ĝuiga procezo, sed neniam ŝi renkontis iun similan. Ĝim  estis fenomeno laŭ pli ol unu vidpunkto. Reveme, ŝi per unu mano masaĝe laŭiris la tutan longon de la alpendaĵo, dum la alia fingris lian balanon tiel sperte, ke lia seksumilo streĉiĝis ĝis nekredebla maksimumo. Ŝi surmetis la “artefaritan vaginon” kaj flustre invitis: “Venu!”

Sed li trovis kontraŭargumenton:

“Mia glano estas tro dika, ĝi ŝiros vin, eĉ kun tiu ĉi afero.”

“Ne timu. La virina pasejo estas ege fleksebla. Ĉu vi jam vidis, kiel dika estas la kapo de novnaskito? Ĝi tamen pasas tra ĝi. Estas vere, ke vi estas granda laŭ ĉiuj dimensioj. Tial mi petas vin antaŭeniri nur tre malrapide, por ke miaflanke mi povu taŭge adaptiĝi.”

Kun dubema esprimo, li eniĝis en la plastan manikon. Surprize, ĝi estis plaĉe varmeta, kaj glitfacila. Kiam li atingis ŝian sojlon, la diferenco tamen tuj sentiĝis.

“Atendu,” ŝi diris, “ne perfortu. Restu momente, ĝis mi komencos adaptiĝi. Ĉu vi povas?”

Li estis fakte ege ekscitita, malgraŭ la artefariteco de la plastaĵo, sed li sukcesis paciencigi sin. Li sentis fortan inklinon stimuli ŝin fingre, sed pro la “protezo” ne eblis.

“Venu,” ŝi susuris, kun samtempe ĝema kaj plezura elspiro, “sed delikate, mi petas.”

Li puŝis sin iomete. Estis por li nova, neesperita sperto: povi eniri sen vundi, sen perforti, sen ŝiri. Ŝia pordeto fermiĝis tre streĉe ĉirkaŭ lia vastega glano, kaj jam tio per si mem kaŭzis neatenditan volupton.

Milimetron post milimetro, li progresis. Ŝi adaptiĝis. Verŝajne tiel, kiel ŝi antaŭe rimarkigis, bebo naskiĝanta estigas organ-adapton. Li iris ĝis la fundo. La plasta plato lin haltigis. Li sentis ĝian malnaturecon, sed la fakto, ke io premas lian puboston, donis ian kontentigon al tiu pozicio.

“Restu momenton,” ŝi diris.

Unuflanke, estis sufiĉe plaĉe resti tiel kaj senti la tutan longecon falusan streĉe premata, eĉ se la diferenco inter la karna kaj la plasta partoj forte percepteblis. Aliflanke, la pozicio de la femuroj estis malkomforta, kaj, kvankam li parte estis en ŝi, ne estis agrable senti ŝin tiel malproksima. Li tamen komencis movi sin laŭ longaj, malrapidaj iroj kaj revenoj.

Bedaŭrinde, la plastaĵo laŭgrade perdis sian varmon, kaj al la trapasado laŭlonge de la malvarma tubo baldaŭ ekmankis ĉarmo. Krome, post kelkaj minutoj, unu el la rimenoj, kiuj fiksis la aparaton al la korpo de Aminda malligiĝis kaj tiel ĉesis la glata irado.

“Mi ne elportas tiun ĉi aferon,” li grumblis, elirante el ĝi. Aminda malfiksis la restantan rimenon.

“Ankaŭ al mi, verdire, ĝi ne plaĉas, kvankam estis agrable senti vin en mi. Kaj, kredu min, neofte mi ĝuas la eneston de viro.”

“Ĉu ne doloris?”

Ŝi hezitis.

“Se paroli sincere, mi diru, ke jes. Estas io perforta en via ĉeesto, tiel dika via ilo estas. Sed la plezuro estis pli granda ol la doloro. Vi scias, ke kelkfoje virino ŝatas, ke viro ŝin premu al si per siaj brakoj kun tia forto, ke doloras. Estis iom simile.”

“Nun alvenas la danĝera momento,” li diris. “Mi estas ekscitita. Mi komencis proksimiĝi al kulmino, kiam ĉio fuŝiĝis. Mi freneziĝos, se mi ne spertos orgasmon. Kaj tamen, mi petas vin, ne permesu, ke mi vin vundu!”

“Venu sur min,” ŝi diris trankvile.

Li obeis. Lia longa faluso instaliĝis sur ŝia ventro, pasis inter ŝiaj mamoj, kaj ĝia kapo preskaŭ tiklis al ŝi la kolon.

“Almenaŭ estas varme,” li diris.

Movo de la lumboj puŝis lian karaĵon antaŭen, kaj revene, laŭ senhasta kadenco.

Subite, li haltigis sian ritman movadon.

“Kio okazas?” ŝi demandis, mire rigardante lian konsterniĝan mienon.

Sed ek, li forlasis la liton, kuris banĉambren.

Kiam ŝi reatingis lin, li staris antaŭ la banujo, kun kruroj iom fleksitaj kaj kurbigita spino, puŝante antaŭen la gigantan ruĝecan palison, kiu elskuis al la kahela muro la ritmajn pafojn de sia semtorento. Nur kiam ŝi premis sian bruston al lia dorso kaj per la mano tenere ĉirkaŭis lian vibran plezurstangon, nur tiam ŝi rimarkis, ke li ploras knabete.

Ŝi forgesis, ke li estas kliento, ke ŝi devus ne enlasi en sin sentojn, ke viron ŝi ne rajtas ami. Per tre milda tono ŝi demandis:

“Kio estas al vi? Kiu turmento?”

Sed li ne kapablis respondi, li nur samtempe gruntis kaj singultis, dum el li ŝprucis, plu kaj plu, la viva erupcio, kvazaŭ ĝi neniam devus halti. Nur kiam finfine lia korpo malstreĉiĝis, elĉerpita, li turnis al ŝi sian plorĉifonitan vizaĝon.

“Mi sentas min tiel groteska,” li diris.

“Groteska?”

“Jes. Ridinda. Stari nuda antaŭ banujo kiel adoleskanto, kiu manĝuigas sin, dum mi estas plenkreska viro, kiu antaŭ nelonge kuŝis ĉe varma korpo virina! Ĉu vi komprenas, en kia situacio mi troviĝas? Via ‘haltigilo’ ne estas akceptebla, mi ne povas iri ĝisfunde en vin, ĉar mi vin vundus, kaj se mi restus sur vi...”

“Vian ŝprucon mi akceptus sur miajn kolon kaj vizaĝon. Tio estas parto de miaj profesiaj devoj.”

“Ne. Tion vi povas fari kun ordinara kliento, ne kun mi. Post du minutoj, vi forturnus la kapon, kaj mia ĵeto trafus al la muroj, al la mebloj. Via ĉambro devas esti bela por la sekvanta kliento, mi ne povus allasi, ke mi kaŭzas al vi tian ĝenon. Ĉi tie, la fleksebla duŝtubo facile purigos.”

“Vi estas fenomeno. Neniam miaj vizitantoj zorgas pri la sekvoj, rilate al mi, de sia konduto.”

“Nu, tia mi estas. Se mi ne havus tiajn sentojn, mi ne lasus tiujn dommastrinajn demandojn invadi min, dum mi proksimiĝas al plezurklimakso, mi ne starus ĉi tie groteske, farante amon al banujo. Jes, groteske, kion ajn vi diru.”

“Kompatinda!” ŝi prononcis, kaj ameme ŝi kisis lian moliĝintan, sed ankoraŭ rimarkindan semdonilon.

10

“S-ro Karal ?”

“Estas mi. Bonvolu sidiĝi. Kiel mi povas helpi vin?”

Mi  estas tiu, kiu povas helpi. Vi okupiĝas pri la plenluna murdisto, ĉu ne? Nu, mi havas fortan suspekton.”

“Ĉu vere? Bonvolu klarigi, en kio ĝi radikas.”

“Mi estas amikino de Klara Majir’, kiu sekretarias ĉe la jurmedicina servo. Nu, antaŭ nelonge, ni devis iri kune al Farobel’ por la semajnfino, kaj mi iris al ŝia oficejo fine de la vendreda labortago, por kune ekveturi tuj. Ŝi estis preskaŭ preta por min sekvi for, kiam d-ro Kagan  vokis ŝin al si por mi-ne-memoras-kiu tasko. Dum mi atendis ŝin, miaj okuloj nevole trafis raporton, kiun ŝi ĵus tajpis. Estis la medicina raporto pri la lasta el tiuj murdoj.” Ŝi subite haltis.

“Kaj kiel tiu legado vekis en vi suspekton? Pri kio?”

“Mi rekonis lin. Nenormalulo, kiun mi foje venigis al mia apartamento. Mi havas tre plaĉan unuĉambran apartamenton. Li estas tre bela, deloginda viro. Mi konfesas, ke mi pli trenis lin al mia loĝejo ol inverse. Mi sentis fortan deziron havi viron tiunokte, kaj mi facile allogis lin al mia lito.”

“Ĉu li provis seksperforti vin, strangoli vin? Kial vi diris nenion al...?”

“Ne, tute ne,” ŝi interrompis. “Eble ĉar mi ekscitis lin tro, kaj mi tuj vidis... Li trovis min ege-ege dezirinda kaj...”

Ŝi efektive estis bela. Ŝi havis manekenan figuron, perfekte vestitan per robo el batik-desegna silko. Intensaj verdaj okuloj, malhelblonda hararo, verŝajne nature onda, sens-amaj lipoj, trajtoj simetriaj: la vizaĝo admirinde kronis la sveltan, flekseblan korpon, virtikle kurbohavan.

“Kiam vi rimarkis, ke li estas nenormala?”

“Li kisis min, li premis min al si. Mi sentis lian... e... virecon. Komence, mi nur pensis: kia viro! Ĉar mi sentis la aferon multe pli forte ol kutime, kaj mi konfesu, ke mi ne malkutimas senti virecon strikti al mia korpo. Sed post momento, li mem ne plu eltenis. Li devis...”

Ŝi denove paŭzis.

“Kion li devis fari?” Jano trankvilvoĉe demandis.

“Estas malfacile klarigi. Ĝi fariĝis tiel granda, ke lia pantalono ne plu povis ĝin enteni. Li tiuminute ankoraŭ surhavis la vestojn. Mi mem malzipis lian pantalonon.”

“Ĉu li atakis vin?” diris Jano, ĉar ŝi refoje sin interrompis.

“Ne. Tute ne. Nur, mi ne scias, kiel min esprimi. Mi ne estas pruda, sed mi ne kutimas paroli pri tiuj aferoj. Kiam lia pantalono glitis planken, elkalsone elstaris rapide kreskanta afero. Ne, ne, ne rigardu min tiel. Mi havas sperton, kiel mi jam diris. Mi scias, kiel funkcias viro. Nur... lia... ilo estis vere giganta, kaj nekredeble dika.”

“Kiom granda, proksimume?”

“Mi povas diri la informon, kiun li mem donis al mi. Kiam mi ekkriis, ke mi neniam vidis tiel enorman aferon, li diris, ke, efektive, tio estas lia plago en la vivo: erekta, ĝi mezuras 48 centimetrojn, li diris. Mi tion volonte kredas.”

“Kion vi... Kion vi opiniis pri... kuŝi kun li?”

“Mi ne povus. Mi ne povis kaŝi mian hororon. Mi diris, ke mi ne povus akcepti lin. Ĝi tute certe min vundus. Ĉiaokaze, mi tre timis ĝin.”

“Kiel li reagis?”

“Komence li estis furioza. Li kaptis min ĉe la ŝultroj, skuis min, diris, ke konstante li spertas la saman travivaĵon, ke virinoj logas lin, delogas lin al sia lito, sed poste lin rifuzas, ke tio estas netolerebla. Mi timis. Mi petis lin ĉesi min skui, minacis voki la policon. Li fine kvietiĝis kaj foriris. Sed mi konsciis, ke mi eskapis etaŝance. Ne mankis multo, ĝis li ekperfortus min.”

“Kial vi ne raportis la aferon pli frue?”

“Nu, li faris nenion al mi. Kaj la gazetoj, kiuj publikigis artikolojn pri la murdoj, neniam menciis la detalojn, kiujn mi legis en tiu jurmedicina raporto, nome, ke la viktimoj estis penetritaj de objekto pli malpli 40-centimetrojn longa kaj kun verŝajne 6-centimetra diametro. Legante tion, mi tuj pensis pri li, pri lia monstra organo, kaj ankaŭ pri lia terura seksa frustriĝo.”

“Dankon. Via atesto treege helpas nin. Dank’al vi ni malkovris novan spurvojon. Ĉu vi scias, kiel nomiĝas tiu fenomeno?”

“Ho jes, tute certe: Ĝim Juga .”

*

“Simpatia vizaĝo,” pensis ambaŭ Georgo Spiro kaj Miĥaelo Dunja , la du policanoj, kiuj, helpe al Jano Karal , estis komisiitaj enketi pri Ĝim . Ili klarigis la motivon de sia ĉeesto.

“Ĉu oni suspektas min?” Ĝim  mire demandis.

“Ne suspektas. Nur informiĝas. Vi estas unu el la eblecoj. La vorto ‘suspekta’ estas miskompreniga. Mi diru jenon: el la tuta loĝantaro, per ia elimina procezo montriĝas, ke nur 100 personoj respondas al ĉiuj kriterioj, kiuj ebligas difini la krimulon. Ni devas kontroli pri la cent. Alivorte, vi havas 99 ŝancojn en 100 esti senkulpa, sed nine rajtas pretervidi tiun centan.”

“Ĉu mi povas demandi, pro kio mi troviĝas inter la cent ebluloj?”

“Ne. Tio estas polica sekreto, kaj nia armilo. Se ni dirus ĝin, vi tre facile scius, kiamaniere kaŝi la veron. Nu, ni deziras scii, kie vi troviĝis je la datoj kaj horoj, kiujn mi tuj diros.”

El la sekvanta konversacio riveliĝis, ke Ĝim Juga  havas aŭ tre malbonan memoron, aŭ seriozan mankon de konfirmoeblecoj pri sia lokiĝo, kiam la krimoj okazis. Ĉu tio kreskigis la suspekton? Ne vere. La murdoj efektiviĝis ĉiumonate, kaj ne ĉiam estas facile ĝuste memori, kion oni faris je preciza dato.

Finfine, la policanoj atingis la ĝenan parton de la pridemandado:

“Ni eble devos peti vin submetiĝi al medicina ekzameno,” diris Spiro.

“Ĉu vere? Tio estas tre ĝena,” Ĝim  respondis. “Verŝajne ĝi okazos en la malnova urbo kaj oni atendigos min dum eterno antaŭ ol okupiĝi pri mi.”

“Eble ni povus jam likvidi tiun problemon nun, se vi konsentus,” Dunja  sugestis.

“Pri kio temas?”

“Unue, ĉu vi scias, al kiu sangogrupo vi apartenas? Ĉu vi havas dokumenton, kiu tion pruvas?”

Ĝim  havigis al ili karton de regula sangdonanto. Li estas el la grupo 0. Kiel la krimulo. Kiel ankaŭ tre ampleksa tavolo de la loĝantaro.

“Ni eble foje bezonos ion pli precizan, por kio necesos eltiri sangospecimenon, sed tio ĉi portempe sufiĉos. La dua afero estas pli delikata. Kiel ni klarigis, la krimoj, pri kiuj ni esploras, estas esence seksaj. Ni scias detalojn pri la seksa morfologio de la krimulo. Ekzameno de la seksaj organoj povus ege helpi limigi la kampon de nia serĉado. Ĉu vi konsentus, ke ni...”

“Se tio ebligas gajni tempon, kial ne? Mi estas senkulpa, do kial mi hezitus?” Ĝim  respondis kun rideto.

“Tiu sinteno estas plej favora al vi, mi gratulas,” Spiro komentis, dum Ĝim  nudigis sian subzonan korpon.

“Belan ilon vi havas,” deklaris Dunja , dirante al si, ke la virineto, kiu vizitis Janon, ĉerpis siajn informojn el sia imago. 48-centimetra! Da frenezuloj ĉiam estas pli ol oni emus pensi. Se ĉi tiu longis 10 centimetrojn, tio estis maksimumo.

“Ni petas vian pardonon, sed en nia raporto ni devas indiki viajn dimensiojn. Ni do devos mezuri,” li aldonis.

Ne lasante al Ĝim  la tempon eventuale rifuzi, li tiris mezurbendon el sia poŝo, kaptis la penison, kaj aplikis la bendon al ĝi. Lia mano estis varma, kaj la tuŝo kaŭzis etan eksciton. Kelkaj viroj tute ne ekscitiĝas ĉe kontakto kun ulo el la sama sekso, sed Ĝim , kvankam tute ne samseksema – vide, ekzemple, lin ekscitis nur virinoj – estis ege respondema je ĉiu tuŝo en tiu korporegiono. Tial ankaŭ ĉe la arabo li tiel pozitive reagis.

“Niaj ĉefoj havas vere strangajn ideojn,” Dunja  diris ridante. “Ili petas nin mezuri penisojn, sed la longeco ŝanĝiĝas de sekundo al sekundo. Kio estos la ĝusta?” Parolante, li tuŝis la organon iom pli ol necesus por simpla mezurado. Eble li havis iajn samseksemajn tendencojn.

“Pri la longeco, ni metos ian mezan mezuron,” li diris. “Eble notu 17, Georgo. Kiam mi komencis estis 15, kaj nun jam estas 20. Sed kion fari pri la cirkonferenco? Tio multege ŝanĝiĝas ekde antaŭ kelkaj minutoj. Kaj ni devas noti la cirkonferencon de la balano. Mi eble komencu per tiu. Kia profesio, diable, kia profesio!”

Metante la mezurbendon ĉirkaŭ la glanon, li unge tuŝis ties rimeneton, kio kaŭzis al Ĝim  fortan ekscitan sensacon.

“Mi erektos,” ĉi-lasta diris al si. “Mi sentas nun, ke mi erektos.” Li estis ege ekscitiĝema tiuloke, kaj la fakto, ke ĝin tiklis viro nenion ŝanĝis pri tiu fiziologia karakterizo.

Same kiel la penso ruĝiĝi akcelas ruĝiĝon ĉe homo hontema, tiu penso nur povis akceli la fizikan reagon. Lia vira ornamaĵo iĝis pli kaj pli malmola. Ĝim  tute ne deziris, ke la policanoj vidu, kia li aspektas ĉe plena seksa varmiĝo – li neniam ŝatis, ke oni vidu lin tiastata, ĉar tio akrigis lian senton pri nenormaleco – kaj se li komence konsentis sin montri, tio estis nur ĉar li opiniis, ke ili rigardos dum ne pli ol du sekundoj, kio estis tute akceptebla, tial ke, en trankvileco, lia karuleto estis absolute normala (laŭ dimensioj, se ne laŭ ĉarmo). Sed nun, li lasis ilin tuŝi ĝin, manipuli ĝin, kaj subpremi erekton estis tute neeble.

Kiam la du enketistoj revenis al la ĉefpolicejo, ili povis konfirmi la nekredeblan depozicion: la palison 48-centimetran ili propramane mezuris.

11

“S-ino Karal !”

La nokto estis aparte malluma, la strato aparte senhoma, ŝi ektimis.

Ŝi tuj rekonis la viron, kiu, antaŭ nelonge, ekzibis sin en ŝia kabineto de la psikosociala konsultejo. Sed lia vizaĝo, ĝenerale tiel ĉarma, ĉi-foje teruris. Al la malestimo, kiu pentriĝis sur ĝi, miksiĝis io minaca.

Li ekkaptis ŝiajn manradikojn, premante ilin tiel forte, ke ili doloris.

“Kien la profesia sekreto?” li demandis per obtuza, furioza voĉo. “Vi diris al mi, ĉu ne, ke ĉio inter ni estas konfidenca,” li daŭrigis, “kaj mi stulte kredis vin. Mi sciis, ke vi estas edzino de policano, tial mi demandis pri la sekreto. Mi imagis vin honesta. Kiam vi konfirmis, ke miaj konfidencoj estos respektataj, mi kredis vin, kaj...”

“Mi neniam perfidis viajn konfidencojn,” ŝi interrompis, “kaj mi ne komprenas, kio okazas al vi.”

Ŝia tono estis sincera kaj li dum sekundo hezitis. Sed li tuj retrovis sian ĵusan humoron:

“Kiel bele vi komedias! La polico venis al mi. Ili demandis ĉiaspecajn detalojn pri miaj faroj je tiu aŭ alia momento. Longan liston ili havis. Kaj poste, ili devigis min montri miajn plej-intimaĵojn, kaj ili mezuris. Ili suspektas min pri longa serio da krimoj, da seksaj krimoj. De kie, se ne de vi, venis la informo pri mia vira longeco?”

Parolante, li laŭgrade tiris ŝin al mallumega pasejo.

“Mi ne scias, de kie,” ŝi diris malforte. “Mi nur povas ĵuri al vi, ke mi nenion perfidis.”

“Mi fidis je vi, mi fidis je vi,” li raŭkis, kaptante ŝiajn ŝultrojn kaj skuante ŝin. “Ĉu vi komprenas, ke mi fidis je vi? Ke mi trovis vin komprenema, simpatia. Kaj nun...”

Ŝi iĝis eĉ pli pala. Ŝi ne kapablis pensi. Ŝi diris al si, ke li estas freneza, kaj ke neniu argumento povus lin konvinki. Ekperlis larmo.

“Mi povas diri al vi nenion alian ol la veron,” ŝi diris per mallaŭta voĉo, tre malsama ol la kutima. “Mi neniam menciis vin aŭ vian problemon al mia edzo, nek al iu ajn, sed vi ne kredos min.”

Liaj manoj proksimiĝis al ŝia kolo. Ondo de angoro ŝin ekkaptis. Ŝi sentis, ke ŝi baldaŭ panikos preter prudento.

“Ĉu vi intencas murdi min, kiel vi murdis 10 senkulpajn virinojn? Eble vi...”

“Kion? Vi kredas, ke mi estas tiu murdema seksmaniulo? Kaj vi nomas vin psikologo?”

La indigno sonis tute sincera, sed liaj okuloj iĝis strange ruĝecaj, febraj, kaj liaj manoj nun atingis ŝian gorĝon.

“Mi murdis neniun. Venis konsulti vin viro kun serioza psikologia problemo, kiu fuŝas al li la vivon, kaj anstataŭ helpi, anstataŭ eĉ kompreni, vi lin imagis krimulo, kaj denuncis al via edzo. Eble vi efektive meritas, ke mi strangolu vin...”

Ŝi levis la brakojn por depreni liajn, nur reflekse, ne fide, ŝi ja sciis lin tiom pli forta! Sed ĝuste je la momento, kiam ŝi opiniis, ke verŝajne jen alvenis ŝia lasta spirminuto, potencaj brakoj kaptis lin de malantaŭe.

“Sufiĉe!” kriis la profunda voĉo de policisto. Ĝim  eĉ ne provis rezisti la areston. La rigardon de malestimo, kiun li ĵetis al Ĝoja , tiu ne pretas forgesi.

“Mi estas senkulpa,” li balbutis, “ni nur diskutis, iom vigle.” Sed la du policistoj forkondukis lin.

12

Tri tagojn poste, geedzoj Karal  diskutis la aferon, paŝante direkte al la ĉefpolicejo.

“Feliĉe, ke tiu junulino informis nin pri la longfalusulo,” Jano diris al Ĝoja . “Se ni ne aranĝus, ke policisto konstante sekvu lin, vi eble ne plu apartenus al ĉi tiu mondo! Mi min demandas, ĉu vi ne havas tro striktan komprenon pri profesia sekreto.”

Ili paŝis tra la parko, man-en-mane, kiel ofte dum belaj vesperoj. Ŝi nur levis la ŝultrojn.

“Ĉu vi ne havas dubon, ke kulpas li?”

“Neniun. Lia sanga grupo koincidas kun la konkludoj tiritaj el la specimenoj de spermo, kiun ni trovis ĉe la viktimoj, eĉ laŭ la tre fajnaj subdividoj, kiujn oni nun uzas. Krome, vi scias, ke ni trovis virajn pubharojn en la plimulto el la kazoj, kiel ofte ĉe seksaj atencoj. Nu, laŭ la polica laboratorio, tiuj devenas de li.”

“Ĉu la certeco estas absoluta?”

“Nu, la laboratorio ne havas absolute plenan certecon, sed post la aresto oni kompreneble prenis harspecimenojn el tiu lia korpoparto, kaj ĉiuj sciencaj analizoj kaj observoj faritaj konfirmas plenan kongruecon. Mi persone ne havas dubon, ke estas li.”

“Kompatindulo!” Ĝoja  ekkrietis.

“Kion? Ĉu vi taksas lin kompatinda? Kvankam li preskaŭ sufokis vin?”

Ĝoja  miris pri la propra reago. Kaj samtempe ne vere miris.

“Mi ne estas tiel certa kiel vi. Dum tiu renkonto, kiam viaj policistoj subite intervenis, kaj arestis lin, li ne vere provis strangoli min. Li ne premis serioze.”

Tion vi diras nun; ĉe la policejo vi estis malpli certa.”

“Ĉu vere?”

“Jes.”

“Tamen mi trovis lin sincera.”

“Kio estas sincereco? Sed ĉiaokaze, la nuntempa sangotipa klasado fariĝis vere preciza, kaj la har-indiko konfirmas. Estus eksterordinara hazardo, ke alia viro ol li lasus tiujn spurojn, kiuj perfekte kongruas kun liaj fiziologiaj karakterizoj, inkluzive de la vundospuroj kaŭzitaj per lia fenomena... armilo. Sed eble vi kompatas lin pro tio. Li rakontis al vi pri la seksa mizero de viro tiel dotita de la naturo, kaj kun via bona koro, vi sukcesis kompreni lin kvazaŭ de interne. Sekve vi lin kompatas, eĉ se li estas krimulo.”

“Eble,” ŝi respondis. Sed ŝi ne estis kontenta.

Ŝi akompanis lin ĝis la pordo de la ĉefpolicejo, kie li devis likvidi raporton tiuvespere, kaj ĉe la sojlo tenere kisis lin ĝisrevide. Dum ŝi promene revenis hejmen, provante detale memori la scenon kaj juĝi, ĉu Ĝim  reale emis ŝin strangoli, ŝi ne imagis, en kia tertremeca stato la prokurora kaj polica burokratio troviĝas. La novaĵoj, la ordonoj, la onidiroj, kiuj tien antaŭe alvenis – dum Jano ĝuis siajn liberhorojn kun Ĝoja  – apenaŭ ne kaŭzis revolucion. Kiel Jano sukcesis fini sian raporton, tion neniu povos diri: miraklojn oni ne klarigas. Sed li restis longe babilante kun la kolegoj pri la lastaj eventoj, antaŭ ol repeli sin hejmen, ĝisnaŭze senkuraĝigita.

“Mi freneziĝos,” li sputis, malfermante la pordon.

“Nature,” Ĝoja  senpense komentis. Ŝi estis kudranta, kaj, koncentrante la atenton al sia laboro, ŝi ne turnis la rigardon al li, kiam li eniris, kio malhelpis ŝin konstati lian furiozan esprimon. Liajn vortojn ŝi aŭdis sen miro. Ŝi konis lin. En ĉiu enketo prezentiĝis momento, kiam li anoncis, ke li nepre perdos definitive la saĝon.

“Kion oni ĉi-foje faris al vi?” ŝi demandis pli afable. Nur tiam ŝi perceptis, laŭ lia vizaĝo, ke iu kvazaŭ forŝtelis de li la tutan emon plu aktivi. Grumble, malvarmkolere, li respondaĉis:

“Estas absolute nekredeble. Ni enketas, ni ŝvitas, ni faras fortostreĉojn, kaj kiam ni ĵus solvis la misteron, kaj justico povus komenci sian taskon, jen altaj instancoj malfaras nian tutan laboron.”

“Altaj instancoj, ĉu?”

“Jes. Diplomatiaj konsideroj, ili diras. Kaj ankaŭ ekonomiaj. Imagu, ke la ambasadoro de iu forperdita emirlandeto intervenis ĉe la koncerna ministro, tuj kiam li eksciis, ke ni arestis Juga n, por ke tiun oni liberigu! Nun, tiu ambasadoro asertas, ke ĉiumonate je plenluna nokto, Ĝim  troviĝis en lia hejmo.”

Ĝoja  ektremis, io tre malvarma traglitis ŝian spinon. Pri la afero ŝi ja sciis pli ol Jano povis diveni.

“Ĉiumonate je plenluna nokto?” ŝi ripetis mire. “Kion diable li faris tie?”

“Amon. Aŭ pli ĝuste seksumon. Almenaŭ, tio estas nia dedukto, ĉar oficiale, li nur estis amike invitata. Ĉiaokaze tiu diplomato el Zob-el ..., nu, mi forgesis la nomon, de tiu eta emirujo, estas konata samseksemulo. Ŝajnas, ke li enamiĝis al Ĝim  kaj ĝuas liajn servojn, laŭdire, ĉiumonate, kiam la luno plenas. Tion diris, neoficiale, la advokato de Ĝim Juga , kiun tiu moŝto mem proponis al la arestito.”

“Unufoje monate! Nekredeblas. Kiel li klarigas tiun strangan regulecon?”

“Li asertas, ke li konatiĝis kun Ĝim  dum plenluna nokto, kaj havas ian superstiĉon, kiu igas lin inviti Juga n je tiuj datoj.”

“Sed... Kion diras Ĝim ?”

“Li ĝis nun rifuzis komenti la aferon. Li montriĝas ege embarasita. Li plu asertas, ke li estas senkulpa, kaj ke tion li ne bezonas pruvi. Neniu civitano devas pruvi sian senkulpecon, li ripetas, kaj li pravas, el jura vidpunkto. Eĉ se tiu sinteno ne estas vere efika, finfine.”

“Mi povus atesti, ke la ambasadoro mensogas,” Ĝoja  flustris, pensema.

Jano rigardis ŝin nekomprene.

“Vi, ĉu vere? Ĉu mi bone aŭdis? Aŭ ĉu mi estas tiel laca, ke mia cerbo misfunkcias?”

Ĝoja  mordis al si la lipon, ekkonsciante, ke ŝi preskaŭ perfidis profesian sekreton. Ŝi ne sciis certe, kiuj estas ŝiaj rajtoj kaj devoj, laŭjure, se temas pri murdo, sed ŝi decidis ĉiaokaze prisilenti la aferon. Ŝi ne povus allasi, ke homo, kiu konfidis sekreton al ŝi, perdu pro ŝi la liberecon, eĉ se li estas kulpa. Helpis ŝin decidi la fakto, ke al lia kulpeco ŝi malpli kaj malpli kredis.

“Vi misaŭdis, Jano,” ŝi diris per tre stranga voĉo, kiu sendis la edzon al profundegoj de perplekso. Ĝuste en horo, kiam li bezonus plej firman apogon de sia edzino, ĝuste tiam ŝi rekomencis konduti laŭ maniero incite nekomprenebla.

Ambaŭ silentis. Jano pensis pri Ĝoja . Ĝoja  pensis pri la fakto, ke ŝi ne povus atesti pri la konfeso de Ĝim  al ŝi rilate la ambasadoron. Eĉ se la profesia sekreto ne plu aplikiĝas, kiam temas pri murdo – kion ŝi devos kontroli, cetere – kaj eĉ se ŝi ŝanĝus sian decidon silenti, estus facile al la advokato de Ĝim , antaŭ la prikrima tribunalo, neniigi ŝian ateston substrekante, ke ŝi estas edzino de policano implikita en la afero, kaj ke ĉio, kion ŝi diras, eble celas helpi la edzon. Estus pli facile dubigi pri ŝia veremo ol pri tiu de la moŝto araba.

“Pri kio vi pensas?” Jano scivolis.

“Pri la tribunalo. Mi bildigis al mi la proceson pri Ĝim . Mi vidis lin akuzite de la prokuroro, kaj min atestanta...”

“Ankaŭ mi pensis pri tio. Ĉu ne mirinde, kiel ofte niaj pensoj disvolviĝas similvoje?” Li preferis ne diri, ke li sufere pensis, fakte, pri ŝiaj nekompreneblaj reagoj.

“Kaj vi, Jano, kion vi imagis rilate al tiu primurda tribunalo?”

“Mi vidis sinsekvantaron da araboj, ripetantaj malsamvorte ekzakte saman ateston, plej imprese por ĉiuj ĉeestantoj. Tiun ideon mi kunprenis el la oficejo. Ŝajnas, ke la juristoj en la prokurorejo estas furiozaj, ĉar nun ili frontas al atestoj de la diplomato, de lia sekretario, de lia ŝoforo, de lia ĉefservisto kaj de mi-ne-scias-kiom da araboj, kiuj unuvoĉe proklamas, ke Ĝim  ĉeestis je ĉiu plenluna nokto. Imagu, kiel prezentiĝos la kazo antaŭ la ĵurio, kiam unu araba atestanto post la alia venos kaj ĵuros, ke Ĝim  troviĝis kun la moŝto! Ĉu la prokuroro sukcesos konvinki, ke ĉiuj tiuj nur obeas la mastron? Ĉu li povus eĉ provi tion diri sen kaŭzi seriozan diplomatian incidenton?”

“Vi pravas.”

“Tiu lasta komplikaĵo komplete elĉerpis miajn fortojn. Mi starigas al mi tiom da nesolveblaj demandoj! Kion signifas la konduto de tiu ambasadoro? Kial kaj kiel Ĝim  konatiĝis kun viro el tute alia medio, kun statuso diplomata? Ĉu estas en la afero io tute alia ol la seksaj krimoj, pri kiuj ni enketis? Iu suspektinda flanko, pri kiu ni tute ne pensis? Kaj kial Ĝim  ne tuj jesis al la savaj vortoj de la arabo?”

“Ĉu lia embaraso ne povus fonti el tio, ke li ne emas konfesi sian samseksemon? Nia socio tute ne estas tolerema por tiuj homoj, kaj eble li havas kondiĉitan defendreflekson treege fortan pri tiu aspekto de sia vivo.”

“Fakte, ni scias, ke li ne estas samseksema. La enketo pri li kondukis nin al iu prostituitino, kun kiu li kelkfoje rilatis. Ankaŭ ŝi enamiĝis al li. Ŝajnas, ke ĉiuj, viroj kaj virinoj, enamiĝas al tiu krimulo.”

Ĝoja  glutis salivon. Ŝi memoris, ke ŝi ne tiom malproksimis de simila travivaĵo. Ĝim  vere estis viro potence amveka.

“Kion ŝi diris pri li?”

“Ŝi ploris. Ŝi diris, ke li certe ne estas kulpa, ke ŝi neniam vidis viron kun tiel delikataj sentoj, ke li tute ne estas egoisma aŭ sadisma, nur terure suferas pro manko de taŭgaj kunulinoj. Ŝi mem ege ŝatus akcepti lin en sin, sed tute simple ne povas pro timo vundiĝi.”

“Ke li rilatas sekse kun virinoj, tio ne pruvas, ke li ne ĝuigas samseksulojn. Eble li tion faras por mono. Aŭ eble, kiel diras la maristoj, li funkcias jen vapore jen vele. Ĉu tiu virino konvinkis vin, ke Ĝim  ne murdis?”

“Tute ne. Ŝi efektive parolis, miaopinie tute sincere, pri liaj delikataj sentoj, sed ŝi spontane menciis ankaŭ, ke ŝi timis lin, kiam li premis ŝin al si. Ŝi timis, ke li ne rezistos la deziron penetri ŝin, kaj ŝin difektos. Ŝi diris, ke laŭ ŝia impreso, li devis mobilizi preskaŭ superhoman volforton por ŝin forpuŝi, tiom liaj okuloj montris intensan deziron; ŝi eĉ uzis la vortojn ‘besta esprimo’. Poste, ŝi konsciis, ke ŝia maniero paroli kreas malbonan impreson pri li, kaj komplete ŝanĝis ĝin. Ŝi ekdiris, ke ŝi neniam parolis tiusence, ke ni misinterpretis pro niaj antaŭjuĝoj. Sed mi aŭdis ŝin propraorele. Mi ne eraris. Laŭ mia opinio, ŝi iom timas lin, kaj lin tre amas. Ŝiaj respondoj tradukas tiun sentokonflikton.”

“Kia eksterordinara afero! Ekde la komenco, ĉio estas malsama, ol ĉe kutimaj kazoj, ĉu ne?”

“Jes. Kaj mi ankoraŭ ne diris la plej nekredeblan!”

“Ĉu vere estas io pli?”

“Jes, sed vi neniam imagus, kio.”

“Kio do?”

“Mi diris, ĉu ne?, ke la homoj en la prokurorejo estas en furioza freneza stato. Ili ricevis instrukcion de la ministro nepre liberigi Juga n.”

“Jes. Vi tion diris. Mi miris pri la ministra interveno. Kion ili faros? Ĉu ili riskos malobei?”

“Ili decidis prokrasti kiel eble plej longe la aferon, sed ne scias, kiel ili fine elturniĝos. Ĉio povus finiĝi per grandioza politika skandalo.”

“Sed kial la ministro...?”

“Laŭ miaj informoj, tiu araba ambasadoro, kiu intervenis ĉe li, estas treege riĉa. Iel la prokurorejo eksciis, ke li promesis al la ministro unu el siaj naftofontoj, se Ĝim  liberiĝos!”

“Nekredeble! Kaj la ministro...”

“... akceptis. Ĉu ne bele?”

13

La informo, ke oni efektive arestis la seksmaniulon, kaŭzis ĉe multaj belaj, malaltkreskaj knabinoj agrablan senpeziĝon. Nun ili povos denove amindumi sentime kun ĉarmuloj nekonataj. Kiel, ekzemple, faris ĉi-vespere Nhan * .

*  Prononcu: Njan

Dum la tuta vespero, Nhan  trovis sian kunulon plena je ĉarmo. Plaĉvizaĝa kaj belkorpa, li disĵetis spriton malavare, kaj, kvankam ŝi sciis, kion tiaj frazoj valoras el viro, kiu deziras virinon, tamen tre agrablis la flataj vortoj pri ŝia senkompara azia beleco, pri la sensimila svelteco de ŝia figuro, pri la senrivala logo de ŝiaj lipoj.

Sed nun, kiam ili nude kuŝis sur la lito, dolĉe prilumata de la plenluno, ŝi sin demandis, ĉu ŝi agis prave invitante lin al sia apartamento. De kelkaj minutoj, ja, liaj okuloj alprenis strangan, timindan rebrilon.

Kiam liaj manoj fermiĝis ĉirkaŭ ŝia kolo, ŝia nebula suspekto fariĝis subite evidento treege akra. Li estas danĝera seksmaniulo, eble eĉ tiu, kiu krimis antaŭe. Eble la polico eraris. Ŝi rapide enspiris pulmoplenon da aero. Aŭ ĉu estus nur ludo? Unu rigardo al liaj okuloj sufiĉis, por certigi, ke ne. Ili estis alimondaj. Kaj lia gesto tute ne estis luda, sed perfekte laŭcela ekstrangolo. Freneze, kun freneza silento, li premis pli kaj pli.

Fakte, li grave eraris. Kiel li povus scii, ke en la tribo de Nhan , ie en la vietnamiaj montoj, oni instruas jam al infanoj kiel masaĝi kaj ekzerci la kolmuskolojn, por ege disvolvi ilian forton? Tiun kutimon Nhan , malgraŭ la multaj komplikaj aventuroj, kiuj kondukis ŝin al Eŭropo, neniam perdis. Krome, ŝi travivis tro da mortgravedaj situacioj por paniki nun, en la propra apartamento, nur pro la sadismo de tiu juna viro, kies fizika forto ne estis tiel impona, se juĝi laŭ lia nuda korpo.

“Li laciĝos antaŭ ol mi,” diris al si Nhan , dum la samlitulo premis kaj premis la kolon, kaj ŝi streĉis kaj streĉis ties muskolojn.

Ŝi sukcesis liberigi unu el siaj manoj, kiujn li tenis kaptitaj sub si, kaj per abrupta bato ŝi sukcesis bati je tre preciza loko lian skroton. Li ekblekis dolore. Profitante, ke li tiel perdas aeron utilan por barakti, ŝi, per movo de la lumboj, kruroj kaj ventro, igis lin fali elliten. Tiam, ŝia haka manplato celis lian nukon kaj ĝuste trafis. Li senkonsciiĝis.

Garde observante, ŝi paŝis al la malfermita fenestro kaj ripete plenigis siajn pulmojn ĝisfunde, retenante en ili la aeron, antaŭ ol elspiri. Nur tiam ŝi telefonis al la polico.

“Mi estas impresita,” Karal  diris, kiam ŝi eksidis en la seĝon vid-al-vidan.

Ŝi ridetis.

“Nu, mi estas certa, ke sola li ne povis mortige strangoli siajn viktimojn.”

“Sola? Kion vi volas diri? Ĉu helpis lin kunkulpulo?”

“Jes: virina paniko. Se ili ne panikus, kaj ne perdus tiel sian rezistpovon kaj siajn rezervojn de aero, li neniam sukcesus ilin strangoli, li ne estas sufiĉe forta.”

“Vi pravas parte, sed parte malpravas,” respondis Karal . “Li ĉiam elektis speciale malgrandajn kaj malfortajn virinojn. Viaj pulma enhaveco kaj muskola forto certe estas multe pli grandaj ol ĉe la aliaj knabinoj, kiujn li atakis. Li elektis vin nur, ĉar tio tute ne vidiĝas per supraĵa rigardo. Sed vi pravas pri tio, ke en via savo grandan rolon ludis via kapablo superi la timon, kaj via nefleksebla volo rezisti. Plus kelkaj scioj luktfakaj, ŝajnas al mi.”

“Nu, mi lernis defendi min,” ŝi diris ridete.

Li prenis notlibron kaj komencis skribi la depozicion.

14

Estis io simila inter Haroldo Gajer’, la junulo, kiu atakis Nhan , kaj Ĝim Juga . Li estis malpli alta ol Ĝim , malpli forta ankaŭ, sed la okuloj, la haroj, la mentono estis sammodelaj. Kaj simila estis ankaŭ la ĉarmo.

Por la polico estis humilige devi liberigi Juga n. “Eksternorma renkontiĝo de koincidaj detaloj,” ili klarigis. Sed tio montris, kiel malĝusta fojfoje scienca polictekniko povas esti. Oni kompreneble analizis la sangon kaj la pubharojn de tiu alia junulo, kaptita ĉe l’ freŝa faro: ili prezentis la samajn karakterizojn kiel tiuj de Ĝim . Humiliga, verdire, ne facile akceptebla konstato pri malpravo.

Kaj nun tiu junulo sidis sub pridemandado, kaj obstine mutis. Se la polico nur imagus, kio okazas en lia cerbo!

“Kial vi ilin strangolis?” la stulta policano demandis. Sed li estis pli forta. Li ne respondos. Li nur pensis: “Kompreneble mi devis strangoli ilin, ili estigis en mi pekajn dezirojn. Ili devigis min malpurigi mian animon. Sub sia eta, svelta korpo, ili estis la Malbono.”

“Sed kial vi... enperfortis en ilin tiun longan, dikan objekton?”

La polico ja trovis ĉe la arestito specon de artefarita faluso el rigida plasta materialo. Ĝi konsistis el partoj, kiuj povis engliti unu en la alian, tiel ke, por portiĝi, ĝi ne estis pli longa ol polica klabo, dum en funkcia pozicio ĝi longis pli malpli 50 centimetrojn.

Ruza esprimo aperis sur lia vizaĝo. Sed li diris nenion, kaj nenion li diros. Li nur memoris.

Kiom aĝa li estis? Ĉu deksesjara? Li revidas sin, en tiu arbaro. Kiom li ŝatis grimpi sur la arbojn, sur la arboj! Tio estis lia teritorio, lia rifuĝejo, por revi sola, aŭ legi. Kiel precize li revidas tiun tagon!

Li sidas sur malalta branĉo, kaj jen alvenas Ĝim , Ĝim Juga , la samvilaĝano. Ĝim  ne povas vidi sian samaĝulon, kaŝitan en la folioj. Li rigardas ĉirkaŭen, kvazaŭ por certiĝi, ke ĉeestas neniu. Sekurigita de la kompleta silento, li eligas sian kacon, videble nur por urini.

Jen li komencas ĝin masaĝi. Fascina vidaĵo, absolute fascina. Ĉar lia organo fariĝas tiel longa, longa! Kaj dika! Vera paliso ĝi estas, ne peniso. Ĉu eblus forturni la okulojn? Kaj daŭre, malrapide, kiel konscienca metiisto, li masaĝas. Iom post iom, liaj movoj akceliĝas, ĝis fine ili alprenas furiozan ritmon. Kaj jen okazas la eksplodo.

Kiel tiuj policanoj povus kompreni? La gejsero skande funkciis dum almenaŭ 10 minutoj, kraĉante siajn genojn ĝis distanco de 20 metroj, surverŝante la teron, la foliojn, la branĉojn, kaj milojn da insektoj, en nekredebla praa fekund-rito.

Kiu homo povus kompreni la efikon de tia spektado? Tia sceno ne forgesiĝas, ĝi ne allasas forgeson, ĝi revenas nokton post nokto en sonĝoj, en premaj, angoraj sonĝoj. Ĝi igas freneza.

Neniu, ĉefe policano, povus kompreni la kulton: kiam li skulptis el ligno la unuan reproduktaĵon de la ĝima faluso, kaj ĉiutage adorkliniĝis antaŭ ĝi. Estis bona ideo: ekde tiu tago, la angorsonĝoj ĉesis. Li portis florojn al tiu altaro kaj bruligis kandelojn aŭ incensbastonetojn apud ĝi. Tiuepoke jam lia patrino mortis, kaj patron li neniam havis. Vivtenante sin kiel laboristo, li loĝis sola, kaj trovis egan konsolon en la kulto.

“Kial? Kial? Kial?” demandis la policanoj.

Stultaj obstinuloj! Li ne respondos, ĉar respondi li ne povus. Kial paroli al homoj, kiuj ĉiaokaze ne povos kompreni?

“Kial tiujn virinojn?” ili demandas.

Plu silenta, li prezentas al ili nur sian revkaptitan esprimon, kun sfinksa rideto. Virinoj, ĉu?

Li memoras la unuan. Ŝi estis bela, gaja, kaj pli videble plaĉis al ŝi. Li ne estus imaginta antaŭe, ke estas tiel facile venigi ŝin al sia loĝejo. Ili drinkis, drinkis. Sed alkoholaĵo ŝajne igis ŝin pli kaj pli postulema. Kaj supereca.

“Nur tion vi havas!” ŝi diris ironie, prenante en sian manon lian viran ileton. Tiaj rimarkoj pli kaj pli igis lin perdi sian memcertecon. Li apenaŭ estis en ŝi, jam lia semo ŝprucis, kaj ŝi mokis lin plu.

Tiuj insultaj diroj ŝiaj estis neakcepteblaj. Tial li montris al ŝi, ke li havas pli. Li prenis la dion faluson de sur ties altaro kaj ĝue perfortis la freŝmortan korpon per ĝi.

“Kial? Kiel? Kion?” demandis la policanoj.

Li ne respondos. Ili eĉ ne scias pri tiu unua. Li sukcesis forporti la kadavron al la aŭteto, kiun li ĵus akiris de amiko ŝtelisto. Neniu vidis lin. Kaj poste li ĵetis ĝin en la riveron. Oni ankoraŭ ne trovis ĝin, kaj la polico certe imagas, ke kiel centoj da junulinoj, ŝi ien forkuris kaj foje reaperos.

Post tiu...

Pasis pluraj monatoj, kaj fine li elpensis kaj fabrikis la redukteblan plastan faluson, kiun li povis kunporti enpoŝe. Tiel li havigis al si unu virinon ĉiumonate. La uzo de tiu giganta faluso pensigis lin pri Ĝim . Li eĉ ĝue esperis, ke tiun oni suspektos. Ja kial oni lasas libera tian monstron? Ulojn kun tia organo oni devus enŝlosi, aŭ almenaŭ kastri.

“Kial? Kiam? Kiun?” la polico demandas.

Li ne respondas. Li ne respondos. Sur la ekrano de lia menso repasas la filmo de liaj heroaĵoj. La blonda iom vulgara, la brunhara de la kinejo, la aliaj. La polico ne komprenos, tial preferindas silenti. Li havas puran konsciencon. Li faris nur sian devon. Ĉiufoje post kiam li definitive forpasigis unu el tiuj maldeculinoj, kiuj tiel facile konsentas kuŝi kun viro, ĉiufoje poste li konstatis, ke lia seksumilo grandiĝis. Baldaŭ – kial ne esperi? – eble ĝi fariĝos kiel la dio mem.

Antaŭ la konsternitaj policanoj, kiuj parolis plu, li neaŭdante malzipis sian pantalonon, eligis la pendaĵeton, kaj komencis ĝin karesi starige.

*

“Novaĵo interesos vin,” Jano ĝoje diris al sia edzino.

“Ĉu vere?”

“Jes. Ni komprenas la misteron de la simileco inter la laboratoriaj rezultoj pri la du arestitoj, la ĝusta kaj la malĝusta.”

“Ĉu estis kunkulpulo en la laboratorio, kiu intence fuŝis...?”

“Ne. Kiel komplikan ideon vi ekhavis! Estas multe pli simple. Ni rimarkis, laŭ la identigaj paperoj, ke ambaŭ viroj devenas de la sama vilaĝo, kaj ni enketis tie. Montriĝis, ke Haroldo Gajer’, la vera krimulo, estas duonfrato de Ĝim Juga . Sed nek unu nek la alia tion sciis. Haroldo estis edukita kiel senpatra knabo kaj lia patrino neniam diris la veron al li. Kvankam multaj vilaĝanoj la aferon suspektas, tre malmultaj havas certecon.”

“Eble Haroldo tion divenis. Eble li pro tio malamis kaj ĵaluzis sian duonfraton, kiu vivis en pli bonaj familiaj cirkonstancoj ol li. Tio eĉ povus klarigi la uzon de la stranga artefarita faluso, tiel simila al la vera de Ĝim .”

“Sed tio implicus, ke li vidis Juga n en erekta stato!”

“Nu, ĉu tio estus vere neprobabla? Multaj adoleskantoj ludas kune je seksaj ludoj, ĉu ne? Eble foje li ĝin vidis... Sed tio ne solvas mian problemon rilate al Ĝim .”

“Kiun problemon?”

“Jano! Ĉu por vi la vivo ĉesas ekzisti post kiam enketo finiĝis? Min turmentas la demando, kiel helpi lin vivi kun tia organo, kiu malhelpas plenan seksan ĝuon. Lia sorto ne estas enviinda, kaj mi ŝatus fari ion utilan por li.”

Sed pri tiaj problemoj Jano tute ne sentis sin kapabla.

15

La persono, kiu plej helpis Ĝoja n, kiam ŝi komencis labori kiel psikologo, estis Prof. Arno Ketulen , sub kies kontrolo ŝi prizorgis siajn unuajn problemulojn. Ŝi konservis al li tre profundan fidon, kaj nun, kiam la kazo de Ĝim  igis ŝin zorga, ŝi pensis al li.

Ion ŝi ne atendis: ke ŝi vidos lin enlita.

“Mi baldaŭ mortos,” li diris al ŝi, kaj ŝi miris pri lia sereneco. “Tial min des pli ĝojigas revidi vian luman vizaĝon.”

Ŝi raportis pri Ĝim  kaj lia stranga problemo. Prof. Ketulen  aŭskultis pacience, dolĉe karesante ŝian manon.

“En nia profesio, ni ofte renkontas tiajn murkazojn, ĉu ne?”

“Murkazojn?”

“Jes, kazojn, kiuj estas muroj, aŭ pli ĝuste en kiuj ni troviĝas antaŭ muro, kiun ni ne povas trapasi. Kazojn, kiuj staras trans la limo de nia povo helpi. Tiuj estas la plej dolorigaj.”

Ŝi pensis, ke ŝia kunparolanto per si mem prezentas tian kazon, kaj tiu penso ne plaĉis al ŝi. Ŝi ne sciis, kion diri.

“Mi pensos pri vi, kaj pri tiu Ĝim ,” li promesis. “Se mi ekhavos ideon pri solvo, mi kompreneble ĝin tuj komunikos al vi.”

Ŝi sentis, ke li estas tre laca, kaj kun kortuŝa kiso lin adiaŭis.

Ŝi ne povis diveni, ke post apenaŭ du horoj li mortos.

Verŝajne, kara leganto, vi vin demandas, kial raporti pri tiu okazaĵo? Paciencon! Vi baldaŭ komprenos. Kaj same pri la ĉi-sekva parto, kies rilaton al la tuto ne evidentos al vi tuj.

*

Ilona  viŝis al si la okulojn, dum singultoj plu spasme skuis ŝian bruston.

“Jes, vi pravas,” ŝi simple diris.

La monaĥinestrino kapjesis silente.

“Estas pli bone tiel,” la estrino fine diris. “Vi ne estas adaptita al monaĥina vivo. Finfine, vi venis ĉi tien nur por solvi vian problemon pri viroj, ĉu ne?”

“Jes,” Ilona  respondis mallaŭte. “Mi esperis, ke en monaĥinejo mi forgesos ilin, mian bezonon je ili, sed al mi ne prosperis.” Ŝi pensis pri sia soifo al viroj, kaj pri la fakto, ke neniam ŝi trovos unu, kiu sukcesos kontentigi ŝin. Ŝi pensis ankaŭ pri sia misproporcia korpo, kun la tro granda pelvo, kiu maskis al tiom da viroj la fakton, ke multo en ŝi estas reale bela.

“Mi preĝos por vi,” promesis la monaĥinestrino, kaj komfortis Ilona n la penso, ke tute certe ŝi tion faros. Ŝi tamen ne aŭdacis diri, ke pri la efikeco de tia agado ŝi havis plej fortan dubon. Ŝi prenlevis la valizon, kaj eliris.

16

“Plej malfacile estas adaptiĝi,” diris ridema voĉo.

Prof. Ketulen  turnis sin. “Kiu vi estas?”

La junulo, kiu staris malantaŭ li, sidiĝis. Li ridetis korvarmige.

“Mi estis komisiita gvidi vin. Mia nomo estas Gabriel’. Mi estos via instruanto, la ulo, kiu helpos vin adaptiĝi al la vivo posttera. Kiel vi vidos, ni multe helpas nin reciproke ĉi-monde.”

“Mi ne kapablas kutimiĝi al la ideo, ke mi mortis,” reveme komentis la profesoro. “Mi sentas min tiel... normala. Nur la foresto de fizika doloro...”

“Ĉiu el ni spertas la samon, komence. Tial utilas gvidisto. Fakte, la plej bona maniero akceli la adaptiĝon estas eklabori tuj. Kion vi po...?”

“Labori?” Ketulen  interrompis. “Ĉu oni ĉi tie laboras? Kiel surtere?”

“Ne tute kiel , ĉar nia korpo ĉi tie estas alispeca, kaj ankaŭ multaj aliaj faktoroj diferencas. Ni komence ĉiam laboras por  la Tero, ĝenerale por individuaj teruloj. Bedaŭrinde, ne estas ĉiam facile komuniki kun ili, kio ege komplikas nian laboron, eĉ se ni pli ofte sukcesas ilin inspiri ol ili imagas.”

“Labori!” ĝemspiris Prof. Ketulen .

Ili restis longan momenton silente. Tre surprizite – dum li vivis surtere, oni rakontis al li tiom da malveraĵoj pri la posta vivo, aŭ pri ties neekzisto! – Ketulen  kontentis, ke almenaŭ li ne devos  labori por vivi. Li ĝuis la fakton havi korpon, eĉ se li ĝin ne plene regis, kaj li sentis kun plezuro, ke tiu ne postulos vivkondiĉojn similajn al la teraj.

“Strange,” li reparolis post minuto, “kiam vi menciis laboron, mi unue sentis min tiel laca, ke mi havis la impreson, kvazaŭ mi defalus el ia alta espero, verdire tute neracia, ke ĉi-monde oni ne laboras. Sed nun, ju pli mi pensas pri tiu ideo, des pli ĝi plaĉas al mi. Mi konsciiĝas, ke mi timis enui. Oni ankaŭ diras surtere, ke tempo ne plu ekzistas postmorte (se entute ni plu vivas), kaj mi ĝojas konstati, ke, kvankam malsama, ĝi tamen plu sentiĝas. Tiuj diroj pri eterneco estas fakte plej forpuŝaj. Sed kian laboron mi faru?”

“En via nuna stadio, via laboro povas nur esti helpi al la surteruloj. Via nescio pri nia vivo ĉi tie estas tro ampleksa, por ke vi povu fari ion alian. Certe troviĝas sur Tero personoj, kiujn vi ŝatus helpi, ĉu ne?”

Penso pri Ĝoja   Karal  invadis la menson de la bona profesoro. Kial ne eklabori tuj helpe al ŝi, kaj do al tiu Ĝim ? Li rakontis la aferon.

“Interese, interese,” aprobis Gabriel’. “Sed kiel do ni povus solvi tian problemon?”

“Mi timas, ke ĝi ne estas solvebla, kaj tio ege ĉagrenas min,” respondis la profesoro, kies freŝe ricevita lumkorpo alprenis pli grizan nuancon. “Tiu viro neniam trovos veran seksan kontentiĝon. Ĉu ni inspiru lin pacienci?”

“Ne, ne. Devas ekzisti alia solvo. Kial pensi, ke li neniam sekse kontentiĝos?”

“Ĉar sin manflegi ne kontentigas lin plene, nek esti karesata de virino; li bezonus ion neekzistantan: knabinon adaptitan al lia elnorma longeco.”

“Prave, prave! Nu, tie kuŝas ebleco, ĉu ne? Venu kun mi. Mi montros al vi la afiŝtabulon.”

La ĝardenon, kien ili iris, neniu lingvo tera povus priskribi. Nek la “afiŝtabulon” – aŭ komputilon – sur kiu ordiĝis la mesaĝoj el la Tero, ofte senditaj sub formoj de preĝoj, transformitaj al floroj miliardspecaj, kiujn birdoj, papilioj kaj aliaj graciaj estaĵoj melodie prizorgis.

Inter la mesaĝoj troviĝis la preĝo de monaĥinestrino rilate virinon nomatan Ilona , kiu ĵus foriris el monaĥina provperiodo, ĉar...

“Ĉu vi vidas? Estis stulte malesperi.”

“Sed kion ni faru nun?”

“Nun, ni devas sendi al ili ideojn. Ambaŭ estas fundfunde bonaj homoj, do ambaŭ verŝajne estas ricevemaj. Ili ne scios, ke la ideojn sendas ni, sed tio ne gravas. Ni ĉi tie, interalie, lernas ankaŭ modestecon. Nia helpo estas ĉiam plejplej diskreta, tiel ke la teranoj ĝenerale nomas ĝin ‘koincido’!”

Tiel okazis, ke...

17

... Ilona  iris stacidomen. Fakte, ŝi ne sciis, kion fari. Ŝi ne sciis, ĉu ŝi restos ĉi-urbe aŭ ien forvojaĝos, eble al sia fratino ĉefurba. Tial, portante la valizon, ŝi paŝis konfuzpense direkte al la stacidomo.

Tie ŝi eksentis fortan bezonon trankvile mediti pri sia ĵusa vivo. Ŝi do iris al la stacidoma trinkejo, kie ŝi – kiu malofte konsumis alkoholaĵojn – ial mendis blankan vinon. “Por konsoli min,” ŝi diris al si, memsenkulpige.

Samhore, decidinte foriri por kelkaj tagoj al Valmu , por ripozigi siajn nervojn post la emocioj, kiujn li ĵus travivis okaze de sia aresto, same kiel por kviete pripensi pri la propono de la araba diplomato, kiun proponon, naŭzita de la vivo, li pli kaj pli emis akcepti, ankaŭ Ĝim  vizitis la stacidomon. Kaj jen li decidis unue iri trinki ieton.

La trinkejo estis plenplena. Li ĉirkaŭrigardis, serĉe al libera tablo, sed da tiaj estis neniom. Dum liaj okuloj duafoje rondiris la lokon, li vidis, ĉe eta tablo, virinon solan, kiu sidis antaŭ glaso da vino, kaj diskrete ploris.

Ĉu ŝi estis bela? La vizaĝo certe ne estis estetike plej ĉarma kun la nuna plorsubprema mieno, kaj ŝi estis ĉio alia ol elegante vestita. Sed io pli profunda ol la civilizitaj sentoj pri beleco, io eĉ pli instinkta ol la kutimaj motivoj, kiuj puŝas viron al virino, tuj kondukis la junulon al ŝi.

Li povus diri: “Ĉu vi permesas?” aŭ “Espereble mi ne ĝenas vin,” aŭ “Ĉu ĉi tiu sidloko estas libera?” aŭ iun ajn el la mil ĝentilaj esprimoj uzeblaj tiacirkonstance, sed nenion similan li diris.

Li eksidis apud ŝi, forprenis per sia mano la ŝian, kiu tenis poŝtukon ĉe-vizaĝe, metis plate ambaŭ siajn manojn al ŝiaj vangoj, turnis delikate, sed firme, ŝian vizaĝon al si kaj enigis en ŝiajn okulojn sian plej simpatian rigardon. Li ridetis anĝele kaj, surprizate, aŭdis sin diri:

“Ne ploru plu, jen mi estas.”

Ŝi povus reagi per timo. Ŝi povus vangfrapi lin. Ŝi povus diri krude: “Sinjoro, mi vin ne konas, lasu min!”, sed nenion similan ŝi faris. Mirante ŝi konstatis, ke ŝi ridetas, kaj ke ŝi deziras lin koni pli.

Li ne sciis, kion ŝi faras ĉi tie, li ne demandis sin, ĉu ŝi jam havas bileton kaj vojaĝplanon tute precizan, li nur diris:

“Ĉu vi jam estis en Valmu ?”

Ŝi kapneis, forskuante lastan ofensivon de larmoj.

“Ankaŭ mi neniam iris tien, sed ĉiuj diras, ke estas plej bela loko. Kial vi ne venus kun mi?”

“Kial ne?” ŝi aŭdis sin diri, samtempe pensante, ke antaŭ unu horo ŝi ankoraŭ loĝis en monaĥinejo. Ŝi rondrigardis la trinkejon. Ĉe pluraj tabloj junulinoj sidis senvire, kaj tamen multe pli belaj ol ŝi.

“Kial vi proponas tion al mi?” ŝi demandis.

“Kial ne?” li simple respondis, kaj li impulse kisis ŝian manon tiel tenere, ke ondo tre varma fandis la tavolon da glacio, en kiu ŝia koro estis ankoraŭ kaptita.

*

La hotelĉambro estis banala, la ĵusa vespermanĝo ne aparte memorinda, sed, malgraŭ sia timo, li ne povis ne kisi ŝin plej arde. Kaj malgraŭ sia timo, ŝi ne povis ne same arde rekisi.

“Ŝi videble deziras min,” li pensis, jam sentante, ke lia vivfuŝilo varmiĝas, “sed baldaŭ, ŝi rigardos min monstro kaj forkuros.” Tamen li ne povis malligi sin de ŝi.

“Li videble deziras min,” ŝi pensis, kaj kvankam ŝi sciis, ke li elrevigos ŝin, kiel ĉiuj aliaj, ŝi sentis ion flueti en ŝi malsupre. Sed tio ne malhelpis la timon. Ŝi travivis tiun sperton jam sufiĉe ofte por scii, ke ankaŭ li defalos de sia ĝuespero, kiam li konstatos, ke ŝi ne povas havigi al li plezuron pro sia tro vasta akceptejo.

Sed ambaŭ tro deziris aliseksan kontakton, ambaŭ tro bezonis la kareson de la alia, por ke timo kaj racio povu venki, kaj ambaŭ kvazaŭ disduiĝis: intelekta parto pasivaspekte atendis katastrofon, dum la alia parto, tro vira, tro virina, pli kaj pli pasie agis, kvazaŭ pro devo natura, kiun superi ne eblus.

Ŝi iniciatis la aferon, malfermante lian pantalonon kaj metante la manon sur lian amdonilon. Neniam ŝi sensis ion simile plaĉan. Li tuŝis tenere sub ŝia robo la femurojn, per mano esplorante pli kaj pli alten. Iom poste, kiam ŝi, nuda, kontemplis lin, nudan, lia fekundilo jam prezentis de si sufiĉe belan mezuron.

“ Ĝim ,” ŝi diris ĝoje, proksimigante siajn lipojn al ĝi, “mi neniam vidis ion tiel belan.”

Lia reago ege surprizis ŝin. Oni ofte diris al ŝi, ke viroj fieras pri sia tiea longeco. Ŝi ne povis scii, ke ŝiaj vortoj revekis en li delonge kondiĉitan reflekson: li rekonsciiĝis.

Ŝi sentis lian ŝanĝon de sinteno, levis la okulojn al lia vizaĝo, ĝi estis nekredeble pala.

“Kio estas al vi?” ŝi maltrankvile demandis.

“Mi ĵus vekiĝis,” li respondis seke. “Estas senutile. Ni malpli suferos, se ni haltos tuj.”

“Ĉu halti? Haltigi kion? Kial sufero? Mi...”

“Virinoj kun mi povas nur suferi,” li konfesis, kaj la amara tono ŝin samtempe timigis kaj tuŝis ĉe la koro.

“Kial?”

“Vi vidis ĝin nur en la stato antaŭluda. Se vi plu ludos per ĝi, ĝi kreskos tiel monstre, ke mi povus ampreni vin nur kaŭzante al vi grandegan doloron.”

Ŝi ekridis.

“Mi petas, ne moku min, mi parolas la puran veron,” li diris plorepete.

“Mi ne mokas vin! Kiel mi povus? Sed vi estas granda bebo, al kiu fido mankas. Kial ne provi?”

“Ĉar vi treege plaĉas al mi. Kelkfoje, mi konfesas, estis al mi egale, ĉu ĝi dolorigos penetrante. Sed vi estas tiel aminda, tiel delikata, ke...”

El la kuŝa pozicio ŝi abrupte metis sin side. Per plej serioza voĉo ŝi ekdiris:

“ Ĝim !”

Li rigardis ŝin mire. Neniu iam ajn prononcis lian nomon kun tia profundeco de sentoj.

“Nun mi komprenas, kion mi perceptis subkonscie en la stacidomo,” ŝi diris.

“Kion?”

“Kial mi nepre devis vin ami.”

“Kial?”

“Ĉar vi verŝajne estas la sola viro en la mondo, kiu povas plenigi min.”

“Plenigi? Kion vi volas diri?”

Sed anstataŭ respondi vorte, ŝi nur masaĝis lian suban ventron, liajn femurojn, lian ampafilon, kaj tiu kreskis, kreskis, kreskis, dum ŝi perceptis en si plej dolĉan inundon laŭ la nekredebla longeco de sia amdona respondilo.

Ŝi prenis lian longaĵon mane kaj milde kondukis ĝin al sia pordino. Li hezitis puŝi sin enen.

Ŝi rigardis lian amilon kun radianta vizaĝo, anĝele feliĉplena, metis la manojn sur liajn gluteojn, kaj en sin lin premis.

“Vi rigardis ĝin! Vi rigardis kvazaŭ admire! Ĉu vi ne taksas min monstro?” Li angore traserĉis ŝian vizaĝon.

Ŝi esprimis nur kontentecon, profundan, plenan, longe sopiratan.

“Venu!” ŝi flustris, kaj premis pli forte.

Li sentis sin gliti laŭ la perfekte lubrikita koridoro. Li glitis pli kaj pli antaŭen. Li retenis sin. Li timis la momenton, kiam ŝi krios, kiam li sentos la deziron puŝi sin ĝis-ekstreme, kiam lin kaptos la tento vundi por ricevi finfine veran viran plezuron, kaj kiam li, bonulo, subpremos per neofte renkontebla volforto tiun tenton por rapidi eksteren, furioza kaj frustrita, refoje saturita je malespero.

Sed ju pli ĝi glitis antaŭen, des pli ŝia vizaĝo esprimis plenumiĝon.

“ Ĝim ! Ĝim !” ŝi krietis. “Finfine!”

“Kio do okazis finfine?” Kvankam io en li sciis kaj komprenis, tro longa kondiĉado malhelpis lin kredi. Mire, li perceptis ŝian nerepuŝon. Kaj samtempe, en alia parto de si, li ne miris, ĉar la respondon li konis jam de la stacidoma renkonto.

“Finfine mi sentas viron en mi.”

“Ĉu vere neniam antaŭe...? Tamen vi ne aspektas kiel sensperta virgulino... vi...” Ree li konis la respondon, ie, sed li bezonis ĝin aŭdi.

“Ho jes mi jam provis! Se vi scius, kiom mi provis! Sed iliaj juveletoj simple perdiĝis en mi. Mia ginekologo diris, ke verŝajne neniam mi trovos viron kapablan plezurigi min, ĉar mi estas tro vasta kaj longa tiuparte. Tial mi eniris monaĥinejon. Sed ne povis... ho Ĝim !”

Li atingis la ekstremaĵon. La suba parto de lia ventro unuafoje en lia vivo tuŝis la ventron de virino, ene de kiu li pulsis, varme, plaĉe, plezurege. Ĝojo eksplodis en lia koro, kiel neniam li imagis, ke ĝi eblus. “Hejme,” kriis lia koro, lia korpo, lia falus’. “Hejme, jen finfine mi troviĝas hejme.”

Iliaj buŝoj miksiĝis, dum la korpoj kadence kundancis la plaĉe longigatan dancon de ge-ĝuo.

Ha, tiuj tagoj en Valmu ! Se mi dirus, ke ili ne manĝis, ne trinkis, ne promenis, nur korp-al-korpis tuttage, vi ne kredus min, kara leganto, tute prave, kaj tamen! Tiuj aliaj okupoj estis kvazaŭ periferiaj momentoj en vivo, kies centro estis la reciproka malkovro de reciprokaj ĝu-eblecoj.

Kiel amdone li palpis ŝiajn mamojn, kisis ŝian ventron, ludis kun la sentema ĝubutoneto! Kiel amkone ŝi karesis lian bruston, knedis lian glanon, enigis en sian longan, longegan premejon lian voluptilon, sopiran de jaroj kaj jaroj al tia tutlonga kaptiĝo!

Al la interkoniĝo de la korpo paralelis interkoniĝo de du vivoj, de du koroj, de du amtalentaj personecoj. Ke ili estis kvazaŭ planitaj de la destino unu por la alia, tio ekde la unua momento al ambaŭ evidentis, sed la ĉiuminuta konfirmo de tiu vero ne estis pro tio malpli feliĉiga.

Sur planedo, en socio, kie tiom da verkoj epopeas la tragikajn aspektojn de la homa vivo, agrablas al historiisto foje raporti pri la ĝermo de feliĉa para vivo. Kiel ĵus rakontite.

Al tiu planedo ridete rigardis du estaĵoj homformaj, kies lumaj korpoj al surterulo ne videblis, ĉar ili situis en transa dimensio. Jes, ili kontemplis tiun planedon, ties urbeton Valmu , kaj, se esti tute preciza, difinitan ĉambron en Hotelo Belmonta. Ili tre kontentis pri si.

“Vi laboris efike,” diris Gabriel’ al Prof. Ketulen .

Kaj en tiu transa mondo ĝoja eĥo ripetis: “-fike, fike, fike...”

Glosaro

La ĉi-suba glosaro enhavas la radikojn uzatajn en la rakonto, kiuj ne troviĝas en Plena Vortaro nek en ties Suplemento, aŭ kiuj tie estas difinitaj alimaniere.

adoleski  – esti en tiu vivperiodo, kiu venas post la infanaĝo, kaj estas karakterizita per la ekfunkciado de la seksaj glandoj (PIV)

balano  – la konusforma ekstremaĵo de la peniso (PIV)

batiko  – metodo, precipe uzata en Javo, por tinkturi ŝtofojn per koloraj desegnoj, vaksante sinsekve la netinkturotajn partojn (PIV)

ejakuli - spermelĵeti (PIV)

ekzibi  – elmontri siajn seks-organojn

elnorma  – kiu eliras el la normoj, eksternorma, eksterordinara

faluso  – erekta peniso

fiki  – sekskuniĝi (PIV)

filodendro  – planto devenanta el ekvatora kaj tropika Ameriko, kun rampanta rizomo kaj fingrecaj folioj, uzata en aliklimataj regionoj kiel ornama kreskaĵo enloĝeja

frustri  – malhavigi al iu kontentiĝon de deziro, bezono aŭ tendenco

glano  – komuna nomo de la balano (ekstremaĵo de la peniso) (PIV)

handikapito  – kiun fizika aŭ mensa misformiĝo metas en iurilate malsuperecan staton

kaco  – homa peniso (PIV)

klimakso  – plej supra punkto, apogeo (PIV); plej intensa momento en travivaĵo

Polaroid  – fotoaparato, el kiu la fotoj eliras, finfaritaj, post mallonga en-aparata prilaborado (registrita marko)

porna  – pornografia

seksumi  – havi seksan rilaton


Ĉu rakonti novele?

Krim-noveloj originale verkitaj en Esperanto

Verkis: Johán  Valano

Eldonado: TK/Stafeto Antverpeno, Flandra Esperanto-Ligo 1986

Grandeco: 144 p.

Proksimuma verkojaro: 1986

Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron  sub la plumnomo Johán  Valano.

En la teksto estas plurloke uzata fikcia dialekto de Esperanto, en kiu interalie oni abunde forlasas O-finaĵojn, sed ne uzas apostrofojn por tion montri skribe. Anstataŭe oni uzas supersignon ĉe la akcentata vokalo, ekz. valór  = valor’ , Roĝér  = Roĝer’  k.s. Tiuj dialektaĵoj estas ĉi tie markitaj kiel ne-Esperantaj.

Tien kaj reen

La plej plaĉa parto de l’ ĝendarma tago senkonteste estis, laŭ serĝento Laske , la aŭta patrolado frumatena. Laŭ mallarĝaj vojoj kamparaj, kiujn jen kaj jen leporo trakuris, fojfoje eĉ cervido, kiel ĝue estas veturi kun agrabla kolego! Post aŭtokrozado plej ofte sen profesia interveno sekvis la plezuriga tradicio iri al la kafejo/gastejo de kuzo Roĝér  por duonhora paŭzo kun kafo fumanta kaj freŝbakitaj kornaj bulkoj.

Sed kiam ili eniris la kafejon ĉi-matene, la ĝenerale ridetan vizaĝon de kuzo Roĝér  stampis esprimo de zorgo.

Roĝér  signis al angulo, kie, antaŭ taso da lakto, sidis knabo eble 15-jara. Liaj okuloj strange brilis, malhelbrunaj makuloj malpuris surĉemize, kaj lia pozicio estis preskaŭ pli kuŝa ol sida.

“Kio...?” Laske  komencis.

“Li ĵus alvenis kun ege peza dorsosako,” la kuzo flustris. “Li petis varman lakton. Mi proponis panon, sed li rifuzis. Li ŝajnas al mi malsana. Tiel juna homo! Ĉu la makuloj sur la sako kaj vestoj ne elvokas al vi sangon? Kion mi faru?”

Laske  paŝis al la knabo, prononcis ĝojtonan saluton kaj metis la manon al lia frunto.

“Febro”, li diris. “Venigu kuraciston tuj. Rigardu, kiel liaj makzeloj tremas! Ni kuŝigu lin en gastoĉambro supre.” La knabo sekvis Roĝeron sen protesti.

“Ĉu vundita?” demandis Laske , kiam lia kuzo revenis.

“Ne. Eliza  senvestigis lin, lin kuŝigis. Ŝi ne vidis eĉ signeton de vundo. Li ekdormis tuj. Ŝi trovis liapoŝe faskon da monbiletoj, el kiuj kelkaj makulitaj, verŝajne sange.”

Ambaŭ ĝendarmoj rimarkis, ke la sandaloj de la knabo lasis sur la planko, kiam li paŝis, karakterizan plandumdesegnon. Elirante, ili decidis sekvi tiujn relative videblajn spurojn.

La gastejo de Roĝér  staras iom aparte de la vilaĝo, se taŭgas nomi vilaĝo lokon, kiu pli kaj pli fariĝas antaŭurbo. La plandummarkoj kondukis la du ĝendarmojn al loko ne tre malproksima, kiun oni tie konas sub la nomo “ Karvéj ”, kaj kie rokformaĵoj klife leviĝas ĉielen, kvazaŭ muroj okdekmetre altaj.

En tiuj rokoj grotoj abundas, kaj al unu el tiuj la ĝendarmoj estis spure gviditaj. Ĝin markis postsignoj de homa restado: probable la knabo en ĝi dormis. “Rigardu, tiuj spuroj estas iom alispecaj,” Laske  diris, esplorante la eksteron de la groto.

“Ŝuoj, ne plu sandaloj, sed estas la sama grandeco, aŭ pli ĝuste malgrandeco,” la kolego konstatis, “kaj videble venas de la lageto tie.”

* * *

Apud la natura lageto troviĝis alia, multe pli malvasta, kompreneble, sed ankaŭ multe pli impresa: lageto de sango. En ĝi kuŝis vira figuro, morta.

Leŭtenanto Remon , nostalgia pri siaj detektivaj jaroj, ege ĝuis la maloftajn okazojn, kiam li povis akompani subulon ekster la oficejo, en kiu promocio lin enfermis. Al li do multe plaĉis retroviĝi nun sur la loko, kie la krimo okazis, kvazaŭ li denove enketus mem. Jano Karal  montris al li spurojn.

“Almenaŭ kvin personoj paŝis ĉi tie,” li diris, “la viktimo, du virinoj, kaj du viroj.” Ilin ĉirkaŭis teknikistoj, kiuj fotadis, faradis muldaĵojn el la spuroj, kaj metadis trovaĵojn en kovertojn, kiujn ili zorge markis.

“Bedaŭrinde,” atentigis Karal , “tiuj kvin personoj tro premis la grundon, kaj ne plu estas klare, kiu venis kiam. La plej freŝaj kaj superaj tamen certe estas tiuj de la virino, kiu venis kaj foriris normalpaŝe.”

“Kial vi diras ‘normalpaŝe’?” Remon  demandis.

“Rigardu ĉi tiujn virinajn ŝu-spurojn. Se juĝi laŭ la relativa profundeco de kalkanumoj kaj plandumoj, kaj laŭ la interspaco inter la ŝu-premoj, ĉi tiu venis normalpaŝe, sed kure foriris, dum la dua – jen, rigardu – venis kaj foriris samkadence.”

“Kiom da sango estas!”

“Nu, kiam oni tranĉas arterion ...”

“Kiu estis tiu ulo?” Remon  gestis al la viktimo, kiun oni forportis brankarde.

“Iu Gustavo Lagvardia . Li loĝis tute proksime, en unu el la unuaj domoj post la gastejo. 25-jara. Kiel profesio, la identiga karto simple indikas ‘manlaboristo’. Ial – pro la stato de la manoj, de la ungoj – mi suspektas alian precipan okupon.”

Viro alrapidis, preskaŭ kure.

“Leŭtenanto!” li kriis.

“Kio...?” koncizis Remon , sin turnante.

“La armilon! Kaj ankaŭ ŝuojn! Ni prilumis la groton laŭ plej diversaj anguloj, kiel oni rutine faras por riveli postsignojn, ĉu ne? Kaj sur la roko vidiĝis gratspuro, minimuma, sed tute freŝa. Ni serĉis, kaj malantaŭ speco de natura rokmureto, en kavaĵo, ni trovis sekurbutonan tranĉilon, kaj paron da ŝuoj, ambaŭ makulitaj de – tute certe – sango.”

“Bonege. Verŝajne vi ankoraŭ nenion povas konkludi, ĉu?”

“Nenion definitivan, tamen unuavide ŝajnas, ke precize tiuj ŝuoj lasis en la grundo la premaĵojn, kiuj iras de la lageto groton...” Remon  ĵetis rigardon al sia brakhorloĝo.

“Mi devas foriri”, li diris. “Nu, vi scias, kion fari. Kontrolu ĉion ĉi, kaj la ceterajn trovotaĵojn. Karal , raportu al mi kiel eble plej baldaŭ.”

Jano silente kapjesis.

* * *

Sur la tranĉilo, la koagulita sango apartenis al la sama grupo, kiel tiu de Gustavo Lagvardia , kaj ankaŭ kelkaj monbiletoj de la febra knabo surhavis tiutipan sangon. La tenilo de l’ tranĉilo surhavis fingrospurojn de la knabo. Krome, la sangmakulitaj ŝuoj trovitaj en la groto havis dimensiojn adaptitajn al ties neordinare malgrandaj piedoj. Domaĝe estis, ke pro lia febra stato, ne eblis lin prisondi tuj.

* * *

Estis nebela, graseta, forta virino, kies senmanika malhelblua robo vidigis molajn sed dikajn bicepsojn.

“Ne. Mia edzo jam plurjare ne plu estis manlaboristo,” ŝi diris lace. “Li estis aĉetisto por antikvaĵaj magazenoj. Li traveturis la kamparon, kaj aĉetis malnovajn meblojn, malnovajn aferojn, kiujn posedas kamparanoj, kaj kies valoron ili ne konscias.”

Jano notis la nomon de la antikvaĵisto, por kiu ĉefe laboris Lagvardia .

“Li ne perlaboris multon, kaj ni vivis ne tre bone,” ŝi plu diris iom plende.

Efektive, la malriĉa loĝejo atestis konfirme, same kiel la malmultekostaj vestoj de l’ viktimo, kaj ŝia robo, certe aĉetita en plej malluksa magazeno.

“Ne,” ŝi respondis al plua demando, “mi ne eliris pasintan nokton. Ni enlitiĝis post la 11-a kaj mi ekdormis tuj. Mi ne scias, kiam li eliris.”

En ŝiaj okuloj pasis ruza esprimo. Ĉu rivela pri mensogo? “Kia homo li estis?”

Ŝia vizaĝo grimacis malestime.

“Mallaborema. Kaj li emis drinki.” Videble ŝia edzina vivo ŝin defaligis de altaj iluzioj. “Ankoraŭ hieraŭ vespere li drinkis, kvazaŭ alkoholaĵo ne kostus multege, kaj havus utilan efikon. Kiam mi enlitiĝis, li estis duone ebria.”

“Kion vi faros nun? Ĉu vi laboras?”

“Jes, mi purigas apartamentojn, domojn. Mi ne scias ĉu tio nun sufiĉos, aŭ ĉu mi devos serĉi plentempan okupon.”

“Ĉu vi havas infanojn?”

“Ne. Eble li havis kun alia virino.”

Malamo perceptiĝis en ŝia sibla tono. “Kun mi li ne estis vera viro. Li kapablis nur dum la unuaj monatoj, kiam mi zorge evitis gravediĝi. Kaj poste, li tediĝis de mi.”

“Li do havis rilatojn kun alia virino, ĉu ne?”

“Kial ĝin kaŝi? La tuta kvartalo scias.” Ŝia tono pli kaj pli amaris. “Li estis malfidela ekde la tago, kiam ni revenis de geedziĝa rondír .”

Janon la vorto amuzis. En Sanktavalo, oni ne faras vojaĝon  geedziĝan, sed rondiron.

“Ĉu mi povas vidi viajn ŝuojn?”

La surpriza temŝanĝo ŝin ŝancelis, sed ŝi nur levis la ŝultrojn, kaj kondukis lin al malluma subŝtupara ŝranko. Li prenis paron da ŝuoj kaj ilin tre atente ekzamenis. Ili estis ĵus reciritaj, tiagrade, ke la odoro de ciro plenigis la ŝrankon. Sed ne estis ia dubo: tiuj estis la ŝuoj de la dua virino, t.e. de tiu, kiu foriris normalpaŝe.

En tiu malriĉa kvartalo, kie ĉiu konas ĉiun, povas esti facile kolekti informojn. Ke Lagvardia  havis flirteman koron, ĉiuj konfirmis, same kiel la fakton, ke lia lastatempa korinklino unuafoje ŝajnis serioza; ĝi eĉ vekis aŭtentan ĵaluzon ĉe lia edzino, tamen ĝenerale ema ĉion akcepti rezignacie.

Sed lipoj kaj langoj, tiel moviĝemaj kiam temis pri la sentimentala vivo de l’ viktimo, strange sigeliĝis tuj, kiam Karal  demandis pri lia profesia agado. Li sentis, ke ĉiuj scias la veron, sed ke neniu iam diros ĝin. En tia kvartalo, polico estas malamiko, kiun oni distru, se eble senmensoge – kiu scias, ĉu foje ne trenos vin tribunalen? – sed kiun oni ne provizu per seriozaj informoj.

La antikvaĵisto, por kiu laŭdire Lagvardia  ĉefe laboris, havis sian butikon en la urbo mem.

Tiu flavhaŭta maljunulo asertis, ke li scias nenion pri la murdito, kaj ne montriĝis al Jano speciale afabla. Ial, el la butika etoso la polica detektivo elflaris, ke ĉi tie oni probable pli traktas pri ŝtelitaj varoj ol pri antikvaj. Jam dum sia kvartala esplorado Jano ricevis la impreson, ke la ĉefokupo de la ĉe-lageta kuŝinto estis lerte eniĝi en domojn por ilin liberigi de ĉiuj valoraj objektoj. Kiam li eliris el la butiko, lin sekvis junulo proksimume 17-jara, kiu, preterpasante la detektivon preskaŭ kure, premis al tiu la kubuton flustrante: “Sekvu min”. Post nelonge, la knabo eksidis en plenplena memserva trinkejo. Karal  sidiĝis ĉe lia tablo, kvazaŭ hazarde.

“Se mi helpos la policon ĉi-afere, ĉu ĝi memoros tion favore al mi, se okaze mi tion bezonus?” la junulo demandis.

Jano rigardis lin. Aknohaŭta knabo, kun manoj kaj kolo tro grandaj kompare kun la eta kapo kaj la nefortika figuro. Lia tuta vizaĝo esprimis dubsencecon, kvazaŭ li estus duobla estaĵo, nekapabla decidi, ĉu li estu prefere tiu, aŭ tiu ĉi: Verŝajne li faris delikton, eble estas iel ekspluatata pro ĝi, sendefende, kaj nun serĉas liberiĝon.

“Certe,” Jano respondis, kaj li aldonis kun plej trankvila tono: “Nialande, feliĉe, polico ankoraŭ estas iom homa, ĉefe ĉi tie en Sanktavalo, kaj ĝi emas... e... fojfoje blindi, se ĝi konvinkiĝis, ke ekzistas ĉe deliktulo vera deziro honesti.”

Li sentis, ke tiu knabo pli ol ion ajn deziras kaj bezonas patron, kaj nekonscie esperas, ke Jano montriĝos bonpatra al li.

“Mi aŭdis ĉe maljuna Mateo, ke vi informiĝas pri tiu Gus Lagvardia . Mi konas lin. Kaj mi volas diri ion al vi, kvankam por mi certe estas danĝere.”

“Kion vi faras ĉe maljuna Mateo?” Jano scivolis.

La knabo snufis.

“Mi ‘metilernas’. Fakte, mi ne havas alian eblecon ol labori por sed paroli pri tio mi ne deziras. Nur jenon mi diru: estas mi, kiu konigis al Gus  la rendevuon ĉe Karvéj .”

Jano sukcesis aspekti senmira. La knabo ja parolis kvazaŭ certa, ke la polico scias pri la afero jam multe pli ol efektive. “Rakontu,” li simple konsilis.

“Kiam Flip  kaj Monaliza  priskribis al maljuna Maté , kun multe da rido, kiel ili mensogis al Gus  pri la valór  de la lasta ... nu... temas pri statuetoj, pentraĵoj kaj artaĵoj, kiujn ili revendis al nia butiko ... kaj anke  kiam Monaliza  diris, kiom Gus  furiozus, se li scius, ke ŝi oftumas kun Flip , kaj kiel zorge ŝi devas ne brui, kiam ŝi eliras por lin renkonti, ĉar se li aŭdus, li ŝin mortigus, kaŭze ke li havas tiun malnovan sintenon, ke frato stas la protektanto de fratín , kaj ke ne gravas, ke gravedigis li  dekojn da inoj, nur, lia fratino devas resti virga, ĉar li stas respondeca pri ŝia virto, kaj ...”

Jano penis sekvi. Tiu dialektema knabo eble havis multajn ŝatindajn kvalitojn, sed klareco ne estis lia ĉefa. Tamen, kun lertaj petoj precizigi, Karal  finfine sukcesis tiri el liaj makaroniaj frazoj interesajn faktojn, jene:

1) “ Flip ” (iu Filipo Kat ), Monaliza Lagvardia  (la fratino de l’ viktimo) kaj Gustavo Lagvardia  (la murdito) laboris kune.

2) Monaliza , kiu loĝas samdome kiel la ge- Lagvardia j, kaj Flip  estas geamantoj, sed ŝi terure timis, ke ŝia frato tion ekscios.

3) Ili rendevuis je duonhoro post noktomezo ĉe la lageto de Karvéj  dum la krima nokto.

4) Ili trompis Gustavon Lagvardia n pri la rezulto de “aferoj”, ĉe kiuj ili kune laboris, kaj ambaŭ finance tiom profitis de la naiveco de Gustavo, kiu prenis sur sin la plimulton el la riskoj, ke nun ili komencas plani sian forvojaĝon aliloken, kie “nova vivo komenciĝos”.

5) La juna metilernanto trovis ilian sintenon tiel skandala rilate al Gus , al kiu li mem havas dankŝuldon – Gus  foje elsavis lin sindone kaj kuraĝe el tre tikla situacio – ke li decidis, malgraŭ la risko, informi Lagvardia n ne nur pri la trompo, sed ankaŭ pri la amrilatoj inter liaj du gekunlaborantoj.

“Ĉi tiu verŝajne fariĝos utila polica informanto”, pensis Karal , dankante la junulon. En ĉiuj dubkvalitaj medioj troviĝas homoj, kiuj foje komprenas kiel sian intereson kontakti la policon kaj ĝin regule informadi. Ili fakte fariĝas tre bonaj helpantoj, kio igas la policon preteratenti tiun parton de ilia vivo, kiun ne karakterizas plej plena konformeco al la leĝoj landaj aŭ lokaj ...

* * *

Pri Monaliza  kelkaj fojfoje diris, ke ŝi tute ne havas monaliz an rideton, ĉar la ŝia estas gaja kaj malferma * . Sed kiam Karal  ŝin vidis, ŝi tute ne povis ridi.

*  Aludo al la apenaŭa rideto de Mona-Liza del Giocondo  (“ La Ĝiokonda ”) kiel pentrita de Leonardo da Vinĉi .

La morto de ŝia frato videble estis por ŝi bato, kiun ŝi ankoraŭ ne superis.

Karal  apenaŭ povis ŝin pridemandi, tiom ŝi plorsingultis. Ŝi sciis (snuf, snuf) nenion pri la afero ... Ŝi tre ŝatis sian fraton, kvankam ŝi timis lin, ĉar li estis brutala (snuf). Sed tamen bonkora (snuf).

Li trovis la vivon danĝera kaj volis protekti ŝin. Ŝi ne bone rilatas kun la edzino de Gus  (snuf, snuf). Tiu ino neniam amis lin vere, nek traktis lin kiel viron, kaj tial li komencis drinki, pro malespero pri ŝi (snuf).

Kaj nun tiu terura morto (snuf)! Jes, li laboris por antikvaĵaj butikoj, ĉefe tiu de Mateo Ronga , ĉe Putostrato. Ĉu vere oni diris, ke ŝi laboras kun li? Kiu povis tion diri? Nu, bone, ne gravas, efektive ŝi fojfoje akompanis sian fraton, ŝi sciis, kiamaniere paroli kun tiuj kamparanoj por persvadi ilin seniĝi je tiu aŭ alia objekto, meblo, io ajn, kies valoron ili ne divenis... Filipo Kat ... e... e... jeees... tiun ŝi konas, iomete, supraĵe, li siatempe estis amiko de Gus , sed ... jes, aŭ pli ĝuste ne ... ili restis bonaj amikoj ĝis lia morto (snuf) ... kial do ŝi sugestus la kontraŭon ... ŝi konfuziĝas (snuf, snuf), pro la ŝoko, kompreneble, la ŝoko.

Kie ŝi estis tiun nokton? Nu, en la lito, kompreneble; kie ŝi povus esti? Montri la ŝuojn? Kia stranga peto!

* * *

“Ŝiaj ŝuoj estas tiuj de la unua virino, kiu lasis spurojn surloke,” Karal  raportis.

“Tio do parte konfirmas la ateston de via antikvaĵa knabo,” basis leŭtenanto Remon . “Kiel nun prezentiĝas la sinsekvo de la spuroj?” “Ŝiaj estas tiuj de la virino, kiu alvenis normalpaŝe sed kuris for. Poste estas tiuj de la febra knabo dorsosaka ...”

“Jes, raportu al mi pri tiu knabo, ĉu li plu malsanas?”

“Jes, lin trafis viruso, la kuracisto diras; la knabo havas fortan febron, kaj ne estis facile eltiri el li sciaĵojn, des pli, ĉar lin regas paraliza timo, kaj teruraj kulposentoj.”

“Pri kio li sentas sin kulpa?”

Karal  ŝultrolevis.

“Li kompreneble neas, sed li neas kun la tono de iu, kiu sentas sin kulpapri la neata afero. Li estas 15-jara. Koleris kontraŭ la gepatroj, ĉefe la patro, kiu laŭdire estas nehome severa. Li fuĝis, ŝtele donacinte al si iom de la gepatra mono. Li vojaĝis petveture 700 kilometrojn antaŭ ol alveni ĉi tien. Li ne plu havis monon, ne plu sciis, kion fari. Terure sopiras al hejmo, sed eĉ pli timas alfronti la patron. Li atingis la lokon nomatan Karvéj  kaj decidis ripozi apud la lageto. Kiam li vidis la groton, li tie instaliĝis por la nokto, kuŝis en sia dormsako. Sed li apenaŭ manĝis dum la lastaj tagoj. Lin teruris la konstato, ke lia mono forfluis pli rapide ol antaŭvidite. Li estis senespera.”

“Ĉu li kapablus murdi por mono?”

“Kiel diveni...? Fakto estas, ke li havis monon kun si, multan monon, makulitan per la sango de Gustavo Lagvardia .”

* * *

La kvartalo ne havis tiom da dubo, kiom Remon .

“Estas skandalo ne aresti lin!”

“Nun oni akuzos unu el niaj najbaroj kaj lin kondamnos senpruve, dum tiu ja konfesis!”

“Se li konfesis, kial oni ne arestas lin? Kial oni plu enketas?”

Fakte la knabo ne konfesis. Nur, dum li dormis, la edzino de Roĝér Klartona  aŭdis lin ripeti: “Mi murdis lin, mi murdis lin, mi murdis lin.” Kaj kiam oni lin transportis al la urba hospitalo, la ambulancistoj aŭdis lin diri: “Pardonu min, Dio, pardonu min.”

Tamen, ĉe tia alta febro, kion tiuj diroj valoris?

“Rapidu en via enketo,” Remon  admonis, “la kvartalanoj murmuras pli kaj pli danĝere. Kaj zorgu, ke neniu ĵurnalisto eksciu, ke la fingropremoj de tiu knabo troviĝis sur la armilo murda!”

Estis decidite, ke Ĝoja Karal , edzino de Jano kaj psikologino, vizitos la knabon en ties hospitala ĉambro, kaj provos ekscii pli.

“Kial nei plu?” li larmeksplodis, forte singulte, post longa, komenca, obstina neado. “Mi ne havas la forton. Mi mortigis lin. Estas pli bone, ke oni sciu. Mi estis tie tute apude, kiam alvenis. Viro kaj virino. Rendevuo. Ili kisis unu la alian longe, longe. Ial tio furiozigis min, eble ĉar min neniu amas, neniu iam ajn amis, ĉefe ne la gepatroj. Mi sentis inferan malamon min regi. Kaj tiam li montris al ŝi monon, multege. Ili ridis, ĝuis pri tio, ke rabis iun, kaj kaptis tiom da mono, ke povos forflugi Ameriken. Kaj mi estis senmona, senestonteca, senmanĝa. Mi soifis, kaj kiam mi trinkis akvon de roka fonto tie, mi malsaniĝis. Mi kaptis la monon kaj reiris al mia groto, frostotreme.”

* * *

Filipo Kat , ĝenerale nomata ‘ Flip ’, havis longan vizaĝon, kun vasta buŝo kaj longaj dentoj ĉevalaj. Io resona en lia voĉo elvokis predikanton.

“Al mi ne plaĉas devi diri, ke mi troviĝis tie tiuvespere, sed kial nei? ‘Neniam mensogu’, diris mia avo, ‘ĉar vero estas bela knabino, kun natura inklino vidigi sin nuda’. Haha!” Li grase ridis, al Jano ne tre plaĉe. “Vi diris, ke tiuvespere ...”

“Jes, mi rendevuis tie, je la oka kaj duono. Mi foriris el Karvéj  proksimume je la naŭa.”

“Kie vi estis poste?”

Li okulumis.

“Mi lasas vin diveni,” li ridetis kun signifoplena esprimo. “Ĉu iu povus konfirmi vian diron? La virino, verŝajne.” “Ho ne! Ŝi certe ne volos. Vi komprenas... Ŝia edzo...”

“Mi ne sciis, ke Monaliza  havas edzon,” la detektivo diris neŭtraltone.

Ĉu Flip  iom rigidiĝis?

“Kial vi diras ‘ Monaliza ’? Ĉu vi aludas la fratinon de Gus ? Ne kun ŝi mi pasigis la nokton!”

Lia aserta forto iom ŝancelis Janon. Dume Flip  daŭrigis:

“Ĉu viamonde oni havas nur unu? Jes ja, Monaliza  donas sin al mi oftege. Sed ne nur ŝi.”

“S-ro Kat , laŭ niaj informoj, vi estis en Karvéj  kun Monaliza , kiam la krimo okazis. Al tiu iom stranga rendevuo ŝi iris, ĉar ŝi tiel timas sian fraton, ke ŝi povas renkonti vin nur nokte en lokoj ne tre vizitataj. Tie vi priparolis vian financan situacion, ĉu ne?, i.a. kiel vi uzos la profiton el la rabaĵoj de Gus .”

Flip  paliĝis. Ĉu ĉar Jano trafis ĝuste, ĉu indigne pri falsa akuzo? Post longa silenta paŭzo, dum kiu lia frunto elmontris zorgan pripensadon, li kavernvoĉis:

“Ne stas vere. Mi estis kun alia virino.” Sed li obstine rifuzis ŝin nomi.

“Bone pripensu”, Karal  admonis; “ja temas pri murdo, kaj la faktoj indikantaj al vi estas ege konvinkaj.”

“Tamen... mi... Se vi scius... Mi ne povas allasi, ke oni publikigu...”

Jano ne povis difini, ĉu Flip  ruzas, aŭ estas honeste – kaj paralize – embarasita. Li emfazis:

“Vi elektu. Sed mi avertas, ke vi ne foriru el la urbo, kaj ke por tion certigi, policano ĉien sekvos vin. La ordono aresti vin baldaŭ venos. Se vi povas pruvi vian senkulpecon, tion faru nun.”

“Nu, bone,” li diris, venkita. “Vi volas ĝin, vi ĝin havos. Mi pasigis la nokton kun s-ino Marfil , la edzino de la vicurbestro.”

* * *

“Se li diras la veron, kial la antikvaĵa knabo rakontis pri la nejusta divido de la profitoj kun Gus ?” Ĝoja  demandis.

“Eble kalumnie,” respondis la edzo.” Mi ne scias, ĉu li ne havas ial teruran malamon al Flip . Mi blufis, kiam mi parolis al ĉi-lasta pri aresto. Ni havas eĉ ne ombreton da pruvo kontraŭ li, nur tiun rakonton de la metilernanto, kiu eble estas la plej imagema knabo en la tuta Valĉefa .”

“Kaj eĉ supozeblas, ke krimis precize tiu knabo, kaj provas transŝovi la kulpon al Flip .”

“Jes. Ankaŭ mi konsideras tion.”

Ambaŭ geedzoj profundiĝis en pensado. “Kion Flip  diras pri la ŝuindikoj?” Ĝoja  fine demandis.

“Li ne neas. Li estis tie. Sed, laŭ li, longe antaŭ la murdo. Ni havas neniun rimedon scii, kiam tiuj spuroj stampiĝis. Eble li diras la veron.

“Kiam la murdo okazis?”

“Laŭ d-ro Kagan  je la unua nokte, kun duonhora erarmarĝeno ambaŭflanke. Se Flip  estis kun s-ino Marfil  en la urbo jam je la deka kaj restis kun ŝi la tutan nokton, li havas neatakeblan alibion.”

“Kaj kion diras s-ino Marfil ?“

“Ŝi konfirmas. Ŝi estis kun Filipo Kat  de la naŭa kaj duono vespere ĝis la sepa la sekvantan matenon. Ili kune kuŝis. Ŝi malprofunde dormas, kaj sentis lin konstante apud si.”

* * *

La ideo pri skandalo malhelpis Janon dormi. Li bildigis al si la scenon. Pro policaj konkludoj, la prokuroro akuzas la petveturan knabon, kaj ĉi ties advokato, por lin defendi, provas transsendi la kulpon sur Flip . Tiu sin protektas nomante s-inon Marfil , kaj la tutan urbon skuas skandalo, politike multkonsekvenca ...

Finfine Jano tamen dormis. Li sonĝis, ke Monaliza , Gus , ties edzino kaj Flip  pasigas de mano al mano ŝuojn, kaj fine ilin kuiras en granda kaserolo, sangoplena.

Kiel kutime, li diskutis tiun sonĝon kun Ĝoja , el kio fontis la ideo ion kontroli por eventuale ricevi deziratan pruvon. Ĝoja  vizitis s-inon Marfil , kaj faris kelkajn demandojn al ties geservistoj. Polica informanto el la eksterleĝa fimedio sukcesis akiri konfirmon pri unu karal a hipotezo ...

Memcerta Jano sekve estis, kiam li refoje pridemandis la personon, kiun li nun rigardis certe kulpa.

Tiu loĝis en dometo kun ĝardeno. Al la ĝardeno Jano insiste fiksis la okulojn. Li komence ne speciale interesiĝis pri ĝi, kaj pure hazarde lia rigardo de tempo al tempo vagis tra la fenestro ĝardenen. Sed ĉiufoje, kiam li tien turnis la vizaĝon, io streĉiĝis en la trajtoj de lia kunparolanto.

“Kio estas tiu freŝe prilaborita tero?”

“Mi intencas semi ĉinajn brasikojn.”

“Ĉu vi kuiras ĉine?” la detektivo sarkasmis. “Permesu, ke mi rigardu,” kaj li trankvile ekstaris. La alia lin kontemplis kvazaŭ trafite de fulmo.

En la ĝardeno, Karal  elfosis. Aperis de subtere ĉemizo, pantalono, ŝuoj. Ili estis trasorbigitaj de sango. “Ĉu ĉinaj brasikoj kreskas sur sanga vestaro, kutime?”

La alia petege, preskaŭ kortuŝe, parolis:

“Pardonu min! Mi prisilentis gravan fakton. Pri tio mi kulpas, kaj pagos. Sed ne pri la krimo. Mi enfosis la vestojn por protekti iun ...”

“Kiun?”

“Nu ...” Videble la cerbo fulmrapide funkciis. Sed Karal  parolis unua:

“Ne lacigu vin serĉante. Plia mensogo ne helpos. Aŭ ĉu vi bonvolos klarigi al mi, kiel fingrospuroj viaj stampiĝis sur la ŝuojn de tiu malsana kompatinda knabo?”

* * *

“En la policejo li konfesis, finfine,” Jano klarigis.

“Plia konfeso!” ekkriis Stefano, la nevo de Karal , ĵus enveninte.

“Sed psikologia kontrolo tuj evidentigos grandan diferencon inter ambaŭ konfesoj,” substrekis Ĝoja . “La adoleskanto, kiu konfesis, parolis tute sincere, sed li rakontis sonĝon aŭ tiun specon de stranga prema scenaro halucina, kiun kelkfoje febra atako portas kun si. Li duonveke, duondorme trovis sur sia dormsako la tranĉilon, tenis ĝin, ĝin rigardis, vidis la spurojn faritajn per la propraj ŝuoj, sangoŝmiritaj, sekvis ilin ĝis la sanglageto, en kiu korpo kuŝis, revenis al siaj aferoj, trovis monon, kaj imagis, ke li dumdorme – aŭ dum ia senkonscia, freneza epizodo – mortigis la viron. Poste li sonĝe travivis tiun imagitan rakonton, kaj pli kaj pli kredis je ĝi. Ĉu ne, Jano? Oni povas tiel rekunmeti liajn agojn.”

“Jes. La krimulo ja volis direkti la suspekton al tiu junulo, kiu tiel oportune apude troviĝis.”

“Kiel la afero okazis entute?” Stefano demandis. Jano prenis el ŝranketo glason por la nevo, kaj verŝis vinon al la tri.

“ Lagvardia  furiozis, kiam li eksciis, per la antikvaĵa knabo, ke lia fratino kaj Flip  lin prifriponis. Kiam li aŭdis Monaliza n diskrete leviĝi kaj foriri, iom post noktomezo, li sekvis ŝin. Lia edzino finfine tion raportis. Ŝi vekiĝis, vidis la edzon vesti sin kaj trinki ampleksan guton da prunbrando. Al ŝia demando, kien li iras, li respondis: ‘Mi sekvos Monaliza n, ŝi rendevuas en Karvéj , ĉe la lageto’. Lia fratino efektive iris tien, kaj renkontiĝis laŭplane kun Flip .”

“ Gus  aŭdis ilin moki lian naivecon, kaj nekompetentecon pri la valoro de la rabaĵoj kiujn li mem ŝtelas. Li sentis sin vundita, insultita, krome ilia amindumo lin incitis. Li eltiris sian sekurbutonan tranĉilon, intervenis des pli atakeme, ĉar la alkoholaĵo donis al li falsan kuraĝon, kaj li provis ponardi Flip on. Tiumomente Monaliza  forkuris, terurita.”

“ Flip  por sin defendi kaptis lian manradikon, sed Gus , duonebria, stumblis, la falon obstaklis la tranĉilo ĉe-kole, kaj malbonŝance la klingo trafis karotidon. Vi scias, ke kiam tranĉiĝas arterio, la sango ŝprucas. Ĝi verŝiĝis fortapulse sur la vestojn de Flip , kiu panikis.”

“Eĉ ne trafis lin la ideo, ke plej saĝe estus rakonti la veron al la polico. Li provis kaŝi ĝin. Komprenante, ke lavi siajn vestojn en la lageto ne sufiĉus, li decidis senvestigi sin pensante, prave, ke li renkontos neniun tiuhore.”

“Li loĝas tute proksime, en la dua domo post la gastejo Klartona , do li ne multe riskis vidiĝi, se li estis singarda.”

“Li komencis fari el siaj vestoj pakbulon, kiam li ekhavis la ideon ilin enfosi en unu el la grotoj. Irante al la rokpiedo, li vidis knabon en dormsako.”

“Ĉu tiu vere dormis?”

“Jes. Li poste rakontis, ke li estis febra kaj lacega, kaj decidis likvidi sian kuracilan rezervon, kiu konsistis el aspirinoj kaj dormigilo, Rohipnol . Laŭ d-ro Kagan , kiu kalkulis laŭ la dozoj, li ne povis resti konscia. Li sendube aŭdis la du rendevuantojn, dum li estis endormiĝanta, sed certe troviĝis en dorma stato, dum la mortiga kverelo okazis. Ĉio ĉi poste transformiĝis al lia angorsonĝo.”

“Nu, konstatinte, ke la junulo ronkas, Flip  strebis ŝovi la kulpon sur lin. Li iris preni la tranĉilon, de sur kiu li forviŝis la proprajn manpremaĵojn, kaj metis ĝin sur la dorsosakon, prave pensante, ke kiam la knabo vekiĝos, li nepre tuŝos ĝin. Por doni krimmotivon, li metis en ties sakon faskon da monbiletoj. Li vidis la ŝuojn de la knabo, iris trempi ilin en la sangmarĉeton, kaj faris falsajn spurojn per ili.”

“Tie kuŝis lia grava eraro. Li forgesis, ke tuŝante ŝuojn, li stampas siajn fingromarkojn sur ilin. Kaj ankaŭ mi preteratentis tion. Ial oni tro asocias ŝuojn kun piedoj, ne sufiĉe kun mano. Pri tiu pretervido mia nekonscia menso sonĝe grumblis.”

“Ĉiaokaze, Flip  tiam hejmenvenis, sin demandante, ĉu li sukcesos purigi siajn vestojn, ĉu li ilin bruligu, aŭ kion fari el ili. Li estis rezigninta la ideon ilin enfosi en Karvéj , time ke la bruo vekos la junulon. Li do decidis ilin provizore enfosi en sia ĝardeno.”

“Sed kiel la urbestredzino...??” Stefano frazkomencis.

“En la eksterleĝa medio, ĉiu scias ĉion pri ĉiu, eĉ se neniu informo atingas el ĝi la normalan socion. Tiel Flip  sciis, ke s-ino Marfil  sin drogaĉas per heroino. Li simple aranĝis rendevuon kun ŝi, kaj minacis riveli al la edzo kaj al la gazetaro ŝian drogaĉan kutimon, krome senigonte ŝin je ĉia heroinfonto, se ŝi rifuzos atesti – tute false, kompreneble – ke ili kunkuŝis tiunokte.”

“Ŝi estis hororfrapita malkovri, ke iu nekonato scias pri ŝia heroinemo. Ŝi tiel timis troviĝi sendroga, kaj plie publike malkaŝita, ke ŝi konsentis. Kiam mi trovis la fingrospuron sur la ŝuo, mi pensis, ke li ĉantaĝas ŝin al falsa atesto. Tio estis relative facila hipotezo, kaj Ĝoja , petite atenti la signojn, kiam ŝi vizitis ŝin, ĝin konfirmis.”

“Sed kion vi eksciis pri la edzino de Gus ? Ŝiaj ŝu-spuroj gravuriĝis en Karvéj , ĉu ne?”

“Jes. Je la kvara matene, ŝi vekiĝis, kaj konstatis, ke ankoraŭ ne revenis la edzo. Ŝi maltrankviliĝis kaj iris al Karvéj . Ĉar ŝi sciis pri la neleĝaj aktivecoj de Gus , ŝi preferis nenion diri al la polico, sed ŝiaj spuroj komplikis nian laboron. Ŝia ĵaluzo ja estis ebla krimmotivo.”

“Kiam la knabo, kiu dormis engrote, vekiĝis, okazis tio, kion Ĝoja  skizis. Febra, li ne rezonis sufiĉe klare por vere taŭge kaŝi la sangajn ŝuojn kaj tranĉilon. Li sentis sin tre laca kaj malsana, kaj decidis surmeti siajn sandalojn, kaj iri al la centro de la urbo, por meti sufiĉan distancon inter si kaj la loko de l’ krimo. Sed li ne havis sufiĉan forton, kaj kiam li vidis gastejon, tuj ĉe la komenco de la antaŭurbo, la tento sidi kaj trinki ion konsolan esti tro akuta. Li eniris. Vi konas la sekvon.”

“Kio okazos al li? Ĉu li nun ĉesis kredi sin kulpa?”

“Jes. La konfeso de Flip  helpis lin kompreni, kio efektive okazis. La patrino telefonis al li. Ŝi baldaŭ venos kaj rekondukos lin hejmen.”

“Jen moralaĵo de ĉi tiu historio,” moke solenvoĉis Stefano. “Knaboj, ne forlasu la gepatran hejmon malobee!”

“Kial vi diras tion?” Jano respondis. “Eble tiu sperto estos plej maturiga por li.”

“Ĉu maturiga sperto, ĉu ĉefe traŭmo ne facile superebla, ni ne povas scii,” Ĝoja  korektis. “Ĉio dependos de tio, kiamaniere la gepatroj reagos, kaj kiel la knabo sukcesos asimili la travivaĵon.”

“Ni do ŝanĝu nian moralaĵon,” Stefano reparolis, “ekzemple al la jena: karaj geknaboj, kiam, kontraŭ la volo de viaj gepatroj, vi forlasos la hejmon, prefere faru tion kun kamarado, ĉar duope la problemoj pli facile solviĝas. Ĉu ne, onklino Fakulino?”

Ĝoja  ridetis.

“Mi aldonus plian konsilon,” ŝi diris: “se mankas al vi mono, superu vian honton, kaj telefonu hejmen.”

“Tute prave, onklino, tute prave. Mi sentas, ke ni baldaŭ povos redakti novan furoran libreton por adoleskantoj: Manlibro pri dehejma fuĝado , aŭ ĉu pli plaĉus La arto forkuri ?”

“Ne malbone,” aprobis Jano, “Sed mi aldonus subtitolon por sekurigi la gepatrojn, kaj eĉ la geknabojn mem.”

“Subtitolon, ĉu? Kiun?”

Kaj kun ridetantaj okuloj Jano diris: “ Tien kaj reen.”

Tri estas tro

“La virino”, pensis policisto Morja , kiam ŝi eniris kun lia kolego. Li mense akcentis la artikolon, kvazaŭ ŝi, kvankam sendube pli ol 40-jara, resumus per si la esencon de homa Ineco.

“Mi murdis mian edzon, malliberigu min,” ŝi kriis. Larmoj ekfluis singulte, kaj ŝi plorĝemis pli kaj pli histerie. La bruo reeĥis en la policejo senresponde, dum juna Morja  provis sorbi la du ŝokojn kiujn kaŭzis, unue, la neordinara beleco de tiu blondulino, kaj due ŝia ne pli ordinara konfeso. Nur post duonminuto li prenis registran slipon kaj komencis noti: 81.08.09; 19:25...

“Kiel vi nomiĝas?” li demandis.

*

“Mi... mi...” la juna viro balbutis, kaj lian tutan korpon ekskuis forta tremo.

Policisto Kantor  ridetis kuraĝige. Tiu malfeliĉa junulo – dudekjara, li taksis – vekis kompaton en li.

“Rakontu kviete, mi helpos vin, pri kio temas?”

La junulo kombogeste mantuŝis la brunajn buklojn. Lia melankolia vizaĝo eĉ pli paliĝis. “Mi murdis mian patron,” sonis lia kaverna voĉo.

*

Kvar policistoj en la apuda ĉambro laŭtege diskutis, kaj la eta brunhaŭta virino parolis vere flustre. Ne mirige do ke la uniformulo – Ivo Delponto  – pridubis la ĝustecon de sia aŭda percepto.

“Pardonu, ĉu vi bonvolus rediri?” li afable petis, kaj nur ĉe la ripetado li ricevis certecon. Ŝiaj vortoj efektive estis:

“Mi murdis mian amanton.”

*

“Fortigilon mi bezonas,” polica detektivo Jano Karal  diris al sia edzino, kaj li verŝis al si glasfundon da brando, “ĉar tiu afero estas freneziga.” Kiam li reparolis, li rigardis la glason tiel fikse, ke ŝajnis, kvazaŭ li rakontus al ĝi, ne al Ĝoja .

“Tri konfesoj, du en malsamaj kvartaloj de Valĉefa , kaj unu en Oldaburgo. Tri konfesas la saman murdon: la edzino, la filo, la amdonantino. Ni efektive trovas la korpon ĉe la loko indikita. Ĝi kuŝas en lageto, tuj ĉeborde, kun brako kroĉita al arbradiko; en la kranio, kuglo de aŭtomata .38-pistolo. Laŭ la spuroj estas klare, ke la murdulo kaŭris en veprejo je distanco, kiu signas bonegan, tute precizan pafanton.”

“Pri kiuj faktoj vi jam ricevis plene certan respondon?” sonis la paciga voĉo de Ĝoja .

“Pri multaj. Sed ju pli la respondado progresas, des malpli la enketo. Jen. La pistolon la filo aĉetis unu semajnon antaŭe, sed kiam ni demandas lin, kion li faris pri ĝi post la krimo, li embarasiĝas, balbutas kaj fine donas fantazian respondon. Male, la amdonantino deklaris tute precize, kien ŝi ĝin ĵetis en la lageto, kaj ekzakte tie ni trovis ĝin.”

“Ĉu tio ne pruvas, ke kulpas ŝi?”

“Neeble. Ŝi ne forlasis la tajpejon de la institucio, kie ŝi laboras, dum la tuta posttagmezo. Ŝi asertas, ke ŝi iris al la krimloko zumbicikle, sed la atestoj de la ĉeftajpistino kaj de la du koleginoj, kiuj sidas apud ŝi, pruvas tion nevera. Ŝi ne estis for pli ol dudek minutojn, kaj aŭte oni bezonas dudek minutojn por tien iri, do kvardek tien kaj reen. Ili havas konferencon nuntempe, tial laboris sabate, kaj ankaŭ tial duono de la tajpa grupo havas t.n. vesperan laboron, de la 14:30 ĝis noktomezo. Ĉar dum la konferenco la laboro abundas, la estrino precize kontrolas la horojn de ĉeesto. Ne estas eble, ke Loreta  Planko iris krimi.”

“Kiam la morto okazis?”

“Laŭ la nekropsio je la 16:30, kaj kvankam erarmarĝeno allasendas, ĝi ne povus tiagrade vasti. Loreta  vespermanĝis sandviĉe en la tajpejo mem je la 20-a. Ŝi eliris dum la te-paŭzo, je la 17-a, sed tro mallonge.”

“Eble la filo murdis sian patron, kaj sciigis al ŝi, kie la armilo troviĝas. Lia embaraso tiam estus nur komedio. Kion li faris, dum okazis la mortigo?”

Per mano rondiranta, Jano komunikis turniĝan movon al la brando.

“Se vi nur scius...” li diris amare. Ĝoja  pacience atendis.

“Li staris kun kolego inter la 3-a kaj 4-a etaĝo de Gigánt , kie li laboras, enŝlosite en panea lifto. La paneo daŭris proksimume de la 16-a ĝis la 17-a. La lifta alarmsonorilo ne funkciis, kaj dum duonhoro neniu rimarkis ilian foreston. Tiun lifton preskaŭ neniu uzas: la rulŝtuparoj estas ja multe pli oportunaj. Poste necesis tempo por trovi la teknikiston, kaj ripari.”

Ambaŭ geedzoj silente pripensis, dum Jano tenis sian glason ĉenaze por flari la aromon.

“Povas esti nur la edzino.” Ĝoja  fine diris. “Kion via enketo rivelis pri ŝi?”

“Ankaŭ ŝi ne kapablis diri, kien ŝi metis la pistolon. Sed iu vidis ŝin en la proksimeco de la murdloko. Tiun ateston donis junulo, kiu memoras tre precize la horon, ĉar kiam li vidis ŝin, li estis pumpe aeranta la pneŭmatikon de sia biciklo, kaj timis, ke pro ties truiĝo, li ne sukcesos alveni hejmen ĝustatempe por surbendigi radioprogramon, kiun li promesis registri. Tial li rigardis sian horloĝon. Estis la 16:35. Li vidis tiun sinjorinon kure eliri el la arbareto, trans kiu la lageto kuŝas, salti en aŭton, kaj fulmrapide starti direkte al Farobel .”

“Do ŝi krimis tute certe! Kial vi...?”

“Se konsideri nur la tempon”, Jano interrompis, “ŝi povus, efektive. Ŝi alvenis en Oldaburgo je la 19:10. Okazis incidento. Ŝia aŭto ne sukcesis eviti veturilon, kiam tiu iom subite haltis ĉe la unuaj trafiklumoj post la eliro el la aŭtovojego. Ŝi stiris ege rapide kaj estis danĝere ekscitita. Tial ŝi ne havis la tujan reflekson. La posedanto de la trafita aŭto vokis policiston, kiu notis la horon en sia raporto.

“Sed ĉi-rilate ne gravas la horo. Gravas nur, ke kontribuis al ŝia stira fuŝo la fakto, ke la montra kaj meza fingroj de ŝia dekstra mano estis dike bandaĝitaj. Ŝi antaŭe tranĉvundis al si tiujn fingrojn ĉe la falangoj, kaj ne povus trafe uzi pistolon. La enketo, inkluzive nervopsikologian ekzamenon, plie pruvis, ke ŝi tute ne lertas maldekstramane. Ne povas esti ŝi.”

“Ĉu ŝi povus havi kunkrimulon, kiu pafis kaj foriris nur poste?”

“Sed kial ŝi konfesus? Kaj kial la aliaj konfesis? Krome prezentiĝas alia stranga punkto. Ŝi iris tiel rapide inter la krimloko kaj Oldaburgo, ke survoja halto estas plencerte ekskludita. Apenaŭ ŝi eliris el la aŭtovojego, jam okazis tiu kolizio, kaj policisto tuj venis. Kun li ŝi iris al la policejo, kaj tie, post la unuaj vortoj, ŝi havis specon de histeria krizo tiel impresa, ke oni venigis kuraciston. Nur je la 21-a ŝi komencis detale fari la konfeson, kaj la filo jam estis raportinta ‘sian’ murdon je la 20:30. Se ŝi pafis dum la filo malliberis enlifte, kaj ŝi ne povis telefoni al li, kiel li eksciis la aferon?”

“Verŝajne iu alia persono trovis la kadavron, vidis ŝin kaj telefonis al la filo.”

“Ni plu enketos, sed mi dubas, ĉu vere prezentiĝos tiu kvara ulo. Ĝis nun neniu simila ŝajnas ekzisti.”

“Klarigu al mi pri la motivoj. Konfesante, ili certe diris, kial ili mortigis lin, ĉu ne?“

“Nu, la viktimo – Jozefo Bordoz  – iutage forlasis sian edzinon kaj iris vivi kun tiu Loreta  Planko, la tajpistino. Margarita , la edzino, tion ne elportis. La krimtagon, posttagmeze, ŝi esprimis sian amarecon telefone al li, kaj kiam fine de la konversacio li trankvile anoncis, ke li tuj iros fiŝkapti, ŝi sentis lian diron kiel insulton al ŝia sufero, kaj impulsiĝe decidis lin mortigi tuj.

“Marko, la filo, diras, ke li malamis sian patron, ekde kiam tiu foriris el la hejmo. Finfine, hezitante, ĉu mortigi sin, aŭ lin, li prenis moneron kaj ŝancis je kapo aŭ dorso. La sorto la patron elektis, kaj la filo senprokraste iris aĉeti pistolon. Verdire, mi ne trovas tion konvinka.

“Kiom koncernas Loreta n, nu... ŝi ĵus malkovris, ke ŝia amanto trompis ŝin favore al alia preferata, pli juna virino, kaj ekkomprenis, ke tial li ĵus rifuzis entrepreni la eksedziĝan proceduron, kontraŭe al antaŭa promeso.“

“Kiel ŝi klarigas, ke ŝi havigis al si la pistolon de la junulo?”

“Ŝi asertis, ke tiun armilon donis al ŝi ŝia frato, kiu nun ferias en Madejro, neatingeble! Sed ŝi mensogas: tion pruvas la pistola numero. Parenteze, la armilo tute ne surhavas fingrospurojn.”

“Kaj kian rezulton donis la parafina testo, kiun vi certe faris?”

“Ni faris ne nur la parafinan, sed ankaŭ la plej modernajn. La rezulto estas negativa pri la edzino, duba pri la filo, negativa pri Loreta . Sed tiuj testoj, kiuj rivelas sur pafinta mano postsignojn de pulvo, utilas nur, se pozitivaj. La spuroj povas malaperi laŭ tio, kion la koncernato faras per la mano. Ĉi-kaze la testoj havas neniun informan valoron.”

“Kiaj estas la rilatoj inter la du virinoj?”

“Ĉiuj atestantoj akordas: abomenas unu la alian. Ambaŭ estas ĵaluzaj, pasiaj, emaj agi laŭ impulso.”

La geedzoj momente silentis, dum ambaŭ cerboj funkciis intense. Post minuto, Ĝoja  plu demandis:

“Kia homo estis Jozefo Bordoz , la viktimo?”

“Li estis librotenisto ĉe ISOAK . Kvardekkvinjara. Malforta personeco, tamen ege severa al la filo. Ne tre ŝparema, neniam heredis aŭ posedis monon, tiel ke ni povas ekskludi materian intereson el inter la eblaj motivoj.”

Ĝoja  ĝemspiris.

“Vi pravas, Janĉjo, tiu afero estas freneziga,” ŝi komentis oscedante. Ŝi rigardis la horloĝon kaj stariĝis. “Kiel malfrue jam! Ĉu vi venas? Ni esperu, ke la problemo ne malhelpos nin dormi.”

*

Kiam Margarita Bordoz  plore klarigis, ke la krimon ŝi konfesis false por protekti Markon, sian filon, Karal  ne tre miris, sed la diron de Loreta  li tute ne atendis:

“Mi mensogis. Ne mi murdis. Mi diris malveraĵon por forturni la suspektojn for de mia amanto.”

“Via amanto, ĉu? Ĉu Marko Bordoz  kaj vi...?”

“Jes. Lia patro nin malkovris. Li koleris kaj minacis mortpafi Markon. Mi kredis, ke tiu prenis lin serioze kaj decidis agi kiel unua. Nur nun mi komprenas, ke pafis s-ino Bordoz .”

“Sed kial la murdon konfesis li ?“

“Verŝajne por preni sur sin la krimon de la patrino. Li estas sindonema, ne kiel lia posedema naskintino!”

La triumfan rebrilon en la okuloj de Loreta  la policano ne facile forgesos.

*

Helpo al la enketo venis de neatendita flanko: de la polica fako pri financaj kaj ekonomiaj aferoj. Per ĝi Karal  eksciis, ke antaŭ nelonge la ISOAK -akcioj subite perdis tiom da valoro pro famoj pri baldaŭa bankroto, ke panikis la akciuloj, kio eĉ pli faligis ilian prezon.

La enketo ekde tiam fulme rapidis. Oni ja serĉis laŭ nova direkto, kaj faris alispecajn demandojn al alispecaj homoj. Tiel malkovriĝis interesaj faktoj, ekz-e, ke s-ro Smirno, direktoro de ISOAK , vizitis s-ron Bordoz , simplan libroteniston, en ties malnova hejmo – pli prestiĝa ol la eta loĝejo de Loreta  -, ke Marko Bordoz  tiutage malsanetis kaj jam matene revenis hejmen el la laboro, ke la 9-an de aŭgusto posttagmeze oni vidis en la subtera aŭtejo de la domego situanta ĉe Kurierstrato n-ro 15 verdan veturilon, kiun oni tie neniam rimarkis antaŭe nek poste, kaj en kiun tri personoj portis metalajn kestojn, el kiuj akvo gutis.

“Tiu via triumfa esprimo signis vian malgajnon,” Karal  solene prononcis, direktante la rigardon al Loreta  Planko. La tri gekonfesintoj sidis en la oficejo de leŭtenanto Remon , la ĉefo de Karal , kie preskaŭ palpeblis ege streĉita etoso. La hipotezojn de Karal  tuj antaŭ tiu kunveno ĵus konfirmis Marko kaj lia patrino, kiam la policano ilin aparte pridemandis, malvere asertante, ke Loreta  jam ĉion rakontis. Li daŭrigis:

“Via rigardo kvazaŭ proklamis: ‘Mi superruzis vin’. Komedii ne estas facile. Via vizaĝo perfidis tiun fojon, ke via malama frazo pri Margarita  mensogas. Dank’ al ĝi mi komprenis, ke ŝi kaj ŝia filo estis viaj kunkomplotintoj. Vi disponis malmulte da tempo por fariĝi milionuloj, ĉu ne?, kaj tiun tempon vi triope uzis. Kiel multaj krimplanantoj, vi tiom fieris pri via ideo, ke vi ne rimarkis ĝiajn evidentajn mankojn, kaj vi subtaksis nian kapablon kunmeti la faktojn ĝis plena kompreno. Ekzemple, ni scias, ke Marko estis hejme, kiam s-ro Smirno venis por aranĝi la akci-aferon kun lia patro...”

“Jes,” la junulo diris malgaje, “ili venis al nia loĝejo, tiel certaj estis, ke neniu ĉeestos, kaj hazarde jen mi revenis antaŭ ili. Mi ĉion aŭdis. Per misfamo ili atingis, ke la valoro de la akcioj falu. Mia patro ricevis monon por ilin aĉeti, ĉar necesis, ke la nomo Smirno ne aperu. Li devis revendi ilin al la direktoro tuj kiam la borso remalfermiĝos. Tiaruze Smirno  povis akiri malmultekoste plenan regadon super ISOAK . Ĉar la entrepreno estas finance tre sana, la valoro de la akcioj rapide realtiĝos. Mia patro estis tro timema kaj stulta por kompreni, kian okazon tio prezentas por li. Tial certe la direktoro de ISOAK  elektis lin kiel kaŝ-peranton. La eta procento, kiun Smirno por li antaŭvidis, jam ŝajnis riĉego al li. Mi malamis lin, kaj ankaŭ mia patrino. Mi raportis al ŝi. Loreta  estis mia amdonantino, ankaŭ ŝi amara pro li, kvankam ne estas vere, ke li nin malkovris.”

“Jozefo,” diris Loreta , “neniam skribis testamenton. Mi do sciis, ke heredos Marko kaj Margarita . Se Jozefo mortos antaŭ ol redoni la akciojn al sia direktoro, tiuj du ilin ricevos. Nia kuna sekreto garantios, ke dividos juste kun mi. Nur necesos atendi, ĝis la akcioj retrovos sian normalan valoron.”

“ Loreta  kaj mi antaŭe estis amikinoj”, aldonis Margarita Bordoz . “Pere de mi mia edzo ŝin renkontis. Sed post lia perfido ni ege malamis unu la alian. Mi pensis: ‘ĉiuj konas nian nunan malamikecon, kial ne uzi ĝin maske?’ Jozefo ja tediĝis de Loreta  kaj trovis iun novan. Ni renkontiĝis kaj kunplanis la mortigon. Ĉi-lande la kulpeco pri murdo estas juĝata de ĵurio instrukciita difini, kiu kulpas. Mi foje legis detale pri tiu sistemo kaj min impresis la fakto, ke ĵurio povas deklari iun kulpa nur se, laŭ en raciaj limoj, neniu dubo plu restas. Ni opiniis ke, se la tri, inter kiuj du malamikinoj, konfesos la saman krimon, ĉiam restos tia dubo, ĉiam advokato povos diri: ne kondamnu tiun, povas kulpi unu el la du aliaj.”

“Sed materie, kiel estis eble?” scivolis Ĝoja . Jano volonte klarigis:

“Ĉu mi jam diris, ke Margarita Bordoz  laboras en granda fiŝvendejo? Nu, tie ili konstante produktas grandkvante glacion, i.a. por elmeti la fiŝojn sur ĝi montrofenestre. Margarita  tie faris por si glacion, kiun Marko portis al la hejmo de Loreta  – Kurierstrato 15 – por ĝin konservi en ties frostoŝranko. Margarita Bordoz  nur havas normalan fridujon, kiu ne sufiĉus. Kiam Marko aŭtis al la lageto kun sia patrino, ili kunportis tiun glacion. Marko sciis, kie la patro fiŝkaptas, li ofte akompanis lin antaŭe kaj ĉiam rimarkis, ke ili estas solaj. Ankaŭ ĉi-foje Jozefo Bordoz  estis sola. Marko pafis mortige je la 15:20. Margarita  kaj li aranĝis la korpon en la akvo, tuj ĉe la bordo, en speco de natura kaveto, kiun la lageto tie formas. Ili metis la glacion kiel eble plej komplete sur la tutan surfacon de la haŭto, kaj en la akvon ĉirkaŭan, tiel ke ĉiuj korpaj procezoj malrapidiĝu ĝis la glacio estos fandita kaj la akvo retrovos normalan varmecon. La mediciniston tio trompis laŭplane, kaj sekve ni eraris pri la morthoro.

“Tuj Marko reveturis al sia laboro, kaj enmetis la sistemon, kiun li antaŭe preparis, ebligantan al li paneigi la lifton de interne, diskrete tuŝante ŝaltilon.

“Intence lia patrino la antaŭan tagon vundis sin per rompita botelo, por ke oni konkludu, tute prave, ke ŝi ne povas pafi.”

“Sed kial konfesi trioble? Ĉu tio ne pli altiris la atenton al ili?”

“Ili timis, ke ni trovos la korpon tro malfrue, ĉar tiuloke povus pasi tuta tago, eble eĉ semajno, antaŭ ol iu rimarkos la kuŝanton. La erarmarĝeno pri la morthoro ampleksiĝus, kaj Marko ne plu estus protektita de sia alibio. Plie, tiuj konfesoj celis pensigi, ke ĉiu pro amo deziras preni sur sin kulpon, kiun li erare atribuas al alia, kaj ĵurio ne povus asocii tian sinoferon al la kapablo murdi; ĝi do deduktus, ke kulpas kvara persono, eĉ se nenie trovebla.”

“Kia stranga ideo!”

“Ĝi estis tro fantazia por sukcesi. Nova fenomeno aperis niaepoke: krimoj, kiujn komplikas pensmaniero influita de detektivrakontoj kaj de televidaĵoj. Sen tia kultura fenomeno (verdire, ĉu kultura?), la homoj krimus pli simple.”

“Nu, eĉ la komplikan misteron vi solvis, kiam vi komprenis, ke tri ’stas la kulpuloj.”

“Eble la kulpuloj tristas, sed ĝojas la detektivo. Kaj ankaŭ lia edzino, ĉu ne, kara? Ĉu la sukceson ni festu pare?”

“Kial ne? Se tri estas tro, duo al mi tute plaĉas. Estas tiel pli facile por kisi!”

Veli morten

“Mi konas tiun vizaĝon,” diris al si Jano, binokle rigardante al la veltabulanto * . Li sidis sur la larĝa balkono de la feria apartamento, kiun luis familio Karal , kaj li ŝate pasigis la tempon admirante la baleton de motorboatoj, velŝipoj kaj veltabuloj, kiuj konstante pasadis kaj repasadis antaŭ li. La junulo, kiun li binokle sekvis, estis aparte lerta, kaj spekti lin ludi kun la vento, firme kroĉite al la velo kaj majstre tenante sian ekvilibron, estis ĝuo por Karal . La juna viro aperis tute hejme sur la mallarĝa, malgranda tabulo, kaj lian ekvilibrosenton Jano povis nur envii.

*  Veltabulo: speco de surftabulo ekipita per velo.

“ Ĝoja , rigardu, tiu vizaĝo ŝajnas al mi konata, sed mi ne memoras, kie mi vidis ĝin”. Li transdonis al ŝi la binoklon. “Tiu kun la blua kaj blanka velo.”

Ĝoja Karal  longe observis.

“Jes, mi vidis lin en Valĉefa ,” ŝi fine diris. “Mi ne konas lin, sed li certe estas el Sanktavalo. Ĉu li ne gajnis ian sportan konkurson niaurbe?”

La detektivo reprenis la binoklon kaj plu sekvis lian surondan dancadon.

“Eble jes”, li simple prononcis.

Motorboato preterpasis farante tre fortan, malagrablan bruon. “Kio okazas?” Ĝoja  streĉe ekkriis, vidante la edzon gapi.

Sed jam Karal  staris kaj donis ordonojn. Policano, eĉ ferianta, restas policano.

“Pafita!” li unuvorte klarigis. “ Ĝoja , kontrolu la elirejojn sur la mara flanko, ke neniu eliru nevidate de vi. Verŝajne la pafinto eliros el la dua aŭ tria konstruaĵo dekstre. Mi iras averti la policon kaj kontroli, ĉu iu eliras stratflanke.” Kaj li kuris for.

La okuloj de Ĝoja  faris rapidan dancon. Ili ĉefe direktiĝis al la dom-elirejoj, kiujn ŝia edzo indikis, sed ankaŭ – nur posekunde, por ne riski maltrafi eliranton – al la golfeto, kie la junulo falis. Neniu ŝajne rimarkis ion fuŝan, ĉar falo de veltabulantoj estis konstanta okazaĵo, kaj neniu sanga koloriĝo de la akvo percepteblis apud la blua blanka velo nun surmare kuŝanta.

Malsupre, Jano furiozis. Nenie troviĝis telefono, kaj neniu, videble, prenis serioze lian ekscitiĝon. Feliĉe aperis la ĝibulo, kiu rolis kiel gardisto por la kvar domoj kune nomataj “Najada”, kaj tiu fine konsentis urĝe voki la policon.

Kiam la uniformuloj alvenis, Karal  povis aserti sen eĉ plej eta dubo, ke el la konstruaĵo, de kie tute certe oni pafis, eliris absolute neniu.

“Ĉu iu eliris viaflanke?” li demandis Ĝoja n, post kiam li revenis al sia apartamento kun la policistoj.

“Du personoj,” ŝi diris, “ni konas ambaŭ. Unu estas tiu s-ro Kalta , kun la griza barbo. Li tuj eniris sian boateton kaj ekiris. La dua estas la sinjorino, kiu posedas la frukt- kaj legombutikon ĉi-apude. Mi pretas ĵuri, ke neniu alia eliris.”

“Ĉu vi aŭdis la pafon?” demandis unu el la uniformuloj, dum lia kolego telefonis al la ĉefo.

“Ne,” samtempe respondis ambaŭ geedzoj. “Pasis tre brua motorboato, kiam oni pafis,” Jano precizigis, kaj li klarigis kie proksimume, laŭ lia opinio, la pafulo troviĝis, kiam li premis la ellasilon.

*

La viktimo mortis tuj. Li nomiĝis Francisko Rijal , kaj estis freŝbakita doktoro medicina.

La ge- Karal oj ne eraris: li estis el Valĉefa , kaj tie akiris antaŭ nelonge premion en kanua konkuro, pro kio lia foto aperis en la lokaj gazetoj. La pafinton oni ne retrovis.

La polico vizitis ĉiujn apartamentojn de tiu serio da konstruaĵoj. Multaj estis malplenaj – dum tia bela julia tago, la plimulto el la familioj sunĝuis sur strandoj aŭ boatis surmare – kaj en tiuj, kies luantoj ĉeestis, neniu aŭdis aŭ eĉ rimarkis ion ajn.

Necesis iom da tempo, kvankam ne vere multe, por retrovi la armilon. Ĝi kuŝis en apartamento 12 de konstruaĵo D, ŝajne neokupita, kaŝite malantaŭ la suba lito de meblo konsistanta el unu litsofo, sub kiu dua lito rulŝoviĝis. Temis pri cellorna pafilo, altkvalita, kies numero estis ĉizile batita ĝis nelegeblo. Ĝi ne surhavis fingrospurojn. Ekzameno per kompara mikroskopo poste pruvis, ke la kuglo, kiu mortigis la veltabulanton, efektive eliris el tiu ĉi pafiltubo.

La persono, kiu luis apartamenton D 12, ne uzis ĝin pli ol unu semajnon, laŭ la domgardisto. Ĉi-lasta priskribis lin kiel altkreskan viron kun longaj ruĝaj haroj kaj longa ruĝblonda barbo, ĉiam kun sunokulvitroj. Li loĝis tie kun iom vulgara blondulino. La agentejo, kiu aranĝas la luadon de la feriaj loĝejoj “Najada”, havigis la nomon de la koncernato – Igor Staravineskij  – kaj lian adreson, kiu ĉe tuja kontrolo montriĝis neekzistanta.

La personaro de la agentejo ne vidis la sinjoron mem, nur lian blondan edzinon, kiu pagis la tutan sumon kontante, kiam ŝi venis ricevi la ŝlosilojn. La rezervado estis farita telefone kaj tuj sekvita de garantia mono poŝtĉeke sendita. Tiuj aranĝoj efektiviĝis nur unu monaton antaŭe. Pro la relative altaj prezoj, la amplekso de la konstrulaboroj en tiu nova feriloko, kaj verŝajne la krizo ekonomia, pluraj apartamentoj restis neluitaj, tiel ke la iom malfrua mendo ne kaŭzis problemon.

La surloka enketo liveris nenion plian, kaj ne pro tio, ke li intervenis, Jano Karal  interrompis sian feriadon. Misteroj estas por li ĉiutaga rutino, kaj kvankam li bedaŭris, ke samurbano tiel drame mortis sub liaj okuloj, li ne lasis tiun penson fuŝi ripozon vere merititan.

*

Tamen, kiam li postferie revenis Valĉefa n, estis decidite, ke li transprenos la Sanktavalan flankon de la dosiero, tial ke li ĉeestis la murdon kaj bone konis ties lokajn cirkonstancojn.

La raportojn pri Francisko Rijal  abunde ornamis seninteresaj detaloj, sed la pridemandado de Anĝela , lia amatino, elstaris el la senreliefa tuto, ĉefe jenparte. Anĝela  klarigis, ke antaŭ nelonge Francisko dum unu monato anstataŭis iun d-ron Dalmin  en la apudaĵo de Kanval , kaj revenis de tie ŝanĝita. La konversacio plu disvolviĝis jene:

“Ŝanĝita? Kiurilate?”

“Estas malfacile diri. Zorga. Priokupita. Multe pli serioza ol antaŭe.”

“Kio okazis dum tiu anstataŭeco?”

“Li nenion diris, sed mi ne dubas, ke okazis io grava.”

“Ĉu li ne prononcis frazeton, eĉ tre mankhavan, eble nur parolante al si mem, kiu povus helpi scii, pri kio...”

“Tamen jes. Li menciis, ke vizito al iu s-ro Arbako aŭ Alpato, mi ne memoras ĝuste, lin forte impresis. Kiam mi petis lin klarigi plu, li rifuzis dirante, ke li jam tro diris kaj ke tio estus perfidi profesian sekreton.”

*

La fingroj de leŭtenanto Remon  pianis sur la tablo, aŭtomate, dum nevole lia buŝo paŭte streĉiĝis. Li relegis la koncernan parton de la raporto ricevita de la kolegoj en Agatea -ĉe-Maro.

... tiel ke la krimmotivo certe kuŝas en via regiono. Ĉar tri apartamentoj de la domaro “Najada” estis okupitaj tiudate de feriantoj el Sanktavalo, estus konsilinde esplori prioritate pri tiuj. Temas pri: (1) Familio Labiel  (“La Koboldoj”, Megara -ĉe- Kanval ), kiu okupis apartamenton 22, en konstruaĵo D; (2) F-ino Ada  Miresko (16, Einstein strato, Valĉefa ), kiu okupis apartamenton 14, en konstruaĵo D; Noto: ŝi tie loĝis kun viro ankoraŭ ne identigita; (3) Familio Karal  (72, Legombazara Strato, Valĉefa ), kiu okupis apartamenton 37, en konstruaĵo B.

La fakto, ke s-ro Karal  apartenas al la polico ne ŝajnas al ni sufiĉa motivo por lin forstreki el la listo. Estas pli da ŝancoj trovi elitan pafanton en la polico ol ekster ĝi. Lia aserto, ke li kontrolis la elirejojn, povus esti ruzo, ĉu profita al li mem, ĉu al Labiel  aŭ Miresko, se unu el tiuj estus lia kunkomplotinto. La atestoj estas konfuzaj pri tiu parto de la afero: iuj asertas, ke Karal  restis konstante ĉe la pordo, aliaj ke ne. Niaopinie, li havis la tempon iri tra la subdomaj aŭtejoj kaŝi la pafilon en apartamento 12 D, kie ni ĝin trovis ...”

Paŭta, leŭtenanto Remon  plu pianis sur la tablo, kun okuloj fiksitaj malproksimen al la nuboj.

*

Ada  Miresko estis akuŝistino. Bedaŭrinde, ŝi ankoraŭ feriis, kiam Karal  provis viziti ŝin. Laŭ siaj koleginoj, ŝi intencis reveni de Agatea -ĉe-Maro promenveture, haltante jen tie jen tie ĉi laŭ la momenta kaprico. Des pli domaĝe estis, ĉar el tiuj konversacioj sciiĝis, ke Francisko Rijal  pasigis trejniĝan periodon en tiu akuŝa servo dum la lasta medicina studjaro, kaj ke Ada  Miresko multe eliradis kun li tiuepoke.

*

Tial ke la akuŝistino ne disponeblis, aperis plej saĝe sekvi la vojon montritan de la diroj de Anĝela , la amatino de Rijal . S-ro Albago estis tre riĉa homo kun aspekto malsaneca. Li vivis en vasta kaj bela vilao ĉirkaŭita de arbareto imprese sovaĝa. Karal  komence parolis pri tre flankaj aferoj, laŭ malnova kutimo, kiu ĉiam montriĝis efika. Li majstras en la arto krei konfidan etoson kaj igi la homojn rakonti pri si pli ol ili mem imagas.

“Jes, sinjoro Karal , kion valoras riĉo, se sano svenas for? Mi estas tre riĉa. La elpenso, pri kiu mia kolego kaj mi ricevis patenton, estas aplikata mondskale. Ĉiuj industrioj niakampaj ĝin alprenis, kaj uzas plu. Tio iĝis por ni kvazaŭ rivero de oro, fluo de mono, kiu konstante alvenas al ni, eĉ sen ia gesto niaflanke.”

“Ĉu via kunpatentulo plu aktivas?”

“Jes, li estas tre sana. Entreprenema homo, aferisto. Ne mi. Kiam mi konstatis, ke mi ne plu bezonas labori por vivi, mi retiriĝis. Mi konservis miajn akciojn en la kompanio, sed ne plu interesiĝis. Li ne povus vivi tiamaniere. Li bezonas direkti, produkti, vendi. Ni formas egan kontraston. Eble tial ni restis bonaj amikoj tiel longe. Sed ne por paroli pri tio vi venis, ĉu? Vi ankoraŭ ne diris la veran celon de via vizito ...”

Karal  demandis pri Rijal .

“D-ro Rijal ? Treege simpatia kuracisto. Nekredeble juna. Li aspektas 20-jaraĝa. Bonkora homo, afabla, komprenema, kun simpatie nefermita, senstreĉa vizaĝo. Mi tre ŝatis lin. Ĉu vi havas novaĵojn pri li?”

La detektivo klarigis.

“Mortigita! Per cellorna pafilo! Almenaŭ via enketo povos baziĝi sur la fakto, ke certe agis elita pafisto, kio jam eliminas la grandan plimulton de la loĝantaro, ĉu ne?” Io en lia vizaĝa esprimo tiklis la scivolon de Jano.

“Mi ŝatus demandi vin...” li komencis, ne sciante ekzakte, kiel vortigi sian impreson.

“... ĉu mi apartenas al la pafa elito?” Albago frazfinis. “Nu, jes. Mi lernis tiun arton militserve. Sed mi delonge ne troviĝis apud la maro, kion multaj certe povos atesti. Mia sanstato ne ebligas al mi vojaĝi, bedaŭrinde.”

Ial Jano suspektis, ke li mensogas.

*

Malfermis la pordon grize vestita 60-jarulino, kies vizaĝo disradiis inteligentecon. Kiam la detektivo klarigis, kiarole li ŝin vizitas, ŝi reagis kvazaŭ ŝokite. Sed ŝi tuj retrovis sian trankvilon.

“Enketo estas tute konfidenca. Mi petas vin paroli pri ĝi al neniu. De tio dependas la sukceso de la justico,” Karal  iom solene komencis.

“La vorto sekretariino devenas de sekreto, ĉu ne? Vi povas fidi je mia silento,” ŝi digne respondis.

“Bone. Temas pri s-ro Albago. Ĉu vi scias, kie li feriis ĉi-somere?”

Ŝi skuis la kapon, kun kompatema esprimo.

“S-ro Albago laŭdire ne plu ferias, aŭ ferias la tutan tempon nun,” ŝi mildvoĉis. “Fakte, mi scias malmulton pri lia nuna vivo. Mi longe laboris kiel lia konfidenca sekretariino, sed nun ne plu. Mi scias, ke s-ro Labiel  invitis lin iri kun li kaj lia tuta familio al Agatea -ĉe-Maro, ĉar s-ro Albago tre ŝatas boati, sed li ne akceptis.”

“Ĉu vi diris ‘ Agatea -ĉe-Maro’? Amuze! Ankaŭ mi tie feriis!”

“Ĉu vere? Nu, s-ro Albago preskaŭ iris tien. La invito de s-ro Labiel  lin tre tentis, sed fine li devis rifuzi. Aŭ almenaŭ li rifuzis.”

“Ĉu la esprimo ‘li devis’ ne estis korekta? Kial vi ŝanĝis ĝin?”

“Ofte mi havas la impreson, ke s-ro Albago troigas sian malsanon. Mi opinias, ke li tre bone povus iri al Agatea , des pli, ĉar kun la Labiel -familio li havus neniun materian zorgon, sed verŝajne la ĉeesto de la junuloj lin fortenis.”

“Tion mi komprenas, infanoj povas esti, tre bruaj kaj kvietrompaj ...”

“Ili ne plu estas infanoj,” la grizharulino interrompis. “Vera aĝas 20 jarojn, Janpaŭlo 18. Kvankam verdire Vera ofte kondutas kiel infano, tiel timema, retiriĝema ŝi estas.”

“Kaj verŝajne ankaŭ ŝia frato. Se ne, li ferius aliloke, ĉu ne? Niaepoke, junuloj estas tre sendependaj, ne ŝatas ferii kun la gepatroj.”

“Ankaŭ Janpaŭlo estas sendependa. Mi pensas, ke la gepatroj persvadis lin veni, ĉar li tre ŝatas ... kiel oni nomas tiun aferon, vi scias, kiel plasta gladtabulo kun velo ... surf-... io. Lia patro diris al mi, ke li elektis Agatea n-ĉe-Maro, ĉar tie organiziĝas kursoj de tiu sporto, kaj tiel li eble sukcesos venigi la filon kaj foje ferii kun la tuta familio.”

Karal , impulsiĝe, probable pro la lokkoincido kun la murdo, faris demandon: “Ĉu li interesiĝas pri pafarmiloj? Ĉu hazarde li estus elita pafanto?”

La sekretariino lin rigardis horore.

“Honeste, mi ne ŝatas lin,” ŝi fine diris, “sed mi tamen ne suspektus lin pri krimo, kvankam mi devas konfesi, ke li estas absolute senmorala. Mi ne scias pri pafado, kvankam ... Ne. Mi ne plu memoras. Plej saĝe estas demandi lin mem, ĉu ne?”

*

“Vi havas belan apartamenton,” Jano Karal  diris enirante.

“Nu, mia patro estas sufiĉe riĉa!” la junulo respondis kun agresema tono. “Ĉu li sendis vin ĉi tien? Kion li denove elpensis?”

“Nenion. Mi neniam renkontis lin kaj venas proprainiciate,” la detektivo diris trankvilige, kaj, por transformi tiun kontraŭstaran sintenon al io favora al li, li decidis ŝajnigi sin suspektema pri la gepatroj:

“Atentu,” li admonis per tre mallaŭta voĉo, “ne ripetu ion ajn el tio, kio diriĝos inter ni, al via familio; ĉi tio estas nepre konfidenca.” La knabo nur levis la ŝultrojn.

“Ĉu vi memoras la tagon, kiam tiu juna kuracisto mortis veltabulante?”

“Ho jes, tre bone. Ni rimarkis poste, ke ni ĉiuj estis hejme kaj nenion vidis, antaŭ ol alvenis la polico kaj vekiĝis la tuta agitado. Ni havis apartamenton kun vido al tiu parto de la maro, kaj eble eĉ unu el ni vidis lin fali, sed ne imagis, ke li falas pro alia kaŭzo ol mismanovro.”

“Vi do estis ĉiuj hejme tiumomente? Ĉu vi memoras, kion vi faris?”

“Ĉu vi suspektas nian familion?”

“Mi estu sincera,” Jano diris, krude mensogonte. “Oni diris al mi, ke vi estas elita pafulo, kaj ...”

La junulo ekbolis.

“Kiel vi aŭdacas eldiri tian kalumnion!” li ekkriis. “Mi abomenas pafilojn, neniam eĉ tuŝis unu kermesan ludan pafilon konkursan ... Mi ...”

“Nu, nu, bone, mi kredas vin, kaj ĉiaokaze ne utilus al vi mensogi. Mi nepre scios la veron. Elita pafado ne estas tiel ofta, ke ĝi ne kontroleblus.” Jano decidis reveni al sia unua taktiko: “Fakte, pri via patro oni diris la samon, kaj ...”

“Mia patro ne povis pafi tiumomente.”

“Kiel vi povas esti certa?”

“Nu, mi bone memoras la situacion de la familio. Mi pasigis la tempon rigardante la velŝipojn kaj -tabulojn. De nia apartamento, ni vidis boatojn kaj ŝipetojn pasi, sur kiuj sidis mamnudaj junulinoj. Mi tion kontempladis, se tio estas la ĝusta vorto, kaj ne estas, ĉar mankas la moka nuanco. Mia patrino kaj la speco de strutino, kiun donacis kiel fratinon al mi, ludis Scrabble -matĉon. *  Kaj mia patro banis sin, lavis siajn harojn. Li uzas la banĉambron je plej neoportunaj momentoj, ĝenerale kiam mi ŝatus uzi ĝin.”

*  Speco de krucvorta ludo, en kiu oni formas sur tabulo kruciĝantajn vortojn per pecoj, sur kiuj estas markita po unu litero.

“Ĉu neniu el vi eliris el la apartamento?”

“Neniu. Mi estas la sola entreprenema. La aliaj konceptas siajn feriojn kiel nenifaran restadon en ĉe-mara loko. Sed tiutage mi estis tre laca, ĉar la antaŭan nokton, mi rehejmiĝis tre malfrue, aŭ tre frue, laŭ la vidpunkto, kaj mi havigis al ili la plezuron de mia kunuleco. Ĉu ili ĝin ĝuis aŭ ne, mi ne povus respondi.”

*

Ada  Miresko rekuŝigis la aŭdparolilon de la telefono kaj rigardis zorgmiene sian amanton.

“Kio okazas? Estis kiu?” li demandis.

“Estis Janeta . Ŝi informas nin, ke la polico enketas pri ni. Faris ĉiaspecajn demandojn al la kolegoj ...”

“Damne!”

“Tio odoraĉas. Ŝajnas al mi, ke ni devas eĉ pli longe perdiĝi en la naturo, aŭ almenaŭ fore de la laborloko ...”

*

“Ĉu via enketo pri Rijal  progresas?” Ĝoja  demandis kun la melodia prononco de la Sankta Valo de Tjazo.

“Jes. Mi estas kontenta. Kiel enketoj diferencas unu de la alia! Ofte oni havas la impreson rondiri surloke, sed ĉifoje mi sentas la serĉadon glata antaŭeniro, malrapida, kompreneble, sed konstante progresanta. Ni ĵus ricevis gravan novaĵon. Ĉu vi memoras, ke blondulino luprenis la ferian apartamenton, kie la pafilo kuŝis kaŝita? Nu, oni retrovis ŝin.”

“Kiel?”

“Plej simple. Sekretariino de la lua agentejo vidis ŝin preterpasi sur la strato. Ŝi informis la policon. La ulino estas bone konata kiel marborda ‘noktulino’, aŭ telefaŭnino, kiel oni siatempe diris, pli karakterize. Viro estis proponinta al ŝi semajnon da kunvivado kun li tie, en Agatea , sed ne volis, ke oni vidu lin kun ŝi. Tial nur ŝi prizorgis la kontaktojn kun la agentejo.”

“Pri kiu semajno temas?”

“Ŝi restis kun li la semajnon antaŭ la murdo. Ŝi estis jam for, kiam la murdo okazis.”

“Sed ĉu oni ludonas tiajn apartamentojn por nur unu semajno?” “Ne. Ĝuste ne. La luado daŭris ankaŭ dum la semajno de la murdo.”

“Kaj kiu estis tiu ulo?”

“Ŝi rekonis lin laŭ la foto. Tre interesos min tio, kion li rakontos al mi, des pli ĉar ...”

“Ĉar kio?”

“Ĉar Anĝela , la amatino de la veltabula murdito, telefonis por komuniki gravan diron de Rijal , kiun ŝi ĵus memoris vidante ŝarĝveturilon de konata firmao. Foje, dum preterpasis simila kamiono, post la anstataŭeco en Kanval , Rijal  diris al ‘Se vi nur scius, de kie venas ties giganta riĉego ...’ Li rifuzis plu komenti, elvokante la medicinan sekreton, sed ankaŭ tiu frazeto helpis min malkovri, kiu kulpas.”

*

Kun kornrandaj okulvitroj, densaj brovoj, dika nazo, elstaranta mentono kaj frunto liniita de multaj sulketoj, Armando Labiel  prezentis perfektan bildon de energio kaj aŭtoritato. Li akceptis Janon kiel ĉefo subulon, sed la policanon tio ne impresis. Karal  priskribis sian tezon:

“Laŭ la armeaj arĥivoj, vi trejniĝis kiel elita pafanto, kaj vi estas ano de pafklubo. Vi falsanome luis apartamenton 12 de konstruaĵo D en la “Najada”. Tie oni trovis la murdan pafilon. Tiu apartamento troviĝis tuj sub tiu, kiun vi luis kun via familio: estis facile al vi fluigi akvon en la banujon, ŝlosi de ekstere la banĉambron, kiu situas tuj ĉe la enirpordo, iom aparte de la tuta loĝejo, ŝtupari malsupren al apartamento 12 – antaŭ via pseŭdobaniĝo, vi iris rigardi la lagunon, ĉu ne?, kaj vi binokle konstatis, ke Rijal  veltabulas, kiel ĉiutage tiuhore – pafi, kaŝi la pafilon, kaj trankvile reveni lavi viajn harojn. Neniu en via familio miris, ĉar estas konate, ke vi ofte pasigas pli ol horon en via bano. Konstante pasis motorboatoj, ege bruaj, tiel ke neniu povis atenti la bruojn, kiujn vi faris.”

“Vi havas riĉan imagon.”

“Via kara Karmela , kun kiu vi pasigis la antaŭan semajnon, atestas pri la fakto, ke s-ro Igor Staravineskij  estas vi. La ruĝecajn harojn kaj barbon vi surmetis ĉiufoje, kiam vi eliris, por ne esti rekonata, ŝi diris. Vi diris al via edzino, ke vi foriras por aferista vojaĝo, sed fakte ...”

Labiel  levis la ŝultrojn.

“Pasigi semajnon ĉe-mare kun bela blondulino ne estas krimo, aŭ ĉu la juro tiom ŝanĝiĝis? Kaj kial do mi murdus tiun doktoreton?”

Ĉi-stadie Karal  decidis blufi.

“Ĉar li eksciis ĉe s-ro Albago pri la origino de via financa kaj industria prospero. Vi tro ŝatas vian nunan vivon por allasi, ke tia rivelo ĉion fuŝu nun.”

“Nu, vi pravas, amiketo, vi plene pravas.” Labiel  gestis parolante, sed antaŭ ol Karal  sukcesis agi, li jam havis pistolon en la mano.

“Vi konstatas, ke ĝi surhavas silentigilon. Dum vi putros trankvile ĉi tie, mi estos for. Mi havas monrezervojn kaŝitajn eksterlande, kaj mi fore rekomencos novan vivon. Finfine, min tedas miaj edzino, filino kaj knabaĉo. Vi palas, amiketo; ĉu oni ne instruas al vi morti kuraĝe, en la polico?”

Laŭ la spino de Jano Karal  ŝvito malplaĉe fluis.

Labiel  premis la ellasilon.

*

“Ĉu ne ŝajnis al vi strange, ke mi ne kaptis propran armilon por kontraŭbatali vin?” Karal  kviete diris, dum la alia rigardis stultaspekte sian nefunkciintan pistolon. Trankvile, li prenis el poŝo mankatenon kaj ĝin fiksis al la manradikoj de Labiel .

La pordo malfermiĝis.

“Ĉu ĉio en ordo?” demandis uniformulo. Karal  simple kapmontris la mankatenitan Labiel .

Asignisto, ĉi-kaze funkcianta kiel jura konstatisto, envenis.

“Ni ĉion aŭdis, kaj surbendigis ĉion,” li proklamis, dum la industriisto rigardis nekomprene. Klarigis Karal :

“Nokte, la polico, kun juĝista rajtigilo, kompreneble, venis ĉi tien en la oficejan parton de la fabriko, metis mikrofonon en via kabineto, aŭdeblan en la apuda sekretaria ĉambro, kie miaj kolegoj ĉion registris ĉe ĉeesto de nia amiko ĉi tie, kiu atestos la aŭtentecon de ĉio surbendigita. La polico ankaŭ forprenis la kuglaron el via pistolo en via tirkesto. Mi tamen devas konfesi, ke kiam vi eligis ĝin antaŭ kelkaj minutoj, min trafulmis la penso, ke eble vi kunprenis alian, aŭ la tirkestan kontrolis. Nu, tiuj estas la riskoj de la profesio.”

Labiel  aspektis, kvazaŭ li maljuniĝis 20 jarojn. Li ŝajnis deprimita, pli eta, ŝrumpa.

“Kial?” li unuvortis.

“Mankis pruvo,” Jano respondis. “Mi konsultis juriston el la prokurorejo, kaj li diris, ke mi havas nur ‘cirkonstancajn akuzfaktojn’ kontraŭ vi. Necesis iamaniere ricevi pruvon. Via konfeso, ke ‘mi plene pravas’, taŭge atestita, nun sufiĉos.”

*

“Finfine, tiu Ada  Miresko neniel rilatis al al krimo, ĉu?” Ĝoja  demandis sian edzon.

“Ne. Sed verŝajne ni timigis ŝin, kvankam ni ne scias pri kio. Unu el la telefonistinoj, kiuj laboras ĉe la centra konektotabulo hospitala, kaj kiu estas iom pli scivolema ol ŝi devus, subaŭskultis telefonan alvokon de kolegino al Ada . Kiam ĉi-lasta eksciis, ke la polico ŝatus pridemandi ŝin, ŝi decidis ‘malsaniĝi’ tie, kie ŝi estas kaj ne reveni tuj. Sed ni scias nenion pli ĉi-rilate.”

“Kaj kio okazis al d-ro Rijal  ĉe s-ro Albago?”

“Albago estis verkanta testamenton, kiam li svenis. Se mi bone komprenis, estis diabeta komato, kvankam aliaj fizikaj elementoj intervenis en lia komplika san- aŭ pli ĝuste malsanstato. Rijal  ekzamenis kaj prizorgis lin, sed ankaŭ estis sufiĉe scivola por legi la novan testamenton. Legante li komprenis: Albago kaj Labiel  siatempe murdis kolegon, kiu elpensis genian industrian procedon kaj kiu ĉion preparis por ĝin patentigi. Post la murdo, petis kaj ricevis la patenton ambaŭnome, el kio rezultis la riĉego, sur kiu baziĝas la prospero de Labiel  kaj K io . Ŝajnas, ke Labiel  tion tute facile akceptis, sed ne Albago. Ĉi-lastan ĉiam ĝenis kulposentoj, kiuj, eble, rolas en lia fuŝita sano.

“La familio de la vera elpensinto ja vivis mizere. Ju pli Albago sentis la morton proksimiĝi, des pli li timis, eble ankaŭ pro la ideo, ke transmorte iu lin juĝos. Aliflanke, li ne trovis en si la kuraĝon konfesi la veron, aŭ eĉ nur donaci monon al la viktima familio, time, ke tio direktos suspektojn al kaj ke li perdos sian luksan vilaon kaj komforton milfacetan. Li tamen deziris, ke almenaŭ post lia morto lia riĉo revenu al la familio de tiu, kiu ĝin naskis.

“Kiam Rijal  legis la testamenton kaj ĉion ĉi komprenis, ankaŭ lin tiklis skrupuloj. Li decidis ne iri al la polico, ĉar nun estas ekonomia krizo kaj miloj da laboristoj ricevadas monon dank’ al la prospero de Labiel  kaj K io . Li informiĝis pri Labiel  kaj eksciis, ke li estas vere bonega siakampe, liagrade, ke se li forirus, eble neniu kapablus direkti la entreprenon same bone kiel li, kio estus katastrofo por la laboristoj. Kio, parenteze – kaj plej bedaŭrinde – nun verŝajne okazos!

“Anstataŭ denunci Armandon Labiel , li do iris viziti lin, kaj petis lin agi favore al la familio de la inventisto, ĉefe al ties infanoj. Sed Labiel  panikis eksciante ke iu konas lian iaman fifaron. Anstataŭ simple akcepti, kio estus solvinta ĉies problemojn...”

“... kaj eble kontribuus redoni sanon al Albago,” komentis Ĝoja .

“... li lasis panikon kapti lin, kaj li decidis likvidi Franciskon Rijal , pensante, ke li iel sukcesos malaperigi la testamenton de sia eksa kolego. Li informiĝis pri la gustoj de Rijal , pri liaj somerplanoj, vi konas la sekvon.”

“Kia stultaĵo! Se li nur sekvus la konsilojn de Rijal  ... Tiu certe neniam denuncus lin al la polico.”

“Vi pravas, sed li timis. Mi ofte miras, kiom kulposentoj kaj timo emas fuŝi situaciojn.”

“Ĉu vi elportus la ideon, ke Labiel  ne pagu sian ŝuldon al la socio?”

“Mi aplikus ĉi-kaze la principon pri ‘plej eta malbono’. Ne puni Labiel  estas malbono, sed riski krei ondon da senlaboreco estas pli granda malbono, pro kiu eble suferos multaj senkulpuloj. Ĉu tio ne estas tro granda prezo por la kapto de unu sola krimulo? Mi ne scias, mi ne pripensis funde la aferon, sed ŝajnas al mi, ke Rijal  aliris la problemon kun pli profunda konscienco, ol oni ĝenerale faras.”

Melankolia etoso plenigis la ĉambron, post tiuj vortoj longe silentan.

“Se vi tiel opinias, kial vi arestis lin?” Ĝoja  flustre demandis. La edzo ĝemspiris.

“Nu, mi ĵuris ...” Li levis la ŝultrojn, kaj turmenta esprimo invadis lian vizaĝon dum li gruntis:

“Se vi nur scius, kiom mi fojfoje malamas mian profesion ... krome ...”

“Krome?” ŝi ripetis, mirante pri lia stranga esprimo.

Li rigardis ŝin rekte en la okulojn.

“Ĉi-kaze mi tute ne povis lasi la krimulon nekaptita. La polico en Agatea  suspekteme sin demandis, ĉu en la murda komploto ne partoprenis ankaŭ mi!”

ABZ de murdo

Certe vi memoras la grandan teruron, en kiu la ĉefurbo estis kaptita dum tiuj dek monatoj. Ne temas ja pri facile forgesebla sperto! Sep murdoj. Sep murdoj same nekompreneblaj, same sensencaj, same efektivigitaj per la same nekredebla sageto. Iu maniulo, certe, perdis la prudenton kaj pafis hazarde.

Ĉu hazarde? Ĉe la kvina krimo, ĵurnalisto notis, ke la familiaj nomoj de l’ viktimoj ordiĝas alfabete – Baltiks , Delvál , Fajroŝtón , Lermiona , Pluriven  – kaj ĉiuj personoj, kies nomo komenciĝas per litero antaŭ P finfine povis spiri libere ... Sed eble ni deiru de la komenco, de la tempo, kiam neniu pensis, ke venos tuta serio. Tiujare, Jano Karal  portempe laboris en la ĉefurbo.

*

“Mi unue kredis, ke ŝi rompis al si la ostojn falante de ŝtupo al ŝtupo”, klarigis ĝendarmo Muret , montrante al Karal  la korpon kuŝantan piede de la ekstera ŝtuparo, kiu kondukis legomĝardenen, “sed miaj okuloj alkroĉiĝis al ĉi tio. Mi ne tuŝis ĝin fingre, nur per pinĉilo mi iom tiris ĝin, kaj tuj remetis.”

“Ĝi” estis tufo da brun- kaj flavkoloraj plumetoj, imitantaj, vidate de ia distanco, la korpon de burdo. Fakte, ĝi estis nenio alia ol la plumparto de sageto, se oni povas tiel nomi la mallongan pinton, kiu ĉi-kaze trafis la nukon de l’ maljuna sinjorino.

Posta ekzamenado rivelis du precizigojn, nome, ke la morton kaŭzis paralizo de la spirmuskoloj per kuraro – la konata amazonia veneno – kaj ke tiun substancon portis en la korpon eta sageto, simila al tiu, kiun kelkaj el la sudamerikaj triboj elblovas viktimen per longa kava tubo.

Kiom ajn stranga la metodo, ĝi efikis. S-ino Anabela Baltiks  kuŝis senviva piede de l’ ŝtona ŝtuparo, kaj ŝia morto restis por la polico mistero plene vualita: neniu spuro krimula troviĝis, nek riveliĝis taŭga motivo.

“Ĉiam ekzistas motivo”, sentencis leŭtenanto April .

“Kompreneble,” Jano respondis, “sed ĉi-kaze ĝi ne estas evidenta. Anabela Baltiks  estis relative riĉa, sed heredas nur la du filoj, kiuj havas tre komfortajn enspezojn kaj jam vivas sufiĉe lukse. Ambaŭ filoj estas tre patrinamaj kaj plenaj je respekto al ŝi. Mi trovis ilin tre kulturitaj, senagresaj, eĉ iom molaj personoj, kiujn estus malfacile imagi en la rolo de murdintoj. La pli aĝa troviĝis en societa kunsido tiuvespere, kion tridek membroj atestas. La dua ne havas vere firman alibion – li estis hejme kun sia familio – sed tio estas plej normala.”

“Ĉu neniu ricevas avantaĝon de tiu morto?”

“Jes, tamen, juna ĉinino nomata Margaret S. H. Lim . Ŝi estas la flegistino, kiu prizorgis s-inon Baltiks . Ŝi estas la amdonantino de la pliaĝa filo, sed tiu ne kuraĝis edziĝi al ŝi, malgraŭ ŝia ripeta peto, ĉar la patrino ne konsentis, kaj tiun li ne volis malkontentigi. La restadpermeso de tiu flegistino senvalidiĝos post ses monatoj, kaj laŭdire tre riskas ne esti renovigita, ĉar pro la nuna senlaboreco oni ofte ne daŭrigas la laborpermesojn de eksterlandanoj. Nun, kiam la patrino mortis, la filo eble edzinigos sian amatinon, kaj tiel solvos ties administracian problemon.”

“Se estis grave por ŝi resti ĉi-lande, tio estas perfekta motivo.”

“Jes, sed ŝi troviĝis milojn da kilometroj for, en Malajsio, en Penang , ĉe sia mortanta patrino. Dume, alia flegistino ŝin anstataŭis.” “Eble la bofrato mortigis la patrinon por ŝi.”

“Materie ... eble, kvankam, se vi konus tiun burokraton, vi ne imagus lin kun amazonia murdilo... Sed psikologie estus neeble: li havas vere rasistan sintenon kaj ĉesis la rilatojn kun la frato, kiam tiu ĉi dungis la malajsian ĉininon kaj pariĝis kun ŝi. Tion multaj atestoj konfirmas.”

*

Iom pli ol unu monaton poste la dua murdo okazis. Klaŭdja Delvál , bela virino 38-jara, estis trovita morta en la ekstera naĝejo, kiun disponis la luksa vilao de la ge- Delvál -oj. Oni devis revenigi la edzon urĝe de Meksiko, kien liaj negocaj devoj lin kondukis.

Komence, ŝajnis evidente – kvankam ne tre kompreneble ĉe tiu sperta naĝantino, en malvasta privata naĝejo – ke ŝi dronis.

Sed iom pli detala observado aperigis sageton similan al tiu, kiu trafis Anabela n Baltiks . La medicina analizo rivelis, ke ŝi mortis kurarvenenite.

Enketante, oni trovis spurojn de persono – verŝajne viro, laŭ la ŝu-premaĵoj – kiu probable kaŭris en proksima arbustejo, de kie li pafis la sageton rekte en la koron de l’ viktimo. La vilao estis relative izolita, kaj neniu najbaro vidis ion ajn. Ke s-ro Delvál  vojaĝis Meksiken kun sia juna amatino, kiu videble multe pli plaĉas al li ol la leĝa edzino, iĝis konfirmita fakto, sed ĝi neniom helpis solvi la misteron.

*

David Fajroŝtón  estis 45-jara teknikisto pri centra hejtado kaj kaldronegoj. Kiam lin trafis la kurara sageto, li revenishejmen tra parko, nokte, laŭ jam plursemajne konfirmita tradicio. Ĉi-foje, la polico esperis, ke ĝi fine sukcesos ekpaŝi al fruktodona spurvojo, ĉar David Fajroŝtón  nur antaŭ kelkaj monatoj revenis hejmlanden de orienteŭropa malliberejo, en kiu li restis dekjare, post kiam pruviĝis, ke li havis profitan agadon surkampe de pasporta fabrikado, falsviza provizado kaj tra-lima pasigado de homoj, dokumentoj kaj varoj. Tiu fono, en kiu miksiĝis politiko, eble spionado, kaj certe komercado neleĝa, elvokis interesajn eblecojn. Sed la tuta serĉado montriĝis vana. Fajroŝtón  estis siatempe arestita, li plenumis sian malliberan periodon, poste estis elpelita el la koncerna lando kaj dank’ al bonŝanco kaj al sociala institucio trovis laboron en sia komenca fako.

Du atestantoj prezentiĝis al la polico por diri, ke ili vidis en la proksimeco de tiu parko junan ĉininon dum la koncerna vespero. Tuj oni sin demandis, ĉu ekzistas rilato inter ĉi tiu murdo kaj la flegistino Lim , sed el pluraj fotoj de junaj ĉininoj, en kiujn la polico metis tiun de Margaret S. H. Lim , la du atestantoj elektis du malsamajn, el kiuj neniu montriĝis la flegistino de forpasinta s-ino Baltiks .

La enketo pri Fajroŝtón  liveris multajn faktojn, sed neniun rilatigeblan al lia morto. La viktimo siatempe edziĝis al iu Zora Iskander , el Turkio, pri kiu neniu scias, kio fariĝis el ŝi, kiam la edzo malaperis oriente. Li ne havis infanojn, kaj se iu kuzo aŭ nevo eble heredos de li, lia mizera posedaro neniel povus klarigi la murdon.

Pli kaj pli certiĝis kaj ĉe la polico, kaj ĉe la publiko – sendube influata de ĵurnalistoj – ke oni ne serĉu racian klarigon al la krimoj. Ilin kulpas iu maniulo, kiu imagas sin amazonia indiano, iel trovis blovpafilon kaj kuraron, kaj por iu sadisma ĝuo mensmalsanula hazarde elektas viktimojn de iu ajn aĝo kaj sekso.

En veprejo, je ne tre longa distanco de la loko, kie Fajroŝtón  falis murdita, troviĝis ŝu-premaĵoj, malprofundaj kaj ne tre netaj, jes ja, sed tamen certe sammezuraj (44) kiel ĉe la antaŭa sageta murdo.

*

Baronino Klara Lermiona  vivis en kastelo. En ties apuda privata parko ŝi mortis. La murdonto facile eniris la parkon transgrimpante la muron per ŝnura ŝtupetaro, se juĝi laŭ la fibroj, kiuj restis al ĝi kroĉitaj. La ŝu-spuroj estis ĉi-foje tre klaraj, ĉar la tero ankoraŭ estis mola pro ĵusa pluvo, kaj ne plu malsekiĝis antaŭ ol la enketistoj alvenis. Kiel en la antaŭa kazo, la polico faris muldaĵojn el tiuj ŝuformoj: ili plene kongruis kun la pli frue trovitaj. Sed neniu alia spuro de la murdinto rimarkiĝis. Pluraj vilaĝanoj vidis tiuvespere aŭton, kiu iris la vojon direkte al la kastelo. Iliaj indikaĵoj estis sufiĉe precizaj, por ke la polico povu retrovi la veturilon. Temis pri iu konata politikulo, s-ro Janmarko Kolber , kiu efektive prezentiĝis al la kastelo por transdoni al ties posedantino donacon por ŝi de iu eksterlanda konato ŝia, kiun la vizitanto renkontis dum vojaĝo de parlamenta grupo. Montriĝis, ke ankaŭ parlamentano Kolber  havas samgrandajn piedojn kiel la ŝu-preminto (44), sed lia ŝu-provizo ne enhavis ledaĵojn, kiuj plene konformus kun la polica muldo.

*

La polico informiĝis ĉe la frenezulejoj, petegante la psikiatrojn sciigi al ĝi, ĉu iu el iliaj pacientoj prezentas klinikan trajtaron akordigeblan kun la serio da murdoj, kaj uzas ŝuojn kun mezuro 44. Sed tiu serĉado ne fruktis.

Jano Karal  tiam rimarkigis al leŭtenanto April , ke la viktimoj ordiĝas alfabete, sed tio ne helpis la enketon. Eble tamen tiu observo havis kiel rezulton, ke ĝi konfirmis, ke temas pri ia mensmalsanulo. Neniu mense sana, kun racia murdomotivo, havus kialon elekti similan sinsekvon, dum tiu respondus al la cerba funkciado de menso paranojeca.

La polico tamen serĉis kaj serĉis, ĉu la viktimoj havis ian ligon inter si, aŭ kun iu alia, aŭ eĉ unu komunan karakterizon. Sed tiuj esploroj nur trafis sakstratojn: ambaŭ seksoj estis reprezentitaj inter la viktimoj; la aĝoj variis inter 38 kaj 78; la riĉeco inter mizera ( Fajroŝtón ) kaj grandeca ( Lermiona ) pasante tra meza kaj relative alta ( Delvál , Baltiks ), kio cetere respondis al la diverseco de la sociaj originoj: laborista, burĝa kaj nobela; same diferencis la politikaj opinioj. La viktimoj ne havis komunajn hobiojn aŭ gustojn, ne apartenis al iu sama societo aŭ religio. Montriĝis evidenta, ke nur hazardo (aŭ la strangaj mensaj procezoj de frenezulo) difinis, kiu estos la venonta viktimo.

Dum la polico tiel vadis en marĉo de vana serĉado, la publiko pli kaj pli angoriĝis. Ĝuste la videble hazarda elekto de l’ viktimoj signifis, ke iu ajn povas trafiĝi de la murda sageto. Kiel protekti la tutan regionon (la kastelo de Klara Lermiona  ja troviĝis je 70 kilometroj for de la ĉefurbo), ne estis demando facile solvebla. La ĵurnalistoj emfazis, ke ĉiu krimo okazis en izolita loko, nokte aŭ noktiĝe. Tial la homoj emis eviti izolitecon, kaj multaj hezitis, antaŭ ol nokte eliri.

*

Tamen, kiam Janik Pluriven  eliris el la barbirejo, kie li laboris, aŭ, laŭ la propra vortuzo, “artis”, estis tagmeze, suno brilis, kaj la strato estis plenplena je homoj. La sageto lin trafis ĉe la kolflanko.

Li sentis etan pikon, metis instinkte la manon al ĝi, sensis ion lanugan kaj ĝin eltiris el sia kolo por ĝin forĵeti senrigarde, tiom koncentrita al siaj pensoj li estis, kaj tiom certa, ke lin tuŝis nur ia negrava insekto. Ke la ideo pri murda sageto ne trafis lin, ŝuldiĝas probable al la fakto, ke, kiel ĉiuj, li mense limigis la danĝeron al nokto kaj izolitaj lokoj. Pro tiu sama kaŭzo, la kvar preterpasantoj, kiuj duonsensis la fulman traflugon de io sibla, ne perceptis ĝin ĝuste: la kvar poste diris al la polico, ke ilia sola reago estis: “kiel rapide tiu insekto flugas” aŭ io simila.

Kiam Pluriven  sentis ĉiujn muskolojn moliĝi, estis preskaŭ agrable, sed baldaŭ, sentante sin pli kaj pli malsana, li nepre devis sidiĝi. Li tiam ĵus eniĝis en flankan mallarĝan straton, kaj li eksidis sur domsojlon, en pordangulo.

La malmultaj uzantoj de tiu strateto preterpasis rapide, apenaŭ ĵetante rigardon al tiu juna homruino, ŝajne jam dormebria tagmeze. Kiam iu fine interesiĝis pri li, estis tro malfrue.

Kion povus fari la polico? Kiam koniĝis la kaŭzo de l’ morto, la krimulo certe jam estis malproksime. Longa serĉado trovigis la sageton ĉe trotuaro, kaj diversaj atestoj ebligis rekunmeti la moviĝojn de l’ junulo. Oni demandadis, ĉu iu vidiĝis kun longa blovpafilo aŭ similforma objekto, sed nenio eksciiĝis. Plian fojon, la kuraristo, kiel nun la popolo lin nomis, trafis netrafite.

“Estas senkuraĝige. Ni enketas, ĉar ni devas enketi, sed ni sentas nian penon senutila,” Karal  diris al sia edzino Ĝoja .

“Efektive, se agas mensmalsanulo, kiu laŭ la ĝenerala opinio pafas ŝance, esplori la vivon de la viktimoj ne servas ian celon.”

“Ni tamen plue esperas, ke tiu frenezulo havas kialojn por celi tiujn kaj ne tiujn ĉi. Eble tamen estas rilato inter la diversaj murditoj ... Sed ni ne havas fortan kredon al tiu hipotezo.”

“Kion vi trovis pri tiu hartondisto?”

“Nenion rimarkindan. Dudeksesjara, samseksemulo, tre afabla homo, ŝatata egale de la klientoj kaj de la kolegoj, iom soleca. Li ne havas ian daŭran amrilaton jam relative longe. Unu punkton komunan kun la dua viktimo li havas: ambaŭ tre ŝatas naĝi. Sed Klaŭdja Delvál  naĝis belsezone en la propra vilaa naĝejo, dum li tutjare vizitadis la hejtatan publikan naĝejon de Moricja . Li ankaŭ tre ŝatas vojaĝi kaj laŭdire ŝparas por foje pagi al si mondvojaĝon en ne tro malkomfortaj kondiĉoj. Neniu profitas de lia morto, li tute ne estis riĉa, kaj ne havas heredantojn. Li ne havis konatajn malamikojn, se escepti knabon, kiu foje enamiĝis al li kaj neniam konsoliĝis, ke ilia am-afero ne daŭris pli longe pro malfidelo de Pluriven . Sed tiu knabo – kiu ne havas konfirmeblan alibion – ŝu-mezuriĝas je 38.”

“Certe vi povis dedukti el la diversaj atestoj, de kie la sageto venis, kaj do kie troviĝis tiu, kiu ĝin pafis?”

“Jes. Iom similas la mortigon de John Kennedy . La persono staris en la Vita -Domego, sur la 4-a etaĝo, ĉe fenestro de oficejo nun neokupata. Estas nenio tie, eĉ ne meblo, tiel ke la pordo ne estis ŝlosita. Neniu vidis iun ajn viron portantan suspektan objekton iri tien. Estas multaj oficejoj, multaj etaĝoj, pluraj liftoj. Se la koncernato uzis la ŝtuparon, li povis iri supren kaj malsupren renkontante neniun, ĉar ni konstatis enketante, ke eĉ multaj oficistoj ne scias, kie troviĝas la ŝtuparo!”

“Mi ne miras.”

“Ni cetere per fotografia procedo kun specialaj lumanguloj sukcesis riveli spurojn de paŝoj faritaj de la konata plandumo kun mezuro 44, kvankam estis apenaŭ videblaj. Pro la distanco ni opinias, ke ne uziĝis indiana blovtubo, sed speco de speciala pafilo, verŝajne laŭcele konstruita.”

“Tio estas interesa malkovro.”

“Jes, la unua kuraĝiga post la ŝuspuroj. Venis ankaŭ dua: mikroskopa peceto de fadeno el ruĝkolora lano, kiu kroĉiĝis al la fenestrokadro. Fakte, ni ne scias, kion tiri el ĝi, kaj ni fidas plu la longan rutinan esploradon ĉe la armil-amatoroj, anoj de pafkluboj kaj similaj medioj, kiun ni entreprenis. Eble tiel ni fine trovos, sed kiom mortos antaŭe? Tio terure naŭzas min.”

*

Post la morto de Pluriven  ĵurnalisto rimarkigis, ke la viktimoj estis atakitaj laŭ alfabeta ordo. Tiu fakto, jam notita de la polico, havis duoblan efikon: ĝi trankviligis ĉiujn personojn, kies familia nomo komenciĝis per literoj inter A kaj Plu, kaj intensigis la timajn sentojn ĉe ĉiuj aliaj. Inter ĉi-lastaj troviĝis Bruco Stevan .

Kvankam ĉiuj konantoj klasis lin inter la kuraĝulojn, li fakte estis timema viro, kiu penadis venki sian timon kaj preskaŭ ĉiam sukcesis, tiel ke li ofte montriĝis riskema. En la profundo de l’ koro, la ŝanca pafado de l’ kuraristo lin teruris, sed li fortostreĉis por konvinki sin, ke la risko ne estas tiel serioza, fundfunde ...

Tial, malgraŭ la admonaj vortoj de la edzino, li decidis piediri sola al la kutima ŝakkluba kunveno tiunokte. Dum li revenis, paŝante sur Vaŭĉa aleo, kiu laŭiras la fervojon kaj estas relative dezerta loko, li aŭdis siblan sonon kaj sentis sin pikita al la nuko.

La enketo rivelis, ke la krimulo sin kaŝis malantaŭ unu el la platanoj, kiuj vice staras rande de la aleo, kiam li pafis. La grundo estis bona, el polica vidpunkto, kaj la kutimaj ŝu-spuroj estis ĉi-kaze forte premitaj. Sed neniu atestanto troviĝis, kiu vidis ion sciigan, nek iu ajn materia lasaĵo krom la ŝu-markoj. La kuraristo esti vere singarda.

Bruco Stevan  havis direktoran pozicion en Banko Garamel . Lia ama kaj familia vivo estis senproblema. Li vivis la vivon de normale honesta bankisto. Kiam li akiris tiun postenon, lin ege ĵaluzis la ambicia Jozefo Kandaŭ , kiu sopiris al tiu promocio. Karal  iom ludis kun la ideo, ke jen ebla motivo prezentiĝas – des pli ĉar tuj la bankaj aŭtoritatoj decidis, ke Kandaŭ  nun ricevos tiun direktorecon – sed, se diri nenion pri la fakto, ke tiu maniero progresi profesie ne tre ekvilibre konsideras riskojn kaj avantaĝojn, Kandaŭ  troviĝis en Londono, kiam la murdo okazis.

Oni sciis ankaŭ, ke Stevan  havis problemojn kun kartelo da venezuelaj firmaoj, kiuj rigardis sin trompitaj de li en afero, pri kiu li plene respondecis. Pluraj similaj okazaĵoj, kvankam malpli gravaj, prezentiĝis lastatempe, sed en neniu la morto de Bruco Stevan  vere helpis al la koncernatoj. Kiel ĉiufoje antaŭe, oni refalis al la konkludo ke agas frenezulo hazarde elektanta.

*

Kaj tamen al Ĝoja  – psikologino – tiu hipotezo ne plaĉis.

“Mensmalsanulo ne agas tiamaniere. Li sekvas difinitan sistemon. Jes ja, estas la alfabeta ordo, sed nenio pli. Mensmalsanulo, kiu murdas serie, ĉiam atakas homojn kun iu komuna trajto. Povas temi pri seksmaniulo, kiu strangolas junajn samtipajn knabinojn, aŭ pri ia venĝemulo, kiu mortigas homojn kun uniformo. Sed ĉi tiu sinsekvo estas tro nekohera. Mi proponas alian hipotezon: vi alfrontas ĉi-foje entreprenon, kiu murdon organizas por klientoj, kontraŭpage. Nur ĝi kongruas kun la laŭŝajne hazarda elekto de l’ viktimoj.”

Karal  silentis. La vortoj de Ĝoja  elvokis al li ion, sed li ne povis retrovi kion, precize. Kaj jen ĝi revenis.

“ Ĝoja , ĉu vi memoras,” li diris iom ekzaltiĝe, “tiun strangan anoncon en la reklamfolio?”

“Anoncon... Ha jes! Kompreneble mi memoras! ‘Pli bone ol korkonsiloj! Murdkonsiladon ni proponas! Multaj personoj deziras, ke iu el iliaj konatoj aŭ proksimuloj mortu, sed ne scias, kiel realigi tiun revon multosolvan...’  La polico petis plurajn personojn respondi, ĉu ne?, por vidi pri kio temas...”

“Jes, kaj ĉiuj ricevis longan religian predikon pri tio, ke estas latentaj krimuloj, kaj devas preĝi Dion por superi tiun mismoralan inklinon ktp ktp. Ni tiam konkludis, ke agis nur unu el la multaj religiemaj frenezuloj, kiuj vivas niaepoke, kaj forgesis la aferon.”

“Sed eble el la centoj da leteroj, kiujn la anoncinto ricevis, kelkaj montriĝis pli seriozaj, kaj rezultigis konkretan proponon de murdo, kies ‘mendanto’ neniam troveblus, ĉar estus neniu rilato inter li kaj la efektiva plenuminto.”

En la okuloj de Jano Karal  ekbrilis lumeto espera.

*

Kaj jen subite alia neatendita esperigaĵo montriĝis, sub la formo de juna tajpistino, laboranta en unu el la oficejoj instalitaj en la Vita -Domego, de kie la kuraristo pafis al Pluriven .

“Mi hezitis veni, ĉar eble mia rimarko havos neniun valoron...” Karal  gratulis, ke ŝi tamen venis.

“Mi legis en gazeto, ke la sola indikaĵo trovita, kiam tiu haristo murdiĝis, estis ruĝlana fibreto. Nu, dum mi malsupreniris laŭ tiu ŝtuparo, kiun neniam iu uzas, ĉar ĝi estas tre bone kaŝita, mi renkontis virineton, kiu alsupris. Mi memoras ŝin tre bone, unue ĉar mi ĝenerale havas tre bonan memoron pri fizionomioj, due, kaj ĉefe, ĉar ŝi surpriziĝe saltetis, konsternita, kiam ŝi vidis min. Ŝi surhavis ruĝan trikaĵon, kaj ŝi portis per la mano specon de vojaĝsako.”

Karal  sentis sin invadata de intensa plezurondo.

“Mi hezitis raporti la aferon, ĉar la gazetoj ĉiam aludis al viro, kvazaŭ tio estus jam nekontesteble difinita fakto...”

Ŝia priskribo estis tiel preciza, ke Karal  venigis la polican desegniston. Ĉi-lasta korektadis siajn provojn laŭ la indikoj de la juna virino, dum Karal  staris malantaŭ rigardante. Pli kaj pli ŝajnis al ke li jam vidis tiun vizaĝon. Kaj subite li memoris. Li elkuris el la ĉambro al la dosierejo, kie li traserĉis, ĝis li trovis la deziratan foton.

Tiu kuŝis en dokumento de la dosiero pri Fajroŝtón . Laŭ la kutima sistemo, kiu garantias, ke oni ne influos atestanton, li elektis el vasta kolekto kvin aliajn fotojn de jen tre similaj, jen iom malsimilaj inoj. La junulino ne hezitis: “Estas ĉi tiu, kvankam malpli juna nun.”

Jano devis subpremi sian emon ŝin kisi.

*

“Kiu ŝi estas?” Ĝoja  demandis pri la foto. Jano respondis ridetante: “ Zora Iskander , al kiu antaŭ deko da jaroj edziĝis la ... atendu... jes, la tria viktimo, David Fajroŝtón .”

“Sed kiel ŝi rilatas al la barbiro, kiun ŝi verŝajne murdis?”

“Respondon ni ankoraŭ ne havas. Tamen, ne povus esti koincido.”

“Ĉu vi arestos ŝin?”

“Ni eĉ ne scias, kie ŝi vivas nun. Eble ŝi venis ĉi tien nur por la murdo. Se ni trovos ŝin, ni unue traserĉos ŝiajn aferojn, por kapti la sakon, eble eĉ – kial ne optimismi? – la armilon. Sed se ŝi loĝas en Ankaro, aŭ Damasko, aŭ Novjorko, la aferoj ne evoluos tiel glate...”

Sed jam la sekvantan tagon la kuracist(in)o elektis novan viktimon, la sepan.

“La publiko trankviliĝos: ni atingis la finon de la alfabeto,” Karal  tuj komentis, kun malĝoja humuro.

Zakario Zajoncek  estis 53-jara kaj lin ronĝis kancero, kiu lasis al li nun nur sep aŭ ok monatojn da vivo. Lia tuta familia kaj amika rondo rigardis tiun morton beno, kiun mem ne kuraĝus kaŭzi, sed kiu metis finon al apenaŭ elportebla morala mizero.

La enketo pri li ne rivelis pli da spuroj ol ĉe la aliaj, nek pli da senco.

La rutina esploro pri Zora Fajroŝtón , naskita Zora Iskander , relative rapide disvolviĝis.

“Ŝi vivas nun sub la nomo de Zora Hariman ,” Jano informis la edzinon.

“Kiel ŝi ŝanĝis sian nomon, ĉu leĝe?”

“Tute ne leĝe. Ŝi simple edziniĝis eksterlande al tiu Hariman , kun falsaj paperoj, kaj revenis ĉi tien kiel pseŭdo-laŭleĝa edzino. Ŝajnas, ke ŝi konkeris Hariman  pro lia riĉo, kaj neniam diris al li, ke ŝi ie jam havas edzon!”

“Tiel ke la reapero de David  prezentis por ŝi katastrofon! Kio okazis? Ĉu li ne tuj iris al ŝi reveninte? Ne, kompreneble, li ne povis scii, kie ŝi nun loĝas.”

“Tamen estis por ŝi terura bato. Sufiĉa motivo por krimo, ĉu ne?”

“Se ŝi ne havas tro da skrupuloj, kaj havas multajn avantaĝojn en sia nuna stato, kompare kun la antaŭa, jes, tio estus sufiĉa motivo. Sed ĉu ŝi restis ĉi-urbe dum la tuta tempo? Ŝi terure riskis renkonti lin!”

“Ŝi restis, sed laŭ la ricevitaj atestoj, ŝi montriĝis pli kaj pli zorga. Post pluraj monatoj, dum kiuj li ne trovis ŝian spuraron (oficiale, ŝi foriris eksterlanden, kaj neniam revenis), ŝi vojaĝis al Turkio. Fakte, ŝi estis en Istanbul , kiam ŝia edzo ricevis la mortigan sageton.”

“Sed ŝi sendis mortigan sageton al tiu haristo, kun kiu ŝi neniel rilatas ... Interese, ĉu ne?”

*

La ĉefurba polico disponas multajn detektivojn kaj aligradajn enketajn helpantojn. La kuraristo kaŭzis tiom da publika emocio, ke estis decidite lanĉi kontraŭ li grandan operacion. Oni esploris pri ĉiu morto laŭ novaj anguloj, kaj la latenta strukturo, lerte kaŝita, finfine riveliĝis.

Ses personojn oni arestis kaj longe pridemandis. Ili nomiĝis Margaret S. H. Lim , Roberto Delvál , Zora Hariman , Markolino Lermiona , Janmarko Kolber  kaj Jozefo Kandaŭ . Ili ne eltenis la policajn demandlavangojn, nek la alfrontiĝon kun la disaj pruveroj, kiujn la enketistoj sukcesis trovi. Tiel klariĝis fine la tuta afero.

*

“Oni povas ĝin rekunmeti jene,” Karal  diris al sia edzino. “La ideon havis Kolber , brilkariera, ambicia politikulo, kiun eta barbiro ĉantaĝis.”

“Pri kio?”

“ Kolber  seksumis kun li. Li estis ambaŭseksema, kaj praktikis samseksemecon, kvankam tre modere, dum parto de sia vivo. Sed li sciis, ke publika diskonigo de tiu fakto ruinigus lian politikan progreson. Ankaŭ Pluriven  tion komprenis, kaj provis ekspluati. Kolber  estis fanatika amatoro pri armiloj, konis ĉiaspecajn teknikojn, kaj mem foje elpensis specon de malmuntebla pafilo uzebla kun minimumaj sagetoj.

“Kiam la postuloj de Pluriven  fariĝis pli ampleksaj, li decidis seniĝi je li, kaj tuj pensis pri tiu sia armilo, sed, kontraŭe al multaj krimuloj, li ĝuste taksis la efikecon de l’ polico, kaj li pensis, ke la sola maniero eviti suspektiĝon estas havigi al si alibion absolute neatakeblan.

“Li ekhavis ideon, kiel fari, dum li foje troviĝis kun f-ino Lim  ĉe paf-amatora klubo, kie oni sporte ekzercas sin pri armiloj. Ili trinkis glason konversaciante, kaj ŝi rakontis pri siaj administraj problemoj kaj la troa moleco de la viro, kiun ŝi tamen amis, aldonante: ‘Sendube mi venas ĉi tien pafi al celtabulo, ĉar mi ne povas pafi al mia “bopatrino” hejme’. Li respondis: ‘Kaj se mi  pafus al ŝi, ĉu vi farus al mi la saman servon?’ La ideo montriĝis tiel evidenta solvo al ambaŭ, ke ili ĝin akceptis. Sed tamen ili pensis, ke estos eĉ malpli danĝere, se trovos trian partoprenanton.”

“Kaj tiam ili publikigis tiun strangan anoncon, ĉu ne?”

“Jes. Estis ideo de Kolber . Ili ricevis multajn respondojn, el kiuj granda aro da tre fantaziaj, kaj aliaj, kies polican aŭ similan devenon

suspektis. Sed kelkaj ŝajnis seriozaj, eĉ se – aŭ ĉar – tre singardaj. Al tiuj ili respondis provante ricevi pliajn informojn, ĉiam ĉe gazeta anoncadreso. Iom post iom ili kontrolis, ĉu la priskribitaj cirkonstancoj estas ĝustaj, ekzemple pri la duedzeco de Zora , aŭ la ŝancoj de Kandaŭ  ricevi la postenon de Stevan .”

“Ĉu ili ne prenis sur sin teruran riskon, ke la polico ĉion malkovrus?“

“Tamen ne. Ni havis neniun rimedon trovi, pri kio temas, kaj se ni insistus – sed Kolber  tute prave antaŭvidis nian reagon – li verŝajne dirus, ke li faras tion kadre de socipsikologia esploro, aŭ ion similan. Tiustadie ankoraŭ ne estus delikto.”

“Kio okazis poste?”

“ Kolber  renkontis ĉiun interesaton, por lin taksi. Li estas tre bona homjuĝanto (ankaŭ pro tio li sukcesas politike) kaj fidis sian kapablon eventuale elkribri la neseriozulojn, perfiduntojn aŭ spionojn policajn. Kiam li estis certa, li klarigis al ĉiu – aparte – sian planon: ke ĉiu murdu iun, kun kiu li havas neniun rilaton, dum la vera interesato havas alibion ŝtalsolidan.”

“Sed tamen... la pafilo...”

“ Lim  klarigis al ni, ke tio ne vere starigis problemon. Ili multe enketis pri la petintoj kaj konservis nur tiujn, kiuj karaktere kaj lertece ŝajnis kapablaj akcepti tian solvon. Ili decidis, ke ili dediĉos ok monatojn al planado kaj ekzercado. Nur Kolber  konis ĉiun. Li pasigis preskaŭ plene sian tempon organizante la necesajn enketojn por koni la kutimojn de la viktimoj, ktp. La aliaj helpis lin laŭpete. Li ankaŭ aranĝis, ke ili ekzercu sin en la uzado de la sagetpafilo. Ŝajnas, ke ĝi estas tre preciza, kaj ke oni facile lernas ĝin utiligi. Krome, trejniĝis por ĝin munti kaj malmunti plej rapide.”

“Kaj kio pri la kuraro?”

“La kuraron Kolber  ricevis de Lim , kiu ŝtelis ĝin el hospitalo, kie ŝi laboris antaŭe, kaj kie oni ĝin uzas kiel anestezan substancon. Ili sukcesis koncentri ĝin dank’ al la fakaj konoj de Markolino Lermiona , kiu estas ĥemiisto.”

“Supozeble la alfabeta ordo kaj la ŝu-spuroj celis kredigi, ke agas nur unu persono kun mankanta klapo en la kapo, ĉu ne?”

“Jes. Estis decidite, ke ili ĉiam provos lasi spurojn de tiuj ŝuoj. Kaj ili simple ordigis la viktimojn alfabete por forturni la suspektojn.”

“Finfine, kiu profitis de kies morto?”

“Nu, Margaret S. H. Lim  povis edziniĝi al la filo de s-ino Baltiks  kaj tiel solvi siajn vivproblemojn, inkluzive de la restadpermesa. S-inon Baltiks  mortigis Jozefo Kandaŭ , kiu ambiciis la postenon de bankdirektoro. Ties promocion ŝtopis Bruco Stevan , la ŝakludanto, kiu mortis sur Vaŭĉa aleo, ĉu vi memoras?”

“Jes. Kiu murdis lin?”

“Roberto Delvál , la edzo de la naĝema Klaŭdja .”

“Kaj Klaŭdja Delvál  mortis pro sageto sendita de ...?”

“... de Markolino Lermiona , la nevo de la baronino.”

“Kial Roberto Delvál  deziris, ke lia edzino mortu?“

“Por vivi senĝene kun sia juna amatino. Li ne volis eksedziĝi, ĉar la vilao, komforta kapitalo kaj diversaj valoraĵoj apartenis al Klaŭdja , lia edzino.”

“Oj! Jano! La reto de murdantoj kaj viktimoj estas tiel komplika, ke mi perdiĝas! Ĉu vi povus ...”

“Resumi? Mi klopodos. Jen. Anstataŭ f-ino Lim  agis Jozefo Kandaŭ  por likvidi Anabela n Baltiks . Anstataŭ Roberto Delvál  agis Markolino Lermiona  por mortigi Klaŭdja n Delvál . Anstataŭ Zora Hariman-Fajroŝtón  agis Lim  por likvidi David on Fajroŝtón . Anstataŭ Markolino Lermiona  agis Kolber  por likvidi la baroninon ...”

“Kial Markolino murdigis sian onklinon?”

“Por heredi. Li stulte faris ŝuldojn, kaj bezonegis monon por repagi la ŝuldojn, per kiuj li repagis la ŝuldojn, se vi komprenas.”

“Baroninon Lermiona n do alpafis Kolber . Kaj poste?” “Anstataŭ Kolber  agis Zora  por likvidi Pluriven , la ĉantaĝiston, kaj anstataŭ Kandaŭ  agis Roberto Delvál  por likvidi Brucon Stevan , la obstaklon al promocio.”

“Sed kiu mortigis Zakarion Zajoncek ? Kaj kial?”

“ Kolber  lin murdis. Ili fine decidis enmeti inter la viktimojn iun tute senrilatan kun ĉiu el ili por konfuzi eĉ pli la serĉadon. Kaj ĉiuj konsentis, ke oni trovu homon, kies nomo komenciĝas per unu el la finaj literoj de la alfabeto, kaj kies morto estos beno kaj por li kaj por liaj proksimuloj. Vi vidas, ke ili estas homaj, fundfunde.”

“Kompreneble ili estas homaj! Kio povus esti pli tipe homa ol iliaj motivoj? Mono, sekso, ambicio ...”

“Nu, estus kiel ajn, finita la tragedio. Ni solvis la nesolveblan murdserion. La krima ondego kvietiĝis.”

“Sed ne la kriminala.”

“La kriminala? Kion vi volas diri?”

“Nu, mi pensis pri la kriminalaj advokatoj. Ili certe antaŭĝojas la procesojn. La publiko ilin sekvos ĝue, ĉu ne? Ĉu povus estis aliel? Imagu! Post dekmonata reklamado!”

Spiona rondo

Oni ne lernas profesion sen ekzerci sin. Tial juna Ivo Karera , ĵus akceptita en la tutlandan servon kontraŭspionan, aŭskultis koncentriĝe la instrukciojn, kiujn sinripete donis Bruno Stefson , lia trejnanto.

“Ĉu vi sekvos min?” Ivo  demandis.

“Se mi respondos ‘ne’, ĉu vi min kredos?” rebatis lia kunulo. La alia ŝultrolevis. “Kaj se mi respondos ‘jes’, vi ne pli fidos min. La demando do estas senutila.”

Ivo Karera  iom hontis. Ili sidis en trotuara kafejo, kie la matenmeza suno sentigis sin plej plaĉa, promese pri ĝuinda vetero.

“La ĉefa afero estas la raporto,” la trejnanto daŭrigis. “Ĉion notu. Ni volas scii ĉion pri lia tago. Ĝenerale, kun ordinarulo, tio sufiĉas por ke ni eksciu, kio estas lia profesio, kie li loĝas, ktp. Gvatsekvi ordinarulon fakte estas plej simpla tasko. Kiam vi devos ekzerci vin sekvante profesiulon, kiu eniras en buson unuflanke kaj tuj eliras aliflanke, aŭ scias, kiel perdigi sin en urba trafiko, estos pli instrue, sed ankaŭ pli interese. Hodiaŭ vi verŝajne ekzercos vin pri unu el la plej gravaj aspektoj de nia vivo: enui.”

“Kiun mi sekvu? Kiel estas decidite?”

“Hazarde. En ĉi tia ekzerco tio montriĝis la plej efika metodo. Ĉu vi vidas tiujn du junulojn maldekstre? Kial ne unu el ili?”

Ivo Karera  elektis la pli altkreskan, longbrakan, tre malgrasan 20-jarulon kun karakterize nekombita hararo.

“Konsentite. Nu, mi foriras. Havu plaĉan tagon!” Kaj Stefson  promenpaŝe iris ĝis ne malproksima libr- kaj gazetvendejo, de kie li povis kaŝe observi sian trejnaton.

La junulo, kiun ĉi-lasta devis tuttage ŝtelsekvi, estis Joĉjo, pri kiu la leganto eble jam aŭdis, ĉar li estas familie rilata al Stefano, kun kiu li nun diskutas (la patroj de ambaŭ junuloj estis kuzoj). Inter la pasioj, kiuj plenigas la vivon de Joĉjo, unu el la plej fortaj estas spionromanoj. Ĝenerale fuŝaj, liaj provoj malkovri spionojn jen kaj jen trafas ĝuste. Kiel ĉi-foje.

“Mi havas neniun dubon,” li diris al Stefano. “Mi vidis lin tre bone eltiri malplenan, tute platigitan, cigaredpaketon el speciale kavigita interspaco inter la du teatraj seĝoj kaj io estis skribita sur ĝi. Li agis tiel nature, ke nur iu observema kiel mi povis rimarki, ke la egale plata cigaredpaketo, kiun li tien remetis, ne estis la sama.”

“Ĉu vi prenis ĝin?“

“Neeble. Dum la dua akto, kiam estis jam mallume ĉie escepte de la scenejo, iu virino malfrue venis, kaj preterpasis tiun lokon reirante al sia seĝo. Post la fino de la akto, la platigita paketo ne plu troviĝis tie, kaj unu seĝo restis neokupita ĝis la fermo.”

“Interese. Kaj vi estas certa, ke tiun paketon metis ĉi tiu?” Stefano indikis elegante vestitan viron, kiu kaftrinkis du tablojn pli fore.

“Mi ne havas eĉ plej etan dubon. Tial, ĉar hodiaŭ estas mia libertago, mi intencas lin gvati. Eble mi malkovros ion interesan.”

“Tamen, la fakto ke li havas strangan komunikrimedon enteatre ne signifas, ke li pasigas ĉiujn siajn tagojn en dubvaloraj agadoj. Eble hodiaŭ li nur ripozas, aŭ havos tute honestan okupon ...”

“Domaĝe estas pri vi, Stefano, ke vi estas tro racia. Mankas al vi flaro. Mi flaras ion pri li. Kaj mi dediĉos al li mian tutan tagon.” Li ridetis kaj okulumis. “Kaj se nenio alia, tio estos por mi ludo. Kial vi ne partoprenus en ĝi?” La propono estis tenta.

“Prave, kial ne?” Stefano diris. “Mi havas nenion por fari hodiaŭ, kaj via mistero min ...”

“Ej! Atentu!” interrompis Joĉjo, “Jen Zozo eskapas!”

Efektive, ĝuste je tiu momento, la elegantulo ekstaris kaj paŝis for. Ne tre malproksimen, verdire, kio ekscitis la scivolemon de la du spionetoj.

“Miaopinie, li rendevuas kun iu, kaj timis, ke tro longa restado kafeja tiros la atenton al li,” komentis Joĉjo.

“Eble,” Stefano dubemis.

La viro, kiun Joĉjo spontane nomis Zozo, iom hezite staris ĉe arbo en la parketo, kiu troviĝis transstrate. Vidinte, ke li ĵus eksidis sur benkon, ankaŭ la du knaboj trairis.

“Vi estas tro rekonebla,” Stefan  flustris, “vi devus almenaŭ kombi viajn harojn. Ne, ne ĉi tie. Se li rimarkis nin ...”

“Vi pravas,” interrompis Joĉjo kun sama konspira tono. “Li verŝajne restos ĉi tie kelktempe, atendante la rendevuulon. Dume, mi iros ŝanĝi mian aspekton. Ree trairi al kafejo Madrigal  estus suspekte. Mi iros al la aŭtobusa stacidomo. En la tiea tualetejo mi malsekigos miajn harojn tiel plataj, ke eĉ vi ne rekonos min.”

“Sed kion mi faru, se Zozo foriros antaŭ ol vi revenis?”

“Turnu vin iomete. Jen. Apud via dekstra ŝultro en la trunko de la platano estas trueto. Ĉu vi vidas? Tien metu mesaĝon por sciigi, kion li faris.”

“Nu, jes, sed mi ne havas paperon.”

Joĉjo, kun rigardo iom malestima, tiris el poŝo kajereton kune kun krajono. “Instalu vin sur benkon kaj desegnu, aŭ verku versojn, aŭ ion ajn. Tiel vi estos tute preta.” Preskaŭ kure li foriris.

*

“Strange, ke li transdonis tiun notlibron”, pensis Ivo Karera , “aŭ ĉu estis poŝromano?” Li eksekvis Joĉjon.

Bruno Stefson , kiu jam iom longe ekzamenis la periodaĵojn de la magazeno, kien li rifuĝis forlasinte sian trejnaton, subite kaptis gazeton, ĵetis kelkajn monerojn al la kasistino kaj eliris. Profesiule, li lasis inter Karera  kaj si sufiĉan distancon.

Tre bela virino, apenaŭ 30-jara, kiu longtempe staris rigardante la vestojn en la montrofenestro de la apuda butiko, samtempe decidis, ke neniu el tiuj vere valoras takson, kaj trankvile direktis siajn paŝojn al la vojo, kiun Stefson  ĵus elektis.

Ĉi-lasta tute ne rimarkis ŝin, same kiel ŝi, koncentrinta la rigardon al Stefson , ne rimarkis la brunhaŭtan sinjoron, kiu ĝis tiam studis tre atente la rimarkindan altreliefon de la pordego de Sankta Rafaél , la malnova preĝejo transstrata, kiam tiu abrupte metis finon al sia kontemplado por ekpaŝi laŭ la kontraŭa senco, ĉar, en tiu denstrafika momento, se li volis trairi la straton – ekzemple por sekvi ŝin – li devis unue direktiĝi al la zebra pasejo por piedirantoj, kiu troviĝis centon da metroj post la vestbutiko.

Post kelka tempo, alia viro moviĝis. Li surhavis havajtipan ĉemizon, kaj liaj brunaj haroj montris ruĝajn rebrilojn. Li staris en la perpendikla avenuo ĉe stratangula bushaltejo tiamaniere situanta, ke li povis observi la respegulaĵon de la tre bruna sinjoro en oblikva vitro de meblomagazeno. Nun, li ekpreferis ne plu atendi la buson kaj komencis promeni samdirekte kiel la brunulo.

Pasis nur kelkaj sekundoj, kaj jen Zozo forlasis sian benkon kaj iom rapidis por trairi la avenuon.

Por ke vi bone komprenu la situacion, kara leganto, ni prezentas al vi ĉi-sube la skizon, kiun desegnis Stefano por pasigi la tempon, dum li atendis, ke Joĉjo revenu, aŭ ke Zozo ŝanĝu sian lokon. Al ĝi ni aldonis la movojn de la personoj ĵus priparolitaj.

[FORIGITA: Mapo.]

Stefano tenis la kapon klinita al sia kajereto, kiam Zozo ekiris, kaj li ne vidis tuj, kion tiu faras. Kiam li relevis la okulojn por certiĝi, ke la alia plu sidas samloke, kaj ne plu vidis lin, li kelksekunde konsterniĝis. Li tamen baldaŭ revidis sian ĉasaton trans Ksavieravenuo, paŝantan direkte al la preĝejo, kaj li rapide skribaĉis mesaĝon: “Al Ponto Magdalena, 10:30” ne malpli rapide ĝin ŝovis en la platantruon, kaj kuretis vojkrucen.

*

Kial, vi demandas, Joĉjo ankoraŭ ne revenis, se konsideri, ke li foriris al la busstacia tualetejo nur por kombi siajn harojn? Nu, por li temis pri ludo, ĉu ne? Kaj la ideo pri mesaĝo en trunkotruo estis tro bela, lude, por ke li risku preterpasi ĝin. Li ne pripensis tion klare, sed fona deziro reale travivi la trovon de en-arba bileto diktis liajn decidojn. Ju pli da tempo li perdis en la busa stacidomo, des pli da ŝancoj li havis, ke la mesaĝtruo pleniĝos.

Senhaste do li provis plurajn manierojn kombi siajn harojn, kaj kiam li fine ĝojis konstati, ke meza apartigo perfekte taŭgas por la nuna rolo, li iris al kiosko por aĉeti gazeton kaj magazinon (sekvi spionon tuttage eble ja enhavos longajn horojn da atendado, dum kiuj tiuj estos bonvenaj), post kio li elektis sun-okulvitrojn esperante, ke ankaŭ tiuj sufiĉe ŝanĝos lian prezentiĝon. Kaj promenĝue – kial ŝviti sub tiu bela suno? – li reiris al la parketo, kie Stefano sendube lasis mesaĝon por li.

Kelke hezitinte, Ivo Karera  estis irinta post li en la tualetejon, sed kiom ajn li provu, li ne sukcesus daŭrigi sian restadon tie same longe kiel la knabo ludanta har-artiston, sen veki ties suspekton. Li do eliris kaj profundiĝis en la misterojn de la bus-horaroj, afiŝitaj en la halo.

Verdire, li sin demandis, ĉu lia ekzerco havas pli da signifo ol li komence imagis. Ĉu la fakto, ke Joĉjon elektis li ne rezultis el lerta manipulado fare de ĉefo Stefson ? Tiuj spionspionoj ja kapablas ion ajn. Konfirmis la hipotezon la joĉja aĉeto de malhelaj okulvitroj, kvankam lin perturbis la fakto, ke la knabo agis tiel malkaŝe. Kian sencon tio diable povus havi?

Estis facile sekvi la junulon revene ĝis la parketo, sed ... nur lastmomente la kandidato/spiono sukcesis eviti la ĉirkaŭ-rigardadon de Joĉjo. Ĝin li tute ne antaŭvidis. Ĉu ordinarulo ŝtele rigardas malantaŭ sin?

Kaj jen, nun, eksterordinara faro: la junulo kaŝe – aŭ fuŝkaŝe – eltiras paperon el platantrunka truo!

Certe li ne estis ŝance elektita.

*

“Ponto Magdalena”, legis Joĉjo, kaj li iom pli rapidis. Alveninte ĉe la rivero, li kontemplis la kajojn, la stratojn, la eksterajn tablojn de drinkejoj kaj restoracioj, hezitis kaj paŝis sur la ponto transen. Li vigle okulserĉis signon pri Stefano aŭ Zozo, sed vidis nek unu nek la alian. Malkontenta pri si, ke pro laŭvola tempoperdo li fuŝis sian spiontagon, li decidis laŭiri Tjazon ĝis la sekvanta ponto, Ponto Farobela. Li grumblis, ke Stefano lasis neniun indikon pri sia irado, samtempe konfesante, ke komuniksignon li ne povus trovi, manke de interkonsento pri la uzota sistemo.

Sed ju pli li paŝis, des pli lia decido ŝajnis al li malĝusta. Li tro malproksimiĝas de la viglaj kvartaloj, sen vera motivo. Ĉu spuroj videblus, li sin demandis. Ne. Pavimoj kaj asfalto ne akceptas premaĵojn facile rekoneblajn, kaj li eĉ ne sciis, kiel aspektas la plandumoj de Stefano. Pli saĝe estos konsideri la tagon fuŝita kaj atendi, iom honte, la raporton de sia kunspiono. Sed se tiel, pli agrablos reveni al la urbocentro, kaj do retropaŝi al Ponto Magdalena.

Pensite, farite: Joĉjo returnis sin al la direkto, de kie li venis, tiel subite, ke kompatinda Ivo Karera , al kiu oni promesis, ke li sekvos normalan personon, apenaŭ havis la tempon kaŝi sin malantaŭ unu el la arboj, kiuj tiel beligas la bulvardon trans Tjazo.

Malantaŭ li, ankaŭ kontraŭspiona trejnanto Stefson  pli kaj pli miris pri la elektita junulo. Sed ĉar li kapablis fari al si neniun hipotezon, li decidis: “mi ne havu antaŭjuĝojn” kaj atendis, ĝis pli informaj faktoj prezentiĝos.

Profesie sperta kaj lerta, li iris laŭ tute alia maniero ol Ivo Karera , ĉiam zorgante esti iamaniere “kovrita”. Kiam Joĉjo faris sian subitan sinturnon, li troviĝis je nur du paŝoj de alkaja ŝtuparo, kaj li tie trankvile malsuprenpaŝis. Li ne dubis, ke Joĉjo, kaj sekve Karera , reiros al la unua ponto, kaj ke ne necesas ilin postiri samnivele; li do restis sur la kajo.

Kiel ĉiu profesiulo tiukampe, li lasis inter si kaj la sekvaton relative grandan distancon, kaj li agis tute nature, kvazaŭ li promenus sencele. Tial la virino, kiu gvatis lin, ne sciis, kiel klarigi al si lian neatenditan elekton de kajvojo.

Ŝi eksuspektis, ke li divenis ŝian aktivecon kaj provas seniĝi je ŝi. Ŝi diskrete rigardis super la balustrado kajen. Efektive, Stefson  tie troviĝis, paŝanta returne.

Said Bubarka  – tiel nomiĝis la brunhaŭtulo kiu, neniam rimarkite, ŝin sekvis – haltis atendante ŝian venontan movon. Kiam li vidis, ke ŝi returne iras al Ponto Magdalena, li redirektis siajn paŝojn samloken.

La havajĉemizulo kun la ruĝbrunaj haroj – lia nomo estis Mordeĥaj Cevi  – ankoraŭ ne ekiris sur la ponton, ĉar li tute bone povis observi Bubarka n kun la tuta longeco de la ponto inter si kaj li. Li eksidis sur alta seĝo de drinkbufedo, kaj mendis ekspreskafon, tuj pagitan. Tion vidinte, Zozo elektis tablon en la transstrata surtrotuara restoracio kaj mendis aperitivon. Kiel kaj kial li ne rimarkis la junulon – Stefanon – kiu venis sidi je dutabla distanco, estas speco de miraklo, eble ŝuldata al la fakto, ke la knabo estis tiel perceptebla en sia ŝtelira maniero, ke neniu povus preni lin serioze.

*

Joĉjo tuj rimarkis Zozon, sed purigis al si la nazon per ampleksa poŝtuko preterpasante, por eviti esti rekonata. Li signis al Stefano, kiu, nerimarkate, forlasis sian seĝon kaj aliris lin.

Ambaŭ eniris la koridoran montrejon de granda fotomagazeno por tie trankvile pritrakti la situacion.

“Li ĵus mendis aperitivon,” Stefano klarigis.

“Tio signifas, ke li intencas tagmanĝi. Kion ni faru?”

“Kiel vi scias, ke li tagmanĝos?”

“Kion li faris ĝis nun? Mi perdis la esperon retrafi vin!”

“Fakte, li faris nur kelkajn paŝojn ĉi-direkte, post kio li trairis Tjaz-avenuon, promenis kiel turisto ĉi-kvartale, haltante jen kaj jen antaŭ montrofenestroj, post kio li same trankvile revenis ĉi tien, kaj eksidis por mendi aperitivon.”

“Strange! Kiel klarigi tiun farmanieron?“

“Via unua ideo sendube estas ĝusta. Li havas rendevuon kun iu. Eble estis decidite, ke se la persono ne renkontos lin ĉe kafejo Madrigal , kie li sidis ĝis la 10:30, li aŭ ŝi havos duan eblecon renkonti lin ĉi tie ĉirkaŭ tagmezo.”

“Certe vi pravas. Sed tio konfirmas mian intuon: li manĝos. Ĉi-hore, li certe antaŭvidis sufiĉe longan tempon por ke la alia povu lin trafi. Tio signifas manĝon.”

“Mirinde, kiel logike vi rezonas hodiaŭ! Mi samopinias. Kion ni faru?”

“Nu, ni manĝu. Ĉu vi malsatas?”

“Ho jes, sed ĉu apud li?”

“Mi preferus pli malmultekostan ejon, ĉar tiu ...”

“Aŭskultu. Vid-al-vide, kie estas tiu trinkbufedo, oni ankaŭ servas manĝojn, ĉu ne?”

“Jes. Estas kelkaj tabloj fronte al la rivér . Ni iru vidi, ĉu de tie li videblas. Se jes, ni povus frandi ieton lin observante.”

Tial okazis, ke post kelkaj minutoj Joĉjo kaj Stefano sidis en “La Ĉetjaza”, en kiu bufede sandviĉis Mordeĥaj Cevi , kiu gvatis, preskaŭ senrigarde, Said on Bubarka n vorantan picon *  en apuda surtrotuara frandejo italtipa, nur unu tablon distance de Korina Delmar , la belulino kiu, siavice, observis Stefson  foliumantan menuon kun Ivo Karera , kies rigardo konstante orientiĝis al Joĉjo kvazaŭ fero magneten.

*  Plata rondforma kuko kun tomatoj, fromaĝo kaj aliaj eroj – anĉovoj, olivoj, ŝinko, fungoj, ks – el la itala kuirarto (itale: pizza ). En multaj landoj oni prononcas pidzo .

*

Fine de la manĝo, dum kiu ambaŭ junuloj vigle diskutis, kiel solvi la komunikproblemon inter si, Joĉjo havis brilan ideon:

“Ĉu vi konas tiujn kolorajn buletojn gluiĝemajn, iom similajn al maĉgumo, kiujn oni nun uzas por fiksi ekzemple afiŝon al surfaco, sur kiu nek premnajleto, nek magneta fiksilo, nek glubendo efikas? Mi iros aĉeti grandan kvanton da tiuj, kaj vi markos per ili la vojon, se vi devos sekvi lin. Ni eĉ povos aranĝi kodon laŭ la koloroj ... Tempon mi havas, oni apenaŭ alportis al li deserton.”

Kiam leviĝis Joĉjo, tuj ekstaris Karera  kaj lin sekvis. Lia trejnanto Stefson  lasis monon sur la tablo, kaj malrapide postiris. Korina Delmar  interese rimarkis ties movon, pagis, kaj atendis ĝis Stefson  pasos preter ŝi ...

La unua magazeno, nur kelkajn domojn for de “La Ĉetjaza”, ne vendis la koncernajn buletojn, sed afabla studentino spontane informis Joĉjon:

“Tiajn vi trovos en Gigánt , ĉe la dua etaĝo.”

Stefson , kiu sciis, ke sekvi homon ofte signifas informiĝi, staris apude, kiam ŝi tion diris, kaj ridete rimarkante, ke lia trejnato troviĝas tro malproksime por aŭdi, lasis lin kaj eliris al la najbara taksiejo.

La blondulino, kiu atendis ĉe la magazena elirejo, ekrajdis zumbiciklon, kiu troviĝis proksime, kio igis Bubarka n ensalti en taksion kun la ordono:

“Sekvu ĉi tiun zumbiciklon”.

Cevi , kiu sukcesis okulsekvi la brunhaŭtulon de sia alta bufeda seĝo, tiris el poŝo binoklon, notis la numeron de l’ taksio, kaj eniris telefonbudon. Siajn sekretajn aktivecojn li ja bazis sur kiel eble plej vasta reto da personaj rilatoj, inter kiuj troviĝis virineto laboranta ĉe la centra oficejo de tiu taksikompanio, kiu, dank’ al radiotelefono, konstante konas la vojiradon de siaj veturiloj. Li ne ricevis adreson unuafoje, sed iom pli posta telefonado rivelis, ke la taksio haltis ĉe Gigánt . En la apuda taksiejo nun troviĝis tri veturiloj. Li eniris la unuan, kaj la dua tuj akceptis Zozon.

Ne facilas la tasko de kronikisto, kiam pluraj eventoj disvolviĝas samtempe. Necesas mencii, ke tuj kiam Joĉjo foriris, ankaŭ Stefano havis brilan ideon: signi la vojon per glureklamiloj, da kiuj li sciis ke li povos ricevi stokon en apuda oficejo. Skribinte noton por Joĉjo, kiun li konfidis al la kelnerino, li tien tuj kuris, kaj estis revenanta, kiam li preskaŭ koliziis kun Zozo rapidanta al taksio. Apenaŭ li havis la tempon skribi la numeron de sia taksio sur gluetiketon, kiun li premgluis al stratlampa stango, jam ankaŭ li petis: “Sekvu tiun veturilon”. En la taksio, li rapide skribis du pluajn instrukci-notojn, unu por Joĉjo, kaj unu por persono, al kiu li enmanigos la alian por transdono al sia kundetektivo.

*

Mordeĥaj Cevi  troviĝis en la grand-magazena kontrolejo, kie li havis – kiel ĉie – amikojn pretajn lin helpi. Antaŭ ili vidiĝis tuta serio da interntelevidaj ekranoj, sur kiuj oni povis vidi ĉion okazantan en la magazeno. La tre preciza priskribo, kiun li donis al siaj amikoj, ebligis tuj trovi la serĉaton. Li rapidis al la koncerna sekcio. Zozo lin atendis ĉe la elirejo de la kontrolĉambro kaj lin distance sekvis. Tuj malantaŭ li paŝis Stefano.

Kiam Stefano atingis la straton, aŭtobuso ekiris. Li ne povis scii, ke en ĝi troviĝas Joĉjo, kiu, aĉetinte la glu-buletojn, reiris al “Ĉetjaza” por ilin havigi al Stefano. Sambuse ekveturis Ivo Karera  kiu diligentis en sia gvata tasko, Stefson , kiu tiel lertis en tia laboro, ke li sukcesis eniri la buson kaj trovi lokon en ĝi ne vidate de sia trejnato, kaj Korina Delmar , kiu same profesiule enŝteliĝis.

Post la aŭtobusa haltejo situas taksi-atendejo. Du taksioj tie jam staris kaj unu alvenis, kiam la unua foriris. En ili respektive eksidis Bubarka , Cevi  kaj Stefano, ĉiu kun la instrukcio: “Sekvu tiun veturilon”.

*

En “La Ĉetjaza” la kelnerino havigis la unuan noton de Stefano al Joĉjo, kiun ŝi informis pri la direkto, laŭ kiu lia kunlaboranto forrapidis. Dum la stefana taksio proksimiĝis al la vico da restoracioj laŭborde de l’ rivero kaj de Tjazavenuo, Joĉjo staris en telefonbudo, tiel ke Stefano ne vidis lin. Joĉjo ĵus trovis la glureklamilon, sur kiun Stefano notis la numeron de sia unua taksio, kaj parolis kun la taksioficejo.

Oni komence rifuzis doni al li la informon, sed li tiom insistis, kun tia komplika historio, ke pro laceco oni fine konsentis indiki, ke la koncerna taksio iris al la supermagazeno Gigánt .

“Ĉu vi ne opinias, ke ni devus informi la policon?” demandis la taksia estro al sia kunlaborantino. “Jam multaj personoj veturis de Magdalena Ponto al Gigánt  kaj inverse ambaŭfoje proksimume je la sama momento, kaj ĉiam petante la ŝoforon sekvi la antaŭan veturilon. Suspektinde, ĉu ne?”

En la policejo, la deĵoranto notis la aferon, sed la enketistoj jam havis tro multe por fari kaj neniu disponeblis por tuj esplori tiun misteron.

*

Kiam Joĉjo alvenis al Gigánt  en aŭtobuso sekvata de kelkaj taksioj, ĉiu iom distanca de la aliaj, vendisto de loteribiletoj lin alvokis por enmanigi al li la noton, kiun Stefano skribis dum sia unua veturo taksia. En ĝi li petis Joĉjon, se – kio estis verŝajna – li ne povus sekvi la spuraron, iri al Centra Kafejo, sur Foirplaco, kie Stefano provos telefoni al li inter la 16-a kaj la 16:30; se tio ne sukcesos, Joĉjo estu de la 18:30 ĝis la 21:00 en la restoracio de sia patro.

“Bona ideo!” pensis la longulo des pli danke, ĉar premfiksi spure glureklamilojn en ĉiovendejo simple nefareblus. Li rigardis sian horloĝon. 15:15. Sencele promenante, li sin demandis, kion fari dum tiuj tri kvaronhoroj, kiam plaĉa voĉo surprize saltigis lin, kaj lian koron:

“Joĉjo!”

“ Graciela !”

Malgrasa, zorgvizaĝa, kun tre angula korpo, ŝi estis nek bela nek loge vestita, sed jam de kelka tempo li havis al ŝi fortan korinklinon, pri kiu, ŝajne, ŝi sentis reciproke. Al lia demando (kien?) ŝi respondis per impresa listo de magazenoj kaj oficejoj. Li decidis akompani ŝin, almenaŭ ĝis la telefonhoro.

*

Ĉion rakonti estus neeble. Kien iris Joĉjo kun Graciela , tien sekvis Karera , Stefson , Korina , Bubarka , Cevi , Zozo kaj Stefano. Ĉiu el postiris gvate la antaŭan, kaj ĉar ĉiu – escepte de Stefano kaj Karera  – estis sperta profesiulo, ĉiu sukcesis eviti, ke la sekvato sin sentu sekvata.

Krome, ĉiu aplikis la ruzojn de l’ metio. Kelkfoje, unu preterpasis sian sekvaton kaj marŝis antaŭ li: tre efika maniero eviti, ke la alia rimarku lin. Aŭ, se li aŭ ŝi sciis, ke tiu aŭ tiu strato kondukas nur al difinita placo alivoje atingebla, li aŭ ŝi rapidis laŭ la kromvojo. Kelkaj fojfoje uzis buson, Korina Delmár  abunde profitis la laŭdindan sistemon iniciatitan de ŝia ĉefo, dank’ al kiu en ĉiu kvartalo troviĝis biciklo, aŭ zumbiciklo, atendanta oportunaloke, ke membro de la kolegaro ĝin ekuzu.

*

La Centra Kafejo de Valĉefa  situas ĉe rektangula placo, kie foiro ĉiusemajne organiziĝas, kaj kiun ĉiuflanke ĉirkaŭas diverstipaj ejoj provizantaj per agrabla kadro tiujn, kiuj malsatas, soifas, aŭ simple deziras ĉe-glase babili. En ĉi tiu varma tago svarmis homoj ĉe la tabloj trotuaraj. Post kiam Joĉjo disiĝis de Graciela  antaŭ Centra Kafejo, ne necesis multa tempo, por ke la ses sekvantoj elektu pli malpli distancajn sidlokojn en la diversaj sensoifigejoj.

Tiel, rajde sur zumbiciklo pruntita de pasanta amiko, ankaŭ Stefano, sekvante Zozon, alvenis Foir-placen. Kompreneble, li tuj okulesploris la tablojn de Centra Kafejo kaj rapide trovis sian junan parencon. Li iris sidi apud ĝoje konstatante, ke de tie Zozo perfekte videblas.

Se la du junuloj pritraktus sian posttagmezan iradon, Joĉjo probable rekonus la lokojn, kiujn li mem vizitis kun Graciela , sed tiun temon ili diskutis nur supraĵe (“li kontaktis neniun, ŝajnis, ke li promenas sencele”), ĉar taktikaj kaj komunikaj decidoj aperis al ili pli urĝaj.

Pli ol unu horon ili tiel atendis (“ĉu li mokas min?”, “ĉu li mokas min?”, sin demandis nefiere ok cerboj). Kaj subite Joĉjo eksaltetis.

“Korpo de porko!” li ekkriis, antaŭ ol haste kaj mallaŭte klarigi: “Jam tri tagojn sinsekve mi venas en la urbocentron kaj forgesas la fotojn, kiujn mia patrino petis min repreni. Mi nepre devas iri. Estas ĉe Borsa, iom malproksime.” Li rigardis sian horloĝeton. “Ili baldaŭ fermos. Ĉu mi prenu la zumbiciklon?” Stefano ne konsentis: se Zozo foriros aŭtomobile, li povos sekvi lin, almenaŭ en la urbo. Tial Joĉjo decidis kuri.

Karera  komence sekvis lin rapidpaŝe, sed baldaŭ devis kuri ankaŭ li. Nelonge, feliĉe, ĉar li trovis taksion, en kiun lastminute Stefson  enŝoviĝis ...

“Kion oni faru en tia cirkonstanco?” Karera  demandis, vidante Joĉjon kure eniri la vastan parkon Montofloran, malpermesitan al veturiloj. “Estas tiom da vojetoj ĉi-parke. Ne eblos scii, kie li eliros.” Sed Stefson  ne respondis.

Ivo Karera  pagis relative altan sumon al la taksiisto kaj petis lin atendi ĉe la elirejo de Fagostrato, kiun li deklaris “plej probabla”. La ŝoforo dubeme akceptis.

Stefson  lasis sian lernanton kuri kaj mem paŝis malantaŭe, ofte uzante aliajn vojetojn. Sed foje li misdivenis kaj nepre devis reiri longan vojon kure por retrovi sian ĉasaĵon, kio devigis liajn sekvantojn same kuri sinkaŝe.

Policistoj Bagler  kaj Delforĝéj , kiuj trairis la parkon kontraŭasence, reagis malsame. La unua ridis observante la strangan sinsekvon da kurantoj – eĉ se iadistancaj – sed la dua, la serĝento, juĝis suspektinda, ke neniu el ili estas sporte vestita, kaj ke ĉiu ŝajnas peni resti nevidata de la aliaj. Li tuj raportis la fakton per radio.

*

“ Valĉefa  ĉefpolicejo,” sonis la voĉo en la telefonon.

“Nu, e... e..., eble mi ĝenas vin senkiale. Tamen mi trovis ... Mi estas taksiŝoforo. Kion? ... Lorenco Vern  ... Bluaj Taksioj n-ro 17... Envenis mian veturilon viro, kies konduton mi trovas stranga. Jam ĉi-matene. Fremdlanda tipo, kun haŭto tre bruna kaj nigraj krispaj haroj. Li diris: ‘sekvu tiun zumbiciklon’. Nu, kial ne? Ni iris de Ponto Magdalena  al Gigánt . Nu, kelkajn minutojn poste, mi atendis malantaŭ kolego ĉe la elirejo de Gigánt , jen mi vidas tiun saman ulon ensalti la antaŭan taksion, kaj tuj poste iu venas en mian. Grandulo kun ruĝbrunaj haroj kaj usontipa aŭ havaja ĉemizo turista. Kaj li diras al mi: ‘sekvu tiun veturilon’. Sekvante tiun ni iris de Gigánt  al Ponto Magdalena . Mi pensis: io stranga okazas.”

“Sed eble mi ne telefonus al vi, se pasante preter la Fagostrata elirejo el Parko Montoflora, kun kliento en mia aŭto, mi ne vidus tiun marokan aŭ alĝerian tipon eliri kure, kaj signi al mi, ke mi veturigu lin.”

“Tio odoris al mi neortodokse. Eble estas nenio, sed mi pensis: pli bone lasi al la polico la zorgon juĝi ... Pardonu? Ne. Nenion pli ... Ha jes, tamen, io grava, eble. Je la unua vojaĝo kun tiu, mi notis la platnumeron de la zumbiciklo. Mi pensis: jen tiu fremdulo petas min sekvi belan laborantan virinon nian, se okazus io fuŝa al ŝi, neniam al mi tion mi pardonus.”

La polico petis detalan priskribon de la tri koncernatoj, kaj ricevis bonan, ĉar tiu ŝoforo estis tre observema. Montriĝis, ke la zumbiciklo apartenas al privata detektiva agentejo “Rigora”, kaj dank’ al la priskribo estis facile diveni, ke ĝin uzis tiukaze la bela Korina Delmár . La polico notis tiujn faktojn, kiel ĝi notas multajn, sen antaŭjuĝi, ĉu utilos aŭ ne.

*

Kvankam ĉio ĉi sciiĝis nur poste, eble estas ĉi tie la loko klarigi la strangan konduton de tiuj, pri kiuj ankoraŭ nenio estis dirita.

Korina Delmár  laboris por privata detektiva oficejo. Ŝi estis komisiita informiĝi pri Stefson , ĉar ties edzino deziris eksedziniĝi, kaj serĉis pruvojn pri nefidela konduto liaflanka. Ekscitis ŝian ĵaluzan temperamenton la fakto, ke la edzo pro kompreneblaj kaŭzoj ne informas ŝin pri siaj iroj kaj venoj.

Said Bubarka  estis alĝeria sekreta agento, instrukciita pasigi semajnon en Valĉefa , kie iu kontaktos lin por precizigi plian komision. Li havis nenion por fari kaj tre ŝatis belajn virinojn. Sidante en trotuara kafejo matene, li rimarkis Korina n kaj decidis, ke li aliros ŝin. Sed longa sperto, asociita al profesiaj taskoj, instruis al li, ke ju pli informita oni estas, des pli facile oni venkas, tiel ke li planis ŝin observi, por ekscii pri ŝi kiel eble plej multe. Fakte, ŝia konduto lin pli kaj pli mirigis, kaj li uzis la okazon kiel specon de trejna ludo dumferia.

Mordeĥaj Cevi  estis israela agento, kiun la ĉefoj komisiis ĉien sekvi Bubarka n, ĉar laŭ fidindaj informoj, oni transdonos al tiu en Valĉefa  gravegan dokumenton, se eble kaptindan, kaj necesis scii, kiu efektivigas la transdonon.

Kaj Pjotr Dorogov  – Zozo – laboris por sekreta servo, kiu ege interesiĝis pri la nunaj aktivecoj de iu Mordeĥaj Cevi .

*

Kontenta, ke li sukcesis alveni sufiĉe frue por ricevi la fotojn, Joĉjo fajfis melodieton reirante samvoje al Centra Kafejo. En Parko Montoflora, li paŝis apud la lageto, kiam, hazarde levante la kapon, li vidis, iom malproksime, Graciela n paŝantan sur la ponteto, kiu kunigas du altaĵojn. Li ekkuris por saluti ŝin, sed jen ŝi turnis la kapon kaj li tuj konstatis sian misvidon: estis alia virino.

Rigardante malsupren, li sin demandis, ĉu io misfunkcias en lia vidado: ĵus li havis la impreson, ke lia kundetektivo promenas laŭ la lageto! Li rapidigis siajn paŝojn. Ĉi-foje li ne eraris. Estis efektive Stefano.

“Stefano! Kia feliĉa hazardo!”

“Ne tiel laŭte! Se li rekonus vian voĉon!”

Zozo antaŭeniris antaŭ ili, je strange neregula ritmo. Fojfoje li preskaŭ kuris, alifoje li paŝis limake.

“Li vere agas enigme,” Stefano komentis.

Se li nur scius! Nun, kiam Joĉjo atingis Stefanon, li povis nur sekvi homon, kiu ... tra kvin “perantoj” ... sekvis lin mem!

Pli kaj pli lacaj, la ok personoj rondiris en la parko, ne komprenante, kial ili repasas de la lageto al la ponto, de la ponto al la rozejo, de la rozejo al la lageto, laŭ samaj aŭ preskaŭ samaj vojetoj.

Tiu rondirado nepre stimulis la scivolemon ankaŭ de policistoj Delforĝéj  kaj Bagler , viroj observemaj kaj kun bona memoro, sekve inklinaj rekoni homojn unufoje jam suspektitajn. Ili decidis pri tio raporti.

“Miaopinie,” Joĉjo hipotezis, “li rimarkis, ke ni sekvas lin, kaj provas agi tiel sensence, ke ni senkuraĝiĝos kaj foriros. Li verŝajne havis plurajn eblajn punktojn de rendevuo, el kiuj unu estas en ĉi tiu parko.”

“Se tiel estas,” Stefano respondis, “eble la rendevuulo ... Aŭskultu, kial mi ne faru la saman rondiradon kontraŭsence por vidi, kio okazos?”

Ili atingis la ponteton, kiu situas iom pli alte ol la aliaj partoj de la parko, en kiuj ili rondvagis.

“Bona ideo. Kaj mi provos resti ĉi tie kiel eble plej longe por observi. Mi kompreneble kunprenis mian spionan binoklon.”

Stefano do turnis sin kaj komencis paŝi al la alia direkto. Stefson , kiu observis la nevon de Karal  same kiel sian trejnaton, kaj kiu trovis vere mistera la sintenon de la du knaboj, decidis sekvi lin, kun la espero ion kompreni finfine. Rezulte ankaŭ li ŝanĝis sian direkton. Sed ĉar lin sekvis Korina Delmár , kiun sekvis Said Bubarka , kiun sekvis Mordeĥaj Cevi , kiun sekvis Pjotr Dorogov  alinome Zozo, ĉiuj devis ekrondiri alisence.

“Okazis io eksterordinara,” ekscitiĝe diris Joĉjo, kiam Stefano reatingis lin. “Mi rondrigardis binokle tiun vojiron, kaj konstatis, ke kvin personoj unu post la alia ŝanĝas sian direkton. Unu iom ridinde turniĝis ĉirkaŭ arbo, alia rondiris florbedon, tria eksidis sur benkon, rigardis sian brakhorloĝon kaj ekiris returne. Kaj vidu, eĉ kara Zozo komencas paŝi aliflanken.”

“Kaj mi konstatis ion alian eble gravan. Estas iu ulo de nordafrika tipo ... Mi estas certa, ke li troviĝis en Gigánt , kiam mi tie estis. Kaj ankaŭ alian mi vidis, grandulon kun ruĝkupra nuanco en la haroj. Li sidis en la bufedo de “La Ĉetjaza”, ĉe Ponto Magdalena.”

“Interese! Strange: nun preskaŭ ĉiu haltis, eksidis sur benkon, aŭ antaŭeniras nur ege malrapide. Sed, Stefano, diru al mi, tiu, kiu surbenkas dekstre ... ĉu li ne estis en tiu restoracio unu tablon malantaŭ Zozo, kaj tie manĝis kun la ulo, kiu kun granda koncentriĝo klinas sin super la flavaj rozoj maldekstre?” Li transdonis al Stefano la binoklon.

“Ho jes, vi pravas, mi perfekte rekonas ilin.”

“Kaj nun mi memoras. La ulo kun la vizaĝo nordafrika sidis en la apuda picejo, kiam mi foriris por aĉeti la glu-buletojn, kaj ankaŭ tiu virino tre bela kun la verda robo.”

“Joĉjo,” Stefano prononcis per voĉo tiel profunda, streĉa, solena, ke lia kunulo tremetis, “okazos io en ĉi tiu parko. Tiu ŝanĝo de direkto, tiu ekhalto de tuta serio de ŝajne ordinaraj personoj ... tio estas manovro. Tiuj komunaj movoj ne povas esti hazardaj. Ili obeas ian superan direktanton. Jes, manovro, ili alprenas ĉiu sian pozicion por la ... la afero, kio ajn ĝi estos.”

“Ĉu vere? Povas esti. Sed tiuokaze, eble estas ia danĝero por ni, se ili rimarkis, ke ni tenas ilin sub konstanta kontrolo!”

“Jes. Ni nepre devas averti la policon. Staras telefonbudo tie tute proksime. Mi tuj telefonos al Kara-Karal .”

*

“Nenio neleĝa okazis,” basis leŭtenanto Remon  al polica detektivo Jano Karal , “sed io povus okazi. Ĉar avertis nin via nevo, estas plej bone, ke vi iru iom supervidi la aferon en la parko. Mi kontaktis Viton. Li disponas nun sufiĉe da homoj por ‘ŝlosi’ la elirejojn. Do uniformuloj vin helpos.”

La telefona voko de Stefano per si mem ne kaŭzus tiun ekagon, sed ĝi aldoniĝis al du policaj raportoj kaj al suspektoj esprimitaj de la ĉefa oficejo de Bluaj Taksioj unuflanke, kaj de taksiŝoforo aliflanke. Rigardataj kune, tiuj avertoj fariĝis impresaj.

“Sekvu min,” Karal  diris al la du junuloj, kiuj sur la ponteto plu staris. Ili iris al tute apuda benko, ne videbla de la rondirejo. “Kio do okazas?” li demandis.

“Nenio,” unuvoĉe respondis la du. “Iom da moviĝo, kiam Stefano iris averti vin,” Joĉjo korektis, “sed baldaŭ ĉio refariĝis en ordo. Ŝajnas, ke nun ili atendas. Mi havas la impreson, ke temas pri brigadeto da konspirantoj, kiuj obeas iun ĉefon, ĉar iliaj movoj ĉiam estas tre bone kunordigitaj. Sed ni ne kapablis kompreni ilian kodon, aŭ ilian planon, nek ilian celon, cetere.”

“Ni nin demandis, ĉu la moviĝoj mem ne estas la kodo,” Stefano diris, “kiel ĉe la abeloj.”

“Hm!” simple respondis Jano, penseme.

Post momento li turnis sin al Joĉjo:

“Faru al mi servon, bonvolu iri al la elirejo ĉe Albertostrato. Tie troviĝas polica veturilo, kun ĉefo Pivopján . Petu lin veni. Mi ŝatus, ke li binokle observu ĉiun el tiuj homoj.” Kaj li skribis kelkajn vortojn sur oficiala karteto, por aŭtentigi sian peton.

“Rigardu, ili ekmoviĝas,” mallaŭtis Stefano. Kompreneble, tuj kiam Joĉjo foriris, Ivo Karera  eksekvis, kaj la tuta ĉeno malantaŭ li.

“Restu ĉi tie por rakonti al Pivopján , mi ilin sekvos,” Jano diris. Post sensenca irado en la parko, kaj ekturniĝo (kiam Joĉjo revenis kun la policisto, la lastaj el la ĉeno ankoraŭ estis malproksime de Albertostrato, kaj, vidante sian sekvaton reveni, nur iom vagis en apudaj vojetoj por lasi lin preterpasi, kaj rekomenci la gvatadon kontraŭadirekte), Karal  baldaŭ retroviĝis apud la du knaboj kun ĉefo Pivopján .

Dum ĉi-lasta rigardis la suspektatojn kaj notis pri ĉiu precizan priskribon, Jano ilin fotis teleobjektive.

“Ĉu vi opinias, ke tiu brigado atendas la nokton por agi?” Joĉjo demandis.

“Aŭ ili atendas la alvenon de la viktimo,” sugestis Stefano.

“Sesopo. Tio estas multe, se ne por io tre grava. Sesope ili facile povos konfuzi la spurojn,” Joĉjo aldonis.

“Estas delikata situacio,” Jano diris. “Se ili rimarkis vin, kaj nin, nenio okazos. Ni povus ilin venigi policejen kun la preteksto kontroli

ilian identecon. Sed tio povas esti tre ĝena, ĉar ili faris nenion neleĝan. Sed se ni atendos, ĝis ili faros, ĉu ni vere povos protekti la eventualan viktimon? Aŭ eble temas pri io tute laŭleĝa, sed grava alirilate, kiel estus transdono de tikla dokumento.” Li gratis al si la nukon.

“Estus saĝe kontakti la kontraŭspionan servon.”

“Mi tuj iros,” proponis Pivopján , “kaj mi donos tre precizan priskribon de ĉiu koncernato al miaj uniformuloj, por ke ili ne lasu eliri unu el ili sen kontroli ties identecon. Poste mi revenos ĉi tien.”

*

“Vi sekvis min tuttage, ĉu ne?” diris Ivo Karera  al sia trejnanto Stefson , “sed ion vi forgesis indiki al mi ĉi-matene: je la kioma finiĝos la ekzerco?”

“Kiam la sekvato revenos hejmen – kaj vi notu la adreson – aŭ al iu hotelo, aŭ simile.”

“Kaj se li enlitiĝos nur morgaŭ, kiam la suno leviĝos?”

“Nu, ankaŭ vi ekdormos ĉe tagiĝo. Jen kian profesion vi elektis!”

*

Longe daŭris, antaŭ ol revenis ĉefo Pivopján .

“Kiaj sekretemaj uloj ili estas!” li grumblis. “Mia raporto ilin tre interesis, kaj mi eĉ havis la impreson, ke du aŭ tri el niaj anasetoj estas al ili konataj, sed nenion precizan ili konsentis diri. Kion faris viaj observatoj, dum mi estis for?”

“Nenion.”

“Nu, la kontraŭspiona ĉefo havis ideon. Li diris: estas certe, ke vi estis rimarkitaj. Tiuj ja estas profesiuloj, kiuj nepre vidis amatorojn kiel Joĉjo kaj Stefano. Sekve estas dube, ĉu io serioza okazos. Sed ni povas ege malhelpi iliajn eventualajn aĉajn intencojn per tre simpla rimedo, jene. Du uniformaj policistoj aliros ĉiun suspektaton, unu faros kontrolon de identeco, kaj dume la dua fotos la personon. Tio sufiĉos. Kiam sekreta agento estas notita kaj fotita, li scias, ke lia vera rolo koniĝis, kio malhelpas lin plu funkcii efike. Se la suspektoj de la kontraŭspiona servo pravas, niaj fototoj baldaŭ forlasos la landon.”

*

Kiam Ivo Karera , Bruno Stefson  kaj Korina Delmár  sciigis al Karal , kion ili faras, la policano facile kunordigis tion kun la iniciato de Joĉjo kaj rekunmetis koheran klarigon de la enigma tuttaga sinsekvado, kiun vi, kara leganto, ni juĝis inda jam koni.

Tri eksterlandaj sekretaj agentoj forlasis la teritorion. Al siaj superuloj ili raportis, malsamvorte, la saman ideon, kiun unu el ili formulis jene: “Per tre lerta ruzo, kies meĥanismon mi ne kapablas kompreni, mi troviĝis prenita en kaptilo, el kio ekkono fare de la polico kaj de la kontraŭspiona servo rezultis. Mi faris notojn pri la misteraj okazaĵoj de tiu tago en Valĉefa , kaj mi esperas, ke zorge analizante ilin, ni sukcesos deĉifri tiun ruzan manovron. Mi tamen devas konfesi, ke, kvankam mi konstante rompas al mi la kapon super tiu makjavelaĵo, mi ankoraŭ ne trovis eĉ plej etan komprenigan gvidfadenon. Ŝajnas, ke la tiulanda kontraŭspiona organizo estas multe pli lerta ol ni ĝis nun supozis...”

*

“Sed kial vi diras, ke tio komprenigas al vi ion el la Biblio?” Ĝoja Karal  demandis sian nevon Stefanon.

Ili sidis sur agrabla teraso kafeja superrigarde al la rivero, sur kiu la sunsubiro pentris mirindajn ruĝorajn rebrilojn.

“Ĉu vi neniam miris pri tio,” la junulo respondis ridetante, “ke la hebreoj tiel longe vagadis en tiu tre malvasta Sinaja dezerto? Kvardek jarojn! Nu, se mi bone memoras, sekvis Moseon, kiu sekvis pli malpli luman nubkolonon, kiu estis Dio, aŭ almenaŭ ties manifestiĝo, ĉu ne?”

La geonkloj kapjesis.

“Eble tute simple la dia nubkolono marŝis malantaŭ  ili por ilin protekti kontraŭ eventuala reveno de la faraonaj trupoj aŭ de iu aliancano, kaj Moseo miskomprenis, kaj vidis en postgvatanto Gvidanton ...”

“Ne tre konvinke,” rebatis Ĝoja  kun paŭta mieno. “Kial do Dio tion lasus fari?”

“Pro humuro, plej certe,” Stefano sugestis. Sed la veran konkludon donis Jano:

“Aŭ pro modesteco. Ĉu ne estas dirite ankaŭ, ke la unuaj estos la lastaj, kaj la lastaj la unuaj?”

Kiu pafis al Pipulo?

“La viroj! La viroj! Rapidu! Pipulo havis akcidenton!”

“Kio?”, “Kie?”, “Ĉu Pipulo?”, “Kio okazis?” Tumulto skuis la tutan vilaĝon, ordinare plej pacan. Demandoj sagis ĉiudirekte, sed la junulino ĵus biciklis tiel rapide, ke ŝi ne plu havis spiron por respondi.

“Ĉe Kravina ,” ŝi fine prononcis, kaj post du profundaj spiroj ŝi aldonis: “Apud la arbarlimo. La traktoro renversiĝis sur lin.”

Kiam ili alvenis, li ne plu estis savebla. Pipulo kuŝis jam plurajn horojn morta. Sed al la ĝendarmoj, alkurintaj tuj poste, baldaŭ evidentiĝis, ke ne traktorrenverso mortigis la maljunan kamparanon. La traktoro ja renversiĝis nur, ĉar Pipulo ne plu regis ĝin. Pafite al la kapo kaj brusto, kiel li povus ĝin regi?

La vilaĝo estis konsternita. Pipulon oni ne speciale ŝatis. Senedzina, seninfana, ĉiam inklina grumbli, li ne montriĝis aparte simpatia al la lokanoj, kiuj emis riproĉi al li troan konservemon. Sed ke vilaĝanon, eĉ ne popularan, oni mortpafis, tio estis malfacile digestebla fakto.

* * *

Kiam polica detektivo Jano Karal  puŝis la pordon de la gastejo, ĉiuj eksilentis. Forte sentanta, ke ĉiuj rigardoj koncentriĝas sur lin, li iris al la bufedo kaj mendis bieron.

“Silenta etoso,” li diris al la kelnerino.

“Streĉita,” ŝi simple respondis. “Vi verŝajne ne scias, ĉar vi haltis nur preterpase, sed mortiga akcidento okazis hieraŭ.”

“Jes, mi scias. Mi venas por enketi,” li diris.

En la reganta senbruo, ĉiuj aŭdis lin.

“Se vi venas enketi, vi ne devos serĉi longe,” kriis de apuda tablo juna fortegulo, kies mentono elstaris agreseme.

Jano Karal  prenis sian bieron kaj iris sidi apud li.

“Ĉu vi permesas?” Li prezentis sin.

La kvar, kiuj sidis ĉe tiu tablo, flustris nomojn kaj funkciojn, kiujn Jano ne precize perceptis. Nur tion li komprenis, ke la dekstre sidanta estas s-ro Ŝufarel , la vilaĝestro.

“Kion vi celis dirante, ke mi ne devos serĉi longe?” Karal  demandis la junulon.

“Estas bando da krimuloj en la vilaĝo, kaj ili troviĝis apude, kiam la katastrofo okazis.”

“Bando da krimuloj, ĉu vere?”

“Jozefo aludas al la feria restadejo,” la vilaĝestro diris per voĉo agrable basa. “Tie nun troviĝas grupo da junaj deliktuloj, kaj tio ne plaĉas al ĉiu.”

“Ĉu ili kaŭzis malagrablaĵojn al la loĝantaro?” Jano demandis.

Du voĉoj respondis samtempe, la vilaĝestro, kiu diris: “Absolute ne”, kaj malgranda 50-jarulo, kun tre densaj brovoj, kiu diris: “Ili mortigis Pipulon, sed ĉu tio estas malagrablaĵo...”

“Almenaŭ nun du personoj ege kontentos,” komentis la laŭtvoĉa giganto, kiu estis la unua parolinto post la alveno de Karal . “ Lionél , kaj la iniciatisto.”

“Kiu estas Lionél ?“

“Lionelo Arbens , la nevo de Pipulo. Li heredos la tutan bienon, inkluzive de la grundo, kie la iniciatisto volas konstrui turisman ensemblon, kio plaĉe plenigos la kofrojn de Lionél .”

“Mi klarigu al vi,” diris la vilaĝestro. “Pipulo obstine rifuzis vendi, malgraŭ la vere allogaj proponoj de la iniciata kompanio. Mi konsentis vendi, kaj ankaŭ Berto, sed la tereno de Pipulo kuŝas inter niaj du. Sen ĝi, la iniciatisto povas fari nenion. Nun, tute certe, la nevo vendos. Estos bone por la vilaĝo. Turistoj povos multon enspezigi al ni.”

“Kaj se entute devas veni fremduloj,” la malgrasulo grumblavoĉis, “pli bone turistoj monhavaj ol ŝtelista bando.”

Dum plu daŭris tiu unua kontakto kun la vilaĝanoj, Janon impresis refoje, kiel rapide homamasoj juĝas. Tiuj homoj scias nenion pri la afero, eĉ ne vidis ian materian pruvaĵeton, sed jam definitive verdiktis: kulpas la knaboj de la feriejo, kaj neniu alia. Ĉu pro timo malkovri murdiston inter si?

“Mi tuj montros, kie ni trovis la ĉaspafilon,” diris la ĝendarma serĝento.

Ili preskaŭ atingis la randon de la arbaro. Karal  sekvis sian kunulon silente en la densa kreskejo kverka, faga, ulma, ĝis la ĝendarmo haltis kaj direktis la manon al natura kavaĵo.

“Jen, ĝi kuŝis tie,” la uniformulo diris, kaj li aldonis: “Ne estas dubo, ke oni pafis de ĉi tie. Estas proksime al la kampo, kaj la arboj havigas sufiĉan protekton. Krome, la pafinto sciis, ke Pipulo rigardos, kion li faras, kaj ne levos la okulojn arbaren.”

“Kaj ĉi tie niaj kolegoj trovis la lasaĵojn, kiujn vi montris al mi en la oficejo, ĉu ne?” Karal  demandis. En la ĝendarmejo oni ja vidigis al li tutan serion da kovertoj enhavantaj jen unu pecon de fadeno, jen kelkajn harojn, jen fotojn de ŝu-spuroj aŭ similaj aĵoj, kun tre preciza indiko de la loko, kie la trovaĵo estis kaptita.

“Jes, kaj kiel mi diris al vi, estas tre multaj. La knaboj de la feriejo ludis ĉi-arbare dum la plejparto de tiu tago. La paŝspuroj sendube estas iliaj.”

Ne nur la paŝspuroj estis. De sur la ĉaspafilo – ĝuste sur la lokoj, kie oni tenas tian armilon dumpafe – oni “levis” tre klarajn fingrostampojn, kies malgrandeco signis infanon maksimume adoleskan. Post nelonge, identigo estis farita: sen ebla dubo, la pafilon uzis Henriko Kapeta , 14-jara ferianto.

* * *

“Ne. Mi estas certa, ke ne povas esti Henriko,” la grupestro diris. Li estis viro proksimume 30-jara, kies idealista vizaĝo kontraŭis la ĵusan aserton, ĉar dubo – aŭ ĉu pli ĝuste la timo devi dubi? – pentriĝis sur ĉiuj liaj trajtoj.

“Kia knabo li estas?” trankvile demandis Karal .

La alia levis la ŝultrojn. “Kiel ĉiuj bedaŭrinde,” li fine prononcis kun profunda malĝoja elspiro. “Vi scias, kiajn knabojn mi estras ĉi tie: deliktulojn. Mi amas ilin. Preskaŭ ĉiuj devenas de perturbitaj hejmoj aŭ de ‘bonaj’ hejmoj, kie ĉio disponeblas, escepte de amo. Al Henriko ĉiam plaĉis armiloj. Se li vidis pafilon tie, li certe ne rezistis la plezuron ĝin manipuli.”

Rigardante lin, Karal  povis diveni, kion li pensas: ke lude manipulante la pafilon, la knabo pafis al la maljuna kamparano, eble eĉ intence ... Kiu scias, kio pasas tra la kapo de simila hometo?

La sinteno de la knabo mem ne helpis. Li aperis terurita.

“Ne, sinjoro. Mi ne tuŝis la pafilon. Mi ĵuras al vi.” Li havis tian deziron konvinki, ke lia voĉo sonis tute sincera.

“Tamen, viaj fingropremaĵoj ...”

“Povas esti nur eraro, sinjoro. Kiel ili povus troviĝi tie? La armilon mi ne tuŝis.” Ne pli kontribuis al la solvo la atesto (ĉu atesto?) de Andreo Rejnhard , alia dekkvarjarulo.

“Mi sidis sur arbobranĉo. Mi tien grimpis iom antaŭ ol alvenis Henriko kaj Jan . Ili tuj vidis la pafilon, kiu staris apogite al trunko. Henriko ne hezitis. Li ĝin kaptis, celis kaj pafis.”

“Ĉu vi aŭdis la bruon?”

“Ne, ĉar aviadilo pasis tiumomente; krome, la traktoro bruis, kaj ankaŭ la maŝino de la homoj, kiuj laboras ĉe la vojo apud la granda farmdomo tie.”

“Kion Henriko faris poste?”

“Li ĵetis la pafilon en specon de kavaĵo, kiun la grundo tie formas.”

“Ĉu tuj?”

Prononcante tiun demandon, Jano Karal  sciis, ke li fuŝfaras. La okuloj de la juna Rejnhard  ja etiĝis ruze, dum lia menso videble kalkulis.

“Ne. Li pafis refoje,” li diris, sed al Karal  impresis, kvazaŭ li elektis tion respondi, ne pro veremo, sed ĉar tion sugestis al li la demando, kiun la policano ĵus vortigis mem.

Necesis pridemandi la grupestron, kvankam tion farante Jano pripensis pri tio, kiom enketon komplikas la interveno de la sentoj: percepteble, Henriko timegis, Andreo lin malamis kaj la grupestro deziris lin senkulpa. Kiagrade timo, malamo, deziro oblikvigis la raportadon de la faktoj?

“Andreo malamas Henrikon. Li ĵaluzas lin, ĉar Henriko formas tre amikan paron kun Jan , kun kiu Andreo komence provis amikiĝi, sensukcese. Lian ateston mi persone ne fidus. Sed eĉ se nekontesteble Henriko tuŝis la pafilon, kial diable pafilo staris tie ĉe arbo?”

La memorejo pri armiloj, en la centra polica komputilo, rivelis, ke la pafilo apartenas al León Sparinga , 40-jara terkulturisto. Karal  trovis lin ĉe paŝtejo, kie li fiksis barilan draton.

“Ne povas esti,” li preskaŭ kriis kun kolero subpremita. “Mia pafilo estas hejme, mi vidis ĝin ankoraŭ hieraŭ.”

Ili iris kune al la farmdomo.

“Jen, ĉu vi vidas?” Sparinga  diris kvazaŭ akuze, indikante muron, ĉe kiu ĉaspafilo pendis.

“Tamen, laŭ la numero ...” Karal  komencis.

Sed jam la alia staris apud la muro, gapante. Malrapide, li turnis sin al la policano. “Mi ne komprenas,” li obtuzvoĉis. “Ĉi tiu ne estas mia. Estas ekzakte la sama modelo, sed ne la mia. Sur mia la literoj LS estis gravuritaj.”

Jano Karal  notis la numeron kaj tuj telefonis al la ĉefpolicejo, ke oni sciigu al li, kiu aĉetis tiun ĉaspafilon.

“Kiel povis okazi, ke alia pafilo anstataŭas la vian?” li demandis.

Sparinga  longe pripensis. “Dum mi estis malsana, verŝajne,” li fine respondis. “Multaj personoj el la vilaĝo min vizitis, ankaŭ kiam la infanoj lernejis kaj la edzino estis for. Jes, certe tiel okazis. Ĉiu povis eniri. Mi kuŝis en la dormĉambro supre. Estis facile interŝanĝi la armilojn.”

“Ĉu vi povus listigi la personojn, kiuj vin vizitis tiuokaze?” la policano demandis.

“Mi provos, sed mi estis febra, kaj ne garantias, ke mi memoros ĉiujn. Mia edzino povos helpi. Sed estos malfacile, ĉar multaj venis; eĉ la edukisto, kiu estras la junajn feriantojn, venis tiuepoke. Li petis mian permeson uzi herbejon, kiu apartenas al mi, por mi-ne-sciaskiu ludo.”

* * *

“La pafilo estas registrita sub la nomo de Lionelo Arbens ,” diris la ĝendarmo.

“La nevo, ĉu ne?” tuj voĉis Karal .

“Jes, tiu, kiu heredos.”

Sed la nevo neis. Li ne ĉasas. Li ne aĉetis pafilon. Kion li faru per pafilo? Ĉaspafilo jam troviĝas hejme, la malnova pafilo de la avo, kiun poste la patro uzis. Sed li mem estas pacama, malfidas armilojn – akcidento tiel facile povas okazi – kaj eĉ neniam oleis la antikvan avan armilon.

Se li diris la veron, la pafilon iu aĉetis uzante lian nomon, kio signifus, ke tiu intencis lin kulpigi. Sed kiel scii, ĉu li diris la veron? Restis ja fakto, ke l’ forpaso de Pipulo estis por li profitfonto tute ne neglektinda.

Tiu armilo fakte estis aĉetita malproksime, en la ĉefurbo, kaj ne estis eble sen pluaj detaloj ricevi priskribon de la aĉetinto. Eble oni provos per fotoj en la koncerna magazeno, se neniu alia rimedo sukcesos.

* * *

Ne estis facile ricevi certecon pri tio, kie situis la diversaj koncernatoj en la momento, kiam Pipulo estis mortpafita. Lionelo Arbens  laboris en kampo, sed neniu vidis lin. Ankaŭ León Sparinga  kamplaboris, almenaŭ laŭ la atesto de nur unu persono, lia edzino. La junaj feriantoj alvenis en la arbaron tuj antaŭ aŭ post la krimo, sed vidis neniun eksteran al la propra grupo.

* * *

Jano Karal  diskutis kun la serĝento en la ĝendarmejo, kiam la malgrasa densbrovulo de la unua vespero eniris trenante post si junulinon, kiu videble ne ŝatis esti tirata tiel, kiel azeno. Alta, iom grasa, rozvanga, ŝi aĝis ĉirkaŭ 20 jarojn.

“Mi insistis, ke ŝi venu diri al vi, sed ŝi konstante rifuzis,” klarigis nazvoĉe la viro, “mi fine devis efektive tiri ŝin.”

“Nu,” la knabino rebatis, “mi hontas perdigi vian tempon por tia detaleto, sed ne mi respondecas, nur mia patro.”

“Pri kio temas?” Karal  demandis.

“Mi hazarde menciis hejme tiun banalan aferon, kaj mia patro...” “Sed diru, diru, anstataŭ fari tutan girlandon da vortoj ĉirkaŭ la fakto,” la nazvoĉulo ordonis.

“Nu, pasintan lundon, mi biciklis post la sunsubiro al Ormonto, kie troviĝas la plej proksima apoteko, kaj kiam mi revenis, nokte, mi tre klare vidis Lionelon – la nevon de Pipulo, ĉu vi scias? – paroli pli malpli kaŝe kun unu el tiuj knaboj. Ŝajnis al mi ke Lionél  metas ion en la manon de la knabo.”

El la postaj priskriboj, malfacile ricevitaj, aperis, ke la koncerna knabo estas Henriko Kapeta , kies fingrolinioj stampiĝis sur la murdan pafilon.

“Mi neniam diskutis kaŝe kun iu el la vilaĝo,” plu neis Kapeta , ne tre konvinke, “ĉefe nokte.”

La grupestro ne pli helpis. “Ho jes, ili eliras nokte. Ĝis la deka. Mi ne volas riski krei etoson de malliberejo. Estus la fino de ĉi tiu pedagogia eksperimento.”

Lionelo Arbens  rigide glaciiĝis, kiam Karal , konversaciante kun li, kvazaŭ hazarde ektuŝis tiun punkton, sed ankaŭ li neis, ke li havis iun ajn rilaton kun iu ajn el la knaboj. Kiam la famo disvastiĝis, ke Luceta  vidis Lionelon kun unu el la “krimuletoj”, Jano maltrankviliĝis. Multaj vilaĝanoj ne aprobis la ĉeeston de tiu knabaro, kaj nun vidis en ĝi okazon korupti la morale plej malfortajn elementojn de tiu eta kampara socio. “Lionelo ĉiam estis egoisma kaj posedema, sed neniam sufiĉe kuraĝa por murdi; se ne ĉeestus bando da fiuloj, li ne estus tentata pagi al iu el ili por murdigi sian onklon, kaj fine povi vendi ties teron al la iniciata kompanio.” Tion oni ne diris rekte, sed sub la multaj aludoj kaj subkomprenigoj la signifo estis tute klara.

La sekvantan vesperon vizitis Janon la edukisto kun vizaĝo eĉ pli malfeliĉa ol kutime.

“Mi ne ŝatas mian devon, sed devo ĝi certe estas,” li komencis. Kaj li klarigis, ke la grupo ekskursis al Ardana -ĉe-Luzo por viziti la ruinojn tie, kaj ankaŭ la romanikan preĝejon. En ĉi-lasta la grupestro vidis junan Henrikon ŝovi monbileton en muran almozujon: ago tute nekutima fare de la knabo.

La paroĥestro de Ardana -ĉe-Luzo tre miris pri la peto de Karal , sed kompleze konsentis. La knabo manŝvitis kiam li enkestigis la bileton, tiel ke sen la fajnaj novaj teknikoj spurrivelaj oni baldaŭ ricevis konfirmon: la fingrospuroj nekontesteble estis tiuj de Henriko Kapeta .

“Por vi aŭ por mi, tio estas nenio, sed por li tio estas granda sumo,” la knabestro diris, “kaj mi estas certa, ke li ne havis ĝin antaŭe.” Karal  sciis, ke pridemandi Henrikon estos senutile. Li decidis turni sin al lia amiko Ján .

Tiu ĉi komence asertis, ke li scias nenion pri la afero, sed Karal  estas tre sperta pridemandanto, kaj li iom post iom rompis la defendojn de Ján , kiun impresis la fingrostampa pruvo.

“Li timis, pro la onidiroj en la vilaĝo, ke vi venos traserĉi liajn aferojn, kaj trovos la monbileton. Tial li finfine decidis seniĝi je ĝi.” “Kiel li ricevis tiun bileton?”

“De iu kamparano, kiu loĝas en la lasta farmkonstruaĵo direkte al Ormónt .” Estis Lionelo Arbens , la nevo de Pipulo.

“Kial li donis monon al Henriko?”

La knabo ne respondis. Li nur ruĝiĝis, ruĝiĝis, tiel intense, ke iom embarasiĝis eĉ Karal . Neniun plian vorton la policano sukcesis eltiri.

* * *

Kiam Jano Karal  revenis hejmen tiuvespere, li trovis sian edzinon kun Stefano, ilia nevo. La policano detale rakontis pri sia limake progresanta enketo, kaj Stefano decidis helpi.

La sekvantan tagon, la suno ardis tre forte kiam tri knaboj eliris el sia restadejo al la najbara farmbieno por ricevi la ĉiutagan laktoprovizon. Sur roko ĉe la rivereto, kiu fluas inter la feriejo kaj la farma konstruaĵo ili vidis iom strangan sed simpatian figuron: junulon kun ĝisŝultre falantaj haroj, tenataj ĉe-frunte per indiantipa rubando plurkolora, same indianeca jako, kaj malnova pantalono, kantantan iom raŭke kun gitara akompano. Apenaŭ kvin agordojn kapablas ludi Stefano, sed tio amplekse sufiĉis. Ravite, la tri knaboj haltis kaj aŭskultis.

Tuj fininte la kanton, la nevo de Karal  tiris el sako botelon da limonado kaŝitan en volvita gazetpapero, tiun malvolvis, malŝtopis la botelon, kaj trinkis malrapide. Same malrapide li remetis la botelon apud sin. “Bona sistemo, uzi paperon, ĝi estas ankoraŭ malvarma,” li diris kun larĝa rideto, kaj li komencis repaki la botelon. Sed tuj li haltigis kaj rigardis la tri vizaĝojn videble sopirajn al trinko. “Eble ankaŭ vi soifas, ĉu?” li demandis afable. Kiam jesis dankeme, li sciis, ke li ĵus akiris amikojn.

Li komencis novan kanton: “La pordoj de l’ malliberéj ...”

“Ho ne, ne tiun,” diris la plej eta.

“Ĉu vere? Mi trovas ĝin tre bela. Kial ĝi ne plaĉas al vi?”

La triopo staris embarasita, ĝis unu, levante la ŝultrojn, klarigis: “Eble tio pensigas al ... nu ... ni estas t.n. junaj deliktuloj ...” “Dum mi estas deliktulo maljuna,” rebatis Stefano ekridante.

Tiel, iom post iom, kreiĝis etoso de plena konfido.

“Kiel eblas, ke junaj deliktuloj kiel vi vagas libere en ĉi tiu bela kamparo?” Stefano demandis.

“Ŝajnas, ke la vilaĝestro invitis nin. Li konas Brunon, nian ĉefon,” unu diris.

“Sed oni tamen malamas nin en la vilaĝo,” diris la plej eta, kaj li rakontis pri la morto de Pipulo kaj pri la famaĉoj, kiuj rondiras pri ili. Ankaŭ, kompreneble, pri la fingrostampoj de Henriko. Tiuj tri tute ne kredis je ebla kulpeco de ĉi-lasta, kaj Stefano vigle esprimis sian indignon pri la senbazaj akuzoj en la loka loĝantaro.

“Vi devas defendi vin, nepre, nepre,” li emfazis.

“Kiel?”

“Ni devas trovi la veron. Mi helpos vin. Ĉu vi disponas iom da tempo? Ni unue trinku iomete por doni al ni kuraĝon, ĉu ne?” kaj ridete li rondirigis la botelon.

“Kaj nun, serioze,” Stefano reparolis, “rakontu al mi, kio okazis tiun tagon. Eble vi perceptis detalojn, kiujn vi nur duone forgesis. Kiel komenciĝis tiu tago?” Respondis la plej granda:

“En la mateno venis tiu s-ro Ŝufarel , kiu klarigis, ke post la 11-a la laboroj en la arbaro estos finitaj kaj ni povos iri ludi tie. Ni tre ĝojis, ĉar Bruno promesis al ni t.n. ‘grandan ludon’ – serĉi trezoron, dum duono de la grupo malhelpas la alian duonon trovi – kaj ni ĝis tiu tago ne povis fari ĝin, ĉar la arbaro estis portempe barita.”

“Kiam vi iris ludi, ĉu vi rimarkis la traktoron kun la maljunulo?”

“Ne. Ni ne rimarkis ĝin. Ĝi kuŝis en la fosaĵo, kiu apartigas la arbaron disde la kampo, oni ne povis vidi ĝin el la arbaro. Ni ludis la tutan posttagmezon, sen scii, ke tie proksime troviĝas mortinto ...”

Daŭris iom longe la konversacio kaj, kvankam ili ne ‘trovis la veron’, tamen Stefano enmemorigis al si kiel eble plej precize ĉiujn diritajn detalojn. Kiam li ilin raportis al sia onklo, ĉi-lasta finfine solvis la enigmon.

* * *

Jano Karal , Ĝoja , Stefano (sen la longhara peruko), Bruno, Henriko kaj Ján  sidis ekstere. La aliaj knaboj ekskursis for kun la helpanto de Bruno.

“Ĉu vi sentis, ke mi suspektis vin?” la detektivo alparolis la grupestron.

“Tute ne! Mi ne imagis!” tiu krietis kun kelka hororo en la voĉo.

“Jes, ŝajnis al mi, ke vi iom direktas la suspektojn al Henriko, tro dezirante lin protekti. Kaj vi vizitis Leonon Sparinga n en la epoko, kiam plej probable okazis la interŝanĝo de pafiloj. Krome, ĉu vi vere bezonis raporti la aferon pri la monbileto?”

Bruno nur levis la ŝultrojn.

“Kaj strange,” Jano Karal  daŭrigis, “tio, kio malhelpis min suspekti la vilaĝestron komence, estas ke li, kaj li sola, defendis tiujn knabojn.”

“Kiam vi komencis suspekti?”

“Mi ne tuj komprenis, ke lia intereso estas tiel granda. Nur kiam miaj kolegoj eksciis, ke la iniciata kompanio promesis donaci tre altan sumon al vilaĝestro Ŝufarel , se li sukcesos atingi, ke la terpecoj de Pipulo iĝos vendeblaj, nur tiam mi serioze konsideris lin. Tio estis lia motivo, kompreneble: ricevi tiun rekompencon, povi vendi altapreze la propran terpecon, kaj evoluigi la vilaĝon al turista elspezejo. Mi opinias, ke, ĉefe, li senpacienciĝis. La obstino de Pipulo lin incitis, ĝis li ne plu povis elteni.”

“Sed kio konfirmis vian suspekton?”

“La malpermesita arbaro. Tiu diro de la knabo ŝajnis stranga al mi. Mi informiĝis. Neniu laboro okazis tie, neniam io estis malpermesita. Ŝufarel  tion diris intence kun du celoj: havi la eblecon pafi ne estante ĝenata de viaj knaboj (neniu alia vizitus la arbaron ĉi-sezone), kaj ŝovi la kulpon sur ilin. Li estis certa, ke se li lasos pafilon tre videbla, kiam alvenos bando da adoleskantoj, almenaŭ unu prenos ĝin kaj lasos fingrospurojn.”

“Kiel li reagis, kiam vi tion diris al li?”

“Komence li neis, sed kiam mi diris, ke la armilvendisto, ĉe kiu li aĉetis pafilon kun falsa Lionel-identeco, tuj rekone elektis lian foton el tuta serio, li ne sciis, kion respondi. Li esperis, ke suspektigi viajn knabojn, Lionelon kaj Sparinga n, sufiĉos por forturni la serĉadon for de li.”

“Vi diris, ke li agis pro senpacienco, sed li tamen devis plani sufiĉe longe!”

“Jes. Li planis la aferon dumvintre. Li konis vin, ĉu ne?, kaj la ideo inviti viajn deliktulojn – pardonu min, knaboj – al sia vilaĝo estis parto de lia plano. Laŭ tio, kion li diris al mi, li komence ne intencis interŝanĝi la pafilojn, sed kiam li vizitis la malsanan Sparinga n, li vidis la armilon ĉe la muro kaj tuj pensis pri tiu ebleco. Li sciis, ke necese okazos, ke Pipulo laboros en tiu kampo foje, dum via knabaro ĉi tie ferios. Kiam li diris al vi: ‘Ili nun povas iri en la arbaron, la laboro estas finita’, eble – funebrahumore – li pensis pri la laboro murdi! Li ankaŭ kalkulis, tute prave, je la malŝato de la vilaĝanoj pri via agado eduka ...”

Dum silento instaliĝis, Stefano prenis la gitaron kaj komencis zumkanti:

“La pordoj de l’ malliberéj  fermiĝos post Ŝufarel ...”

“Strange,” murmuris Henriko Kapeta  kun amara nuanco en la voĉo, “ke ni estas edukendaj, ĉar ni faris ian ŝteleton en tentoplena urbo, sed ke tiujn homojn, kiuj disvastigas famaĉojn pri ni, nin akuzas, kaj instigas la policon al justica eraro, ŝajne neniu trovas edukindaj.”

Aŭdiĝis unuafoje la voĉo de Ĝoja :

“Ĉu vi Henriko, neniam havas enkore certecon pri iu, dum la vero fakte estas konata nek al vi, nek al iu alia?”

Henriko ne respondis.

Stefano enketas pri Ĝoja Karal

“Ĉu li korekte tradukis?” psikologino Ĝoja Karal  sin demandis. La vortoj, kiujn ĵus prononcis la 5-jara hindeto, simple ne estis kredeblaj. Ŝi diskrete premis la butonon, kiu ŝaltis nevideblan magnetofonon. ‘Almenaŭ sondokumenton mi havos’, ŝi pensis, kaj ŝi petis la knabeton ripeti kaj lian fraton retraduki plej diligente. ‘Kion diable mi faros?’ ŝi vortigis al si enmense. La sincereco de la etulo ja estis tiel evidenta!

* * *

“Mi sendube amas vin tro,” diris al polica detektivo Jano Karal , unu semajnon pli poste, lia ĉefurba kolego. “Estis stulte rerigardi tiun dosieron. Ne estas ia dubo: Prasad  estas kulpa.”

“Kaj mi sendube tro amas mian edzinon,” respondis Jano Karal . “Nur pro...”

“Ĉu Ĝoja  rolas ĉi-afere?” interrompis la kolego.

“Jes. Estas ŝi, kiu petis min restudi la kazon. Sed ŝi ne volis diri kial. Ŝi diris, ke se ŝi rakontus al mi, mi ne kredus. Kaj mi eĉ ne scias, kion mi devus kredi.”

“Legu do la dokumentojn, se vi havas tempon por perdi: vi vidos, ke Prasad  havas eĉ ne unu ŝancon. Vi memoras la faktojn, ĉu ne? La hinda ambasadoro invitis tutan grupon da samlandanoj al kampara dometo relative izolita por mi-ne-memoras-kiu hinda festo. La domo komplete brulis, kune kun ĉiuj gastoj kaj kun la ambasadoro mem, sed escepte de Prasad . Estis la 10-a nokte, kaj Prasad  troviĝis tiam apud la rivereto, kiu fluas funde de la ĝardeno, kaj de kie la domo ne estas videbla. Diru al mi: kion li faris tie, dum la domo brulis?” “Kion li mem diras?“

“Li asertas, ke unu el la servistoj de la ambasadorejo alportis al li mesaĝon, kiun laŭdire donis knabo el proksima vilaĝo, proponantan rendevuon funde de la ĝardeno. Prasad  ne povis montri la mesaĝon, kiun, se kredi lin, li detruis laŭ la instrukcioj, kaj ni ne retrovis la koncernan knabon. Evidente. Tiu knabo simple ne ekzistas.”

“Vi pruvis, ke la brulego estis krima, ĉu ne?”

“Jes. Ĝin kaŭzis serio da fuŝkontaktoj antaŭaranĝitaj depende de unu el tiuj horloĝoj, kiuj ŝaltas kaj malŝaltas la kurenton je antaŭe elektita momento. La afero estis tre bone planita, por ke la fajro komenciĝu plurloke kaj tre rapide disvastiĝu.”

“Ĉu vi povis pruvi, ke Prasad  iris antaŭe en la dometon por aranĝi tiun sistemon?”

“Ne. Verŝajne ne li iris, sed li havis kunkulpulon. La pordoj de la salono, kie la akcepto disvolviĝis, estis ŝlositaj – pro tio ili ne povis eskapi – kaj oni trovis la ŝlosilojn ĉe homo, kiu brulmortis en la aŭtejo, tuj apud ties pordo, kiu ankaŭ estis ŝlosita. Tiu viro estis unu el la helpantoj de la ambasadorejo, kaj li venis plurfoje antaŭe, ĉar la luon de tiu dometo prizorgis li. Estas klare, ke, estante la kunkulpulo de Prasad , li devis enŝlosi la gastojn kaj fuĝi tra la aŭteja pordo, sed tute certe Prasad  ŝlosis ankaŭ tiun, verŝajne por seniĝi je ne plu utila, sed latente ĝena kunkomplotinto.”

“Ĉu ne estis estingatoroj”?

“Jes. Estis du, eble ĉar la domposedanto konsciis la tro grandan brulriskon de domo tiel konstruita. Sed la du estingatorojn oni retrovis en la ĝardeno, unu kun la fingrospuroj de Prasad ! Ĉi-lasta nedubeble ilin elportis el la domo, por ke la brulontoj ne disponu savrimedon.”

“Kiel Prasad  klarigas la fingrospurojn?”

“Li diras, ke la atendata persono ne venis al la rendevuo, kaj ke li subite rimarkis ruĝecajn rebrilojn el la direkto de la domo, reiris al loko, de kie la konstruaĵo videblas, kaj horore konstatis, ke ĝi brulas. Li kuris, sed povis fari nenion, tiom grandaj la flamoj estis. Tiam li ekvidis estingatoron, kiu kuŝis tie ekster la domo. Li prenis ĝin por provi lukti kontraŭ la fajro, sed ne sukcesis. Panika, senhelpa, li kuris en la nokto, provante trovi loĝejon, de kie telefoni, sed li ne konis la regionon, kaj kiam li fine sukcesis paroli al la fajrobrigado, jam estis tro malfrue.”

“Nu, tiu parto almenaŭ ŝajnas kredebla.”

“Eble, se ne estus la aliaj faktoj. Sed en la kelo, kien li ĵuras, ke li neniam iris, ni retrovis, precize apud unu el liaj elektraj fajrigaranĝoj, oran fontplumon, kiun pluraj atestantoj rekonis kiel lian. Ĝi estas tre speciala, mallonga, unika donaco, kiun li foje ricevis. La fiksilo, per kiu oni kroĉas ĝin al poŝo, estis fuŝita, kaj certe tial ĝi falis.”

“Kion li diras pri tio?”

“Ke li perdis tiun fontplumon aŭ ke oni ŝtelis ĝin de li proksimume unu jaron antaŭe. Iom facile, ĉu ne?”

“Sed ĉu li ricevis iun profiton de la morto de tiuj personoj?”

“Ne. Li estas sufiĉe riĉa. La krimo havis politikan motivon. Inter la gastoj troviĝis la ĉefo de partio, kiun li abomenis. Tiu partiestro vojaĝis en Eŭropo kaj la ambasadoro invitis lin okaze de tiu festo. Prasad  sekrete apartenis al iom fanatika sekto, kiu ne hezitas agi politike, kaj kiu kontraŭas la tendencon de la ambasadoro kaj de la plimulto el ties gastoj. En la domego, kie Prasad  loĝis, ni trovis, en la kelfako responda al lia apartamento, dokumentojn de tiu movado, inkluzive de tuta kurso pri sabotado kaj perfortaj agoj, en kiu prezentiĝas ekzakta priskribo de la metodo, kiun li aplikis. Li asertas, ke li neniam uzas sian kelon, nur metis en ĝin malnovan kofron, kiam li tie ekloĝis, kaj ke iu metis tiujn dokumentojn por ŝovi la kulpon sur lin. Estas vere, ke iu ajn povus facile meti ion en ies ajn kelon, en tiu apartamenta domo, ĉar la aranĝo de la unuopaj kelfakoj ne estas tre serioza, sed kiam ni petis lin nomi iun, kiu sufiĉe malamikas al li por uzi lin kiel pekkapron, li ne kapablis respondi kaj diris nur, ke li ne komprenas.”

“Nu, dankon. Ŝajnas, ke kiom ajn mi deziras plezurigi Ĝoja n, mi povos fari nenion. Se estus iu ŝanco, lia advokato siatempe certe ĝin estus uzinta, ĉu ne?”

“Jes. Li defendis la hindon kiel eble plej bone, sed ne povis lin savi. Li eĉ ne havis alternativan teorion, kiu kongruus kun la faktoj. La krima bruligo okazis antaŭ sep jaroj. Prasad  sidas sesjare en malliberejo nun, kaj tute prave, laŭ mi. Lasu do vian edzinon al ŝiaj revoj kaj forgesu la aferon. Kiel do Ĝoja  ekinteresiĝis pri ĉio ĉi?”

“Mi jam diris: mi tute ne scias. Sed ŝi asertas, ke ŝi verŝajne povos pruvi, ke ne Prasad  kaŭzis la dombrulon. Tamen, por tio, ŝi devus kontroli kelkajn faktojn ĉi tie, kaj ŝi ne povas pro sia laboro en la Psikologia Konsultejo. Ŝi esperis, ke vi ...”

“Ne eblus, ni havas tro da laboro. Se ŝi scias pri kontroleblaj faktoj, la sola rimedo estus peti privatan detektivon enketi pri ili. Finfine, Prasad  estas riĉa kaj nun ne povas uzi sian monon, li eble pagus por tio.”

* * *

“Se vi pruntedonos al mi monon, mi iros,” diris Stefano al sia onklino Ĝoja Karal . “Mia mastro ĵus eksigis min, kaj mi serĉas laboron.”

“Mi volonte antaŭpagos,” ŝi respondis, ne atentante la “Vi estas freneza”-eldiron de la edzo. “Notu precize ĉiujn viajn elspezojn. Kiam Prasad  estos libera, li certe repagos ilin, kaj krome vin bele rekompencos.”

“Kiel vi povas esti tiel certa?” Stefano demandis.

“Eĉ vi ne kredus min, Stefano” ŝi respondis malĝoje. “Tamen mi ege feliĉas, ke vi konsentas enketi.”

Antaŭ ol Stefano foriris al la ĉefurbo, Jano pritraktis kun li la sintenon de Ĝoja .

“Mi scias nenion, Kara-Karal , mi jam multe pripensis sensolve. Se estus ĵusa, buŝa konfeso de iu, ŝi tion dirus al ni. Se skriba konfeso same. Mi ne rekonas mian onklinon en tiu sinteno. Kia stranga konduto! Ŝi ĝenerale estas tiel malkaŝa!”

“Tial mi tre dankus, se vi uzus viajn enketistajn kapablojn ankaŭ favore al mi: observu ŝin, sekvu ŝin, provu scii, de kie ŝi ricevas siajn nekredeblajn informojn.” Stefano silente jesis.

* * *

Tuj post kiam li revenis el sia enketa vojaĝo, li iris viziti Janon en la ĉefpolicejo.

“Pri tiuj punktoj, kiujn ŝi menciis al mi, ŝi plene pravis,” li diris al sia nekredema onklo.

“Pri kio temis?”

“Ŝi asertas, ke kulpas pri la krimo iu Raĝendra Singh , kiu loĝis en Londono tiuepoke...”

“Kaj nun kie?”

“Kaj nun estas morta jam de ses jaroj. Li mortis aŭtoakcidente pli malpli unu jaron post la fajrotragedio.”

“Kaj kion vi malkovris pri li?”

“Ke li estis en nia lando, kiam la domo brulis. La peto de onklino Ĝoja  estis, ke mi havigu al mi foton de tiu Singh , kaj kontrolu, ĉu li venis el Londono la koncernan semajnon. Estis malfacile akiri foton, sed pere de la viza oficejo kaj helpe de via amiko/policano ĉefurba mi sukcesis. Mi povis retrovi, kiuj doganistoj deĵoris ĉe la flughaveno en la horo, kiam lia aviadilo alvenis, kaj unu el ili bone memoras lin. Li elektis senerare lian foton el la serio, kiun mi prezentis (nur hindaj vizaĝoj). Li ekmemoris, kiam mi montris foton de la ora fontplumo. Li diris, ke la fiksilo de tiu tre speciala skribilo estis fuŝita, tiel ke, kiam la koncernato klinis sin por prenlevi ion, kio falis, la fontplumo malligiĝis de lia supra jakpoŝo kaj ruliĝis apud la doganiston.”

“Sed tio estas ege grava! Tio signifas ne nur, ke Singh  estis ĉi lande je la ĝusta periodo, sed ankaŭ ke tiun faman fontplumon havis li!”

“Kaj mi konfirmis ion alian. Laŭ Ĝoja , Singh  preparis mesaĝon por venigi gaston Prasad  en la ĝardenon je la taŭga momento, kiam la fajro komenciĝos, intence por ke la suspektoj trafu tiun Prasad . La bileton li donis al junulo el najbara vilaĝo, kiu junulo havas interesan karakterizon: unu brunan okulon, kaj unu bluan. Dank’ al tiu apartaĵo, mi facile ricevis lian nomon kaj, kvankam li transloĝiĝis, mi povis lin retrovi. Li tuj rekonis Raĝendra n Singh  en la serio da portretoj kaj agnoskis, ke Singh  petis lin iri al la dometo kaj porti mesaĝon por iu s-ro Prasad .”

“Eksterordinare! Tio ŝanĝas la tutan situacion. Sed kiel klarigi, ke tiuj du gravaj atestantoj ne manifestiĝis dum Prasad  estis juĝata?”

“Mi demandis pri tio la malsamokulan junulon. Li diris, ke li ne legas gazetojn kaj ke krimaj aferoj ne interesas lin. Mi ne provis scii ĉe la doganisto, sed verŝajne la raportoj pri la kazo, kiuj trafis la publikon, simple menciis skribilon identigitan kiel tiun de Prasad , sen precizigi ĝiajn apartaĵojn, kaj la polico estis tiel memcerta, ke la doganisto havis neniun kialon pridubi ĝin.”

“Vi pravas. Ĉu vi eksciis ion pri la maniero, laŭ kiu Ĝoja  estas informata?”

“Mi ne komprenas. Mi petis amikon Joĉjo, la filon de via kuzo, helpi min tiurilate. Li diskrete informiĝis, kaj li eĉ gvatis onklinon Ĝoja n (vi scias, kiom li ŝatas detektivi!). La sola informo, kiun li sukcesis akiri, kaj kiu eble rilatus al la afero, estas, ke Ĝoja  entreprenis serion da psikologiaj aŭ psikoterapiaj kunsidoj kun du etaj hindaj knaboj, unu 7-jara kaj unu 5-jara. Sed kompreneble, se ŝi iel ricevis dokumenton, neniu povas scii. Kio okazas en ŝia kabineto, tio estas tute sekreta.”

“Ŝia konduto min incitas. Se ŝi ricevis konfesan dokumenton aŭ dokumenton de iu atestanto, kiu eble nur poste kunmetis la sciojn kaj ekkomprenis, kial ŝi tion ne diras?”

* * *

“Estas alia punkto, kiun necesus kontroli,” Ĝoja  diris al sia edzo, “Troviĝas fingrospuroj de Raĝendra Singh  sur la dokumento pri la arto saboti, kiun la polico trovis en la kelo de Prasad . Singh  havis malpurajn manojn foje, kiam li studis la ĉapitron pri eksplodsistemoj. Verŝajne Prasad  neniam eĉ vidis tiun dokumenton, tiel ke liaj fingroj ne lasis spurojn sur ĝi, dum vi trovos tiujn de la vera kulpulo. Por ricevi specimenon de ĉi-lastaj, vi devos turni vin al la kenja polico. Raĝendra Singh  ja vivis en Najrobi  plurajn jarojn kaj estis foje suspektita en ŝtel-afero.”

Karal  pli kaj pli timis, ke la stranga sinteno de Ĝoja  kreos rompeton en ilia harmonia parvivo. Tial li estis iom agacita, kiam li diris:

“Kial vi ne diris tion tuj, samtempe kiel la aliajn esplorotajn faktojn?”

“Ĉar mi ne sciis.”

“Ĉu viajn informojn vi ricevas nur po-gute?”

“Jes.”

“Diru do kiel, finfine,” li preskaŭ koleris. S-ino Karal  aspektis malĝoja, hezitis, sed nur kapneante eliris el la ĉambro.

* * *

“Kiel progresas via enketo pri Ĝoja ?” Jano demandis kun espero, kiun li sentis facile ŝancelebla.

“Neniel,” respondis Stefano. “Ŝi akceptas dufoje semajne tiujn du hindajn infanojn. Ili nomiĝas Gopal  kaj Kriŝna Ŝarma  kaj havas familian aŭ alian rilaton kun neniu el la personoj, kiuj forpasis en la dombrulo, nek kun Prasad  aŭ Raĝendra Singh . Ilia patro estras la relative novan hindan restoracion ĉe Kolegistrato. Ĉu vi povis kontroli la informon de Ĝoja  pri la fingrospuroj?”

“Jes. Miaj kolegoj tion faris. Ŝi pravas. Mi esperas, ke ŝi ne elpensis novan pridemandan metodon bazitan sur mi-ne-scias-kia medita, hipnota aŭ psikanaliza tekniko. Tio kaŭzus revolucion en policaj metodoj: ŝiaj nekredeblaj informoj ĝis nun riveliĝis senmanke ĝustaj. Se almenaŭ ŝi konsentus diri ...”

* * *

La advokato, unu mallibereja funkciulo kaj Stefano sidis kun Prasad  en la parolejo. “Efektive,” diris la hindo, “mi neniam jesus al tia mistera invito iri funden de la ĝardeno, se ne estus io tre konvinka en la mesaĝo. La tre konvinka afero estis la pasvorto. En mia sekreta societo ĉiumonate alpreniĝis novaj pasvortoj, kiuj ebligis al anoj rekonigi sin kiel aŭtente apartenantajn al ĝi.”

“Kiuj estis tiuj pasvortoj? Ĉu vi ankoraŭ memoras ilin, post tiom da tempo?” Tiel parolis la advokato.

“Jes. Ili gravuriĝis miamense, pro la aparta signifo de tiu nokto por mi. Estis: Ore grihabasi khol duar khol , t.e. komenco de poemo de Tagore , signifanta: ‘vi domanoj malfermu viajn pordojn’.”

Dum li recitis, la advokato kaj la mallibereja funkciulo rigardis papereton, kiun Stefano iom antaŭe transdonis.

“Ĉi tiu informo estas tute ĝusta,” diris la advokato, “Ĉu ne, s-ro Ŝenkel ?”

“Tute ĝusta”, eĥis la mallibereja ulo. “Mi pretas ĵuri pri tio antaŭ la juĝistoj. Vi povas kalkuli kun mia atesto, se fariĝos necese.”

* * *

“Se vi diros tion al Kara-Karal ,” Stefano admonis sian onklinon, “li transdonos la informon al la ĉefurba polico, kaj mi perdos la okazon vojaĝi Londonen. Aliflanke, vi scias, kion Prasad  diris, nome, ke li pagos multon al la privata enketanto, kiu tiros lin el la malliberejo. Se mi iros, li repagos miajn elspezojn. Se vi ne konsentas pruntedoni al mi la monon por la vojaĝo, tio signifas, ke ĉi-foje vi ne kredas je viaj faktoj.”

“Vi venkas,” Ĝoja  respondis ridante, “vi venkas. Mi havas tian certecon, ke mi ne dubas pri Prasad : li repagos al vi, kaj sekve al mi. Konsentite, mi diros nenion al Jano, kaj vi havos la plezuron enketi en Londono kaj amindumi kun juna, sendube ege bela hindino.”

* * *

Abomeninda la kvartalo estis, kaj la hindino ne speciale bela. Fakte, laŭ la gusto de Stefano, ŝi pli belus sen la nazflanka juveleto. La konversacio okazis pere de interpretisto, kiu ankaŭ povis utili kiel atestanto, se tio fariĝus necesa.

“Ho jes,” ŝi diris per tre pura, kanteca voĉo, “mi memoras tre bone. Mia frato Raĝendra  rakontis al mi siatempe. Estas li, kiu bruligis la gastojn de lia moŝto ambasadoro Lal .”

“Kial li tion faris?”

“Li ĉiam havis tian ŝaton al perforto! Lia sango bolis pro eĉ plej eta kaŭzo, kaj al li ĉiam plaĉis detrui. Kompatinda Raĝendra ! Kiom ofte mi diris al li: vi repagos al la destino poste. Sed li ne aŭskultis min.”

“Sed, certe, ne nur por la plezuro ĝui mortigan fajron li agis, ĉu?”

“Kompreneble ne. Li volis esti riĉa. Nia onklo Ĉakravarti  havis tre prosperan eksport- kaj importfirmaon, kiu laboris ĉefe kun Hindio. Li laboris vialande kun siaj du filoj. La triopo ĉeestis la akcepton. Kumar , la pli juna filo, kiu rilatis perletere kun Raĝendra , tion klarigis al li antaŭe, tuj kiam la probableco de la invito konfirmiĝis. Mia frato Raĝendra  deziris heredi la riĉon de nia onklo. Li sciis, ke se Sri Raghubir Ĉakravarti  kaj liaj du filoj forpasos, li heredos. Li klarigis al mi en letero, kiun li skribis tuj post la evento, kiel lia plano perfekte sukcesis. Prosperis al li senpene ŝovi la kulpon sur tiun Prasad , kiu apartenis al la sama sekreta societo, kiel li.” Ŝi tion diris kun larĝa rideto, kaj Stefano sin demandis, ĉu por ŝi la sufero, kiun ŝia frato kaŭzis, ne indis konsideron.

“Sed li ne profitis longe de sia riĉeco,” ŝi daŭrigis. “Li aĉetis t.n. sportan aŭton, rapidegan, kredu min, kaj ĝin stiris foje al mortiga akcidento.”

“Kial vi nenion diris, kiam vi eksciis, ke tiu Prasad  estas kondamnita?”

Ŝi ridetis plu. “En similajn aferojn virinoj ne enmiksiĝu,” ŝi sentencis. “Kaj ĉu fratino perfidu fraton?”

Stefano preskaŭ diris, ke ŝi kulpas, kaj ke justico povus interesiĝi pri tiu ŝia silento, sed li lastmomente subpremis tiun inklinon por eviti, ke ŝi fariĝu singarda kaj ekrifuzu paroli. Ŝi aperis ne tre inteligenta, aŭ, eble pli ĝuste, ne tre konscia pri la rajtoj kaj devoj de homo en socio okcidenta.

La koro de Stefano batis vigle, kiam li prononcis:

“Vi ĵus menciis leteron, en kiu li rakontis pri la brulego. Ĉu vi bonŝance konservis ĝin?”

Ŝi hezitis, kvazaŭ penante kompreni, kion li celas.

“Jes,” ŝi fine diris, “mi konservas ĉiujn leterojn. Oni tiel malofte skribas al mi! Sed mi ne donos ĝin al vi. Mi volas gardi ĝin.”

“Ĉu vi konsentus, ke ni faru fotokopion?“

Ŝi konsentis, kondiĉe, ke ŝi mem konstante konservu la leteron kaj reprenu ĝin tuj. Tiel Stefano povis reveni hejmen kun eble leĝe nevalida, sed tamen interesa, depozicio de la atestinto, kaj kun hindskriba letero, kiu certe, aldonite al la ceteraj pruv-elementoj, ebligos la liberiĝon de l’ kompatinda Prasad .

Tiel efektive okazis. Juna Prasad  emocie ĉirkaŭbrakis familion Karal , kiam li sciis, ke al ĝi li ŝuldas sian rehonoriĝon.

* * *

“Ne ekzistas unu hinda kuirarto,” li emfazis al siaj gastoj en la hinda restoracio, kien li dankeme invitis ilin. “Vi okcidentanoj konstante forgesas, ke Hindio estas mondo same varia kiel Eŭropo. Polo pli similas al portugalo ol Parsio Bombaja al Hinduo el Bhagalpur . Sed, se vi permesos, mi ŝatus, ke ni ĉesu babili pri kuirado kaj ke s-rino Karal  fine diru al ni, per kia mistera procedo ŝi eksciis tiom da detaloj povantaj min savi.”

Ĝoja  montriĝis iom hezitema.

“Se vi scius, kiom mi timis ĉi tiun momenton, kiam mi fine devos klarigi,” ŝi respondis. “Nu, almenaŭ mi ĝojas, ke s-ro Prasad  estas kun ni. Lia ĉeesto min kuraĝigas.”

“Vere, Ĝoja , mi ne komprenas vian nevolon paroli,” diris Jano. “Vi ricevis konfeson pere de tiuj knaboj, ĉu ne? Kial tiom da mistero?”

“Iusence vi pravas. La mistero eble venas nur de la bato, kiu min trafis, kiam ekparolis Gopal Ŝarma , la 5-jaruleto.”

“Kion do tiu rakontis al vi?”

“Eble mi komencu de la komenco. Gopal  estis sendita al mi pro serio da psikologiaj problemoj, kiujn estus tro longe priskribi. Mi diru nur, ke li terure suferis de la malamo de lia pli aĝa frato Kriŝna , kiu ege ĵaluzis lin kaj konstante lin nomis ‘murdulo’. Krome, li estis kvazaŭ obsedata de fajro. Li konstante desegnis domojn kaj aŭtojn brulantajn. Li ankaŭ prezentis signojn de kulpeco maloftajn sub tiu formo tiuaĝe. Nu, lia instruistino konsciis, ke li havas tre seriozajn psikologiajn problemojn, kaj mi estis petita okupiĝi pri li. Mi atendis ion ajn, sed ne tion, kion li diris.”

“Ĉu li bone parolas nian lingvon?” Stefano demandis.

“Jes kaj ne. Jes pri ĉio, kio koncernas la lernejon kaj ludojn, ne pri aliaj aferoj. Tial lia frato Kriŝna  venis por helpi.”

“Ĉu vi ne ĵus diris, ke estas grava konflikto inter la du fratoj?”

“Jes, sed ili ne volis, ke la gepatroj venu, ĉar laŭ la hinda konceptado – ili klarigis – infanoj, kiuj rakontas similajn aferojn, mortas en sia frua knabeco, kaj la gepatroj provas malhelpi ilin paroli. Tial ambaŭ preferis veni kune ol kun unu el la gepatroj.”

“Eble mi komencas diveni,” Prasad  diris.

“Jes,” Ĝoja  prononcis kun rideto. Tiu frazo de Prasad  ial sekurigis ŝin: “La bato al mi venis de lia tiel sincera esprimo. Gopal  diris ... Se vi permesas, mi resumos en unu frazon multon, kio esprimiĝis nur po-pece. Li diris: ‘Mi mortigis multajn homojn. Mi bruligis domon, dum ili estis en ĝi. Mi faris ĝin intence, ĉar mi volis esti riĉa. Mi lasis ankaŭ mian helpanton morti en la fajro. Kaj mi aranĝis la aferojn por ke oni kondamnu pri la krimo viron tute senkulpan. Kaj mi heredis la riĉaĵojn de mia onklo. Kaj mi aĉetis sportan aŭton. Kaj mi havis akcidenton kaj la aŭto brulis. Kaj mi mortis. Kaj ŝvebante en la spirita mondo mi komprenis, ke mi devas ripari. Kaj mi trovis familion Ŝarma n. Ili loĝas en ĉi tiu lando, kie la morto de tiuj aliaj kaj la kondamno kaj mia morto okazis. Kaj estas tre bonkoraj homoj. Kaj mi decidis, ke mi naskiĝos ĉe ili kaj tiel okazis. Sed kiam mi diris al ili, ke mi devas ripari miajn krimojn, ili ordonis al mi prisilenti ...”

“Jes,” Prasad  diris. “Tion mi suspektis, kiam vi menciis la gepatran malpermeson. En Hindio, gepatroj kredas, ke se infano memoras antaŭan vivon, li ne vivos longe.”

“Komence,” daŭrigis Ĝoja , “mi opiniis, ke li rakontas sonĝon, aŭ ian infanan revon, kiun li misprenas por realo, kio ne estus nenormala ĉe tiaaĝa knabo. Sed min frapis io tre matura en lia rigardo, en lia maniero sin esprimi. Kiam li parolis sialingve, lia frato kelkfoje ne sciis traduki. Li konfidis al mi, ke Gopal , kvankam pli juna, scias pli da vortoj en la gepatra lingvo ol li mem. Mi kompreneble memoris la faman fajregon, pri kiu la gazetaro tiom raportis siatempe, Mi pensis, ke eble la hindoj, kiuj ne estas multaj ĉi-lande, ankoraŭ hodiaŭ fojfoje parolas pri ĝi kaj tiel impresis la infanon per tiuj bildoj pri amasmorto enfajra.”

“Sed li konfidis al vi precizan komision, ĉu ne?” sugestis la hinda kunmanĝanto.

“Jes. Li diris: helpu min ripari! Kial neniu volas helpi? Mi diris, ke ne estos facile, ke necesos pruvoj. Tiam, li momente pripensis kaj diris: La fontplumon! La fontplumon mi ŝtelis de li la antaŭan jaron. Oni povos pruvi, ke ĝin havis mi, ĉar la fiksilo estis difektita kaj kiam mi estis ĉe la doganejo, ĝi falis el mia poŝo. La doganisto ĝin prenlevis por mi. Tion li certe memoros.”

“Kia nekredebla afero!” flustris Stefano, sed Ĝoja  plu raportis: “Li petis min kontroli. Nu, vi scias, ke unu el miaj principoj pri psikologia laboro estas ne lasi antaŭjuĝojn falsi mian prudenton. Mi pensis, ke, konsidere al lia videbla sincereco, estas nur honeste esplori la faktojn. Sed mi povis paroli pri mia informfonto al neniu. Eĉ ne al vi, karulo,” – ŝi tenere metis sian manon sur la janan – “eĉ ne al vi.”

“Vi pravas,” Jano respondis. “Ni havas tro da laboro, kaj mia menso ne estas sufiĉe malferma, por ke mi povu okupiĝi pri tia galimatio.”

“Mi provis ricevi de Gopal  kiel eble plej multe da kontroleblaj faktoj. La sekvon vi konas. Sed por mi, la vivo neniam plu estos la sama. Tiu etulo tro impresis min.”

“Ĉe ni, tio mirigus neniun,” komentis Prasad , “tiaj faktoj estas relative maloftaj, sed ĉiuj scias, ke de tempo al tempo okazas. Mi foje estis petita prelegi pri ili antaŭ junula grupo kaj mi tiuokaze iom legis la koncernan sciencan literaturon. Se mi bone memoras, Prof. Atreja  el Benares a Hindua Universitato publikigis sciencan esploron tiurilate, sed mi loĝas nun de sufiĉe longe en Eŭropo por konscii, ke por vi la afero ne estas akceptebla.”

“Trafite. Mi persone ne povas sorbi ĝin,” Jano diris. “Mi kredus pli facile je telepatio inter tiu knabo kaj la fratino de Raĝendra Singh . Sed verŝajne estas ia racia klarigo.”

“Kiu?” Ĝoja  demandis.

“Mi ne povas diveni, kaj ni verŝajne neniam trovos ĝin. Eble estas skribita konfeso ie, kaj iu legis ĝin laŭtvoĉe al kunulo, dum eta Gopal  ĉeestis aŭ povis aŭdi el apuda ĉambro. Aŭ Singh  konfidis al amiko, kiu, post lia morto, sentis skrupulojn, sed ne kuraĝis iri mem rekte al la polico. Aŭ iu amanto de la londona fratino legis sen ŝia scio ŝiajn leterojn, eble pro ĵaluzo, trovis la raporton pri la brulego, kaj instrukciis la knabon ripeti la fabelaĵon, kun la espero, ke justeco tiel venkos.”

“Kaj dume vi ridetas, s-ro Prasad ,” Stefano diris al la hindo.

“Kompreneble mi ridetas. Mi estis en malliberejo, kaj nun estas libera. Ĉu vi scias, kion tio signifas, liberiĝi? Ne, vi ne povas scii. Nur tiu, kiu spertis, povas kompreni. Sed mi ridetas ankaŭ pro la energiaj penoj de s-ro Karal . Estas strange, kiel pretaj vi estas akcepti iun ajn klarigon, sed ne la plej probablan. Nu, konservu vian opinion, se ĝi sekurigas vin. Ne mi provos konvinki homon nekonvinkeblan. Kaj mi ŝuldas tiom al vi, ke mi abomenus vin maltrankviligi.”

La etoso malstreĉiĝis. Nur la edzino de Jano konservis sur la vizaĝo ombreton da senĝojeco.

“Ĉu vi pretus elprovi objektive ĉiun el viaj ĵusaj hipotezoj, kaj la aliajn, kiujn vi certe kapablos elpensi post iom da penado?” ŝi demandis la edzon. Sed ĉi-lasta apenaŭ konsideris la sugeston.

“Mi ne havus tempon,” li grumblis.

Ĉe kio Prasad  eksplodis per ridego.

La fantoma bovino

“Nu, por respondi al via demando, tri dosieroj priokupas min nun,” policano Jano Karal  klarigis al sia edzino Ĝoja . “Estas la serio da domŝteloj. Ni ne komprenas, kiel tiu bando sukcesas tiel bone informiĝi. Ili scias ekzakte, kiam la loĝantoj forestos, kie situas la altvaloraĵoj, ktp ktp. Kvazaŭ ili havus kunkulpulon en ĉiu hejmo. Tiuj domŝteloj okazadas jam de pli ol tri jaroj, kaj ni absolute ne progresis. Remón  ĵus petis min reesplori ĉion de la komenco.”

“Kaj la du aliaj aferoj, kio ili estas?”

“Unu temas pri falsaj vojaĝĉekoj. Kaj la alia, kiel vi certe divenis, estas la mistera morto de tiu psikiatro ...”

“Ho jes, d-ro Pilatu .”

“Ni apenaŭ vidis unu la alian, ekde kiam oni trovis lin senvive kuŝantan sub la sofo de sia kabineto, kaj mi eĉ ne havis la tempon demandi: ĉu vi konas lin?”

“Jes, mi lin konas. Mi laboris kun li dum kelka tempo en la Psikosociala Centro. Li jam estis freneza.”

“Freneza, ĉu?”

“Freneza aŭ genia, kiel scii? Homo kun tre originalaj ideoj. Vidvo. Oni diris al mi, ke la forpaso de lia edzino plej serioze perturbis lin. Ŝi estis skulptisto, plej talenta. Li poste instaliĝis kiel privata psikoterapeŭto kaj psikanalizisto. Sed kial lia morto misteras?”

“Nu, ne estas kutime morti sub sofo, kvazaŭ oni tie dormus. Kaj ne estas nature, ke du klientinoj vizitis lin respektive je la oka kaj je la naŭa matene, dum laŭ la nekropsio li jam estis morta je la kvara.”

“Certe la polico pridemandis la klientinojn, ĉu ne?”

“Ĝuste ne. Ni ne scias, kiuj ili estas. Ni trovis nek rendevulibron, nek sliparon pri pacientoj. Sed feliĉe ni ĵus ricevis fotojn. Imagu, ke d-ro Pilatu  estis suspektata de la kontraŭspiona servo, kiu observigis la domon jam de pluraj tagoj, bedaŭrinde ne plentempe, sed almenaŭ la koncernan matenon ekde la 7:30. La gvatanto fotis la vizitantojn, kiam ili eniris kaj kiam ili eliris, tiel ke ni havas bonajn fotojn dorsajn kaj frontajn. Mi esploros en la ĉirkaŭaĵo.”

“Li havis sian kabineton en periferia kvartalo, ĉu ne?”

“Jes. Ne estas nur kabineto, sed tuta domo. Unu el tiuj domoj kunĝardenaj meze de tio, kio fariĝis nun kvartalo tute urba. Ne alta, nur teretaĝo. Li loĝis tie, kaj tie laboris.”

* * *

La prizorganto de la aŭtolasejo atente rigardis la fotojn.

“Jes, mi konas kvin el ili, ĉar ili venas regule, du- aŭ trifoje semajne, je la sama horo, kaj lasas sian aŭton ĉi tie. Tiu blondulino havas blankan Mercedes on, kies numero komenciĝas per 323 aŭ 328. Mi havas nenion por fari ĉi tie, nur rigardi aŭtojn kaj homojn, tial mi memoras. La eta nigrahara ulino kun la angora vizaĝo havas numerplaton kun nur du specoj da ciferoj: 9 kaj 2: 9299 aŭ 9929. Malhele verda Fiat  126.”

Benante la rigardemon de la aŭtogardisto, Jano notis avide la detalojn.

* * *

“Mi ne komprenas. Ĉu vere neniu venis al la pordo?” Karal  demandis la belan blondulinon.

“Ne. Oni sonoras kaj malfermas mem la pordon. Mi supozas, ke li malŝlosas ĝin komence de la tago. Se ne pendas la kartono kun Bonvolu atendi , oni eniras tuj la kabineton. Se la pordo surhavas ĝin, la atendejon. Kiam mi alvenis tiutage, ĝi ne estis afiŝita, mi do rekte eniris.”

“Sed poste, li venis, ĉu ne? Aŭ ĉu li jam sidis en sia kabineto?”

“Li estis en la kabineto, sed ne side. Li kuŝis sub la sofo, kiel kutime.”

“Li kuŝis sub ... ĉu mi bone aŭdis? Ĉu li akceptas siajn klientojn kuŝe? Kuŝe sub sofo?”

“Jes. Tio estis unu el liaj plej geniaj eltrovoj. Laŭ la freŭda sistemo, la paciento kuŝas sur divano kaj la analizisto sidas malantaŭ li aŭ ŝi, nevidate. Oni povas tiel revi laŭte, esprimi ĉion sentatan, sen timi la alfrontiĝon kun rigardo, kiu inhibus. Pilatu  komence tiel faris kun mi. Sed foje li havis la ideon, ke se li kuŝos sub la sofo, tio igos min senti la situacion eĉ pli vive, pli intense. Krome, li vidis ion simbolan en tiu pozicio: li kvazaŭ simbolis la fortojn de la subkonscio, kiujn ni ĉiam sentas kiel venantajn de ie sube en ni, ie sub nia racia cerbo.”

“Sed, tamen, li certe reagis. Vi ne restus tri kvaronhorojn sur sofo, kun psikiatro sub ĝi, kaj parolus la tutan tempon, dum eĉ ne brueton li farus?”

“Jes, jes. Tio jam okazis. Foje mi diris al li: ‘Mi estas certa, ke vi dormas. Eĉ pli. Vi ne estas tie. Vi metis manekenon por anstataŭi vin, ĉar miaj babilaĵoj vin ne interesas.’ Tiam mi aŭdis lian voĉon, kiu diris de sub la sofo: ‘Daŭrigu, mi sekvas vin atente’. Ĝenerale li diris ion, ne multe pli ol du aŭ tri frazojn po-foje, sed okazis de tempo al tempo, ke mi parolis dum tri kvaronhoroj, kaj li diris absolute nenion.”

“Sed post la ... e... ĉu kuŝhoro mi nomu ĝin? ... ĉu li ne akompanis vin al la dompordo?”

“Ĝenerale jes. Sed tiun mardon mi ne lasis lin. Mi estis furioza. Plurfoje mi faris al li demandojn, sed li nenion respondis, eĉ ne: ‘Kiun respondon vi esperas aŭdi?’ aŭ ‘Kion pri tio vi pensas mem?’, kiel li faris kutime. Li restis plene silenta, kaj mi sentis min humiligita, kio verŝajne estis la celo de tiu stranga taktiko: li verŝajne volis, ke ni poste analizu tiun humiliĝan senton. Mi do estis tute kolera. Mi diris: ‘Se vi ne trovas min inda je eĉ eta respondo, tute ne utilas, ke mi restu ĉi tie. Saluton, doktoraĉo!’ Mi leviĝis kaj foriris.”

* * *

D-ro Kagan , la ĉefo de la jurmedicina servo, laŭtlegis la depozicion de la alia virino: “Li estis sub la sofo, kiel kutime. Mi kuŝiĝis kaj komencis per silento, kiel kutime. Li ne reagis, kiel kutime. Finfine mi komencis paroli, kiel kutime. Sed iumomente mi aŭdis strangan bruon, kiu venis de sub la sofo. Mi parolis pri tiu bruo, certa, ke li faris ĝin intence, kaj ke li ĝin komentos. Li ne komentis, sed venis alia bruo. Mi diris, ke tiuj bruoj min timigas, ke lia celo certe estas helpi min retravivi timojn el la infaneco, sed ke mi ne elportos, se li ne diros ion al mi. Li diris nenion, kaj mi foriris, timema kaj malkontenta.”

“Kion vi opinias?” Karal  demandis.

“Ke kelkaj el miaj kolegoj havas tre strangan manieron praktiki medicinon. Sed ne pri tio vi scivolas, ĉu? Pri tiu bruo? Nu, je tiu horo, verŝajne estis la komenco de kadavra rigidiĝo. La stato, en kiu mia kolego trovis la korpon poste, tion konfirmas. Tiuj du virinoj rakontis siajn fantaziaĵojn nur al forpasinto. Komike, ĉu ne?”

Karal  ne respondis. La primortan humuron de d-ro Kagan  li neniam ĝuis.

* * *

“Nu, mi koncedu, ke viaj belulinoj liveris sian babiladon al senpulsulo. Tio tamen ne klarigas la bovinon,” sarkasmis Henriko Baldua , la viro el la kontraŭspiona servo.

Jano ne komprenis. “Bovino? Kiu parolis pri bovino?”

“Pri bovino parolas mi. Mi aŭdis ĝin. Mi gvate staris tie sur la alia trotuaro. La eta virino kun la ondaj nigraj haroj antaŭ kelkaj minutoj eliris, kaj jen ŝajnis al mi, ke mi aŭdas vere strangan bruon. Mi proksimiĝis. Mi iris preskaŭ ĝis la sojlo, ne tre singardeme, eble, sed mi bezonis scii. Mi reaŭdis ĝin, tre klare.”

“Ĝin? Kion?”

“La bovinon. Estis blekanta bovino en la domo. Ĝi muĝis stultule, kiel bovinoj faras. Mi decidis rondiri ĉirkaŭ la domo, por kontroli, ĉu la bruo ne venas el la ĝardén . Mi aŭdis ĝin denove. Sed estas absolute neniu dubo: la bovino troviĝis en la domo.”

* * *

“Se mi fariĝos freneza – kio probable baldaŭ okazos – indiku al mi seriozan psikiatron, ne fantaziulon kiel Pilatu ,” Jano diris al sia edzino.

“Kial vi freneziĝus?”

“Nu, psikiatro, kiu traktas siajn pacientojn kuŝante sub sofo, tio jam estis malfacile akceptebla. Du virinoj, kiuj rakontas sian vivon al kadavro, tio estis superrealisma. Sed bovino en urba domo! Ne. Mi ne eltenos. Pinĉu min, ke mi vekiĝu. Ĉar tute certe mi sonĝas.”

“Bovino endome? De kie venas tiu sensencaĵo?”

“De plej fidinda informfonto: ulo el la servo kontraŭspiona. Kiuj estas pli seriozaj ol tiuj?”

“Tio estas antaŭjuĝo. Kial ili frenezus malpli ol psikiatroj?”

“Aŭ ol policanoj? Jes, pri tio vi pravas.”

* * *

“Kion sciigas la nekropsio?” demandis Baldua , la kontraŭspiona ulo.

“Multon interesan,” Karal  respondis. “D-ro Pilatu  mortis sufokiĝe. Strangaj postsignoj sur la brakoj pensigas, ke li estis kvazaŭ ... kvazaŭ enŝlosita en io, kio tenis lin streĉe kaj el kio li provis liberigi sin. El ekzameno de la maleoloj oni eksciis, ke tiuj estis ligitaj per ŝnuro, kaj li same movis ilin penante sin malligi, sed sensukcese. Ni trovis fibrojn de ŝnuro ĉe la piedoj de la sofo, kio konfirmas, ke liaj kruroj estis fiksitaj al ĝi. Oni ne povas dubi, ke iu lin mortigis.”

Baldua  grimacis.

“Kruda maniero murdi,” li diris. “Mi atendis ion pli rafinitan.”

“Kial?"

“Nu, personoj, kiuj komercas per ŝtatsekretoj ĝenerale disponas pli modernajn rimedojn.”

“Ĉu vi opinias, ke li mortis pro ia spiona aktiveco?”

“Ĉu ne vi? Mistera morto de homo kun spioneca agado tuj elvokas forŝtelon de dokumento aŭ likvidadon de perfidanto, aŭ ion similan, ĉu ne?”

“Kial do vi suspektis lin pri spionlaboro?”

“Nu, foje, kolego Andreo nokte penetris en la domon de homo, kies neleĝaj perfidaj aktivecoj estas al ni bone konataj, por foti kelkajn gravajn dokumentojn, kiuj, laŭ nia scio, tie troviĝis. Li sciis, ke la koncernato estos for tiunokte. Li apenaŭ troviĝis ene, kiam envenis du fiuloj. Andreo, kiu tre spertas pri similaj situacioj, restis nevidata. Sed li observis kaj konstatis, ke la ne invititaj gastoj iras sen ia hezito al iu muro, manipulas iun objekton laŭ difinita maniero, kaj tiel malfermas gardoŝrankon enmure kaŝitan. El tiu ili eltiras tekon, valizeton, el la speco kiun oni nomas ataŝea. Dum kelkaj minutoj la du lasis la ataŝean tekon en tiu ĉambro, por viziti la reston de la apartamento kaj forpreni aliajn objektojn, li ne vidis, kion. Andreo sukcesis glui al la teko mikroskopan radioelsendilon. Tiuj miniaturaj aparatoj konstante elsendas difinitan bip-bip-bip-signalon, kiu ebligas scii – dum la piloj funkcias – kie troviĝas, je iu ajn momento, la objekto, al kiu ili estas fiksitaj. Tiurimede ni sekvis la iradon de la teko el la spionloĝejo ĝis ... la veturilo de d-ro Pilatu .”

“Mirinda tekniko!”

“Mirinda teksekvo. Nu, ni interesiĝis pri tiu psikiatro kaj eksciis, ke ankaŭ la fiska administracio interesiĝas pri li. Ĝi ĵus malkovris, ke apartenas al li bieno, kiu fakte estas plena je trezoroj multvaloraj, pri kiuj li neniam konfesis ion ajn al la impostisto. La bieno estas deklarita kiel ruinaĵo kaj sovaĝa grundo neekspluatebla, sed, kaŝita malantaŭ densa heĝo troviĝas belega ĝardeno, kiu estas kvazaŭ daŭra ekspozicio de skulptaĵoj. Tiu bieno antaŭe apartenis al terkulturisto, kiu, iĝinte malsana, ĝin diskrete vendis al Pilatu  nelonge post la morto de ties edzino.”

“Efektive, ne sufiĉus por tio la enspezado de psikiatro, eĉ tre sukcesa ĉe riĉuloj.”

“Prave. Unu el la problemoj de la homoj, kiuj partoprenas en kolekto kaj transdono de ŝtatsekretoj, estas, ke tiu laboro estas tro bone pagata. Ne estas facile vivi pli riĉe ol oni devus, sen tiri al si la atenton. Sed nenio el ĉio ĉi klarigas al ni la ĉeeston de bovino en la domo de Pilatu , ĉu? Vere, tiu problemo incitas min.”

* * *

“Mi havas la impreson perfidi, kaj tion mi tute ne ŝatas,” diris la pensiulo. “Tamen, kiam temas pri murdo...”

Li estis dika kaj forta, kun honesta mieno markita de zorgado.

“Estis ankoraŭ nokto,” li daŭrigis, “proksimume la kvina matene. Mi ne dormis, kaj sciis, ke mi ne redormos. Mi decidis promeneti: Mi ŝatas la kvieton de tiu horo. Mi ĵus atingis la angulon de Arkostrato, kiam mi vidis junulon alveni el la kontraŭa direkto. Li ne povis min vidi, sed mi tuj rekonis lin, ĉar li havas tre karakterizan manieron paŝi. Mia nevo nomas lin ‘Senbrua Simio’. Mire mi vidis lin silente, ŝteliste, malfermi la kradan pordeton al la antaŭdoma ĝardeneto de d-ro Pilatu , kvazaŭ li volus viziti ĉi-lastan. Sed li ne iris al la enirpordo de la domo, li rondiris ĉirkaŭ la konstruaĵo. Mi pensis: ‘Nu, tiu scivola knabo volas rigardi ion malantaŭe’, kaj atendis, por saluti lin. Sed li ne reaperis. Tiam ankaŭ mi diskrete eniris la ĝardeneton kaj paŝis ĉirkaŭ la domo, kiel eble plej senbrue. Li ne plu estis tie. Se vi memoras la lokon, vi tuj komprenos, ĉu ne?, ke li povis iri al neniu alia loko ol en la domon mem, tra la malantaŭa pordo. Mi min demandis, ĉu tiu knabo fariĝis ŝtelisto, kaj ĉu mi parolu pri tio al la polico. Mi decidis atendi, ĝis d-ro Pilatu  plendos. Anstataŭ plendo pri ŝtelo, informo pri murdo venis.”

La koncerna junulo, nomata Julio Potiro, faris metilernadon kiel purigisto de kamentuboj. Li energie neis. Kion diable li irus fari nokte en la domo de psikiatro? Se li estus ŝtelisto, li ne pasigus siajn tagojn nigrigante sian vizaĝon, kaj eĉ sian korpon, kamentubiste. Kaj kial do li murdus tiun doktoron? Kion li profitus de tio? Ne. Tiu maljunulo sonĝis, aŭ misprenis por li iun alian. Kie li, Potiro, estis tiuhore? En sia lito, kompreneble, en la apartamento, kie li loĝas kun sia vidva patrino. Verŝajne neniu povos konfirmi, sed estas la vero.

Plej subite Karal  demandis:

“En la psikiatra domo, tiunokte, ĉu vi vidis bovinon?”

La knabo tuj iĝis ege pala, kaj dum sekundeto liaj okuloj esprimis panikon. Sed li ne restis longe ŝancelita.

“Vi devus konsulti psikiatron,” li diris.

* * *

Fakte psikiatron konsultadis jam de kelktempe la juna Potiro mem.

“Li estas iom stranga,” plorete klarigis lia patrino, “sed murdisto li certe ne estas, nek ŝtelisto, nur knabo iom stranga.”

“Kiamaniere?” Karal  demandis kun plej amika tono. Sed ŝi nur levis la ŝultrojn.

“D-ro Pilatu  komencis trakti lin, antaŭ kelka tempo. Mi ne rimarkis progreson.” Ŝi ploris longan momenton silente.

“Ĉu li interesiĝas pri bovinoj?”

Ŝiaj grizaj okuloj kvazaŭ subite sekiĝis kaj restis fiksitaj al Jano. Iom post iom ŝia esprimo transformiĝis de doloro kaj miro al profunda, vundiĝa angoro.

“Ĉu ĝi povus esti hereda?” ŝi flustris. “Jen ankaŭ mi ekhavas aŭdajn halucinojn. Mi sensis, kvazaŭ vi parolus pri bovino.”

* * *

“Nekredeble! Muzeo pagus milionojn por tiuj,” Jano diris al sia kolego el Karbavón , kun kiu li vizitis la sekretan bienon de Pilatu . De la tera kamparvojo, alvenante, oni vidis nur altan heĝon kaj domon relative malnovan elvokantan pli mizeron ol riĉecon. Sed la loko estis organizita tiamaniere, ke malantaŭ tiu mizera fasado troviĝis tre komforta, pli vasta konstruaĵo, kaj malantaŭ ĉi-lasta, nevideble de ekstere pro lerta aranĝo de arboj kaj heĝo, ĝardeno mirinde arte ornamita, kun skulptaĵoj malsamstilaj, sed ĉiuj ege valoraj. Unu estis markita kiel originalo de Rodin , alia de Mikelanĝelo.

“Mi provas kapti ideon, memoron, kaj ĝi konstante forfuĝas,” diris la loka policano. “Mi memoras ion. Oni diris al mi ... aŭ mi legis ... Kiel incite! Mi ne retrovas, kion. Tamen, io menstiklas.”

Ankaŭ en Karal , malagrable, ideo trazigzagis, kiun li ne sukcesis fiksi.

* * *

Jano ĉiam sentis impresa, preskaŭ patologia, sian kapablon solvi enigmojn sonĝe. Tial li estis pala tiumatene, kiam li diris al Ĝoja : “Mi forgesis la detalojn de l’ sonĝo. Estis sliparo. La sliparo de Pilatu . Ĝi samtempe estis nia sliparo pri tiu serio da domŝteloj.”

La vizaĝo de Ĝoja  lumiĝis.

“Mi komprenas! Li estis psikanalizisto, kaj liaj pacientoj plejparte estis riĉaj, tre riĉaj virinoj. En psikanalizo oni devas rakonti ĉion ajn, kio pasas tra la menso. Ili necese komunikis al li detalojn pri siaj juveloj, mono, altvaloraĵoj, kaj ankaŭ pri la tempoj kiam la hejmanoj estos for. Li praktikis ankaŭ hipnoton kaj narkoanalizon, kaj tiel, certe, lia informiĝo kompletiĝis, se necese. Lia edzino estis skulptisto. Kiam ŝi mortis, li provis eternigi ŝin per speco de kulto al skulptaĵoj. Por tio li bezonis monon, kaj la monon – fojfoje la skulptaĵojn mem – li akiris pere de bando da domŝtelistoj, kiuj povis labori tre rapide, ĉar li sciis eltiri la detalojn el sia pacientaro!”

“Vi pravas. Al tiu konkludo mi preskaŭ alvenis vizitante la skulptaĵan ĝardenon, sed la ideon mi ne sukcesis fiksi. Mi havis tiun sonĝon, ĉar la sinjorino kun la blanka Mercedes o estis viktimo de simila ŝtelo antaŭ ne tre longe. Mi vidis hieraŭ ŝian nomon en la ŝteldosiero.”

“Tial la murdinto forprenis la sliparon kaj rendevulibron. Sed Pilatu  certe havis dosierojn pri siaj pacientoj, ĉu tiujn vi ne trovis?”

“Jes, sed ne estas nomoj sur ili, nur komencliteroj. Tamen tio helpos.” Efektive, rapida enketo rivelis, ke multaj viktimoj de elhejma ŝtelado estis psikanalizataj de d-ro Pilatu . La hipotezo de Ĝoja  iĝis plene konfirmita.

“Vi povas ĉesigi viajn esplorojn,” Karal  diris al la spionĉasisto Baldua . “La morto de Pilatu  neniel rilatas al spionado, nur al forŝtelo de artaĵoj, juveloj kaj mono. Mia hipotezo estas, ke oni likvidis lin, ĉar la fisko malkovris suspektindajn aspektojn de lia situacio kaj ...”

“Nu, bone, bone,” la alia respondis. Mi tute ne insistas por fari vian laboron. Enketu pri viaj ŝteloj. Mi petas vin nur pri unu afero: kiam vi kaptos la bovinon, nepre prezentu ŝin al mi.”

* * *

Telefonis la policano el Karbavón . “Mi memoris, kio tiklis mian menson, dum ni kune vizitis la privatan parkon de Pilatu ,” li diris, “kaj la koncernan dokumenton mi retrovis. Temas pri raporto de du el niaj homoj, kiu pasis tra miaj manoj siatempe. Tiun mi bone memoras, ĉar ĝi estis la unua verkita de virinoj. Nun, ni apenaŭ rimarkas, ĉu rutina polica raporto estas subskribita de viro aŭ de virino, sed tiuj du policaninoj estis la unuaj ĉe ni.”

“Kion ili raportis?” demandis Karal .

“Simplan kolizion de du aŭtoj, nenion seriozan, eĉ ne unu vunditon. Unu el la veturiloj estis t.n. bienaŭto, kun neapartigita, fenestrohava kofro. Kolegino Albar  vidis en ĝi infanan formon kovritan de tuko. Suspekteme, ŝi malfermis la kofron por kontroli, pri kio temas. Estis nur statuo. Tio okazis tute proksime al la bieno de Pilatu . Pli sperta policisto verŝajne eĉ ne mencius tion en sia raporto, sed tio estis ilia unua raporto tiutaga, kaj ŝi opiniis, ke ŝi devas ĉion mencii. Interesos vin koni la platnumeron de tiu bienaŭto, ĉu ne?” Jano kontente notis ĝin.

* * *

Ĝoja  malfermis la dosieron.

“ Pilatu  faras ... e... faris vere bonajn notojn,” ŝi diris al sia edzo. “Tre mallongajn. Verŝajne li skribas nenion aŭ malmulton dum la kunsido kun paciento, sed notas la ĉefpunktojn tuj poste.”

“Bone. Kion vi konkludas pri tiu juna kamentubisto?”

“Ke Potiro estas vere psikiatria kazo. Li havas aŭdajn halucinojn – ofte aŭdas bovmuĝadon aŭ bruon de katenoj -, estas scivola pri la aliaj pacientoj de Pilatu  kaj treege ĵaluza pri ili. Li havas sentojn de persekutiĝo, kredas, ke ekzistas komploto por kapti kaj murdi lin. D-ro Pilatu  eĉ notis: deziras min murdi, ankoraŭ ne povas rekte esprimi tion al mi.”

“Ĉu vi opinias, ke li povus esti la murdinto?”

“Estas malfacile diri, sed miaopinie tio eblus. Lia menso estas vere perturbita, kaj lia korligo al la psikiatro tiel miksita kun malamo kaj ĵaluzo, ke ĉe tia homo, kiu ne asimilis la regulojn de socia vivo, krimo povus realiĝi.”

* * *

“Ĉu vi konas Julion Potiron, la junan kamentubiston?” Karal  demandis al Baldua .

“Nur tion, kion vi diris al mi kadre de la enketo. Antaŭe mi sciis nenion pri li. Spionoj kaj kamentubistoj ne vivas en la sama medio.”

“Kaj vi asertas, ke vi aŭdis bovinon muĝi en la domo de Pilatu , la mardan matenon, kiam tiu jam ĉesis vivi?”

“Jes. Kiel mi povus elpensi mem tiel stultan ideon? Mi ne estas fantaziulo. Se mi diris, ke mi aŭdis, mi aŭdis.”

“Kaj vi plu konservas tiun konvinkon, eĉ sciante, ke la enketistoj trovis eĉ ne spureton de bovina ĉeesto en la loĝejo?”

“Jes.”

“Nu, mi ne komprenas. Mi devos demandi al Ĝoja , ĉu aŭdaj halucinoj povas komunikiĝi de persono al persono, eĉ se la koncernatoj havas neniun kontakton inter si.” Baldua  rigardis Janon mire.

* * *

“La prokurorejo intencas aresti Potiron, la kamentubiston,” anoncis Jano.

“Mi ne komprenas. Vi diris, ke nun vi opinias, ke temas pri bando domŝtelista, ke oni mortigis Pilatu n por ke li ne rivelu la nomojn de siaj kunlaborantoj, ĉar la fisko komencis spursekvi lin kun ĝisfunda trovemo ...”

“Tio estis nur hipotezo. Ke la psikiatro transdonis multegajn gravajn informojn al la ŝtelistoj, pri tio ni ne dubas. Sed pri la murdo, ni havas neniun pruvon kontraŭ ili.“

“Ankaŭ ne kontraŭ Potiro, ĉu?“

“Ni ne havas rektajn pruvojn. Sed kolego trovis atestanton, kiu vidis Potiron eliri el la psikiatra domo tra la malantaŭa pordo kelktempe post la naŭa matene, la tagon, kiam la morto malkovriĝis. Vi mem diris, studante lian dosieron, ke li kapablus murdi.”

“Ĉu li lasis fingropremojn?”

“Ne. La murdinto pensis pri tio, kaj zorgis ne lasi spurojn.”

“Kompatinda knabo! Ĉu almenaŭ vi scias, kiel li faris?”

“Ne. Sed ni suspektas.”

* * *

“Mi havas plenan konfidon al vi,” diris la juĝisto, transdonante al Karal  la traserĉajn leterojn. “Se estus iu via kolego, mi verŝajne ne akceptus, sed vi havas neracian, instinktan kapablon senti, kiu krimis, kaj mi ege fidas vin. Mi esperas, ke vi trovis la ĝustan personon.”

“Mi ne scias kiel danki vin, sinjoro juĝisto. Tiu ideo traserĉi iliajn loĝejojn estas ne tre racia, kiel vi diris, sed mi kredas je ĝi.”

Jano Karal  kaj kolego Izidoro decidis komence viziti la apartamenton de l’ kamentubisto, sed nek Potiro nek lia patrino estis hejme, kaj ŝajne ne ekzistis tie domgardistino, kiu havus ŝlosilon.”

“Ni iru al la flegisto,” Jano diris.

Temis pri Ksaviero Puramán , psikiatria flegisto, kiu posedis la bienaŭton, en kiu policistino foje vidis skulptaĵon probable ne laŭleĝe akiritan. Puramán  troviĝis hejme, kaj estis koloso. Videble, aĉhumora koloso. La vizaĝo, aroganta kaj nefajna, ne impresis plaĉe.

“Mi ne havas tempon, mi ne komprenas, kial vi venas al mi, mi devas urĝe foriri,” li bojis.

“Kien?” demandis Izidoro.

“Tio, frateto, estas mia afero, ne via. Ĉu vi rajtas devigi min respondi?”

“Ne nun. Se vi ne volas hodiaŭ, ni povas venigi vin al la policejo, kie vi estos leĝe devigita respondi. Sed se ni foje devos rakonti ĉion ĉi al tribunalo, via nuna sinteno ne aperos favora por vi.”

“Nu, mi devas foriri, mi iros al la policejo, kiam mi ricevos bonordan vokilon. Bonvolu foriri, sinjoroj.”

“Vi povas foriri, si vi deziras, sed ni restas ĉi tie. Ni traserĉos viajn posedaĵojn.”

“Traserĉos? Ĉu vi havas juĝistan rajtigilon?”

“Kompreneble,” diris Karal , kun elmontro de l’ dokumento. “Mi ne komprenas. Kiabaze vi volas traserĉi mian loĝejon?”

“Tio, frateto, estas nia afero, ne via,” Izidoro ironiis.

“Nu, mi restos kun vi, tamen ...”

“Sed vi devas foriri ien urĝe!”

“Mi senkulpigos min.”

“Ĉu vi konis d-ron Pilatu ?” demandis Izidoro.

“Mi restas por observi la traserĉadon, ne por respondi al viaj demandoj.”

“Kiel vi volas,” komentis Jano, kaj li aldiris: “Mi ŝatus tamen vortigi unu demandon: ĉu vi scias ion pri bovino en lia hejmo?”

La rigardo, kiun Karal  ricevis, estis plene profesia: la psikiatria flegisto jam pretis psikiatrie flegisti. Sed li tuj regis sin, skuante kompateme la kapon.

* * *

“Kiam mi montris al li la tutan dosieron, inkluzive de la raportoj laboratoriaj, ni vidis ke li ne eltenos longe. Li fine konfesis. Li kredis esti ekster troveblo, kaj tute ne komprenis, per kia magia procedo ni atingis lin.”

Jano kaj Ĝoja  promenis man-en-mane laŭlonge de Tjazo.

“Kion pritraktis tiu raporto?” ŝi demandis.

“La etajn fibrojn. Mikroskopajn fibretojn, kiujn ni trovis sur la vestoj de Pilatu . Ili devenis de malnova frenezjako, kiun ni trovis ĉe Puraman .”

“Diable! Kial do li uzis frenezjakon?”

“Nu, dum la fatala nokto, li vizitis la psikiatron. Puramán  estis la estro de la ŝtelista bando. Li sciis, ke post unu aŭ du tagoj la fisko pridemandos Pilatu n, kaj li rigardis tiun nefidinda, nekapabla rezisti al la premoj de enketista sondado. Siatempe, Pilatu  kaj li laboris kune en psikiatria hospitalo. Pilatu  lin konstante humiligis kaj la flegisto decidis foje venĝi sin.”

“Tamen, dum jaroj li utiligis la psikiatron!”

“Jam tio estis venĝo. La psikiatron li ligis al la bando ĉantaĝe, minacante riveli iun profesian miskonduton, pri kiu li eksciis en la hospitalo. Sed kiam Pilatu  fariĝis danĝera, Puraman  likvidis lin, sadisme.”

“Kiel?”

“Li surmetis al li frenezjakon. Herkule forta, li certe ne devis multe peni por superi la maldikan psikiatron. Li ŝovis ĉi-lastan sub la sofon, ligis liajn maleolojn al la meblopiedoj, kaj metis lian kapon en ordinaran plastan sakon. Tio sufiĉis por sufoki la psikiatron, kiu, pro malliberaj manoj, ne povis seniĝi je la kapsako.”

“Terure!”

“Jes. Puramán  sciis, ke Pilatu  havis la frenezan ideon kuŝi sub la sofo dum paciento elbobenis siajn revojn, sonĝojn aŭ mi-ne-scias-kion alian. Tial li metis lin sub la sofon. Kuŝiginte Pilatu n kun la sufoka sako, li forprenis la sliparon kaj rendevulibron, por ke oni ne retrovu la nomojn kaj adresojn de la priŝtelitoj. Li sciis, ke en siaj dosieroj, la psikiatro ne skribas tiujn.”

“Sed Pilatu  ne surhavis frenezjakon, kiam oni trovis lin!”

“Kompreneble ne. Puramán  – kies manoj ne estas tre puraj, cetere – revenis tra la malantaŭa pordo samnokte je la kvara. Li konstatis, ke la psikiatro laŭplane mortis. Li forprenis la plastan sakon, la frenezjakon kaj la ŝnurojn, kiuj ligis la maleolojn al la sofo, kaj foriris, zorge puriginte ĉiun lokon, kie li estus povinta lasi fingrospurojn.”

Ili paŝis plu, silente.

“Nu, jen murdomistero solvita,” fine diris Ĝoja . “Ĉu vi faris ion rilate la aliajn en la ŝtelbando?”

“Ne. Puramán  asertas, ke li laboris sola, kio estas sensencaĵo. Ili eble jam forkuris eksterlanden. Espereble, ni foje kaptos ilin per kutima polica rutino.”

“Kaj kio pri la kamentubisto? Kaj pri la bovino?”

“Pri tio ni scias nenion.”

Neatendita juna voĉo sonis gaje malantaŭ ili. “Feliĉe, ke scias mi ,” ĝi diris. La paro sammove, samsekunde turnis sin. Ĵus parolis Stefano, la nevo de Ĝoja , kiu tenis specon de vojaĝsako enmane.

“Pri kio vi nun fanfaronas?”, “Kiel vi povis ...?” ambaŭ diris samtempe.

“Nu, vi ne estas facile troveblaj, kiam oni havas gravegajn novaĵojn por vi. Se mi ne konus viajn kutimojn de geamantoj ...” La junulo ridis.

“Ne eluzu pliafoje nian paciencon. Klarigu!” Jano diris, preskaŭ ordone.

“Nu, vi nenion petis de mi, sed mi decidis proprainiciate partopreni en la enketo. Onklino Ĝoja  transdonis al mi ĉiujn policajn sekretojn, kiel kutime, eĉ se ne leĝe (sed leĝe ŝi mem devus nenion scii, ĉu?). Mi do interesiĝis pri via kamentuba Potiro. Mi du- aŭ trifoje gvatsekvis lin senrezulte, ĝis foje jen mi vidis lin foriri buse kun sako. Kiam li eliris, li forgesis sian sakon, sed li elbusiĝis tiel rapide, lastsekunde, ke mi ne povis sekvi lin, jam la buso re-ekiris.”

“Kaj vi evidente kaptis la sakon,” Jano diris.

“Kaj vi evidente trovis en ĝi bovinon,” aldonis Ĝoja .

“Ekzakte. Ne bovinon, sed voĉon de bovino. Rigardu.”

Kaj Stefano eltiris el la sako objekton iom similan al eta akordiono. Disvolviĝante, ĝi ekblekis perfektan bovan muĝon. Preterpasanto rigardis mire, kaj ekridis.

“Sed kiel diable diveni por kio utilas tiu ... e... amuzilo? Kial Potiro uzis ĝin en la psikiatria domo?”

“Ne necesos diveni,” Stefano respondis, “mi scias.”

“Kiel do?”

“Mi kompreneble iris reporti al tiu kompatinda knabo la sakon, kiun li (certe intence) perdis. Mia fajna vizaĝo sendube inspiris lin, ĉar li rakontis sian tutan vivon al mi. Eble ĉar li ne plu havas psikiatron. Nu, mi ne rakontos ĉion.”

“Almenaŭ la ĉefpunktojn.”

“Li malamis Pilatu n – kvankam samtempe li iel bezonis lin – ĉar tiu ne prenis serioze la fakton, ke li ofte aŭdas bovinon muĝi, kaj ankaŭ katenojn grinci, kiam nek bovino nek katenoj ĉeestas. Li konis la domon, ĉar li jam antaŭe purigis ĝian kamenon. Por tion fari, li devis iri al la subtegmentejo, dum pacientino troviĝis tuj sube, en la kabineto. Li rimarkis, ke tie supre, li aŭdas ĉion, kaj ke estas eksterordinare, kiel tiu virino libere parolas pri aferoj, kiujn li kuraĝus mencii al neniu.”

“Tiam li sentis, ke simila traktado utilus al li, ĉu ne?” Ĝoja  supozis.

“Jes, kaj Pilatu  konsentis okupiĝi pri li. Komence, Potiro tre ŝatis, sed post kelka tempo li havis la impreson, ke la psikiatro ne kredas lin. Li aĉetis ĉi tiun objekton, kiu perfekte imitas la muĝon de bovino, kaj havis la vere frenezan ideon estigi en Pilatu  la saman senton, ke aŭdiĝas nekompreneblaj bovblekoj. Kaj bruo de katenoj. La matenon de la krimo, ĉirkaŭ la kvina, li enŝteliĝis tra la malantaŭa pordo. Kiam li siatempe purigis la kamentubon, li rimarkis, ke la ŝloso de tiu pordo estas difektita.”

“ Pilatu  pri tio ne zorgis. Li ne timis domŝtelistojn!“

“Potiro do sciis pri tiu pordo, kaj la koncernan nokton li senbrue eniris kaj supreniris al la subtegmentejo. Lia plano estis tie atendi ĝis venos la 10-a matene, horo de lia rendevuo kun Pilatu , dum kiu li aŭdigos katenbruojn kaj bovmuĝojn, por ke la psikiatro pensu, ke ial, Potiro ne povis veni, sed anstataŭ li venis la bruoj, kiuj obsedas lin.”

“Li estas komplete freneza!” Jano murmuris.

“Precize tial li vizitis frenezdoktoron, ĉu ne? Li efektive agis laŭ sia plano. Li tute ne sciis, ke Pilatu  kuŝas senviva. Li aŭskultis kun ĝuo la unuan klientinon, kaj kiam la dua foriris post nur dek minutoj, li fariĝis senpacienca kaj aŭdigis la bruojn. Ili resonis tiel forte, ke Baldua , kiu ekde la 7:30 gvatis surtrotuare, aŭdis ilin kaj proksimiĝis.”

“Nu,” diris Jano, “mi ĝojas, ke ni havas klarigon pri tiu fantoma muĝado, kaj ke mi povos komuniki ĝin al Baldua . Tiu spionspiono iom subtaksas la policon, kaj plezurigos min montri al li, ke racia klarigo ekzistas – aŭ eble ne racia, sed reala – pri la strangaj bruoj, kiujn li aŭdis.”

“Nu, Potiro donis al mi la muĝilon. Kion mi faru el ĝi?” Stefano demandis.

“Ĝin devas havi la polico, ĝi estas atestaĵo. Kiam la prikrima kortumo juĝos la kazon, ĝi devos troviĝi tie.”

“Ĉu oni aŭdigos ĝin en la tribunalo?”

“Certe. Estas ero de la kazo, ĉu ne? La advokato de Puramán  certe provos ŝovi la kulpon sur Potiron, kaj tiu devos klarigi sian ĉeeston en la domo.”

“Mi esperas, ke mi povos ĉeesti tiun kunsidon de l’ kortumo. Mi ne volus maltrafi la publikan aŭdigon de tiuj muĝoj en kadro tiel solena!”

“Vi certe ĉeestos, kiel atestanto. Vi nepre devos atesti pri tio, kiel vi trovis la muĝilon, ktp.”

“Ĝu-ĝu-ĝu-ĝu! Kia ĝuo! Ĉu mi ankaŭ povos antaŭ tiuj seriozaj sinjoroj sonigi tiujn muĝojn? Dankon, onklo, via ĵusa parolo estis plej bela donaco al mi.”

La triopo plu paŝis, ridetante. Jano, kiu ne facile akceptis la ofte superecan sintenon de Henriko Baldua , ekhavis ideon:

“Certe, simila muĝilo estas malmultekosta, ĉu ne?” li diris. “Mi aĉetos unu, kaj ĝin sendos anonime al Baldua , antaŭ ol raporti pri ĉio ĉi. Imagu lian vizaĝon, kiam li malfaros la pakaĵon, eltiros nekomprene specon de akordioneto, kaj ekaŭdos tondran “Muuuuuuuuuu!”

Stefano fuĝas de la polico

“Sed tio estas mia veturilo!” Karal  nekredeme ekkriis. Antaŭ li, leŭtenanto Remon  ĵus ripetis al sia telefona kunparolanto la indikojn, kiujn li ricevis antaŭ minuto.

“Via aŭto?” li eĥis mire, ripozigante la telefonon.

“Jes, mia!”

“Kia eksterordinara koincido! Ĉu Ĝoja ...?”

“Ne. Prenis ĝin ne mia edzino, sed mia nevo Stefano. Li pruntis ĝin de ni por du tagoj, por iri al Akvoviva.”

“Ĉu vi scias, kiam li intencis foriri?”

“Jes, li tion menciis hieraŭ, kiam li venis prunti la aŭton; li diris, ke li forveturos je la oka ĉi-matene.”

“Vere ni estas bonŝancaj. Estos multe pli facile trovi ĝin kaj lin averti, se eĉ antaŭ la unua serĉeto ni jam konas la direkton, kaj la horon, kiam la veturilo ekiris. Ni senpene deduktos ĝian proksimuman situon.” La leŭtenanto reprenis la telefonon kaj kelkvorte klarigis en ĝin kiel precizigi la antaŭe donitan serĉ-ordonon.

“Bonŝancaj! Jes, iurilate, sed aliflanke ... Pensi, ke mia nevo vojaĝas tute trankvile kun bombo eksplodonta ... Je la kioma la ulo diris, ke ĝi eksplodos?”

“Je la 11-a.”

“Ni disponas do iom pli ol du horojn por lin trovi kaj liberigi je tiu minaco. Ni esperu, ke li ne ŝanĝis sian planon.”

“Ni verŝajne baldaŭ scios.”

“Mi ankoraŭ ne kapablas kompreni, kiel tiu teroristo povis konfuzi mian aŭton kun tiu de la celata sekreta agento.”

“Malfeliĉa hazardo. Via veturilo troviĝis en la sama aŭtolasejo, ĝi havas la saman koloron, estas la sama modelo, kaj la numerplatoj tre similas. Verŝajne ili ege rapidis, kaj kiam oni ŝtele faras tian kaŝan laboron, oni havas streĉitajn nervojn, kiuj fojfoje fuŝigas. Ni neniam scios la detalojn, ĉar la bombmetintojn ni neniam kaptos.”

“Estis tre honeste fare de ili averti vin tuj, kiam ili konstatis la eraron.”

“Nu, ĉiam devas esti proporcio inter risko kaj efiko. Estas en nenies intereso, ke simpla civitano senrilata kun ilia sekreta milito mortus kaj eble mortigus aliajn, dum estas tre facile kaj senriske informi la policon pri la fuŝo. Estas la avantaĝo de aŭtomata telefono por ili. Ni ĝenerale grumblas pri tio, ke telefonanton oni ne plu povas kapti kiel en la komencaj tempoj, sed ĉi-kaze, dank’ al tiu anonimeco, sendube, via nevo estos savita.”

*

Fakte, la afero ne estis tiel simpla. Stefano ja, kiam li aŭton disponis, ĉiam akceptis en ĝin petveturantojn, verŝajne pro iu reciproka sento: li mem ofte vojaĝis petveture. La viro, kies petgeston li pozitive respondis, estis eble 25-jara, mezgranda, kun plaĉa vizaĝo, kaj dorsosako videble tre peza. Kiel Stefano povus diveni, ke la dorsosakon plenigas la rezulto de ĵus sukcesinta bankorabo? Ke la simpatia petveturanto havas ĉe si aŭtomatan pistolon kaj post nelonga banala konversacio diktos mem la vojon sekvotan?

Antaŭ ol la polico havis la tempon “ŝlosi” la kvartalon, kie la banko situas, la junulo jam motorcikle atingis la kelon, kie li preparis la ŝanĝon de personeco – de maskita rabisto-motorciklisto al kampadulo dorssaka – kaj li decidis petveturi pro la penso, ke oni des malpli kapablos trovi lin, se li mem lasos al la hazardo la elekton de la veturilo, kiun li uzos.

Kaj nun, li eligis sian pistolon, kaj ordonis al Stefano direktiĝi al Malpáz .

*

“Ĉu vi havas radion en via veturilo?” la leŭtenanto demandis, kaj, ĉe jesa respondo, li donis instrukciojn por ke dissendiĝu “urĝa mesaĝo al s-ro Stefano Farnadzo, veturanta en aŭtomobilo kun jenaj karakterizoj: ...” La mesaĝo kompreneble nenion klarigis, nur petis, ke li urĝe kontaktu policejon. La unua serĉado, kiun la polico entreprenis, ja tute ne sukcesis.

“Espereble li aŭskultos...” onklo Jano diris emociplene. Estis la 9-a kaj 45 minutoj.

*

“... estas petata komuniki kun la polico kiel eble plej urĝe pro serioza kaŭzo. Ni ripetas. Urĝa mesaĝo al s-ro Stefano Farnadzo ...”

“Estas mi!” ekkriis Stefano. “Kio ...?” Sed la alia jam interrompis: “Vi serĉas pretekston por min liveri al la polico, ĉu ne? Kvankam kiel vi intencas fari, mi ne povas imagi mem.”

“Vi regas la situacion ĉi tie,” Stefano rebatis. “Vi min mortigus, antaŭ ol mi eĉ okulumus al policano. Mia paperujo troviĝas en mia jako sur la malantaŭa seĝo, prenu ĝin, ĝi enhavas mian identigan karton.”

“Se vi opinias, ke per tia ruzo vi atingos, ke mi ĉesu direkti la armilon al vi, vi eraras,” la kaptinto sarkasmis. Kaj plu tenante Stefanon sub minaco pistola, li gimnastikis ĝis li sukcesis kapti la jakon, kaj la paperujon. Malfacile kredante la proprajn okulojn, li murmuris:

“Vi pravas, vi nomiĝas Stefano Farnadzo. Sed kiel eblas ke la polico ...?”

“La mesaĝo tute certe ne rilatas al vi,” diris la nevo de Karal , pensante, ke ju pli li sekurigos la alian, des pli bone por li estos. “Eble iel eksciis, ke estas ia danĝera difekto en la motoro aŭ alia organ...”

“Ne parolu!” la kunulo bojis, kaj Stefano malagrable sentis, ke tiu fariĝas nerva. “Mi bezonas pripensi, kaj povas pripensi nur en silento. Se la polico serĉas ĉi tiun aŭton, eĉ kun savaj intencoj, tio ŝanĝas la tutan problemon.”

*

10:00

“Jano! Kio okazas?” En la telefono aŭdiĝis la voĉo de Ĝoja Karal , la edzino de l’ polica detektivo. “Ĉu mi ĝuste aŭdis aŭ ĉu mi ial miskomprenis la nomon? Ĉu la radio ne ĵus dissendis mesaĝon por Stefano?” Jano hezitis, ĉu diri la veron aŭ ne.

“Jes, ni provas atingi Stefanon...”

“Devas esti tre facile, li iris al Akvoviva. Vi certe povas kalkuli, kie li proksimume troviĝas sur la aŭtvojego.”

“Ĝuste la problemo estas, ke li ne troviĝas sur ĝi.”

“Jano! Klarigu al mi sincere. Mi maltrankviliĝas. Almenaŭ mi sciu!” Ŝin aŭdeble jam tenis angoro. En similaj cirkonstancoj, estas pli bone scii la veron ol lasi la imagon disvagi. Li klarigis pri la bombo.

“Terure! Kio povis okazi al li?”

“Mi ne komprenas. Policaj veturiloj serĉis laŭ la tuta vojego, kaj ankaŭ laŭ la aliaj vojoj. Stefano ial ŝanĝis sian direkton. Ne eblas, ke li plu vojaĝus direkte al Akvoviva.”

“Strange! Kial do li ŝanĝis?” Kaj kun trema voĉo ŝi aldonis: “Ĉu eblus, ke la bombo jam eksplodis?”

“Ne. Se tio okazus, ni trovus eĉ pli facile ... Sed ne maltrankviliĝu. Ni nepre trovos lin. Nun la tuta landa polico estas avertita. Al kiu ajn loko li iras, ni ne pretervidos lin.”

*

10:15

“Ne povas esti danĝero meĥanika. Tio estus troa koincido,” la juna rabisto konkludis sian pripensadon. “Sekve, iel la polico sekvis min, kaj scias, ke mi veturas viaaŭte. Kial ili ne arestis min pli frue, mi ne komprenas, sed pro iu nepensebla indikaĵo ili scias, ke mi elektis vin kiel transportanton.” Li eksilentis plu, medite. “Kaj tamen,” li reparolis, “mi bezonas veturilon.” Ŝajnis, ke li bezonas laŭte paroli por ordigi siajn pensojn. Tial, eble, li postulis silenton por pripensi. Tio ne plaĉis al Stefano, kiu diris al si: ‘Se li tiom bezonas laŭtvoĉi por elturniĝi pense, eble li ne estas tre inteligenta’. Sed jen la alia plu diris:

“Ĉu mi mortigu vin, kaj eskapu en la kamparon? Se mi ne mortigos vin, kaj petos, ke vi lasu min ie ĉi-proksime, vi tuj informos la policon, kie kaj kien mi forfuĝis. Do mi devos mortigi vin.”

*

10:20

“Jano, ĉu vi havas novaĵojn?”

Palvoĉe li respondis:

“Ne, kara, ni faras nian eblon.”

“Avertu per radio, dirante la veron. Kial vi tion ne faris?”

“Ni ne volas maltrankviligi la tutan loĝantaron. Estas jam tro da tiuj teroristaj agoj.”

“Sed se la homoj scios, pri kio vere temas, ili prenos la aferon pli serioze, kaj pli helpos vin. Ĉu li havis sufiĉe da benzino por la tuta vojaĝo?”

“Mi ne scias...”

Estis decidite dislanĉi novan mesaĝon al la tuta civitanaro, kun speciala atento pri aŭtistoj kaj benzinvendistoj. Ĉiuj personoj rimarkintaj la koncernan veturilon estis petitaj informi la plej proksiman ĝendarmejon aŭ policejon.

*

10:25

Unu minuton antaŭ ol tiu insista mesaĝo efektive dissendiĝis, la juna rabisto diris:

“Fermu vian radion, tiu muziko malhelpas min pensi.” Al kio li aldonis:

“Iru la unuan mallarĝan vojon, kiu direktiĝas al la montaro. Mi bezonas pripensi, kaj sur la vojo, kie ni nun troviĝas, ni tro riskas renkonti polican aŭtomobilon.”

Post du minutoj, ili forlasis la jam triarangan vojeton, sur kiu ili tiutempe veturis.

“Tiu neasfaltita vojeto perdiĝas en la arbaron. Uzu ĝin. Tiel mi povos trankvile kaj senriske konsideri vian sorton, kaj la mian.”

*

10:35

“Kion diras la helikopteroj?” Jano demandis.

“Ili nenion trovis,” respondis Remon . “Ni kalkulis ilian serĉozonon laŭ la kapabloj de via veturilo. Ili superflugis komence la unuarangajn vojojn, poste la duarangajn, nun la triarangajn. Sed ne estas tre facile.”

*

10:40

“Mi petegas vin, Ĝoja , ne voku min plu; se mi havus informojn, mi tuj telefonus al vi.”

“Mi scias. Racie vi tute pravas. Sed mi ne povas ordoni al mi ne telefoni, mi tiom zorgas! Ĉu vi ne ricevis respondojn al la alvokoj?”

“Jes. Dekojn. Ni esploras ĉiujn. Sed multaj koncernas similan veturilon, tamen ne ĝin.”

Li ĝemspiris. Jam per si mem la atendo estis nervoŝira. Kaj Ĝoja  tiom amas sian nevon!

*

10:45

“Mi laboris ĉe garaĝisto, kaj, kvankam mi ne findiplomiĝis, mi tamen faris meĥanikan metilernon,” diris Stefano. “Se estas io vera en tiu radiomesaĝo, se temas pri meĥanika danĝero, mi povus tion kontroli, kaj verŝajne rapide trovos.”

Sed la alia malfidis.

“Vi provos uzi tiun pretekston por superruzi min iamaniere. Ne. Certe tiu mesaĝo ne rilatas al meĥaniko. Iel ili sciis pri mi, kaj volas min kapti. Sed ili ne sukcesos ...”

La veturilo nun supreniris en arbaro laŭ zigzaga tervojo.

“Ĉiaokaze, se estus ia serioza difekto, jam delonge la akcidento okazus. Ni veturas nun jam pli ol unu horon kaj duonon, kaj ĉio montriĝas en ordo.”

*

10:50

Ili staris ĉirkaŭ mapo. Remon  signis lokojn graskrajone.

“Ĉi tie, tie, tie kaj tie ĉi,” li finis. “Tiuj telefonaĵoj koncernas la saman regionon. Verŝajne do ne temas pri eraroj, sed pri atestantoj, kiuj aŭtente vidis ĝin.”

“Tamen mi ne komprenas, kial Stefano iris tiudirekten. Ĉu li freneziĝis?” Jano prononcis zorgmiene, kaj jen la telefono eksonoris.

“Nekredeble!” komentis Remon  aŭskultante, kaj relokinte la aparaton, li mire rigardis Janon.

“La ĝendarmoj de Novafónt , en la distrikto de Montlimaka , patrolis sur monta, traarbara vojo, kiam el vojo senasfalta alvenis veturilo kun la samaj koloro kaj marko kiel via. La numerplaton ili ne havis la tempon noti, ĉar vidinte la ĝendarmojn, aŭ eble eĉ nur la asfaltan vojon, la veturilo returne iris kun freneza rapideco. La ĝendarmoj provas sekvi ĝin, sed atingis en la arbaro vojkrucon kun tri eblaj direktoj kaj misprenis la spurojn de alia aŭto por tiuj de la via. La stiranto de la koncerna aŭto nenion vidis. Sed sekvante liajn spurojn, perdis multe da tempo, kaj nur nun rekomencis serĉi.”

“Mi malpli kaj malpli komprenas,” Jano diris. “Ŝajnas, ke li fuĝas de l’ polico!”

*

10:55

“Damne! Helikoptero! Ĉu ili serĉas nin?” diris la bankpurigisto. “Kaj antaŭ minuto ni duonvidis ĝendarman veturilon! La aŭton ili povas facile rekoni. Kion vi opinias? Ĉu mi mortpafu vin, por ke vi nenion rakontu, kaj mi fuĝu piede?”

“Oj, ej, bmps,” diris Stefano, kies gorĝo tro striktiĝis, por ke li povu normale vorti.

“La ĝendarmoj certe elektis malĝustan vojon ĉe la kruciĝo,” la alia plu parolis. “Se ne, ili jam atingus nin. Tamen estas domaĝe, ke mi ne havas tempon por pensi. Mi bezonus planon, planon, ĉu vi komprenas?”

“Glp, je-e-e-e-es, srbpf”, sonis la gorĝo stefana, dum li ripete glutis sian salivon. Ankaŭ li konstatis, ke kiaj ajn liaj spertoj de polichelpanto, liaj mensaj kapabloj plene paraliziĝas.

“Jen ree asfaltita vojo, iru ĝin,” la rabisto ordonis. “Tie malpli vidiĝos la spuroj. Veturu centon da metroj, kaj faru turniĝon, en loko malplej spurŝata. Nu, mi diros al vi, ĉu taŭgas aŭ ne.” Tion ili faris. Post nelonge, ĉeflanke aperis arbara vojeto kovrita de ŝtonetoj. Ili elektis ĝin.

*

10:57

“Se oni enkalkulas ĉiujn voj-disbranĉiĝojn, li troviĝas interne de ĉi tiu perimetro,” la ĝendarmestro de Montlimaka  klarigis, montrante la mapon. “Kompreneble li povus reveni al la asfaltita vojo, kiu iras de Helikéj  al Fungovál , ĉe la loko nomata Karelodza , se li turnos sin kaj retroveturos tien, de kie li forkuris, sed mi tion dubas. Plej verŝajne li sekvos unu el la aliaj direktoj.” Kaj li donis ordonojn por bloki ĉiujn elirejojn.

*

“Feliĉe, la arboj estas sufiĉe densaj por nin protekti,” la bankŝtelinto diris, “jen la helikopteroj venas duope.” Efektive, de la ĉielo oni vidis nur la arbosuprojn, tiel mallarĝa la tera vojo nun estis.

“Kio okazas al vi? Kial vi haltas?” li subite demandis.

“Benzino. Finite,” simple respondis Stefano.

“Ni eliru, tuj.”

Li plu minacis Stefanon pistole. La nevo de Karal  sin demandis, ĉu profiti la okazon por pugnofrapi lin, sed li ne estis sperta boksisto kaj timis maltrafi.

“Puŝu iom la aŭton sub tiujn arbojn, ke oni ne vidu ĝin de supre,” la rabinto ordonis. Stefano nur povis obei.

“Kaj nun, supren, ek!”

Ili grimpis pli alten sur forta deklivo, laŭ apenaŭ videbla piedvojeto, perpendikle al la tervojo, kie la aŭto staris. Evidente, Stefano estis pli bona gimnasto kaj en pli bona fizika stato, kaj li antaŭeniris des pli rapide, ĉar la rabaĵplenan sakon la alia, malfideme, konservis. Tiun diferencon Stefano mense registris, sed li ne kapablis decidi, kiel utiligi sian avantaĝon. Li iom konsideris la eblecon plonĝi sur la alian, aŭ simple forkuri, sed li timis refleksan premon de la pistola ellasilo. “Ej, atendu, vi progresas pli rapide ol mi. Tio ne estas normala,” la petveturinto ekkriis. Post kelkaj pliaj paŝoj, dum kiuj li spiris pli kaj pli brue kaj pene, laciĝo venkis malfidon:

“Prenu mian sakon, tiel vi ĉesos saltkuri kiel kapro.”

Kun la armilo konstante orientita al Stefano, li transdonis la dorsosakon. “Se mi ne murdu vin, almenaŭ al io vi utilu,” li aldonis, filozofe.

*

10:59

Ĝoja  ploris. Sola en la apartamento, ŝi, ĝenerale tiel stabila, fortika, egalanima, ne kapablis subpremi la larmojn.

Stefanon ŝi amis tenere. Eble ĉar lia patrino mortis, kaj lia patro, reedziĝinta, transloĝiĝis eksterlanden, ŝi havis al li rilaton multe pli korligan ol de simpla onklino al nevo. Jam longan tempon nun – fakte eĉ ne 20 minutojn – ŝi ne plu aŭdacis telefoni al la edzo, sed ŝi ne dubis, ke se ili trovus Stefanon, li tuj informus ŝin. Ĉar neniu komuniko venis, tio signifis, ke Stefano estas perdita.

En la policejo Karal  paŝis tien kaj reen, tien kaj reen, kiel urso enkaĝa. “Mi freneziĝas”, li pensis, “mi pli kaj pli freneziĝas”. Aŭ pli ĝuste tion li sentis, ĉar pensi jam estis io supera al liaj fortoj. Ĝislime streĉita, li atendis, kaj li superstiĉe subpremis la deziron rigardi, kioma horo precize estas.

*

11:00

Karal  pugnobatis la tablon. Remon  sentis fortan ondon de kompato plenigi lin. Ĝoja  – aliloke en la urbo – hipnote rigardis la horloĝon, turmentata per alternaj ondoj de espero kaj malespero. En Montlimaka , la ĝendarmestro sentis siajn makzelojn premiĝi ege forte, kaj li levis la ŝultrojn, senkuraĝigita. Piloto de helikoptero, kiu tiam troviĝis tre malalte, subite ekkonsciis la horon kaj preĝis Sanktan Kristoforon, ke la eksplodo ne okazu tuj sub li.

*

11:05

“Ni haltu momenton kaj sidiĝu,” diris la bankatakinto. “Vi ŝajnas pli bonfarta kun la sako ol mi sen ĝi. Eble ĉar vi ne vivas sub tiom da streĉo. Mi ne kapablas pensi, kio okazos al ni, aŭ, pli ĝuste, kio okazu. Ĉu vi havus ideon?” Stefano apenaŭ kredis je la propra voĉo, kiam li aŭdis ĝin prononci: “Kiom vi pagus la ideon?”

La aliula vizaĝo iom malstreĉiĝis. Ambaŭ sidiĝis sur rokojn. “Ĉu vi volas, ke ni dividu?” li demandis. “Kial ne?”

“Vi tute pravas. Kial ne?” respondis Stefano. “Estas stulte konduti kiel malamikoj. Tio nur pliigas la streĉon, jam apenaŭ elporteblan. Sed same multe kiel vi mi ŝatus riĉiĝi.”

La nervoj de Stefano estis tiel streĉitaj, ke li ne sciis, ĉu li komedias aŭ diras la veron.

“Kiel vi nomiĝas?” demandis lia kaptinto.

“Stefano. Vi legis ĝin el mia karto. Kaj vi?”

“Jes, mi legis ĝin, kaj jam forgesis. Mi vere ne troviĝas en normala stato. Mia nomo estas Ivano. Ĉu vi scias ion pri investoj?”

Stefano ĉerpis el tiuj vortoj okazon sekurigi sian pozicion. Li mensogis: “Ho jes, mi laboras en financa oficejo.”

“Bonege! La problemo, kiam oni akiris ĉi tian kapitalon,” – li gestis al la sako – “estas ĝin investi por vivi tutvive el la procentoj, aŭ dividendoj, aŭ kiel ajn diable oni tion nomas.”

“Kion vi faros per la mono?”

“Mi intencas konstruigi al mi dometon en Korsiko. Ĉu vi konas Korsikon?”

“Ne.”

“Estas surtera paradizo.”

Ambaŭ eksilentis. Stefano ŝate ĝuis la alvenon de tiu malstreĉiĝo. Iom post iom li konsciiĝis pri la situacio, kiu komencis aspekti ridiga. Jen li sidas en monta arbaro, fore de ĉia civilizo, kun nekonato, kies dorsosako, nun kuŝanta apude, entenas ... kiom? centmilojn, tute certe ... Neniu scias, kie troviĝas. Kaj la nevo de policano, estas tentata forlasi ĉion, kaj foriri kun duono de la rabaĵo ien, kie li vivos riĉule, senzorge, ĝis ... Jen estis la tikla punkto. Ĝis kio? Ĉu ĝis li mortos? Ĝis lin kaptos la polico? Aŭ ĝis li ne plu elportos la situacion, la vivon malproksime de onklino Ĝoja  kaj ties rideto, (plus ties vinsaŭca kokidaĵo, ame kuirata), kun agrabla partopreno, jen fakta, jen nur rakonta, en enketoj de Jano Karal  ...

El la revo ronko lin tiris. La kunulo apud li dormis, kio igis la situacion eĉ pli komika. “Li verŝajne ne dormis, ekscitiĝe, dum la nokto antaŭ ol bankorabi”, li diris al si. Kaj li sin demandis, ĉu signi aŭ ne – kaj, se jes, kiel – al la helikoptero, kiu zumas super ili.

*

11:15

Tutkorpa ekskuo vekis Ivanon. Kun larĝe malfermita buŝo, li portis la manon al sia koro. “Nur sonĝo!” li diris, kaj post paŭzeto: “Mi sonĝis, ke polica helikoptero bombas nin.”

Stefano plu silentis. Al li ĵus venis la konscio, ke ankaŭ li duondormis. “Mi dormis!” mire konstatis la alia. “Kaj vi ne prenis mian pistolon! Vi do vere deziras esti mia aliancano!” Li kaptis la manon de Stefano kaj ĝin premis emocie.

Nur tiam Stefano konsciis, kiom stulte li enlasis sin en dormon. Pro elĉerpiĝo, tute certe. Li efektive estus povinta preni la pistolon, kaj eĉ la sakon. Kun sia ege supera fizika trejniteco, li rapide metus agrablan distancon inter la alia kaj si. Sed la ideo eĉ ne tanĝis lin. “Mi soifas,” Ivano plendis. “Ĉu vi havas ion por trinki?”

“Mi fakte havas tutan piknikon, sed ĝi kompreneble troviĝas en la veturilo.”

“Kion vi opinias? Ĉu estas tro frue por manĝi, laŭ via gusto?”

“Ne. Post tiuj emocioj, mi volonte glutus ieton. Kaj manĝante ni povus diskuti pri niaj planoj ...”

“Bona ideo. Iru preni la piknikon, kaj ni provos organiziĝi. Ial mi refariĝas optimisma. Eble ĉar la helikopteroj forflugis, kaj la polico ne trovas nin.”

Stefano ekstaris, kaj komencis paŝi malsupren, al la aŭto.

*

11:16

“Eble mi eraris decidante koncentri niajn fortojn al la regiono de Novafónt ,” Remon  diris, ne tre fiere. “La eksplodo certe okazis aliloke, ĉar tie svarmis tiom da ĝendarmaj veturiloj kaj helikopteroj, ke la eksplodo jam estus raportita.”

Karal  nenion diris. Lia haŭto estis morte blanka.

*

11:17

“Mi vidas la aŭton. Ne estas dubo, mi facile povas legi la platnumeron binokle,” ĝendarmo Kop  prononcis en la mikrofonon de sia veturilo. La kolego apud li silente kapjesis.

“Ĉu bonorda? Aŭ ĉu ruinigita?” sonis iom tro vibre la estra voĉo en la laŭtparolilo.

“Tute bonorda, kiom mi povas vidi. Ĉu ni iru vidi proksime?”

“Ne. Eble la eksplodo simple prokrastiĝis. Indiku tute klare vian situon, kaj ni sendos fakan opon.”

“Bone. Ni situas je... Ej!” Lia voĉo komplete ŝanĝiĝis kaj fariĝis tute ekscitita. “iu malsuprenvenas laŭ la deklivo al la aŭto. Juna viro.” Li eliris el la aŭto kaj kriis: “Haltu! Danĝero!” Sed Stefano ne aŭdis. La kolego tiris el la poŝo fajfilon kaj fajfis. Ve! Eble pro la bruo de helikoptero, kiu alproksimiĝis, ankaŭ tiu signalo restis senefika.

Tiam la unua ĝendarmo, kiu perfekte konis la propran superordinaran pafkapablon, enmanigis al si pistolon kaj celis arbon tuj antaŭ la knabo. La pafon Stefano aŭdis kaj sentis. Miro igis lin stumbli ĉe radiko, tiel ke nevole li ekkuŝis sur la vojeton.

Ĝuste tiumomente la aŭto eksplodis. La bomba horloĝo malfruis 18 minutojn.

*

“Onklino, ĉu? Parolas Stefano.”

“Stefano! Ĉu vi estas viva?” Ĝoja  ekkriis en la telefonon, eĉ ne konsciante la stultecon de sia diro. Stranga bruo igis la junulon demandi:

“Onklino Ĝoja ! Ĉu ĉio estas en ordo?” Sed neniu respondo venis. “Kio okazas? Ĉu la komuniko estas rompita?” li malpacience demandis. Li staris en la ĝendarmejo de Novafónt  kaj rigardis perplekse la uniformulon. Kiel li povus scii, ke lia onklino, emocistreĉita, nur svenis?

Ne nur tamtamado

“Onezimo! Haaaaaaa!”

La krio plenigis la tutan subtegmentan koridoron, sed neniu ĉeestis por aŭdi ĝin.

Maria  desupris fulme al la oficejo de sia ĉefo. Iom histerie ŝi tamburis al la pordo, laŭte vokante plu kaj plu:

“S-ro Erikso, s-ro Erikso, s-ro Erikso...!”

De malantaŭ ŝi venis la vira voĉo, trankvilige trankvila:

“Kio okazas, Maria ? Kial la bruo?” Ambaŭ eniris lian oficejon. “Onezimo!” ŝi gorĝvoĉis, sed ŝi ne povis klarigi pli, kvazaŭ klapo fermiĝis ie sur la spirvojo kaj ŝia voĉo blokiĝus.

“Kion faris Onezimo?” kviete parolis, nekutime milde, la ĝenerale aŭtoritata Erikso.

Sed la bildo, kiu prezentiĝis en la menso de Maria  – la groteska, rigida pozo de l’ nigra figuro – defiis ĉian provon priskribi. Ŝi eksidis sur seĝon, kaj ŝin kaptis atako de tremskuiĝoj, ĝis larmoj fine ekfluis liberige.

“Mi iras vidi,” diris ŝia ĉefo, kaj li lasis ŝin.

Kiam li revenis al sia oficejo por telefoni, li unue verŝis al Maria  kaj al si glaseton da konjako. Snufante, ŝi dankis lin.

* * *

“Kiam enstatiĝas kadavra rigideco, korpoj povas alpreni tiajn strangajn poziciojn,” diris la doktoro. “Tio signifas, ke li mortis jam antaŭ kelkaj horoj. Necesas voki la policon“.

“Jam farite,” diris la hotela “sekureca agento”, kiun Erikso estis veniginta tuj post la funebra malkovro. Baldaŭ prezentiĝis Jano Karal , komisiita enketi.

Maria  klarigis, ke ŝi, kiel kutime, purigis la ĉambrojn de la hotela dungitaro, kaj, treninte la polvosuĉilon al la ĉambro de Onezimo, apenaŭ malfermis la pordon, kiam ŝi vidis la nigrulon en nekredebla pozo. Li sidis sur apogseĝo kun brako etendita malantaŭen kaj kapo strange streĉita kvazaŭ por puŝi la muron per la dorsa flanko de l’ kranio. Nur etan sekundon ŝi rigardis. Ŝi horore klakfermis la pordon kaj kuris malsupren al s-ro Erikso. Nenio estis tuŝita, ŝi neniam kuraĝus alproksimiĝi al tia estaĵo.

Ankaŭ s-ro Erikso kompreneble nenion eĉ tanĝis. Li nur vokis la hotelan detektivon, aŭ “sekurecan agenton”, kiel oni lin nomas ĉi tie, kaj tiu tuj venigis kuraciston kaj telefonis al la polico, post kio li informis la hotelestron.

La sekureca agento – ekspolicisto, kiun Karal  konis – iom rigardis, sed vidis nenion specialan. La kuracisto ne vidis ian klinikan signon, kiu povus ĵeti lumon sur la kaŭzon de l’ morto, nek spuron de perforta agado. Ŝajnis, ke la nigrulo mortis pro kaŭzo natura.

Estis decidite venigi polican mediciniston, kaj nekropsii. Ĉiuj membroj de la hotela personaro ja atestis, ke Onezimo fartis tute bone ĝis nun, kaj ke, kvankam li pli facile malvarmumis ol la kolegoj, li montriĝis normale sana homo.

* * *

Dum la du antaŭaj tagoj, neniu vidis Onezimon, sed ĉar sabate kaj dimanĉe oni ne purigas la loĝejojn de la dungitaro, eble li restis tiujn du tagojn en sia subtegmenta ĉambreto. Sabato estis lia laŭplana libertago, kaj la dimanĉon li interŝanĝis kun kolego, kiu deziris tagliberi la sekvantan vendredon, kiam devus laŭplane esti la vico de Onezimo. Tiuj aranĝoj estas tute kutimaj. Al la kuirestro estas egale, kiu troviĝas kun li, se nur la necesa nombro da helpantoj venas labori.

“Kion vi scias pri Onezimo?” Karal  demandis al Manoel Figueira , kiun la kuirestro indikis kiel la kolegon plej proksiman al la ĵus mortinto.

“Malmulte. Li venis el Afriko. Li devis forlasi sian vilaĝon pro iu komplika kverelo, pri kiu mi nenion komprenis, kvankam li aludis ĝin de tempo al tempo, kiam li fariĝis nostalgia. Li dungiĝis sur ŝipo, unue kiel simpla maristo, poste en la kuirejoj. Li eksciis, ke ĉi tie la hoteloj ne facile trovas la necesan laborularon kaj proponas interesajn salajrojn, tial li forlasis la vivon surmaran kaj finfine dungiĝis ĉe ni. Li laboris kun mi en la kuirejo, kiel helpanto.”

“Ĉu li facile adaptiĝis al la vivo ĉi-urba?”

“Kion respondi? Li havis nostalgion pri multo afrika, sed samtempe li ofte diris, ke li ne povus vivi en sia vilaĝo. Mi tion bone komprenas, ĉar mi troviĝas en simila situacio”.

“Ĉu li havis malamikojn?”

“Ĉi tie certe ne, sed kiam li parolis pri tiu kverelo kun siaj vilaĝanoj, ŝajnis al mi, ke li ankoraŭ timas ilin.”

“Kion li faris dum siaj libertagoj?”

“Antaŭe mi ne scias, krom tio, ke li tre ŝatis ludi kun sia sonbenda, aŭ pli ĝuste kaseda, aparato, sed de kelka tempo li ofte iris ludi tamtamon ĉe semajnfinoj de afrika dancado. Tial li nun povis liberigi sin ĉiu-semajnfine.”

“Ĉu vi scias, kiu organizas tiujn danc-... ĉu kursojn?”

“Jes, specon de kurso. Mi foje iris. Li tamtamis kun senkompara energio. La kursojn iniciatis unu tre bela nigrulino, kun kaŭĉuka korpo kaj senrivala sento pri ritmo. Vizitas la kurson urbanoj, kiuj ŝajne deziras malŝargi sin de la streĉiĝoj amasigitaj dum laborsemajno. Kelkaj dancas bele, sed aliaj estas vere ridindaj: lanĉas la brakojn supren, piedbatas la plankon mistakte, gestaĉas kiel frenezuloj, sed videble amuziĝas. Tre sane por la nerva sistemo! La gvidantino admirindas. Ŝi pacience iras de unu al alia montrante, kiel malstreĉi sin, helpante movi sin ĝuste. Mi tamen ne reiris, ĉar estis io tro snoba en la partoprenantoj.”

* * *

Ŝi estis efektive tre bela, sed al la impreso de beleco multe kontribuis la inteligenta rigardo kaj tre viglaj vizaĝaj esprimoj.

“Mi ĉiam opiniis, ke la blankuloj ne sufiĉe vivas per sia korpo. Ilia korpo perdas ĉian flekseblecon. Ĉu vi rimarkis, kiel ili ne kapablas movi la genuojn al- kaj deflanke?, kiel ili rapide suferas ĉe kaŭra pozicio? Multaj tion duonsentas. Kiam mi komencis proponi afrikan danckurson, mi tuj kolektis aron da interesatoj, kiuj faris bonegan reklamadon por mi. Nun ĉiu psikiatro sendas al mi homojn, por ke tiuj tutkorpe dancante laŭ profunde instinkta ritmo liberigu siajn kaŝitajn energiojn kaj retrovu sin mem.”

“Ĉu Onezimo devis tamtami por vi pasintan semajnfinon?”

“Jes. Li estas karulo. Sola en la vivo. Bonega tamtamisto. Li multe helpis min. Sed lastfoje li ne venis. Unu el miaj jam spertaj lernantoj anstataŭis lin. Mi iom miris, ke li ne venas, ĉar li promesis doni al mi surbendan programon tamtaman, por grupo, kiu deziras ekzerci sin, kiam nek mi nek li disponeblas.”

“Kiam li intencis surbendigi? Ĉu li diris? Kaj ĉu vi scias, kie?”

“Ho jes, li diris, ke li faros tion vendredon vespere en sia ĉambro, ke li estos la sola el sia koridoro tiuvespere, ĉar la aliaj, kiuj ne laboris, decidis iri kune for. Fojfoje li tie tamtamis, kaj la aliaj plendis pri la bruo.”

Kiam li estis enirinta la ĉambron de Onezimo unuafoje, Karal  efektive rimarkis tamtamon kaj bonan radio-plus-kasedan aparaton kun la marko de konata japana firmao. Reirinte hotelen, li decidis aŭskulti la kasedon.

* * *

“Ĉu vi legis la rezulton de la nekropsio?” Jano demandis al leŭtenanto Remon , farinte sian raporton.

“Ne.”

“D-ro Kagan  ne havas eĉ plej etan dubon. La morto atribueblas al neniu fizika aŭ ĥemia kaŭzo. Onezimon neniu atakis, ne estas en la korpo io ajn lezita, ĉu perforte, ĉu pro ia patologia procezo, nek iu ajn signo de toksiĝo, sufokiĝo aŭ akcidento, nek de ia elektra faktoro. Laŭ Kagan  estas tute natura morto, kvankam ne estas tre nature, ke 33-jara viro bonfarta simple ĉesas vivi sen lasi eĉ spureton pri la mortokaŭzo. Kagan  esploris plej diversajn hipotezojn sensukcese. Ne okazis rompiĝo de aneŭrismo, nek iu ajn alia cerbvaskula akcidento, nek cetere korvaskula. Neniu infekto, ĉu bakteria, ĉu virusa, neniu kancero, neniu parazita malsano. Li ne komprenas, pro kio tiu sana korpo subite ĉesis funkcii.”

“Strange. Nu, ni povas arkivigi la dosieron. Onezimo mortis pro nedifinita natura kaŭzo ...”

Jano Karal  skuis la kapon nee:

“Mi ne estas tiel certa.”

“Kial?”

“Pro la dua punkto, pri kiu mi volis raporti al vi.”

“Kio?”

“La kasedo.”

“Kion apartan ĝi havas?”

“Nu, ĝi komenciĝas per tamtamado. Sed subite aŭdigas, ke oni malfermas la pordon kaj eniras. Laŭ la voĉoj, du personoj envenis.” “Ĉu la konversacio estas surbendigita?”

“Jes. Onezimo certe estis registranta sur kasedon sian tamtaman dancprogramon, kiam liaj vizitantoj alvenis. Li forgesis haltigi la aparaton, kaj ĉio surbendiĝis.”

“Diable! Kion tio sciigas al ni?”

“Ĝis nun, nenion, krom la fakto, ke du personoj envenis, kaj ke unu, preskaŭ nur unu, parolis. Sed ĉio disvolviĝis en lingvo nekomprenebla por mi, eĉ ne identigebla. Tamen laŭ la voĉoj kompreneblas, ke unu parolas tre solene, dum nur timege respondas la alia. La timanto estas Onezimo.”

“Via impreso do estas, ke oni minacis lin, ĉu ne?”

“Mi min demandas, ĉu nur minacis. Sed ĉu vi povas fermi la dosieron, se pensi, ke du tagojn post tiu vizito, oni trovis Onezimon morta?”

“Kiel vi scias, ke post du tagoj?”

“Onezimo promesis surbendigi tamtaman programon vendredon vespere. Nu, atestantoj vidis du afrikanojn, unu maljunan, unu junan, veni en la hotelon, informiĝi pri li, kaj supreniri al lia ĉambro tiun saman vendredan vesperon. La morto tamen ne okazis tuj, sed lundon frumatene ...”

“Estas klare, ke ni ne rajtas fermi la dosieron. Kion vi eksciis pri la du nigruloj?”

“La maljuna estis tre videbla, pro siaj robo kaj speciala ĉapo, kaj ankaŭ pro la fakto, ke li estas laŭdire preskaŭ blinda. Almenaŭ unu okulo havas strange palan, bluecan pupilon, kiu certe ne funkcias, kaj la dua ne aspektas tre bonfarta.”

“Tiuj du viroj do estos facile retroveblaj. Cetere, en la universitato vi verŝajne malkovros iun, kiu komprenos la lingvon de la kasedo; se ne, provu ĉe la londona Instituto pri Afrikaj kaj Ekstrem-Orientaj Studoj, aŭ eble en Parizo. Ni nepre devas ricevi transskribon kaj tradukon de tiu interparolo. Mi deziras bonŝancon al vi.”

* * *

Montriĝis, ke la du afrikaj vizitintoj jam reflugis sialanden. Per la konsula servo de nia tiea ambasadorejo sciiĝis, ke ambaŭ efektive devenas de la vilaĝo, kie ankaŭ Onezimo pasigis sian tutan afrikan vivon. La maljuna duonblindulo estis laŭ la vizo “senprofesia”, sed laŭ posta teleksmesaĝo la sorĉisto vilaĝa. La juna viro, kiu lin akompanis, estis lia nevo, kaj fakte oficisto en servo rilata kun tiulanda “Ministrejo pri Ŝtata Sekureco”.

“Tio signifas ‘politika polico’, ĉu ne?” demandis Ĝoja , la edzino de Jano Karal .

“Jes. Dank’ al tiu junulo, certe, la vilaĝanoj eksciis, kie rifuĝis fine Onezimo.”

“Ĉu vi opinias, ke temas pri venĝo?”

“Jes. Sen ia dubo. Ni ne scias, kion Onezimo faris siavilaĝe, sed la impreso, kiun Manoel Figueira  transdonis, estas, ke li forkuris de ĝi. Kaj jen post jaroj alvenas homoj el tiu sama forperdita vilaĝo, inkluzive sorĉiston, vizitas la tamtamulon, kaj li mortas post nelonge. Ĉu tio ne odoras plennaze je venĝo?”

“Sed kiel ili faris?”

“Laŭ la nekropsiinto, neniu el la konataj venenoj, kiuj ne lasas spuron, povis uziĝi ĉi-kaze. Nek okazis io kiel enŝovo de aervezikon en la sangocirkuladon, kio estas unu el la senspuraj manieroj murdi, ĉar tio postulus perforton kiu kasede aŭdiĝus. Kaj krome tamen estus spuro: la piktrueto, kiun la injektilo lasas. Ni eĉ allasu, ke la sorĉisto uzis senspuran venenon nekonatan de ni, kiel ĝi eniĝis en la korpon de Onezimo? Ili ne vundis lin per sago aŭ io alia: pensante pri tiuj eblecoj, ni ekzamenis la haŭton milimetron post milimetro. Kaj certe Onezimo ne trinkis aŭ manĝis ion donitan de tiuj du tuj post kiam li estis minacata je morto, ĉu?”

“Ne. Tio ne estus verŝajna. Veneni lin per toksa gaso ... ĉu estis teknike fareble?”

“Ne. Kiel transportus la gason sufiĉakvante? Krome, en tiu subtegmentejo, la aerumado estas bonega, tro bona eĉ, vintre, laŭ la dungitaro.”

“Kion vi intencas fari?”

“Ni atendas la tradukon de tiu kasedo, sed eĉ se ĝi rivelas al ni ion gravan, ni povos fari nenion. Ni ne havas kun tiu lando konvencion pri interŝtata transdono de krimuloj, tiel ke nia intereso fariĝis pure teoria. Tamen, ni ne rajtas arkivigi la dosieron, se ni povas pruvi, ke murdo okazis niateritorie. Ni ja eventuale devos informi pri ĝi la koncernan ambasadorejon.”

* * *

“La afero estas tiel komplika, ke mi dubas, ĉu mi sukcesos ĝin taŭge resumi,” diris la nigrahaŭta pastro.

Li estis iom malpli ol 180 centimetrojn alta, kun pezaj ŝultroj kaj kompaktaj kapo kaj kolo. Estis io tre dika en liaj trajtoj, kaj la blanko de liaj okuloj aperis iom ruĝe kolorita. Karal  ĵus trovis lin post longa serĉado. En la universitato li preparis samtempe du doktoriĝojn, unu pri filozofio, alia pri pedagogio, ĉar li estis unu el la plej brilaj elementoj en sia afrika diocezo, kaj ĉiuj flustris pri ke li baldaŭ fariĝos episkopo, eble eĉ kardinaliĝos.

“Ĉu vi ĉion povis kompreni?” Karal  demandis.

“Ne absolute, sed preskaŭ. Mi gvidis paroĥon tiuregione dum kvin jaroj kaj kvankam estas kelkaj diferencoj en la prononco, fojfoje en la vortoj, la senco tamen estas tute klara al mi. Feliĉe, la konversacio alprenis grandparte la formon de formala akuzo, en kiu ĉiuj riproĉoj listiĝis.

“Ŝajnas, ke Onezimo, furioza, ĉar la filo de la vilaĝestro delogis la virinon, kiun li – Onezimo – deziris, denuncis al la tiama registaro sian rivalon pri tio, ke ĉi-lasta, kune kun la tuta vilaĝo fakte, permesis al iu greko, kiu havas sian negocon tie, ekspluati sendeklare, do kontraŭleĝe, mineralan kuŝejon. La ŝtato profitis de tiu preteksto por sendi punan ekspedicion, dum kiu la soldatoj sadisme mortigis multajn virojn, virinojn perfortis, ktp. Krome, la vilaĝanoj estis kondamnitaj al monpuno kaj la minejo ŝtatigita, tiel ke ili perdis sian ĉefan riĉofonton. Eĉ kiam poste la reĝimo ŝanĝiĝis – kio ebligis al la juna sorĉisthelpanto eniĝi en la administracion – la vilaĝo ne retrovis sian antaŭan ekonomie avantaĝan situacion.

“Onezimo sukcesis forkuri, antaŭ ol la vilaĝo deklaris lin respondeca pri ĉiuj malfeliĉoj, kiuj trafis ĝin, sed la vilaĝanoj ne forgesis, kaj pacience penis trovi, kie li situas. Dank’ al la reto da informantoj, kun kiu rilatis la junulo en la politika polico, finfine ili eksciis, kie vivas Onezimo.”

“Ĉu ili venis speciale por lin murdi?”

“Murdi ... Strange, kiel vortoj blankulaj ne taŭgas en tipe afrika kunteksto. Mi ne konas viajn leĝojn, kaj mi ne scias, ĉu vi nomos tion murdo. Ili venis por malbeni lin.”

“Tion mi komprenas, sed materie, kiel ili faris por ĉesigi lian vivon?”

“Materie? Neniel.”

“Kion vi volas diri? Ĉu ne venis por ke Onezimo mortu?”

“Jes, sed ili ne bezonis lin mortigi materie, kiel vi diras. Ili ĵetis sur lin malbenon, la malbenon de la tuta vilaĝo, laŭ la ritaj formuloj. Tio sufiĉis.”

“Kion? Ĉu via diro signifas, ke ili faris nenion al Onezimo? Al lia korpo?”

“Precize tion mi diras. Ili certis, ke malbeno sufiĉos. Onezimo sciis, ke sorĉistan malbenon, esprimantan la sentojn de tuta vilaĝo, oni ne povas supervivi ... Aŭskultu, kiel imprese sonas la vortoj de l’ malbeno ...” Li manipulis la magnetofonon. “Eĉ sur kasedo oni aŭdas la efikon. Oni aŭdas ilin foriri, post kio percepteblas plu nenio. Onezimo ne havis la forton malŝalti la aparaton, ĝi malŝaltiĝas mem kiam la bendo finiĝas. Oni aŭdas lin spiri, sed li ne plu tamtamis, ne plu faris ion ajn. Li atendis, ĝis la morto kaptos lin...”

* * *

Jano kaj Ĝoja  kune revuis la strangajn dirojn de la afrika pastro.

”Ĉu vi kredas je tio? Vi studis psikologion, ne mi, tamen ...”

“Ho jes, ĝi estas ebla. Tiuj homoj sentas sin tiagrade parto de la kolektivo ... Sed la sistemo ĉefe agas pere de memsugestio. La koncernaton tiel profunde fascinas la penso, ke li mortos, kaj ankaŭ ke tio estas justa, ke lia ideo realiĝas iom same kiel ĉe timemulo, la ideo, ke li nepre ruĝiĝos, kaŭzas la ruĝiĝon, kiom ajn li provas ĝin malhelpi mobilizante sian volon...”

“Tamen, morti ... Ĉu ni ne havas vivkonservan instinkton, kiu ekvekas savajn refleksojn, kiam ni riskas forpasi?”

“Sed ĝuste la vivkonservan instinkton la sorĉisto atencis per sia ceremonia, rita malbenado. Vi scias, ke maljunuloj kelkfoje prokrastas sian morton, ĉar ili ne volas forpasi antaŭ ol vidi pranepon aŭ iun alian familianon karan al ili kaj kiam tiun ili vidis, lasas sin morti. Estas simila procezo. Sed ĝi efikas en iu juna nur ĉe difinita etoso, kiu ne ekzistas ĝenerale inter blankuloj.”

“Vi parolas tute serioze, kaj tamen mi apenaŭ povas kredi. Ni policanoj havas tro materiisman trejniĝon!”

“Mi tiurilate petis la opinion de prof. Balente , vi scias, la etnopsikiatro. Li sendos al mi tutan liston da referencoj pri la temo, sed li havis en sia oficejo artikolon, kiun mi povis fotokopii. Estas en la angla. Ĉu interesas vin?”

Kaj Ĝoja  transdonis al sia edzo fotokopiitan artikolon el faka revuo * .

*   Watson A.A. , “ Death by cursing ”, Medicine, Science and the Law , Julio 1973, pp. 192 skv.

“Tamen,” murmuris al si Jano, “murdi per vortoj, per nuraj vortoj ... Mi min demandas, kion pri tio la juĝistoj opinios.”

Ritmaj lumoj en la nokto

“Mi ne komprenas”, diris Julio Rogo, la teknikisto, kapneante. “Ĝi troviĝis sur la malantaŭa seĝo, ĉu ne? Temas pri elektra ilo. Ĝi enhavis lampojn, el kiuj kompreneble restas nenio, ĝi funkciis, ĝin karakterizas speco de ritmoregilo ... Mi ne komprenas. Ĝi povas havi neniun utilon. Almenaŭ pri unu punkto mi estas certa: ne ĝi povis kaŭzi, ke la aŭto forlasu la vojon, kaj frakasiĝu.”

“Nu, dankon,” policano Jano Karal  respondis. “Se vi subite kaj genie ekkomprenos, por kio tiu aparato uziĝis, nepre informu min.”

Rogo karesis al si la mentonon, penseme. “Genian ideon mi ne havos. Nek cetere negenian. Fermu la dosieron. Akcidento tio estis, ne murdo.” Kaj li forlasis la oficejon de Karal .

* * *

“Kial vi ne rigardas ĝin morto pure akcidenta?” demandis Ĝoja , la edzino de Jano Karal , dum ili promenis revuante, kiel ofte, la faktojn de la enketo.

“Verdire, mi ne povas respondi. Nomu tion intuo, se vi volas.”

“Sed via intuo ne povus ne havi bazon. Io pensigis vin pri murdo.”

“Eble tiu stranga lampaparato. Sed ĉefe, verŝajne, la maniero, laŭ kiu nia kara d-ro Kagan  raportis al mi la aferon. Bonhazarde, la korpo ne estis multe difektita. Kagan  parolis pri ĝi admire, kun ia kompata nuanco en la voĉo. ‘Juna viro maksimume 23-jara’, li diris, ‘perfekte sana. Neniu spuro de iu ajn toksa substanco. Neniu fizika problemo, kiom nekropsio povas riveli’. Estis io kortuŝa en la vizaĝaj trajtoj. Eble mia sinteno fontas el tio, ke mi ribelas kontraŭ la sorto pensante, ke tia juna vivo estis falĉita en stulta, nekomprenebla akcidento.”

“Kiel vi, polico, klarigas la akcidenton?”

“Neniel. Ni trovas kaŭzon nek en meĥaniko, nek en la sanstato, nek en la vetero, nek en la stato de la vojo. Ni scias, ke tiu junulo dormis ok horojn la antaŭan nokton. Li do ne endormiĝis stirante, kaj se li estus sorbinta dormigilon, aŭ alkoholaĵon, ni trovus spurojn de ĝi.”

“Ĉu eblus, ke li momente distriĝis?”

“ Ĝoja ! Kiel vi povas sugesti ion similan? Juna viro tute sana, kiun ĉiuj atestoj laŭdas kiel inteligentan, entrepreneman, havantan bonan psikan ekvilibron ... Viro, kiu ĉiutage stiras, kaj kiu, laŭ la amikoj kaj parencoj, ne havis pli da zorgoj ol kutime, kiel povus okazi, ke li distriĝus sinmortige?”

“Ĉu iu vidis la akcidenton okazi?”

“Bedaŭrinde ne. Ni komence opiniis, ke la stirmeĥanismo misfunkciis, aŭ la bremsoj, sed pruviĝis, ke ne.”

“Ĉu pneŭmatiko ...?”

“Ne. Niaj fakuloj estas kompetentaj. La kaŭzo kuŝas nek en la aŭto, nek en la ŝoseo.”

“Oni neniam scias. Sufiĉis, ke li iris iom rapide, kaj volis eviti katon.”

“Vi pravas. Tion diras ĉiuj kolegoj. Verŝajne la kaŭzo estas tute natura kaj kulpas nur mia cerbo. Ĉu profesia misformiĝo, eble?”

* * *

“Tre profunde malĝoja, sed ne ploros”, Jano taksis. Li tiom kutimis juĝi la reagojn de homoj, ke li bezonis minimumon da indikoj por prave konkludi.

Ŝi sin tenis iom malvarme, tre digne, tiel sinrege, ke multaj ne perceptus ŝian malesperon. Sed al Jano neniu facile kaŝis siajn sentojn.

Ŝi elvokis al la detektivo mezepokan dipatrinon, pro io simpla en la esprimo, la reguleco de la trajtoj kaj eble ankaŭ la mallarĝeco de l’ vizaĝo, kiun kadris longaj nigraj haroj, glataj kaj rigidaj, nete disigitaj en la mezo. Ŝi prezentis sin kiel la amikinon de Petro, la junulo, kiu mortis aŭtoakcidente.

“Por mi ne estas ia dubo, li estis murdita”. Janon ŝia serioza tono des pli impresis, ĉar ŝi ne aperis persono ema drame troigi. “Kio igas vin tiel certa?” li demandis.

“Nu, li mem menciis la riskon.”

Karal  nur montris demandan vizaĝon.

“Li laboris en la Junuldomo. Li estis tre simpatia, ĉiuj ŝatis lin. Li eksciis pri vendado de drogaĉo inter la adoleskantoj.”

“Kiu drogo?”

“Heroino.”

Jano faris grimacon.

“Unu el tiuj knaboj amikiĝis kun Petro, deziris seniĝi je la drogsklaveco. Li anis al la reto disvendista, kaj per pura hazardo eksciis pli ol li devus pri la identeco de iu pograndisto. Li rifuzis diri la nomon al Petro, timante, ke ‘ili’ tion ekscios kaj lin likvidos. Tamen li donis plurajn indikojn. Petro estis certa, ke la knabo fine lin informos plene.”

“Ĉu vi konas la nomon de tiu knabo?”

“Ho jes, Patrik  Patrikson. Li ...”

Sed Jano interrompis ŝin:

“Tiun nomon mi vidis sur la listo de ...”

“Jes. Antaŭ kelkaj tagoj. Li mortis de troa dozo, kiun, mi suspektas, ne li enkorpigis al si.”

“Kiel Petro menciis la propran riskon?”

“Li havis kialon suspekti, ke alia el la knaboj eksciis kaj denuncis Patrikson kaj lin al iu gravulo en la drogreto. Li diris al mi, ke se tio estas ĝusta, verŝajne ne havos multajn skrupulojn antaŭ ol likvidi ambaŭ. Supozeble, kiam Patrik  mortis, li sentis sin minacata. Bedaŭrinde mi tiam estis for – mi havas sekretarian oficon kaj akompanis mian mastron eksterlande – kaj kiam mi revenis, jen oni diras al mi, ke Petro mortis vojakcidente! Petro! Tio ne estas ebla. Ne al tia racia homo neklarigeblaj akcidentoj povas okazi.”

* * *

“Ŝi ne povis doni pliajn informojn. Mi ŝin petis rekontakti min, se ŝi memoros iun detalon, kiu povus helpi.”

Leŭtenanto Remon  iom pripensis silente antaŭ ol konkludi:

“Mi konsentas. Ni rigardu la akcidenton krima. Sed ne plu vi enketos, tiu afero nun koncernas la drogbrigadon.”

* * *

Tamen, kiam ŝi repensis pri la stranga okazaĵo, ŝi turnis sin al Karal .

“La nokton antaŭ ol mi foriris kun mia ĉefo, mi prunteprenis lian aŭton, ĉar mi devis iri kamparen por preni vojaĝgladilon ĉe miaj gepatroj. Ŝajnis al mi, ke la sama veturilo sekvas min ekde kiam mi eliris el la aŭtejo, kiu situas sub la junuldomo. Kiam mi troviĝis sur izolita vojo, la veturilo, kiu sekvis min, subite komencis lumigi kaj mallumigi siajn reflektorojn kun tre regula intertempo, ĉu por blindigi min, mi ne scias. Estis ĝene, sed ne tiagrade, ke mi riskus akcidenton. Mi haltis vojrande kaj la veturilo preterpasis min. Ĝi ne plu revenis.”

“Ĉu vi havis la ideon noti la numeron?”

“Jes, sed ĝi ne estis tre videbla. Tamen mi povas diri al vi, ke ĝi finiĝas per 372. Ĉu vi opinias, ke tio rilatas al la afero?”

* * *

“Mi ne povas kredi, ke tio havas signifon”, diris Ĝako Berten , el la drogbrigado.

“Teknike, estas sensencaĵo” aprobis Julio Rogo, la elektrofakulo.

“Kaj tamen”, Jano insistis, “vi trovas en la akcidenta aŭto strangan aparaton, kiu ekfunkciigas lampojn ritme. Kaj tiu sama veturilo foje estis sekvata nokte de alia, kiu irigis siajn lumojn laŭ regula kadenco. Kiel konkludi pri hazardo, aŭ koincido, dum krome ni havas motivojn pensi, ke la koncernato estis mortkondamnita de drogaĉistoj?”

* * *

“Janĉjo!” ekkriis Ĝoja , kvazaŭ trafite de fulmo.

Jano ŝin rigardis esperplene. Li konis tiujn ŝiajn reagojn, kiam ŝi subite ekpensas pri io, kio povas solvi enigmon. Li sciis, ke tiaokaze preferindas silenti.

“Intermita lumstimulado!” ŝi prononcis.

“La ĉinan mi ne komprenas,” li ridete diris, “aŭ ĉu estis hebree?”

“Jes. Intermita lumstimulado!” ŝi ripetis, kvazaŭ reve, antaŭ ol iri preni dikan volumon de sur librobreto. “Feliĉe, ke mi memoras ion el mia studenta tempo!” kaj ŝi foliumis, ekscitiĝe. Nefacile Jano regis sian malpaciencon.

“Sed kiagrade tio helpos trovi la krimulon, tion mi ne scias,” ŝi diris, kaj ŝi transdonis al Jano la libron pri neŭrofiziologio.

* * *

“Ne. Mia filo ĉiam estis perfekte sana,” diris la patrino de Petro, iom ofendita. “Kial li petus, ke oni ekzamenu lian cerbon?” Helpo venis de la patro:

“Ĉu eble vi aludus al la fojo, kiam li proponis sin volontulo al iu profesór , kiu faris esplorojn pri dormo?”

“Pri kio temas?” Jano demandis. Respondis la patrino: “Oni proponis iom da mono al homoj, kiuj konsentis dormi en laboratorio. Petro iris. Li havis elektrodratojn ĉie sur la korpo, ŝajnas al mi, dum li dormis tie, kaj kelkfoje oni lin vekis por demandi, ĉu li sonĝis, kaj kion. Scienca esploro pri dormo, ili diris.”

Ne tre facile Karal  sukcesis ricevi proksimuman daton pri tiu afero, kune kun certiĝo, ke la esploroj okazis en la universitato de Valĉefa . Stefano, lia nevo, kiu plurjare studentis (oni ne aŭdacus diri “studis”!) tie, postnelonge pretis helpi.

* * *

“ Stef !” vokis altkreskulo kun longa barbo ruĝbruna. “Vi demandis pri tiu esploro pridorma, ĉu ne? Nu, mi menciis la aferon al la ĉefasistantino de prof. Agatis . Ŝi pretas akcepti vin por ĝin priparoli. Ŝi estos en sia oficejo ĝis la 2-a posttagmeze, n-ro 229 en la nova konstruaĵo.”

Al Reĝino Horvata , la ĉefasistantino de prof. Agatis , iom tro mankis karno, laŭ normoj stefanaj. Bedaŭrinde, ĉar la vizaĝo de tiu skeletino disradiis ĉarmon.

“S-ro Stefano Farnadzo, ĉu ne? Ŝajnas, ke vin interesas niaj esploroj pri dormo?”

Post iom da babilado, dum kiu Stefano sentis, ke li pli kaj pli progresas, ŝi invitis lin proksimiĝi:

“Venu, mi montros al vi plej interesan dokumenton: elektroencefalogramon de tiu juna Petro, kiu vin tiom priokupas...”

Stefano faris du paŝojn antaŭen, reflekse, kaj surpriziĝe aŭdis ŝin flustri:

“Ne eligu vorton, kaj ne moviĝu, aŭ vi mortos.”

El ŝia intelektula maneto elstaris pistoltubo, nigre timiga.

* * *

Samminute kunsidis leŭtenanto Remon  kaj Jano Karal . Ĉi-lasta detale raportis pri la stato de la enketo, priskribante la rolon, kiun li konfidis al Stefano.

“Oj! Se via nevo faras demandojn, tio riskas averti ilin, kaj sin gardos!” malkontente komentis la leŭtenanto. Karal  diris al si, humiliĝe, ke tiun riskon li eble ne sufiĉe atentis.

“Vi pravas, mi agis malsaĝe. Espereble ni ne fuŝis...”

“Aŭskultu. Juĝisto Vaneŝ  estas hodiaŭ tre bonhumora, mi ĵus vidis lin. Iru peti de li traserĉan leteron. Mi tuj telefonos al li por klarigi. Tiel vi povos eniri la loĝejon de via ĉefa suspektato, kaj tie trovi dokumentajn pruvojn.”

Al eksterurba vilao Jano Karal , akompane de uniforma policisto, senprokraste direktiĝis.

* * *

En similaj cirkonstancoj, Stefano ĉiam reagas same: lin komence invadas prema timego, paniktipa, dum kiu lia cerbo kvazaŭ paraliziĝas; li momente troviĝas senhelpa kaj senkonsila, kun pensoj tiel konfuzaj, ke ilin nomi pensoj jam estas troigo. Sed post tiu nebulmensa minuto, interna voĉo silente parolas en “Trankvilon! Ne paniku! Ni pripensu kviete, kiel elturni nin!” Kaj tuj tiu admono, kvazaŭ de sekuriga patro al filo, aŭ de bona mastro al hundo, redonas pacon kaj klarecon al la menso ĵus kirlita. Tio okazis nun.

“Ki... ki... ki... pri kio temas?” li balbutis.

“Vi tro scivolas, karulo, mi ricevis ordonon likvidi vin, kaj tion mi nepre faros.”

“Sed mi... mi... mi ne komprenas,” li komediis. “Ho jes, vi komprenas perfekte, kaj vi obeos, aŭ bela kugleto esploros vian junan korpon tuj ... kaj finite!” ŝi ridetis. “Sekvu min!”

Lia humila mieno videble igis ŝin sengarda kaj malestima. Per fulmrapida movo, li frapis ŝian manradikon per la dekstra mano, kvazaŭ hakile. La pistolo falis planken, kaj per same rapida movo li ĝin prenlevis.

“Blufulino!” li diris, kaj estis lia vico toni malestime. “Kiel vi povus min likvidi ĉi tie? Se vi pafus, la tutauniversitato aŭdus la bruon. Kaj kion vi farus el mia kadavro? Vi volis unue min konduki eksterurben por trankvile pafi, ĉu ne?, kaj vi imagis, ke terurite de via armileto, mi senproteste obeos!”

Kovrante ŝin plu per minaco pistola, li atingis la telefonon, fingris numeron kaj parolis: “Ĉefpolicejo? Parolas Stefano Farnadzo ...”

* * *

“Mi alvenis ĝustatempe. Prof. Agatis  ĵus komencis bruligi dokumentojn,” Karal  klarigis. Ili sidis triope en trinkejo, ĝuante bieron.

“Vi savis sufiĉe por ni,” diris Berten , el la drogbrigado. “Ilia kodo estis iom primitiva kaj ni jam povis deĉifri sufiĉan parton por ekkoni ilian organizon. Prof. Agatis  kaj lia asistantino estris reton de heroinvendistoj...” Sed ne al tiuj klarigoj sopiris Rogo, la teknika fakulo.

“Se estis murdo,” li grumblis, “ĉu iu finfine konsentos precizigi al mi, kiamaniere la krimulo procedis?”

“La aparato, kies pecojn vi ekzamenis, kaŭzis t.n. intermitan lumstimuladon ...” komencis Berten , ne tre klare.

“Jano,” Rogo voĉis petege, “bonvolu paroli al mi en komprenebla lingvo, aŭ ĉu vi ĉiuj decidis frenezigi min?”

Karal  ridetis.

“Pardonu. Ĉio devenas de tio, ke Petro foje konsentis esti subjekto por esploro pri la cerba funkciado dumdorma. Tiun esploron direktis prof. Agatis  kaj lia asistantino Horvata . Ĉe Petro ili rimarkis, ke intermita lumstimulado ...”

“Grr...” raŭkis Rogo ludante koleron.

“Ne furiozu. Tio simple signifas, ke oni briligas lumon kaj ĝin tuj estingas, relumigas, reestingas, kaj ripetas tion konstante laŭ difinita takto. La cerbaj ondoj inklinas sekvi tiun ritmon. Ĉe personoj, kiujn oni povas nomi ‘latentaj epilepsiuloj’, t.e. homoj, kiuj neniam havis rimarkeblan epilepsian krizon, kaj plej probable neniam havos, sed kies cerbo emas reagi tiamaniere, tio povas kaŭzi kunmobiliziĝon de la cerbaj nervoĉeloj, kio manifestiĝas, konkrete, per perdo de konscio. Nu, Petro estis unu el tiuj ‘latentaj epilepsiuloj’, kaj esplorante pri la elcerbaj ondoj, la profesoro aŭ lia asistantino tion konstatis.

“Kiam montriĝis, ke tiu sama knabo enketas pri ili kaj ekkonis faktojn, kiuj ilin endanĝerigas, ili decidis uzi tiun karakterizon por kaŭzi lian morton nesuspekteble. Estis facile aranĝi aparaton, kiu dissendu lumon laŭ difinita intermita ritmo, tiel ke Petro spertu epilepsian senkonsciiĝon.

“La enketo rivelis, ke ili informiĝis pri la veturkutimoj de l’ junulo, kiu, pri similaj aferoj, estis tre rutinema. Ili aranĝis sian inferan sistemon konsekvence, sciante, kie proksimume li troviĝos, kiam ĝi ekfunkcios. En la junuldoma subtera aŭtejo kompatinda Petro neniam ŝlosis sian veturilon. Ilia sola malbonŝanco estis, ke la veturilo ne difektiĝis tiom, kiom ili sendube esperis, sed eĉ kun tio la pure ‘hazarda akcidento’ povis okazi, sen toksaĵo, sen atenco al iu ajn aŭta organo, ĉe tute bona ŝoseo, kun stiranto perfekte sana kaj atentema, sub tute normalaj meteologiaj kondiĉoj...”

“Ĉu li ne surhavis sekurecan rimenon?” Berten  demandis.

“Ĝi estis sabotita. En la parto, kiu restis volvita – Petro ja estis maldika – faris entondon tiagradan, ke nur kelkaj fadenoj restis. La ekskuo sufiĉis, por ke tiuj rompiĝu.”

La tri viroj silentis, peze.

“Ĉu ni trinku plian bieron?” Rogo proponis. La du aliaj kapjesis senvorte.