La Verda Koro ( с рус.комм) [Julio Baghy] (fb2) читать постранично


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]



LA VERDA KORO

de Julio BAGHY

Ĉapitro 1: La kurso


Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj. En la lernoĉambro staras malnovaj mebloj: nigra tabulo, simpla tablo, unu seĝo kaj longaj benkoj. Sur la plafono estas elektra lampo. Ĝi ne estas bona. La plafono estas griza, la planko estas malpura. Sur la muroj estas instruaj bildoj. Ili montras objektojn, florojn, bestojn, homojn.

Sur la longaj flavaj benkoj sidas unu sinjoro (li estas poŝtoficisto), du soldatoj en rusa uniformo, tri soldatoj en uniformoj ĉeĥa, rumana kaj amerika, unu sinjorino, tri knabinoj en gimnazia uniformo kaj du knaboj. Ili rigardas la instruiston.

La instruisto estas soldato, sed ne en uniformo. Li estas hungaro kaj militkaptito. Li iras en la ĉambro, montras la bildojn, tuŝas la objektojn. Li instruas. La lernantoj kaj lernantinoj komprenas lin.

— Sinjorinoj kaj sinjoroj, ni parolas en Esperanto. Kio ĝi estas? Ĉu ĝi estas politiko? Ne! Ĉu ĝi estas religio? Ne! Ĝi estas kulturo. Ĉu vi komprenas?

La instruisto demandas, la lernantoj kaj lernantinoj respondas.

— Jes, ni komprenas.

— Ĉu vi ŝatas la kulturon, fraŭlino Smirnova?

— Mi ŝatas ĝin, sinjoro. Ni, rusoj, ŝatas la kulturon.

— Mi scias kaj gratulas.

— Mi dankas.

La instruisto demandas junan rusan soldaton.

— Kiu vi estas?

— Mi estas Janis Lekko.

— Ĉu vi estas ruso?

— Ne, mi estas latvo kaj rusa soldato.

— Ĉu vi ŝatas Esperanton?

— Jes, sinjoro.

— Mi dankas ... Kaj vi, fraŭlino, kio vi estas?

— Mi estas gimnazia lernantino, sed mi ne estas rusa knabino. Mi estas polino.

— Ĉu la poloj ŝatas la kulturon?

— Ho, jes, sinjoro.

La instruisto iras en la ĉambro kaj li faras demandojn. La lernantoj kaj lernantinoj faras bonajn respondajn frazojn. Nur Iĉio Pang, la juna ĉino, faras interesan respondon.

— Mi estas malgranda ĉino kaj mi scias la kulturon.

— Knabo, la frazo estas malbona. Bona frazo estas: mi ŝatas la kulturon.

— Ne, sinjoro. La frazo estas bona. Mi scias, kio estas kulturo.

La sinjoroj kaj sinjorinoj rigardas la knabon. Ili ne komprenas lin.

— Kio estas kulturo? — la instruisto demandas.

— Ĉu vi ne scias, sinjoro? Kulturo estas homa kompreno. Mi ŝatas kaj lernas Esperanton. Ĝi estas homa kompreno: kulturo.

Sinjorinoj kaj sinjoroj. Esperanto estas homa kompreno. En la ĉambro sidas rusoj, ĉeĥo, polo, latvo, slovako, rumano, germano, ĉino kaj hungaro. Ili estas homoj. Kiaj homoj ili estas? Modernaj homoj. La modernaj homoj ŝatas la kulturon kaj ili lernas Esperanton, lernas "homan komprenon".


Gramatiko / Грамматика

O: Окончание всех существительных. Tablo = стол.

J: Множественное число, как существительных, так и прилагательных. Tabloj = столы

N: Окончание показывает, что на слово распространяется действие. Винительный падеж в русском языке. Tablon = [я вижу/глажу/люблю/смотрю на/... кого? что?] стол; tablojn = [Мы чистим/продаем/красим/обожаем/... кого? что?] столы.

A: Окончание всех прилагательных. Granda tablo = большой стол; tabloj grandaj = большие столы; tablon grandan = [они двигают/бьют/бросают/производят/ломают/ ... кого? что?] большой стол; grandajn tablojn = [кто-то ... кого? что?] большие столы.

AS: Окончание всех глаголов настоящего времени. Tablo staras = стол стоит; ruso faras demandon = русский задает (делает) вопрос; sinjoro sidas = господин сидит.

-I: Окончание инфинитива (глагола в неопределенной форме): sidi = сидеть; rakonti = рассказывать; fari = делать.

LA: Определенный артикль. La tablo = стол (тот самый/про который что-то известно или говорилось ранее, определенный, всем известный)

MI: Местоимение "я". Mi staras = я стою

VI: Местоимение "ты/Вы/вы". Vi sidas = ты сидишь/вы сидите.

LI: Местоимение "он". Li rigardas min = он смотрит/глядит [на] меня

ŜI: Местоимение "она". Ŝi ŝatas vin = она ценит (любит (не чувственно)) вас/тебя.

ĜI: Местоимение "он/оно" используется для неудушевленных предметов и животных. Mi lernas ĝin = Я учу его (например, язык).

NI: Местоимение "мы". Ni instruas ĝin = мы преподаём его (например, язык)/мы обучаем ему (например языку).

ILI: Местоимение "они". Ili komprenas min = они понимают меня.

Prepozicioj / Предлоги

EN: "В", "внутри". La lernantoj estas en la ĉambro = Ученики [те самые; известные нам; про которых шла речь ранее...] в комнате [определенной].


SUR: "На" (сверху, на поверхности). La floro estas sur la tablo = Цветок (известный) на столе (этом).

Prefikso / Приставка

MAL-: Меняет смысл слова на противоположный/обратный. Bona = хороший, malbona = плохой.

Sufiksoj / Суффиксы

-IN-: Указывает принадлежность к женскому полу исходных слов мужского пола (точнее, не указанного явно). Lernanto = ученик (мужского пола или это не важно), lernantino = ученица.


-IST-: Обозначает профессию или человека постоянных убеждений, занятий. Instruas = учит/преподает, instruisto = учитель; reala = реальный, realisto = реалист.

Demandaj